PERIKLO
Se mi eĉ povus fari ĉi tion, mi ŝanceliĝus.
ASPAZIO
Kaj mi — ne. Deŝirado de folioj aŭ fortranĉado de trunketoj ne ekstermos lolon — oni devas ĝin elŝiri el la tero ĝis la plej malgrandaj radiketoj. Inter ni kaj la oligarĥio ekzistas ne sole diferenco de konvinkoj sed ankaŭ diferenco de rimedoj. Ni batalas noble, niaj kontraŭuloj malŝatas nenian malnoblecon. Tiun ĉi lolon vi nepre devas ekstermi el Atenoj. Vi iris tiel malproksime, ke la reston de l’ vojo vi trairos facile. Kaj nur sur ĝia fino staras via celo. (Eniras Trakso.)
TRAKSO
Elpiniko lasis la sklavinon ĉe si kaj diris, ke interŝanĝe ŝi aĉetos kelkajn viajn filinojn kaj alsendos ilin.
PERIKLO (severe al Trakso)
Ĉu ci ne scias ankoraŭ, kiel al ci estas permesate paroli kun cia sinjorino!
ASPAZIO
Mi ja klare komisiis al ci rekonduki la sklavinon.
TRAKSO
Kion mi povis fari, se la servistoj de Elpiniko tuj forkaŝis ŝin.
PERIKLO
El ciaj okuloj trarigardas mensogo. Memoru, se mi ekscios, ke ci helpis la retenon de tiu ĉi knabino, mi ordonos ŝian nomon elbruligi sur cia frunto. For! (Post la foriro de Trakso.) Kelkajn fojojn oni jam avertis min, ke li estas fripono.
ASPAZIO
Mi volis savi la malfeliĉulinon kaj eble mi ŝin pereigis. Sed ne, ŝi estas ja sklavino de Teoro, kiu havas rajton ŝin repostuli. (Eniras Eŭripido.)
SCENO SESA
LA SAMAJ kaj EŬRIPIDO.
EŬRIPIDO
Ĉu Anaksagoro estas en arestejo?
PERIKLO
Ne.
EŬRIPIDO
Oni diris al mi, ke ne estas permesite al li eĉ enterigi la filon. Via rifuĝejo estas fermita kaj ĝiaj edukatinoj trairos al la propraĵoj de la regno.
ASPAZIO
Kiu administris tiel?
EŬRIPIDO
Arĥonto. Mi mem vidis, kiel li forsendis ilin kun gardantoj en la juĝejon.
PERIKLO
Hola! Periklo vivas ankoraŭ! (Eliras.)
SCENO SEPA
ASPAZIO kaj EŬRIPIDO.
ASPAZIO
Kio do fariĝis?
EŬRIPIDO
La tutaj Atenoj rigidiĝis en tomba silento, kiun trakuras nur subpremataj murmuretoj de malĝojo aŭ kolero.
ASPAZIO
Ĉu kaŭze la proceson de Anaksagoro?
EŬRIPIDO
Inter aroj de la regnanoj, disĵetitaj en la urbo, kuras duonvortetoj, antaŭsciigantaj pli grandan ventegon.
ASPAZIO
Periklo ĝin dispelos.
EŬRIPIDO
Kie estas Anaksagoro?
ASPAZIO
En sendanĝero. Li forkuras Afrikon.
EŬRIPIDO
Dankon al vi. De unu horo mi la unuan fojon ekspiris pli libero. Homoj elfalis el mia koro, ne multaj restis en ĝi kaj antaŭ ĉiuj li — mia estiminda instruisto. Atenoj jam trosatigis min per enuo kaj abomeno, mi ne povas kun ili ŝimi kaj putri. Ĝis nun mi kontraŭstaris la intencon ilin forlasi, hodiaŭ la persekutado de Anaksagoro forigas min el tiu ĉi urbo. Mi forveturos kaj haltos nur tie, kie estos pli bone aŭ almenaŭ alie.
ASPAZIO
Leviĝu do ni ĉiuj kvazaŭ aro da koturnoj kaj forflugu en landojn pli varmajn. Ne, Eŭripido, tio estus tro birda.
EŬRIPIDO
Enkreski oni povas nur en la teron, varmigitan de suno de amo, sed ne malvarmigatan de frostoj de perfido. Min ekamis nenia estaĵo kaj ĉiuj perfidis.
ASPAZIO
Kaj Diotimo? Ŝi eĉ ne promesis al vi, ke ŝi vivos.
EŬRIPIDO
Sed ŝi jam ne ekzistas kaj mi ree estas solulo. Neniam diru, ke Eŭripido estas malforta, kaprica, timema kaj Periklo forta, kuraĝa kaj persistema, ĉar Eŭripido ne havis apud si tian virinon, kian Periklo havas en vi. Homo nur tiam batalas, kuraĝe sur la kampo publika, kiam hejme sentema koro rekompencas al li ĉiun perdon de fortoj. Se min amus Aspazio... mi nur demandus ĉiam, kio estas en la mondo por akiri kaj mi akirus.
ASPAZIO
Malsukcesoj vin tre disbatis: forveturu do kaj revenu hardita. Via granda spirito ne devas krevi sub ekbatoj de l’ vivo.
EŬRIPIDO
Restu sana Aspazio, sola virino, kiun mi ne malbenis. (Eniras Protagoro.)
SCENO OKA
LA SAMAJ kaj PROTAGORO.
PROTAGORO
Mi ne trovas ĉe vi Fidion?
ASPAZIO
Ne.
PROTAGORO
Kie mi povas lin trovi?
ASPAZIO
Li baldaŭ alvenos ĉi tien.
PROTAGORO
De kie?
ASPAZIO
Li mem diros al vi.
PROTAGORO (kun akcentado)
Kaj tamen vi devas ĝin klarigi al mi — kaj kiel eble plej baldaŭ.
ASPAZIO
Ĉu io minacas al li?
PROTAGORO
Kie li estas?
ASPAZIO
Li forkondukis Anaksagoron al la haveno.
PROTAGORO
Mi dankas. (Li foriras.)
ASPAZIO (haltigante lin)
Protagoro, kial vi serĉas lin?
PROTAGORO
Lia statuo de l’ diino Ateno ekŝanceliĝis sur Partenono.
ASPAZIO
Mensogo!
PROTAGORO
Mi havas pli da tempo por perdi ol li, mi restos do unu momenton por vin kvietigi. Sed vi, Eŭripido, kuru al la haveno, kaj, se vi renkontos Fidion, konsilu al li eksidi unuan forirantan ŝipon, ĉar li estas kulpigita.
ASPAZIO
Kulpigita? Pro kio?
EŬRIPIDO
Mi iras. (Li eliras.)
PROTAGORO (kiu murmuretis kelkajn vortojn al Eŭripido)
Pro tio, ke li malbone starigis la statuon.
ASPAZIO
Kaj pro tio li devas forkuri? Ne trompu min per malveraĵoj. Vi ne amis Fidion, sekve, se vi lin avertas, sendube minacas al li grandega danĝero.
PROTAGORO
Ĉu azeno, tirante veturilon kun peĉo haltos antaŭ saĝulo trapasanta ĝian vojon? Ne, ĝi renversos lin kaj trairos. Oni devas esti singarda. Kontraŭ danĝeroj ne baros nin fera krado sed junka digeto. Kankro perdiĝinta sur granda, ofte traveturata vojo ne estas malpli certa pri sia vivo, ol plej glora homo gardata de ĉiuj leĝoj. Sekve kaj Fidio...
ASPAZIO
Sufiĉe. Tro longe vi pretigas min al la sciigo, kiu devas esti monstra, se vi tiel malrapide senvualigas ĝin. Mi preferas ekaŭdi ĝin per unu fojo. (Ŝi vestiĝas por foriri.)
PROTAGORO
Kien vi iras? Atendu, — mi diros al vi. (Post momento de ŝanceliĝo.) Fidion mi iam ne amis, hodiaŭ mi deziras nur savi lin. (Eniras Periklo.)
