WeRead Powered by ReaderPub
Facts in Jingles cover

Facts in Jingles

Chapter 175: SIMPLE SIMON
Open in WeRead

Explore more books like this:

About This Book

A lively anthology of short rhymes and mnemonic jingles composed by a child, presenting playful verse, humorous sketches, and fact-based jingles that make simple information easier to remember. An introduction describes a pedagogical approach emphasizing early typing and freedom of expression, and many pieces were composed spontaneously to record everyday observations, school facts, music names, holidays, animals, and household scenes. The verses blend childlike perspective, rhythm, and practical memory aids, aiming to amuse young readers while giving parents and teachers examples of how rhyme can reinforce learning.

A BIRTHDAY WISH

"Long years, full seven score and ten,"
The gods have said, "we give to men!"
Though since Methuselah was here
No one has reached this age, I fear.
On this, your birthday, I invoke
The wondrous little fairy folk
And ask them that they give to you
A chance to live man's whole life through.
One hundred fifty years or more
Be kept for you in Long-Life-Shop.

THE MILLER ON THE DEE

Sur la DE-O rivereto,
Pitoreska en dometo,
Loĝis bona muelisto
Kiu estas fabrikisto
De feliĉa vera ĝojo
En la grandanima koro.
Ĉiutage li kantadis,
Ke por ĉiam li rabados
Bedaŭregojn de kun-homoj
Kaj metos ĝojon en la domoj.

BAA! BAA! BLACK SHEEP

Bleku, bleku, nigra ŝafo!
Ĉu lanon havas vi?
Jes Sinjoro, jes Sinjor', mi havas sakojn tri.
Por la bona mastro kaj la mastrineto
Ankaŭ por la knab' kiu loĝas en vojeto.

THE OLD WOMAN, MOTHER GOOSE

La maljuna virino,
Patrino Anserino,
Loĝis en domego
En granda arbarego.
Tie je pordego
Estas la strigego,
Gardostarantino
De la Anserino.
La maljuna virino,
Patrino Anserino,
Ofte tre deziris
Vojaĝi, kaj ekiris
For de la domego;
Sur bona anserego
Rajdis ŝi trans la ĉielojn
Vidis ĉiujn brilajn stelojn.

SIX LITTLE MICE SAT DOWN TO SPIN

Por ŝpini sidis ses musetoj
Sur siaj belaj ses seĝetoj;
Malbona venis katinego
Terure ruĝa ĉe buŝego:
Diris ŝi, "Permesu min
Ke mi nun' vizitu vin!"
Musetoj kriis—"Savu nin!
Ho, ni ne deziras vin!"

THREE WISE MEN OF GOTHAM

En Gotham' estas tri saĝuloj,
Kiuj estis ja kunuloj;
Unufoje en pelvego
Iris ili sur marego.
Jen fino de la tri kunuloj,
Kiuj estis saĝeguloj.

BO-PEEP

Dolĉa Bo-Peepo estis knabineto
Kiu kun lerta kaj sprita hundeto
Ĉiam gardadis pri belaj ŝafetoj,
Kiujn ŝi nomis siaj amatoj.
Sed unufoje perdinte la vojon
Ili ekrompis de Bo-Peep' la koron.

THE LITTLE MAN WITH THE LITTLE GUN

Foje estis juna homo,
Kiu logis en la domo;
Kiu havis pafileton
Kaj rondan plumban kugleton.
Li ekiris rivereton,
Tie vidis anaseton;
Ĝin li pafis je l' kapeto,
Donis ĝin al Joaneto,
Ordonante, "Rostu vi
L' anaseton nun por mi."

PRETTY MAID, WHERE ARE YOU GOING?

"Ho bela knabino, mi multe deziras
Lerni de vi kien vi iras."
"Por melki" respondis la juna fraŭlino,
La bela kaj dolĉa kaj lerta knabino.
La Sinjoro diris—"Ho, donos al mi
Tre grandan plezuron iri kun vi!"
Tiam ŝi diris, "Ho jes, se vi volas,
Permeson al vi kuniri mi donas."
"Ĉu grandan riĉaĵon posedas do vi?"
De tiu knabino demandis nun li.
"Jen estas la sola riĉaĵo la mia,
Nur la vizaĝo," respond' estis sia.
"Do nepre mi ne edziĝos kun vi."
La mono-serĉisto diris al ŝi.
"Ho ne, certe ne," respondis ŝi,
"Ĉar tion neniam mi petis de vi."

