WeRead Powered by ReaderPub
La Alaska stafeto kaj Kaptitoj de la glacirokoj cover

La Alaska stafeto kaj Kaptitoj de la glacirokoj

Chapter 14: Ĉapitro 9
Open in WeRead

About This Book

Two linked adventure narratives unfold in Alaska’s brutal Arctic, one centered on an epidemic in a remote settlement and the urgent organization of a relay of dog teams and volunteers to carry life-saving serum across storms, ice fields, and blizzard conditions. The other describes groups trapped amid drifting ice and glacial rock, chronicling their efforts to survive, navigate treacherous terrain, and reach safety. Both tales emphasize solidarity, courage, and resourcefulness in extreme cold, presented in episodic chapters that mix tense action, personal reflection, and the practical hardships of northern travel.

Kaj denove la sama bildo kiel en Tolovana: nova kunjungaĵo, nova viro kaj nova ĝojplena telegramo pri la venko de Kalland.

Emil Erikson veturis el Hot Springs al Ruby. La distanco, inter tiuj ĉi du lokoj, estis pligrandigita per tio, ke li devis dufoje traveturi la riveregon Yukon.

Kiam li forlasis Hot Springs, la ĉielo estis malserena per pezaj nuboj kaj la vento eĉ ne blovetis. Emil Erikson konis tian trankvilon. Li sciis, ke post ĝi kutime venas ventego, en kiun eĉ la plej kuraĝa nordulo ne kuraĝas iri. Kaj li tamen ekveturis. La malesperanta Nome atendis.

La ventego ekfuriozis tuj post tagmezo. Samtempe kun ĝi falegis el la plumba ĉielo tuta torento da neĝo. La ventego pelis ĝin antaŭ sin, ĝi muĝis, fajfegis, rompis la arbojn, blindigis la veturanton kaj hundojn. De tempo al tempo tiel mallumis, ke oni ne povis vidi eĉ unu paŝon antaŭe.

La hundoj jam nur sin trenis. Emil Erikson nur per streĉo de ĉiuj fortoj ne falis. Sed la stafeto veturis. La posttagmezon, la tutan nokton kaj ankoraŭ unu tutan tagon. Tridek tri horojn da seninterrompa veturo. Tridek tri horojn da superhoma sufero. La 29-an de januaro je la naŭa vespere Emil Erikson atingis duonmorta sian celon—Ruby.

Tie jam atendis lin viro, kiu estis traveturonta la plej longan kaj plej danĝeran parton de la tuta stafeta veturo—Leonard Seppala.

Ĉapitro 6

Leonard Seppala

Neniu alia povis entrepreni tiom danĝeran vojaĝon, kiom estis el Ruby al Unalaklik ol Leonard Seppala. Kiel Gunnard Kasson ankaŭ li devenis de Finnlando. Jam de sia infanaĝo li vivis en malvarma klimato kaj tial alkutimiĝis al la malmilda Alasko multe pli frue ol miloj da aliaj enmigrintoj. Lia staturo estis alta, li estis maldika. Li havis blondajn, ondajn harojn kaj bluajn okulojn, el kiuj elradiis infana ludemo kaj fera volo.

Lia kunjungaĵo estis la plej bela en la tuta Ruby. La terkulturistoj en aliaj landoj fieras pri la belaj ĉevaloj. En Alasko la viroj fieras pri siaj hundoj. Precipe la gvidanta hundo Balto, kiu ricevis la nomon laŭ la Balta maro, ĉar Seppala volis havi daŭran kaj vivan rememorigon je sia malproksima patrujo, distingiĝis per belega kresko, forto, kuraĝo kaj inteligento. Ĝi ja ne saltis laŭ ordono super bastonon, nek prezentis diversajn figuretojn, nek "petis". Sed sufiĉis, ke ĝia sinjoro diris al ĝi kelkajn vortojn kaj la hundo tuj komprenis, kion li postulas de ĝi.

De tempo al tempo okazis, ke aro da hundoj komencis interbatali. Unu signo de Seppala—kaj Balto troviĝis inter ili. Se la hundoj konkorde ĵetus sin kontraŭ ĝi, ili certe disŝirus ĝin. Sed estis preskaŭ mirinde, kiom la ĉeesto de la fortstatura luphundo efikis al ĉiuj. Sufiĉis, ke ĝi al unu aŭ du ribelantoj mordetu la orelon, ke ĝi mallonge boju, ke ĝi montru siajn dentojn kaj ĉirkaŭrigardu kiel reĝo—kaj jam estis trankvilo. La hundoj ekmurmuris kaj konfuzite retiriĝis en siajn budojn, aŭ ili komencis flati al Balto.

Komence Seppala veturis laŭ la fluo de Yukon. La vojo kondukis tra la arbaro, kiu iomete mildigis la akrecon de la ventego. Malgraŭ tio la kunjunĝaĵo iris nur tre malrapide antaŭen, ĉar ofte troviĝis sur la vojo elradikiĝinta arbo, kiun li devis ĉirkaŭveturi.

Matene li transveturis Yukon-on kaj baldaŭ atingis la ebenaĵon. Ĉi tie la danĝero kulminis. La ventego, nekatenita per la baro de la arbaro, ekfuriozis kvazaŭ freneza. La frosto plifortiĝis tiom, ke Seppala povis mezuri 60°C sub nulo. Kaj krom tio li veturis sur tia surfaco de la tero, ke ĉiu paŝo povus rezultigi teruran falon en la profundon.

Seppala konis tiajn marĉajn regionojn, kie nur la maldika surfaca tavolo estis frostiĝinta. Tia loko facile rompiĝus sub la pezo de unu hundo, tiom pli de la tuta kunjungaĵo! Pro tio li veturis tre singarde, grandparte fidante la naturan instinkton de Balto.

Horo post horo pasis kaj la monotona regiono daŭris. La hundoj estis elĉerpitaj de laco kaj de malsato, ĉar sur la vasta ebenaĵo ne estis unu loketo ŝirmita kontraŭ la ventego, kie Seppala povis nutri la kunjungaĵon. Kiam li vidis, ke li vane atendas tian monteton, li decidiĝis pri mallonga ripozo en la malferma regiono. Li haltigis la kunjungaĵon kaj disdonis al la hundoj la frostiĝintajn fiŝojn. La hundoj avide ĵetis sin al ili. Pli frue, ol Seppala venis al Balto, la duopo ĉe la glitveturilo jam pretis por pli kaj postulis per mallonga murmuro aldonon. Seppala ĵetis al ili ankoraŭ kelkajn fiŝojn kaj karesis ilin per la mano. Samtempe li rigardis al la neĝo, kie videblis kelkaj ruĝaj makuloj. Li konsterniĝis. De kio ili devenis? En tiu momento unu hundo levis la piedon kaj Seppala ekvidis sange ŝirvunditan plandon. Kompato premis lian gorĝon. Sed li tuj venkis ĝin. En Nome mortas infanoj. Ili atendas savon. Ne konvenas ĝemi kaj perdi tempon pro kelkaj ŝirvundoj.

Ankoraŭ unufoje li mankaresis la hundojn kaj li kliniĝis por preni la konduk-rimenojn.

La hundoj je la antaŭo rigardis al li. Kiam li kliniĝis, ili ŝajne supozis, ke li volas doni al ili novan porcion da fiŝo. Ili rapide ariĝis ĉirkaŭ li. Ĉiu volis esti la unua.

Kaj en tiu momento okazis io neatendita.

Eksonis mallonga, seka krako. Seppala tuj divenis, kio okazis. Sed antaŭ ol li povis forsalti, la glacio sub li rompiĝis kaj Seppala kun la glitveturilo troviĝis en la marĉaĵo.

La timigitaj hundoj saltis sur la firman glacion kaj volis forkuri. Sed Balto revenis per arka flankvojo por sia sinjoro.

"Antaŭen, Balto! Tiru!" kriis Seppala kaj klopodis suriri sur la firman glacion, sed tiu sub lia pezo ĉiam rompiĝis.

La saĝa hundo komprenis. Ĝi kuregis denove al sia gvida loko kaj streĉis ĉiujn fortojn. Tiamaniere la ceteraj hundoj estis devigataj kuntiri.

Feliĉe estis ke la kondukrimenoj estis faritaj el tre solida felo. Ili alie certe traŝiriĝus, ĉar la sledo kojnumiĝis kaj ne povis elgliti.

Fine Seppala sukcesis kuŝiĝi sur la glacion. Li kliniĝis super la perfida marĉaĵo, levetis iom la glitotrabojn kaj—la sledo ekflugis sur la firma glacio.

"Balto, haltu!" kriis Seppala kaj li pene levis sin. Li ja havis peltan veston, kiu estis taŭgigita por tiaj akcidentoj, sed tamen kelkaj gutoj penetris sub ĝin ĝis la nuda korpo kaj nun senkompate malvarmigis.

La kunjungaĵo obee haltis. Seppala atingis la sledon kaj lia unua penso estis al la paketo da sero. La pelto, en kiu ĝi estis envolvita, estis surface malsekigita, sed la interno estis absolute seka. Trankviligita li sursaltis la sledon kaj la kunjungaĵo denove ekveturis.

