WeRead Powered by ReaderPub
Jeppe sur la Monto; aŭ la Transformita Kamparano cover

Jeppe sur la Monto; aŭ la Transformita Kamparano

Chapter 9: SESA SCENO
Open in WeRead

Explore more books like this:

About This Book

A downtrodden rural husband who suffers domestic humiliation and seeks refuge in drink falls asleep and becomes the target of an elaborate prank by his social superiors. They convince him he has been raised to high rank, grant him lavish treatment and freedoms, and observe how sudden elevation reshapes speech and behavior. A staged trial and eventual exposure restore him to his prior state, and the episode foregrounds themes of illusion and role-playing, the fragility of social status, the cruelty possible in demonstrations of power, and questions about compassion and responsibility toward the vulnerable.

The Project Gutenberg eBook of Jeppe sur la Monto; aŭ la Transformita Kamparano

This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook.

Title: Jeppe sur la Monto; aŭ la Transformita Kamparano

Author: Ludvig Holberg

Translator: Odd Tangerud

Release date: November 6, 2008 [eBook #27170]
Most recently updated: January 4, 2021

Language: Esperanto

Credits: Produced by Andrew Sly and Team Esperanto

*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK JEPPE SUR LA MONTO; AŬ LA TRANSFORMITA KAMPARANO ***

LUDVIG HOLBERG

JEPPE SUR LA MONTO


LA TRANSFORMITA KAMPARANO

Komedio en kvin aktoj

1722

Tradukis: Odd Tangerud

Roluloj:

  • JEPPE sur la Monto
  • NILLE, lia edzino
  • JAKOB, ŝuisto
  • Barono NILUS
  • Sekretario de la barono
  • Ĉambristo
  • ERIK, lakeo
  • Aliaj lakeoj
  • Intendanto
  • La edzino de la intendanto
  • Juĝisto
  • MAGNUS

UNUA AKTO

UNUA SCENO

NILLE

Mi opinias, ke en la tuta kamparo ne troviĝas tia mallaborema aĉulo kiel mia edzo; mi preskaŭ ne kapablas veki lin, kiam mi tiras lin el la lito per la haroj. Hodiaŭ tiu aĉulo scias, ke estas foirtago, kaj tamen kuŝas dormante tiom longe. Sinjoro Poŭl antaŭ nelonge diris al mi: “Nille, vi estas tro severa kontraŭ via edzo; li estas kaj devas ja esti mastro de la domo;” sed mi respondis al li: “Ne, mia bona sinjoro Poŭl! Se mi lasus al mia edzo mastrumi la domon unu jaron, tiam la Grandsinjoro ne ricevus lupagon por la tero nek la pastro dekonaĵon; ĉar dum tiu tempo li fordrinkus ĉion, kio estas en la domo. Ĉu mi lasu al tiu viro estri la domon, kiu estas preta vendi brutaron, edzinon kaj infanojn, jes eĉ sin mem, por brando?” Kaj jen sinjoro Poŭl tute silentis kaj viŝis sian buŝon. La intendanto samopinias kun mi kaj diras: “Patrineto, vi nur ne atentu pri tio, kion la pastro diras. Vere estas skribite en la ritaro, ke vi estu obeema kaj humila al via edzo, sed kontraŭe staras en via lukontrakto, kiu estas pli nova ol la ritaro, ke vi tenu vian farmon en ordo kaj pagu la lupagon, kio por vi ne eblas, se vi ne ĉiun tagon tiras vian edzon laŭ la haroj kaj lin bastonadas al laboro.” Ĵus mi tiris lin el la lito, kaj iris en la garbejon por vidi kiel progresas la laboro; kiam mi revenis internen, li sidis sur la seĝo dormante kun la pantalono, pardonu la esprimon, sur nur unu gambo, pro kio la skurĝo devis tuj elkroĉiĝi, kaj mia bona Jeppe ŝmiriĝi sur la dorso, ĝis li komplete revekiĝis. La sola, kion li timas, estas “Majstro Erik”, (tiel mi nomas la skurĝon).—Hej, Jeppe! ĉu vi bruto ankoraŭ ne vestis vin? Ĉu vi ankoraŭfoje ŝatus paroli kun “Majstro Erik”? Hej, Jeppe, envenu!

DUA SCENO

JEPPE

Mi bezonas ja tempon por vesti min, Nille. Mi vere ne povas iri al la urbo kiel porko sen pantalono kaj jako.

NILLE

Ĉu vi sentaŭgulo ne havis tempon por surmeti dek parojn da pantalonoj, post kiam mi vekis vin ĉimatene?

JEPPE

Ĉu vi formetis “Majstron Erik”, Nille?

NILLE

Jes, mi faris; sed mi tuj scias kie trovi ĝin, se vi ne rapidas. Jen, ĉi tien! Vidu kiel li rampas. Jen, ĉi tien! Vi iru al la urbo por aĉeti al mi du funtojn da verda sapo. Jen mono. Sed aŭdu! Se vi post kvar horoj ne retroviĝos surloke, “Majstro Erik” dancu polan dancon sur via dorso.

JEPPE

Kiel iri kvar mejlojn en kvar horoj, Nille?

NILLE

Kiu diras ke vi iru, vi kornulo? Vi kuru. Jen mia verdikto; kaj nun vi faru laŭ plezuro.

TRIA SCENO

JEPPE

(sola) Nun tiu porkino eniras por matenmanĝi, kaj mi, kompatindulo, devas iri kvar mejlojn, kaj ricevas nek fluidaĵon nek sekaĵon. Ĉu iu viro havas tian damnan edzinon, kian mi havas? Mi vere opinias, ke ŝi estas kuzino de Lucifero. Oni ja diras en la vilaĝoj, ke Jeppe trinkas, sed ili ne diras kial Jeppe trinkas; ĉar mi ne ricevis tiom da batoj dum la dek jaroj, kiam mi estis en la malicistaro, kiom mi ricevas unu tagon de tiu malica virino. Ŝi batas min, la intendanto pelas min al laboro kiel bruton, kaj la diakono faras min kornulo. Ĉu mi do ne trinku? Ĉu mi do ne uzu la rimedojn, kiujn la naturo donas al ni por forigi aflikton? Se mi estus stultulo, tiaĵoj ne frapus mian koron tiom forte, kaj mi ankaŭ ne trinkus; sed estas klare, ke mi estas sprita viro; tial mi sentas tiajn ofendojn pli forte ol aliulo; tial mi devas trinki. Mia najbaro Mons Kristofersen ofte diras al mi, ĉar li estas mia bona amiko: La diablo penetru vian dikan ventron, Jeppe! Vi devus kontraŭfrapi, kaj la edzinaĉo mildiĝus. Sed mi ne povas kontraŭfrapi pro tri kialoj. Unue ĉar mi ne havas kuraĝon. Due pro la damnita “Majstro Erik”, kiu pendas malantaŭ la lito, kaj pri kiu mia dorso ne povas pensi sen plori. Trie ĉar mi, sen laŭdi min mem, estas bonkorulo kaj bona kristano, kiu neniam serĉas venĝon, eĉ ne kontraŭ la diakono, kiu metas sur min kornon post korno; kaj tamen mi oferdonas al li la tri sanktajn tagojn, eĉ se ne estas en li honorsento por doni al mi kruĉon da biero la tutan jaron. Nenio tuŝis mian koron pli forte, ol la mokaj vortoj, kiujn li diris al mi la pasintan jaron; ĉar kiam mi rakontis al li, ke sovaĝa taŭro, kiu neniam timis homojn, foje fariĝis timema antaŭ mi, li respondis: Ĉu tion vi ne komprenas, Jeppe? La taŭro vidis, ke vi havas pli grandajn kornojn ol ĝi mem havas, kaj tial ne opiniis konsilinde kornopiki kun sia superulo. Mi vokas vin kiel atestantojn, bonuloj! Ĉu tiaj vortoj ne enpenetrus ĝis la medolo de ostoj en honesta viro. Mi tamen estas tiom deca, ke mi neniam deziris morton al mia edzino. Kontraŭe kiam ŝi kaptiĝis de flavmalsano la pasintan jaron, mi deziris, ke ŝi vivu; ĉar pro tio ke Infero jam estas plena de malbonaj virinoj, Lucifero eble sendus ŝin reen, kaj ŝi fariĝus pli malica ol ŝi jam estas. Sed se la diakono mortus, mi ĝojus, tiom pro mi mem kiom pro aliuloj; ĉar li estas nura ĝeno kaj neniel utila por la paroĥanaro. Estas malklera diablo; ĉar li kantas false, kaj eĉ ne povas muldi respektindan vaks-kandelon. Sed lia antaŭulo Kristofer estis tute alia. Li tone superis dek du diakonojn en sia tempo, tian voĉon li havis. Iun fojon mi decidis rompi kun la diakono, dum Nille mem aŭskultis; ĉar li insulte nomis min kornulo, kaj mi diris: La diablo estu via kornulo, Mads diakono! Sed kio okazis? “Majstro Erik” devis tuj elkroĉiĝi kaj disigi la kverelantojn, kaj mia dorso fariĝis tiom draŝata de mia edzino, ke mi devis peti pardonon de la diakono, kaj danki lin pro tio, ke li, bone studinta homo, volis fari tiun honoron al mia domo. De tiam mi neniam ekpensis kontraŭstari. Nu, ja, Mons Kristofersen! por vi kaj aliaj farmistoj estas facile paroli, kies edzinoj ne havas iun “Majstron Erik” malantaŭ la lito. Se plenumus al mi deziro en ĉi mondo, mi dezirus, ke aŭ mia edzino neniun brakon havus, aŭ mi neniun dorson; ĉar la buŝon ŝi uzu kiom plaĉas al ŝi.—Sed mi devas iri al Jakob ŝuisto survoje; li certe verŝos al mi brandon kredite por ŝilingo; ĉar mi devas havi iom por refreŝiĝi. Hej! Jakob ŝuisto! ĉu vi ellitiĝis? Malfermu, Jakob!

