WeRead Powered by ReaderPub
John Gabriel Borkman cover

John Gabriel Borkman

Chapter 5: TRIA AKTO
Open in WeRead

Explore more books like this:

About This Book

The drama centers on a disgraced former bank director who lives in seclusion after a financial scandal; his estranged wife clings to wounded pride while family and visitors expose old tensions. Their adult son returns with hopes for a modest life and a romantic attachment, creating conflict between personal desire and parental ambition. Longstanding rivalries and regrets surface as the couple and their social circle negotiate reputation, guilt, and the impossibility of redemption. Staged in an austere country house across three acts, the play explores obsession with status, the corrosive effects of honor-bound vanity, and the chasm between public myth and private failure.

TRIA AKTO

(La sidĉambro de sinjorino Borkman. La lampo daŭre lumas antaŭ la kanapotablo. Ene en la ĝardena ĉambro estas estingite kaj mallume.)

(Sinjorino Borkman, kun tuko sur la kapo, envenas en intensa, interna impeto tra la antaŭĉambra pordo, iras al la fenestro kaj tiras la kurtenon iom flanken; poste ŝi iras al la kahelforno kaj eksidas, sed baldaŭ eksaltas kaj iras por tiri la sonorigŝnuron. Staras apud la kanapo atendante. Neniu venas. Poste ŝi denove sonorigas; ĉi tiun fojon pli impete.)

(Iom poste envenas la ĉambristino el la antaŭa ĉambro. Ŝi aspektas malbonhumore kaj dormeme, kaj aspekte ŝi vestis sin en tuta rapideco.)

SINJORINO BORKMAN
(senpacience) Kie vi do estas, Malene? Jen mi sonorigis du fojojn!

ĈAMBRISTINO
Jes, sinjorino, mi ja aŭdis.

SINJORINO BORKMAN
Kaj vi tamen ne venas.

ĈAMBRISTINO
(malgajhumora) Unue mi devus ja surmeti kelkajn vestaĵojn, mi scias.

SINJORINO BORKMAN
Jes. Vi devas vesti vin konvene. Kaj vi tuj kuru por serĉi mian filon.

ĈAMBRISTINO
(rigardas ŝin en surprizo) Ĉu mi serĉu la studenton?

SINJORINO BORKMAN
Jes, vi nur diru, ke li tuj revenu al mi, ĉar mi volas paroli kun li.

ĈAMBRISTINO
(acide grumblante) Do pli bone ke mi veku la veturigiston ĉe la administranto.

SINJORINO BORKMAN
Kial tio?

ĈAMBRISTINO
Por ke li jungu antaŭ la sledo. Tia terura, neĝa vetero kia estas ĉi-vespere.

SINJORINO BORKMAN
Ho, tio ne gravas. Nur rapidiĝu! Estas ja tute proksime trans la angulo.

ĈAMBRISTINO
Tamen, sinjorino, ja ne estas tuj ĉe la angulo, tio.

SINJORINO BORKMAN
Jes, efektive estas. Ĉu vi ne scias, kie situas la vilao de advokato Hinkels?

ĈAMBRISTINO
(moke) Ho ĉu, estas tie, ke la studento estas ĉi-vespere?

SINJORINO BORKMAN
(ekmiras) Jes, kie li alie estus?

ĈAMBRISTINO
(formas iun rideton) Ne, mi nur pensis, ke li estas kie li kutimas, mi.

SINJORINO BORKMAN
Kie, vi pensas.

ĈAMBRISTINO
Ĉe tiu sinjorino Wilton, kiel oni nomas ŝin.

SINJORINO BORKMAN
Sinjorino Wilton? Mia filo ja ne tiel ofte kutimas fari vizitojn tie.

ĈAMBRISTINO
(duone murmurante) Ŝajne ili diras, ke li venas tien ĉiutage.

SINJORINO BORKMAN
Estas nur babilaĵo, Malene. Nun do, iru al advokato Hinkels, kaj serĉu lin.

ĈAMBRISTINO
(rektigas la nukon) Jes, je Dio; mi do iros.

(Ŝi volas eliri tra la antaŭĉambro. En la sama momento tiu pordo malfermiĝas. Ella Renthejm kaj Borkman aperas sur la sojlo.)

SINJORINO BORKMAN
(ŝancelas paŝon malantaŭen) Kion tio ĉi signifu!

ĈAMBRISTINO
(timigita, senpere plektas la manojn) Ho Jesuo do!

SINJORINO BORKMAN
(flustras al la ĉambristino) Diru, ke li venu tujtuje!

ĈAMBRISTINO
(mallaŭte) Jes ja, sinjorino.

(Ella Renthejm kaj, post ŝi, Borkman venas en la ĉambron. La ĉambristino ŝteliras malantaŭ ili tra la pordo kaj fermas post si.)

(Mallonga paŭzo.)

SINJORINO BORKMAN
(denove sinrega, turnas sin al Ella) Kion li volas ĉi tie malsupre ĉe mi?

ELLA RENTHEJM
Li volas provi atingi al iu kompreno kun vi, Gunhild.

SINJORINO BORKMAN
Tion li neniam antaŭe provis.

ELLA RENTHEJM
Ĉi-vespere li volas.

SINJORINO BORKMAN
La lastan fojon kiam ni staris vidalvide — estis en la tribunalo. Tiam mi alvokiĝis por doni klarigon —

BORKMAN
(proksimiĝas) Kaj ĉi-vespere estas mi, kiu volas doni klarigon.

SINJORINO BORKMAN
(rigardas lin) Vi!

BORKMAN
Ne pri tio, kion mi krimis. Ĉar tion konas ja la tuta mondo.

SINJORINO BORKMAN
(tiras amaran sopiron) Jes, estas vera vorto. La tuta mondo konas tion.

BORKMAN
Sed ĝi ne scias kial mi krimis. Kial mi devis krimi. La homoj ne komprenas, ke mi devis, ĉar mi estis mi mem, — mi estis John Gabriel Borkman, — kaj neniu alia. Kaj estas pri tio, ke mi provos doni al vi klarigon.

SINJORINO BORKMAN
(skuas la kapon) Ne utilas. Instigoj neniun absolvas. Impulsoj ankaŭ ne.

BORKMAN
En propraj okuloj ili povas absolvi.

SINJORINO BORKMAN
(repuŝe svingas la manon) Ho, lasu tion! Mi sufiĉe pensis pri tiuj viaj sombraj aferoj.

BORKMAN
Ankaŭ mi. Dum la kvin senfinaj jaroj en la ĉelo — kaj aliloke — mi havis tempon por tio. Kaj en la ok jaroj supre en la salono mi havis ankoraŭ pli bonan tempon. Mi trapasis la tutan proceson por nova traktado — por mi mem. Fojon post fojo mi trapasis ĝin. Mi estis mia propra akuzanto, mia propra defendanto kaj mia propra juĝisto. Pli nepartia ol kiu ajn alia, — tion mi kuraĝas diri. Mi paŝadis tie supre sur la salona planko kaj turnis kaj renversis ĉiun opan el miaj faroj. Rigardis ilin de antaŭe kaj malantaŭe same senindulge, same senkompateme, kiel kiu ajn advokato. Kaj la jura rezulto al kiu mi ĉiam revenas, estas tiu, ke la sola kontraŭ kiu mi krimis, — estas mi mem.

SINJORINO BORKMAN
Kaj ĉu do kontraŭ mi? Kaj kontraŭ via filo?

BORKMAN
Vi kaj li enteniĝas en tio, pri kio mi pensas, kiam mi diras mi mem.

SINJORINO BORKMAN
Kaj la multaj centoj da aliuloj, do? Tiuj, kiujn homoj diras, ke vi ruinigis?

BORKMAN
(pli impete) Mi havis la potencon! Kaj aldone la nesubigeblan vokon ene en mi tiam! La ligitaj milionoj kuŝis dise en la lando, profunde en la montoj, kaj vokis min! Kriis al mi por liberigo! Sed neniu el la aliuloj aŭdis tion. Nur mi sola.

SINJORINO BORKMAN
Jes, por brulstampo por la nomo Borkman.

BORKMAN
Mi dezirus scii, mi, se la aliuloj havus la potencon, ĉu ili ne agus ĝuste kiel mi?

SINJORINO BORKMAN
Neniu, neniu krom vi farus tion.

BORKMAN
Eble ne. Sed tiam estus tial, ĉar ili ne havus talentojn kiel mi. Kaj se ili estus tion farinta, ili ne tion farus kun miaj celoj. La ago tiuokaze fariĝus iu alia. — Bone kaj mallonge, mi absolvis min mem.

ELLA RENTHEJM
(mole kaj pete) Ho, sed ĉu vi kuraĝas diri tion tiel sekure, Borkman?

BORKMAN
(kapsignas) Absolvis min tiurilate. Sed jen venas la granda, premanta memkulpigo.

