Jakveso—Tuŝ-ŝtono—Aŭdreo
SCENO III.
La arbaro.
Eniras Tuŝ-ŝtono kaj Aŭdreo; Jakveso postvenas.
Tuŝ.
Venu rapide, bona Aŭdreo: mi alpelos viajn kaprojn, Aŭdreo. Kaj kiel, Aŭdreo? ĉu mi estas la viro? ĉu mia simpla mieno kontentigas al vi?
Aŭd.
Via mieno! Dio nin gardu! Kia mieno?
Tuŝ.
Mi estas ĉi tie kun vi kaj viaj kaproj, same kiel la plej kapricema poeto, honesta Ovido, estis inter la gotoj.
Jak. [mallaŭte.]
Ho sciado malbone loĝanta, pli malbone ol Jupitero en pajltegmentita domo!
Tuŝ.
Kiam ies versoj ne povas esti komprenataj, kaj lia spriteco ne povas esti helpata de tiu frumatura infano, la komprenado, tio pli mortfrapas ol granda kalkulo por malgranda ĉambro. Efektive, mi volus ke la dioj vin estu farintaj pli poeta.
Aŭd.
Mi ne scias kio estas “poeta”: Ĉu tio estas honesta laŭ vorto kaj ago? Ĉu ĝi estas veraĵo?
Tuŝ.
Ne, vere; ĉar la plej vera poezio estas plej ŝajniga; kaj amantoj volonte uzadas la poezion, kaj tio, kion ili ĵuras en poezio, povas esti dirata kiel amantoj ŝajnigas.
Aŭd.
Ĉu vi volus do ke la dioj estu min farintaj poeta?
Tuŝ.
Jes, vere; ĉar vi ĵuras al mi ke vi estas honesta: do, se vi estus poetino, mi povus iom esperi ke vi pretekstas.
Aŭd.
Ĉu vi ne volas ke mi estu honesta?
Tuŝ.
Ne, vere, escepte se vi estus malbela; ĉar honesteco kunigita kun beleco similas la uzadon de mielo kiel saŭco por sukero.
Jak. [mallaŭte.]
Li estas materialista ŝercemulo!
Aŭd.
Nu, mi ne estas bela; tial mi preĝas al la dioj, ke ili min faru honesta.
Tuŝ.
Nu, tio estu laŭ via volo, sed mi edziĝos je vi; tial mi vizitis Siron Oliveron Martekst, la paroĥestron de la plej proksima vilaĝo, kiu promesis renkonti nin en ĉi tiu loko en la arbaro, kaj nin edzigi.
Jak. [mallaŭte.]
Mi volus vidi ĉi tiun renkonton.
Aŭd.
Nu, la dioj donu al ni la feliĉecon!
Tuŝ.
Amen. Se oni ne havus kuraĝan koron, li povus ja ŝanceliĝi je tia provo; tial, ke ni havas ĉi tie nenian templon krom la arbaro, nenian kunvenon krom kornhavaj bestoj. Sed kio, nu! Kuraĝu! Same kiel kornoj estas malagrablaj, ili estas necesaj. Oni diras, ke multe da homoj ne travivas eluzadon de siaj posedaĵoj: prave; multe da homoj havas bonajn kornojn, kaj ne travivas eluzadon de ili. Nu, tio estas la doto de lia edzino; li mem ne ĝin akiris. Kornoj? Jes, certe:—malriĉuloj sole? Ne, ne; la plej nobla cervo havas ilin tiel grandaj kiel la fripono. Ĉu la fraŭlo estas tial benita? Ne: same kiel murhava urbo estas pli inda ol vilaĝo, tiel la frunto de edzigita viro estas pli honorinda ol la nuda frunto de fraŭlo; kaj ju pli multe defendado superas mallertecon, des pli multe korno estas pli valora ol la bezonado. Jen venas Siro Olivero.
Eniras Siro Olivero Martekst.
Siro Olivero Martekst, vi estas bonvena; ĉu vi finos je ni ĉi tie sub tiu ĉi arbo, aŭ ĉu ni iru kun vi al via kapelo?
Siro Oli.
Ĉu estas neniu ĉi tie por fordoni la virinon?
Tuŝ.
Mi ne ŝin akceptos kiel la donacon de iu ajn viro.
Siro Oli.
Vere, ŝi devos esti donita, alie la edziĝo ne estos laŭleĝa.
Jak.
Komencu! komencu! mi ŝin donacos.
Tuŝ.
Bonan vesperon, bona Sinjoro kiel-nomita: kiel vi sanas? Vi estas tre bonvena: Dio vin rekompencu pro via ĵusantaŭa kunularo: mi tre ĝoje vin vidas: jen bagatelo por fari ĉi tie, Sinjoro: ne, remetu la ĉapelon, mi petas.
Jak.
Ĉu vi edziĝos, multkolorulo?
Tuŝ.
Same kiel la bovo havas sian jugon, Sinjoro, la ĉevalo sian bridon, kaj la falko siajn sonorilojn, tiel la homo havas siajn dezirojn; kiel kolomboj kunbekiĝas, tiel edzigotoj volus gustumi.
Jak.
Sed ĉu vi, viro kun tia edukado, edziĝus sub arbetaĵo, kvazaŭ almozulo? Iru al la preĝejo, kaj havu bonan pastron kiu povas klarigi al vi, kio estas la edziĝado: ĉi tiu homaĉo nur vin kunigos kiel oni kunigas panelaron: tiam unu el vi pruvigos malŝvelita panelo, kaj kvazaŭ nematura ligno, kurbiĝos, kurbiĝos, kurbiĝos.
