HAMLETO
(al Horacio) Al li parolis vi?HORACIO
Jes, mia princo;Sed li al mi eĉ vorton ne respondis.
Nur unu fojon ŝajnis, ke li levas
La kapon kaj moveton ian faras,
Por ekparoli: sed subite tiam
Ekkriis laŭte koko la matenon,
Kaj tuje forrapidis la fantomo
Kaj malaperis.
HAMLETO
Efektive strange!HORACIO
Mi ĵuras, ke ĝi estas pura vero!Ni ĝin kalkulis kiel nian devon
Al vi raporti pri l’ afero.
HAMLETO
Vere,Sinjoroj, tio min maltrankviligas.
Ĉu vi hodiaŭ staros gardon?
ĈIUJ
Jes.HAMLETO
Kaj, diras vi, li estis en armaĵo?ĈIUJ
Jes, princo.HAMLETO
De la kapo ĝis piedoj?ĈIUJ
De l’ kapo ĝis piedoj, nia princo.HAMLETO
Kaj sekve la vizaĝon vi ne vidis?HORACIO
Levita estis lia viziero,Kaj ni tre bone vidis la vizaĝon.
HAMLETO
Ĉu la rigardo estis malafabla?HORACIO
Mieno lia montris pli suferon,Sed ne koleron.
HAMLETO
Ĉu li estis pala,Aŭ ĉu koloron havis en vizaĝo?
HORACIO
Terure pala.HAMLETO
Ĉu li vin rigardis?HORACIO
Tre forte.HAMLETO
Kial mi kun vi ne estis!HORACIO
Por vi l’ apero estus tro terura!HAMLETO
Tre povas esti. Ĉu li longe restis?HORACIO
Apenaŭ centon povus vi kalkuliĈe nerapida kalkulad’.
MARCELLO kaj BERNARDO
Pli longe!HORACIO
Almenaŭ tiam, kiam mi ĝin vidis.HAMLETO
La barbo estis griza, ĉu ne vere?HORACIO
Ĝi estis tia, kiel mi ĝin vidisĈe lia vivo: duonnigre-griza.
HAMLETO
Hodiaŭ mi kun vi en nokto staros;Denove eble venos la fantomo.
HORACIO
Ĝi certe venos.HAMLETO
Kaj se ĝi aperosEn l’ eksteraĵ’ de mia nobla patro,
Al ĝi mi ekparolos, se eĉ tuta
Al mi minacus la infero. Vin
Mi ĉiujn petas, se ĝis nun silentis
Vi pri l’ apero, tenu ankaŭ plu
Ĝin en sekreto; kaj al ĉio, kio
Okazos eble en la nokto, havu
Okulojn kaj orelojn, sed ne buŝon.
Per mia amo mi vin rekompencos.
Adiaŭ do! en la dekdua horo
Sur la teraso mi vin revizitos.
ĈIUJ
Al via princa moŝto niaj servoj!HAMLETO
Ne, via amo, kiel al vi mia.Adiaŭ do! (Horacio, Marcello kaj Bernardo foriras.)
Spirit’ de mia patro
En bataliloj! Mi supozas ion
Malbonan. Ho, se venus jam la nokto!
Ĝis tiam do trankvile! Malbenaĵoj
Kaj krimoj venas al la lum’ de l’ tago,
Se eĉ murego tera ilin kovras. (Foriras).
SCENO III
Ĉambro en la domo de Polonio. Laerto kaj Ofelio eniras.
LAERTO
Pakaĵo mia estas sur la ŝipo.Adiaŭ, fratineto! Se vi havos
Okazon, ne forgesu al mi skribi
Pri via farto.
OFELIO
Ĉu vi tion dubas?LAERTO
Sed pri Hamleto kaj pri lia amoKonsilas mi al vi, vi ĝin rigardu,
Kiel kapricon kaj nur kiel ludon
De juna sango; bela violeto
En la printempo: frue elkreskinta,
Sed ne konstanta,—dolĉa, sed ne daŭra,
Odoro, ĝuo de momento unu,
Nenio pli.
OFELIO
Nenio pli?LAERTO
Jes, tielVi ĝin rigardu. La natur’, kreskante,
Grandiĝas pli ne sole per la korpo
Kaj per la forto de la sama sento;
Kun la kreskado de la tempo ofte
Ŝanĝiĝas la spirito kaj la servo
Interne. Nun li eble amas vin;
Nek trompo nek malico nun makulas
La virton de l’ animo lia: tamen
Memoru vi, ke en la rango lia
De sia volo li ne estas mastro.
Li mem ja estas sklav’ de sia stato;
Ne povas li, kiel la simplaj homoj,
Por si elekti: de elekto lia
Dependas farto de la tuta regno,—
Li tial devas gvidi la elekton
Per la aprob’ kaj voĉo de la korpo,
Al kiu li mem servas kiel kapo.
Se li nun diras, ke li amas vin,
Prudente estas, ke vi al li kredu
Nur tiom, kiom povas li plenumi
La vorton sian,—tio estas tiom,
Kiom permesas la komuna voĉo
De tuta la Danujo. Ekmemoru,
En kia grad’ honoro via povas
Suferi, se aŭskultos tro kredeme
Vi lian kanton, se la koron vian
Vi perdos kaj al lia persistado
Malkovros la trezoron vian ĉastan.
Vi timu ĝin, fratino mia kara,
Evitu flaman mezon de la amo,
Atakon kaj atencon de deziro!
Knabin’ plej ĉasta perdis jam modeston,
Se al la lun’ ŝi montris sian ĉarmon.
Eĉ virto ne evitas kalumnion,
L’ infanojn de printempo ofte mordas
La verm’ ankoraŭ en la burĝoneco,
Kaj al la frua roso de juneco
Spiret’ venena estas plej danĝera.
Vin gardu do! Tim’ donas garantion.
Por la juneco ĉie staras retoj.
OFELIO
La sencon de l’ instruo via bonaKonservos mi, por gardi mian bruston;
Sed, bona mia frato, vi ne agu
Simile al la predikistoj, kiuj
Predikas krutan vojon al ĉielo,
Dum ili mem senzorge kaj volupte
Sur flora vojo de gajeco paŝas,
Mokante pri prediko sia propra.
LAERTO
Ne timu! Tamen mi tro longe restis.—La patro venas jen! (Polonio eniras.)
(Al Polonio) Duobla beno
Sendube duobligas la feliĉon:
Dank’ al okazo mi denove povas
Adiaŭ al vi diri.
POLONIO
Vi ankoraŭLa domon ne forlasis? Al la ŝipo!
La vento blovas helpe al la vojo,
Kaj oni vin atendas. Nu, akceptu
Denove mian benon.
(Li metas la manon sur la kapon de Laerto.)
Kaj memoru
Regulojn, kiujn mi al vi instruis:
Ne ĉian penson metu sur la langon,
Ne donu tuj al ĉia penso faron.
Afabla estu, sed ne tro kredema.
Al la amiko saĝe elektita
Kunforĝu vin en fera fideleco,
Sed gardu vian manon de la premo
De ĉiu renkontota bona frato.
Vi gardu vin de ĉia malpaciĝo;
Se vi ĝin ne evitos,—tiam agu
Fortike, ke la malamik’ vin timu.
Al ĉiu servu per orelo via,
Sed ne al ĉiu servu per la buŝo.
Konsilojn ĉiam prenu vi de ĉiu,
Sed propran juĝon en la kapo tenu
Laŭ via mon’ mezuru vian veston,
Sed ĉio estu takta kaj konvena;
Vin vestu bone, sed ne kiel dando:
Laŭ vest’ ekkonas oni ofte viron,
La homoj altastataj en Francujo
En tiu punkto estas tre zorgemaj.
Ne prenu prunte kaj ne prunte donu:
Per pruntedono ofte oni perdas
Krom sia havo ankaŭ la amikon,
Kaj pruntepren’ kondukas al ruino
De la mastraĵo. Antaŭ ĉio estu
Fidela al vi mem,—de tio sekvos,
Ke vi ne estos ankaŭ malfidela
Al la aliaj homoj. Nun adiaŭ,
Kaj mia beno vin akompanadu!
LAERTO
Adiaŭ, mia patro kaj sinjoro!POLONIO
Jam tempo. Iru, oni vin atendas.LAERTO
Adiaŭ, Ofelio, kaj memoruPri tio, kion diris mi al vi!
OFELIO
Mi bone ŝlosis ĝin en mia kapo,Kaj la ŝlosilon mi al vi fordonas.
LAERTO (al Polonio kaj Ofelio)
Adiaŭ! (Foriras.)POLONIO
Kia estas la konsilo,Pri kiu li parolis?
OFELIO
Pri Hamleto,Pri la reĝido.
POLONIO
Ha, jes, ĝustatempe!Mi aŭdis, ke en lasta temp’ Hamleto
Al vi komencis montri amikecon
Kaj ke vi mem apartan afablecon
Al li montradis. Se ĝi estas vero—
Mi aŭdis ĝin en formo de averto—
Mi devas al vi diri, ke vi mem
Kredeble ne komprenas tute klare
Danĝeron, kiu al filino mia
Kaj al honoro via nun minacas.
Kiel vi estas unu kun la dua?
La veron al mi diru!
OFELIO
De mallongeAl mi li ripetadis kelkajn fojojn,
Ke li estimas min.
POLONIO
Ha, ha! Estimo!Parolo de nesperta knabineto!
Kaj kredas vi al la «estimo» lia?
OFELIO
Mi mem ne scias, kiel pri ĝi pensi.POLONIO
Nu, aŭdu do! Vi estas tre malsaĝa,Ke vi akceptas por kontanta mono
La vortojn, kiuj vere ne enhavas
Eĉ plej malgrandan indon. Vi vin tenu
Prudente kaj singarde, ĉar alie
La malsaĝeco via la grandega
Vin pereigos!
OFELIO
Li al mi proponisLa amon sian pure kaj honeste.
POLONIO
Jes, pure kaj honeste! Vi, senkapa!OFELIO
Li ĵuris al mi, patro mia kara,Per ĉiuj sanktaj ĵuroj de ĉielo.
POLONIO
Kaptiloj por la birdoj! Mi ja scias,Ke se la sango bolas, tiam lango
La ĵurojn ne avaras. Ho, filino,
Ne prenu vi por fajro tiun flamon,—
Ĝi lumas, sed ĝi tute ne varmigas,
Ĝi estingiĝas tuj, ne supervivas
Eĉ la minuton de la promesado.
De nun kun via virga afableco
Avaru pli; la paroladon vian
Vi ŝatu pli, ne estu tute preta
Tuj laŭ ordono! La reĝid’ Hamleto
Ankoraŭ estas juna, kaj li havas
Pli grandan liberecon, ol al vi
Donata povas esti. Ofelio,
Mallonge mi sed klare al vi diras:
Ne kredu al ĵurado lia; ĵuroj
Similaj estas trompaj delogantoj,
Antaŭparoloj de tre pekaj petoj;
Promesojn piajn ili hipokritas,
Por pli sukcese veni al la celo.
Per unu vorto: nun vi eĉ minuton
Ne restu en intima parolado
Kun la reĝid’ Hamleto! Ne kuraĝu
Forgesi mian tiun ĉi ordonon!
Nun iru!
OFELIO
Mi obeos, mia patro. (Ambaŭ foriras.)SCENO IV
La teraso antaŭ la palaco. Hamleto, Horacio kaj Marcello venas.
HAMLETO
Ho, kiel akra estas la aero!HORACIO
Jes, princo, blovas vento malvarmega.HAMLETO
Kioma horo?HORACIO
Baldaŭ la dekdua.MARCELLO
Ne, ne, jam la dekdua horo batis.HORACIO
Ĉu efektive? Mi ne aŭdis. SekveAlproksimiĝas jam la temp’, en kiu
Aperas ordinare la spirito.
(Post la sceno estas aŭdataj tamburado kaj ektondro de pafilego.)
Ha, kion tio ĉi signifas, princo?
HAMLETO
La reĝo diligente nun pasigasLa nokton en gajega festenado;
Kaj ĉiun fojon, kiam li eltrinkas
Pokalon, pafilegoj al la mondo
Anoncas la grandfaron de la reĝo.
HORACIO
Ekzistas tia moro?HAMLETO
Jes, sendube.Sed pensas mi, ke estas pli honore
Forgesi tian moron, ol ĝin sekvi.
La brua kaj diboĉa festenado
Alportis al ni tre malbonan gloron
Ĉe la popoloj de la tuta mondo.
Drinkistoj oni nomas nin insulte;
Kaj tiu ĉi makulo malpurigas
La gloron de plej grandaj niaj faroj.
Similan sorton ofte ankaŭ havas
Privataj homoj, se sen propra kulpo
Makulon ian ili de naturo
Ricevis; se ekzemple de naskiĝo—
En kio ne ilia vol’ ja estis—
Ilia sango estas tro bolanta,
Rompanta ofte digon de prudento;
Aŭ se kutimo ilin malbonigis,—
La mond’ ilin atakas sen kritiko,
Se eĉ iliaj virtoj estas puraj
Kaj multenombraj. Grajno da malbono
Por la okul’ de l’ mondo ofte kovras
La tutan indon de plej bona homo.
(Aperas la spirito en armaĵo.)
HORACIO
Ho, vidu, princo, ĝi aperas!HAMLETO
Dio!Defendu nin, anĝeloj de ĉielo!
(Li staras kelkajn minutojn senmove.)
Spirito sankta, aŭ demon’ terura,
Ĉu el ĉielo aŭ el la infero,
Ĉu vi intencas bonon aŭ malbonon,—
Aperis vi en tia nobla formo,
Ke mi paroli devas. Ho, Hamleto,
Ho, patro, ho vi, reĝo de Danujo,
Respondu! Ho, ne lasu min perei
En nesciado! Diru al mi, kial
Sin levis el la tombo viaj ostoj?
Kaj la ĉerkujo, kien ni trankvile
Vin metis, kial ĝi malfermis nun
La pezan sian buŝon de marmoro,
Por vin elĵeti? Kion ĝi signifas,
Ke vi, senviva korpo, en armaĵo
Denove venis en la lunan lumon,
Por ektimigi nin, malsaĝajn homojn,
Kaj nin ataki per teruraj pensoj
Ne klarigeblaj por l’ animo nia?
Por kio! Diru! Kial? Kion fari?
(La spirito faras signojn al Hamleto.)
HORACIO
Li vokas vin, ke iru vi kun li,Li kvazaŭ volas ion komuniki
Nur al vi sola.
MARCELLO
Kun afablaj gestojLi vokas vin pli malproksimen, princo;
Sed ho, pro Di’, ne iru!
HORACIO
Ne, ne iru!HAMLETO
Sed tie ĉi ne volas li paroli,Kaj mi lin sekvos.
HORACIO
Ho, ne, ne, reĝido!HAMLETO
Nu, kion do mi timos? Mia vivoNe havas por mi indon, kaj l’ animo,
Senmorta, kiel la spirito mem,
Ja ne bezonas timi la spiriton.
Li vokas min denove; mi lin sekvos.
HORACIO
Sed se li vin allogos al la maro,Aŭ eble al la supro de l’ ŝtonego,
Staranta super la senfunda akvo,
Kaj tie per terura nova vido
Subite nebuligos vian saĝon
Kaj pereigos vin? Memoru, princo!
Jam per si mem al ĉiu viva homo
Terura estas tiu alta pinto,
Pendanta super la bruantaj ondoj
De plej profunda loko de la maro.
HAMLETO
Li ĉiam vokas. (Al la spirito) Iru, mi vin sekvas!MARCELLO (retenante Hamleton).
Ho, princo, vi ne iros!HAMLETO
For la manojn!HORACIO
Aŭskultu nin, ne iru!HAMLETO
Mia sortoMin vokas, kaj per ĝi mi sentas nun
En ĉiu vejno de la korpo mia
Potencan feran forton de leono.
(La spirito faras signojn)
Li ĉiam vokas! Lasu! Pro ĉielo! (Li sin elŝiras.)
Fantomon faros mi el ĉiu, kiu
Kuraĝos min reteni! For! (Al la spirito) Ho, iru!
Mi post vi iras. (La spirito kaj Hamleto foriras.)
HORACIO
Ha, li freneziĝis!MARCELLO
Ni sekvu lin! La dev’ al ni ordonas!HORACIO
Ni iru! Kiel tio ĉi finiĝos?!MARCELLO
Malbona io estas en Danujo.HORACIO
Nin gardos la ĉielo.MARCELLO
Ni rapidu!SCENO V
Izolita loko de la teraso. La spirito kaj Hamleto venas.
HAMLETO
Ho, kien vi kondukas min? Parolu!Mi plu ne iros jam!
SPIRITO
Aŭskultu!HAMLETO
Diru!SPIRITO
Jam proksimiĝas mia horo. BaldaŭReiri devos mi al la sulfuraj
Turmentaj flamoj.
HAMLETO
Malfeliĉa patro!SPIRITO
Min ne bedaŭru, sed atentu bone,Al tio, kion diros mi.
HAMLETO
Parolu!Atenti estas mia sankta ŝuldo.
SPIRITO
Kaj venĝi ankaŭ, kiam vi ekscios.HAMLETO
Ho, Dio! Venĝi? Kion?SPIRITO
Aŭdu bone.Mi estas la spirit’ de via patro,
Mi estas kondamnita longan tempon
Vagadi en la nokto kaj bruladi
La tutan tagon en eternaj flamoj,
Ĝis mi puriĝos de la ĉiuj pekoj
De mia tera vivo. Se ne estus
Al mi malpermesite paroladi,
Rakonton tiam povus mi komenci,
De kiu ĉiu vort’ al vi dispremus
La koron, rigidigus vian sangon,
El kapo elsaltigus la okulojn,
Kaj ĉiun vian haron disstarigus
Simile al haregoj de histriko.
Sed la misteroj de posttomba vivo
Ne devas soni al orelo tera.
Aŭskultu! Se vi amis vian patron...
HAMLETO
Ho, Dio!SPIRITO
Venĝu por mortigo lia!HAMLETO
Mortigo?SPIRITO
Jes, mortigo plej malnobla,Terura, nenatura, neaŭdita.
HAMLETO
Ho, nomu lin! Ke povu mi tuj flugi,Simile al la penso de amanto
Mi flugu venĝi tuj.
SPIRITO
Vi ŝajnas pretaVi estus dorma, kiel pala herbo,
Kreskanta sur la bordo de la Leto,
Se restus vi trankvila. Aŭdu, filo:
La famon oni faris, ke en tempo
De mia dormo en ĝardeno mia
Serpento mordis min; kaj oni trompas
Per la mensoga fam’ pri mia morto
L’ orelon de la regno; tamen sciu,
Ho, nobla mia filo: la serpento,
De kies mordo mortis via patro,
Nun portas lian kronon.
HAMLETO
Mia onklo!Ho, la profeta mia antaŭsento!
SPIRITO
Jes, tiu plej malnobla adultuloPer sorĉo de la sprito, per perfido
(Ho, malbenita sprito kaj donacoj!)
Delogis la reĝinon ŝajne virtan
Al la plezuroj de malnobla amo.
Hamleto mia! Ho, kia defalo!
De mi, kies la amo estis sankta,
Sendekliniĝa ĉiam de la ĵuro,
Farita en la tago de l’ edziĝo,—
Ŝi malaltiĝis al pekulo, kiun
Per ĉio la naturo ja malbenis!
Sed kiel virton peko ne delogas,
Se ĝi eĉ en ĉiela vest’ aperas,
Tiel volupto, se eĉ kun anĝelo
Vi ligos ĝin, enuas tamen baldaŭ
Kaj serĉas ion novan... Sed silentu!
Mi sentas jam aeron de mateno,—
Mi mallongigos la rakonton. Kiam
En la ĝardeno laŭ kutimo mia
Mi dormis post tagmezo, via onklo
Mallaŭte alŝteliĝis kaj enverŝis
Al mi en la orelon plej teruran
Venenon el malgranda boteleto,
Venenon tian, kiu tre rapide
Trakuras tuj la tutan homan korpon
Kaj, kvazaŭ acidaĵo en la lakto,
Momente malbonigas en la korpo
La tutan puran sangon. Mi pereis,
Kaj lepro mian tutan glatan korpon
Tuj kovris per abomeninda ŝelo.
Kaj tiel mi perfide en la dormo
Per frata mano estis senigita
De l’ vivo, krono kaj edzino kune,
Mi estis mortigita en florado
De miaj pekoj, sen konfesodono,
Sen komunio sankta; la kalkulon
Ne resuminte, estis mi sendita
Kun ĉiuj kulpoj sur la kapo
Al granda, fina juĝo.
HAMLETO
Ho, terure!SPIRITO
Se havas vi animon, ne permesu,Ke reĝa lito de Danujo servu
Por sangomiks’ adulta kaj volupto.
Sed kiel ajn vi volos tion fari,—
Vi ne makulu vian filan koron:
Nenion faru kontraŭ la patrino,—
Ŝin juĝos la ĉielo kaj la pikoj
De ŝia propra koro. Nun adiaŭ!
La paliĝado de l’ lumanta vermo
Anoncas la aperon de l’ mateno.
Adiaŭ, filo, kaj memoru min! (Foriras.)
HAMLETO
Ho, vi, ĉielo! Tero! Eble ankaŭL’ inferon voki?—Fi, halt’ mia koro!
Ne maljuniĝu tuj, ho mia korpo!
Fortike vi min portu! Vin memori?
Jes, malfeliĉa patro! Tiel longe,
Ĝis mia kapo perdos la kapablon
De ĉia memorado! Vin memori?
Sed de l’ tabulo de memoro mia
Forviŝos mi nun ĉion, kio restis,
Sentencojn ĉiujn el la libroj, ĉiujn
Pentraĵojn, postesignojn, kiujn lasis
Sur ĝi la pasintaĵo kaj juneco,
Observojn kaj la spertojn de la vivo;
Ordono via vivos tute sola
De nun en mia cerbo, ne miksita
Kun io malpli inda. Ho, ĉielo!
Virino malhonesta kaj perfida!
Fripono! Vi, fripono ridetanta!...
La tabuleton donu! Mi enskribos,
Ke oni povas ĉiam ridetadi
Kaj tamen esti friponeg’. Almenaŭ
En nia lando tio estas ebla. (Li skribas.)
Mi vin enskribis, onklo! Nun al mia
Deviz’! «Adiaŭ kaj memoru min!»
Mi ĵuris.
HORACIO (post la sceno).
Princo! Princo!MARCELLO (post la sceno).
Princ’ Hamleto!HORACIO (post la sceno).
Ho, Dio lin defendu!HAMLETO (decide, al si mem).
Tiel estu!MARCELLO (post la sceno).
He! Princo! He!HAMLETO
He! kara mia, he!Al mi, birdeto mia, he! mi estas.
(Horacio kaj Marcello venas.)
MARCELLO
Nu, kio do sinjoro?HORACIO
Kio nova?HAMLETO
Ho, tre mirinde!HORACIO
Diru, kara princo.HAMLETO
Vi elbabilos.HORACIO
Ne, pro la ĉielo!MARCELLO
Mi ankaŭ ne.HAMLETO
He, kion vi parolasĈu oni povus kredi?! Vi silentos?
HORACIO kaj MARCELLO
Jes, jes, pro la ĉielo, kara princo!HAMLETO
En tuta la Danujo vi ne trovosFriponon, kiu estus hom’ honesta.
HORACIO
Spirito ne bezonis ja sin leviEl tombo, por sciigi nin pri tio.
HAMLETO
Vi estas prava. Tial mi nun pensas,Sen plua disputado ni jam povas
Al ni la manojn premi reciproke
Kaj iri hejmen. Iru, kien vokas
Vin la aferoj kaj deziroj viaj—
Aferojn kaj dezirojn ĉiu havas—
Mi ankaŭ, la mizera, iros fari
Aferon mian,—mi nun iros preĝi.
HORACIO
Malklare kaj tre strange vi parolas.HAMLETO
Ha, mi bedaŭras, ke mi vin ĉagrenas.Mi ĝin bedaŭras el la tuta koro.
HORACIO
Vi ne ĉagrenas nin.HAMLETO
Ne, Horacio,Ĉagren’ ĝi estas, pro Patriko sankta...
Pri la spirito de mi al vi diros,
Ĝi estas tre senkulpa kaj honesta.
La scivolecon pri la estintaĵo
Vi venkos, kiel povos. Nun, kolegoj,
Amataj kunlernantoj kaj amikoj,
Malgrandan unu peton mi vin petos.