TRIA AKTO
(La ĉambro de gesinjoroj Tesman. La pordokurtenoj estas tiritaj antaŭ la aperturo. Tiel same antaŭ la vitra pordo. Sur la tablo la kerosenlampo kun ŝirmilo, meĉo malsuprenŝraŭbita, lumas malklare. En la forno, kies pordo estas malferma, estis fajro, kiu nun preskaŭ estingiĝis.)
(Sinjorino Elvsted, envolvita en granda ŝalo kaj kun la piedoj sur skabelo, sidas tute apud la forno, malantaŭenklinita en la apogseĝo. Hedda kuŝas vestita, dormante sur la sofo kun kovrilo sur si.)
ELVSTED
(post paŭzo, ekrektigas sin en la seĝo kaj aŭskultas atente.
Poste, laca, ŝi denove malleviĝas kaj mallaŭte plendas) Ankoraŭ
ne! — Ho Dio, — ho Dio, — ankoraŭ ne.
(Berte singardeme ŝteliras enen tra la pordo de la antaŭĉambro. Ŝi havas leteron en la mano.)
ELVSTED
(turnas sin kaj flustras maltrankvile) Nu, — ĉu iu venis?
BERTE
(mallaŭte) Jes, ĵus venis knabino kun tiu ĉi letero.
ELVSTED
(rapide, etendas la manon) Letero! Donu al mi!
BERTE
Ne, ĝi estas por la doktoro, Sinjorino.
ELVSTED
Nu tiel.
BERTE
Estis la servistino de fraŭlino Tesman, kiu alportis ĝin. Mi metos
ĝin ĉi tien sur la tablon.
ELVSTED
Jes, tion faru.
BERTE
(demetas la leteron) Estas plej bone, ke mi estingu la lampon. Ĝi
fumas.
ELVSTED
Jes, estingu. Baldaŭ fariĝos taglumo.
BERTE
(estingas) Jam estas taglumo, Sinjorino.
ELVSTED
Jes, hela tago! Kaj ankoraŭ ne hejmenveninta —!
BERTE
Ho, Dio, — mi pensis ke tiel okazus.
ELVSTED
Vi tion pensis?
BERTE
Jes, kiam mi vidis ke certa viro estas reveninta al la urbo, tiam —.
Kaj ilin kuntiris. Ĉar pri tiu sinjoro oni ja aŭdis sufiĉe antaŭ
iom da tempo.
ELVSTED
Ne tiom laŭte parolu. Vi vekas Sinjorinon.
BERTE
(rigardas al la sofo kaj suspiras) Ne, Dio, — lasu ŝin nur dormi,
kompatindulinon. — Ĉu mi metu ion pli en la fornon?
ELVSTED
Dankon, ne por mi.
BERTE
Jen do. (ŝi malrapide eliras tra la pordo de la antaŭĉambro)
HEDDA
(vekiĝas pro la fermo de la pordo kaj suprenrigardas) Kio estas —!
ELVSTED
Estis nur la servistino —
HEDDA
(ĉirkaŭrigardas) Ha, jen en la salono —! Jes nun mi ja memoras —
(rektigas sin, sidanta sur la sofo, streĉas sin kaj frotas siajn
okulojn) Kioma horo estas, Tea?
ELVSTED
(rigardas sian horloĝon) Ĝi jam pasis la sepan.
HEDDA
Kiam revenis Tesman?
ELVSTED
Li ankoraŭ ne revenis.
HEDDA
Ankoraŭ ne hejmenvenis?
ELVSTED
(ekstaras) Eĉ ne unu revenis.
HEDDA
Kaj ni, kiuj sidis ĉi tie maldormante kaj atendante ĝis la kvara —
ELVSTED
(tordas la manojn) Kaj tiel kiel mi lin atendis!
HEDDA
(oscedas kaj diras kun la mano kovrante la buŝon) Ho jes, — pro
tio ni estus nin ŝparintaj.
ELVSTED
Ĉu vi iom dormis poste?
HEDDA
Ho jes, Mi opinias, ke mi dormis sufiĉe bone. Ĉu vi ne?
ELVSTED
Eĉ ne momenton. Mi ne povis, Hedda. Estis tute neeble por mi.
HEDDA
(ekstaras kaj proksimiĝas al ŝi) Nu, nu, nu! Ne estas kaŭzo por
maltrankvilo. Mi bone komprenas kiel statas.
ELVSTED
Jes, kaj kion vi do kredas? Ĉu vi povas al mi diri?
HEDDA
Nu, kompreneble tre longe daŭris ĉe la asesoro —
ELVSTED
Ho Dio, jes, — certe daŭris. Sed tamen —
HEDDA
Kaj jen, vidu, tiam Tesman ne volis hejmenveni kaj fari bruon kaj
sonorigi meze dum la nokto. (ridas) Eble li ankaŭ ne volis montri
sin — tia ĵus post viveca festeno.
ELVSTED
Sed kara, — kien li do estus irinta?
HEDDA
Kompreneble li iris al la onklinoj kaj sin kuŝigis tie. Ili havas
ja lian antaŭan ĉambron atendanta.
ELVSTED
Ne, ĉe ili li ne povas esti. Ĉar ĵus venis letero al li de
fraŭlino Tesman. Jen ĝi kuŝas.
HEDDA
Ĉu? (rigardas la surskribon) Jes, vere estas de onklino Julle
propramane. Nu, do li kompreneble restas ĉe la asesoro. Kaj Ejlert
Løvborg, li sidas legante kun vitfolioj en la hararo.
ELVSTED
Ho Hedda, vi nur paroladas kaj diras ion pri kio vi mem ne kredas.
HEDDA
Vi vere estas stulta, Tea.
ELVSTED
Ho ja, bedaŭrinde, mi do eble tia estas.
HEDDA
Kaj kiel morte laca vi aspektas.
ELVSTED
Jes, mi vere estas morte laca.
HEDDA
Nu, tial vi faru, kiel mi diras. Iru en mian ĉambron kaj kuŝigu vin
tempeton sur mia lito.
ELVSTED
Ho ne, ne, — mi tamen ne kapablas dormi.
HEDDA
Certe vi kapablas.
ELVSTED
Sed via edzo certe estos baldaŭ revenanta. Kaj jen mi devas tuj
scii —
HEDDA
Mi atentigos vin, kiam li revenos.
ELVSTED
Do, vi tion promesas, Hedda?
HEDDA
Jes, tion vi povas fidi. Nur eniru kaj dormu dume.
ELVSTED
Dankon. Do mi tion provu. (ŝi iras tra la malantaŭa ĉambro)
(Hedda iras al la vitra pordo kaj flankentiras la kurtenojn. Hela taglumo ŝutiĝas en la salonon. Poste ŝi prenas de la skribotablo malgrandan manspegulon, rigardas sin en ĝi kaj ordigas la harojn. Ŝi iras al la pordo de la antaŭĉambro kaj premas la butonon de la sonorilo.)
(Berte iom poste envenas tra la pordo.)
BERTE
Ĉu Sinjorino ion deziras?
HEDDA
Jes, bonvole metu ion pli en la fornon. Mi ja vere frostadas.
BERTE
Jes brr, — tuj kaj senprokraste estu varme.
(Ŝi kunrastas la ardaĵojn kaj enmetas lignopecon.)
BERTE
(haltas kaj aŭskultas) Nun oni sonorigas ĉe la ĉefpordo,
Sinjorino.
HEDDA
Do eliru, kaj malfermu. Mi mem okupiĝu pri la forno.
BERTE
Baldaŭ ekflamos. (ŝi eliras tra la antaŭĉambra pordo)
(Hedda genuas sur la skabelon kaj metas plurajn lignopecojn en la fornon.)
(Post mallonga daŭro Jørgen Tesman envenas de la antaŭĉambro. Li aspektas laca kaj iom serioza. Ŝteliras piedpinte direkte al la pordaperturo, kaj volas engliti inter la kurtenojn.)
HEDDA
(apud la forno, ne suprenrigardante) Bonan matenon.
TESMAN
(turnas sin) Hedda! (proksimiĝas) Sed kara vi, — tiom frue
ellitiĝinta! Ĉu?
HEDDA
Jes, mi tre frue ellitiĝis hodiaŭ.
TESMAN
Kaj mi, kiu estis certa, ke vi ankoraŭ kuŝus dormante! Jen imagu,
Hedda!
HEDDA
Ne parolu tiom laŭte. Sinjorino Elvsted kuŝas ene ĉe mi.
TESMAN
Sinjorino Elvsted, ĉu ŝi restis dum la nokto?
HEDDA
Jes, neniu ja venis por ŝin serĉi.
TESMAN
Ne, do neniu faris.
HEDDA
(fermas la pordon de la forno kaj ekstaras) Nu, ĉu estis tiom amuze
ĉe la asesoro?
TESMAN
Ĉu vi estis timoplena pro mi? Ĉu?
HEDDA
Ne, pri tio mi eĉ ne momenton pensis. Sed mi demandis, ĉu vi bone
amuziĝis.
TESMAN
Jes vere. Tiun ĉi fojon, do —. Sed pleje en la komenco, ŝajnas al
mi. Ĉar tiam Ejlert legis por mi. Ni alvenis ja pli ol horon tro
frue, — jen imagu! Kaj Brack tiom okupiĝis pri la aranĝo. Sed dume
Ejlert legis.
HEDDA
(eksidas dekstre de la tablo) Nu? Rakontu —
TESMAN
(eksidas sur skabelon ĉe la forno) Sciu, Hedda, neeblas por vi
imagi, kia verko tiu fariĝos! Certe estas io el la plej rimarkinda
skribita. Jen imagu!
HEDDA
Ja, ja, tio ne interesas min —
TESMAN
Mi devas ion konfesi al vi, Hedda. Kiam li estis leginta, — io
malica kreskis en mi.