Tuŝ. [mallaŭte.]
Mi ne estas certa ke mi ne preferus esti edzigita de li anstataŭ iu alia: ĉar kredeble li ne bone min edzigos; kaj ne estante bone edzigite, mi havos pli bonan pretekston por poste forlasi mian edzinon.
Jak.
Nu, iru do kun mi; konsilos mi al vi.
Tuŝ.
Ni devas edziĝi, aŭ vivi malbonmore.
Adiaŭ, Sinjoro Olivero; ne,—
Ho dolĉa Olivero,
Ho brava Olivero.
Ne min forlasu post vi.
Sed,—
Forvagu do, foriru,
Mi diras, al vi, iru!
Mi ne edziĝos per vi.
[Jakveso, Tuŝ-ŝtono, kaj Aŭdreo foriras.]
Siro Oli.
Tio ne estas grava. Neniu fantaziulo el ili formokos min el mia profesio.
[Li foriras.]
SCENO IV.
La arbaro.
Eniras Rozalindo kaj Celio.
Roz.
Tute ne parolu al mi: mi volas plori.
Cel.
Nu, ploru, mi petas; sed tamen bonvole memoru ke larmoj ne decas al viro.
Roz.
Sed ĉu mi ne havas bonan kialon por plori?
Cel.
Tiel bonan kialon kiel oni povus deziri; tial, ploru.
Roz.
Liaj haroj mem havas hipokritan koloron.
Cel.
Ili havas iom pli brunan koloron ol tiuj de Judaso; efektive, liaj kisoj estas la infanoj mem de Judaso.
Roz.
Je mia fido, liaj haroj havas belan koloron.
Cel.
Bonegan koloron. Via kaŝtana koloro estis ĉiam la plej bona.
Roz.
Kaj lia kisado estas tiel plena je sankteco kiel la tuŝado de sankta pano.
Cel.
Li aĉetis paron da marmoraj lipoj de Diano: monaĥino de vintra fratulinaro ne kisas pli religie: la ĉasteca glacio mem enestas en ili.
Roz.
Sed kial li ĵuris ke li venos hodiaŭ matene, kaj tamen ne venas?
Cel.
Nu, certe, enestas neniom da vero en li.
Roz.
Ĉu vi tiel opinias?
Cel.
Jes; mi opinias ke li ne estas ŝtelisto de monujoj aŭ de ĉevaloj; sed koncerne lian verecon en amo, mi ja pensas lin tiel malplena kiel kovrita pokalo aŭ vermdetruita nukso.
Roz.
Ĉu vi ne pensas lin fidela en amo?
Cel.
Jes, kiam li enamiĝas; sed mi opinias ke li ne enamiĝis.
Roz.
Vi lin aŭdis rekte ĵuri ke li enamiĝis.
Cel.
Ke li estis enamiĝinta, ne ke li ankoraŭ enamiĝas: la ĵuro de amanto ne estas pli fidinda al la parolo de vinoĉerpisto: ili ambaŭ pruvas falsajn kalkulojn. Li estas sekvanto de via patro la Duko, ĉi tie en la arbaro.
Roz.
Mi renkontis la Dukon hieraŭ, kaj multe interparolis kun li: li demandis al mi de kia familio mi devenas; mi respondis al li, de tiel bona kiel li mem; tiam li ridis, kaj min lasis foriri. Sed kial ni parolas pri patroj, kiam ekzistas tia viro kia Orlando?
Cel.
Ho, tiu estas brava viro! Li skribas bravajn versojn, parolas bravajn vortojn, ĵuras bravajn ĵurojn, kaj ilin brave rompas, tute transe, tra la koro de sia amatino; same kiel mallerta lancisto, kiu spronpikas sian ĉevalon sur unu flanko sole, rompas sian bastonon kiel vera malspritulo: sed ĉio estas brava kion la juneco rajdas kaj la malsaĝeco gvidas. Kiu venas ĉi tien?
Eniras Koreno.
Kor.
Gemastroj, ofte vi demandis priPaŝtisto suferanta pro la amo,—
Ĉar lin vi foje vidis sur la herbo
Sidanta apud mi, laŭdanta
La paŝtistinon malŝateman,
Fieran, sian amatinon.
Cel.
Nu, kio pri li?Kor.
Se vi volas vidiLa palan haŭton de la vera amo
Kaj ruĝan brilon de fiera moko
Ludantaj bone bonan teatraĵon,
Foriru iom, kaj mi vin kondukos,
Se vi ĝin volus vidi.
Roz.
Jes, ni iru!Rigardi la amantojn ja konsolas
Personon kiu amas. Nin konduku
Al tiu vidindaĵo, kaj vi diros
Ke mi en tiu lud’ ageme ludos.
[Ĉiuj foriras.]
SCENO V.
Alia parto de la arbaro.
Eniras Silvio kaj Febino.
Sil.
Febino kara, ne min malestimu;Ho ne, Febino, diru ke vi ne
Min amas, sed ne tion akre diru.
La ordinara eĉ ekzekutisto,
Li kies koron la vidad’ kutima
De morto severigas, tamen ne
Faligas la hakilon trans la kolon
Antaŭ li kliniĝintan, antaŭ ol
Pardonon peti: ĉu vi estos pli
Severa ol la viro kiu gajnas
La vivrimedojn per la sangaj gutoj?
Eniras Rozalindo, Celio, kaj post ili Koreno.
Feb.
