DUA AKTO
(La granda festsalono de pasinta tempo en la domo de la Renthejmoj. Sur la muroj pendas antikvaj teksitaj tapiŝoj, montrantaj ĉas-scenojn kun paŝtistoj kaj paŝtistinoj, ĉio pale senkolorigita. Sur la muro maldekstre estas duflugila pordo, kaj pli proksime en la antaŭo estas piano. En la angulo fone maldekstre estas tapetpordo sen kadro. Meze sur la muro dekstre estas granda, tajlita, kverka skribotablo kun multaj libroj kaj paperoj. Pli antaŭe ĉe la sama flanko estas sofo kun tablo kaj seĝoj. La mebloj estas en rigida empir-stilo. Sur la pupitro kaj la tablo staras eklumigitaj lampoj.)
(John Gabriel Borkman staras kun la manoj dorse apud la piano aŭskultante al Frida Foldal, kiu sidas ludante la lastajn mezurojn de Danse macabre.)
(Borkman meze alta viro de firma, fortika staturo en la sesdekaj. Distingita aspekto, bele formita profilo, akraj okuloj kaj grizeblanka krispa hararo kaj barbo. Li estas vestita en nigra, ne tute moderna kostumo, kaj portas blankan koltukon. Frida Foldal estas bela, pala, dekkvinjara knabino kun iom laca streĉita esprimo. Malriĉe beligita en hela vestaĵo.)
(La melodio atingis la finon. Silento.)
BORKMAN
Ĉu vi povas diveni kie mi la unuan fojon aŭdis tonojn, kiel tiujn
ĉi?
FRIDA
(rigardas lin) Ne, sinjoro Borkman?
BORKMAN
Estis malsupre en la minejoj.
FRIDA
(ne komprenas) Nu jes? Malsupre en la minejoj?
BORKMAN
Mi estas filo de ministo. Kaj mia patro foje kunprenis min en la
minejojn. — Tie malsupre la erco kantas.
FRIDA
Ĉu, — ĝi kantas?
BORKMAN
(kapjesas) Kiam ĝi malfiksiĝas. La martelfrapoj, kiuj malfiksigas
ĝin, — tiuj estas la meznokta sonorilo, kiu sonorigas, kaj
liberigas ĝin. Tial la erco kantas — el ĝojo — en sia
maniero.
FRIDA
Kial ĝi faras tion, sinjoro Borkman?
BORKMAN
Ĝi sopiras supren en la lumon de la tago por servi la homojn.
(Li paŝadas tien kaj reen sur la salona planko, ade kun la manoj dorse.)
FRIDA
(sidas iomete atendante; rigardas sian horloĝon kaj ekstaras.)
Pardonu, sinjoro Borkman, — sed bedaŭrinde mi devas foriri, mi.
BORKMAN
(haltas antaŭ ŝi) Ĉu vi jam volas foriri?
FRIDA
(metas la notaron en la tekon) Jes, mi ja devas. (videble
embarasata) Ĉar mi dungiĝis ien ĉi tiun vesperon.
BORKMAN
Ien, kie okazos kunestado?
FRIDA
Jes.
BORKMAN
Kaj tie vi aŭskultigos vin por la ĉeestantoj?
FRIDA
(mordas sian lipon) Ne — mi ludos por ilia dancado.
BORKMAN
Nur por dancado?
FRIDA
Jes; ili volas danci post la vespermanĝo.
BORKMAN
(staras ŝin rigardante) Ĉu vi kutime ludas por danco? Tiel
ĉirkaŭe en la domoj?
FRIDA
(surmetas la supervestaĵojn) Jes, kiam mi povas ekhavi mendon,
mi —. Estas ja ĉiam ioma enspezo per tio.
BORKMAN
(pridemandante) Ĉu estas tio, pri kio vi pleje pensas, kiam vi
sidas ludante al danco?
FRIDA
Ne; pleje mi pensas, kiel enuige estas, ke mi ne mem povas partopreni
la dancadon.
BORKMAN
(kapsignas) Estas ĝuste tio, kion mi volus scii. (paŝadas
maltrankvila sur la planko) Jes, jes, jes, — tio, ne povante
mem partopreni, tio estas la plej peza el ĉio. (haltas) Sed por vi
estas unu afero, kiu kontraŭpesas tion, Frida.
FRIDA
(rigardas lin demandante) Kio estas tio, sinjoro Borkman?
BORKMAN
Estas tio, ke vi posedas dekoble pli da muziko en vi, ol la tuta
dancantaro kune.
FRIDA
(ridetas evite) Ho, tio do ne estas tute certa.
BORKMAN
(averte suprenlevas la montrofingron) Neniam do estu tiel freneza, ke
vi dubas pri vi mem!
FRIDA
Sed je Dio, kiam neniu scias?
BORKMAN
Ke vi nur mem scias, estas sufiĉe. — Kie vi ludos ĉi tiun
vesperon?
FRIDA
Estas ĉe advokato Hinkels.
BORKMAN
(subite rigardas ŝin akre) Hinkels, vi diras!
FRIDA
Jes.
BORKMAN
(kun ŝiranta rideto) Ĉu venas vizitantoj en la domon de tiu ulo?
Ĉu li povas igi homojn viziti sin?
FRIDA
Jes, venos multaj homoj, laŭ tio kion diras sinjorino Wilton.
BORKMAN
(impete) Sed kiaj homoj! Ĉu vi povas diri al mi tion?
FRIDA
(iom timeme) Ne, mi vere ne scias. Nu jes, — efektive mi scias ke
studento Borkman iros tien ĉi-vespere.
BORKMAN
(mire) Erhart! Mia filo?
FRIDA
Jes, li vizitos.
BORKMAN
El kio vi tion scias?
FRIDA
Li mem diris. Antaŭ horo.
BORKMAN
Ĉu li do estas ĉi tie hodiaŭ?
FRIDA
Jes, li estis ĉe sinjorino Wilton la tutan posttagmezon.
BORKMAN
(esplore) Ĉu vi scias, ĉu li ankaŭ estis ĉi tie? Ĉu li envenis
por paroli kun iu malsupre, mi aludas?
FRIDA
Jes, li faris viziteton al la sinjorino.
BORKMAN
(amare) Aha, — kompreneble.
FRIDA
Sed estis fremda sinjorino ĉe ŝi, mi pensas.
BORKMAN
Nu? Ĉu estis? Nu ja, al la sinjorino kredeble iuj foje venas.
FRIDA
Ĉu mi diru al studento Borkman, se mi poste renkontos lin, ke li
venu ankaŭ ĉi tien supren al vi?
BORKMAN
(akre) Vi nenion diru! Tion mi ne permesas. La homoj, kiuj deziras
viziteti min, ili povas veni meminstige. Mi petas neniun.
FRIDA
Do ne, mi nenion diros. — Bonan nokton, sinjoro Borkman.
BORKMAN
(paŝadas ĉirkaŭe grumblante) Bonan nokton.
FRIDA
Eble mi povos malsuprenkuri la helican ŝtuparon? Estas pli
rapide.
BORKMAN
Kompreneble, — kuru vi la ŝtuparon kiun vi preferas. Bonan nokton
por vi!
FRIDA
Bonan nokton, sinjoro Borkman.
(Ŝi eliras tra la eta tapetpordo en la fono maldekstre.)
(Penseme Borkman iras al la piano por fermi ĝin, sed ne faras. Ĉirkaŭrigardas en la impresa malpleneco, kaj komencas paŝadi sur la planko de la angulo apud la piano kaj al la angulo fone dekstre, — la tutan tempon senripozema kaj maltrankvila tien kaj reen. Fine li iras al la skribotablo, aŭskultas transen al la tapetpordo, rapide prenas manspegulon, rigardas en ĝin kaj ĝustigas sian koltukon.)
