HAMLETO
Tia preĝoNe estas ĝusta. Mi vin petas, prenu
La manon vian for de mia kolo,
Ĉar kvankam mi ne estas flamiĝema,
Danĝere tamen estas min ataki,
Kaj mi al vi konsilas: for la manon!
REĜO
Disigu ilin!REĜINO
Ho, Hamlet’, Hamleto!ĈIUJ
Sinjoroj...HORACIO
Kara princo, trankviliĝu!(Kelkaj korteganoj disigas la batalantojn, kaj ili eliras el la tombo.)
HAMLETO
Ne, mi pro tio ĉio kun li batalos,Ĝis la minuto lasta de la vivo!
REĜINO
Pro kio do, ho mia kara filo?HAMLETO
Mi amis Ofelion; kvardek milojDa fratoj kun ilia tuta amo
La amon mian kune ne atingus.
(Al Laerto.)
Vi kion volas?
REĜO
Ha, li freneziĝis!REĜINO
Ho, lasu lin, mi petas vin, Laerto!HAMLETO (al Laerto.)
Ĉe la diabloj ĉiuj! Diru, kionVi volas fari? Plori? aŭ batali?
Aŭ fasti? aŭ disŝiri sin? Eltrinki
La tutan Nilon? Manĝi krokodilojn?
Mi tion ankaŭ faros. Ĉu vi venis,
Por verŝi larmojn? Saltas en la tombon,
Por min inciti? Lasu vin enfosi
En ŝian tombon,—mi ĝin ankaŭ faros;
Se vi pri montoj babiladas, lasu
Nin superŝuti per tiom da tero,
Ke sin la loko levu ĝis la suno
Kaj la plej altaj montoj en komparo
Kun ĝi aperu kiel veruketoj.
Vi fanfaronas,—mi ĝin ankaŭ povas.
REĜO
Ĝi estas nur frenezo.REĜINO
La atakoEn li momenton tiel furiozas,
Sed baldaŭ li denove trankviliĝas,
Simile al kvieta kolombino
Post la elkovo de la kolombidoj.
HAMLETO (al Laerto).
Aŭskultu do, sinjoro! Kia estasLa kaŭzo, ke vi tiel min renkontas?
Mi ĉiam amis vin,—sed ni ĝin lasu.
Se Herkuleso mem kontraŭbatalus,
La kat’ miaŭas, hundo devas boji. (Foriras.)
REĜO
Mi petas vin, lin sekvu, Horacio! (Horacio foriras.)Laert’, nia parolo de hieraŭ
Fortigi devas vian paciencon;
Ni agos nun rapide.—Vi, Gertrudo,
Vi metu gardon ĉirkaŭ via filo.
(Al Laerto.)
La tombo havos vivan monumenton.
La horo de trankvilo baldaŭ venos;
Ĝis tiam ni bezonas paciencon. (Ĉiuj foriras.)
SCENO II
Ĉambro en la palaco. Hamleto kaj Horacio.
HAMLETO
Sufiĉe nun pri tio. Ni transiruNun al la pluaj faktoj. Vi memoras,
Pri kio mi rakontis?
HORACIO
Mi memoras.HAMLETO
En mia brusto estis ia specoDe batalado. Mi ne povis dormi;
Kaj al mi ĉiam ŝajnis, ke mi kuŝas
En stato pli malbona, ol krimuloj
En la katenoj. Tiam en la kapon
Kuraĝa pens’ al mi subite venis...
Kaj dank’ al la kuraĝa mia penso:
Ĝi savis min! Jes, penso malprudenta
Al ni tiele servas iafoje,
Kiam profundaj planoj detruiĝas;
Kaj ni el tio vidas, ke Diaĵo
Direktas nian sorton, se ni mem
Eĉ de la celo nin malproksimigas.
HORACIO
Tre ĝuste.HAMLETO
La mantelon de ŝipanoSur min ĵetinte, el kajuto mia
Palpante mi elrampis, trovis ilin,
Forkaptis la paketon, kiun ili
Kun si tre garde portis, kaj returne
En ĉambron mian iris. Mia timo
Forgesis ĝentilecon, kaj kuraĝe
Mi dissigelis la paketon. Tie
Mi trovis, ho, amiko mia kara,
Brilantan, grandan reĝan malnoblaĵon!
