HORACIO
Parolu, princo, ni ĝin certe faros.HAMLETO
Neniu devas scii pri l’ aperoDe nuna nokto.
HORACIO kaj MARCELLO
Ni promesas, princo.HAMLETO
Sed ĵuru!HORACIO
Pro honoro, mi silentos!MARCELLO
Mi ankaŭ, pro honor’!HAMLETO
Sur mia glavo!MARCELLO
Ni ĵuris jam, sinjoro.HAMLETO
Sed mi petas,Sur mia glavo ĵuru al mi.
SPIRITO (sub la tero).
Ĵuru!HAMLETO
Ha, mia kara! Vi al ni alrampis?Nu, bone! La bravul’ aŭskultas. Ĵuru!
HORACIO
Sed kiel ĵuri?HAMLETO
Ke neniam viParolos eĉ per unu sola vorto
Pri tio, kion en la lasta nokto
Vi vidis. Ĵuru sur la glavo!
SPIRITO (sub la tero).
Ĵuru!HAMLETO
Hic et ubique? Ŝanĝu ni la lokon!Al mi, sinjoroj! Metu viajn manojn
Denove sur la glavon kaj ripetu,
Ke vi neniam al neniu diros
Pri la apero de la nokto. Ĵuru
Pri tio ĉi sur mia glavo!
SPIRITO (sub la tero).
Ĵuru!HAMLETO
Ha, brave, mia talp’! Vi bone fosas!Pli malproksimen do, amikoj!
HORACIO
Dio!Tre strange kaj neniel kompreneble!
HAMLETO
Plej bona estos, se vi ĝin forgesos!Ekzistas en ĉiel’ kaj sur la tero
Pli da aferoj, ol en la lernejoj
Instruas filozofoj, Horacio.
Sed venu! Kaj mi tie ĉi denove
Vin petas, ĵuru: kiel ajn mirindaj
Al vi agado mia poste ŝajnos,
Se eble poste trovos mi utile
Ŝajnigi, ke mi perdis la prudenton,—
Neniam vi kunmetu viajn manojn
En tia formo, nek la kapon vian
Balancu tiel, nek per parolado
Dusenca montru, ke vi ion scias,—
Ekzemple: «nu, ni scias», aŭ «ni povus,
Se ni nur volus», aŭ «se nur paroli
Ni povus», aŭ «ekzistas unu punkto»...
Ne helpu al vi Dio en mizero,
Se tion ĉi vi faros,—ĵuru!
SPIRITO (sub la tero).
Ĵuru!HAMLETO
Ripozu, ho, spirito malfeliĉa!Kaj nun, sinjoroj, mi min rekomendas
Al vi kun mia tuta amikeco.
Kaj ĉion, kion mi, malriĉa, povas
Al vi alporti aman kaj amikan,
Kun Dia help’ al vi mi ne rifuzos.
Ni iru! Kaj denove mi vin petas,
La fingron ĉiam tenu sur la buŝo!
Ni vivas en terura tempo! Ve,
Ke mi naskiĝis esti la punanto!
Nu, venu do! Ni iros ĉiuj kune.
(Ĉiuj foriras.)
AKTO II
SCENO I
Ĉambro en la domo de Polonio. Eniras Polonio kaj Reinhold.
POLONIO
Jen tiujn ĉi paperojn kaj la mononAl li transdonu!
REINHOLD
Jes, sinjoro, bone.POLONIO
Sed antaŭ ol viziti lin, vi farosPrudente, se vi bone eldemandos
Pri la konduto lia.
REINHOLD
Efektive,Mi mem intencis tion fari.
POLONIO
Bone!Tre bone! Antaŭ ĉio vi demandu,
Kielaj Danoj loĝas en Parizo,
De kia speco, kiel ili vivas,
Kun kiu kaj en kiaj societoj;
Se per demandoj tiel deflankiĝaj
Vi vidos, ili konas mian filon,
Vi venos pli proksime al la celo,
Ol per demandoj rektaj. Agu, kvazaŭ
Vi konus lin nur iom, malproksime;
Ekzemple: «Ha, mi konas lian patron,
Kaj lian familion, eĉ lin mem
Mi iom konas». Ĉu vi min komprenas?
REINHOLD
Ho, jes, sinjoro!POLONIO
«Eĉ lin mem», vi diros,«Sed nur malmulte; se mi ne eraras,
Li estas tre sovaĝa, faras tion
Kaj tion...» nun vi povas lin kulpigi
Per plej diversaj elpensitaj faktoj;
Nur ne per ia malbonaĵo, kiu
Al li alporti povus malhonoron!