(Iu frapas sur la tapetpordon; Borkman tion aŭdas, rapide rigardas tien, sed silentas.)
(Iom poste denove frapiĝas; ĉi tiun fojon pli forte.)
BORKMAN
(staranta apud la skribotablo kun la maldekstra mano apogita sur la
tabloplato kaj la dekstra enmetita sur la brusto) Envenu!
(Vilhelm Foldal singardeme envenas en la salonon. Li estas kurba, ellacigita viro kun mildaj, bluaj okuloj kaj maldensa, longa, griza hararo malsupren sur la jakokolumo. Teko sub la brako. Mola felta ĉapelo en la mano kaj grandaj kornkadraj okulvitroj, kiujn li suprenŝovas sur la frunton.)
BORKMAN
(ŝanĝas teniĝon, kaj rigardas la envenanton per duone
seniluziigita, duone kontenta esprimo) Ho, ĉu estas nur vi.
FOLDAL
Bonan vesperon, John Gabriel. Jes, efektive estas mi.
BORKMAN
(kun severa rigardo) Cetere ŝajnas al mi, ke vi venas iom
malfrue.
FOLDAL
Nu, la vojo ja ne estas tiel mallonga. Precipe por iu, kiu iru
piede.
BORKMAN
Sed kial vi ĉiam marŝas, Vilhelm? Vi havas ja la tramvagonon tute
proksime.
FOLDAL
Marŝi estas pli saniga. Kaj ankaŭ estas ja dek oeroj ŝparitaj. —
Nu, ĉu do Frida ĵus estis ĉi tie ludante por vi?
BORKMAN
Ŝi ĵus en tiu ĉi momento foriris. Ĉu vi ne renkontis ŝin
ekstere?
FOLDAL
Ne, mi ne vidis ŝin dum longaj tempoj. De post kiam ŝi enloĝiĝis
en la domo de tiu sinjorino Wilton.
BORKMAN
(eksidas en la sofo kaj montras mane al seĝo) Bonvolu eksidu ankaŭ
vi, Vilhelm.
FOLDAL
(eksidas sur la rando de la seĝo) Multajn dankojn (rigardas lin
pezanime) Ho, vi ne povas kompreni kiel soleca mi sentas min, post
kiam Frida eliris de la hejmo.
BORKMAN
Ho ĉu, — sufiĉe do restas por vi.
FOLDAL
Jes, Dio scias ke mi havas. Tute kvin uloj. Sed Frida estas la sola,
kiu iomete komprenis min. (peze agitas la kapon) Ĉiuj la aliuloj
tute ne komprenas min.
BORKMAN
(sombre, rigardas antaŭen kaj tamburas la tablon) Ne, jen la afero.
Jen la kondamno, kiun ni opuloj, ni elektitaj homoj devas porti. La
amaso, la multo, — ĉiuj la meznombruloj, — ili ne komprenas nin,
Vilhelm.
FOLDAL
(rezigne) Poviĝus rezigni pri la kompreno. Kun iom da pacienco oni
povas ja ĉiam atendadi pri ĝi ankoraŭ ioman tempon. (kun
plorstrangulata voĉo) Sed estas io, kio estas ankoraŭ pli amara,
sciu.
BORKMAN
(ekscite) Nenio estas pli amara ol tio!
FOLDAL
Jes, estas, John Gabriel. Mi ĵus nun havis doman scenon — antaŭ ol
mi ekiris ĉi tien.
BORKMAN
Ĉu? Kial jeno?
FOLDAL
(ekdirege) Tiuj hejme — ili malestimas min.
BORKMAN
(ekscitite) Malestimas —!
FOLDAL
(viŝas la okulojn) Mi jam rimarkis tion longe. Sed hodiaŭ ĝi vere
aperiĝis.
BORKMAN
(iom silentas) Vi eble faris malbonan elekton, kiam vi edziĝis.
FOLDAL
Estis ja preskaŭ neniu elekto por mi. Kaj cetere, — edziĝi oni ja
deziras, kiam oni komencas atingi iun aĝon. Kaj tiel reduktita, tiel
genuestaranta kiel mi tiam estis —
BORKMAN
(eksaltas kolera) Ĉu tio ĉi estu akuzo kontraŭ mi? Riproĉo —!
FOLDAL
(timeme) Ne, pro Dio, John Gabriel —!
BORKMAN
Jes, vi sidas pensante pri la malsukceso, kiu enrompiĝis sur la
bankon —!
FOLDAL
(trankviligante) Sed mi do ne kulpigas vin por tio! Dio kompatu
min —!
BORKMAN
(grumblante; eksidas denove) Nu, tio do estas bona.
FOLDAL
Cetere vi ne devas kredi, ke estas pro mia edzino, ke mi plendas. Ke
ŝi ne havas edukon, la povrulino, estas ja vero. Sed sufiĉe bona
ŝi tamen estas. — Ne, sed estas la infanoj, sciu —
BORKMAN
Mi povis tion pensi.
FOLDAL
Ĉar la infanoj, — ili havas ja pli altan kulturon, ili. Kaj sekve
pli da postuloj al la vivo.
BORKMAN
(rigardas lin kompateme) Kaj tial tiuj infanoj malestimas vin,
Vilhelm?
FOLDAL
(ektiras la ŝultrojn) Mi ja ne faris ioman karieron, vidu. Tion mi
devas ja konfesi —
BORKMAN
(proksimiĝas kaj metas la manon sur lian brakon) Ĉu ili do ne
scias, ke vi verkis tragedion en viaj junecaj tagoj?
FOLDAL
Jes, kompreneble ili tion scias. Sed tio neniel impresas ilin.
BORKMAN
Do ili estas nekomprenemaj, ĉar via tragedio estas bona. Tion mi
kredas plene kaj fide.
FOLDAL
(klarigante) Ĉu vi ne trovas, ke estas sufiĉe bonaj scenoj en ĝi,
John Gabriel? Je Dio, se mi nun fine povus fari ĝin akceptata —
(komencas vigle malfermi kaj foliumi en la teko) Jen, vidu! Mi montru
al vi ion, kion mi ŝanĝis —
BORKMAN
Ĉu vi kunprenis ĝin?
FOLDAL
Jes, mi kunprenis ĝin. Nun estas tiom longe post kiam mi legis ĝin
por vi. Kaj mi pensis, ke eble povus distri vin aŭskulti akton aŭ
du —
BORKMAN
(evite, ekstaras) Ne, ne, prefere alian fojon.
FOLDAL
Nu ja, kiel vi volas.
(Borkman paŝadas sur la planko. Foldal repakas la manuskripton.)
BORKMAN
(haltas antaŭ li) Vi pravas en tio, kion vi ĵus diris, — ke vi
neniun karieron faris. Sed tion mi promesas al vi, Vilhelm, ke kiam
la horo de restariĝo iam sonoriĝos por mi —
FOLDAL
(volas ekstari) Ho, dankon al vi —!
BORKMAN
(kun mansvingo) Vi bonvole restu sidanta. (kreskanta ekscito) Kiam la
horo de restariĝo sonoriĝos por mi —. Kiam ili komprenos, ke ili
ne povas esti sen mi —. Kiam ili venos supren ĉi tie en la salonon
— kaj rampos al la kruco, kaj petegos al mi denove preni la rimenojn
de la banko —! La nova banko, kiun ili starigis — sed ne povas
estri — (starigas sin denove apud la skribotablo kiel antaŭe, kaj
frapas sin sur la brusto) Ĉi tie mi volas stari kaj akcepti ilin!
