Vi havas nubojn, ho savantino,
Por kovri senkulpajn persekutatojn
Kaj per la vento ilin forporti
De la fera kruela fatalo,
Trans la maron, trans multajn landojn
Ilin forporti, kien vi volas.
Vi estas saĝa, la estontaĵon
Kaj la pasintaĵon vi konas precize;
29 Via rigardo gardas la viajn,
Kiel via lumo, la vivo de l’ noktoj,
Gardas kaj regas tutan la teron.
Miajn manojn detenu de sango!
Benon kaj pacon neniam ĝi donas;
Kaj la fantomo de mortigito
En horoj malĝojaj de la mortiginto
Lin atakas kaj lin turmentas.
Ĉar la senmortuloj amas la homojn,
La bonajn gentojn kaj generaciojn,
Kaj ili volonte longigas la vivon
De mortemulo, kaj ili volonte
Al li ebligas ĝui kelktempe
Kune kun ili la ĝojan vidon
De propra ilia eterna ĉielo.
Por kovri senkulpajn persekutatojn
Kaj per la vento ilin forporti
De la fera kruela fatalo,
Trans la maron, trans multajn landojn
Ilin forporti, kien vi volas.
Vi estas saĝa, la estontaĵon
Kaj la pasintaĵon vi konas precize;
29 Via rigardo gardas la viajn,
Kiel via lumo, la vivo de l’ noktoj,
Gardas kaj regas tutan la teron.
Miajn manojn detenu de sango!
Benon kaj pacon neniam ĝi donas;
Kaj la fantomo de mortigito
En horoj malĝojaj de la mortiginto
Lin atakas kaj lin turmentas.
Ĉar la senmortuloj amas la homojn,
La bonajn gentojn kaj generaciojn,
Kaj ili volonte longigas la vivon
De mortemulo, kaj ili volonte
Al li ebligas ĝui kelktempe
Kune kun ili la ĝojan vidon
De propra ilia eterna ĉielo.
30
AKTO DUA.
SCENO UNUA.
ORESTO. PILADO.
ORESTO.
Ni iras nun la vojon de la morto:Animo mia grade trankviliĝas.
Mi Apolonon petis, li forigu
De mia flanko la teruran bandon
De l’ venĝfantomoj, kaj en liaj vortoj
Misteraj tiam sentis mi promeson,
Ke trovos mi la helpon kaj la savon
En la sanktejo de fratino lia,
La regantino de la Taŭridanoj.
Ĝi plenumiĝas: tuta la mizero
Finiĝos nun kun mia vivo kune!
Al mi, al kiu dia mano premas
La koron kaj surdigas la spiriton,
Ja estas tiel ĝoje kaj facile
Adiaŭ diri al la lum’ de l’ suno!
Kaj se ne devas nepoj de Atreo
Kun kron’ de venko fali en batalo,
Se mi, simile al prapatroj miaj,
Perei devas kiel oferbesto:
Ĝi plenumiĝu! Estas ja pli bone
Ĉi tie morti antaŭ la altaro,
Ol en angulo malbenita, kie
31 Mortigus nin parenco-insidanto.
Ho, lasu min almenaŭ nun ripozi,
Vi, subteruloj, tiel avidantaj
La sangon, kiu ĉiun mian paŝon
Gutante signas! Lasu min ripozi,
Jam baldaŭ mi malsupren al vi venos.
Nek min, nek vin la lum’ de l’ tago vidu,
Kaj la tapiŝo verda de la tero
Ne estu plu svarmejo por fantomoj.
Mi venos al vi tien sub la teron,
Kaj tie en senviva surda nokto
Egala sorto ĉiujn unuigos.
Nur vin, Pilad’, senkulpa kamarado
De mia nigra sorto kaj malbeno,
Ho, kiel malvolonte mi kunprenas
En la funebran landon antaŭtempe!
Nur via vivo, via morto kaŭzas
Al mi ankoraŭ timon aŭ esperon.
PILADO.
Ne iras mi ankoraŭ kiel viPasive en la regnon de la ombroj.
Tra la vojetoj konfuzitaj, kiuj
Konduki ŝajnas al la nigra nokto,
Mi penas nin traŝovi al la vivo.