SINJORINO BORKMAN
Kiu estas ĝi?

BORKMAN
Mi pasigis tie supre forĵetante tute ok valorajn jarojn de mia vivo! La saman tagon kiam mi liberiĝis, mi estus devinta eliri en la realan vivon, — elen en la feromalmolan, senrevigan realecon! Mi estus devinta komenci de malsupre kaj denove svingi min al la altejoj, — pli alten ol iam antaŭe, — spite al tio, kio kuŝas intermeze.

SINJORINO BORKMAN
Ho, fariĝus nur vivi la saman vivon denove, — kredu min.

BORKMAN
(skuas la kapon, kaj rigardas ŝin instrue) Nenio nova okazos. Sed tio kio estas okazinta, tio ankaŭ ne ripetiĝas. Estas la okulo, kiu ŝanĝas la agon. La renaskita okulo ŝanĝas la malnovan agon. (interrompante) Nu, tion vi ne komprenas.

SINJORINO BORKMAN
(mallonge) Ne, tion mi ne komprenas.

BORKMAN
Ne, tio estas ĝuste la kondamno, ke mi neniam trovis komprenon ĉe unu sola homa animo.

ELLA RENTHEJM
(rigardas lin) Neniam, Borkman?

BORKMAN
Escepte ĉe unu — eble. Antaŭ longe, longe. En la tagoj kiam mi pensis, ke mi ne bezonas komprenon. Alie, poste, neniam ĉe iu ajn! Neniun havis mi, por esti sufiĉe atentema por ekstari kaj voki min, — sonorigi por mi kiel matena horloĝo, — instigi min al memfida laboro denove —.Kaj ankaŭ presi en min, ke mi nenion neripareblan estas farinta.

SINJORINO BORKMAN
(ridas moke) Nu, tion vi tamen bezonas esti enpresinta de ekstere.

BORKMAN
(en ŝvelanta kolero) Jes, kiam la tuta mondo ĥore siblas, ke mi estas tia nerestarigebla persono, povas veni momentoj super min, kiam mi mem estas proksima al tion kredi. (levas la kapon) Sed jen denove kreskas mia interna, venkanta konscio. Kaj ĝi absolvas min!

SINJORINO BORKMAN
(rigardas lin malmole) Kial vi neniam venis al mi por demandi pri tio kion vi nomas kompreno?

BORKMAN
Ĉu utilus — se mi estus veninta al vi?

SINJORINO BORKMAN
(svingas la manon rifuzante) Vi neniam amis ion ekster vi mem, — tio estas la kerno en la tuto.

BORKMAN
(fiere) Mi amis la potencon —

SINJORINO BORKMAN
La potencon, jes!

BORKMAN
— la potencon krei homan feliĉon vaste, vaste ĉirkaŭ mi!

SINJORINO BORKMAN
Vi iam havis potencon fari min feliĉa. Ĉu vi uzis ĝin por tio?

BORKMAN
(sen ŝin rigardante) Plej ofte kelkiuj subfalas — en ŝiprompiĝo.

SINJORINO BORKMAN
Kaj via propra filo! Ĉu vi uzis vian potencon — aŭ ĉu vi vivis kaj agis por fari lin feliĉa?

BORKMAN
Lin mi ne konas.

SINJORINO BORKMAN
Ne, tio estas vero. Vi eĉ ne konas lin.

BORKMAN
(malmole) Por tio vi, — vi, lia patrino, prizorgis.

SINJORINO BORKMAN
(rigardas lin; kun alteco en la esprimo) Ho, vi ne scias, kion mi prizorgis.

BORKMAN
Vi?

SINJORINO BORKMAN
Jes, ĝuste mi. Mi sola.

BORKMAN
Do diru.

SINJORINO BORKMAN
Vian reputacion mi prizorgis.

BORKMAN
(kun mallonga, seka rido) Mia reputacio? Jen, jen! Aspektas ja kvazaŭ mi jam estus morta.

SINJORINO BORKMAN
(akcentite) Tia vi ja estas.

BORKMAN
(malrapide) Jes, vi eble pravas en tio. (ekscite) Sed ne, ne! Ne ankoraŭ! Mi estis tiel proksima, proksima al tio. Sed nun mi vekiĝis. Saniĝis denove. Atendas ankoraŭ vivo antaŭ mi. Mi povas vidi tiun novan, lumantan vivon, kiu fermentas kaj atendas — Kaj certe ankaŭ vi vidos tion.

SINJORINO BORKMAN
(suprenlevas la manon) Ne revu pli pri vivo! Tenu vin trankvila, tie kie vi kuŝas!

ELLA RENTHEJM
(indigne) Gunhild! Gunhild, — kiel vi do povas voli —!

SINJORINO BORKMAN
(ne ŝin aŭskultante) Mi volas starigi la monumenton sur la tombon.

BORKMAN
La hontomonumenton vi certe pripensas.

SINJORINO BORKMAN
(kreskanta animskuiĝo) Ho ne, ne estu iu monumento el ŝtono aŭ metalo. Kaj neniu ekhavu la rajton gravuri mokeman enskribaĵon en la monumenton, kiun mi starigos. Tie estos plantata kvazaŭ aro da vivanta heĝo, el arboj kaj arbustoj dense, dense ĉirkaŭ via tomba vivo. Tie kovriĝos ĉio la malluma, kiu iam estis. Kaŝiĝos en forgeso por la okuloj de la homoj John Gabriel Borkman.

BORKMAN
(raŭke kaj tranĉe) Kaj tiun amoverkon vi volas plenumi?

SINJORINO BORKMAN
Ne per propraj fortoj. Pri tio mi ne kuraĝas pensi. Sed mi edukis helpanton por meti sian vivon sole en tion ĉi. Li trapasu sian vivon en pureco kaj alteco kaj lumo, tiel ke via propra mineja vivo fariĝos kvazaŭ estingita ĉi tie supre sur la tero!

BORKMAN
(sombre kaj minace) Ĉu al Erhart vi aludas, do diru tuj.

SINJORINO BORKMAN
(lin rigardante firme en la okulojn) Jes, estas Erhart. Mia filo. Li, pri kiu vi volas rezigni — kiel pentofaro por viaj propraj agoj.

BORKMAN
(kun okulĵeto al Ella) Kiel pentofaro por mia plej peza peko.

SINJORINO BORKMAN
(rifuzante) Peko kontraŭ fremdulo nur. Memoru la pekon kontraŭ mi! (rigardas moke al ili ambaŭ) Sed li ne obeas vin! Kiam mi vokos lin en mia mizero, li venos! Ĉar estas ĉe mi ke li volas esti! Ĉe mi kaj neniam ĉe iu alia — (subite aŭskultas kaj krias) Jen mi aŭdas lin. Jen li estas, — jen li estas! Erhart!

(Erhart Borkman abrupte malferma tiras la enirejan pordon, kaj venas en la ĉambron. Li estas vestita en surtuto kaj havas ĉapelon sur la kapo.)

ERHART
(pala kaj timema) Panjo do, — kio je Dio —!

(Li vidas Borkman, kiu staras apud la pordo de la ĝardena ĉambro, skuiĝas kaj deprenas la ĉapelon.)

ERHART
(silentas momenton; poste li demandas:) Kion vi do volas al mi, panjo? Kio okazis?

SINJORINO BORKMAN
(vaste etendas la brakojn al li) Mi volas vidi vin, Erhart! Mi volas havi vin ĉe mi — ĉiam!

ERHART
(balbutante) Havi min —? Ĉiam! Al kio vi aludas per tio?

SINJORINO BORKMAN
Havi vin, havi vin, mi volas! Ĉar estas iuj, kiuj volas preni vin for de mi!

ERHART
(cedas paŝon) Ah, — vi do scias!

SINJORINO BORKMAN
Jes. Ĉu ankaŭ vi scias.

ERHART
(ekmiras kaj rigardas ŝin) Ĉu mi scias? Jes, kompreneble —

SINJORINO BORKMAN
Aha, interkonsentita ludo! Malantaŭ mia dorso. Erhart, Erhart!

ERHART
(rapide) Panjo, diru kio estas, kion vi scias!

SINJORINO BORKMAN
Mi scias ĉion. Mi scias, ke via onklino estas veninta por forpreni vin de mi.

ERHART
Onklino Ella!

ELLA RENTHEJM
Ho, aŭskultu nun iomete min, Erhart!

SINJORINO BORKMAN
(daŭrante) Ŝi volas, ke mi cedu vin al ŝi. Ŝi volas esti por vi en la loko de patrino, Erhart! Ŝi volas, ke vi estu ŝia filo kaj ne la mia de nun. Volas ke vi heredu ĉion post ŝi. Demeti vian nomon, kaj anstataŭe preni la ŝian!