A FROG WHO WOULD A-WOOING GO

Unufoje estis rano,
Kiu estis la infano
De tre bona Patrineto
Kiu loĝis en marĉeto.
Patrineto al li diris—;
"Ranideto, mi deziras,
Ke ne estu vi amanto
De Fraŭlino Musobanto.
Ŝi ne havas bonon sangon
Ĉar ŝi manĝas buterpanon,
Kaj ne ŝatas bonajn vermojn,
Muŝojn, cimojn kaj la herbojn.
"Kaj se vi kun ŝi edziĝos
Tre malĝoja vi fariĝos."

GOOSEY, GOOSEY GANDER

Anserino, anserego,
Unufoje en ĉambrego
Estis viro, kaj al li
"Preĝu, preĝu" diris mi.
Sed li ne obeis min
Kaj mi tuj elĵetis lin.

LITTLE MISS MUFFET

Fraŭlineto Muffet sidis
Sur herbaĵo, kaj ekridis,
Dum ŝi manĝis el pelveto
Multe da la kazeaĵo
Kun selakto kaj fruktaĵo.
Sed ŝi sentis teruregon
Ekvidinte aranegon
Kaj rapide kuris ŝi
Tiam for de tie ĉi.

KITTY, WHERE HAVE YOU BEEN?

Katino, katino, kien vi iris?
Sciigon pri tio mi certe deziras.
"Mi iris Londonon
(Ĉar mi havis monon)
Kaj vidis feinon,
La bonan reĝinon."
"Kaj tie, katino, kion vi faris,
Dum apud la trono fiere vi staris?"
"Mi havis plezuron timigi museton,
Kiu forkuris sub la seĝeton."

ROCK-A-BYE, BABY

Ho dormu nun, dormu, infano mia,
En la supro de alta arbo via;
Kiam blovos dolca vento suda,
Tiam lulos via lulilo kruda;
Kiam blovos norda ventego terura,
Tiam falos vi de l' arb-lito velura.

JACK SPRATT

"Sole la grason donu al mi,"
Jako Spratt petegis al ni,
"Ĉar mia edzino ne kuiros ĝin,
Kvankam humile mi petas ŝin."

SIMPLE SIMON

Malsaĝa Simono iris foiron,
Kaj je la foiro renkontis la viron,
Kiu al knaboj vendis pasteĉojn
Ankaŭ aliajn bonajn aĉetojn.
Malsaĝa Simono ne havis "Bon-senson"
Ankaŭ ne havis unu "Bon-pencon"
Sed al la viro tre brave li diris,
"Bonvolu, pasteĉon mi multe deziras."
La viro respondis ĝentile al li.
"Unue, vi montru la pencon al mi."

MOTHER HUBBARD

Maljuna Patrino Hubbard', laŭ bona singardo,
Enmetis en ŝrankon pecon da lardo,
Por doni al sia tre bona hundido,
Kaj ankaŭ al sia tre bela katido.
Sed tre malfeliĉe por tiuj dorlotitoj
Estis en ŝranko musoj ne timigitaj;
Kaj ĉar la ŝrank-pordo ne havis fortecon,
La malbonaj musoj formanĝis la lardpecon.

LITTLE BOY BLUE

Ho veku, ho veku, Bluvesta Knabeto,
Ho venu, ho venu kun via korneto:
En nia herbejo jen estas bovinoj,
Kaj en la grenejo estas ŝafinoj.
Veku, ho veku, dormema knabeto,
Kaj blovu tre laŭte per via korneto.

MULTIPLICATION IS VEXATION

Malbona estas MULTOBLIGADO,
Ĝi estas ĉagrenigo;
Simile malbona
Estas DIVIDADO
Kaj PRAKTIKO faras min
Frenezul' sen sentoj kvin.

PETER PUMPKIN EATER

Petro, Petro, Manĝanto de kukurbo,
Edzinon havis, sed en sia urbo
Por edzino ne havis domon,
Nek la buterpanon, nek eĉ pomon.
Tiam de la bela Esperanto
Petro ekfarigis ameganto;
Tiam Kukurb-Petro havis domon,
Ankaŭ buterpanon, kaj eĉ pomon.

DOCTOR FOSTER

Sinjorino Cikonio
Kiu loĝis en tilio
Unufoje tre deziris
Ke iu kium ŝi admiris
(La senhara Doktor' Foster')
Venu helpi ŝin ĉe Gloucester.
Porti sakon da infanoj,
Por du bonaj samurbanoj;
Sed malĝoje, Doktor' Foster'
Ne povis veni eĉ al Gloucester'
Ĉar la koto plutis lin,
Kiel diris saĝa virin'.

