The Project Gutenberg eBook of Hamleto, Reĝido de Danujo
Title: Hamleto, Reĝido de Danujo
Author: William Shakespeare
Translator: L. L. Zamenhof
Release date: August 31, 2011 [eBook #37279]
Most recently updated: January 8, 2021
Language: Esperanto
Credits: Produced by Andrew Sly, David Starner and the Online
Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net (This
book was produced from scanned images of public domain
material from the Google Print project.)
HAMLETO
ANGLUJO.—«REVIEW of REVIEWS», LONDON.
DANUJO.—ANDR.-FRED. HÖST & SÖN, KJOBENHAVN.
GERMANUJO.—MOLLER & BOREL, BERLIN.
HISPANUJO.—J. ESPASA, BARCELONA.
ITALUJO.—RAFFAELLO GIUSTI, LIVORNO.
POLUJO.—M. ARCT, WARSZAWA.
SVEDUJO.—ESPERANTO FÖRENING, STOCKHOLM.
| PERSONOJ: | |
|---|---|
| Klaŭdio, | reĝo de Danujo. |
| Hamleto, | filo de la estinta kaj nevo de la nuna reĝo. |
| Gertrudo, | reĝino de Danujo, patrino de Hamleto. |
| Polonio, | eminenta kortegano. |
| Ofelio, | filino de Polonio. |
| Horacio, | amiko de Hamleto. |
| Laerto, | filo de Polonio. |
| Voltimand | korteganoj. |
| Kornelio | |
| Rosenkranz | |
| Güldenstern | |
| Osrik | |
| Pastro. | |
| Marcello | oficiroj. |
| Bernardo | |
| Francisko, | soldato. |
| Reinhold, | servanto de Polonio. |
| Fortinbras, | reĝido de Norvegujo. |
| La spirito de la patro de Hamleto. | |
| Kapitano. | |
| Nobelo. | |
| Ambasadoro. | |
| Aktoroj. | |
| Servanto. | |
Sinjoroj kaj sinjorinoj de la kortego, oficiroj, soldatoj, ŝipanoj, tombistoj, kurieroj kaj popolanoj.
La agado havas lokon en Elsinoro.
HAMLETO
REĜIDO DE DANUJO
AKTO I
SCENO I
Teraso antaŭ la palaco. Francisko staras sur la posteno; Bernardo venas.
BERNARDO
He! Kiu?FRANCISKO
Halt’! Respondu: kiu iras?BERNARDO
La reĝo vivu!FRANCISKO
Ĉu Bernardo?BERNARDO
Jes!FRANCISKO
Vi akurate venis al la servo!BERNARDO
Dekdua horo sonis. Iru dormi.FRANCISKO
Mi dankas. La malvarmo estas tranĉa,Kaj mi min sentas nun ne tute bone.
BERNARDO
Ĉu ĉio estis orda kaj trankvila?FRANCISKO
Eĉ mus’ ne preterkuris.BERNARDO
Bonan nokton!Se vidos vi Marcellon, Horacion,
Kolegojn miajn, rapidigu ilin!
FRANCISKO
Jen, ŝajnas, ili. Haltu! Kiu iras?(Horacio kaj Marcello venas.)
HORACIO
Amikoj de la lando.MARCELLO
Kaj de l’ reĝo.FRANCISKO
Nu, bonan nokton!MARCELLO
Bonan al vi dormon!Vin kiu anstataŭas nun?
FRANCISKO
Bernardo.Li gardas nun. Adiaŭ! (Foriras.)
MARCELLO
He! Bernardo!BERNARDO
Ĉu Horacio?HORACIO
Peco de li mem.BERNARDO
Salut’ al vi, Marcello, Horacio!HORACIO
Ĉu la apero nun denove venis?BERNARDO
Nenion vidis mi.MARCELLO
Jen HoracioParolas, ke ĝi estas nur imago,
Ne kredas li pri la fantom’ terura,
Kiun ni vidis jam la duan fojon.
Kaj tial mi lin tien ĉi invitis,
Ke li kun ni maldormu nunan nokton
Kaj, kiam la fantomo reaperos,
Li vidu kaj kun la fantom’ parolu.