Ĝi estis... jes... ordono plej severa,
Per multo da motivoj ornamita
Pri la feliĉo de la Dana regno
Kaj de Anglujo ankaŭ, kaj cetera
Kaj tiel plu... nu jes,—per unu vorto:
Ke oni tuj, sen perdo de la tempo,
Eĉ ne lasante al l’ ekzekutisto
Minuton, por akrigi la hakilon,
Tuj post eliro mia sur la bordon,
Dehaku tuj al mi la kapon.
HORACIO
Dio!Ĉu povas esti?
HAMLETO
Jen, rigardu mem,Jen estas la papero, legu poste.
Vi volas scii, kion mi nun faris?
HORACIO
Jes, mi vin petas.HAMLETO
Kiam mi min vidisSubite en kaptilo, mia kapo
Komencis vive ludi sen prologo
Kaj trovis baldaŭ ĝustan la rimedon.
Mi min sidigis kaj elpensis baldaŭ
Alian tekston por letero tiu
Kaj skribis ĝin tre bele kaj tre pene,
Kiel skribisto profesia. Iam
Mi pensis, kiel niaj grandsinjoroj,
Ke bele skribi estas ne konvena
Por eminentaj homoj; tamen nun
La belskribado multe al mi servis.
Vi volas certe scii la enhavon
De la letero mia?
HORACIO
Certe, princo.HAMLETO
Plej prema peto al la angla reĝo,Ke, se Anglujo volas plue resti
Fidela tributulo de Danujo,
Se inter la Anglujo kaj Danujo
La amikeco floru kiel palmo,
Se paco ĉiam ambaŭ la popolojn
Per bela krono ligu plej trankvile,
Kaj kun aliaj multaj tiaj «se»,—
Li devas tuj post lego de la skribo,
Ne pripensante kaj ne prokrastante,
La alportintojn de l’ dirita skribo
Mortigi plej rapide, ne donante
Al ili eĉ minuton, por plenumi
Konfeson antaŭmortan.
HORACIO
Tamen kielSigelis vi la skribon?
HAMLETO
La ĉieloEn tio ankaŭ jam antaŭe zorgis:
En mia sako trovis sin okaze
Malnova sigelil’ de mia patro
Kun la insigno de la danaj reĝoj.
Mi faldis la leteron ĝuste tute
Simile al antaŭa la letero,
Subskribis ĝin simile kaj sigelis
Kaj metis sur la lokon de antaŭe.
Kaj la subĵeton oni ne rimarkis.
En la sekvanta tago havis lokon
Batalo nia mara kun korsaroj,—
Kaj kio estis plu—vi ĝin jam scias.
HORACIO
Kaj Güldenstern kaj Rosenkranz pereis?HAMLETO
Amiko mia, ili mem sin tirisAl tiu ĉi afero, tial min
La konscienco mia ne riproĉas:
Ilia morto estis ja kaŭzita
De propra tro fervora enmiksiĝo.
Por sklavemuloj estas tre danĝere
Sin meti inter la flamantaj pintoj
De glavoj de potencaj kontraŭuloj.
HORACIO
Kiela reĝo!HAMLETO
Nun la reĝo memAlproksimigis min al mia celo.
Se li mortigis krime mian patron,
Se li patrinon mian malĉastigis,
Sin metis malhelpante inter miaj
Esperoj kaj elekto de l’ popolo
Se li kun ruz’ al mia propra vivo
Tiel perfide volis fari finon:
Ĉu mi ne havas rajton al li doni
Per mia mano merititan pagon?
Kaj ĉu ne estos peko, se ni lasos
Al tiu kankro mordi plu ankoraŭ
Viandon nian?
HORACIO
Baldaŭ li ricevosRaporton pri la manier’, en kiu
Ordono lia estis plenumita.
HAMLETO
Jes, baldaŭ; sed la intertempo tamenAl mi ja apartenas. Homa vivo
Ne estas ja fortika; vi kalkulu
Nur unu—jam la vivo ne ekzistas.
Nur unu cirkonstanco min doloras,
Ke mi ofendon faris al Laerto!
En lia malfeliĉo mi ja vidas
La preskaŭ spegulitan historion
De tio, kion mem mi devis sperti.
Mi lin estimas; sed la nekonvena
Fanfaronado lia kun doloro
Min indignigis ĝis sinforgesado.
HORACIO
Ha, iu venas! Haltu, princo!(Eniras Osrik.)
OSRIK
Mi gratulas vian princan moŝton je la reveno Danujon.
HAMLETO
Mi dankas vin profunde, sinjoro. (Al Horacio.) Ĉu vi konas tiun ĉi kulon?
