WeRead Powered by ReaderPub
Esperanta sintakso / Laŭ verkoj de S-ro D-ro Zamenhof kaj aliaj aŭtoroj cover

Esperanta sintakso / Laŭ verkoj de S-ro D-ro Zamenhof kaj aliaj aŭtoroj

Chapter 22: V. Komplementoj de adjektivoj.
Open in WeRead

Explore more books like this:

About This Book

A concise grammar and syntax manual presents descriptive rules for Esperanto drawn from the writings of Zamenhof and other early authors, combining practical examples, definitions, and abbreviations. It defines terms such as word, sentence, and speech, explains sentence construction and case relations, and clarifies prepositional behavior including the tendency to govern the nominative. The text emphasizes clarity and internationality as guiding stylistic principles, recommends deriving rules from actual usage rather than imposing them, and includes prefatory commentary, citations, and exercises to illustrate common pitfalls and support learners and editors.

Rim. 1. Rimarku precipe lastan ekzemplon. Kuko, konfitaĵo dependas de »kun«, prepozicio; ili do estas en nominativo (cetere kukon kaj konfitaĵon oni ne trinkas). Sed oni dirus: »mi trinkis teon kaj kafon«, ĉar »kaj« ne estas prepozicio.

Rim. 2. Tiu eco de Esperantaj prepozicioj (ĉiam regi nominativon) povas iafoje kaŭzi konfuzaĵon, se oni ne zorgas pri konstruo de sia frazo. D-ro Zamenhof diras (Dua Libro, 46): »ĝi estas trompi la landon kune kun la reĝidino«. Oni povas tiel bone kompreni, ke la reĝidino trompas, aŭ ke ŝi estas trompata. Se ĉirkaŭantaj frazoj ne klarigas tiun ĉi, oni do devas ĝin ŝanĝi, ekzemple tiel: »ĝi estas trompi la landon kaj kune la reĝidinon«, aŭ: »ĝi estas trompi la landon kun helpo de la reĝidino«.

Tial frazoj kiel: »mi vidis vin kun via amiko« estas malbonaj, ĉar oni demandas sin, ĉu »mi kaj via amiko vidis vin«, aŭ ĉu »mi vidis vin kaj vian amikon kun vi«. Tia konfuzo ekzistas en naciaj lingvoj, kiam oni ne zorgas bone konstrui sian frazon. (Laŭ rimarko de F. Chaufoureaux, en Lingvo Internacia, n-ro 25.)

37. Forigo de prepozicio. Oni povas forigi prepozicion post verbo kaj uzi anstataŭe akuzativon solan. Tiamaniere oni ne bezonas demandi, ĉu verbo postulas difinitan prepozicion. (114).

E.: Obei al la patroobei la patron. (Z.)
Enui je la patrujoenui la patrujon. (Z.)

Rim. 1. Tion oni faras ordinare nur kiam forigo de prepozicio ne enkondukas malklaraĵon en la frazon (t. e. praktike, kiam oni ne trovas jam alian akuzativon en la sama propozicio). E., oni povas diri: »pardoni al la malamiko«, kaj »pardoni la malamikon«, sed oni devas diri ĉiam »pardoni al la malamiko lian kulpon« (Z.)

Rim. 2. Post substantivo aŭ adjektivo oni ordinare (escepte por tempo, daŭro, k. c.) ne forigas prepozicion, ĉar akuzativo estas tiam malfacile komprenebla por multaj personoj. (209. R.) E.: »opinioj malaj unu al la aliaj« (L. I. n-ro 89), ne »malaj unu la alian«. Cetere por substantivoj-participoj D-ro Z. skribis: »Defendinto la patron mi ne konsilas uzi, sed mi preferas defendinto de la patro«. (Privata let.)

38. Almovo. Kiam substantivo montras aferon al kiu estas movo fizika aŭ eĉ morala, tiam oni aldonas al ĝi finiĝon n, eĉ se ĝi dependas de prepozicio. (117.)

E.: La birdo flugis en la ĝardenon (Z.); ĝi estis ekster la ĝardeno kaj enflugis en ĝin. Frazo »la birdo flugis en la ĝardeno« signifus, ke la birdo estis jam en la ĝardeno antaŭ ĝia ekflugo.
Tio ĉi povas tre influi sur la sukceson de nia afero. (Beaufront.)
Sur la danan tronon mi havas rajtojn. (Haml. V. 2.)

