GÜLDENSTERN
Kredu al mi, mi ne povas!
HAMLETO
Mi kore vin petas, ludu!
GÜLDENSTERN
Mi ne komprenas preni eĉ unu tonon sur fluto.
HAMLETO
Tio ĉi estas tiel same facile, kiel mensogi. Manovru sur tiuj ĉi truoj per viaj fingroj, donu al la fluto spiron per via buŝo, kaj la fluto eldonos tre bonan muzikon. Jen estas la klapoj.
GÜLDENSTERN
Sed mi tute ne komprenas uzi la klapojn por elvoki ian harmonion; mi tute ne havas ideon pri tiu ĉi arto.
HAMLETO
Nun rigardu, por kia tute sensignifa objekto vi min prenas! Vi volas ludi sur mi; vi pensas, ke vi konas miajn klapojn; vi volas penetri en la koron de mia sekreto; vi volas min elprovi de mia plej profunda tono ĝis mia plej alta sono: kaj en tiu ĉi malgranda instrumento estas multe da muziko kaj bonega voĉo, kaj tamen vi ne povas devigi ĝin paroli. Pro la diablo! ĉu vi pensas, ke sur mi estas pli facile ludi, ol sur fluto! Prenu min por kia instrumento vi volas,—vi povas min disagordi, sed ne ludi sur mi. (Eniras Polonio.)
HAMLETO (al Polonio.)
Mi salutas vin, sinjoro!
POLONIO
Princo, la reĝino deziras paroli kun vi, kaj tuj.
HAMLETO
Ĉu vi vidas tie la nubon, kiu havas la formon de kamelo?
POLONIO
Efektive, ĝi elrigardas kiel kamelo.
HAMLETO
Ŝajnas al mi, ke ĝi elrigardas kiel mustelo.
POLONIO
Ha, jes, ĝi havas dorson tute kiel mustelo.
HAMLETO
Aŭ kiel baleno.
POLONIO
Efektive, efektive, tute kiel baleno.
HAMLETO
Nu, diru al mia patrino, ke mi tuj venos, momente. (Flanken) Kun tiuj ĉi malsaĝuloj oni efektive povas perdi la paciencon. (Laŭte) Mi tuj venos.
POLONIO
Tion ĉi mi diros al ŝi. (Foriras.)
HAMLETO
Tuj! Tion ĉi estas facile diri.—Adiaŭ, amikoj!
(Rosenkranz, Güldenstern, Horacio kaj aliaj foriras.)Nun estas la mistera hor’ de l’ nokto,
Nun malfermite staras ĉiuj tomboj,
L’ infero spiras peston en la mondon.
Nun mi volonte trinkus varman sangon
Kaj farus teruraĵojn, kiujn tago
Sen tremo ne rigardus. Tamen haltu!
Mi iras al patrino! Mia koro!
Naturon ne forgesu! Mia brusto
Ne portu la animon de Nerono!
Kruela mi nun estos, sed ne krima;
Per vortoj, ne per glavo, mi ŝin tranĉos.
En tio, mia lango kaj humoro,
Vi estu hipokritaj: kiel ajn
Minacaj estos miaj vortoj, tamen
De faroj vi min gardu, mia koro! (Foriras.)
SCENO III
Ĉambro en la palaco. La reĝo, Rosenkranz kaj Güldenstern.
REĜO
Mi lin ne amas. Ankaŭ per danĝeroFrenezo lia jam al ni minacas.
Kaj tial estu pretaj: mi rapide
Por vi pretigi lasos la paperojn,
Kaj vi lin al Anglujo forkondukos.
Al mi la reĝaj devoj ne permesas
Toleri tro proksime la danĝeron
De alestado de la frenezulo.
GÜLDENSTERN
Ni estas pretaj. Ni komprenas pleneLa sanktan vian timon pro la bono
De la grandega multo da animoj,
Ligitaj kun la reĝa via moŝto.