HEDDA
Io malica?
TESMAN
Mi sidis kaj enviis Ejlert, ke li kapablis skribi tiaĵon. Jen imagu,
Hedda!
HEDDA
Jes, ja, mi ja imagas!
TESMAN
Kaj scii ke li, — tiel naturdotita — bedaŭrinde tamen estas
neplibonigebla.
HEDDA
Ĉu vi ne sugestas, ke li havas pli da vitaleco ol la aliaj?
TESMAN
Ne, bona Dio —. Jen vidu, li tute ne povas moderigi sin meze en la
ĝuo.
HEDDA
Kaj en kio rezultiĝis ĉio — fine?
TESMAN
Nu, mi trovas, ke vere estis bakanalo, Hedda.
HEDDA
Ĉu li havis vitfoliojn en la hararo?
TESMAN
Vitfoliojn? Ne, tion mi eĉ ne videtis. Sed li donis longan, konfuzan
paroladon por la virino, kiu inspiris lin dum la laboro. Ja, tiel li
sin esprimis.
HEDDA
Ĉu li nomis ŝin?
TESMAN
Ne, tion li ne faris. Sed mi ne povas imagi, ke estus iu alia ol
sinjorino Elvsted.
HEDDA
Nu, — kie vi disiĝis de li?
TESMAN
Sur la vojo hejmen. Ni ekiris, — la lastaj de ni, — samtempe. Kaj
Brack ankaŭ kuniris por spiri freŝan aeron. Kaj jen, vidu, ni
decidis akompani Ejlert hejmen. Jes, ĉar li estis ja vere
superŝarĝita!
HEDDA
Do li estis.
TESMAN
Sed nun vi aŭdu la plej rimarkindan, Hedda! Aŭ la bedaŭrindan mi
estus prefere dirinta. Ho, — mi preskaŭ hontas — pro Ejlert —
tion rakonti —
HEDDA
Jen do —?
TESMAN
Nu, dum ni tiel iris laŭvoje, vidu, jen mi hazarde iom
malantaŭiĝis. Nur kelkajn minutojn, — jen imagu!
HEDDA
Jes, ja, Dio, sed —?
TESMAN
Kaj kiam mi rapidas post la aliajn, jen, ĉu vi scias, kion mi trovas
ĉe la vojrando? Ĉu?
HEDDA
Ne, kiel mi povus tion scii!
TESMAN
Nepre ne tion al iu ajn diru, Hedda. Atentu bone! Promesu al mi pro
Ejlert. (tiras paketon en papervolvaĵo el la poŝo de la mantelo)
Jen, imagu, — tion ĉi mi trovis.
HEDDA
Ĉu ne estas la paketo, kiun li kunportis ĉi tien hieraŭ?
TESMAN
Jes, ĝuste, estas lia valora, unika manuskripto! Kaj tiun li tie
promenante perdis — sen tion rimarki. Jen nur imagu, Hedda! Kiom
bedaŭrinde —
HEDDA
Sed kial do vi ne tuj redonis al li la paketon?
TESMAN
Ne, tion mi ne kuraĝis — pro lia tiama stato —
HEDDA
Ĉu vi eĉ ne diris al iuj el la aliaj, ke vi ĝin trovis?
TESMAN
Ho, tute ne. Kompreneble ke tion mi ne volis fari respekte al Ejlert.
HEDDA
Do estas neniu, kiu scias, ke vi havas la manuskripton de Ejlert
Løvborg?
TESMAN
Ne, kaj tion ankaŭ neniu sciu.
HEDDA
Kaj poste, pri kio vi kun li interparolis?
TESMAN
Mi ne plu havis ŝancon kun li paroli. Ĉar kiam ni venis en la
stratojn, tiam li kaj du aŭ tri aliaj tute malaperis por ni. Jen
imagu!
HEDDA
Nu? Ili do akompanis lin hejmen.
TESMAN
Jes, aspekte ili tion faris. Kaj ankaŭ Brack foriris.
HEDDA
Kaj kien vi poste stumblis?
TESMAN
Jen, mi kaj kelkaj el la aliaj, ni akompanis unu el la vivecaj uloj,
kaj trinkis matenkafon tie ĉe li. Aŭ pli ĝuste nomi ĝin
noktokafo. Ĉu? Sed kiam mi nun estos iom ripozinta — kaj kiam mi
opinios ke Ejlert, la kompatindulo, satdormis, tiam mi devos iri al
li kun tio ĉi.
HEDDA
(etendas la manon por la paketo) Ne, — ne transdonu ĝin! Ne tuj,
mi diras. Lasu min legi ĝin unue.
TESMAN
Ne, kara, bona Hedda, je Dio, tion mi ne kuraĝas.
HEDDA
Vi ne kuraĝas?
TESMAN
Ne, — ĉar vi bone povas imagi, kiom malespera li fariĝos, kiam li
vekiĝas, kaj mankas al li la manuskripto. Ĉar sciu ke li ne havas
kopion! Tion li mem diris.
HEDDA
(rigardas lin kvazaŭ esplorante) Kaj tiaĵon oni ne povas denove
skribi? Ankoraŭ fojon, ĉu?
TESMAN
Tio neniam eblus, mi kredas. Ĉar la inspiro, — jen vidu —
HEDDA
Jes, ja, — ĝuste tiel do estas — (pasante) Sed mi memoras, —
jen letero por vi.
TESMAN
Ĉu, imagu —!
HEDDA
(ĝin donante) Venis frue ĉi-matene.
TESMAN
De onklino Julle. Kio do estas? (metas la paketon sur la alian
skabelon, malfermas la leteron, trakuras ĝin kaj eksaltas)
TESMAN
Ho Hedda, — ŝi skribas, ke la bedaŭrinda onklino Rina kuŝas ĉe
la morto!
HEDDA
Tion oni devus ja atendi.
TESMAN
Kaj se mi dezirus ankoraŭ fojon vidi ŝin, mi devas rapidi. Mi tuj
kuros tien.
HEDDA
(subpremas rideton) Vi eĉ volas kuri?
TESMAN
Ho, plej kara Hedda, — se vi povus decidigi vin kuniri! Jen imagu!
HEDDA
(ekstaras kaj diras lace kaj repuŝante) Ne, ne; ne petu min pri
tiaĵo. Mi ne volas vidi malsanon kaj morton. Ne trudu al mi ion
malbelan.
TESMAN
Nu, Dio do —! (ĉirkaŭkuras) Mian ĉapelon —? Mian mantelon —?
Nu, en la antaŭĉambro —. Mi kore esperas, ke mi ne venos tro
malfrue, Hedda? Ĉu?
HEDDA
Ho, nur kuru, kaj —
(Berte venas ĉe la pordo de la antaŭĉambro.)
BERTE
Asesoro Brack staras ekstere, kaj demandas ĉu li povus enveni.
TESMAN
Je tiu ĉi tempo! Ne, nun ne eblas por mi akcepti lin.
HEDDA
Sed mi povas. (al Berte) Petu la asesoron enveni. (Berte
eliras)
HEDDA
(rapide flustrante) La paketon, Tesman! (ŝi prenas ĝin de la
skabelo)
TESMAN
Jes, donu ĝin al mi!
HEDDA
Ne, ne, mi kaŝos ĝin por vi dume.
(Ŝi iras al la skribotablo, kaj metas ĝin en la librobreton. Tesman penas pro urĝeco kaj ne kapablas surtiri la gantojn.)
(Asesoro Brack envenas de la antaŭĉambro.)
HEDDA
(kapklinas al li) Nu, vi ja estas frumatena birdo.
BRACK
Jes, vi trovas, ĉu ne? (al Tesman) Ĉu ankaŭ vi eliros?
TESMAN
Jes, mi nepre devas viziti la onklinojn. Imagu, — la malsana, ŝi
kuŝas ĉe la morto, la bedaŭrinda.
BRACK
Nu Dio, ĉu tiel? Sed jen ne lasu min reteni vin. En tia serioza
momento —
TESMAN
Jes, mi vere devas kuri —. Adiaŭ! Adiaŭ!
(Li rapidas eksteren tra la antaŭĉambra pordo.)
HEDDA
(proksimiĝas) Aspekte estis pli ol vivece hejme ĉe vi ĉi tiun
nokton, sinjoro Asesoro.
BRACK
Mi eĉ ankoraŭ ne ŝanĝis vestojn, sinjorino Hedda.
HEDDA
Ankaŭ vi ne?
BRACK
Ne, kiel vi vidas. Sed kion Tesman rakontis pri la noktaj
travivaĵoj?
HEDDA
Oho, ion tedegan. Nur ke ili ie eniris kaj trinkis kafon.
BRACK
Pri tiu kafokunveno mi jam estas informita. Tie Ejlert Løvborg ne
partoprenis, mi opinias?
HEDDA
Ne, antaŭe ili jam akompanis lin hejmen.
BRACK
Ankaŭ Tesman?
HEDDA
Ne, sed kelkaj aliaj, li diris.
BRACK
(ridetas) Jørgen Tesman vere estas naiva animo, sinjorino Hedda.
HEDDA
Jes, Dio scias ke li estas. Sed ĉu io kaŝiĝas en la afero?
BRACK
Jes, via suspekto ne estas senfunda.
HEDDA
Nu jen! Eksidu, kara Asesoro. Tiel vi rakontos pli bone.
(Ŝi eksidas maldekstre de la tablo. Brack ĉe la longa flanko de la tablo proksime al ŝi.)
HEDDA
Nu jen, do?
BRACK
Mi havis apartajn kialojn por postsekvi la vojojn de miaj gastoj —
aŭ pli ĝuste dirite, de kelkaj el miaj gastoj ĉi-nokte.
HEDDA
Kaj inter ili eble estis ankaŭ Ejlert Løvborg?
BRACK
Mi devas konfesi — li estis.