Kaj estu aŭdata kaj pridemandata kiujn kondiĉojn John Gabriel
Borkman metos por ke — (haltas subite kaj rigardas al Foldal) Vi
rigardas min tiel dubeme! Eble vi ne kredas, ke ili venos? Ke ili
devas, devas, devas iam veni al mi? Ĉu vi ne kredas!
FOLDAL
Jes, Dio scias, ke mi faras, John Gabriel.
BORKMAN
(denove eksidas en la sofon) Mi kredas tion tiel firme. Scias tion
senskue certe — ke ili venos. — Se mi ne havus tiun certecon, — mi
estus antaŭ longe pafinta al mi kuglon tra la kapo.
FOLDAL
(timeme) Ho ne, pro ĉio en la mondo —!
BORKMAN
(pavante) Sed ili venos! Ili tamen venos! Atentu! Ĉiun tagon, ĉiun
horon mi povas atendi ilin ĉi tie. Kaj vi vidos, ke mi tenos min
preta por akcepti ilin.
FOLDAL
(kun suspiro) Se ili do venus tre baldaŭe.
BORKMAN
(maltrankvile) Jes ja, la tempo pasas; la jaroj pasas; La vivo, huh
ne — pri ĝi mi ne povas pensi! (rigardas lin) Ĉu vi scias kiel mi
foje sentas min?
FOLDAL
Nu?
BORKMAN
Mi sentas min kiel iu Napoleono, kiu pafiĝis al kriplulo en sia unua
batalo.
FOLDAL
(metas la manon sur la tekon) Tiun senton ankaŭ mi havas.
BORKMAN
Nu ja, tiel en minora afero.
FOLDAL
(kviete) Mia eta verkista mondo havas grandan valoron por mi, John
Gabriel.
BORKMAN
(impete) Jes, sed mi, kiu estus povinta krei milionojn! Ĉiujn
tiujn minejojn, kiujn mi submetigus al mi! Novajn minejojn en
sennombro! La akvofalojn! La ŝtonrompejojn! La komercajn vojojn kaj
la ŝipliniojn tra la tuta mondo. Ĉion, ĉion mi estus sola
starigita!
FOLDAL
Jes, mi ja scias. Ne ekzistis tiaĵo antaŭ kiu vi cedus.
BORKMAN
(premas la manojn) Kaj tamen mi devas sidi ĉi tie kiel pafvundita
birdego, kaj vidi, ke la aliuloj antaŭvenas min, — kaj forprenas
ĉion de mi, pecon post peco!
FOLDAL
Tiel ankaŭ pri mi, vi sciu.
BORKMAN
(sen lin atenti) Imagu. Tiel proksima ke mi estis ĉe la celo. Se mi
estus havinta prokraston de ok tagoj por konsideri. Ĉiuj deponaĵoj
estus tiam reprenitaj. Ĉiuj la valoraĵoj, kiujn mi per kuraĝa mano
utiligis, ili denove kuŝus en sia loko kiel antaŭe. La kapturnige
grandaj akciosocietoj estis ĝuste antaŭ sia realiĝo. Eĉ ne unu
sola opulo perdus oeron —
FOLDAL
Ja, je Dio — kiel ege proksima vi estis —
BORKMAN
(en sufokita kolero) Kaj jen la perfido superondis min! Ĝuste meze
en la tagoj de decido! (rigardas lin) Ĉu vi scias kiun krimon mi
tenas kiel la plej fian fareblan de homo?
FOLDAL
Ne. Diru!
BORKMAN
Ne estas mortigo. Ne rabo aŭ nokta ŝtelenrompo. Eĉ ne falsa ĵuro.
Ĉar ĉiuj tiaĵoj fariĝas pleje kontraŭ homoj, kiujn oni malamas,
aŭ kiuj estas sensignifaj kaj ne rilatas al ni.
FOLDAL
Sed la plej fia do, John Gabriel?
BORKMAN
(emfaze) La plej fia estas la misuzo de fido pere de amiko.
FOLDAL
(iom dubinde) Jes, sed aŭskultu nun —
BORKMAN
(ekinterrompe) Kion vi intencas diri! Mi vidas tion laŭ via aspekto.
Sed tio ne estas trafa. La homoj, kiuj havis siajn valorpaperojn en
la banko, ili ekhavus sian tuton reen. Ĉiun opan grajnon! — Ne, vi
sciu, — la plej fia kion homo povas fari, estas misuzi la leterojn
de amiko, — aperigi por la tuta mondo tion, kio estis konfidita al
unu sola, duope, kvazaŭ flustro en malplena, malhela, ŝlosita
ĉambro. Tiu homo, kiu povas utiligi tiajn rimedojn, li estas tute
trae venenigita kaj infektigita de la moralo de la superfripono. Kaj
tian amikon mi havis. — Kaj li estis tiu, kiu frakasis min.
FOLDAL
Mi ja scietas al kiu vi aludas.
BORKMAN
Ne estis faldaĵo en mia tuta konduto, kiun mi ne kuraĝis malkaŝi
por li. Kaj kiam venis la momento, jen li direktis kontraŭ mi la
armilojn, kiujn mi mem estis lin donintaj enmane.
FOLDAL
Mi neniam povis kompreni, kial li —. Ja, subparoliĝis tamen multe
tiam.
BORKMAN
Pri kio subparoliĝis? Diru. Mi ja scias nenion. Ĉar mi ja tuj —
izoliĝis. Pri kio la homoj subparolis, Vilhelm?
FOLDAL
Vi estus ja ministro, oni diris.
BORKMAN
Ofertiĝis al mi. Sed mi rifuzis.
FOLDAL
Do ne staris al li en la vojo.
BORKMAN
Ho ne; ne estis tial, ke li perfidis min.
FOLDAL
Nu, en tiu okazo mi vere ne komprenas —
BORKMAN
Mi tamen povas diri al vi, Vilhelm.
FOLDAL
Nu?
BORKMAN
Estis — iaspeca virina historio, vi sciu.
FOLDAL
Virina historio? Ne do, John Gabriel —?
BORKMAN
(interrompante) Jes, jes, jes, — pri tiuj malnovaj, stultaj
historioj ni ne plu parolu. — Nu, ministro fariĝis nek li nek
mi.
FOLDAL
Sed alte supren li atingis.
BORKMAN
Kaj mi en la abismon.
FOLDAL
Ho, estas terura tragedio —
BORKMAN
(kapsignas al li) Preskaŭ same terura kiel la via, ŝajnas al mi,
kiam mi pripensas.
FOLDAL
(naive) Jes, eĉ same terura.
BORKMAN
(ridas silente) Sed rigardata de alia flanko, vere estas kvazaŭ iu
komedio.
FOLDAL
Komedio? Tio ĉi?
BORKMAN
Jes, tiel kiel ŝajnas, ke ĝi evoluas nun. Ĉar nun vi aŭdu —
FOLDAL
Nu do?
BORKMAN
Jes; vi ja ne renkontis Frida, kiam vi venis.
FOLDAL
Ne.
BORKMAN
Dum ni du sidas ĉi tie, ŝi sidas tie malsupre ludante al danco por
li, kiu perfidis kaj ruinigis min.
FOLDAL
Pri tio mi eĉ ne havis scieton.
BORKMAN
Jes, ŝi prenis sian notaron, kaj foriris de mi al — la grandsinjora
domo.
FOLDAL
Nu ja, bedaŭrinda infano —
BORKMAN
Kaj ĉu vi povas diveni por kiu ŝi ludas inter la aliuloj?
FOLDAL
Nu?
BORKMAN
Por mia filo, sciu.
