The Project Gutenberg eBook of La Alaska stafeto kaj Kaptitoj de la glacirokoj
Title: La Alaska stafeto kaj Kaptitoj de la glacirokoj
Author: František Omelka
Release date: May 22, 2010 [eBook #32480]
Most recently updated: February 5, 2020
Language: Esperanto
Credits: Produced by Miroslav Malovec, Andrew Sly, and Charles Coulston
LA ALASKA STAFETO
kaj
KAPTITOJ DE LA GLACIROKOJ
Originale verkitaj en Esperanto
de
F. OMELKA
1952
THE ESPERANTO PUBLISHING COMPANY LTD.
RICKMANSWORTH, ANGLUJO
La manuskripton zorge korektis
S-ro Mason Stuttard, al kiu mi
esprimas mian plej koran dankon.
F.O.
Ambaŭ rakontoj originale aperis en Esperanto, la revuo de Universala Esperanto-Asocio.
Iom pri la aŭtoro
Opiniante ke multaj legantoj volas iom scii pri la aŭtoro de la legata libro, ni petis biografajn informojn de S-ro Omelka. Plej bone ni citu el lia responda letero.
Gottwaldov-Otrokovice, 27.X.1951.
Mi naskiĝis en la jaro 1904 en Staré Město-Uherské Hradiště, Ĉeĥoslovakujo. Post studoj en gimnazio mi fariĝis instruisto. En tiu ĉi okupo mi trovis plenan feliĉon; kiam estis al mi donitaj pli altrangaj postenoj, mi post mallonga tempo revenis en la klason, ĉar laboro kun la vivanta materialo estas por mi la plej interesa.
Dum libertempo mi verkas librojn. Plej multaj estas dediĉitaj al la infanoj. Mi preferas aventurajn motivojn, sed mi ĉiam klopodas per aventuraj verkoj samtempe eduki al solidareco, kamaradeco, aŭdaco, sinoferemo kaj aliaj similaj ecoj. Mi uzas nur tiajn temojn, kiujn donas la vivo mem.
La plej granda aventuro de mia propra vivo estis la tago, kiam mi eklernis Esperanton. Tio okazis en la jaro 1932. La bone konata Cseh-instruisto, Dolfa Bartoŝik, gvidis la kurson, kiun mi vizitis. Tiam mi kompreneble ne povis scii, kiom pliriĉigos mian vivon la internacia lingvo. Tuj en la unua jaro de mia Esperantiĝo mi korespondis kun Lidia Zamenhof, petante ŝin pri rajto traduki ŝiajn Esperantlingvajn rakontojn Halinjo kaj Araneo en Ĉeĥan lingvon. Baldaŭ mi komencis verki en Esperanto. Kelkaj rakontoj en antaŭmilita Heroldo, Esperanto-prelegoj en Ĉeĥoslovakaj radiostacioj, libreto por infanoj Aventuro de Antonio, k.t.p. Gvidanto de multaj Esperanto-kursoj, prezidanto de du kluboj mi fariĝis. Sekvis vico da eksterlandaj gesamideanoj, kiuj vizitis mian patrujon (J. R. Scherer, geedzoj Seppik, Hadzi Mustafa Raden, s-ino Alamö el Svedulo kaj aliaj)—iliaj prelegoj estis ne nur por mi, sed ankaŭ por vasta publiko la pruvo, ke Esperanto ne estas ia nebula fantomo aŭ ludilo, sed grava faktoro por interkompreniĝo de la popoloj.
Multajn bonajn amikojn donis al mi Esperanto. Kiel ne rememori ĉi tie precipe du Kanadajn amikojn W. H. Fenton kaj Jack Scrivener, kiuj donis al mi tre valorajn informojn antaŭ ol mi komencis verki la Stafeton!
Vi demandas ankaŭ pri mia familio. Mia edzino lernis Esperanton samtempe kun mi. Ŝi estas ĉiam la unua legantino de miaj manuskriptoj. Ŝiaj trafaj kritikoj ege helpas min. Mia filino studas—ankaŭ ŝi estas Esperantistino.
Esperanton mi rigardas kiel tre taŭgan kaj valoran helpanton en batalo por la tutmonda paco. Malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj de la nuna tempo mi firme kredas, ke la nobla ideo de L. L. Zamenhof fine efektiviĝos.
Pardonu afable, kara amiko Goldsmith, ke mi tiom babilis pri mi mem. Sed la kulpulo en tiu ĉi afero estas vi.
Sincere vin salutas via Ĉeĥoslovaka amiko.
F. Omelka.
Al la memoro de siaj gepatroj
dediĉas
la aŭtoro
Enhavo
| I. | Epidemio |
| II. | Ĝemantaj dratoj |
| III. | Propono |
| IV. | La volontuloj |
| V. | La stafeto |
| VI. | Leonard Seppala |
| VII. | Inter vivo kaj morto |
| VIII. | Gunnard Kasson |
| IX. | En la lasta momento |
| X. | La atingita celo |
| XI. | Fino |
Antaŭparolo
ALASKO—malproksima lando en amerika nordo. Malmilda lando de kruelaj frostaj kaj neĝblovadoj. La lando de longa vintro kaj mallonga somero. La lando de senfinaj kaj dezertaj ebenaĵoj, de ĉielatingaj montoj kaj rabaj fluoj de riveroj. La lando, kiu en la fino de la pasinta jarcento fortege spiregis pro la alfluo de orministoj, kiujn tien allogis febraj fantomoj de oraj vejnoj kaj flave brilantaj montriveretoj. La lando, kiu—kiel neniu alia—estis la atestanto de kapturne rapida kresko de fieraj urboj kaj ilia mnlgaja bankroto. La lando preskaŭ senhoma, ĉar por unu homo—blankulo, Eskimo aŭ Indiano—estas spaco da 25-kilometra kvadrato....
