WeRead Powered by ReaderPub
Ĉe la koro de la tero cover

Ĉe la koro de la tero

Chapter 13: Subnotoj
Open in WeRead

Explore more books like this:

About This Book

An enterprising inventor and his young companion build a tunneling machine and break through into a vast hollow world at the planet's center, lit by a tiny central sun and populated by prehistoric animals and diverse human cultures. They confront an intelligent reptilian race that dominates the inhabitants and, through alliance-building, daring rescues and pitched battles, work to free and uplift the captive peoples while surviving natural and social hazards. The narrative pairs fast-paced adventure and escapes with recurring motifs of exploration, technological ingenuity clashing with primal forces, and the ethical tensions of bringing external civilization to isolated societies.

Subnotoj

[9] specio de praaj predobestoj, “hienodentulo”.

[10] urbeto en la nordorienta Usona ŝtato Massachusetts havanta plurajn konatajn superajn lernejojn kaj kolegiojn.

[11] fama universitato en la ŝtato Connecticut, unu el la plej malnovaj en Usono.

[12] la plej eminentaj usonaj bazopilkaj teamoj apartenas al unu el du “grandaj ligoj”.

4-a ĉapitro
DIAN LA BELA

Kiam la gardistoj vekis nin, ni estis multe pli freŝaj. Ili donis al ni manĝaĵon. Ĝi konsistis el strioj de sekigita viando, sed ĝi donis al ni novajn viglon kaj forton, tiel ke nun ankaŭ ni marŝis kun alte tenitaj kapoj kaj fiere paŝis. Almenaŭ mi tion faris, ĉar mi estis juna kaj fiera; sed la kompatinda Perry abomenis marŝi. Sur la Tero mi ofte vidis lin voki taksion por transiri placon—nun li pagis pro tio, kaj liaj maljunaj kruroj ŝanceliĝis tiel, ke mi devis ĉirkaŭbraki lin kaj duone porti lin dum la cetero de tiuj teruraj marŝoj.

Fine, la tereno komencis ŝanĝiĝi, kaj ni forlasis la platan ebenaĵon kaj eniris majestan montaron el virga granito. La tropikajn vegetaĵojn de la malalta ebenaĵo anstataŭis pli fortikaj vegetaĵoj, sed eĉ ĉi tie la efikoj de konstantaj varmo kaj lumo estis facile videblaj ĉe la grandegeco de la arboj kaj la abundeco de folioj kaj floroj. Kristalaj riveretoj muĝis tra siaj rokozaj fluejoj, plenigataj de la eternaj neĝamasoj, kiujn ni povis vidi super ni en la malproksimo. Super la neĝkovritaj montopintoj pendis amasoj da densaj nuboj. Perry klarigis, ke ili ŝajne efikas duoble: kaj por faligi novan neĝon, kiu anstataŭis la degelintan, kaj por ŝirmi tiun neĝon de la rektaj sunradioj.

Nun ni jam sciis kelkajn vortojn de la ĵargona lingvaĉo, per kiu niaj gardantoj alparolis nin, kaj ankaŭ bone progresis en la ĉarma lingvo de niaj kunkaptitoj. Tuj antaŭ mi en la vico de kunĉenitoj estis juna virino. Trifuta ĉeno trude kunligis nin, kaj pri tio mi baldaŭ ekĝojis. Mi trovis ŝin volonta instruantino, kaj de ŝi mi lernis la lingvon de ŝia tribo kaj ankaŭ multon pri la kutimoj kaj vivo de la interna mondo—almenaŭ de tiu parto, kiun ŝi konis.

Ŝi informis min, ke ŝi nomiĝas Dian la Bela, kaj ke ŝi apartenas al la tribo Amoz, kiu loĝas en la krutaĵoj super la Darel Az, tio estas Malprofunda Maro.

“Kiel vi venis ĉi tien?” mi demandis al ŝi.

“Mi fuĝis de Jubal la Malbela,” ŝi respondis, kvazaŭ tiu klarigo plene sufiĉus.

“Kiu estas Jubal la Malbela?” mi demandis. “Kaj kial vi fuĝis de li?”

Ŝi rigardis min kun miro.

“Pro kio virino forkuras de viro?” Ŝi respondis mian demandon per alia demando.

“Ili ne faras tion en la mondo, el kiu mi venis,” mi respondis. “Foje ili postkuras la virojn.”

Sed ŝi ne povis kompreni. Kaj mi ne sukcesis komprenigi al ŝi, ke mi estas el alia mondo. Ŝi estis tiel certa kiel multaj homoj de la ekstera mondo, ke la Universo kreiĝis nur por estigi la propran specion kaj la propran mondon.

“Sed pri Jubal,” mi insistis. “Rakontu al mi pri li, kial vi forfuĝis kaj estis ĉenita je la kolo kaj pelita trans grandan parton de la tuta mondo.”

“Jubal la Malbela metis sian trofeon antaŭ la domon de mia patro. Ĝi estis la kapo de giganta tandoro. Ĝi restis tie, kaj neniu metis pli grandan trofeon apud ĝin. Do mi sciis, ke Jubal la Malbela venos kaj prenos min kiel edzinon. Neniu alia tiel forta viro deziris min, ĉar pli forta viro povus mortigi pli grandan beston kaj tiel gajni min anstataŭ Jubal. Mia patro ne estas lerta ĉasisto. Iam li estis, sed sadoko ĵetis lin, kaj neniam plu li povis plene uzi sian dekstran brakon. Mia frato, Dakor la Forta, iris en la landon Sari por ŝteli al si virinon. Tial restis neniu, nek patro nek frato nek amanto, por savi min de Jubal la Malbela, do mi forkuris kaj kaŝis min en la montetoj, kiuj ĉirkaŭas la landon Amoz. Kaj ĉi tiuj sagotoj trovis kaj kaptis min tie.”

“Kiel ili uzos vin?” mi demandis. “Kien ili pelas nin?”

Denove ŝi montris nekredeman ekmiron.

“Mi preskaŭ povas kredi, ke vi estas el alia mondo,” ŝi diris, “ĉar alie, tia nescio estus neklarigebla. Ĉu vi vere ne scias, ke la sagotoj servas la maharojn—la potencajn maharojn, kiuj kredas sin la posedantoj de Pelucidaro kaj de ĉio, kio moviĝas aŭ kreskas sur ĝi, kaj de ĉio, kio rampas aŭ tunelas sub ĝia supraĵo, kaj de ĉio, kio vivas en ĝiaj lagoj kaj oceanoj kaj flugas en ĝia aero? Poste vi eble diros al mi, ke vi neniam aŭdis pri la maharoj!”

Mi hezitis ŝajni eĉ pli malestiminda, sed ĉar mankis aliaj rimedoj por akiri scion, mi konfesis, ke mi scias nenion ajn pri la potencaj maharoj. Tio ŝokis ŝin. Sed ŝi faris sian eblon por informi min, kvankam multaj aferoj, kiujn ŝi diris, estis same kompreneblaj al mi kiel la greka lingvo estus al ŝi. Ŝi priskribis la maharojn ĉefe per komparoj. Tiel ili similas al tipdaroj, tiel ĉi ili similas al la senharaj lidioj.

Mi komprenis preskaŭ nur, ke ili estas terure malbelaj, flugilohavaj kaj palmopiedaj, ke ili loĝas en subteraj urboj, ke ili estas mirinde saĝaj. La sagotoj militis por ili, ofensive kaj defende, kaj la homoj kiel ŝi estis la manoj kaj piedoj—ili estis la sklavoj kaj servutuloj, kiuj faris ĉiujn korpajn laborojn. La maharoj estis kvazaŭ la kapo, la cerbo, de la interna mondo. Mi sopiris vidi tiun rason de superuloj.

Perry lernis la lingvon kune kun mi. Kiam ni haltis, kiel ni foje faris, kvankam tutaj epokoj ŝajnis apartigi la haltojn, li parolis kun ni, kiel faris ankaŭ Gak la Vila, kiu estis ĉenita tuj antaŭ Dian la Bela. Antaŭ Gak estis Huĝa la Ruza. Ankaŭ tiu foje parolis. La plejmulto el liaj paroloj direktiĝis al Dian la Bela. Tute facile oni povis vidi, ke li ekamis ŝin, sed ŝi ŝajnigis tute ne konscii pri liaj malkaŝaj sinaltrudoj. Ĉu mi diris “malkaŝaj”? Ekzistas popolo en Nov-Zelando aŭ Aŭstralio—mi forgesas, en kiu lando—en kiu la viroj montras sian preferon al ŝatata virino per klabobato sur la kapon. Kompare kun tiu metodo, oni povus nomi subtila la amindumadon de Huĝa. Tamen, en la komenco mi tre ruĝiĝis pro ĝi, kvankam mi eĉ pasigis kelkajn jarojn ĉe Rectors kaj en kelkaj malpli delikataj lokoj de Nov-Jorko, Vieno kaj Hamburgo.

Sed la virino! Ŝi kondutis superbe. Facile oni povis konstati, ke ŝi konsideras sin tute aparta de siaj tiamaj ĉirkaŭaĵoj kaj kunuloj, kaj supera al ili. Ŝi parolis kun mi kaj kun Perry kaj kun la silentema Gak, ĉar ni estis respektemaj; sed ŝi kvazaŭ ne kapablis vidi Huĝan la Ruza kaj ankaŭ ne aŭdi lin, kaj tio furiozigis lin. Li provis instigi unu el la sagotoj transloki la inon antaŭ lin en la vico de sklavoj, sed la ulo nur pikis lin per lancopinto kaj diris, ke li jam elektis la inon kiel propran posedaĵon—kaj ke li aĉetos ŝin de la maharoj tuj post la alveno en Futra. Ŝajnis, ke Futra estas nia alcelata urbo.

