WeRead Powered by ReaderPub
Esperanta sintakso / Laŭ verkoj de S-ro D-ro Zamenhof kaj aliaj aŭtoroj cover

Esperanta sintakso / Laŭ verkoj de S-ro D-ro Zamenhof kaj aliaj aŭtoroj

Chapter 53: XIX. Refleksivaj verboj.
Open in WeRead

Explore more books like this:

About This Book

A concise grammar and syntax manual presents descriptive rules for Esperanto drawn from the writings of Zamenhof and other early authors, combining practical examples, definitions, and abbreviations. It defines terms such as word, sentence, and speech, explains sentence construction and case relations, and clarifies prepositional behavior including the tendency to govern the nominative. The text emphasizes clarity and internationality as guiding stylistic principles, recommends deriving rules from actual usage rather than imposing them, and includes prefatory commentary, citations, and exercises to illustrate common pitfalls and support learners and editors.

Rim. 1. Nur post »antaŭ« oni uzas »ol« en tempa senco: »antaŭ ol li fariĝis riĉa, li ...« Tio ĉi estas bedaŭrinda escepto, ĉar oni ne komprenas, kial oni diras »post kiam li fariĝis riĉa« kaj »antaŭ ol ...« Multe pli bone estus uzi ĉiam: »antaŭ kiam li fariĝis riĉa ...«

Rim. 2. Por tagoj, horoj, k. c. vidu paragr. 75 kaj 77.

VII. Cirkonstancaj komplementoj. Kaŭzo.

131. Por montri kaŭzon, oni uzas prepozicion »pro«. (Iafoje »de«, kiam kaŭzo konfuziĝas kun deveno.)

E.: Li agas pro ĵaluzemo.
Li mortis pro malsato (aŭ: de malsato).
Li eksaltis de surprizo. (Z.)

132. Por montri celon, oni uzas prepozicion »por«.

E.: Li sin kuracas por resaniĝi.

133. Por montri devenon, difinon aŭ uzadon de objekto, oni uzas prepozicion »de«. (47.)

E.: Tio venis de lia unua eraro.
Li estas doktoro de medicino, studento de leĝoscienco, profesoro de historio.
De la patro mi ricevis libron. (Z.)
Donu al mi alian glason de vino, ĉar tiu ĉi estas malpura. (Z.)

Rim. »Da vino« oni uzus, se oni volus montri ian kvanton da vino, sed ne glason uzatan por vino. (46.)

134. Eliro, ŝtofo el kiu oni tiris ion, estas montrata per »el«. (49.)

E.: Mi estas el Parizo.
Tiu ringo estas el oro.

135. Instrumenta kaŭzo, ilo per kiu oni faras ion, estas montrata per prepozicio »per«.

E.: Li mortigis lin per glavo.
Mi manĝas per la buŝo kaj flaras per la nazo. (Z.)
Tion mi sciiĝis per mia frato (»de« oni povus ankaŭ uzi en tiu ekzemplo).

136. Kaŭzon ĝeneralan, motivon, k. c. oni montras per adverba serio »ial, tial, kial, ĉial, nenial«, kaj devenaj esprimoj »tial ... ĉar; tial ... ke«; k. t. p.

E.: Kiam tiu bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue de la fonto. (Z.)

VIII. Cirkonstancaj komplementoj. Maniero.

137. Por montri manieron laŭ kiu io okazas, oni uzas adverban formon aŭ prepozicion konvenan.

E.: Li mensogis plej senhonte!
Li parolas plej saĝe (aŭ: laŭ plej saĝa maniero; aŭ: kun plej granda saĝeco).
La pli juna estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco. (Z.)
Li venis al ni tute ne atendite. (Vidu paragr. 174.)

138. Por montri parton je kiu oni tenas ion, oni uzas prepozicion »je« (aŭ: »apud«, »ĉirkaŭ«, k. a. laŭ okazo).

E.: Li tenadis lin je la kolo per ambaŭ manoj.
Li prenis sian edzinon ĉirkaŭ la talio.