La ventego furiozis senĉese. Seppala sentis, ke liaj kruroj komencas rigidiĝi. Tuj kiam li konsciiĝis pri tio, li saltis de sur la sledo kaj kuris apude. Tio iomete helpis. La sango en la vejnoj komencis cirkuli pli rapide kaj lia dorso eksentis agrablan varmon. Sed samtempe kun ĝi aperis tia laciĝo, ke li devis vole nevole sursalti la sledon.

Intertempe la regiono ekŝanĝiĝis. Anstataŭ la vastaj ebenaĵoj aperis montetoj. Unue malaltaj, sed ĉiam pli kaj pli altaj, ĝis ili ŝanĝiĝis al kontinuaj montarĉenoj.

Se la vojo tra la tundro estis danĝera, ĉi tie ĝi ne estis pli sekura, ĉar malantaŭ ĉiu monteto povis neatendite troviĝi perfida abismo.

Estis jam malfrua posttagmezo, kiam li traveturis longan valon. Ambaŭflanke etendiĝis alten grandegaj montegoj, sur kiuj estis videbla neniu arbetaro. La ventego okulfrape malplifortiĝis, kaj tial la kunjungaĵo veturis pli rapide.

Subite eksonis obtuza bruego, kvazaŭ en la malproksimo ektondrus. Seppala maltrankvile ĉirkaŭrigardis. Kiam lia rigardo trafis sur la deklivon, kiu etendiĝis je la dekstra flanko altegen, li ekkomprenis kaj paliĝis.

Lavango!

La grandegaj amasoj da neĝo, kiuj liberiĝis per la propra pezo, ruliĝis en la mallarĝan valon, kiun li traveturas!

Kien forkuri? Per unu rigardo li konvinkiĝis, ke la lavango ruliĝas je tia larĝeco, ke ne estas eble saviĝi antaŭ ĝi.

Li rapide direktis sin al la kontraŭa deklivo. Li svingis la vipon kaj per laŭta ekkrio instigis la hundojn al pli rapida kuro. Sed ne estis necese fari tion. La bestoj antaŭsentis la danĝeron kaj streĉis ĉiujn fortojn por forkuri antaŭ la pereiga elemento.

Sed la lavango estis pli rapida.

Balto apenaŭ atingis la piedon de la kontraŭa deklivo, kiam tremis la tuta valo per barelsona bruego. La neĝamasoj ruliĝis en la valon kaj neatendite silentigis la ekkrion de Seppala kaj angorplenan bojadon de liaj hundoj.

La stafeto estis entombigita!

La valo trankviliĝis. Finsonis la bruego de la lavango, ĉesis la obstina lukto de la homo kun la naturo. Nur en la alto ekhurlis nova atako de la ventego.

La senmovo daŭris unu sekundon, du sekundojn, poste jam kelkajn minutojn.

Kaj subite la neĝo moviĝis. Poste denove kaj denove. Kaj jen aperis super la neĝo la kapo de Balto.

La hundo rigardis antaŭen; poste ĝi turnis sin. Ĝiaj okuloj estis plenaj de mirego. Kelkaj momentoj pasis antaŭ ol ĝi komprenis. Sed poste ĝi puŝis la piedojn en la neĝon kaj rastis kaj rastis.

Post nelonge aperis la kapoj de la unua entombigita duopo. Tiumomente Balto ĝoje ekbojis kaj komencis rasti ankoraŭ pli obstine. La du liberigitaj hundoj skuis sin kaj tuj komencis helpi Balton. Neĝo forflugis dekstren kaj maldekstren kaj novaj kaj novaj duopoj de la hundoj estis liberigataj!

Finfine aperis la sledo kaj apud ĝi Seppala. Li estis trafita per la lavango tiom malfeliĉe, ke li puŝegis per la kapo la sledon kaj senkonsciiĝis.

La hundoj ariĝis ĉirkaŭ li ĝoje bojante, sed ili tuj silentis. Ilia sinjoro ne moviĝis.

La bestoj staris konfuzite. Neniu eĉ moviĝis. Kaj eble la tuta kunjungaĵo frostiĝus en tiu pozicio, se ne ĉeestus Balto.

Kiu scias, kial ĝi tion faris. Eble ĝi volis esprimi la amon al sia sinjoro, eble vekiĝis en ĝi la sama sento, kiun ĝi havis por siaj suferantaj idoj, eble bedaŭro kaj kompato devigis ĝin al tio, ke ĝi alproksimiĝis ĝis sia sinjoro kaj....komencis ĉirkaŭleki lian vizaĝon.

Kaj tio helpis. La vundito palpebrumis kaj post momento li malfermis la okulojn. Balto ankoraŭ kelkfoje lekis lin kaj poste ĝoje ekbojis.

Seppala ĉirkaŭrigardis. La tuta kunjungaĵo kuŝis en la neĝo kvazaŭ en tombo. Dum Balto por atingi la surfacon devis tralukti nur kelkajn decimetrojn, ĉirkaŭ Seppala etendiĝis la neĝamasoj pli alten ol du metrojn. Eĉ se li ne estus vundita, el tiu ĉi tombo li neniam liberigus sin per propraj fortoj.

Li dankeme rigardis Balton kaj ankaŭ la ceterajn hundojn. Li dankis la bestojn pro si, siaj edzino kaj infanoj, kiuj streĉe atendas lian revenon, kaj pro tiuj en Nome, kiuj sopire atendas la savan seron.

La seron!

Ĝi ja devis esti kiel eble plej baldaŭ en Nome! Kaj li kuŝas ĉi tie en la neĝo, kvazaŭ li havus sufiĉe da tempo—

Li provis leviĝi, sed ne sukcesis. Lia kapo zumis, liaj okuloj nubiĝis. La tuta korpo estis kvazaŭ bruligata.

Li ekkonsciis, kiel terura estas lia situacio. Li kuŝas tie ĉi sola en la dezerto, super li bruegas la ventego, kiu senĉese ŝutas novajn kaj novajn neĝtavolojn—kaj malproksime li estas atendata kun firma fido. Li trompos iliajn atendon kaj esperojn. La paketo, kiu jam veturis milojn da kilometroj, kiun tenis tiom da manoj de oferemaj homoj, haltos ĉe li. Seppala ne alvenos.

La turmentaj pensoj kaŭzis al li pli grandajn dolorojn ol la vundita kaj frostigita korpo. Kaj nur la dolorigaj pikoj de tiuj pensoj devigis lin denove leviĝi. Li ŝanceliĝis kaj falis denove en la neĝon. Tion li ripetis kelkfoje, ĝis li fine sukcesis rampi sur la sledon.

"Veturu, Balto!" li diris senenergie kaj senkonsciiĝis.

Balto tiris la sledon el la tranĉeo, kiun ĝi kun la hundoj elfosis, kaj veturis sur la deklivo tiom longe, ĝis ili preterveturis la falegintan lavangon. Poste ĝi malsuprenveturis en la liberan valon kaj sur la ebena surfaco ili ekveturis pli rapide. De tempo al tempo li rigardis malantaŭen por konvinkiĝi, ĉu Seppala kuŝas ankoraŭ sur la sledo.

La kuranta stafeto prezentis neesprimeble malgajan bildon. Seppala kuŝis sur la sledo sen moviĝo. La hundoj, kvazaŭ ili scius, ke ĉi tie okazas io eksterordinara, veturis serioze kaj trankvile.

Subite la sledo puŝiĝis je ia malmola elstaraĵo. Ĝi suprensaltetis, ŝanceliĝis kaj tuj sekve Seppala kuŝis sur la malmola neĝo. Falante li puŝiĝis per la kapo al la tero tiom forte, ke la doloro vekis lin el la senkonscio.

Li sidiĝis sur la tero kaj konfuzite ĉirkaŭrigardis. La sledo estis jam kelkajn metrojn antaŭ li kaj veturegis pluen.

"Balto! Balto!" li vokis ekscitite.

La hundo rigardis malantaŭen kaj revenis al sia sinjoro. Ĝi kelkfoje ekbojis kaj komencis froti sin ĉe la kruroj de Seppala.

"Vi estas bonkora, Balto," karesis ĝin Seppala. Kaj rigardinte la kompason li aldonis: "Vi kondukas nin bone."

Dua nokto vualkovris la neĝblovitan regionon. Kaj la ventego ne ĉesis.

Seppala nutris la hundojn kaj daŭrigis la veturon la tutan nokton. De tempo al tempo li veturis kun plena konscio, sed jen kaj jen li senpove dormetis. Kaj tiam la sekureco de la veturo restis nur ĉe Balto.

La duan tagon la stafeto jam nur treniĝis. Ĉiuj hundoj havis la piedojn tiom ŝirvunditaj, ke post la kunjungaĵo restis strio de ruĝa sango. La korpojn de la bestoj kaj de la elĉerpita homo skuis febro.

En kompatinda stato la stafeto atingis Unalaklik-on. Ĝi veturis pli ol 250 kilometrojn, estis survoje kvardek kvin horojn kaj travivis neesprimeblan suferadon.

La Unalaklikanoj, kiuj vivis jam kelkajn horojn en atmosfero de timo kaj espero, veturis renkonten al Seppala. Ili volis premi lian manon, danki lin, doni al li refreŝigaĵon.