SCENO NAŬA
LA SAMAJ kaj PERIKLO.
ASPAZIO
Vi aŭdis? Fidio estas kulpigata!
PERIKLO
Ĉu mi aŭdis? Ŝajnas al mi, ke subite alflugis vento, forkaptis eĥon de tiu kalumniaĵo kaj portas ĝin tra la tuta tero. Mi rigardis sunon, ĉu ĝi ne fermos sian okulon kaj faligos larmojn, vidante maljustaĵojn kontraŭ la granda homo. Sendube ĝi ne rimarkis ĉi tion. Kiamaniere en malgranda Grekujo povas enlokiĝi tiom da malindaj homoj kaj en iliaj mallarĝaj brustoj tiom da malnoblaĵo.
ASPAZIO
Periklo, mi ankoraŭ nenion scias.
PERIKLO
Menono, lernanto de Fidio, subaĉetita de la aristokratoj, kulpigis lin pro la ŝtelo de parto da oro el la statuo de Ateno kaj pro tio, ke li skulptis mian kaj sian vizaĝon sur ŝia ŝildo. Ree ofendo de la religio punata per malliberigo aŭ morto.
ASPAZIO
La piaj mortigistoj volas nin buĉi por sanktaj tranĉiloj. Oni povas do pruvi la senkulpecon de Fidio.
PERIKLO
Kiel? Oni devus depreni la tutan oron de la statuo kaj pesi ĝin; tion permesos nek la superstiĉa popolo, nek la malamika por ni estraro. Sur la bareliefo de la ŝildo de Ateno estas facile trovi inter multaj figuroj la similecon al mia kaj lia vizaĝo. La aljuĝo tiamaniere apogos sin ekskluzive sur la atestado de Menono; oni ordonis jam malliberigi Fidion.
ASPAZIO
Ne. Vi tion ne permesos!
PERIKLO
Ĉar mi povus la kaptistojn konduki sur liajn postsignojn, mi sendis Sokraton al la haveno por averti Fidion.
PROTAGORO
Ĉi tien kuris ankaŭ Eŭripido.
PERIKLO
Malgraŭ tio mi ne estas sufiĉe certa. Kuru kaj vi, Protagoro, plej malmulte vi elvokos da suspekto kaj plej sprite vi konsilos.
PROTAGORO
Ĉu ne estas tro malfrue? (Li eliras.)
SCENO DEKA
PERIKLO kaj ASPAZIO.
ASPAZIO
Se ne ĉiuj tri, unu devas lin renkonti.
PERIKLO
Ia malbeno vagigus iliajn paŝojn, se ili lin ne trovus.
ASPAZIO
Mi ne supozas.
PERIKLO
Eble Fidio por forigi danĝeron de Anaksagoro elektis flankan vojon.
ASPAZIO
Eble li restis kun li.
PERIKLO
Tio estus la plej bone, ĉar li tuj fornaĝus.
ASPAZIO
Ha! Kial iliaj piedoj ne trakuras tiel rapide la spacon kiel mia penso!
PERIKLO
Ili revenigos lin sendube.
ASPAZIO
Se la nokto volus plirapidiĝi kaj forkaŝi Fidion, blindigante liajn persekutantojn! Malfeliĉe! ĝi ne etendis ankoraŭ siajn unuajn ombrojn. Periklo, li ne forkuros!
PERIKLO
Kial?
ASPAZIO
Miaj nervoj tremas pro timo, kvazaŭ kordoj ŝirataj: ili antaŭsentas malfeliĉon.
PERIKLO
Vi estas ekscitita. Regu vin mem, mia kara; vi vidos: hodiaŭa tago finiĝos bone kaj morgaŭ ni komencos la venĝon.
ASPAZIO
Mi kredas, ke vi venĝos pro niaj amikoj. Tiu ĉi espero kvietigas mian ĉagrenon.
PERIKLO
Mi ordonus ĉarpenti el mi trabon por ponto, se mi ne sukcesus puni la aristokratojn pro tiu ĉi duobla malnoblaĵo. Ke ili min frakasu, — ĉar alie mi ilin forbalaos!
ASPAZIO
Kia terura estas turmento atendi en malkvieto! Mi estas preskaŭ certa, ke Fidio saviĝos, kaj tamen min penetras la sento de ektimigita ĉamo, kiu aŭdas la fajfadon de traflugantaj apud ĝi sagoj. (Eniras Fidio.)
SCENO DEKUNUA
LA SAMAJ kaj FIDIO, poste TRAKSO.
ASPAZIO
Fidio?! Forkuru!
PERIKLO
De kie tiel rapide? Vi ne renkontis Sokraton, Eŭripidon, Protagoron?
FIDIO
Ne, sed mi renkontis la amindan knabon Alcibiadon, kiu nin veturigis al la haveno, kaj, kiam mi estis lokinta Anaksagoron sur la ŝipon li reveturigis min ĉi tien.
PERIKLO
Vi ne povas jam aperi en la urbo, vi estas kulpigita, persekutata, vi devas kaŝi vin en nia domo.
TRAKSO (eniras)
Alvenis la juĝeja gardantaro kaj petas, ke eliru al ĝi la regnano Fidio.
PERIKLO
Kiu diris al ĝi, ke li estas ĉi tie? Ci, lupido!
TRAKSO
Ne mi. (Li foriras.)
ASPAZIO (al si)
Ili jam havas lin en siaj ungegoj kaj ne ellasos.
FIDIO
Kiu min kulpigis?
PERIKLO
Menono, pro la proprigo de parto da oro el la statuo de Ateno kaj pro la elĉizo de niaj vizaĝoj sur ŝia ŝildo.
FIDIO
Menono — mia lernanto! Mi — ŝtelisto? Mi prirabis mian propran verkon? Periklo, mi petegas vin en la nomo de nia longa amikeco, prenu martelon, supreniru Partenonon, disbatu la diinon, kolektu la oron kaj ĵetu al la kalumniuloj, ke ili pesu ĝin kaj vidu, ĉu mankas en ĝi eĉ unu ero. Ateno, ĉu mi kreis vin por mia malhonoro!
PERIKLO
Mi iros kun vi, eble oni permesos al vi senkulpiĝi en libereco sub garantio aŭ kaŭcio.
ASPAZIO (etendante la manon al Fidio)
Kaj tuj revenu al ni.
FIDIO
Aspazio, vi aŭdas, mi — ŝtelisto! (Li eliras kun Periklo.)
SCENO DEKDUA
ASPAZIO sola, poste SOKRATO.
SOKRATO (proksimiĝante al la enpensiĝinta Aspazio)
Mi salutas vin, Aspazio.
ASPAZIO
Fidio estas arestita.
SOKRATO (ektimigita)
Li veturis ja kun Alcibiado.
ASPAZIO
Oni kaptis lin en nia domo.
SOKRATO
Kies do forta mano tiel ekstermas genion kaj virton? De multaj jaroj ni alkutimiĝis kredi, ke nenio en Atenoj fariĝas sen volo de Periklo kaj jen subite oni faras ĉason kontraŭ liaj amikoj.
ASPAZIO
Sokrato, neu, ke vi havis rilatojn kun ni, ĉar vi povas enfali en tiun saman reton.
SOKRATO
Ĉu mi meritis tian konsilon? Ho, Aspazio, eble vi pli timas variolon, ol mi la morton. Mi ne volus nur morti pro tio, kion mi ne faris. Anaksagoron mi tial ne domaĝas, ĉar li suferas pro sia scienco. Pli malfeliĉa estas Fidio.
ASPAZIO
Jes. La historio sendube pro honto eksilentos pri lia puno.
SOKRATO
Ĝi havos por rakontado tiom da krimoj, ke dezirante ilin forkaŝi, ĝi devus tute eksilenti pri la homara vivo. Tamen ni ne elparolu la lastan vorton antaŭ ol la proceso de Fidio estos finita. Kulpigo de li estas laboro de malsaĝuloj, kaj senkulpigo estas devo de saĝuloj.