ROSENKRANZ
Jam simpla kaj aparta homo devasPer ĉiuj fortoj gardi sian vivon;
Sed tiom pli sin gardi devas tiu,
De kies sankta vivo ja dependas
La vivo kaj bonfarto de tre multaj.
Se reĝo mortas, li ne mortas sola:
Simile al rivero fortoplena
Kun si li tiras for la tutan sorton
De ĉiuj, kiuj ĉirkaŭ li troviĝis.
Li estas kiel granda vasta rado,
Staranta sur plej alta monta pinto,
Portanta sur radioj la potencaj
Ligite milionojn da estaĵoj.
Kaj se la rado falas, tiam kune
Pereas ĉiuj tiuj milionoj.
Neniam reĝo ĝemas tute sola:
Dolor’ al li—dolor’ al multaj homoj.
REĜO
Mi petas vin, pretiĝu plej rapideAl forveturo! La danĝeron, kiu
Libere nun promenas, ni bezonas
Kateni.
ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN
Ni rapidos, nia reĝo. (Ambaŭ foriras.)(Venas Polonio.)
POLONIO
Nun, reĝo, li al la patrino iras.Mi kaŝos min post unu el tapiŝoj,
Kaj mi aŭskultos la interparolon.
Ŝi certe lin tre bone elinsultos,
Sed, kiel vi jam diris—kaj vi diris
Tre saĝe—tie devas ankaŭ stari
Persono flanka, por aŭskulti ĉion.
Patrino ĉia estas de naturo
Ja tre partia kaj ne povas havi
Sufiĉan severecon en la juĝo.
Adiaŭ, reĝo! Antaŭ ol vi iros
Al nokta dormo, mi al vi raportos
Pri ĉio, kion aŭdis mi.
REĜO
Mi dankas. (Polonio foriras.)Ho, mia krimo, ĝi al la ĉielo
Sin tiras per vaporo malodora,
Ĝi portas la malbenon plej malnovan
Sur sia frunto: fratomortigado!
Preĝadi mi ne povas, kvankam forte
Mi volus preĝi: la pli forta kulpo
L’ intencon fortan venkas; kiel homo,
Havanta devon fari du aferojn,
Mi nun ne scias, kiun el la ambaŭ
Elekti, kaj mi faras nun nenian
Se mia mano per la frata sango
Eĉ estus multe pli trapenetrita,—
Ĉu en ĉielo ne ekzistas pluvo
Sufiĉe forta, por ĝin blanke lavi?
Por kio do pardonemeco servas,
Se ne por veni kontraŭ la pekado?
Kaj ĉu la preĝo ne posedas forton
Averti krimon kaj pardonon doni,
Se jam la krimo estas plenumita?
Jes, mi rigardos supren! Mia krimo
Farita estas! Kian formon doni
Al mia preĝo! Dio, Vi pardonu
Mortigon mian? Ne, ne helpos tiel;
Mi ĉion ja ankoraŭ nun posedas,
Kion al mi alportis la mortigo:
La kronon, la honoron, la reĝinon...
Ĉu povas peko revi pri pardono,
Dum restas la akiro de la peko?
Sur la maljustaj vojoj de la tero
Per sia oro ofte peka mano
Haltigi povas manon de la juĝo
Kaj per la fruktoj de l’ farita krimo
Aĉeti la favoron de la leĝo,—
Sed tie supre estas ja alie!
Ne helpos tie lerta artifiko,
Tie la far’ aperas tute nuda,
Ni mem al la farita krimo devas
Ateston tie meti en la buŝon.
Nu, kio al mi restas? Pentofaro?
Jes, kion do ne povas pentofaro?
Sed se eĉ pentofari ni ne povas?
Ho, ve! mizero! ho, vi, mia brusto,
Vi, nigra, vi, malluma kiel morto!
Anim’, kiu batalas liberiĝi
Kaj ĉiam pli enrampas en la marĉon!
Ho, helpu min, anĝeloj, en la provo!
Ho, fleksu vin, genuoj neflekseblaj!
Malmola mia koro, vi moliĝu
Simile al infano ĵus naskita!
Ho, eble Dio volos min pardoni!