ERHART
Onklino Ella, ĉu tio ĉi estas vero?

ELLA RENTHEJM
Jes, estas vero.

ERHART
Mi sciis eĉ ne vorton pri tiaĵo antaŭ nun. Kial volas vi havi min reen al vi?

ELLA RENTHEJM
Ĉar mi sentas, ke mi perdas vin ĉi tie.

SINJORINO BORKMAN
(malmole) Pro mi vi perdas lin — jes! Kaj tio estas en ordo, tio.

ELLA RENTHEJM
(rigardas lin pete) Erhart, mi ne povas elteni perdi vin. Ĉar sciu, ke mi estas soleca, — mortanta homo.

ERHART
Mortanta —?

ELLA RENTHEJM
Jes, mortanta. Ĉu vi volas esti kun mi ĝis la fino? Ligi vin tute al mi? Esti por mi, kvazaŭ vi estus mia propra infano —

SINJORINO BORKMAN
(interrompante) — kaj perfidi vian patrinon kaj eble ankaŭ vian taskon en la vivo? Ĉu vi tion volas, Erhart?

ELLA RENTHEJM
Mi estas kondamnita al forpaso. Respondu al mi, Erhart.

ERHART
(varme; kortuŝite) Onklino Ella, — vi estis al mi nedireble bona. Ĉe vi eblis por mi elkreski en la plej plena, senzorga sento de feliĉo, kiun mi kredas, ke povas esti en la vivo de iu infano —

SINJORINO BORKMAN
Erhart, Erhart!

ELLA RENTHEJM
Ho, kiel benate, ke vi povas tion vidi tiel ankoraŭ!

ERHART
— sed mi ne povas oferi min por vi nun. Neeblas por mi tiel tute kaj plene fariĝi kiel filo por vi —

SINJORINO BORKMAN
(triumfe) Ha, mi ja sciis! Vi ne ricevos lin! Vi ne ricevos lin, Ella!

ELLA RENTHEJM
(peze) Mi vidas. Vi regajnis lin.

SINJORINO BORKMAN
Jes, jes, — mia li estas, kaj mia li restas! Erhart, — ĉu ne, filo, — ni du havas ankoraŭ iom da vojo por iri kune, ni.

ERHART
(luktanta kun si mem) Panjo, — mi tamen diru al vi malkaŝe —

SINJORINO BORKMAN
(streĉe) Nu?

ERHART
Fariĝos tamen nur mallonga vojo, kiun mi iros kune kun vi, panjo.

SINJORINO BORKMAN
(staras kiel frapita) Kion vi aludas per tio?

ERHART
(prenante kuraĝon) Je Dio, panjo, — mi estas ja juna! Sentiĝas al mi, ke la ĉambra aero ĉi tie fine tute sufokus min.

SINJORINO BORKMAN
Ĉi tie — ĉe mi!

ERHART
Jes, ĉi tie ĉe vi, panjo!

ELLA RENTHEJM
Do venu kun mi, Erhart!

ERHART
Ho, onklino Ella, ne estas hareton pli bone ĉe vi. Estas alimaniere tie. Sed tamen ne pli bone. Ne pli bone por mi. Estas rozoj kaj lavendoj, — ĉambra aero, ankaŭ tie!

SINJORINO BORKMAN
(skuita, sed kun batalakirita memrego) Ĉambra aero ĉe via patrino, vi diras!

ERHART
(en kreskanta senpacienco) Jes, mi ne scias kiel alie nomi tion. Ĉiun tiun malsanecan zorgon kaj — kaj diigon — aŭ kio ĝi estas. Mi ne eltenas tion pli longe!

SINJORINO BORKMAN
(rigardas lin profunde serioze) Ĉu vi forgesas al kio vi dediĉis vian vivon, Erhart?

ERHART
(ekkrie) Ho, diru prefere al kio vi dediĉis mian vivon! Vi, vi estis mia volo! Mi mem neniam rajtis havi iun! Sed nun mi ne povas plu porti tiun jugon! Mi estas juna! Memoru bone tion, patrino! (kun ĝentila, indulgema rigardo al Borkman) Mi ne povas dediĉi mian vivon al pentofaro por iu alia. Kiu ajn kiu tiu aliulo estus.

SINJORINO BORKMAN
(kaptita de kreskanta timo) Kiu estas tiu, kiu ŝanĝis vin, Erhart?

ERHART
(trafita) Kiu —? Ĉu ne povus esti mi mem, kiu —?

SINJORINO BORKMAN
Ne, ne, ne! Vi estas veninta sub fremdajn potencojn. Vi ne plu estas sub tiu de via patrino. Kaj ankaŭ ne sub tiu de via — via nutra patrino.

ERHART
(kun aldevigita spito) Mi estas sub mia propra potenco, mi, panjo! Kaj ankaŭ sub mia propra volo!

BORKMAN
(antaŭen al Erhart) Do eble fine venis mi en la vico.

ERHART
(fremde kaj formale ĝentile) Kiel —? Kiel patro opinias?

SINJORINO BORKMAN
(moke) Jes, pri tio ankaŭ mi demandas.

BORKMAN
(daŭrigante seninterrompe) Aŭskultu, Erhart, — ĉu vi do volas iri kun via patro? Ne estas tra la vivoago de aliulo, ke homo povas trovi restarigon por sia falo. Tiaĵo estas nur vanaj revoj, pri kiuj fabeliĝis por vi — ĉi tie malsupre en la ĉambra aero. Eĉ se vi volus aranĝi vian vivon por vivi kiel ĉiuj la sanktuloj kune — tio nenion utilus al mi.

ERHART
(formale; respekte) Estas vero kiel dirite.

BORKMAN
Jes, estas. Kaj ankaŭ ne utilus, se mi min fordonus al velko en pentofaro kaj rompanta humiligo. Mi provis helpi min trae per revoj kaj espero — en ĉiuj tiuj ĉi jaroj. Sed tiaĵo ne taŭgas por mi. Kaj nun mi volas elen el la revoj.

ERHART
(kapklinas facile) Kaj kion volas — kion volas do patro fari?

BORKMAN
Restarigi min mem, mi volas. Rekomenci de malsupre. Estas nur per sia nuntempo kaj sia venonta tempo ke homo povas pentofari por la pasinteco. Tra laboro, — tra senĉesa laboro por ĉio tio, kio en la juneco staris por mi kiel la vera vivo. Sed nun milfojojn pli alte ol tiam. Erhart, — ĉu vi volas esti kun mi, kaj helpi min pri tiu ĉi nova vivo?

SINJORINO BORKMAN
(averte levas la manon) Ne faru, Erhart!

ELLA RENTHEJM
(varme) Jes, jes, faru! Ho, helpu lin, Erhart!

SINJORINO BORKMAN
Kaj al tio vi konsilas? Vi, la soleca, — la mortanta.

ELLA RENTHEJM
Estu sensignife pri mi.

SINJORINO BORKMAN
Jes, se nur ne estas mi, kiu prenas lin de vi.

ELLA RENTHEJM
Ĝuste tiel, Gunhild.

BORKMAN
Ĉu vi volas. Erhart?

ERHART
(en embarasa ĝemo) Patro, — mi ne povas nun. Estas tute neeble!

BORKMAN
Sed kion vi do fine volas?

ERHART
(ekflamante) Mi estas juna! Mi volas fojon vivi la vivon ankaŭ mi! Mian propran vivon volas mi vivi!

ELLA RENTHEJM
Ne volas oferi kelkajn mallongajn monatojn por lumigi por povra, estingiĝanta homa vivo?

ERHART
Onklino, mi ne povas, eĉ se mi ege volus.

ELLA RENTHEJM
Ne por iu, kiu nedireble amas vin?

ERHART
Vere kiel mi vivas, onklino Ella, — mi ne povas.

SINJORINO BORKMAN
(rigardas lin akre) Kaj eĉ via patrino ne plu ligas vin nun.

ERHART
Mi ĉiam volas ami vin, panjo. Sed mi ne povas daŭre vivi por vi sola. Ĉar ne estas vivo por mi, tio ĉi.

BORKMAN
Do venu tamen ligi vin al mi! Ĉar vivo, tio estas laboro, tio, Erhart. Venu, kaj ni du eliru en la vivon por labori kune!

ERHART
(pasie) Jes, sed mi ne volas labori nun! Ĉar mi estas juna! Neniam mi sciis ke mi tia estas. Sed nun mi tion sentas fluanta varme tra mi. Mi ne volas labori! Nur vivi, vivi, vivi!

SINJORINO BORKMAN
(kun scietanta ekkrio) Erhart, — por kio volas vi vivi!

ERHART
(kun brilaj okuloj) Por la feliĉo, panjo!

SINJORINO BORKMAN
Kaj kie vi pensas trovi ĝin?

ERHART
Mi jam trovis ĝin!