HORACIO
Ne, princo.
HAMLETO
Tiom pli bone por vi, ĉar estas malvirto koni lin. Li posedas multe da tero kaj tre fruktoporta: se besto estas reĝo de bestoj, ĝia manĝujo staros apud la manĝilaro de la reĝo. Li estas pigo, sed, kiel mi diras al vi, benita per vastaj posedaĵoj de koto.
OSRIK
Plej amata princo! Se via princa moŝto havus liberan tempon, mi dezirus komuniki al vi ion de lia reĝa moŝto.
HAMLETO
Mi akceptos ĝin kun plena atento, sinjoro. Metu vian ĉapelon sur ĝian lokon: ĝi estas difinita por la kapo.
OSRIK
Mi dankas al via princa moŝto,—estas tre varme.
HAMLETO
Ne, mi certigas vin, ke estas tre malvarme; la vento estas norda.
OSRIK
Estas efektive sufiĉe malvarme, mia princo.
HAMLETO
Kaj tamen ŝajnas al mi, ke estas tre sufoke kaj varmege, aŭ mia temperamento....
OSRIK
Eksterordinare, via princa moŝto, estas tre varmege—en certa maniero—mi ne povas diri kiel. Kara princo, lia reĝa moŝto ordonis al mi sciigi vin, ke li faris grandan veton pro via kapo. La afero estas sekvanta...
HAMLETO
Mi petas vin, ne forgesu! (Devigas lin meti la ĉapelon sur la kapon.)
OSRIK
Permesu al mi, via princa moŝto, mi certigas vin, ke tiel estas por mi pli oportune. Antaŭ mallonga tempo en la kortegon alvenis Laerto: mi ĵuras, perfekta kavaliro, kun la plej bonegaj distingiĝoj, kun brilanta teniĝo kaj eksteraĵo. En efektivo, por esprimi sin inteligente, li estas la modelo de boneduka maniero de vivado, ĉar vi trovos en li la kuniĝon de ĉiuj talentoj, kiujn juna kavaliro nur povas deziri posedi.
HAMLETO
Li nenion perdas per via buŝo, sinjoro, kvankam mi scias, ke ĝi estas tro granda kalkula problemo, se oni volus kunmeti plenan registron de liaj bonaj ecoj. Kaj ankaŭ tiam la rakonto ne prezentus ankoraŭ la plenan grandecon de lia efektiva indo. Parolante en la plena seriozeco de laŭdado, mi vidas en li spiriton tre grandan, kaj liaj internaj talentoj estas laŭ mia opinio tiel grandaprezaj kaj maloftaj, ke, por esprimi sin pri li vere, nur lia spegulo prezentas ion similan al li, ĉio alia prezentus nur ombron de li.
OSRIK
Via princa moŝto parolas pri li la puran veron.
HAMLETO
Kaj la celo, sinjoro? Kial ni nun superĵetas tiun ĉi kavaliron per la kruda spirado de nia parolo?
OSRIK
Kion vi pensas?
HORACIO
Ĉu ne estas eble, ke ni kompreniĝadu per ia alia lingvo? Vi certe tion ĉi povos, sinjoro.
HAMLETO
Por kia celo vi nomis tiun ĉi kavaliron?
OSRIK
Laerton?
HORACIO
Lia monujo estas jam malplena: ĉiuj liaj oraj vortoj estas jam elspezitaj.
HAMLETO
Jes, tiun ĉi saman.
OSRIK
Mi scias, ke vi ne scias...
HAMLETO
Estas eble, ke vi scias, ke mi ne scias, kaj tiel plu. Sed kion do vi deziras, sinjoro?
OSRIK
Vi ne scias, kian perfektecon Laerto posedas...
HAMLETO
Mi ne pretendas je tia sciado, por ne egaligi min kun li en perfekteco; koni alian homon fundamente signifus koni sin mem.
OSRIK
Jes, sinjoro, rilate la uzadon de bataliloj; laŭ la komuna famo li havas en tiu ĉi punkto neniun egalan al si.
HAMLETO
Kia estas lia batalilo?
OSRIK
Glavo kaj rapiro.
HAMLETO
Sekve, laŭ viaj vortoj, du specoj de bataliloj. Nu, plu?