HORACIO
He, babilaĵo! Kredu, ĝi ne venos.BERNARDO
Sidiĝu do, kaj provos mi denoveAtaki per rakont’ orelon vian,
Ke ĝi forĵetu sian obstinecon
Kaj kredu, kion ni du fojojn vidis.
HORACIO
Nu, mi konsentas. Bone, ni sidiĝu,Kaj vi rakontu.
BERNARDO
En la lasta nokto,En la momento, kiam tiu stelo
Tre luma, kiun vidas vi, en sia
Kurado trans arkaĵo la ĉiela
En tiu sama loko, kiel nun,
Troviĝis, tiam ni—mi kaj Marcello—
Ekvidis...
MARCELLO
Haltu! Jen ĝi mem aperas!(Montras sin spirito en armaĵo.)
BERNARDO
Li mem, li mem, mortinta nia reĝo!MARCELLO (al Horacio)
Vi estas instruita, Horacio,Parolu vi kun li!
BERNARDO
Ĉu ne similaLi estas al la reĝo? Diru mem!
HORACIO
Jes, jes! Li mem! Mi miras, timas, tremas.BERNARDO
Li volas, ke kun li oni parolu.MARCELLO
Parolu, Horacio!HORACIO (al la spirito).
Kiu estasVi, kiu vagas en la nokta horo
En la majesta nobla eksteraĵo
De la mortinta reĝo de Danujo?
Mi vin petegas per ĉielo: diru!
MARCELLO
Li estas ofendita.BERNARDO
Li foriras.HORACIO
En nomo de ĉielo! Restu! Diru!(La spirito foriras.)
MARCELLO
Li iris for, respondi li ne volis.BERNARDO
Ha, Horacio, kio al vi estas?Vi estas pala, tremas? Ĉu ne pli,
Ol sonĝo estas tiu ĉi apero?
HORACIO
Per Dio! Mi ne povus tion kredi,Se mi ne vidus ĝin per miaj propraj
Okuloj.
MARCELLO
Ne simila al la reĝo?HORACIO
Ne malpli multe, ol vi al vi mem.Jes, ĝuste tian portis li armaĵon
En la batalo kontraŭ la Norvegoj,
Li ĝuste tian vidon havis, kiam
Li en kolero sian pezan glavon
En la glacion batis. Strange!
MARCELLO
TielLi jam du fojojn kun minaca vido
Aperis antaŭ ni en sama horo.
HORACIO
Ne povas mi precize ĝin klarigi;Sed la apero, kiom mi komprenas,
Al nia land’ malbonon antaŭdiras.
MARCELLO
Ĉu ne militon? Ĉu vi scias, kialNun gardoj ĉie staras, pafilegoj
Nun estas pretigataj ĉiam novaj,
El l’ eksterlando venas bataliloj,
Rapide ŝipoj estas konstruataj
En granda nombro, kaj eĉ en dimanĉoj
Ne ĉesas la prepara laborado?
El kia kaŭzo tiu rapidado
Kaj laborad’ en tago kaj en nokto?
Ĉu povas iu diri?
HORACIO
Jes, mi povas,—Almenaŭ tiom, kiom mi ĝin aŭdis.
La lasta reĝo, kies la figuro
Ĵus antaŭ ni aperis, estis iam
Vokita—vi ĝin scias—al batalo
De la Norvega reĝo Fortinbras.
Hamleto, nia brava, glora reĝo,
En la batalo venkis Fortinbrason.
Laŭ la kontrakto antaŭsigelita
Kaj sankciita de la rajt’ kaj moro
Post morto de l’ venkita Fortinbras
La tuta lando de l’ venkita reĝo
Transiris en posedon de l’ venkinto.
Se la venkinto estus Fortinbras,
Al li transiri devus nia lando.
Sed nun la juna fil’ de Fortinbras,
Kuraĝigita eble per la morto
De nia reĝo, amasigis aron
Da kuraĝuloj kaj aventuristoj
Por entrepreno, kiun nia regno
Komprenas bone; lia celo estas:
Per forta mano de la bataliloj
Elŝiri nun el nia man’ la landon,
Perditan per batal’ de lia patro.
Kaj tio, kiel ŝajnas, estas kaŭzo
De niaj prepariĝoj kaj gardado
Kaj laborado en la tuta lando.