FOLDAL
Ĉu?
BORKMAN
Jes; — kiel ŝajnas al vi, Vilhelm? Mia filo estas tie malsupre en
la vico de dancantoj ĉi-vespere. Ĉu do ne estas komedio, kiel mi
diras?
FOLDAL
Jes, sed do li certe nenion scias.
BORKMAN
Kion li ne scias?
FOLDAL
Li ne scias, kiel li — tiu — nu —
BORKMAN
Vi tamen povas diri la nomon. Mi eĉ toleras aŭdi ĝin nun.
FOLDAL
Mi estas certa, ke via filo ne konas la konekson, John Gabriel.
BORKMAN
(sombra, sidanta frapante la tablon) Li konas ĝin, sciu, — tiel
certe kiel mi sidas ĉi tie.
FOLDAL
Sed ĉu vi povas imagi, ke li serĉus societon en tiu domo!
BORKMAN
(agitas la kapon) Mia filo do ne rigardas la aferojn tiel samokule
kiel mi. Mi kuraĝas ĵuri ke li staras ĉe la flanko de miaj
malamikoj! Li kredeble opinias kiel ili, ke advokato Hinkels nur
faris sian damnitan devon, kiam li perfidis min.
FOLDAL
Sed, kara, kiu estus al li prezentinta la aferon en tiu lumo?
BORKMAN
Kiu? Ĉu vi forgesas, kiuj zorgis pri li? Unue lia onklino — de post
kiam li havis ses — sep jarojn. Kaj nun poste — lia patrino!
FOLDAL
Mi opinias, ke vi estas maljusta kontraŭ ili.
BORKMAN
(ekscite) Mi neniam estas maljusta al iu homo! Ambaŭ ili incitis lin
kontraŭ mi, ĉu vi ne aŭdas!
FOLDAL
(cedeme) Jes, ja, ja; do ili tiel faris.
BORKMAN
(kolerplena) Ho, tiuj virinoj! Ili malvirtigas kaj falsigas la vivon
por ni! Fuŝigas nian tutan sorton, — nian tutan venkan iron.
FOLDAL
Tamen ne ĉiuj!
BORKMAN
Ĉu? Menciu unu solan, kiu tamen taŭgas!
FOLDAL
Ne, jen la problemo. La opaj, kiujn mi konas, ili ne taŭgas.
BORKMAN
(spirblovas malestime) Nu, al kio do tio utilas! Ke ekzistas tiaj
virinoj, — kiam oni ne konas ilin!
FOLDAL
(varme) Jes, John Gabriel, tamen utilas. Estas tiel feliĉige kaj
tiel benite pensi, ke tie ekstere, ĉirkaŭe, tre fore, — tie
tamen troviĝas la vera virino.
BORKMAN
(senpacience translokigas sin en la sofo) Ho, ĉesu pri tiu poezia
babilaĵo!
FOLDAL
(profunde ofendita rigardas lin) Ĉu vi nomas mian plej sanktan
kredon poezia babilaĵo!
BORKMAN
(malmole) Jes, mi faras! Estas tio ĉi, kio kaŭzis, ke vi neniam
antaŭeniĝis en la mondo. Se vi forpelus ĉiujn tiaĵojn, mi povus
ankoraŭ helpi vin surpieden — helpi vin supren.
FOLDAL
(dum bolas interne en li) Ho, tion vi ja ne povas.
BORKMAN
Mi povos, kiam mi nur regajnos la potencon.
FOLDAL
Sed tio estas ja tre longe estonta espero.
BORKMAN
(impete) Ĉu vi eble opinias, ke tiu tempo neniam venos? Respondu al
tio!
FOLDAL
Mi ne scias kion respondi al vi.
BORKMAN
(ekstaras; montras per manmovo al la pordo malvarme kaj aristokrate)
Do mi ne plu bezonas vin.
FOLDAL
(ekstaras de la seĝo) Ne bezonas —!
BORKMAN
Ĉar vi ne kredas, ke mia sorto ŝanĝiĝos —
FOLDAL
Tamen mi ja ne povas kredi kontraŭ ĉiu racio! — Kontentigon vi
devus ja havi —
BORKMAN
Daŭre! Daŭre!
FOLDAL
Certe mi ne plenumis mian ekzamenon; sed tiom mi tamen legis dum
miaj tagoj —
BORKMAN
(rapide) Neeble, vi opinias?
FOLDAL
Ne ekzistas prejudikato por tiaĵo.
BORKMAN
Ne estas necesa por esceptuloj.
FOLDAL
La leĝo ne konas tiajn konsiderojn.
BORKMAN
(akre kaj decide) Vi ne estas poeto, Vilhelm.
FOLDAL
(senpere plektas la manojn) Ĉu vi tion diras tute serioze?
BORKMAN
(rifuzante sen respondo) Ni nur forludas nian tempon pri ni
reciproke. Plej bone ke vi ne revenu.
FOLDAL
Vi do deziras, ke mi forlasu vin?
BORKMAN
(ne lin rigardante) Mi ne plu bezonas vin.
FOLDAL
(kvietanime prenas la tekon) Ne, ne, ne; povas ja tiel esti, tio.
BORKMAN
Jen vi do la tutan tempon mensogadis por mi.
FOLDAL
(skuas la kapon) Neniam mensogis, John Gabriel.
BORKMAN
Ĉu vi ne sidadis ĉi tie mensogante esperon kaj kredon kaj fidon en
min?
FOLDAL
Ne estis mensogo tiom longe, kiam vi kredis pri mia voko. Tiom
longe kiam vi kredis pri mi, tiom longe mi kredis pri vi.
BORKMAN
Ni do trompis unu la alian reciproke. Kaj eble ankaŭ trompis nin mem
— ambaŭ.
FOLDAL
Sed ĉu ne tio do funde estas amikeco, John Gabriel?
BORKMAN
(ridetas amare) Jes, trompi, — tio estas amikeco. Jen vi pravas.
Tiun sperton mi iam antaŭe faris.
FOLDAL
(rigardas lin) Neniu poezia voko. Kaj tion vi povis diri al mi tiel
senkonsidere.
BORKMAN
(pli mola voĉo) Nu, mi ja ne estas iu spertulo en tia afero.
FOLDAL
Eble pli ol vi mem scias.
BORKMAN
Mi?
FOLDAL
(kviete) Jes, vi. Ĉar mi mem havis miajn dubojn — foje, vi sciu. La
terura dubo — ke mi fuŝis la vivon pro imagaĵo.
BORKMAN
Se vi mem dubas, vi staras sur falantaj piedoj.
FOLDAL
Tial estis por mi tiel konfideme, veni ĉi tien, kaj apogi min al vi,
kiu kredis. (prenas sian ĉapelon) — Sed nun vi estas kiel fremdulo
por mi.
BORKMAN
Ankaŭ vi por mi.
FOLDAL
Bonan nokton, John Gabriel.
BORKMAN
Bonan nokton, Vilhelm. (Foldal eliras maldekstre)
(Borkman staras momenton rigardante la fermitan pordon; faras movon, kvazaŭ li volus revoki Foldal, sed hezitas pripense, kaj komencas paŝadi tien kaj reen sur la planko kun la manoj dorse. Poste li haltas apud la sofotablo, kaj li estingas la lampon. Fariĝas duonlume en la salono.)
(Iom poste frapiĝas sur la tapetpordo maldekstre en la fono.)
BORKMAN
(apud la tablo, skuiĝas, turnas sin kaj demandas laŭte) Kiu frapas?
(neniu respondo; frapiĝas denove)
BORKMAN
(restas staranta) Kiu estas? Envenu!