KVARA SCENO

(Jakob ŝuisto, nur en ĉemizo. Jeppe.)

JAKOB

Kiu vizitas tiom diable frue?

JEPPE

Bonan matenon, Jakob ŝuisto!

JAKOB

Dankon, Jeppe! vi estas ege frue survoje hodiaŭ.

JEPPE

Verŝu al mi por ŝilingo da brando, Jakob.

JAKOB

Jes, donu la ŝilingon.

JEPPE

Vi ricevos ĝin morgaŭ, kiam mi revenos.

JAKOB

Jakob ŝuisto ne verŝas kredite. Mi scias, ke certe vi havas ŝilingon aŭ du por pago.

JEPPE

Honto pro tia mensogo, Jakob; nur kelkajn ŝilingojn, kiujn mia edzino donis al mi por aĉeti ion en la urbo.

JAKOB

Mi scias, ke certe vi povos marĉandi du ŝilingojn de la varoj, kiujn vi aĉetos. Kiu estas via komerco?

JEPPE

Mi aĉetu du funtojn da verda sapo.

JAKOB

Ej, ĉu vi ne povas diri, ke vi pagis ŝilingon aŭ du pli por la funto ol vi faros?

JEPPE

Mi timas, ke mia edzino sciiĝos pri tio; kaj tiam mi gustumos la skurĝon.

JAKOB

Babilaĉo! Kie ŝi sciiĝus pri tio? Ĉu vi ne povas ĵuri, ke vi pagis la tutan sumon? Vi estas stulta kiel bruto.

JEPPE

Vere, vere, Jakob; jen kion mi fine povos fari.

JAKOB

Elmetu vian monon, do.

JEPPE

Jen! sed vi devas redoni al mi ŝilingon ŝanĝe. (Jakob eliras.)

JAKOB

(envenas kun la glaso, saluttrinkas) Je via sano, Jeppe!

JEPPE

Vi glutis kiel fripono.

JAKOB

Ĉu? Mi ja scias ke estas kutimo, ke la gastiganto saluttrinkas al la gastoj.

JEPPE

Mi certe scias; sed honto al tiu, kiu enkondukis tiun kutimon. Sanon, Jakob!

JAKOB

Dankon, Jeppe! Vi trinkos ankaŭ por la dua ŝilingo; vi ja ne povas ĝin reen kunporti, sen havi glason da brando bonhave, kiam vi revenos. Ĉar kredu min, mi havas eĉ ne unu ŝilingon por redoni al vi ŝanĝe.

JEPPE

Hontu, kiu faros! Se ĝi estu glutata, do okazu tuj, tiel ke mi sentu la stomakon iom pleniĝi. Sed se vi ankaŭ el tiu trinkas, mi nenion pagos.

JAKOB

Sanon, Jeppe!

JEPPE

Dio gardu niajn amikojn, kaj honto al ĉiuj niaj malamikoj! Tio bonfaris en la stomako. Aĥ, Aĥ!

JAKOB

Bonan vojaĝon, Jeppe!

JEPPE

Dankon, Jakob ŝuisto!

KVINA SCENO

JEPPE

(sola; fariĝas gaja kaj komencas kanti:)

“Blanka kokino kaj plurkolora kokino
kontraŭstaris kokon (k.t.p.) ...”

Aĥ, se mi kuraĝus trinki por kroma ŝilingo! Aĥ, se mi kuraĝus trinki por kroma ŝilingo! Mi faru! Ne, ŝi draŝos min. Se nur eblus unue forigi la trinkejon el vido, ne estus problemo; sed estas kvazaŭ iu kapte retenas min. Mi devas ree tien. Ho ne, kion vi faros, Jeppe? Mi vidas Nille kvazaŭ staranta en la vojo kun “Majstro Erik” en la mano. Mi devas turni.—Aĥ, se mi kuraĝus trinki ankoraŭ por unu ŝilingo! Mia stomako diras faru; mia dorso diras ne. Kiun mi kontraŭfaru? Ĉu ne mia stomako pli gravas ol mia dorso? Mi opinias ke jes. Ĉu mi frapu la pordon? Hej, Jakob ŝuisto, elvenu! Sed la damnita virino image aperas. Se ŝi almenaŭ nur frapus tiel, ke la dorsostoj ne difektiĝus, mi diable ne atentus; sed ŝi frapas kiel.... Aĥ Dio gardu min, kompatindulon! Kion mi faru? Devigu vian naturon, Jeppe! ĉu ne estas honto, ke vi kapsaltu en malfeliĉon pro kanajla glaso da brando? Ne, tio ne okazu; mi devas for.—Aĥ, se mi kuraĝus ankoraŭ trinki por unu nura ŝilingo! Estis fatale, ke mi unue gustumis; nun mi ne kapablas foriri. Kruroj for! Demono splitu vin, se vi ne iros! Ne, tiuj kanajloj damne ne volas. Ili volas reen al la trinkejo. Miaj membroj militas unu kontraŭ alia: La stomako kaj la kruroj volas al la trinkejo, kaj la dorso al la urbo. Iru do, vi hundaĉoj! Vi brutoj! Vi sentaŭguloj! Ne, diablo pelu ilin; ili volas reen al la trinkejo. Mi pli penas pri miaj gamboj igi ilin foriri de la trinkejo, ol konduki mian ĉevalon el ĝia ejo. Aĥ, se mi kuraĝus ankoraŭ trinki por nura ŝilingo! Kiu scias ĉu Jakob ŝuisto ne kreditos min por ŝilingo aŭ du, kiam mi humile petas lin?—Hej, Jakob! kroman glason da brando por du ŝilingoj.