Kaj al tiu ĉi malproksima angulo de nia terglobo estis direktataj antaŭ malmultaj jaroj la okuloj de la tuta mondo. Milionoj da koroj batis pli rapide ol kutime. Tio ne estis sciigo pri iaj novaj trovaĵoj de multekosta metalo, kio vigligis la loĝantojn de ĉiuj regionoj, kien penetris la civilizo. Ne tio estis io alia. Delikataj koroj estis premataj de doloriga kompato pro la tragedio, per kiu estis trafita la urbo Nome. La tuta mondo kliniĝis en humila respekto kaj senlima admiro antaŭ la heroeco de viroj de la Nordo. En tiuj momentoj, kiam oni perdis la spiron pro ekscitiĝo, multaj homoj ekkonsciis kiel bele estas—esti homo. Kaj ĉiuj atendis en angora streĉo, ĉu atingos ĝustatempe sian celon—la alaska stafeto.
La Alaska Stafeto
Ĉapitro 1
Epidemio
Januara vespero 1925.
Malvarma norda vento blovis rekte de la poluso. Ĝi kuregis tra la stratoj de la urbeto Nome kiel furioza ĉevalo. Ĝi fajfis, bruegis, ĝemis. Ĝi kolere atakis dikajn fenestrotabulojn kaj penetris en varmigitajn loĝejojn.
Post la sesa horo la vento ankoraŭ plifortiĝis. Ĝi suprenlevis de sur la tero freŝan neĝon, portis ĝin alten kaj pelis ĝin antaŭ sin. El malproksimo aŭdiĝis malserena bruado de grandegaj glaciblokoj, kiuj puŝis unu la alian, kuniĝis kaj denove rompiĝis, ĝis la tero tremis.
Malgraŭ la malbona vetero, ĉirkaŭ la sepa horo la pordoj de la domoj malfermiĝis kaj en la neĝblovadon eliris gepatroj kun siaj infanoj. Ili apenaŭ transpaŝis la sojlon de la domo, kiam la vento atakis ilin, ĝi ekpikis iliajn vizaĝojn kaj penetris ĝis la ostoj. La irantoj ektremis pro la malvarmo, entiriĝis en siajn peltajn mantelojn, patrinoj altiris al la infanoj ŝalojn kaj iliajn ĉapojn malsuprentiris ĝis la okuloj, sed nenio helpis. La vento haltigis ilin, pikis, sufokis, pelis larmojn en la okulojn.
"Terure!" ĝemis plenaĝuloj kaj la infanoj singultis.
Sed neniu revenis hejmen. Ĉiuj rapidis al la hotelo, kies hele lumigitaj fenestroj altiris ilin, kiel per magneta forto.
En la vasta salono de la hotelo estis tre vigle. Antaŭe apud la scenejo svarmis infanoj. Malantaŭe sidis plenaĝuloj, kiuj ridante observis la svarmadon de siaj infanoj.
"Mi diras al vi, ke fraŭlino Elias devas havi nervojn kiel ŝnurojn, por ebligi al ŝi vivi kun ili tutajn tagojn," diris maljuna Davison al sia najbarino.
"Mi opinias, ke ŝi jam alkutimiĝis," respondis la sinjorino.
"Sed tamen.... Almenaŭ por mi tio estus super la fortoj."
"En la lernejo ili certe ne estas tiom sovaĝaj," defendis la infanojn alia sinjorino. "Sed hodiaŭ—kiu ja mirus? Infana teatraĵo! Nia Tommy jam tutan semajnon parolas pri nenio alia."
"Vi pravas, sinjorino," konsentis Davison. "Nia Karlo lernis sian rolon en ĉiu libera momento. Mi mem konas ĝin jam parkere."
"Kaj la teatraĵo estas versimile tre interesa. El tio, kion mi aŭdis de nia Mary, mi komprenis, ke la teatraĵo prezentas la vivon en nia urbo de la unuaj tempoj de ĝia ekfloro," daŭrigis la konversacion plua sinjorino.
"Plej multe plaĉis al mi tiu okazintaĵo kun iu orministo," diris Davison.
"Kiu? Pri tio mi ne aŭdis," devigis atenton maljuna sinjoro, kiu ĝis tiu momento silentis.
"La afero okazis jene," ekparolis lia komunikema najbarino. "En la fino de la pasinta jarcento venadis en Alaskon multaj aventuremaj homoj kaj tiuj, kiuj sopiris je oro. Ĵurnaloj skribis pri la riveroj plenaj de oro, pri la fabelaj orŝtonoj, kiuj estas troveblaj je ĉiu paŝo. Ĉu mirinde, ke la homoj alvenadis ĉi tien amase? Nomoj kiaj Yukon, Klondike, Dawson City estis aŭdeblaj de la mateno ĝis la nokto. Ĉiu sciis, ke tiuj nomoj signifas oron kaj riĉecon. Kaj post nelonge oni povis aŭdi nomon novan, kiun pli frue neniu aŭdis. Nome, Nome aŭdiĝis el ĉiuj flankoj."
"Kiamaniere estis tiu nomo kreita?" la maljuna sinjoro interrompis la rakontantan virinon.
"Tion mi scias el la rolo de nia Karlo," klarigis kompleze sinjoro Davison. "Kiam oni eksciis pri la nova regiono plena de oro, ĉiu orministo sciis, ke tiu ĉi regiono troviĝas en la ekstrema okcidento de Alasko, proksime de Behring-markolo kaj do jam malproksime de la polusa cirklo. Sed se iu demandis, kiel la loko nomiĝas, neniu tion sciis. Oni diris, ke la regiono estas sen nomo—no name.[1] La esprimon no name mallongigis la orministoj je Nome kaj tiu ĉi nomo jam restas por nia urbo."
