8-a ĉapitro
LA TEMPLO DE LA MAHAROJ
La indiĝeno, ŝajne nevundita, rapide grimpis en la pirogon kaj, tenante la lancon kun mi, helpis forteni la furiozan estaĵon. Nun la sango el la vundita rampulo ruĝigis la akvon ĉirkaŭ ni, kaj baldaŭ ĝia debiliĝo en la lukto evidentigis, ke mi morte vundis ĝin. Fine, ĝiaj klopodoj por atingi nin tute ĉesis, kaj post kelkaj konvulsioj ĝi turniĝis sur la dorson, ŝtone morta.
Jen trairis mian kapon la subita ekpripenso pri la situacio, en kiun mi venigis min. Mia plua sorto estis plene je la dispozicio de la sovaĝulo, kies pirogon mi ŝtelis. Ankoraŭ tenante la lancon, mi rigardis en lian vizaĝon kaj trovis, ke li absorbite pristudas min. Tiel ni staris dum pluraj minutoj, fikstenante ambaŭ la armilon, dum ni gapis per stulta miro unu la alian.
Mi ne scias, kio trakuris lian kapon, sed mian trakuris nur unu demando: kiom da tempo, ĝis la ulo rekomencos la atakon.
Fine li alparolis min, sed en lingvo nekonata al mi. Mi balancis mian kapon por signali nescion de lia lingvo, samtempe alparolante lin per la ĵargonaĉo, kiun la sagotoj uzas por interparoli kun la homaj sklavoj de la maharoj.
Je mia ĝojo, li komprenis min kaj respondis per la sama ĵargono.
“Kial vi tenas mian lancon?” li demandis.
“Por ke vi ne trapiku min per ĝi,” mi respondis.
“Tion mi ne farus,” li diris, “ĉar vi ĵus savis mian vivon,” kaj tion dirinte li forprenis la manojn de la lanco kaj ekkaŭris sur la fundo de la pirogo.
“Kiu vi estas,” li demandis plu, “kaj el kiu lando vi venis?”
Ankaŭ mi sidiĝis, metante la lancon inter nin, kaj provis klarigi, kiel mi venis al Pelucidaro kaj de kie, sed estis por li tiom neeble kompreni aŭ kredi la kuriozan historion, kiun mi rakontis al li, kiom verŝajne por vi kredi je la ekzisto de la interna mondo.
Ŝajnis al li tute ridinda la imago, ke malproksime sub liaj piedoj ekzistus alia mondo, loĝata de homoj similaj al li mem, kaj ju pli li primeditis tion, des pli laŭte li ridis. Sed tiel ĉiam estis. Tio, kion nia povra, limigita mondosperto neniam inkluzivis, tio kvazaŭ ne povas esti—niaj nesenlimaj mensoj povas kompreni nur tion, kio ekzistas laŭ la kondiĉoj, kiujn ni trovas ĉirkaŭ ni, sur la eksteraĵo de sensignifa polvereto, kiu iras sian vojon inter la rokoj de la universo—la buleto de malseka grundo, kiun ni tiel fiere nomas la Mondo.
Mi do rezignis pri tio kaj pridemandis lin pri li mem. Li diris, ke li estas mezopo kaj nomiĝas Ĵa.
“Kiu estas la mezopoj?” mi demandis. “Kie ili vivas?”
Li mirigite rigardis min.
“Mi preskaŭ povas kredi, ke vi estas el alia mondo,” li diris, “ĉar kiu pelucidarano povus estis tiel nescia! La mezopoj vivas sur la maraj insuloj. Mi almenaŭ neniam aŭdis pri mezopo, kiu vivas aliloke, kaj sur la insuloj vivas nur mezopoj, kvankam povus esti tute alie en aliaj, foraj landoj. Mi ne scias. Almenaŭ estas tiel, ke en ĉi tiu maro kaj en la proksimaj, nur homoj de mia gento loĝas sur la insuloj.
“Ni estas fiŝkaptantoj, kvankam ni ankaŭ bone ĉasas. Ni ofte iras al la ĉeftero por serĉi ĉasbestojn, ĉar ili maloftas sur ĉiuj insuloj, krom la grandaj. Ni estas ankaŭ militistoj,” li aldonis fiere. “Eĉ la sagotoj de la maharoj timas nin. Iam, kiam Pelucidaro estis juna, la sagotoj ŝatis kapti kaj sklavigi nin, kiel la aliajn homojn de Pelucidaro. Tiel jam delonge rerakontas patroj al filoj. Sed ni batalis tiel furioze kaj mortigis tiom da maharoj en iliaj propraj urboj, ke ili fine lernis, ke pli prudente estus ne ĝeni nin, kaj ankoraŭ pli poste venis tempo, kiam la maharoj estis tro pigraj eĉ por kapti por si mem fiŝojn, krom por distriĝi, kaj tiam ni fariĝis por ili utilaj provizantoj de bezonaĵoj, kaj sekve estiĝis paco inter la rasoj. Nun ili donas al ni aferojn, kiujn ni ne kapablas produkti, kontraŭ la fiŝoj, kiujn ni kaptas, kaj tiel la maharoj vivas en paco kun la mezopoj.
“La grandeguloj eĉ venis al niaj insuloj. Tie, for de la avidaj rigardoj de iliaj propraj sagotoj, ili praktikas siajn religiajn ritojn en la temploj, kiujn ili kun nia helpo konstruis tie. Se vi ekloĝos ĉe ni, vi sendube vidos, kiajn ritojn ili havas, vere strangajn, kaj terure malfeliĉajn por la kompatindaj sklavoj, kiujn ili alportas por partopreni en ili.”
Dum Ĵa parolis, mi havis bonegan okazon por pli precize ekzameni lin. Li estis giganta ulo, kiu altis laŭ mia takso ses futojn kaj ses aŭ sep colojn, belforma kaj kun kupre ruĝa haŭtkoloro ne multe alia ol tiu de niaj nordamerikaj indianoj, kaj ankaŭ liaj trajtoj similis al iliaj. Li havis aglan nazon, kian oni trovas ĉe multaj anoj de la pli altaj triboj, elstarantajn vangostojn kaj nigrajn harojn kaj okulojn, sed liaj lipoj kaj buŝo estis pli belformaj. Entute, Ĵa estis impona kaj bela, kaj belparola eĉ en la mizera helpa ĵargono, kiun ni devis uzi.
Dum nia interparolo, Ĵa prenis la remilon kaj remis la pirogon per viglaj tiroj antaŭen al granda insulo, kiu situis proksimume duonan mejlon for de la ĉeftero. Lia lerta manovrado de la kruda kaj malfacila boato elvokis mian plej profundan admiron, ĉar nelonge antaŭe mi mem manovris ĝin tiel fiaske.
Ektuŝinte la belan, ebenan plaĝon, Ĵa elsaltis, kaj mi sekvis lin. Kune ni trenis la pirogon sufiĉe for inter la arbustojn, kiuj kreskis post la sablo.
“Necesas kaŝi la pirogojn,” Ĵa klarigis, “ĉar la mezopoj de Luana konstante militas kontraŭ ni kaj ŝtelus ilin, se ili trovus ilin.” Li montris per la kapo al insulo pli fora en la maro, tiel dista, ke ĝi ŝajnis nura nebulaĵo pendanta en la malproksima ĉielo. La suprenira kurbiĝo de la surfaco de Pelucidaro konstante malkaŝis al la okuloj de homo de la ekstera Tero nekredeblaĵojn. Vidi la teron kaj akvon kurbiĝi supren en la malproksimo, ĝis ĝi ŝajnis kurbiĝi al la rigardanto, fandiĝante poste kun la fora ĉielo. Percepti la marojn kaj montojn pendi super la kapo postulis tiel plenan inversiĝon de la sentuma kaj rezona fakultoj, ke oni preskaŭ nur gapmiris.
Kaŝinte la pirogon, Ĵa tuj sin ĵetis en la ĝangalon, kaj baldaŭ venis sur stretan, sed klare videblan padon, kiu serpentumis tien kaj reen, kiel la vojoj de ĉiuj primitivaj gentoj, sed kiel mi poste konstatis, unu strangaĵo distingas ilin disde ĉiuj aliaj, kiujn mi iam ajn vidis, ĉu ene de la Tero ĉu sur ĝi.
Ĉiufoje la pado iradis, videbla kaj neta kaj bone eltretita, ĝis abrupte ĝi finiĝis, meze de iu densa ĝangala implikaĵo, kaj tiam Ĵa subite retroiris kelkajn paŝojn malantaŭen, saltis sur arbon, tragrimpis ĝin ĝis la alia flanko, faligis sin sur trunkon de falinta arbo, saltis preter malaltan arbuston kaj alteriĝis sur tute alian nete videblan padon, kiun li kurtan distancon sekvis, turniĝis kaj retroiris mejlon aŭ malpli ol mejlon, ĝis kie tiu nova pado finiĝis tiel abrupte kaj mistere kiel la antaŭa vojparto. Tie li denove transpasis ĉiufoje ian medion, kie ne eblis lasi spuron, kaj poste resurpaŝis la interrompitan vojon.
Kiam mi ekkomprenis la celecon de tiu miriga itinero, mi ne povis ne admiri la indiĝenan sagacon de tiu antikva pramezopo, kiu elpensis tiun originalan artifikon por malhelpi persekutadon fare de malamikoj kaj por prokrasti aŭ malebligi tute ties provojn sekvi lin en liajn urbojn profunde sub la tero.
Al vi, homoj de la ekstera mondo, tio eble ŝajnas malrapida kaj peniga metodo por vojaĝi tra la ĝangalo, sed se vi estus pelucidarano, vi komprenus, ke la tempo estas nenia faktoro, kie ĝi ne ekzistas. Tiel labirintaj estas la sinuoj de la padoj, kaj tiel diversaj la interpadaj medioj kaj la distancoj, kiujn oni devis retroiri ekde la padofinoj por ilin trovi, ke mezopo ofte iĝas viro antaŭ ol koni eĉ tiujn, kiuj kondukas de lia propra urbo al la maro.
Fakte, tri kvaronoj de la edukiĝo de mezopa junulo konsistas el konatiĝo kun tiuj ĝangalaj vojoj, kaj la relativa rango de iu plenkreskulo dependas plejparte de la nombro de vojoj sur lia propra insulo, kiujn li kapablas sekvi. La inoj nenion lernas pri ili, ĉar de la naskiĝo ĝis la morto ili neniam forlasas la arbaran maldensejon, en kiu situas ilia naskiĝa vilaĝo, krom se ilin edzinigas viro el alia vilaĝo, aŭ se ilin militkaptas malamikoj de ilia tribo.
Migrinte eble kvin mejlojn tra la ĝangalo, ni subite eniris grandan maldensejon, en kies preciza centro staris vilaĝo tiel drolaspekta, kiel oni povus imagi.
Estis forhakitaj la suproj de iuj grandaj arboj dekkvin aŭ dudek futojn super la tero, kaj sur tiuj trunkoj estis konstruitaj sferaj loĝejoj el kototegitaj plektitaj vergoj. Sur la verto de ĉiu el la pilkecaj domoj staris iuspeca skulptaĵo, kiu laŭ la klarigo de Ĵa identigis ĝian loĝanton.
