REĜO
Nu, kio nova?SENDITO
Via reĝa moŝto,Leteroj de Hamleto; jen por vi,
Kaj jen por la reĝino.
REĜO
De Hamleto?Sed kiu do alportis la leterojn?
SENDITO
Mi aŭdis, ke maristoj; mi ne vidis.Al mi Klaŭdio ilin donis, kiu
Ricevis ilin de la alportintoj.
REĜO
Laerto, aŭdu! (Al la Sendito.) Vi jam povas iri. (La sendito foriras. La reĝo legas.) «Potenca reĝo! Sciu, ke mi nuda estas realportita en vian landon. Morgaŭ mi petos la permeson veni antaŭ viajn reĝajn okulojn, kaj tiam mi havos la honoron raporti al vi la kaŭzon de mia subita kaj stranga reveno.—Hamleto.» Nekompreneble! Ĉu ili revenis?Kio fariĝis? Kiel? Povas esti,
Ke ĉio estas trompo?
LAERTO
Ĉu vi konasLa skriban karakteron de l’ letero?
REĜO
Ĝi estas mano de Hamleto. «Nuda!»Videble sola, sen siaj gardantoj!
Ĉu vi al mi konsili ion povas?
LAERTO
Ne, mi nenion scias. Sed li venas!Pli freŝa nun fariĝas mia koro,
Mi ĝojas, ke mi rekte al li iros
Kaj diros al li: «tion ĉi vi faris!»
REĜO
Se tion vi decidis—kaj alieVi ja ne povas agi—ĉu vi volas,
Ke mi al la renkonto vin preparu?
LAERTO
Jes, mia reĝo, se nur ne al pacoVi volas min prepari.
REĜO
Nur al pacoKun via propra saĝo kaj animo.
Se li revenis laca de vojaĝo
Kaj plu ne volos ree forveturi,
Mi inklinigos lin al unu provo,
De mi jam tre mature pripensita,
Ĉe kiu li pereon ne evitos;
Kaj lia morto estos tiel glata,
Ke eĉ ne estos ombro de suspekto.
Eĉ la patrino ruzon ne divenos
Kaj nomos ĝin nur bato de la sorto.
LAERTO
Mi vin obeos, reĝo, tiom pli,Se vi aranĝos la aferon tiel,
Ke li per mi ricevu sian morton.
REĜO
Jes, ĝuste tiel. Kiam vi forestis,La famo multe gloris vin pro io,
Per kio vi laŭ famo multe brilas.
Hamleto aŭdis vian gloron; ĉiuj
Talentoj viaj kune kolektitaj
Ĉe li envion tian ne elvokis,
Kian elvokis tiu unu sola
Talento, kiun mi ne multe ŝatis.
LAERTO
Pri kia do talento vi parolas?REĜO
Ludilo bagatela de l’ juneco,Kaj tamen ankaŭ grava, ĉar la plumoj
Kaj la rubandoj al la junularo
Konvenas en ne malpli alta grado,
Ol la manteloj kaj la varmaj peltoj
Konvenas al maturaj maljunuloj.—
Jen antaŭ du monatoj nin vizitis
el Normandujo unu kavaliro.
Mi bone konas francojn el milito,
Mi scias, kiel bone ili rajdas;
Sed tiu ĉi bravulo certe povus
Konkuri eĉ kun la diablo mem:
Li kvazaŭ mem alkreskis al la selo
Kaj kun ĉevalo sia elfaradis
Li tiel miregindajn artifikojn,
Ke oni povus pensi, ke li mem
Prezentas vivan parton de l’ ĉevalo.
Kaj la imago mia mem ne povis
Elpensi eĉ en pura fantazio
Pli lertajn kaj mirindajn artifikojn,
Ol tiuj, kiujn li al ni prezentis.
LAERTO
Kaj li normando estis?REĜO
Jes, normando.LAERTO
Mi estas preta ĵuri, ke ĝi estisLamordo.
REĜO
Jes, li mem.LAERTO
Mi konas lin.Li estas efektive la juvelo
De la nacio sia.