[Piednoto 1: anglalingvaj vortoj = neniu nomo.]
"Tio estas tre interesa," kapjesis maljuna sinjoro. "Kaj kio okazis poste, sinjorino?" li turnis sin denove al sia najbarino.
"En la urbon Nome venadis la orministoj amase. Plej multaj el ili serĉis la valoran metalon individue, sed post sia laboro ili kunvenadis kaj amuziĝis kune. Nur unu neniam vizitis iliajn rondojn. Li loĝis sola en ligna barako, li sola laboris, li sola sin nutris. Neniu sciis, kiel li fartas, kaj iom post iom oni perdis intereson pri li. Atenton de la orministoj li vekis nur tiam, kiam li en kelkaj sinsekvaj tagoj ne estis videbla en sia laborloko. Kio okazis al Sam?—oni demandis unu la alian. Neniu sciis. Kiam li ne estis videbla ankaŭ en la sekvantaj tagoj, orministoj eniris lian barakon. Kaj tie ili ekvidis malgajan spektaklon."
"Kion?"
"Sam kuŝis en la lito, mortinta. Ili tuj divenis, ke li mortis elĉerpita pro la malsato. La afero estis des pli tragika pro tio, ke apud li kuŝis kelkaj saketoj kaj en ili la plej belaj orpecoj...."
"Do Sam estis riĉegulo?"
"Li povus esti, se li estus sukcesinta forveturigi la oron en civilizitan mondon. Ĉi tie la tuta riĉaĵo havis por li neniun valoron. Li mortis de malsato, kiel la plej malfeliĉa malriĉulo."
"Ĝi estis vera tragedio," diris enpense juna ĵurnalisto Hilton, kiu venis en Nome nur por scii, kiel aspektas arkta vintro. "Tiamaniere morti sur la sojlo de sia feliĉo, tio estas iom kruela."
"Jes," konsentis Davison. "Kaj oni rakontas ke similaj aferoj okazis ĉi tie pli ofte. Sed tio estas jam pasinta historio. Hodiaŭ—"
"Hodiaŭ ni aŭskultas tion, kiel fabelon," rimarkigis sinjorino Hastings. "Kaj la infanoj, kiuj hodiaŭ ludos aŭ rigardos la teatraĵon, certe opinios, ke ĝi estas fabela de la komenco ĝis la fino."
"Fraŭlino Elias certe havis malfacilan laboron, kiam ŝi verkis la teatraĵon."
"Ni havas lertan instruistinon. Estas ĝojo rigardi ŝin, kiam ŝi parolas kun la infanoj. Ĉiuj geknaboj estas en siajn rolojn enamiĝintaj."
"Kaj kiom malfeliĉaj estis tiuj, kiuj ne ludos!"
"Mi volas vidi, kiel fieraj ili estos, se la hodiaŭa vespero sukcesos."
"Kaj la publiko komencas jam esti malpacienca, rigardu!"
Vere! En la salono aŭdiĝis aplaŭdo. Komence ĝi estis nur malkuraĝa—ja nur kelkaj plej kuraĝaj knaboj aplaŭdis kvazaŭ ili provus kion diros pri tio maturaj homoj. Sed kiam ili ekvidis nur indulgemajn ridetojn, en kiuj kuŝis la sincera kompreno por infana malpacienco, la salono ektondris per plifortigita aplaŭdo kaj laŭtaj krioj.
Subite eksonis sonorilo. En tiu momento la malpaciencaj infanoj trankviliĝis kaj streĉe rigardis al la scenejo.
Sed la kurteno restis mallevita. Nur pli vigla vivo malantaŭ ĝi malkaŝis, ke tie oni finas la lastajn preparojn por la granda debuto.
Ĵus eniris la salonon kuracisto Welch kun sia dektrijara knabo Georgo. Ĉiuj ĝentile salutis la estimatan viron, kies kapableco kaj lerteco estis bone konataj.
La kuracisto kun afabla rideto respondis la salutojn kaj sidiĝis kun la civitanoj. Georgo iris inter la geknabojn.
"Ni jam timis, ke ni venos malfrue," diris la kuracisto. "Sed, kiel mi vidas, la komenco estas prokrastita."
"La infanoj jam ribelas," sinjorino Hastings rigardis al la unuaj benkoj.
"Kiu povus miri!" ridetis la kuracisto. "Ĉu ni kondutis alie, kiam ni estis junaj?"
Post nova tondra aplaŭdo aŭdiĝis la akra voĉo de sonorilo. Kaj en la trankviliĝintan salonon penetris el la scenejo konfuzitaj ekkrioj:
"Kie estas Roberto? Kio okazis al li? Ĉu vi ne vidis lin?"
"Kaj kie restas Karlo?" koleris fraŭlino Elias. "Ili faris tion belege! La publiko estas jam malpacienca kaj la aktoroj restas hejme!"
"Sinjorino instruistino, mi venigos ilin!" proponis iu knabo.
"La ventego vin forportus—ĉu vi ne aŭdas, kiel ĝi tondras? Sed.... ne gravas, infanoj! Kelkajn momentojn min atendu, mi mem venigos ilin."
Kaj la instruistino rapide foriris.
"Se tio estus iu alia....!" koleretis ĉarme vestita knabineto. "Sed ĝuste Roberto, kiu ludas la ĉefan rolon!"
"Kaj sen Karlo ni ankaŭ ne povas ludi," aliĝis knaba voĉo.