SINJORINO BORKMAN
(ekkrias) Erhart —!

(Erhart iras rapide kaj malfermas la antaŭĉambran pordon.)

ERHART
(vokas eksteren) Fanny, — nun vi povas enveni!

(Sinjorino Wilton en supervestaĵoj, aperas sur la sojlo.)

SINJORINO BORKMAN
(kun plektitaj manoj) Sinjorino Wilton —!

SINJORINO WILTON
(iom timema; kun demanda rigardo al Erhart) Ĉu mi do —?

ERHART
Jes, nun vi povas enveni. Mi ĉion diris.

(Sinjorino Wilton envenas en la ĉambron. Erhart fermas la pordon post ŝi. Ŝi klinas sin formale por Borkman, kiu mute resalutas.)

(Mallonga paŭzo.)

SINJORINO WILTON
(kun mallaŭta, sed firma voĉo) La vorto do estas dirita. Kaj sekve mi ja povas scii, ke mi staras ĉi tie kiel iu, kiu okazigis grandan malfeliĉon en la domo.

SINJORINO BORKMAN
(malrapide; rigardas ŝin rigide) Vi frakasis la lastan restaĵon de tio, por kio mi povus vivi. (ekdire) Sed tio ĉi, — estas ja tamen tute neebla!

SINJORINO WILTON
Mi bone komprenas, ke ĝi aspektas al vi neeble, sinjorino Borkman.

SINJORINO BORKMAN
Jes, tion vi do povus diri al vi mem, ke estas neeble. Aŭ ĉu —?

SINJORINO WILTON
Mi prefere dirus, ke estas tute absurde. Sed tamen tiel estas.

SINJORINO BORKMAN
(turnas sin) Ĉu tio ĉi estas tute serioza, Erhart?

ERHART
Tio ĉi estas por mi la feliĉo, panjo. La tuta, granda, rava feliĉo de la vivo. Mi ne povas diri al vi ion alian.

SINJORINO BORKMAN
(al sinjorino Wilton; premante la manojn) Ho, kiel vi sorĉis kaj logis mian malfeliĉan filon!

SINJORINO WILTON
(kun fiera postĵeto de la kapo) Tion mi ne faris.

SINJORINO BORKMAN
Vi ne faris, ĉu vi diras!

SINJORINO WILTON
Ne. Mi nek sorĉis nek logis lin. Libervole Erhart venis al mi. Kaj libervole mi renkontis lin duonvoje.

SINJORINO BORKMAN
(rigardas ŝin moke de supre malsupren) Jes vi, jes! Tion mi vere kredas.

SINJORINO WILTON
(sinrege) Sinjorino Borkman, — ekzistas potencoj en la homa vivo, kiujn vi aspekte ne precipe konas.

SINJORINO BORKMAN
Kiuj potencoj, se mi kuraĝas demandi?

SINJORINO WILTON
La potencoj, kiuj ordonas al du homoj nerompeble — kaj senkonsidere kunligi siajn vivovojon.

SINJORINO BORKMAN
(ridetas) Mi kredis, ke vi jam estas nerompeble ligita — al iu alia.

SINJORINO WILTON
(mallonge) Tiu alia forlasis min.

SINJORINO BORKMAN
Sed li tamen vivas, oni diras.

SINJORINO WILTON
Por mi li estas morta.

ERHART
(insiste) Jes, patrino, por Fanny li estas morta. Kaj tiu alia ja tute ne koncernas min!

SINJORINO BORKMAN
(rigardas lin severe) Vi do scias, — tion pri la aliulo?

ERHART
Jes, panjo, mi scias tion tiel bone, tiel bone, ĉion!

SINJORINO BORKMAN
Kaj tamen tio ne koncernas vin, vi diras!

ERHART
(en rifuzanta orgojlo) Mi povas nur diri al vi, ke estas la feliĉo, kiun mi volas havi! Mi estas juna! Mi volas vivi, vivi, vivi!

SINJORINO BORKMAN
Jes, vi estas juna, Erhart. Tro juna por tio ĉi.

SINJORINO WILTON
(firme kaj serioze) Ne kredu ion alian, sinjorino Borkman, ol ke mi diris al li la samon. Ĉiujn rilatojn koncerne mian vivon, mi malkaŝe metis antaŭ lin. Ripete mi memorigis al li, ke mi havas sep jarojn pli ol li —

ERHART
(interrompante) Ho Fanny, — tion mi ja sciis antaŭe.

SINJORINO WILTON
— sed nenio, — nenio helpis.

SINJORINO BORKMAN
Nu? Ĉu ne? Kial vi do ne senpere rifuzis lin? Fermis vian domon por li? Jen vidu, tion vi estus devinta fari entempe!

SINJORINO WILTON
(rigardas ŝin kaj diras mallaŭte) Tion mi efektive ne povis, sinjorino Borkman.

SINJORINO BORKMAN
Kial vi ne povis?

SINJORINO WILTON
Ĉar la feliĉo ankaŭ por mi nur estis en tio sola.

SINJORINO BORKMAN
(moke) Hm, — la feliĉo, la feliĉo —

SINJORINO WILTON
Mi neniam antaŭe sciis, kio feliĉo en la vivo estas. Kaj mi do ne povas rifuzi la feliĉon, kvankam ĝi venas tiel malfrue.

SINJORINO BORKMAN
Kaj kiom longe pensas vi ke tiu feliĉo daŭros.

ERHART
(interrompante) Longe aŭ mallonge, panjo, — tio nenion signifu.

SINJORINO BORKMAN
(en kolero) Blindigita homo, kia vi estas! Ĉu vi ne vidas kien tio ĉi kondukiĝas?

ERHART
Mi ne ŝatas rigardi en la estontecon. Ne volas rigardi en iu ajn direkton! Mi nur volas havi la rajton foje vivi la vivon, ankaŭ mi!

SINJORINO BORKMAN
(dolore) Kaj tion ĉi vi nomas la vivon, Erhart!

ERHART
Jes, ĉu vi ne vidas kiel ĉarma ŝi estas!

SINJORINO BORKMAN
(tordas la manojn) Kaj tiun ĉi frakasantan honton mi do ankaŭ devos porti!

BORKMAN
(en la fono; malmole kaj akre) Ho, — vi ja kutimiĝis porti tiaĵon, vi, Gunhild!

ELLA RENTHEJM
(petante) Borkman —!

ERHART
(same) Patro —!

SINJORINO BORKMAN
Jen mi devos iri kaj ĉiutage antaŭ miaj okuloj vidi mian propran filon kune kun iu — iu —

ERHART
(interrompas akre) Nenion vi estos vidanta, patrino! Fidu tion, vi! Mi ne restos longe ĉi tie.

SINJORINO WILTON
(rapide kaj decide) Ni forvojaĝos, ni, sinjorino Borkman.

SINJORINO BORKMAN
(paliĝas) Ĉu ankaŭ vi forvojaĝos! Kune eble?

SINJORINO WILTON
(kapsignas) Mi vojaĝos suden, jes. Eksterlanden. Kune kun juna knabino. Kaj Erhart akompanos nin.

SINJORINO BORKMAN
Kun vi — kaj juna knabino?

SINJORINO WILTON
Jes. Estas tiu eta Frida Foldal, kiun mi prenis en mian domon. Mi deziras, ke ŝi elvenu por lerni pli da muziko.

SINJORINO BORKMAN
Kaj vi prenas ŝin kun vi?

SINJORINO WILTON
Jes, mi ja ne povas forlasi la junan infanon sola tie eksterlande.

SINJORINO BORKMAN
(subpremas rideton) Kion vi diras al tio, Erhart?

ERHART
(iom embarasita, skuas la ŝultrojn) Jes, panjo, — ĉar Fanny fine volas tion tiel havi, —

SINJORINO BORKMAN
(malvarme) Kaj kiam forvojaĝos la gesinjoroj, se oni kuraĝas demandi?

SINJORINO WILTON
Ni forvojaĝos nun tuj, ĉi-nokte. Mia sleda veturilo staras malsupre sur la vojo, — ekster la domo de Hinkels.

SINJORINO BORKMAN
(rigardas ŝin malsupren) Aha, — tio do estis la vespera societa kunestado.

SINJORINO WILTON
(ridetas) Jes, venis nur Erhart kaj mi. Kaj ankaŭ eta Frida, kompreneble.

SINJORINO BORKMAN
Kaj kie ŝi nun estas?

SINJORINO WILTON
Ŝi sidas en la veturilo atendante nin.

ERHART
(en ĝena embaraso) Panjo, vi do certe komprenas —? Mi volus ŝpari vin — kaj ĉiujn por tio ĉi.

SINJORINO BORKMAN
(rigardas lin profunde ofendita) Vi volus forvojaĝi de mi sen diri adiaŭ?

