WeRead Powered by ReaderPub
Deklaracio cover

Deklaracio

Chapter 2: ANTAŬPAROLO
Open in WeRead

Explore more books like this:

About This Book

Letters exchanged between a student and a recent graduate chart their inward debates and everyday choices, centering on religious doubt and attraction to Christian ideas, conflicting duties toward study, questions about love and intimacy, and anxieties about illness and vocation. The epistolary structure mixes personal confession, philosophical reflection, and observational detail, moving between reverent uncertainty, ironic critique of moral teachings, and longing for companionship, while small domestic and academic scenes illuminate how broader ethical and existential concerns shape their decisions.

ANTAŬPAROLO

La aŭtoro, sinjoro Takeo Ariŝima, naskiĝis la 4an de Majo 1878 en Tokio kiel unua filo de iu oficisto de financa ministrejo. 1882 lia patro fariĝis estro de l’ lim-impostejo en Jokohama kaj transloĝiĝis tien kun sia familio. Tie la aŭtoro estis edukita en la domo de nordamerika sinjoro kaj vizitis „Anglo-japanan lernejon“. Tiam li unue vidis kristanisman vivon kaj vizitis dimanĉan lernejon. 1887 li forlasis la anglo-japanan lernejon kaj eniris en la preparan klason de pornoblula gimnazio en Tokio. 1896, fininte la mezan klason de la pornoblula gimnazio, li eniris en la agrikulturan kolegion en Hokkaido kaj loĝante ĉe sinjoro D-ro Nitobé li vizitis la kolegion.

Li alproksimiĝis al kristanismo kaj fariĝis 1900 ano de „Sendependa Eklezio“. 1901 li rekonstruis kun kelkaj junuloj la eklezion, tute sendependiginte ĝin de dogmoj.

1903 li transveturis al Usono kaj tie studis la ekonomian sciencon. De tiam li eksentis maltrankvilecon en religia vivo kaj fariĝis skeptikulo. Li eklegis verkojn de Emerson, Whitman, Brandes, Turgenjeff, Ibsen, Tolstoj, Kropotkin ktp., kaj nun estis ĵetita antaŭ la praktika problemo, ĉu fariĝi agrikulturisto, aŭ pedagogo, aŭ literaturisto.

Forlasinte Usonon 1904, li vojaĝis tra Italujo, Svisujo, Germanujo, Holando, Belgujo, Francujo kaj Anglujo, kaj reveninte al la patrujo li fariĝis profesoro de angla literaturo je Sapporo Agrikultura Fakultato.

En Julio 1917 li publikigis du noveletojn: „Posteuloj de Kaino“ en la „Literatura gazeto“, „Nova Novelo“ kaj „Letero de iu ordinara homo“ en „Nova Tajdo“. Ili altiris atenton de l’ legantaro, kaj li fariĝis tuj favorito en la japana literatura mondo, kio ja malofte okazas. Poste li publikigis kelkajn novelojn kaj dramojn kaj lia famo iom post iom pligrandiĝis. Li nun havas la plej multajn legantojn inter kleraj gejunuloj.

Je nia miro, li senpage disdonis 1922 la kampobienon, kiun li heredis de sia patro, al la farmantoj. Ĝia amplekso estis ĉirkaŭ 40 000 arojn.

„Deklaracio“ estas novelo verkita de li en la formo de leteroj interŝanĝitaj inter du junuloj: studento kaj juna licenciato de scienca fakultato. La kaŭzo, kial mi preferis ĉi tiun verkon por esperantigi ĝin, estas, ke mi kredis, ke ĝi bone montros, kiel japanaj junuloj pensas, suferas ktp.

La tradukinto.

NOTO

Mi atentigas la legantaron de la „Internacia Mondliteraturo“, ke la apero de la verko de la japana aŭtoro T. Ariŝima en esperantlingva traduko estas atentinda okazantaĵo. Laŭ mia scio, ĉi tiu libro estas la unua — pli ampleksa — Esperanto-tradukaĵo el la japana literaturo, kiu aperas en eldonejo de la eŭropa kontinento.

Ĝi bone montras, ke nia lingvo ankaŭ taŭgas por la celoj de la orient-aziaj popoloj.

Por ne difekti ĝin, mi lasis la ĉarman originalecon de la stilo de nia samideano Tooguu tute netuŝita, ankaŭ tiam, kiam mi estus preferinta aliajn frazmanierojn, kaj dum la trastudado de lia manuskripto mi korektis nur tre malmultajn evidentajn skriberarojn ktp.

D-ro Dietterle.