IFIGENIO.
Ho, kiam mi vin aŭdas, mia kara,Tuj mia kor’, trafita de l’ radio
De viaj vortoj, turnas sin feliĉe
Al dolĉa la konsolo, kiel floro
Sin turnas al la suno. Kian ĝojon
Alportas firmaj vortoj de amiko
Apudestanta! tiuj vortoj havas
Ĉielan forton, dum solulo falas
Sub ŝarĝ’ de sia propra meditado!
Ŝlositaj en la brusto, maturiĝas
Nur malfacile kaj tre malrapide
La pensoj kaj decidoj, sed alesto
De kara homo ilin tre facile
Disvolvas.
PILADO.
Nun adiaŭ! Mi rapidosNun trankviligi la amikojn, kiuj
Atendas sopirante. Poste baldaŭ
Ĉi tien mi revenos kaj, kaŝita
En arbetaĵ’ de roko, mi atendos
81 De vi signalon.—Tamen diru, kial
Vi nun meditas? Vian frunton kovris
Subite ia ombro de malĝojo.
IFIGENIO.
Pardonu! Kiel la senpezaj nubojAntaŭe de la suno, tiel flugas
Malgranda zorgo antaŭ mia koro.
PILADO.
Ne timu! Nur por trompi la danĝeroSin ligis kun la timo. Ambaŭ estas
Kunuloj.
IFIGENIO.
Tamen ne malnobla estasLa zorgo, kiu penas min averti,
Ke mi ne trompu mian reĝon, kiu
Por mi fariĝis kvazaŭ dua patro.
PILADO.
La homon, kiu buĉas vian fraton!IFIGENIO.
La homon, kiu faris al mi bonon.PILADO.
Se la neces’ ordonas, ĝi ne estasMaldanko.
IFIGENIO.
Tamen restas ĝi maldanko;Nur la neces’ ĝin senkulpigas.
PILADO.
PravaVi estas antaŭ dioj, antaŭ homoj.
IFIGENIO.
Sed mia propra koro ne silentas.PILADO.
Tro-severeco estas fiereco.IFIGENIO.
Mi tion ne esploras, mi nur sentas.PILADO.
Kun ĝusta sent’ vi devas vin adori.IFIGENIO.
Feliĉa estas kor’ nur tute pura.PILADO.
Vi tia vin konservis en la templo;La vivo nin instruas esti malpli
Severa kontraŭ ni kaj la aliaj;
Vi ankaŭ tion lernos. Tiel strange
La homa gento estas konstruita,
Tiele ĉio estas reciproke
Interplektita kaj interligita,
Ke en si mem aŭ kun aliaj homoj
Neniu povas resti tute pura
Aŭ senkonfuza. Ni ne devas esti
Juĝantoj pri ni mem. La homo devas
Nur marŝi kaj observi sian vojon;
83 Ĉar tre malofte homo ĝuste taksas
Faritajn siajn farojn, sed li preskaŭ
Neniam scias taksi la faratajn.
IFIGENIO.
Vi preskaŭ min konvinkis.PILADO.
Sed por kioKonvinki, se elekto ne ekzistas?
Por savi fraton, vin kaj la amikon,
Nur unu voj’ ekzistas; tial restas
Nur la demand’, ĉu ni la vojon iras?
IFIGENIO.
Ho, lasu min heziti! ĉar vi memNe farus kun anima trankvileco
Tielan maljustaĵon kontraŭ homo,
De kiu vi ricevis nur bonfarojn.
PILADO.
Se ni pereos, tiam vin atendasRiproĉo pli severa, kondukanta
Al malesper’. Vi certe ne kutimis
Suferi perdojn, se nun, por eviti
Grandegan malfeliĉon, vi ne volas
Oferi eĉ vorteton de malvero.
IFIGENIO.
Ho, se mi en mi portus viran koron,Por kiu, se ĝi ion jam decidis,
Aliaj ĉiuj voĉoj restas mutaj!