JACK BE NIMBLE

Estu lerta, Jako mia,
Kaj agema, knabo mia,
Kandelingon ho transsaltu,
Nun do! Nun do! Ne, ne haltu!

SING JOYFULLY ON YOUR WAY

Skuiru ĝojege malglatajn vojegojn,
Transsaltu ĝojege la altajn montegojn,
Ĉar estas neniam lacega la koro
En kiu ekzistas multe da ĝojo.
La gajkoraj viroj estas karuloj,
Sed malĝojaj viroj estas teduloj.

PUSSEY IN THE WELL

"DINGA-dongo-duto!"
Katido en la puto!
Kiu enmetis ŝin?
Malgrando Tomaso Green.
Kiu eltiris ŝin?
Bonvole sciigu nin.
Tomaso "Trout" estis li;
"Bona knabo" diris ni.

PEAS PUDDING HOT

Pizpudingo varma,
Aŭ malvarma ĝi,
Aŭ eĉ de naŭ tagoj
En poto tiu ĉi.
Kelkaj varma ŝatas ĝin,
Malvarma kelkaj volas ĝin;
"En la poto," iuj diras
Ke ĝin ili ja deziras.

TOM THE PIPER'S SON

Tomaso la filo de Kantosakisto,
Ho certe le estis tre granda rabisto.
Ĉar li unufoje la porkon deziris
Li ŝtelis la porkon kaj tiam foriris.
La malĝoja pork' tuj estis manĝata
Kaj tiam Tomaso li estis batata,
De lia kolera sed tre bona patro.
Kaj tiam ekkriis Tomas' laŭ la strato.

LITTLE MARY WITH HER CANARY

Tiu ĉi kanarieto
Apartenas al Manjeto;
Bona kiel eĉ knabeto,
Kun la nomo "Birdeto,"
Kaj li kantas dolĉan kanton
Ĉar li havas bonan sanon.
Tial juna bela Manjo
Amon havas por "Birdeto."

MARY, QUITE CONTRARY

Via ĝardeno, kiel kreskas ĝi?
Kontraŭema Mario, diru al ni!
Kun arĝentaj sonoriloj,
Kaj kun konkoj por bariloj
Kaj la kokeloj de belaj konketoj.
En rekta linio, ankaŭ fraŭlinoj
Tiel belegaj kiel feinoj.

BUTCHER, BAKER, CANDLE-STICK MAKER

"RUBO-dubo-dubo!"
Viroj tri en kuvo.
Mi petas nun' de vi
Nomojn de la tri.
Jen estas la buĉisto,
Kune kun la panbakisto,
Ankaŭ tiu kandelisto
Kiu estas ja rabisto.
Emfaze diru al la tri,
"Iru, iru for de ni!"

RAIN, RAIN, GO AWAY

Pluvo, foriru de tie ĉi,
Krias Johaneto nun de vi:
Je Aprila tago, tiam al ni
Venu, bona pluvo, tien ĉi.

SING A SONG OF SIXPENCE

Kantu kanton de sespenco
Kaj pri peco de sensenco;
De sekalo en saketoj,
Kaj bakado de merletoj;
En la reĝaj pudingetoj
Ili kantas ĉe festetoj.

THE OLD WOMAN IN A SHOE

Jam de longe loĝis en ŝuego
Tre maljuna grasa virinego,
Kiu havis multajn infanetojn
Dek knabinojn kaj knabetojn.
Certe la geinfanetoj
Estas ofte turmentetoj.
Ĉiunokte al la geinfana grupo
Estis donata la senpana supo;
Tiam forte batis ŝi la infanetojn
Ĝis kuris ili en siajn litetojn.

THE LITTLE BOY AND THE LITTLE SPARROW

Unufoje pasereto
Sidis bele sur branĉeto:
Venis tre malbona knabo,
Kun pafarko kaj la sago,
Dins li—"Vin pafos mi;
Pasteĉ' nun fariĝos vi!
Pasereto, tie ĉi."
"Per knabeto mortos mi,
Se mi restus sur la branĉo
Apud tre malbona knabo."
Tial for de la branĉeto
Li forflugis de knabeto.

SNAIL, SNAIL, COME OUT OF YOUR HOLE

Limako, ho limako mia,
Elvenu do el truo via!
Se vi ne obeis min
Tiam mi ja batos vin.