Ekzekutisto mi ne volus esti:Mi vin evitas, ne volante vundi;
Vi diras al mi, ke l’ mortigo kuŝas
En la okuloj miaj: certe estas,
Kredeble ankaŭ, ke okuloj, kiuj
Plej delikataj kaj plej molaj estas,
Fermante siajn malkuraĝajn pordojn
Je eĉ pulveroj, estus do nomataj
Tiranoj, mortigistoj, kaj buĉistoj!
Nu, kiel eble plej mi eksulkigos
La frunton kontraŭ vi, kaj se l’ okuloj
Vin povas vundi, ili vin mortigu!
Ŝajnigu nun svenadon; nun vi falu;
Se vi ne tion povas, hontu do!
Mensogu ne, dironte ke l’ okuloj
La miaj estas mortigantoj; nu,
La vundon montru, kiun mi ekfaris
Per la okuloj miaj: gratu vin
Per nura pinglo, kaj ankoraŭ restos
Grataĵo ia; kontraŭ junko tiam
Apogu vin, kaj via polmo montros
Cikatron kaj impreson ja senteblan,
Post kelka tempo; sed l’ okuloj miaj
Celinte al vi, tute ne vin vundis:
Mi estas certa ke nenia forto
Ekzistas en okuloj, kiu povas
Dolori.
Sil.
Ho, Febino kara, seVi iam,—kaj vi mem ne scias kiam,—
Renkontos ĉe la vango de alia
La povon de la Amo, vi eksentos
La nevideblan vundon, kiun faras
La akraj sagoj de la Amo.
Feb.
Dume,Ĝis tiu tempo, ne alproksimiĝu:
Kaj, kiam venos tiu temp’ malgaja,
Min dolorigu per mokado; ne
Kompatu min; sammaniere kiel
Ĝis tiu tempo mi ne vin kompatos!
Roz.
Sed kial do? Nu, de patrino kiaDevenas vi,—samtempe ĝojegante
Kaj insultante je malfeliĉulo?
Nu, kvankam vi belecon ja ne havas,—
Kaj, je la fido mia, mi ne vidas
Pli multe da ĝi sur vizaĝo via
Ol povus sen kandelo enlitiĝi,—
Ĉu vi, pro tio sole, devas esti
Fiera kaj entute senkompata?
Nu, kion vi intencas? Kial vi
Rigardas min? Pli multe mi ne vidas
Ĉe vi, ol ĉe la ordinara speco
De ia pretfarita kreitaĵo
De la Naturo. Nu, je mia vivo!
Mi opinias ke ŝi eĉ intencas
Ensorĉi ankaŭ la okulojn miajn!
Ho ne, fraŭlin’ fiera, ne ĝin celu:
Nek brovoj nigraj, nek la nigraj haroj,
Silkecaj, nek l’ okuloj hele nigraj,
Nek via bela vango, povas dresi
L’ animon mian por vin adoradi.
Ŝafisto stulta, kial vi ŝin sekvas,
Simile al la nebuleca Sudo,
Pro l’ vento kaj la pluvo blovetanta?
Pli bela viro estas vi miloble,
Ol ŝi virino bela estas: plie,
Pro tiaj malsprituloj, kiaj vi,
La mond’ fariĝas plena je infanoj
Malbelaj: La spegulo ne ŝin flatas,
Ŝin flatas sole vi, kaj ŝi, pro tio,
Sin pensas pli belega ol la trajtoj
De la vizaĝo ŝia povas montri.
Fraŭlino, vin rekonu! Genufleksu,
Kaj, dum vi fastas, danku la Ĉielon
Pro l’ amo de bonulo. Mi konsilas
Amike kaj mallaŭte al vi, jene:
Ekvendu kiam ajn vi povas. Vi
Ne plaĉos ĉiam al la aĉetonto:
Pardonon petu de la vir’. Lin amu,
Akceptu lin: ĉar malbelino ŝajnas
Ankoraŭ pli malbela se ŝi mokas.
Ŝin prenu do, paŝtisto, kaj adiaŭ.
Feb.
Junulo dolĉa, min riproĉu tielDum tuta jaro, ĉar mi ja preferas
Aŭskulti tian riproĉadon vian
Plivole ol amindumadon lian.
Roz.
Li enamiĝis je via malbeleco, kaj ŝi enamiĝos je mia kolero. Se tio estas vera, tiel rapide kiel ŝi respondas al vi per malafablaj rigardoj, mi petole parolos al ŝi per maldolĉaj vortoj. Kial vi tiamaniere rigardas min?
Feb.
Pro nenia malamo al vi.
Roz.
Mi petas, ne al mi ekenamiĝu!Mi estas pli perfida ol la ĵuroj
Faritaj en la vino. Kaj aldone
Mi ne vin ŝatas. Se vi volas koni
La domon mian, jen ĝi estas, apud
La olivarbetaĵo, tre proksima.
Fratino, ĉu vi iros? Nu, paŝtisto,
Petegu forte. Venu do, fratino.
Kondutu, paŝtistino, pli afable,
Kaj ne fiera estu. Ĉar neniu
Pli malfeliĉa estas ol ĉi tiu.
Nu, venu al la ŝafinaro nia.
[Rozalindo, Celio, kaj Koreno foriras.]
Feb.
Paŝtist’ mortinta, nun mi trovas pravaLa frazon vian, kaj ĝi estas grava:
“Neniu amis, ne enamiĝinte,
L’ amaton unufoje ekvidinte.”
Sil.
Febino kara,—Feb.
Kion do vi diras,Silvio?
Sil.
Min kompatu, kara.Feb.
Nu, mi kompatas vin, Silvio kara.Sil.