REĜO
Li rakontisAl ni pri vi, kaj li vin forte laŭdis
Pro via majstra arto en skermado,
Precipe per rapiroj. Li certigis,
Ke estus tre belege, se troviĝus
Ankoraŭ unu homo, kiu povus
Kun vi kuraĝi stari al batalo.
Li ĵuris, ke en lia tuta lando
Skermantoj la plej bonaj ne posedas
Eĉ la duonon de lerteco via.
Raportoj liaj vekis en Hamleto
Envion tiel grandan, ke de tiam
En tago kaj en nokto li senĉese
Nur sopiradis, ke vi la plej baldaŭ
Revenu, por ke li kun vi ekprovu
Batalon. Nun konkludo plej natura...
LAERTO
Konkludo? Kia?REĜO
Diru nun, Laerto,Ĉu via patro estis al vi kara?
Aŭ kiel la malĝojo sur pentraĵo
Vi estas nur vizaĝo, sed sen koro?
LAERTO
Por kio la demando?REĜO
Mi ne tialDemandas vin, ke mi eĉ iom dubus
Pri via amo al la patro; tamen
Mi scias, ke la amo ofte estas
Nur sklavo de la tempo: ĝi naskiĝas
Per tempo, kaj la sperto ankaŭ montras,
Ke tempo ĝin tre ofte moderigas
Kaj eĉ estingas ĝian tutan flamon.
Jes, en la mezo de la ama flamo
Troviĝas preskaŭ ĉiam ia speco
De meĉa debrulaĵo, kiu baldaŭ
La helan flamon forte mallumigas.
Nenio restas en bonec’, eterna:
Boneco tro matura baldaŭ mortas
De l’ prem’ de sia propra troforteco.
Se oni volas agi, oni agu
En la minutoj de la volo, ĉar
La volo povas baldaŭ malfortiĝi,
Trovante tiom da malhelpoj, kiom
Troviĝas langoj, manoj kaj okazoj.
Kaj tiam la deziro kaj la devo
Fariĝas nur sopiro fanfarona,
Sopiro sen plenumo faciliga.
Sed nun al la afero! Jen Hamleto
Revenos baldaŭ. Kion vi intencas
Nun fari, por vin montri inda filo
De via kara patro, sed per faroj
Pli ol per nudaj vortoj?
LAERTO
Lin mortigi,Se eĉ en la preĝejo.
REĜO
Mi konsentas,Ke la krimulo en nenia loko
Rifuĝon devas trovi kaj la venĝo
Ne devas scii limojn. Sed, Laerto,
Se tion ĉi vi faros, tiam vi
Ja devos mem vin kaŝi en la domo.
Hamleto, reveninte, devas scii,
Ke vi jam estas tie ĉi. Ni faros,
Ke oni antaŭ li vin forte laŭdos
Kaj la lertecon vian en skermado
Al li oni prezentos en koloroj
Ankoraŭ pli brilantaj kaj pli helaj,
Ol tion faris eĉ la franco mem.
Per unu vorto—ni aranĝos tiel,
Ke vi batalos ambaŭ, kaj ni faros
Konkursan veton pri la kapoj viaj.
Kun sia karaktero la sincera,
Libera, nobla kaj nesupozema,
Li ne esploros certe la rapirojn;
Vi dume povos ŝanĝi la rapirojn,
Anstataŭ la malakra preni akran
Kaj per ekbato lerta inde pagi
Al li por morto de la patro via.
LAERTO
Mi faros ĝin, kaj eĉ por tiu celoMi ŝmiros per veneno mian glavon.
Ĉar unu ĉarlatano al mi vendis
Rimedon tian, ke se oni trempas
En ĝin nur la pinteton de tranĉilo
Kaj gratas nur sangeron el la haŭto,—
Nenia sanigilo en la mondo
Plu povos savi de senduba morto.
Per tiu ĉi veneno mi nun ŝmiros
La pinton de la glavo mia tiel,
Ke se mi eĉ facile lin ekgratos,
Li tuj pereos per senduba morto.
REĜO
Mature ni pripensi ankaŭ devasDiversajn cirkonstancojn, kiuj povas
Al la ating’ de nia celo helpi.
Se nia entrepreno ne prosperus
Aŭ se per nelerteco en plenumo
Montriĝus nia penso kaj intenco,—
Pli bone tiam estus ne komenci.