PATTI CAKE

Ho Sinjoro Panbakisto, mi petegas vin,
Faru bonan kuketon nun por mi!
Frapetu kaj piku, kaj marku ĝin per I,
Kaj enmetu ĝin en fornon por Petro kaj mi.

THREE BLIND MICE

Tri blindaj musoj!
Tri blindaj musoj!
Per dek-du kruroj,
Per dek-du kruroj,
Kuris post virino
Kiu estis edzino
De la bona farmmastro
Aprobita de l' pastro.
Tiam ŝia filo
Per granda tranĉilo
Mallongigis la vostojn
Kaj ricevis ties kostojn.

OLD KING COLE

Maljuna Reĝo-KOL,
De Reĝlando Ĝojo,
Animon gajan ja posedas,
Almenaŭ tiel ni mem kredas.
Pipo kaj pelvo da vin'
Ĉiam multe plaĉas lin,
Ankaŭ la belaj sonoj
De la tri violonoj—
Tui, diddel, diddel, di!
Dins la violonoj tri.

MY SON JOHN

Didel, pudingeto
Iris en liton, ŝtrumpojn portante,
Sur la piedoj unu ŝuon havante,
Didel, pudingeto, mia filo Johan'.

DICKORY DOCK

Dikeri, dikeri
Supren flugis la porketo.
Tiam vir' en aerŝipo
Flugis post la pork' kun vipo;
Kaptis voston de porkido,
Jen por ni tre gaja rido!

BARBER, BARBER, SHAVE A PIG

Ho, barbiro, razu vi,
Tiun porkon nun por mi,
Ĉar tre multe mi deziras
Antaŭ ol la pork' foriras,
Havi nigrajn harojn liajn,
Dankojn vi ricevos miajn:
Kaj pinĉprenon donos mi
De la flartabak' al vi;
Perukon por la senharulo
Faru vi, ho bonegulo.

JACK AND JILL

Grimpante sur monteton Jako kaj Jilo,
Portante la akvon en akvoĉerpilo;
Havis renverson Jakoto kaj Jilo,
Kune kun la akvo en akvoĉerpilo;
Kaj tre granda ŝtono rompis la verton
De juna, Jako, kiu timis tiun sperton.

OLD MOTHER GOOSE

Sinjorino Anserino,
Ho vi estas papagino!
Ĉu la plumojn havas vi,
Por donaci nun al mi?
Jes mi havas, knabineto,
Plumojn por flugilplumeto,
Kaj por via fratineto
Plumojn por l'ark-pafileto.

LITTLE TOM TUCKER

Tomaseto florojn kantis?
Por akiri manĝon;
Ĉu li florojn plantis?
Ĉu li portis franĝon?
Kion vere manĝos li?
Tion ja demandas ni.
Eble bonan buterpanon
Ankaŭ dolĉgustan bananon.

HARK! HARK! THE DOGS DO BARK

Ho aŭskultu geknabetoj
Je bojado de hundetoj!
Almozuloj kun kuraĝo
Venas nun al la vilaĝo;
Kelkaj en la ĉifonetoj
Aliaj en velurrobetoj
Jen la kaŭzo de bojado,
La maldolĉa hund-kantado.

JACK SPRATT

Jako Spratt' porketon havis,
Grandegecon ĝi ne havis;
Ne grasa estas ĝi
Kaj Jako diris li
"Mezampleksa porketo
Vi estas ja grunteto!"

TAFFY WAS A THIEF

"Taffy" estis Kimro kaj granda rabisto,
Eble li deziris esti la buĉisto,
Ĉar se mi ne restus ĉiufoje ĉe mi
Tre kviete venus fripono tiu ĉi;
Li forŝtelis pecon de l' ostinternaĵo;
Kaj malgrandan pecon de bona bovaĵo.
Tiam iris mi al ties eta domo:
Dormis en la lito la kanajla homo.
Kaj mi multe batis lin sur la kapo lia,
Per armilo bona, bovost' en mano mia.

CURLY LOCKS

Ho Bukloharuleto,
Mia dolĉa knabineto,
Estu mia edzineto;
Kaj nenia ĉagrenajo
Venos por turmenti vin
Se vi nur akceptos min.
Tiam vi ne pladojn lavos
Nek aliajn taskojn havos,
Sur kuseno mola sidos
Sole min vi ĉiam vidos,
Kaj vi manĝos fragoberojn
Kaj la kremon kaj sukeron.

HOT CROSS BUNS

Vasmegaj krucaj bulketoj,
Unu por nur du pencetoj,
Donu ilin al la filoj,
Se ne manĝos la filinoj.