(Li en angulo metas sin sur la genuojn.)
(Hamleto venas.)
HAMLETO
Nun estas tre facile tion fari;Li preĝas; nun mortigi lin... sed tiam
Li iros en ĉielon! Kaj ĉu tion
Mi povus nomi venĝo? Malnoblulo
Mortigis mian patron, kaj por tio
Mi, sola filo de la mortigito,
En la ĉielon en minut’ de preĝo
La mortiginto sendos! Tio estus
Ne venĝo, sed komplezo kaj bonfaro.
De l’ tero li forigis mian patron
Post festenad’, en mezo de la pekoj,
Kaj kun la tuta pezo de la pekoj
La malfeliĉa vagas nun sub tero,—
Kaj la krimulon mi nun volas kapti
En la minuto de la sankta preĝo
Kaj puran, pian sendi lin al Dio!
Ĉu tio estos venĝo? Ne, ho ne!
Ripozu, mia glavo! Mi vin tiros
En temp’ alia, pli terure bati!
En malsobrec’, en dormo, en kolero,
En la malpiaj ĝojoj de la lito,
En ofendado de Dia nomo—
Mi tiam lin ekkaptos, tiam, glavo,
Trapiku lin, ke li momente falu
Kaj en plej nigra stato la animo
En la inferon flugu sen pardono!
Patrino min atendas,—dume vivu,
Sed al la morto vi jam apartenas. (Foriras.)
REĜO (sin levante).
La vortoj flugas,—sed la pensoj sidas!Senpensaj vortoj Dion ne atingos!
SCENO IV
Ĉambro de la reĝino. La reĝino kaj Polonio.
POLONIO
Li baldaŭ venos. Estu pli severa,Vi diru, li petolas tro sovaĝe,
Vi diru, ke nur petegado via
Apenaŭ kvietigis la koleron
De l’ reĝo. Mi nun tie ĉi min kaŝos.
Mi petas, ne indulgu lin!
HAMLETO (post la sceno).
Patrino!REĜINO (al Polonio).
Jam al mi fidu, ne maltrankviliĝu.Mi scios kion diri. Nun foriru:
Li venas. (Polonio sin kaŝas.)
HAMLETO (eniras).
Nu, patrino, kio estas?REĜINO
Hamleto, vi ofendis vian patron.HAMLETO
Patrino, vi ofendis mian patron.REĜINO
Vi paroladas, kiel frenezulo.HAMLETO
Vi paroladas, kiel senkorulo.REĜINO
Kion vi diras!HAMLETO
Kion vi deziras?REĜINO
Ĉu vi forgesis, kiu estas mi?HAMLETO
Ho ne, mi ĵuras, mi ĝin ne forgesis!Vi estas la reĝino, la edzino
De l’ frat’ de via edzo kaj—mi devas
Konfesi—ankaŭ la patrino mia.
REĜINO
Nu, do aliaj faru vin prudenta! (Volas iri).HAMLETO
Ne, vi ne iros! Sidu! Mi ne lasosVin iri, antaŭ ol mi al vi montros,
Spegulon tian, kie vi ekvidos
La plej profundan vian internaĵon.
REĜINO
Ha, kion vi intencas! Ĉu vi volasMortigi min! He, helpon! helpon!
POLONIO (post la tapiŝo).
Helpon!HAMLETO
Kio sin movis? Rato?(Ekbatas per la glavo en la tapiŝon.)
Ha, mi vetas,
Ĝi plu ne vivas!
POLONIO (post la tapiŝo).
Ho, mi mortas! Helpu!(Falas kaj mortas.)
REĜINO
Ho ve! Kion vi faris!HAMLETO
Mi ne scias.Ĉu ne la reĝo? (Eltiras Polonion el post la tapiŝo.)
REĜINO
Kia sanga faro!HAMLETO
Jes, sanga faro, preskaŭ tiel sameTerura, kiel reĝon formortigi
Kaj edziniĝi kun la frato lia.