Kaj tial nia plano devas havi
Eliron en rezervo por l’ okazo,
Se la unua provo ne prosperos.
Ni ĝin pripensu! Jen, kion ni faros:
Ni en solena formo faros veton
Pri tiu, kiu el vi ambaŭ venkos.
Kaj kiam vi de la batalo estos
Tre varmigitaj kaj soifaj (penu,
Ke tio estu) kaj li volos trinki,
Mi tiam lasos doni al li glason
Da vino jam tiele preparita,
Ke se li nur eĉ guton de ĝi trinkos,
Li ne evitos plu la morton, kiun
La bato via eble ne alportis.
Sed aŭdu! Kia bruo? (Eniras la reĝino.)
REĜO
Nu, reĝino?REĜINO
Unu malĝojo sekvas tuj la duan!Laerto, la fratino via mortis!
LAERTO
Fratino mia mortis? Kiel? Kie?REĜINO
Saliko staras super la riveroKaj speguliĝas en la pura akvo;
Ŝi tie plektis fantaziajn kronojn
El plej diversaj floroj de la kampo.
Ŝi rampis sur la arbon, por dispendi
Sur la branĉaro siajn kronojn; tiam
Sub ŝi rompiĝis la malforta branĉo,
Kaj kune kun la kronoj ŝi rapide
En la riveron falis. Ŝiaj vestoj
Sin disetendis kaj malgrandan tempon
Kvazaŭ sirenon ŝin ankoraŭ portis,
Dum ŝi kantadis melodiajn kantojn,
Danĝeron sian tute ne sentante,
Kvazaŭ la akvo estus ŝia hejmo.
Sed baldaŭ ŝiaj vestoj, penetritaj
Per peza akvo, ŝin malsupren tiris,
La malfeliĉan, al terura morto.
LAERTO
Kaj ŝi droniĝis?REĜINO
Jes, ho ve, droniĝis!LAERTO
Vi havas nun tro multe jam da akvo,Fratino malfeliĉa.—tial larmojn
Mi nun retenas! Tamen la naturo
Konservas sian moron, kion ajn
La honto dirus. Ili nur foriru—
En ni montriĝos tuj la virineco.—
Adiaŭ, reĝo! Flamaj vortoj volas
El mi eksplodi, se malsaĝaj larmoj
Nur ilin ne estingos. (Foriras.)
REĜO
Ni lin sekvu!Kun granda malfacilo kvietigis
Mi lian furiozon! Nun mi timas,
Ke ĝi denove blinde ne eksplodu,—
Ni tial sekvu lin rapide! (Ambaŭ foriras.)
AKTO V
SCENO I
Tombejo. Eniras du tombistoj kun fosiloj.
UNUA TOMBISTO
Ĉu ŝi ricevos kristanan enterigon, kiam ŝi ja intence foriris en la mondon de la feliĉuloj?
DUA TOMBISTO
Mi diras al vi, ŝi ricevos, faru do rapide ŝian tombon. La juĝisto pripensis la okazon kaj decidis, ke oni devas enterigi ŝin kristane.
UNUA TOMBISTO
Kiel do ĝi povas esti, kiam ŝi dronigis sin ne pro defendo?
DUA TOMBISTO
Nu, oni trovis, ke tiel.
UNUA TOMBISTO
Sed ili simple ne konas la leĝon. Ĉar konsideru: se mi konscie min dronigas, tio ĉi estas ago, kaj ago havas tri partojn: ĝi konsistas el agado, farado kaj plenumado. Sekve ŝi intence sin dronigis.
DUA TOMBISTO
He, aŭskultu do, kolego-fosisto...
UNUA TOMBISTO
Sed permesu! Jen estas la akvo—bone; jen estas la homo—bone. Se la homo iras al tiu ĉi akvo kaj sin mem dronigas, tiam estas certa—ĉu li volas aŭ ne—ke li iras. Rimarku bone! Sed se la akvo iras al li kaj dronigas lin, tiam li ne dronigas sin mem. Sekve kiu ne estas kulpa en sia propra morto, tiu ne ĉesigas sian propran vivon.