Pri morto mi ne pensas; mi meditas
Ĉu eble iel helpos nin la dioj
Rimedon ian trovi por forkuro.
La morto—ĉu vi timas aŭ ne timas—
Ja venos mem. Eĉ kiam la pastrino
Jam levos sian manon, por detranĉi
Al ni oferdediĉe niajn buklojn,
32 Eĉ tiam via savo kaj la mia
Ne ĉesos esti mia sola penso.
Forĵetu la malĝojon, ĉar per dubo
Akcelas ni danĝeron. Apolono
Al ni promesis, ke en la sanktejo
De la fratin’ atendas nin konsolo
Kaj helpo kaj reveno. Kaj dusencaj
Neniam estas vortoj de la dioj,
Kiel tre ofte pensas la prematoj.
ORESTO.
Al la malĝoj’ de l’ vivo la patrinoEn infanec’ min jam alkutimigis,
Kaj mi tiele kreskis, viva bildo
De mia patro, kaj la senparola
Rigardo mia ĉiam estis akra
Riproĉ’ por ŝi kaj ŝia adultulo.
Tre ofte, kiam la fratin’ Elektro
En la profunda parto de la ĉambro
Silente sidis antaŭ la kameno,
Mi min al ŝia brusto time premis
Kaj per okuloj grandaj kaj malĝojaj
Rigardis ŝin, plorantan dolorege!
Kaj tiam ŝi pri nia granda patro
Parolis multe. Kiel mi deziris
Lin tiam vidi, esti apud li!
Jen mi deziris flugi for al Trojo,
Jen mi deziris, ke al mi li venu ...
La tago venis ...
PILADO.
Nu, pri tiu horoBabilu inferuloj en la nokto!
33 Nin remomororememoro pri pli bela tempo
Fortigu freŝe per heroaj faroj!
La dioj ja bezonas bonajn homojn
Por siaj planoj sur ĉi tiu tero;
Sendube vin ankoraŭ task’ atendas;
Vin ili ja ne sendis kun la patro
Ĉe lia ir’ malvola al la Orko.
ORESTO.
Ho, se mi lian baskon tiam kaptusKaj sekvus lin!
PILADO.
Nu, tiuj, kiuj vinKonservis, ili zorgis ja pri mi;
Ĉar kio mi sen vi fariĝus, tion
Mi eĉ prezenti ja al mi ne povas,
Ĉar de la temp’ de mia infaneco
Ja nur kun vi kaj nur por vi mi vivas
Kaj volas vivi.
ORESTO.
Ne rememoriguAl mi la belajn tagojn, kiam dolĉe
En via dom’ mi trovis rifuĝejon
Kaj via nobla patro tiel ame
Pri la duonmortinta floro zorgis,
Kaj vi, senĉese gaja, ĉiutage
Saltadis ĉirkaŭ mi kun nova vivo,
Simile al la hela papilio
Ĉirkaŭe de mallumkolora floro,
Kaj la gajecon vian enverŝadis
En mian koron, kaj mi eĉ forgesis
34 Mizeron mian, kaj en viglaj revoj
Junecon mian mi kun vi pasigis.
PILADO.
Vin ekaminte, mi komencis vivi.ORESTO.
Ne vivi, sed suferi vi komencis.Jes, tio estas la esenc’ terura
De mia sorto, ke kvazaŭ pestulo
Doloron mi kaj morton en mi portas;
Ke se mi nur ektuŝas ian lokon.
Eĉ la plej sanan, baldaŭ ĉirkaŭ mi
Sur la vizaĝoj eĉ la plej florantaj
Aperas trajtoj de rampanta morto.
PILADO.
Mi certe la unua devus morti,Se via spir’ en si venenon portus.
Kaj tamen diru mem, ĉu mi ne estas
Ankoraŭ plena de kuraĝ’ kaj ĝojo?
Kaj amo kaj kuraĝo nin kondukas
Al grandaj faroj.
ORESTO.
Grandaj faroj? Jes,Ni ilin iam vidis antaŭ ni!