Horizontalaj aperturoj, ses colojn altaj kaj du aŭ tri futojn longaj, servis por enlasi lumon kaj ventumi. La enirejo de domo estis malgranda aperturo en la bazo de arbo, kiu gvidis per kruda ŝtupetaro supren tra la kavigita trunko al la supra ĉambraro. La amplekso de la domoj variis de du ĝis pluraj ĉambroj. La plej granda, kiun mi eniris, havis du etaĝojn kaj ok apartamentojn.
Ĉirkaŭ la vilaĝo, inter ĝi kaj la ĝangalo, estis bele kulturitaj agroj, sur kiuj la mezopoj kultivis la bezonatajn grenojn, fruktojn kaj legomojn. Virinoj kaj infanoj laboris en tiuj ĝardenoj, kiam ni transiris al la vilaĝo. Vidante Ĵa, ili salutis respekteme, sed min ili tute ne atentis. En ilia mezo kaj ĉe la periferio de la kultivita tereno estis multe da militistoj. Ankaŭ tiuj salutis Ĵa, tuŝante la teron tuj antaŭ si per la pintoj de siaj lancoj.
Ĵa kondukis min al granda domo meze de la vilaĝo—la okĉambra—kaj invitinte min enveni, li donis al mi manĝaĵon kaj trinkaĵon. Tie mi konatiĝis kun lia edzino, belulino kun mamsuĉanta bebo en la brakoj. Ĵa rakontis al ŝi, kiel mi savis al li la vivon, kaj post tio ŝi ĉiam traktis min tre kompleze kaj gastigeme, permesante al mi eĉ teni kaj amuzi la adoratan etulon, kiu, laŭ Ĵa, estis la regonto de la tribo, ĉar Ĵa ŝajnis esti la nuna reganto de la komunumo.
Ni manĝis kaj ripozis, kaj mi dormis, pri kio Ĵa tre amuziĝis, ĉar laŭŝajne li malofte aŭ eĉ neniam tion faris, kaj poste la ruĝulo proponis, ke mi akompanu lin al la templo de la maharoj, kiu staris ne malproksime de la vilaĝo.
“Estas malpermesite viziti ĝin,” li diris, “sed la grandeguloj ne kapablas aŭdi, kaj se ni bone kaŝos nin, ili tute ne scios pri nia ĉeesto. Mi estas homo, kiu malamas ilin kaj ĉiam malamis ilin, sed la aliaj ĉefoj de la insulo kredas, ke estus plej prudente daŭrigi la amikajn rilatojn inter la du rasoj; se ne estus tiel, nenio pli plaĉus al mi ol gvidi miajn militistojn en batalo kontraŭ la fiaj estaĵoj kaj ekstermi ilin—la vivo en Pelucidaro estus pli bona, se ili ne ekzistus.”
Mi tutkore konsentis kun Ĵa, sed ŝajnis al mi malfacila afero ekstermi la regantan rason de Pelucidaro. Tiel interparolinte, ni sekvis la komplikan padon al la templo, kiu troviĝis en malgranda maldensejo borderita de enormaj arboj, similaj al tiuj, kiuj kredeble abundis sur la ekstera krusto dum la karbonio.
Jen ĝi staris: granda templo el tajlita rokaĵo, konstruita en la formo de granda ovalo, kun volba tegmento perforita de kelkaj grandaj aperturoj. Neniu pordo aŭ fenestro videblis sur la flankoj de la konstruaĵo, kaj oni ne bezonis tiajn, krom unu enirejo por la sklavoj, ĉar, kiel Ĵa klarigis, la maharoj enflugis en sian solenejon kaj elflugis el ĝi tra la tegmentaj malfermaĵoj.
“Sed estas enirejo”, Ĵa aldonis, “ĉe la bazo de la konstruaĵo, pri kiu eĉ la maharoj nenion scias. Venu.” Kaj li kondukis min trans la maldensejon al amaso de ŝtonoj kuŝantaj apud la bazo de la muro ĉe unu ekstremo de la konstruaĵo. De ĝi li forŝovis kelkajn grandajn rokojn kaj tiel malkaŝis malgrandan aperturon, kiu kondukis rekte en la konstruaĵon, almenaŭ laŭŝajne, kvankam, enirinte post Ĵa, mi trovis min unue en tute malluma streta loko.
“Ni troviĝas en la ekstera muro,” diris Ĵa. “Ĝi estas kava. Sekvu min singarde.”
La ruĝulo antaŭeniris kelkajn paŝojn palpserĉe kaj poste komencis supreniri krudan ŝtupetaron similan al tiu, kiu kondukis de la tero al la supraj etaĝoj de lia domo. Ni supreniris eble 40 futojn, kiam la interno de la intermura spaco ekheliĝis, kaj baldaŭ ni atingis malfermaĵon en la interna muro, el kiu ni povis senperturbe rigardi la tutan internon de la templo.
La plej malsuperan plankon okupis enorma baseno de klara akvo, en kiu multaj malignaj maharoj adaĝe naĝis tien kaj reen. Artefaritaj insuloj el granito punktis tiun surogaton de maro, kaj sur pluraj el ili mi vidis gevirojn de mia specio.
“Pro kio homoj estas ĉi tie,” mi demandis.
“Atendu, kaj vi jam vidos,” respondis Ĵa. “Ili ludos ĉefrolon en la ceremonioj, kiuj sekvos post la enveno de la reĝino. Estu danka, ke vi ne troviĝas sur ilia flanko de la muro.”
Li apenaŭ finparolis, kiam aŭdiĝis super ni la plaŭdado de svingiĝantaj flugilegoj, kaj momenton poste, longa procesio de timigaj pelucidaraj rampuloj malrapide kaj majeste flugis tra la granda malfermaĵo en la mezo de la tegmento kaj solene ĉirkaŭŝvebis la randon de la templo.
Kelkaj maharoj iris unuaj, postsekvite de almenaŭ dudek konsternaj pterodaktiloj—tipdaroj, kiel oni nomas ilin en Pelucidaro. Malantaŭ tiuj venis la reĝino, flanke eskortita de aliaj tipdaroj, same kiel okazis, kiam ŝi eniris la amfiteatron de Futra.
Trifoje ili iris ĉirkaŭe en la interno de la ovala salonego, kaj fine ripozigis sin sur la malsekaj kaj malvarmaj rokegoj, kiuj elstaras ĉe la ekstera rando de la baseno. En la centro de unu flanko la plej granda roko estis rezervita por la reĝino, kaj sur ĝi ŝi kuŝigis sin, ĉirkaŭita de sia terura gardistaro.
Preninte siajn lokojn, ĉiuj kuŝis dum kelkaj minutoj kviete. Oni povis imagi, ke ili silente preĝas. La kompatindaj sklavoj sur la insuletoj per larĝaj okuloj gapis la fibestojn. Plimulto de la viroj rekte kaj majeste staris kun la brakoj kunfalditaj sur la brusto, atendante sian pereon; sed la virinoj kaj infanoj sin kroĉis unu al la alia, kaŝiĝante malantaŭ la viroj. Ili estis noblaspekta raso, la kavernohomoj de Pelucidaro, kaj se niaj prauloj similis al ili, do la homaro de la ekstera mondo ne pliboniĝis, sed degeneris dum la paso de la epokoj. Al ili mankas nur bonaj okazoj. Ni havas bonajn okazojn kaj malmulton alian.
Nun moviĝis la reĝino. Ŝi levis sian malbelan kapon por ĉirkaŭrigardi; poste, ŝi tre malrapide ŝovis sin al la rando de sia trono kaj glitis senbrue en la akvon. Tien kaj reen ŝi naĝis en la longa akvujo, returniĝante ĉe la ekstremoj, kiel oni vidas kaptitajn fokojn fari en siaj basenetoj, turniĝante surdorsen kaj plonĝante suben.
Pli kaj pli proksime al la insuloj ŝi venis, ĝis finfine ŝi restis senmova antaŭ la plej granda, rekte trans la akvo de ŝia trono. Levante sian fian kapon el la akvo, ŝi fiksrigardis per la grandaj, rondaj okuloj la sklavojn. Tiuj estis grasaj kaj belformaj, ĉar oni alportis ilin el fora mahara urbo, kie oni tenis homojn en gregoj, bredis kaj grasigis ilin, kiel ni bredas kaj grasigas brutojn.
La reĝino kroĉis siajn okulojn al graseta junulino. Ŝia viktimo provis forturni sin, kaŝis sian vizaĝon per la manoj kaj genuiĝis malantaŭ iu virino; sed la rampulo, sen palpebrumi, tiel fikse alrigardis, ke mi povus ĵuri, ke ŝia rigardo penetras la virinon tra ŝiaj brakoj, trafante fine ĝis la kerno de ŝia cerbo.
La kapo de la rampulo komencis malrapide balanciĝi, sed la okuloj neniam ĉesis direktiĝi al la timigita virino, kaj jen: la viktimo reagis. Ŝi turnis siajn larĝajn, timplenigitajn okulojn al la mahara reĝino, lante ekstaris kaj poste, kvazaŭ remorkita de iu nevidebla potenco, ŝi moviĝis kiel tranculino rekte al la rampulo, fiksante siajn vitrecajn okulojn al la okuloj de sia predanto.
Al la akvorando ŝi venis, eĉ sen heziti, kaj enpaŝis la malprofundan akvon flanke de la insuleto. Ŝi direktiĝis antaŭen al la maharo, kiu nun lante retroflosis, kvazaŭ ŝi kondukus sian viktimon antaŭen. La akvo altiĝis ĝis la genuoj de la ino, kaj ankoraŭ ŝi pluiris, katenita de tiu okulaĉo. Jam la akvo ĝisiris ŝian talion, poste jam la akselojn. Ŝiaj kompanoj sur la insulo spektis hororiĝantaj, senpovaj malhelpi ŝian pereon, en kiu ili vidis aŭguron de sia propra.
La maharo mergiĝis, ĝis nur la longa beko kaj la okuloj elstariĝis super la akvosupraĵo, kaj la ino flosis antaŭen, ĝis la pinto de tiu maligna beko distancis nur unu-du colojn for de ŝia vizaĝo, dum ŝi fikse gapis plu en la okulojn de la rampulo.
Nun la akvo superiris la buŝon kaj nazon de la junulino—vidiĝis nur ŝiaj okuloj kaj frunto—kaj tamen ŝi marŝis plu post la retroglitanta maharo. La kapo de la reĝino poiome malvidebliĝis sub la supraĵo, kaj ĝin sekvis la okuloj de la viktimo—nur malrapida ondocirklo disiris al la bordoj por marki la lokon, kie la duopo malaperis.
Dum kelka tempo regis plena silento en la templo. La sklavoj staris rigidaj pro teruro. La maharoj rigardis la supraĵon de la akvo por ekvidi la reaperon de sia reĝino, kaj post iom longa tempo ŝia kapo malrapide elmergiĝis ĉe unu ekstremo de la baseno. La dorson antaŭe, ŝi aliris la supraĵon, same tiel fikse antaŭenrigardante, kiel ŝi faris, trenante la sendefendan junulinon al la morto.
Kaj tiam, mi je mia mirego ekvidis la frunton kaj okulojn de la junulino pograde reaperi el la profundo, sekvitaj de la rigardo de la rampulo, ne alie ol kiam ŝi malaperis sub la akvon. La ino eliris ĉiam plu, ĝis ŝi staris en akvo apenaŭ ĝisiranta ŝiajn genuojn, kaj kvankam ŝi estis subakvigita sufiĉe longe por droni trifoje, nenio indikis, krom ŝiaj gutantaj haroj kaj akvobrilanta korpo, ke ŝi eĉ estis submergita.