39. Tempo, kosto, mezuro, pezo, k. c. Oni tre ofte forigas prepozicion kaj uzas akuzativon solan antaŭ substantivo montranta tempon, daŭron, k. t. p. (76, 121.)

E.: Georgo Washington estis naskita la dudek-duan de februaro. (Z.)
Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko. (Z.)

II. Rilatoj kun aliaj substantivoj.

40. Apudesto ekzistas, kiam du (aŭ pli da) substantivoj difinas unu la alian sen pero de ia prepozicio. (8.)

41. Kiam la unua substantivo estas en nominativo, la dua ankaŭ devas esti en nominativo. (37. R. 2.)

E.: Mi iras al mia amiko, la kuracisto.
La suno, reĝo de l' ĉielo, aperis subite.

42. Kiam la unua substantivo estas en akuzativo, la dua ne estas ĉiam en akuzativo. D-ro Zamenhof skribas:

E.: Vi serĉas la princon Hamleton. (Haml. II. 2.)
La diablo lin prenu, la sentaŭgulon. (Haml. V. 1.)

Simile S-ro Kofman:

Demandu la patrinon Evon. (Kain, I. 1.)

Sed oni trovas malan uzadon en bonaj aŭtoroj:

E.: Homo povas kompari la lingvon Esperanto. (Beaufront, Manuel Complet, pĝ. 13, eld. Bonnard. Citite de F. Chaufoureaux.)
La loĝantaro dividiĝas en kvar lingvajn elementojn: rusoj, poloj, germanoj, hebreoj, ĉiuj reciproke rigardantaj sin kiel malamikoj. (Espérantiste, 64, 206.)

Tie ĉi oni povas kompreni: la lingvon nomatan Esperanto, k. t. p.

43. Kiam oni alparolas iun, la dua substantivo restas ĉiam en formo o, oj, ĉar ĝi estas tie vera vokativo.

E.: Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo. (Z.)

44. Prepozicion oni ne uzas inter du substantivoj, kiam oni povas meti pense inter ilin la vorton »nomata«.

E.: Urbo Parizo; monato septembro.

45. Komplementoj de substantivo. Substantivo estas komplemento de alia substantivo, kiam ĝi difinas ĝin per pero de prepozicio.

46. Post vorto esprimanta mezuron, kvanton, pezon, nombron, k. c., unuvorte montranta, ke oni parolas pri ia kvanto da io, oni ĉiam uzas prepozicion »da« (kun nominativo). (206.)

E.: Glaso da vino estas glaso plena je vino. (Z.)
Sur la arbo sin trovis multo da birdoj. (Z.)

Alportu al mi metron da nigra drapo. (Z.)

Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj. (Z.)
La peco da ŝtof' antaŭ kiu tremadis la tero. (Haml. V. A.)
La mallaŭdo de tia persono devas esti por vi pli grava ol la aplaŭdado de tuta teatro da aliaj personoj. (Haml. III. 2.)

Rim. Se oni uzus »de«, tio signifus ion uzatan por io, aŭ difinatan de io, sed ne montrus mezuron: »glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo.« (Z.)

47. Posedo, dependo, deveno estas montrataj de prepozicio »de«. (133.)

E.: La libro de Petro estas tiu, kiu apartenas al Petro, kiun li tenas nun, aŭ kiun li verkis.
La koloroj de tiu floro estas brilaj.
Profesoro, studento de medicino, leĝoscienco, k. c. (Beaufront.)

Rim. En kelkaj okazoj deveno povas esti komprenata kiel eltiro. Tiam oni povas uzi el anstataŭ de. E.: Donu al mi floron el (aŭ: de) via ĝardeno.—-Tio ĉi estas rakonto el Bibliode« povus kredigi, ke ĝi estas rakonto inda esti en Biblio). Cetere por tiuj demandoj vidu ĉapitron dediĉitan al Prepozicioj, kaj al cirkonstancaj komplementoj de verbo.

48. Antaŭ landnomo oni uzas diversajn prepoziciojn laŭ jenaj ekzemploj:

La loĝantoj en Parizo (aŭ: de Parizo, aŭ: la Parizanoj) estas ofte gajaj.
La batalo apud Farsalo ŝanĝis multajn aferojn en Romo.
La kuriero estis atakita sur la vojo al Peterburgo.
Mi ricevis leteron el Parizo.
Li venigis al si el Berlino multajn librojn.
Li venigis al si el Parizo specimenojn de ŝtofoj per sia ordinara liveranto.