OSRIK
La reĝo vetis kun li je ses berberaj ĉevaloj; li do, kiom mi aŭdis, donis kiel garantion ses francajn glavojn kune kun la apartenaĵo, kiel ekzemple zonoj, portiloj kaj tiel plu. Tri el tiuj ĉi subteniloj estas efektive tre agrablaj por la okulo, tre respondaj al la objektoj, senfine belaj subteniloj kaj tre bonguste aranĝitaj.
HAMLETO
Kion vi nomas subteniloj?
HORACIO (al Hamleto).
Mi sciis, ke vi devos ankoraŭ plezuriĝi kun liaj komentarioj, antaŭ ol la parolo finiĝos.
OSRIK
La subteniloj estas la portiloj.
HAMLETO
Tiu ĉi esprimo estus pli konvena por la objekto, se ni povus porti ĉe nia flanko pafilegon; ĝis tiu tempo ni nomu ĝin pli bone portiloj. Sed plue: ses berberaj ĉevaloj kontraŭ ses francaj glavoj kun iliaj apartenaĵoj kaj ses bonguste aranĝitaj subteniloj; tio ĉi estas franca veto kontraŭ dana. Por kio do ili tion ĉi donis kiel garantion, kiel vi vin esprimas?
OSRIK
La reĝo, sinjoro, vetis, ke Laerto en dekdu renkontiĝoj inter vi kaj li ne venkos pli ol tri fojojn; li do vetis, ke el dekdu li venkos naŭ fojojn; kaj oni povus tuj fari la provon, se via princa moŝto estus inklina.
HAMLETO
Kaj se mi respondos, ke ne?
OSRIK
Mi pensas, via princa moŝto, ke estus bone konsenti je tiu ĉi provo.
HAMLETO
Mi nun promenados en tiu ĉi salono; kun la permeso de lia reĝa moŝto nun estas la horo, en kiu mi ĝuas freŝan aeron. Oni alportu la rapirojn; se Laerto deziras kaj se la reĝo restas ĉe sia intenco, mi penos gajni por li, se mi povos; se ne,—tiam mi forportos kun mi nur la malhonoron kaj multe da batoj.
OSRIK
Tiel mi devas klarigi vian decidon?
HAMLETO
En tiu ĉi senco, sinjoro, kun ornamoj laŭ via gusto.
OSRIK
Mi rekomendas al via princa moŝto mian aldonitecon. (Foriras.)
HAMLETO
Al viaj servoj. (Al Horacio.) Li bone faras, ke li mem sin rekomendas; ĉar nenia alia buŝo servus al li por tio ĉi.
HORACIO
Tiu ĉi birdido elrampis el la nesto kun duono de sia ova ŝelo sur la kapo.
HAMLETO
Li faris ceremoniojn kun la mamo de sia patrino antaŭ ol suĉi ĝin. En tia maniero li kaj multaj aliaj de tiu sama speco, en kiujn nia pala tempo estas enamita, kaptis nur la tonon de la modo kaj la eksteran brilon de la interparolado: speco de ŝaŭma miksaĵo, kiu rampas en ĉion; sed oni pro provo nur ekspiru sur ĝin, kaj la ŝaŭmaj vezikoj krevos. (Eniras nobelo.)
NOBELO
Estimata princo, lia reĝa moŝto ricevis saluton de vi per la juna Osrik, kiu raportis al li, ke vi deziras atendi lin en la salono. Li sendas min, por demandi vin, ĉu via deziro skermi kun Laerto daŭras ankoraŭ, aŭ ĉu vi deziras por tio ĉi pli longan prokraston.
HAMLETO
Mi restas fidela al miaj decidoj, ili konformigas sin al la volo de la reĝo. Se por li estas oportune, mi estas preta, nun aŭ en ĉia alia tempo, supozante, kompreneble, ke mi ĝin tiel bone povos, kiel nun.
NOBELO
La reĝo, la reĝino kaj ĉiuj volas tuj veni tien ĉi.
HAMLETO
En bona horo!
NOBELO
La reĝino deziras, ke vi afable ekparolu al Laerto, antaŭ ol vi komencos batali.
HAMLETO
Ŝia konsilo estas bona. (La nobelo foriras.)
HORACIO
Vi perdos tiun ĉi veton, princo.
HAMLETO
Mi ne pensas: de la tempo, kiam li iris Francujon, mi ĉiam ekzercadis min; ĉe tiu neegala veto mi venkos. Sed vi ne povas prezenti al vi, kiel malbone estas al mi en la koro. Tamen tio ĉi neniom malhelpas.
HORACIO
Ne, kara princo...
