WeRead Powered by ReaderPub
Esperanta sintakso / Laŭ verkoj de S-ro D-ro Zamenhof kaj aliaj aŭtoroj cover

Esperanta sintakso / Laŭ verkoj de S-ro D-ro Zamenhof kaj aliaj aŭtoroj

Chapter 62: II. Apartaj konjunkcioj.
Open in WeRead

Explore more books like this:

About This Book

A concise grammar and syntax manual presents descriptive rules for Esperanto drawn from the writings of Zamenhof and other early authors, combining practical examples, definitions, and abbreviations. It defines terms such as word, sentence, and speech, explains sentence construction and case relations, and clarifies prepositional behavior including the tendency to govern the nominative. The text emphasizes clarity and internationality as guiding stylistic principles, recommends deriving rules from actual usage rather than imposing them, and includes prefatory commentary, citations, and exercises to illustrate common pitfalls and support learners and editors.

189. »Sidi«, krom senco »sidi sur seĝo« estas ofte uzata ankaŭ en senco »esti en sia difinita loko«.

E.: La kuiristo sidas en la kuirejo. (Z.)
La urbo sidas sur monteto.
En la kandelingo sidis brulanta kandelo. (Z.)

190. Por esprimi staton (de l' korpo, de l' animo, k. c.), oni plej ofte uzas verbon »esti« kun adjektivo.

E.: Mi estas varma, malvarma, malsata, soifa, sesjara, prava, malprava, k. t. p.—Miaj manoj estas malvarmaj, sed miaj piedoj estas varmaj.

Rim. 1. Kelkaj aŭtoroj uzas verbon devenantan el tiuj adjektivoj. Tiu uzado fariĝis pli ofta en lasta tempo. E.: mi hontas, soifas, malsatas, malsanas.

Rim. 2. Neniam oni diras: »mi havas varmon«, k. c.

IX.

PREPOZICIO.

I. Esploro ĝenerala.

191. Prepozicio esprimas rilaton inter vortoj; plej ofte ĝi montras nerektan aŭ cirkonstancan komplementon de verbo, komplementon de substantivo aŭ adjektivo, k. t. p. ĝi anstataŭas kazojn deklinaciajn.

Prepozicio en Esperanto ordinare havas sian komplementon en nominativo. Oni uzas akuzativon post prepozicio nur se tiu ĉi kazo estas postulata de alia kaŭzo. (Z.) [E.: almovo.] (36. R. 1; 127. R.)

E.: La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro. (Z.)
Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitaĵo. (Z.)
Mi vivas kun li en granda amikeco. (Z.)

192. Prepozicio estas ordinare memstara vorto; tamen kelkaj estas ankaŭ adverboj (210) aŭ konsistas el tuta esprimo.

E.: Kaŭze de la finiĝo de la unua dekjaro... (Z. en L. I. n-ro 18, pĝ. 83.)
Li staris meze de la malamikoj.

193. Prepozicioj estas ofte uzataj kiel prefiksoj aŭ por formi kunmetitajn vortojn. Kiam tio ĉi okazas por verbo, oni tre ofte ripetas antaŭ nerekta komplemento de la verbo la prepozicion, per kiu oni formis tiun verbon.

E.: Tio estis senutila. Mi eliris el la korto.

194. En Esperanto ĉiu prepozicio havas sencon bone difinitan. Se la senco de frazo ne montras klare, kian prepozicion oni devas uzi, tiam oni povas uzi la komunan prepozicion »je«. Sed estas bone uzi la vorton »je« kiel eble pli malofte. (Z.)

E.: Mi ridas je lia naiveco. (Z.)
Je la lasta fojo mi vidas lin ĉe vi. (Z.)

195. Anstataŭ la vorto »je« oni povas ankaŭ uzi akuzativon sen prepozicio. Sed oni ne uzas akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas. (37, 114.) (Z.)

E.: Mi ridas lian naivecon. (Z.)
Mi veturis du tagojn kaj unu nokton. (Z.)
Mi pardonis mian malamikon. (Z.)
Mi pardonis al la malamiko lian kulpon. (Z.)