Denove kaj denove la reĝino kondukis la junulinon en la profundon, kaj denove el ĝi supren, ĝis la mistera hanto de la eventoj komencis tiel agaci miajn nervojn, ke mi povus mem salti en la basenon por savi la infanon, se mi ne estus teninta firman memregadon.
Unufoje, ili estis multe pli longe subakve ol antaŭe, kaj kiam ili venis al la akvosupraĵo, mi hororiĝis vidi unu el ŝiaj brakoj foresti—tute forronĝita ĉe la ŝultro—sed neniel la kompatindulino signalis, ke ŝi spertas doloron. Nur la hororo en ŝiaj okuloj ŝajnis pli intensa.
La postan fojon, la alia brako estis for, poste la mamoj, poste parto de la vizaĝo—estis repuŝa vidaĵo. La kompatindaj homoj sur la insuloj, atendante sian sorton, provis kovri siajn okulojn per la manoj por forbari la abomenindan vidaĵon, sed jam mi vidis ankaŭ ilin enfali la hipnotan sorĉon de la rampuloj, tiel, ke ili povis nur kaŭri terurigite, kun la okuloj gluitaj al la abomenaĵo okazanta antaŭ ili.
Fine, la reĝino troviĝis multe pli longe subakve ol iam antaŭe, kaj kiam ŝi venis supren, ŝi venis sola kaj naĝis dormeme al sia rokego. La momento, kiam ŝi surgrimpis ĝin, ŝajnis signalo al la aliaj maharoj, ke ili eniru la basenon, kaj tiam komenciĝis multe pli grandskala ripetiĝo de la mistera sorĉaĵo, en kiun la reĝino gvidis sian viktimon.
Nur la virinoj kaj infanoj fariĝis predo de la maharoj—ili estis la plej malfortaj kaj molaj—kaj satmanĝinte je la homa karno, kio signifis por kelkaj manĝi du aŭ tri sklavojn, restis nur ĉirkaŭ dudek plenkreskaj viroj, kaj mi kredis, ke ial oni restigos ilin vivaj, sed tute alie okazis, ĉar kiam la lasta maharo grimpis sur sian rokon, la tipdaroj de la reĝino sagis en la aeron, ĉirkaŭflugis la templan internon unufoje, kaj tiam, siblante kiel vapormotoroj, ili impetis kontraŭ la restintajn sklavojn.
Ĉi-foje ne okazis hipnotado—realiĝis nur simpla, sovaĝa brutaleco de rabobestoj, kiuj ungas, ŝiras kaj glutas sian viandon, sed eĉ tio estis malpli forpuŝa ol la supernatura procedo de la maharoj. Dum la tipdaroj finforglutis la lastajn sklavojn, la maharoj jam dormis sur siaj rokegoj, kaj momenton poste, la grandaj pterodaktiloj reflugis al sia loko flanke de la reĝino, kie ili mem ekdormis.
“Mi kredis, ke la maharoj malofte aŭ neniam dormas,” mi diris al Ĵa.
“Ili faras multon en ĉi tiu templo, kion ili ne faras aliloke,” li respondis. “La maharoj de Futra laŭonidire ne manĝas homan karnon, sed oni alportas milojn da sklavoj ĉi tien, kaj preskaŭ ĉiam troviĝas maharoj por manĝi ilin. Mi supozas, ke ili pro tio ne venigas siajn sagotojn ĉi tien, ĉar ili hontas pro tiu kutimo, pri kiu ili supozigas, ke nur la plej postiĝintaj el iliaj samrasanoj praktikas ĝin. Sed mi vetus mian pirogon kontraŭ rompita remilo, ke ne ekzistas eĉ unu maharo, kiu rifuzas homviandon, kiam ajn ŝi povas akiri ĝin.”
“Kial ili malŝatu manĝi la karnon de homoj,” mi demandis, “se ili efektive rigardas nin kiel malsuperajn bestojn?”
“Ili laŭdire rigardas kun abomeno la manĝantojn de homa karno ne tial, ke ili konsideras nin egaluloj,” respondis Ĵa, “sed nur, ĉar ni estas varmsanguloj. Ili eĉ ne pripensus manĝi dagaĵon, kiu por ni estas delektaĵo, same kiel mi ne manĝus serpenton. Fakte, malfacilas klarigi, kial ekzistas ĉe ili tiaj inklinoj.”
“Mi volus scii, ĉu ili lasis eĉ unu homon vivanta,” mi scivolis, forte elkliniĝante el la aperturo en la roka muro por pli bone ekzameni la templon. Rekte sub mi, la ondoj plaŭdetis ĝis la bazo de la muro pro breĉo inter la rokoj tiuloke kaj ankaŭ en kelkaj aliaj lokoj ĉirkaŭ la periferio de la templo.
Miaj manoj ripozis sur peceto de granito, kiu konsistigis parton de la muro, kaj mia tuta pezo sur ĝi montriĝis troŝarĝo. Ĝi elrompiĝis, kaj mi impetis antaŭen. Per nenio mi povis savi min, kaj mi plonĝis kapantaŭe en la akvon sub mi.
Bonŝance, la baseno estis profunda tie, kaj mi ne vundiĝis pro la falo, sed dum mi altiĝis al la akvosupraĵo, mia spirito pleniĝis de teruro pro mia situacio, ĉar mi pripensis la abomenindan pereon, kiu atendos min tuj, kiam la okuloj de la rampuloj trafos la estaĵon, kiu perturbis ilian dormon.
Kiel eble plej longe mi restis submergita kaj dume rapide naĝis en la direkto de la insuloj, por ke mi plejeble longe restu viva. Fine, mi devis supreniri por preni aeron, kaj kiam mi ĵetis timplenan rigardon en la direkto de la maharoj kaj la tipdaroj, mi preskaŭ senkonsciiĝis, vidante, ke ne restis eĉ unusola sur la rokoj, kie mi ilin laste vidis, kaj kiam mi perokule travagis la templon, mi ne povis percepti iun ajn el ili en ĝia interno.
Mi estis dum momento konsternita pri la aferstato, ĝis kiam mi rememoris, ke la maharoj, ĉar surdaj, ne povis vekiĝi pro la bruo farita de mia korpo, kiam ĝi trafis la akvon, kaj krome, ke pro la foresto de la tempo en Pelucidaro ne eblas scii, kiel longe mi estis subakve. Estus malfacile kalkuli ĝin laŭ surteraj kutimoj kaj normoj—la tempopason—kaj ekkalkulinte, mi komprenis, ke mi estis subakve eble sekundon, eble monaton, aŭ eble eĉ tute ne. Oni ne povas eĉ koncepti la eksternormalajn kontraŭdirojn kaj neeblaĵojn, kiuj estiĝas, kiam mankas ĉiu el la metodoj de tempomezurado, kiujn ni havas surtere.
Tuj mi volis gratuli min okaze de la miraklo, kiu donis al mi portempan saviĝon, kiam la memoro pri la hipnotaj potencoj de la maharoj plenigis min je anticipa timo, ke ili eble en tiu momento aplikas sian misteran arton kontraŭ mi, kun la efiko, ke mi nur imagas min sola en la templo. Je tiu penso, frida ŝvito ekfluis el ĉiuj poroj de mia haŭto, kaj dum mi grimpis el la akvo sur unu el la insuletojn, mi tremis kiel folio—vi ne povas imagi la hororegon, kiun eĉ la nura penso pri la fiaj maharoj de Pelucidaro estigas en la spirito de homo—kaj aldone al tio senti sin stirata de tiuj aĉaj, ŝlimaj kaj naŭzaj estaĵoj, kiuj pretas treni homon sub la akvon por manĝi lin! Terurveka afero.
Sed ili ne venis, kaj fine mi konkludis, ke mi estas vere sola en la templo. Kiel longe mi restos sola: jen la sekvanta demando, kiu trafis en mian kapon, dum mi furioze ĉirkaŭnaĝis denove, serĉante manieron fuĝi.
Plurfoje mi vokis al Ĵa, sed laŭŝajne li foriris post mia falo en la basenon, ĉar miaj krioj ne elvokis respondon. Sendube li sentis sin tiel certa pri mia mortonteco, kiam li vidis min fali el nia kaŝejo, kiel mi tiam sentis, kaj timante mem esti eltrovita, rapidis el la templo al sia vilaĝo.
Mi sciis, ke la konstruaĵo devas havi enirejon flanke de la tegmentaj enirejoj, ĉar ne ŝajnis kredeble, ke la miloj da sklavoj, kiujn oni venigadis, por ke la maharoj satiĝu je la de ili avidata homviando, estus altransportitaj tra la aero, do mi pluserĉis, ĝis fine min rekompencis la malkovro de kelkaj lozaj granitaj blokoj en la masonaĵo je unu flanko de la templo.
Malgranda peno montriĝis sufiĉa por deloki sufiĉe da ŝtonoj, por ke mi trarompu vojon en la maldensejon, kaj momenton poste mi jam tragalopis la interspacon al la densa ĝangalo post ĝi.
Tie mi falis, anhelante kaj tremante, sur la herbtapiŝon sub la gigantaj arboj, ĉar mi sentis min kvazaŭ fuĝinta el la ridetanta faŭko de la morto kaj el la profundo de mia propra tombo. Kia ajn danĝero kaŝiĝos en tiu insula ĝangalo, neniu povos esti tiel timinda kiel tiuj, de kiuj mi ĵus forkuris. Mi sciis, ke mi povos renkonti la morton kun kuraĝo, se ĝi nur venos en la formo de iu konata besto aŭ de homo—kio ajn, sed nur ne la turpaj kaj misteraj maharoj.
9-a ĉapitro
LA VIZAĜO DE LA MORTO
Ŝajne mi ekdormis pro lacego. Post la vekiĝo mi estis tre malsata, kaj okupinte min dum iom da tempo per fruktoserĉado, mi ekmarŝis tra la ĝangalo por trovi la plaĝon. Mi sciis, ke la insulo estas sufiĉe malgranda, por ke mi facile trovu la maron, se mi nur irus rektlinie, sed ĝuste tio estis la problemo, ke mankis rimedo konstati la direkton kaj iradi laŭ ĝi. La suno ja estis ĉiam super mia kapo, kaj la arboj estis tiel densaj, ke mi ne povis vidi iun ajn malproksiman objekton, kiu gvidus min laŭ rekta linio.
Sed kiel okazis, mi ŝajne marŝis longan distancon, ĉar mi manĝis kvarfoje kaj dormis dufoje antaŭ ol atingi la maron, sed post la finfina alveno mia plezuro je ĝia ekvido ankoraŭ pliiĝis pro la hazarda eltrovo de pirogo kaŝita inter la arbustoj, kiujn mi trastumblis tuj antaŭ ol veni sur la plaĝon.
Mi povas certigi, ke ne necesis longa tempo por treni la rustikan boaton ĝis la akvo kaj ŝovi ĝin for de la akvobordo. Mia travivaĵo kun Ĵa instruis min, ke se mi ŝtelu la pirogon de aliulo, mi faru tion rapide kaj mi hastu meti distancon inter mi mem kaj ĝia posedanto.