En tiu tempo, kiam ni, ĉasante,
Kuradis tra la valoj kaj la montoj,
Kaj similante per la brust’ kaj pugno
La grandan nian gentopatron, ni
Esperis, ke ni tiel persekutos
35 Kun glav’ kaj bastonego ian monstron
Aŭ bandon da rabistoj; kiam ni
Vespere sidis ĉe la granda maro,
Nin apogante unu al alia,
Kaj antaŭ ni la ondoj dolĉe ludis
Kaj vasta staris antaŭ ni la mondo:
Ho, tiam certe ofte ni kaptadis
La glavon, kaj estontaj faroj svarmis
Ĉirkaŭe, kiel steloj en la nokto.
PILADO.
Sen lim’ estas la faro, kiun volusPlenumi la animo. Ĉiun agon
Ni volus fari tuj tiele grande
Laŭ la amplekso, kiun ĝi atingas,
Se multajn jarojn, tra generacioj
Kaj landoj, ĝin la buŝo de l’ poetoj
Pligrandigante rulas. Bele sonas
La agoj de l’ prapatroj, kiam ilin,
En la vespera ombro ripozante,
Junulo sorbas kun la ton’ de harpo;
Sed kiel niaj faroj, tiel ankaŭ
Iliaj ne prezentis perfektaĵon.
Ni pelas ion, kio antaŭ ni
Rapide kuras, kaj ni ne atentas
La vojon, kiun iras niaj paŝoj.
La paŝojn de l’ prapatroj kaj la signojn
De la surtera viv’ ilia preskaŭ
Ni ne rimarkas, ĉiam ni nur celas
Ilian ombron, kiu disimile
Tre malproksime sidas kvazaŭ krono
Tre alte sur la pintoj de la montoj.
36 Mi ne tre ŝatas tiujn, kiuj celas
Nur gloron inter la popol’ akiri;
Sed vi, junulo, vi la diojn danku,
Ke ili tiel frue tiel multe
Per vi jam faris.
ORESTOORESTO.
Se al iu homoLa dioj donis la ĝojigan sorton
Forigi malfeliĉon de la siaj,
Grandigi sian regnon, fortikigi
La limojn, aŭ malnovajn malamikojn
Faligi aŭ forpeli,—tiam li
La diojn danku, ĉar al li la dioj
Plej grandan ĝojon en la vivo donis;
Sed min la dioj faris ja buĉisto,
Devigis min mortigi mian propran
Patrinon, kiun tamen mi adoris;
Kaj venĝe por la ago malhonora
Min abomene ili ruinigis.
La domon de Tantalo ili juĝas,
Kaj mi, la lasta el la dom’, ne devas
Ricevi morton pian aŭ honoran.
PILADO.
Neniam pro la krimoj de la patrojLa dioj faras venĝon sur la filo;
Ĉu bona, ĉu malbona—ĉiu mem
Por sia far’ ricevas rekompencon.
Nur beno herediĝas, ne malbeno.
ORESTO.
Ne beno ja kondukis nin ĉi tien.
37
PILADO.
Sed la decido de la altaj dioj.ORESTO.
Ilia do decido nin mortigas.PILADO.
Plenumu la ordonon kaj atendu!Se la fratinon vi al Apolono
Alportos kaj se ambaŭ kune loĝos
En Delfoj, sub konstanta adorado
De nobla gento, tiam por ĉi tio
La alta paro certe vin favoros
Kaj savos vin de la inferulinoj.
Jam en ĉi tiu sankta arbareto
Ja ne kuraĝas ili ekaperi.
ORESTO.
Almenaŭ morton havos mi trankvilan.PILADO.
Sed mi alie pensas. Mi kunligisLa pasintaĵon kun la estontaĵo
Kaj ne mallerte solvis la misteron.
Tre povas esti, ke jam antaŭ longe
La dioj pri la granda far’ decidis.
Diano certe volas forsaviĝi
De la sovaĝa bordo de l’ barbaroj
Kaj de iliaj sangaj homoferoj;
Ni estas elektitaj, por plenumi
La belan faron, kaj jam nun mirinde
Ni estas devigitaj tion fari.
38
De l’ dioj kun la propraj viaj voloj.
ORESTO.
Vi lerte interplektas la decidojnDe l’ dioj kun la propraj viaj voloj.
PILADO.
Nu, kion do valoras homa saĝo,Se ĝi ne penas lerte trapenetri
La volon de la dioj? Pezan ŝarĝon
Surmetas dioj sur la noblan homon,
Se li tro multe pekis, kaj por li
Destinas ili taskon, kiu ŝajnas
Al simplaj homoj tute ne solvebla.
Sed la heroo venkas, kaj pentfare
Li faras tiajn servojn, ke la mondo
Estonte lin adoras.
ORESTO.
Se la sortoAl mi destinis vivi kaj agadi,
Ho, tiam iu dio liberigu
La frunton mian de l’ kapturno, kiu
Sur glita, patrinsange makulita
Vojeto min al la mortintoj tiras;
Kompate li sekigu tiun fonton,
Per kiu el la vundoj de l’ patrino
Konstante sur min ŝprucas la malbeno!
PILADO.
Atendu pli trankvile! La malbononVi mem ja pligrandigas kaj vi prenas
Sur vin de la furioj la oficon.
Min lasu primediti, vi silentu!
39 Nur poste, bezonante por la ago
La fortojn kunigitajn, mi vin vokos,
Kaj kun kuraĝ’ prudenta tiam ambaŭ
Alpaŝos ni al la efektivigo.
ORESTO.
Parolo de Uliso.PILADO.
Vi ne moku!Jes, ĉiu devas mem al si elekti
Heroon imitotan, se li volas
Atingi la Olimpon. Mi konfesas,
Ne pensas mi, ke ruzo kaj prudento
Makulas viron, kiu sin dediĉis
Al plenumado de kuraĝaĵkuraĝaj faroj.
ORESTO.
Mi ŝatas nur kuraĝon rektaniman.PILADO.
Ne petis tial mi de vi konsilon.Jam unu paŝon faris mi. Jam multe
Da scioj mi ellogis de l’ gardistoj.
Mi scias jam, ke fremda, disimila
Virin’ katenas tiun sangan leĝon;
Nur puran koron, preĝon, odorfumon
Al dioj ŝi oferas. Ŝian koron
Tre multe oni laŭdas; oni pensas,
Ke ŝi devenas de amazoninoj,
40 Ke ŝi forkuris, por ke ŝi per tio
Evitu ian grandan malfeliĉon.
ORESTO.
Videble nun potenco ŝia lumaLa forton perdis pro la proksimeco
De la krimulo, kiun la malbeno
Ĉirkaŭas, kiel vasta nigra nokto.
La pia sangavido liberigas
De la katenoj la antikvan moron,
Por nin nun pereigi. La sovaĝa
Spirito de la reĝo nin mortigos;
Se li koleras, tiam nin virino
Ne povas savi.
PILADO.
Bone al ni estas,Ke de virin’ dependas nia sorto!
Ĉar viro, eĉ plej bona, kutimigas
Spiriton sian al la krueleco,
Kaj fine li eĉ leĝon al si faras
El tio, kion mem li abomenas,
Kaj la kutimo faras lin malmola
Kaj eĉ nerekonebla. Sed virino
Obstine ĉiam sekvas sian senton,
Kaj en la bono kaj en la malbono
Ŝi estas pli fidebla ... Ts! ŝi venas!
Nin lasu solaj! Mi ne devas tuj
Eldiri niajn nomojn aŭ konfidi
Al ŝi tro nesingarde nian sorton.
Foriru! Antaŭ ol ŝi ekdeziros
Kun vi paroli, mi kun vi parolos.
41
SCENO DUA.
IFIGENIO. PILADO.
IFIGENIO.
Fremdulo, diru, kiu kaj el kieVi estas. Mi vin trovas pli simila
Al greko, ol al skito.
(Ŝi deprenas liajn ĉenojn.)
Tre danĝera
La libereco estas, kiun mi
Nun al vi donas; ho, la bonaj dioj
Deturnu tion, kio vin minacas!
PILADO.
Ho, dolĉa voĉo! Agrablega sonoDe l’ hejma lingvo en la fremda lando!
La bluajn montojn de l’ haven’ patruja
Mi, la kaptito, vidas nun denove
Kun ĝojo antaŭ la okuloj miaj.
Ho jes, ho jes, mi ankaŭ estas greko!