196. Rilatoj plej ofte esprimataj de prepozicioj povas ordiĝi laŭ jena tabelo:

Loko. (116-121.) Mi loĝas en Parizo. Li estas apud la pordo.

Tempo. (121-131.) Mi venos post tri tagoj.

Celo. (132.) Mi manĝas por vivi.

Kaŭzo. (131-137.) Rabi pro malsato. Morti de febro. Flari per nazo.

Maniero. (137-140.) Paroli pri io. Agi laŭ sia opinio.

Deveno (47, 133), dependo. Mi ricevis leteron el Parizo. Tiu libro estas verkita de mia frato. La birdo deflugis de la arbo.

Posedo (ofte: genitivo). Tio estas la libro de mia frato.

Aparteno, aldono (ofte: dativo). La rozo apartenas al Teodoro. Donu vestojn al la malriĉuloj.

Kunigo. Venu kun mi. Li estas bona, kaj, krom tio, riĉa.

Disigo, forigo. Metu vian manon for de mia kolo. Apartigu pajlon de fojno. Li fariĝis sen mono. Tri rozoj elsaltis el ŝia buŝo.

Proksimigo. Li venis al ni. Kien ili iras? Kontraŭ Polujo. Iru ĝis la rivero.

Kontraŭigo. Voĉdonu por aŭ kontraŭ la propono. Li sukcesis malgraŭ la malhelpoj. Anstataŭ li oni sendis lian fraton. Li estas preskaŭ kuracisto, kvazaŭ reĝo.

II. Lokaj prepozicioj. (116-121.)

Antaŭ, apud, ĉe, ĉirkaŭ, ekster, en, for (de), ĝis, inter, je, kontraŭ, post, preter, sub, super, sur, tra, trans ...

197. Iaj lokaj prepozicioj povas havi sian komplementon en akuzativo, kiam oni volas montri movon al ĝi. (116-121.)

198. »For« (de) estas ofte uzata en senco mala de »apud«, kvankam ĝia ordinara senco estas »disigo«.

E.: Li estas for de tie ĉi (aŭ: forestas de tie ĉi).

199. »Ekster« estas malo de »en«.

E.: Li iris en la domon, sed mi mem restis ekster ĝi.
Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo. (Z.)
Li loĝas ekster la urbo. (Z.)

Rim. 1. Malo de »en« povas esti »el«, nur kiam oni celas movon eniran aŭ eliran.

Rim. 2. En devenaĵoj ofte radiko »intern'« estas uzata kiel malo de »ekster«. E.: La ekstero de tiu ĉi homo estas pli bona ol lia interno. (Z.)—Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne. (Z.)

200. »Inter« diferencas de »en« per tio, ke ĝi montras staton de io rilate al kelkaj aferoj, en kiuj oni ne estas, sed en kies aro oni troviĝas. »En« supozas, ke oni estas en interno de io; »inter« montras, ke oni restas ekster ĉiu objekto konsiderata aparte.

E.: Inter Rusujo kaj Francujo estas Germanujo.

201. »Preter« diferencas de »trans« en tio, ke ĝi montras movon de io, kio pasas antaŭ alia afero. »Trans« signifas, ke io sin trovas sur alia flanko de limo ekzistanta inter du aferoj.

E.: La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj. (Z.)
En tiu ĉi minuto iris preter ni du sinjorinoj. (Mary XI. 29.)
Silente mi iris sur la bulvardo preter la fenestroj de l' domo, kie sin kaŝis nia belulino. (Mary XV. 22.)

Rim. 1. Devenaĵoj: preteriri, preterlasi, preterdoni. Transiri, transdoni, transskribi, k. t. p.

Rim. 2. Malo de »trans« estas eble »ĝis« (latine: cis) kiun oni tiel uzas en senco loka (krom ĝia tempa). E.: Miaj fratoj akompanis la gastojn ĝis ilia domo. (Z.)—Franco diras, ke Parizo sidas ĝis Alpoj kaj Romo trans Alpoj.—Tion ni povos fari ĝis dek tagoj. (127.)