Dume la malpacienco ĉiam kreskis. La infanoj sidantaj sur la unuaj benkoj ekaŭdis, ke Roberto kaj Karlo ne alvenis, kaj la neatendita sciigo rapide disvastiĝis tra la tuta salono.
"Ĉu vi ne scias, kial ili ne alvenis? Kio retenis ilin? Eble ili forgesis, ke oni ludas hodiaŭ!"
Panikaj demandoj flugis laŭ la salono. Neniu scipovis respondi ilin. Ĉiuj akorde interkonsentis, ke ili estas malordemaj lernantoj kaj oni devus puni ilin.
Kiam la koleriĝo kontraŭ la malakurataj knaboj kulminis, antaŭ la kurteno aperis la instruistino. Momente ĉiuj silentiĝis kaj rigardis ŝian ekscititan vizaĝon.
"Estimataj ĉeestantoj! Kun granda bedaŭro mi devas komuniki al vi, ke la teatroludon, pri kiu ni ĉiuj tiom ĝojis, ni ne povas hodiaŭ efektivigi."
"Kial?" elspiris trompigite ĉiuj infanoj.
"Ĉar Roberto kaj Karlo, kiuj ludas ĉefajn rolojn, subite ekmalsaniĝis," diris rapide la instruistino kaj estis feliĉa, ke ŝi jam plenumis sian malagrablan taskon. "La enirbiletojn bonvolu teni. Ni ludos la teatraĵon, kiam ambaŭ knaboj resaniĝos."
Tio estis dirita klare, sed tamen neniu leviĝis. Ĉiuj bedaŭris, ke la afero tiel malfeliĉe malsukcesis. La infanoj preskaŭ ploris. Ili ja tiom ĝojis je la hodiaŭa tago!
Fine ekparolis Davison:
"Nu, kion fari! Almenaŭ restos al ni ĝojo post kelkaj pluaj tagoj. Kaj ĉu vi ne scias, sinjoro doktoro, kio okazis al ili?" Li turnis sin al kuracisto Welch.
"Mi ne scias. Neniu vizitis min. Eble ia malvarmumiĝo. Infano elkuras el la varma hejmo malbone vestita—"
Li ankoraŭ ne finparolis, kiam aperis ĉe la pordo la patrino de Karlo.
"Mi petas vin, ĉu estas ĉi tie sinjoro doktoro Welch?" ŝi ekscitite demandis kelkajn homojn, kiuj jam volis forlasi la salonon.
"Jes, tie—," ili montris en la mezon de la salono.
Doktoro Welch iris al ŝi renkonte.
"Kio okazis, sinjorino Brown?"
"Mi venas rekte de via domo, sinjoro doktoro. Via edzino diris al mi, ke vi estas ĉi tie. Nia Karlo subite malsaniĝis," ŝi komunikis rapide, ekscitite.
"Eble la malsano ne estas tre malbona. Kio okazis al li?"
"Mi ne scias. Hieraŭ li kuradis kiel sovaĝulo, kaj hodiaŭ li nur brulas. Mi opiniis, ke pro la ekscitiĝo pri la hodiaŭa teatraĵo. Li ja tiom ĝojis je tio—sed vespere li komencis vomi, li ekhavis febron kaj nun li plendas, ke li sentas dolorojn en la gorĝo. Mi tiom timas, sinjoro doktoro!"
"Mi tuj vizitos vin. Sed unue mi devas iri hejmen por la kofreto," diris la kuracisto kaj li rapidis al la elirejo.
En la pordo li renkontis la patrinon de Roberto.
"Sinjoro doktoro, mi petas vin, venu rigardi nian Roberton!"
Denove la sama afero. Hieraŭ ĉio estis en ordo, kaj hodiaŭ vomado, febro, gorĝo.
Homoj, kiuj ĉion aŭdis, maltrankviliĝis. Kion tio signifas? Kio trafis la infanojn en Nome?
La salono rapide malpleniĝis. Neniu jam pensis pri la teatraĵo. Ĉiuj pensoj estis direktitaj al la malsano, kiu tiom neatendite aperis.
Doktoro Welch vizitis ambaŭ pacientojn, funde trarigardis ilin, donis al ili injektojn kaj diris, ke morgaŭ matene li venos denove. Je la demandoj, pri kiu malsano temas, li respondis elturniĝeme.
Kaj kiam li revenis hejmen, atendis lin tie ankoraŭ du virinoj. Li estu tiel afabla kaj iru al iliaj infanoj....
Post la dudekdua horo li revenis. Sinjorino Welch atendis lin malpacience.
"Kio okazis tiom subite?" ŝi demandis.
"Difterio," diris la kuracisto malrapide kaj peze li sidiĝis en la fotelon.
"Ĉe ĉiuj kvar?"
"Jes. Kaj mi timas, ke ili ne restos solaj. Almenaŭ oni diris al mi, ke en ankoraŭ kelkaj domoj estas malsanaj infanoj."
"Ĉu vi havas sufiĉe da kontraŭ-difteria sero?"
"Jes, mi havas, sed.... sed mi timas—"
"Kion?"
"Mi timas, ke ĝi estas jam tro malnova kaj efikos nur malforte."
"Ho!"
"Mi ne kulpas pri tio. Novan mendon mi faris somere, kiel mi faras ĉiujare. Eble ĝi survoje perdiĝis, eble la ŝipo ne povis veturi pluen—kaj nun—"
"Kion nun?" ripetis lian vorton la paliĝinta sinjorino.
"La seron mi devas havi je ĉiu prezo!"
"Sed kiamaniere vi povas ĝin akiri? La plej proksima bakteriologia instituto estas en Seattle, tio signifas distancon de kvin mil kilometroj—kaj vi devas ĝin havi tre baldaŭ, tre rapide, ĉu ne?"