Seppala ĉirkaŭis ilin per malforta rigardo, senvorte montris al la paketo da sero kaj preskaŭ neaŭdeble flustris:

"Flegu la hundojn!"

Poste li renversiĝis kaj senkonsciiĝis.

En tiu momento jam Gunnard Kasson alfiksis la paketon al sia sledo.

Kaj dum oni forkondukis la hundojn kaj forportis la senmovan korpon de Seppala, por redoni al li la vivon, la lasta, la decida ero de la stafeto direktis sin al la maro.

Ĉapitro 7

Inter vivo kaj morto

Jam de tiu momento, kiam venis al Nome la sciigo, ke la stafeto ekveturis, la loĝantoj de la urbo respiris. Ili sciis, ke oni ankoraŭ ne venkis. Ili sciis, ke la ĉefa lukto kun la mortinsida malsano nur ekestas. Sed tamen la malespero cedis al la espero.

Doktoro Welch maljuniĝis en tiuj kelkaj tagoj almenaŭ je dek jaroj. Ja ne estis facila tasko vizitadi la pacientojn, kiuj rigardis al li kun senfina fido, kaj ne povi doni al ili la efikan medikamenton.

La poŝtejo estis ĉiutage sieĝata. La depeŝojn pri la proksimiĝanta savo jam atendis kun malpacienco ne nur doktoro Welch kaj la ĵurnalisto Hilton. La gepatroj de la malsanaj infanoj, ankaŭ tiuj, en kies domo la malsano ankoraŭ ne aperis, rapidis kelkfoje dum la tago al la poŝtejo por demandi, kio estas nova.

Ĉiu parto de la stafeto estis sekvata kun senspira streĉo. La nomojn de la veturantoj oni elparolis kun admiro kaj respekto. Kaj post ĉiu depeŝo sciiganta, ke ankoraŭ unu viro ekveturis, granda ŝtonego falis de sur la koro.

Tiun tagon, kiam el Ruby ekveturis Seppala, la vivo en Nome estis neordinare vigla. Neniel gravis la malpermeso pri amas-kunvenado. La homoj estis tiom impresitaj per tiu granda sciigo kaj ili devis komuniki al iu siajn sentojn.

"Ĉu vi jam aŭdis?" demandis unu la alian renkontiĝinte.

"Pri kio?"

"Nu, pri Seppala!"

"Ho, Seppala! Bonega homo...!"

"Kaj kion vi opinias—ĉu li sukcesos?"

"Li sukcesos. Seppala alvenos. Certe!"

"Sed la vojo estas tiom longa kaj—"

"—kaj danĝera, mi scias. Sed iu diris, ke li konas Seppala-n. Laŭdire li estas viro kvazaŭ el ŝtalo. Kaj mi—mi mem ne scias, kial mi tiom fidas lin. Sed io senĉese diras al mi, ke Seppala alvenos."

"Nur ke...!"

Ju pli longe la telegraf-oficejo en Unalaklik silentis, des pli multe kreskis la fido al Seppala. Neniu volis malesperi. Neniu havis sufiĉe da forto por allasi la penson, ke Seppala povus perei en la dezerto. Ili vidis la teruran polusan ventegon, kiu eĉ en ilia lando estis supernormale akra. Ili sciis, ke la regiono, kiun traveturas Seppala, estas plena de danĝeroj. Ke tie troviĝas perfidaj marĉaĵoj kaj montoj kun abismoj. Ke tie vivas malsata kaj danĝera bestaro.

Kaj tamen ili kredis. Ili kredis kun tiu stranga kredo, kiun la homo kapablas havi nur tiam, kiam al li jam nenio alia restas. Ili krome ja bezonis ĝin, ĉar nur tiamaniere ili povis forpeli la ombrojn de la malespero kaj dubo, kiuj en iu kaŝita anguleto de iliaj animoj neforpeleble nigris.

Sed kiam venis la depeŝo pri la alveno de Seppala en Unalaklik, kiam la tutan vesperon kaj longe tra la nokto estis aŭdebla neniu alia frazo ol "Seppala alvenis!", kiun ili elparolis kun malsekiĝintaj okuloj kaj tremantaj lipoj—nur tiam ili senvorte konfesis, kiom bazita sur espero estis ilia kredo...

La ekscito kulminis, kiam Unalaklik komunikis, ke Gunnard Kasson estas survoje.

Gunnard Kasson!

Pri li pensis doktoro Welch tage kaj nokte. Kaj ne nur doktoro Welch. Ankaŭ aliaj viroj en Nome kaj, sekve de la komunikoj de Hilton, en la tuta mondo. Kaj kompreneble precipe la patrinojn, kiuj kun rideto sur la vizaĝo, sed kun la koro sanganta, kliniĝis super malsanaj infanoj kaj ilin konsolis, ĝojigis kaj kuraĝigis la nuraj du vortoj: Gunnard Kasson...

Jam la sono de la fiera nomo povis plifortigi. Ne estis necese koni Gunnard Kasson. Sufiĉis elparoli lian nomon, malmolan kaj koncizan, kaj jam oni vidis antaŭ si la viron, kiu povis kuraĝe vizaĝ-al-vizaĝe starigi sin kontraŭ eĉ la plej granda danĝero.

Gunnard Kasson estas survoje.

Ĉu li venkos?

Ĉapitro 8

Gunnard Kasson

Gunnard Kasson povis elekti: li povis veturi aŭ sur la firma tero, aŭ sur la maro. La vojo sur la bordo estis ja pli sekura, sed tre longa.

La rekta vojo tra la frostita golfo Norton estis tre malcerta, sed multe malpli longa.

Ĉiu horo havis grandan valoron. En Unalaklik venis telegramo el Nome pri la unuaj viktimoj de la difterio. Pro tio Kasson decidis, ke li veturos sur la maro.

Li sciis, ke la plej malfacila tasko sur la maro estos orientado. Se lumus steloj, li facile povus trovi la direkton de la veturo. Sed la ventego daŭris per neniel malpligrandigita forto. Ĝi malebligis antaŭenrigardon kaj blindigis. Nenie estis videblaj firmaj punktoj, kiuj plifaciligus la orientadon. Tial li kunprenis perfektan fosforeskan kompason, laŭ kiu li povis tre precize konstati la direkton de la veturo. Nokte li estis devigata rigardi ĝin preskaŭ seninterrompe.

Kiam ekkrepuskis la norda tago, la veturo estis jam pli bona. Sed ju pli li malproksimiĝis de la firma tero, des pli multaj danĝeroj atendis lin survoje. Ne temis nur pri oftaj fendoj en la glacio, kiuj faris la veturon tiom danĝera. Tre ofte malhelpis la veturon glaciblokoj, kiuj tre alte elstaris. Iuj estis tiom altaj, ke li devis ĉirkaŭveturi ilin. Sed se la glacimonto estis tre alta kaj krom tio etendiĝis tre malproksimen, tiel ke la ĉirkaŭveturo daŭrus tro longe, tiam Kasson pli volonte transveturis ĝin.

Tio estis tre malfacila, ĉar la antaŭaj hundoj devis grimpi al la pinto, surrampi ĝin, veturi sur la deklivo malsupren kaj tiri post si la restantajn hundojn kaj sledon.

Kaj malgraŭ tio Kasson pli volonte elektis ĉi tiun vojon, ĉar li ne volis senbezone perdi eĉ unu minuton.

Kiam vesperiĝis, la ventego ĉesis.

Kasson nutris la hundojn kaj post mallonga ripozo li daŭrigis la veturon.

Pasis trankvila nokto, en kiu nur de tempo al tempo bruis la maro per la krakado de la glacio.

La sekvantan tagon la hundoj metis la krurojn antaŭen nur kun la plej granda fortostreĉo. Kiel la jungaĵo de Seppala—ankaŭ ili sangis el multaj vundoj.

Kasson supozis, ke li atingos Nome matene la 2-an de februaro. Sed kiam jam proksimiĝis tagmezo kaj la firma tero ankoraŭ ne estis videbla, li maltrankviliĝis. Ĉu li eble tro deviis de la difinita direkto? Ĉu li ne erariris kaj nun veturas al la vasta Pacifika Oceano?

Je tiu ĉi penso li ektremis, ĉar tio signifus, ke liaj hundoj fariĝus sovaĝaj pro malsato kaj ke li mortus; sed tio signifus ankaŭ katastrofon por Nome kaj kia ironio de la sorto kuŝus en tio, ke la stafeto trompis ĉiujn esperojn nur en la lasta stadio!

Li akre ĉirkaŭrigardis. Ĉu ne videblas antaŭe aŭ dekstre strio de firma tero? Sed ĉie, kien lia rigardo povis trapenetri, kuŝis nur la frostinta maro, sur kelkaj lokoj ondigita per glacirokoj aŭ neĝmontoj.

Subite li ekvidis malproksime antaŭ si, iomete dekstre, kelkajn malhelajn punktojn, kiuj frape reliefiĝis kontraŭ la blanka kovrilo de la maro.

Lupoj!

Kasson ne eksentis timon. Kontraŭe, li estis preskaŭ ĝoja, ĉar kie estas lupoj, tie la firma tero ne povas esti tre malproksima!

Kun novaj fortoj li instigis la hundojn.