Estis evidente, ke mi eliris sur la alia flanko de la insulo, tiu flanko, ĉe kiu Ĵa kaj mi eniris ĝin, ĉar mi tute ne povis vidi la ĉefteron. Longe mi ĉirkaŭremis la bordon, kvankam je konvena distanco de ĝi, ĝis kiam mi ekvidis la ĉefteron en la malproksimo. Vidinte ĝin, mi rapidis direkti mian vojon al ĝi, ĉar delonge mi estis rezoluta, ke mi reiros al Futra kaj refoje malliberiĝos por esti denove kun Perry kaj Gak la Vila.
Mi opiniis min ŝtipkapulo, ke mi siatempe entreprenis fuĝi sola, des pli, ĉar ni jam havis bone trapensitajn planojn por fuĝi kune al la libereco. Mi sciis, kompreneble, pri la granda malverŝajno de sukceso en nia projektita entreprenaĵo, sed mi sciis, ke mi neniam povos ekŝati la liberecon sen Perry, tiel longe kiel li vivos, kaj mi sciiĝis, ke la ebleco retrovi lin estas malpli ol eta.
Se Perry mortus, mi volonte luktus per mia forto kaj intelekto kontraŭ la sovaĝa pramondo, en kiu mi troviĝis. Mi povus loĝi kiel ermito en iu ŝtonplena kaverno, ĝis mi trovus manieron por ekipi min per la krudaj armiloj de la ŝtonepoko, kaj poste mi komencus la serĉon je ŝi, kies imago nun konstante akompanis min dum la maldormaj horoj, kaj kiu estis la ĉefa kaj amata temo de miaj sonĝoj.
Sed se mi ne malpravis, Perry vivis ankoraŭ, kaj estis mia devo kaj volo denove esti kun li, por ke ni kune alfrontu la danĝerojn kaj sortoturniĝojn de la kurioza mondo, kiun ni eltrovis. Kaj ankaŭ Gak, tiu granda, hirta viro ekokupis lokon en la koro de ni ambaŭ. Eble kruda, ankaŭ brutala, se juĝi lin tro strikte laŭ la normoj de la kaduka civilizo de la dudeka jarcento, sed tamen li estis nobla, digna, kavalireca kaj aminda.
La hazardo portis min al ĝuste tiu plaĝo, sur kiu mi trovis la pirogon de Ĵa, kaj post nelonge mi suprengrimpis la krutan bordon, retrospurante mian vojon el la ebenaĵo de Futra. Sed mi ekhavis problemon, kiam mi eniris la kanjonon trans la altaĵo, ĉar tie mi trovis, ke kelkaj padoj interkruciĝas tie, kie mi transiris la akvofluan dislimon, kaj mi tute ne kapablis rememori, kiun mi uzis.
Mi povis nur elekti hazarde, do mi ekiris laŭ tiu vojo, kiu ŝajnis plej facile irebla, kaj tiumaniere mi faris la saman eraron, kiun multaj el ni faras, elektante vojon, kiun sekvi en nia vivo, kaj denove mi lernis, ke ne ĉiam plej konvenas preni la vojon de malplej granda rezisto.
Post ok manĝoj kaj du dormoj, mi konvinkiĝis, ke mi estas sur la malĝusta vojo, ĉar inter Futra kaj la interna maro mi la antaŭan fojon tute ne dormis kaj nur unufoje manĝis. Retropaŝi al la supro de la akvodislimo kaj esplori alian kanjonon ŝajnis la sola solvo de mia problemo, sed subita larĝiĝo kaj ebeniĝo de la kanjono tuj antaŭ mi ekaŭguris, ke ĝi baldaŭ elkondukos sur ebenan terenon, kaj forte tirite de la esplorista urĝo, mi decidis antaŭeniri kurtan distancon, antaŭ ol retroiri.
La posta turniĝo de la kanjono kondukis min al ĝia elirejo, kaj antaŭ mi mi vidis mallarĝan ebenaĵon, kiu etendiĝis ĝis la oceano. La dekstra flanko de la kanjono etendiĝis ĝis la akvorando, kaj la valo kuŝis maldekstre, poiome deklivanta ĝis la maro, kie ĝi estigis larĝan, ebenan plaĝon.
Aroj de strangaj arboj punktis la pejzaĝon tie kaj aliloke, preskaŭ ĝis la akvorando, kaj grandaj arboj kaj filikoj kreskis inter ili. Juĝante laŭ la plantoj, mi konvinkiĝis, ke la tereno inter la oceano kaj la antaŭmontetoj estas marĉa, kvankam tuj antaŭ mi ĝi ŝajnis seka ĝis la sabla strio, sur kiu la maro ondis antaŭen kaj reen.
La scivolemo motivis min marŝi al la plaĝo, ĉar la vidaĵo estis tre bela. Dum mi preteriris la densan kaj implikitan vegetaĵaron de la marĉo, mi opiniis vidi moviĝeton inter la filikoj maldekstre, sed kvankam mi haltis momenton por rigardi, ĝi ne ripetiĝis, kaj se vere io kaŝiĝis tie, miaj okuloj ne povis trapenetri la densan vegetaĵaron por rekoni ĝin.
Poste mi staris sur la plaĝo kaj spektis la ampleksan kaj solecigantan maron, sur kies neallogan surfacon ankoraŭ neniu homo aŭdacis elnavigi por eltrovi la ekzotikajn kaj misterajn landojn, kiuj kuŝis transe, aŭ la mirindaĵojn, riĉaĵojn kaj aventurojn, kiujn ĝiaj nevideblaj insuloj tenis. Kiaj sovaĝaj popoloj, kiaj ferocaj kaj fortaj bestoj en ĝuste tiu momento rigardis la albatadon de ĝiaj ondoj al ĝia transa bordo! Ĝis kie ĝi etendiĝis? Perry diris al mi, ke la maroj de Pelucidaro estas malgrandaj, kompare kun tiuj de la ekstera mondo, sed tamen ĉi tiu granda oceano eble etendiĝis milojn da mejloj. Dum nekalkuleblaj epokoj ĝi jam kirliĝis laŭlonge de siaj sennombraj mejloj da marbordo, restante ĝis hodiaŭ, malgraŭ ĉio, tute nekonata, escepte de la strio videbla de sur ĝiaj plaĝoj.
La fascino de spekulativado iĝis en mi tre forta. Estis, kvazaŭ mi estus retransportita al la praepoko de nia propra ekstera mondo, por rigardi ĝiajn landojn kaj marojn, tutajn epokojn antaŭ ol homoj moviĝadis sur ili. Jen nova mondo, tute virga. Ĝi alvokis min esplori. Mi revadis pri la ekscito kaj aventuro atendonta min, se nur Perry kaj mi povos fuĝi de la maharoj, kiam ia cirkonstanco, verŝajne mallaŭta sono, tiris mian atenton al mia dorsa flanko.
Dum mi turniĝis, abstraktaj meditoj pri romantiko, aventuroj kaj eltrovoj forflugis vid-al-vide al la konkreta enkorpiĝo de ĉiuj tri, kiun mi vidis ataki.
Granda, ŝlima amfibio ĝi estis, kun bufeca korpo kaj la fortaj makzeloj de aligatoro. Ĝia enorma korpo ŝajnis pezi tunojn, sed tamen ĝi moviĝis rapide kaj senbrue miadirekte. Ĉe unu flanko estis la krutaĵo, kiu etendiĝis de la kanjono en la maron, ĉe la alia flanko la timinda marĉo, el kiu la bestego ŝteliris al mi, malantaŭe kuŝis la granda, nemapita maro, kaj antaŭ mi, en la mezo de la mallarĝa vojo, kiu kondukus al rifuĝo, staris tiu granda monto de terura kaj minacanta karno.
Unusola ekrigardo al la kreitaĵo sufiĉis por certigi min, ke mi staras antaŭ unu el tiuj delonge malaperintaj, praepokaj bestoj, kies fosiliaj postrestaĵoj troveblas en la krusto de la ekstera mondo, kiuj devenas eĉ jam el la triasa epoko, granda labirintodono[17], kaj aliflanke mi, nearmita, kaj escepte de zontuko, tiel nuda kiel ĉe mia naskiĝo. Mi povis imagi, kion sentis mia unua praulo en tiu fora, fruepoka tago, kiam li renkontis unuafoje la teruran antaŭulon de la besto, kiu puŝis min en senelirejon apud la maltrankvila, mistera maro.
Sendube li forfuĝis, ĉar alie mi estus nek en Pelucidaro nek aliloke, kaj tiumomente mi deziris, ke li estu dotinta min, inter la diversaj atributoj, kiujn mi supozeble heredis de li, per la specifa apliko de la memprotekta instinkto, kiu savis lin de la sorto, kiu ŝajnis trafonta min en tiu tago.
Rifuĝi en la marĉon aŭ en la oceanon estus kiel salti en kuŝejon de leonoj por savi sin de unu leono ekster ĝi. Kaj la maro kaj la marĉo estis sendube plenaj de tiuj muskolozaj, karnomanĝantaj amfibioj, kaj se ne, tiu, kiu minacis min, povus ĉasi min egale facile en la maron aŭ en la marĉon.
Ŝajnis, ke mi povos fari nenion, krom stari inerte kaj atendi la morton. Mi pensis pri Perry—kaj kiel li scivolemos pri mia sorto. Mi pensis pri miaj amikoj de la ekstera mondo kaj kiel ili pluvivados en kompleta nescio pri la eksternorma kaj teruraĉa sorto, kiu trafis min, ne divenante la alimondan medion, en kiu okazis la timinda agonio de mia estingiĝo. Pensinte tion, mi ekkomprenis, kiel sensignifa por la vivo kaj feliĉo de la mondo estas la ekzisto de iu ajn unuopulo. Oni povas perei sen eĉ momenta averto, kaj dum unu kurta tago la amikoj de la mortinto priparolos lin per dampita voĉo. La postan matenon, dum la unua vermo laboradas por kontroli la konstruon de la ĉerko, la amikoj ekludas je golfo, suferonte pli grandan ĉagrenon pro mistrafita pilko, ol ili sentis afliktiĝon pro la tro frua—el la konjektebla vidpunkto de la mortinto—pereo.
La labirintodono nun proksimiĝis pli malrapide. Ĝi ŝajnis kompreni, ke fuĝi al mi ne eblis, kaj mi pretus ĵuri, ke ĝia granda, dentegoza makzelparo ridetis, kiam ĝi plezure pritaksis mian situacion, aŭ ĉu eble ĝi ridetis pro la atendata sukoplena frandaĵo, kiu baldaŭ pulpiĝos inter tiuj elstarantaj dentoj.
Li estis proksimume kvindek futojn for, kiam mi aŭdis voĉon voki min el la direkto de la krutaĵo maldekstre de mi. Mi rigardis kaj preskaŭ ĝojkriis pro la vidaĵo, kiu trafis miajn okulojn, ĉar tie staris Ĵa kaj verve mangestadis, urĝante min forkuri al la bazo de la krutaĵo.
Mi tute ne kredis, ke mi kapablos eskapi la monstron, kiu elektis min por sia matenmanĝo, sed mi almenaŭ ne mortus sola. Homaj okuloj rigardus mian finon. Ne tre trankviliga afero, mi supozas, sed mi ĉerpis iomete da komforto el la pripenso pri tio.