SESA SCENO

JAKOB

Jen Jeppe! Ĉu vi revenis? Mi pensis, ke vi ricevis tro malmulte. Kiel brando por du ŝilinga monero sufiĉu? Ĝi ja eĉ ne pasas sub la kolo.

JEPPE

Vere, Jakob! Donu por kroma duŝilingvaloro; (Jakob eliras. Jeppe sola.) Kiam mi unue eltrinkis, li devas ja krediti, ĉu vole, ĉu nevole.

JAKOB

Jen brando por du ŝilingoj, Jeppe, sed unue la monon.

JEPPE

Vi vere povas krediti min dum mi trinkas, kiel diras la proverbo.

JAKOB

Ni ne konsideras proverbojn, Jeppe. Se vi ne antaŭe pagos, vi ricevos eĉ ne guton. Ni ĵuris neniun krediti, eĉ ne la intendanton mem.

JEPPE

(plorante) Ĉu vi ne tamen povas krediti min? Mi ja estas honesta homo.

JAKOB

Neniun krediton!

JEPPE

Jen do la du ŝilingoj, vi avarulo!—Pagite; kaj nun vi trinku, Jeppe!—Aĥ, bone ĝi efikis.

JAKOB

Jes, povas baki kanajlon interne.

JEPPE

La plej granda efiko de brando estas, ke oni poste fariĝos tiom kuraĝa. Nun mi ne plu pensas pri mia edzino kaj nek pri “Majstro Erik”; tiel mi transformiĝis de la lasta glaso. Ĉu vi konas tiun ĉi kanton, Jakob?

Kirsten kaj Peder sidis ĉe tablo!
Peteheja!
Aŭdiĝis tioma senhonta fablo.
Polemeja!
Sturno kantas el gaja sino.
Peteheja!
Inferen iru Nille, la aĉulino.
Polemeja!
Iris mi sur la verda grundo.
Peteheja!
Diakono estas fia hundo.
Polemeja!
Kantis birdo el sia nesto,
Peteheja!
Diakono estas fia besto.
Polemeja!
Ĉu diru mi nomon de la edzino?
Peteheja!
Nomiĝas ŝi Honto kaj Malhonorino
Polemeja!

Tiun kanton mi mem faris, Jakob.

JAKOB

Vi? diable ne!

JEPPE

Jeppe ne estas tiom stulta, kiom vi opinias. Mi ankaŭ faris kanton pri la ŝuistoj, kiu iras tiel:

La ŝuisto kun siaj violono kaj bas’,
Filepom! Filepom!

JAKOB

Aj, vi stultulo! tiu temas pri muzikistoj.

JEPPE

Jes, vere. Aŭdu, Jakob! verŝu por ankoraŭ unu ŝilingo.

JAKOB

Bone! Nun mi vidas, ke vi estas afabla homo, kiu ne avaras ŝilingon por mia domo.

JEPPE

Hej, Jakob! Nur donu al mi por jenaj kvar ŝilingoj.

JAKOB

Jen bone.

JEPPE

(denove kantas)

La tero trinkas akvon,
La maro trinkas sunon,
La suno trinkas maron,
ĉio en la mondo trinkas.
Kial do mi ne
ankaŭ tiel trinku?

JAKOB

Sanon, Jeppe!

JEPPE

Mir zu!

JAKOB

Sanon duone!

JEPPE

Ich tank Ju Jakob! Trinku mann, dat dig di Dyvel haal; dat ist dig sen envio.[1]

[Piednoto 1—Traduko el platgermana: Mi dankas vin, Jakob. Trinku, homo, ke la Diablo vin alprenu; tiu estas la via...]

JAKOB

Mi aŭdas, ke vi scias paroli germane, Jeppe.

JEPPE

Certe; estas malnovaĵo, dat; sed mi ne volonte tiel parolas, krom kiam mi estas ebria.

JAKOB

Nu, do vi tiel parolas almenaŭ unu fojon tage.

JEPPE

Mi servis dek jarojn en la malicistaro, kaj ĉu mi do ne komprenu miajn lingvojn?

JAKOB

Vere mi scias, Jeppe. Ni ja kune servis en la kumpanjo du jarojn.

JEPPE

Estas vere, nun mi memoras. Oni ja pendigis vin iun fojon, kiam vi forfuĝis ĉe Wismar.

JAKOB

Mi estis proksime, sed oni denove pardonis. “Proksimo helpas multajn homojn”.

JEPPE

Domaĝe ke ili ne pendigis vin, Jakob. Sed ĉu vi ne partoprenis en la atakcio sur tiu altebenaĵo, vi ja mem scias kie?

JAKOB

Aj, kie mi ne ĉeestis?

JEPPE

Mi neniam forgesas la unuan psalmon, kiun la svedoj pafis. Mi opinias ke mortfalis samtempe 3000, aŭ diru 4000 homoj. Das ging fordyvled zu, Jakob! Du kanst wol das ihukommen? Ich kan nicht negten, dass ich jo bange war[2] ĉe tiu batalego.

[Piednoto 2—Traduko el platgermana: Okazis malbenite, Jakob! Vi ja povas memori, ĉu? Mi ne povas nei, ke mi estis timema...]

JAKOB

Jes ja! Severe estas kontraŭiri la morton. Antaŭ la malamiko oni estas ja sufiĉe pia.

JEPPE

Jes, vere; mi ne scias pro kio; ĉar mi kuŝis la tutan nokton antaŭ la atakcio legante la psalpetron de Davido.

JAKOB

Mirigas min, ke vi, kiu antaŭe estis soldato, permesas al via edzino vin tirani.

JEPPE

Mi! Ke mi nur havus ŝin ĉi tie, kaj jen vi vidus kiel mi ŝin bastonadus. Ankoraŭ unu glason, Jakob! (al si mem) Ankoraŭ restas al mi ok ŝilingoj, kaj kiam ili estos fortrinkitaj, mi trinkos kredite. (laŭte) Verŝu al mi ankaŭ kruĉon da biero!

In Leipsig var en Mand,
In Leipsig var en Mand,
In Leipsig var en Læderen Mand,
In Leipsig var en Læderen Mand,
In Leipsig var en Mand,
Die Mand han nam en Fru, (K.t.p.)

JAKOB

Sanon, Jeppe!

JEPPE

Hej! He...j! He...! Je via sano kaj je mia sano kaj je la sano de ĉiuj bonaj amikoj! He... He...j!

JAKOB

Ĉu vi ne volas tosti por la intendanto?

JEPPE

Certe jes! Verŝu por kromaj kvar ŝilingoj. La intendanto estas estiminda viro. Kiam ni kaŝdonas al li taleron, li ĵuras je la savo de sia animo antaŭ la Grandsinjoro, ke ni ne kapablas pagi la farman luon.—Kanajlo kiu havas pli da mono. Vi kreditas min por ŝilingo aŭ du.

JAKOB

Ne, Jeppe! nun vi ne eltenas trinki pli. Mi ne estas tia viro, ke mi deziras, ke la gastoj tro ebriigu sin en mia domo kaj trinku pli ol bone estas por ili. Mi pli ŝatus perdi mian komercon ol tiel konduti; ĉar estas peko.

JEPPE

Hej! ankoraŭ por ŝilingo!

JAKOB

Ne, Jeppe, nun mi ne pli verŝas. Pensu, ke vi devas iri longan vojon.

JEPPE

Kanajlo! Kadavraĉo! Besto! Fripono! Hej, He...j!

JAKOB

Adiaŭ, Jeppe,—feliĉan vojaĝon!