REĜINO
Mortigi reĝon?HAMLETO
Jes, mi tiel diris.(Al Polonio)
Kaj vi, mizera malsaĝul’, adiaŭ!
Mi prenis vin por iu pli merita.
Vi vidas, tro fervori ofte estas
Danĝere! (Al la patrino) Nu, ne rompu viajn manojn!
Sidiĝu, trankviliĝu, mi komencos
Rompadi vian koron, se ĝi estas
Ankoraŭ penetrebla, se ankoraŭ
Kutimoj la malbonaj ĝin ne tute
Ŝtonigis kaj al sento kaj prudento
Ankoraŭ iom estas ĝi venebla.
REĜINO
Kion mi faris, ke vi min atakasKun tia krueleco?
HAMLETO
Tian faron,Per kia modesteco ĉion perdas,
La virt’ fariĝas hipokrita vorto,
Senkulpa amo perdas sian rozon
De l’ bela frunto kaj ulcerojn montras,
La sanktan ĵuron de edzino faras
Similan al la ĵuroj de ludistoj;
Ĝi el la korpo de plej sankta ligo
Elŝiras la animon; el la leĝo
Ĝi faras senenhavan vortparadon.
De la ĉielo la vizaĝo flamas,
La tuta tero ploras kaj malĝojas
Pro via faro, kvazaŭ devus veni
La lasta juĝo.
REĜINO
Ve! Pri kia faroVi kontraŭ mi tielajn tondrojn ĵetas?
HAMLETO
Rigardu do! Jen pendas du portretoj;Du fratoj,—sed egalaj? Jen, rigardu:
Kiela ĉarmo kuŝas sur la brovoj!
Kun belaj haroj, kvazaŭ Apolono,
Kun alta frunto, kvazaŭ Jupitero,
Okul’ de Mars’, ordona kaj minaca,
Majesta aglo, kiu alte flugas
En la plej puraj sferoj de l’ aero;
Sur lin sigelon metis ĉiu dio,
Por krei idealon por la homoj,—
Li estis via edzo.—Nun rigardu
Portreton duan: via nuna edzo,
Putraĵo, mortiginta la unuan...
Ĉu havas vi okulojn? Vi forlasis
Herbejon verdan de la bela monto
Kaj serĉas manĝon en la putra marĉo?
Ĉu havas vi okulojn? Vi ne diru,
Ke tio estis am’! En via aĝo
La sango plu ne bolas, sed atendas,
Ne rapidante, juĝon de la saĝo.
Kaj kia estis la kompara juĝo?
Ne estas vi sensenca, ĉar alie
Nenion vi decidus; sed la senco
En vi sendube tute malsaniĝis,
Ĉar eĉ freneza tie ne erarus.
Neniam la frenezo tiel juĝis
La saĝon, ke en ĝi ne restu guto
Da konsidero por komparo tia.
Kia demono tiel vin delogis?
Vidado sen palpado aŭ palpado
Sen rigardado, aŭ orelo sola
Sen mano kaj okulo, aŭ flarado
Sen ĉio,—eĉ partet’ de vera sento
Neniam donas tian rezultaton,
Ho, honto, kie estas via ruĝo?
Se la infer’ sovaĝa povas boli
En membroj de grandaĝa matronino,
Ho tiam ĉasto de juneco flama
Disfluidiĝu kiel vaks’ en fajro!
Ne diru „honto!“ kiam juna sango
Malĉaste bolas: frosto mem ja brulas,
La volon ja delogas la prudento...
REĜINO
Hamleto, ne parolu plu! Vi turnasOkulojn miajn rekte al la koro,
Kaj tie mi makulojn nigrajn vidas,
Tre nigrajn.
HAMLETO
Jes, por vivi en la ŝvitoDe abomena lito, en putraĵo
Sin brogi, en la nesto malbenita...
REĜINO
Ho, ne parolu plu! Kiel ponardoEn min penetras ĉiu vorto!
Ne plu, Hamleto kara!