Sed kie ajn kompato estas, tieSendolorigo devus esti. Tial
Se vi bedaŭras mian amdoloron,
Per via amo vi forigos mian
Malĝojon, kaj la malgajecon vian.
Feb.
Vi havas mian amikeman amon.Sil.
Mi vin deziras.Feb.
Vi avara estas.Silvio, iam mi malamis vin,
Ankoraŭ mi ne amas vin; sed tamen,
Ĉar pri la amo bone vi parolas,
Mi nun elportos vian kunulecon,
Je kiu mi antaŭe tre enuis.
Mi ankaŭ donos al vi okupadon:
Sed ne deziru pluan rekompencon
Ol vian ĝojon pro la okupado.
Sil.
Perfekta tiel mia amo estas,Kaj sankta, kaj mi tiom ja malhavas
Da via komplezemo, ke mi pensos
Ke mi rikolton sufiĉegan havas,
Kvazaŭe rikoltante nur la spikojn
Rompitajn, kiam jam la rikoltistoj
Forportis la rikolton mem. Kelkfoje
Donacu nur rideton, kaj je tiu
Mi nutros min.
Feb.
Sed ĉu vi konas tiun,La junan viron kiu ĵus parolis?
Sil.
Ne bone, sed mi ofte lin renkontis:La domon li aĉetis, kaj bienon,
De tiu malagrabla maljunulo.
Feb.
Mi ne lin amas, kvankam mi demandasPri li; li estas nur petola knabo;
Sed bone li parolis; tamen, vortoj
Valoras kion? Sed la vortoj plaĉas
Se nur la parolanto kontentigas
Al sia aŭdantar’; li estas bela,
Sed ne tre bela; li fiera estas,
Sed la fiero certe lin beligas;
Li estos bela viro. Plej laŭdinda
La vizaĝhaŭto lia; kion ajn
Li diris malĝentile, li nuligis
Per ekrigardoj el l’ okuloj belaj.
Li ne altkreska estas, sed sufiĉe
Por lia aĝo. Liaj lipoj havas
Ruĝecon belan, iom pli brilegan
Ol liaj vangoj. Tia diferenco
Ekzistas inter la konstante ruĝa
Kaj multkolora silko. Nu, Silvio,
Virinoj iuj, tiel lin vidinte,
Detale, kiel mi, sendube estus
Je li enamiĝinta; miaflanke,
Mi nek lin amas, nek malamas lin;
Sed mi pli multe da kialo havas
Por lin malami ol por ami lin:
Ĉar li pro kia rajto min riproĉis?
Li nomis nigraj la okulojn miajn,
Kaj miajn harojn nigraj. Ankaŭ nun
Mi rememoras, ke li mokis min.
Mi miras kial ajn mi ne respondis:
Nu, do; nefari ne kvitanci estas;
Mi skribos insulteman letereton,—
Vi tien portos ĝin, ĉu ne, Silvio?
Sil.
Febino, tre volonte.Feb.
Tuj mi skribos.Material’ por tio jam enestas
En mia kor’, kaj en la cerbo mia.
Maldolĉa kaj abrupta kontraŭ li
Mi estos. Nu, Silvio, iru kun mi.
[Ambaŭ foriras.]
AKTO IV.
Rozalindo—Jakveso
SCENO I.
La arbaro.
Eniras Rozalindo, Celio kaj Jakveso.
Jak.
Mi petas, bela junulo, permesu ke mi bone konatiĝu kun vi.
Roz.
Oni diras ke vi estas malgajulo.
Jak.
Mi estas tia; mi preferas tion, plivole ol la ridado.
Roz.
Oni kiu estas ekstreme tia aŭ la malo estas abomenulo, kaj meritas ĉiun modernan riproĉon, pli multe ol drinkuloj.
Jak.
Nu, estas bone esti malgaja, kaj nenion diri.
Roz.
Sed, do, estus bone esti nura stango.
Jak.
Mi havas nek la konkureman melankolion de klerulo; nek la fantazieman melankolion de muzikisto: nek la fieran melankolion de kortegano; nek la ambician melankolion de soldato; nek la politikan melankolion de advokato; nek la delikatan melankolion de sinjorino; nek la melankolion de amanto, kiu enhavas ĉiujn ĉi; sed mi havas mian propran melankolion, elfaritan el multaj sanigaj kreskaĵoj, eltiritan el multaj objektoj; kaj ankaŭ el la diversa meditado pri miaj vojaĝoj, kiu ofta meditado min enprofundigas en plej spritan malgajecon.
Roz.
Vi estas vojaĝinto! Je mia fido, vi havas bonan kialon por esti malgaja! Mi timas ke vi vendis viajn proprajn bienojn, por povi vidi tiujn de aliaj viroj; tial, esti multe vidinta kaj neniom posedanta estas havi riĉajn okulojn kaj malriĉajn manojn.
Jak.
Jes, mi gajnis mian spertadon.
Roz.
Kaj via spertado vin malgajigas: mi preferus ŝercemulon por min gajigi, plivole ol la spertadon por min malgajigi; kaj plivole ol vojaĝi por ĝin akiri.
Eniras Orlando.
Orl.
Ho, bonan tagon, kara Rozalindo.
Jak.
Nu do, adiaŭ, se vi parolas per senrimaj versoj.
[Li foriras.]
Roz.
Adiaŭ, Sinjoro Vojaĝinto. Atentu, ke vi kartavu, kaj portu strangan vestaĵon; malalte taksu ĉiun profiton de via propra lando; malŝatu vian naskiĝejon, kaj preskaŭ riproĉu Dion, tial, ke Li donis al vi tian mienon kian vi havas; aŭ mi apenaŭ pensos ke vi iam naĝis en gondolo. Nu, kiel do, Orlando? Kie vi estis la tutan tempon? Ĉu vi estas amanto! Se vi duan fojon tiel kondutos kontraŭ mi, neniam plu venu antaŭ miajn okulojn!