SEPA SCENO

JEPPE

(sola) Aĥ, Jeppe; vi estas ebria kiel besto. Miaj gamboj ne volas porti min. Staru, vi kanajloj? Hej do! Kioma horo estas? Hej, Jakob hundsvot, skuster![3] Hej, por ŝilingo! Staru, vi hundoj! Ne, diablo prenu min ĉu ili volas stari. Dankon, Jakob ŝuisto! Ankoraŭ unu. Aŭskultu, kamarado! Kien la vojo al la urbo? Staru, mi diras. Jen! La besto estas ebria. Vi trinkis kiel kanajlo, Jakob! ĉu tio estas brando por ŝilingo? Vi mezuras kiel turko.

(Dum li parolas, li falas kaj restas kuŝanta.)

[Piednoto 3—Ege insultaĉa frazo. Hundsvot: hundinfikilo. Skuster: ŝuistaĉo.]

OKA SCENO

(Barono Nilus, la sekretario, la ĉambristo, du lakeoj, Jeppe.)

BARONO

Aspekte ni havos fekundan jaron. Jen, vidu kiom densa la hordeo staras.

SEKRETARIO

Jes, vere, Via Moŝto; sed tio signifas, ke barelo da hordeo ĉijare ne valoros pli ol kvin markojn.

BARONO

Ne gravas. La farmistoj ja prosperas pli bone dum bonaj tempoj.

SEKRETARIO

Mi ne scias kiel estas, Via Moŝto; la farmistoj ja ĉiam plendas, kaj volas havi semgrenon, ĉu la jaro estas fekunda aŭ ne. Kiam ili ion havas, ili drinkas des pli. Jen loĝas trinkejestro en la najbareco, kiu nomiĝas Jakob ŝuisto, kaj tiu multe kontribuas fari la farmistojn malriĉaj. Oni diras, ke li ŝutas salon en la bieron, por ke ili pli soifu, des pli ili trinkas.

BARONO

Tiun ulon ni devas forigi.—Sed kio kuŝas tie apud la vojo? Estas ja mortinto. Oni aŭdas pri nenio krom akcidentoj. Kuru unu, kaj rigardu, kio estas.

UNUA LAKEO

Estas Jeppe sur la Monto, kiu havas la malican edzinon. Hej ekstaru, Jeppe! Ne, li ne vekiĝas eĉ se ni batus lin aŭ tirus lin laŭ la haroj.

BARONO

Lasu lin kuŝi; mi tamen ŝatus fari komedion kun li. Vi kutime estas riĉaj pri ideoj. Ĉu vi povus inventi ion por min distri?

SEKRETARIO

Aspektus amuze, se oni ligus paperkolumon ĉirkaŭ lin, aŭ fortondus liajn harojn.

ĈAMBRISTO

Laŭ mi estus ankoraŭ pli amuze ŝmiri lian vizaĝon per inko kaj posteni iujn por vidi, kiel lia edzino lin akceptus, kiam li revenus hejmen en tia stato.

BARONO

Bone, bone. Sed ĉu eble Erik elpensus ion ankoraŭ pli amuzan? Jen, diru vian opinion, Erik.

ERIK LAKEO

Mi proponas, ke ni tute devestu lin kaj kuŝigu lin en la plej bonan liton de Via Moŝto, kaj en la mateno, kiam li vekiĝos, ni kondutu al li, kvazaŭ li estas la sinjoro de la bieno, tiel ke li ne sciu kia kaj kio li estas. Kaj kiam ni tiel kredigos al li, ke li estas la Barono, ni trinkigu lin tiom same ebria, kiom li nun estas, kaj kuŝigu lin en liaj malnovaj vestaĵoj sur tiun saman sterkejon. Se tia plano lerte efektiviĝus, la efiko estus stranga, kaj li imagus, aŭ ke li sonĝis pri tia feliĉego, aŭ ke li vere estis en Paradizo.

BARONO

Erik, vi estas lertulo, kaj tial havas nur lertajn projektojn. Sed kion fari se li vekiĝus sammomente?

ERIK

Mi certas, ke li ne faros, Via Moŝto; ĉar tiu sama Jeppe sur la Monto estas unu el la plej persistaj dormemuloj en la tuta vilaĝaro. La pasintan jaron oni provis fiksi raketon al lia nuko; sed kiam la raketo ekflamiĝis, li tamen ne vekiĝis el sia dormo.

BARONO

Tion faru. Fortiru lin tuj, surmetu al li belan ĉemizon, kaj kuŝigu lin en mian plej bonan liton.

DUA AKTO

UNUA SCENO

JEPPE

(Kuŝanta en la lito de la Barono kun orpasamenta negliĝo sur seĝo. Li vekiĝas kaj frotas siajn okulojn, rigardas ĉirkaŭen, konsterniĝas, ree frotas la okulojn, palpas sian kapon kaj per la mano ekkaptas orbroditan noktoĉapon. Li ŝmiras kraĉaĵon sur la okulojn kaj ree frotas ilin, turnas la ĉapon kaj rigardadas ĝin, rigardadas sian belan ĉemizon, kaj la negliĝon, ĉion; grimacas strange. Intertempe ludiĝas kvieta muziko, kaj aŭdante tion Jeppe kunplektas la manojn kaj ploras. Kiam la muziko estas finita, li komencas paroli:)

Ej, kio estas tio? Kia pompo estas jeno, kaj kiel estas mi al jeno veninta? Ĉu mi sonĝas, aŭ ĉu mi estas maldorma? Jes, mi estas klare maldorma. Kie estas mia edzino, kie estas miaj infanoj, kie estas mia domo, kaj kie estas Jeppe? Ĉio estas ŝanĝita, eĉ mi mem. Ej, kio do estas tio ĉi? Kio do estas tio ĉi?

(Krias mallaŭte kaj timeme)

Nille! Nille! Nille! Mi kredas, ke mi venis en la ĉielon, Nille! kaj tio tute senmerite.—Tamen ĉu vere estas mi? Aspektas al mi, ke jes; aspektas ankaŭ al mi, ke ne. Kiam mi palpas mian dorson, kiu ankoraŭ suferas pro la batoj, kiujn mi ricevis, kiam mi aŭdas min paroli, kiam mi palpas mian kavan denton, ŝajnas al mi, ke estas mi. Sed se mi rigardas mian ĉapon, mian ĉemizon, la tutan lukson antaŭ miaj okuloj, kaj aŭskultas tiun dolĉan muzikon, jen diablo splitu min ĉu mi povas imagi, ke estas mi. Ne estas mi; mil fojojn mi estu kanajlo se estas. Sed ĉu eble mi sonĝas? Tamen ŝajnas al mi ke ne. Mi provos pinĉi mian brakon; se tiam ne doloras, jen mi sonĝas; se doloras, jen mi ne sonĝas.—Jes, mi sentis; mi estas maldorma. Certe mi estas maldorma; tion neniu povas disputi; ĉar se mi ne estis maldorma, mi ja ne povis.... Sed kiel mi povas esti maldorma, kiam mi vere pripensas? Ne povas esti erare, ke mi ja estas Jeppe sur la Monto; mi ja scias, ke mi estas malriĉa farmisto, sklavo, fripono, kornulo, malsata pediko, larvo, kanajlo; kiel mi povas samtempe esti Imperiestro kaj Sinjoro sur kastelo? Ne, jeno tamen estas nur sonĝo. Plej bone estas, ke mi paciencu ĝis mi vekiĝos.

(La muziko rekomencas, kaj Jeppe ankoraŭfoje ekploras.)