DUA TOMBISTO
Ĉu tiel diras la leĝo?
UNUA TOMBISTO
Kompreneble, ke tiel diras la leĝo pri la mortintoj.
DUA TOMBISTO
Ĉu vi volas scii la veron? Se ŝi ne estus nobelulino, oni ŝin ankaŭ ne enterigus en orda maniero.
UNUA TOMBISTO
Ĉu vere? Estas ja granda maljustaĵo, ke la grandaj homoj en tiu ĉi mondo havas pli da rajto por sin dronigi kaj pendigi, ol la aliaj kristanoj. Venu, prenu la fosilon! Neniu en la mondo estas pli antikva nobelo, ol la ĝardenistoj, fosistoj kaj tombistoj: ili daŭrigas la profesion de Adamo.
DUA TOMBISTO
Ĉu Adamo estis nobelo?
UNUA TOMBISTO
Kompreneble! Ĉu vi estas idolano? Ĉu vi havas nenian ideon pri la Biblio? En la Biblio estas ja dirite: ĉiuj nobeloj devenis de Adamo. Kiel do li povis esti ne nobelo? Mi faros al vi alian demandon: se vi ĝin ne bone respondos al mi, tiam konfesu...
DUA TOMBISTO
Nu, demandu!
UNUA TOMBISTO
Kiu konstruas pli fortike, ol la masonisto, ŝipofaristo aŭ ĉarpentisto?
DUA TOMBISTO
La faristo de pendigiloj, ĉar lia konstruaĵo supervivas milojn da ĝiaj loĝantoj.
UNUA TOMBISTO
Bona spritaĵo, je Dio, ĝi plaĉas al mi. La pendigilo estas bona; sed kiel ĝi estas bona? Ĝi estas bona por tiuj, kiuj estas malbonaj. Sed nun vi estas malbona, se vi diras, ke la pendigilo estas pli fortika, ol la preĝejo, sekve la pendigilo estus bona por vi. Ankoraŭ unu fojon al la demando! Respondu!
DUA TOMBISTO
Kiu konstruas la plej fortike?
UNUA TOMBISTO
Jes, diru ĝin al mi, kaj mi vin regalos.
DUA TOMBISTO
Ha, atendu, mi jam scias!
UNUA TOMBISTO
Nu, diru!
DUA TOMBISTO
Al la diablo! Mi efektive ne scias.
(Eniras Hamleto kaj Horacio.)
UNUA TOMBISTO
Ne rompu al vi vane la kapon, la azeno ja ne iros pli rapide, kiom ajn vi lin batos; kaj se iu vin poste demandos, kiu konstruas la plej fortike, tiam respondu: la tombisto. La domoj, kiujn li konstruas, restas al la posedantoj por eterne. Iru nun en la drinkejon kaj alportu al mi mezureton da brando. (Dua tombisto foriras.)
UNUA TOMBISTO (fosas kaj kantas.)
Mi amadis kaj kantadis
Kaj en ĉiuj miaj agoj
Mi mezuron ne sciadis.
HAMLETO
Ĉu tiu ĉi sentaŭgulo ne konscias, per kio li sin okupas! Li fosas tombon kaj kantas!
HORACIO
La kutimo faris lin indiferenta por tio ĉi.
HAMLETO
Tiel ĉiam estas: ju malpli ia mano laboras, des pli delikata estas ĝia sento.
UNUA TOMBISTO (kantas).
Kaptis min per osta mano,
Kaj al ĉio venis fino,—
Restis ĝemoj kaj malsano. (Li elĵetas kranion.)
HAMLETO
Tiu ĉi kranio havis iam langon kaj ankaŭ povis kanti! Kiel la malnoblulo ĵetas ĝin sur la teron, kvazaŭ ĝi estus kranio de Kajeno, la unua mortiginto! Tio ĉi eble estis la kapo de ia politikulo, kaj nun tiu ĉi azeno lin superruzas; ĝi eble estis la kapo de tia homo, kiu volis esti pli granda ol Dio mem,—ne vere?
HORACIO
Povas esti.