ASPAZIO
Pri malbonuloj vi forgesas.
SOKRATO
Ili nur estas malsaĝaj. Se homo scius precize valoron kaj sekvojn de siaj agoj, li nenian plenumus malnoblaĵojn.
ASPAZIO
Mi aŭdis de vi tian teorion jam multfoje, sed nun plej malmulte mi povas konsenti kun ĝi. Ekzistas homoj malbonaj sed prudentaj, kreitaj de la naturo por pereigi la aliajn — tiuj malutilas nin, tiuj kulpigas nin antaŭ la opinio kaj juĝejoj. Cetere, mi ne esploras, kiu de ni trompiĝas, ĉar nun mi scias nur tion bone, ke mia koro doloras kaj mi havas unu deziron — havi potencan kaj nelimigitan forton. Mi permesus forpreni de mia vivo tiom da tagoj, por kiom da tagoj oni donus al mi tiun ĉi forton. Kaj mi ekuzus tiun glavon juste. Ĝis nun mi havis diversajn dezirojn: mi volis esti bela, prudenta, instruita, mi deziris bone ludi, kanti, pentri, nun mi redonus ĉion, kion mi akiris, por regi eĉ mallonge la homojn. Ĉiu homo havas tian momenton, en kiu li ne nur deziras, sed devas esti potenculo.
SOKRATO
Li estus tiam tre danĝera.
ASPAZIO
Ne provu min konvinki, Sokrato, ĉar viaj vortoj restos senefikaj. Mi sentas en mi hodiaŭ tian justecon, ke mi povus regi la teron kaj la ĉielon. (Eniras Sofoklo.)
SCENO DEKTRIA
LA SAMAJ kaj SOFOKLO.
SOFOKLO
Ĉu vere estas, ke Anaksagoro forkuris kaj Fidio estas kaptita?
ASPAZIO
Neniu estus kredinta tion hieraŭ, kion ni hodiaŭ devas rigardi.
SOFOKLO
Kio estas? Ĉu en la brusto de Atenoj malfermiĝis ia ulcero, kiun ni ne rimarkis?
ASPAZIO
Nesufiĉe fortranĉita, ĝi renoviĝis tiam, kiam ni pensis, ke la popolo saniĝis de ĝi.
SOKRATO
Aŭ eble, la okazintaĵoj sendepende unu de la alia kunfluis tiel fatale.
SOKRATO
Kaj tian supozon oni ne devas escepti.
ASPAZIO
Tio vin tute ne rimarkigas, ke ili okazis en la tempo de la plej granda potenco de Periklo kaj atingis liajn plej proksimajn amikojn. Ho, ke plej eble rapide ia lumo dispelu tiun teruran mallumon!
SOFOKLO
Periklo alportos ĝin sendube al ni.
ASPAZIO
Unu foriris ekzilejon kaj malesperas pro sia filo, la alia en malliberejon kun senhonoro. Potencon! potencon! Naivaj, ni pensis, ke ĝin anstataŭos la saĝeco, honesteco, meritoj! Pli da homoj genufleksas antaŭ vipo, ol antaŭ genia verko. Se la filon de Anaksagoro devus atingi la sama sorto, tiam estas pli bone, ke li mortis. Ĉu oni lin bruligis jam?
SOFOKLO
Jes.
ASPAZIO
La urnon kun lia cindro ni sendos al la patro — li petis pri tio. Kie estas Teoro kaj Lejo?
SOFOKLO
Ili restis apud la malsana edzino de Anaksagoro.
ASPAZIO
Teoro ne scias pri la aresto de Fidio?
SOFOKLO
Ne.
ASPAZIO
Ŝi kaŝis antaŭ li sian senton. La malfeliĉo eligos el ŝi tiun amon. (Eniras Protagoro.)
SCENO DEKKVARA
LA SAMAJ kaj PROTAGORO.
ASPAZIO
Fidio savis Anaksagoron kaj mem falis en maŝon.
PROTAGORO
Mi aŭdis — mi vidis amason de la simplanima popolo, kiu staras ĉe Partenono kaj okulumas Atenon, disputante, ĉu ŝi havas sur si tiom da oro, kiom ŝi devas havi. La majstro, kiu kreis al ĝi la diinon iom post iom ŝanĝiĝas en ĝiaj okuloj je tajloro, kiu, kudrante ŝian veston, forŝtelis pecon da multekosta materialo. Eŭripido estas certa, ke la popolo ne permesos ektuŝi sian favoraton, kaj pririgardinte tiun ĉi scenon, li ordonis ankoraŭ unu fojon vin adiaŭi, Aspazio, kaj forveturis.
SOKRATO
Eble Fidio estas ĝis nun libera. (Eniras Periklo.)
SCENO DEKKVINA
LA SAMAJ kaj PERIKLO, poste SKLAVINO.
ASPAZIO
Vi revenas sola?
PERIKLO
Ne estas eble paroli, oni devas malbeni. Fidio estas arestita.
ASPAZIO
Ĉu oni akceptis nek monan proponon, nek garantion?
PERIKLO
Ne.
ASPAZIO
Sekve ili akrigas hakilon? Vi nenion jam signifas en Atenoj, Periklo, se oni rifuzis al vi eĉ tion, kion oni faras por simpla rabisto, kiu donis kaŭcion aŭ trovis garantion de tri regnanoj.
PERIKLO
Niaj kontraŭuloj apogas sin sur la leĝo, kiun mi renversi ne povas kaj al kiu la juĝantaro devas esti obeema.
ASPAZIO
La leĝo ja permesas antaŭ la aljuĝo lasi la kulpigitajn en libereco — kaj tamen Fidion oni ne liberigis.
SOKRATO
Sendube oni volis malebligi al li forkuron, kiu sukcesis al Anaksagoro.
PROTAGORO
Tio estas unue, due kun la ŝanĝo de leĝoj ne ŝanĝiĝis ankoraŭ iliaj plenumantoj: inter la arĥontoj, en la areopago kaj en aliaj oficejoj restis multaj adorantoj de la estinteco kaj de malamikoj de Periklo, kiuj incitas lin, ĉar jam de longe ili ne eksentis lian forton.
SOFOKLO
Kaj malbonecon dormigas nur timo.
ASPAZIO
Sekve, al niaj amikoj ni helpos nenion.
PERIKLO
Ne postulu, kara Aspazio, ke mi agu pli rapide, ol permesas la regularo de la lando. Estu certa, ke por ilia savo mi oferos la tutan influon, kiun mi ĝuas. Sed antaŭe mi devas esplori, ĉu tiuj konspiroj estas reciproke sendependaj kaj ĉu vere ili celas nur Anaksagoron kaj Fidion aŭ ili restas en sekreta kontakto kaj celas pluen. Tial mi petas vin diri al mi sincere: ĉu ne preterflugis viajn orelojn sciigo pri ia konspiro ilia aŭ intencoj?... Ne kaŝu antaŭ mi la danĝeron, ĉar mi timas nur tion, kion mi ne scias.
SOFOKLO
Ĉikanaĵoj ĉirkaŭflugas en la urbo konstante, ĉar kiu rapide veturas, post tiu hundoj plej forte bojas. Pri serioza movado inter aristokratoj mi ne aŭdis.
SOKRATO
Kiaj ĉikanaĵoj?
SOFOKLO
Sennombraj: ke Periklo transportis el Deloso en Atenojn la regnan kason de la liganoj por libere ĉerpi el ĝi; ke, kiel Temistoklo, li interkonsentas kun la reĝo Persa — kaj similaj. Se mi jam devas nenion prisilenti, mi aldonos ankoraŭ — petinte pardonon de Aspazio — ke Tucidido demandis min foje: kiom gajnis Periklo je junaj virinetoj, kiujn li prenis kun si Samoson kaj vendis al la estroj de taĉmentoj? Kompreneble, mi respondis al li, ke, kiel ĉeestinto en tiu ĉi militiro, mi scias taksi, kiom indas tiu ĉi malnobla kalumnio.