HAMLETO
Ĝi estas nur bagatelo sensignifa; sed ĝi estas ia speco de malbona antaŭsento, kiu virinon eble maltrankviligus.
HORACIO
Se via interna sento ion diras kontraŭ tio ĉi, tiam obeu al ĝi; mi zorgos, ke ili ne venu tien ĉi, mi diros, ke vi ne estas nun disponita.
HAMLETO
Tute ne! Mi aŭskultas neniajn antaŭsignojn: neŝanĝebla sorto direktas eĉ la falon de pasero. Se ĝi fariĝos nun, ĝi ne fariĝos poste; se ĝi ne fariĝos poste, ĝi fariĝos nun; se ĝi ne fariĝos nun, ĝi devas ja iam fariĝi en estonteco. Oni devas ĉiam esti preta. Ĉar nenia homo scias, kion li forlasas, kia do diferenco, se li pli frue forlasas. Ĝi estu!
(Eniras la reĝo, la reĝino, Laerto, korteganoj, Osrik kaj aliaj kun rapiroj k. t. p.)
REĜO
Hamleto, venu kaj amike prenuTiun ĉi manon!
(Metas la manon de Laerto en la manon de Hamleto.)
HAMLETO (al Laerto).
Vi al mi pardonu,Sinjoro! mi al vi maljusta estis,
Sed vi pardonu pro honoro via.
La ĉirkaŭantoj scias—kaj sendube
Vi ankaŭ aŭdis—mia kapo estas
Malsana. Mia ago, kiu forte
En vi ekscitis tutan la animon
Kaj la honoron,—mi pri ĝi konfesas:
Ĝi estis nur frenezo. Ĉu Hamleto
Laerton ekofendis? Ne! Ĉar certe
Se de si mem Hamleto nun disiĝis
Kaj li nur tial faris la ofendon,
Ke li nun estas ne li mem,—ja tiam
Ĝin ne Hamleto faris kaj Hamleto
Rifuzas la ofendon. Kiu do
Ĝin faris? La frenezo de Hamleto.
Se tiel estas, tiam li ja mem
La suferanto estas. La frenezo
Hamleton malfeliĉan suferigas.
Kaj jen, sinjoro, antaŭ atestantoj
Konfeso mia senkulpigu min
Nun antaŭ la grandanimeco via,
Ĉar mi la sagon pafis trans la domon
Kaj trafis kontraŭvole mian fraton.
LAERTO
Naturo mia, kiu la plej multeMin devus instigadi al la venĝo,
Nun estas jam kontentigita plene.
Sed laŭ severaj leĝoj de l’ honoro
Ne povas mi paroli pri paciĝo,
Ĝis pli maljunaj homoj de honoro
Decidos ke, savante mian nomon,
La pacon noble povas mi akcepti.
Ĝis tiu tempo mi la amon vian
Akceptos per la koro, sed batalos.
HAMLETO
Volonte mi konsentas; kun konfidoMi nun batalos pro l’ honoro via.
Nun donu la rapirojn, venu!
LAERTO
Venu!HAMLETO
Mi volas esti kamp’ por via gloro;Sur mia nelerteco via arto
Ekbrilu, kiel stel’ en nigra nokto.
LAERTO
Vi mokas, princo.HAMLETO
Ne, je mia vorto!REĜO
Nun donu la rapirojn, juna Osrik!Vi scias ja la veton, fil’ Hamleto?
HAMLETO
Ho, jes! Sed vi la gajnon de la vetoKonfidis ne al tute ĝusta mano.
REĜO
Pro tio mi ne timas; mi ja vidisSkermadon de vi ambaŭ. Li allernis,
Sed tial oni donis al ni cedon.
LAERTO (pesante rapiron en la mano).
Tro multepeza, mi alian volas.HAMLETO
Mi prenas. Ĉiuj de egala longo?(Ili preparas sin al la skermado.)
OSRIK
Jes, via princa moŝto.REĜO
La botelojnDa vino metu prete sur la tablon!
Se en l’ unua fojo aŭ la dua!
Hamleto trafos aŭ en tria fojo
Rebatos la ekbaton, tiam tuj
Ektondru laŭte ĉiuj pafilegoj;
La reĝo tiam trinkos pro la sano
De sia fil’ Hamleto kaj li ĵetos
En la kalikon perlon, kies kosto
Superos ĉion, kion ĝis nun havis
La reĝoj de Danujo en la krono.