Orl.
Sed mia bela Rozalindo, mi venis malpli ol unu horon post la decidita horo.
Roz.
Vi rompus horan promeson je amo! Li kiu dividos minuton en mil partojn, kaj rompos nur parton de la milono de minuto, en aferoj de amo,—oni povus diri pri li ke Kupido lin frapis amike sur la ŝultron, sed lia koro estas netuŝita.
Orl.
Pardonu al mi, kara Rozalindo.
Roz.
Ne, se vi tiel prokrastos, ne venu al mi plu: mi tiel multe dezirus ke limako min amindumu.
Orl.
Limako?
Roz.
Jes, limako: ĉar, kvankam li malrapide venas, li portas sian domon sur la kapo; pli bonan doton, mi opinias, ol vi donos al virino; aldone, li kunportas sian sorton kun si.
Orl.
Kio estas tio?
Roz.
Nu, kornoj, pro kiuj tia viro, kia vi, volonte ŝuldas al la edzino. Sed li venas armite je sia riĉeco, kaj malhelpas la kalumnion de sia edzino.
Orl.
La virto ne produktas kornojn; kaj mia Rozalindo estas virta.
Roz.
Kaj mi estas via Rozalindo.
Cel.
Plaĉas al li vin tiel nomi; sed lia Rozalindo havas pli belan vizaĝon ol vi.
Roz.
Rapidu, amindumu min, amindumu min; ĉar nun mi estas tre gaja kaj kredeble konsentus. Kion vi nun dirus al mi, se mi ja estus via Rozalindo mem?
Orl.
Mi vin kisus, antaŭ ol paroli.
Roz.
Ne, vi devus unue paroli; kaj kiam vi havus nenion plu por diri, vi povus kapti la okazon por kisi.
Orl.
Kion fari, se ŝi malpermesus la kison?
Roz.
Tiam ŝi vin devigas peti, kaj de tio komenciĝas nova interparolado.
Orl.
Kiu povus havi nenion por diri, estante ĉe sia amata amatino?
Roz.
Certe, vi mem havus nenion por diri, se mi estus via amatino, aŭ mi pensus mian honestecon pli granda ol mian spritecon.
Orl.
Kiel! Ĉu mi havus nenion por diri?
Roz.
Ne. Ĉu mi ne estas via Rozalindo?
Orl.
Mi ĝoje diras ke vi estas ŝi, ĉar mi volonte parolos pri ŝi.
Roz.
Nu, pro ŝi persone, mi diras al vi ke mi ne vin akceptos.
Orl.
Do, pro mi persone, mi mortos.
Roz.
Ne, do, mortu per anstataŭanto. La kompatinda mondo havas preskaŭ sesmil jarojn, kaj en tiu tuta tempo neniu viro mortis, en sia propra persono, pro amo. Oni mortbatis Troilon per greka bastonego; tamen li faris sian eblon por antaŭe morti, kaj li estas unu el la imitinduloj, rilate al amo. Leandro estus vivinta multajn jarojn, kvankam Hero fariĝis monaĥino, escepte pro varma somermeza nokto; ĉar la bona junulo nur eliris por sin bani en la Helesponto, kaj, venkite de konvulsio, li dronis: kaj la malsaĝaj historiistoj de tiu epoko eltrovis ke Hero de Sestoso tion okazigis; sed ĉiuj ĉi estas mensogaĵoj; viroj mortis, de tempo al tempo, kaj vermoj ilin manĝis, sed ne pro la amo.
Orl.
Mi ne volus ke mia efektiva Rozalindo tiel opiniu: ĉar, mi ja kredas, ŝia malrideto povus min mortigi.
Roz.
Ne, je ĉi tiu mano, ĝi ne mortigus eĉ muŝon. Sed nu, mi estos via Rozalindo en pli afabla humoro; petu de mi kion ajn vi volas, mi ĝin permesos.
Orl.
Do, min amu, Rozalindo.
Roz.
Jes, je mia fido, mi faros tion, vendrede kaj sabate kaj ĉiam.
Orl.
Kaj vi min akceptos?
Roz.
Jes, kaj dudek tiajn virojn.
Orl.
Kion vi diras?
Roz.
Ĉu vi ne estas bona?
Orl.
Mi esperas ke jes.
Roz.
Nu do, ĉu oni povus deziri tro multe da bona afero? Venu, fratino mia, vi estu la pastro, kaj nin edzigu. Donu al mi la manon, Orlando. Kion vi diras, fratino mia?
Orl.
Mi petas al vi, nin edzigu.
Cel.
Mi ne povas diri la vortojn.
Roz.
Vi devos komenci, “Ĉu vi, Orlando,—”
Cel.
Silentu. Ĉu vi Orlando, prenos ĉi tiun Rozalindon por la edzino?
Orl.
Jes.
Roz.
Jes, sed kiam?
Orl.
Nun, tuj kiam ŝi povos nin edzigi.
Roz.
Tiam vi devos diri “Mi prenas vin, Rozalindo, por la edzino.”
Orl.
Mi prenas vin, Rozalindo, por la edzino.
Roz.
Mi povus peti de vi vian rajtskribaĵon; sed mi vin prenas, Orlando, por mia edzo: jen estas fraŭlino kiu antaŭiras la pastron; kaj certe la virina pensado antaŭiras la virinan agadon.