Trapasinte la unuan montoĉenon, ni ĉirkaŭiris salan maron, en kiu naĝis sennombraj aĉaj kreaĵoj. Estis fokosimilaj bestoj, kies longaj koloj etendiĝis pli ol dek futojn super la enormaj korpoj kaj kies serpentajn kapojn dividis faŭkaj buŝoj, el kiuj elstaris nekalkuleblaj dentegoj. Ankaŭ ĉirkaŭnaĝis inter la aliaj rampuloj gigantaj testudoj, kiuj laŭ Perry estis plesiosaŭroj el la liasa epoko. Mi ne dubis liajn vortojn—kiom mi sciis, ili povus esti io ajn.

Dian diris al mi, ke ili estas tandorazoj, tio estas tandoroj de la maro, kaj ke la aliaj pli timigaj rampuloj, kiuj foje leviĝas el la maro por batali kontraŭ la tandorazoj, estas azdiritoj, tio estas maraj diritoj—Perry nomis ilin iĥtiosaŭroj. Ili similis balenojn kun aligatoraj kapoj.

Mi jam forgesis tiun malmulton da geologio, kiun mi lernis en la lernejo—restis al mi esence nur la memoro pri la teruro, kiun mi sentis ĉe la rigardado de bildoj pri restaŭritaj prahistoriaj monstroj, kune kun la firma opinio, ke iu ajn viro kun porktibio kaj multe da fantaziemo povus “restaŭri” ĉian ajn paleolitikan monstron laŭ sia deziro kaj rikolti agnoskon kiel unuaranga paleontologo. Sed kiam mi vidis tiujn sveltajn, brilajn korpegojn speguliĝi en la sunlumo, kiam ili malmergiĝis el la oceano, skuante siajn gigantajn kapojn; kiam mi vidis la akvon fali de sur iliaj muskolozaj korpoj per miniaturaj akvofaloj, dum ili glitis tien-reen, jen sur la supraĵo, jen duone mergiĝintaj; kiam mi vidis ilin renkontiĝi kun malfermitaj buŝoj, siblante kaj gruntante en sia titaneca kaj senĉesa militado, mi ekkomprenis kiel limigita estas la malriĉa kaj malforta imagopovo de la homoj, kompare kun la nekredebla genio de la Naturo.

Kaj Perry! Li estis mirigita ĝismedole. Tion li diris mem.

“David,” li rimarkis post longedaŭra marŝado ĉe la bordo de tiu mirinda maro. “David, iam mi instruis geologion kaj mi pensis, ke mi kredas tion, kion mi instruas; sed nun mi konstatas, ke mi ne kredis ĝin—ke homo tute ne povas kredi tiajn aferojn, se li ne vidas ilin propraokule. Estas aferoj, pri kiuj ni ne dubas, eble ĉar oni diradas ilin al ni denove kaj denove, kaj ni neniel povas malpruvi ilin—kiel la religion, ekzemple, sed ni ne kredas ilin—ni nur pensas, ke ni kredas. Se vi iam reatingos la eksteran mondon, vi trovos, ke la geologoj kaj la paleontologoj estos la unuaj, kiuj nomos vin mensogulo, ĉar ili scias, ke estaĵoj tiaj, kiajn ili restaŭris, neniam ekzistis. Oni ja povas imagi ilian ekzistadon en same tiel imagita epoko—sed nuntempe? Ba!”

Kiam ni denove haltis, Huĝa la Ruza sukcesis trovi sufiĉe da nestreĉita ĉeno por povi tordiĝi al la flanko de Dian. Ni ĉiuj staris, kaj kiam li proksimiĝis al la ino, ŝi turnis al li la dorson samstile kiel Tera virino, tiel ke mi ne povis ne rideti, sed la rideto daŭris mallonge, ĉar tiumomente la mano de la Ruzulo kaptis ŝian nudan brakon, kaj li krude tiris ŝin al si. Tiutempe mi ne konis la kutimojn kaj sociajn morojn de Pelucidaro; sed tamen mi eĉ ne bezonis la petan rigardon, kiun la virino pafis al mi el siaj belegaj okuloj, por ke ĝi influu mian postan faron. Mi ne atendis por eltrovi, kion la Ruzulo intencas fari; anstataŭ atendi kaj antaŭ ol li povis kapti ŝin per la alia mano, mi donis al li tian pugnobaton sur la mentono, ke li falis teren.

Kriego de aprobo leviĝis de tiuj aliaj malliberuloj kaj sagotoj, kiuj vidis la mallongan dramon; ne ĉar mi helpis la virinon, kiel mi poste sciiĝis, sed pro la neta kaj al ili mirinda metodo, per kiu mi venkis Huĝan.

Kaj la virino? Komence, ŝi rigardis min per larĝaj, mirantaj okuloj, kaj tiam ŝi klinis la kapon, duone kaŝante la vizaĝon, kaj ŝiaj vangoj delikate ruĝiĝis. Dum momento ŝi tiel staris muta, kaj tiam ŝi alten levis la kapon kaj turnis al mi la dorson, kiel ŝi faris al Huĝa. Kelkaj el la malliberuloj ridis, kaj mi vidis la vizaĝon de Gak la Vila malheliĝi, dum li rigardis min serĉeme. Tiu parteto de la vango de Dian, kiun mi povis vidi, subite ŝanĝiĝis de ruĝo al blanko.

Tuj post kiam ni denove ekmarŝis, kaj kvankam mi komprenis, ke iel mi ofendis Dian la Bela, mi ne povis igi ŝin paroli kun mi, por ke mi lernu, kion mi misfaris—tiel multon respondus Sfinkso, se mi parolus al ĝi. Fine, mia propra malsaĝa fiero grandiĝis kaj ne allasis, ke mi plu klopodu, kaj tiel nia kamaradeco, kiu sen mia konscio fariĝis al mi tre grava, forŝvebis. Poste, mi parolis nur kun Perry. Huĝa nek renovigis sian sinaltrudadon al la virino nek proksimiĝis al mi.

Denove, la laciga kaj ŝajne senfina marŝado iĝis por mi vera inkubo. Ju pli mi ekkomprenis, kiel gravis por mi la amikeco kun Dian, des pli mi bedaŭris ĝian mankon, kaj des pli granda baro estis mia stulta fiero. Sed mi estis tre juna kaj mi rifuzis peti de Gak la klarigon, kiun li sendube povus doni, kaj kiu povus ĉion reĝustigi.

Dum la marŝo kaj dum haltoj, Dian konstante rifuzis vidi min—kiam ŝia rigardo vagis en mia direkto, ŝi aŭ rigardis super mian kapon aŭ rekte preter min. Finfine, mi fariĝis tiel senespera, ke mi decidis subigi mian memestimon kaj denove demandi al ŝi, kiel mi ofendis kaj kiel mi povos esti pardonita. Mi decidis fari tion dum la venonta halto. Tiutempe ni proksimiĝis al alia montoĉeno, kaj kiam ni atingis ĝin, ni ne serpentumis trans ilin tra iu tre alta montpasejo, sed eniris grandan naturan tunelon—fakte, temis pri serio de labirintaj grotoj, tiel mallumaj kiel Erebo.

La gardistoj havis neniujn torĉojn aŭ aliajn lumigilojn. Efektive, ni tute ne vidis signojn de fajro aŭ artefarita lumo, de kiam ni eniris Pelucidaron. En lando de ĉiama tagmezo ne necesis lumigado sur la tersupraĵo, sed mi miris, ke mankas al ili rimedoj por lumigi la vojon en tiuj malhelaj subteraj pasejoj. Do ni antaŭeniris per helika rapideco, ofte stumblante kaj falante—dum la gardistoj sonigis muzikecan ĉanton antaŭ ni, en kiu foje troviĝis iuj altaj notoj, kiuj ĉiam indikis krudajn lokojn kaj vojturniĝojn.

Nun la haltoj plioftiĝis, sed mi ne volis alparoli Dian, ĝis mi povos vidi laŭ ŝia mieno, kiel ŝi akceptas miajn pardonpetojn. Finfine, febla heliĝo antaŭ ni sciigis nin pri la fino de la tunelo, pro kio almenaŭ mi estis tre dankema. Tiam, post subita vojturniĝo, ni elvenis en la plenan lumon de la tagmeza suno.

Sed samtempe mi subite ekrimarkis ion por mi vere katastrofan—Dian estis for, kaj ankaŭ kvin aŭ ses aliaj malliberigitoj. Ankaŭ la gardistoj vidis tion, kaj la vidaĵo de ilia feroca kolerego estis terura. Iliaj timindaj, bestaj vizaĝoj tordiĝis al la plej diablecaj mienoj, kiam ili akuzis unu la alian pri respondeco pro la perdo. Ili poste atakis nin, batante nin per lancostangoj kaj hakiletoj. Ili jam mortigis du kaptitojn apud la antaŭo de la vico, kaj samon ili farus al ni ĉiuj, sed la estro fine ĉesigis la brutalan buĉadon. Mi neniam vidis en mia tuta vivo tiel teruran ekzemplon de besteca kolero—mi dankis Dion, ke Dian ne estis inter tiuj postlasitaj por suferi ĝin.