Aĥ! ĉu eblas ion tian aŭdi en dormo? Ne eblas. Sed se estas sonĝo, ke mi neniam revekiĝu! kaj se mi estas en deliro, ke mi neniam refariĝu saĝa; ĉar mi alvokus antaŭ tribunalon tiun kuraciston, kiu kuracus min, kaj malbenus tiun, kiu vekus min. Sed mi nek sonĝas nek deliras; ĉar mi memoras ĉion, kio okazis al mi. Mi ja memoras, ke mia karmemora patro estis Nils sur la Monto, mia avo Jeppe sur la Monto, mia edzino ja nomiĝas Nille, ŝia skurĝo “Majstro Erik”, miaj filoj Jens, Nils kaj Kristofer. Ho jen! nun mi eltrovis kio estas: estas la alia vivo, estas Paradizo, estas la ĉielo. Eble hieraŭ mi drinkis min morta ĉe Jakob ŝuisto, mortis kaj tuj venis en ĉielon. La morto do ne estas tiel terura sperto kiel oni imagas; ĉar mi nenion sentis. Nun eble en ĉi momento staras Sinjoro Jesper sur la pupitro farante enterigan predikon super mi; eble li diras: Tian finon ricevis Jeppe sur la Monto; li vivis kiel soldato kaj mortis kiel soldato. Oni povas disputi ĉu mi mortis surtere aŭ surakve; ĉar mi eliris sufiĉe humida el tiu ĉi mondo. Aĥ, Jeppe! tio estas io alia ol piede iri kvar mejlojn al la urbo por aĉeti sapon, kuŝi sur pajlo, esti batata de via edzino kaj ricevi kornojn de la diakono. Aĥ, al kia feliĉego estas via peno kaj viaj maldolĉaj tagoj transformitaj. Aĥ, mi devas plori pro ĝojo, precipe kiam mi pensas, ke tio okazis al mi tute senmerite. Sed unu penso laboras en mia kapo; nome ke mi estas tiom soifa, ke miaj lipoj gluiĝas. Se mi dezirus denove esti viva, estus nur por ricevi kruĉon da biero por refreŝigi min; ĉar al kio jena pompo antaŭ la okuloj kaj ĉe la oreloj, kiam mi mortu denove pro soifo? Mi memoras, ke la pastro ofte diris, ke en la ĉielo oni nek malsatas nek soifas, kaj ankaŭ ke tie oni retrovos ĉiujn siajn mortintajn amikojn; sed mi ĝismorte turmentiĝas pro soifo; krome mi estas ja tute sola, mi vidas eĉ ne unu homon; mi devus ja almenaŭ trovi mian avon, kiu estis tia deca homo, kiu postlasis eĉ ne ŝilingon de nepagita ŝuldo al la biena Sinjoro. Mi ja scias, ke multaj homoj vivis same dece kiel mi; kial mi do sola venu en ĉielon? Do ne eblas, ke estas la ĉielo. Sed kio do estas? Mi ne dormas, mi ne maldormas; mi ne mortis, mi ne vivas; mi ne deliras, mi ne estas saĝa; mi estas Jeppe sur la Monto, mi ne estas Jeppe sur la Monto; mi estas malriĉa, mi estas riĉa; mi estas mizera farmisto, mi estas Imperiestro. A... A... A...! Helpu! Helpu! Helpu!

(Je tiu laŭta kriado envenas kelkaj homoj, kiuj tamen antaŭe staris kaŝe por vidi, kiel li kondutas.)

DUA SCENO

(Ĉambristo. Erik Lakeo. Jeppe.)

ĈAMBRISTO

Mi deziras al Via Moŝto bonan matenon. Jen la negliĝo, se Via Moŝto volas ellitiĝi.—Erik, kuru serĉi la mantukon kaj la lavujon.

JEPPE

Aĥ, estimata sinjoro ĉambristo, mi vere volas ellitiĝi; sed mi petas, ke vi nenion malbonan faru al mi.

ĈAMBRISTO

Dio gardu nin de ion malbonan fari al Sinjoro.

JEPPE

Aĥ, antaŭ ol mortigi min, bonvolu diri al mi, kiu mi estas?

ĈAMBRISTO

Sinjoro ne scias, kiu Li estas, ĉu?

JEPPE

Hieraŭ mi estis Jeppe sur la Monto, sed hodiaŭ.... Aĥ, mi ne scias kion diri.

ĈAMBRISTO

Estas al ni ĝojige, ke Sinjoro hodiaŭ estas en tiom bona humoro, ke plaĉas al Li ŝerci. Sed Dio gardu nin, kial Via Moŝto ploras?

JEPPE

Mi ne estas Via Moŝto. Mi povas ĵuri je la savo de mia animo, ke tio mi ne estas; ĉar laŭ mia memoro, mi estas Jeppe, filo de Nils sur la Monto, unu el la farmistoj de la Barono. Se vi vokos mian edzinon, vi scios; sed ne lasu ŝin kunpreni “Majstron Erik”.

LAKEO

Strange. Kio do estas tio? Sinjoro certe ne estas tute vekita; ĉar Li neniam tiel kutimas ŝerci.

JEPPE

Ĉu mi maldormas aŭ ne, tion mi ne povas diri; sed tion mi scias kaj povas diri, ke mi estas unu el la farmistoj de la Barono, kaj mi nomiĝas Jeppe sur la Monto, kaj mi neniam estis Barono nek Grafo en mia vivotempo.

ĈAMBRISTO

Erik, kio tio povas esti? Mi timas, ke Sinjoro kaptiĝis de malsano.

ERIK

Mi imagas, ke li somnambulas; ĉar ofte okazas, ke homoj ellitiĝas, vestas sin, parolas, manĝas kaj trinkas dum dormo.

ĈAMBRISTO

Ne, Erik; mi rimarkas, ke Sinjoro fantazias pro malsano. Kuru tuj voki kelkajn kuracistojn! (Erik foriras) Aĥ, Via Moŝto, forpelu tiajn pensojn el via kapo! Via Moŝto ja ĵetas timon en la tutan domon. Ĉu Via Moŝto ne konas min?

JEPPE

Mi ne konas min mem; kiel mi konus Vin?

ĈAMBRISTO

Aĥ, ĉu eblas, ke mi aŭdu tiajn vortojn el la buŝo de Mia Moŝto, kaj vidi Lin en tia stato? Aĥ, nia malfeliĉa domo, turmentata de tia sorĉa magio!—Ĉu Sinjoro ne memoras, kion Li faris hieraŭ, kiam Li rajdis ĉase?

JEPPE

Mi neniam estis ĉasisto nek ŝtelĉasisto; ĉar mi scias, ke tio donas punlaboron. Neniam iu animo pruvu, ke mi ĉasis leporon sur la bieno de Sinjoro.

ĈAMBRISTO

Aĥ, Via Moŝto! Mi ja mem akompanis Lin en la ĉaso hieraŭ.

JEPPE

Hieraŭ mi sidis ĉe Jakob ŝuisto kaj trinkis por dek du ŝilingoj da brando; kiel mi do povis fari ĉason?

ĈAMBRISTO

Aĥ, mi insiste petas Vian Moŝton sur miaj genuoj, ke li forlasu tiajn diraĵojn.—Erik, ĉu oni vokis la kuracistojn?

ERIK

Jes! ili tuj venos.

ĈAMBRISTO

Ni do metu sur Sinjoron lian negliĝon; ĉar eble kiam Li venos eksteren en la liberan aeron, lia stato pliboniĝos.—Ĉu Sinjoro bonvole surmetu la negliĝon.

JEPPE

Jes, bonvole. Vi faru pri mi kiel al vi plaĉas, se vi nur ne mortbatu min; ĉar mi estas tiel senkulpa, kiel infano en patrina ventro.

TRIA SCENO

(Du kuracistoj. Jeppe. Ĉambristo. Erik.)

UNUA KURACISTO

Kun aflikto ni aŭdas, ke Sinjoro malbonfartas.

