ORESTO.
Sufiĉe! La animo via grandaPer falsa vort’ ne estu plu trompata!
Fremdulo por fremdulo povas teksi
Mensogon kaj ruzaĵon, por faligi
Lin en la reton; inter ni ekzistu
Nur vero!
Mi estas mem Oresto! Kaj ĉi tiu
Krimula kap’ kliniĝas al la tombo
Kaj serĉas morton. Kaj en ĉia formo
Mi estas preta vole ĝin akcepti!
Ho, kiu ajn vi estas, mi al vi
55 Kaj al amiko mia malfeliĉa
Deziras savon; sed al mi la savon
Mi ne deziras. Se mi ne eraras,
Ĉi tie vi nur kontraŭvole restas;
Eltrovu do rimedon, por forkuri,
Sed min ĉi tie lasu. Mia korpo
Malsupren falu de la alta roko,
Ĝis maro fluu mia sang’, portante
Malbenon al la bordo de l’ barbaroj!
Vi iru, en la hejma greka lando
Komencu novan, pli feliĉan vivon!
(Li foriras.)
IFIGENIO.
Tiele do vi fine al mi venas,Vi, Plenumiĝ’, filino plej ravanta
De la plej granda patro! Ho, gigante
Nun antaŭ mi leviĝas via bildo!
Per la rigardo mia mi apenaŭ
Atingas viajn manojn, kiuj plenaj
De fruktoj kaj de benaj kronoj, portas
Trezorojn de Olimpo. Kiel oni
Ekkonas reĝon laŭ la grandmezuro
De l’ donoj—ĉar la kvanto, kiun multaj
Jam nomus riĉo, al li devas ŝajni
Malgranda—tiel oni vin, ho dioj,
Rekonas laŭ la donoj tre ŝparataj,
Sed longe kaj saĝege preparataj.
Ĉar nur vi solaj scias, kio estas
Por ni utila, nur vi solaj vidas
La vastan regnon de la estonteco,
Dum antaŭ ni la steloj kaj nebuloj
56 Ĉiuvespere kovras la rigardon.
Trankvile vi aŭskultas nian preĝon,
Petantan pri sensaĝa rapideco,
Sed via man’ neniam malmature
Deŝiras la ĉielajn orajn fruktojn;
Kaj ve al tiu, kiu ilin prenas
Perforte tro frutempe: la acida
Manĝaĵ’ al li alportas nur la morton.
Ne lasu, ke la longe atendita
Feliĉ’, apenaŭ iam esperita,
Simile al la ombro de amiko
Nun preterpasu vane, restigante
Trioblan suferadon kaj doloron!
ORESTO (denove aliras al ŝi).
Se vi pri vi kaj pri Pilado preĝas,Ne citu mian nomon kun la viaj!
Ne savos vi krimulon, sed kun li
Dividos vi malbenon kaj mizeron.
IFIGENIO.
De via sort’ dependas mia sorto.ORESTO.
Neniel! Sola kaj sen akompanoMi iru en la regnon de la morto.
Se eĉ per via propra kovrotuko
Vi kovros la kulpulon, vi ne kaŝos
Lin antaŭ la eterne-maldormantoj;
Alesto via, ho ĉielulino,
Flankigos ilin, sed ne fortimigos.
La teron de la sankta arbareto
57 Ne rajtas ili tuŝi arogante
Per la piedoj, sed de malproksime
De temp’ al tempo aŭdas mi ilian
Teruran ridon. Tiel blekas lupoj
Ĉirkaŭe de la arb’, sur kiun savis
Sin vojaĝanto. Ekster la arbaro
Ripozas ili, kvazaŭ sieĝante;
Sed se mi nur forlasos la arbaron,
Tuj ili ekleviĝos, balancante
Serpentajn siajn kapojn, aperigos
Ĉirkaŭe polvajn nubojn kaj pelados
Akiron sian pluen, sen ripozo.
IFIGENIO.
Ĉu povas vi aŭskulti bonan vorton?ORESTO.