El la dek du kaptitoj antaŭe ĉenitaj antaŭ mi, ĉiu dua, komencante de Dian, estis liberigita. Huĝa forestis. Gak restis. Kion ĝi signifis? Kiel oni faris ĝin? La estro de la gardistoj enketis pri tio. Baldaŭ li eltrovis, ke la krudaj seruroj, kiuj tenis la kolkatenojn, estis lerte malfermitaj.

“Huĝa la Ruza,” murmuris Gak, nun antaŭ mi en la vico. “Li prenis la virinon, kiun vi rifuzis havi,” li daŭrigis, ekrigardante min.

“Kiun mi rifuzis havi?!” mi kriis. “Kion vi volas diri?”

Li atente rigardis min dum momento.

“Mi dubis pri via rakonto, ke vi venis el alia mondo,” li diris fine, “sed alimaniere oni ne povus klarigi vian nescion pri la moroj de Pelucidaro. Ĉu vi vere ne komprenas, ke vi ofendis la Belulinon, kaj kiel?”

“Mi ne scias, Gak,” mi respondis.

“Do mi diros al vi. Kiam Pelucidara viro intervenas inter alia viro kaj la virino, kiun tiu volas havi, la virino apartenas al la venkinto. Dian la Bela apartenas al vi. Via devo estis aŭ preni ŝin aŭ liberigi ŝin. Se vi prenus ŝian manon, tio montrus vian deziron edzinigi ŝin, kaj se vi levus ŝian manon super vian kapon kaj faligus ĝin, tio signifus, ke vi ne volas ŝin kiel edzinon kaj liberigas ŝin de ĉiu ŝuldo al vi. Farante nek tion nek tion, vi faris al ŝi la plej grandan ofendon, kiun viro povas fari al virino. Nun ŝi estas via sklavino. Neniu viro edzinigos ŝin aŭ povos tion fari kun honoro, ĝis li venkos vin en batalo, sed la viroj ne elektas sklavinon kiel edzinon—almenaŭ la viroj de Pelucidaro ne faras tion.”

“Mi ne sciis, Gak,” mi kriis. “Mi ne sciis. Ne pro tuta Pelucidaro mi farus malbonon al Dian la Bela, ĉu per parolo, rigardo aŭ faro. Mi ne deziras ŝin kiel sklavinon. Mi ne deziras ŝin kiel mian—”, sed tiam mi ekhaltis. La vizio de tiu dolĉa kaj senkulpa vizaĝo ŝvebis antaŭ mi en la nebulo de mia fantazio, kaj kvankam antaŭe mi kredis, ke mi nur ŝate retenas la memoron pri kara amikeco, kiun mi perdis, nun ŝajnis mallojale al Dian la Bela diri, ke mi ne deziras ŝin kiel edzinon. Mi pensis pri ŝi nur kiel bonvena amikino en stranga, kruela mondo, Eĉ tiam, mi ne kredis, ke mi amas ŝin.

Mi kredas, ke Gak konstatis la veron de miaj vortoj pli multe el mia mieno ol el mia parolo, ĉar iom poste, li kuŝigis sian manon sur mia ŝultro.

“Homo el alia mondo,” li diris, “Mi kredas vin. La lipoj povas mensogi, sed kiam la koro parolas per la okuloj, ĝi diras nur veron. Via koro parolis al mi. Mi scias nun, ke vi tute ne celis ofendi Dian la Bela. Ŝi ne estas de mia tribo, sed mia fratino estas ŝia patrino. Ŝi ne scias tion—ŝia patrino estis forrabita de ŝia patro, kiu venis, kune kun multaj aliaj Amoz-tribanoj por batali kontraŭ ni por niaj virinoj, la plej belaj virinoj de Pelucidaro. Tiam ŝia patro estis la reĝo de Amoz, kaj ŝia patrino estis la filino de la reĝo de Sari, kies regpovon mi, lia filo, transprenis. Do Dian estas la filino de reĝoj, kvankam ŝia patro ne plu estas la reĝo, de kiam la sadoko ĵetis lin kaj Jubal la Malbela forprenis de li la reĝecon. Pro ŝia altrangeco, la malbono, kiun vi faris al ŝi, ŝajnas des pli grava al tiuj, kiuj vidis ĝin. Ŝi neniam pardonos vin.”

Mi demandis al Gak, ĉu mi ne povus iel liberigi la virinon el la sklaveco kaj honto, kiujn mi senvole kaŭzis al ŝi.

“Se vi iam trovos ŝin, jes,” li respondis. “Nur levi ŝian manon kaj faligi ĝin en la kunesto de aliuloj sufiĉos por liberigi ŝin. Sed kiel vi iam povos trovi ŝin, vi, kiu estas kondamnita al vivo de sklaveco en la subtera urbo Futra?”

“Ĉu neniel eblas forkuri?” mi demandis.

“Huĝa la Ruza forkuris kaj kunprenis la aliajn,” respondis Gak. “Sed ne estas aliaj senlumaj lokoj sur la vojo al Futra, kaj ne estos facile, kiam ni jam estos tie—la maharoj tre saĝas. Eĉ se oni povus forfuĝi el Futra, estas la tipdaroj—ili trovus vin, kaj tiam—” la Vilulo skutremis. “Ne, vi neniam fuĝos de la maharoj.”

La perspektivo estis malĝojiga. Mi demandis al Perry, kion li pensis pri ĝi; sed li nur suprentiris siajn ŝultrojn kaj daŭrigis longan preĝon, pri kiu li jam delonge okupiĝis. Li diris, ke la sola bela flanko de nia kaptiteco estas la ampleksa tempo, kiun ĝi donas al li por improvizi preĝojn. Tio jam ekobsedis lin.

La sagotoj jam komencis rimarki lian kutimon deklamadi dum tutaj marŝoj. Unu el ili demandis al li, kion li diras kaj al kiu li parolas. La demando donis al mi ideon, do mi rapidis respondi, antaŭ ol Perry povis ion diri.

“Ne ĝenu lin per interrompo,” mi diris. “Li estas tre sankta homo en la mondo, de kiu ni venis. Li parolas al spiritoj, kiujn vi ne povas vidi. Ne interrompu, aŭ ili saltos sur vin el la aero, kaj deŝiros viajn membrojn—jene,” kaj mi saltis al la granda bruto kun laŭta “Bu!”, kiu tiom timigis lin, ke li stumblis malantaŭen.

Mi sciis, ke la risko estas granda, sed se eblus profiti el la sendanĝera manio de Perry, mi volis profiti, kiam estis plej facile. Ĝi sukcesis bonege. La sagotoj traktis nin ambaŭ kun multe da respekto dum la cetero de la vojaĝo, kaj pri la afero ili poste informis siajn mastrojn, la maharojn.

Du marŝadojn post tiu epizodo ni atingis la urbon Futra. Ĝia enirejo estis markita per du altaj turoj el granito, de sur kiuj oni gardis ŝtuparon, kiu kondukis al la subtera urbo. Sagotoj gardostaris ĉi tie, kaj ankaŭ ĉe almenaŭ cent aliaj turoj dismetitaj sur granda ebenaĵo.

5-a ĉapitro
SKLAVOJ

Dum ni malsupreniris la larĝan ŝtuparon, kiu kondukis al la ĉefa avenuo de Futra, mi unuafoje ekvidis la regantan rason de la interna mondo. Nevole mi retiriĝis, kiam unu el la estaĵoj proksimiĝis por ekzameni nin. Ion pli hidan kaj malbelan ne eblus imagi. La ĉiopovaj maharoj de Pelucidaro estas grandaj rampuloj, el kiuj kelkaj estas ses ĝis ok futojn longaj, kun longaj, maldikaj kapoj kaj grandaj rondaj okuloj. Akraj, blankaj dentegoj viciĝas en iliaj bekosimilaj buŝoj, kaj ostecaj elstaraĵoj dentumas iliajn grandajn lacertajn korpojn de la kolo ĝis la fino de la longa vosto. Iliaj piedoj havas tri palmo-piedfingrojn, dum el la antaŭpiedoj elstaras malantaŭen je 45-grada angulo membranecaj flugiloj, kiuj almetiĝas al la korpo tuj antaŭ la postaj piedoj kaj finiĝas per akraj pintoj kelkajn futojn super la korpoj.

Mi ĵetis rigardon al Perry, kiam la estaĵo preterpasis min por ekzameni lin. La maljunulo gapis la fian kreaĵon per larĝaj, mirantaj okuloj. Post kiam ĝi pluiris, li turnis sin al mi.

“Ramforinko el la meza oolita epoko[13], David,” li diris, “sed, je Dio, kiel grandega! La plej grandaj restaĵoj, kiujn oni iam malkovris, indikis grandecon, kiu ne superas tiun de ordinara korvo.”

Dum ni pluiris sur la ĉefa avenuo de Futra, ni vidis multajn milojn da tiaj estaĵoj alirantaj kaj venantaj de siaj tagaj devoj. Ili malmulte atentis nin. Futra estas elsternita subtere laŭ regula ordo, kiu indikas rimarkindan inĝenieran kapablon. Oni elhakis ĝin el tavolo de kalkŝtono. La stratoj estas larĝaj kaj havas unuecan dudek-futan alton. Je regulaj interspacoj la plafono de tiu subtera urbo estas trapenetrita de tuboj, kaj sistemo de lensoj kaj reflektiloj transdonas la sunlumon, moderigitan kaj difuzitan, forigante la kimerian[14] tenebron, kiu alie regus. Laŭ simila maniero oni enlasas aeron.

Oni prenis Perry kaj min, kune kun Gak, al granda publika konstruaĵo, kie unu el la sagotoj el nia antaŭa gardistaro klarigis al mahara oficisto la cirkonstancojn de nia kaptiĝo. La rimedo de komunikado inter la du estis rimarkinda pro tio, ke oni ne interŝanĝis parolajn vortojn. Ili aplikis ian gestolingvon. Kiel mi poste lernis, la maharoj havas nek orelojn nek parolan lingvon. Inter si mem ili komunikiĝas per rimedo, kiu laŭ Perry devas esti ia sesa sentumo, kiu perceptas kvaran dimension.

Ni neniam tute komprenis lin, kvankam li tre ofte klopodis klarigi ĝin al mi. Mi sugestis telepation, sed li neis, dirante, ke ne temas pri telepatio, ĉar ili povis interkomunikiĝi nur dum kunestado, kaj ĉar ili ne povas paroli kun la sagotoj aŭ la aliaj loĝantoj de Pelucidaro per la sama rimedo, per kiu ili mem interparolis.

“Ili faras jenon,” diris Perry. “Ili projekcias siajn pensojn en la kvaran dimension, en kiu ili fariĝas percepteblaj per la sesa sentumo de la aŭskultanto. Ĉu mi faras la aferon tute klara?”

“Tute ne, Perry,” mi respondis. Li malespere balancis sian kapon kaj returnis sin al sia laboro. Ili donis al ni taskon porti grandan kvanton da mahara literaturo de unu ejo al alia, kie ni devis aranĝi ĝin sur bretoj. Mi sugestis al Perry, ke ni estas en la publika biblioteko de Futra, sed poste, kiam li komencis trovi la ŝlosilon al ilia skriba lingvo, li informis min, ke temas pri la antikva arkivo de la raso.

Dum tiu tempo mi konstante pensis pri Dian la Bela. Mi ĝojis, kompreneble, ke ŝi fuĝis de la maharoj kaj de la sorto aludita de la sagoto, kiu intencis aĉeti ŝin ĉe nia alveno al Futra. Mi ofte scivolis, ĉu la grupeto de fuĝintoj estis kaptita de la gardistoj, kiuj reiris por serĉi ilin. Foje, mi eĉ kredis, ke mi pli kontentus, se Dian estus en Futra, anstataŭ dependa de la indulgo de Huĝa la Ruza.

Gak, Perry kaj mi ofte interparolis pri la eblo forfuĝi, sed la sariano estis tiel saturita de sia tutviva kredo pri la neebleco fuĝi de la maharoj, krom per miraklo, ke li ne multe helpis al ni—lia sinteno estis tiu de homo, kiu atendas, ke la miraklo venu al li.

Je mia propono, Perry kaj mi faris kelkajn glavojn el pecoj de fero, kiujn ni trovis inter diversaj forĵetaĵoj en la ĉeloj, kie ni dormis, ĉar oni lasis al ni preskaŭ senliman liberecon en la limoj de la konstruaĵo, en kiun oni metis nin. Tiel multe da sklavoj priservis la enloĝantojn de Futra, ke neniu el ni estis troŝarĝita per laboro, kaj niaj mastroj ne traktis nin kruele.

Ni kaŝis niajn novajn armilojn sub la feloj, kiuj estis niaj litoj, kaj poste Perry koncipis la ideon fari pafarkojn kaj sagojn—armilojn ŝajne nekonatajn en Pelucidaro. Poste ŝildoj; sed akiri ilin estis por mi facile, ĉar mi ŝtelis ilin desur la muroj de la ekstera gardoĉambro de la konstruaĵo.

Ni jam finis tiujn aranĝojn por protekti nin post la foriro el Futra, kiam la sagotoj, kiujn oni sendis por rekapti la fuĝintajn malliberigitojn, revenis kun kvar el ili, inter ili Huĝa. Dian kaj du aliaj eskapis ilin. Okazis, ke Huĝa estis malliberigita en la sama konstruaĵo kiel ni. Li diris al Gak, ke li ne plu vidis Dian aŭ la aliajn, de kiam li liberigis ilin en la senluma groto. Kio okazis al ili, li tute ne sciis—eble ili ankoraŭ vagadis, perditaj en la labirinta tunelo, se ili ne jam mortis pro malsato.

Nun mi ektimis eĉ pli pri la sorto de Dian, kaj samtempe, kiel mi supozas, mi unuafoje eksciis, ke mian ŝato al tiu virino eble fontas el io plia ol nura amikeco. Dum ĉiuj horoj de la tago ŝi estis la konstanta temo de miaj pensoj, kaj kiam mi dormis ŝia kara vizaĝo hantis miajn sonĝojn. Pli neŝancelebla ol iam antaŭe fariĝis mia decido fuĝi de la maharoj.

“Perry,” mi konfidis al la maljunulo, “se ni devos traserĉi ĉiun kvadratan colon de ĉi tiu mondeto, mi trovos Dian la Bela kaj reĝustigos la malbonon, kiun mi neintence faris al ŝi.” Jen la preteksto, kiun mi faris al Perry.

“Mondeto!” li rikanis. “Vi ne komprenas, kion vi diras, bubo,” kaj tiam li montris al mi mapon de Pelucidaro, kiun li antaŭnelonge trovis inter la manuskriptoj, kiujn li aranĝis.

“Rigardu,” li diris, fingromontrante, “tio evidente estas akvo, kaj ĉio ĉi estas tero. Ĉu vi rimarkas la ĝeneralan formon de la du areoj? Kie troviĝas oceanoj sur la ekstera krusto, sube, ĉi tie, oni trovas teron. Tiuj relative malgrandaj areoj de oceano ĝenerale sekvas la konturojn de la kontinentoj de la ekstera mondo.

“Ni scias, ke la krusto de la terglobo estas 500 mejlojn dika; krome, ke la interna diametro de Pelucidaro estas proksimume 7000 mejloj, kaj la surfaca areo estas 165.480.000 kvadrataj mejloj. Tri kvaronoj el tio estas tero. Pripensu! Tersurfaco de 124.110.000 kvadrataj mejloj! Nia propra mondo havas nur 53.000.000 kvadratajn mejlojn da tero, kaj ĝia cetera surfaco estas kovrita de akvo. Tiel same, kiel oni ofte komparas landojn laŭ ilia relativa grandeco, tiel, se ni same komparas la du mondojn, ni trovas strangan anomalion, nome, ke pli granda mondo situas interne de pli malgranda!

“Kie en ĉi tiu vasta Pelucidaro vi serĉus vian Dian? Sen steloj aŭ lumo aŭ moviĝanta suno, kiel vi povus trovi ŝin, eĉ se vi scius, kie ŝi estas?”

Lia eldiro estis konvinka. Ĝi forprenis de mi la spiron; sed mi trovis min post ĝi des pli firme rezoluta, ke mi provos ĝin.

“Se Gak akompanos nin, ni eble sukcesos je ĝi,” mi sugestis.

Perry kaj mi serĉis lin kaj starigis al li la demandon rekte.

“Gak,” mi diris, “ni nepre volas fuĝi el la sklaveco. Ĉu vi akompanos nin?”

“Ili atakigos siajn tipdarojn,” li diris, “kaj ni estos mortigitaj; sed...” li hezitis, “mi riskus fuĝi, se mi kredus, ke estus eĉ malgranda ŝanco liberiĝi kaj reiri al mia propra popolo.”

“Ĉu vi kapablus retrovi vian propran landon?”, demandis Perry. “Kaj ĉu vi povus helpi al David serĉi Dian?”

“Jes.”

“Sed kiel vi povus vojaĝi tra nekonataj teritorioj sen astroj aŭ kompaso por gvidi vin?”, persistis Perry.

Gak ne komprenis, kion signifas la eldiroj de Perry pri astroj kaj kompaso, sed li certigis nin, ke oni povus eĉ vindi la okulojn de iu ajn pelucidarano kaj porti lin al la plej malproksima parto de la mondo, sed tamen li kapablus reiri rekte al sia hejmo laŭ la plej mallonga vojo. Ŝajnis surprizi lin, ke ni trovas ĝin iel ajn mirinda. Perry diris, ke ŝajne temas pri la sama hejmenira instinkto, kiun kelkaj specioj de Teraj kolomboj havas. Mi ne scias pri tio, kompreneble, sed ĝi donis al mi ideon.

“Do povas esti, ke Dian trovis rektan vojon al sia propra popolo?” mi demandis.

“Certe,” respondis Gak, “almenaŭ se iu potenca rabobesto ne mortigis ŝin.”

Mi favoris tujan provon fuĝi, sed kaj Perry kaj Gak konsilis atendi iun helpan akcidenton, kiu sekurigus al ni ioman ŝancon de sukceso. Mi ne komprenis, kia akcidento povus trafi tutan komunumon en lando de ĉiama taglumo, kies enloĝantoj ne havas fiksitajn dormajn kutimojn. Mi eĉ estas certa, ke kelkaj maharoj neniam dormas, dum aliaj, inter longaj periodoj de maldormeco, eble rampas en malluman ejon sub sia loĝejo, kie ili longe dormadas. Perry diras, ke se maharo restas veka dum tri jaroj, li kompensos la tutan perditan dormon per unu tutjara dormado. Eble tio estas vera, sed mi neniam vidis pli ol tri el ili dormantaj, kaj la vido de tiu triopo sugestis al mi nian manieron fuĝi.

Mi jam serĉadis malproksime sub la niveloj, kiujn ni sklavoj rajtis frekventi—eble kvindek futojn sub la ĉefa etaĝo de la konstruaĵo—inter reto de koridoroj kaj apartamentoj, kiam mi subite trovis tri maharojn, kiuj kuŝis sur lito el feloj. Unue, mi kredis ilin mortintaj, sed ilia regula spirado poste konvinkis min pri mia eraro. Kiel ekfulmo la penso venis al mi, ke tiuj dormantaj rampuloj donas al ni mirindan okazon eviti la atenton de niaj kaptintoj kaj de la sagotaj gardistoj.

Mi haste reiris al Perry, kiu atenteme studadis mucidan amason da al mi sensignifaj hieroglifoj, kaj klarigis mian planon al li. Je mia miro, ĝi ŝokegis lin.

“Estus murdo, David,” li kriis.

“Ĉu estas murdo mortigi reptilian monstron?” mi konsternite demandis.

“Ĉi tie ili ne estas monstroj, David,” li respondis. “Ĉi tie ili estas la dominanta raso—kaj ni estas la ‘monstroj’—de pli malalta specio. En Pelucidaro la evolucio procedis alie ol en la ekstera mondo. Tie, teruraj konvulsioj de la naturo ĉiam denove ekstermis la ekzistantajn speciojn—se ne tio, iu monstro el la epoko de dinosaŭroj eble regus nian mondon hodiaŭ. Ĉi tie ni vidas, kio povus esti okazinta en nia propra historio, se la kondiĉoj estus kiel ĉi tie.

“La vivo en Pelucidaro estas multe pli juna ol sur la ekstera krusto. Ĉi tie la homoj atingis evolucian ŝtupon analogan al la ŝtonepoko en la historio de nia propra mondo, sed dum sennombraj jarmilionoj ĉi tiuj rampuloj progresis. Eble ilia sesa sentumo, kiu ŝajnas al mi nedubebla, donis al ili avantaĝon super la aliaj, pli timinde armitaj bestoj, sed eble ni neniam scios tion. Ili rigardas nin kiel ni rigardas la bestojn de niaj kampoj, kaj mi lernas el iliaj skribaj kronikoj, ke aliaj maharaj rasoj manĝas homojn—ili tenas ilin en grandaj gregoj, ĝuste kiel ni tenas brutojn. Ili plej zorge bredas la homojn, kaj kiam tiuj estas tute grasaj, ili mortigas ilin kaj manĝas ilin.”

Mi skutremis.

“Kial vi trovas ĝin tiel terura, David?” demandis la maljunulo. “Ili komprenas nin ne pli bone ol ni komprenas la pli malaltajn bestojn de nia propra mondo. Mi trovis ĉi tie tre erudiciajn diskutojn pri la demando, ĉu gilakoj, kiel ili nomas la homojn, havas ian rimedon de komunikado. Unu verkanto asertas, ke ni eĉ ne kapablas rezoni, kaj ke ĉiu nia ago estas meĥanisma aŭ instinkta. La reganta raso de Pelucidaro, David, ankoraŭ ne lernis, ke la homoj interkomunikiĝas kaj rezonas. Ĉar ni ne komunikiĝas kiel ili, ili ne kapablas kompreni, ke ni entute iel interkompreniĝas. Ni pri la bestoj de nia propra mondo ne alie rezonas. Ili scias, ke la sagotoj havas parolan lingvon, sed ili komprenas nek ĝin nek kiel ĝi manifestiĝas, ĉar ili ne havas organojn de aŭdado. Ili kredas, ke la moviĝo de la lipoj sola transportas la signifon. Ke la sagotoj povas komunikiĝi kun ni, tion ili eĉ ne povas koncepti.

“Jes, David,” li konkludis, “plenumi vian planon signifus murdi.”

“Nu bone, se necesas, Perry,” mi respondis, “mi fariĝos murdisto.”

Li igis min klarigi la planon denove kaj tre detale, kaj pro iu kaŭzo, kiu tiam ne estis klara al mi, li postulis tre precizan priskribon de la apartamentoj kaj koridoroj, kiujn mi ĵus esploris.

“Konsiderante, ke vi nepre intencas efektivigi vian frenezan planon, David”, li diris finfine, “mi demandas al mi, ĉu ni eble ne povus samtempe fari reale kaj daŭre utilan servon al la homaro de Pelucidaro. Aŭskultu, mi lernis multajn mirindajn aferojn el ĉi tiu arkivo de la maharoj. Por ke vi ĝuste taksu mian planon, mi koncize skizos la historion de tiu specio.

“Iam la maskloj estis ĉiopovaj, sed antaŭ multaj epokoj la inoj poiome iĝis la mastroj. Dum la sekvantaj epokoj ne okazis rimarkindaj ŝanĝoj ĉe la mahara specio. Ĝi daŭre progresis sub la inteligenta kaj benoriĉa regado de la damoj. La scienco progresis per paŝegoj. Tio validas aparte pri la sciencoj, kiujn ni nomas biologio kaj eŭgeniko. Fine, iu sciencistino anoncis, ke ŝi eltrovis metodon por fekundigi ovojn kemie post ilia demeto—ĉiuj veraj reptiliojn, kiel vi scias, naskiĝas el ovoj.

“Kio okazis? Tuj oni ne plu bezonis masklojn, ĉar la specio ne plu dependis de ili. Pasis pliaj epokoj ĝis la nuntempo, en kiu ni trovas specion, kiu konsistas nur el inoj. Sed jen la grava afero. Nur unu mahara popolo tenas la sekreton pri tiu kemia formulo. Ĝi estas en la urbo Futra, kaj se mi ne serioze eraras, ĝi troviĝas laŭ mia juĝo bazita sur via priskribo de la keloj, kiujn vi trapasis hodiaŭ, en la kelo de ĉi tiu konstruaĵo.

“Pro du kialoj ili forkaŝas ĝin kaj ĵaluze gardas ĝin. Unue, ĉar la vivo mem de la maharoj dependas de ĝi, kaj due, ĉar kiam ĝi estas publika propraĵo, kiel en la komenco, tiel multaj eksperimentadis je ĝi, ke la danĝero de troloĝateco fariĝis tre serioza.

“David, se ni povus fuĝi kaj samtempe kunporti kun ni tiun gravegan sekreton, kian servon ni plenumus per tio por la homaro de Pelucidaro!” La nura penso preskaŭ superfortis min. Ja estus ni la duopo, kiuj metus la homojn de la interna mondo en ilian laŭrajtan lokon inter la kreitaĵoj. Nur la sagotoj barus ilian vojon al absoluta supereco, kaj mi opiniis, ke preskaŭ certe la sagotoj ŝuldas sian tutan potencon al la pli granda inteligenteco de la maharoj—mi ne povis kredi, ke tiuj gorilecaj bestoj intelekte superas la pelucidaran homaron.

“Perry!” mi diris ekscitite, “Vi kaj mi savos tutan mondon! Kune, ni gvidos la homajn gentojn el la mallumo de nescio en la lumon de progreso kaj civilizo. Ni transportos ilin per unu paŝo el la ŝtonepoko en la dudekan jarcenton. La nura penso pri tio estas absolute fabeleca.”

“David,” diris la maljunulo, “Mi kredas, ke Dio sendis nin ĉi tien ĝuste por tiu celo—estos la laboro de mia vivo instrui al ili Lian mesaĝon—konduki ilin al la lumo de Lia indulgo, dum ni edukos iliajn korojn kaj manojn por vivo en kulturo kaj civilizo.”

“Vi pravas, Perry,” mi diris, “kaj dum vi instruos ilin preĝi, mi instruos ilin batali, kaj kune ni kreos rason de homoj, kiu honorindigos nin ambaŭ.”

Gak eniris la apartamenton kelkajn minutojn antaŭ la fino de nia interparolo, kaj nun li volis scii la kialon de nia ekscitiĝo. Perry opiniis prudente, ke ni ne tro rakontu al li, do mi klarigis nur, ke mi havas planon por fuĝi. Post kiam mi skizis ĝin al li, li ŝajnis tiel ŝokita kiel antaŭe Perry, sed pro alia kialo. La Vilulo pripensis nur nian hororigan sorton okaze de eventuala eltrovo; sed finfine mi persvadis lin akcepti mian planon kiel la solan realigeblan, kaj kiam mi certigis lin, ke mi transprenos la plenan respondecon pri ĝi, se oni kaptos nin, li donis sian heziteman jeson.

Subnotoj

[13] alterna nomo de ĵurasia epoko.

[14] tre malhela kaj morna, kiel en la mita lando priskribita de Homero kiel loko de eterna mallumo.

6-a ĉapitro
KOMENCO DE HORORO

En Pelucidaro unu tempo taŭgas kiel alia. Ne estis nokto, kiu vualu nian entreprenotan fuĝon. Necesis ĉion fari en plena taglumo—ĉion krom la laboro, kiun ni devis fari en la apartamento sub la konstruaĵo. Do ni decidis elprovi nian planon tuj, por ke la maharoj, kiuj devis ebligi ĝin, ne vekiĝu, antaŭ ol mi atingos ilin; sed seniluziiĝo trafis nin jam survoje al la subaj elkavigitejoj, ĉar tuj kiam ni atingis la ĉefan etaĝon de la konstruaĵo, ni renkontis hastantajn arojn de sklavoj, kiujn forta sagota gardistaro pelkurigis el la konstruaĵo al la avenuo.

Aliaj sagotoj sagis tien kaj aliloken por serĉi aliajn sklavojn, kaj tuj kiam ni aperis, oni alsaltis nin kaj ŝovis nin en la vicon de marŝantaj homoj.

Nek la kialon nek la celon de la ĝenerala eliro ni konis, sed iom poste disvastiĝis tra la vicoj de kaptitoj onidiro, ke oni rekaptis du forkurintajn sklavojn, viron kaj virinon, kaj ke ni marŝas al la loko, kie ni vidos ilian punon, ĉar la viro mortigis sagoton el la taĉmento, kiu ĉasis kaj rekaptis ilin.