PILADO.
Vi vane ŝanceliĝas. Nun ordonasLa fera mano de la neceseco,
Kaj ĝia serioza signo estas
Plej alta leĝo, kiun eĉ la dioj
Obei devas. La nekonsilebla
Fratino de l’ eterna sorto regas
Silente. Se sur vin ĝi ion metis,
Vi tion portu! kaj se ĝi ordonis,
Plenumu sendispute. La ceteran
Vi ĉion scias. Baldaŭ mi revenos,
Por preni el la sankta via mano
De nia sav’ la belan sigelilon.
SCENO KVINA.
IFIGENIO (sola).
Urĝante en danĝero. Tamen ve!
La propra mia sorto min timigas.
Ĉu mi ne savu la esperon, kiun
Mi en soleco tiel bele nutris?
Ĉu la malbeno daŭru do eterne?
Ĉu tiu gent’ neniam sin relevu
Kun nova beno? Ĉio ja forpasas!
Feliĉo la plej bona kaj de l’ vivo
Plej belaj fortoj fine malaperas!
Pro kio do malben’ ne malaperus?
Ĉu tie ĉi kaŝita, deŝirita
De la kuranta sort’ de mia domo,
Mi vane do esperis, ke mi iam
Per pura mano kaj per pura koro
85 La makulitan domon senpekigos?
Apenaŭ mia frat’ en miaj brakoj
De sufereg’ mirakle resaniĝas,
Apenaŭ longe sopirita ŝipo
Alproksimiĝas, por min forkonduki
Al la haveno de la hejma lando,—
La surda neceseco sur min metas
Per fera mano jam duoblan krimon:
Forrabi sanktan, al mi konfiditan
Kaj adoratan bildon kaj samtempe
Fripone trompi viron, kiu zorgis
Pri mia vivo kaj pri mia sorto.
Ho, mi jam timas, ke en mia koro
Ekĝermi iam povas abomeno,
Ke la malam’ profunda de l’ titanoj
Rilate al la dioj de Olimpo
Jam ankaŭ mian delikatan bruston
Ekkaptus per ungegoj de vulturo!
Ho, bonaj dioj, savu min kaj savu
En la animo mia vian bildon!
En la oreloj la malnova kanto,
Jam forgesita, nun al mi resonas,
La kanto, kiun kantis kun teruro
La Parkoj, kiam de la ora seĝo
Tantalo falis. Ili mem suferis
Kun la amiko. En ilia brusto
Ventego bruis, kaj terura estis
Ilia kanto. En la infaneco
Mi aŭdis ĝin de mia vartistino;
Mi bone ĝin memoras.
Vi timu la diojn,
86 Ĉar ili regadon
Eterne posedas
Kaj povas ĝin uzi
Laŭ sia bontrovo.
Se dioj lin levis!
Sur rifoj kaj nuboj
Jen staras la seĝoj
Ĉe tabloj el oro.
Kaj falas la gastoj
Kun hont’ kaj ofendoj
En noktajn profundojn
Kaj tie ligitaj
Atendas nur vane
Justecon kaj juĝon.
En festoj eternaj
Ĉe l’ tabloj el oro.
Kaj el la abismoj
La spir’ de l’ titanoj
Ofere falintaj
Per fumaj nubetoj
Al ili leviĝas.
Benantan okulon
De tuta la gento,
Kaj eĉ en la nepo
La iam amitaj
87 La trajtoj de l’ avo
Jam ilin incitas.
Kaj la ekzilito
En noktaj kavernoj
Aŭskultas la kanton
Kaj, pri la infanoj
Kaj nepoj pensante,
Balancas la kapon.
88
AKTO KVINA.
SCENO UNUA.
TOAS. ARKAS.
ARKAS.