Orl.
Tion faras ĉiuj pensoj: ili havas flugilojn.
Roz.
Nun diru al mi kiom da tempo vi retenos ŝin, post kiam vi ŝin posedas.
Orl.
Ĉiam, kaj unu tagon aldone.
Roz.
Diru “unu tagon,” ellasante la “ĉiam.” Ne, Orlando; viroj estas aprilo kiam ili amindumas, decembro kiam ili edziĝas; fraŭlinoj estas majo kiam ili estas fraŭlinoj, sed la vetero ŝanĝiĝas kiam ili fariĝas edzinoj. Mi estos pli ĵaluza je vi ol Berbera kolombo estas ĵaluza je la kolombino; mi estos pli kriema kontraŭ vi ol papago estas kriema kontraŭ la pluvo. Mi ploros pro nenio, same kiel Diano en la fontano, kaj mi ploros kiam vi volos esti gaja: mi ridos kiel hieno, precipe kiam vi volos dormi.
Orl.
Sed ĉu mia Rozalindo tiamaniere kondutos?
Roz.
Je mia vivo, ŝi kondutos same kiel mi.
Orl.
Ne, ŝi estas saĝa.
Roz.
Jes, alie ŝi ne estus sufiĉe saĝa por fari ĉi tion: ju pli saĝa, des pli petola: fermu la pordojn por reteni virinan spritecon, kaj ĝi eliros el la fenestro; fermu tiun, kaj ĝi eliros el la seruro; fermu tiun, kaj ĝi elflugos kune kun la fumo de la kamentubo.
Orl.
Mi devos vin lasi sola, Rozalindo, la venontajn du horojn.
Roz.
Ho ve, kara amato, mi ne povas elporti vian foreston dum du horoj!
Orl.
Mi devos servi la Dukon je la tagmeza manĝo; je la dua mi estos ree ĉe vi.
Roz.
Jes, iru vian vojon; mi scias kia vi estos pruvata; mia amiko diris tion al mi, kaj mi ne malpli ĝin suspektis; tiu flatloga lango via gajnis mian koron; estante malproksima nur unu ĵeton, venu, tial, ho morto! La dua estas la decidita horo?
Orl.
Jes, dolĉa Rozalindo.
Roz.
Je mia fido, kaj plej serioze, kaj je ĉiuj beletaj ĵuroj, kiuj ne estas danĝeraj, se vi ne plenumos vian promeson, aŭ se vi venos unu minuton post la decidita horo, mi pensos vin la plej kompatinda malplenumanto de promesoj, kaj plej falsa amanto, kaj plej malinda je Rozalindo, kiun oni povus elekti el la aroj da nefideluloj. Tial, evitu mian riproĉon, kaj plenumu vian promeson.
Orl.
Mi ĝin plenumos tiel solene kvazaŭ vi estus efektive mia Rozalindo; tial, adiaŭ.
Roz.
Nu, la Tempo estas la maljuna juĝisto kiu esploras pri ĉiu tia ofendanto; tial, la Tempo juĝu. Adiaŭ.
[Orlando foriras.]
Cel.
Vi ja malbone kondutis kontraŭ nia sekso en via amparolado.
Roz.
Ho kuzineto, kuzineto, mia kara kuzineto, ke vi komprenu kiel profunde mi enamiĝis! Sed oni ne povus sondi mian amon: ĝi havas nekonatan fundon, same kiel la golfo Portugala.
Cel.
Pli kredeble ĝi estas senfunda; tuj kiam vi enverŝas amon, la amo elverŝiĝos.
Roz.
Ne, tiu sama fileto de Venuso, kiun naskis la pensado, la kolereto, kaj la frenezo, tiu blinda petola knabo, kiu atakas ĉies okulojn pro tio, ke liaj propraj ne vidas,—li decidu kiel profunde mi enamiĝis. Mi diras al vi, Alieno, mi ne povas elporti la foreston de Orlando: mi foriros por trovi ombritan lokon kie mi povos sopiri ĝis kiam li venos.
Cel.
Kaj mi dormos.
[Ambaŭ foriras.]
SCENO II.
La arbaro.
Eniras Jakveso, lordoj, kaj arbaristoj.
Jak.
Kiu estas li kiu mortigis la cervon?
Lordo.
Estas mi, Sinjoro.
Jak.
Ni lin prezentos al la Duko, kiel Romanan venkinton, kaj estus bone meti la kornojn de la cervo sur lian kapon, por venkobranĉo. Ĉu vi ne havas kanton, arbaristo, por ĉi tio?
Arb.
Jes, Sinjoro.
Jak.
Ĝin kantu; la melodio estas negrava, se nur ĝi faras sufiĉe da bruo.
KANTO.
Arb.
La felon, kornojn, portu li.
Lin kantu hejmen.
[Ceteraj kantas rekantaĵon.]
Ne estu je la korn’ hontem’.Ekzistis ĝi antaŭ vi mem:
Ĝin via avo portis,
Kaj ĝin la patro portis.
La korn’, la korn’, la brava korn’,
Ho ne mokinda tiu korn’.
[Ĉiuj foriras.]
Orlando—Jakveso—Celio—Rozalindo
SCENO III.
La arbaro.
Eniras Rozalindo kaj Celio.
Roz.
Kion vi opinias nun? Ĉu ne estas jam post la dua? Kaj Orlando ne ĉeestas!
Cel.
Mi kredas certe, ke pro pura amo kaj maltrankvila cerbo, li prenis sian pafarkon kaj sagojn, kaj foriris por dormi. Rigardu, kiu venas ĉi tien?