Ho, nur ne tion! Gardu vin de tio!
Nur tiajn faktojn, kiuj ordinare
Junecon akompanas.
REINHOLD
Nu, ekzempleLudado...
POLONIO
Jes! drinkado, duelado,Insultemeco, aŭ malpacemeco,
Eĉ petolado kun virinoj.
REINHOLD
TamenĈu tio jam ne estos malhonoro?
POLONIO
Ho, ne, se vi nur lerte ĝin esprimos.Ne diru, ke li estas tute sklavo
De volupteco; ne, prezentu liajn mankojn
En tia lumo, ke ili aperu
Kiel makuloj nur de libereco,
Esprimoj de flameco de l’ spirito,
Ekboloj de senbrida juna sango.
REINHOLD
Sed, ho, sinjoro...POLONIO
Kial tion fari?REINHOLD
Jes, mi dezirus scii, kia celo...POLONIO
Nu, vidu, mia plano estas tia,Kaj mi esperas, ke ĝi bone fruktos:
Se vi sur mian filon tiel ĵetos
La makuletojn, tiam diligente
Atentu! Se kunparolanto via
La junan homon iam vidis kulpan
En la malvirtoj ĵus nomitaj, tiam,
Ho, kredu, li en tia maniero
Al vi sin turnos: «Jes, sinjoro mia»,
Aŭ «jes, amiko», aŭ «jes, estimata»,
Aŭ kiel ajn en tiu lando estas
La form’ uzata de ekparolado...
REINHOLD
Nu, bone.POLONIO
Kaj li poste faros tiel:Li faros... jes... kion mi volis diri?..
Mi volis ion diri... Al diablo!
Nu, kie do mi haltis? He?
REINHOLD
Vi haltisĈe l’ vortoj «li en tia maniero
Al vi sin turnos»
POLONIO
Ha! Al vi sin turnos.Li turnos sin al vi: «Jes, mi lin konas,
Sinjoron tiun vidis mi hieraŭ,
Aŭ antaŭ kelka temp’, aŭ kiam ajn;
En tia aŭ tiela societo;
Li tie efektive alte ludis,
Li tie estis en malsobra stato,
Li tie sin batadis kun kolegoj»;
Aŭ «mi lin vidis, kiam li eniris
En domon de virinoj de malĉasto»;
Aŭ tiel plu. Kaj tiam vi rimarkos,
Ke via kaptileto la mensoga
Alkaptis la ezokon de la vero;
Kaj tiel ni, sprituloj, ĉiam povas
Per anguletoj kaj per artifikoj,
Per kurba voj’ al rekta celo veni;
Kaj tiel vi laŭ mia klarigado
Facile elesploros mian filon.
Ĉu vi komprenis bone?
REINHOLD
Jes, sinjoro.POLONIO
Kaj nun kun Dio iru! Bonan vojon!REINHOLD
Sinjor’...POLONIO
Vi ankaŭ mem lin elobservu,Per la rilat’ al vi.
REINHOLD
Mi ĉion faros.POLONIO
Ke li nur diligente muzikadu!REINHOLD
Tre bone. Mi salutas!POLONIO
Nu, adiaŭ!(Reinhold foriras. Eniras Ofelio.)
POLONIO
Nu, kio, Ofelio? Kio nova?OFELIO
Ha, estimata patro! De teruroMi tuta tremas!
POLONIO
Kio do fariĝis?OFELIO
En mia ĉambro sidis mi, kudrante,—Subite venas la reĝid’ Hamleto,
Kun disŝirita vesto, sen ĉapelo,
La ŝtrumpoj disligitaj kaj malpuraj
Senorde pendas sur la maleoloj;
Tre pala, kun piedoj skuiĝantaj;
Kun vido tiel plena de teruro,
Kvazaŭ li venus ĵus el la infero,
Por antaŭdiri ian teruregon.
POLONIO
De am’ al vi li eble freneziĝis?OFELIO
Sinjoro, mi ne scias, sed mi timas,Ke tiel estas.