BERNARDO
Mi pensas ankaŭ, ke la kaŭzo estasNun tio ĉi. Pro tio ankaŭ certe
Nun vizitadas nokte nian gardon
Terura la fantomo en armaĵo
De l’ reĝo, kiu kaŭzis la militon.
HORACIO
Ne! Mi alion timas de l’ fantomo!En la plej glora temp’ de l’ granda Romo,
Ĵus antaŭ la pereo de Cezaro,
Mortintoj sin ellevis el la tomboj.
Kaj promenadis tra la urbaj stratoj;
Kaj steloj kun teruraj fajraj vostoj,
Kaj sanga roso, makulita suno,
Mallumigita luno,—ĉio tio
Aperis tiam kiel antaŭsignoj
De granda malfeliĉo. Tiel ofte
Antaŭ la veno de renversoj grandaj
Sin montras strangaj teruraj signoj
En la naturo. Al ni ankaŭ certe
Nun la ĉielo sendas tian signon...
(La spirito denove aperas.)
HORACIO
Sed ha! denove li aperas! NepreMi nun kun li parolos, se eĉ morto
Al mi per ĝi minacos! Halt’, fantomo!
Se voĉon vi posedas kaj parolon,—
Parolu! Se per ia bona faro
Al vi trankvilon povas mi alporti,—
Parolu! Se danĝero al la lando
Minacas kaj ankoraŭ estas eblo
La landon antaŭsavi,—ho, parolu!
Kaj se en via vivo vi kolektis
Trezorojn kaj enfosis en la teron
Kaj nun pro ili vagas en la noktoj,—
Parolu! Diru! Restu kaj respondu! (Koko krias).
Haltigu ĝin, Marcello! Ĝi foriras!
MARCELLO
Ĉu piki lin per mia halebardo?HORACIO
Jes, piku lin, se li ne volas stari!BERNARDO
Jen ĝi!HORACIO
Jen ĝi! Ho, halt’!MARCELLO
Ha, ĝi foriris!(La spirito foriras).
Ni lin ofendas! Kontraŭ majesteco
Ni venas kun sovaĝa atakado!
Kiel aer’ li estas nevundebla,
Kaj nia atakado estas vana!
BERNARDO
Li volis jam paroli, sed la kokoEkkriis.
HORACIO
Kaj subite li ektremis,Simile al estaĵo pekoplena
Ĉe krio de teruro. Oni diras,
La koko, trumpetisto de l’ mateno,
Per sia laŭta, forta, hela voĉo
El dormo vekas dion de la tago,
Kaj laŭ la krio de la koko tuj
El akvo, fajro, tero kaj aero
Spirito ĉiu, kie ajn li vagas,
Rapidas hejmen; la fantomo pruvis
Al ni, ke tio estas ne malvero.
MARCELLO
Li malaperis ĉe la koka krio.Mi aŭdis, ke en nokto Kristonaska,
En kiu sur la teron venas Kristo,
La koko krias tra la tuta nokto:
Kaj ne kuraĝas tiam la spiritoj
Sin montri, kaj la nokto estas pura,
La steloj ne minacas, la koboldoj
Sin kaŝas kaj la sorĉistinoj dormas:
Ĉar tiel sankta estas tiu nokto.
HORACIO
Mi ankaŭ aŭdis, kaj mi iom kredas.Sed vidu, la mateno purpurvesta
Leviĝas sur la roson de l’ monteto:
Ni povas jam forlasi la postenon,
Kaj mi konsilas: tion, kion vidis
Ni en la nokto, ni rakontu ĉion
Al la Hamleto juna; ĉar mi ĵuras,
Ke la spirito, por ni tiel muta,
Al li parolos. Ĉu konsentas vi,
Ke ni al li raportu, kiel amo
Kaj ŝuldo al ni fari ĝin ordonas!
MARCELLO
Mi petas vin, ni faru ĝin! Mi scias,En kia loko ni lin certe trovos. (Ĉiuj foriras).
SCENO II
Salono en la palaco. La reĝo, la reĝino, Hamleto, Polonio, Laerto, Voltimand, Kornelio, Korteganoj eniras.
REĜO
Ankoraŭ freŝa estas la memoroPri l’ morto de la kara nia frato,
Al nia kor’ konvenus nun funebri,
Kaj kvazaŭ unu frunto de malĝojo
La tuta regno devus nun sulkiĝi:
Sed tamen la prudento necesigas
Nin venki la naturon; kun malĝojo
Pri la mortinto ni decidis ligi
Memoron pri ni mem kaj pri la regno.
Kaj tial ni kun ĝojo depremita,
Per unu el l’ okuloj plezurante
Kaj per la dua larmojn verŝegante,
Kun ĝoj’ funebra, plor’ edziĝofesta,
Pesante juste ĝojon kun doloro,
Edziĝis kun l’ edzin’ de nia frato,
Kun la reĝino nia kaj vidvino,
Heredantino de la glora regno.
Obeis ni per tio ĉi al via
Konsilo tre prudenta kaj libera.
Akceptu nian dankon kaj saluton!
Kaj nun transiru ni al la aferoj.
Vi scias, ke la juna Fortinbras,
Ne respektante dece nian indon,
Pensante eble nun, ke per la morto
De nia kara frato renversiĝis
La ordo kaj la fort’ en nia lando,—
Ekpensis, ke li estas pli potenca
Kaj ekturmentis nin per la postulo
Redoni nun al li la tutan landon,
Perditan de mortinta lia patro
Laŭ plena rajt’ al glora nia frato.
Ni tial vin kunvokis nun. Aŭskultu
Decidon nian: Jen ni skribis skribon
Al l’ onklo de la juna Fortinbras—
Malforta kaj malsana en la lito,
L’ intencon de la nevo li ne scias—
Ni skribis, ke retenu li la nevon
De liaj krimaj, arogantaj agoj,
Ĉar ĉiuj prepariĝoj ja fariĝas
En lia propra lando kaj popolo.
Vin, bravaj Voltimand kaj Kornelio,
Ni sendas kun la skribo kaj saluto
Al la maljuna estro de l’ norvegoj.
Sed ne ricevas vi la rajton trakti
Kun la norvego pli, ol en mezuro
De tio, kion ĵus ni al vi diris.
Adiaŭ, kaj per rapideco montru
Al ni fervoron vian!
KORNELIO kaj VOLTIMAND.
Kredu, reĝo,Fidele ni plenumos la ordonon.
REĜO
Ne dubas ni pri ĝi. Feliĉan vojon!(Voltimand kaj Kornelio foriras.)
Kaj nun, Laerto, al l’ afero via!
Vi diris, ke vi peti ion volas!
Pri kio ajn prudenta vi al ni
Parolos, viaj vortoj ne perdiĝos.
Volonte ni plenumos vian peton.
Ne pli obea estas kap’ al koro,
Ne pli servema mano al la buŝo,
Ol la Danuja tron’ al via patro.
Sciigu nin pri la deziro via.
LAERTO
Mi petas vin, permesu al mi, reĝo,Reiri nun Francujon. Mi volonte
El tie venis tien ĉi, por fari
La servon mian ĉe l’ kronado via;
Sed nun, jam plenuminte mian ŝuldon,
Sopiras mi denove al Francujo,
Kaj nun de vi permeson mi petegas.
REĜO
Ĉu via patro ĝin permesas? KionAl tio diras Polonio?
POLONIO
Reĝo!Li eldevigis la permeson mian
Per ne ĉesanta ripetado, tiel,
Ke fine mi al lia peto donis
Sigelon mian. Nun por li mi petas
Permeson vian, via reĝo moŝto.
REĜO
Mi liberigas vin. Nun via tempoLibere estas al dispono via.—
Kaj nun al vi mi turnas min, Hamleto,
Vi, kara nevo, kara filo mia!
HAMLETO (flanken).
Sed certe tute fremda per la koro!REĜO
Ankoraŭ ĉiam nuboj sur la frunto?HAMLETO
Ho, ne! Mi staras ja antaŭ la suno!REĜINO
Forĵetu la doloron, kara filo,Amikan frunton montru al la reĝo.
Ne serĉu kun palpebroj mallevitaj
Eterne vian patron en la polvo.
Vi scias ja: la leĝoj de l’ naturo
Ne estas refareblaj! Kio vivas,
Necese devas iam morti. Vivo
Eterna post la tombo nur ekzistas.
HAMLETO
Ho, jes, reĝino, ĉiuj devas morti.REĜINO
Nu kial do la morto de la patroAl vi ekŝajnis tiel eksterorda?
HAMLETO
Ekŝajnis? Ne, ĝi estas, ho, patrino.Ne mia nigra vesto, nek la ĝemoj,
Nek la okuloj plenaj de larmaro,
Nek la funebra vido de l’ vizaĝo,
Nek ĉiuj moroj de senkonsoleco
Min vere montras. Ĉio estas ŝajno.
Funebron estas tre facile ludi.
L’ efektivaĵon portas mi interne;
Eksteraj gestoj estas ja nur vestoj.
REĜO
Tre bela kaj laŭdinda estas viaMalĝojo pri la patro la mortinta.
Sed sciu, ankaŭ via patro perdis
La patron sian, tiu—ankaŭ sian.
La filo, laŭ la ŝuldo de infano,
Funebri devas kelkan tempon. Tamen
Obstine kaj sen ia fino plendi,—
Agado tia estas granda peko
Kaj tute ne konvenas al la viro.
Ribel’ ĝi estas kontraŭ la ĉielo,
Signo de kor’ sovaĝa kaj senbrida,
De kapo nematura kaj malforta.
Pri kio ĉiu scias, ke fariĝi
Ĝi devis; kio estas tute simpla,
Plej ordinara fakto en la mondo:
Pro kia kaŭzo tion ĉi obstine
Alpreni al la koro? Fi, ĝi estas
Pekado kontraŭ Dio kaj naturo,
Pekado kontraŭ la mortinto mem;
Malsaĝo antaŭ pura la prudento,
Kiu predikas: «patroj devas morti»,
Kaj kiu ĉiam, de l’ mortint’ unua
Ĝis nuna tempo, diras kaj ripetas:
«Ĝi devas tiel esti!»—Mi vin petas,
Forĵetu la doloron la sencelan
Kaj vidu patron en persono nia;
La mondo sciu, ke al nia trono
Vi estas la sendube plej proksima,
Kaj, kiel plej amanta el la patroj,
Mi portas por vi amon plej varmegan
En mia koro. Ke vi nun reiru
Al la lernejo alta Vittenberga,
Ni tion ne dezirus; ni vin petas,
Vi restu apud ni, amata nevo,
Unua kortegano, kara filo.
REĜINO
Vi ne rifuzu al patrino via:Mi petas vin, Hamleto, restu hejme.
HAMLETO
Al vi obei estas mia ŝuldo.REĜO
Jen tio estas bele respondita.Mi ĝojas, ke vi restas. Nun, reĝino,
La propravola cedo de Hamleto
Plenigas mian koron je plezuro;
Kaj tial ni aranĝos nun festenon,
Kaj kune kun la sono de l’ pokaloj
La pafilegoj tondru; ĉiun fojon,
Kiam la reĝo levos la pokalon,
De l’ tero tondro iru al ĉielo,
Tra l’ mondo ĝojon disportante.—Venu!
(La reĝo, reĝino, Laerto kaj korteganoj foriras).
HAMLETO
Ho, kial ne fandiĝas homa korpo,Ne disflugiĝas kiel polv’ en vento!
Sin mem mortigi kial malpermesis
La Plejpotenca! Dio mia granda!
Ho, kiel bestaj kaj abomenindaj
Aperas ĉiuj agoj de la mondo!
Fi, fi! Ĝardeno plena de venenaj
Malbelaj herboj, ĉie senescepte!
Apenaŭ pasis du monatoj! Ne!
Nur ses semajnoj! Tia granda homo!
Se lin kompari kun la nuna reĝo,
Li estis Apolono ĉe Satiro!
Kaj tiel amis li patrinon mian,
Ke al la vento eĉ li ne permesis
Vizaĝon ŝian tuŝi! Ho, ĉielo!
Ho tero! Ĉu forgesi estas eble?
Kaj ŝi ja lin pasie tiel amis!
Kaj tamen nun post kelke da semajnoj...
Pri tio mi ne volas eĉ ekpensi!
Malforto! via nom’ estas: virino!
Monato! Ŝi ankoraŭ ne eluzis
La ŝuojn, kiujn portis ŝi, irante
Funebre post la ĉerk’ de mia patro,
Verŝante larmojn kvazaŭ per riveroj.
Ho Dio mia! Besto senprudenta
Malĝojus ja pli longe! Nun edzino
De mia onklo, frat’ de mia patro,
Sed ne simila pli al mia patro,
Ol mi al Herkuleso! Nur monato!
La signoj de mensogaj ŝiaj larmoj
Ankoraŭ de l’ vizaĝ’ ne malaperis,—
Ŝi estas jam edzino de alia!
Ho, malbenita rapideco flugi
En kriman liton, liton de adulto!
Ne bonon ĝi alportos! Tamen krevu
Kor’ mia, sed silentu mia buŝo!
(Horacio, Bernardo kaj Marcello venas.)
HORACIO
Salut’ al la reĝido!HAMLETO
Ha, mi ĝojasVin vidi! Se memoro min ne trompas,
Vi estas Horacio?
HORACIO
Jes, reĝido.Kaj ĉiam tute preta al vi servi.
HAMLETO
Ne nomu min «reĝido», sed «amiko».Sed kial vi forlasis Vittenbergon?
(Al Marcello)
Marcello?
MARCELLO
Jes, reĝido.HAMLETO
Mi tre ĝojasRevidi vin.
(Al Horacio) Sed diru serioze,
Por kio vi forlasis Vittenbergon?
HORACIO
De maldiligenteco, ho, reĝido.HAMLETO
Al malamiko via ne permesusMi tion diri, kaj vi vane penas
Kredigi min, ke tio estas vero.
Mi scias, vi ne amas sen laboro
Vagadi. Kion tie ĉi vi faras?
Ĉu trinki vi ankoraŭ volas lerni?
HORACIO
Mi alveturis al la enterigoDe via patro.
HAMLETO
Ha, ne moku min,Kolego; diru, ke vi alveturis
Al fest’ edziĝa de patrino mia!
HORACIO
Jes, vero, princ’, la dua baldaŭ sekvisPost la unua.
HAMLETO
Vidu, mia kara,—Afero simpla de ekonomio:
De l’ fest’ funebra restis multaj manĝoj,—
Por ke la manĝoj vane ne pereu,
Edziĝon fari oni nun rapidis.
Ho, pli volonte mi en la infero
Renkontus malamikon plej malbonan,
Ol tagon tiun ĉi alvivi! ŝajnas
Al mi, ke mi la patron mian vidas...
HORACIO
Ha, kie?HAMLETO
En l’ okuloj de l’ animo.HORACIO
Mi konis lin, li estis brava reĝo.HAMLETO
Li estis homo en plej pura senco.Al li similan ni neniam vidos.
HORACIO
Reĝido, al mi ŝajnas, ke mi vidisLin en la lasta nokto.
HAMLETO
Vidis? Kiun?HORACIO
La reĝon, vian patron, mia princo.HAMLETO
La reĝon? Mian patron?HORACIO
Trankviligu,Reĝido, por momento vian miron
Kaj elaŭskultu, kion mi raportos
Pri mirindaĵo, kies la verecon
Atestos ambaŭ tiuj ĉi kolegoj.
HAMLETO
Pro Dio, ho, rakontu pli rapide!HORACIO
Du noktojn al Marcello kaj BernardoAperis ĝi: postene ili staris,—
Kaj jen en noktomeza silentego
Aperas antaŭ ili ia ombro,
Simila tute al patro via,
Armita de la kapo ĝis piedoj;
Per paŝo serioza kaj majesta,
Ne rapidante, ĝi sin preterŝovas;
Tri fojojn ĝi ripetas sian marŝon
Antaŭ la teruritaj oficiroj,
Proksime tiel, ke per halebardo
Ĝin ili povus tuŝi. Dispremitaj
De granda timo, ili mute staras
Kaj eĉ ne provas ion ekparoli.
Pri la aper’ mistera kaj terura
Al mi ili rakontis. Mi kun ili
En la sekvanta tria nokto gardis,
Kaj jen tre vere en la sama horo,
Pri kiu ili diris, en la sama,
Perfekte tiu sama maniero
Aperis la fantomo. Vian patron
Mi konis,—la fantom’ al li similis,
Kiel de l’ sama akvo gut’ al guto.
HAMLETO
Sed kie ĝi okazis?MARCELLO
Ĝi okazisSur la teras’, kie ni staris garde.