HAMLETO
Fripon’ kaj mortigisto; simpla sklavo;Li ne posedas eĉ la milan parton
Da indo de l’ estinta via edzo;
Kronita arlekeno; li, ŝtelisto,
Malice kaj mallaŭte ŝtelis for
La kronon kaj ĝin kaŝis en la poŝon...
REĜINO
Ho, haltu! (Aperas la spirito sen armaĵo.)HAMLETO
Ĉifonaĵo, sed ne reĝo!(Li ekvidas la spiriton.)
Ho, savu min, anĝeloj de l’ ĉielo,
Flugilojn viajn super mi etendu!
Spirito nobla, kion vi deziras?
REĜINO
Ho ve! li freneziĝis!HAMLETO
Ĉu vi venasRiproĉi vian filon sendecidan,
Ke li la tempon kaj pasion perdas
Kaj ke ĝis nun ankoraŭ li ne venĝis?
Ho, diru!
SPIRITO
Ne forgesu! Mi intencasEn vi subteni forte la decidon.
Sed vidu, kiel forte malespero
Dispremis la patrinon vian; helpu
Al ŝi en malfacila batalado
Kun ŝia propra koro kaj animo.
Ju pli malforta korpo, des pli forte
Suferas la animo. Iru!
HAMLETO (al la reĝino.)
KioAl vi fariĝis?
REĜINO
Kio al vi estas?Vi la okulojn ien forte turnis
Kaj kun l’ aer’ senkorpa nun parolis?
L’ animo via brilas el l’ okuloj,
Kaj viaj haroj sin subite levis
Simile al dormanta soldataro
Vekita per la son’ de bataliloj!
Ho, kara mia filo, trankviligu
Per pacienc’ la flamon de la sentoj!
Sur kion vi rigardas nun?
HAMLETO (al la reĝino.)
Sur lin?Sur lin! Sur lin! Rigardu, kiel pala
Li staras! Malfeliĉa lia vido
Eĉ al la ŝtonoj povus doni sentojn!
(Al la spirito)
Ne rigardadu al mi tiel plende,—
Agadon mian akran ĝi moligus:
Anstataŭ sango eble fluus larmoj.
REĜINO
Al kiu vi parolas?HAMLETO
Vi ne vidas?REĜINO
Nenion, kvankam ĉio estas luma.HAMLETO
Kaj vi nenion aŭdis?REĜINO
Ne, nenion.HAMLETO
Rigardu tien! Li jam volas iri!La patro mia, kvazaŭ tute viva!
Ha, vidu, li foriras tra la pordo! (La spirito foriras.)
REĜINO
Ĝi estas frukto de l’ imago via;La cerbo ofte vidas nur delirojn.
HAMLETO
Deliroj? Tamen vidu, mia pulsoEn takto batas, tute kiel via,
Kaj kantas tiel same tute sane.
Ĝi ne deliro estis. Ekzamenu,
Kaj mi ripetos ĉion vort’ laŭ vorto,—
Ĉu deliranto tion povus fari?
Patrino! Pro la savo de l’ animo
Ne hipokritu, ke deliro mia
Parolas nun kaj ne la krimo via!
La falsa ŝmiro kovros la makulon
Ekstere, sed interne en la koro
Des pli atakos tiam la malbono.
Konfesu al ĉielo vian pekon,
La faritaĵon pentu kaj evitu
Estontajn pekojn. La venenan herbon
Ne sterku, ke ĝi pli ankoraŭ kresku!
Pardonu al mi nunan mian virton;
Ĉar nun en la malpia nia tempo
La virto devas peti de malvirto
Pardonon kaj rampante eĉ petegi,
Ke ĝi permesu bonon al ĝi fari.
REĜINO
Hamleto! Vi distranĉas mian koron!HAMLETO
Forĵetu ĝian parton makulitanKaj pure vivu kun la dua parto.
Adiaŭ! Sed evitu vi la liton
De mia onklo, penu esti virta,
Se eĉ la virto estos ne el koro.
Kutimo, la demono, pereigas
La lastan senton en la malbonulo,
Sed en direkto bona la demono
Turniĝi ofte povas en anĝelon:
El la ekzercoj de la bonaj faroj
Li povas fari oportunan veston.