HEDDA
Nun vi vere igas min scivolema —
BRACK
Ĉu vi scias, kie li kaj kelkaj el la aliaj pasigis la reston de la
nokto, sinjorino Hedda?
HEDDA
Se decas tion rakonti, jen faru.
BRACK
Kompreneble, decas rakonti. Nu, ili vizitis neordinare animitan
vesperkunvenon.
HEDDA
De la pasia speco?
BRACK
De la plej pasia speco.
HEDDA
Iom pli pri tio ĉi, Asesoro —
BRACK
Løvborg estis antaŭe invitita, ankaŭ ili. Mi pri tio estis bone
informita. Sed tiam li rifuzis veni. Ĉar nun li ja surmetis novan
homecon, kiel vi scias.
HEDDA
Tie norde ĉe la notario Elvsted. Sed li tamen iris?
BRACK
Jes, vidu, sinjorino Hedda, — jen, bedaŭrinde, ĉe mi vizitas lin
la genio ĉivespere —
HEDDA
Jes, tie li ja inspiriĝis, mi aŭdas.
BRACK
Treege inspiriĝis. Nu, jen li ekhavis alian ideon, mi opinias. Ĉar
ni virhomoj, bedaŭrinde ne ĉiam estas tiom principfirmaj kiom ni
devus esti.
HEDDA
Nu, vi mem ja estas escepto, asesoro Brack. Sed jen pri Løvborg —?
BRACK
Jes, mallonge, — la fino estis, ke li alvenis en la salonojn de
fraŭlino Diana.
HEDDA
De fraŭlino Diana?
BRACK
Estis fraŭlino Diana, kiu prezentis la vesperkunvenan programon. Por
elektita rondo de amikinoj kaj admirantoj.
HEDDA
Ĉu tiu estas iu ruĝhara?
BRACK
Ĝuste.
HEDDA
Iu tia — kantistino?
BRACK
Nu ja, — ankaŭ tio. Kaj krome ega ĉasistino — de sinjoroj, —
sinjorino Hedda. Vi certe aŭdis pri ŝi. Ejlert Løvborg estis unu el
ŝiaj plej varmaj protektantoj — en siaj pli prosperaj jaroj.
HEDDA
Kaj kiel tio ĉi finiĝis?
BRACK
Ne tre amikece, aspektas. Fraŭlino Diana verŝajne de la plej
kortuŝa akcepto transiris al luktado —
HEDDA
Kontraŭ Løvborg?
BRACK
Jes. Li kulpigis ŝin aŭ la amikinojn, ke ili priŝtelis lin. Li
pretendis, ke lia poŝbiletujo malaperis. Kaj ankaŭ aliaj aĵoj.
Mallonge, li estus farinta teruregan tumulton.
HEDDA
Kaj en kion rezultis tio?
BRACK
Tio rezultis en komunan bataladon inter kaj sinjorinoj kaj sinjoroj.
Feliĉe fine alvenis la polico.
HEDDA
Ĉu ankaŭ la polico?
BRACK
Jes. Sed tio certe fariĝos multekosta ŝerco por Ejlert Løvborg, tiu
freneza homo.
HEDDA
Nu!
BRACK
Laŭdire li senbride kontraŭstaris. Li estus frapinta unu el la
policistoj sur la orelon kaj disŝirinta lian mantelon. Jen li sekve
estis kondukata al la stacio.
HEDDA
De kie vi nun sciiĝis pri tio?
BRACK
De la polico mem.
HEDDA
(rigardas penseme antaŭen) Tiel do ĉio okazis. Kaj sekve li ne
havis vitfoliojn en la hararo.
BRACK
Vitfoliojn, sinjorino Hedda?
HEDDA
(ŝanĝas voĉtonon) Sed diru al mi nun, Asesoro, — kial vi do tiel
postsekvas kaj kaŝobservas Ejlert Løvborg?
BRACK
Unue ne estas tute indiferente por mi se informiĝos dum la
ekzamenadoj, ke li venis rekte de mi.
HEDDA
Ĉu ankaŭ fariĝos ekzamenoj?
BRACK
Kompreneble. Cetere tio estu kiel tio estas. Sed mi opinias, ke mi,
kia amiko de la familio, devis havigi al vi kaj al Tesman kompletan
informon pri liaj noktaj heroaĵoj.
HEDDA
Kial vere tion, asesoro Brack?
BRACK
Nu, ĉar mi havas vivan suspekton, ke li volas uzi vin kiel ian
ŝirmilon.
HEDDA
Ĉu, sed kial povas vi imagi tiaĵon!
BRACK
Ho Dio, — ni ja ne estas blindaj, sinjorino Hedda. Atentu nur! Tiu
sinjorino Elvsted, verdire ŝi certe ne forlasos la urbon tiom frue.
HEDDA
Nu, ĉu estus io inter tiuj du, jen estas multaj aliaj lokoj, kie ili
povos renkontiĝi.
BRACK
Neniu hejmo. Ĉiuj decaj domoj estos de nun denove fermitaj por
Ejlert Løvborg.
HEDDA
Kaj tia ankaŭ la mia devas esti, vi opinias?
BRACK
Jes. Mi konfesas, ke estus por mi pli ol ĝene, se tiu sinjoro estus
enlasita ĉi tien. Se li, kia superflua — kaj entrudulo — sin
enŝovus en —
HEDDA
En la triangulon?
BRACK
Ĝuste. Estus por mi same kiel fariĝi senhejma.
HEDDA
(rigardas lin ridetante) Do, — sola koko en la korto, — tio estas
via celo.
BRACK
(kapklinas malrapide kaj malaltigas la voĉon) Jes, estas mia celo.
Kaj por tiu celo mi batalos — kun ĉiuj rimedoj, pri kiuj mi
disponas.
HEDDA
(perdante sian rideton) Aspekte vi estas danĝera homo, — kiam
temas pri realigo.
BRACK
Vi tion opinias?
HEDDA
Jes, mi nun komencas tion kredi. Kaj mi estas kore ĝoja — tiom
longe, ke vi ne potencas super mi.
BRACK
(ridas dusence) Ja-ja, sinjorino Hedda, — vi eble pravas pri tio.
Kiu scias, ĉu mi okaze ne estus viro por elpensi eĉ ion kaj alian.
HEDDA
Do, sed aŭskultu nun, asesoro Brack! Aspektas ja kvazaŭ vi sidas
tie minacante.
BRACK
(ekstaras) Ho, tute ne! La triangulo, vidu, — ĝi prefere
fortikiĝu kaj defendiĝu libervole.
HEDDA
Tion ankaŭ mi opinias.
BRACK
Jen mi do diris kion mi deziras. Kaj mi nun ree devas trovi la vojon
urben. Adiaŭ, sinjorino Hedda!
(Li iras al la vitra pordo.)
HEDDA
(ekstaras) Vi iras tra la ĝardeno?
BRACK
Jes, por mi estas pli mallonge.
HEDDA
Jes, kaj krome estas ja vojo kaŝa.
BRACK
Tute ĝuste. Mi ne estas kontraŭ kaŝaj vojoj. Foje ili povas esti
sufiĉe pikantaj.
HEDDA
Kiam oni pafas per kugloj, vi opinias?
BRACK
(ĉe la pordo, ridas al ŝi) Ho, oni vere ne pafas siajn dresitajn
kortkokojn!
HEDDA
(ankaŭ ŝi ridas) Ho ne, kiam oni ne havas pli ol unu solan, —
(Ili kapsalutas adiaŭe, sub ridado. Li foriras. Ŝi fermas la pordon post li.)
(Hedda staras momenton serioze rigardante eksteren. Poste ŝi iras kaj rigardas tra la kurteno de la fona muro. Ŝi iras al la skribotablo, prenas la paketon de Løvborg el la librobretaro kaj volas foliumi la paperojn. La laŭta voĉo de Berte aŭdiĝas de la antaŭĉambro. Hedda turnas sin kaj aŭskultas. Rapide ŝi metas la paketon en la tirkeston, ŝlosas kaj metas la ŝlosilon sur la skribilaron.)
(Ejlert Løvborg en mantelo kaj kun ĉapelo en la mano, tirmalfermas la pordon de la antaŭĉambro. Li aspektas freneze kaj ekscitite.)
LØVBORG
(turnita al la pordo de la antaŭĉambro) Kaj mi diras al vi, ke mi
devas kaj volas eniri! Jen do!
(Li fermas la pordon, turnas sin, vidas Hedda, regas sin tuj kaj salutas.)
HEDDA
(ĉe la skribotablo) Nu, sinjoro Løvborg, estas ege malfrue ke vi
venas serĉi Tea.
LØVBORG
Aŭ ege frue ke mi envenas ĉe vi. Mi petas vin pardoni.
HEDDA
Kiel vi scias, ke ŝi daŭre estas ĉe mi?
LØVBORG
Oni diris en ŝia loĝejo, ke ŝi estis ekstere la tutan nokton.
HEDDA
(iras al la salona tablo) Ĉu vi povis ion rimarki en la mienoj,
kiam ili tion diris?
LØVBORG
(rigardas ŝin demande) Rimarki en la mienoj?
HEDDA
Mi aludas, ĉu aspektis, kvazaŭ ili pensus ion aŭ iel pri tio?
LØVBORG
(subite komprenas) Ho jes, tiel ja estas! Mi tiras ŝin malsupren
kun mi! Cetere mi nenion povis rimarki. — Tesman eble ankoraŭ ne
ellitiĝis?
HEDDA
Ne, — mi ne kredas —
LØVBORG
Kiam li hejmenvenis?
HEDDA
Tre malfrue.
LØVBORG
Ĉu li ion al vi rakontis?
HEDDA
Jes, mi aŭdis ke estis sufiĉe viglece ĉe asesoro Brack.
LØVBORG
Nenion pli?