49. Oni uzas ordinare prepozicion »el« antaŭ nomo montranta ŝtofon, materialon, el kiu oni faris aŭ tiris ion. Oni povas ankaŭ uzi adjektivon aŭ vorton kunmetitan.

E.: Tablo el marmoro, el ligno, el fero. Konfitaĵo el pomoj;
aŭ: marmora, ligna, fera tablo. Poma konfitaĵo;
aŭ: marmortablo, lignotablo, fertablo. Pomkonfitaĵo. (52.)

50. Tiu permeso uzi adjektivon anstataŭ substantivo kun prepozicio estas oportuna kaj ofte servas. Tiel oni diras:

E.: Longhara ĉevalo. Kvinjara infano. Ruĝhaŭta virino. Broŝuro dekses-paĝa. Poemo dekdu-kanta. Strasburga biero. Tridekjara militado, k. c.

51. Kiam substantivo devenas de verbo (aŭ adjektivo) uzanta specialan prepozicion, oni ofte uzas la saman prepozicion post la substantivo.

E.: Li estas fiera pri (aŭ pro) sia riĉeco ... Fiereco pro riĉeco.
Timi al morto ... Timo al morto ... k. t. p.

Rim. Tiu regulo ne estas absoluta, sed ĝi povas alporti grandan helpon por elekti prepozicion konvenan. Tia elekto estas ja tre grava por komplemento de substantivo, ĉar prepozicio servas tie ĉi distingi ofte terminojn similajn al subjekto kaj komplemento de verbo. Tiel oni atentos diferencon inter: amo al Dio, amo de Dio. »Amo al Dio« estas tio, kion ni havas, kiam ni amas Dion. »Amo de Dio« signifas, ke Dio amas la homon. Simile: konfido de patro al filo, konfido de filo al patro; memoro pri (aŭ al) mia patro, memoro de mia patro; mordo de serpento al brako; k. t. p. »Al« oni metas ofte antaŭ tiu substantivo, kiu estus komplemento, se la frazo estus verba; »de« oni metas antaŭ tiu, kiu estus subjekto. Kompreneble tio ĉi rilatas verbojn aktivajn, ne pasivajn.

52. Ofte oni kunligas du (aŭ eĉ pli) radikojn por esprimi per unu kunmetita vorto kutiman aŭ specialan rilaton inter du aferoj.

E.: La pordo de la ĝardeno estas rompita; aŭ: la ĝardenpordo ...
La kovrilo de la lito estas makulita; aŭ: la litkovrilo ...

53. Kiam oni faras kunmetitan vorton, oni metas ordinare la difinantan radikon antaŭ la difinatan. (Praktike: oni metas en la komencon la vorton, kiu estus regata de prepozicio, se oni ne uzus kunmetitan vorton.)

E.: La ĝardenpordo, aŭ: la pordo de l' ĝardeno; »ĝardeno« estos la unua.

Rim. 1. Por kunmeti vorton el prepozicio aŭ adverbo, oni metas la prepozicion aŭ la adverbon en la komencon. E.: eniri, malsupreniri ... (vidu Prepozicio.)

Rim. 2. Kelkaj vortoj kunmetitaj ne sekvas tamen tiun regulon. Tiel oni trovas: centjaro, falakvo, anstataŭ jarcento, akvofalo (kiujn cetere oni trovas ankaŭ uzataj, sed ambaŭ unuaj estas multe pli komunaj). Tie ĉi oni uzas la neregulan formon eble pro belsoneco aŭ por pli forte insisti pri cent, pri fal, k. t. p. (91, 237.)

54. »Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj. Oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kun ĝia gramatika finiĝo.« (Z. Ekzercaro.) Sekvas de tio:

 1. Kiam oni ne ricevas neelparoleblan vorton per kunmeto de simplaj radikoj, pli bone estas forigi ĉiun aldonan vokalon inter ambaŭ radikoj, ĉar tiamaniere la kunmetita vorto estas malpli longa. E.: litkovrilo, ĝardenpordo.

 2. Kiam la renkonto de konsonantoj donas neelparoleblan aŭ tre malfacile elparoleblan vorton, oni intermetas plej ofte vokalon o. E.: Aŭstrolando.