ERHART
Jes, ŝajnis al mi, ke estus pli bone tiel. Pli bone por ambaŭ partoj. Ĉio estis ja plene pretigita. La vestaĵoj pakitaj. Sed kiam sendiĝis por mi, do —. (volas etendi al ŝi la manojn) Adiaŭ, panjo.

SINJORINO BORKMAN
(rifuzante mansvingas kontraŭ lin) Ne tuŝu min!

ERHART
(cedeme) Ĉu tio estas via lasta vorto?

SINJORINO BORKMAN
(malmole) Jes.

ERHART
(turnas sin) Adiaŭ do vi, onklino Ella.

ELLA RENTHEJM
(premas liajn manojn) Adiaŭ, Erhart! Kaj vivu vian vivon, — kaj fariĝu tiel feliĉa, tiel feliĉa, kiel por vi eblas!

ERHART
Dankon, onklino. (kapsalutas antaŭ Borkman) Adiaŭ, patro. (flustras al sinjorino Wilton) Ke ni foriru plej eble tuje.

SINJORINO WILTON
(mallaŭte) Jes, ni faru.

SINJORINO BORKMAN
(kun malica rideto) Sinjorino Wilton, — ĉu vi kredas fari vere saĝe kunpreni ĉi tiun junan knabinon?

SINJORINO WILTON
(ridete respondas, duone ironie, duone serioze) La viroj estas tiel nestabilaj, sinjorino Borkman. Kaj same pri virinoj. Kiam Erhart finis pri mi, kaj mi pri li, estos bone por ni ambaŭ, ke li, la bedaŭrindulo, havas iun sur kiu apogi sin.

SINJORINO BORKMAN
Sed vi mem do?

SINJORINO WILTON
Ho, mi certe min aranĝos, vi sciu. Adiaŭ ĉiuj!

(Ŝi salutas kaj eliras tra la antaŭĉambra pordo. Erhart staras momenton kvazaŭ ŝancelanta; jen li turnas sin kaj sekvas ŝin.)

SINJORINO BORKMAN
(kun mallevitaj, plektitaj manoj) Seninfana.

BORKMAN
(kvazaŭ vekiĝanta al decido) Do elen en la veteraĉon sola! Mian ĉapelon! Mian mantelon! (Li iras rapide al la pordo.)

ELLA RENTHEJM
(en timo; haltigas lin) John Gabriel, kien vi volas?

BORKMAN
Elen en la veteraĉon de la vivo, vi aŭdas. Lasu min, Ella!

ELLA RENTHEJM
(tenas lin firme) Ne, ne, mi ne lasas vin eliri! Vi estas malsana. Mi vidas laŭ via aspekto.

BORKMAN
Lasu min iri, diras mi! (Li fortiras sin kaj iras elen en la antaŭĉambron.)

ELLA RENTHEJM
(ĉe la pordo) Helpu min reteni lin, Gunhild!

SINJORINO BORKMAN
(malvarme kaj malmole; staras meze en la ĉambro) Mi retenos neniun homon en la tuta mondo. Lasu ilin foriri de mi, ĉiuj. Kaj iu kaj alia! Tiel foren, — tiel foren kien ili nur volas. (subite kun tranĉanta krio) Erhart, ne forvojaĝu!

(Ŝi ĵetas sin kun etenditaj brakoj al la pordo. Ella Renthejm haltigas ŝin.)

KVARA AKTO

(Malferma korto ekster la ĉefdomo, kiu situas dekstre. Angulo de tiu kun enireja pordo kaj plataĵo de ŝtonŝtuparo elstaras. Laŭ la fono, proksime al la korto, streĉas sin abruptaj deklivoj kun picea arbaro. Komencanta maldensa arbetaĵo maldekstre. La neĝado ĉesis; sed la tero estas dike kovrata de la ĵus falinta neĝo.)

(Borkman, sinjorino Borkman kaj Ella Renthejm staras ekstere sur la ŝtuparo. Borkman apogas sin, senforta kaj laca, al la doma muro. Li havas malmodan pelerinon ĵetita sur la ŝultroj, tenas molan, grizan feltĉapelon en unu mano kaj dikan tuberbastonon en la alia. Ella Renthejm portas sian mantelon sur la brako. La granda tuko de sinjorino Borkman estas glitinta malsupren sur la nukon, tiel ke ŝia hararo montriĝas.)

ELLA RENTHEJM
(estas sin stariginta antaŭ sinjorino Borkman) Ne iru post lin, Gunhild!

SINJORINO BORKMAN
(en timo kaj ekscito) Lasu min preterpasi! Li ne devas forvojaĝi de mi!

ELLA RENTHEJM
Estas tute senutile, mi diras al vi! Vi ne atingas lin.

SINJORINO BORKMAN
Lasu min tamen iri, Ella! Mi volas krii laŭte post lin malsupren laŭ la vojo. Kaj la krio de sia patrino li do certe aŭdos!

ELLA RENTHEJM
Li ne povas aŭdi vin. Li certe jam sidas ene en la veturilo —

SINJORINO BORKMAN
Ne, ne, — li jam ne povas sidi en la veturilo!

ELLA RENTHEJM
Li jam sidas en la veturilo, kredu min.

SINJORINO BORKMAN
(en malespero) Se li sidas en la veturilo, — li sidas tie kun ŝi, kun ŝi, — ŝi!

BORKMAN
(ridas aĉe) Kaj tiel lokigite li ne aŭdas la kriojn de sia patrino.

SINJORINO BORKMAN
Ne, — do li ne aŭdas. (aŭskultas) Tŝŝ! Kio estas tio?

ELLA RENTHEJM
(ankaŭ aŭskultanta) Aŭdiĝas kvazaŭ sono de sonoriloj —

SINJORINO BORKMAN
(kun mallaŭta ekkrio) Estas ŝia veturilo!

ELLA RENTHEJM
Aŭ eble tiu de aliulo —

SINJORINO BORKMAN
Ne, ne; ĝi estas la sleda veturilo de sinjorino Wilton! Mi konas la arĝentajn sonorilojn! Aŭdu! Nun ili veturas ĝuste preter tie ĉi — malsupre de la deklivo!

ELLA RENTHEJM
(rapide) Gunhild, se vi volas krii post lin, do kriu nun! Eble ke li tamen —!

(La sonoriloj aŭdiĝas proksime, ene en la arbaro.)

ELLA RENTHEJM
Rapidu, Gunhild! Nun ili estas tute malsupre de ni!

SINJORINO BORKMAN
(staras momenton nedecide; jen ŝi rigidiĝas, malmilda kaj malvarma) Ne. Mi ne postkrias lin. Lasu Erhart Borkman veturi preter min. Longe, longe eksteren en tion, kion li nomas la vivon kaj la feliĉon.

(La sonorigado perdiĝas en la foro.)

ELLA RENTHEJM
(iom poste) Nun la sonoriloj ne plu aŭdiĝas.

SINJORINO BORKMAN
Ŝajnis al mi, ke ili sonoris kiel tombaj sonoriloj.

BORKMAN
(kun seka, mallaŭta rido) Hoho, — ankoraŭ ne sonoriĝas super mi!

SINJORINO BORKMAN
Sed super mi. Kaj super li, kiu forvojaĝis de mi.

ELLA RENTHEJM
(kapsignas penseme) Kiu scias, ĉu ili ne tamen sonorigas al li la vivon kaj la feliĉon, Gunhild.

SINJORINO BORKMAN
(ekrektigas sin; rigardas ŝin akre) La vivon kaj la feliĉon, vi diras!

ELLA RENTHEJM
Almenaŭ por mallonga tempo.

SINJORINO BORKMAN
Ĉu vi volus malenvii al li la vivon kaj la feliĉon, — kun ŝi?

ELLA RENTHEJM
(varme kaj arde) Jes, el mia tuta, plena animo mi tion volus!

SINJORINO BORKMAN
(malvarme) Do vi eble estas pli riĉa pri amoforto, vi, ol mi.

ELLA RENTHEJM
(rigardas longe foren el si) Eble estas la manko de amo, kiu subtenas tiun forton.

SINJORINO BORKMAN
(fiksas la okulojn sur ŝin) Se tiel estas, — tiam ankaŭ mi baldaŭ fariĝos same riĉa kiel vi, Ella. (Ŝi turnas sin kaj iras en la domon.)

ELLA RENTHEJM
(staras momenton zorgeme rigardante Borkman; poste ŝi metas la manon singardeme sur lian ŝultron.) John, venu kaj eniru, ankaŭ vi.

BORKMAN
(kvazaŭ vekiĝanta) Mi?

ELLA RENTHEJM
Jes. Vi ne eltenas la akran, vintran aeron. Mi vidas laŭ via aspekto. Venu, kaj eniru kun mi. Enen sub tegmenton kie estas varme.

BORKMAN
(kolera) Supren en la salonon eble?