ĈAMBRISTO

Aĥ ja, sinjoro Doktoro! Li estas en mizera stato.

DUA KURACISTO

Kiel vi fartas, Via Moŝto?

JEPPE

Sufiĉe bone. Mi nur estas iom soifa post tiu brando, kiun mi ricevis de Jakob ŝuisto hieraŭ. Bonvolu doni al mi nur kruĉon da biero, kaj lasu min foriri; poste oni bone povas pendigi vin kaj ĉiujn kuracistojn; ĉar mi ne bezonas medicinon.

UNUA KURACISTO

Tion mi vere nomas fantaziado, sinjoro Kolego.

DUA KURACISTO

Ju pli forta ĝi estas, des pli rapide ĝi forvaporos. Palpu la pulson de Sinjoro. Quid tibi videtur, Domine Frater?[4]

[Piednoto 4—Latinfrazo: Kiel ŝajnas al vi, Sinjora Frato?]

UNUA KURACISTO

Mi opinias, ke li bezonas kupumon.

DUA KURACISTO

Mi ne samopinias; ĉar tiajn strangajn malfortecojn oni devas kuraci alimaniere. Sinjoro havis teruran kaj strangan sonĝon, kiu fluigis la sangon kaj konfuzis la cerbon tiel, ke Li imagas sin esti farmisto. Ni devas provi distri Sinjoron per tiuj aferoj, kiuj kutime plej plaĉas al Li, doni al Li tiujn specojn de vino kaj manĝaĵo, kiujn Li pleje ŝatas, kaj ludi por Li la melodiojn, kiujn Li prefere aŭskultas.

(Gaja muziko komenciĝas.)

ĈAMBRISTO

La ŝatmuziko de Sinjoro!

JEPPE

Povas esti. Ĉu ĉiam estas tia gajeco ĉi tie en la bieno?

ĈAMBRISTO

Tiom ofte kiom plaĉas al Sinjoro; ĉar Li donas al ni ĉiuj manĝaĵon kaj salajron.

JEPPE

Sed estas strange, ke mi ne memoras, kion mi antaŭe faris.

DUA KURACISTO

La malsano kaŭzas, Via Moŝto, ke oni forgesas ĉion, kion oni antaŭe faris. Mi memoras, ke antaŭ kelkaj jaroj unu el miaj najbaroj, pro forta drinkado, tiom konfuziĝis, ke dum du tagoj li imagis, ke li estas sen kapo.

JEPPE

Mi estus kontenta, se distrikta juĝisto Kristofer spertus la saman. Sed li certe havas malsanon, kiu estas tute kontraŭa; ĉar li imagas sin havi grandan kapon, kvankam li havas tute neniun, kiel oni povas konstati per liaj verdiktoj.

(Ili ridas. Ha, ha, ha!)

DUA KURACISTO

Estas plezuro aŭskulti Sinjoron ŝerci. Sed por reveni al la rakonto, tiu sama viro trairis la tutan urbon, kaj demandis al preterpasantoj, ĉu iu trovis la kapon, kiun li perdis; sed feliĉe li resaniĝis kaj nuntempe estas sonorilisto en Jutlando.

JEPPE

Tio li ja povus fariĝi, kvankam li ne retrovus sian kapon.

(Ili ridas denove. Ha, ha, ha!)

UNUA KURACISTO

Ĉu sinjoro Kolego memoras la historion, kiu okazis antaŭ dek jaroj pri viro, kiu imagis sin havi plenplenon da muŝoj en sia kapo, kaj ne povis liberiĝi el tiuj fantaziaĵoj, kiom ajn konvinke oni klarigis al li, ĝis saĝa doktoro kuracis lin tiel: Sur lian kapon li metis plastron surŝutitan de mortaj muŝoj, kiun li post iom da tempo fortiris, kaj montris al la malsanulo la muŝojn. Tiu imagis, ke ili estis tiritaj el lia kapo, kaj tiel fariĝis sana. Mi ankaŭ aŭdis rakonton pri alia viro, kiu post longedaŭra febro fariĝis konfuzita, kaj li kredis, ke se li eligus sian akvon, la tuta lando subakviĝus. Neniu povis tiri lin el tiuj ideoj; ĉar li volis morti pro la komuna bono. Li estis sanigita laŭ jena maniero: Oni sendis mesaĝon al li ŝajne de la Komandanto, dirante ke la urbo estas en danĝero de sieĝo. Ne estas akvo en la remparaj fosaĵoj. Ĉu li volus plenigi ilin por malhelpi al la malamiko eniron en la urbon? La malsanulo ĝojiĝis, ĉar li povis servi al sia patrolando kaj al si mem samtempe, kaj tiel li liberiĝis de sia akvo kaj ankaŭ de sia malsano.

DUA KURACISTO

Mi povas montri ekzemplon el alia historio, kiu okazis en Germanio. Nobelo iam envenis gastejon, kaj post manĝo li volis enlitiĝi. Li pendigis sian oran kolĉenon, kiun li kutime portis, sur la muron en la gastejo. La gastejestro atente observis lin, akompanis lin al la lito, kaj deziris al li bonan nokton; sed kiam li rimarkis ke la nobelo dormis, li ŝteliris en la ĉambron kaj forprenis 60 erojn el la ĉeno, kaj poste rependigis ĝin sur la muron. La gasto ellitiĝas en la mateno, seligas sian ĉevalon kaj surmetas siajn vestojn. Sed kiam li ekligis la ĉenon ĉirkaŭ sian kolon, li perceptis ke el ĝi perdiĝis la duono de ĝia longo. Li tuj komencis krii, ke iu lin priŝtelis. La gastejestro, kiu ŝtelaŭskultis ekster la pordo, tuj alkuras, kaj ŝajnigas esti funde konfuzita. Li ekkriis: Aĥ, kia terura ŝanĝo! Kiam la gasto demandis, kial li tiel reagis, li diris: Aĥ, Sinjoro! Via kapo fariĝis duoble pli granda, ol ĝi estis hieraŭ. Poste li enportis falsan spegulon, kiu montris ĉion en duobla grando. Kiam nun la nobelo vidis sian kapon tiom granda en la spegulo, li ekploris, kaj diris: Aĥ nun mi konstatas la kaŭzon, pro kiu mia ĉeno fariĝis tro mallonga. Li surseliĝis, kaj volvis sian mantelon ĉirkaŭ sian kapon por ke neniu vidu ĝin survoje. Oni diras, ke poste li tenis sin hejme multajn tagojn, kaj ne povis liberiĝi el tiuj fantaziaĵoj, sed kredis, ke la ĉeno estis tro mallonga ĉar la kapo fariĝis tro dika.

UNUA KURACISTO

Estas multaj ekzemploj pri tiaj fantaziaĵoj. Mi memoras pri iu, kiu imagis al si, ke lia nazo estas dek futojn longa, kaj avertis ĉiujn, kiuj venis renkonte, ke ili ne tro proksimiĝu.