HEDDA
Ne, mi kredas ke ne. Krome mi estis tiel ege dormema —
(Sinjorino Elvsted envenas tra inter la kurtenoj sur la fona muro.)
ELVSTED
(proksimiĝas al li) Ho, Løvborg! Fine —!
LØVBORG
Jes, fine. Kaj tro malfrue.
ELVSTED
(rigardas lin en timo) Kio estas tro malfrue!
LØVBORG
Nun ĉio estas tro malfrue. Pri mi estas finite.
ELVSTED
Ho ne, ne, — tion ne diru!
LØVBORG
Vi mem diros la samon, kiam vi aŭdos —
ELVSTED
Mi volas nenion aŭdi!
HEDDA
Vi eble deziras paroli kun ŝi sola? Ĉar do mi foriros.
LØVBORG
Ne, restu, — ankaŭ vi. Mi petas vin pri tio.
ELVSTED
Jes, sed mi nenion volas aŭdi, mi diras!
LØVBORG
Ne estas pri la noktaj travivaĵoj, ke mi volas paroli.
ELVSTED
Pri kio do —?
LØVBORG
Estas pri tio, ke niaj vojoj devas nun disiĝi.
ELVSTED
Disiĝi!
HEDDA
(senvole) Mi tion sciis!
LØVBORG
Ĉar mi ne plu bezonas vin, Tea.
ELVSTED
Kaj jenon vi povas diri! Ne plu bezonas min! Mi ja helpos vin nun
kiel antaŭe? Kompreneble ni daŭre kunlaboru?
LØVBORG
De nun mi ne plu intencas labori.
ELVSTED
(rezigne) Por kio mi do uzu mian vivon?
LØVBORG
Vi devas provi vivi, kvazaŭ vi neniam konis min.
ELVSTED
Sed tion mi ja ne kapablas!
LØVBORG
Provu ĉu vi kapablus, Tea. Vi devas revojaĝi hejmen —
ELVSTED
(ribele) Neniam en tiu ĉi mondo! Kie vi estas, tie ankaŭ mi
deziras esti! Mi ne lasas min tiel forpeliĝi! Mi volas esti ĉi tie!
Esti kune kun vi, kiam la libro eldoniĝos.
HEDDA
(duonlaŭte, en streĉa atento) Ho, la libro, — jes!
LØVBORG
(rigardas ŝin) La libro mia kaj de Tea. Ĉar tia ĝi estas.
ELVSTED
Jes, tia mi sentas, ke ĝi estas. Kaj tial mi ankaŭ rajtas esti ĉe
vi, kiam ĝi venos! Mi volas vidi, ke denove ŝutiĝas estimo kaj
honoro super vin. Kaj la ĝojo, — la ĝojo, tiun mi volas dividi kun
vi.
LØVBORG
Tea, — nia libro neniam eldoniĝos.
HEDDA
Aj!
ELVSTED
Ne eldoniĝos!
LØVBORG
Neniam eldoniĝos.
ELVSTED
(en timema suspekto) Løvborg, — kien vi formetis la kajerojn!
HEDDA
(rigardas lin atente) Jes, la kajerojn —?
ELVSTED
Kie vi havas ilin!
LØVBORG
Ho, Tea, — prefere ne demandu min pri tio.
ELVSTED
Jes, jes, mi volas tuj ekscii. Mi rajtas tion tuj ekscii.
LØVBORG
La kajerojn — Nu do, — la kajerojn, tiujn mi disŝiris en mil
pecojn.
ELVSTED
(krias) Ho ne, ne —!
HEDDA
(senvole) Sed tio ja tute ne —!
LØVBORG
(rigardas ŝin) Ne vero, vi opinias?
HEDDA
(regas sin) Nu jes. Kompreneble. Ĉar vi mem tion diras. Sed ŝajnis
al mi nekredeble —
LØVBORG
Tamen vero.
ELVSTED
(tordas la manojn) Ho Dio, — ho Dio, Hedda, — disŝiris sian
propran verkon.
LØVBORG
Mi disŝiris mian propran vivon. Sekve mi ankaŭ povis disŝiri mian
vivoverkon —
ELVSTED
Kaj tion vi do faris ĉinokte!
LØVBORG
Jes, aŭdu. En mil pecojn. Kaj ŝutis ilin en la fjordon. Tre fore.
Tie almenaŭ estas freŝa salakvo. Lasu ilin flosi en ĝi. Flosi laŭ
fluo kaj vento. Kaj post ioma tempo ili subakviĝos. Pli kaj pli
profunden. Kiel mi, Tea.
ELVSTED
Sciu do, Løvborg, ke tio pri la libro —. Ĉiujn miajn tagojn tio
staros antaŭ mi, kvazaŭ vi mortigus etan infanon.
LØVBORG
Vi pravas. Estas kvazaŭ infanmortigo.
ELVSTED
Sed kiel vi do povis —! Ankaŭ mi havis ja mian parton de la infano.
HEDDA
(preskaŭ senvoĉe) Ho, la infano —
ELVSTED
(spiras peze) Do, finite. Ja, ja, nun mi foriros, Hedda.
HEDDA
Sed vi tamen ne forvojaĝos?
ELVSTED
Ho, mi ne mem scias, kion mi faros. Nun ĉio antaŭ mi estas mallumo.
(Ŝi eliras tra la pordo de la antaŭĉambro.)
HEDDA
(Hedda staras, iom atendante) Vi do ne volas akompani ŝin hejmen,
sinjoro Løvborg?
LØVBORG
Mi? Tra la stratoj? Do la homoj vidus, ke ŝi irus kune kun mi?
HEDDA
Mi ja ne scias, kio cetere okazis ĉi-nokte. Sed ĉu do estas tiom
tute neripareble?
LØVBORG
Tiu ĉi nokto ne restos la sola. Tion mi certe scias. Sed ankaŭ
estas tio, ke mi eĉ ne emas pluvivi tian vivon. Ne nun denove.
Estas la vivoforto kaj necedemo, kiujn ŝi rompis en mi.
HEDDA
(rigardas penseme antaŭen) La dolĉa, eta stultulino fingrumis
homan sorton. (rigardas lin) Sed tamen kial vi povis esti tiom
senkora kontraŭ ŝi?
LØVBORG
Ho, ne diru, ke mi estis senkora!
HEDDA
Tiel detrui tion, kio plenigis ŝian animon dum longaj, longaj
tempoj! Tion vi ne nomas senkora!
LØVBORG
Al vi mi povas diri la veron, Hedda.
HEDDA
La veron?
LØVBORG
Unue promesu al mi, — donu al mi vian promeson, ke tio, kion mi nun
konfidas al vi, pri tio Tea neniam sciiĝu.
HEDDA
Jen mia promeso.
LØVBORG
Bone. Do mi volas diri al vi, ke ne estas vero, kion mi al ŝi
rakontadis.
HEDDA
Tio pri la kajeroj?
LØVBORG
Jes. Mi ne disŝiris ilin. Ankaŭ ne ĵetis ilin en la fjordon.
HEDDA
Ne, ne — sed kie do ili estas?
LØVBORG
Mi tamen detruis ilin. Funde kaj efike, Hedda!
HEDDA
Tion ĉi mi ne komprenas.
LØVBORG
Tea diris, ke tio, kion mi faris, al ŝi estas kvazaŭ infanmortigo.
HEDDA
Jes, — tion ŝi diris.
LØVBORG
Sed mortigi sian infanon, — ne estas la plej fia, kion patro povas
fari kontraŭ ĝi.
HEDDA
Tio ne la plej fia?
LØVBORG
Ne, sed aŭdi la plej fian, de tio mi volis ŝpari Tea.
HEDDA
Kaj kio do estas tio, la plej fia?
LØVBORG
Imagu nun, Hedda, ke viro, — tiel je frua matena horo, — post
freneza, diboĉega nokto revenis hejmen al la patrino de sia infano
kaj diris: Jen aŭdu — tie mi estis kaj tie. En tiuj kaj tiuj lokoj.
Kaj mi kunprenis nian infanon. En tiajn kaj tiajn lokojn. La infano
por mi perdiĝis. Tute perdiĝis. Diablo scias en kies manojn ĝi
falis. Kies manoj kaptis ĝin.
HEDDA
Ho, — sed finfine tio — ĉi tio estis ja nur libro —
LØVBORG
La pura animo de Tea estis en tiu libro.
HEDDA
Jes, mi komprenas.
LØVBORG
Kaj tial vi ja ankaŭ komprenas, ke inter ŝi kaj mi neniu estonteco
estas.
HEDDA
Kaj kiun vojon vi nun iros?
LØVBORG
Neniun. Nur aranĝi pri fino de ĉio. Ju pli frue, des pli bone.
HEDDA
(paŝon pli proksimen) Ejlert Løvborg, — jen aŭskultu — Ĉu vi ne
povus aranĝi, ke — ke okazos en beleco?
LØVBORG
En beleco? (ridetas) Kun vitfolioj en la hararo, kiel vi en pli
fruaj tagoj imagis —
HEDDA
Ho ne. La vitfolioj, — je tiuj mi ne plu kredas. Sed tamen en
beleco! Unu solan fojon! — Adiaŭ! Foriru nun. Kaj ne pli ofte
revenu.
LØVBORG
Adiaŭ, sinjorino. Kaj salutu Jørgen Tesman de mi. (li volas
foriri)
HEDDA
Ne, atendu! Kunprenu memoraĵon de mi.
(Ŝi iras al la skribotablo kaj malfermas la tirkeston kaj la skatolon kun pistoloj. Ŝi returnas al Løvborg kun unu el la pistoloj.)
LØVBORG
(rigardas ŝin) Tiun? Do tiu estas la memoraĵo?
HEDDA
(kapklinas malrapide) Vi rekonas ĝin? Iam ĝi leviĝis kontraŭ
vin.
LØVBORG
Tiam vi estus devinta ĝin uzi.