ELLA RENTHEJM
Prefere en la ĉambron al ŝi.

BORKMAN
(ekkolere en impeto) Neniam plu en la vivo mi metos mian piedon sub tiun tegmenton!

ELLA RENTHEJM
Sed kien vi do iru? Tiel malfrue, je nokta tempo, John?

BORKMAN
(surmetas la ĉapelon) Antaŭ ĉio mi volas nun eliri por zorgi pri ĉiuj miaj kaŝitaj trezoroj.

ELLA RENTHEJM
(rigardas lin timeme) John, — mi ne komprenas vin!

BORKMAN
(en tusanta rido) Ho, ne estas kaŝita ŝtelaĵo pri kio mi pensas. Ne timu tion, Ella. (haltas kaj elmontras) Vidu tiun ulon tie! Kiu estas li?

(Vilhelm Foldal, en malnova, neĝkovrita jako, kun la ĉapelo malsupren plektita kaj kun granda ŝirmilo en la mano, venas antaŭen de la angulo de la domo, peze irante tra la neĝo. Li forte lamas je la maldekstra gambo.)

BORKMAN
Vilhelm! Kion vi volas ĉi tie ĉe mi — nun denove?

FOLDAL
(ekrigardas) Ho je Dio, — ĉu vi staras ekstere sur la ŝtuparo, John Gabriel? (salutas) Kaj ankaŭ la sinjorino, mi vidas!

BORKMAN
(mallonge) Ne estas la sinjorino.

FOLDAL
Ho, pardonu. Mi ja perdis la okulvitrojn en la neĝon. — Tamen ke vi, kiu alie neniam eliras ekstere de la pordo —?

BORKMAN
(senkonsidere, gaje) Estas tempo, ke mi denove komencu fariĝi liberaera homo, komprenu. Preskaŭ tri jarojn en intertempa mallibereco; kvin jarojn en la karcero; ok jarojn en la salono tie supre —

ELLA RENTHEJM
(zorgeme) Borkman, — mi petas vin —!

FOLDAL
Ak ja, ja, ja —

BORKMAN
Sed kion vi do volas al mi, mi demandas?

FOLDAL
(daŭre staras malsupre antaŭ la ŝtuparo.) Mi volis supren al vi, John Gabriel. Ŝajnis al mi ke mi devis supren en la salonon. Je Dio, — tiun salonon!

BORKMAN
Ĉu vi volis supren tie al mi, kiu montris al vi la pordon?

FOLDAL
Jes, tio estu je la dia nomo sensignifa.

BORKMAN
Kion vi faris al la piedo? Vi ja lamas?

FOLDAL
Jes, imagu, — mi surveturiĝis.

ELLA RENTHEJM
Surveturiĝis!

FOLDAL
Jes, de sleda veturilo —

BORKMAN
Hoho!

FOLDAL
— kun du ĉevaloj jungitaj. Ili venis rapidkure malsupren la deklivo. Mi ne kapablis iri el la vojo sufiĉe rapide; kaj jen —

ELLA RENTHEJM
— kaj ili veturis sur vin?

FOLDAL
Ili veturis ĝuste sur min, sinjorino — aŭ fraŭlino. Ĝuste sur min ili veturis, tiel ke mi ruliĝis en la neĝo kaj perdis la okulvitrojn, kaj la ŝirmilo rompiĝis; (frotas sin) kaj ankaŭ la piedo ekhavis damaĝon.

BORKMAN
(ridas interne) Ĉu vi scias, kiu sidis en tiu veturilo, Vilhelm?

FOLDAL
Ne, kiel povus mi tion vidi? Estis ja fermita veturilo, kaj la kurtenoj estis malsupren tiritaj. Kaj la veturigisto eĉ ne haltis momenton, kiam mi kuŝis tie ruliĝante —. Sed tio povas esti sensignifa, ĉar — (ekdire) Ho, mi estas tiel strange ĝoja, sciu!

BORKMAN
Ĝoja?

FOLDAL
Jes, mi ne ĝuste scias kiel nomi tion. Sed ŝajnas al mi, ke mi devas nomi tion ĝoja. Ĉar okazis io tiel tute mirinde! Kaj tial mi ne povis ion alian, — mi devis veni kaj partigi la ĝojon kun vi, John Gabriel.

BORKMAN
(akre) Nu, do partigu tiun ĝojon!

ELLA RENTHEJM
Ho, — sed unue enkonduku kun vi vian amikon. Borkman.

BORKMAN
(akre) Mi ne volas en la domon, mi diris.

ELLA RENTHEJM
Sed vi ja aŭdas, ke li estas surveturigita!

BORKMAN
Ho, surveturigitaj ni fariĝos ĉiuj — iun fojon en la vivo. Tamen tiam oni devas ekstari denove. Kaj ŝajnigi kvazaŭ nenio okazis.

FOLDAL
Jen profundanima vorto, John Gabriel. Sed mi povas same bone rapide rakonti ĉi-ekstere.

BORKMAN
(pli milde) Jes, servu al mi en tio, Vilhelm.

FOLDAL
Jes, nun nur aŭdu! Imagu, vi — kiam mi ĉi-vespere revenis hejmen de vi, — mi trovas leteron. — Ĉu vi povas diveni de kiu?

BORKMAN
Eble de via eta Frida?

FOLDAL
Ĝuste! Imagu ke vi tuj divenis. Jes, estis longa — sufiĉe longa letero de Frida, sciu. Servisto estis ĝin portinta. Kaj ĉu vi imagas pri kio ŝi skribas?

BORKMAN
Eble estus por diri adiaŭ al la gepatroj.

FOLDAL
Ĝuste! Strange kiel vi povas diveni, John Gabriel! Nu, ŝi skribas, ke sinjorino Wilton tiom multe ŝatas ŝin. Kaj nun la sinjorino volas kunpreni ŝin eksterlanden. Por ke Frida lernu pli da muziko, ŝi skribas. Kaj sinjorino Wilton ankaŭ havigis al ŝi taŭgan instruiston, kiu kunvojaĝos. Kaj legos kun Frida. Ĉar, bedaŭrinde, ŝi estas iom neglektita en iuj temoj, vi komprenas.

BORKMAN
(ridas interne, tiel ke klukas en li) Jes, bone, jes bone. Mi komprenas ĉion tiel nedireble bone, Vilhelm.

FOLDAL
(daŭrigas fervore) Kaj imagu, ŝi nur sciiĝis pri la vojaĝo nun ĉi-vespere. Estis en la kunveno, pri kiu vi scias, hm! Kaj tamen ŝi trovis tempon por skribi. Kaj la letero estas tiel varme kaj bele kaj tiel kore skribita, mi certigas al vi. Neniel plu ŝpuro de malestimo por sia patro. Kaj tiu bela trajto, sciu, ke ŝi volus diri adiaŭon skribe — antaŭ ol ŝi forvojaĝus. (ridas) Sed tiel ja ne okazos!

BORKMAN
(rigardas lin demande) Kiel tio?

FOLDAL
Ŝi skribas, ke morgaŭ frue ili forvojaĝos. Tute frue.

BORKMAN
Jen, jen, — morgaŭ? Ĉu ŝi tion skribas?

FOLDAL
(ridas kaj frotas la manojn) Jes, sed nun mi estos ruza, mi, komprenu! Nun mi iros rekte al sinjorino Wilton —

BORKMAN
Nun ĉi-vespere?

FOLDAL
Jes je Dio, ankoraŭ ja ne estas tiel ege malfrue. Kaj se estus ŝlosite, mi sonorigos. Senpere. Ĉar mi volas kaj mi devas vidi Frida, antaŭ ol ŝi forvojaĝos. Bonan nokton, bonan nokton! (Li volas foriri)

BORKMAN
Aŭskultu, mia bedaŭrinda Vilhelm, — vi povas ŝpari al vi la pezan vojdistancon.

FOLDAL
Ho, vi pensas pri la piedo —

BORKMAN
Jes, kaj ankaŭ ke vi tamen ne enlasiĝos ĉe sinjorino Wilton.

FOLDAL
Ho, efektive, mi enlasiĝos. Mi daŭre sonorigos, ĝis iu venos por malfermi. Ĉar Frida mi devas kaj volas vidi.

ELLA RENTHEJM
Via filino jam foriris, sinjoro Foldal.

FOLDAL
(staras kiel frapita) Frida, ĉu jam forvojaĝis! Ĉu vi scias tion certe? De kiu vi aŭdis tion?

BORKMAN
Ni informiĝis de ŝia estonta instruisto.

FOLDAL
Ĉu? Kaj kiu estas li?

BORKMAN
Estas iu studento Erhart Borkman.

FOLDAL
(brile ĝoja) Via filo, John Gabriel! Ĉu li kunvojaĝos?

BORKMAN
Jes-ja; estas li, kiu helpos al sinjorino Wilton por instrui vian etan Frida.