139. Koston, valoron, k. t. p. de io oni montras per akuzativo sola aŭ per nominativo kun konvena prepozicio.

E.: Mi aĉetis tiun domon dek mil frankojn.
Tio kostas ok frankojn.
Donu al mi por dudek-kvin centimoj da tabako.
Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dekdu pomojn, kaj al ĉiu el ili mi donis po tri pomoj. (Z.)

Rim. 1. Preferinde estas diri: »mi aĉetis tiun domon por dek mil frankoj«, ĉar tiel oni evitas duoblan akuzativon.

Rim. 2. »Po« havas sencon disdonan; ne uzu ĝin anstataŭ »por«, ekzemple kiel en frazo »donu al mi po dek centimoj da tabako«. Tio signifus, ke oni aĉetas ian nombron da paketoj enhavantaj ĉiu por dek centimoj da tabako. Plie oni ne devas forgesi, ke »po« estas prepozicio kaj tial regas nominativon.

IX. Akuzativo post netransitivaj verboj.

140. Kiel ni jam vidis (110, R. 2) de regulo de almovo kaj de eblo anstataŭi prepozicion per akuzativo, devenas en Esperanto renkonto de komplementoj en akuzativo (kiuj ne estas veraj rektaj komplementoj) post verboj, kiuj ne havas rektan komplementon. (Netransitivaj verboj, eĉ verbo »esti«.)

E.: Enui la patrujon. (Z.)
Aleksandro turniĝis en polvon. (Haml. V. 1.)
Mi jam tri jarojn estas tombisto. (Haml. V. 1.)
Ni sciiĝis tiun novaĵon (anstataŭ: pri tiu novaĵo).

X. Modoj kaj tempoj.

141. Propozicio (3), rilate al realeco de afero eldirata, estas elparolata kaj esprimata diversmaniere de parolanto. La ideo povas esti eldirata, kiel reala, okazanta fakto (E.: Petro kuras); aŭ kiel volo, deziro de parolanto (E.: Petro, kuru!); aŭ kiel simpla opinio, kompreno, k. t. p. (E.: Petro kuras por varmiĝi.—Oni ne diras, ke Petro estas varma, sed lia varmiĝo estas rigardata kaj esprimata, kiel celo de lia kuro).

Diversa maniero, laŭ kiu propozicio estas komprenata, estas esprimata en Esperanto per tri modoj: indikativa, ordona, kondiĉa,—kaj iafoje per infinitivo.

Rilato inter ĉefa kaj dependa propozicio (211) estas esprimata per konjunkcioj plej ofte. Tiuj konjunkcioj ne ordonas difinitan modon, ĉar en Esperanto modo uzota dependas nur de ideo esprimota. (218.)

142. Kion oni diras, tio povas rilati simple unu el tri tempoj: estinto, estanto, estonto (simplaj tempoj); aŭ rilati ian momenton pasintan, estantanokazontan, jam estantan en estinteco, estantecoestonteco, rilate al tiu momento (malsimplaj tempoj).

XI. Indikativo.

143. Indikativo estas modo, per kiu oni eldiras simple ion, kiel veran, jese, nee, aŭ demande.

E.: Patro venas. Kiam patro venos, ni foriros.
Kvankam tio estas konata, tamen oni devas rememorigi pri ĝi.
Se li estas malsana, mi senkulpigas lin.

XII. Indikativo. Tempoj simplaj.

144. Per estinta tempo (is) oni esprimas tion, kio pasis.

E.: Li venis antaŭ du horoj. Pluvis hieraŭ. Se li estis malsana, li ne povis veni.
Kiam tiu bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin. (Z.)

145. Kiam oni celas ion, kio okazas kutime, tiam oni povas uzi laŭvole tempon estintan aŭ estantan en dependaj propozicioj (montrantaj tempon, kondiĉon, lokon, k. t. p.), kiam ago, esprimata de la dependa propozicio, okazas antaŭ tiu, kiun esprimas la ĉefa propozicio.

E.: Kiam mi alvenas somerloĝejon, la freŝa aero ĉarmas min,—aŭ: kiam mi alvenis somerloĝejon, la freŝa aero ĉarmas min.

146. Per estanta tempo (as) oni esprimas tion, kio okazas en momento, kiam oni parolas, kio okazas kutime aŭ en ĉia tempo, aŭ kio estas komprenata, kiel nuna. (E.: pensoj enhavataj en libroj ankoraŭ nun posedataj, k. t. p.)

E.: Mi kuras. La vero ĉiam venkas. (Z.)
La aŭtoro diras en sia verko, ke ...

147. En vivaj rakontoj ofte faktoj pasintaj aŭ okazontaj estas esprimataj per estanta tempo.

E.: Mi haltis, perdante la spiron, sur la rando de l' monto, kaj, min apoginte al angulo de dometo, mi komencis rigardi la pentrindan ĉirkaŭaĵon, kiam subite mi aŭdas post mi konatan voĉon: »Peĉorin! ĉu jam longe tie ĉi?« Mi min turnas: Gruŝnicki! Ni nin ĉirkaŭprenis. (Mary IX. 20.)
La princino, ŝajne, estas el tiuj virinoj, kiuj volas, ke oni ilin plezurigu; se daŭre du minutoj apud vi ŝi enuos, vi estas perdita nereveneble. (Mary XXV. 29).

148. Oni uzas ankaŭ estantan tempon por montri tion, kio daŭris iom da tempo kaj daŭras ankoraŭ.

E.: Li estas en Parizo jam de tri jaroj.

Rim. Kompreneble se tuta rakonto estas en pasinta tempo, oni uzas estinton. E.: »Li estis jam de tri jaroj en Romo, kiam alvenis lia patro«.

149. Per estonta tempo (os) oni esprimas tion, kio okazos.

E.: La patro venos post du tagoj.
Tiam la floro malfermiĝos.
Se pluvos, li ne venos.

XIII. Indikativo. Tempoj malsimplaj.

150. Estintan tempon en pasinto[5] oni uzas por montri, ke, je momento pasinta, io estis jam ankaŭ pasinta.

E.: Mi estis skribinta mian leteron, kiam la leteristo venis.

Rim. Oni uzas tiun tempon en dependa propozicio, kies ĉefa propozicio estas en simpla estinto, kiam oni uzus simplan estinton en la dependa propozicio, se la ĉefa estus en estanto.

151. Estantan tempon en pasinto oni uzas, kiam oni metas sin pense en pasinta momento kaj priskribas tion, kio okazas en tiu sama momento.

E.: Mi estis skribanta leteron, kiam okazis tertremo.

152. Estontan tempon en pasinto oni uzas por montri, ke, dum epoko jam pasinta, io estis ankoraŭ okazonta; aŭ ke oni jam decidis ion fari.

E.: En jaro 1886 la lingvo Esperanto estis ankoraŭ aperonta.
Ili interkonsentis, kaj estis enirontaj la landon, sed ...

Rim. Por montri, ke la afero estis plej baldaŭ okazonta, oni ofte uzas vorton »tuj«. E.: »Ni estis tuj elirontaj, kiam ekpluvis« (En la momento mem eliri, pluvo ekfalis.)

153. Estintan tempon en estanto oni uzas por montri staton devenantan de ago pasinta.

E.: Li estas alveninta de du horoj. (Beaufront.)
Jam longe ili estas mortintaj.

154. Estantan tempon en estanto oni uzas por montri staton aŭ agon daŭrantan, okazantan en la momento mem.

E.: Lasu min trankvila, ĉar mi estas laboranta serioze.
Li estas vojaĝanta.

Rim. Frazo »li vojaĝas« povus signifi: li vojaĝas kutime, sed eble nun ne estas en vojaĝo. Tiun formon malsimplan oni uzas nur, se malklaraĵo estas timebla. (159.)

155. Estontan tempon en estanto oni uzas por montri, ke oni jam decidis fari ion; aŭ ke io okazos, sed en ne deviga, ne certa maniero.

E.: Mi estas vojaĝonta Madridon en proksima vintro (kredeble mi vojaĝos; mi intencas vojaĝi).
Kiam abeloj estas forflugontaj, ili zumas forte.