HEDDA
Jen! Uzu ĝin vi nun.
LØVBORG
(metas la pistolon en la brustpoŝon) Dankon!
HEDDA
Kaj en beleco, Ejlert Løvborg. Promesu al mi nur tion!
LØVBORG
Adiaŭ, Hedda Gabler. (li eliras tra la pordo de la antaŭĉambro)
(Hedda aŭskultas momenton ĉe la pordo. Poste ŝi iras al la skribotablo, kaj elprenas la paketon kun la manuskripto, iom rigardas inter la kovraĵon, duone elprenas kelkajn foliojn kaj rigardas ilin. Poste ŝi kunprenas ĉion kaj eksidas en la apogseĝon apud la forno. La paketon ŝi havas ĉe la sino. Iom poste ŝi malfermas la pordon de la forno kaj poste ankaŭ la paketon.)
HEDDA
(ĵetas unu el la kajeroj en la fajron kaj flustras antaŭen) Nun mi
forbruligas vian infanon, Tea! — Vi kun la krispa hararo!
(ĵetas pliajn kajerojn en la fornon) Vian infanon kaj tiun de
Ejlert Løvborg. (enĵetas la restantajn) Nun bruligas, — nun
bruligas mi la infanon.
KVARA AKTO
(La samaj ĉambroj ĉe la gesinjoroj Tesman. Estas vespero. La salono estas malluma. La malantaŭa ĉambro estas lumigita de la penda lampo super la tablo tie. La kurtenoj antaŭ la vitra pordo estas kuntiritaj.)
(Hedda, nigre vestita, paŝadas sur la planko en la nelumigita ĉambro. Ŝi iras en la malantaŭan ĉambron kaj tie iras maldekstren. Aŭdiĝas kelkaj akordoj de la piano. Poste ŝi ree aperas kaj iras en la salonon.)
(Berte envenas de dekstre tra la malantaŭa ĉambro kun lumigita lampo, kiun ŝi metas sur la tablon antaŭ la sofo en la angulo de la salono. Ŝiaj okuloj estas plorŝvelaj, kaj ŝi havas nigrajn bendojn sur la manteleto. Ŝi eliras singardeme dekstren. Hedda iras al la vitra pordo, iom tiras la kurtenon flanken kaj rigardas eksteren en la mallumon.)
(Mallonge poste enen de la antaŭĉambro venas Fraŭlino Tesman, funebre vestita, kun ĉapelo kaj vualo. Hedda iras al ŝi renkonte kaj etendas al ŝi la manon.)
FRAŬLINO TESMAN
Nu, Hedda, jen mi venas en koloroj de funebro. Ĉar nun mia
kompatinda fratino finis sian agonion.
HEDDA
Mi jam scias, kiel vi certe vidas. Tesman sendis al mi karton.
FRAŬLINO TESMAN
Jes, li ja promesis. Sed mi tamen opiniis, ke al Hedda, — ĉi tie en
la domo de vivo, — ĉi tie devas mi mem raporti pri la morto.
HEDDA
Estas tre ĝentile de vi.
FRAŬLINO TESMAN
Ho, Rina ne devus forpasi ĝuste nun. La domo de Hedda ne devus
funebri en tiu ĉi tempo.
HEDDA
(deturnante la temon) Ŝi ja mortis tre trankvile, fraŭlino Tesman?
FRAŬLINO TESMAN
Ho, tiom bele, — tiom pace ŝi fine feliĉiĝis. Kaj aldone tiu
nepriskribebla feliĉo, ke ŝi ankoraŭ fojon revidis Jørgen. Kaj
povis al li diri la finan adiaŭon. — Ĉu eble li ankoraŭ ne
hejmenvenis?
HEDDA
Ne. Li skribis, ke mi ne atendu lin tiom frue. Sed bonvolu eksidi.
FRAŬLINO TESMAN
Ne dankon, kara — benita Hedda. Mi vere emus. Sed mi ne havas
sufiĉe da tempo. Nun mi devas prizorgi ŝin kaj beligi tiel kiel mi
povas. Vere bela ŝi venu en sian tombon.
HEDDA
Ĉu ne mi povas pri io helpi?
FRAŬLINO TESMAN
Ho, ne pensu pri tio! Tiajn aferojn Hedda ne devas tuŝi per siaj
manoj. Kaj ankaŭ ne al ili ligi siajn pensojn. Almenaŭ ne dum tiu
ĉi tempo, certe ne.
HEDDA
Ho, la pensoj, — ili ne lasas sin tiel regi —
FRAŬLINO TESMAN
(daŭrigante) Ja, bona Dio, tiel fariĝas en tiu ĉi mondo. Hejme
ĉe mi ni nun kudros lintolon por Rina. Kaj mi opinias ke ankaŭ ĉe
vi oni baldaŭ kudros. Sed tio estos de alia speco, tio, — dankon al
Dio!
(Jørgen Tesman envenas de la antaŭĉambro.)
HEDDA
Nu, estas bone ke vi fine revenas.
TESMAN
Ĉu vi estas ĉi tie, onklino Julle? Ĉe Hedda? Jen imagu!
FRAŬLINO TESMAN
Mi ĵus intencis foriri, mia kara knabo. Nu, ĉu vi sukcesis fari
ĉion, kion vi promesis al mi?
TESMAN
Ne, mi vere timas, ke mi forgesis la duonon. Mi devas denove enkuri
ĉe vi morgaŭ. Ĉar hodiaŭ mia kapo estas kvazaŭ konfuzita. Mi ne
povas kunteni la pensojn.
FRAŬLINO TESMAN
Sed kara Jørgen, vi ne devas reagi tiel.
TESMAN
Do? Kiel do, vi opinias?
FRAŬLINO TESMAN
Vi devas ami la funebron. Esti ĝoja pro tio kio okazis. Kia mi
estas.
TESMAN
Ho jes, jes. Vi pensas pri Rina, ĉu?
HEDDA
Fariĝos solece por vi nun, fraŭlino Tesman.
FRAŬLINO TESMAN
La unuajn tagojn, jes. Sed ne daŭros longe, espereble. Mi intencas,
ke la ĉambreto de karmemora Rina ne restu malplena.
TESMAN
Nu? Kiun vi volas, ke enloĝiĝu? Ĉu?
FRAŬLINO TESMAN
Nu, troviĝas ĉiam iu aŭ alia malsana kompatindulino, kiu bezonas
zorgadon kaj flegon, bedaŭrinde.
HEDDA
Ĉu vi vere ankoraŭfoje volas preni sur vin tian krucon?
FRAŬLINO TESMAN
Krucon! Dio pardonu vin, infano, — ne estis ja kruco por mi.
HEDDA
Sed se nun venus fremda homo kaj —
FRAŬLINO TESMAN
Ho, kun malsanaj homoj oni baldaŭ amikiĝas. Kaj mi ja vere bezonas
iun por kiu vivi, ankaŭ mi. Nu, dankon al Dio, — en via domo eblus
ankaŭ okazi io aŭ alia por laborigi la manojn de maljuna onklino.
HEDDA
Ho, ne parolu pri niaj aferoj.
TESMAN
Jes, imagu kiom bonege ni tri povus kune vivi, se —
HEDDA
Se —?
TESMAN
(maltrankvila) Ho, nenio. Certe ordiĝos. Esperu tion. Ĉu?
FRAŬLINO TESMAN
Ja, ja. Vi du certe havas ion priparolendan, mi komprenas. (ridetas)
Kaj Hedda eble havas ion rakontindan por vi, Jørgen. Adiaŭ!
Nun mi devas hejmeniri al Rina. (turnas sin ĉe la pordo)
Bona Dio, kiel strange imagi! Nun Rina estas ĉe mi kaj ĉe karmemora
Jochum samtempe.
TESMAN
Jes, jen imagu, onklino Julle! Ĉu?
(Fraŭlino Tesman eliras tra la pordo de la antaŭĉambro.)
HEDDA
(sekvas Tesman per la okuloj malvarme kaj esplore) Mi vere kredas,
ke la morto atakas vian koron pli ol ŝian.
TESMAN
Ho, ne estas sole jena morto. Estas Ejlert pro kiu mi estas tiom
maltrankvila.
HEDDA
(rapide) Ĉu estas io nova pri li?
TESMAN
Mi intencis kuri supren al li nun posttagmeze, kaj diri al li, ke la
manuskripto estas sendifekta.
HEDDA
Nu? Vi ne renkontis lin?
TESMAN
Ne. Li ne estis hejme. Sed poste mi renkontis sinjorinon Elvsted, kaj
ŝi diris, ke li estis ĉe ni frue ĉi-matene.
HEDDA
Jes, tuj post via foriro.
TESMAN
Kaj, laŭdire, li estis disŝirinta la manuskripton. Ĉu?
HEDDA
Jes, li tion asertis.
TESMAN
Sed, bona Dio, do li estis ja tute freneza! Kaj sekve vi ne kuraĝis
redoni ĝin al li, Hedda?
HEDDA
Ne, li ĝin ne ricevis.
TESMAN
Sed vi certe diris al li, ke ni ĝin havas?
HEDDA
Ne. (rapide) Eble vi tion diris al sinjorino Elvsted?
TESMAN
Ne, tion mi ne volis. Sed al li mem vi estus tion dirinta. Imagu, se
li en malespero ekpensus sin meti en danĝeron de morto! Donu al mi
la manuskripton, Hedda! Mi tuj kuros kun ĝi al li. Kie vi havas la
paketon?
HEDDA
(malvarma kaj nemoviĝanta, sin apogante al la apogseĝo) Mi ĝin ne
plu havas.
TESMAN
Vi ĝin ne plu havas! Pro la ĉielo kion vi aludas per tio!
HEDDA
Mi forbruligis ĝin — ĉion.
TESMAN
(eksaltas en timo) Forbruligis! Forbruligis la manuskripton de
Ejlert!