 3. Se unu el kunmetataj radikoj estas uzata en senco nepre adjektiva aŭ adverba, tiam oni intermetas vokalon ae. E.: unutaga = kio daŭras unu tagon; unuataga = kio estas en la unua tago. (Z.)—Simile: »Pro kio vi silentas, vi, unuanaskito mia?« (Kofman, Kain, I. 1.)—»Krom la suprecititaj paroladoj, li ...«

Rim. 1. Se la kunmetita vorto estas tro longa, oni devas uzi apartajn vortojn. E.: poŝtkartkolektanto, kolektanto de poŝtkartoj.

Rim. 2. Ofte aŭtoroj intermetas vokalon ae sen ia neceseco. Rezultato estas preskaŭ ĉiam ricevi vorton tro longan aŭ konfuzigan. Oni devas do en tiaj okazoj uzi apartajn vortojn aŭ intermeti nenian vokalon. E.: Italalando, anstataŭ Itallando aŭ Lando Itala,—kuneligi, anstataŭ kunligi aŭ ligi kune (oni kredus unuavide: kun-eligi),—samamaniere, anst. sammaniere.

Rim. 3. De kunmeto de radikoj venas renkonto en Esperanto de duoblaj konsonantoj, kiuj montras, ke oni devas dividi la vorton inter ambaŭ konsonantoj por ĝin kompreni. E.: gratulletero, gratul-letero.

Rim. 4. Vortojn oni kunmetas ankaŭ, kunligante du radikojn per streketo. Tion oni faras, kiam la interrilato ne estas tre intima aŭ por ricevi kunmetitan vorton pli kompreneblan. E.: patologi-anatomio.

55. Kelkaj aŭtoroj, kiam ili kunligas vortojn plenajn (t. e. kun gramatika finiĝo), akordigas nombre kaj kaze ambaŭ partojn. En tia okazo estas konsilinde uzi streketon por disigi ambaŭ partojn kaj igi la vorton komprenebla.

E.: Ĉar mi alvenis ne pro ponardegojnĵetistoj trojanoj. (Kofman, Iliado, I. 152.)
Jen kial nin mizerigas li, la malproksimenpafanto. (Kofman, Iliado, I. 96.)
Mi turnas min al miaj amikoj-Esperantistoj.

56. En kelkaj vortoj, sed precipe en kunmetitaj, renkontiĝas konsonantoj, kiuj ne povas esti elparolataj unu post la alia. Tiam la unua estas vole-nevole elparolata kiel la dua (t. e. mole aŭ malmole).

E.: »Sed precipe« estas elparolata »set precipe«.
»Ekzemplo« estas elparolata »egzemplo«.
»Blovpafilo« estas elparolata »blofpafilo«.

Tio okazas, kiam laringa kaj buŝa konsonanto renkontiĝas laŭ jena tabelo aŭ reciproke:

Laringaj Buŝaj
b p
d t
g k
ĝ ĉ
ĵ ŝ
v f
z s

Tio ĉi estas evitebla nur en kunmetitaj vortoj, kaj ne havas gravecon, ĉar ĉiuj Eŭropaj popoloj obeas tiun regulon. Se tamen oni volas eviti tian renkonton, tiam oni nur intermetas vokalon.

E.: Ovforma (offorma) aŭ ovoforma.
Blovpafiloblovopafilo.

Intermeto de vokalo pli longigas la vorton, kaj ofte alportas ripeton de sama sono: ovoforma.

IV.

ADJEKTIVO.

Difino: vorto finata de a kaj montranta econ, staton aŭ agon[4] de substantivo.

Formoj: nominativo: a, aj; akuzativo: an, ajn.

I. Apudmetita adjektivo.

57. Apudmetita adjektivo (9, Rim. 1) akordiĝas nombre kaj kaze kun sia substantivo.

E.: Mia patro kaj miaj fratoj havas grandan barbon kaj nigrajn okulojn.
Espl.: Mia patro. »Patro« estas en nominativo ununombra; ankaŭ »mia«.
Miaj fratoj. »Fratoj« estas en nominativo multenombra; ankaŭ »miaj«.
Grandan barbon. »Barbon« estas en akuzativo ununombra; ankaŭ »grandan«.
Nigrajn okulojn. »Okulojn« estas en akuzativo multenombra; ankaŭ »nigrajn«.

58. Kiam apudmetita adjektivo rilatas kelkajn substantivojn en ununombro, tiam oni ordinare metas la adjektivon en multenombron. (82.)