Nur ke la lupoj ne ekvidu ilin! Kasson ja estas preparita por ĉio, li havas bonegan ripet-pafilon kaj sufiĉan provizon da kartoĉoj—sed nun, kiam li estas jam tiel proksima de la celo, estus domaĝe, se li estus retenita!

Li veturis kun la jungitaĵo malantaŭ unu altan glaciblokon kaj tie kaŝis sin.

Poste li singarde ekrigardis sur la glacian ebenaĵon. Li ekĝojis. La lupoj kuris laŭ la malproksima horizonto kaj ili celis tiudirekten, de kie Kasson alveturis. Ili kuregis kiel la vento. Post kelkaj momentoj ili malaperis.

Li libere respiris kaj kun novaj fortoj, kiujn al li donis la penso, ke la celo ne povas esti jam tro malproksima, li instigis la hundojn al pli rapida veturo.

Ne longe ili veturis trankvile.

Subite la hundoj maltrankviliĝis. Sen tio, ke Kasson instigis ilin, ili plirapidigis la kuron tiel ke la sledo preskaŭ flugis.

Kion tio povas signifi? Ĉu la hundoj sentas novan aron da lupoj? Aŭ ĉu ekestas jam nova danĝero en la formo de glaci-urso?

Kasson maltrankvile ĉirkaŭrigardis. Kiam li rigardis malantaŭen, li tuj komprenis la ekscitiĝon de la hundoj.

La jungaĵo estis persekutata de aro da lupoj. Ili estis la samaj, kiujn li ekvidis pli frue. Survoje ili ekvidis la freŝajn postsignojn de la sledo de Kasson kaj nun sekvas ilin.

Li svingis la vipon, ekkriis al la hundoj—kaj tiuj ekkuregis sur la ebenaĵo kiel rapida ventego. La timo antaŭ la malsataj lupoj donis al ili nekredeblajn fortojn.

Gunnard Kasson renkontis lupojn jam kelkfoje dum sia vivo. Li konis ilin bone jam en Finnlando. Ankaŭ ĉi tie, en Alasko, li partoprenis kelkajn ekspediciojn kontraŭ tiuj ĉi rabaj bestoj, kiam ili vintre fariĝis pli atakemaj kaj minacis la sendanĝerecon de la vilaĝo.

Sed li neniam renkontis ilin en tiaj cirkonstancoj kiaj nun, kiam sur li kuŝas la respondeco por la savado de tiom da vivoj! Kaj ĝuste tio estis la kaŭzo, pro kiu lia mano ektremis, kiam li celdirektis la pafilon al unu granda lupo, kiu antaŭkuris la tutan aron je kelkaj metroj. Sed li tuj regis sin.

Eksonis mallonga pafo. La lupo saltegis alten kaj restis kuŝanta sur la loko. La ceteraj ĵetis sin al la vundita kunulo.

Tiu ĉi momento sufiĉis al Kasson por gajni grandan distancon. Sed jam proksimiĝis la aro denove! Kaj ankoraŭ pli rapide kaj pli rabe, ĉar la odoro de la freŝa sango pligrandigis ilian furiozon.

Ankoraŭ kelkfoje pafis Kasson. Ĉiufoje restis unu lupo sur la glacio kaj la aro englutis la neatenditan pecon. Malgraŭ tio la distanco inter la jungaĵo kaj lupoj senĉese malpligrandiĝis.

Nur la rapideco de la hundoj ne ŝanĝiĝis. Ili sentis la danĝeron tuj ĉe la malantaŭo, tial Kasson ne bezonis ilin instigi.

Subite la sledo surveturis malgrandan glaciblokon. Ĝi saltetis pli alten, kaj antaŭ ol Kasson povis tion malebligi, falis el ĝi la skatolo kun la kartoĉoj!

Kasson ektremis.

Nun li estas preskaŭ senarma. En la pafilo li havas ja ankoraŭ tri aŭ kvar kartoĉojn, sed kio estas tio kontraŭ la malsata aro, en kiu troviĝas ankoraŭ nun pli ol dudek lupoj!

La unusola savo kuŝas nun en la rapideco de la hundoj. Sed kiel longe povos daŭri tiu ĉi freneza kurego?

En la lasta momento Kasson ekhavis feliĉan ideon. Li kaptis sakon kun la viando, kiun li havis kiel nutraĵon por la hundoj. Li komencis ĵeti pecon post peco al la lupoj. Komence ili haltis ĉe ĉiu peco, ili batalis pri ĝi—kaj Kasson gajnis kelkajn valoregajn sekundojn. Sed kiam la afero plurfoje ripetiĝis, la lupoj eksciis, ke la malgranda peceto ne sufiĉos por ili ĉiuj. Pro tio ili lasis la viandon al la unua, kiu ekmordis ĝin, kaj kuregis pluen.

Poste Kasson malfermis la tutan sakon kaj dismetis ĝian enhavon sur la teron. Tiun ĉi fojon ĉiuj lupoj haltis kaj dum kelkaj momentoj ili estis denove tenitaj.

Kasson turnis sian tutan atenton al la jungaĵo kaj al la vojo antaŭe.

Kiel priskribi lian ektimon, kiam anstataŭ la firma tero, kies proksimecon li jam antaŭvidis, li rimarkis antaŭ si altan glacimonton, etendiĝantan longan distancon dekstren kaj maldekstren!

Per unu rigardo li konvinkiĝis, ke surgrimpi ĝin ne estas eble. Kaj ĉirkaŭveturi ĝin—por tio estis jam tro malfrue...

Li ekkomprenis, ke tio signifas la finon...

Li haltis ĉe la glacimonto. Rapide li tratranĉis la rimenojn, per kiuj la hundoj estis jungitaj. Unua li liberigis la gvidantan hundon Fulmon.

"Fulmo, ek al ili!" li ekkriis.

La hundo obeis. Kuraĝe ĝi ekkuris kontraŭ la aro, kiu rapide proksimiĝis.

La ceteraj hundoj ekhezitis, kvazaŭ ili volus diskuri. Sed finfine ili tamen altiriĝis per la kuraĝo de la gvidanto.

Komenciĝis malespera batalo.

Kasson pafis per la restantaj kartoĉoj. Poste li alsaltis al la hundoj kaj helpis ilin per fortaj bategoj de sia pafilo.

La lupoj momenton ŝanceliĝis. Sed nur momenton. Ilia superforto estis tro granda. Malgraŭ tio, ke la hundoj batalis kun admirinda kuraĝo, tamen ilia nombro malpligrandiĝis.

Subite la plej granda lupo ĵetis sin sur Fulmon. Kasson ekvidis tion. Li alsaltis al la atakanto kaj volis doni al ĝi mortigan baton.

La lupo liberlasis Fulmon; ĝi rapide flankiĝis kaj ekmordegis la pafilon, kiu trafis la malmolan glacion. Per forta tirego ĝi elmanigis al Kasson la pafilon kaj forkuris kun ĝi kelkajn paŝojn, kie ĝi komencis bategi per ĝi.

Kasson forsaltis al la sledo. Li serĉis objekton, per kiu li povos defendi sin. Sed krom la paketo kun sero kaj kelkaj kovriloj la sledo estis malplena...

Li rapide demetis la kovrilojn kaj levis la pezan sledon alten. Li svingos per ĝi kaj defendos sin ĝis la lasta spiro.

La hundoj jam komencis retiriĝi. Ili kuris al sia sinjoro, kvazaŭ ili serĉus ĉe li defendon.

Ĉapitro 9

En la lasta momento

Tiun tagon vivis Nome kvazaŭ en febro.

Ĉiumomente elkuradis homoj el siaj domoj por rigardi, ĉu la savo jam alproksimiĝas. La poŝtoficejo estis superŝutata per telegrafaj demandoj el ĉiuj partoj de la mondo: "Ĉu Gunnard Kasson jam alvenis?" Kaj ĉiam la sama frostiga respondo:

"Li ankoraŭ ne alvenis."

Dum la tago pasis, kreskis la ekscito, ĉar la epidemio ne malfortiĝis. Doktoro Welch ne havis sufiĉe da tempo por desinfekti la injektilon kaj plenigi ĝin per la sero, kiu montriĝis tiel neefika....

Li povis eniri kiun ajn domon; ĉie li aŭdis la saman parolon, la saman nomon:

Gunnard Kasson!

Ankaŭ malsanuloj elparoladis ĝin, kvankam multaj en alta febro eĉ ne sciis, pri kio temas. Sed la lignaj dometoj estis tiel plenplenigitaj per tiu ĉi nomo, ke la voĉoj de la malsanuloj estis la nura eĥo.

"Ĉu li ankoraŭ ne alvenis, sinjoro doktoro?" bonvenigis lin.

"Ankoraŭ ne."

"Kaj kion vi pensas...ĉu li alvenos?"

"Ni devas esperi, amikoj! Nur tio restas al ni."

Antaŭ tagmezo la ŝerifo vizitis la poŝtoficejon.

"Sinjoro Smith, kontaktigu min kun Unalakliko!"

"Volonte...tuj!—Preta!"

La ŝerifo enmanigis la aŭdilon.