Kuri ŝajnis ridinde, precipe al tiu apika kaj ne surgrimpebla krutaĵo, sed mi tamen kuris, kaj dum tio mi vidis Ĵa grimpi malsupren sur la apika rokaro, tiel lerte kiel simio, tenante sin je malgrandaj elstaraĵoj kaj je la fortikaj grimpoplantoj tie kaj tie enradikiĝintaj.
La labirintodono evidente pensis, ke Ĵa alvenas por duobligi lian porcion de homa viando, do li ne rapidis ĉasi min al la krutaĵo, por ne fortimigi la alian frandaĵon. Anstataŭ tio, li nur posttrotetis min.
Proksimiĝante al la bazo de la krutaĵo, mi ekvidis, kion Ĵa intencas, sed mi dubis, ke tio finiĝos sukcese. Li jam alvenis ĝis dudekfuta alteco super la bazo, kaj tie, tenante sin per unu mano je roka eĝo kaj malfirme apogante la piedojn sur kelkaj arbustetoj, kiuj elkreskis el la solida roko, li suben mallevis la pinton de sia longa lanco, ĝis ĝi pendis ses futojn super la tero.
Suprengrimpi per tiu maldika stango sen fortiri Ĵa, kio ja rezultigus por ni ambaŭ tiun pereon, de kiu la kuprulo provis ĝuste savi min—tio ŝajnis neeblaĵo, kaj proksimiĝante al la lanco, mi diris al li tion, kaj ke mi ne volos riski lian vivon per la provo savi mian.
Sed li insiste asertis scii, kion li faras, kaj ke li mem ne estas en danĝero.
“Vi estas en danĝero, ĉar se vi ne moviĝos multe pli rapide ol nun, la sitiko atingos vin kaj retiros vin, antaŭ ol vi eĉ je duono suprengrimpos la lancon—se ĝi baŭmos, ĝi povos tre facile atingi vin ie ajn sub mia pozicio.”
Nu, mi opiniis, ke Ĵa devas scii, kion li faras, do mi ekkaptis la lancon kaj ekgrimpis al la ruĝulo per plejebla rapido, kiu tamen malsimilis al tiu de miaj simiaj prauloj. Mi supozas, ke la debilcerba sitiko—kiel Ĵa nomis ĝin—subite ekkomprenis nian intencon, kaj ke ĝi perdos sian manĝon, anstataŭ havi la esperatan duoblan porcion.
Kiam ĝi vidis min suprengrimpi per la lanco, ĝi ellasis siblon, kiu preskaŭ tremigis la teron, kaj per mirinda rapido kuratakis min. Nun mi atingis la supron de la lanco, aŭ pli ĝuste, preskaŭ atingis. Post pliaj ses coloj mi povus ekkapti la manon de Ĵa, sed tiam mi sentis subitan tiregon de sube, kaj per timplena okulumo malsupren mi ekvidis la fortajn makzelojn de la monstro fermiĝi ĉirkaŭ la akra pinto de la armilo.
Mi haste penegis atingi la manon de Ĵa, kaj la sitiko faris fortegan tiron, kiu preskaŭ deskuis Ĵa de sur lia malfirma alteno sur la roka eĝo. La lanco glitis el liaj fingroj, kaj ankoraŭ tenante ĝin, mi plonĝis la piedojn antaŭe al mia mortigonto.
Ŝajnas, ke ĝuste kiam ĝi sentis la lancon gliti el la fingroj de Ĵa, la bestego apertis siajn makzelojn por kapti min, ĉar kiam mia falo ĉesis, mi ankoraŭ tenis min je la malakra ekstremo de la armilo, kaj la pinto ankoraŭ restis en ĝia buŝo. Montriĝis, ke la akra pinto tute trapikis ĝian malsupran makzelon.
Pro la doloro ĝi klakfermis sian buŝon. Mi falis sur ĝian nazon, perdis mian altenon al la lanco, ruliĝis laŭlonge de ĝiaj vizaĝo kaj kapo, trans ĝia nuko sur ĝian larĝan dorson, kaj de tie mi falis teren.
Momenton post la alteriĝo mi restariĝis kaj frenezece kuris al la pado, sur kiu mi eniris tiun malbenitan valon. Unu transŝultra rigardo vidigis al mi la sitikon frapadi la lancon pikitan tra ĝia malsupra makzelo, kaj ĝi estis tiel okupita per tio, ke mi jam gajnis rifuĝon sur la supro de la krutaĵo, kiam ĝi denove pretis postĉasi.
Ne povante percepti min perokule en la valo, ĝi siblante galopis en la altkreskan plantaron de la marĉo, kaj tie mi laste vidis ĝin.
Subnoto
[17] prabesto-specio.
10-a ĉapitro
EN FUTRA DENOVE
Mi rapidis al la rando de la krutaĵo super Ĵa kaj helpis lin atingi firman piedotenon. Li rifuzis aŭskulti, kiam mi dankesprimis pro lia preskaŭ abortinta provo savi min.
“Mi rezignis pri vi kaj taksis vin perdita, kiam vi falis en la maharan templon,” li diris, “ĉar eĉ mi ne povis savi vin el iliaj manoj. Do vi povas imagi mian miron, kiam mi vidis pirogon tiritan sur la plaĝon de la ĉeftero kaj trovis tie ĝuste vian piedspuron sur la sablo.
“Mi tuj ekiris serĉi vin, sciante, ke vi estas tute senarmila kaj sendefenda kontraŭ la multaj embuskantaj danĝeroj sur la ĉeftero, ne nur sovaĝaj bestoj kaj rampuloj, sed ankaŭ homoj. Mi tute facile postspuris vin ĝis ĉi tie. Mi alvenis tre ĝustatempe.”
“Sed kial vi faris ĝin?”, mi demandis, konsternita pro tiu amika ago fare de viro el alia mondo kaj de malsama raso kaj koloro.
“Vi savis mian vivon,” li respondis, “kaj de tiam estas mia devo protekti kaj amike trakti vin. Mi ne estus vera mezopo, se mi evitus mian evidentan devon—en ĉi tiu okazo estis plezuro, ĉar mi ŝatas vin. Eble vi venu vivi kun mi. Vi iĝos membro de mia tribo. Ĉe ni la ĉasaĵo kaj fiŝoj plej abundas, kaj vi povos elekti virinon el la plej belaj de Pelucidaro. Ĉu vi venos?”
Tiam mi rakontis al li pri Perry kaj Dian la Bela, kaj ke mia unua devo estas al ili. Nur poste mi revenos viziti lin—se nur eblos retrovi lian insulon.
“Estas facile, amiko,” li diris. “Vi nur iru al la bazo de la plej alta monto en la Montoj de la Nuboj. La rivero tie fluas al la Lural-az. Rekte trans la buŝo de la rivero vi vidos tri grandajn insulojn, pro malproksimo apenaŭ distingeblajn, kaj la plej maldekstra, kiam oni rigardas de la buŝo de la rivero, estas Anorok, kie mi regas la tribon Anorok.”
“Sed kiel mi trovos la Montojn de la Nuboj?”, mi demandis.
“Laŭdire ili estas videblaj el duono de Pelucidaro,” li respondis.
“Kiel granda estas Pelucidaro?”, mi demandis, scivola, kian teorion tiuj primitivuloj havas pri la formo kaj konsisto de sia mondo.
“La maharoj asertas ĝin sfera, kiel la interno de tola-ŝelo”, li klarigis, “sed tio estas ridinda, ĉar se vera, ni refalus, se ni vojaĝus en iu ajn direkto, kaj la tuta akvo de Pelucidaro fluus al unu loko kaj dronigus nin. Ne, Pelucidaro estas tute plata kaj etendiĝas neniu-scias-ĝis-kie ĉiudirekte. Ĉe la rando, kiel raportis kaj pludiris al mi miaj prapatroj, estas granda muro, kiu retenas la Teron kaj akvon de forfalo en la brulantan maron, sur kiu flosas Pelucidaro; sed mi neniam iris tiel malproksimen de Anorok por propraokule vidi tiun muron. Tamen, estas tute racie kredi tion vera, dum enestas neniom da racio en la stulta kredo de la maharoj. Laŭ ili, pelucidaranoj sur la kontraŭa flanko ĉiam troviĝas inversigitaj!”, kaj Ĵa eksplode ridis pri la nura ideo.
Klare videble, la homa popolo en la interna mondo ne multe evoluis koncerne klerecon, kaj fonto de mizero estis la konstato, ke la malbelaj maharoj tiom superas ilin. Mi primeditis, kiom da epokoj Perry kaj mi bezonus por levi tiujn homojn el sia nescio, se trafus nin tiu tasko.
Kaj tiam venis en mian kapon, ke tio estas favora okazo—ke mi povus fari malgrandan komencon ĉe Ĵa, mia amiko, kaj per tio kontroli la efikon de mia instruado al pelucidarano.
“Ĵa,” mi diris, “kion vi dirus, se mi informus vin, ke la mahara teorio pri la formo de la mondo estas ĝusta?”
“Mi dirus,” li respondis, “ke vi aŭ estas stultulo aŭ prenas min por stultulo.”
“Sed Ĵa,” mi insistis, “se ilia teorio estas malĝusta, kiel vi klarigas, ke mi povis trapasi la Teron de la ekstera krusto al Pelucidaro. Se via teorio ĝustas, ekzistas nur maro de flamoj sub ni, en kiu neniu popolo povus vivi, sed mi venas el granda mondo tie, plena da homoj, bestoj, birdoj kaj fiŝoj en vastaj oceanoj.”
“Vi loĝas sur la suba flanko de Pelucidaro kaj ĉiam marŝas kun la kapo malsupre?”, li rikanis. “Kaj se mi kredus tion, amiko, mi estus vere freneza.”
Mi klopodis klarigi al li la graviton, kaj per la ekzemplo de faligita frukto mi ilustris la neeblecon, ke korpo falu de sur la Tero en kiuj ajn cirkonstancoj. Li aŭskultis tiel atenteme, ke mi supozis fari veran impreson, tiel, ke naskiĝas en li pensfadeno, laŭ kiu li kondukiĝos al parta ekkono de la vero. Sed mi eraris.
“Via propra ilustraĵo,” li diris finfine, “pruvas la falsecon de via teorio.” El sia mano li faligis frukton al la tero. “Vidu,” li diris, “sen apogo, eĉ tiu frukteto falas, ĝis ĝi trafas ion, kio haltigas ĝin. Se Pelucidaro ne estus subtenata sur la maro de flamoj, ankaŭ ĝi falus, kiel la frukto—vi pruvis ĝin mem!” Li venkis tiufoje—mi vidis tion en liaj okuloj.
La tasko ŝajnis nefarebla, do mi rezignis pri ĝi, almenaŭ provizore, ĉar kiam mi konsideris la necesan klarigon pri nia sunsistemo kaj la universo, mi ekkomprenis la vanecon provi bildigi al Ĵa aŭ iu ajn alia pelucidarano la sunon, la lunon, la planedojn kaj la sennombrajn stelojn. Kiuj naskiĝis en la interna mondo, konceptus tiajn aferojn tiel malbone, kiel niaj malfortaj mensoj povas prezenti al si konceptojn kiel “spaco” kaj “eterneco”.