Mi por momento tute ja forgesis,
Kiome mi bezonas vin, mi glutis
Per la okul’ ĉielan la aperon.
Ho, se decido de pli alta forto
Ne ŝlosas vian buŝon, diru, diru,
El kiu el la grekaj niaj gentoj
Vi, dia ido, havas la devenon.
IFIGENIO.
Pastrino, kiun la diino memPor si elektis kaj al si dediĉis,
42 Parolas nun kun vi; ĉi tio devas
Al vi sufiĉi. Diru al mi, kiu
Vi estas, kia sorto malfeliĉa
Kun la kunul’ vin tion ĉi venigis.
PILADO.
Facile mi rakonti al vi povasLa sorton, kiu pelas nin kruele.
Ho, se kun tia sama facileco
Vi povus nin ĝojigi per espero!
El Kret’ ni estas, filoj de Adrasto:
Mi, la plej juna, nomas min Kefalo,
Li, la plej aĝa, estas Laodamas.
Kaj meze inter ni ankoraŭ estis
Alia frato, kruda kaj sovaĝa,
Kaj tiu jam en la infanaj ludoj
Ne lasis al ni pacon kaj konsenton.
Dum nia patro antaŭ Troj’ batalis,
Kviete ni sekvadis la patrinon;
Sed kiam li kun riĉa hav’ revenis
Kaj baldaŭ poste mortis, la disputo
Pri regno kaj heredo tuj disigis
La fratojn. Mi min tenis sur la flanko
De la plej aĝa. Tiu ĉi mortigis
La fraton. Kaj pro tiu sanga krimo
Lin la furioj pelas senripoze.
Sed al ĉi tiu senkultura bordo
Nin sendis Apolono kun espero.
En la sanktejo de l’ fratino sia
Ordonis li al ni atendi helpon.
Nin oni kaptis kaj al vi venigis
Por oferfaro. Tion vi jam scias.
43
IFIGENIO.
Ĉu Trojo falis? Ho, karul’, certigu!PILADO.
Ĝi falis, jes. Kaj vi al ni certiguLa savon! Rapidigu vi la helpon,
De l’ dio promesitan! Ekkompatu
Vi mian fraton! Diru al li baldaŭ
Bonkoran vorton! Tamen parolante
Kun li, vi lin indulgu, mi vin petas;
Ĉar ĝojo kaj dolor’ kaj rememoro
Facile lian tutan internaĵon
Ekskuas tro danĝere; tiam baldaŭ
Frenezo febroforma lin atakas,
Animo lia bela kaj libera
Fariĝas tiam havo de l’ furioj.
IFIGENIO.
Kiome ajn vi estas malfeliĉa,Mi vin petegas, ĉion vi forgesu,
Ĝis vi sopiron mian kontentigos.
PILADO.
La alta urbo, kiu tra dek jarojLa tutan grekan forton kontraŭstaris,
Prezentas nun ruinojn, kaj neniam
Ĝi releviĝos. Tamen multaj tomboj
De la plej bonaj grekoj nin devigas
Memori tiun bordon de l’ barbaroj.
Aĥilo falis, kaj amiko lia ...
IFIGENIO.
Ho, diaj bildoj, vi fariĝis polvo!
44
Jam la patrujan sunon ne revidis.
PILADO.
Kaj Palamed’, Telamonid’ AjaksoJam la patrujan sunon ne revidis.
IFIGENIO (al si mem).
Pri mia patro li nenion dirasKaj lin ne nomas inter la falintoj.
Ho jes! li vivas! Jes, mi lin revidos!
Ho, mia kor’, esperu, mia koro!
PILADO.
Feliĉaj tamen estas tiuj miloj,Kiuj la morton trovis en batalo!
Ĉar por la revenintoj dia mano
Preparis ne triumfon, sed teruron
Kaj tre malĝojan finon. Ĉu la voĉo
De l’ homoj ne atingas vin? Ĉar kien
Ĝi nur atingi povas, ĝi disportas
La famon pri l’ fariĝoj plej teruraj.
Ĉu la mizero do, kiu plenigas
Per ĝemoj ne ĉesantaj la palacon
Mikenan, al vi estas nekonata?
Kun helpo de Egisto tre perfide
Mortigis Klitemnestro sian edzon
Tuj en la tago, kiam li revenis!...
Ha, vi adoras tiun reĝan domon!
Mi vidas, via brusto vane penas
Impreson la teruran en si kaŝi.
Ĉu estas vi filino de amiko?
Ĉu vi naskiĝis en najbara urbo?
Ne kaŝu, ne koleru, ke l’ unua
Teruron tiun mi al vi raportas.
45
De la terura faro!
IFIGENIO.
Ho diru, ho rakontu la detalojnDe la terura faro!
PILADO.
En la tagoDe la reveno, kiam, sin baninte,
La reĝo volis preni sian veston
Konfide el la manoj de l’ edzino,
La krimulino tiam sur lin ĵetis
Teksaĵon faldoriĉan kaj implikan;
Kaj dum li vane penis el la reto
Sin liberigi, perfidul’ Egisto
Mortigis lin, kaj tiu granda princo
Kovrita iris al la malvivuloj.
IFIGENIO.
Kaj kian pagon la kunul’ ricevis?PILADO.
Kun regno liton, kion li jam havis.IFIGENIO.
Volupto do ŝin pelis al la krimo?PILADO.
Kaj forta sento de malnova venĝo.IFIGENIO.
Per kio do la reĝo ŝin ofendis?
46
Se nur mortigo estus pravigebla.
Li al Aŭlido logis ŝin, kaj kiam
Diino per kontraŭblovantaj ventoj
Malhelpis forveturon de la grekoj,
Li tiam senkompate sian propran
Filinon la plej aĝan alkondukis
Al la altaro de Dian’, kaj ŝin
Pro bon’ de l’ grekoj oni tiam buĉis.
Kaj tio en la koron de l’ patrino
Enpremis tiel forte la malamon,
Ke ŝi facile cedis al Egisto
Kaj sian edzon ĵetis en pereon.
PILADO.
Per peza faro, kiu ŝin pravigus,Se nur mortigo estus pravigebla.
Li al Aŭlido logis ŝin, kaj kiam
Diino per kontraŭblovantaj ventoj
Malhelpis forveturon de la grekoj,
Li tiam senkompate sian propran
Filinon la plej aĝan alkondukis
Al la altaro de Dian’, kaj ŝin
Pro bon’ de l’ grekoj oni tiam buĉis.
Kaj tio en la koron de l’ patrino
Enpremis tiel forte la malamon,
Ke ŝi facile cedis al Egisto
Kaj sian edzon ĵetis en pereon.
IFIGENIO (sin kovrante).
Sufiĉe! Nun vi baldaŭ min revidos.PILADO (sola).
La sort’ de l’ reĝa domo ŝin videbleProfunde tuŝas. Kiu ajn ŝi estas,
Ŝi tute certe mem la reĝon konis.
Feliĉe do por ni, el alta domo
Ĉi tien oni vendis ŝin. Ho koro,
Ne batu tiel forte! Al la stelo,
De la espero, kiu ekbriletis,
Ni remu do kuraĝe kaj prudente!
47
AKTO TRIA.
SCENO UNUA.
IFIGENIO. ORESTO.
IFIGENIO.
Malfeliĉulo, mi vin senĉenigas,Sed nur, ho ve! por sorto pli kruela.
La liberec’, donata de la templo,
Simile al la lasta vivekbrilo
De malfacila malsanul’, prezentas
Nur antaŭsignon de la morto. Tamen
Ĝis nun ankoraŭ mi ne povas diri
Kaj diri al mi mem mi ne kuraĝas,
Ke vi pereis! Kiel do mi povus
Per krima man’ dediĉi vin al morto?
Kaj tamen tiel longe, dum mi restas
Pastrino de Dian’, neniu havas
La rajton iel tuŝi vian kapon.
Sed se mi ne plenumos mian devon
Laŭ la postulo de l’ kolera reĝo,
Li tiam inter miaj helpantinoj
Alian virgulinon pastrinigos,
Kaj tiam krom deziro plej varmega
Mi jam nenion povos al vi doni.
Ho, kara samlandan’! eĉ simpla sklavo,
Sur kiun lumis nia hejma suno,
En fremda land’ tre kara al ni estas:
48 Kun kia do senlima ĝoj’ kaj beno
Mi devas vin akcepti, kiuj dolĉe
Al mi alportis bildon de herooj,
De mi en infaneco adorataj,
Kaj kiuj mian plej internan koron
Konsolis per espero la plej bela.
ORESTO.
Ĉu vian nomon kaj devenon vianVi kaŝas kun intenco? aŭ ĉu eble
Mi povas scii, kiu disimile
Nun staras antaŭ mi?
IFIGENIOIFIGENIO.
Vi min ekkonos.Sed nun rakontu, kion via frato
Al mi ĝis nun sciigis nur duone,—
La pluan sorton de l’ personoj, kiuj,
De Trojo reveninte, sur la sojlo
De sia propra dom’ neatenditan
Fatalon trovis. Kvankam mi tre juna
Alvenis sur ĉi tiun fremdan bordon,
Sed mi ankoraŭ bone rememoras
La grandan timon kaj la grandan miron,
Kun kiu mi rigardis siatempe
Tiujn heroojn. Ili elveturis,
Kaj tiam ŝajnis, kvazaŭ la Olimpo
Subite malfermiĝis kaj la bildojn
De l’ glora kaj mirinda mond’ antikva
Malsupren sendis por la pereigo
De Iliono. Sed la plej majesta
El ĉiuj estis reĝ’ Agamemnono!
49 Ho diru, ĉu li efektive falis
Per la perfido de edzino sia
Kaj de Egisto?
ORESTO.
Jes, vi diris veron!IFIGENIO.
Ho, ve al vi, Mikeno malfeliĉa!Tiele semis nepoj de Tantalo
Per plena man’ malbenon post malbeno!
Simile al kreskaĵo senvalora,
Miloblan semon ĉirkaŭ si ĵetante,
Por nepoj kaj pranepoj ili kreis
Parencajn mortigantojn por eterna
Sovaĝa reciproka venĝemeco!
Malkovru ĉion, kion en la vortoj
De via frat’ por mi ankoraŭ kovris
La ombro de l’ teruro. Diru, kiel
La lasta filo de la granda gento,
La ĉarma knabo, certe destinita
Por iam fari venĝon por la patro,—
Kiele li, Oresto, trovis savon
En tiu sanga tago? Ĉu li ankaŭ
Pereis en la reto? Ĉu li vivas?
Ĉu li saviĝis? Ĉu Elektro vivas?
ORESTO.
Jes, ambaŭ vivas.IFIGENIO.
Ho vi, ora suno,Radiojn la plej belajn al mi pruntu
50 Kaj metu ilin kiel mian dankon
Al Jupitero antaŭ lian tronon!
Ĉar mi nur estas muta kaj malriĉa.
ORESTO.
Se vin kun tiu reĝa domo ligasIntima ia ligo aŭ rilatoj,
Kiel kredigas via bela ĝojo,
Ho, tiam tenu forte vian koron!
Ĉar tre dolora estas por ĝojanto
Refalo tro subita en malĝojon.
Vi scias, mi ĝin vidas, nur la morton
De l’ reĝ’ Agamemnono.
IFIGENIO.
Kaj ĉu tioNe estas por mi scio tro sufiĉa?
ORESTO.
Vi scias nur duonon de l’ mizero.IFIGENIO.
Kaj kio plu? Orest’, Elektro vivas?ORESTO.
Pri Klitemnestro vi nenion timas?IFIGENIO.
Ŝin ja nek timo, nek espero savos.ORESTO.
Ŝi el la lando de l’ esper’ foriris.
51
IFIGENIO.
Ĉu do pentante ŝi sin mem mortigis?ORESTO.
Ne! sed la propra sango ŝin mortigis.IFIGENIO.
Parolu klare, ke mi plu ne serĉu!La necerteco per flugil’ malluma
Milfoje batas ĉirkaŭ mia kapo.
ORESTO.
La dioj do destinas, ke mi estuLa sciiganto de la faro, kiun
Mi tiel volus kaŝi por eterne
En la sensona regno de la nokto!
Al tio kontraŭ mia propra volo
Min nun devigas via ĉarma buŝo;
Ĝi tamen havas rajton, por postuli
Doloron ankaŭ; bone, ĝi ricevos.
En tiu tag’, kiam la patro falis,
Elektro save kaŝis sian fraton;
Strofio, la bofrato de la patro,
Volonte lin akceptis kaj edukis
Lin kune kun la propra sia filo,
Pilado, kiu sin tre baldaŭ ligis
Kun la veninto per plej bela ligo
De la plej forta kora amikeco.
Kaj ju pli ili kreskis, des pli forte
En ili kreskis la deziro venĝi
La morton de la reĝo. Kaj sekrete,
En vestoj de fremduloj, ili venis
52 Mikenon, kvazaŭ por alporti tien
Sciigon pri la morto de Oresto
Kaj ankaŭ lian cindron. Ilin bone
Akceptis la reĝino, ili venis
Internen de la domo. Al Elektro
Orest’ sin rekonigas; ŝi reblovas
En li la fajron de l’ venĝemo, kiu
En la alesto sankta de l’ patrino
Jam preskaŭ estingiĝis. En silento
Ŝi lin kondukas al la loko, kie
La patro falis, kie tre malforta
Malnova postesigno de la sango,
Jam preskaŭ tute plu ne rimarkebla,
La plankon, multefoje jam lavitan,
Ankoraŭ kolorigis. Tiam ŝi
Per sia fajra lango nun priskribis
Ĉiun detalon de la krima faro
Kaj sian sklavan kaj mizeran vivon,
La fierecon de la perfiduloj
Kaj la danĝerojn, kiuj la gefratojn
Ankoraŭ nun minacas de la flanko
De la patrin’ duonpatriniĝinta.
Kaj tie al Oresto ŝi altrudis
Malnovan la ponardon, kiu tiom
En la Tantala dom’ jam furiozis ...
Kaj propra fil’ mortigis Klitemnestron ...
IFIGENIO.
Ho senmortuloj, vi, kiuj pasigasFeliĉajn tagojn super puraj nuboj,
Ĉu nur por tio dum tre multaj jaroj
Vi min de ĉiuj homoj apartigis
53 Kaj tenis min en via proksimeco
Kaj sur min metis la oficon virgan
La sanktan fajron ĉiam subtenadi
Kaj la animon mian vi, simile
Al flamo, ĉiam direktadis supren,
Ke la terurojn de la domo mia
Eksentu mi nur iam pli malfrue,
Sed tiom pli profunde?—Ho, parolu
Al mi pri la junulo malfeliĉa!
Parolu pri Oresto!
ORESTO.
Ho, se jam oni povus nun rakontiPri lia morto! Kvazaŭ fermentante,
Leviĝis el la sang’ de l’ buĉitino
La ombro de l’ patrino.
Al la filinoj de l’ eterna nokto
Ĝi krias: „tenu firme, ne forlasu
La mortiginton de l’ patrino! Pelu
Kaj persekutu la krimulon! Pelu!
Al vi li apartenas!“—Ili aŭdas,
Iliaj okulaĉoj ekrigardas
Ĉirkaŭe kun la agla avideco.
Kaj ili ekmoviĝas en la nigraj
Kavernoj, kaj el la anguloj venas
Senbrue tuj ilia sekvantaro,
La dubo kaj la pento. Antaŭ ili
Vapor’ leviĝas el la Aĥerono;
El ĝiaj nebulringoj ekruliĝas
Ĉirkaŭe de la kapo de l’ kulpulo
Senĉesa freneziga meditado
Pri l’ faritaĵo. Tiam, rajtigitaj
54 Pereon porti, la inferulinoj
Elpaŝas sur la belan dian teron,
De kiu ilin antaŭ longa tempo
Forpelis la malbeno de la dioj.
Pied’ ilia pelas la kuranton,
Ripozon ili donas nur momente,
Por tuj ataki kun teruro nova.
IFIGENIO.
Ho malfeliĉa, en la sama statoVi estas mem, kaj tial vi komprenas
Kiome li, malfeliĉul’, suferas!
ORESTO.
Kion vi diras? Kia sama stato?IFIGENIO.
Vin, kiel lin, ja premas fratmortigo;Al mi jam tion diris via frato.