"Halo, ĉi tie ŝerifo de Nome. Ĉu vi scias nenion pri Kasson?—Ne? Kaj vi diras, ke li devus esti ĉi tie jam matene?—Ne, ni scias tute nenion. Jes, mi aranĝos tion. Mi ankaŭ havis similan ideon, pro tio mi vokis vin. Mi dankas—jes, dankon!" La ŝerifo demetis la aŭdilon kaj eliris sur la placon, kie staris kelkaj viroj en vigla debato. Kiam ili ekvidis lin, ili rapidis al li.

"Ŝerifo, ĵus ni parolis pri tio, ke ni devus ion entrepreni..."

"Rilate Kasson?"

"Jes."

"Bonege, amikoj! Mi almenaŭ ne estas devigata longe rakonti al vi, se vi mem venas kun tiu propono. Mi ĵus interkonsentis kun Unalakliko, ke ni serĉos lin. Ni kaj ankaŭ ili."

"Tio estos la plej bona," kapjesis Davison. "Nia devo estas malebligi, ke la stafeto fiasku en la lasta momento."

"Amikoj," diris la ŝerifo, "disiru hejmen, preparu viajn sledojn kaj hundojn kaj post kvaronhoro ni forveturos."

La viroj volonte diskuris hejmen. Post dek minutoj staris antaŭ la hotelo dek kvin veturantoj kun siaj jungaĵoj.

"Kien vi veturos?" demandis ilin tiuj, kiuj hazarde preterpasis sur la strato.

"Serĉi Kasson."

La sciigo flugis de buŝo al buŝo kaj post nelonge la tuta urbo sciis, ke oni aranĝas ekspedicion, kiu veturos serĉi Kasson. Ĉiu volis akompani la savontojn. Ĉiu volis ŝanĝi la horojn de doloriga atendo en energian faron.

Estis ja malgranda espero, ke ili renkontos lin—la maro estas vasta kaj glaciblokoj malebligas ĉirkaŭrigardon!—sed tio estis tamen miloble pli bona ol senfara irado sur la bordo kun la unusola penso: Ĉu li alvenos? Ĉu li ne alvenos?

Kaj tiamaniere la ekspedicio duobliĝis.

Tiuj, kiuj eksciis pri la afero poste, rapidege sekvis la forveturantojn.

Sur la bordo de Norton-golfo ĉiuj haltis.

"Ni faros tri grupojn," diris la ŝerifo. "Unu, sub la gvido de Davison, veturos laŭ la bordo. La duan gvidos Friman. Tiu veturos per granda arko dekstren. Kun la tria grupo veturos mi; ni veturos en la mezo."

"Estos bone, se la grupoj etendos sin je unuopuloj, por ke ni ĉion vidu," proponis Friman.

Ĉiuj konsentis.

"Kaj ankoraŭ ion," rememorigis Davison. "Se iu grupo trovos Kasson, ĝi tuj donu signon al la ceteraj per trifoje ripetata pafo."

"Ĝuste," konsentis la ŝerifo.

"Multan sukceson!" kriis viroj kaj la tri grupoj ekveturis antaŭen.

Ĵurnalisto Hilton aliĝis al la grupo de la ŝerifo.

Ili veturis ĉirkaŭ duonhoron, kiam la ŝerifo donis signon por halto.

"Ĉu vi aŭdis?" vokis li.

"Jes."

"Oni pafas tie!"

"Kaj tio estas rekte antaŭ ni!"

"Antaŭen!" ordonis mallonge la ŝerifo.

Ho, kia veturo ĝi estis!

Kaj denove—aŭdu!

Krak! Krak!

Nenia dubo. Gunnard Kasson—kiu alia ĝi povus esti?—estis en danĝero!

Kaj subite la pafoj ĉesis...

La viroj embarasite rigardis unu la alian. Kaj poste, kvazaŭ per komuna penso, instigis la hundojn. La sledoj ekveturis pli rapide.

Post nelonge ili atingis la glaciblokon, kiu malebligis al ili la rigardon antaŭen. La hundoj ekkuregis al la sovaĝa atako sur la pinton de la glacia malhelpaĵo.

La plej multaj glitis sensukcese returne. Sed kelkaj veturantoj sukcesis atingi la pinton je la unua fojo. Inter ĉi tiuj estis ankaŭ la ŝerifo.

Tio, kion ili ekvidis de la pinto de la glacibloko, plenigis ilin per teruro.

Malsupre, ĝuste sub ili, staris kun larĝe dismetitaj kruroj Kasson. En la manoj li tenis la sledon kaj plenforte svingis per ĝi. Apud liaj kruroj kuŝis kelkaj kadavroj, sed pluaj bestoj atakis ĉiam pli sovaĝe.

"Pafu!" ekkriis la ŝerifo. "Sed atentu la hundojn!"

Super la glacia ebenaĵo krakis pafoj. Kelkaj lupoj restis kuŝantaj. Kaj nova pafaro duonigis la nombron de la atakantoj.

La ceteraj lupoj unue bataleme ĉirkaŭrigardis por konstati de kie venas la neatendita katastrofo kaj kiam ili ekvidis la homojn, ili forkuris.

La surprizitaj hundoj komencis ilin persekuti, sed kiam vokis ilin Kasson, ili tuj obeeme revenis. El dek du hundoj restis vivantaj nur kvin. Kaj ĉiuj estis malbele morditaj, plej multe Fulmo.

Gunnard Kasson rigardis siajn liberigintojn kaj ridetis. Poste li demetis la vilan ĉapon kaj viŝis sian ŝvitplenan frunton. Nur nun li sentis, ke liaj fortoj estas ĉe la fino.

"Kasson—" alparolis lin la ŝerifo, sed pluaj vortoj restis en la gorĝo.

Li estis kortuŝita, kiel neniam antaŭe en sia tuta vivo.

Ankaŭ la ceteraj viroj silentis. Ili sentis la grandecon de tiu ĉi momento kaj ne volis ĝin rompi per vanaj vortoj. Ili dankeme rigardis la heroan viron, kiu riskis sian vivon por savi ilian urbon.

"Mi scias," ekridis Kasson kaj sincere premis iliajn manojn. La ŝerifo elpoŝigis botelon, en kiu estis refreŝiga trinkaĵo. Kasson longe trinkis.

"Kaj—por la hundoj...vi havas ion?" li demandis.

Kelkaj viroj kompleze malfermis valizojn kun viando. La vunditaj hundoj avide ekmanĝis.

Nur nun Kasson rimarkis, kiel malbone ili aspektas. La viroj helpis al li flegi ilin kaj poste metis ilin sur siajn sledojn.

Poste ĉiuj rigardis en senvorta admiro la malgrandan paketon. Tiu ĉi rigardo rememorigis ilin, kiel malpacience ili estas hejme atendataj.

Al la sledo de Kasson ili jungis kelkajn el siaj hundoj—kaj trifoje ripetita pafo sciigis la ceterajn grupojn, ke la savita sero estas survoje al la urbo.

Ĉapitro 10

Atingita celo

Tutan semajnon gepatroj retenis siajn infanojn hejme por ŝirmi ilin kontraŭ la malsano. Sed hodiaŭ ĉiuj estis tiom ekscititaj, ke ili forgesis ĉiun singardon. Knaboj tuj eluzis la ekscitiĝon de la maturaj homoj kaj elkuris eksteren. Plej volonte ili partoprenus la ekspedicion serĉantan Kasson, sed ili bone sciis, ke la maturaĝuloj ne permesus tion. Pro tio ili sekvis la forveturantajn virojn almenaŭ per siaj rigardoj kaj post ilia forveturo ili pacience atendis sur la bordo de la maro.

"Brr! Tio estas malvarmego! Ludu ni ion!" proponis Georgo Welch.

"Kion?"

"Ni aranĝu stafeton!"

"Hura! Bonega ideo!"

La knaboj faris rondon kaj jam ili kuris.

"Sed tio estas nenio—kuradi tiel en la rondo," malplaĉis la afero al malgranda Eskimo.

"Kiel vi tion volus?"

"Ni faru tion kiel maturaj homoj, unu post la alia!"

"Sed kien ni kuros?"

"Eble en la urbon kaj poste denove reen."

La nova propono plaĉis al ĉiuj. Ili tuj ekokupis siajn lokojn. La unua stariĝis Georgo kaj tiuj sekvantaj ĉiam post tricent metroj. La lasta estis la malgranda Eskimo. Li staris kelkajn metrojn antaŭ la unua domo de Nome.

Kiam ĉiuj estis sur siaj lokoj, la Eskimo levis poŝtukon kiel signon, ke li estas preta. Apenaŭ tion ekvidis la knabo, kiu staris antaŭ li, kiam li levis la sian. Tiamaniere progresis la signo ĝis Georgo.

En la momento, kiam Georgo volis ekkuri, li ekaŭdis strangan tumulton.

Li rigardis al la maro kaj ne kredis al siaj okuloj. Ĉiuj grupoj reveturis.

Kaj ili ne estis solaj! Inter ili estis Gunnard Kasson!

Georgo pro ekscitiĝo forgesis svingi per sia poŝtuko kaj ekkuris al la urbo.

"Gunnard Kasson!" li kriis el la tuta gorĝo al la plej proksima knabo.

"Kio estas?"

"Gunnard Kasson!"