E.: Mi havas akvon kaj panon freŝajn.

Rim. »Mi havas akvon kaj panon freŝan« povus signifi, ke nur pano estas freŝa. Simile »mi havas freŝan akvon kaj panon« povus signifi, ke nur akvo estas freŝa.

59. Kiam substantivo en multenombro estas uzata en opa senco kaj akompanata de kelkaj adjektivoj, kiuj rilatas ĉiu po unu el la objektoj montrataj de la substantivo, tiam la adjektivoj restas en ununombro.

E.: Oni vidis en Krimeo la militistarojn anglan, francan, turkan, sardan kaj rusan.
La lingvoj angla, franca, germana kaj hispana estas tre parolataj.

60. Loko de adjektivo. Apudmetita adjektivo estas uzata laŭvole antaŭ aŭ post ĝia substantivo en loko, kie ĝi plej bone altiras atenton.

61. Substantive oni ordinare ne uzas adjektivon. Tamen tion oni faras iafoje, kiam oni povas alpensi al la adjektivo konkretan substantivon.

E.: »Tre volonte, mia bona«, diris la bela knabino, (Z.) alp. »virino«.
»Mia kara, mia belo estis juna, brava dano.« (Haml. IV. 5.)

Vidu ekzemplojn en paragrafoj 19 kaj 27.

Rim. Oni diras: La Bono, La Belo, La Vero, k. t. p. per substantivo, kaj ne La Bona, La Bela, La Vera, ĉar tie ĉi oni ne povas alpensi konkretan substantivon.

II. Predikateca adjektivo.

62. Adjektivo uzata predikate (9. Rim. 1) akordiĝas nombre kun sia substantivo aŭ pronomo, sed ne kaze; ĝi do estas neniam en akuzativo.

63. Adjektivo estas uzata predikate, kiam ĝi estas komplemento de verbo, kaj ne rekte de substantivo. Tiam ĝi montras ordinare: a) staton, en kiun alvenas afero; b) kiel afero estas nomata, trovata, konsiderata, dirata, rigardata, k. t. p. Fine kaj plej ofte predikateca adjektivo estas simple komplemento de verbo »esti«.

Ambaŭ unuaj okazoj renkontiĝas kun verboj: iĝi (aŭ finantaj per iĝi); igi (aŭ finantaj per igi); kaj nomi, trovi, konsideri, rigardi kiel, konsideri kiel, diri, opinii, pensi, fondi, elekti, titoli, sin montri, lasi, k. c. Post tiaj verboj oni povas preskaŭ ĉiam meti pense »esti« inter la verbon kaj la adjektivon.

E.: Papero estas blanka.
Birdoj estas agrablaj.
La riĉiĝo igis lin (estantan) senkompata.
Ili trovis la manĝaĵojn (estantajn) bonaj.
La kutimo faris lin indiferenta por tio ĉi. (Haml. V. 1.)
Kion vi intencas nun fari por vin montri inda filo. (Haml. IV. 7.)
Ili nomis lin reĝo.

Rim. Oni trovas en Hamleto (IV. 1): »Lasu nin solajn por momento«. Tiu ekzemplo ne havas valoron, ĉar ĝi estas preseraro. (D-ro Zamenhof, privata letero.)

64. Kiam predikateca adjektivo rilatas ne substantivon aŭ pronomon, sed infinitivon aŭ enhavon de tuta frazo, tiam ĝi prenas formon neŭtralan, t. e. fariĝas adverbo. (167. R. 1 kaj 2.)

E.: Resti kun leono estas danĝere. (Z.)
Estus bone, se li venus.
Estas dirite, ke ...

Rim. Pli malofte oni trovas adjektivon en a: »ĉu ne estas ebla, ke ni kompreniĝadu per ia alia lingvo?« (Haml. V. 2.)—»Plej bona estos, se vi ĝin forgesos.« (Haml. I. 5.)

65. Kiam adjektivo rilatas opan nomon, ĝi povas indiferente esti en ununombro aŭ en multenombro. En praktiko tiu regulo estas malofte uzata, kaj oni preferas ununombron.

E.: Kiam oni estas riĉa (aŭ riĉaj), oni havas multajn amikojn. (Z.)

III. Gradoj de komparo.

Formoj.Malegalaj komparativoj estas: pli ... ol; malpli ... ol; ju pli ... des pli; ju malpli ... des pli; ju malpli ... des malpli; malsama ol; malsame ... ol.