Rim. Per aldono de »tuj, baldaŭ« k. s. oni alproksimigas la estonton: »mi estas tuj elironta, tial rapidu realporti respondon«.

156. Estintan tempon en estonto oni uzas por montri, ke kiam alvenos ia momento, afero estos jam finita.

E.: Kiam vi venos al mi, li estos dirinta al mi la veron. (Z.)

157. Estantan tempon en estonto oni uzas por montri, ke ia afero okazos samtempe kun alia, kiu ne ekzistas ankoraŭ.

E.: Mi timas, ke la respondo alvenos, dum mi estos promenanta.

158. Estontan tempon en estonto oni uzas por montri, ke ia afero okazos antaŭ alia, kiu mem ankaŭ estas okazonta.

E.: Ni aŭskultigos nian aŭdantaron, se ni montros al ĝi, ke la aferoj, kiujn ni estos parolontaj, estas grandaj, novaj, nekredeblaj.

Rim. Tiu formo estas proksimume neuzata. Oni pli volonte (kaj pli simple) diras: »aferoj, kiujn ni estas parolontaj«, aŭ: »kiujn ni parolos«.

159. Malsimplajn tempojn oni uzas nur malofte en Esperanto, kiam oni volas nepre precizigi ideon, se ĉirkaŭaj frazoj ne igas ĝin sufiĉe klara.

E.: Kiam tiu bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin (Z.)—anstataŭ: estis veninta domen.
Kiam ŝi parolis tiujn ĉi vortojn, elsaltis el ŝia buŝo tri rozoj (Z.)—anstataŭ: kiam si estis parolanta ...
La malfeliĉa infano rakontis al li naive ĉion, kio okazis al ŝi (Z.)—anstataŭ: estis okazinta ...
Kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile (Z.)—anstataŭ: estos petinta de vi trinki.
Li ne evitos jam la morton, kiun la bato via eble ne alportis (Haml. IV. 7),—anstataŭ: ne estos alportinta.

160. Tempo uzota, simpla aŭ malsimpla, estas ĉiam montrata de ideo esprimota, kaj neniel dependas de aliaj kaŭzoj (konjunkcioj, aliaj verboj, k. c.)

E.: La filo de la reĝo demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi (Z.).—»Faris« povus montri ion jam pasintan.

Ili trovis, ke ni parolas malsencaĵon, tamen efektive neniu el ili diris ion pli saĝan. (Mary XVIII. 3).

La princedzino diris, ke via vizaĝo estas al ŝi konata. (Mary XX.)
Adiaŭ! Mi esperis, ke vi estos edzino kara de Hamleto mia. (Haml. V. 1.)

161. Resume, tempojn malsimplajn oni uzas plej malofte. Se oni uzas ilin, tiam:

A. Por diri, ke ago estis, estas, aŭ estos farata en la momento mem, pri kiu oni parolas, oni uzas verbon »esti« kun estanta participo de verbo esprimanta tiun agon.

B. Por diri, ke ago estis, estas, aŭ estos finita en la momento, pri kiu oni parolas, oni uzas »esti« kun pasinta (estinta) participo de verbo esprimanta tiun agon.

C. Por diri, ke ago estis, estas, aŭ estos nekomencita ankoraŭ sed tamen okazos, oni uzas »esti« kun estonta participo de verbo montranta la agon.

XIV. Ordona modo. (Imperativo.)

162. En ĉefaj propozicioj imperativo montras ordonon de parolanto.

E.: Venu tien ĉi! (Mi volas, ordonas.)

163. En dependaj propozicioj, imperativo montras ordonon, volon, deziron, peton, devon, konvenon, necesecon, timon, k. t. p.

E.: Mi deziras, ke li venu.
Estas necese, ke li venu.
Mi petas, ke vi ne faru tion.
Mi timas, ke li venu.

Rim. 1. Alia modo (e.: indikativo estonta) montrus malpli fortan deziron, peton, k. c.: »mi petas, ke li vizitos tiun malsanulon. Mi timas, ke li venos, kaj eble difektos la ĝardenon«. (V. ekz. 157, 218. R. 2.)