Mi devas kun konfuz’ al vi konfesi,Ke mi ne scias, kien la suspekton
Mi devas nun direkti. Ĉu ĝi estas
Ruzaĵo de l’ kaptitoj, kiuj penas
Sekrete kuri for? Ĉu la pastrino
Al ili donas helpon? Pli kaj pli
La famo kreskas, ke la ŝipo, kiu
Al ni alportis ambaŭ la fremdulojn,
Ankoraŭ ie staras en la golfo;
Kaj tiu frenezeco de la viro,
Kaj tiu resanktigo, la preteksto
De la prokrasto, vekas ĉiam pli
Suspekton kaj postulas singardecon.
TOAS.
Rapide al ni venu la pastrino!Kaj poste iru, akre kaj rapide
Esploru, serĉu sur la tuta bordo,
De l’ promontoro ĝis la arbareto
De la diin’. Sed sanktan la profundon
Respektu; nur embuskon saĝe faru,
Ataku la fremdulojn kaj, trovinte,
Laŭ la kutimo via ilin kaptu.
89
SCENO DUA.
TOAS (sola).
En mia kor’: jen kontraŭ ŝi, en kiu
Mi vidis tiel puran sanktulinon,
Jen kontraŭ mi, ĉar per malsevereco
Kaj per boneco mi ŝin mem edukis
Por la perfido. Homo tre facile
Alkutimiĝas al la sklava stato
Kaj baldaŭ lernas plenan obeadon,
Se oni lian tutan liberecon
Forprenas. Jes, se en la krudan manon
De la prapatroj miaj ŝi enfalus,
Ŝi estus ĝoja, se ŝi mem saviĝus,
Ŝi danke alte ŝatus sian sorton
Kaj antaŭ la altaro fremdan sangon
Volonte verŝus, kaj la necesaĵon
Ŝi nomus sankta devo. Dume nun
En ŝia brust’ boneco mia naskas
Deziron arogantan. Vane mi
Esperis, ke mi ŝin al mi alligos;
Ŝi mem por si preparas sian sorton.
Per flatoj ŝi akiris mian koron;
Se al la flatoj nun mi kontraŭstaros,
Ŝi per ruzaĵo kaj per trompo serĉos
Al si la vojon, kaj boneco mia
Al ŝi aperas kiel posedaĵo,
De longe jam al ŝi apartenanta.
90
SCENO TRIA.
IFIGENIO. TOAS.
IFIGENIO.
Vi vokas! Kio vin al ni venigas?TOAS.
Oferon vi prokrastis; diru, kial?IFIGENIO.
Al Arkas ĉion klare mi rakontis.TOAS.
De vi mi volus tion aŭdi.IFIGENIO.
TemponAl vi Diano donas, por pripensi.
TOAS.
Mi pensas, ke ĉi tiu tempo estasTre taŭga por vi mem.
IFIGENIO.
Se via koroEn la decid’ kruela rigidiĝis,
Por kio do vi venis? Reĝo, kiu
Postulas kruelaĵon, povas trovi
Sufiĉe da servantoj, kiuj ĝoje
Por rekompenco prenos sur sin mem
Duonon de l’ malbeno, kaj la reĝo
91 Almenaŭ ŝajne restus senmakula.
En peza nubo faras Jupitero
Decidojn, kaj sendatoj liaj portas
Pereon al la kapoj malfeliĉaj;
Sed li trankvile marŝas en la altoj,
Neatingebla dio en ventego.
TOAS.
La sankta lipo kantas nun sovaĝe.IFIGENIO.
Ne la pastrino nun al vi parolas,Sed la filino de Agamemnono.
De nekonata virgulin’ la vorto
Sanktecon por vi havis; nun subite
Al la princino volas vi ordoni?
Ho, ne! De la plej fruaj miaj jaroj
Mi lernis obeadon, en komenco
Al la gepatroj, poste al diino,
Kaj plej libera mi min ĉiam sentis
En obeado; tamen submetiĝi
Al kruda vorto kaj ordon’ kruela
De viro—tion mi neniam lernis.
TOAS.
Ne mi—malnova leĝ’ al vi ordonas.IFIGENIO.