Je tiu sciigo mia koro eksaltis en mian gorĝon, ĉar mi certis, ke la du kaptitoj devenas el tiu grupo, kiu forfuĝis en la senluma groto kun Huĝa la Ruza, kaj ke Dian estas la virino. Gak tion kredis, kaj ankaŭ Perry.

“Ĉu ni ne povas fari ion ajn por savi ŝin?” mi demandis al Gak.

“Nenion”, li respondis.

Tra la homplena avenuo ni marŝis, kaj dum tio la gardistoj traktis nin per neordinara krueleco, kvazaŭ ankaŭ ni estus implikitaj en la murdo de ilia kompano. Oni intencis fari el la okazo lecionon al la aliaj sklavoj pri la danĝero kaj vaneco de ĉia provo fuĝi, kaj pri la nepra morto, kiu trafas murdinton de supera estaĵo, kaj mi supozas, ke pro tio la sagotoj sentis sin plene rajtigitaj fari la tutan procedon kiel eble plej malkomforta kaj dolora al ni.

Ili pikis nin per siaj lancoj kaj batis nin per siaj hakiletoj pro la plej malgrandaj provokoj kaj eĉ neprovokite. Ni travivis tre malagrablan duonhoron, ĝis oni fine pelis nin tra malalta enirejo en grandegan konstruaĵon, kies mezon okupis granda areno. Benkoj ĉirkaŭis tiun liberan spacon je tri flankoj, kaj je la kvara troviĝis amasoj da grandaj rokegoj sur deklivo, kiu altiĝis de la antaŭo supren ĝis la tegmento.

Komence, mi ne povis konstati la celon de tiu rokamasego, krom eble prezenti rustikan kaj pitoreskan fonon por la scenoj prezentotaj en la areno antaŭ ĝi, sed baldaŭ poste, kiam la lignaj benkoj preskaŭ jam plenis de sklavoj kaj sagotoj, mi ekvidis la uzmanieron de la rokegoj, ĉar tiam la maharoj komencis vice enpaŝi la konstruaĵon.

Ili marŝis rekte trans la arenon al la rokoj ĉe la alia flanko, kie ili elvastigis siajn vespertajn flugilojn kaj suprenŝvebis trans la altan muron ĉirkaŭ la areno kaj faris sin komfortaj sur la rokegoj. Ili estis do la rezervitaj, loĝiaj seĝoj por la regantaro.

La rampuloj trovis la neŝlifitan supraĵon de granda roko tiel komforta, kiel ni la molecon de remburita brakseĝo. Tie ili pigre kuŝis, palpebrumante per siaj hidaj okuloj kaj sendube interparolante en sia lingvo de la sesa sentumo kaj kvara dimensio.

Unuafoje mi vidis ilian reĝinon. Ŝi malsimilis al la aliaj per neniu trajto, kiun miaj Teraj okuloj povis percepti, ĉar ĉiuj maharoj fakte aspektas identaj al mi, sed ŝi transiris la arenon nur, post kiam ŝiaj regnaninoj jam okupis lokon, antaŭirite de dudek grandegaj sagotoj, la plej grandaj, kiujn mi iam vidis, dum ĉe ŝiaj flankoj anaspaŝis po unu granda tipdaro, kaj postiris ŝin dudek pliaj sagotaj gardistoj.

Ĉe la bariero, la sagotoj suprengrimpis la apikaĵon per vere simieca lerto, dum malantaŭ ili la aroganta reĝino ŝvebis alten per la flugiloj, kun siaj du timindaj drakoj ambaŭflanke, kaj sternis sin sur la plej granda rokego el ĉiuj, precize en la mezo de tiu amfiteatra flanko rezervita por la dominanta raso. Tie ŝi ekkaŭris, tiu reĝino plej malbela kaj neinteresa, kvankam sendube tute konvinkita pri sia beleco kaj die donita regorajto, same kiel la plej fiera monarko de la ekstera mondo.

Kaj tiam komenciĝis la muziko—muziko sensona! La maharoj ne povas aŭdi, do la tamburoj kaj fifroj kaj trumpetoj de Teraj orkestroj estas al ili nekonataj. La “orkestro” konsistas el pli ol dudek maharoj. Ili marŝis en vico al la centro de la areno, kie la estaĵoj sur la rokoj povis spekti ilin, kaj tie ili ludis dekkvin aŭ dudek minutojn.

Ilia tekniko konsistis el vostosvingado kaj kapomovado laŭ regula sinsekvo de mezuritaj moviĝoj, kio rezultigis kadencon ŝajne same plaĉan al maharaj okuloj kiel la kadenco de nia instrumenta muziko al niaj oreloj. Foje la tuta muzikistaro samtempe faris egalmezurajn paŝojn al unu flanko aŭ al la alia, aŭ malantaŭen aŭ antaŭen—ĉio ĉi impresis min kiel nekomprenebla ridindaĵo, sed post la unua muzikaĵo la maharoj sur la rokoj montris la unuajn signojn de entuziasmo, kiujn mi vidis ĉe la reganta raso de Pelucidaro. Ili svingis siajn grandajn flugilojn supren-malsupren kaj batis siajn rokajn sidlokojn per la potencaj vostoj, ĝis la tero tremis. Tiam la muzikistoj ekludis alian muzikaĵon, kaj denove regis tomba silento. En unu rilato la mahara muziko estas belega—se la ludata muzikaĵo ne plaĉas, oni devas nur fermi la okulojn.

Fine, elĉerpinte sian repertuaron, la muzikistoj ekflugis en la aeron kaj ekkuŝis sur la rokoj super kaj malantaŭ la reĝino. Tiam komenciĝiis la ĉefa tagorda punkto. Kelkaj sagotaj gardistoj ŝovis viron kaj virinon en la arenon. Spite miajn antaŭtimojn, mi kliniĝis antaŭen el mia seĝo por ekzameni la virinon, esperante, ke ŝi estu iu alia ol Dian la Bela. Ŝia dorso estis turnita al mi dum iom da tempo, kaj la granda korvonigra haramaso, kiun mi vidis, plenigis min per timosento.

Baldaŭ oni malfermis pordon sur unu flanko de la arena muro por enlasi grandan, hirtan, taŭrosimilan beston.

“Ĝi estas granda bovo,” flustris Perry ekscitite. “Tiaj bestoj vagadis kun la kaverna urso kaj la mamuto sur la ekstera mondo en iu praepoko. Ni vojaĝis milionon da jaroj malantaŭen, David, al la infanaĝo de planedo—ĉu ne mirinde?”

Sed mi vidis nur la nigran hararon de la duone nuda virino, kaj mia koro ĉesis bati pro la obtuza mizero, kiun mi eksentis vidante ŝin, kaj en tiu momento ne interesis min la mirindaĵoj de la natura historio. Se ne kunestus Gak kaj Perry, mi saltus sur la plankon de la areno por dividi la sorton de tiu senpreza trezoro el la ŝtonepoko.

Kiam eliris la bovego—dago ĝi nomiĝis en Pelucidaro—oni ĵetis du lancojn en la arenon antaŭ la piedojn de la kaptitoj. Ŝajnis al mi, ke blovtubo por faboj tiel efikus kiel tiuj mizeraj armiloj kontraŭ la kolosa monstro.

Dum la besto proksimiĝis al la duopo, muĝante kaj stampfante per la potenco de multaj Teraj virbovoj, apertiĝis rekte sub ni alia pordo, el kiu nun eliris la plej terura muĝo, kiu iam trafis miajn ofenditajn orelojn. En la komenco mi ne povis vidi la beston, kiu eligis tiun laŭtan defion, sed la sonego igis la du viktimojn subite turniĝi, kaj jen mi vidis la vizaĝon de la junulino—ne estis Dian! Mi preskaŭ ploris pro faciliĝo.

Kaj nun, dum ili ambaŭ staris ŝtoniĝintaj pro timego, mi vidis la farinton de tiu korpremiga sono silente ŝteliri al loko, kie mi povis ĝin vidi. Estis grandega tigro—de tia speco, kiu ĉasis la grandajn bovojn tra la praĝangaloj dum la junaĝo de nia mondo. Laŭ la formo kaj eksteraj markoj ĝi ne malsimilis al la plej noblaj bengalaj tigroj de nia propra mondo, sed kiom ĝiaj dimensioj gigantis, tiom ĝiaj koloroj imponis. La brilega flavo preskaŭ stridis, ĝia blanko estis lanuga, ĝia nigro glimis kiel la plej bona antracito, kaj ĝia felo estis longa kaj hirta kiel tiu de monta kapro. Neniu povus nei la belegon de tiu besto, sed same kiel ĉio sur Pelucidaro pli grandas kaj pli intense buntas, tiel ankaŭ pli intensa estis ĝia feroca teniĝo. Ne nur unuopaj anoj de tiu specio ĉasas homojn—ĉiuj estas homĉasantoj. Sed ili ne limigas sian furaĝadon al homoj. Ĉiajn bestojn kaj fiŝojn de Pelucidaro ili manĝas kun avido ĉe siaj konstantaj penadoj nutri siajn potencajn muskolojn.

Ĉe unu flanko de la mortkondamnita paro la dago muĝis kaj antaŭenpaŝis, kaj ĉe la alia flanko la angorinspira tarago ŝtele proksimiĝis al ili kun malfermita faŭko kaj salivgutantaj dentegoj.