Egalaj komparativoj: tiel ... kiel; tia ... kia; sama ... kia, same ... kiel.

Superlativoj absolutaj: tre; plej; kiel eble plej.

Superlativoj rilataj: plej ... el; malplej ... el. Inter du aferoj, ankaŭ: la pli ...; la malpli ...

66. Dua termino de komparo estas en nominativo aŭ akuzativo laŭ tio, ke ĝi estas subjekto aŭ komplemento de alpensota frazo. (Beaufront.)

E.: Mi amas mian fraton pli ol mia fratino (... amas lin).
Mi amas mian fraton pli ol (mi amas) mian fratinon.
Li amis lin tiel varme, kiel mia frato (... amis lin).
Li amis lin tiel varme, kiel (li amis) mian fraton.

IV. Participoj-adjektivoj.

67. Participoj en a sekvas ĉiujn regulojn de aliaj adjektivoj. (167. R. 2.)

E.: Ili estas alvenintaj.
Mi vidis lin mortigantan homon.
La batoj igis lin ploranta.

68. Oni ne devas konfuzi participon adjektivan kun simpla adjektivo de sama radiko. La unua montras agon momentan, transiran; la dua montras econ, staton, aŭ kutimon.

E.: El la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo (Z.); (momenta ago, momenta stato: anta.)
La signoj de mensogaj ŝiaj larmoj (Haml. I. 2.); eco: a simple.
La malvarmo estas tranĉa (Haml. I. 1.); eco.
Lernu Esperanton, helpan lingvon internacian; eco.

V. Komplementoj de adjektivoj.

69. Adjektivo povas difini alian vorton per pero de prepozicio (kun nominativo).

Participo sola povas havi rektan komplementon (en akuzativo). (37. R. 1.)

70. Prepozicioj uzataj post adjektivo estas: a) plej ofte je; b) aŭ alia montrata de ideo esprimota aŭ de verbo, de kiu devenas la adjektivo. (51, 169.)

E.: Plena je vino (aŭ de). Longa je dek metroj.
Simila al patro (simili al ...). Agrabla por vidi.

Por nombraj, posedaj adjektivoj, k. c. vidu sekvantajn partojn.

V.

NOMBRAJ NOMOJ.

71. Fundamentaj nombraj nomoj neniam ŝanĝiĝas.

E.: Mi havas unu birdon, du ĉevalojn.

72. »Unu« povas esti uzata pronome (plej ofte en rilato kun »alia«). Tiam ĝi ĉesas esti vera nombra nomo kaj povas ŝanĝiĝi.

E.: Unuj kaj aliaj insultadis, riproĉadis sin reciproke.

73. De fundamentaj nomoj devenas adjektivoj, substantivoj, adverboj, per aldono de a, o, e. Kiam la nombro estas kunmetita, oni aldonas tiun finiĝon nur al la lasta parto.

E.: Unuo, unua, unue. Cent-tridek-dua.

74. Metante antaŭ a, o, e, specialajn sufiksojn, oni ricevas: a) opajn nombrojn (op); b) frakciajn (on); c) multigajn (obl).—Se la nombro estas kunmetita, oni agas kiel supre.

E.: Ili kvarope sin ĵetis sur min.
6 estas la tri kvaronoj de 8.
Sepoble sep faras (aŭ estas) kvardek-naŭ.

75. Adjektivaj nombroj (kiujn oni ricevas de fundamentaj per aldono de a) estas uzataj por kalkuli horon, tagojn, jarojn, vicon, paĝon, k. t. p.

Plej ofte oni ne esprimas la vorton horo, tago, k. c. kaj uzas la adjektivan nombron solan. Kompreneble, se klareco postulas la substantivon, oni ĝin uzas. (20.)

E.: Kia horo estas? La tria.
Kiun daton ni havas hodiaŭ? Hodiaŭ estas la dudeksepa de marto.
Henriko IV-a estas mortigita de Ravaillac.
Vidu paĝon 32-an.

76. Nombro hora, taga, peza, kosta, vica, daŭra, mezura, k. s. estas ordinare akompanata de prepozicio konvena (je, en, sur, po ...) kun nominativo, aŭ, pli ofte, de akuzativo sen prepozicio. (Cart.)—(39, 121.)