"Jes, tre rapide. Ĉar se eksplodos epidemio ĉi tie en la nordo, tiam ĝi estas multe pli kruda ol en civilizitaj regionoj. Se estus somero, oni alveturigus la seron per aviadilo. Sed nun—en tiu ĉi terura vintro—"
En la ĉambro regis profunda silento.
La kuracisto subite leviĝis.
"Kien vi volas iri?" demandis lin sinjorino Welch.
"Al la poŝtoficejo. Mi faros ĉion, kio estos en miaj fortoj."
Li surmetis pezan pelton kaj eliris en la bruantan ventegon.
Ĉapitro 2
Ĝemantaj dratoj
Doktoro Welch rapidis tra la senhomaj stratoj al la poŝtoficejo. La senkompata frosto penetris ankaŭ sub lian dikan peltmantelon, sed la kuracisto malatentis tion. Li ja eĉ ne sentis ĝin. Ĉiuj liaj pensoj estis fiksitaj al la unusola: havigi la seron kaj transportigi ĝin kiel eble plej baldaŭ al Nome.
Fine li atingis la poŝtoficejon. Li frapegis la masivajn fenestrokovrilojn kaj aŭskultis. Momenton nenio moviĝis. Sed poste knaris la ŝtuparo, ŝlosilo grincis kaj la oficisto iom malfermis la pordon.
"Hallo, kiu estas?" li ekvokis en la mallumon.
"Welch," sonis la konciza respondo.
"Ho, jen vi, sinjoro doktoro! Bonvolu eniri, ĉar la vento estas kapabla forporti la homon."
"Sinjoro Smith, mi devas forsendi ekspres-telegramon al Seattle," diris la kuracisto.
"Tre simpla afero, sinjoro doktoro!"
La kuracisto eniris la oficejon kaj sidiĝis sur la seĝon. La poŝtoficisto preparis al si krajonon kaj paperon.
"Nu—ni povas komenci!"
Kaj doktoro Welch diktis:
"Al bakteriologia instituto en Seattle. Nome, la 25-an de januaro. Difteri-epidemio, ni ne posedas freŝan seron. Sendu tuj. Doktoro Welch."
La oficisto apenaŭ finskribis, kiam li demandis timigite:
"Ĉu en nia urbo estas difterio?"
"Bedaŭrinde."
"Kiom da pacientoj?"
"Ĝis nun kvar. Sed mi timas, ke ili estos pli multaj."
"Tio estas malbona. Tre malbona. Ĉar alportigi la seron el Seattle en tiu ĉi sezono—tio ja estus vera miraklo."
"Mi scias. Sed se la infanoj devas vivi, tiu ĉi miraklo devas okazi."
Sinjoro Smith sidiĝis al la telegraf-aparato kaj frapetis per ŝlosilo ŝajne sensignifajn, sed vere tiom gravajn streketojn kaj punktojn.
"Ĝi progresos rapide. Ĉiuj linioj estas malokupitaj," li diris post forsendo de la telegramo.
"Mi dankas vin. Se la respondo venos ankoraŭ nun dum la nokto, sendu ĝin per iu, mi petas, al mia domo. Se venos nenio, matene mi vizitos vin."
"Restu momenton por varmiĝi ĉe mi, sinjoro doktoro!"
"Dankon! Mi estas maltrankvila. Kiu scias, ĉu ne atendas min hejme denove iu malfeliĉa patrino."
Doktoro Welch revenis hejmen. Sinjorino Welch atendis lin.
"Ĉu vi sukcesis?" ŝi demandis tuj en la pordo.
"Jes. La telegramo estas jam forsendita. Nur ke en Seattle oni agu rapide. Sed kredu al mi—," li volis ankoraŭ ion aldoni, sed subite li eksilentis kaj mediteme rigardis al la estingiĝanta fajreto en la forno.
"Ĉu vi volis ion diri?" ekrigardis lin sinjorino Welch kaj ŝia kunsenta rigardo atestis, ke ŝi travivas kun sia edzo ĉiujn dubojn, luktojn kaj esperojn.
"Jes.... efektive.... ĝi ja estas malfacila afero, Silvio! Kiel ajn mi pripensas tion, mi tamen ne povas imagi al mi, ke ili estos kapablaj alveturigi la seron alimaniere ol per aeroplano. Kaj mi dubas, ĉu aeroplano kuraĝus ĉi tien nun, en la frostoj, kiajn ni jam longan tempon ne travivis."
Sinjorino Welch ne respondis. Ankaŭ ŝi konkludis la samon, sed tamen ŝi ne povis kaj ne volis kredi, ke la infanoj de Nome devos en la venontaj tagoj morti sen helpo.
La geedzoj Welch ne povis pro turmentaj pensoj eĉ dormi. Ili ambaŭ meditis kaj ĉe ĉiu brueto mildigis la spiradon, por ke ili aŭdu eventualan frapadon de iu patrino aŭ de la sendito el la poŝtoficejo.
Fine antaŭ la tagiĝo aŭdiĝis energia frapado je la pordo. Doktoro Welch saltis el la lito kaj rapidis malfermi.
"Jen la telegramo, sinjoro," donis al li folieton maljuna Jim.
"Mi dankas vin, Jim," diris la kuracisto kaj iris kun la telegramo en la dormoĉambron.
"Ĉu nova paciento?" demandis sinjorino Welch.
"Ne. Telegramo el Seattle."
"Jam? Legu, mi petas vin!"
"Al doktoro welch nome punkto seattle la dudeksesan de januaro punkto ni forsendis la seron per aeroplano al anchorage punkto pluen la aeroplano ne povas riski pro la veteraj malhelpaĵoj punkto la pluan alporton aranĝu mem punkto doktoro jenkins."