“Nu, Ĵa,” mi diris, “egale, ĉu ni marŝas kun la piedoj supre aŭ malsupre, jen ni estas, kaj la plej grava demando ne estas, de kie ni venis, sed kien ni iras nun. Mi estus tre dankema, se vi povus gvidi min al Futra, kie mi redonos min en la manojn de la maharoj, por ellabori kun miaj amikoj la fuĝplanon, kiun la sagotoj interrompis, kiam ili amasigis nin kaj pelis nin al la areno por spekti la punon al la sklavoj, kiuj mortigis la gardiston. Prefere mi neniam estus forlasinta la arenon, ĉar miaj amikoj kaj mi eble jam nun efektivigus nian fuĝon, dum ĉi tiu malfruiĝo eble signifos frakasiĝon al niaj planoj, kies plenumiĝo dependas de la plua dormo de la tri maharoj kuŝantaj en la kavo sub la konstruaĵo, kie ni estis malliberuloj.”
“Vi volas reiri al kaptiteco?” kriis Ĵa.
“Miaj amikoj estas tie,” mi respondis, “krom vi, miaj solaj amikoj en Pelucidaro. Kion alian mi faru en tiaj cirkonstancoj?”
Dum momento li meditis en silento. Tiam li malgaje balancis sian kapon.
“Kuraĝa homo kaj bona amiko devus tion fari”, li diris, “sed ĝi ŝajnas tute stulta, ĉar la maharoj tutcerte kondamnos vin al morto pro la forkuro, do vi plenumos nenion por viaj amikoj per reveno. Neniam dum mia tuta vivo mi aŭdis pri eksa malliberulo, kiu memvole revenis al la maharoj. Nur malmultaj eskapas ilin, kvankam kelkaj sukcesas, kaj tiuj preferus morti ol esti rekaptitaj.”
“Mi ne vidas alian vojon, Ĵa,” mi diris, “kvankam mi certigas al vi, ke mi preferus iri al Ŝeolo pro Perry ol al Futra. Sed Perry estas tro pia, ol ke mi iam verŝajne devus savi lin el tiu loko.”
Ĵa demandis al mi, kio estas Ŝeolo, kaj post kiam mi laŭpove klarigis, li diris: “Vi parolas pri Molop-az, la flamanta maro sub Pelucidaro. Ĉiuj mortintoj, kiujn oni metas en la teron, iras tien. Pecon post peco ilin forportas al Molop-az la demonetoj, kiuj loĝas tie. Ni scias tion, ĉar kiam oni malfermas tombojn, la kadavroj troviĝas aŭ parte aŭ tute forportitaj. Tial, ni anorokanoj metas niajn mortintojn en altajn arbojn, kie la birdoj povas trovi ilin kaj porti ilin pecon post peco al la Mortomondo super la Lando de Vasta Ombro. Se ni mortigas malamikon, ni metas lian korpon en la teron, por ke ĝi iru al Molop-az.”
Dum ni parolis, ni marŝadis supren tra la kanjono, per kiu mi malsupreniris al la granda oceano kaj la sitiko. Ĵa faris sian eblon por persvadi min ne reiri al Futra, sed kiam li konstatis mian neŝanceleblan intencon iri, li konsentis gvidi min al loko, de kiu mi povos vidi la ebenaĵon, kie kuŝas la urbo. Mi miris trovi tute mallonga la distancon ek de la plaĝo, kie mi retrovis Ĵa. Mi evidente malŝparis multe da tempo, sekvante la kurbiĝojn de serpentuma kanjono, dum trans la altaĵo kuŝis Futra, al kiu mi ŝajne plurfoje proksimiĝis.
Kiam ni atingis la verton de la altaĵo kaj ekvidis la granitajn pordegoturojn, nur punktojn sur la florplena ebenejo malsupre, Ĵa lastfoje penis persvadi min rezigni pri mia freneza celo kaj reveni kun li al Anorok, sed mia decido restis firma, do li fine adiaŭis min, plene certa, ke li rigardas min la lastan fojon.
Mi bedaŭris disiĝi de Ĵa, ĉar mi jam tre forte amikiĝis kun li. Kun lia kaŝita urbo sur la insulo Anorok kiel bazo kaj liaj sovaĝaj militistoj kiel eskorto, Perry kaj mi povus fari multe da esplorado, kaj mi esperis poste reiri al Anorok, se nia fuĝplano sukcesus.
Sed restis unu gravega afero unue farenda—almenaŭ por mi la plej grava afero—trovi Dian la Bela. Mi volis senkulpigi min pro la insulto, kiun mi pro nescio faris al ŝi, kaj mi volis, nu, mi volis revidi ŝin kaj esti kun ŝi.
Laŭ la montodeklivo mi malsupreniris sur la ravan florkampon kaj transiris la ondantan pejzaĝon al la senombraj obeliskoj, kiuj gardas la vojojn al la subtera Futra. Kvaronan mejlon de la plej proksima enirejo, min ekvidis la sagota gardistaro, kaj kvar el la gorilohomoj fulmrapide sturmis al mi.
Kvankam ili minacis per siaj lancoj kaj kriis kiel sovaĝuloj, mi tute ne atentis ilin kaj trankvile plumarŝis al ili, kvazaŭ nekonscia pri ilia ekzisto. Mia konduto efikis al ili ĝuste laŭ miaj esperoj, ĉar kiam ni interproksimiĝis, ili ĉesigis sian sovaĝan kriadon. Ili evidente atendis, ke vidinte ilin, mi tuj turniĝos kaj forkuros, tiel donante al ili tion, kion ili plej ŝatis: moviĝantan celobjekton, al kiu ĵeti siajn lancojn.
“Kion vi faras ĉi tie?” kriis unu, kiu poste rekonis min. “Ho! Estas la sklavo, kiu pretendas esti el alia mondo—kaj kiu fuĝis, kiam la dago amokis en la amfiteatro. Sed kial vi revenis, post via sukcesa fuĝo?”
“Mi ne ‘fuĝis’,” mi respondis. “Mi forkuris nur por eviti la dagon, kiel aliaj, kaj venis en longan montpasejon, konfuziĝis kaj perdis la vojon en la antaŭmontetoj ekster Futra. Kaj nur nun mi trovis la revenan vojon.”
“Kaj vi revenas libervole al Futra!” ekkriis unu gardisto.
“Al kiu alia loko mi iru?” mi demandis. “Mi estas fremdulo en Pelucidaro kaj ne konas alian lokon ol Futra. Kial mi ne dezirus esti en Futra? Ĉu oni ne bone nutras kaj bone traktas min? Ĉu mi ne estas feliĉa? Kiu povus deziri pli bonan sorton?”
La sagotoj gratis al si la kapon. Ĉio ĉi estis io nova por ili, do, ĉar ili estis nur stultaj brutoj, ili kondukis min al siaj mastroj, kiuj laŭ ili pli kompetente solvos la enigmon de mia reveno, ĉar por ili mem ĝi restis ankoraŭ enigmo.
Mi diris tion al la sagotoj por kaŝi la spuron de mia fuĝplano. Se ili kredus min sufiĉe kontenta pri mia sorto en Futra por libervole reveni post tiel bonega ebleco eskapi de ili, ili ne kredus, eĉ dum momento, ke mi okupiĝos pri la aranĝado de denova fuĝo tuj post mia reveno al la urbo.
Do ili kondukis min antaŭ ŝliman maharon, kiu tenis sin sur ŝlima roko en la granda ĉambro, kiu estis ĝia oficejo. Per siaj fridaj reptiliaj okuloj la estaĵo ŝajnis trabori la maldikan plakon de mia trompado kaj legi miajn plej intimajn pensojn. Ĝi atentis la historion, kiun la sagotoj diris pri mia reveno al Futra, rigardante la lipojn kaj fingrojn de la gorilohomoj dum la rakontado. Poste ĝi pridemandis min pere de unu sagoto.
“Vi diras, ke vi revenis al Futra memvole, ĉar vi kredas vin pli sekura ĉi tie ol aliloke—ĉu vi ne scias, ke vi povus ĉiam ajn esti selektita por perdi vian vivon en la intereso de la avanaj sciencaj esploroj, pri kiuj niaj kleruloj daŭre okupiĝas?”
Mi nenion sciis pri tia afero, sed mi opiniis plej saĝe, ke mi ne konfesu tion.
“Mi ne estus en pli granda danĝero ĉi tie,” mi diris, “ol nuda kaj nearmita en la sovaĝaj ĝangaloj aŭ la solecaj ebenaĵoj de Pelucidaro. Fakte, mi kredas min tre bonŝanca entute reveni al Futra. Unufoje mi apenaŭ evitis la morton inter la dentoj de grandega sitiko. Ne, mi certe estas pli sekura en la manoj de la inteligentaj estaĵoj, kiuj regas Futra. Tiel estas almenaŭ en mia propra mondo, kie homoj kiel mi regas ĉion. Tie, la plej altaj homaj popoloj protektas kaj gastigas la fremdulojn ĉe si, kaj estante fremdulo ĉi tie, mi kompreneble atendis ricevi simile komplezan traktadon ĉi tie.”
La maharo silente rigardis min dum iom da tempo post miaj eldiroj, kaj la sagoto tradukis miajn vortojn al sia mastro. La estaĵo ŝajnis profunde pensi. Fine li komunikis ian mesaĝon al la sagoto. Tiu lasta turniĝis, gestis, ke mi sekvu, kaj foriris el la ĉeesto de la rampulo. Malantaŭ mi kaj ambaŭflanke de mi marŝis la ceteraj gardistoj.
“Kion ili faros al mi?” mi demandis al la ulo dekstre de mi.
“Vi aperos antaŭ la erudiciuloj, kiuj pridemandos vin pri la stranga mondo, el kiu vi pretendas veni.”
Post momento de silento li denove turnis sin al mi.
“Ĉu vi eble scias,” li demandis, “kion la maharoj faras al sklavoj, kiuj mensogas al ili?”
“Ne,” mi respondis, “kaj tio tute ne interesas min, ĉar mi tute ne intencas mensogi al la maharoj.”
“Do vi gardu vin antaŭ tio, ke vi rerakontu la fabelon, kiun vi ĵus diris al Sol-to-to—ha, alia mondo, kie regas homoj!” li rikanis definitivece.
“Sed estas vero,” mi insistis. “De kiu alia loko mi venis? Mi ne estas el Pelucidaro. Ĉiu povas vidi tion eĉ per duono de okulo.”
“Nu, estas via malbona ŝanco,” li rimarkis seke, “ke oni eble juĝos vin ne per tuta, sed duona okulo.”
“Kion ili faros al mi,” mi demandis, “se ili rifuzos kredi min?”
“Eble ili kondamnos vin al la areno, aŭ al la fosaĵoj por la eksperimentoj de la erudiciuloj,” li respondis.
“Kaj kion ili farus al mi tie?” mi persistis.
“Neniu scias, krom la maharoj kaj tiuj, kiuj iras al la fosaĵoj kun ili, sed ĉar la lastaj neniam revenas, ilia scio ne multe utilas al ili. Onidire, la erudiciuloj distranĉas siajn esplorobjektojn ankoraŭ vivaj, kaj lernas per tio multajn utilajn aferojn. Sed supozeble tio ne montriĝas tre utila al tiu, kiun oni distranĉas. Kompreneble, tio estas nur konjektoj. Postnelonge, vi verŝajne scios multe pli pri ĝi ol mi,” kaj li ridetis, dum li parolis. La sagotoj disvolvis jam grandan humursenton.
“Kaj se estos la areno,” mi daŭrigis, “kio tiam?”