Rim. 2. Reciproke oni povas uzi imperativon por montri fortan volon: e.: »mi esperas, ke vi ĉesu petoli«.

164. Por tempoj malsimplaj de imperativo oni agas kiel por indikativo. (Estu amanta, aminta, amonta.)

XV. Kondiĉa modo. (Kondicionalo.)

165. Kondicionalo montras, ke afero dependas de supozo, t. e. de alia afero (kondiĉo), kiu ne estas vera, ne ekzistas efektive en momento, kiam oni parolas.

E.: Se li estus riĉa, li havus multajn amikojn. (Sed li ne estas riĉa, li do ne havas multajn amikojn.)
Se mi tion scius, mi ĝin dirus. (Sed tion mi ne scias.)

Rim. 1. Kiam oni volas montri per vorto »se«, ke kondiĉa rilato ekzistas inter du propozicioj, sed neniel celas realecon de enhavo de ambaŭ propozicioj, tiam oni uzas simple indikativon. E.: »Se vi ne faris alian aferon, vi estas sufiĉe rekompencita.«

Rim. 2. Kondicionalo povas iafoje montri deziron, timon, minacon, k. c. kiam efektivigo de l' kondiĉo eldirata ŝajnas preskaŭ neebla. E.: »Se mi povus lin venki!—Se iam vi mokus min!...

Rim. 3. Oni iafoje uzas kondicionalon eĉ kiam afero estas reala, por montri (pro ĝentileco aŭ alia kaŭzo) malpli da forton en la senco. En tia okazo (kiel en supra) oni alpensas alian frazon kondiĉan. E.: »Mi ne volus tion fari« (se tio okazus).—»Mi estus feliĉa ricevi vian verkon« (se vi havus afablecon ĝin sendi al mi ...)

166. Por tempoj malsimplaj de kondicionalo, oni agas kiel por indikativo.

E.: Mi ne farus la eraron, se li estus dirinta al mi la veron. (Z.)

XVI. Infinitivo.

167. Infinitivo esprimas ideon verban en ĝenerala maniero. Oni uzas ĝin:

a) subjekte, kiam ago estas montrata ĝenerale; b) komplemente, por klarigi ideon.

E.: Bone pensi kaj bone agi sufiĉas por vivi bone kaj feliĉe.
Vivi estas agi: kiu ne agas, ne vivas.
Li ĉesis kuri.

Rim. 1. Infinitivo uzata subjekte estas vera substantivo, sed neniam akceptas artikolon antaŭ si. Plie adjektivo, uzata kiel ĝia predikato, estas en formo adverba (26, 64). Oni povas ĉiam ŝanĝi tian infinitivon en substantivon, ŝanĝante i en oado. Tiam oni povas uzi artikolon kaj meti adjektivon en ordinaran formon a. E.: »Scii estas utile.« »La sciado estas utila.«

Rim. 2. Por participoj uzataj en tempoj malsimplaj, oni ofte uzas formon a, eĉ kiam la participo rilatas infinitivon aŭ enhavon de tuta propozicio. E.: »Pli bone estas honorinde vivadi, ol esti honorinde naskita.«

168. Adjektivo aŭ substantivo rilatanta unu el tiaj ĝeneralaj infinitivoj (subjektoj) restas ordinare en nominativo. (Pro verbo »esti«.)

E.: Promeni estas agrabla okupo.

169. Infinitivon oni povas uzi komplemente post verbo, adjektivo aŭ substantivo; prepozicion oni ne antaŭmetas, escepte »por, antaŭ, anstataŭ«. (111.)

E.: Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn. (Z.)
Mi volis ŝlosi la pordon. (Z.)
Mi estas preta ĵuri. (Haml. IV. 7.)
Morgaŭ mi petos la permeson veni antaŭ viajn reĝajn okulojn. (Haml. IV. 7.)

170. Kiam subjekto de infinitivo estas substantivo aŭ pronomo en akuzativo, se ekzistas samtempe komplemento de tiu infinitivo, preferinde estas uzi alian modon kun konvena konjunkcio (ke ...). Se la komplemento estas ankaŭ en akuzativo, tiam oni devas fari tiun ŝanĝon por eviti malklaraĵon.