(Ella Renthejm, kun ekbruligita kandelo en la mano aperas en la pordo. Ŝi estas vestita en sia nigra robo kiel antaŭe, kun la mantelo malfirme ĵetita sur la ŝultroj.)
BORKMAN
(rigardas ŝin) Kiu estas vi? Kion vi volas al mi?
ELLA RENTHEJM
(fermas la pordon post si kaj venas pli proksimen) Estas mi, Borkman.
(Ŝi metas la kandelon sur la pianon kaj restas staranta tie.)
BORKMAN
(staras kiel fulme frapita, rigardas ŝin sendeturne kaj flustras
duonlaŭte) Ĉu estas — estas Ella? Ĉu estas Ella Renthejm?
ELLA RENTHEJM
Jes. — Estas “via” Ella, — kiel vi nomis min en antaŭa tempo.
Iam. Antaŭ tiuj multaj — multaj jaroj.
BORKMAN
(kiel antaŭe) Jes, estas vi, Ella, — mi vidas tion nun.
ELLA RENTHEJM
Ĉu vi rekonas min?
BORKMAN
Jes, nun mi komencas —
ELLA RENTHEJM
La jaroj atakis min forte kaj aŭtune, Borkman. Ĉu ne ŝajnas al
vi?
BORKMAN
(devigite) Vi iom ŝanĝiĝis. Je la unua rigardo —
ELLA RENTHEJM
Mi nun ne havas la malhelajn buklojn laŭ la nuko. Tiujn, kiujn vi
ŝatis vindi ĉirkaŭ viajn fingrojn.
BORKMAN
(rapide) Ĝuste! Nun mi vidas, Ella. Vi ŝanĝis la hararanĝon.
ELLA RENTHEJM
(kun malĝoja rideto) Ĝuste. Estas pro la hararanĝo.
BORKMAN
(deturnante) Krome mi ne sciis, ke vi estas en ĉi tiu regiono de la
lando.
ELLA RENTHEJM
Mi ja ĵus venis.
BORKMAN
Kial vi vojaĝis ĉi tien, — nun mezvintre?
ELLA RENTHEJM
Tion vi aŭdos.
BORKMAN
Ĉu estas io, kion vi intencas pri mi?
ELLA RENTHEJM
Ankaŭ pri vi. Sed se ni parolu pri tio, mi devas komenci tre longe
pasinte.
BORKMAN
Vi certe estas laca.
ELLA RENTHEJM
Jes, mi estas laca.
BORKMAN
Ĉu vi ne volas eksidi? Jen, — en la sofon.
ELLA RENTHEJM
Jes, dankon. Mi bezonas sidi.
(Ŝi transiras dekstren, kaj eksidas en la pli antaŭan angulon de la sofo. Borkman staras apud la tablo kun la manoj dorse ŝin rigardante. Mallonga silento.)
ELLA RENTHEJM
Estas nedireble longe de post kiam ni du renkontiĝis vizaĝon
vizaĝe, Borkman.
BORKMAN
(sombre) Ege, ege longe de post tiam. Ĉiuj tiuj teruraĵoj
interkuŝas.
ELLA RENTHEJM
Tuta homa vivo interkuŝas. Forĵetita homa vivo.
BORKMAN
(rigardas ŝin akre) Forĵetita!
ELLA RENTHEJM
Jes, ĝuste forĵetita. Por ni ambaŭ.
BORKMAN
(en malvarma komerca voĉtono) Mi ankoraŭ ne konsideras mian vivon
kiel forĵetitan.
ELLA RENTHEJM
Nu, sed mia vivo do?
BORKMAN
En tio vi mem kulpas, Ella.
ELLA RENTHEJM
(kun skuiĝo) Kaj tion diras vi!
BORKMAN
Vi povus bone fariĝi feliĉa sen mi.
ELLA RENTHEJM
Ĉu vi tion kredas?
BORKMAN
Se vi mem volus.
ELLA RENTHEJM
(amare) Jes, mi ja scias, ke aliulo staris preta por akcepti
min —
BORKMAN
Sed lin vi rifuzis —
ELLA RENTHEJM
Jes, mi faris.
BORKMAN
Fojon post fojo vi rifuzis lin. Jaron post jaro —
ELLA RENTHEJM
(moke) — jaron post jaro mi rifuzis la feliĉon, vi do pensas?
BORKMAN
Vi povus bone fariĝi feliĉa ankaŭ kun li. Kaj tiam mi estus
savita.
ELLA RENTHEJM
Vi —?
BORKMAN
Jes, tiam vi estus min savinta, Ella.
ELLA RENTHEJM
Kiel, vi pensas?
BORKMAN
Li kredis, ke estas mi, kiu staris malantaŭ viaj rifuzadoj, — viaj
eternaj rifuzoj. Kaj li faris venĝon. Ĉar tion li facile povis, —
li, kiu havis en sia depono ĉiujn miajn senrezervajn, fidoplenajn
leterojn. Tiujn li uzis, — kaj tiam estis for pri mi, — ĝis plue
do. Jen, pri ĉio tio vi kulpas, Ella!
ELLA RENTHEJM
Jen, jen, Borkman, — reale do, eble estas mi, kiu estas ŝuldanto
al vi.
BORKMAN
Estas kiel oni tion prenas. Mi bone scias pri ĉio, por kio mi devas
danki vin. Vi igis la bienon ĉi tie, la tutan bienon, aljuĝi al vi
ĉe la aŭkcio. Disponigis la domon senlimige por mi kaj por — via
fratino. Vi prenis Erhart al vi, — zorgis por li en ĉiuj manieroj —
ELLA RENTHEJM
— tiom longe kiom permesiĝis —
BORKMAN
— permesiĝis de via fratino, jes. Mi neniam miksis mi en tiujn
hejmajn problemojn. — Kiel mi volis diri, — mi scias kion vi oferis
por mi kaj via fratino. Sed vi povis ja ankaŭ tion fari, Ella. Sed
memoru, ke estis mi, kiu faris vin kapabla.
ELLA RENTHEJM
(ekscitita) En tio vi grande eraras, Borkman! Estis mia plej interna
kaj varma animo kaj koro por Erhart, — kaj ankaŭ por vi, tio
pelis min!
BORKMAN
(interrompante) Kara, ni ne eniru en sentojn kaj tiaĵojn. Mi
kompreneble opinias, ke kiam vi agis, kiel vi faris, estis mi kiu
faris vin kapabla.
ELLA RENTHEJM
(ridetas) Hm, kapabla, kapabla —
BORKMAN
(fervore) Jes, ĝuste kapabla! Kiam la granda decida frapo estus
fariĝonta, — kiam mi povis ŝpari nek parencojn nek amikojn, —
kiam mi devis kapti — kaj ankaŭ kaptis la milionojn, kiuj estis
konfiditaj al mi, — tiam mi ŝparis ĉion, kio estis via, ĉion kion
vi posedis, — kvankam mi estus povinta preni kaj prunti ĝin — kaj
uzi ĝin — kiel ĉion la ceteran.
ELLA RENTHEJM
(malvarme kaj trankvile) Estas vere kaj ĝuste, Borkman.
BORKMAN
Tiel ja estas. Kaj tial, — kiam ili venis kaj prenis min, — ili
ankaŭ trovis ĉion vian netuŝita en la kelo de la banko.
ELLA RENTHEJM
(ekrigardas lin) Mi ofte pensis pri tio, — — kial vi vere ŝparis
ĉion tion, kio estis mia? Kaj sole nur tion?
BORKMAN
Kial?
ELLA RENTHEJM
Jes, kial? Diru.