202. »Sur« diferencas de »super« en tio, ke ĝi montras ordinare tuŝadon de objektoj. »Super« montras, ke afero estas sub alia, sed ne devige, ke ili sin tuŝas reciproke; plie »sur« ne ĉiam rilatas altecon.

E.: Li staras supre sur la monto. (Z.)
Mi metis la manon sur la tablo. (Z.)
Sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan rideton. (Z.)
Super la tero sin trovas aero. (Z.)
Super mia kapo preterflugis birdo.
Li ĵetis ŝtonon super la muron, sed li ne havis sufiĉe da forto kaj la ŝtono falis sur la muron.

Rim. 1. Devenaĵoj: Suriri, suresti, surmeti, surpremi, k. t. p. Superi, supera, supereco, malsupera, malsuperi, malsupereco.

Rim. 2. Adverbe oni uzas pli volonte »supre« ol »sure«. E.: Li staras supre sur la monto. (Z.) »Supre« montras tamen ideon apartan de alteco. (Komparu kun: venu kune kun via amiko. (Z.)

Rim. 3. Malo de »sur« kaj »super« estas »sub«. Oni ne faras en multenombro saman distingon, kian en ununombro. Tamen oni povas diri laŭvole »malsuper«, kvankam D-ro Zamenhof uzas malofte prefikson »mal« por prepozicioj.

Rim. 4. Malo de »supre« estas »malsupre«, kiun oni uzas ofte anstataŭ »sube«. E.: Li rigardas malsupren sur la kampon. (Z.) Li rapide malsupreniris.

III. Tempaj prepozicioj. (121-131.)

Ankoraŭ, antaŭ, apenaŭ, ĉe, ĉirkaŭ, de, dum, en, ĝis, je, post, k. c.

203. Pro komuna uzado de »antaŭ, post« en senco tempa kaj loka, oni devas atenti ke oni konstruu sian frazon tiamaniere, ke ne ekzistu malklaraĵo.

E.: La gefianĉoj renkontiĝis antaŭ la gepatroj (je ĉeesto de ...)
La gefianĉoj renkontiĝis antaŭ ol la gepatroj (aŭ: antaŭ kiam).

IV. Aliaj prepozicioj.

204. »Krom« montras ideon aldonan. Iafoje tiu ideo povas kompreniĝi, kiel apartigo, disigo, sed en tia okazo pli bone estas uzi »escepte« aŭ »ekster« por eviti ĉiun konfuzaĵon.

E.: La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj kiujn oni povis trovi. (Z.)
Ekster tiuj leĝoj ne ekzistas aliajkrom tiuj leĝoj« estas direbla laŭ uzado sed videble malpli klara).
Ni devas rimarki, ke ekster la diversaj verkoj, skribitaj en la lingvo Esperanto mem, kaj ekster diversaj pli grandaj lernolibroj de tiu ĉi lingvo, ekzistas ankaŭ poŝaj lernolibroj. (Esperantisto, 37.)

205. »Laŭ« montras: a) rilaton de konformeco je ia afero; b) devenon; c) ilon, manieron.

E.: Tiu vazo estas farita laŭ modelo el nia muzeo.
Laŭ mia opinio ...
La pli juna filino estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco. (Z.)

206. »Da« post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro. (Z.) Oni ĉiam metas ĝian komplementon en nominativon. (46.)

E.: En la ĉambro sidis nur kelke da homoj. (Z.)
Sur la arbo sin trovis multo da birdoj. (Z.)
Mi aĉetis dekon da ovoj. (Z.)
Ni trovis sufiĉe da helpantoj.