E.: Mi kredas lin esti bona (... ke li estas bona.)
Mi kredas lin ami sian edzinon (... ke li amas sian edzinon.)

171. Simile tempoj malsimplaj de infinitivo estas maloftaj. (Esti amanta, aminta, amonta.) Oni uzas pli volonte konjunkcion kun alia modo.

XVII. Participoj.

172. Participoj adjektivaj akordiĝas kiel ordinaraj adjektivoj: nombre kaj kaze, se ili estas apudmetitaj; nur nombre, se ili estas uzataj predikate. (62, 63.)

E.: Mi ne amas infanojn bruantajn.
Ni estas lacigataj de la bruado.
Ni trovis ilin (estantajn) mortintaj.

Rim. Por uzado de participoj en tempoj malsimplaj, vidu XIII.

173. Estonta participo ne montras per si mem devon. Tiel »la konstruota domo« ne signifas la domon, kiun oni devas konstrui, sed nur domon, kiun oni konstruos. (Beaufront.)

174. Kiam participo montras cirkonstancan komplementon kaj rilatas subjekton de frazo, tiam oni plej ofte metas ĝin en adverban formon.

E.: Promenante sur la strato, mi falis. (Z.)
Trovinte pomon, mi ĝin manĝis. (Z.)
Li venis al mi tute ne atendite. (Z.)

Rim. 1. Tio okazas plej ofte por montri manieron (137) laŭ kelkaj uzoj de latina gerundivo ablativa, aŭ montri samtempecon, malsamtempecon de fakto kun alia.

Rim. 2. Se la participo ne rilatas la subjekton de la frazo, tiam oni uzas modan formon kun konjunkcio, adverbo, k. c. aŭ oni ŝanĝas la konstruon de la frazo por ĉion rilatigi al la subjekto. E.: »Post kiam la malamikoj forkuris, ni transiris la ponton.« Oni ne diras: »la malamikoj forkurinte, ni transiris la ponton.«—»(Tenante) la okulojn al la ĉielo, li preĝis fervore,« sed ne: »la okuloj turnite al la ĉielo, li ...«

Rim. 3. Kiam participo rilatas rekte subjekton, (aŭ komplementon) t. e. estas uzata kiel apudmetita adjektivo, kompreneble ĝi ne prenas tiun gerundivan formon, sed akordiĝas kiel simpla adjektivo. E.: »Al homo pekinta senintence, Dio facile pardonas.« (Z.)—»La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraŭ konas.« (Z.)

XVIII. Pasivaj verboj.

175. Pasivaj verboj, estante formataj per kunligo de verbo »esti« kun pasivaj participoj, havas nur malsimplajn tempojn. Tiuj tempoj signifas absolute kiel tiuj de aktivaj verboj. (XII, XIII.)

176. Pasivaj participoj sekvas regulojn de aktivaj. Iliaj komplementoj estas signataj per »de« aŭ »per«. (144.)

177. Oni devas atenti neuzi estantan pasivan participon anstataŭ estinta, kaj reciproke. Participo »ata« montras, ke ago daŭras en priparolata momento, aŭ ke oni konsideras ĝian daŭradon; participo »ita« montras finitecon de ago.

E.: La pordo estas fermita. (Oni ĝin fermis.)
La pordo estas fermata. (Oni ĝin fermas nun.)
Pasero kaptita estas pli bona ol aglo kaptota. (Z.)
Mono havata estas pli grava ol havita. (Z.)

XIX. Refleksivaj verboj.

178. Refleksiva verbo montras agon de subjekto sur sin mem. (80.)

E.: Li batis sin. Mi lavas min. Li sidigis sin.

Rim. Oni do uzas ilin nur kiam subjekto vere agas sur sin mem, kaj ne, kiel en naciaj lingvoj, en multaj aliaj okazoj. Por esti certa, ke oni povas tiel ripeti personan pronomon, oni povas demandi kaj respondi jese: »ĉu mi povus fari tiun agon sur alian personon?« E.: »Mi lavas min« (mi povus lavi alian).