HEDDA
Ne kriu tiel. La servistino povus eble vin aŭdi.
TESMAN
Forbruligis! Sed bona Dio —! Ne, ne, ne, — tio estas tute neebla!
HEDDA
Jes, sed tiel tamen estas.
TESMAN
Sed ĉu vi mem komprenas, kion vi faris, Hedda! Estas ja
kontraŭleĝa traktado de trovitaĵo. Jen imagu! Jes, demandu nur al
asesoro Brack, kaj vi aŭdos.
HEDDA
Estas pli konsilinde, ke vi ne parolu pri tio, — nek al la asesoro,
nek al iu alia.
TESMAN
Sed kiel povis vi ekpensi iun tiagrade neaŭditan agon! Kiel povis vi
ekhavi tiun ideon? Kiel tia koncepto obsedis vin? Respondu al mi pri
tio. Ĉu?
HEDDA
(subpremas preskaŭ nerimarkeblan rideton) Mi tion faris por vi,
Jørgen.
TESMAN
Por mi!
HEDDA
Kiam vi revenis hejmen ĉi-matene kaj rakontis, ke li legis por vi —
TESMAN
Jes, jes, kaj kio jen?
HEDDA
Tiam vi konfesis, ke vi enviis al li lian verkon.
TESMAN
Ho Dio, ne prenu tion laŭlitere —.
HEDDA
Tamen. Mi ne povis toleri la penson, ke iu alia superombru vin.
TESMAN
(kun ekkrio inter dubo kaj ĝojo) Hedda, — ho, ĉu estas vero, kion
vi diras! — Tamen, — tamen — tiel mi neniam antaŭe spertis vian
amon. Jen imagu!
HEDDA
Nu, do estas plej bone ke vi eksciu — ke ĝuste en tiu ĉi tempo —
(impete, interrompante) Ne, ne, — vi povas pridemandi ĉe onklino
Julle. Kaj certe ŝi donos al vi informon.
TESMAN
Ho, mi preskaŭ kredas ke mi komprenas vin, Hedda! (kunfrapas la
manojn) Eja, bona Dio, vi —, ĉu tio estus ebla! Ĉu?
HEDDA
Ne kriu tiel. La servistino povus aŭdi vin.
TESMAN
(ridante en senrega ĝojo) La servistino! Ne, nun vi estas vere
amuzega, Hedda! La servistino, — tiu estas ja Berte, tiu! Mi mem
iros tion rakonti al Berte.
HEDDA
(premegas la manojn kiel en malespero) Ho, mi krevos, — mi krevos
en ĉio ĉi!
TESMAN
En kio do, Hedda? Ĉu?
HEDDA
(malvarme, sinrege) En ĉio tio — ridinda, — Jørgen.
TESMAN
Ridinda? Ke mi estas tiom ĝojega. Sed tamen —. Eble ne estas saĝe,
ke mi ion diru al Berte.
HEDDA
Ho ja, — kial ne ankaŭ tio?
TESMAN
Ne, ne, ankoraŭ ne. Sed onklino Julle nepre devas tion scii. Kaj
ankaŭ tio ke vi komencis nomi min Jørgen! Jen imagu. Ho, onklino
Julle, ŝi fariĝos ege ĝoja, — ege ĝoja!
HEDDA
Kiam ŝi aŭdos ke mi forbruligis la paperojn de Ejlert Løvborg —
por vi?
TESMAN
Ne, jen vere! Tion pri la paperoj, tion kompreneble neniu devas
ekscii. Sed ke vi forbruligas por mi, Hedda, — en tiu scio vere
ankaŭ onklino Julle partoprenu! Cetere mi ŝatus scii, mi, ĉu tia
sinteno estas kutima ĉe junaj edzinoj? Ĉu?
HEDDA
Vi devas demandi al onklino Julle ankaŭ pri tio, mi opinias.
TESMAN
Jes, tion mi certe okaze faros. (denove aspektas maltrankvile kaj
hezitante) Tamen, — tamen, la manuskripto? Bona Dio, estas ja tamen
terure pensi pri la kompatinda Ejlert.
(Sinjorino Elvsted, vestita kiel je la unua vizito, kun ĉapelo kaj supervestoj, envenas tra la pordo de la antaŭĉambro.)
ELVSTED
(salutas rapide kaj diras ekscitite) Ho, kara Hedda, ne ofendiĝu
pro tio, ke mi revenas.
HEDDA
Kio okazis al vi, Tea?
TESMAN
Ĉu denove estas io pri Ejlert Løvborg? Ĉu?
ELVSTED
Ho jes, — mi terure timas, ke akcidento okazis al li.
HEDDA
(prenas ŝian brakon) Ho, — vi tion kredas!
TESMAN
Ne do. bona Dio, — kial vi povas ekpensi pri tiaĵo, sinjorino
Elvsted!
ELVSTED
Ja, ĉar mi aŭdis, ke oni parolis pri li en la pensiono, — ĝuste
kiam mi envenis. Ho, disvastiĝas ja la plej nekredeblaj onidiroj pri
li en la urbo hodiaŭ.
TESMAN
Jes, imagu, tion ankaŭ mi aŭdis! Kaj tamen mi povas atesti, ke li
iris rekte hejmen kaj kuŝigis sin. Jen imagu!
HEDDA
Nu, — kion oni diris en la pensiono?
ELVSTED
Ho, mi eksciis nenion. Aŭ ĉar ili nenion certe sciis aŭ —. Ili
silentiĝis, kiam ili min vidis. Kaj demandi mi ne kuraĝis.
TESMAN
(maltrankvile paŝadante) Ni esperu — ni esperu, ke vi misaŭdis,
sinjorino Elvsted!
ELVSTED
Ne, ne, mi estas certa, ke pri li oni parolis. Kaj jen mi aŭdis, ke
oni ion menciis pri malsanulejo aŭ —
TESMAN
Malsanulejo!
HEDDA
Ne, — tio do vere neeblas!
ELVSTED
Ho, mi morte timas pro li. Kaj sekve mi supreniris al lia loĝejo,
kaj serĉis lin tie.
HEDDA
Ĉu vere vi povis decidigi vin al tio, Tea!
ELVSTED
Jes, kion do mi alie farus? Ĉar ŝajnis al mi, ke mi ne plu povis
elteni tiun necertecon.
TESMAN
Sed vi ne renkontis lin? Ankaŭ vi ne? Ĉu?
ELVSTED
Ne. Kaj la aliaj loĝantoj nenion sciis pri li. Li ne estis hejme de
post hieraŭ posttagmeze, ili diris.
TESMAN
Hieraŭ! Imagu, ke ili povis tion diri!
ELVSTED
Ho, ŝajnas al mi, ke devas esti okazinta iu akcidento al li!
TESMAN
Vi, Hedda, — ĉu mi iru urben, kaj tie informiĝu pri li en diversaj
lokoj —?
HEDDA
Ne, ne, vi ne impliku vin en tio ĉi.
(Asesoro Brack, kun ĉapelo en la mano, envenas tra la pordo de la antaŭĉambro, kiun Berte malfermas kaj poste malantaŭ li fermas. Li aspektas serioze kaj salutas silente.)
TESMAN
Ho, jen vi, kara Asesoro? Ĉu?
BRACK
Jes, mi nepre devis viziti vin ĉivespere.
TESMAN
Mi povas vidi laŭ via aspekto, ke vi ricevis mesaĝon de onklino
Julle.
BRACK
Ankaŭ tiun mi ricevis, jes.
TESMAN
Ĉu ne estas malĝojige? Ĉu?
BRACK
Nu, kara Tesman, tio estas kiel oni tion konceptas.
TESMAN
(rigardas lin necerte) Ĉu estas okazinta io alia?
BRACK
Jes, vere estas.
HEDDA
(ekscitita) Io malĝojiga, asesoro Brack?
BRACK
Ankaŭ tio laŭkoncepte, Sinjorino.
ELVSTED
(senvole ekĝemas) Ho, estas io pri Ejlert Løvborg!
BRACK
(iom rigardas ŝin) Kial Sinjorino ekpensas pri tio? Ĉu eble
Sinjorino jam ion scias —?
ELVSTED
(konfuzita) Ne, ne, mi tute nenion scias; sed —
TESMAN
Sed bona Dio, diru do!
BRACK
(ŝultrotiras) Nu, — bedaŭrinde, — Ejlert Løvborg estas portita
al la malsanulejo. Li certe jam estas mortonta.
ELVSTED
(ekkrias) Ho Dio, ho Dio —!
TESMAN
En la malsanulejo! Kaj eĉ mortonta!
HEDDA
(senvole) Tiom rapide do —!
ELVSTED
(lamentante) Kaj ni, kiuj disiĝis sen repaciĝo, Hedda!
HEDDA
(flustras) Sed, Tea, — Tea do!
ELVSTED
(sen atenti ŝin) Mi devas iri al li! Mi devas vidi lin en vivo.
BRACK
Vi neniel povas, Sinjorino. Neniu estas permesata enveni al li.
ELVSTED
Ho, sed diru do al mi nur tion, kio okazis al li! Kio do estas?
TESMAN
Jes, ĉar li kredeble ne mem —! Ĉu?
HEDDA
Jes, mi certas ke li mem faris.
TESMAN
Hedda, — kial vi povas —!
BRACK
(kiu konstante ŝin rigardas) Bedaŭrinde vi ĝuste divenis,
sinjorino Tesman.
ELVSTED
Ho, kiom terure!
TESMAN
Li mem do! Jen imagu!
HEDDA
Sin pafis!
BRACK
Ankaŭ nun vi ĝuste divenis, Sinjorino.
ELVSTED
(provas sin regi) Kiam tio okazis, sinjoro Asesoro?
BRACK
Nun, posttagmeze. Inter la tria kaj la kvara.
TESMAN
Sed bona Dio, — kie li do tion faris? Ĉu?