Eniras Silvio.
Sil.
Junulo bela, jen por vi sendaĵo:Febino mia kara sendis ĝin.
La enhavaĵon mi ne konas, tamen,
Pro ŝia frunt’ severa, dum ŝi skribis,
Kaj akra maniero, mi suspektas
Ke ĝi koleran sencon havas; tial
Pardonu min, senkulpan alportinton.
Roz.
La Paciencon mem surprizus tiaLetero, kaj ŝi ludus fanfarulon;
Nu, oni, kiu tion ĉi elportus,
Elportus ĉion: jen ŝi min sciigas
Ke mi nebela, malĝentila estas;
Ŝi nomas min fiera, kaj informas,
Ke ŝi ne povus ami min, se viroj
Malmultenombraj kiel la feniksoj
Fariĝus! Nu, je mia fido! Mi
Ne celas ŝian amon! Kial do
Ŝi skribis al mi tiel? Vi, paŝtisto,
Vi mem elverkis tiun ĉi leteron.
Sil.
Ne, mi insistas tute ne mi konasLa enhavaĵon. Ĝin Febino skribis.
Roz.
Ho, malsaĝulo. Vi venkita estasDe Amo. Mi ekvidis ŝian manon;
Ŝi havas ledan manon, kaj malpalan;
Mi ja supozis ke ŝi portas gantojn,
Sed estis ŝiaj manoj; ŝi ja havas
La manojn de laboristino. Tamen
Negrava estas tio. Mi deklaras
Ke ŝi ne verkis tiun ĉi leteron.
Ne, viro ĝin elverkis, kaj ĝin skribis.
Sil.
Certe, ŝi skribis ĝin.Roz.
Kruela kaj bruega stil’ enestas,Eĉ por la elvokantoj al batalo:
Ŝi min insultas: la virina cerbo
Ne povus naski tian malĝentilan
Verkaĵon, tiel etiopajn vortojn,
Pli nigrajn laŭ efekto ol mieno.
Ĉu vi deziras aŭdi la leteron?
Sil.
Se plaĉas al vi, ĉar mi ne ĝin aŭdis;Pli multe tamen pri la krueleco
De Febineto jam aŭdinte.
Roz.
AŭduLaŭ kia modo la tirano skribis:
[legas]
Ke kor’ virina enamiĝis?
Ĉu virino povas tiamaniere riproĉegi?
Sil.
Ĉu vi nomas tion riproĉego?Roz. [legas]
Vi tial mokas koramecon?
Ĉu iam vi aŭdis tian riproĉegon?
Dum nuraj viroj amindumis,
Nenian vundon ĝi plenumis.
Ŝi nomas min bruto.
Se moko el l’ okuloj viaj
La amon naskas en la miaj,
Ho ve, do kion ili naskus,
Se sub mildeco ili maskus!
Mi amis vin, malgraŭ riproĉoj,
Do kiom gajnus viaj petoj!
Li kiu portas tion al vi
Ne scias pri la amon en mi;
Per li decidon diru vian
Ĉu vi akceptos l’ amon mian;
Se vi rifuzos la proponon,
Havante en la koro ŝtonon,
Se tion devos li raporti,
Mi tuj eltrovos kiel morti.
Sil.
Ĉu vi nomas ĉi tion riproĉo?
Cel.
Ho ve, kompatinda paŝtisto!
Roz.
Ĉu vi lin kompatas? Ne, li ne meritas kompaton. Ĉu vi volas ami tian virinon? Jen, ŝi faras el vi instrumenton, por muziki je vi falsajn tonojn! Tio estas neelportebla! Nu, iru vian vojon al ŝi,—ĉar mi vidas ke la amo jam faris el vi dresitan rampaĵon,—kaj diru ĉi tion al ŝi: ke se ŝi min amas, mi ordonas al ŝi ke ŝi vin amu; kaj se ŝi ne obeos, mi ne ŝin akceptos, escepte se vi pro ŝi pledos. Se vi estas vera amanto, foriru, ne respondante; ĉar jen venas aliaj personoj.
[Silvio foriras.]
Eniras Olivero.
Oli.
Amikoj, bonan tagon! Ĉu vi sciasEn tiu ĉi landparto kie staras
Domet’ de olivarboj enbarita?
Cel.
Jes, okcidente, en valet’ apuda:Tenante je la dekstra tiun vicon
De saliketoj, laŭ la rivereto
Murmuretanta tie, vi alvenos
Al tiu eta domo. Sed nuntempe
Neniu ĉe ĝi estas.
Oli.
Se mi juĝasLaŭ priskribaĵ’ donita, mi vin konas:
Ĉar oni diris, “La junulo estas
Virinsimila, blonda, kaj kondutas
Kiel fratin’ matura: la virino
Malalta estas, kaj pli brunvizaĝa
Ol sia frato:” Ĉu vi mem ne estas
La posedanto de l’ serĉata domo?
Cel.
Sen fanfaron’ ni diros, jes, ni estas.Oli.
Orlando al vi sin rememorigas,Sendante nun al tiu ĉi junulo
—De li nomita lia Rozalindo,—
La jenan sangkovritan poŝotukon.
Ĉu vi li estas?
Roz.
Jes. Pri kio doNi devus nun el tio ĉi sciiĝi?
Oli.
Pri hontindaĵo mia; se vi volasDe mi sciiĝi kia vir’ mi estas,
Kaj kiel, kial, kie la poŝtuko
Sangmakulita estas.
Cel.
Jes, rakontu!Oli.