Rim. En »Esperantisto« (N-ro 42, pĝ. 96) D-ro Zamenhof diris: »Estas diferenco inter »multaj homoj« kaj »multe da homoj«: »multaj homoj« = diversaj homoj (ĉiu aparte), »multe da homoj« = granda nombro da homoj (kune).« Tiu diferenco ne estas atentita de plej multo el aŭtoroj, ĉar plej ofte oni uzas »multe da« anstataŭ »multaj« nur por eviti serion da multenombraj akuzativoj. (239.)

207. »Po« estas disdona prepozicio, kiun oni uzas ordinare nur antaŭ nombra nomo. Tiu prepozicio montras, ke ĉiu persono aŭ ĉiu objekto havas saman nombron da aferoj. Oni ĉiam uzas nominativon post ĝi. (139, R. 2.)

E.: Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dekdu pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.

X.

ADVERBO.

208. Adverbo valoras prepozicion akompanatan de komplemento. E.: paroli saĝe = paroli kun saĝeco.

En Esperanto oni uzas tre ofte adverbojn, ĉar oni povas ĉiam ricevi adverbon de ia ajn radiko per aldono de finiĝo e.

209. Laŭ supra difino adverbo diferencas de prepozicio en tio, ke ĝi ne havas ordinare post si komplementon substantivan aŭ pronoman. Se do oni deziras uzi prepozicion sen aldono de komplemento, oni devas igi ĝin adverbo per aldono de finiĝo e.

E.: Mi staras apud li. Li staras apude.

Rim. Adverboj devenaj estas ofte uzataj prepozicie (kun komplemento substantiva). Tiel S-ro Kofman diras en antaŭparolo de »Kain«: Konforme malnovajn titolojn; rilate vortojn; escepte lian biografion, k. t. p. Kial en tiaj esprimoj oni uzas akuzativon post adverbo? S-ro de Beaufront diras: »adverboj uzataj prepozicie, kiel koncerne, tuŝante, ne ofendante, supozinte, rilate al, proksime, dank' al, meze de, dekstre de, supre de, funde de, flanke de, k. c. regas nominativon aŭ akuzativon, laŭ tio, ke vorto, de kiu ili devenas, regas mem nominativon aŭ akuzativon. La ok lastaj regas nominativon kiel montras la prepozicio, kiu sekvas ilin. Aliaj regas akuzativon, ĉar ili devenas de transitivaj verboj koncerni, tuŝi, supozi, ofendi, escepti. Tiuj adverboj-prepozicioj havas do kiel rektan komplementon la nomon aŭ pronomon, kiu sekvas ilin.«

Facile estas vidi unue, ke formoj gerundivaj esceptinte, supozinte, k. a. estas veraj apartaj formoj de verbo, kaj havas de adverboj nur ŝajnon (174). Sed por formoj escepte, rilate, koncerne, kompare, k. a. oni tute ne komprenas, kial oni uzas post ili akuzativon. Eble oni povas diri, ke oni tiel anstataŭas per akuzativo sola nominativon kun prepozicio (37, 114). Tiel oni diras: »rilate al tio, rilate tion; konforme kun tio, konforme tion« (rekta komplemento de »konforme« estas ja malfacile komprenebla), k. t. p. Tiu klarigo ŝajnas malplej malbona. Oni povas ankaŭ demandi, kial oni simple ne donas al adverboj uzataj prepozicie ecojn de prepozicioj, t. e. ne uzas rekte nominativon post ili. Tiel oni legas en »Esperantisto« (n-ro 46, pĝ. 154): »Mi preskaŭ intencis resti sub regna gardo daŭre la nokto.«

210. Vortoj finataj de »aŭ« estas samtempe adverboj kaj prepozicioj, kaj tial uzataj indiferente en ambaŭ okazoj. Tamen »kontraŭ, malgraŭ, kvazaŭ, anstataŭ, ĉirkaŭ« estas pli ofte uzataj prepozicie.

E.: Mi havas almenaŭ dek mil frankojn.
Mi havas dek mil frankojn almenaŭ.
Mi havas ĉirkaŭ mil frankoj (aŭ: frankojn).
Mi havas mil frankojn ĉirkaŭ (aŭ: ĉirkaŭe).