Pretigu la kalikojn! La trumpeto
Anoncu al tamburo, la tamburo
Al la pafilegisto, pafilego
Al la ĉielo, fine la ĉielo
Anoncu al la tero: nun la reĝo
Pokalon malplenigas pro Hamleto!—
Komencu do batalon; vi, juĝistoj,
Atentu bone!
HAMLETO (al Laerto).
Venu do, sinjoro!LAERTO
Mi estas preta, princo. (Ili skermas.)HAMLETO
Unu!LAERTO
Ne!HAMLETO
Juĝistoj diru.OSRIK
Vere, jes, trafite.LAERTO
Nu, bone! Nun ankoraŭ unu fojon!REĜO
Halt’! Donu vinon!—Nun, Hamleto mia,La perlo estas via. Vian sanon!
Vi prenu la pokalon!
(Post la sceno estas aŭdataj trumpetado kaj pafoj de pafilegoj.)
HAMLETO
Ne, mi devasAntaŭe fini! (Al Laerto.)
Venu! (Ili skermas.) Nun denove
Trafite! Kion diras vi?
LAERTO
Tuŝite!Tuŝite, mi konfesas.
REĜO
Nia filo,Vi venkas.
REĜINO
Li varmiĝis, li laciĝis.Hamleto, prenu mian tukon, viŝu
La ŝviton de la frunto! La reĝino
Feliĉon vian trinkas nun!
HAMLETO
Patrino...REĜO
Gertrudo, vi ne trinku!REĜINO
Mi deziras,Permesu, mia edzo, mi vin petas.
REĜO (flanken.)
La vino venenita! Ŝi pereis!HAMLETO
Patrino mia, mi ankoraŭ trinkiNe povas. Mi tuj finos.
REĜINO
Venu, filo,Mi viŝos vian ŝviton de l’ vizaĝo.
LAERTO
Nun mi lin trafas, reĝo.REĜO
Mi ne kredas.LAERTO (flanken).
Kaj tamen kontraŭ mia konscienco!HAMLETO
Laerto, venu, nun la trian fojon!Vi ludas; mi vin petas, batu forte;
Mi timas, ke vi faras kun mi ŝercojn.
LAERTO
Vi pensas? Bone! (Ili skermas.)OSRIK
Sur la ambaŭ flankojNenia rezultato.
LAERTO
Nun vin gardu!(Laerto vundas Hamleton; en la flameco de la batalado ili ŝanĝas la rapirojn kaj Hamleto vundas Laerton.)
REĜO
Disigu ilin, ili tro varmiĝis.HAMLETO
Ne, ne, ankoraŭ unu fojon! (La reĝino svenas.)OSRIK
Haltu!Rigardu la reĝinon!
HORACIO
Ambaŭ sangas.—Kiel vi fartas, princ’?
OSRIK
Kiel vi fartas,Laerto?
LAERTO
Ve! Mi estas nun kaptitaPer la kaptilo mia propra! Juste
Min mem perfido mia pereigis!
HAMLETO
Ha, la reĝino! Kio al ŝi estas?REĜO
Ŝi svenas, ĉar ŝi vidas sangon.REĜINO
Ne!La vino, ha, la vino! Ho, Hamleto!
Ĝi estis venenita! Mi pereas! (Ŝi mortas.)
HAMLETO
Perfido! Krimo! Fermu tuj la pordojn!Elserĉi la krimulon! (Laerto falas.)
LAERTO
Jen, Hamleto:Li estas antaŭ vi. Vi jam pereis,
Nenio en la mondo vin nun savos;
Eĉ duonhor’ da viv’ al vi ne restas.
La ilo de la krim’ en via mano
Troviĝas! sciu, ho, Hamleto nobla,
Ke la rapiro estis venenita.
Kontraŭ min mem sin turnis mia ruzo:
Rigardu, nun mi kuŝas, por neniam
Leviĝi plu. Patrino via ankaŭ
Nun venenita... Fino... Mi ne povas.
La reĝo ĉion... Lia kulpo... Reĝo...
HAMLETO
La pinto ankaŭ estas venenita?Nu, faru do, venen’, laboron vian! (Trapikas la reĝon).
REĜO
Ho, helpu, helpu! Estas temp’ ankoraŭ!HAMLETO (devigante la reĝon trinki el la pokalo).
Vi trinku, mortigisto, adultulo,Abomeninda, malbenita dano!
Eltrinku la pokalon kun la perlo!
Patrinon mian sekvu! (La reĝo mortas.)