HAMLETO
Aŭ de ia kortegano, kiu sciis diradi: «Bonan matenon, via princa moŝto! Kiel vi fartas, plej estiminda princo?» Aŭ eble ĝi estis eminenta sinjoro, kiu forte laŭdadis la ĉevalon de alia eminenta sinjoro, dezirante ricevi ĝin donace? Ne vere?
HORACIO
Jes, princo.
HAMLETO
Jes, jes, kaj nun li estas apartenaĵo de sinjoro vermo; sendenta kaj batata sur la vangojn per la fosilo de tombisto. Efektive glora ŝanĝiĝo; se ni nur povus ĝin vidi en plena tuteco. Ĉu tiuj ĉi ostoj meritis nenion alian, ol ke oni ludu per ili keglojn? Mia propra kranio min doloras, kiam mi pri tio ĉi pensas.
UNUA TOMBISTO (kantas).
Kaj ĉemizo sen ornamoj
Kaj foset’ malbonodora
Estas fin’ de ĉiuj amoj. (Elĵetas ankoraŭ unu kranion.)
HAMLETO
Jen denove unu kranio! Kial ĝi ne povus esti kranio de leĝoscienculo? Kie nun estas liaj leĝoj, liaj rimedoj, liaj artifikoj, liaj okazoj? Kial li nun permesas al tiu ĉi maldelikata sentaŭgulo bati lin per malpura fosilo sur la cerbujon kaj ne minacas meti plendon kontraŭ li pro ofendo per faroj? Hm! Tiu ĉi sinjoro eble estis siatempe granda aĉetisto de bienoj, kun ĉiaj hipotekoj, depagoj, aĉetaj dokumentoj kaj juĝaj posedigoj. Ĉu tio ĉi nun estas lia lasta aĉeto kaj la akira rezultato de ĉiuj liaj dokumentoj, ke oni nun lian riĉan kranion plenigas per bonspeca koto? Ĉu ĉiuj liaj administratoroj kaj farmantoj ne donas al li el ĉiuj liaj bienoj pli ol pecon da tero, havantan la longon kaj larĝon de paro da kontraktaj paperoj? Eĉ la dokumentoj de transdono de ĉiuj liaj bienoj apenaŭ povus ĉiuj trovi sufiĉe da loko en tiu ĉi kesto; kaj la posedanto mem ne ricevas por si pli da loko? Bele!
HORACIO
Eĉ ne peceton pli, mia princo.
HAMLETO
Ĉu pergameno ne estas farata el ŝafa felo?
HORACIO
Jes, princo, kaj ankaŭ el felo de bovidoj.
HAMLETO
Ŝafoj kaj bovidoj estas tiuj, kiuj en ĝi serĉas certecon. Mi iom parolos kun tiu ĉi tombisto.—He, homo! kies tombo tio ĉi estas?
UNUA TOMBISTO
Mia, sinjoro,
(Kantas.) Kaj foset’ malbonodoraEstas fin’ de ĉiuj amoj.
HAMLETO
Certe ĝi estas via, ĉar vi troviĝas en ĝi. Sed kiu en ĝi kuŝos?
UNUA TOMBISTO
Espereble ne vi kaj ankaŭ ne mi, kvankam mi troviĝas en ĝi. Kaj tamen ĝi estas mia.
HAMLETO
Ne ĵetu tro da malsaĝaĵoj el via tombo.
UNUA TOMBISTO
Mi devas ja purigi la tombon de ĉio, kio enfalas en ĝin.
HAMLETO
Por kia homo vi fosas la tombon?
UNUA TOMBISTO
Ne por homo.
HAMLETO
Nu, do, por kia homino?
UNUA TOMBISTO
Ankaŭ ne por homino.
HAMLETO
Kiun do oni tie ĉi enterigos?
UNUA TOMBISTO
Iun, kiu estis virino, sed nun jam estas malviva viando.
HAMLETO
Kiel plaĉas al vi la bravulo? Ni devas kontroli ĉiun vorton, ĉar alie li nin batos per silaboj. Efektive, Horacio, mi en la lastaj jaroj rimarkis, la mondo fariĝis tiel sprita, ke la piedo de vilaĝano sentime premas la kalojn de kortegano.—Kiel longe vi estas jam tombisto?