POLONIO
Kion do li diris?OFELIO
Li prenis mian manon kaj ĝin premis,Kaj poste sin retiris kaj, tenante
La duan manon super la okuloj,
Li rigardadis sur vizaĝon mian
Kun tia atenteco, kvazaŭ volus
Li pentri ĝin. Li tiel longe staris;
Kaj fine, ekskuinte mian manon,
Tri fojojn balancinte sian kapon,
Ekĝemis li kun tia sopireco
Kaj tia profundeco, kvazaŭ volus
Li kun la ĝemo fini sian vivon.
Kaj poste li min lasis iri for,
Kaj ankaŭ mem foriris, sed la kapon
Ankoraŭ ĉiam tenis li turnite
Al mia flanko, ĝis li malaperis.
POLONIO
Sufiĉe! Venu! al la reĝ’ ni iru!Ĝi estas freneziĝo de la amo;
La amo ruinigas la amanton,
Kondukas al decidoj malesperaj,
La homon ofte ĝi turmentas pli,
Ol ĉiuj la pasioj en la mondo.
Bedaŭras mi la princon! Ĉu vi eble
Akceptis lin jam tro maldelikate?
OFELIO
Ne, kara patro; laŭ ordono viaMi nur de li leterojn ne akceptis
Kaj malpermesis vizitadi min.
POLONIO
Nu, tio ĉi lin certe frenezigis.Bedaŭras mi jam mian severecon.
Mi pensis ja, ke li nur petoladas
Kaj volas pereigi vin. Ho, Dio,
Ho, mia malbenita suspektado!
Ni, maljunuloj, havas la kutimon
Tro malproksime peli la singardon,
Kiel junuloj ofte tro suferas
Je absoluta manko de singardo.
Ni iru al la reĝo! La konfeso
Ne plaĉos al la reĝo, sed pli multe
Lin kolerigus la kaŝado. Venu!
(Ambaŭ foriras.)
SCENO II
Ĉambro en la palaco. La reĝo, la reĝino, Rosenkranz, Güldenstern kaj korteganoj.
REĜO
Ni vin salutas, nia RosenkranzKaj nia Güldenstern! Ne sole vidi
Ni volis vin, sed ankaŭ la bezono
De viaj servoj igis nin vin voki.
Vi aŭdis jam pri la metamorfozo
De la reĝid’ Hamleto: nek ekstere
Kaj nek interne li similas nun
Al tio, kio li antaŭe estis.
La kaŭzon, kiu, krom la patra morto,
Al tia stato nun lin alkondukis,
Ne povas mi diveni. Nun mi petas
Vin ambaŭ, kiuj tutan la junecon
Kun li pasigis kune kaj tre bone
Lin konas,—vin mi petas, volu resti
Tra kelka tempo en palaco nia,
Penadu lin altiri al amuzoj
Kaj ĉe okazoj esploradu lerte
La kaŭzon, kiu premas lin kaŝite.
Se konos ni la kaŭzon, ni jam povos
Kuraci lin.
REĜINO
Sinjoroj miaj karaj,Pri vi li tiel ofte paroladis,—
Mi scias, li vin amas pli, ol ĉiujn.
Se vi konsentos fari la komplezon
Al ni kaj ĉe ni resti kelkan tempon,
Por helpi al la malfeliĉo nia,
Ni rekompencos la viziton vian
Per plej konvena reĝa rekompenco.
ROSENKRANZ
Vi havas rajton, viaj reĝaj moŝtoj,Al ni ordoni. Vi ne devas peti
Pri tio, kio estas nia ŝuldo.
GÜLDENSTERN
Obeos ni kaj ambaŭ ni promesasLaŭ ĉiuj fortoj servi akurate
Al viaj reĝaj moŝtoj.
REĜO
Ni vin dankas,Ho, karaj Rosenkranz kaj Güldenstern!
REĜINO
Mi dankas vin, ho, karaj GüldensternKaj Rosenkranz! Vizitu plej rapide
Hamleton, mian filon malfeliĉan.
Kaj iu el la korteganoj iru
Sinjorojn akompani al Hamleto!
GÜLDENSTERN
La Plejpotenca faru nian venonPor li saniga!
REĜINO
Dio volu! Amen!(Rosenkranz, Güldenstern kaj kelkaj korteganoj foriras. Venas Polonio.)
POLONIO
Afabla reĝo! Jam el NorvegujoRevenis la senditoj kun sukceso.
REĜO
Vi ĉiam estis patro de agrablajSciigoj.
POLONIO
Ĉu ne vere, mia reĝo?Jes, kredu, mia reĝo, mi dediĉas
La tutan mian kapon kaj animon
Post mia Dio nur al mia reĝo.