Orlando, kiam li de vi foriris,Promesis al vi ke post unu horo
Li tuj revenos. Tiam tra l’ arbaro,
Jen dolĉe jen maldolĉe meditante,
Formarŝis li. Aŭskultu kio okazis!
Ekrigardante flanken, li ekvidis,—
Sub kverko kies branĉojn maljuneco
Je musko kovris, kies alta supro
Pro antikveco tute nuda estis,—
Mizeran ĉifonulon, nerazitan,
Kaj nekombitan, kiu dormis tie.
Kaj ĉirkaŭ lia kolo sin kunplektis
Serpent’ orverda, kiu sian kapon
Alproksimigis, vigle minacante,
Al lia buŝo. Tiam ĝi, subite
Orlandon ekvidinte, sin malplektis,
Kaj per glitad’ onduma, tuj forrampis
Sub arbetaĵon. En ĉi ties ombro
Jen kaŭris leonino, kies mamoj
Jam elsuĉitaj estis, kun la kapo
Surtere, rigardante katsimile
Ĝis kiam ekmoviĝos la dormanto.
Ĉar estas laŭ la reĝa karaktero
De tiu besto, ke ĝi manĝokaptos
Nenion, kio ŝajnas jam mortinta.
Vidinte tion ĉi, Orlando iris
Proksimen de la viro,—kiu estis
La pli maljuna frato, lia propra!
Cel.
Ho, mi lin ofte aŭdis parolantaPri tiu frato, kaj li nomis lin
La plej kontraŭnatura kiu iam
Ekzistis inter homoj.
Oli.
Juste tielLi nomis lin, ĉar mi mem bone scias
Ke li kontraŭnatura estis.
Roz.
Sed priOrlando: Ĉu li lasis tiun tie
Por formanĝata esti de l’ malsata
Kaj mamsuĉita leonin’?
Oli.
DufojeLi forturniĝis, tion intencante,
Sed bonkorec’, pli nobla ol revenĝo,
Kaj la Naturo, pli potenca ol
Okazo rajtigita, lin devigis
Batali kontraŭ tiu leonino;
Rapide mortis ŝi per lia mano:
Kaj meze de la brua batalado
Vekiĝis mi.
Cel.
Ĉu vi la frato estas?Roz.
Ĉu estas vi do kiun li mem savis?Cel.
Vi estas tiu, kiu tiel oftePenadis lin mortigi?
Oli.
Estis mi,Sed ne plu estas mi la sama viro;
Kaj mi ne hontas, al vi klarigante
Eĉ kia mi ja estis, tial ke
La konvertiĝo mia al mi donas
Tre dolĉan senton, per komparo nuna
Al tio, kio mi antaŭe estis.
Roz.
Sed pri l’ poŝtuko, tiu sangkovrita?Oli.
Mi tuj klarigos: kiam ni kun larmojKaj plej amike unu al l’ alia
Rakontis ĉion ĝis nun okazintan,—
Ekzemple, kiel mi alvenis tien,—
Mallongavorte, li min alkondukis
Al tiu bona Duko, kiu donis
Vestaĵon puran al mi, kaj nutraĵon,
Rekomendante min je l’ amo zorga
De mia frato, kiu, min rapide
Al sia groto kondukinte, tie
Sin senvestigis: kaj sur lia brako
La leonino estis forŝirinta
De l’ karno iom; kaj la tutan tempon
La vundo estis ellasinta sangon;
Li svenis tiam; kaj svenante kriis
Je Rozalindo; nu, mallongavorte,
Mi lin rekonsciigis, kaj bandaĝis.
Kaj post nelonga tempo, li, estante
Fortkora, min ĉi tien al vi sendis,
Eĉ kvankam nekonatan, por rakonti
L’ okazintaĵon tutan, por ke vi
Pardonu al li la promeson lian
Malplenumitan; ankaŭ por transdoni
Poŝtukon tiun ĉi, sangmakulitan
Je lia sango, al la juna viro
Paŝtista, kiun li ŝerceme nomas
La Rozalindo lia.
[Rozalindo svenas.]
Cel.
Ganimedo!Ho Ganimedo! Kara Ganimedo!
Oli.
Personoj multaj svenas, ekvidanteLa sangon.
Cel.
Ne, pli grava la kialo!Ho, Ganimedo! Kara Ganimedo!
Oli.
Sed jen, li jam rekonsciiĝas iom.Roz.
Ho ke mi nur ĉehejme estu nun!Cel.
Ni alkondukos vin rapide tien.Mi petas, ĉu vi lin je l’ brako prenos?
Oli.
Estu kuraĝa, junulo! Ĉu vi estas viro? Vi ne havas viran koron!
Roz.
Ne, mi konfesas tion! Nu, Sinjoro, ĉu oni ne konsentus ke mi bone ŝajnigis tion? Mi petas al vi, diru al via frato kiel bone mi ŝajnigis. He, ho!
Oli.
Ĉi tio ne estis ŝajnigado: via vizaĝkoloro tro klare atestas ke ĝi estis reala sufero.
Roz.
Ŝajnigita, mi certigas al vi.
Oli.
Nu do, estu kuraĝa, kaj ŝajnigu la virecon.
Roz.
Tion mi faras: sed, efektive, laŭrajte mi devus esti virino.
Cel.
Venu, vi fariĝas pli kaj pli pala; mi petas al vi, iru hejmen.
Oli.
Mi iros, ĉar mi devas tuj raportiAl mia frato, kiamaniere
Vi lin pardonas, Rozalindo lia.
Roz.
Mi elpensos ion. Sed, mi petas ke vi laŭdu al li mian ŝajnigadon.
[Ĉiuj foriras.]