BORKMAN
(akre kaj moke) Vi eble pensas, ke estis por havi ion sur kio apogi
min, se mi ne sukcesus?
ELLA RENTHEJM
Ho ne, pri tio vi certe ne pensis dum tiuj tagoj.
BORKMAN
Neniam! Mi estis tiel neskueble certa pri la venko.
ELLA RENTHEJM
Jes, sed kial tamen —?
BORKMAN
(ŝultrotiras) Je Dio, Ella, — ne estas facile memori kialojn, kiuj
estas dudek jarojn aĝaj. Mi nur memoras, ke kiam mi iris tie sola,
cerbumante pri ĉiuj tiuj grandaj entreprenoj, kiuj estus
realigindaj, ŝajnis al mi, ke mi estis anime tiel kiel mi imagis al
mi estron de aerŝipo. Jen mi vagis en sendormaj noktoj, plenigante
grandegan balonon por veli supre trans nesekura, danĝeroplena
oceano.
ELLA RENTHEJM
(ridetas) Vi, kiu neniam dubis pri la venko.
BORKMAN
(senpacience) La homoj estas tiaj, Ella. Ili kaj dubas kaj kredas
pri la sama afero. (por si mem) Kaj tial eble estis, kial mi ne volis
havi vin kaj la vian kun mi en la balono.
ELLA RENTHEJM
(en ekscito) Kial, demandas mi! Diru, kial!
BORKMAN
(ne ŝin rigardante) Oni prefere ne prenas la plej karan kun si en
tia vojaĝo.
ELLA RENTHEJM
Vi kunhavis ja la plej karan en la balono. Via mema vivo de la
estonto —
BORKMAN
La vivo ne ĉiam estas la plej kara.
ELLA RENTHEJM
(senspire) Ĉu tiel estis por vi tiam?
BORKMAN
Ŝajnas al mi tiel.
ELLA RENTHEJM
Ke mi estis la plej kara, kiun vi sciis?
BORKMAN
Jes, ŝvebas antaŭ mi io tia.
ELLA RENTHEJM
Kaj tiam tamen estis pasintaj jaroj kaj tagoj, post kiam vi perfidis
min — kaj edzinigis alian — iun alian!
BORKMAN
Perfidis vin, vi diras? Vi certe komprenas, ke estis pli altaj
konsideroj, — nu do, aliaj konsideroj, — kiuj devigis min. Sen
lia kunhelpo mi povus nenien veni.
ELLA RENTHEJM
Do perfidis min pro — pli altaj konsideroj.
BORKMAN
Mi ne povis senesti lian helpon. Kaj li postulis vin, kiel prezon
por la helpo.
ELLA RENTHEJM
Kaj vi pagis la prezon. Tutplene. Sen marĉandado.
BORKMAN
Ne havis elekton. Devis venki aŭ fali.
ELLA RENTHEJM
(rigardas lin, la lipoj tremetantaj) Ĉu tio povas esti vero, kion vi
diras, ke mi estis por vi la plej kara en la mondo?
BORKMAN
Kaj tiam kaj poste, — longe longe poste.
ELLA RENTHEJM
Kaj vi tamen marĉandis min for. Marĉandadis pri la rajto de via amo
kun alia viro. Vendis mian amon por — por bankestra ofico!
BORKMAN
(sombre kaj kurbigite) La deviga neceso estis super mi, Ella.
ELLA RENTHEJM
(ekstaras sovaĝe kaj skuite de la sofo) Krimulo!
BORKMAN
(skuiĝas sed regas sin) Tiun vorton mi aŭdis antaŭe.
ELLA RENTHEJM
Ho, ne pensu ke mi aludas al tio, kion vi krimis kontraŭ leĝo kaj
juro de la lando! La utiligo, kiun vi faris de ĉiuj tiuj akcioj kaj
obligacioj — aŭ kio ajn, kio tio estis, — kiom vi pensas, ke mi
zorgas pri ĝi! Se mi havus permeson stari proksime al vi, kiam ĉio
disfalis sur vin —
BORKMAN
(streĉite) Kio tiam, Ella?
ELLA RENTHEJM
Kredu min, mi tolerus ĉion ĝoje kun vi. La malhonoron, la
ruiniĝon, — ĉion, ĉion mi helpus vin porti —
BORKMAN
Ĉu vi tion volus? Ĉu povus?
ELLA RENTHEJM
Kaj volus kaj povus. Ĉar tiam mi ja ne sciis pri via granda, terura
krimo —
BORKMAN
Kiun! Al kio vi aludas?
ELLA RENTHEJM
Mi aludas al tiu krimo, por kiu ne estas pardono —
BORKMAN
(gapas al ŝi) Vi freneziĝis.
ELLA RENTHEJM
(paŝas pli proksimen) Vi estas murdisto! Vi faris la grandan pekon
de morto!
BORKMAN
(retiras sin al la piano) Ĉu vi freneziĝas, Ella?
ELLA RENTHEJM
Vi mortigis la amovivon en mi. (pli proksimen) Ĉu vi komprenas, kion
tio signifas? Rakontiĝas en la Biblio pri enigma peko, por kiu estas
neniu pardono. Mi neniam antaŭe komprenis, kio tio estas. Nun mi
komprenas. La granda nepardonebla peko, — estas la peko murdi la
amovivon en iu homo.
BORKMAN
Kaj tion vi diras, ke mi faris?
ELLA RENTHEJM
Vi faris. Mi neniam vere komprenis, kio vere okazis al mi, antaŭ
nun ĉi tiun vesperon. Ke vi perfidis min, kaj turnis vin al Gunhild
anstataŭe, — tion mi interpretis nur kiel iun ordinaran
nestabilecon viaflanke. Kaj kiel sekvon de senkorajn artaĵojn
ŝiaflanke. Kaj mi preskaŭ pensas, ke mi malestimis vin iomete —
spite al ĉio. Sed nun mi vidas! Vi perfidis la virinon, kiun vi
amis! Min, min, min! La plej karan kion vi sciis en la mondo, tion
vi estis preta vendi por profito. Tio estas la duobla murdo, por
kiu vi faris vin kulpa! Murdo al via propra animo kaj al la mia!
BORKMAN
(malvarma kaj sinrega) Kiel bone mi rekonas vian pasian, senbridan
animon, Ella. Estas kompreneble akcepteble por vi vidi la aferon
tiel, kiel vi faras. Vi estas ja virino. Kaj por vi aspekte ŝajnas,
ke vi ne scikonas, ne donas valoron al iu alia afero en la tuta
mondo.
ELLA RENTHEJM
Ne, efektive mi ne faras.
BORKMAN
Nur via propra kora afero —
ELLA RENTHEJM
Nur ĝi! Nur ĝi! Vi pravas.
BORKMAN
Sed vi devas memori, ke mi estas viro. Kiel virino vi estis por mi la
plej kara en la mondo. Sed kiam tamen tiel estu, unu virinon povas
anstataŭi alia —
ELLA RENTHEJM
(rigardas lin kun rideto) Ĉu vi tion spertis, kiam vi estis preninta
Gunhild kiel edzinon?
BORKMAN
Ne. Sed miaj taskoj en la vivo helpis min porti ankaŭ tion. Mi
volis meti sub mian potencon ĉiujn fontojn de potenco en ĉi tiu
lando. Ĉion, kion tero, montaroj kaj arbaroj kaj maro enhavis de
riĉaĵoj — tion mi volis submetigi, kaj krei regnon por mi mem, kaj
tiel bonfarton por la multaj, multaj miloj da aliuloj.
ELLA RENTHEJM
(perdita en memoro) Mi konas tion. Tiom da vesperoj, kiam ni
priparolis viajn celojn —
BORKMAN
Jes, kun vi mi povis paroli, Ella.