PERIKLO
Kiuj do estis tiuj ĉi virinoj?
SOFOKLO
Vi volas scii la tutan friponaĵon? Edukatinoj de Aspazio.
ASPAZIO
Malpuregulo!
SOFOKLO
Tiajn malpuraĵojn oni devas elĵeti eĉ el la memoro.
SOKRATO
Kaj mi renkontis multajn odorantajn kontraŭ vi per sia sufokanta malsaĝeco, sed tiu ĉi oleo ĉiam elvaporiĝadis kaj ĝi ne estas malutila.
PROTAGORO
Mi scias precize, ke ĉe Kalio kaj Tucidido okazas interkonsiliĝoj de l’ aristokratoj. Hieraŭ via filo Periklo, preterirante min sur la strato, haltis kaj videble volis ion diri al mi, sed li elbalbutis nur: «gardu sin mia patro de Hermipo». Mi provis iom pli eltiri, sed li estis tro...
PERIKLO
Ebria. Li deliris...
ASPAZIO
Certe, Hermipo skribis komedion.
SOFOKLO
Ĝi estas sola impertinenteco, kiun li povas fari.
PERIKLO
Sekve, io koviĝas kontraŭ mi! Por hodiaŭ tiom sufiĉas al mi — baldaŭ mi enrigardos pli profunde en la potencularan kuŝejon. Mi havas antaŭsenton, ke en mia domo estas perfidulo, kiu minacata per pendigilo tuj kondukos min sur la postsignojn (li vokas) Trakso! Protagoro, vi ne eraris, ke vi vidis lin ĉe Elpiniko: la duan fojon rimarkis lin, kiam li eliris de tie — Fidio (li vokas) Trakso!
SKLAVINO (eniras)
Al viaj servoj.
PERIKLO
Trakso forestas?
SKLAVINO
Li prenis ĉion sian kaj forkuris ien.
PERIKLO
Ha... Mia supozo sekve estis ĝusta. (La sklavino foriras.) La decida batalo devas esti proksima, se la spiono malaperis. Bone, mi ĝin akceptos, ĉar en mia brusto kolektiĝis sufiĉe da indigno. Vi ripozu iomete, kara Aspazio, post hodiaŭaj moralaj ekbatoj; mi iros en la urbon kaj kunvokos interkonsiliĝon de nia adeptaro.
ASPAZIO
Se vi alie ne sukcesos defendi Fidion, faru tion, kion li postulis — dishaku la statuon de Ateno.
PERIKLO
Mi esperas, ke ne estos necese ekuzi tian fortan rimedon. (Li kisas ŝin.) Havu ĉi tie pli gajajn pensojn. (Eniras Metronomo.)
SCENO DEKSESA
LA SAMAJ kaj METRONOMO.
PERIKLO
Kun kio vi tiel sen demando enfalas, estimata sinjoro?
METRONOMO
Kun tiu letero de la areopago. (Li legas.) Pro la plendo de la ĝuanta la tutecon da rajtoj — la regnano Hermipo, la areopago sciigas la regnanon Periklon, ke akceptita de li, kiel edzino, la fremdlandulino Aspazio el Mileto estas kulpigita: 1-e, je sendieco, aperigita de ŝi per la neirado en la sanktejojn, per la deŝirado de olivetoj en la arbareto de Ateno, per la blasfema citado de mitoj kaj interparolado senreligia pri la materio de ĉielaj korpoj; 2-e, je malĉasto kaj disvastigado de senmoraleco inter junaj knabinoj, liberaj kaj sklavaj, al kiuj ŝi instruis arton de senĝena amo. Tiuj krimoj estas punataj per morto kaj postulas tujan malliberigon de la kulpuloj. La areopago tamen, havante specialan konfidon al la meritplena por la lando viro, permesas al Aspazio resti libera ĝis la aljuĝo, se Periklo kune kun du regnanoj garantios ŝian aperon antaŭ tiu ĉi plej alta tribunalo de Atenoj kaj donos dek talantojn dum dudek kvar horoj kiel garantion. (Momento de komuna silento.)
PERIKLO
Oni volas mortigi ĉirkaŭ mi ĉiujn, kiujn mi amas?... Kaj ŝin? (Flamiĝante.) Kaj ŝin? Aspazion! (Al Metronomo.) Areopago, tiu ĉi enfalinta en la teron budo por ŝimantaj briletaĵoj, tiu ĉi rifuĝejo por kadukuloj, la areopago, kiu nur al mia grandanimeco ŝuldas sian ekzistadon, kuraĝas mian edzinon altiri en sian juĝejon, apogante sin sur la kalumnio. Diru al ĝi, ke ĝi tute ne estas la plej alta tribunalo de Atenoj, sed la gardanto de moroj, ke ĝi ne havas rajton juĝi iun ajn, ĉar mi forprenis de ĝi tiun rajton kaj redonis ĝin al la popolo, — ke tiun malnoblan aferon solvos la ĵurintoj.
METRONOMO
Al mia estraro mi tion ripeti ne povas, kaj mi havas ordonon de ĝi teni la gardistaron antaŭ via domo ĝis la garantio kaj la mono estos donitaj.
PERIKLO
Sekve mi mem sciigos tion al la areopago kaj donos la postulatan garantiaĵon. Vi, regnano, revenu dume al via gardistaro. (Metronomo eliras.) Mi forĵetos de mi la maljunecon, rejuniĝos en la kolero kaj montros al tiuj kadavroj, ke mia tombo ne estas ankoraŭ malfermita. (Al Protagoro kaj Sofoklo.) Vi subskribos kun mi la garantion?
SOFOKLO
Plej volonte.
PROTAGORO
Kun preteco.
PERIKLO
Ni eniros intervoje nur al mia administranto preni la monon. Specialan konfidon ili havas al mi kaj postulas dek talantojn — friponoj! Sokrato — vi restu ĉi tie... kara Aspazio, piede dispremu tiun abomenaĵon, ne falu sub ĝi. (Li kisas ŝin.)
ASPAZIO
Iru. (Periklo, Sofoklo, Protagoro eliras.)
SCENO DEKSEPA
ASPAZIO kaj SOKRATO.
ASPAZIO (enpensiĝinta)
Mi meritis la morton, ĉar mi ne kredis ekzistadon de dioj, ne vizitadis sanktejojn, blasfeme komentariadis la mitojn, diskutadis kun filozofoj pri ĉielaj korpoj, pri la deveno de l’ mondo, pri la fortoj de l’ naturo — mi pensis — sekve mi pekis. Mia spirito virina anstataŭ esti fumo de l’ vira fajro mem flamiĝis... Kial do dioj, se ili ekzistas, ne inokulas kredon al ĉiu homo? Ĉu mi neis ilian ekzistadon pro malboneco aŭ obstino? Ne rekonis ilin mia spirito. Jes, mi meritis la morton (ekscitita), sed mi, Sokrato, ne kondukis sur malbonan vojon atenajn knabinojn.
SOKRATO
Mi scias ĉi tion, Aspazio.
ASPAZIO
Al kiuj oni min alkalkulas? Ĉu efektive ili vidas nek mian purecon, nek ambicion? Ĉu mi el malproksimo similas malĉastulinon? Diru sincere Sokrato!
SOKRATO
Mi vin nur estimis, respektis, adoris, kaj, se estus al mi permesite — mi vin amus.
ASPAZIO
Sekve Hermipo mensogas? Unu mizera kalumniulo havas forton faligi homon de la plej granda morala alteco kaj lin blasfemitan starigi antaŭ la juĝo de amaso? Tio signifas, ke estro de l’ mondo estas — fripono, kaj honestuloj — liaj subuloj. Mi nenion povas fari al vi malbonan, ĉar la konscienco tion ne permesas al mi, sed la plej simpla sentaŭgulo povas vin kulpigi je mortigo, ŝtelo, je diversaj krimoj kaj vi devas suferi, engluti la honton aŭ perei. Se Periklo ne sukcesos min defendi, mi devos morti, forlasi la edzon kaj infanojn, kiuj kredos iam, ke ilia patrino estis malĉastulino, ĉar tiel volas Hermipo! Ne, karaj infanoj, mi en viaj junaj koroj elforĝos tiel profunde la maljustaĵon kontraŭ mi, ke ĝin ĉiuj akraj venenoj ne formanĝos!