E.: Georgo Washington estis naskita la dudek-duan de februaro (Z.), aŭ: en la dudek-dua de februaro.
Kiom kostas tio ĉi? Naŭ frankojn.

Rim. 1. Kompreneble, kiam la nombro estas subjekto aŭ difinas apudmetite substantivon, kiu mem estas subjekto, tiam ĝi restas en nominativo: »Hodiaŭ estas la dudek-sepa de marto.« (Z.)—»Naŭ frankoj estas kosto de tiu ĉi ŝtofo.«

Rim. 2. Oni trovas iafoje por simpla dato nominativon solan: »Parizo, 15-a de februaro 1903.« Tion oni vidas ekz. en »Esperantisto«.

77. Horaj eroj povas esti kalkulataj laŭ jenaj manieroj:

A.
2 h. la dua (batas).
2 h. 10 m. dek minutoj de la tria.
(unu) kvarono de la tria.
duono de la tria.
tri kvaronoj de la tria.
B.
2 h. 5 m. la dua kaj kvin minutoj.
2 h. 10 m. la dua kaj dek minutoj.
la dua kaj kvarono.

la dua kaj duono.
la dua kaj tri kvaronoj.
C. iafoje:
tridek minutoj (aŭ duono) antaŭ la tria.
unu kvarono antaŭ la tria.
2 h. 55 m. kvin minutoj antaŭ la tria.

VI

PERSONAJ PRONOMOJ.
POSESIVOJ.

I. Pronomoj.

Formo.Ununombro: Mi, (ci) vi, li (vira sekso), ŝi (virina sekso), ĝi (ne difinita sekso).

Multenombro: Ni, vi, ili.

Ambaŭ nombroj: Si (refleksiva pronomo), oni (nedifina pronomo.)

Gramatiko: Povas preni n akuzativan, ne j multenombran.—»Oni« estas neŝanĝebla vorto.

78. Persona pronomo havas saman sekson kaj saman nombron, kian havas substantivo, kiun ĝi anstataŭas.

E.: Mia patro skribis, ke li alvenos morgaŭ.
Mia patrino skribis, ke ŝi alvenos morgaŭ.
Nia hundo revenis: ĝi forkuris hieraŭ.
Mi diris al mia frato: »vi estas bona. Li respondis ...
Mi diris al miaj fratoj: »vi estas bonaj. Ili respondis ...

Rim. Pronomo »ĝi« estas uzata por ĉiuj objektoj, eĉ por personoj, kies sekso ne estas konata. Pronomo »li« estas uzata por viroj aŭ viraj bestoj,—pronomo »ŝi« por virinoj aŭ virinaj bestoj. Pri »ĝi« jen tio, kion diras D-ro Zamenhof en »Esperantisto«, 1893, pĝ. 16-a: »Kelkaj samideanoj ne aprobas anglan kutimon starigi infanojn sur unu ŝtupon kun bestoj kaj objektoj, kaj, parolante pri infano, uzas »li« anstataŭ »ĝi«. Kontraŭ la uzado de »li« en tiaj okazoj oni nenion povus havi; sed la kaŭzo, kial ni (kaj ankaŭ la lingvo angla) uzas en tiaj okazoj »ĝi« estas ne tia, kiel ili pensas. Nek la lingvo angla, nek Esperanto havis ian intencon malaltigi la indon de infanoj (ambaŭ lingvoj estas ja tiel ĝentilaj, ke ili diras »Vi« ne sole al infanoj, sed eĉ al bestoj kaj objektoj). La kaŭzo estas tute natura sekvo de la konstruo de la ambaŭ diritaj lingvoj. En ĉiu lingvo ĉiu vorto havas (tute ne logike) difinitan sekson, kaj tial, uzante por ĝi pronomon, ni prenas tiun, kiu respondas al la gramatika sekso de la vorto (tial la franco diras pri infano »il«, la germano diras »es«); sed en la lingvoj angla kaj Esperanto la vortoj havas nur sekson naturan, kaj tial, parolante pri infanoj, bestoj kaj objektoj, kies naturan sekson ni ne scias, ni vole-nevole (sen ia ofenda intenco) uzas pronomon mezan inter »li« kaj »ŝi«—la vorton »ĝi«. Tiel same ni parolas ankaŭ pri »persono«. Cetere parolante pri infano, pri kiu ni scias, ke ĝi ne estas knabino (aŭ almenaŭ ne scias, ke ĝi estas knabino), ni povas uzi la vorton »li«.