ELLA RENTHEJM
Mi ŝercis pri viaj planoj, kaj demandis, ĉu vi volus veki ĉiujn la
dormantajn spiritojn de la oro.
BORKMAN
(kapsignas) Mi memoras tiun esprimon. (malrapide) Ĉiujn la
dormantajn spiritojn de la oro.
ELLA RENTHEJM
Sed vi ne prenis tion por ŝerco. Vi diris: “Jes, jes, Ella, estas
ĝuste tio, kion mi volas.”
BORKMAN
Tiel ankaŭ estis. Kiam mi unue estus metinta la piedon en la
piedingon —. Kaj tio dependis tiam de unu sola viro. Li povis,
kaj li volis havigi al mi la estran oficon en la banko, — se mi
miaflanke —
ELLA RENTHEJM
Ĝuste, jes! Se vi viaflanke rezignus pri la virino, kiun vi amis, —
kaj kiu senlime amis vin.
BORKMAN
Mi scikonis lian konsumantan pasion por vi. Sciis ke li neniam je kiu
ajn alia kondiĉo —
ELLA RENTHEJM
Kaj vi akceptis.
BORKMAN
(impete) Jes, mi faris, Ella! Ĉar la potencavido estis tiel
nesubprema en mi, vi sciu. Kaj mi akceptis. Devis akcepti. Kaj li
helpis min supren duone al la logantaj altejoj, kien mi sopiris. Kaj
mi altiĝis kaj altiĝis. Jaron post jaro mi altiĝis —
ELLA RENTHEJM
Kaj mi estis kvazaŭ forviŝita el via vivo.
BORKMAN
Kaj tamen li reen renversigis min en la abismon. Pro vi, Ella.
ELLA RENTHEJM
(post mallonga, pensema silento) Borkman, — ĉu ne ŝajnas al vi, ke
kvazaŭ kuŝis kondamno super nia tuta rilato?
BORKMAN
(rigardas ŝin) Kondamno?
ELLA RENTHEJM
Jes. Ĉu ne ŝajnas al vi?
BORKMAN
(maltrankvila) Jes. Sed kiel vere —? (ekdire) Ho, Ella, — mi
baldaŭ ne plu scias, kiu pravas, — aŭ vi aŭ mi!
ELLA RENTHEJM
Vi estas tiu, kiu pekis. Vi mortigis ĉiun homan ĝojon en mi.
BORKMAN
(timeme) Tion do ne diru, Ella!
ELLA RENTHEJM
Ĉiu ina, homa ĝojo almenaŭ. De la tempo, kiam la bildo de vi
komencis estingiĝi en mi, mi ekzistis kvazaŭ sub suneklipso. Dum
ĉiuj tiuj jaroj fariĝis por mi pli kaj pli malloge, — fine tute
neeble, ami iun vivantan estaĵon. Nek homojn, nek bestojn aŭ
plantojn. Nur tiun unu solan —
BORKMAN
Kiun tiun unu solan —?
ELLA RENTHEJM
Erhart, kompreneble.
BORKMAN
Erhart —?
ELLA RENTHEJM
Erhart, — vian, vian filon, Borkman.
BORKMAN
Ĉu li do kuŝis tiel varme sur via koro?
ELLA RENTHEJM
Kial alie, kredas vi, ke mi prenis lin al mi? Kaj retenis lin tiom
longe kiom mi povis? Kial?
BORKMAN
Mi pensis, ke estis pro kompatemo. Kiel ĉio la cetera.
ELLA RENTHEJM
(en forta interna ekscito) Kompatemo, vi diras! Haha! Mi neniam
sentis kompatemon — de post kiam vi perfidis min. Mi simple ne
kapablis. Se venis malriĉa, malsata infano en mian kuirejon,
frostante kaj plorante kaj petegante iom da manĝaĵo, mi igis la
kuiristinon okupiĝi pri tio. Neniam sentis iun deziron preni la
infanon al mi mem, varmigi ĝin apud mia propra forno, ĝoji vidante
ĝin satmanĝi. Kaj tia mi neniam estis en mia juneco; tion mi klare
memoras! Estas vi, kiu faris min dezerte malplena kaj dezerte
malfekunda interne — kaj ankaŭ ekstere!
BORKMAN
Nur ne por Erhart.
ELLA RENTHEJM
Ne. Ne por via filo. Sed cetere por ĉio, ĉio, kio vive moviĝas.
Vi fraŭdis min pri la ĝojo de patrino kaj feliĉo en la vivo. Kaj
ankaŭ pri la ĉagrenoj kaj la larmoj. Kaj tio estus eble la plej
korŝira perdo por mi, vi sciu.
BORKMAN
Ĉu jenon vi diras, Ella?
ELLA RENTHEJM
Kiu scias? Eble estus la ĉagrenoj kaj larmoj de patrino, kiuj servus
al mi plej bone. (en pli forta emocio) Sed mi ne povis rezigni pri
la perdo tiam. Tial mi prenis Erhart al mi. Gajnis lin tute. Gajnis
lian tutan, varman, fideman infanan koron por mi, — ĝis, —.
Aĥ!
BORKMAN
Ĝis kio?
ELLA RENTHEJM
Ĝis lia patrino, — lia karna patrino, mi aludas, reprenis lin de
mi.
BORKMAN
Li devis ja forlasi vin. Ĉi tien al la urbo.
ELLA RENTHEJM
(tordas siajn manojn) Jes, sed mi ne toleras esti forlasita, sciu! Ne
la malplenecon! Ne la perdon de la koro de via filo!
BORKMAN
(kun malica esprimo en la okuloj) Hm, — ĝin vi certe ne perdis,
Ella. Oni ne facile perdas korojn al la avantaĝo de iu ĉi tie
malsupre en la — ĉambra etaĝo.
ELLA RENTHEJM
Mi estas perdinta Erhart ĉi tie. Kaj ŝi gajnis lin reen. Aŭ
ankaŭ iu alia. Tio lumas sufiĉe el la leteroj, kiujn li foje
skribas al mi.
BORKMAN
Sekve estas por serĉi lin hejmen al vi, ke vi venas ĉi tien?
ELLA RENTHEJM
Jes, se tio estus farebla, mi —!
BORKMAN
Farebla tio ja estas, se vi nepre volas. Ĉar vi havas ja la pli
grandan kaj unuan postulon pri li.
ELLA RENTHEJM
Nu, postulo, postulo! Kion valoras postuloj ĉi tie? Se li ne venas
libervole, — mi tute ne havas lin. Kaj estas tio, kion mi devas!
Tuta kaj ne partigita devas mi nun havi la koron de mia infano!
BORKMAN
Vi devas memori, ke Erhart estas en la aĝo de dudekoj. Longe vi ne
povus kalkuli reteni lian koron ne partigita, kiel vi esprimas
vin.
ELLA RENTHEJM
(kun peza rideto) Ne necesus daŭri tre longe.
BORKMAN
Ĉu ne? Mi pensis, ke tio kion vi postulas, tion vi postulas ĝis la
fino de viaj tagoj.
ELLA RENTHEJM
Mi faras. Sed tamen tio ne bezonas daŭri tre longe.
BORKMAN
(ekmiras) Kion vi diras per tio?
ELLA RENTHEJM
Vi ja scias, ke mi estas malsana la lastajn jarojn?
BORKMAN
Ĉu vi?
ELLA RENTHEJM
Vi tion ne scias?
BORKMAN
Ne, vere ne —
ELLA RENTHEJM
(rigardas lin en surprizo) Ĉu Erhart ne rakontis tion?
BORKMAN
En la momento mi vere tion ne memoras.
ELLA RENTHEJM
Entute li eble ne parolis pri mi?
BORKMAN
Jes, paroli pri vi mi pensas, ke li tamen faris. Cetere mi malofte
vidas lin. Preskaŭ neniam. Estas iu malsupre, kiu tenas lin for de
mi. For, for, vi komprenas.
ELLA RENTHEJM
Ĉu vi scias tion certe, Borkman?
BORKMAN
Jes certe mi scias. (ŝanĝas voĉtonon) Nu, sed vi do estis malsana,
Ella?
ELLA RENTHEJM
Jes, mi estis. Kaj nun ĉi-aŭtune ĝi tiom graviĝis, ke mi devis
veni ĉi tien por paroli kun kuracistoj, kiuj estas pli lertaj.
BORKMAN
Kaj vi eble jam parolis kun ili?
ELLA RENTHEJM
Jes, hodiaŭ antaŭtagmeze.
BORKMAN
Kion ili do diris?
ELLA RENTHEJM
Ili donis al mi plenan certecon pri tio, kion mi longe scietis —
BORKMAN
Nu?
ELLA RENTHEJM
(simple kaj trankvile) Estas mortiga malsano, kiun mi portas,
Borkman.
BORKMAN
Ho, vi do ne kredu tion, Ella!
ELLA RENTHEJM
Estas malsano por kiu ne ekzistas iu helpo aŭ savo, vi sciu. La
kuracistoj scias pri neniu rimedo kontraŭ ĝi. Ili devas lasi ĝin
iri sian vojon. Povas nenion fari por haltigi ĝin. Nur iomete
mildigi, eble. Kaj tio ja tamen estas bona.
BORKMAN
Ho, sed povas ankoraŭ longe daŭri, — vi fidu min.
ELLA RENTHEJM
Povas eble daŭri tra la vintro, ili diris.
BORKMAN
(senpripense) Nu jes, — la vintro ja estas longa, ĝi.
ELLA RENTHEJM
(silente) Ĝi almenaŭ estas sufiĉe longa por mi.
BORKMAN
(vigle, deturnante) Sed, je la mondo, el kio povus tiu malsano
evolui? Vi, kiu ja efektive vivis sane kaj saĝe —? El kio ĝi
venus?
ELLA RENTHEJM
(rigardas lin) La kuracistoj pensis, ke eble mi iam travivis grandajn
animskuiĝojn.
BORKMAN
(ekflamiĝante) Animskuiĝojn! Aha, mi komprenas! Estus mi, kiu
kulpus!
ELLA RENTHEJM
(en kreskanta ekscito) Estas tro malfrue tion priparoli nun! Sed mi
devas reenhavi la solaninfanon de mia koro, antaŭ ol mi forpasos!
Estas tiel nedireble peze por mi pensi pri tio, ke mi forlasu ĉion,
kio estas vivo, — forlasi sunon kaj lumon kaj aeron, sen ĉi tie
postlasi unu solan, kiu volus pensi pri mi, memori min varme kaj
sopireme, — tiel kiel filo pensas kaj memoras la patrinon, kiun li
perdis.
BORKMAN
(post mallonga paŭzo) Prenu lin, Ella, — se vi povos gajni lin.
ELLA RENTHEJM
(vigle) Vi donas vian konsenton? Ĉu vi povas?
BORKMAN
(sombre) Jes. Kaj tio ne estas granda ofero, vi sciu. Ĉar mi tamen
ne posedas lin.
ELLA RENTHEJM
Dankon, dankon almenaŭ por la ofero! — Sed mi havas ankoraŭ ion
por peti vin. Grandan aferon por mi, Borkman.
BORKMAN
Nu, do diru.
ELLA RENTHEJM
Vi eble trovos tion infanece de mi, — eble vi ne komprenos —
BORKMAN
Ekdiru, — nu do diru.
ELLA RENTHEJM
Kiam mi nun forpasos, ne estos malmulto, kion mi postlasos —
BORKMAN
Ne, eble ne estos —
ELLA RENTHEJM
Kaj mi intencas transporti ĉion al Erhart.
BORKMAN
Jes, vi ja vere ne havas iun pli proksiman.
ELLA RENTHEJM
(varme) Ne, mi efektive havas neniun pli proksiman ol lin.
BORKMAN
Neniun el via propra parencaro. Vi estas la lasta.
ELLA RENTHEJM
(kapsignas malrapide) Jes, tiel ĝuste estas. Kiam mi mortos, — tiam
ankaŭ mortos la nomo Renthejm. Kaj tio estas por mi sufokanta penso.
Neniiĝi el la estado — eĉ la nomo —
BORKMAN
(ekscitas) Hah, — mi vidas kien vi celas!
ELLA RENTHEJM
(pasie) Ne lasu tion okazi! Permesu al Erhart porti la nomon post
mi!
BORKMAN
(rigardas ŝin akre) Mi komprenas vin. Vi volas liberigi mian filon
de la ŝarĝo porti la nomon de sia patro. Jen la afero.
ELLA RENTHEJM
Neniel tio! Mi mem spite kaj ĝoje portus ĝin kune kun vi! Sed
patrino, kiu baldaŭ mortos —. Nomo ligas pli ol vi pensas kaj
scias, Borkman.
BORKMAN
(malvarme kaj fiere) Bone kaj mallonge, Ella. Mi estu viro por porti
mian nomon sola.
ELLA RENTHEJM
(kaptas kaj premas liajn manojn) Dankon, dankon! Nun estas plenumita
reguligo inter ni! Jes, jes, lasu nun tion! Vi bonfaris kion vi
povis. Ĉar kiam mi estas for el la vivo, Erhart Renthejm vivos
post mi!
(La tapetpordo malfermiĝas. Sinjorino Borkman kun la granda tuko sur la kapo, staras en la pordaperturo.)
SINJORINO BORKMAN
(en furioza ekscito) Neniam en eterneco Erhart estu nomata tiel!
ELLA RENTHEJM
(retiras sin malantaŭen) Gunhild!
BORKMAN
(akre kaj minace) Supren ĉi tien al mi, neniu havas permeson
veni!
SINJORINO BORKMAN
(paŝon internen) Mi prenas al mi tiun permeson.
BORKMAN
(kontraŭ ŝin) Kion vi volas al mi?
SINJORINO BORKMAN
Mi volas lukti kaj batali por vi. Defendi vin kontraŭ malbonaj
potencoj.
ELLA RENTHEJM
La plej malbonaj potencoj estas en vi mem, Gunhild!
SINJORINO BORKMAN
(malmole) Lasu tion kiel estas. (minace, kun levita brako) Sed tion
mi diras, — la patran nomon li portu! Kaj portu ĝin alte antaŭen
al nova honoro! Kaj mi sola volas esti lia patrino! Mi sola! Al mi
sola estu la koro de mia filo. Al mi kaj al neniu alia.
(Ŝi eliras per la tapetpordo kaj fermas post si.)
ELLA RENTHEJM
(skuita kaj ekscitita) Borkman, — Erhart pereos en tiu ĉi
veteraĉo. Devas okazi kompreno inter vi kaj Gunhild. Ni devas tuj
iri malsupren al ŝi.
BORKMAN
(rigardas ŝin) Ni? Ankaŭ mi, vi pensas?
ELLA RENTHEJM
Kaj vi kaj mi.
BORKMAN
(skuas la kapon) Ŝi estas malmola, sciu. Malmola kiel la erco, kiun
mi iam revis rompi el la montoj.
ELLA RENTHEJM
Do provu tion nun!
BORKMAN
(ne respondas; necerta; staras ŝin rigardante)