Kaj nun mi pensas—se la cerbo mia
Ne ĉesis sur vojeto de prudento
Sukcese ĉasi—ke la veran kaŭzon
De l’ freneziĝo de l’ reĝid’ mi trovis.
REĜO
Ho, diru! Mi rapide volas aŭdi!POLONIO
Aŭskultu antaŭ ĉio la senditojn;Kaj mia bona scio al vi estu
Postmanĝo al festeno la agrabla.
REĜO
Nu, bone, alkonduku la senditojn! (Polonio foriras.)Li diras, ho, Gertrudo mia kara,
Ke trovis li la kaŭzon de malsano
De via filo.
REĜINO
Mi la kaŭzon vidasNur en la morto de la patro lia
Kaj en edziĝo nia tro rapida.
REĜO
Ni baldaŭ ĉion scios, mia kara.(Polonio revenas kun Voltimand kaj Kornelio.)
Ni vin salutas, karaj revenintoj!
Rakontu, Voltimand, kion alportis
Vi de la frato nia la Norvega?
VOLTIMAND
Redonon de salut’ kaj bondeziroj.Tuj post’ alveno nia li elsendis
Ordonon, por haltigi la preparojn
De sia nev’, pri kiu li supozis,
Ke li armiĝas kontraŭ la Polujo;
Li post esploro efektive vidis,
Ke ĉio estis kontraŭ via moŝto.
Kaj ĉagrenita, ke malsanon lian
Kaj maljunecon oni tiel trompis,
Li sendis tuj, por voki Fortinbrason,
Riproĉis lin severe, kaj la nevo
Solene ĵuris, ke li plu neniam
Batalos kontraŭ via reĝa moŝto.
Per tio ĝojigita, la maljuna
Por li asignis la salajron jaran
De tri mil kronoj kaj al li permesis
Kontraŭ Polujo uzi la varbitan
Militistaron; kaj por via moŝto
Al ni li donis jenan skriban peton,
Ke vi permesi volu al l’ anaro
Tra via lando fari la trairon
Sub la kondiĉoj, kiujn pli detale
Vi legos en la jena skriba peto.
REĜO
Ni trovas ĉion bona. Ni en tempoPli oportuna legos kaj pripensos
Kaj donos la respondon. Vin ni dankas
Por viaj penoj kaj fidela servo.
Nun iru vi ripozi, kaj hodiaŭ
Al la vespero ni vin petas veni
Kun ni festeni. Estu bonaj gastoj!
(Voltimand kaj Kornelio foriras.)
POLONIO
Nun la negoco estas jam finita.Ho, reĝo kaj reĝino, se mi volus
Komenci nun klarigojn, kio estas
Reĝa moŝteco, kio servemeco,
Kaj kial tago estas tago, kial
La nokto estas nokto, tempo—tempo:
Signifus tio perdi senutile
La tagon kaj la nokton kaj la tempon;
Ĉar mallongeco estas la spirito
De saĝo kaj multevorteco estas
La korpo kaj ekstera ornamaĵo,
Mi ĉion tial diros tre mallonge.
La nobla via filo freneziĝis;
Mi diras «freneziĝis», ĉar en kio
Konsistas freneziĝo? Ja en tio,
Ke oni frenezumas. Sed ni lasu
Ĝin flanke kaj komencu...
REĜINO
Mi vin petas.Pli da enhavo, malpli da artaĵo!
POLONIO
Mi ĵuras, mi parolas sen artaĵo!Li estas nun freneza,—estas vero;
Kaj vere tio estas tre domaĝa,
Kaj tre domaĝe, ke ĝi estas vero;
Cetere mi konsentas, ke mi uzis
Figuron neprudentan,—ni ĝin lasu,
Kaj mi sen arto iru al l’ afero.
Ni sekve diras, ke li freneziĝis;
Nun restas, ke ni trovu nur la kaŭzon
De la efekto, aŭ, pli vere diri,
De la difekto, ĉar neniu dubas,
Ke tiu ĉi difekt-efekto havas
Sendube ian kaŭzon. Nun finite,—
La stato de l’ afero estas tia:
Atenti volu! (Li elprenas paperon el la poŝo.)