Anchorage-Nome!
Nur ĉi tiuj vortoj traflugis la pensojn de la kuracisto, kiam li finlegis la telegramon. Du mallongaj vortoj, sed kio kuŝas efektive inter ili! Kiom da glaciaj ebenaĵoj, neĝmontoj kaj perfidaj abismoj! Kiom da ventegoj kaj frostoj! Kiom da senkonsola polusa mallumo, kaj kiom da sporadaj, grizaj radioj de taglumo!
Sed la alvoko estis konciza kaj klara. La pluan alporton aranĝu mem! Neniu demandas, kiaj transport-ebloj ekzistas en tiu ĉi dezerta lando. Kaj ĉu mirinde? Kiu ja devas ĉi tie koni ĉion pli bone ol li, doktoro Welch, kiu vivas en Alasko pli ol dudek jarojn? Jes, doktoro Jenkins pravas. Seattle-Anchorage, tio estis lia devo. Sed Anchorage-Nome, tio estas afero de doktoro Welch.
La zorg-elĉerpita kuracisto malrapide rektiĝis. Subite li sentis, kvazaŭ li liberigus sin de ĉiu laciĝo, senpovo kaj timo antaŭ la fantomo de la epidemio. Li apartenis al tiuj homoj, kiuj ne evitas respondecon. Kiuj ĝojas, se antaŭ ilin estas starigitaj tiaj taskoj, kiaj ŝajnas al la plimulto de la homoj nevenkeblaj. Li estis unu el tiuj, kiuj trovas la sencon de la vivo en la plenumo de siaj devoj.
Rapide decidiĝinte, li foriris al la poŝtoficejo.
"Bonan tagon, sinjoro Smith! Do—vi jam scias..."
"Jes, sinjoro doktoro. Sed kion ni faru nun?"
"Ĉu mi povas fari telefonan komunikon al Anchorage?"
"Espereble. Almenaŭ post noktomezo mi estis sciigita, ke ĉiuj linioj estas nedifektitaj."
"Bonege! Kontaktigu min kun la stacidoma oficejo!"
La alvoko al la stacidoma oficejo en Anchorage flugis per zumantaj dratoj tra la dezertaj tundroj, frostiĝintaj riveroj kaj vastaj praarbaroj pli rapide ol la plej sovaĝa uragano.
Post nelonge ili estis en kontakto.
Doktoro Welch prenis aŭdilon.
"Tie ĉi Nome, doktoro Welch. Kiu estas ĉe la aparato?"
"Staciestro de Anchorage."
"Sinjoro staciestro, hodiaŭ estos al vi transdonata la sero—"
"El Seattle por Nome, jes, mi scias pri la afero," interrompis lin la staciestro. "Ni atendas ĝin antaŭ la vespero."
"Ĉu funkcias fervoja servo al Nenana?"
"Ĝis nun jes. Sur kelkaj lokoj estiĝis ja iom grandaj neĝamasoj, sed ĝi denove sukcesis liberigi la fervojon."
"Bone! Post ricevo de la sero forsendu ĝin per la plej proksima vagonaro al Nenana!"
"Ili aranĝos tion, sinjoro doktoro! Cetere—restu momenton ĉe la aparato, mi parolos kun nia lokomotivejo."
"Mi atendas."
Doktoro Welch tenis la aŭdilon. Post nelonge aŭdiĝis la staciestro denove.
"Hallo—ĉu vi estas ĉe la aparato?"
"Jes."
"Sinjoro doktoro, la seron ni forsendos al Nenana per ekstra lokomotivo."
"Bonege, sinjoro! Ili dankas vin!"
"Kaj kiamaniere vi alveturigos ĝin el Nenana?"
Doktoro Welch embarasite eksilentis. Se li scius tion!
Pli frue ol li povis respondi, enkuris en la poŝtoficejon ploranta virino.
Ŝi estis Eskimino.
"Sinjoro doktoro, mi petas vin venu tuj al ni! Nia Kudlago estas malsana, li estas tiom varmega, li malfacile spiras—"
"Atendu patrino, tuj mi estos preta," li diris al ŝi. Kaj klinite al la telefon-aparato, li vokis:
"Hallo!?"
"Jes!"
"Komuniku al Nenana, ke la pluan alveturigon de la sero aranĝos mi mem! Ili atendu miajn instrukciojn!"
"Jes, mi sciigos ilin. Persistu!"
"Dankon!"
Doktoro Welch pendigis la aŭdilon, adiaŭis al Smith kaj iris kun la Eskimino en ŝian loĝejon. Ĝi estis kompatinda kabanaĉo, konstruita el miksaĵo de ligno, argilo, musko kaj ŝtonaro. En la angulo sur la ligna kuŝbreto, kovrita per senharigitaj feloj, kuŝis dekjara knabo. Li eruptis konfuzajn, nekompreneblajn kriojn. Sur lia frunto ŝvito perlis.
La kuracisto eksciis tuj ĉe la unua rigardo, ke li venas malfrue.
"Kiam li ekmalsaniĝis?" li demandis la malfeliĉan patrinon, kiu ne ĉesis korŝire plendi.
"Antaŭ.... du.... tagoj," ŝi singultis.
"Jam antaŭ tri," aŭdiĝis murmura voĉo el alia angulo de la malforte prilumita ĉambro.
Doktoro Welch rigardis tien. Nur nun li ekrimarkis, ke tie kuŝas amaseto da feloj, en ĝi ia amaso da grasaĵo, ostoj kaj malpureco, kiu kune reprezentis la malafablan kapon de la eskima familio.