FOLDAL
Nu, laŭdon kaj dankon al Dio! Do la infano ja estas inter la plej bonaj manoj. Sed ĉu estas tute certe, ke ili jam forvojaĝis kun ŝi?

BORKMAN
Ili forvojaĝis kun ŝi en tiu veturilo kiu survoje surveturigis vin.

FOLDAL
(kunfrapas la manojn) Imagu, ke mia eta Frida sidis en tiu luksa veturilo!

BORKMAN
(kapsignas) Jes-jes, Vilhelm, — via filino estas bone instaligita por veturi. Kaj ankaŭ studento Borkman. — Nu, ĉu vi rimarkis la arĝentajn sonorilojn?

FOLDAL
Jes-ja. — Arĝentajn sonorilojn, vi diras? Ĉu estis arĝentaj sonoriloj, ĉu? Veraj arĝentaj sonoriloj?

BORKMAN
Tion vi povas konfidi. Ĉio estis vera. Ekstere kaj — kaj interne.

FOLDAL
(silente en emocio) Ĉu ne estas mirinde, kiel la feliĉo povas akomodi sin por homo! Estas mia — mia simpla poeta talento, kiu transformiĝis al muziko en Frida. Do mi tamen ne vane estis poeto. Ĉar nun ŝi povas vojaĝi elen en la grandan vastan mondon, pri kiu mi foje revis tiel alloge por ĝin vidi. En fermita sledo-veturilo eta Frida povas vojaĝi. Kaj kun arĝentaj sonoriloj sur la jungilaro —

BORKMAN
— kaj surveturi sian patron —

FOLDAL
(ĝoja) Ho kio! Ne gravas pri mi, — — se nur la infano —. Nu, mi do tamen venis tro malfrue. Kaj tial mi volas iri hejmen por konsoli ŝian patrinon, kiu sidas en la kuirejo plorante.

BORKMAN
Ĉu ŝi ploras?

FOLDAL
(ridade) Jes, imagu, vi, — ŝi sidis ege plorante, kiam mi eliris.

BORKMAN
Kaj vi, vi ridas, Vilhelm.

FOLDAL
Jes mi, jes! Sed ŝi, la povrulino, ŝi tion ne pli bone komprenas, ŝi, sciu. Nu, adiaŭ do! Bone estas ke mi havas la tramon tiel proksime. Adiaŭ, adiaŭ, John Gabriel! Adiaŭ, fraŭlino!

(Li salutas kaj pene iras la saman vojon laŭ kiu li venis.)

BORKMAN
(staras momenton silente rigardante antaŭen) Adiaŭ, Vilhelm! Ne estas la unua fojo en la vivo, ke vi surveturiĝis, malnova amiko.

ELLA RENTHEJM
(rigardas lin en subpremata timo) Vi estas tiel pala, tiel pala, John —

BORKMAN
Devenas de la karcera aero tie supre.

ELLA RENTHEJM
Mi neniam antaŭe vidis vin tia.

BORKMAN
Ne, ĉar vi certe neniam antaŭe vidis elrompintan punaton.

ELLA RENTHEJM
Ho, venu nun, kaj eniru kun mi, John!

BORKMAN
Formetu tiujn logajn tonojn. Mi ja diris al vi —

ELLA RENTHEJM
Tamen ĉar mi nun petas vin insiste? Pro vi mem —

(La ĉambristino elvenas duone sur la ŝtuparon.)

ĈAMBRISTINO
Pardonu; la sinjorino diris, ke mi ŝlosu la stratan pordon nun.

BORKMAN
(mallaŭte al Ella) Aŭdu nur; nun ili volas denove enŝlosigi min!

ELLA RENTHEJM
(al la ĉambristino) La bankestro ne estas tute sana. Li volas spiri iom da freŝa aero unue.

ĈAMBRISTINO
Jes, sed la sinjorino mem diris, ke —

ELLA RENTHEJM
Mi mem ŝlosos la pordon. Lasu la ŝlosilon en la seruro, kaj —

ĈAMBRISTINO
Jes, je Dio, mi do faros. (Ŝi reiras en la domon.)

BORKMAN
(staras momenton silente kaj aŭskultante; poste li rapidiĝas malsupren sur la korton) Nun mi estas ekster la muro, Ella! Nun ili neniam plu kaptos min!

ELLA RENTHEJM
(malsupre ĉe li) Sed vi estas ja libera homo ankaŭ tie interne, John. Povas iri kaj veni tute kiel plaĉas al vi.

BORKMAN
(mallaŭte, kvazaŭ en timo) Neniam denove sub tegmenton! Ĉi tie ekstere en la nokto estas bone. Se mi nun irus supren al la salono, — plafono kaj muroj kunŝrumpiĝus. Premegus min. Premus min plata kiel muŝo.

ELLA RENTHEJM
Sed kien vi do volas?

BORKMAN
Nur iri kaj iri kaj iri. Vidi ĉu mi denove povas atingi al libereco kaj al vivo kaj al homoj. Ĉu vi volas iri kun mi, Ella?

ELLA RENTHEJM
Mi? Nun?

BORKMAN
Jes, jes, — nun tuj!

ELLA RENTHEJM
Sed kiom longe do?

BORKMAN
Tiom longe kiom mi kapablas.

ELLA RENTHEJM
Ho, sed pripensu do. Ekstere en ĉi tiu malseka, malvarma vintra nokto —

BORKMAN
(kun raŭka, gorĝa sono) Hoho, — la fraŭlino estas zorgema pri sia sanstato? Jes-ja, — ĝi estas ja bedaŭrinda, ĝi.

ELLA RENTHEJM
Estas por via sanstato, ke mi estas zorgema.

BORKMAN
Hohoho! La sanstato de mortinto! Mi devas priridi vin, Ella! (Li iras pluen.)

ELLA RENTHEJM
(post lin; tenas lin firme) Kion vi diris, ke vi estas?

BORKMAN
Mortinto, mi diris. Ĉu vi ne memoras, ke Gunhild diris, ke mi nur tenu min trankvila, tie kie mi kuŝas?

ELLA RENTHEJM
(decide ĵetas la mantelon sur sin) Mi iros kun vi, John.

BORKMAN
Jes, ni du, ni apartenas unu al la alia, ni, Ella. (iras pluen) Venu do!

(Dume ili atingis al inter la arbetaro maldekstre. Tiu kaŝas ilin pli kaj pli, tiel ke ili fine ne vidiĝas. La domo kaj la korto malaperas el la vido. La pejzaĝo, kun deklivoj kaj altejoj, malrapide kaj daŭre ŝanĝiĝas, kaj fariĝas pli kaj pli sovaĝa.)

VOĈO DE ELLA RENTHEJM
(aŭdiĝas de ene en la arbetaro dekstre) Kien ni nun iras, John! Mi ne rekonas la lokon ĉi tie.

VOĈO DE BORKMAN
(pli alte) Tenu vin nur en la neĝaj spuroj post mi!

VOĈO DE ELLA RENTHEJM
Sed kial ni do devas iri tiel alten!

VOĈO DE BORKMAN
(pli proksime) Ni devas supreniri la turniĝan vojeton.

ELLA RENTHEJM
(daŭre kaŝita) Ho, sed mi baldaŭ ne plu kapablas.

BORKMAN
(ĉe la arbarrando dekstre) Venu, venu! Nun ni ne estas fore de la elvidejo. Tie staris benko en antaŭa tempo —

ELLA RENTHEJM
(venas el inter la arbetoj) Ĉu vi memoras ĝin?

BORKMAN
Tie vi povos ripozi.

(Ili atingis antaŭen sur etan, altan, malferman ebenaĵon en la arbareto. La vojeto altiĝas abrupte malantaŭ ili. Maldekstre, profunde malsupre, estas vasta pejzaĝo kun fjordo kaj altaj foraj montodorsoj unu super la alia. Sur la ebenaĵo maldekstre estas morta pino kun benko sube. La neĝo kuŝas dike sur la ebenaĵo.)

(Borkman kaj post li Ella Renthejm de dekstre pene vadas tra la neĝo.)

BORKMAN
(haltas ĉe la profundeĵo maldekstre) Venu jen, Ella, kaj vi vidos.

ELLA RENTHEJM
(apud li) Kion vi volas montri al mi, John?

BORKMAN
(montras eksteren) Vidu kie la lando kuŝas libera kaj malferma por ni — vaste etende?

ELLA RENTHEJM
Tie sur la benko ni ofte sidis pasinte, — kaj rigardis ankoraŭ pli kaj pli foren.

BORKMAN
Estis lando de revoj en kiun ni tiam rigardis.

ELLA RENTHEJM
(kapsignas peze) La reva lando de nia vivo ĝi estis, jes. Kaj nun tiu lando estas neĝkovrata. — Kaj la maljuna arbo estas morta.