SOKRATO
Kelkaj skandalemaj homoj kovris al vi, Aspazio, la tutajn Atenojn, el kiuj la justeco ne estas ankoraŭ forpelita. La nacio, en ĉio tiel granda, certe ne estos por vi malgrandanima. Dio ne pardonus tion ĉi al ĝi.
ASPAZIO
Ha, ha, ha! Sur la ŝtupoj de l’ trono de Zeŭso efektive sidas diino Dike, kiu raportas al sia patro pri ĉiu nelegaĵo, kaj li tuj kaptas tondron kaj trafas la kulpulojn — sed tio estas nur en fabelo, ĉar en la vivo li tute ne estas venĝema kaj kaŝas sin antaŭ la malfeliĉuloj. De tiu ĉi fantomo ni nenian atendas helpon, kiel egale de ĝiaj adorantoj. El la ungegoj de perforto kaj malhonoro savos min mia propra mano armita de ponardo.
SOKRATO
Aspazio, kion vi diras?
ASPAZIO
Ke mian vivon distranĉos neniu rajtoplena mortigisto. Mi estis nenies sklavino kaj kiel sklavino de l’ juĝo mi ne mortos. Se oni ekvolos min forigi el la mondo, mi foriros memfiera kaj senmakula kaj tiel plena je malestimo al tiu ĉi tero, kiel stelo, kiu sur ĝin neniam falis.
SOKRATO
Antaŭtempa decido.
ASPAZIO
Mi estis difektulino, ruiniganta la sanktajn arbaretojn, mi estis instruistino de malĉasteco, malamikino de virto — kaj pro tio mi devas esti mortpunita — ha! infekto ne malbeligas siajn oferojn pli monstre kaj ne turmentas pli terure. Nun ne sufiĉus jam al mi ĉiopotenco tera, mi volus ekposedi la diinan potencon: mi forŝirus de la tero la skvamon, naskantan krimojn, mi envolvus en ĝin la malnobligitan homan genton kaj ĵetus ĝin en senprofundaĵon de l’ spaco. (Eniras Teoro, Lejo kaj Filezio.)
SCENO DEKOKA
LA SAMAJ, TEORO, LEJO, FILEZIO poste PERIKLO.
ASPAZIO (febre)
Ĉu mi instruis al vi malĉaston? Ĉu pro mi vi estas malpli bonaj? Ĉu el mia buŝo falis en viajn animojn eĉ unu elspiro venena?
LEJO
De kie venas tiuj ĉi demandoj?
TEORO
Kio okazis kun vi?
FILEZIO
Aspazio, vi estas malsana.
ASPAZIO
Malsana? Ne — kondamnita al morto.
TEORO, LEJO, FILEZIO
De kiu?!
ASPAZIO
Ne timu — mi havas nevenkeblan defendanton. (Ŝi prenas el la ŝranko ponardon kaj alpremas ĝin al la brusto.) Nobla bonfaranto de senesperigitaj, venĝanto de senpunaj maljustaĵoj, la plej favora juĝisto por la forlasitaj de homoj kaj de leĝo — vi min savos!
LEJO
Ne tenu nin en terura sencerteco!
ASPAZIO
Ĝi estas la plej kara donaco, kiun mi ricevis de Periklo. Karaj amikinoj, se mi mortos, vi edukos miajn infanojn. (Eniras Periklo, Aspazio kaŝas la ponardon en la tunikon.)
PERIKLO
La afero estos juĝata de ĵurintoj post sep tagoj. Ĝis tiu tempo vi estas libera kaj povas sekrete forlasi Atenojn.
ASPAZIO
Ĉu ni ĉiuj disflugos, kiel kolombaro antaŭ nizo? Ne, Periklo, des pli, ke krom vi garantiis pri mi Sofoklo kaj Protagoro. Sur ilin mi ne povas faligi mian respondecon, kaj mi eĉ ne trompos miajn persekutantojn.
PERIKLO (sidiĝas, kovrante la vizaĝon per la manoj)
ASPAZIO (kisante lin)
Mi forkisos tiujn unuajn larmojn, kiuj eliris el viaj okuloj, sed — mi restos. Periklo, mia edzo, granda filo de Grekujo, ne fleksiĝu, ne rompiĝu... rigardu min, kiel mi estas kvieta.
(La kurteno falas.)
AKTO KVINA
Placo publika, sur ĝi parolejoj, ŝtonaj sidejoj kaj statuoj de dioj. Brua amaso da viroj kaj virinoj.
SCENO UNUA
REGNANOJ ATENAJ, MENONO, ELPINIKO, TUCIDIDO kaj DIOFITO.
UNUA REGNANO
Ĝis nun li ne volas akcepti ian ajn nutraĵon. Li tiel senfortiĝis, ke li ne povas sin teni sur la piedoj.
DUA REGNANO
Lin turmentas la konscienco.
UNUA REGNANO
Mi estas tre scivola, kion diros la ekspertoj elektitaj de la areopago?
DUA REGNANO
Ili devas tuj alveni.
UNUA REGNANO
Mi preferus ne esti juĝanto de tiu ĉi afero — ĝi havas ian nehonestan subŝtofon. Mi aŭdis, ke la Spartanoj intencas ree nin ataki.
DUA REGNANO
La ofendo de dioj tamen estas videbla kaj oni devas ĝin puni. (Ili foriras.)
TRIA REGNANO (alproksimiĝante)
Mi kredas al Periklo. Li ne amikiĝus kun ŝtelistoj.
KVARA REGNANO
Kaj mi ankoraŭ pli ne kredas al aristokratoj: kiun ili persekutas, tiu devas esti honesta homo. (Ili foriras.)
KVINA REGNANO
Sur la grenon falis verdigro, la legomoj sekiĝis, la fruktoj ne promesas bonan rikolton — ĝi estas videbla kolero de dioj postulantaj la oferon.
SESA REGNANO
Homoj rakontas, ke al la paŝtistoj sur la montoj konstante aperas Vakĥo en la formo de almozulo, petante vinberon. Tio estas senduba antaŭsigno de malfeliĉoj.
KVINA REGNANO
Kaj la magazeno de Periklo en tiu ĉi jaro ne estas tro plena. (Ili preteriras.)
MENONO
Antaŭ ĉiu unuope mi ne povas pravigi miajn riproĉojn — atendu la juĝon.
SEPA REGNANO
Sed memoru motivi ilin dece, ĉar alie ia dika bastono kreskas ne sencele.
MENONO
Kaj mi trovos la mian, dume mi dezirus nur scii, kial tio ĉi interesas vin?
OKA REGNANO
Fidio estis ankaŭ nia majstro, ni konis lin, kiel homon tre noblan, kaj vi faris lin ŝtelisto.
MENONO
Li mem fariĝis tio.
SEPA REGNANO
Do, ni vidos. Penu fraĉjo, ke ni ne skribu al vi alvokon al juĝo sur via haŭto!
ELPINIKO
Kiu li estas?
MENONO
Disciploj de Fidio minacas min per atako, se mi ne argumentos dece mian kulpigon.
ELPINIKO
Moku ilin — ĉio kunplektiĝas bone. La maljuna Diofito tre lerte helpas nin. (Ili foriras.)
TUCIDIDO
Por tia peco da herbejo kvar minojn — tio egalas kvazaŭ mi ĝin donacus al vi. Sed mi iom cedos, — post la fino de l’ afero ni priparolos. Vi apartenas hodiaŭ al la ĵurintoj?
NAŬA REGNANO
Mi apartenas.
TUCIDIDO
Sekve post la finita afero ni interkonsentos. Tiujn ĉi brilantajn fiŝojn vi kompreneble ne ellasos el naso?