La knabo ekkomprenis.

Li saltetis sur sia loko, kvazaŭ apud li iu pafegis. Kaj jam li kuregis pluen.

Kaj tiel okazis, ke la sciigo pri la alveturanta Kasson atingis la urbon dum kelkaj minutoj.

La lasta knabo kuris tra la stratetoj de la urbo kaj kriis la konatan, milfoje elparolitan nomon.

Homoj forlasis siajn hejmojn kaj konfuzite ĉirkaŭrigardis. Ankaŭ la telegrafisto elkuris el sia oficejo. Kiam li ekaŭdis la krion de la knabo, li ekhavis ideon, ĉu tio eble estas nur ŝerco. Ĝi estus ja iom barbara kaj kruela ŝerco, sed! Sed malgraŭ tio li estis venkita per la ĝenerala ekscitiĝo kaj kun multaj aliaj kuris al la maro.

Li apenaŭ forlasis la urbon, kiam li ekvidis alveturi longan vicon de viroj. El iliaj brilantaj vizaĝoj li facile legis la ĝojegan kaj tiom longe atenditan sciigon.

Kvankam scivolemo pelis lin renkonten al la veturantoj, li tamen venkis ĝin kaj rapidis al sia oficejo. Kaj post kelkaj momentoj li sidis ĉe sia aparato kaj per tremanta mano li elfrapis la finan raporton:

"Nome, la 2-an de februaro 1925. La stafeto alvenis!"

Apenaŭ li faris tion, li denove kuris eksteren...

Doktoro Welch estis tiam ĉe la tagmanĝo. Sed eĉ hejme li ne estis trankvila. Li pensis pri la malsanuloj kaj precipe pri Kasson. Ĉu li alvenos? Ĉiumomente li iris de la tablo al la fenestro. Li devus jam esti ĉi tie...

Kaj tamen kiam li ekaŭdis la liberigan ekkrion, li restis kiel frostigita. Li paliĝis, liaj kruroj ŝtoniĝas kaj li ne povis moviĝi de la loko.

"Silvio, ĉu vi aŭdis?" li flustris kaj lia voĉo tremis pro ekscito.

"Dank' al Dio! Do—tamen...!"

Kaj ankaŭ ŝia emocio, kiun ŝi kaŝis en si tiom da tagoj kaj noktoj, esprimiĝis per varmegaj larmoj.

Doktoro Welch rapide venkis la fortan impreson, ĵetis sur sin surtuton kaj rapidis eksteren.

Li alkuris inter ĝojkriantan aron da homoj en ĝusta tempo, por ke li povu bonvenigi la lastan anon de la stafeto.

Li ĉirkaŭbrakis la malbonege aspektantan Kasson kaj forte manpremis lin. En tiu momento ĉiuj okuloj malsekiĝis.

Kaj en tiu ĉi solena momento ekparolis la ŝerifo. Per simplaj, sed koraj vortoj li dankis al Kasson pro la senekzempla sinoferemo. Kaj kiam Kasson rifuzis la dankon, menciante la aliajn partoprenantojn de la stafeto, la ŝerifo daŭrigis:

"Jes, vi ĉiuj havas egalajn meritojn, mi scias. Kaj per tio ĉi mi dankas al ĉiuj herooj, kiuj batalis por savi nian urbon. Via heroeco eterne vivos en la koroj de ni ĉiuj kaj en la memoro de tiuj, kiuj venos post ni. Mi dankas vin."

La homoj ariĝis ĉirkaŭ Kasson.

Pasis longa tempo antaŭ ol ili komencis disiri. Ili ne povis kredi al la miraklo, kiu fariĝis fakto.

Ili estas savitaj!

Dume doktoro Welch rapidis kun paketo da sero en sian kabineton. Post kelkaj momentoj li komencos ĉirkaŭviziti siajn malsanulojn. Hodiaŭ li veturos longe, longe tra la nokto...

Kaj ĉien, kien li enpaŝos, li kunportos la helecon de la suno.

Li kunportos la vivon.

Ĉapitro 11

Fino

Pasis unu jaro.

Kaj denove fajfis malvarma norda vento de la poluso.

Loĝantoj de la urbo Nome sidis en la varmigita salono de la hotelo kaj atendis komencon de la infana teatraĵo.

"Do, la infanoj tamen ĝisatendis la aferon!" diris Davison.

"Espereble ĝi ne estos denove tiel malfeliĉe prokrastata, kiel pasintjare!" diris kun ekĝemo sinjorino Hastings. "Kredu al mi, mi ne volas eĉ rememori tion."

"Ni ĉiuj suferis sufiĉe," kapjesis Davison. "Sed via situacio estis tamen la plej malbona, sinjoro doktoro!" li turnis sin al doktoro Welch.

"Nu, tio estas jam for..."

"Sed kiam venis la sero, la morto versimile tre ekkoleris kontraŭ ni," ŝercis la ŝerifo. "Ja jam de tiu momento kiel en fabelo: fino de la mortado, fino de plua disvastiĝado de la difterio."

"La tuta malfeliĉo alportis tamen ankaŭ ion bonan," diris maljuna sinjoro.

"Ion bonan? Kiel do?" Ili ne komprenis kaj demande rigardis la homon, kiu diris tiom strangajn vortojn.

"Ĉu vi ne rimarkis, kiel la malfeliĉo kunigis nin ĉiujn? Kiel ni estas de tiu tempo iel aliformigitaj?"

"Nu, tio estas vero. Dum la tuta jaro ĉi tie ne estis eĉ unu konflikto. La advokato ĉi tie baldaŭ mortos pro malsato."

"Mi opinias, ke krom la malsano, kunigis nin ankoraŭ io alia," diris enpense Davison.

"Kio?"

"La stafeto."

"Ho, la stafeto...! Eĉ hodiaŭ homo preskaŭ ĉesas spiri pripensante la heroecon de tiuj kuraĝuloj!"

"Mi bedaŭras nur tion ke krom Kasson ni vidis neniun el ili. Rigardu, la afero estas vere stranga: kelkaj viroj batalegas, ili riskas sian vivon—kaj ni neniam eĉ ekscios, kiel ili aspektas."

"Ni povus inviti ilin al Nome, sed, imagu, tia malproksimeco!"

En tiu momento oni sonorigis la trian fojon kaj la prezento komenciĝis.

Infanoj prezentis la teatraĵon, kiun ili konis jam antaŭ unu jaro. Kiam la epidemio estis forpelita, apenaŭ restis sufiĉe da tempo nur por la ekzamenoj, tial ili prokrastis ĉion ĝis la vintro. Ĉiu akto estis rekompencita per meritita aplaŭdo.

Kiam la teatraĵo estis finita, la ŝerifo stariĝis antaŭ la publiko kaj diris:

"Karaj amikoj, restu ankoraŭ momenton sur viaj lokoj. Mi havas por vi malgrandan surprizon."

Ĉiuj denove sidiĝis kaj scivoleme rigardis al la scenejo. La ŝerifo mansignis al la knaboj, por ke ili montru ekranan tolon. Projekciisto foriris en sian kabaneton.

La scivolemo de la vizitantoj kreskis duoble.

La aparato ekzumis, lampoj estingiĝis. Kaj sur la blanka tolo aperis la surskribo: La Alaska stafeto.

En la salono ekmuĝis, sed denove trankviliĝis.

Aperis stacidomo en Nenana. Tuj poste Will Shannon kun siaj hundoj.

En tiu momento kvazaŭ iu donis signon, la vizitantoj stariĝis sur siaj lokoj, aplaŭdis, ĝojkriis, premis reciproke la manojn, larmis.

Kaj jam defilis la ceteraj herooj: Wurd Kalland, Emil Erikson, Leonard Seppala, Gunnard Kasson. Ĉiu kun sia kunjungaĵo. Gunnard Kasson kun kvin hundoj.

La salono subite pleniĝis per brilo de blindiga lumo.

Kaj kun tiu ĉi lumo en la animoj disiris la Nomanoj en siajn hejmojn...

Fino

Kaptitoj de la Glacirokoj

Ĉapitro 1

La Patrujo bilancas

"Izvestija! Moskevská Pravda! Times! Evening Standard! Popolo d'Italia! Paris Soir!"

La voĉo de gazetvendisto eĉ superis la bruon de la Roma strato. Aŭtomobiloj trumpetis, tramoj tintis, ŝarĝaŭtomobiloj peze ruliĝis, hufoferoj de ĉevaloj sonoris sur la malmola pavimo, surstrataj vendistoj de vinoj, legomoj, kaj cigaredoj kriis ne alie, ol se ili persekutus forkurantan ŝteliston—sed la vigla knabo malatentis ĉion. Li haltigis sian veturileton, prenis en la manojn ĵurnalojn kaj lia penetra voĉo denove venkis la surdigan inundon de la voĉoj:

"Izvestija! Moskevská Pravda! Times! Evening Standard! Popolo d'Italia! Paris Soir!"

Preterirantoj haltadis. Kiel plimalgrandiĝis la nombro de la ĵurnaloj en la manoj de la agema gazetvendisto tiel kreskis la aro da moneroj sur lia pladeto.