Mi filinon havas
—Mi havas ŝin, ĉar ŝi ja estas mia—
Nun el obeo, kiun ŝi ja ŝuldas,
Ŝi tion ĉi al mi transdonis. Vidu
Kaj konsideru! (Li legas)
«Al la ĉiela, la idolo de mia animo, la ravanta Ofelio»—Tio ĉi estas malbona frazo, triviala frazo; «ravanta» estas triviala frazo.—Sed aŭskultu plu: «Al ŝia belega delikata brusto tiuj ĉi linioj» k. t. p.
REĜINO
Ĉu tion ĉi Hamleto al ŝi sendis?POLONIO
Ho tuj, reĝino, mi raportos ĉion.(Li legas.) «Dubu pri la sun’ super la tero,
Dubu, ĉu en steloj brilas flamo,
Dubu pri vereco de la vero,
Sed ne dubu nur pri mia amo.
Ho, kara Ofelio, la versofarado ne prosperas al mi; mi ne posedas la arton ritmigi miajn sopirojn; sed ke mi forte vin amas, ho plej kara mia, tion ĉi kredu al mi. Adiaŭ! Via por eterne, plej kara fraŭlino, tiel longe kiel tiu ĉi tera maŝino al li apartenas—Hamleto.»
Jen tion en ŝuldata obeadoAl mi filino mia montris. Ankaŭ
Pri ĉio, kion li al ŝi parolis,
Precize laŭ la tempo kaj la loko
Kaj maniero ŝi al mi raportis.
REĜO
Sed kiel ŝi akceptis lian amon?POLONIO
Kiele pensas vi pri mi?REĜO
Mi pensas,Vi estas hom’ fidela kaj honesta.
POLONIO
Mi tion pruvos. Kion do vi pensus,Se mi, vidante, kiel tiu amo
Disvolvas sin (mi tion bone vidis
Ankoraŭ antaŭ ol filino mia
Al mi rakontis),—kion pensus vi,
Aŭ kion pensus ŝia reĝa moŝto,
Reĝino mia alte estimata,
Se mi en la afero ludus rolon
De leterujo aŭ de skribotablo,
Se mi silente, mute mian koron
Por tio fermus kaj sen ia faro
Rigardus tiun amon? Kion tiam
Vi povus pensi pri persono mia?
Ne, mi alpaŝis rekte al l’ afero
Kaj tiel diris al filino mia:
«Reĝida moŝt’ Hamleto estas princo,
Por vi tro alta; ne kuraĝu ludi!»
Kaj mi al ŝi ordonis, ke ŝi tenu
Sin malproksime de la princ’ Hamleto,
Leterojn ne akceptu, nek donacojn.
Ordonon mian patran ŝi plenumis,
Kaj li, nun rifuzita (vi permesu
Ke mi raportu per mallongaj vortoj),
Fariĝis tre malĝoja kaj li perdis
La apetiton, poste eĉ la dormon,
Li baldaŭ perdis ankaŭ sian forton
Kaj poste perdis ankaŭ la konscion,
Kaj tiel ŝtup’ post ŝtupo li enfalis
En la frenezon, kiu nun lin premas
Kaj ĉiujn nin sincere malĝojigas.
REĜO (al la reĝino).
Vi pensas, ke ĝi povus esti ebla?REĜINO
Tre povas esti.POLONIO (al la reĝo).
Ĉu eĉ unu fojonVi iam vidis, ke mi kun certeco
Raportis: «tiel estas», kaj en vero
Ne estis tiel?
REĜO
Ne, mi ne memoras.POLONIO (montrante sian kapon kaj ŝultrojn).
Deprenu al mi tion nun de tio,Se ne senduban veron mi raportas.
Se postesigno gvidas min, mi trovos
La kernon de la vero, se ĝi sidus
Eĉ en la plej profunda kaŝiteco.
REĜO
Sed kiel ni esplorus pli precize?POLONIO
Vi scias, ke tre ofte tutajn horojnLi promenadas en la galerio.
REĜINO
Jes, efektive.POLONIO
Nun filinon mianMi tien lasos; vi kun mi vin kaŝos
Ekzemple post tapiŝo, por observi.
Se li ne amas ŝin kaj ne per tio
Li freneziĝis, tiam mi ne estu
Pli via kortegano-konsilanto.
Mi tiam plugu kampon, paŝtu bruton.
REĜO
Ni vidu. (Eniras Hamleto, legante.)REĜINO
Jen li venas, ion legas,—Kun kia malgajeco en vizaĝo!
POLONIO
Mi petas vin, vi ambaŭ tuj foriru!Mi tuj al li alpaŝos, vi permesu!
(La reĝo, reĝino kaj korteganoj foriras).
POLONIO (al Hamleto).
Kiele fartas mia bona princo?
HAMLETO
Dank’ al ĉielo, bone!
POLONIO
Ĉu vi min konas, via princa moŝto?
HAMLETO
Tre bone. Vi ja estas fiŝisto?
POLONIO
Ne, mia princo.
HAMLETO
Tiam mi dezirus al vi, ke vi estu tia honesta homo.
POLONIO
Honesta, mia princo?
HAMLETO
Jes, sinjoro, esti honesta en tiu ĉi mondo signifas esti elektita inter dek mil.
POLONIO
Tute vere, mia princo.
HAMLETO
Ĉar se la suno naskas vermojn en malviva hundo... diaĵo, kiu kisas mortintaĵon... Ĉu vi havas filinon?
POLONIO
Jes, mia princo.
HAMLETO
Ne permesu al ŝi iri en la suno. Fruktoportado estas beno: sed ĉar via filino povus porti fruktojn,—gardu vin amiko.
POLONIO
Kion vi komprenas sub tio ĉi? (Flanken) Ĉiam pri mia filino. Kaj tamen li antaŭ momento ne konis min; li diris, ke mi estas fiŝisto. Li venis malproksimen, tre malproksimen! Estas vero, en mia juneco la amo ankaŭ kondukis min en tre danĝeran situacion, preskaŭ tiel same danĝere kiel lin. Mi denove ekparolos al li. (Laŭte) Kion vi legas, mia princo?
HAMLETO
Vortojn, vortojn, vortojn.
POLONIO
Sed kia estas la enhavo?
HAMLETO
Vi volas ion havi?
POLONIO
Ne, mi demandas, pri kio estas parolate en tiu ĉi libro, mia princo.
HAMLETO
Kalumnioj, mia sinjoro! La malnobla satira verkisto de tiu ĉi libro diras, ke maljunaj homoj havas grizajn barbojn, ke iliaj vizaĝoj estas sulkitaj, ke iliaj okuloj estas malsanaj, ke ili havas superfluan mankon de sprito kaj ke al tio ĉi ili havas tre malfortajn femurojn. Kvankam pri ĉio tio ĉi mi estas sincere kaj forte konvinkita, mi tamen ne aprobas, ke li pri ĉio tio ĉi skribas; ĉar vi mem, sinjoro, fariĝus tiel maljuna kiel mi, se vi povus iri returnen kiel kankro.
POLONIO (flanken).
Kvankam tio ĉi estas frenezo, ĝi tamen havas en si metodon. (Laŭte) Ĉu vi ne volas iom ŝanĝi la lokon, princo?
HAMLETO
Iri en la tombon?
POLONIO
Nu, tio ĉi estus efektive radikala ŝanĝo de la loko! (Flanken) Kiel trafaj ofte estas liaj respondoj? Estas feliĉo, ke la frenezo ofte havas ion tian, kio al la saĝo kaj al la sana prudento ne bone prosperas. Mi forlasos lin kaj tuj penos aranĝi en ia maniero renkontiĝon inter li kaj mia filino. (Laŭte) Plej afabla reĝido, permesu al mi preni la kuraĝon diri al vi adiaŭ.
HAMLETO
El ĉio, kion vi povas preni de mi, mi nenion cedos al vi tiel volonte, kiel mian vivon, mian vivon.
POLONIO
Adiaŭ, princo!
HAMLETO
La enuigaj maljunaj malsaĝuloj!
(Venas Rosenkranz kaj Güldenstern.)
POLONIO (forirante).
Vi serĉas la princon Hamleton? Jen li estas.
ROSENKRANZ (al Polonio).
Ni dankas vin, sinjoro! (Polonio foriras.)
GÜLDENSTERN
Estimata princo...
ROSENKRANZ
Mia kara princo...
HAMLETO
Miaj karaj bonaj amikoj! Kiel vi fartas, Güldenstern? Ha, Rosenkranz! Bonaj kolegoj, kiel vi fartas?
ROSENKRANZ
Kiel mezaj filoj de tiu ĉi tero.
GÜLDENSTERN
Ni estas feliĉaj jam per tio, ke ni ne estas tro feliĉaj; sur la ĉapo de Fortuno ni ne estas la pinto.
HAMLETO
Ankaŭ ne la plandoj de ŝiaj ŝuoj?
ROSENKRANZ
Ankaŭ tio ne, kara princo.