Ĝin ŝparu por amato de la dioj!IFIGENIO.
Espero nova nun por vi eklumis.ORESTO.
Tra fumo nur briletas antaŭ miLa mortriver’, vokante al infero.
IFIGENIO.
Ĉu vi fratinon havas nur Elektron?ORESTO.
Nur ŝin mi konis; ĉar la pli maljunanFrutempe prenis for el la mizero
58 De nia domo ŝia bona sorto,
En kiu ni nur teruraĵon vidis.
Ho, ne demandu plu kaj ne aligu
Vin al la Erinioj. Kun kruela
Plezuro ili de l’ animo mia
La cindron blovas for kaj ne permesas,
Ke la plej lastaj karboj, kiuj restis
De la terura brul’ de nia domo,
En mia kor’ kviete estingiĝu.
Ĉu tiu fajr’, intence incitata,
Nutrata per sulfuro de l’ infero
Eterne en animo mia brulos?
IFIGENIO.
Mi dolĉan odoraĵon nun enportasEn tiun fajron. Pura spir’ de amo
Per delikata blov’ malvarmetigos
La ardon, kiu bakas vian bruston!
Oresto, mia kara! Ĉu ne povas
Vi min kompreni? Ĉu de l’ akompano
De la teruraj diaj punantinoj
La sang’ en viaj vejnoj elsekiĝis?
Ĉu el la kapo de Gorgon’ penetris
Ŝtoniga sorĉo ĉiujn viajn membrojn?
Se elverŝita sango de patrino
Per surda voĉo vokas al infero,—
Ĉu pura bena vorto de fratino
Ne vokos dian helpon de Olimpo?
ORESTO.
Ĝi vokas! Ha, ĉu tiel vi dezirasPereon mian? Ĉu en vi sin kaŝas
59 Diin’ de venĝo? Kiu do vi estas,
Vi, kies voĉo kruelege turnas
La plej profundan mian internaĵon?
IFIGENIO.
Eksentu do la voĉon de la koro:Orest’! ĝi estas mi, Ifigenio!
Mi vivas!
ORESTO.
Vi!IFIGENIO.
Ho, frato!ORESTO.
For! ho, for!Ne tuŝu miajn buklojn! Ĉar, simile
Al la edziĝa vesto de Kreuzo,
Per nevenkebla fajro mi infektas.
Foriru! Kiel iam Herkuleso,
Mi devas preni morton izolite.
IFIGENIO.
Vi ne pereos! Ho, se mi nur povusTrankvilan unu vorton de vi aŭdi!
Forigu mian dubon, ho, certigu,
Certigu al mi tute la feliĉon,
Pri kiu tiel longe mi petegis.
Ĉar rado de doloro kaj de ĝojo
En mia kor’ ruliĝas. De l’ fremdulo
Forpuŝas min la timo; sed plej forte
Min la interno tiras al la frato.
ORESTO.
Ĉu staras mi en templo de Lieo?Ĉu furioza puŝo de pasio
Atakis nun subite la pastrinon?
IFIGENIO.
Ho, aŭdu min! Ho, vidu, kiel finePost longa, longa tempo mia koro
Nun malfermiĝis por la granda ĝojo,
Ke al la sola kaj al la plej kara
El ĉio, kio en la tuta mondo
Por mi ankoraŭ restis, mi nun povas
La kapon kisi; ke per miaj brakoj,
Ĝis nun nur al la vento etenditaj,
Mi fine vin nun povas ĉirkaŭpreni!
Ho, lasu! lasu! Ĉar eĉ de l’ Parnaso
La fonto, kiu saltas en la valon,
Ne fluas tiel pure, tiel hele,
Kiel nun fluas senmezura ĝojo
El mia koro, fluas kaj ĉirkaŭas
Min kiel granda ondoplena maro.
Oresto! Ho, Oresto! Mia frato!
ORESTO.
Ne, bela nimfo, ne, mi ne konfidasAl vi kaj viaj flatoj. Ne forgesu,
Dian’ postulas servon la plej ĉastan;
Ŝi venĝas malsanktigon de la templo.