Sindetenado en l’ unua nokto
Alportas facilecon por la dua;
La tria estos jam des pli facila;
Ĉar ekzercado povas preskaŭ ŝanĝi
Eĉ la naturon mem; ĝi la diablon
Aŭ humiligas, aŭ lin plifortigas.
Ankoraŭ unu fojon—bonan nokton!
Kaj benu min, se vi ankoraŭ mem
Deziras havi benon de l’ ĉielo.
(Montrante sur Polonion). Ha, tiun ĉi sinjoron mi domaĝas.
Ĉiel’ decidis puni min per li
Kaj lin per mi; mi estis por li vipo,—
Sed mi servanto ankaŭ por li estos.
Por li mi zorgos kaj por lia morto
Respondos mi. Adiaŭ, bonan nokton!
La sola amo faris min kruela;
Malbona estas la komenco,—poste
Ankoraŭ io pli malbona venos...
Ankoraŭ unu vorton!
REĜINO
Kion fari?HAMLETO
Ne tion, kion mi al vi parolis.La bela reĝo vin denove tenu
En siaj brakoj kaj karese pinĉu
Al vi la vangojn, nomu vin kateto;
Por kelke da adultaj dolĉaj kisoj,
Por ludo per la malbenitaj fingroj
En via nuko vi al li malkovru
La tutan veran staton, ke mi estas
Freneza ne en vero, sed nur ŝajne,
El ruzo. Estus certe tute bone,
Ke vi al li raportu tuj pri ĉio.
Ĉar kia do reĝino, bela, ĉasta
Kaj saĝa volus kaŝi al la bufo,
Al la vesperto tiajn gravajn faktojn?
Ne, ne! Kovrilon de la korbo levu,
Ellasu la birdetojn kaj, simile
Al la simio, rampu mem internen,
Por fari provojn, kaj en la kaptilo
Vi poste perdu vian propran kapon.
REĜINO
Ne, estu tute certa! Se la vortojPrezentas spiron kaj la spiro vivon,—
Mi pli ne havas vivon, por elspiri
Parolon vian.
HAMLETO
Mi Anglujon iras;Ĉu vi jam scias?
REĜINO
Ha, jes, mi forgesis.Ĝi estas jam afero decidita.
HAMLETO
Jam la leteroj estas sigelitaj;Amikoj du, al kiuj mi konfidas
Precize tiel, kiel la lacertoj,
Ricevis komision kunveturi,
Kiel heroldoj, por al mi la vojon
Al la kaptilo ebenigi. Bone!
Amuzo estos, kiam la ministo
Per forto de la propra sia pulvo
En la aeron flugos; kontraŭ minoj
Mi faras minojn iom pli profundajn,
Mi eksplodigos ilin ĝis la luno.
Ho, estas tre amuze vidi, kiel
Du ruzoj reciproke sin renkontas.
(Levante la korpon de Polonio.)
Kaj vi, sinjor’, al mi klopodon faras;
Mi trenos vin en plej proksiman ĉambron.
Patrin’, adiaŭ! Bonan al vi nokton!
La kortegano tie ĉi nun estas
Silenta kaj sekreta serioze,
Li, kiu tiom amis babiladi!
Nu, venu do, mi kaŝos vin, amiko,
Patrino, bonan nokton!
(Ili disiras. Hamleto trenas kun si la korpon de Polonio.)
AKTO IV
SCENO I
Ĉambro en la palaco. La Reĝo, la Reĝino, Rosenkranz kaj Güldenstern.
REĜO (al la reĝino).
En viaj ĝemoj estas ia senco;Kaj mi ĝin devas scii; kie estas
La filo via?
REĜINO (al Rosenkranz kaj Güldenstern).
Mi vin petas, lasuNin solajn por momento. (Ambaŭ foriras) Ha, sinjoro!
Teruran nokton devis mi travivi!
REĜO
Per kio? kio estas kun Hamleto?REĜINO
Li furiozas, kiel mar’ kaj ventoEn reciproka veta batalado.
En sovaĝeco sia li ekaŭdis,
Post la tapiŝo bruon, kaj rapide
Li sian glavon tiris, kriis: «rato!»
Kaj en la flamo de l’ frenezo sia
Mortigis la maljunan Polonion.
REĜO
Terura faro! Tio nin atingus,Se tie starus ni. Danĝere estas
Lin lasi plu en tia libereco.
Al vi, al mi, al ĉiuj ĝi minacas.
Ho ve, sur kiu kuŝas respondeco
Por tiu sanga faro? Jes, sur mi:
Mi el singardo devis lin enŝlosi
Kaj teni malproksime de la homoj;
Sed mia amo estis tiel granda,
Ke mi ne volis agi laŭ prudento.
Kaj kiel posedanto de malsano,
Kaŝinda por la mondo, mi ĝin lasis
Konsumi en sekreto mian vivon.
Kie li estas?
REĜINO
La malvivan korponLi ien trenis for; kaj, kvazaŭ grano
Da pura oro en amaso kota,
La saĝo kaj la koro por momento
En li ekbrilis: pente li ekploris.
REĜO
Gertrudo, venu! Antaŭ ol la sunoSin kaŝos post la montoj, li jam estos
Sur ŝipo; kaj teruran lian faron
Per ĉiuj artoj kaj aŭtoritato
Ni penos senkulpigi.—Güldenstern!
(Rosenkranz kaj Güldenstern venas.)
Vi ambaŭ iru kaj helpantojn prenu!
Hamleto en atako de frenezo
Mortigis Polonion kaj fortrenis
Kun si la korpon de la mortigito.
Nun iru, serĉu lin, kun li parolu,
La korpon do venigu en preĝejon.
Mi petas vin, rapidu!
(Rosenkranz kaj Güldenstern foriras.)
Nun, Gertrudo,
Ni vokos ĉiujn saĝajn konsilistojn,
Rakontos ni al ili la aferon:
Kio fariĝis, kion ni intencas.
Per tio la serpento-kalumnio,
Portanta sian langon la venenan
Rapide de poluso al poluso
Kiel la pafo de la pafilego,
Indulgos eble nian puran nomon
Kaj malaperos sendanĝere. Venu!
Teruro kaj interna batalado
Turmentas mian koron kaj animon.
(Ambaŭ foriras.)
SCENO II
Alia ĉambro en la palaco. Hamleto venas.
HAMLETO
Bone kaŝita!
ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN (post la sceno).
Hamleto! Princo Hamleto!
HAMLETO
Silentu! Kia bruo? Kiu vokas Hamleton? Ha, jen ili venas. (Rosenkranz kaj Güldenstern eniras.)
ROSENKRANZ
Kion vi, princo, faris kun la korpo de Polonio?
HAMLETO
Aligis lin al la tero, al kiu li estas parenca.
ROSENKRANZ
Montru al ni la lokon, por ke ni povu ĝin preni kaj porti en la preĝejon.
HAMLETO
Ne kredu!
ROSENKRANZ
Kion ne kredi?
HAMLETO
Ke mi vian sekreton povas gardi kaj mian ne. Cetere lasi sin eldemandi de spongo! Kion povas tiam respondi filo de reĝo?
ROSENKRANZ
Ĉu vi pensas, ke mi estas spongo, princo?
HAMLETO
Jes, sinjoro, spongo, kiu ensuĉas la mienon, la favorojn kaj la ordonojn de la reĝo. Sed tiaj servantoj faras al la reĝo la plej bonan servon en la fino. Li konservas ilin, kiel simio la bongustan pecon en la angulo de sia buŝo: plej antaŭe en la buŝon, por plej poste esti englutita. Kiam li bezonos tion, kion vi kolektis, tiam li povas vin nur ekpremi, kaj tiam vi, spongo, estos denove seka.
ROSENKRANZ
Mi vin ne komprenas, princo.
HAMLETO
Estas al mi tre agrable: en malsaĝaj oreloj aluda parolo dormas.