UNUA TOMBISTO
Ĝuste de tiu tago, en kiu nia estinta reĝo venkis Fortinbrason.
HAMLETO
Kiel longe estas jam de tio ĉi?
UNUA TOMBISTO
Ĉu vi tion ĉi ne scias? Ĉiu malsaĝulo ja tion ĉi scias. Tio ĉi estis en tiu sama tago, en kiu naskiĝis la princo Hamleto, tiu sama, kiu nun freneziĝis kaj estas sendita Anglujon.
HAMLETO
Ha, tiel! Kial do oni sendis lin Anglujon?
UNUA TOMBISTO
Nu, tial, ĉar li estas freneza. Oni volas, ke li tie denove saĝiĝu; kaj se li ne resaĝiĝos, tiam ankaŭ ne estos granda malfeliĉo.
HAMLETO
Kial?
UNUA TOMBISTO
Tie tio ĉi estos ne rimarkebla, ĉar tie ĉiuj estas frenezaj.
HAMLETO
Kiel li freneziĝis?
UNUA TOMBISTO
Tre strange, oni diras.
HAMLETO
En kio do konsistis la strangeco?
UNUA TOMBISTO
En tio, ke li perdis la saĝon.
HAMLETO
Sur kia punkto li freneziĝis?
UNUA TOMBISTO
Certe sur ia punkto de la tero de Danujo, en kiu mi jam tridek jarojn estas tombisto.
HAMLETO
Kiel longe homo kuŝas en la tero, antaŭ ol li tute forputriĝas?
UNUA TOMBISTO
Se li ne forputriĝis antaŭ la morto—ni ja en la nuna tempo ofte vidas tiajn korpojn, kiuj apenaŭ eltenas ĝis la enmeto—li povas kuŝi ok ĝis naŭ jarojn; ledisto certe kuŝos naŭ jarojn.
HAMLETO
Kial li pli longe, ol aliaj?
UNUA TOMBISTO
He, sinjoro, lia profesio tiel tanas al li la felon, ke ĝi longan tempon kontraŭstaras al akvo, kaj la akvo la plej rapide detruas la korpojn de sinjoroj la mortintoj. Jen estas kranio, kiu kuŝis en la tero dudek tri jarojn.
HAMLETO
Al kiu ĝi apartenis?
UNUA TOMBISTO
Al unu malsaĝa spritulo. Kiel vi pensas, al kiu ĝi apartenis?
HAMLETO
Nu, mi ne scias.
UNUA TOMBISTO
La diablo lin prenu, la sentaŭgulon! Li unu fojon verŝis al mi botelon da vino sur la kapon. Tio ĉi estis la kranio de Jorik, la amuzisto de la reĝo.
HAMLETO
Tiu ĉi kranio?
UNUA TOMBISTO
Jes, ĝuste tiu ĉi.
HAMLETO (prenas la kranion).
Lasu nin vidi ĝin! Ha, malfeliĉa Jorik! Mi konis lin, Horacio: persono de senfine gaja humoro, plena de plej belaj spritaĵoj. Mil fojojn li portadis min sur la dorso, kaj nun kia terura vido! La koro al mi premiĝas. Tie ĉi pendis la lipoj, kiujn mi kisadis tiom ofte. Kie nun estas viaj spritaĵoj, viaj artifikoj, viaj kantoj, viaj fulmoj de gajeco, ĉe kiuj la tuta tablo eksplodadis per rido? Ĉu restis neniu el ili, por nun ŝerci pri via propra malsaĝa vido? Ĉio forputris? Nun iru en la ĉambron de eminenta sinjorino kaj diru al ŝi, ke kiom ajn ŝi sin ŝmiros, ŝi tamen en la fino ricevos tian vizaĝon; ridigu ŝin per tio ĉi!—Estu tiel bona, Horacio, diru al mi jenon...
HORACIO
Kion, mia princo?
HAMLETO
Ĉu vi pensas, ke ankaŭ Aleksandro la Macedona havis tian elrigardon en la tero?
HORACIO
Ĝuste tian saman.
HAMLETO
Kaj tian odoron? Fi! (Forĵetas la kranion.)
HORACIO
Ĝuste tian, mia princo.
