LAERTO
Li meritis.Li la venenon miksis por ni ĉiuj.
Hamleto nobla, antaŭ nia morto
Ni kore nin pardonu reciproke!
Mi liberigas vian konsciencon
De l’ mort’ de mia patro, ankaŭ vi
Pardonu min pro via morto! (Li mortas.)
HAMLETO
DioAl vi pardonu plene! Mi vin sekvas.—
Mi mortas, Horacio!—Nun adiaŭ,
Reĝino malfeliĉa!—Kaj vi ĉiuj,
Vi tremas pro okazo la terura,
Vi estas palaj mutaj atestantoj...
Se mi nur havus tempon... Ha, la morto
Arestas tre rapide... mi tre multe
Al vi rakonti povus! Tiel estu!
Mi mortas, Horacio, tamen vi,
Vi vivas,—senkulpigu kaj klarigu
Min kaj aferon mian al la homoj.
HORACIO
Ho ne! Mi nun ne volas resti dano,Mi ankaŭ apartenas al romanoj:
Ankoraŭ restis vin’ en la pokalo...
HAMLETO
Ho ne, amiko! Se vi estas viro,Mi petas vin, ne tuŝu la pokalon!
Ho, Dio! Kia nomo post mi restus,
Se vi, la sola, kiu ĉion scias,
Forlasus nun la mondon! Ho, amiko,
Se vi min iam portis en la koro,
Retenu vin ankoraŭ de l’ ĉielo
Kaj vivu en la mondo abomena,
Por savi mian nomon per rakonto
De mia historio.
(Oni aŭdas marŝon en malproksimeco kaj pafojn post la sceno.)
Kia bruo?
OSRIK
La juna Fortinbras nun el PolujoRevenas post la venko kaj milite
Salutas la senditojn de Anglujo.
HAMLETO
Mi mortas, Horacio! La venenoJam la spiriton mian neniigas;
Kaj la sciigon el Anglujo mi
Ne povas plu atendi; sed, amiko,
Mi antaŭdiras, ke l’ elekto falos
Sur Fortinbrason; kaj la voĉon mian
Antaŭ la morto mi al li fordonas.
Raportu al li tion ĉi kaj ankaŭ
La tutan historion de la faktoj.—
La resto do—silento! (Li mortas.)
HORACIO
Nobla koroNun ĉesis bati! Kara mia princo,
Adiaŭ! Bonan nokton! La anĝeloj
Plej puraj al vi kantu dorman kanton!—
Pro kio batas la tamburo? (Marŝo post la sceno.)
(Eniras Fortinbras, la senditoj de Anglujo kaj aliaj.)
FORTINBRAS
KieFariĝis la terura dramo?
HORACIO
KionVi volas vidi? Se ian malĝojon
Aŭ mirindaĵon, tiam ĉesu serĉi.
FORTINBRAS
Ho, sangaj faroj! Ho, fiera morto,Kiela festo estas nun en via
Palac’ eterna, se per unu fojo
Vi tiom da oferoj reĝaj buĉis?
UNUA SENDITO
Terura vido! Ni kun la sciigojEl Anglolando venas tro malfrue.
Nun estas surdaj la oreloj, kiuj
Aŭskulti devus la raporton nian,
Ke la ordono estas plenumita,
Ke Rosenkranz kaj Güldenstern ne vivas.
Nu kiu al ni diros: mi vin dankas?
HORACIO
Li certe ne, se li eĉ estus viva;Ĉar li mortigi ilin ne ordonis.
Sed ĉar rapide post la sanga faro
Revenis vi, (al Fortinbras) vi venke el Polujo,
(al la senditoj) Vi el Anglujo,—tial nun ordonu
Ke oni metu la mortintojn alte
Sur katafalkon antaŭ la popolo
Kaj mi rakontos al la nesciantoj,
Kiele ĉio tio ĉi fariĝis.