La viro ekkaptis la lancojn kaj transdonis unu al la virino. Aŭdinte la muĝadon de la tigro, la taŭro ekhurlis per rabia furiozeco. Neniam en mia vivo mi aŭdis tiel inferan bruegon kiel faris la du bestegoj, kaj pripensu, ke ĝi restis neaŭdebla al la fiaj rampuloj, pro kies distro oni okazigis la spektaklon!

Nun la dago kuratakis de unu flanko, kaj la tarago de la alia. La du nanoj starantaj meze ŝajnis tuj pereontaj, sed ĝuste kiam la brutaĉoj atingis ilin, la viro ekkaptis la brakon de sia kompanino, kaj kune ili saltis flanken, dum la furiozaj kreitaĵoj trafis unu la alian kiel koliziantaj lokomotivoj.

Sekvis batalego, kies senintermita kaj timinda feroco transcendas la eblojn de imagado kaj priskribado. Ree kaj ree la enorma taŭro ĵetis la kolosan tigron alten en la aeron, sed kiam la katego frapiĝis al la tero, ĝi ĉiufoje rekuris al la lukto kun energio ŝajne ne reduktita kaj kun videble pli forta kolero.

Dum kelka tempo la geviroj penadis nur resti for de la du bestegoj, sed fine mi vidis ilin disiĝi. Ambaŭ ŝtele paŝis al po unu el la luktantoj. Nun la tigro estis sur la larĝa dorso de la taŭro, kroĉite al la granda kolo per la tenajlaj dentegoj kaj disŝirante la dikan haŭton en striojn kaj pecojn per siaj longaj kaj fortikaj ungegoj.

Dum momento la taŭro staris muĝante kaj tremante pro doloro kaj rabio, kun la fendohufoj vaste elmetitaj, dum ĝi vigle vipis per la vosto de flanko al flanko, sed tuj poste, en freneza orgio de saltado, ĝi kuregis tra la areno en furioza provo deĵeti sian ŝirantan rajdanton. Nur kun peno la virino sukcesis eviti la unuan impeton de la vundita besto.

Ĉiuj ĝiaj penoj por defaligi la tigron ŝajnis vanaj, ĝis ĝi en sia malespero ĵetis sin mem teren kaj ĉirkaŭruliĝis plurfoje. Nur mallonga tia traktado tiel konsternis la tigron, forprenante de ĝi la spiron, kiel mi supozas, ke ĝi perdis sian alkroĉiĝon, kaj tuj poste la granda dago katrapide leviĝis kaj profundigis siajn kornegojn en la ventron de la tarago, najlante ĝin al la grundo de la areno.

La granda kato ungegis la hirtan kapon, ĝis la okuloj kaj oreloj estis deŝiritaj kaj restis nur kelkaj rubandoj de traŝirita sanganta karno sur la kranio. Dum ĝi spiteme traeltenis la aflikton de tiu doloriga puno, la dago staris senmova, fiksante sian malamikon, kaj ĝuste tiumomente alsaltis la viro, kiu jam vidis, ke la blinda taŭro estos la malpli danĝera malamiko, kaj trapuŝis la lancon en la koron de la tarago.

Kiam ĉesis la feroca ungorastado de tiu besto, la taŭro levis sian sangantan, nevidpovan kapon, kaj kun kolera muĝo ekkuris trans la arenon. Per grandaj saltoj ĝi alvenis rekte al la arena muro sub niaj sidlokoj, kaj tuj poste unu el liaj saltegoj hazarde portis lin trans la barieron en la mezon de la sklavoj kaj sagotoj tuj antaŭ ni. Svingante siajn sangajn kornojn de flanko al flanko, la besto falĉis tra la homamaso, rekte supren en nia direkto. Antaŭ li, sklavoj kaj gorilohomoj interluktis en la stampedo por eskapi la mortdanĝeran agoniadon de la estaĵo, ĉar vere furioza estis la atako.

Forgesinte nin, la gardistoj aliĝis al la amaskurado al la elirejoj, kiuj multnombraj breĉis la muron de la amfiteatro malantaŭ ni. Perry, Gak kaj mi estis apartigitaj dum la kaoso, kiu regis en la momentoj, post kiam la besto supersaltis la muron de la areno, kaj kiam ĉiu celis savi nur sian propran haŭton.

Mi kuris dekstren, preterpasante kelkajn elirejojn obstrukcitajn de la timfrenezigita homamaso, kiu interbatalis por eskapi. Deruliĝis sceno, kvazaŭ tuta aro de dagoj atakus ilin, anstataŭ unusola blinda, mortanta besto, sed tiel efikas paniko de homamaso.

7-a ĉapitro
LIBERIĜO

Kurinte el la trajektorio de la besto, mi ĉesis timi ĝin, sed same tiel rapide ekkaptis min alia emocio—espero pri fuĝo, kiun la demoralizita stato de la gardistaro tiumomente ebligis.

Mi pensis pri Perry, kaj se mi ne esperus, ke liberiĝinte mi povos pli bone akceli ankaŭ lian liberiĝon, mi tuj pelus el mia kapo ĉiujn pensojn pri fuĝo. Sed okazis, ke mi hastis dekstren ĉe la serĉado de elirejo, al kiu ne kuris sagotoj, kaj fine mi trovis tian—malaltan kaj stretan aperturon, kiu kondukis en obskuran koridoron.

Sen primediti la eblajn konsekvencojn, mi pafis min en la ombrojn de la tunelo, palpserĉante mian vojon en la senlumeco tra kelka distanco. La rumorado de la amfiteatro pli kaj pli dampiĝis, ĝis post iom da tempo regis silento kiel en tombo. Iom da malintensa lumo filtriĝis tra ventumaj kaj lumigaj tuboj lokitaj je regulaj intervaloj, sed ĝi apenaŭ sufiĉis por doni al miaj homaj okuloj iom da vidkapablo en la mallumo, do mi devis moviĝi tre singarde, palpserĉante mian vojon unu paŝon post la alia, tuŝante per unu mano la muron je mia flanko.

Iom poste, la lumo fortiĝis, kaj je mia ĝojo mi trovis post momento suprenirantan ŝtuparon, ĉe kies supro la helega lumo de la tagmeza suno brilis tra aperturo ĉe la tersurfaco.

Singarde mi grimpis la ŝtupojn supren al la fino de la tunelo, kaj tie mi skoltis, vidante la vastan ebenaĵon de Futra antaŭ mi. La multnombraj altaj turoj el granito, kiuj markis la diversajn enirejojn de la subtera urbo, situis ĉiuj antaŭ mi—dorse de mi la ebenaĵo etendiĝis plata kaj sentrajta ĝis la proksimaj antaŭmontetoj. Mi do atingis la tersupraĵon ĉe la rando de la urbo, kaj miaj fuĝperspektivoj ŝajnis multe pli helaj.

Unue mi havis la impulson atendi la noktiĝon, antaŭ ol provi transiri la ebenaĵon—tiel profunde radikitaj estas la penskutimoj—sed subite mi rememoris la eterne tagmezan ardon, al kiu la tuta Pelucidaro estas elmetita, kaj kun rideto mi faris unuan paŝon antaŭen en la taglumon.

Ĝistalie altkreska herbo kovras la ebenaĵon de Futra—la splende floranta herbo de la interna mondo, ĉe kiu ĉiun herberan pinton ornamas eta, kvinpetala floreto—brilaj diverskoloraj steletoj, kiuj glimis inter la verdaj folioj, donacante al tiu stranga, sed bela pejzaĝo siaspecan ĉarmon.

Sed la sola vidaĵo, kiu allogis min en tiu momento, estis la foraj montetoj, al kiuj mi volis fuĝi, do mi rapidis antaŭen, tretante en mia hasto la miriadajn belaĵojn subpiede. Perry diras, ke la gravitoforto malpli grandas sur la supraĵo de la interna mondo ol sur la ekstera. Li klarigis al mi unufoje la tuton, sed mi neniam tre brile komprenis tiaĵojn, do mi forgesis la plejmulton. Laŭ mia memoro, la diferencon kaŭzas iugrade la kontraŭaltiro de tiu parto de la terkrusto, kiu situas tuj super la loko sur Pelucidaro, pri kiu temas. Nu, ĉu klarigite ĉu ne klarigite, ĉiam ŝajnis al mi, ke en Pelucidaro mi moviĝas pli rapide kaj pli lertmove ol sur la ekstera surfaco—oni paŝis tie kun ia aereca leĝero, kiu estis tre agrabla, kaj oni sentis ian malligitecon de sia korpo kompareblan nur kun tio, kion oni foje spertas en sonĝoj.

Kaj ĉi-foje, transirante la florumitan ebenaĵon de Futra, mi ŝajnis flugi, kvankam kiugrade atribui tion al sugestio devenanta de Perry kaj kiugrade al la realo, mi ne scias. Ju pli mi pensis pri Perry, des malpli mi ĝuis mian ĵus akiritan liberecon. Por mi ne povis esti libereco en Pelucidaro, se ne ankaŭ la maljunulo havis ĝin, kaj nur la espero iel trovi rimedon por liberigi lin, detenis min de reiro al Futra.

Ĝuste kiumaniere helpi al Perry, tion mi apenaŭ kapablis imagi, sed mi esperis, ke iuj hazarde bonaj cirkonstancoj solvos la problemon por mi. Evidente, tamen, nur miraklo povus helpi al mi, ĉar kian prodaĵon mi, nuda kaj nearmita, plenumu en tiu stranga mondo? Mi eĉ dubis, ĉu mi povos retrovi la vojon al Futra post la alveno al loko, de kie mi ne plu povos vidi la ebenaĵon, kaj eĉ se tio eblus, kian helpon mi donu al Perry, vaginte plejeble grandan distancon?