“Vi vidis tiujn du, kiuj alfrontis la taragon kaj la dagon tiam, kiam vi forkuris?” li diris.
“Jes.”
“Via morto en la areno similus al tiu, kiun oni planis por ili,” li klarigis, “kvankam oni eble uzus alispecajn bestojn, kompreneble.”
“Ĉu la morto estas certa en ĉiu okazo?” mi demandis.
“Kio okazas al tiuj, kiuj foriras al la erudiciuloj, mi ne scias, kaj neniu alia scias,” li respondis, “sed tiuj, kiuj iras al la areno povas eliri vivaj kaj tiumaniere regajni sian liberon, kiel okazis al tiuj du, kiujn vi vidis.”
“Ili regajnis sian liberon? Kiel?”
“Estas kutimo de la maharoj liberigi tiujn, kiuj restas vivaj en la areno post la foriro aŭ morto de la bestoj. Tiel okazis, ke pluraj potencaj militistoj el tre malproksimaj landoj, kiujn ni kaptis en niaj sklavkaptaj misioj, batalis kaj mortigis la bestegojn, kiujn oni ellasis kontraŭ ilin, kaj tiel regajnis sian liberon. Tiufoje, kiam vi spektis, la bestoj mortigis unu la alian, sed la rezulto estas la sama—oni provizis la viron kaj virinon per armiloj kaj liberigis ilin, kaj ili ekvojaĝis hejmen. Sur la maldekstra ŝultro de ambaŭ oni bruligis markon—la markon de la maharoj—kiu por ĉiam protektos ilin de la sklavkaptaj bandoj.”
“Do mi havus etan ŝancon pluvivi, se ili sendus min al la areno, sed absolute neniun, se la erudiciuloj trenos min al la fosaĵoj?”
“Vi tute pravas,” li respondis, “sed ne sentu vin feliĉa, se oni sendos vin al la areno, ĉar apenaŭ unu el mil eliras viva.”
Je mia miro, oni resendis min al la sama konstruaĵo, kie mi estis tenata kun Perry kaj Gak antaŭ ol fuĝi. Ĉe la pordo oni transdonis min al la gardistaro tie.
“Oni sendube baldaŭ vokos lin al la enketistoj,” diris tiu, kiu revenigis min, “do tenu lin preta.”
Aŭdinte pri mia memvola reveno al Futra, miaj nunaj gardistoj evidente kredis sendanĝere lasi min libera en la kontstruaĵo, kiel okazis kutime antaŭ mia eskapo, do oni ordonis al mi denove eklabori je mia antaŭa tasko.
Mia unua faro estis elspuri Perry, kiun mi trovis, kiel kutime, absorbita pri la dikaj volumegoj, kiujn li laŭordone devus nur senpolvigi kaj rearanĝi sur novaj bretoj.
Kiam mi eniris la ĉambron, li ekrigardis min, afable kapsalutis kaj tuj rekomencis sian laboron, kvazaŭ mi tute ne estus forestinta. Lia indiferenteco kaj mirigis kaj ĉagrenis min. Kaj jen mi riskis morti por reveni al li, sole pro miaj devosento kaj amo!
“Perry!” mi ekkriis, “Ĉu vi ne havas vortojn por mi post mia longa foresto?”
“Longa foresto!” li ripetis kun videbla miro. “Kion vi volas diri?”
“Ĉu vi frenezas, Perry? Ĉu vi volas diri, ke mi ne mankis al vi, de kiam ni disiĝis pro la atakanta dago en la areno?”
“De kiam!” li ripetis. “Homo, mi ĵus revenis de la areno! Vi revenis preskaŭ tiel frue kiel mi. Efektive, se vi forestus multe pli longe, mi certe ektimus, kaj mi ja intencis demandi al vi, kiel vi fuĝis de la besto, tuj post kiam mi fintradukos ĉi tiun plej interesan eltiraĵon.”
“Perry, vi estas freneza,” mi ekkriis. “Scias nur Dio, kiel longe mi forestis. Mi iris al aliaj landoj, eltrovis novan genton de homoj en Pelucidaro, vidis la kulton de la maharoj en ilia kaŝita templo, kaj apenaŭ eskapis viva de ili kaj de granda labirintodono, kiun mi renkontis pli poste, post mia longa kaj teda vagado trans fremdan mondon. Mi mankis dum tutaj monatoj, Perry, kaj nun vi apenaŭ paŭzas de via laboro ĉe mia reveno, kaj vi insistas, ke ni apartiĝis nur momenton. Ĉu tiel vi traktas amikon? Mi miras pri vi, Perry, kaj se mi pensus eĉ dum momento, ke mi estas por vi tiel bagatela, mi ne revenus por riski pro vi morton en la manoj de la maharoj.”
La maljunulo rigardis min dum longa tempo, antaŭ ol ekparoli. Lia sulka vizaĝo montris konsternan mienon, kaj liaj okuloj esprimis doloran bedaŭron.
“David, mia filo,” li diris, “Kiel vi povus eĉ momente dubi mian amon al vi? Ĉi tie temas pri strangaĵo, kiun mi ne povas kompreni. Mi scias, ke mi ne estas freneza, kaj mi estas same tiel certa, ke ankaŭ vi ne; sed kiel ni klarigu la strangajn halucinojn, kiujn ni ambaŭ ŝajne havis pri la tempopaso post nia lasta intervidiĝo. Vi estas certa, ke pasis monatoj, dum mi estas samgrade certa, ke antaŭ unu horo mi sidis ĉe via flanko en la amfiteatro. Ĉu iel eblas, ke ni ambaŭ pravas, kaj samtempe ambaŭ eraras? Unue, diru al mi, kio estas la tempo, kaj eble per tio mi povus solvi nian problemon. Ĉu vi kaptas mian intencon?”
Mi ne kaptis ĝin kaj diris tion.
“Jes,” daŭrigis la maljunulo, “ni ambaŭ pravas. Por mi, klinita super mia libro ĉi tie, ne pasis multe da tempo. Mi faris malmulte aŭ nenion por malŝpari mian forton, do mi bezonis nek manĝon nek dormon, sed vi, kontraŭe, marŝis kaj batalis kaj foruzis forton kaj histon, kiu devas rekonstruiĝi per nutraĵo, do multajn manĝojn kaj dormojn post kiam vi laste vidis min, vi kompreneble mezuras la tempon grandparte laŭ tiuj agoj. Fakte, David, ne povas ekzisti tempo en Pelucidaro, kie mankas remedoj por mezuri aŭ registri ĝin. La maharoj mem ne konscias pri io kiel la tempo. Mi trovas ĉi tie en iliaj literaturaj verkoj nur unusolan gramatikan tempon, la prezencan. Ŝajnas, ke ĉe ili ekzistas nek preterito nek futuro. Kompreneble, niaj eksteramondaj mensoj ne kapablas kompreni tian cirkonstancon, sed niaj lastaj traviaĵoj ŝajnas montri ĝian ekziston.”
La temo estis tro profunda por mi, kaj mi tion diris, sed Perry ŝajne nenion pli ĝuis ol spekulativi pri ĝi, kaj aŭskultinte kun intereso mian rakonton pri la travivitaj aventuroj, li reiris al la temo, kiun li facilparole pridetaladis, kiam sagoto envenis kaj interrompis lian saĝumadon.
“Venu!” ordonis la entrudulo, gestante al mi. “La enketistoj parolos kun vi.”
“Adiaŭ, Perry!” mi diris, manpremante al la grizulo. “Eble ekzistas nur prezenco kaj eble ne ekzistas la tempo, sed mi estas certa, ke mi baldaŭ komencos vojaĝon al la postvivo kaj neniam revenos. Se vi kaj Gak sukcesos fuĝi, mi petas, ke vi promesu elserĉi Dian la Bela, kaj diru, ke per miaj lastaj vortoj mi petis ŝian pardonon pro mia neintenca ofendo al ŝi, kaj ke mia sola deziro estis pluvivi sufiĉe longe por doni satisfakcion pro mia malbona faro al ŝi.”
Larmoj venis en la okulojn de Perry.
“Mi ne povas kredi, ke vi ne revenos, David,” li diris. “Estus terure eĉ pripensi mian pluan vivon sen vi, inter ĉi tiuj abomenaj kaj fiaj brutoj. Se ili forprenos vin, mi neniam fuĝos, ĉar mi sentas min pli sekura ĉi tie, ol mi estus kie ajn aliloke en ĉi tiu subtera mondo. Adiaŭ, mia filo, adiaŭ!” Tiam lia maljuna voĉo ŝanceliĝis kaj rompiĝis, kaj kiam li kaŝis sian vizaĝon per siaj manoj, la sagota gardisto krude ekkaptis mian ŝultron kaj ŝovis min el la kamero.
11-a ĉapitro
KVAR MORTAJ MAHAROJ
Momenton poste, mi staris antaŭ deko da maharoj—la sociaj enketistoj de Futra. Ili prezentis al mi multajn demandojn, pere de sagota interpretisto. Mi respondis ĉiujn vere. Ŝajnis precipe interesi ilin mia rakontado pri la ekstera mondo kaj la stranga veturilo, kiu portis Perry kaj min al Pelucidaro. Mi kredis, ke mi ilin konvinkis, kaj post longa sidado en silento post la enketo, mi atendis, ke oni ordonos al mi reiri al mia loĝejo.
Dum tiu ŝajna silento ili diskutis pere de sia stranga, neparola lingvo la meriton de mia historio. Fine, la estro de la tribunalo komunikis la rezulton de la kunsido al la oficiro, kiu estris la sagotan gardistaron.
“Venu,” li diris al mi, “vi estas kondamnita al la eksperimentaj fosaĵoj, ĉar vi aŭdacis insulti la inteligentecon de la potenculoj per la ridinda historio, kiun vi tiel malprudente rakontis al ili.”
“Ĉu vi volas diri, ke ili ne kredis min?”, mi demandis, tute mirigita.
“Kredi vin!”, li diris. “Ĉu vi volas diri, ke vi atendis, ke iu ajn kredus tiel neeblan mensogon?”
Estis senespere, do mi marŝis en silento flanke de mia eskorto tra la mallumaj koridoroj kaj pasejoj al mia terura pereo. En malalta urbnivelo ni venis al pluraj lumigitaj kameroj, en kiuj ni vidis plurajn maharojn okupi sin pri diversaj taskoj. Mia eskorto kondukis min al unu el tiuj kameroj, kaj antaŭ ol foriri ili katenis min al flanka muro. Aliaj homoj estis simile katenitaj tie. Sur longa tablo kuŝis viktimo, kiam oni kondukis min en la kameron. Kelkaj maharoj ĉirkaŭstaris la kompatindulon, tenante lin al la tablo, por ke li ne moviĝu. Alia, tenante akran tranĉilon en sia trifingra antaŭpiedo, tranĉe malfermis la bruston kaj abdomenon de la viktimo. Oni uzis nenian anestezilon, kaj estis terure aŭdi la kriojn kaj ĝemojn de la torturato. Vere, tio estis venĝosimila vivisekcio. Malvarma ŝvito ekfluis el miaj poroj, kiam mi ekkomprenis, ke baldaŭ venos mia vico. Kaj ne forgesu, ke kie ne ekzistas la tempo, mi povus facile imagi, ke mia suferado daŭras monatojn, antaŭ ol la morto finfine liberigus min!