Vi aŭdos faktojn sangajn, nenaturajn,
Vi aŭdos pri okazaj juĝofaroj
Kaj pri mortigoj blindaj kaj pri mortoj,
Kaŭzitaj de perfido kaj de ruzo,
Kaj pri insidoj, kiuj returniĝis
Kaj falis sur la kapon de l’ krimuloj.
La tutan veron mi al vi raportos.
FORTINBRAS
Rapidas ni aŭskulti. Kaj kunvokuLa regnajn prezentantojn al kunveno!
Mi nun akceptas kun malgaja koro
Feliĉon mian. Sur la danan tronon
Mi havas rajtojn, mi ilin prezentos,
Ĉar nun l’ okazo tion ĉi postulas.
HORACIO
Pri tio ankaŭ ion mi parolos;Pri tio ĉi raportos mi la voĉon
De tiu, kies voĉon multaj sekvos.
Sed ni rapidu kun la elektado,
Ĉar la spiritoj estas nun ankoraŭ
Tre forte incititaj, kaj intrigoj
De malbonuloj povus nun facile
Elvoki malfeliĉojn kaj konfuzojn.
FORTINBRAS
Kvar kapitanoj portu sur la tronoLa korpon de Hamleto: se li vivus,
Sur ĝi li certe sidus la plej noble
Kaj la plej reĝe. Ĉe l’ funebra iro
Aperu plene la parad’ milita!
Forprenu nun la korpojn! Tia vido
Konvenus nur al kampo de milito.
Ordonu nun komenci la pafadon!
(Funebra marŝo. Ĉiuj foriras, forportante la mortintojn. Oni aŭdas pafadon.)
KOLEKTO ESPERANTA APROBITA DE Do ZAMENHOF
FRANCUJO.—HACHETTE kaj Ko, 79, Boul. St-Germain, Paris
| LIVRES D’ÉTUDE | ||
|---|---|---|
| Grammaire et Exercices de la langue Esperanto, par L. de Beaufront. | 1 | 50 |
| Corrigé de Grammaire et Exercices de la langue Esperanto, par L. de Beaufront | » | 75 |
| Commentaire sur la grammaire Esperanto, par L. de Beaufront | 2 | » |
| Texte synthétique des règles, préfixes, suffixes, expressions de l’Esperanto, traduction française en regard, par L. de Beaufront | » | 50 |
| Thèmes d’application, Lexicologie, Syntaxe, Formation des mots de l’Esperanto, vocabulaire des mots employés, par L. de Beaufront | 2 | » |
| Cours commercial d’Esperanto, par Marissiaux | 1 | 50 |
| Corrigé des exercices du Cours commercial d’Esperanto, par M. Marissiaux | 1 | » |
| L’Esperanto en dix leçons, par Th. Cart et Pagnier | » | 75 |
| Corrigés des Exercices de l’Esperanto en dix leçons, par Th. Cart et M. Procureur | » | 50 |
| Premières leçons d’Esperanto, par Th. Cart. | » | 30 |
| Dictionnaire Esperanto-Français, par L. de Beaufront | 1 | 50 |
| Structure du dictionnaire Esperanto. Réponse à beaucoup d’objections. (Teksto esperanta kaj franca), par L. de Beaufront | » | 30 |
| Vocabulaire Français-Esperanto et Vocabulaire abrégé Esperanto-Français, par Th. Cart, M. Merckens et P. Berthelot | 2 | 50 |
| Vocabulaire des mots spéciaux à la philatélie, par R. Lemaître | » | 40 |
| TEKSTOJ EN ESPERANTO | ||
|---|---|---|
| Brueys et Palaprat. Advokato Patelin, tradukita de J. Evrot | » | 75 |
| Devjatnin. Verkaro. | 2 | » |
| Diversaĵoj, rakontetoj tradukitaj de Soj Lallemant kaj Beau. | 1 | 25 |
| Ekzercoj de Aplikado, Leksikologio, Sintakso, Vortfarado Esperantaj, de L. de Beaufront. | 1 | » |