DUA KURACISTO

Domine Frater certe aŭdis la historion pri tiu viro, kiu imagis al si, ke li estas morta. Juna persono ekfantaziis, ke li estas morta, kaj tial kuŝigis sin en ĉerkon, kaj volis nek manĝi nek trinki. Liaj amikoj klarigis al li la stultaĵon, kaj provis ĉiujn rimedojn por igi lin manĝi, sed vane. Li rifuzis kun rido, dirante ke estas kontraŭ ĉiuj reguloj, ke mortintoj manĝu kaj trinku. Fine spertulo pri medicino prenis sur sin kuraci lin per stranga metodo. Li petis serviston prezenti sin kiel mortinton, kaj kun ĉiuj solenaĵoj lasi sin porti al la sama loko, kie kuŝas la malsanulo. Tiuj du longe kuŝis rigardante unu la alian. Fine la malsanulo komencis pridemandi al la alia, kial li tien estis portita; kaj tiu respondis: ĉar li estas morta. Poste ili komencis demandi unu al la alia pri la maniero per kiu ili mortis, kaj ambaŭ detalplene rakontis. Poste iuj laŭ sekreta interkonsento enportis vespermanĝon al la laste “mortinta”, kaj jen tiu elĉerkiĝis kaj ekhavis bonegan manĝon, dirante al la alia: Ĉu ne ankaŭ vi baldaŭ manĝu? La malsanulo miris, kaj demandis ĉu konvenas al mortulo manĝi, sed ricevis la respondon, ke se li ne manĝas, li ne povas pli longe esti morta. Li do unue lasis sin persvadi manĝi kune kun la alia, poste dormi, ekstari, sin vesti, jes, li ĉiel imitis la alian, ĝis li refariĝis vivanta kaj prudenta. Mi povus doni sennombre pli da ekzemploj pri tiaj strangegaj fantaziaĵoj. Tiel ankaŭ okazis pri Lia Moŝto, ke Li imagas sin esti malriĉa farmisto. Sed Lia Moŝto devas forpeli tiajn imagojn el sia menso, kaj jen Li tuj resaniĝos.

JEPPE

Sed ĉu eblas, ke estas nur fantaziaĵoj?

KURACISTO

Certe jes! El tiuj historioj Sinjoro aŭdis, kian efikon fantaziaĵoj povas havi?

JEPPE

Ĉu mi do ne estas Jeppe sur la Monto?

KURACISTO

Certe ne!

JEPPE

Kaj la malica Nille ne estas mia edzino, ĉu?

KURACISTO

Neniel; ĉar Sinjoro estas vidvo.

JEPPE

Ĉu ankaŭ tio estas fantaziaĵo, ke ŝi havas skurĝon, kiu nomiĝas “Majstro Erik”?

KURACISTO

Nura fantaziaĵo.

JEPPE

Kaj ne estas vero, ke mi devis iri al la urbo por aĉeti sapon?

KURACISTO

Ne.

JEPPE

Ankaŭ ne, ke mi fortrinkis la monon ĉe Jakob ŝuisto?

ĈAMBRISTO

Ej! Sinjoro faris ja ĉason kune kun ni la tutan hieraŭon.

JEPPE

Eĉ ne ke mi estas kornulo?

ĈAMBRISTO

Aj! Sinjorino ja mortis antaŭ multaj jaroj.

JEPPE

Aĥ, mi jam komencas percepti mian malsanon. Mi ne plu pensu pri tiu farmisto; ĉar mi komprenas, ke sonĝo kondukis min en tiun konfuzon. Tamen estas strange kiel homoj povas lasi sin kapti en tiajn fantaziaĵojn.

ĈAMBRISTO

Ĉu Sinjoro bonvolas iom promenadi en la ĝardeno, dum ni ion pretigas por la matenmanĝo?

JEPPE

Jes ja; sed devas okazi rapide; ĉar mi estas kaj malsata kaj soifa.

TRIA AKTO

UNUA SCENO

(Jeppe. Barono, alivestita kiel sekretario. Ĉambristo kaj pluraj servistoj.)

(Jeppe venas el la ĝardeno kun sia sekvantaro, kaj tableto estas pretigita.)

JEPPE

Ha ha! Mi vidas, ke la tablo jam estas preta.

ĈAMBRISTO

Jes, ĉio estas preta, kiam konvenas al Via Moŝto sidiĝi.

(Jeppe sidigas sin. La aliaj staras malantaŭ lia seĝo kaj ridas pri liaj aĉaj manieroj, kiam li per ĉiuj kvin fingroj prenas el la plado, ruktas super la tablon, purigas la nazon per la fingroj kaj ŝmiras sur la vestojn.)

ĈAMBRISTO

Sinjoro bonvole indiku, kiun vinon li deziras?

JEPPE

Vi ja mem scias kiun vinon mi kutimas trinki matene.

ĈAMBRISTO

Estas la rejna vino, kiun Sinjoro plej ŝatas trinki. Se ĝi ne plaĉas al Sinjoro, li tuj ricevos alian.

JEPPE

Ĝi estas iom tro seka. Verŝu iom da medo en ĝin, kaj ĝi pliboniĝos; ĉar mi multe ŝatas la dolĉan.

ĈAMBRISTO

Jen kanari-sek, se Sinjoro bonvolas gustumi.

JEPPE

(trinkas) Ĝi estas bona vino. Toksu ĉiuj! (ĉiun fojon kiam li trinkas, oni sonorigas trumpetojn.)

JEPPE

Hej, atentu, uloj! Ankoraŭ glason da kanajlo-sek, vi komprenas, ĉu?—Kie vi ricevis tiun ringon, kiun vi portas sur la fingro?

SEKRETARIO

Sinjoro mem donis ĝin al mi.

JEPPE

Tion mi ne memoras; redonu ĝin; mi certe faris en ebrio. Tiajn ringojn oni ja ne fordonas. Poste mi ekzamenos kiujn aliajn aĵojn vi ricevis. Servistoj ne havu pli ol manĝaĵon kaj salajron. Mi povas ĵuri, ke mi ne memoras ke mi donacis al vi ion aparte; ĉar kial mi farus? Tiu ringo valoras ja pli ol dek talerojn. Ne, ne, vi bonuloj! Ne tiel, ne tiel. Vi ne devas misuzi la malfortan animon kaj drinkemon de via Sinjoro. Kiam mi estas ebria, mi estas preta fordoni eĉ mian pantalonon; sed kiam mi fordormigis la ebriecon, mi reprenas miajn donacojn. Alie mi spertus la skurĝon de mia edzino Nille. Aj, kion mi diras? Nun mi refalas en la antaŭajn stultajn pensojn kaj ne memoras, kiu mi estas. Pli da kanajlo-sek. Saman Sanon!

(Trumpetoj sonoriĝas.)

JEPPE

Atentu kion mi diras, uloj! De nun jeno estu por vi instrukcio, ke kiam mi en la vespero ion donacas en ebrieco, tion vi redonu matene. Kiam servistoj ricevas pli ol ili povas manĝi, ili fariĝas arogantaj kaj fiere rektigas la nukon antaŭ siaj sinjoroj.—Kioman salajron ricevas vi?

SEKRETARIO

Sinjoro ĉiam donis al mi 200 talerojn jare.

JEPPE

Je Diablo, de nun vi ne havu 200 talerojn; kiom vi utilas por 200 taleroj? Mi mem devas peni kiel bruto kaj stari en la grenejo de mateno ĝis vespero kaj povas apenaŭ.... Jen, nun revenas tiuj damnitaj farmistfantazioj. Kroman glason da vino.

(Li trinkas denove, kaj la trumpetoj sonoriĝas.)

JEPPE

200 talerojn! Estas ja senhaŭtigo de sia Sinjoro. Jen, aŭskultu, bonuloj! Kiam mi estos manĝinta, mi intencas pendigi ĉiun duan en la bieno. Sciu, ke mi ne lasas al mi priŝerci en monaferoj.

ĈAMBRISTO

Ni redonos ĉion, kion ni ricevis de Via Moŝto.

JEPPE

Jes, jes “Via Moŝto, Via Moŝto!” Da komplimentoj kaj baslemenoj[5] vi havas sufiĉe ĉitempe. Vi buŝe flatas min per via “Via Moŝto”, ĝis vi forportis mian tutan monon, kaj vi mem fariĝos moŝtoj. La buŝo diras: “Via Moŝto”, sed la koro “Via Azeno”. Vi ne diras, kion vi pensas, vi uloj; Vi dungitoj estas kiel Abner, kiu salutante Roland diris: Saluton al vi, mia frato! kaj jen li pikas la ponardon en lian koron. Kredu min, ke Jeppe ne estas stultulo.

[Piednoto 5—Manokisoj. Malpuraĵo el la franclingva, “je vous baise les mains,”—mi kisas viajn manojn.]

(Ĉiuj genufalas kaj petas indulgon.)

JEPPE

Ekstaru, uloj! Atendu, ĝis mi manĝfinas; poste mi ekzamenos kiel statas, kaj kiuj meritas pendigon aŭ ne. Nun mi volas amuziĝi.—Kie estas mia intendanto?

ĈAMBRISTO

Li estas ekstere.

JEPPE

Tuj envenigu lin.

DUA SCENO

INTENDANTO

(en arĝentbutonumita frako, kun sabro ĉe la talio) Via Moŝto ion ordonas?

JEPPE

Nenion krom pendigi vin.

INTENDANTO

Mi ja neniun krimon faris, Via Moŝto! kial mi do estu pendigota?

JEPPE

Vi estas intendanto, ĉu ne?

INTENDANTO

Jes, mi estas, Via Moŝto.

JEPPE

Kaj tamen vi demandas kial vi estu pendigota?

INTENDANTO

Mi ja servis Vian Moŝton fidele kaj honeste, kaj diligente laboris en mia posteno, tiel ke Via Moŝto ĉiam laŭdis min antaŭ siaj aliaj servistoj.

JEPPE

Jes, certe vi estis diligenta en via posteno; tion oni ja vidas pro viaj butonoj el muldita arĝento. Kiun salajron vi ricevas jare?

INTENDANTO

Duonan centon da taleroj jare.

JEPPE

(paŝadas tien kaj reen) Duonan centon da taleroj? Jes, vi tuj estu pendigota.

INTENDANTO

Ne povas ja esti malpli, Via Moŝto, por peniga servo dum tuta jaro.

JEPPE

Ĝuste pro tio al la pendigilo, ĉar vi ne ricevas pli ol duonan centon da taleroj. Vi havas monon por frako kun arĝentaj butonoj, por bordaĵoj ĉe la manoj, por silka saketo ĉe la hararo kaj ricevas nur duonan centon jare. Ĉu vi do ne ŝtelas de mi, kompatindulo? ĉar de kie vi alie ricevus tiujn riĉaĵojn?

INTENDANTO

(surgenue) Aĥ, Via Moŝto! kompatu min pro mia malriĉa edzino kaj pro miaj neplenaĝaj infanoj.

JEPPE

Ĉu vi havas multajn infanojn?

INTENDANTO

Mi havas sep infanojn en vivo, Via Moŝto.

JEPPE

Ha, ha! sep infanojn en vivo? Rapide, pendigu lin, sekatario!

SEKRETARIO

Aĥ, Via Moŝto! Mi ja ne estas ekzekutisto.

JEPPE

Kio vi ne estas, vi povos fariĝi; vi aspektas ĉiaspece kapabla. Kiam vi estos pendiginta lin, mi mem poste vin pendigos.

INTENDANTO

Aĥ, Via Moŝto! ĉu ne estas pardono?

JEPPE

(denove paŝadas, eksidas por trinki, ekstaras denove) Duonan centon da taleroj, edzinon kaj sep infanojn! Se neniu alia pendigos vin, mi mem tion faros. Mi bone scias kiaj uloj vi estas, vi intendantoj; mi scias kiel vi traktis min mem kaj aliajn kompatindajn farmistojn.... Aj! jen revenas tiuj damnitaj farmistfantaziaĵoj en mian kapon. Mi dirus, ke mi konas vian konduton kaj viajn manovrojn tiel bone surfingre, ke mi mem povus esti intendanto, se necese. Vi senkremigas la lakton, kaj la Sinjoroj ricevas fekaĵon, pardonu la esprimon. Mi kredas, ke se la mondo longe staros, intendantoj fariĝos junkroj kaj junkroj fariĝos intendantoj. Kiam farmisto ion kaŝe donas al vi aŭ al viaj edzinoj, vi aŭdigos al la Sinjoro: La kompatindulo estas sufiĉe laborema kaj diligenta, sed pluraj akcidentoj okazis al li, tiel ke li ne povas pagi; li havas nefekundan teron, skabio atakis lian brutaron kaj tiel plu, kaj per tiu babilaĉo la sinjoroj devas lasi sin kontentigi. Kredu min, bonulo, mi ne lasas min tiri per la nazo; ĉar mi mem estas farmisto kaj filo de farmisto.... Jen, nun revenas tiu sorĉo! Mi diras, ke mi mem estas filo de farmisto; ĉar Abrahamo kaj Eva, niaj unuaj gepatroj, estis terkulturistoj.

SEKRETARIO

(genue) Aĥ, Via Moŝto! estu kompatema pro lia malriĉa edzino; ĉar el kio ŝi nutru patrinon kaj infanojn?

JEPPE

Kiu diras, ke ili vivu? Oni pendigu ilin samtempe.

SEKRETARIO

Aĥ, Sinjoro! estas tiom ĉarma, bela virino.

JEPPE

Nu? Eble vi mem amas ŝin, ĉar vi tiom zorgas por ŝi? Enkonduku ŝin.

(La virino envenas kaj kisas lian manon.)

JEPPE

Ĉu vi estas la edzino de la intendanto?

VIRINO

Jes, mi estas, Via Moŝto.

JEPPE

(tuŝas ŝian mamon) Vi estas bela. Ĉu vi volas kuŝi kun mi ĉinokte?

VIRINO

Via Moŝto ordonas en ĉio; ĉar mi estas en Lia servo.

JEPPE

(al la intendanto) Ĉu vi permesas, ke mi kuŝos kun via edzino ĉinokte?

INTENDANTO

Mi dankas al Via Moŝto, ke Li volas fari tiun honoron al mia domo.

JEPPE

Jen! Metu seĝon por ŝi; ŝi manĝu kune kun mi.

(Ŝi eksidas ĉe la tablo, manĝas kaj trinkas kun li; li fariĝas ĵaluza al la sekretario kaj diras:)

JEPPE

Vi spertos akcidenton, se vi rigardas ŝin.

(Tiom ofte kiom li ekrigardas la sekretarion, tiu tuj fordirektas sian rigardon de ŝi kaj rigardas teren. Jeppe kantas malmodan amkanton, dum li sidas ĉetable kun ŝi; li ordonas ke oni ludu polan dancon, kaj dancas kun ŝi, sed falas tri fojojn pro drinkado; fine la kvaran fojon li restas kuŝanta kaj endormiĝas.)

BARONO

(kiu ĝis nun aktoris kiel sekretario) Li jam dormas profunde. Nun ni gajnis la ludon; sed preskaŭ ni mem staris en moko; ĉar li intencis nin tirani, pro kio ni aŭ devus vanigi la historion, aŭ lasi nin malbone trakti de tiu kruda farmisto, el kies konduto oni povas lerni, kiom tiranaj kaj arogantaj fariĝas tiaj homoj, kiuj el la koto tro rapide venas al honoro kaj digno. Preskaŭ estis malfeliĉa momento, kiam mi prenis rolon de sekretario; ĉar se li min batus, estus malagrabla historio, kiu ĵetus sur min ne malpli da mokado ol sur tiun farmiston. Plej bone estas, ke ni lasu lin ankoraŭ iom dormi, antaŭ ol ni denove surmetu al li liajn malpurajn farmistvestaĵojn.

ERIK

Aj Sinjoro! li jam dormas kiel ŝtono; jen vidu! mi povas lin bati, li tion ne sentas.

BARONO

Elkonduku lin, kaj finu la komedion.