DIOFITO (alproksimiĝante al Tucidido)
Kion signifas, ke mi vidas nek Periklon, nek iun ajn el liaj amikoj?
TUCIDIDO
Ili estas en malliberejo ĉe Fidio. Ĉu Ksantipo ne malebriiĝis ankoraŭ?
DIOFITO
Ne.
TUCIDIDO
Sed ĉu li ree ne estas tro ebria?
SCENO DUA
LA SAMAJ, METRONOMO, ARĤONTO, PROTAGORO, POLIGNOTO, ALCIBIADO kaj HERMIPO.
METRONOMO
Estimataj regnanoj, trankviliĝu, la juĝistoj prenu siajn lokojn. La afero de Fidio! (La bruo ĉesas.)
ARĤONTO (sidiĝas sur la prezida benko)
Ĉu ĉiuj ĵurintoj ĉeestas?
METRONOMO
Kvin cent.
ARĤONTO
Ĉu globetoj estas disdonitaj?
METRONOMO
Jes.
ARĤONTO
La ekspertoj, alvokitaj por esplori la statuon de Ateno sur Partenono, revenis kaj estas raportontaj al ni siajn konkludojn.
UNU EL LA EKSPERTOJ
Esplorinte precize la ornamaĵojn de la statuo, kiel tio ĉi estis nur ebla ne difektante ĝin, ni konvinkiĝis, ke Fidio ekuzis la tutan donitan al li oron kaj de la kulpigo je ŝtelo li devas esti libera. (Bruo.)
MENONO
Mensogo!
VOĈOJ
Kalumniulo! Fortranĉu al li la langon! Ŝtopu lian buŝon per fandita plumbo! Dungita mensogulo!
ARĤONTO (frapante per la bastoneto)
Mi petas pri trankvilo!
UNU EL LA EKSPERTOJ
Kio rilatas la ŝildon, sur ĝia bareliefo, kiu prezentas militon de amazoninoj, ni trovis du vizaĝojn kun ia simileco al la trajtoj de Fidio kaj Periklo. (Ree bruo.)
VOĈOJ
Kun ia simileco! Ha, ha, ha! Ofendo de l’ dieco! Malpieco!
DIOFITO (suprenirante la parolejon inter krioj)
Regnanoj! (Arĥonto frapas per la bastoneto.) Regnanoj, permesu al mi diri unu vorton! Dank’ al mia konsilo estis akceptita antaŭ kvardek jaroj aparta leĝo kontraŭ senpiuloj. Se vi obeis mian konsilon tiam, obeu ĝin ankaŭ nun kaj trarigardu la krimon de l’ kulpigito, kiu mem eble konfesos ĝin antaŭ vi. Sen lia atestado vi ja ne kondamnos lin! (Bruego.)
VOĈOJ
Ne estas necese! Ne ekzistas kulpo! Ateno postulas nur juĝon!
ARĤONTO
Metronomo alkonduku la malliberigiton. (Dum tiuj vortoj eniras Protagoro.)
PROTAGORO
Oni povas lin nur alporti, ĉar Fidio antaŭ momento mortis. (Bruega kriado.)
VOĈOJ
Li mortis! Li estas mortigita! Mortigistoj! Banditoj!
PROTAGORO (sur la parolejo)
Kaj mi havas sufiĉe da kaŭzoj malbeni tiujn, kiuj rapidigis lian morton, sed kiel atestanto de lia foriro, mi povas vin certigi, ke oni lin ne mortigis. Pro malespero li mortigis sin propravole per malsato. (Longedaŭra bruo.)
VOĈOJ
Krimo! Hontego! (Arĥonto sensukcese penas reigi la ordon.)
PROTAGORO
Regnanoj, vi havos ankoraŭ multe da tempo por kondamni la kulpulojn, — nun ni devas adiaŭi la grandan homon per solena kaj trankvila ĉagreno. (Ree bruo.)
VOĈOJ
Ni alkonduku Menonon al la korpo de Fidio! Li forkuris! Malnoblulo!
ARĤONTO
En tiaj kondiĉoj la juĝantaro ne povas plenumi siajn devojn. (Silento.) La afero de Aspazio! Kie estas la kulpigita?
METRONOMO
En la ĉelo mallibereja de Fidio.
ARĤONTO
Ke ŝi ekstaru ĉi tie! (Metronoma foriras.)
TUCIDIDO (al Elpiniko murmuretante)
Mi ne vidas Trakson.
ELPINIKO
Ĉu estas eble, ke li nin trompis?
TUCIDIDO
Oni devas lin trovi! (Elpiniko foriras.)
ALCIBIADO (al Polignoto)
Rigardu, kiel Elpiniko vigle moviĝas. Mia kara, oni ne devas malatenti virinojn, kiuj ankoraŭ povas kuri.
POLIGNOTO
Malboneco ŝin rapidigas. Ŝi fosis ja kavon por Aspazio! Monstro!
ALCIBIADO
Se tiuj ĉi juĝanoj havus eĉ iomete da saĝo kaj komprenado de aferoj, ili devus min alvoki kiel eksperton, mi estus la plej certa mezurilo de l’ virto. Ĉar regnanino Atena, kiun mi ne kisis, estas sendisputeble honesta — Aspazion mi nur hodiaŭ bone pririgardos.
POLIGNOTO
Ĉu por tio ĉi vi alvenis?
ALCIBIADO
Speciale por tio ĉi. Dank’ al tiu ĉi okazo mi reekvidis la sunon, kiun mi jam de longe ne observis. Dormema kiel mi, Helio sendube ankaŭ diboĉis tiun ĉi nokton. Ĉu vi estos ĉe mi vespere?
POLIGNOTO
Ne, mi estas tiel ekscitita de tiu ĉi proceso, ke mi ne povus amuziĝi.
ALCIBIADO
Ha, eble, ke mi ankaŭ kortuŝiĝos. (Ili foriras.)
DIOFITO
Ni devas profiti la morton de Fidio, donante niajn atestaĵojn.
HERMIPO
Mi jam pripensis tion ĉi (Eniras Aspazio kun Periklo, post ili Sofoklo kaj Sokrato.)
SCENO TRIA
LA SAMAJ, ASPAZIO, PERIKLO, SOFOKLO, SOKRATO kaj KSANTIPO.
ARĤONTO
Juĝatino, alproksimiĝu. La nomo de via patro?
ASPAZIO
Aksioĥo.
ARĤONTO
Libera aŭ sklavo?
ASPAZIO
Regnano de Mileto.
ARĤONTO
Per kio vi okupis vin antaŭ la alveno Atenojn?
ASPAZIO
Mi legis verkojn de saĝuloj kaj poetoj.
ARĤONTO
Kaj ekster tio ĉi?
ASPAZIO
Mi kantis kaj ludis.
ARĤONTO
Kia estas via nuntempa okupo?
ASPAZIO
Mi edukas la infanojn de mia edzo, helpas malriĉulojn kaj diskutas kun filozofoj.
DIOFITO (al Hermipo)
Bonege!
ARĤONTO
Pri kio?
ASPAZIO
Pri ĉio, kio estas objekto de l’ homa scienco.
ARĤONTO
Ĉu vi jesigas la kulpojn, kiujn oni al vi riproĉas en la kulpigo?
ASPAZIO
La olivetojn el la arbareto de Ateno mi ne deŝiradis, ĉar mi ilin havis en mia ĝardeno.
ARĤONTO
Kiu vin defendos antaŭ la juĝo?
PERIKLO
Mi, ŝia edzo.
ARĤONTO
La kulpiganto Hermipo havas la parolon. (Hermipo supreniras la parolejon, Periklo — la kontraŭstarantan duan.)