FIVE LITTLE PIGS

Unu porketo, vendejon iris li,
La dua porket' restas hejme ĉe si,
Tria ja havis bonan rostbefon,
Kvara porko havis, ho nenion;
Sed la malbona infaneto,
Kiu estas grasa porketo,
Ciutage krias li,
"Pi-vi, pi-vi, pi-vi, pi-vi-vi!"

HUMPTY DUMPTY

Humpto-Dumpto sur la muro sidis,
Sed Humpto-Dumpto sendube ne vidis
Ke la muro havis nenian forton
Ĝis post li enfalis en la ŝtonan korton.
Mi malĝoje diras ĝin:
Neniu povis levi lin,
Neniu el la grandaj reĝoj
Nek la multaj longaj preĝoj.

TO MARKET

Vendejon, vendejon, iru vi,
Kaj aĉetu, kaj aĉetu, ho por mi!
Grasan porketon, grasan porketon
Ho alportu en dometon!
Vendejon, vendejon iru vi,
Kaj aĉetu, kaj aĉetu, ho por mi!
Grasan porkegon, grasan porkegon,
Ho alportu en domegon!

OH, PRETTY LITTLE GIRL, WHERE ARE YOU GOING?

Ho bela knabineto, kien iras vi?
"Mi iras al ĝardeno kaj laboros mi
Tranĉante belajn rozojn por reĝino kara
Kiu estas dolĉa, ankaŭ tre bonfara.
Grandan kiel ŝuo diamanton donos ŝi.
Tiam mi salutos ŝin, dirante 'dank' al vi'."

THE MAN IN THE MOON

La Viro en la Luno, malsupren falis li,
Kaj la vojon al Norwich' demandis li de mi.
Mi plezure lin direktis trans la belan sudon
Kaj la Viro de la Luno tie brulis sian buŝon,
Kun apetit' manĝante de la bona avensupo,
Kiu estas la manĝeto tre malvarma por la pupo.

MARJORY DAW

Kun Margarito Daŭ
Sur la balancilo,
Mi sidas babilante,—
Kiel bela veturilo!

WHO IS MOTHER GOOSE?

Patrino Anserino
Ŝi estas la diino
De la geknabetoj
Kaj la infanetoj

MARY HAD A LAMB SONG

Manjo kun la bela saf', bela saf', bela saf'
Manjo kun la bela ŝaf' mi tre amas vin.
Ĉu vi amas, amas min? amas min? amas min?
Ĉu vi vere amas min, mia belulin'?

MY BLACK HEN

Hiketi, Piketi, nigra kokino
Ovojn demetis por la fraŭlino.
Kaj ĉiutage la riĉa Sinjoro
Volas aĉeti per multe da oro.

GREAT A, LITTLE A

Granda kaj malgranda A,
Kaj saltanta Bo:
El la ŝrank' mi volas ke
Iru katino.

MARY HAD A LITTLE LAMB

Ŝafidineton havis Mario,
La kapridineton Mario,
Kaj ĉie kaj ĉiam kiam ŝi foriris
La ŝafidineto tre multe deziris
Veni kun ŝi al la eta lernejo;
Ankaŭ kun ŝi al la bona preĝejo.

PRETTY LITTLE MAID WITH PRETTY LITTLE BONNET

La bela ĉapeleto
De la knabineto
Tre malsaĝa faris sin
Ĉar ŝi sole ŝatis ĝin.

ONE, TWO, THREE, FOUR, FIVE

Unu, du, kun la tri, kvar, kvin,
La kaptita fiŝo mordis min.
Kaŭze de tio liberigis ĝin
Mi pro tim' ke ĝi elmordos min.

THE LITTLE GIRL WITH THE LITTLE CURL

Estis knabineto, kiu portis belan bukleton,
Ankaŭ belan falbaleton kaj veluran kapoteton.
Kiam ajn ŝi estas bona, bonega estas ŝi;
Sed tre ofte malbonega estas ŝi al ni.

A GERMAN JINGLETTE

Dieser Hund ist ja so klein
Er sollt virklich grosser sein
Aber er sagt; "Nein! nein! nein!"

THE GLORIOUS O

How plain the sound of common tea,
And plainer still LE THE,
But TEO, lovely TEO
All linguists love to say!
How common sounds—cup coffee.
Le café floats in air
With Kafo, Bona Kafo
No drink can quite compare.
How vulgar the word butter
Le beurre is just as bad,
But the good word butero
Will always make us glad.
We Esperantists modest are,
But this one thing we know:
That all earth's wisest children
Adore our letter O.