BORKMAN
(ne ŝin aŭskultante) Ĉu vi povas videti la fumon de la grandaj vaporŝipoj tie sur la fjordo?

ELLA RENTHEJM
Ne.

BORKMAN
Mi povas. — Ili venas kaj foriras. Ili alportas komunan vivon sur la tuta terglobo. Ili kreas lumon kaj varmon por la animoj en miloj da hejmoj. Estas tio, kion mi revis krei.

ELLA RENTHEJM
(silente) Kaj fariĝis nur revo.

BORKMAN
Fariĝis nur revo, jes. (aŭskultas) Kaj aŭskultu, vi, el tie malsupre ĉe la rivero! La fabrikoj funkcias! Miaj fabrikoj! Ĉiuj tiuj, kiujn mi volis starigi! Aŭdu nur kiel ili laboras. Ili havas noktan laboron. Nokton kaj tagon ili do laboras. Aŭdu, aŭdu! La radoj turnas, kaj la rulcilindroj fulmas — turne, turne! Ĉu vi ne aŭdas, Ella?

ELLA RENTHEJM
Ne.

BORKMAN
Mi povas aŭdi.

ELLA RENTHEJM
(time) Mi kredas ke vi eraras, John.

BORKMAN
(pli kaj pli ekflamigata) Ho, sed la tuto tie ĉi — estas nur la eksteraĵo ĉirkaŭ la regno, vi sciu!

ELLA RENTHEJM
Regno, vi diras? Kiu regno —?

BORKMAN
Mia regno, kompreneble! La regno, al kiu mi estis proksima por ekposedi tiam kiam — tiam kiam mi mortis.

ELLA RENTHEJM
(silente; skuita) Ho, John, John!

BORKMAN
Kaj nun ĝi kuŝas tie — sendefenda, senmastra, — minacata de atakoj de rabistoj, — Ella! Ĉu vi vidas la montodorsojn tie tre fore? Unu malantaŭ alia. Ili altiĝas, kreskas kiel turoj. Tio estas mia profunda, senlima, neelĉerpebla regno!

ELLA RENTHEJM
Ho, sed estas frostiga spirblovo de tiu regno, John!

BORKMAN
Tiu spirblovo efikas kiel viva aero en mi. Tiu spirblovo venas al mi kiel saluto de humilaj spiritoj. Mi sentas ilin, la ligitajn milionojn; mi sentas la vejnojn de erco, kiuj streĉas siajn serpentumantajn, branĉiĝantajn, logantajn brakojn al mi. Mi vidis ilin antaŭ mi kiel vivigitaj ombroj — tiun nokton, kiam mi staris en la kelo de la banko kun la lumigilo en la mano. Vi tiam volis liberiĝi. Kaj mi provis. Tamen ne kapablis. La trezoro reen sinkis en la profundon. (kun etenditaj manoj) Sed mi volas flustri al vi ĉi tie en la nokta silento. Mi amas vin, kie vi kuŝas ŝajne mortaj en la profundo kaj la mallumo! Mi amas vin, vi vivopostulantaj trezoroj — kun via tuta lumanta sekvantaro de potenco kaj honoro! Mi amas, amas, amas vin!

ELLA RENTHEJM
(en silenta, kreskanta ekscito) Jes, tie malsupre vi daŭre havas vian amon. John. Ĉiam havis ĝin tie. Sed ĉi tie supre en la tago, John, — estis varma, vivanta homa koro, kiu pulsis kaj batadis por vi. Kaj tiun koron vi frakasis. Ho, pli ol tio! Dekoble pli malbone! Vi vendis ĝin por — por —

BORKMAN
(skuiĝa; fluas kvazaŭ malvarmo tra li) Pro la regno — kaj la potenco — kaj la honoro, vi opinias?

ELLA RENTHEJM
Jes, tion mi opinias. Mi diris tion al vi pli frue ĉi-vespere. Vi murdis la amovivon en tiu virino, kiu amis vin. Kaj kiun vi reen amis. Tiom kiom vi kapablis ami iun do. (kun suprenlevita brako) Kaj tial mi aŭguras, John Gabriel Borkman, — vi neniam gajnos la premion, kiun vi postulis por la murdo. Vi neniam faros la venkantan enmarŝon en vian malvarman, sombran regnon!

BORKMAN
(ŝancelas al la benko kaj eksidas peze) Mi preskaŭ timas, ke vi pravos en tiu aŭguro, Ella.

ELLA RENTHEJM
(apud li) Ne timu pro tio, John. Ĝuste tio estus la plej bona, kio okazus al vi.

BORKMAN
(kun krio; kaptas sin ĉe la brusto) Ah —! (senforta) Nun ĝi malkaptis min.

ELLA RENTHEJM
(skuas lin) Kio estis, John!

BORKMAN
(glitas malantaŭen al la apogo) Estis glacia mano, kiu kaptis mian koron.

ELLA RENTHEJM
John! Nun vi sentis la glacian manon! Ĉu!

BORKMAN
(murmuras) Ne. — Neniu glacia mano. — Mano de erco ĝi estis. (Li glitas tute malsupren sur la benkon.)

ELLA RENTHEJM
(deprenas sian mantelon kaj kovras lin) Restu trankvile kuŝanta, kie vi nun kuŝas! Mi serĉos helpon por vi. (Ŝi faras kelkajn paŝojn dekstren; jen ŝi haltas, reen iras kaj longe palpas lian pulson kaj lian vizaĝon.)

ELLA RENTHEJM
(trankvile kaj firme) Ne. Pli bone tiel, John Borkman. Pli bone tiel por vi.

(Ŝi streĉas la mantelon pli dense sur lin, kaj eksidas en la neĝon antaŭ la benko.)

(Mallonga silento.)

(Sinjorino Borkman, en supervestaĵoj venas tra la arbaro de dekstre. Antaŭ ŝi la ĉambristino kun lumigita lanterno.)

ĈAMBRISTINO
(lumigas en la neĝon) Jes, jes, sinjorino. Jen estas iliaj spuroj —

SINJORINO BORKMAN
(ĉirkaŭrigardas observe) Jes, jen ili estas! Jen ili sidas sur la benko. (vokas) Ella!

ELLA RENTHEJM
(ekstaras) Ĉu vi serĉas nin?

SINJORINO BORKMAN
(akre) Jes, tion mi ja devas fari.

ELLA RENTHEJM
(montras) Jen li kuŝas, Gunhild.

SINJORINO BORKMAN
Dormas!

ELLA RENTHEJM
(kapsignas) Profundan kaj longan dormon, mi kredas.

SINJORINO BORKMAN
(ekdire) Ella! (regas sin kaj demandas mallaŭte) Ĉu okazis — libervole?

ELLA RENTHEJM
Ne.

SINJORINO BORKMAN
(malpezigita) Do ne per propra mano?

ELLA RENTHEJM
Ne. Estis glacia mano de erco, kiu kaptis lian koron.

SINJORINO BORKMAN
(al la ĉambristino) Serĉu helpon. Venigu homojn el la bieno.

ĈAMBRISTINO
Jes, bone, sinjorino. (mallaŭte) En Jeĉja nomo do —

(Ŝi eliras tra la arbaro dekstren.)

SINJORINO BORKMAN
(staras malantaŭ la benko) La nokta aero do mortigis lin —

ELLA RENTHEJM
Do tiel estas.

SINJORINO BORKMAN
— lin, tiun fortan viron.

ELLA RENTHEJM
(iras al la antaŭo de la benko) Ĉu vi ne volas rigardi lin, Gunhild?

SINJORINO BORKMAN
(rifuzante) Ne, ne, ne. (mallaŭtigas la voĉon) Li estis filo de ministo, — li, la bankestro. Ne povis elteni la freŝan venton.

ELLA RENTHEJM
Pli ĝuste estis la frosto, kiu mortigis lin.

SINJORINO BORKMAN
(skuas la kapon) La frosto, vi diras? La frosto, — ĝi estis lin mortiginta antaŭ longe.

ELLA RENTHEJM
(kapjesas al ŝi) Kaj kreis nin du al ombroj, jes.

SINJORINO BORKMAN
Vi pravas.

ELLA RENTHEJM
(kun dolora rideto) Unu mortinto kaj du ombroj, tion efikis la frosto.

SINJORINO BORKMAN
Jes, la kora frosto. — Kaj jen do ni du povas etendi unu al la alia la manon, Ella.

ELLA RENTHEJM
Mi pensas, ke nun ni tion povas.

SINJORINO BORKMAN
Ni dunaskitoj — super li kiun ni ambaŭ amis.

ELLA RENTHEJM
Ni du ombroj — super la morta viro.

(Sinjorino Borkman malantaŭ la benko, kaj Ella Renthejm antaŭe, etendas unu al la alia la manojn.)