HAMLETO
Al kia abomeninda difino ni venas, Horacio! Kial la imago ne povas sekvi la noblan polvon de Aleksandro ĝis la momento, kiam ĝi ŝtopas truon en ia mizera dometo?
HORACIO
Tio ĉi estus tro fantazia.
HAMLETO
Ne, certe, tute ne. Oni povus modeste sekvi lin ĝis tiu loko kaj ĉiam gvidi sin per la estebleco. Ekzemple tiel: Aleksandro mortis, Aleksandro estis enterigita, Aleksandro turniĝis en polvon; la polvo estas tero; el tero ni faras argilon: kial do per la argilo, en kiun li turniĝis, oni ne povus ŝtopi barelon?
La granda Cezaro, mortinte, nun estas argilo,Por truo de muro li servas nun kiel ŝtopilo.
La peco da ŝtof’, antaŭ kiu tremadis la tero,
Mizeran dometon nun gardas de pluva aero.
Tamen silentu! silentu! Flanken! Jen venas la reĝo!
(Venas en procesio pastroj k. t. p. Oni portas la korpon de Ofelio.)
(Laerto, la reĝo, la reĝino, korteganoj.)
HAMLETO
Jen la reĝino, la kortego! KiunFunebre ili akompanas? Tamen
Sen ordinaraj la funebraj moroj?
Ĝi montras, ke mortinto la portata
Per propra mano sian vivon finis.
De alta tamen rango! Ni atendu
Kaj ni rigardu! (Iras kun Horacio flanken).
LAERTO
Kiaj nun ankoraŭCeremonioj?
HAMLETO
Jen estas Laerto,Tre nobla juna homo. Vidu!
LAERTO
KiajCeremonioj decas nun ankoraŭ?
UNUA PASTRO
Ni el funebraj la ceremoniojPlenumis ĉion, kio al ni estas
Nur permesita: ŝia morto estis
De karaktero duba; se ne ŝanĝus
Ordono alta la kutiman ordon,
Ŝi devus kuŝi ĝis la lasta juĝo
En ter’ ne sanktigita, kaj nur ŝtonojn
Sur ŝian tombon oni devus ĵeti
Anstataŭ sanktaj preĝoj de kristanoj;
Al ŝi do oni donis pli, ol dece;
Knabinan ŝian kronon, kaj la tombon
Per ĉastaj floroj oni nun ornamis,
En sanktan teron oni ŝin enmetis
Ĉe sonorado religia.
LAERTO
SekveNenio pli jam estas permesita?
PASTRO
Nenio pli. Ĉar ni ja malsanktigusPer tio la servadon de mortintoj,
Se ni al ŝi ekkantus rekviemon
Simile al mortintaj en pieco.
LAERTO
Vi metu ŝin en teron, kaj violojElkreskos el plej ĉasta ŝia cindro!
Mi al vi diras, ho, senkora pastro,
Anĝelo ŝi, fratino mia, estos,
Dum vi en la infero brulos.
HAMLETO.
Kio?La bela Ofelio?
REĜINO (ĵetante florojn).
Ho, plej dolĉa,Adiaŭ! Mi esperis, ke vi estos
Edzino kara de Hamleto mia;
Esperis mi ornami vian kronon
De fianĉino, dum, ho ve, mi nun
Ornamas vian tombon!
LAERTO
Ho, centobleMalben’ centobla falu sur la kapon
De tiu, kiu per la krim’ terura
De vi la saĝon rabis! For la teron!
Ne ŝutu,—mi ankoraŭ unu fojon
Al mia koro volas ŝin alpremi. (Ensaltas en la tombon.)
Nun ŝutu teron, kiom ajn vi volas,
Sur ŝin kaj min, ĝis el la ebenaĵo
Vi faros monton ĝis la alta pinto
De la Olimpo.
HAMLETO
Kiu estas tiu,Kies doloro tiel laŭte sonas
Kaj kies krio flugas ĝis la steloj
Kaj volas en terur’ ilin haltigi?
Jen estas mi, Hamleto. (Ensaltas en la tombon.)
LAERTO
Ha, tre bone!Pereu, malbenita! (Ĵetas sin sur Hamleton.)