| Esperantaj prozaĵoj, de diversaj aŭtoroj. | 2 | 50 |
| Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, de Dro Zamenhof. | 3 | 50 |
| Fundamento de Esperanto, de Dro Zamenhof | 3 | » |
| Godineau. La Kolorigisto-aerveturanto. | » | 30 |
| Hamleto, dramo de Shakespeare tradukita de Dro Zamenhof. | 2 | » |
| Komercaj leteroj, de P. Berthelot kaj Ch. Lambert | » | 50 |
| Kondukanto de l’ interparolado kaj korespondado kun aldonita Antologio Internacia, de Grabowski | 2 | » |
| Kurso tutmonda, de E. Gasse. | » | 75 |
| Labiche et Legouvé. Cikado ĉe Formikoj, unuakta komedio | » | 60 |
| La Fontaine. Elektitaj Fabloj, esperantigitaj de G. Vaillant | » | 75 |
| La Komerca sekretario, de Ros Sudria. | » | 50 |
| Leibniz. Monadologio, tradukita de E. Boirac. | » | 60 |
| Maistre (X. de). Vojaĝo interne de mia Ĉambro, tradukita de S. Meyer | » | 75 |
| Matematika terminaro kaj krestomatio, de R. Bricard | » | 75 |
| Molière. L’ Avarulo, tradukita de S. Meyer | » | 75 |
| —— Don Juan, tradukis Emile Boirac. | 1 | 50 |
| Norman. Poŝlibro Internacia, por Aferistoj, Turistoj, K. C. | 2 | » |
| Orzesko. La interrompita kanto, tradukita de Kabe. | » | 75 |
| Perrault (Ch.). Rakontoj pri Feinoj, tradukitaj de Sinjorino Sarpy. | 1 | » |
| Pola Antologio, elektis et tradukis Kabe. | 2 | » |
| Rakontoj kaj Fabeloj (el Esperantaj Prozaĵoj) | » | 25 |
| Sieroŝevski (Vaclav). La Fundo de l’ mizero, tradukita de Kabe | » | 75 |
| Virgilio. Eneido, kantoj I et II, tradukita de Dro Vallienne. | » | 60 |
A LA MÊME LIBRAIRIE
Tutmonda Jarlibro Esperantista
ENHAVANTA LA
Adresarojn de Dro ZAMENHOF
1906
Cet annuaire paraît tous les ans dans le courant de mai. Il contient: plus de 30000 adresses d’Espérantistes dans le monde entier, les renseignements les plus complets sur les Sociétés de propagation, les livres, les journaux, les publications de toute nature en Esperanto.
Un volume grand in-16, broché ....... 3 fr. 50
Internacia Scienca Revuo
Revue mensuelle scientifique rédigée
EN ESPERANTO
Paraissant depuis le 1er Janvier 1904
COMITÉ DE PATRONAGE:
Société française de physique, Société internationale des Électriciens, MM. Adelsköld, Appell, d’Arsonval, Baudoin de Courtenay, Becquerel, Berthelot, Bouchard, Brouardel, Deslandres, Gal Sébert, membres de diverses académies.
RÉDACTION:
27, boulevard Arago,
PARIS
ADMINISTRATION:
79, boulevard Saint-Germain,
PARIS
| ABONNEMENT ANNUEL | |
|---|---|
| France | 6 fr. 50 |
| Etranger | 7 fr. |
| UN NUMÉRO: | 60 centimes. |
Mendelejev.—Provo de Kemia Kompreno de l’ Monda Etero » 30
Ch. Richet.—La Spontanea Generado » 30
742-06—Coulommiers. Imp. Paul BRODARD.—P7-06.
Notoj de la tekstpreparinto:
Mi translokigis la antaŭreklamojn ĉe la fino de la teksto. Provizon de mankaj punktoj kaj aliajn interpunkciajn ŝanĝetojn mi faris sen rimarkoj. Mi registris aliajn ŝanĝojn per html-aj komentoj.