De mia brust’ forigu vian brakon!
Kaj se vi volas doni al junulo
Savantan amon kaj lin feliĉigi,
Vin tiam turnu al amiko mia,
61 La viro pli valora. Jen li vagas
Sur la vojeto tie sur la roko;
Al li vi iru kaj al li vi donu
Konsilon bonan, sed min lasu for!
IFIGENIO.
Rekonsciiĝu, frato, kaj rekonuLa trovitinon! La ĉielan ĝojon,
La puran, ĉastan ĝojon de fratino
Ne nomu senprudenta volupteco!
Ho, dioj, prenu la manian kovron
For de okulo lia la rigida,
Ke la momento de l’ plej alta ĝojo
Ne faru nin trioble malfeliĉaj!
Jen antaŭ vi ŝi staras, la fratino
De longe jam perdita. De l’ altaro
Min la diino tiris for kaj savis
Ĉi tien min en sian propran templon.
Kaj vi, kaptita kaj oferbuĉota,
En la pastrino trovas la fratinon.
ORESTO.
Ho, malfeliĉa! Nun la suno viduDe nia dom’ la lastan teruraĵon!
Ĉu ne troviĝas tie ĉi Elektro?
Ŝi ankaŭ nun kun ni pereu kune,
Por ne daŭrigi sian vivon sole
Por sorto kaj suferoj pli turmentaj!
Pastrin’, al la altaro min konduku:
La fratmortigo estas tradicio
Hereda en malnova nia gento;
Vin, dioj, dankas mi, ke vi decidis
62 Min pereigi fraŭle, sen infanoj.
Kaj vi de mi akceptu la konsilon,
Ne amu tro la sunon kaj la stelojn;
Ho, sekvu min en la malluman regnon!
Simile kiel drakoj sulfurmarĉaj
Sin en batal’ englutas reciproke,
La furioza gento de Tantalo
Sin mem ekstermas; iru do kun mi
Malsupren seninfane kaj senkulpe!
Vi min rigardas kun kompato? Ĉesu!
Sammaniere serĉis Klitemnestro
Resonon en la kor’ de sia filo;
Sed lia brako trafis ŝian bruston,
Kaj la patrino falis. Ho, aperu,
Spirito indignanta! Vi, furioj,
Alproksimiĝu per fermita rondo,
Rigardu la al vi agrablan dramon,
La plej teruran, kiun vi preparis!
Ne venĝo aŭ malamo nun akrigas
Ponardon sian: la fratin’ amanta
Nun estas devigata doni morton.
Ne ploru! Ĝi ne estas via kulpo.
De mia infaneco mi nenion
Tiele amis, kiel vin mi povus
Nun ami, ho, fratino mia kara.
Jes, levu la ponardon, ne indulgu,
Disŝiru tiun bruston, donu vojon
Al la torentoj, kiuj en ĝi bolas!
(Li falas svene.)
IFIGENIO.
Elporti sola tiom da feliĉo63 Kaj tiom da suferoj mi ne povas.
Pilado, kie estas vi, Pilado?
Alportu vian helpon, kara viro!
(Ŝi foriras serĉante.)
SCENO DUA.
ORESTO (vekiĝante el la sveno kaj leviĝante).
El Leta akvo lastan refreŝigan
Kalikon! Baldaŭ el la brust’ elnaĝos
La lasta konvulsio de la vivo.
Tre baldaŭ la spirito mia fluos
Trankvile al la fonto de forgeso,
Al vi, fantomoj, al nebul’ eterna.
Permesu, ke en via mezo trovu
Ripozon la pelita fil’ de l’ tero!
Mi aŭdas murmureton en la branĉoj,
El la krepusko venas ia bruo ...
La novan gaston vidi ili venas!
Ha, kia estas la anaro, kiu
Majeste iras, kvazaŭ princa domo?
Maljunaj, junaj, viroj kaj virinoj
Kviete marŝas. Disimilaj ŝajnas
Pasantaj la fantomoj. Jes, mi vidas,
Jen la prapatroj de la domo mia.
Atreo marŝas pace kun Tiesto;
La knaboj gaje ludas ĉirkaŭ ili.
Ĉu vin jam plu malpaco ne disigas?
Ĉu kune kun la lumo de la suno
La venĝo estingiĝis? Tiam min
Vi ankaŭ ja akceptos kaj mi povos
64 Aliĝi al solena via marŝo.
Bonvenon, patroj! Vin salutas Oresto,
La lasta viro de via gento;
Kion vi semis, li ĝin rikoltis:
Kun ŝarĝ’ de malbeno li iras malsupren.
Sed malpli ĉi tie pezas la ŝarĝoj.
Prenu lin, prenu en vian anaron!
Mi estimas Atreon, mi estimas Tieston:
Ĉi tie ni ĉiuj perdis malamon.—
Al mi montru la patron, kiun mi vidis
Nur unu fojon en mia vivo!
Ĉu vi ĝi estas, la patro mia?
Kaj la patrinon vi ame kondukas?
Se donas la manon al vi Klitemnestro,
Tiam ankaŭ Oresto povas alpaŝi
Kaj diri al ŝi: vian filon rigardu!—
Vidu ambaŭ la filon! Akceptu lin bone!
Sur tero ja estis salut’ de mortigo
La vorto signala en nia domo,
Kaj siajn ĝojojn la gento Tantala
Trovis nur transe de l’ nokto eterna.
Vi vokas: Bonvenon! vi min akceptas!
Min konduku, mi petas, al la maljunulo,
Al la patro de l’ gento! Kie li estas?
Mi volas lin vidi, la kapon la karan,
La adoratan, kiu sidadis
En konsiliĝ’ kun la dioj senmortaj.
Ŝajnas, vi tremas, vi vin deturnas?
Ĉu li suferas, la diosimila?
Ho ve! la plej altaj la potenculoj
Per feraj ĉenoj la bruston heroan
Por teruraj turmentoj alforĝis!
65
SCENO TRIA.
ORESTO. IFIGENIO. PILADO.
ORESTO.
Ĉu ankaŭ vi jam venis malsupren?Bonvenon, fratino! Sed mankas Elektro!
Ŝin ankaŭ sendu al ni plej baldaŭ
Ia bona dio per sago kompata!
Nur vin mi bedaŭras, malfeliĉa amiko!
Ho, venu, venu al la tron’ de Plutono,
Kiel novaj gastoj ni salutu la mastron!
IFIGENIO.
Ho, vi, gefratoj, kiuj de l’ ĉieloEn tag’ kaj nokto al la homoj donas
La belan lumon, sed ne rajtas lumi
Al la mortintoj,—savu nin, gefratojn!
Ho, vi Diano, kiu vian fraton
Amegas pli ol ĉion en la mondo
Kaj la vizaĝon virgan kun sopiro
Direktas al eterna lia lumo,—
Ne lasu do, ke mia sola frato,
Malfrue retrovita, furiozu
En la mallumo de la frenezeco!
Se via vol’, pro kiu vi ĉi tie
Min kaŝis, nun jam estas plenumita,
Se min per li kaj lin per mi vi volas
Mirakle savi, tiam liberigu
Lin de l’ katenoj de l’ malbeno lia,
Ke la tre kara tempo de la savo
Por ĉiam ne forflugu!
PILADO.
Ĉu vi rekonas nin? Ĉu vi rekonasLa sanktan arbareton kaj la lumon?
Ĝi ja ne povus lumi por mortintoj!
Ĉu sentas vi la brakojn de l’ amiko
Kaj de l’ fratino, kiuj vin ankoraŭ
En plena vivo tenas? Palpu forte!
Ne estas ni fantomoj. Konvinkiĝu!
Rekonsciiĝu! Ĉiu minuteto
Nun estas kara; nia savo pendas
Nun sur faden’ malforta, kiun ŝpinas
Por ni, videble, ia bona Parko.
ORESTO (al Ifigenio).
Ho, lasu min je la unua fojoEn viaj brakoj ĝui puran ĝojon!
Vi, dioj, kiuj kun potenco flama
La ŝarĝon de l’ nubegoj liberigas
Kaj la sopire petegitan pluvon
Kun bruo de ventego kaj de tondro
Sovaĝtorente verŝas sur la teron,
Sed baldaŭ la teruron de la homoj
Vi faras beno kaj la timon ŝanĝas
En ĝojon kaj en laŭtan dankon, kiam
En gutoj de folioj freŝegitaj
La nova sun’ miloble speguliĝas
Kaj per afabla man’ Iriso ŝiras
La grizan kovron de la lastaj nuboj:
Ho, lasu ankaŭ min nun en la brakoj
De la fratino, ĉe l’ fidela brusto
De la amik’ kun plena danko ĝui
Kaj teni, kion vi al mi donacis!
67 Forfalas la malbeno, tion diras
Al mi la koro; jam la Eŭmenidoj
Returne kuras nun al la Tartaro
Kaj tondre fermas feran la pordegon.
La ter’ elspiras freŝon bonodoran
Kaj min invitas nove aspiradi
Al ĝoj’ de l’ vivo kaj al grandaj faroj.
PILADO.
Rapidu, ĉar la tempo baldaŭ pasos!La vento, kiu blovos niajn velojn,
Nur ĝi forportu nian plenan ĝojon
Al la Olimpo. Nun ni devas nepre
Rapide konsiliĝi kaj decidi.
68
AKTO KVARA.
SCENO UNUA.
IFIGENIO (sola).
La dioj destinas
Tre multajn konfuzojn
Kaj por li preparas
Skuantan transiron
De ĝoj’ al doloro,
De suferoj al ĝojo:
Tiam apud la urbo
Aŭ sur bord’ malproksima
Ili por li edukas
Amikon trankvilan,
Ke en hor’ de mizero
Estu preta la helpo.
Ho, benu, dioj, benu vi Piladon
Kaj benu ĉiun lian entreprenon!
Li estas forta brako en batalo,
Li estas luma saĝo en kunveno,
Ĉar tre trankvilan havas li animon
Kaj al la suferantoj li alportas
Konsilon kaj en ĝusta tempo helpon.
Min li forŝiris de la frato, kiun
Mi kun ador’ senfine rigardadis,
Mi ĝojis kaj mi ĝuis, mi ne povis
Satiĝi de l’ feliĉo mia propra,
Mi lin el miaj brakoj ne ellasis,
69 Kaj mi ne sentis la danĝeron, kiu
Ĉirkaŭis nin kaj estis tre proksima.
Nun ili, por plenumi la intencon,
Jam iras al la mara bordo, kie,
Kaŝite en la golf’, ilia ŝipo
Atendas nur la signon. Kaj al mi
Prudentajn vortojn ili en la buŝon
Enmetis kaj instruis min, kiele
Mi al la reĝ’ respondu, se li sendos
Insiste ekpostuli la oferon.
Mi vidas, mi min devas lasi gvidi
Simile al infano; mi ne lernis
Inside aŭ per ruz’ ion akiri.
Ho ve al mensogantoj! La mensogo
Neniam liberigas nian bruston
Simile al la vortoj de la vero;
Ĝi ne konsolas nin, ĝi nur turmentas
La homon, kiu ĝin sekrete forĝas,
Kaj kiel sago, kiun en la flugo
Potenca dio kaptas kaj rebatas,
Ĝi celon ne atingas, sed resaltas
Kaj trafas tiun, kiu ĝin elpafis.
Ho, pezaj zorgoj premas mian bruston.
Ĉu eble sur la ter’ nesanktigita
De l’ bordo nun denove la furio
Atakis plej kruele mian fraton?
Ĉu eble ili estas malkaŝitaj?
Ha, ŝajnas, ke armitoj proksimiĝas!
Ha, jen! Jen kuriero de la reĝo
Ĉi tien venas per rapidaj paŝoj.
La koro en mi batas, la animo
Kovriĝas per nebulo, kiam mi
70 Nun devas ekrigardi la vizaĝon
De l’ vir’, al kiu devas mi mensogi.
SCENO DUA.
IFIGENIO. ARKAS.
ARKAS.
Rapidu, ho pastrin’, kun la ofero!La reĝ’ atendas, la popol’ postulas.
IFIGENIO.
Mi volus tuj plenumi mian devon,Sed ve, malhelpo neantaŭvidita
Stariĝis inter mi kaj la plenumo.
ARKAS.
Ha, kio baras reĝan la ordonon?IFIGENIO.
Okazo, kiu ne de ni dependas.ARKAS.
Rakontu, ke mi tuj al li raportu,Ĉar li decidis jam, ke ambaŭ mortu.
IFIGENIO.
La dioj ĝin ankoraŭ ne decidis.El tiuj viroj la plej aĝa portas
Sur si la kulpon de parencmortigo.
Lin la furioj venĝe persekutas,
Kaj eĉ en la interno de la templo
Atakis lin malsano la kruela
71 Kaj malsanktigis la plej puran lokon.
Mi nun kun virgulinoj miaj iras,
Por per lavado en la pura maro
Laŭ la misteraj leĝoj de la pastroj
La bildon de l’ diino resanktigi.
Neniu nin malhelpu en la iro.
ARKAS.
Mi iros tuj raporti al la reĝoPri la malhelpo; la ceremonion
Vi ne komencu, ĝis li ĝin permesos.
IFIGENIO.
Ĝi estas nur afero de l’ pastrino.ARKAS.
La gravan fakton reĝo devas scii.IFIGENIO.
Sed lia vol’ nenion povas ŝanĝi.ARKAS.
Pro formo potenculon ni demandas.IFIGENIO.
Ne trudu, kion devus mi rifuzi.ARKAS.
Konsentu tion, kio estas bona.IFIGENIO.
Mi cedos, se ne tro vi malrapidos.ARKAS.
Mi post momento estos ĉe la reĝoKaj tuj returne kun la vortoj liaj.
Ho, se mi ankaŭ povus al li porti
Sciigon, kiu ĉion klare solvus!
Ho ve, ke vi ne sekvis la konsilon
De fidelulo!
IFIGENIO.
Volonte ja mi faris, kion povis.ARKAS.
Ankoraŭ nun vi povas ĉion ŝanĝi.IFIGENIO.
De mia volo tio ne dependas.ARKAS.
Neplaĉantaĵon trovas vi ne ebla.IFIGENIO.
Vi trovas ebla, kion vi deziras.ARKAS.
Ĉu ĉion tiel pesas vi trankvile?IFIGENIO.
Mi lasis la decidon al la dioj.ARKAS.
Sed ili ja la homojn savas home.IFIGENIO.
Mi faros ĉion, kion ili diros.ARKAS.
Ho, kredu, ĉio nur de vi dependas.Nur la kolera stato de la reĝo
Al ambaŭ la fremduloj donas morton.
Jam de tre longe la militistaro
Dekutimiĝis de l’ oferoj sangaj.
Eĉ multaj, kiujn malamika sorto
Al fremda bordo pelis, sentis mem
La tutan ĉarmon, tutan la diecon,
Se la vaganton en la fremda lando
Renkontas bondezira kaj afabla
Vizaĝo homa. Ho, ne tiru for
De ni la bonon, kiu por ni ĉiuj
De vi dependas! Kion vi komencis,
Vi povas ja facile alfinigi;
Ĉar la mildeco, kiu de l’ ĉielo
En homa formo venas sur la teron,
Nenie pli rapide al si regnon
Konstruas, ol en tiu loko, kie
Sovaĝe kaj konfuze nova gento,
Plenega de kuraĝo kaj de forto,
Gvidata per la propraj antaŭsentoj,
La ŝarĝojn de la homa vivo portas.
IFIGENIO.
Ne skuu la animon mian, kiunLaŭ via vol’ direkti vi ne povas.
ARKAS.
Dum temp’ ankoraŭ estas, oni ŝparasNek penon, nek admonon ripetatan.
IFIGENIO.
Al vi klopodojn kaj al mi suferojnVi kaŭzas, tamen ambaŭ estas vanaj.
ARKAS.
De la suferoj mi nun petas helpon,Ĉar plej amike ili ja konsilas.
IFIGENIO.
Kruele ili ŝiras mian koron,Sed la malvolon ili ne ekstermas.
ARKAS.
Ĉu povas nobla kor’ malvolon haviPor bono, kiun nobla hom’ proponas?
IFIGENIO.
Jes, se la nobla hom’ anstataŭ dankoMin mem akiri malkonvene volas.
ARKAS.
Se iu ne deziras, tre facileLi ĉiam trovas vortojn de praviĝo.
Mi pri l’ oferoj al la reĝ’ raportos.
Ho, se vi en la kor’ al vi ripetus,
Kiele noble li kun vi agadis
De via veno ĝis la nuna tago!
75
SCENO TRIA.
IFIGENIO (sola).
En plej malĝusta tempo mia koro
Subite returniĝis. Mi ektimas!
Ĉar kiel ondoj en potenca kresko
La rokojn superverŝas, kiuj staras
Ĉe l’ bordo en la sablo, tiel fluo
De ĝojo mian koron tute kovris.
Mi en la brakoj tenis neeblaĵon.
Nun al mi ŝajnis, ke denove nubo
Kviete min ĉirkaŭas, de la tero
Min levas kaj min dolĉe endormigas,
Simile kiel tiam, kiam min
La brako de l’ diin’ savante kaptis.
La fraton mian kaptis mia koro
Per sia tuta forto; mi aŭskultis
Nur la konsilon de l’ amiko lia;
Nur ilin savi estis la enhavo
De miaj pensoj. Kiel la ŝipano
Volonte sin deturnas de la rifoj
De negastama kaj dezerta lando,
Mi tiel de Taŭrido min deturnis.
Sed nun la voĉo de l’ fidela viro
Min ree vekis, min rememorigis,
Ke ankaŭ ĉi mi ja forlasas homojn.
Duoble abomena nun fariĝas
Por mi la trompo. Ho, animo mia,
Retrankviliĝu! Ĉu vi nun komencas
Dubeme ŝanceliĝi? Ne! la teron
De la soleco devas vi forlasi!
76 Enŝipigitan kaptos vin la ondoj
Per sia balancado,—nun pro timo
Vi nek la mondon, nek vin mem rekonas.
SCENO KVARA.
IFIGENIO. PILADO.
PILADO.
Ha, kie estas ŝi, ke mi rapiduAl ŝi alporti ĝojan la sciigon
Pri nia savo!
IFIGENIO.
Vidu, jen mi estas,De zorgoj premegata, mi atendas
Nun la konsolon, kiun vi promesas.
PILADO.
La frato resaniĝis! La ŝtonecanEkstersanktejan teron kaj la bordon
Atingis ni en gaja parolado.
Ni ne rimarkis, kiam ni forlasis
La arbareton. Ĉiam pli ravante
La bela flamo de junec’ ĉirkaŭis
La buklan lian kapon. Hele brilis
Kuraĝe kaj espere la okuloj,
Kaj lia kor’ libere sin fordonis
Plenege al la ĝojo kaj plezuro.
Ke vin kaj min li baldaŭ povos savi.
IFIGENIO.
Benata estu! De la lipo, kiu77 Eldiris tiajn feliĉigajn vortojn,
Neniam sonu tono de suferoj!
PILADO.
Aŭskultu plu; feliĉo kiel princoKun bela sekvantaro ĉiam marŝas.
La kamaradojn ankaŭ ni retrovis;
En roka golf’ la ŝipon ili kaŝis
Kaj sidis atendante kaj malĝoje.
Apenaŭ ekvidinte vian fraton,
Ekkriis ili ĝoje, kaj insiste
La ŝipanaro petis rapidigi
La forveturon. Ĉiu man’ sopiras
Remilon, kaj eĉ vento, de ni ĉiuj
Tuj rimarkita, ĉarmajn la flugilojn
Etendis kaj ekblovis de la bordo.
Ni do rapidu, kaj vi tuj konduku
Min al la templo, lasu min eniri
Kaj kapti respektege la objekton
De nia celo! Mi sufiĉos sola,
Por porti for sur miaj fortaj ŝultroj
La bildon de l’ diino; kiel forte
Mi sopiregas la celitan ŝarĝon!
(Ĉe la lastaj vortoj li sin direktas al la templo, ne rimarkante, ke Ifigenio lin ne sekvas; sed baldaŭ li sin returnas.)
Vi staras sendecide! Vi silentas!
Vi ŝajnas konfuzita! Ĉu aperis
Barante ia nova malfeliĉo?
Ho, diru, ĉu vi al la reĝ’ raportis
La vortojn, kiujn ni interkonsentis?
IFIGENIO.
Jes, kara viro; sed vi min insultos.Mi sentas jam silentan la riproĉon!
Sendito de la reĝo al mi venis,
Kaj kion vi al mi instruis, tion
Mi al li diris. Ŝajnas, ke li estis
Tre mirigita, kaj li tre insistis,
Ke pri l’ malofta la ceremonio
Raporton oni faru al la reĝo
Kaj aŭdu lian volon; kaj mi nun
Atendas la revenon de l’ sendito.
PILADO.
Ho, ve al ni! Renovigita flugasNun la danĝero ĉirkaŭ niaj kapoj!
Nu, kial do vi vin ne kovris saĝe
Per rajtoj de pastrino?
IFIGENIO.
Mi neniamKovrilon faris el la pastra rajto.
PILADO.
Ho, tiam vin kaj nin, animo pura,Vi pereigos. Kial mi ne pensis
Pri ĝi antaŭe kaj vin ne instruis
Eviti ankaŭ tiun ĉi postulon!
IFIGENIO.
Nur min insultu! Mi nur estas kulpa,Mi tion sentas; tamen mi ne povis
Rifuzi al la vir’, kiu postulis
79 Prudente tion, kion mia koro
Ne povis ja ne trovi tute prava.
PILADO.
La stato nun fariĝis pli danĝera;Sed ankaŭ tiel ni ne devas perdi
Kuraĝon, aŭ per agoj neprudentaj
Aŭ tro rapidaj mem nin elperfidi.
Trankvile nun atendu la revenon
De la sendito, kaj post liaj vortoj
Vi staru forte, kion ajn li diros!
Ĉar la aranĝo de sanktigaj faroj
Ja estas ne afero de la reĝo,
Sed de l’ pastrino. Kaj se li deziros
Ekvidi la fremdulon, kiun peze
Atakis konvulsioj de frenezo,
Rifuzu sub preteksto, ke vi tenas
Nin ambaŭ nun kaŝitaj en la templo.
Tiele vi al ni la eblon donos,
Ke, forportante sanktan la trezoron
For de l’ popolo kruda kaj barbara,
Rapide ni forkuru kaj saviĝu.
Plej bonajn signojn sendas Apolono,
Kaj antaŭ ol ni pie la kondiĉon
Plenumis, li al ni jam aperigis
Favoron sian, kiun li promesis.
Oresto liberiĝis kaj saniĝis!
Kun li, kun nia kara liberulo,
Konduku nin, ho vi, favoraj ventoj,
Al la insulo roka, kie loĝas
La dio! Kaj tuj poste al Mikeno,
Ke ĝi revivu, ke nun el la cindro
80 De ĝiaj estingitaj fajrolokoj
La patraj dioj ĝoje releviĝu
Kaj bela fajro lumu nun denove
Por ili. Via mano la unua
Por ili ŝutos el la oraj vazoj
Incenson. Trans la sojlon vi enportos
Denove savon, ĝojon, novan vivon,
Kaj la malbenon vi malaperigos,
Kaj vian familion vi ornamos
Per novaj, freŝaj floroj de la vivo.