179. Kiam subjekto fariĝas ia, oni povas uzi sufikson »iĝi« anstataŭ ripeti pronomon personan.

E.: Li sidiĝis (aŭ: li sidigis sin). (Z.)
Li montriĝis (aŭ: li montris sin).

180. Se ekzistas multenombra subjekto kaj oni volas montri, ke ago iras de unu al alia de tiuj subjektoj, oni uzas vorton »reciproke« aŭ esprimon »unu la alian«. (Kun tiu ĉi lasta oni ordinare ne ripetas personan pronomon.) (Beaufront.)

E.: Ili batas sin reciproke (aŭ: ili batas unu la alian.)

XX. Aparta uzado de kelkaj verboj.

181. »Esti« estas sola helpa verbo. Neniam oni uzas »havi« kun participo predikateca.

E.: Mi estas alveninta. Mi estis manĝinta.

182. Plej ofte (159, 161) oni uzas simplajn tempojn anstataŭ verbo »esti« kun participo aktiva.

E.: Mi venis, vidis, venkis.
Li alvenis de du horoj.

183. Kiam oni havas kelkajn participojn rilatantajn saman subjekton, kaj kiam la helpa verbo estas en sama tempo por ĉiu el ili, tiam oni povas ne ripeti »esti« antaŭ ĉiuj participoj.

E.: Li estis subite alveninta kaj ekkaptinta lian kruron.

184. »Igi, iĝi«, estas ofte uzataj en senco de »farigi, fariĝi«. Kompreneble oni tiam ne trovas post ili predikaton adjektivan en akuzativo (63).

E.: Mi igis lin bona. La ĉielo iĝis luma.

185. »Devi« oni ne devas konfuzi kun ŝuldi. Tiu ĉi lasta esprimas nur, ke oni estas debitoro je iu ĉu mone ĉu dankeme, k. c. »Devi« kontraŭe montras moralan devon, necesecon. Iafoje »devi« egalas »necese estas«.

E.: Mi ŝuldas al vi tri mil frankojn.
Ni ŝuldas tiun verkon al lia genio.
Mi devas vin forlasi, ĉar oni atendas min.
Oni devas ami siajn gepatrojn.
Oni devas (necese estas) zorgi pri sia eksteraĵo, se oni volas sukcesi en la mondo.

Rim. Oni ne uzas »devi« por montri, ke eble oni faros ion, aŭ ke oni jam decidis ion fari. En tia okazo oni uzas »estonton en estanto« (155).

186. »Kuŝi« estas uzata ne nur en senco »esti en lito« aŭ por montri ripozadon, sed ankaŭ por esprimi ĉian ajn malstaran staton.

E.: La krajono kuŝas sur la libro. (Z.)

187. »Lasi« estas uzata ofte de D-ro Zamenhof en Hamleto anstataŭ »igi« (krom ĝia ordinara senco). Tion ĉi oni ĝis nun ne renkontis aliloke.

E.: Mi lasis lin alveni kaj la korpon mi lasis serĉi (Haml. IV. 3) anstataŭ: »mi alvenigis, mi serĉigis«. #

188. »Meti« estas elasta verbo (D-ro Zamenhof. Letero pri deveno de Esperanto.) kion oni uzas por multaj esprimoj.

E.: Mi metis la manon sur la tablon. (Z.)
Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj. (Z.)
Oni metis antaŭ mi manĝilaron. (Z.)
Se oni volus kunmeti plenan registron de liaj bonaj ecoj. (Haml. V. 2.)
Metu vian ĉapelon sur sian lokon. (Haml. V. 2.)
Neniam vi kunmetu viajn manojn en tia formo ... (Haml. I. 1.)
La krimulo jam estos elmetita al la meritita puno. (Esperantisto 47.)
Multaj personoj estis metitaj en malliberejon. (Esperantisto 46.)
Li metis sian atenton sur la belan Raĥelon (id.)
La malnoblulo metis ian reton por ŝia patro (id.)
Mi certe almetos ĉiujn penojn por plenumi vian komision (id.)