"Kaj kial vi ne alvokis min pli frue?"—
"Kiu ja pensus, ke la malsano povas esti tiom malbona! Ho, sinjoro doktoro, savu lin!" per ploranta voĉo petegis la virino.
"Ĝi aspektas tre serioza. Sed eble ni sukcesos savi lin," diris la kuracisto.
Per siaj vortoj li volis nur konsoli kaj plifortigi. Li sciis, ke ĉi tie ĉio estas jam senespera.
El la eskima kabano li iris rekte al la ŝerifo.
Post nelonge la tuta urbo sciis, kio okazis. Estis malpermesite amase kunveni. Ankaŭ hoteloj estis fermataj, ĉar epidemio ne limiĝas nur je la infanoj. Dum la tago montriĝis, ke malsaniĝis ankaŭ kelkaj plenkreskaj personoj.
Doktoro Welch havis la manojn plenaj de laboro. Li mem jam ne sciis, en kiom da domoj li vizitis la malsanulojn. Kaj ĉiu injekto, kiun li donis, pikis lin pli multe ol la pacienton. Li ja konsciis, ke li povas nur malproksimigi la katastrofon, sed ke li ne povos ĝin haltigi por ĉiam.
En la malfrua posttagmezo li ricevis la sciigon, ke Kudlago mortis.
Kiam li fine vespere reiris al sia hejmo, li estis ĝismorte lacigita. Dum la tuta tago li ne manĝis eĉ unu manĝopeceton. Kaj la doloro de ĉiuj pacientoj koncentriĝis en lia animo. Li suferis kun ĉiuj, kaj pro ĉiuj.
Antaŭ noktomezo iu ekfrapis je la pordo. Doktoro Welch iris malfermi. Sur la strato staris sendito el la poŝtoficejo. Li alportis telegrafan sciigon el Nenana:
"Al doktoro Welch, Nome. La fervojstacio Anchorage sciigis nin, ke ĝi forsendas la seron per ekstra lokomotivo. Sur la fervojo estas novaj neĝblovaĵoj, sed laboristoj jam forigas ilin. Tagmeze la sero povas esti en Nenana. Komuniku, kion pri ĝi!"
Ĉapitro 3
Propono
Doktoro Welch iris al la fenestro kaj fikse rigardis en la malluman nokton. Liaj fingroj maltrankvile tamburetis sur la fenestrotabulon. El lia pala vizaĝo oni povis scii, kiel febre li ion pripensas.
Komuniku, kion pri ĝi.
Kiel kruela ĝi estas kaj kompatinda samtempe! Je distanco de kelkcent kilometroj kuŝas la paketo, kiu por ilia urbo signifas vivon. Se oni ne alveturigos ĝin ĝustatempe, dekoj da homoj—infanoj kaj plenkreskuloj—senpove pereos. Kaj li vizitados unu pacienton post la alia, li rigardos en iliajn brilantajn okulojn, li donados al ili injektojn, kies efiko rapide malaperos, kaj je ĉiuj demandoj li devos nur levi la ŝultrojn kaj per rompita voĉo respondi:
"Sed jes.... estas sufiĉe da sero... kompreneble.... ĝi estas en Nenana. Kion pri ĝi?"
Por kio estas ĉiuj eltrovaĵoj de la moderna tekniko, se ili ne povas helpi tie, kie temas pri savo de homaj vivoj? Por kio estas aŭtomobiloj en tiu ĉi terura lando? Por kio estas la aeroplanoj meze de polusa vintro?
Kaj en liajn pensojn komencis ŝteliĝi io kiel amara riproĉo. Kial li loĝiĝis en tiu ĉi lando forgesita de Dio kaj homoj, en tiu ĉi mizera urbo, kiu estas la lasta civilizita loko sur la amerika kontinento. Kiel facilan kaj komfortan vivon havas homoj vivantaj en la sudo! Tie sufiĉus nur voki per la telefono kaj post kelkaj horoj estus la sero en la manoj de la kuracisto. Kaj ĉi tie....?
Sed subite li rekonsciiĝis. Li ekhontis pri tiu ĉi momenta malforteco. Ne, ne—la vera viro ne parolas tiamaniere. Plendi povas nur malbravuloj. Riproĉi la sorton pro ĝiaj malfavoro kaj malico povas nur homoj de etaj koroj. La vera viro ektimas neniun malhelpaĵon. Kaj ju pli da ili li—renkontos survoje, des pli kuraĝe li ekmarŝas, li batalas kaj venkas!
Li forpaŝis de la fenestro kaj lia rigardo glitis al la biblioteko. Li malfermis la tirkeston kun geografiaj libroj kaj momenton li serĉis ion en ĝi, sed sensukcese.
"Silvio, ĉu vi prenis de ĉi tie landkartaron?"
"Mi havas ĝin, patro," diris Georgo.
"Ho—vi ankoraŭ maldormas? Iru jam dormi, kaj ankaŭ vi, Silvio!"
"Kaj kion vi respondos al ili?" demandis sinjorino Welch, kiu intertempe tralegis la telegramon kaj nun kune kun Georgo studis landkarton de Alasko.
"Mi ankoraŭ ne scias," respondis la kuracisto. "Sed mi devas solvi la problemon, kaj tuj. Permesu, Georgo!"
Li ja konis detale la landkarton de Alasko, sed li tamen volis plivigligi la memoron per rigardo en la landkartaron.
Momenton li atente rigardis la cirkletojn, kiuj indikis la urbojn kaj vilaĝojn situantajn inter Nome kaj Nenana. Poste li prenis la cirkelon kaj liniilon kaj mezuris distancojn inter la unuopaj lokoj. Sed li ne povis solvi la problemon kiel ajn; senĉese li skuis la kapon.