HERMIPO
Estimataj regnanoj! Tiun ĉi virinon mi ne konas, ŝi faris al mi nenion malbonan, tiu ĉi cirkonstanco forigas el mia kulpigo motivojn privatajn, se iu dezirus ilin al mi subŝovi. Al tiu ĉi paŝo instigis min nur la zorgemeco pri la bono de l’ religio kaj morala sano de la societo. En la sonĝoj aperis antaŭ mi kelkfoje la diino Ateno, zorgantino de nia urbo, kaj ordonis al mi defendi la piedbatitan religion; en la paroloj, en la rigardoj, en la malĝojoj de la ĉirkaŭantaro mi legis tiun saman peton — obeante do tiujn ĉi alvokojn, mi havas konvinkon, ke mi agas je la nomo de homoj kaj dioj. Mi antaŭvidas ĉi tie la demandon: ĉu mi ne pekis per la troa severeco? ĉu mi ne trograndigis la danĝeron? ĉu ne estis pli ĝuste admoni tiun ci virinon, ol ŝin starigi antaŭ la juĝantaro? Mi povus al tio ĉi respondi: kial donis al mi la kreinto animon tiel profunde sentantan, tiel adorantan la bonecon kaj malamantan la malbonecon? kial tiel senlime mi estas ligita kun mia nacio, ke mi devas deziri ĝian feliĉon? Mi preterlasas tamen mian privatan personon kaj revenas al la objekto de l’ afero. Kulpigita estas virino, sed ne virino simpla, kvietema, sindona al la hejma fajrujo, eraranta nur pro nesciado; ne, ĝi estas virino belega, kapabla, alte instruita, al kiu la ĉielo sendis multajn plej karajn donacojn kaj kiu ĉirkaŭis sin per areto da plej eminentaj mensoj nur por ilin malpiigi kaj per ilia helpo disvastigi sian mortigan influon sur la tutan urbon aŭ eĉ sur la tutan Grekujon. Se Mileto havus ian jarlongan koleron kontraŭ ni, se ĝi volus nin pereigi, mi pensus, ke ĝi alsendis ŝin al Atenoj kiel venĝantinon. Ĉirkaŭrigardu nur la terurajn sekvojn de ŝia agado! Unue, kion ŝi faris kun sia edzo, kun la homo, rilate kiun la patrujo havis tiom da belaj esperoj? De la momento de ilia edziĝo, Periklo, la posteulo de l’ glora gento, trempas siajn simpatiojn en la plej profundaj kaj plej malbonaj elementoj de l’ societo, malfermas al ili larĝajn enfluejojn, subruinigas per ili la antikvajn kaj respektindajn instituciojn; el la regna kaso li nutras mallaboremulojn kaj senfortigas ĉiujn fundamentojn, sur kiuj apogis sin la vivo de l’ popolo, sur kiuj leviĝis ĝia grandeco. Dank’ al tiuj elementoj la regnano egala al ni ĉiuj regis en Atenoj kiel aŭtokrata sinjoro. Li faris militojn, subskribis interpacojn, konstruis novajn konstruaĵojn, detruis la malnovajn, mastrumis la monon publikan tiel laŭvole, ke kiam oni postulis de li kalkulon pri la elspezoj por la militiro kontraŭ la Spartanoj, li respondis nur, ke ian sumon li elspezis por «necesaj bezonoj», kio devis signifi, ke per ĝi li subaĉetis la reĝon Plejstonakson. La konstruado de la Partenono ankaŭ fariĝis sen kontrolo. Mi ne esploros ĉi tie la tre disvastigitajn sciigojn, ke li komercis en la tendaro per knabinoj, kvankam ĝin jesigis multaj seriozaj personoj; mi ne haltos sur la morto de la pli juna filo de Periklo, venenita de la patro, kiel atestas tion ĉi la skriba konfeso de lia pli maljuna filo Ksantipo, kion mi metas antaŭ la juĝantaro...
ARĤONTO
Mi rimarkigas al vi, ke kulpigita estas ne Periklo, sed Aspazio, pri ŝi do vi devas paroli.
HERMIPO
Tiujn ĉi faktojn mi citis kiel pruvon, kiom da malutilaĵoj kaŭzis al la societo Aspazio per sia edzo, kiu en ĉiuj pli gravaj entreprenoj konsiliĝis kun ŝi, aŭ, kiel ekzemple en la milito kun Samoso, eĉ kontentigis ŝiajn dezirojn. Tiun saman negativan influon ni rimarkas en ŝia ĉirkaŭantaro: Anaksagoro nur per forkuro elglitiĝis el la manoj de l’ justeco, Fidio mortis en malliberejo, Eŭripido, forpelinte du honestajn edzinojn, konsumiĝas en malĉasto, la muzo de Sofoklo silentas jam la tutan jaron. Protagoro kaj Sokrato eniris tiun vojon de filozofio, kiu iam starigos ilin ankaŭ antaŭ la juĝo. Tio ĉi ne povis esti alie. La tri lastaj rakontu al vi mem, en kiaj diskutadoj ili pasigis la tempon kun Aspazio. Dank’ al la projekto de Diofito, vi starigis la leĝon, kiu celas subpremi ribelojn de malrespekta penso kaj malpermesas komentariadon de ĉielaj korpoj kontraŭan al la mitologio. Tio estis brideto necesa por haltigadi tiel nomatajn filozofojn de l’ naturo, kiuj neis la partoprenon de dioj en la kreado de l’ mondo kaj anstataŭ ili starigis fortojn naturajn kaj interŝanĝon de materioj. Kaj jen, la malpermeson, al kiu subiĝis viroj, kuraĝis malatenti nun virino, fremdlandulino, sendanka por la ricevita gastameco. Ŝi volis forpeli ĉiujn diojn el Olimpo kaj fermi ĝin, kvazaŭ malnovan vinejon kun trua tegmento, kiun jam neniu vizitas. Neniam ŝia buŝo elparolis preĝon, neniam ŝiaj piedoj ektuŝis sojlon de sanktejo, nur ŝiaj manoj, kiel atestos al vi la sklavo Trakso — deŝiris fruktojn el la arbareto de Ateno. Kun tiu ĉi senpieco devis kuniĝi ĝia dunaskita fratino — malĉasteco. Aspazio fondis rifuĝejon por junaj sklavinoj, kiu efektive estis domo de malpuraj plezuroj. Anaksagoro, kiun mi volonte alvokus kiel atestanton, kaj kiu kaŝis tiun ĉi rifuĝejon antaŭ la estraro, malfermis ĝian sekreton al Tucidido. Tiu sama moraleco regis en la loĝejo de Aspazio, kiu servis kiel loko de intervidiĝoj por ŝiaj amikoj kaj amikinoj. Unu el ili, Diotimo, jam mortis, ŝi permesis al si tiajn senbridajn hontindaĵojn, ke eĉ Fidio plendis pri ŝi antaŭ Diofito. Ekzistas en Atenoj multaj viroj, kiuj fieras, ke ili sukcesis ĝui la favorojn de Aspazio mem. Mi ne esploras, kiu havas rajton al tiu nerespektinda sinlaŭdado, mi rimarkos nur, ke la majstrino sendube superis siajn instruitinojn.
Regnanoj! Pro tiuj agoj la leĝo kondamnas la kulpulojn al morto. Ĝi estas severa puno kaj oni devas ĝin singarde uzi. Sed ĉu estas eble sin reteni de ĝi, kiam dioj kaj homoj ĝin postulas! Ĉu estas eble per senpuneco plikuraĝigi la krimulojn ekzistantajn kaj elvoki novajn? Mi ne eraras, supozante, ke en via konscienco pli gravan signifon havos la bonstato de l’ patrujo, ol unu glata sed krimema kapo. Elparolu: ŝi estas kulpa, ĉar tiu ĉi kondamno, jam longe decidita en la ĉielo, atendas nur sian efektiviĝon sur la tero.
ARĤONTO
Ni elaŭskultu la atestantojn. Ĉu Sofoklo ĉeestas?
SOFOKLO
Mi estas.
ARĤONTO
Vi vizitadis Aspazion?
SOFOKLO
Tre ofte, precipe dum kunvenoj scienco-artistaj.
ARĤONTO
Pri kio oni ordinare parolis?