La situacio aspektis des pli senespera, ju pli mi ekzamenis ĝin, sed kun senceda persisto mi daŭrigis la vojon al la antaŭmontetoj. Malantaŭ mi aperis neniu signo pri postsekvo kaj antaŭ mi mi vidis neniun vivaĵon. Mi moviĝis kvazaŭ tra mortinta kaj forgesita mondo.

Mi tute ne scias, kompeneble, kiom da tempo mi bezonis por atingi la randon de la ebenaĵo, sed finfine mi envagis la montetojn, tra kiuj mi laŭiris belan kanjoneton supren al la montoj. Flanke de mi petolis ride murmuranta rojo, brue hastanta al la silenta maro. En ĝiaj plej kvietaj malrapidejoj mi ekvidis multajn fiŝetojn, kiuj pezis laŭ mia takso kvar aŭ kvin funtojn[15]. Laŭ la aspekto, kvankam ne laŭ grandeco kaj koloro, ili similis al la balenoj de niaj propraj maroj. Gvatante ilian naĝan kaprioladon, mi eltrovis ne nur, ke ili mamnutras siajn idojn, sed ankaŭ, ke ili fojfoje aliras la akvosupraĵon kaj por spiri kaj por manĝi iujn herbojn kaj iun kuriozan skarlatan likenon, kiu kreskis sur la rokoj tuj super la akvonivelo.

Tiu lasta kutimo donis al mi la okazon, kiun mi avidis—kapti unu tian plantomanĝantan cetacon, kiel Perry nomis ilin, kaj prepari tiel bonan manĝon kiel oni povas el nekuirita varmsanga fiŝo; sed intertempe mi kutimiĝis nutri min per manĝaĵo en ties natura stato, ĉe kio mi tamen obstinis ellasi la okulojn kaj intestojn, kio siatempe tre amuzis Gak, al kiu mi ĉiam donacis tiujn frandaĵojn.

Kaŭrante borde de la rojo, mi atendis, ĝis unu tia eteta purpura baleno elmergiĝis por manĝeti je la longaj herboj pendantaj super la akvo, kaj tiam, kiel predobesto, kiu la homo efektive estas, mi ekkaptis per unu salto mian viktimon, je kiu mi ekkvietigis mian malsaton, dum ĝi ankoraŭ vivplene tordiĝis por fuĝi.

Poste, mi trinkis el la kristala akvo, kaj, lavinte la manojn kaj vizaĝon, mi fuĝis plu. Super la fonto de la rojo mi devis grimpi tra kruda tereno ĝis la pinto de longa montokresto. Antaŭ tio, mi jam sekvis krutan deklivon ĝis la bordo de serena interna maro, sur kies trankvila supraĵo sterniĝis pluraj belaj insuloj.

La pejzaĝo estis pli ol ĉarma, kaj, vidante nek beston nek homon, kiu povus minaci mian nove gajnitan liberecon, mi glitis de sur la krutaĵo, kaj duone glitante, duone falante, mi faligis min en la ravan valon, kies nura aspekto ŝajnis promesi azilejon de paco kaj sekureco.

Sur la milde dekliva plaĝo, sur kiu mi migris, kuŝis dissemite multaj drolformaj, koloraj konkoj, el kiu kelkaj estis vakaj, dum abundo da aliaj ankoraŭ enhavis moluskojn tiel variajn kiel ĉiujn, kiuj iam pasigis sian inertan vivon ĉe la senbruaj bordoj de la pramaroj de la ekstera terkrusto. Dum mi marŝis, mi ne povis ne kompari min kun la unua viro de tiu alia mondo, ĉar tiel absoluta estis la soleco, kiu ĉirkaŭis min, kaj tiel praepokaj kaj netuŝitaj estis la virgaj mirindaĵoj kaj belaĵoj de la adoleska naturo. Mi min sentis dua Adamo, migranta solece tra infanaĝa mondo, serĉante mian Evan, kaj dum mi tion pensis, ŝvebis en mia imago la ravaj konturoj de ŝia perfekta vizaĝo kun abundo da belegaj, nigraj haroj super ĝi.

Dum mi marŝis, miaj okuloj rigardis suben sur la plaĝon, tiel ke mi jam tre proksimis, kiam mi ekvidis la aferon, kiu frakasis mian belan revon pri soleco, sekureco, sereno kaj praepoka memsufiĉo. Temis pri elkavigita arbotrunko tirita sur la sablon, en kies fundo kuŝis kruda remilo.

Mi ankoraŭ troviĝis en stato de forta ŝoko je la konsciiĝo pri sendube ebla nova danĝero, kiam mi aŭdis klaketadon de lozaj ŝtonoj el la direkto de la krutaĵo, kaj, turninte miajn okulojn, mi vidis la produktinton de la bruo, grandan kuprokoloran viron, kiu rapide alkuris min.

Lia rapidego estis per si mem sufiĉe minaca, tiel, ke tute ne necesis vidi la aldonajn pruvojn: la lancon en lia mano kaj la koleron en lia vizaĝo. Eĉ sen ili, mi konsciis pri mia endanĝerigita situacio, sed kien fuĝi—tio estis la multepeza problemo.

Tiu ulo tiel fulmrapidis, ke ŝajnis neeble forkuri de li sur la plaĝo. Restis do nur unu alia ebleco—la rustika kanoto—kaj en hasto egala al lia mi puŝis ĝin en la maron, kaj kiam ĝi ekflosis, mi donis al ĝi lastan ŝovon kaj enpaŝis ĝin ĉe la pinto.

La posedanto de la primitiva boato voĉigis krion de furiozo, kaj unu momenton poste lia ŝtonpinta lanco skrapis mian ŝultron kaj enprofundiĝis en la lignon de la pirogo. Mi ekkaptis la remilon kaj en febra hasto urĝis la pezmovan, ŝanceliĝantan boateton sur la supraĵon de la maro.

Unu transŝultra rigardo evidentigis al mi, ke la kuprulo jam plonĝis en la akvon kaj rapide postnaĝis en persekuto. Liaj fortaj naĝtiroj minacis postnelonge alvenigi lin, ĉar mi faris nur testudan progreson en tiu nekonata boato, kiu ekveturis en ĉiu direkto, krom en la de mi celita, pro kio mi disipis duonon de mia energio, returnante ĝian grandan pruon al la ĝusta veturdirekto.

Mi veturis jam proksimume cent jardojn, kiam evidentiĝis, ke la postĉasanto kaptos la randon de la pirogo post kelkaj naĝtiroj. En furioza malespero mi ekluktis kontraŭ tiu prototipo de ĉiuj remiloj, urĝe penante eskapi, sed ĉiam ankoraŭ proksimiĝis la kupra giganto.

Jam li etendis manon al la pirogo, kiam mi vidis mincan kaj sinuan korpon sagi el la subaj profundaĵoj. Ankaŭ la viro vidis ĝin, kaj la mieno de hororo, kiu ekregis lian vizaĝon, donis al mi certecon, ke mi ne plu devos timi lin, ĉar lia vizaĝesprimo montris timon pri certa morto.

Poste, lin ĉirkaŭvolvis la ŝlimaj faldegoj de hida monstro el la praprofundo—giganta marserpentego kun elstarantaj dentegoj kaj elpafiĝema dupinta lango, kun ostecaj protuberancoj sur la kapo kaj nazo, kiuj estis fortikaj kornetoj.

Rigardante tiun lukton je vivo aŭ morto, mia rigardo trafis la okulojn de la kondamito, kaj mi preskaŭ certis percepti en ili esprimon de malespera petego. Ĉu jes ĉu ne, min subite trainundis profunda kompato al la malfeliĉulo. Li ja estis mia homfrato, kaj la fakto, ke li kun plezuro estus mortiginta min, se min kaptinta, forvaporiĝis el mia kapo, fronte al lia ekstrema minacateco.

Nekonscie, mi jam ĉesis remi, kiam la serpento ŝvebis supren por ataki mian persekutanton, do la pirogo ankoraŭ flosis apud ili ambaŭ. La monstro ŝajnis nur ludi kun la viktimo, antaŭ ol malfermi siajn timindajn makzelojn kaj ekkapti lin kaj treni lin al sia domicilo en la obskura profundo por lin manĝi. La granda serpenta korpo volviĝis kaj malvolviĝis ĉirkaŭ sia predo. La malignaj plenapertaj makzeloj klakfermiĝis antaŭ la vizaĝo de la viktimo. La dupinta lango fulmis sur la kupran haŭton kaj resaltis.

La grandulo noble batalis por sia vivo, batante per sia ŝtona hakilo kontraŭ la osteca kiraso, kiu kovris tiun forpuŝan korpegon, sed li ne pli vundis ĝin ol per simplaj manaj batoj.

Fine, mi ne plu povis elteni la inertan sidadon, dum tiu maligna rampulo trenis homan fraton al fia morto. Enpikita en la pruo de la pirogo estis la lanco ĵetita kontraŭ mi de tiu, kiun savi mi subite deziris. Per tirego mi elŝiris ĝin, kaj, ekstarante sur la voblema trunko, mi trapuŝis ĝin per la tuta forto de miaj du brakoj inter la algapantajn makzelojn de la hidrofidio[16].

Laŭte siblante, la bestego delasis de sia predo kaj atakis min, sed la lanco, kroĉita en ĝia gorĝo, vanigis ĝian provon kapti min, kvankam ĝi preskaŭ renversis la pirogon per sia furioza strebo atingi min.