"Ĉu vi havas ankaŭ Petit Parisien?" demandis viro proksimume tridekjara. Li diris tion en itala lingvo, sed la saĝa vendisto divenis laŭ la akcento, ke antaŭ li staras Franco.

"Ne, sinjoro," li respondis france. "Petit Parisien mi intertempe ne havas. Sed mi certigas vin, ke en Paris Soir vi trovos ĉion. Ankaŭ tion, kion vi sensukcese serĉus en Petit Parisien."

La viro ridetis. Li prenis Paris Soir kaj donis al la vendisto bankbileton, kies valoro duoble superis la prezon de la aĉetita ĵurnalo. La knabo volis redoni al li monerojn, sed la aĉetanto svingis per la mano kaj malrapide forpaŝis.

"Mi dankas vin, sinjoro!" vokis post li la vendisto. "Mi deziras al vi agrablan legadon—vi ekvidos, ke la Paris Soir vin ne trompos." Kaj ĉar dume la loko ĉirkaŭ lia veturilo denove iomete malpleniĝis, li komencis ankoraŭ pli atakeme: "Izvestija! Moskevská Pravda! Times....!"

La viro, kiu aĉetis francan ĵurnalon, iris al la parko. Li ridetis. Ĉio estis tiom bela.... Blindige blua firmamento de la itala ĉielo. Kapturna trafiko kaj vigla vivo de la Eterna Urbo: Aŭtomobiloj, tramoj, veturiloj, vendistoj. Ankaŭ tiu gazetisto kaj Paris Soir.

Paris Soir.... Estas vero, li ofte havis okazon legi francan ĵurnalon. Sed tiuj ĵurnaloj havis ĉiam malnovan daton de antaŭ semajno, dek kvar tagoj, monato kaj ankoraŭ pli. Tiu ĉi Paris Soir estas tute freŝa, ankoraŭ hieraŭ ĝi estis en Parizo.

En la parko estis trankvile. La tumulto de la strato alflugis ĉi tien kiel el granda malproksimo. Sur la benketoj sidis kelkaj maljunaj homoj. Kelkaj legis libron aŭ gazeton, aliaj rigardis arbojn kaj arbetaĵojn kaj silentis.

La viro eksidis sur la liberan benketon kaj komencis legi. Lia rigardo glitis sur grandaj surskriboj. Enkonduk-artikolo, sciigoj politikaj, kultura rubriko, sporto.... Kiom mirinda estas ĉio! Li sidas en la parko, li legas ĵurnalon, li aŭskultas la kanton de la birdoj. Kaj li scias, ke ne ekzistas forto, kiu povus ĝeni lin. Neniu sireno. Neniu alarmo. Neniu batalo, atako, retiriĝo. Ja eĉ neniu ekzerco. Li estas libera. Li estas sinjoro de sia tempo.

La leganto ridetis. Vere, nur nun homo fariĝas denove—homo.

"El la societo." Anonco pri edziĝfesto, naskiĝo de filo, morto de iu maljuna sinjoro, avanco, gratulo al ora edziĝfesto.... Nur kelkaj mallongaj jaroj, kaj kiom da penetraj ŝanĝoj!

Kaj ĉi tie "Juĝa halo". Tio estas certe denove tiuj ĉiutagaj okazintaĵoj de etaj homoj: ŝtelita kokino, elrabita loĝejo vagabondeco, almozpetado, sed ne, ĉi tie estas io alia, io pli grava. Jam tiu surskribo!

La viro ĉesis rideti. Ĝis tiu ĉi momento li pli multe ĝurigardis la francan tekston ol perceptis ĝian enhavon. Sed li jam koncentriĝis kaj legis:

"Patrujo bilancas!

En la proceso kontraŭ tiuj, kiuj kondukis Francujon en la jaro 1940 al la rando de la pereo, eksidis hodiaŭ sur la benko de la akuzatoj meĥanikisto Jean Daumal. Forta viro en la aĝo de kvindek jaroj kun klaraj okuloj kaj griziĝantaj haroj li kondutas entute nature kaj trankvile. Iam kondutas tiamaniere homoj senkulpaj. Sed pli ofte ruzegaj friponoj, kiuj volas per sia trankvilo konfuzi la juĝistaron.

Jean Daumal estis antaŭ la milito gvidanto de la laborejo en iu armila fabrikejo proksime de Parizo. Li estis sperta fakano se ni povas juĝi el liaj kelkaj patentoj por perfektigo kaj plirapidigo de fabrikado de pafiloj.

Antaŭ la eksplodo de la milito Jean Daumal sendis al la aviadministerio sian novan proponon por fabriki specialajn aŭtomat-pafilojn por aeroplanoj. Lia propono estis trastudita, rifuzita kaj resendita. Per tio la tuta afero ŝajne estis finita.

Kiam oni komencis je la dua fronto, anglo-amerikanaj armeoj kaptis en Normandujo nedifektitajn germanajn aeroplanojn. Militaferaj fakanoj trastudis ilin kaj ĉiuj estis mirigitaj de la unika konstruo de la ferdekaj aŭtomatpafiloj. Post fino de la milito estis trovitaj en unu aviadil-fabrikejo en Germanujo planoj por fabrikado de tiuj ĉi efikaj armiloj. La planoj estis fotografe multkopiitaj. Subskribo de la eltrovinto estis tute legebla—Jean Daumal.

La akuzo kulpigas Jean Daumal pri perfido de la patrujo. La afero estas tute klara: ofendita eltrovinto serĉis novajn vojojn. Kaj li trovis la plej malbonan.

Estas memkompreneble, ke Jean Daumal defendas sin. Tion ja faras ĉiuj kunlaborintoj kaj perfiduloj. Je la demando, kion li povos diri pri sia eltrovaĵo, li respondis:

"La planojn mi forbruligis."

"Kiam?"

"La tagon antaŭ la alveno de la Germanoj."

"Kial vi ilin forbruligis?"

"Por ke ili ne falu en la manojn de la Germanoj."

"Kaj kial vi tion faris tiom malfrue?"

"Neniu povis atendi, ke la Germanoj venos tiom baldaŭ."

"Nu, tio estas vero..." konsentas juĝisto. Sed tuj li demandis denove: "Kaj kial vi ilin pli volonte ne kaŝis? Vi ja povis ilin ie enterigi."

"Neniun kaŝejon mi opiniis sufiĉe sekura," klarigas la akuzato. "Cetere, por Francujo la planoj estis tute senvaloraj, se ili estis rifuzitaj de la ministerio."

"Pro tio vi transdonis ilin tien, kie ili povis havi ian valoron."

"Sinjoro prezidanto, mi protestas kontraŭ tia agado!"

"Mi scias...." prezidanto de la juĝistaro svingas per la mano.

"Viaspecaj homoj ĝenerale volas protesti. Neniun ili perfidis, neniun ili malutilis, pri nenio ili scias—eble vi volas, ke ni kredu la fabelon pri forbruligo de la planoj? Kiamaniere vi povus—kiel la eltrovinto—detrui la verkon, pri kiu vi certe laboris tre longan tempon? Tio ja kontraŭstaras al ĉiuj aksiomoj de la sana racio. Ĉu vi povas tion klarigi?"

"Jes."

"Kiamaniere?"

"Mi ne volis malutili Francujon, se la planoj falus en la malamikajn manojn."

"Kaj ĉu ne per tio, ke vi ilin bruligus, ĉu ne per tio vi ĝin ja malutilus?"

"Ne. Mi konis la tutan procedon parkere."

"Ĉu... Supozante, ke ni kredus je la vero de via aserto: Ĉu vi povus pruvi, ke vi forbruligis vian projekton?"

"Ne."

"Nu, rigardu. Do vi ne havas atestanton?"

"Ne. Efektive—"

Ĉi tie Daumal eksilentis, sed la prezidanto lin tuj kuraĝigis: "Daŭrigu, mi petas! Efektive—?"

"Mi havis atestanton, sed li jam ne vivas."

"Memkompreneble," rimarkis glacie la prezidanto. "Gravaj atestantoj ofte ne vivas."

"Mi havis atestanton," persistis aserti Jean Daumal. "Mi forbruligis la paperojn post konferenco kun li. Li estis mia kunlaboranto, inĝeniero Marcel Payen."

"Kia estis lia nomo?"

"Marcel Payen. Nobla homo. Honesta, pura karaktero—"

"La juĝistaro ne havas intereson pri viaj personaj impresoj," interrompas Daumal-on la prezidanto. "Vi diris, ke la sola atestanto de via faro jam ne vivas. Ĉu vi povas diri al ni, kio okazis al li?"

"Kiam ni kuris el Parizo, li estis mortpafita."

"De kiu?"

"De la germanaj aviadistoj."

"Kiu diris tion al vi?"

"Mi mem tion vidis."

La prezidanto demandis la protokolistojn, ĉu ili ĉion notis. Poste li interrompis la kunsidon, en kiu oni daŭrigos morgaŭ.

La tuta proceso, en kiun estas miksitaj ankoraŭ kelkaj personoj, daŭros ĉirkaŭ ok tagojn.