Por tempaj, lokaj, manieraj adverboj, vidu en »Cirkonstancaj komplementoj de verbo«.

XI.

KONJUNKCIO.

I. Esploro ĝenerala.

211. Propozicio (3, 141) estas ĉefa, kiam ĝi estas simpla eldiro sufiĉanta per si mem (e.: Petro kuras); aŭ dependa, kiam ĝi ne estas dirata por si mem, sed por plenigi alian propozicion. (E.: Petro kuras, por varmiĝi.)

212. Unu ĉefa propozicio povas havi kelkajn propoziciojn dependajn. (E.: ĉar malamikoj proksimiĝis, oni detruis la ponton, por malhelpi ilian transiron. Al unu helpa propozicio povas rilati ankaŭ dua subhelpa. (E.: oni devas labori dum juneco, por, kiam alvenos maljuneco, honeste ripozadi.

213. Unu ĉefa propozicio, akompanata de sia (aŭ de siaj) dependa propozicio, formas kunmetitan propozicion, kiu enhavas plenan penson, je kiu parolado povas halti.

214. Dependaj propozicioj estas ligataj kun ĉefa: aŭ per konjunkcio, (e.: tion mi scias, ĉar tie mi estis); aŭ per pronomo rilata, (e.: ĉiuj, kiuj tie estis, konas tion); aŭ per demanda vorto, (e.: mi demandas, kie vi sciiĝis tion?ĉu vi venos baldaŭ, aŭ ĉu vi ne venos, respondu!)

215. Kelkaj propozicioj povas, ne estante unuigataj kiel ĉefa kaj dependa, interligiĝi per konjunkcioj, eĉ iafoje sen konjunkcio per simpla aldono. E.: Via projekto plaĉas al mi, kaj mia patro ĝin aprobas.Via projekto plaĉas al mi, sed mia patro ĝin malaprobas.Mi komprenas nek kial vi tiel aprobas tiun projekton, nek kial via patro tiel malaprobas ĝin.

216. Konjunkcio estas nomata diversmaniere, laŭ rilato, kiun ĝi metas inter ĉefa kaj dependa propozicio. Tiel oni distingas: konjunkciojn klarigajn (ke ...), disigajn (aŭ ...), kunigajn (kaj ...), kontraŭigajn (sed, kvankam ...), k. t. p.

217. Konjunkcio povas konsisti el tuta esprimo, e.: por ke, tiamaniere ke, ĉu ... aŭ, k. t. p.

218. Konjunkcio Esperanta ne postulas post si difinitan modon verban. (141.) La modo uzota estas ĉiam montrata nur de ideo esprimota: ion certan oni esprimas per indikativo; kondiĉon duban per kondicionalo; ordonon, deziron, volon, k. t. p. per imperativo (vidu tiujn modojn en »verbo«). Tial oni renkontas plej diversajn modojn por sama konjunkcio.

E.: Li staris, kvazaŭ li vidus teruraĵon.
... Kaj kvazaŭ malaperis subite la historio kaj la tradicioj. (Haml. IV. 5.)
... Li kvazaŭ mem alkreskis al la selo. (Haml. IV. 7.)
... Mi timas, ke vi faras kun mi ŝercojn. (Haml. V. 2.)

Rim. 1. Sekvas de tio ĉi, ke »Subjunktivo« ne ekzistas en Esperanto. Tiu modo estas ja difinita: »modo regata de konjunkcioj«. Kelkaj aŭtoroj nomas »subjunktivo« formon imperativan akompanatan de »ke« (e.: ke mi amu); sed tie ĉi oni havas simplan imperativon en dependa propozicio, kies ĉefa ne estas esprimita. (E.: mi volas, deziras, ... ke mi amu.) Se oni ne konsentas tion ĉi, tiam tia formo »ke mi amu« estas nur nacia apartaĵo, kiun oni neniel bezonas en lingvo internacia, ĉar simpla imperativo »mi amu« esprimas tiel bone saman penson.

Rim. 2. Kompreneble ĉar iaj konjunkcioj estas pli ofte uzataj por esprimi certan ideon, tial oni renkontas ilin pli ofte kun certa modo. Tiel ekzemple kun »por ke« oni renkontas tre ofte imperativon. (Mi kuras, por ke mi varmiĝu.) Sed se oni ne volas montri fortan celon aŭ volon (163), oni povas uzi ankaŭ alian modon. E.: Kiu povis pensi antaŭ du jaroj, ke tiu malfeliĉulo, tiel forte laboras, nur por ke li ruiniĝos!

Rim. 3. Post konjunkcio oni uzas infinitivon, nur kiam tiu ĉi estas mem subjekto de dependa prepozicio (ĝenerala infinitivo. 167), sed neniam kiam ĝi estas komplemento. E.: Mi diras, ke riĉiĝi estas agrable.—Sed oni ne diras »ni agas, por ke fariĝi riĉaj« aŭ »tiamaniere, ke fariĝi riĉaj«; oni devas en tia okazo uzi personan modon (por ke ni fariĝu riĉaj) aŭ se oni volas uzi infinitivon, forigi la konjunkcion: »ni agas, por fariĝi riĉaj.«

II. Apartaj konjunkcioj.

219. »Kaj« (kuniga konjunkcio) unuigas du propoziciojn, du subjektojn, du komplementojn, k. t. p. Oni povas ĝin forigi kaj anstataŭi per komo en rapidaj rakontoj, kiam tio ĉi ne difektas klarecon.

E.: Tie staris viroj, virinoj, infanoj.

220. Reciproke oni povas ripetadi »kaj« por pli forte insisti.

E.: Mi vidis kaj lin, kaj lian fraton.

221. »Aŭ« (disiga konjunkcio) montras diferencon inter du propozicioj aŭ aferoj.

E.: Li ploras aŭ ridas: oni ne bone scias.

222. Ripetante disigan konjunkcion, oni ricevas pli fortan apartigon. (E.: aŭ ... aŭ; ĉu ... ĉu; ĉu ... aŭ). Oni ĝis nun ne faris klaran distingon inter »aŭ ... aŭ« kaj »ĉu ... ĉu«.

E.: Aŭ vi forlasis la postenon, aŭ vi ne forlasis ĝin, sed tiam malzorgis averti. En ambaŭ okazoj, ĉu vi forlasis, ĉu vi malzorgis, vi estas kulpa.

223. »Ke« estas nur konjunkcio; ĝi montras, ke sekvanta propozicio klarigas la unuan, k. t. p. Oni ofte uzas ĝin (kun persona modo) anstataŭ infinitivo. (170.)

224. »Se« (kondiĉa konjunkcio) esprimas, ke ia afero estas farata nur se alia ekzistas, k. c. Neniam ĝi montras demandon. (98, 165.)

225. Komparaj esprimoj estas »tiel ... kiel; pli ... ol; laŭ; kiel ekzemple; kvazaŭ«, k. t. p. (66, 96. R. 1.) Por montri sekvon, rezultaton komparan, oni uzas »ju pli ... des pli«.

E.: Ju pli bona, des pli amata vi estos.
Ju pli ni laboros, des pli ni havos rajton ripozadi.

Rim. 1. Prefere oni alproksimigas vorton, sur kiun falas ideo. Tiel »ju pli bona« estas preferinde ol »ju pli vi estos bona«.

Rim. 2. Ofte unua termino ne estas esprimata. E.: Mi devas averti vin, ke li eble ne estos hejme.Des pli bone! Mi tute ne deziras lin vidi.

Rim. 3. »Ju malpli« oni uzas por montri disigan rezultaton.

226. Gradigo estas montrata de »ne nur, ne sole ... sed, sed ankaŭ, sed plie«.

E.: Ne nur li ŝtelis, sed li mortigis ankaŭ!
Nia gazeto servas ne sole al la vastigado de nia lingvo, sed ankaŭ al interparolado en nia lingvo. (Z. Esperantisto n-ro 37, 3.)

Rim. Se gradigo estas nea, oni enkondukas nean vorton, ekzemple »ne«. E.: Ne nur mi ne incitiĝas kontraŭ vi, sed eĉ mi ne malaprobas vian konduton.

227. Forlaso, forkonsento, kontraŭigo estas montrataj de »kvankam«. Oni ofte uzas »tamen« en la dua frazo, se la konsenta propozicio estas la unua.

E.: Kvankam li estas riĉa, tamen li ne estas feliĉa.
Kvankam mi konsentas vian opinion, tamen mi ne povas akordiĝi kun vi.
S-ro Lott diras, ke lia »Lingue« kvankam havas eble difektojn, tamen jam en sia nuna formo estas komprenebla. (Dombrovski, Esperantisto 40, 54.)

Rim. Iafoje oni uzas »kvankam« en senco de »eĉ«: Sinjorino Anneto nur kun granda malfacileco povis kompreni kvankam malmulte tiun ĉi mirindan produktaĵon de la genia aŭtoro. (Rak. de Devjatnin, Esperantisto, 38, 29.)

228. »Jen ... jen« montras kontraŭigon tempan aŭ manieran.

E.: Jen li kuras forte, jen li haltas.

III. Jeso kaj neo.

229. Por jese respondi demandon oni uzas »jes«. Oni povas aldoni »ja, certe, tamen«, k. t. p. aŭ ripeti la verbon demandan, por pli forte insisti, rebati, k. c.

E.: Ĉu vi faris tion?—Jes! Jes, mi faris!
Ĉu vi ne faris tion?—Jes, mi faris! Jes, ja! Certe mi faris! Sed ja, mi faris!

230. Kiel oni vidas, oni simple eldiras verbon en respondo, ne esprimante la komplementon.

E.: Ĉu vi deziras kafon? Jes! Mi deziras! aŭ: ne! mi jam havas.

231. Por nei simple en frazo aŭ respondo oni uzas »ne«.

E.: Ĉu vi faris tion? Ne!
Mi ne povis manĝi pro dentsufero.

232. Oni uzas neon nur kiam senco de frazo estas vere nea.

E.: Mi timas, ke mia frato venos. (Mi esperas, ke li ne venos.)
Mi timas, ke mia frato ne venos. (Mi deziras, ke li venu.)
Li parolas ankaŭ pli bone ol li skribasol li ne« estus nekompreneble).
Kiel ofte mi tremis!mi ne tremis« havus tute alian sencon).

233. Oni ordinare lasas »ne« antaŭ la verbo, kiun ĝi difinas.

E.: Mi esperas, ke li ne venos. (Mi deziras, ke li ne venu.)

Rim. Se oni dirus: »mi ne esperas, ke li venos«, tio ĉi signifus: »mi deziras, ke li venu, tamen ne kuraĝas esperi, ke li venos, ĉar kredeble li ne povos veni.«

234. Kiam ekzistas jam en frazo vorto nea per si mem, tiam ordinare oni ne uzas duan neon, ĉar tiel oni povus ricevi jesan sencon. Tio ĉi okazas plej ofte kun »neniu, nenia, neniam, nenio«, k. t. p., »sen«, (kaj devenaĵoj de »sen«), »nek«, k. c.

E.: Neniu konfesos, ke ... (neniu ne konfesos = ĉiu konfesos).
Sen helpo de iu, sen ia dubo.
Nenia homo estas pli bona ol li.
Mi renkontis nek lin, nek lian fraton. (Z.)

Rim. 1. Tamen oni trovas iafoje duoblan neon en senco de pli forta neo. E.: ... metu viajn manojn denove sur la glavon kaj ripetu, ke vi neniam al neniu diros pri la apero de la nokto. (Haml. I. 5.)

Rim. 2. Iafoje kun »nek« oni uzas duoblan neon, kiam la dua neo ripetas la unuan en aparta frazero, kaj estas nur disvolvo de la ĝenerala unua neo. E.: Mi ne scias francan lingvon, nek anglan, nek turkan.Nenio estas al mi pli kara nek dolĉa ol vi.Mi ne renkontis lin nek lian fraton. (Z.)

Rim. 3. Kompreneble, kiam du neoj rilatas du malsamajn verbojn (esprimitajn aŭ ne esprimitajn), tio ĉi ne estas duobla neo. E.: Mi ne povis ne skribi.Ne nur ne malamiko, sed kunbatalanto li estis.

ALDONO.

I. Ordigo de vortoj.

235. Frazon oni aranĝas laŭvole en Esperanto, pro nekonfuzebleco inter subjekto kaj komplemento.

236. Oni aranĝas propoziciojn kaj vortojn tiamaniere, ke ideo estu plej klare esprimita kaj belsoneco plej granda.

237. Sur la unuan lokon oni metas plej gravan vorton aŭ prepozicion. Iafoje sur la lastan, se tie atento estas pli facile altirebla. (91. R.)

E.: Lin mi renkontis, ne ŝin.
Unu aferon ni scias, ke ni konas nenion.

238. Laŭ eblo oni alproksimigas vortojn rilatantajn unu al la alia. (E. adverbo estas apud verbo, prepozicio apud komplemento, rilata pronomo apud rilatanto, k. t. p.)

E.: Li tre amas kuradi.
Per letero, kiun mi konservis, li sciigis al mi kaj al mia frato, ke li ŝuldas ankoraŭ mil frankojn.

Rim. Sekvo de tiu ĉi regulo malhelpas ofte skribi neklarajn frazojn. Se ne tro malbona estus frazo »li sciigis al mi kaj al mia frato per letero, kiun mi konservis, ke ...« kontraŭe oni tuj vidas, ke en jenaj frazoj senco estus tre duba: »Salomono, filo de Davido, kiu konstruigis Templon, ricevis viziton de reĝino.«—»Li amas multe kuradi.« Oni do devas skribi: »Filo de Davido, Salomono, kiu konstruigis ...« kaj: »li multe amas kuradi« aŭ: »li amas kuradi multe«.

239. Ripetadon de multenombraj akuzativoj oni laŭ eblo evitas; aŭ almenaŭ oni klopodas por meti ilin antaŭ vorton, kiu komencas per vokalo. Por eviti akuzativon, oni povas uzi esprimojn »kelke da«, »multe da« anstataŭ »kelkaj«, »multaj«, aŭ prepozicion »al«, k. t. p. (206. R.)

E.: Mi havas multe da hundoj, bovoj, ĉevaloj.
Mi renkontis ilin akompanantajn iliajn amikinojn (aŭ: kiuj akompanas iliajn amikinojn).

II. Interpunkcio.

240. D-ro Zamenhof uzas komon inter ĉiu propozicio, t. e. antaŭ ĉiu vorto demanda aŭ rilata, inter du terminoj de komparo, k. t. p. Antaŭ »kaj« oni plej ofte metas komon, nur se la senco estas nete haltigita. Jen estas tio, kion skribis D-ro Zamenhof pri tiu punkto en »Esperantisto« (44, 127):

»La reguloj pri la uzado de la interpunkcioj estas en nia lingvo pli-malpli tiaj samaj, kiel en ĉiuj aliaj lingvoj; sekve ĉiu povas uzadi en Esperanto la interpunkciojn tiel, kiel li uzas ilin en sia nacia lingvo. Estas vere, ke en diversaj detaloj la uzado de la interpunkcioj estas malegala en diversaj lingvoj; sed ĉar la objekto ne estas tre grava, tial ni pensas, ke ne venis ankoraŭ la tempo por difini en nia lingvo severajn regulojn por tiuj ĉi detaloj. En tiuj ĉi dubaj detaloj ĉiu povas uzi en Esperanto la interpunkciojn tiel, kiel li uzas ilin en sia nacia lingvo, kaj nur la uzo iom post iom ellaboros por tiuj ĉi negravaj detaloj difinitajn regulojn.«