Avide ni alligas nin al leĝo,Se la pasion nian ĝi favoras.
Al mi alia, pli malnova leĝo
Parolas kaj ordonas kontraŭstari:
92 La leĝo, kiu diras, ke fremdulo
Por ĉiu homo devas esti sankta.
TOAS.
Videble la kaptitoj por vi estasTre karaj; ĉar de granda ekscitiĝo
Vi la plej ĉefan vorton de l’ saĝeco
Forgesas, kiu diras: ne incitu
La potenculon!
IFIGENIO.
Sed ĉu mi parolas,Ĉu mi silentas, vi ja scias, kio
En mia koro estas nun kaj ĉiam.
Ĉu rememoro pri egala sorto
Ne naskas la kompaton en la koro?
Kaj tiom pli en mia kor’! En ili
Min mem mi vidas. Antaŭ la altaro
Mi mem ja tremis, kaj la frua morto
Solene min ĉirkaŭis genuantan;
Jam la tranĉil’ ekbrilis, por trabori
La bruston, plenan de bolanta vivo,
Teruro trapenetris mian koron,
Mi fermis la okulojn, kaj—mirakle
Mi trovis savon. Se al ni la dioj
Favore sendis savon kontraŭ morto,
Ĉu ĝi ne estas nia sankta devo
Repagi tion al malfeliĉuloj?
Vi tion scias, vi min konas, tamen
Vi volas nun perforte min devigi!
TOAS.
Obeu la oficon, ne la reĝon!IFIGENIO.
Ha, ĉesu! ne beligu la perforton,Ĝojantan de virina malforteco!
Libera mi naskiĝis, kiel viro.
Se nun la filo de Agamemnono
Troviĝus antaŭ vi kaj vi altrudus
Al li postulon, kiun vi ne devas:
Li ankaŭ havas glavon, havas brakon,
Por siajn rajtojn antaŭ vi defendi.
Sed mi nenion havas krom la vortoj,
Kaj nobla viro devas dece ŝati
La vorton de virino.
TOAS.
Mi ĝin ŝatasPli, ol mi ŝatus glavon de la frato.
IFIGENIO.
Ŝanĝiĝas la sukces’ en la batalo;Ne taksu malamikon tro malforta.
Eĉ malfortulon la natur’ ne lasis
Sen helpo kontraŭ pugno de fortulo.
Ĝi al li donis ruzon, artifikojn;
Li cedas, li prokrastas, ĉirkaŭiras.
Jes, la fortul’ meritas la ruzaĵojn.
TOAS.
Ruzaĵon neniigas singardeco.IFIGENIO.
Animo pura ruzon ne bezonas.TOAS.
Vin mem vi nesingarde ja kondamnas!IFIGENIO.
Ho, se vi vidus, kiel la animoEn mi batalas forte, por rebati
Malbonan tenton tuj en la komenco!
Do sendefenda antaŭ vi mi staras?
La belan peton, tiun ĉarman branĉon,
En mano de virino pli potencan
Ol glavo kaj ol lanco, vi forpuŝas?
Per kio do mi povas min defendi?
Ĉu mi miraklon petu de l’ diino?
Ĉu en mi mem jam forto ne ekzistas?
TOAS.
Mi vidas, ke la sorto de l’ fremdulojVin tre maltrankviligas. Kiuj estas
La viroj, kiuj tiom vin zorgigas?
IFIGENIO.
La viroj—ili estas—mi supozas,Ke ili estas grekoj.
TOAS.
Samlandanoj?Kaj certe ja en vi ili revekis
La belan bildon de reveno hejmen?
IFIGENIO (post mallonga silento).
Ĉu por kuraĝa, ne aŭdita faroLa rajton havas sole nur la viro?
95 Ĉu neeblaĵon sole li alpremas
Al sia forta kaj heroa brusto?
Sed kion oni nomas granda? Kio
Kun ekscitado levas la animon
De ĉiam ripetanta rakontanto,
Se ne la faro, kiu preskaŭ tute
Sukceson ne promesas, kiun tamen
Kuraĝa homo brave entreprenas?
Ĉu tiu, kiu sola en la nokto
Penetras en tendaron malamikan
Kaj kiel flamo ne antaŭvidita
Atakas furioze la dormantojn
Kaj vekiĝantojn, fine, atakita
De l’ leviĝintoj, tamen forrapidas
Kun multo da akiro,—ĉu li sola
Meritas gloron? Ĉu nur tiu, kiu
La vojon sendanĝeran malŝatante,
Kuraĝe pasas montojn kaj arbarojn,
Por landon liberigi de rabistoj?
Por ni nenio restas? Ĉu virino
Naturan sian rajton devas perdi?
Sovaĝa esti kontraŭ sovaĝuloj,
La rajton de la glav’ de vi forrabi
Laŭ maniero de amazoninoj
Kaj la premadon venĝi nur per sango?
En mia brusto ondas malkviete
Kuraĝa entrepreno: mi konscias,
Ke mi riproĉon grandan ne evitos,
Nek malfeliĉon, se ĝi ne sukcesos;
Sed mi al vi transdonas mian sorton,
Ho, dioj! Se vi amas la justecon,
Kiel pri vi glorante oni diras,
96 Ho, tiam montru ĝin per via helpo
Kaj nun per mi la veron vi honoru!
Jes, sciu, reĝo, estas preparata
Sekreta trompo. Vane vi demandos
Pri la kaptitoj; ili estas for
Kaj jam atingas la amikojn, kiuj
Ĉe l’ bordo ilin kun la ŝip’ atendas.
La pli maljuna, kiun la malsano
Ĉi tie kaptis kaj nun jam forlasis,—
Li estas—jes—Oresto, mia frato;
La dua estas lia konfidato,
Amiko lia de l’ plej junaj jaroj,
Pilado. Ilin sendis Apolono
El Delfoj al ĉi tiu nia bordo,
Kun la ordon’ la bildon de Diano
Forrabi kaj venigi la fratinon
Al li, kaj rekompence por ĉi tio
Al la persekutato de l’ furioj,
Al la kulpulo pri patrina sango
La liberiĝon li promesis doni.
Nin ambaŭ, kiuj tute solaj restas
El la Tantala domo, mi nun metis
En viajn manojn: pereigu nin,
Se via konscienco ĝin permesas!
TOAS.
Vi pensas, ke la skito la barbaraAŭskultos tiun voĉon de la vero
Kaj de l’ homeco, kiun ne aŭskultis
La grek’ Atreo?
IFIGENIO.
Ĝin aŭskultas ĉiu,Sub kiu ajn ĉielo li naskiĝis,
Se nur la fonto de la vivo pure
Tra lia brusto fluas.—Kion, reĝo,
Vi nun por ni silente en la koro
Preparas? Se ĝi estas pereigo,
Ho, tiam min mortigu la unuan!
Ĉar nune, kiam plu nenia savo
Por ni jam restas, nun mi plene sentas
La tutan terurecon de l’ danĝero,
En kiun mi per miaj propraj manoj
Nun ĵetis miajn karajn. Ve, ho ve!
Mi vidos ilin antaŭ mi ligitajn!
Kun kia koro diros mi adiaŭ
Al mia frato, kiun mi mortigas?
Neniam en okulojn la amatajn
Mi povos plu rigardi!
TOAS.
Do tielePer arta elpensado la trompistoj
Elteksis reton ĉirkaŭ via kapo
Al vi, la longatempe izolita!
El tio, kion via kor’ deziris,
Facile ili faris por vi kredon!
IFIGENIO.
Ne, reĝo, ne! Min trompi oni povus,Sed tiuj estas veraj kaj fidelaj.
Se la esplor’ alie al vi montros,
Vi tiam povas ilin pereigi,
98 Vi tiam min forpuŝu kaj pro puno
Por mia malsaĝeco min forpelu
Al la malgaja kaj senhoma bordo
De rifa kaj sovaĝa insuleto!
Sed se montriĝos, ke la viro estas
La kara kaj amata mia frato,
Ho, tiam lasu nin libere iri,
Kaj kiel antaŭ nun por la fratino,
Vi nun por la gefratoj estu bona!
La patro mia mortis de l’ edzino,
Kaj ŝi de l’ filo. Lasta la espero
De la Atrea gent’ sur li teniĝas.
Permesu do, ke mi kun pura koro
Kaj pura mano iru al la hejmo,
Por tie nian domon senpekigi!
Plenumu vian vorton! Vi promesis,
Ke se mi iam havos la eblecon
Reiri al la miaj, vi min lasos:
Nun la ebleco venis. Reĝa vorto
Ne estas kiel vorto de simpluloj:
Li ne promesas nur por embarase
Momente liberiĝi de l’ petanto,
Li ankaŭ ne promesas, se li kredas,
Ke la plenum’ neniam povas veni.
Nur tiam li eksentas la altecon
De la valoro sia, se li povas
Feliĉon doni al la atendanto.
TOAS.
Simile kiel fajro kontraŭ akvoBatale sin defendas kaj muĝante
Ekstermi penas sian malamikon,
99 Tiele nun batalas la kolero
En mia brusto kontraŭ viaj vortoj.
IFIGENIO.
Ho, lasu do, ke via favorkoro,Simila al la sankta oferflamo,
Por mi ekbrilu, dolĉe ĉirkaŭata
De danko kaj de beno kaj de ĝojo!
TOAS.
Ho, dioj, kiel ofte tiu voĉoMin kvietigis!
IFIGENIO.
Donu vian manon,Ĝi estu por mi signo de la paco!
TOAS.
Tro multe vi postulas tro rapide.IFIGENIO.
Bonfaroj ne bezonas pripensadon.TOAS.
Tre multe! ĉar tre ofte post la bonoJa sekvas la malbono.
IFIGENIO.
Nur la duboMalbonon povas fari el la bono.
Ne dubu, sed plenumu mian peton
Libere, kiel diktas via sento!
100
SCENO KVARA.
ORESTO (armita). LA SAMAJ.
ORESTO (turnita al la scenejo).
Duoble streĉu ĉiujn viajn fortojn,Rebatu ilin, restas nur momento!
Ne cedu, kovru vojon al la ŝipo
Por mi kaj la fratino! Venu tuj!
(Al Ifigenio, ne vidante la reĝon.)
Ni estas perfiditaj. Tre malmulte
Da tempo ni disponas por la kuro.
Rapidu!
(Li ekvidas la reĝon.)
TOAS (kaptante la glavon).
Tie, kie mi alestas,Neniu povas teni nepunate
La glavon nudigitan!
IFIGENIO.
Ne profanuPer furiozo kaj per mortigado
La templon de l’ diin’. Al la amaso
Ordonu stari pace kaj aŭskultu
Pastrinon kaj fratinon!
ORESTO.
Diru, kiuLi estas, tiu, kiu nin minacas?
IFIGENIO.
Respektu en li reĝon, kiu estisPor mi la dua patro! Ne koleru
101 Min, frato! La infana mia koro
Konfide metis nian tutan sorton
En lian manon. Vian entreprenon
Konfesis mi al li kaj mi tiele
Animon mian savis de perfido.
ORESTO.
Ĉu pace li permesas forveturon?IFIGENIO.
Min silentigas via nuda glavo.ORESTO (enigante la glavon en la ingon).
Parolu! mi obeas viajn vortojn.SCENO KVINA.
LA SAMAJ. PILADO kaj tuj post li ARKAS (ambaŭ kun nudigitaj glavoj).
PILADO.
Ne perdu tempon! Jam la lastajn fortojnLa niaj nun kolektis; repaŝante,
Cedante malrapide, ili estas
Premataj en direkto al la maro.
Sed kian paroladon inter princoj
Mi vidas! Tio estas ja sendube
La respektata kapo de la reĝo!
ARKAS.
Kviete, kiel ĝi al vi konvenas,Vi, reĝo, staras kontraŭ malamikoj.
La aroganta entrepreno estos
Punita baldaŭ. La anar’ ilia
102 Falante cedas; jam la ŝipo estas
En niaj manoj. Vi nur vorton diru,
Kaj tuta ĝi en fajro staros.
TOAS.
Iru,Al la popol’ ordonu trankviliĝi!
Neniu tuŝu nun la malamikojn,
Dum ni parolas!
(Arkas foriras.)
ORESTO.
Mi akceptas. Iru,Amiko mia kara, kaj kolektu
La reston de l’ anaro! kaj silente
Atendu, ĝis ni vidos, kian finon
Al niaj faroj la ĉiel’ preparis!
(Pilado foriras.)
SCENO SESA.
IFIGENIO. TOAS. ORESTO.
IFIGENIO.
Mi tremas. Antaŭ ol komencas vi paroli,Mi petas, liberigu min de zorgoj!
Mi timas malfeliĉon, se vi, reĝo,
La voĉon de l’ justeco ne aŭskultos,
Aŭ vi, ho mia frato, ne retenos
La rapideman flamon de l’ juneco.
TOAS.
Mi, kiel pli maljuna, estas pretaReteni la koleron. Diru, kiel
Vi pruvos, ke vi vere estas filo
103 De l’ reĝ’ Agamemnono kaj la frato
De ŝi?
ORESTO.
Jen, vidu, estas tiu glavo,Per kiu li batalis kun Trojanoj.
De lia mortiginto mi ĝin prenis
Kaj mi la diojn petis, ili donu
Al mi la kuraĝecon kaj la brakon
Kaj la feliĉon de la granda reĝo,
Sed nur pli belan morton. Nun elektu
El viaj militistoj la plej noblan
Kaj lin batale kontraŭ mi starigu!
Nenie sur la tero al fremdulo
Tiela peto estas rifuzata.
TOAS.
Ĉe ni antikva moro al fremduloNeniam donis tiun rajton.
ORESTO.
SekveDe vi kaj mi la moro komenciĝu!
Per imitado tuta la popolo
La noblan agon de l’ reganto baldaŭ
Sanktigos kiel leĝon. Mi batalu
Ne sole por ni mem,—sed mi, fremdulo,
Batalu por la rajtoj de fremduloj!
Se mi pereos, tiam decidiĝos
Kun mia sorto ankaŭ sort’ ilia;
Sed se mi havos la feliĉon venki,
Neniam paŝu sur ĉi tiun bordon
Fremdulo, kiun ne renkontos tuj
104 Rigardo de la plej helpema amo,
Kaj ĉiu forŝipiĝu konsolita!
TOAS.
Vi al mi ŝajnas inda, ho, junulo,La patrojn, kiujn vi la viaj nomas.
Tre multe da kuraĝaj, noblaj viroj
Min akompanas; sed en mia aĝo
Mi mem ankoraŭ kontraŭ malamiko
Volonte staras, kaj mi estas preta
Kun vi la sorton provi de l’ batalo.
IFIGENIO.
Ho ne, ho ne! Tielan sangan pruvonLa dioj ne permesos! Prenu for
De l’ glavo vian manon! Pensu, reĝo,
Pri mi kaj mia sorto! La batalo
Rapide decidita eternigas
La viron; se eĉ falas li, la kanto
Lin gloras. Tamen la senfinaj larmoj
De la restintoj, do virin’ amata,
Ne estas kalkulataj; la poeto
Silentas pri la miloj de la tagoj
Kaj de la noktoj, kiam orfigita
Animo vane vokas la perditon,
Silente konsumiĝas, sopirante.
Min mem avertis tuj en la komenco
La zorgo, ke min trompo de rabisto
Ne ŝtelu for el mia rifuĝejo
Kaj ne fordonu min al la sklaveco.
Kaj diligente faris mi demandojn,
Pri ĉio plej detale informiĝis
105 Postulis signojn, kaj nun mia koro
Jam estas tute certa. Vidu tie
Sur lia dekstra mano la makulon
Tristelan, kiu tuj post la naskiĝo
Ĉe li aperis kaj pri kiu diris
La pastro, ke ĝi estas antaŭsigno
De peza faro, kiun por la mano
Rezervis la destino. Kaj duoble
Konvinka por mi estas la cikatro
Ĉi tie, ĝuste super lia brovo.
Ankoraŭ kiam estis li infano,
Elektro iam per nesingardeco
Faligis lin; li trafis tripiedon
Kaj vundis brovon.—Jes, ĝi estas li!
Kaj ĉu la simileco al la patro,
Ĉu la interna ĝoj’ de mia koro
Ne estas certigantaj atestantoj?
TOAS.
Kaj se eĉ viaj vortoj ĉiun dubonEn mi forigus, kaj eĉ se mi bridus
En mia brusto tutan la koleron,
Ni tamen devus inter ni decidi
Per bataliloj: pacon mi ne vidas.
Ĉar ili venis,—vi ĝin mem konfesas,
Por rabi for la bildon de l’ diino;
Ĉu mi trankvile tion ĉi toleru?
La greko ofte ĵetas avidege
Okulon al trezoroj malproksimaj
De la barbaroj, al la ora felo,
Aŭ al ĉevaloj, al filinoj belaj;
Ne ĉiam tamen ruzo kaj perforto
106 Kun malhoneste akirita havo
Feliĉe ilin hejmen revenigis.
ORESTO.
La bild’, ho reĝo, nin ne malpacigu!Nun jam klariĝis la eraro, kiun
La dio metis ĉirkaŭ nian kapon,
Simile al vualo, kiam li
Deziris, ke ĉi tien ni vojaĝu.
Mi petis, ke li donu al mi helpon,
Por liberiĝi de l’ furioj; tiam
La dio diris: „Kiam la fratinon,
Restantan kontraŭvole en la templo
De l’ malproksima bordo de Taŭrido,
Vi revenigos en la grekan landon,
Vi tiam liberiĝos de l’ malbeno.“
Ni pensis, ke la vortoj de la dio
Koncernas la fratinon de li mem,
Li tamen pensis vin! La fortaj ĉenoj
Nun falis; vi, senkulpa virgulino,
Denove apartenas al la viaj.
Vi min ektuŝis, kaj mi resaniĝis;
En viaj brakoj min la lastan fojon
Atakis la malsano plej kruele
Kaj plej terure skuis mian cerbon;
Sed tuj, kiel serpento en kavernon,
Ĝi fulme malaperis. Kaj per vi
Mi ĝuas nun denove plej libere
La lumon de la tago. La decido
De la diino nun al mi montriĝas
En plena brilo. Kiel sanktan bildon,
Al kiu per mistera dia vorto
107 La sorto de la urbo alligiĝis,
Ŝi vin forprenis, la protektantinon
De nia domo, kaj ŝi vin konservis
En sia sankta kaj silenta loko,
Ke vi fariĝu beno por la frato
Kaj por la viaj. Kiam ĉia savo
Jam ŝajnis senespere forperdita,
Vi ĉion nun al ni redonas. Reĝo!
Direktu vian koron al la paco!
Vi ne malhelpu, ke ŝi resanktigu
La patran domon, ke ŝi min redonu
Al la palaco pente purigita
Kaj kronu min per la antikva krono!
Redonu por la beno, kiun ŝi
Al vi alportis; rajton pli proksiman
Al ŝia frato nun permesu ĝui!
La forton kaj la ruzon, de la viroj
Plej grandan gloron, kovras nun per honto
La vero de ĉi tiu alta koro,
Kaj pura kaj infana konfideco
Al nobla vir’ ricevas rekompencon.