BRACK
(iom necerta) Kie? Jes, kara, — eble li tion faris en sia loĝejo.
ELVSTED
Ne, tiel ne povas esti. Ĉar tie mi enrigardis inter la sesa kaj la
sepa.
BRACK
Nu, do en iu alia loko. Tion mi ne precize scias. Mi nur scias, ke
oni trovis lin —. Li estis sin pafinta — tra la brusto.
ELVSTED
Ho, kiom terure imagi! Jen ke pri li tiel finiĝis!
HEDDA
(al Brack) Ĉu estas tra la brusto?
BRACK
Jes, — kiel mi diras.
HEDDA
Do ne tra la tempio?
BRACK
Tra la brusto, sinjorino Tesman.
HEDDA
Ja, ja, — la brusto estas ankaŭ bona.
BRACK
Kiel, Sinjorino?
HEDDA
(repuŝante) Ho ne, — nenio.
TESMAN
Kaj la vundo estas vivdanĝera, vi diras? Ĉu?
BRACK
La vundo estas absolute mortiga. Verŝajne jam estas finite pri li.
ELVSTED
Ja, Ja, tion mi antaŭsentas! Estas finite! Finite! Ho, Hedda —!
TESMAN
Sed diru al mi, — kie vi eksciiĝis pri ĉio tio?
BRACK
(abrupte) Tra iu el la policistoj. Iu kun kiu mi interparolus.
HEDDA
(laŭte) Fine heroaĵo!
TESMAN
(timigita) Dio gardu min, — kion vi diras, Hedda!
HEDDA
Mi diras, ke en tio ĉi estas beleco.
BRACK
Hm, sinjorino Tesman —
TESMAN
Beleco! Ne, jen imagu!
ELVSTED
Ho, Hedda, kiel vi do povas paroli pri beleco en tiaĵo!
HEDDA
Ejlert Løvborg faris la saldon pri sia vivo. Li kuraĝis tion fari,
kio — kio estis farenda.
ELVSTED
Ne, neniel kredu, ke tiel okazis! Kion li faris, tion li faris en
deliro.
TESMAN
En malespero li tion faris!
HEDDA
Tiel ne estas. Pri tio mi estas certa.
ELVSTED
Jes, li faris! En deliro! Ĝuste kiel kiam li disŝiris niajn
kajerojn.
BRACK
(ekmiras) La kajerojn? La manuskripton, vi aludas? Ĉu li disŝiris
ĝin?
ELVSTED
Jes, tion li faris ĉi-nokte.
TESMAN
(flustras mallaŭte) Ho, Hedda, el tio ni neniam liberiĝos.
BRACK
Hm, estas strange.
TESMAN
(paŝadante sur la planko) Jen imagu, ke Ejlert tiel forlasas la
mondon! Kaj ne postlasas tion, kio daŭre famigus lian nomon —
ELVSTED
Ho, se eblus tion rekonstrui!
TESMAN
Jes, imagu, se tio eblus! Mi ne scias kiom mi donus —
ELVSTED
Eblus, sinjoro Tesman.
TESMAN
Kion vi sugestas?
ELVSTED
(serĉas en la poŝo de la robo) Jen, vidu. Mi gardis la foliaĵojn,
kiujn li kunportis, kiam li diktis.
HEDDA
(paŝon pli proksimen) Aĥ —!
TESMAN
Ilin vi gardis, sinjorino Elvsted! Ĉu?
ELVSTED
Jen ili estas. Mi kunprenis ilin, kiam mi forvojaĝis. Kaj ili restis
en la poŝo —
TESMAN
Ho, permesu al mi rigardi!
ELVSTED
(donas al li amaseton da folietoj) Sed estas tiom konfuzite. Tiom
intermiksite.
TESMAN
Imagu, ĉu ni tamen povus trovi vojon en ĝi! Eble kiam ni du helpus
unu la alian —
ELVSTED
Ho jes, ni almenaŭ provu —
TESMAN
Ni plenumu! Ni devas sukcesi! Mi metas mian vivon en tion!
HEDDA
Vi, Jørgen? Vian vivon?
TESMAN
Jes, aŭ pli ĝuste dirite la tutan tempon je mia dispono. Miaj
propraj kolektoj, ili kuŝu dume. Hedda, — vi komprenas min? Ĉu?
Estas io kion mi ŝuldas al la renomo de Ejlert.
HEDDA
Eble tio.
TESMAN
Kaj jen, kara sinjorino Elvsted, ni do al la laboro. Bona Dio, ne
utilas kovi sur tio, kio estas okazinta. Ĉu? Ni provu tiom retrovi
animan trankvilon, ke —
ELVSTED
Jes, jes, sinjoro Tesman, mi provos kiom eble plej bone.
TESMAN
Nu, venu do ĉi tien. Ni devas tuj ekzameni la noticojn. Kie ni sidu?
Ĉi tie? Ne, tie en la malantaŭa ĉambro. Pardonu, kara Asesoro!
Venu do kun mi, sinjorino Elvsted.
ELVSTED
Ho Dio, — se nur estus fareble!
(Tesman kaj sinjorino Elvsted iras en la malantaŭan ĉambron. Ŝi deprenas ĉapelon kaj supervestojn. Ambaŭ sidigas sin ĉe la tablo sub la penda lampo kaj sin profundigas en fervora ekzameno de la paperoj. Hedda iras al la forno kaj eksidas sur la apogseĝon. Iom poste Brack iras al ŝi.)
HEDDA
(duonlaŭte) Ho Asesoro, — kia liberiĝo estas en tio ĉi pri
Ejlert Løvborg.
BRACK
Liberiĝo, sinjorino Hedda? Jes, por li ja efektive estas
liberiĝo —
HEDDA
Mi pensas, por mi. Liberiĝo scii, ke almenaŭ io kuraĝa povas
libervole okazi en tiu ĉi mondo. Io, sur kio falas lumo de spontanea
beleco.
BRACK
(ridetas) Hm, — kara sinjorino Hedda —
HEDDA
Ho, mi certe scias, kion vi volas diri. Ĉar vi estas ia fakulo,
ankaŭ vi, kiel — nu!
BRACK
(rigardas ŝin firme) Ejlert Løvborg signifis por vi pli ol vi eble
volas agnoski por vi mem. Aŭ ĉu mi eraras en tio?
HEDDA
Pri tiaĵo mi ne al vi respondas. Mi nur scias, ke Ejlert Løvborg
havis kuraĝon vivi la vivon laŭ sia propra animo. Kaj nun — la
heroaĵo! El kiu brilas beleco. Tio, ke li havis forton kaj volon
elŝiri sin el la vivofesteno — tiom frue.
BRACK
Mi bedaŭras, sinjorino Hedda, — sed mi estas devigata tiri vin el
bela iluzio.
HEDDA
Iluzio?
BRACK
El kiu vi tamen baldaŭ elŝiriĝus.
HEDDA
Kaj kiu estas do tiu?
BRACK
Li ne mortpafis sin mem — libervole.
HEDDA
Ne libervole!
BRACK
Ne. La afero pri Ejlert Løvborg ne estas tia, kia mi ĝin prezentis.
HEDDA
(emociita) Ĉu vi ion prisilentis? Kaj kion?
BRACK
Pro la kompatinda sinjorino Elvsted mi iomete ŝanĝis la esprimojn.
HEDDA
Kiujn do?
BRACK
Unue tiun, ke li jam vere estas morta.
HEDDA
En la malsanulejo.
BRACK
Jes. Kaj sen regajni konscion.
HEDDA
Kion pli vi prisilentis?
BRACK
Tion, ke la evento ne okazis en lia ĉambro.
HEDDA
Nu, tio povas ja esti sufiĉe indiferenta.
BRACK
Ne tute. Ĉar mi al vi diru, — Ejlert Løvborg troviĝis mortpafita
en — la buduaro de fraŭlino Diana.
HEDDA
(volas eksalti, sed refalas) Neeblas, asesoro Brack! Tie li ne
denove troviĝus hodiaŭ!
BRACK
Li estis tie hodiaŭ posttagmeze. Li venis por postuli ion, kion
oni estus forpreninta de li. Parolis konfuzite pri infano, kiu
malaperis —
HEDDA
Aĥ, — tial do —
BRACK
Mi pensis, ke eble povus esti lia manuskripto. Sed tiun li ja mem
neniigis, mi aŭdas. Do eble estis lia poŝbiletujo.
HEDDA
Eble estis ĝi. — Kaj tie, — tie oni trovis lin.
BRACK
Jes, tie. Kun elpafita pistolo en la brustpoŝo. La kuglo trafis lin
mortige.
HEDDA
En la brusto, — jes.
BRACK
Ne, — ĝi trafis lin en la abdomenon.
HEDDA
(ekrigardas lin kun esprimo de abomeno) Aldone tio! Ho ridindaĵo
kaj abomenaĵo, kiuj suprenmetas sin kiel malbenon sur ĉion, kion
mi nur tuŝas.
BRACK
Aldoniĝas ankaŭ io alia, sinjorino Hedda. Io, kion oni ankaŭ
klasifiku sub la fia.
HEDDA
Kaj kio estas tio?
BRACK
La pistolo, kiun li ĉe si havis —
HEDDA
(senspire) Nu! Kio pri ĝi!
BRACK
Ĝin li devas esti ŝtelinta.
HEDDA
(eksaltas) Ŝtelinta! Ne estas vero! Tion li ne faris.
BRACK
Nenio alia eblas. Li certe estas ĝin ŝtelinta —. Ŝ-ŝt!
(Tesman kaj sinjorino Elvsted ekstaris ĉe la tablo en la malantaŭa ĉambro kaj venas en la salonon.)
TESMAN
(kun la paperoj en ambaŭ manoj) Aŭdu, Hedda, — preskaŭ neeblas
por mi vidi tie sub la penda lampo. Jen imagu.