Ni ne volas antaŭkuri la okazantaĵojn, sed ĉio atestas pri tio, ke Daumal vere perfidis la patrujon. Ni ne dubas, ke la juĝistaro ankaŭ en tiu ĉi kazo progresos kun ĉiu necesa severeco. Pro tia perfido de la patrujo ekzistas nur unu speco de puno—la puno de morto. Nur per ekzempla malmoleco ni atingos tion, ke la katastrofo el la jaro 1940, kiam la "kvina kolono" kaŭzis kapitulacon de Francujo, neniam ripetiĝu.

Liberigita patrujo antaŭmetas siajn fakturojn. Kaj estas la tasko de niaj juĝistaroj, klopodi ke tiuj ĉi fakturoj estu pagataj ĝis la lasta cendo."—

Tuj ĉe la unuaj linioj malaperis la senzorga rideto de sur la vizaĝo de la leganta viro. Kaj kiam li finlegis li suprensaltis, la ĉifitan ĵurnalon li ŝovis en la poŝon kaj komencis maltrankvile marŝi tra la parko. Sur lia frunto troviĝis akraj sulkoj. De sur liaj lipoj deglitis duonlaŭtaj vortoj:

"Tio ne estas ebla! Tio ja ne estas ebla!"

Maljunaj homoj, sidantaj sur benketoj, kun intereso observis lian konduton. Ili ne komprenis, kio okazis ĉe tiu juna viro, kiu venis tien antaŭ momento kun ridetanta vizaĝo.

Ili eĉ ne povis tion kompreni. Ili ja ne sciis, ke antaŭ ili promenas—Marcel Payen.

Ĉapitro 2

La atestanto

"Tio ne estas ebla!" ripetis denove kaj denove Marcel Payen. "Jean Daumal, modelo de la neprofitema patrioto—kaj perfidulo de la patrujo! Kiom malhonorige, humilige, ofende!"

La rememoroj pri la malfeliĉa jaro 1940 en li dolore reviviĝis....

Estis sufoka somera antaŭvespero. Payen kaj Daumal sidis en la oficejo. En tiu momento ili ne volonte parolis. La sciigoj el la batalkampoj pikis per sia krudeco. Malvenko de Francujo ŝajnis neevitebla.

"Oni lasis nin hejme kiel gravajn por industrio," interrompis la silenton Daumal. "Sed kredu, Payen, centoble pli volonte mi estus sur la fronto."

"Mi komprenas vin, Daumal. Sed ni devas kredi, ke ankoraŭ ne estas la fino."

"Mi scias. Sed ĉu estis necese, ke ni falu tiom profunden? Jam de Munĥeno ni falegas en la abismon. Ni falegas kaj kuntiras ankaŭ aliajn. Rememoru nur pri Ĉeĥoslovakujo! Kiel konfide ĝi rigardis nin—kaj kiel ni ĝin trompis! Ĉu estas eble, ke honesta Franco ne ruĝiĝu pro honto?"

Payen levis la ŝultrojn. Estis pli bone ne pensi, ne rememori.

En tiu momento eksonoris telefono. Daumal levis la aŭdilon. Estis aŭdeblaj kelkaj raŭkaj vortoj.

"Kion vi diras...?" Daumal ne povis kredi. "Kvindek kilometrojn antaŭ Parizo? Tio ja estas—allo! allo!"

Li vokis vane. La voĉo en la telefono silentis.

Payen demande rigardis sian pli maljunan kunulon.

"Ĉio estas finita," diris Daumal. "La Germanoj rapidegas al Parizo. Niaj armeoj estas frakasitaj."

Mortiga silento denove inundis la oficejon.

"Ni devas tre rapidi, por ke ni povu forkuri," rimarkis Payen.

"Mi iros eĉ ne unu paŝon!" eksplodis Daumal.

"Kaj viaj planoj?"

"Mi forbruligos ilin!"

"Daumal...!"

"Mi konas ilin parkere, estu senzorga! Se la patrujo ankoraŭ iam bezonos ilin, facile mi ĉion skribos."

Flamoj avide englutis la valorajn paperojn. Daumal restis senmova, malgraŭ tio, ke li ĵetis en la fajron laboron de multaj senfinaj noktoj.

"Nun ili venu. La forkuro egale neniel helpos nin."

Sed la duan tagon matene, kiam la tondrado de la kanonoj alproksimiĝis, ambaŭ viroj kuniĝis kun la forkurantaj popolamasoj. Ĉu ne povas okazi miraklo kaj la fronto ekhaltos? Ĉu ne estus eble organizi ie en la sudo novajn formaciojn kaj denove efike ekbatali? La vojo, laŭ kiu ili forkuris, estis la vojo de la morto. Aŭtomobiloj kaj veturiloj rapidegis antaŭen en egoista, senrespekta vetveturo. Patrinoj veturigis en kaleŝetoj kusenojn kaj vivrimedojn; malgrandajn infanojn ili havis sur la dorso aŭ en la manoj. La plej malgrandaj infanoj ploris. Ankaŭ maljunuloj larmis. Certe ankaŭ pro sia propra mizero, sed ĉefe, ĉefe pro la mizero de Francujo.

Daumal kun Payen iris ioman tempon kune, sed post nelonge ili estis disigitaj. Payen restis kelkajn dekojn da metroj malantaŭe kaj malgraŭ siaj klopodoj ne povis atingi sian kunulon.

El la konfuzo sur la strato fariĝis tuta ĥaoso, kiam en la malproksimo ektondris kelkaj aviadil-motoroj.

"Ĉu niaj?"

"Ne! Boŝoj!"

Boŝoj! Boŝoj! Boŝoj!

Timego kaj teruro. Iu oficiro antaŭe klopodis regi la malesperantajn popolamasojn.

"Liberigu la vojon! En la fosaĵojn, sur la kampojn! Al la tero!"

Kelkaj disciplinitaj unuopuloj obeis. Sed la aro ruliĝis antaŭen kun la okuloj pligrandigitaj, kun la gorĝoj premitaj, kun unu vorto sur sekaj lipoj:

Boŝoj!

Oni diris pri ili, ke ili mortpafis ankaŭ la civilajn personojn. Eble tio estis nur mensogo. Eble ili mem faris tian propagandon, por ke la moralo de la malamika lando estu ruinigita. Estas ja leĝoj. Ne nur tiuj internaciaj, de ĉiuj rekonataj kaj por ĉiuj devigaj, sed ankaŭ tiuj aliaj, ne skribitaj—la leĝoj de humaneco.

Ta - ta - ta - ta - ta - ta - ta - ta - ....!

Novaj kaj novaj dozoj. Mallongaj kaj pli longaj. Kaj ankaŭ plenaj.

Germanaj aeroplanoj flugis preskaŭ super la kapoj de la forkurantoj. Dekoj da mortintoj kaj vunditoj falis sur la teron.

Kelkaj manovroj en la aero kaj—nova flugatako! Ankoraŭ pli profunda, ankoraŭ pli efika.

Ta - ta - ta - ta - ta - ta - ta - ta - ....!

Post ĉiu dozo la popolamaso leviĝis kaj en blinda teruro kuregis pluen. Kelkaj ĵetis sin en la fosaĵojn, aliaj kuris sur la kampojn, kiel eble plej malproksimen de la ŝoseo. Tie ili premis sin al la humo, enboris siajn kapojn en la argilon kaj per kunigitaj manoj ŝirmis al si la vertojn.

Sed tio neniel helpis. Jam venis denove la germanaj aeroplanoj kaj la aviadistoj klopodis neniigi ĉion, kio povus humanecon eĉ nur rememorigi.

Kien oni povis ĵeti sian rigardon, tie kuŝis mortintoj kaj vunditoj: sur la ŝoseo, en la fosaĵoj, sur la kampoj.

Ĉe la lasta atakondo Daumal rigardis returne. Li volis scii, kio okazis al Payen. Tiu el malproksimo svingis la manon, donante signon, ke ĉio estas en ordo. En tiu momento krakis germana aŭtomat-pafilo. Payen renversiĝis. Dum la falo li kontraŭfrapis per la kapo akson de la kaleŝo, kiun li ĵus preterpaŝis. Li restis kuŝanta sur la loko senkonscia.

La aviadiloj apenaŭ malaperis en la malproksimo, kiam la terurigitaj homoj amasiĝis denove sur la ŝoseo. Oni daŭrigis la forkuregon. Ankoraŭ pli rapide, pli sovaĝe, pli egoiste, pli malespere.

Daumal returnis sin kontraŭ la torenton de la homoj. Li volis rigardi, kio estas al Payen. Forkurantoj malrespekte kaj malamege tuŝegis lin, sed Daumal malatentis tion.

Subite li aŭdis akran krion:

"Allo—vi tie! Turnu vin!"

Sur la rando de la ŝoseo rajdis oficiro. Unu el tiuj, kiuj provis savi kio estis ankoraŭ savebla.

"Mi ne povas! Tie falis mia amiko!"

"Tiun prizorgos ambulancgrupo! Returne!"

"Mi devas lin vidi!"

"Kaj per via kulpo estos piedpremataj dudek novaj viktimoj! Returne!"

Daumal eksplodis.

"Mi ne povas!"

La oficiro, kiu ĝis tiu momento estis ruĝa de ekscito, subite paliĝis. Ĝi estas ja nehoma, nenatura, kaj tamen li povis fari nenion alian: li elujigis pistolon kaj ekkriis: