WeRead Powered by ReaderPub
Aventuroj de Antonio cover

Aventuroj de Antonio

Chapter 10: KONKLUDO.
Open in WeRead

About This Book

The narrative follows Antonio, a youth consumed by dreams of distant lands who devours travelogues, studies languages including German, French, Italian and Esperanto, and resolves to become a traveler despite his father's objections. Secretly contacting an uncle who is a merchant abroad, he secures acceptance to serve with him and departs amid his family's mixed emotions. While Antonio progresses toward Trieste and begins to confront new languages and anxieties of travel, his relatives receive a telegram reporting unforeseen circumstances and instructing that he not be sent, leaving the household stunned.

KONKLUDO.

Sed ĝisfunde li tamen ne falis.

El la kontraŭa rokmuro de la profunda abismo elstaris granda rokaĵo. Antonio ekkaptiĝis sur ĝi, sed per la forta ekpuŝego li senkonsciiĝis...

Kiam li malfermis la okulojn, kliniĝis super li du viroj: sinjoro Meyer kaj la onklo.

"Dank’ al Dio!" ili ekflustris samtempe. "Savita!"

Antonio iom post iom rememoris pri ĉio.

"Kaj kie estas la persekutantoj?" li demandis per malforta voĉo.

"Kiam ili ekvidis, ke vi falas en la abismon, ili forkuris," respondis sinjoro Meyer.

Kaj nur nun Antonio vere ekĝojis pro tio, ke li revidis sian onklon. Li rapide refortiĝis. Tiam ĝisnokte ili rakontis al si reciproke pri siaj travivaĵoj. La onklo estis fiera je Antonio, ĉar tio, kion rakontis pri li sinjoro Meyer, esperigis, ke li fariĝos perfekta viro.

Antonio restis ĉe la ekspedicio de la onklo. Antaŭ la adiaŭo kun sinjoro Meyer li devis promesi al li, ke li dum la revojaĝo vizitos lian familion en Tunizio.

57

Dum plua vojaĝo li eksciis, kiamaniere oni vojaĝas en karavano. Ofte, kiam la dezerto estis varmega kiel brulvarmigita forno kaj en terura varmego la kameloj iris antaŭen nur tre malrapide, paŝon post paŝo—li eksopiris denove vojaĝi en komfortaj aŭtomobiloj. Sed baldaŭ li tamen alkutimiĝis al tio, precipe kiam la onklo promesis al li, ke—kiam li estos fininta sian lernadon—ili entreprenados longajn komercvojaĝojn en diversajn regionojn.

La restvojaĝo pasis sen eksterordinaraj okazintaĵoj.

Tuj post reveno la onklo anoncis Antonion kiel la lernanton.

Ĉi tiu fariĝis lerta, entreprenema komercisto. Li faris ofte diversajn komercvojaĝojn, komence kune kun la onklo, pli poste tute memstare.

Liaj sopiroj plenumiĝis. Li ja ne fariĝis vojaĝanto, sed ankaŭ kiel komercisto li ekvidis multajn novajn landojn, li ekkonis diversajn popolojn kaj ankaŭ aventurojn li travivis.

Sed neniam plu li travivis tiom da aventuraj okazintaĵoj, kiom dum sia unua vojaĝo, kiam li serĉis sian onklon...

F. Omelka:
AVENTUROJ DE ANTONIO.

Ilustris Z. Burian.

Kovrilon projektis Dolfa Bartošík.

Presis
Antonín Pražák, Jablonné n. Orlicí,
Ĉeĥoslovakujo.

Eldonis en septembro 1937
La eldonejo de malkaraj libroj en Brno.

*

La manuskripton zorgeme korektis
s-ro S. S. de Jong,
gvidanto de la Frisa Esperanto-Instituto
en Huizum—Nederlando.

Tie ĉi mi esprimas al li mian plej koran dankon!

F. O.

*

Eventualaj tradukrajtoj por naciaj lingvoj estas
haveblaj sole ĉe la aŭtoro F. Omelka, fakinstruisto
en Hluk—Ĉeĥoslovakujo.

Notoj de tekstpreparinto.

Dankojn al filino de la aŭtoro, kiu donis permeson enkomputiligi kaj disvastigi ĉi tiun tekston.

Ĉi tiu transskribo ne enhavas illustraĵojn, ĉar ili estas ankoraŭ kopirajtita.

Mi ŝanĝis ĉi-subajn laŭ preserarolisto de la originalo:

PaĝoOriginaltekstoKorektaĵo
8ekspedicoekspedicio
11kompremiskomprenis
12trovojaĝitravojaĝi
16fremda, landofremda lando
16Li viroLa viro
16la oklola onklo

Ankaŭ mi ŝanĝis ĉi-subajn detalojn:

PaĝoOriginaltekstoKorektaĵo
28veturi hejmemveturi hejmen
32memkopreneblememkompreneble
41gardis Knappgardis Knopp
41Knapp ekkriisKnopp ekkriis
42rimarkojn de Knoprimarkojn de Knopp
53kiamenierekiamaniere
(58)E. BurianZ. Burian