HEDDA
Jes, mi imagas.
TESMAN
Ĉu povus ni sidi ĉe via skribotablo. Ĉu?
HEDDA
Volonte. (rapide) Ne, atendu! Lasu min unue iom ordigi.
TESMAN
Ho, tion vi tute ne bezonas, Hedda. Estas sufiĉe da loko.
HEDDA
Ne, ne, lasu min nur ion forigi, mi diras. Porti tion ĉi tien sur la
pianon dume. Jen do!
(Ŝi tiras objekton, kovritan de notfolioj, el sub la bretaro, almetas pliajn notfoliojn, kaj portas ĉion maldekstren en la malantaŭan ĉambron. Tesman metas la paperfoliojn sur la skribotablon kaj translokigas tien la lampon de la tablo en la angulo. Li kaj sinjorino Elvsted eksidas kaj rekomencas la laboron. Hedda revenas.)
HEDDA
(malantaŭ la seĝo de sinjorino Elvsted, mole palpante ŝiajn
harojn) Nu, dolĉa Tea, — ĉu eblas pri la monumento de Ejlert
Løvborg?
ELVSTED
(rigardas ŝin senespere) Ho Dio, — certe fariĝos ege malfacile
trovi sistemon.
TESMAN
Ni devas kapabli. Estas la sola vojo. Kaj ordigi la paperojn de
aliuloj, — tio estas ĝuste io por kio mi taŭgas.
(Hedda iras al la forno kaj eksidas sur unu el la taburetoj. Brack staras super ŝi, apoganta al la apogseĝo.)
HEDDA
(flustras) Kion vi diris pri la pistolo?
BRACK
(mallaŭte) Ke li nepre estas ĝin ŝtelinta.
HEDDA
Kial ĝuste ŝtelinta?
BRACK
Ĉar ĉiu alia klarigo devas esti neebla, sinjorino Hedda.
HEDDA
Ĉu?
BRACK
(rigardas ŝin iom ekzamene) Ejlert Løvborg kompreneble estis ĉi
tie hodiaŭ matene. Ĉu ne?
HEDDA
Jes.
BRACK
Vi estis sola kun li, ĉu?
HEDDA
Jes, momenton.
BRACK
Ĉu vi ne forlasis la ĉambron, dum lia ĉeesto?
HEDDA
Ne.
BRACK
Pripensu. Ĉu vi ne eliris momenton?
HEDDA
Jes, eble mallongan momenton — eksteren en la antaŭĉambron.
BRACK
Kaj kie vi dume havis vian pistolskatolon?
HEDDA
Ĝi estis ene en —
BRACK
Nu, sinjorino Hedda?
HEDDA
La skatolo staris tie sur la skribotablo.
BRACK
Ĉu vi poste rigardis ĉu ambaŭ pistoloj estas tie?
HEDDA
Ne.
BRACK
Ankaŭ ne estas necese. Mi vidis tiun pistolon, kiun Løvborg havis
ĉe si. Kaj mi tuj rekonis ĝin de hieraŭ. Kaj ankaŭ de pli frue.
HEDDA
Ĉu vi eble havas ĝin?
BRACK
Ne, la polico ĝin havas.
HEDDA
Kion la polico faros pri la pistolo?
BRACK
Serĉos sciiĝon pri la posedanto.
HEDDA
Ĉu vi kredas, ke oni tion povas malkaŝi?
BRACK
(klinas sin super ŝi malsupren kaj flustras) Ne, Hedda Gabler, —
ne tiom longe kiom mi silentas.
HEDDA
(rigardas lin timeme) Kaj se vi ne silentas, — kio do?
BRACK
(ŝultrotiras) Estas ja ĉiam la klarigo, ke la pistolo estas
ŝtelita.
HEDDA
(firme) Prefere morti!
BRACK
(ridetas) Tiaĵon oni diras, sed oni tion ne faras.
HEDDA
(ne respondante) Kaj se la pistolo do ne estas ŝtelita. Kaj la
posedanto troviĝas. Kio tiam sekvos?
BRACK
Ja, Hedda, — tiam sekvos la skandalo.
HEDDA
La skandalo!
BRACK
La skandalo, jes, — kiun vi tiom morte timas. Kompreneble vi estos
vokata antaŭ la tribunalon. Kaj vi kaj fraŭlino Diana. Ŝi devas ja
klarigi kiel ĉio okazis. Se estis akcidenta pafo aŭ intenca
mortigo. Ĉu li tirus la pistolon el la poŝo por ŝin minaci? Kaj
jen la kuglo pafiĝus? Aŭ ĉu ŝi tirus la pistolon el lia mano, kaj
jen mortpafus lin, kaj remetus la pistolon en lian poŝon? Ŝi certe
kapablus tion fari. Ĉar ŝi estas fortika knabineto, tiu sama
fraŭlino Diana.
HEDDA
Sed ĉio ĉi abomena ne koncernas min.
BRACK
Ne. Sed vi devas respondi tiun demandon: Kial vi donis la pistolon al
Ejlert Løvborg? Kaj kiujn konkludojn oni tiros el la fakto, ke vi al
li ĝin donis?
HEDDA
(mallevas la kapon) Vere. Pri tio mi ne pensis.
BRACK
Nu, feliĉe neniu danĝero estas, tiom longe kiom mi silentas.
HEDDA
(rigardas supren al li) Mi do estas sub via potenco, Asesoro. De nun
vi regas mian korpon kaj animon.
BRACK
(flustras pli mallaŭte) Plej kara Hedda, — kredu min — mi ne
misuzos la staton.
HEDDA
Tamen same sub via potenco. Dependanta de viaj postuloj kaj volo.
Mallibera. Do mallibera! (ekstaras impete) Ne, — tiun penson
mi ne eltenos! Neniam.
BRACK
(rigardas ŝin duone mokante) Kutime oni rezignas antaŭ la
neevitebleco.
HEDDA
(reciprokas lian rigardon) Ja, eble.
(Ŝi iras al la skribotablo.)
HEDDA
(subpremas senperan rideton kaj imitas la akcenton de Tesman) Ĉu vi
do sukcesas, Jørgen? Ĉu?
TESMAN
Dio scias, kara. Estos laboro almenaŭ de pluraj monatoj, tio ĉi.
HEDDA
(kiel antaŭe) Jen imagu! (rapidas leĝere per la manoj tra la
hararo de sinjorino Elvsted) Ĉu ne estas strange por vi, Tea? Nun
vi sidas ĉi tie kune kun Tesman — ĝuste kiel vi antaŭe sidis kune
kun Ejlert Løvborg.
ELVSTED
Ho Dio, se mi nur povus inspiri ankaŭ vian edzon.
HEDDA
Ho, tio certe venos — kun la paso de tempo.
TESMAN
Ja, sciu, Hedda, — jam vere ŝajnas al mi, ke mi komencas ion tian
percepti. Sed retrovu seĝon ĉe la asesoro.
HEDDA
Ĉu estas nenio, por kio vi du povas uzi min en tio?
TESMAN
Ne, absolute nenio. (turnas la kapon) De nun vi vere devas esti
tiom afabla teni al Hedda kompanion, kara Asesoro!
BRACK
(kun ekrigardo al Hedda) Estos por mi ega plezuro.
HEDDA
Dankon. Sed ĉivespere mi estas laca. Mi volas iom kuŝi tie ene sur
la sofo.
TESMAN
Jes, tion faru, kara. Ĉu?
(Hedda iras en la malantaŭan ĉambron kaj kuntiras la kurtenojn post si. Mallonga paŭzo. Subite oni aŭdas, ke ŝi ludas sovaĝan dancmelodion tie ene sur la piano.)
ELVSTED
(eksaltas de sur la seĝo) Hu, kio do estas!
TESMAN
(kuras al la pordaperturo) Sed, plej kara Hedda, — ne ludu do por
danco ĉivespere! Memoru do onklinon Rina! Kaj ankaŭ Ejlert!
HEDDA
(metas la kapon antaŭen inter la kurtenoj) Kaj ankaŭ onklinon
Julle. Kaj la tutan aron. — De nun mi estos silenta.
(Ŝi denove fermas post si.)
TESMAN
(ĉe la skribotablo) Ŝi eble suferas vidi nin ĉe tiu ĉi doloriga
laboro. Sciu, sinjorino Elvsted, — vi transloĝiĝu al onklino
Julle. Kaj jen mi venos en la vesperoj. Kaj ni povos sidi laborante
tie. Ĉu?
ELVSTED
Jes, estus eble pli bone —
HEDDA
(en la malantaŭa ĉambro) Mi bone aŭdas kion vi diras, Tesman. Sed
kiel mi pasigu la vesperojn ĉi tie?
TESMAN
(foliumas la paperojn) Ho, asesoro Brack certe estas tiom ĝentila,
ke li tamen vizitos vin.
BRACK
(sur la apogseĝo, krietas ĝoje) Kun plezuro ĉiun laŭvican
vesperon, sinjorino Tesman! Ni kune certe bone amuziĝu ĉi tie, ni
du!
HEDDA
(klare kaj aŭdeble) Jes, ĉu vi ne nutras tiun esperon, Asesoro?
Vi, kia sola koko en la korto — —
(Pafo aŭdiĝas tie ene. Tesman, sinjorino Elvsted kaj Brack eksaltas.)
TESMAN
Aj, nun ŝi denove fingrumas la pistolojn.
(Li distiras la kurtenojn kaj kuras enen. Sinjorino Elvsted same. Hedda kuŝas senviva, sternita sur la sofo. Konfuzo kaj kriado. Konfuzita Berte envenas de dekstre.)
TESMAN
(krias al Brack) Pafis sin! Pafis sin tra la tempio! Jen imagu!
BRACK
(duone paralizita sur la apogseĝo) Sed Dio kompatu, — tiaĵon oni
ja ne faras!