La maharoj tute ne atentis min, kiam oni kondukis min en la kameron. Tiel profundiĝintaj en sia laboro ili estis, ke mi certis, ke ili eĉ ne scias, ke la sagotoj eniris kun mi. La pordo estis proksima. Se nur mi povus atingi ĝin! Sed tiuj pezaj katenoj malebligis ion ajn tian. Mi ĉirkaŭrigardis, serĉante rimedon por liberiĝi el la ĉenoj. Sur la planko inter mi kaj la maharoj kuŝis eta ĥirurgiilo, kiun unu el ili kredeble faligis. Ĝi aspektis ne malsimile al butonhoko, sed ĝi estis multe pli eta, kaj havis akrigitan pinton. Centfoje dum mia knabaĝo mi malŝlosis serurojn per butonhokoj. Se nur mi povus atingi tiun peceton de polurita ŝtalo, mi eble povus almenaŭ portempe forfuĝi.
Rampante ĝis la limo de mia ĉeno, mi trovis, ke etendante unu manon tiom, kiom mi povis, miaj fingroj restis ankoraŭ unu colon for de la celata ilo. Estis turmente! Mi streĉis ĉiun fibron, sed mi ne povis atingi ĝin.
Fine mi turniĝis, kaj etendis unu piedon al la objekto. Mia koro saltis en mian gorĝon! Mi povis apenaŭ ektuŝi ĝin! Sed eble en mia peno tiri ĝin al mi, mi nevole ŝovus ĝin ankoraŭ pli malproksimen, kie ĝi estus neatingebla! Malvarma ŝvito ekfluis sur min el ĉiu poro. Malrapide kaj zorgeme mi faris la penadon. Miaj piedfingroj falis sur la malvarman metalon. Poiome mi movis ĝin al mi, ĝis mi kredis ĝin atingebla de mia mano, kaj momenton poste, mi returniĝis, kaj la kara ilo estis en mia mano.
Mi diligente eklaboris je la mahara seruro, kiu tenis mian ĉenon. Estis ridinde simple. Eĉ infano povus tiel malŝlosi ĝin, kaj post momento mi estis libera. La maharoj nun ŝajne finis sian laboron ĉe la tablo. Unu jam forturniĝis kaj ekzamenis aliajn viktimojn, ŝajne intencante elekti la sekvontan operacioton.
La dorsoj de la ĉetabluloj estis turnitaj al mi. Se ne estus la estaĵo, kiu marŝis al ni, mi povus fuĝi tuj tiumomente. Malrapide, la estulo alproksimiĝis al mi, kiam ĝian atenton allogis granda sklavo ĉenita kelkajn jardojn dekstre de mi. Tie, la reptilio ekhaltis kaj komencis zorge ekzameni la kompatindulon, kaj farante tion, ĝi turnis sian dorson al mi dum momento, kaj ĝuste tiam mi faris du saltegojn, kiuj portis min el la kamero en la koridoron trans ĝi, laŭ kiu mi kuris tiel rapide kiel mi kapablis. Kie mi estas kaj kien mi iras—tion mi ne sciis. Mia sola penso estis plejeble malproksimigi min de tiu timindega torturkamero.
Poste, mi reduktis mian rapidecon al vigla marŝado, kaj pli poste, ektimante la danĝeron, ke min trafus nova malagrabla situacio, se mi malzorgus, mi moviĝis ankoraŭ pli malrapide kaj zorgeme. Post tempeto mi venis al koridoro, kiu ŝajnis iel mistere konata al mi, kaj iom poste, hazarde rigardante en kameron flanke de la koridoro, mi vidis tri maharojn volviĝintajn en dormado sur lito el feloj. Mi preskaŭ jubilis laŭte pro ĝojo kaj trankviliĝo. Estis la sama koridoro kaj la samaj maharoj, al kiuj mi intencis asigni tiel gravan rolon en nia fuĝo el Futra. La Providenco vere gracis min, ĉar la reptilioj ankoraŭ dormis.
Nun la unusola granda danĝero estis la reiro al la superaj niveloj por serĉi Perry kaj Gak, sed ĉar nenio alia estis farebla, mi rapidis supren. Kiam mi atingis la frekventatajn partojn de la konstruaĵo, mi trovis grandan ŝarĝon da feloj en angulo, kaj tiujn mi levis al mia kapo, portante ilin tiel, ke la randoj kaj anguloj pendis ĉirkaŭ miaj ŝultroj, tute kaŝante mian vizaĝon. Tiel kamuflite, mi trovis Perry kaj Gak kune en la kamero, kie ni manĝadis kaj dormadis.
Ne necesas diri, ke ambaŭ ĝojis vidi min, kvankam ili kompreneble sciis nenion pri la sorto, al kiu kondamnis min la juĝistoj. Ni decidis perdi neniom da tempo antaŭ ol efektivigi nian fuĝplanon, ĉar mi ne povus esperi resti longe kaŝita de la sagotoj, kaj mi ne bone povus porĉiame porti tiun amason da feloj sur mia kapo sen veki suspekton. Tamen, estis kredeble, ke per ĝi mi povus sendanĝere trairi la plenajn koridorojn kaj kamerojn de la superaj niveloj, do mi ekiris kun Perry kaj Gak—ĉe kio la fetoro de la malbone tanitaj feloj dume preskaŭ sufokis min.
Kune, ni iris al la unua vico da koridoroj sub la ĉefetaĝo de la konstruaĵoj, kaj tie Perry kaj Gak haltis por atendi min. La konstruaĵoj estas fositaj el la formacio de solida kalkŝtono. Ilia arkitekturo estas pro absolute nenio rimarkinda. La ĉambroj estas foje rektangulaj, foje rondaj, kaj foje ovalaj. La koridoroj, kiuj ilin kunigas, estas mallarĝaj kaj ne ĉiam rektaj. La kameroj estas lumigitaj per difuzita sunlumo reflektita tra tuboj similaj al tiuj, per kiuj oni lumigis la avenuojn. Ju pli malaltaj la kamervicoj, des pli mallume. La plejmulto de la koridoroj estas tute nelumigitaj. La maharoj povas vidi tre bone en duonmallumo.
Survoje al la ĉefetaĝo ni renkontis multajn maharojn, sagotojn kaj sklavojn; sed neniu atentis nin, ĉar ni iĝis parto de la ordinara vivo en la koridoro. Estis nur unusola enirejo kondukanta el la loko al la avenuo, kaj ĝi estis bone gardata de sagotoj—sole ĉi tiun pordon ni ne rajtis trapasi. Fakte, estis malpermesite al ni ankaŭ eniri la subajn koridorojn kaj apartamentojn, krom je apartaj okazoj, kiam oni ordonis al ni tion fari; sed ĉar ili konsideris nin malsupera specio sen inteligenteco, ili ne havis kaŭzon timi, ke ni per tio povus fari ian malbonon, do oni ne malhelpis al ni eniri la koridoron, kiu kondukis malsupren.
Volvitajn en felo, mi portis tri glavojn kaj la du pafarkojn kaj la sagojn, kiujn Perry kaj mi faris. Ĉar multaj sklavoj portis fele volvitajn ŝarĝojn ĉiudirekte, neniu trovis mian ŝarĝon menciinda. Kie mi lasis Gak kaj Perry, ne estis aliaj estuloj videblaj, do mi tiris unu glavon el la pakaĵo, kaj lasante la ceterajn armilojn ĉe Perry, mi ekiris sola al la malsuperaj niveloj.
Veninte en la apartamenton, en kiu dormis la tri maharoj, mi silente eniris piedpinte, ne memorante, ke la kreitaĵoj ne kapablas aŭdi. Per rapida trapiko tra la koro mi mortigis la unuan, sed mia dua trapiko ne estis tiel bontrafa, tiel ke antaŭ ol mi povis mortigi la venontan el miaj viktimoj, ĝi ĵetis sin kontraŭ la tria, kiu rapide suprensaltis, kontraŭstarante min per vaste malfermitaj makzeloj. Sed batalado ne estas okupo, kiun la mahara raso ŝatas, kaj kiam la estulo vidis, ke mi jam senvivigis du el ĝiaj kunuloj kaj ke mia glavo estas ruĝa de ilia sango, ĝi haste forkuris de mi. Sed mi estis tro rapida por ĝi, do, duone saltante, duone flugante, ĝi forhastis laŭ alia koridoro, dum mi sekvis tuj post ĝi.
Ĝia eskapo signifus la tutan ruiniĝon de niaj planoj, kaj tre probable mian tujan morton. Tiu penso donis flugilojn al miaj piedoj; sed eĉ en la plej bona kazo mi povis nur egali la rapidecon de la saltanta estulo antaŭ mi.
Tute subite ĝi forturnis sin en apartamenton dekstre de la koridoro, kaj enrapidante momenton poste, mi frontis du el la maharoj. Tiu, kiu estis tie, kiam ni eniris, okupis sin per kelkaj metalaj ujoj, en kiujn oni metis pulvorojn kaj fluaĵojn, se juĝi surbaze de la vico de flakonoj kuŝantaj sur la benko, ĉe kiu ĝi laboris. Mi tuj komprenis, en kiun lokon mi estis veninta. Jen ĝuste tiu ĉambro, pri kiu Perry donis al mi detalajn instrukciojn, per kiuj mi trovu ĝin. Ĝi estis la subtera kamero, en kiu oni kaŝis la Grandan Sekreton de la mahara raso. Kaj sur la benko, flanke de la flakonoj, kuŝis la fele bindita libro, kiu entenis la solan kopion de la afero, kiun mi devis elserĉi post la mortigo de la tri dormataj maharoj.
Ne estis alia elirejo el la ĉambro ol la pordo, en kiu mi nun staris, frontante la du timindajn reptiliojn. Mi sciis, ke pelitaj en angulon ili batalus kiel demonoj, kaj ili estis bone ekipitaj por batali, se ili nepre devus. Kune, ili impetis sur min, kaj kvankam mi tuj trapikis la koron de unu el ili, la alia alfiksis siajn brilajn dentegojn sur mian glavbrakon super la kubuto, kaj tiam komencis per siaj akraj ungegoj rastgrati mian korpon, ŝajne por elŝiri miajn internaĵojn. Mi konstatis, ke estas senutile esperi liberigi mian brakon el tiu potenca, premega kaptiĝo, kiu ŝajnis detranĉi mian brakon de mia korpo. La doloro, kiun mi suferis, estis intensa, sed ĝi servis nur por sproni min al pli grandaj penoj por venki mian kontraŭulon.
Tien kaj reen sur la planko ni luktis—la maharo donis al mi terurajn, tranĉajn batojn per siaj antaŭpiedoj, dum mi klopodis ŝirmi mian korpon per mia maldekstra mano, samtempe provante trovi okazon por transdoni mian klingon el mia nun senutila glavmano al ties rapide malfortiĝanta parulo. Finfine mi sukcesis, kaj per tio, kio ŝajnis esti mia lasta unco da forto, mi pikis la klingon tra la malbela korpo de mia malamiko. Tiel sensone kiel ĝi batalis, ĝi mortis, kaj kvankam malforta pro doloro kaj sangoperdo, mi kun emocio de triumfa fiereco transpaŝis ĝian konvulsie rigidiĝantan kadavron kaj ekkaptis la plej potencan sekreton de tiu mondo. Unu sola ekrigardo certigis min, ke ĝi estas ĝuste tiu afero, kiun Perry priskribis al mi.