SOFOKLO
Ĉu mi povas ĉion citi? Pri diversaj aferoj politikaj, pri demandoj sciencaj kaj artistaj.
ARĤONTO
Ĉu laŭ maniero libera, malĉasta?
SOFOKLO
Libera, sed tiel ne malĉasta, ke mi tien kondukus mian filinon, se ŝi povus kompreni sciencajn diskutadojn.
ARĤONTO
Sekve, regnano, vi nenion rimarkis, kio povus rompi la moralecon.
SOFOKLO
Nenion.
ARĤONTO
Mi rememorigas al vi tamen, ke vi estas alvokita ne por defendi la krimon, sed por konfesi la veron.
SOFOKLO
Mi miras, ke tiu ĉi vero renkontas tiel malmulte da kredo. Hermipo perdis ne sole la honestecon sed ankaŭ la prudenton, se li supozis, ke mi povas ĉi tie konfesi ion alian krom adoro kaj simpatio por la senpeke kulpigita virino.
ARĤONTO
Nun donos al ni sian atestaĵon Sokrato. (Sokrato eniras.)
SOKRATO
La domo de Aspazio estis plej alta en Atenoj lernejo de filozofio kaj mi ĝia lernanto kaj adepto. Ĉiu estas malbona nur pro nesciado; mi pensas do, ke kiel la kulpiganto, tiel ankaŭ vi juĝistoj postulas, ke mi klarigu, kiu estas tiu ĉi glora virino kaj ke mi ne permesu plenumon de maljustaĵo. Mi bedaŭras, ke vi min ne demandis pri tio en alia loko, sur strato, en ies ajn loĝejo aŭ dum promenado en agrabla arbareto, sed tie ĉi antaŭ la juĝistaro, kiu per la akcepto mem de la kulpigo rekonas la krimon antaŭ la esploro. Kion vi dirus pri homo, kiu eksidus sur ĉevalon antaŭ ol oni ĝin alkondukus al li, manĝus griaĵon antaŭ ol oni ĝin donus al li, aŭ senplumigus anseron antaŭ ol li ĝin kaptis?
ARĤONTO
Al la afero, Sokrato, al la afero.
SOKRATO
Mi ne povas paroli pri la afero ĝis mi ne turnos supren la interrilaton de ambaŭ flankoj kaj ne klarigos al vi, ke efektive la juĝanto estas ĉi tie Aspazio, kaj Hermipo estas kulpigita de ŝi je malsaĝeco kaj vi — je konspiro kun li.
ARĤONTO
Sufiĉe!
SOKRATO
Sufiĉe? Ĉu vi jam scias ĉion pri tiu ĉi nia majstrino kaj povas jam dekreti? Vi estas tre komprenema, arĥonto.
ARĤONTO
Protagoro! (Protagoro eliras.) Ĉu Aspazio en la interparoloj pekadis kontraŭ la religio kaj la moraleco?
PROTAGORO
Laŭ mia opinio?
ARĤONTO
Laŭ la ĝenerala mezurilo por homaj agoj.
PROTAGORO
Mi tian ĝeneralan mezurilon ne posedas en mi, ĉar mi estas estaĵo unuobla kaj ne kolektiva.
ARĤONTO
Ĉi tie ne estas loko, Protagoro, por sofistaj paradoksoj.
PROTAGORO
Sed tie ĉi estas loko por precizaj difinoj. La juĝantaro ne devas elvoki dusencaĵojn, se ili efektive deziras esplori la aferon dece. Kapro nomas brasikon bongusta kaj melon — abomena. Similaj diferencoj ekzistas ankaŭ inter homoj. Tiu sama virino en unu elvokas amon, en la alia antipation; tiu sama ago unujn ravas, aliajn fortimigas. Tial antaŭ ĉio mi bezonas scii, ĉu mi devas prijuĝi la agojn de Aspazio laŭ mia vidpunkto?
ARĤONTO
Ni supozu.
PROTAGORO
En tiu okazo ŝi estis la plej honesta kaj plej saĝa virino en Atenoj.
ARĤONTO
Mi ne permesos ofendi estimindajn regnaninojn Atenajn!
PROTAGORO
Mi ilin tute ne ofendas, kontraŭe, mi eĉ supozas, ke ili ĉiuj kune egalus per sia valoro Aspazion, kvankam la duono de tiuj ĉi regnaninoj skribas leterojn neortografiajn kaj la ceteraj nur amajn.
HERMIPO
Mi atentigas al la juĝistoj la vortojn de tiu ĉi atestanto, kiuj estas eĥo de la opinioj de lia majstrino.
PROTAGORO (al Hermipo)
Ne atentigu tion, estimata regnano, ĉar la juĝistoj povos rimarki, ke via buŝo sonas per eĥo de tio, kion via majstrino enmetis ne en vian kapon, sed — en la poŝon.
ARĤONTO
Mi petas ĉesigi tiun ĉi disputon! Sekve, vi rifuzas, Protagoro, sinceran konfeson en la afero de Aspazio?
PROTAGORO
Tian, kian vi bezonas — mi rifuzas.
ARĤONTO
Persone mi bezonas nenian, mi serĉas nur veron. Mi demandas ankoraŭ unu fojon: ĉu Aspazio blasfemis la diojn?
PROTAGORO
Ne, ĉar, se ŝi konfesis ilian estadon, ŝi devis ilin respekti, se, kontraŭe, ŝi ne konfesis, ŝi ne havis kiun blasfemi.
ARĤONTO
Ĉu ŝi pasigis vivon malĉastan?
PROTAGORO
Ne.
ARĤONTO
Ĉu ŝi instigis junajn knabinojn al senmoraleco?
PROTAGORO
Ne, tio ĉi estas okupo de viroj, ne de virinoj.
ARĤONTO
Vi neas ĝin absolute?
PROTAGORO
Mi petas pardonon de la juĝistaro, se mi per tio ĉi kaŭzas al ili malagrablaĵojn, sed — mi neas. (Li foriras.)
ARĤONTO
Tucidido!
TUCIDIDO
Miaj gustoj kaj principoj tenis min malproksime de la kulpigitino kaj de la rondeto, en kiu ŝi vivis; la gloro tamen — dirante delikate — de ŝiaj agoj estis tiel granda, ke ĝi atingis eĉ min. Mi ne ripetos antaŭ vi ĉiujn fametojn, mi ne atestigos eĉ homojn por mi tute kredindajn, sed por la kontraŭa flanko kredeble ne tute honestajn; mi ripetos nur tion, kion mi aŭdis de l’ homo speciale respektata en la domo de Periklo — Anaksagoro, kun kiu min iam ligis amikeco antaŭ ol ĝin disŝiris la motivoj cititaj en mia kulpigo; li plendis antaŭ mi, ke Aspazio malbonuzis lian nomon, ke en la rifuĝejo, kiu estis nur ŝajne sub lia zorgo kaj kiu devis doni rifuĝon al malgrandaj sklavinoj, oni aranĝis orgiojn kun plenaĝuloj kaj ke ĉiujn tiujn, dirante delikate, senhontaĵojn prezidis Aspazio kaj partoprenis en ili precipe ŝia tiel nomata edzo.
UNU EL LA JUĜISTOJ
Klarigu al ni, regnano, strangan enigmon: Aspazio estis bela, Periklo ankaŭ; ŝi amis lin kaj li ŝin ankaŭ; kiamaniere do oni povas konsentigi kun ĉi tio ilian reciprokan malseverecon kaj eĉ kunhelpon en flankaj ametaĵoj.
TUCIDIDO
Tio estus stranga en nia sfero, pli alta, kie la sentoj estas puraj kaj la edzeco fortigita de la religio kaj la leĝo. Sed en tiu ĉi mondeto de absoluta — dirante afable — egaleco kaj libereco, al kiu apartenas la kulpigitino, daŭraj interrilatoj ne ekzistas kaj la moralecon diktas al ĉiu voluptemaj instinktoj. (Li foriras.)