"Ĉu ne estus eble aranĝi iun ekspedicion el Nome, kiu veturu tien?" ekhavis ideon sinjorino Welch. "Eble ni trovus kelkajn virojn, kiuj provus tion."
"Neeble! Ke ni trovus tiajn virojn, pri tio mi ne dubas. Sed kiel longe daŭrus la veturo? Kaj dume.... kiom da homoj mortus!"
"Aŭ... se oni forsendus el Nenana la motor-sledon!" ekbrilis la okuloj de Georgo.
La kuracisto ekridis kaj karesis la filon per amplena rigardo.
"Vi ja ankoraŭ ne scias, Georgo, kio estas Alasko. Jes, se ĝi estus bela ebenaĵo, sur kiu troviĝus neniu malhelpaĵo—kial ne? La motor-sledo certe estus ĉi tie plej baldaŭ. Sed ĉu vi povas imagi al vi, kio atendas la veturanton en tiuj ĉi dezertaj kaj perfidaj regionoj? Se ne estas eble uzi la aeroplanon, tiam restas nur unu komunikilo. Kaj tio estas—"
"La hunda kunjungaĵo!" interrompis lin Georgo.
"Jes. Kaj tiu, kiu gvidos ĝin, devos havi nervojn kiel el ŝtalo, okulojn viglajn kiel ĉe falko, li devos esti elasta kiel ligno kaj rapidmova kiel cervo. Kaj li devos tre bone koni la regionon, ĉar alie li certe vojeraros kaj pereos."
Ĉiuj eksilentis. En la ĉambro regis premanta silento. Nur la pendolo de la horloĝo en egalaj intervaloj forkalkulis la sekundojn, kiuj rapide ŝanĝiĝis en minutojn, el kiuj ĉiu rememorigis al ili la krudan realon.
Georgo suprenlevis la kapon kaj rigardis al la patro. Li vidis lian zorgoplenan vizaĝon, lacajn okulojn—kaj subite li eksentis tiom da kompato pri la patro, ke li ne povis resti sur unu loko. Li leviĝis kaj iris tra la ĉambro tien kaj reen. Ĉu estas vere nenia helpo? La malbenita paketo! Ĝi restos en Nenana—kaj poste iu ankoraŭ povos riproĉi la patron, ke li ne scipovis aranĝi la transporton!
Pri la transporto entute eĉ ne temas. Ja ekspedicion, kiun proponis la patrino, oni povus forsendi rekte el Nenana—oni ja ŝparus unu vojon. Sed grava estas rapideco kaj tempo! Kio helpus al la patro, se li ricevus la seron nur post unu monato! Nun estas necese agi rapide. Kun la paketo oni devas veturi kiel en vetveturo, kaj—se necese—transdonadi ĝin unu al la alia, sen ia paŭzo, sen ia ripozo, tiel, kiel ili faris antaŭ nelonge en gimnastika horo—kaj tiumomente Georgo subite haltis.
Li saltis al la patro, pendigis sin ĉirkaŭ lia kolo kaj ĝoje ekkriis:
"Paĉjo, mi jam scias...!"
"Kion?"
"Mi scias, kion ni faros kun la paketo! Bonege! Bonege! Ĝi certe sukcesos!"
"Do—kion?" la patro ne komprenis.
Ankaŭ la patrino scivole rigardis la knabon, kies vizaĝo radiis pro ĝojo.
"Ili aranĝu stafeton!" ekkriis Georgo kaj triumfe rigardis la surprizitajn gepatrojn.
"Stafeton? Kiel?"
"Nu, rigardu!" Georgo montris la landkarton kaj vigle klarigis sian ideon: "Unu kunjungaĵo veturos el Nenana, ĉu ne. Ĝi alveturos al Tolovana kaj tie atendos alia viro kun nova kunjungaĵo. La tria estos en Hot Springs, la kvara denove aliloke—mallonge dirite ĉie, kie survoje el Nenana kun ni ekzistas telefona komunikiĝo. Ĝi estas stafet-veturo en granda mezuro—faru tion, paĉjo!"
Doktoro Welch subite plivigliĝis. Ĉiu laciĝo estis for. Unue li ĵetis longan rigardon al sia edzino. Poste li rapide leviĝis, ĉirkaŭbrakis la filon kaj kisis lin.
"Jen, Georgo... tion oni nomas—doni konsilon ĝustatempe. Do, stafeto.... Ke mi ne ekhavis tuj la saman ideon! Ĝi ja estas vere la sola ebleco...."
Li surmetis la peltmantelon.
"Kien vi iros?" demandis sinjorino Welch.
"Al la poŝtoficejo. Mi devas sciigi ilin pri mia decido."
"Sed ĉu ne estus eble fari tion morgaŭ matene? Denove vi ne dormos."
"Nenio alia restas. Morgaŭ matene ĉiuj lokoj devos esti sciigitaj, pri kio temas."
"Ĉu ĝi sukcesos, paĉjo?" ĝojkriis Georgo.
"Certe! Mi kredas, ke ni trovos la homojn, kiuj konas sian devon. Kaj se ĝi sukcesos, ni estos savitaj!"
La horloĝo jam antaŭ longe finbatis noktomezon, kiam la kuracisto ekiris al la poŝto. Sed li iris facile, kvazaŭ li ne estus travivinta tagon plenan de tumulto, laboro kaj zorgoj.
Smith maldormis.
"Mi supozis, ke vi venos ankoraŭ dumnokte, sinjoro doktoro," li bonvenigis la malfruan vizitanton.
"Nevolonte mi ĝenas vin, sinjoro Smith, sed—"
"Nenia ĝeno! Mi faros kompleze ĉion por havi la seron ĉi tie kiel eble plej baldaŭ. Kompreneble, se tio estos nepre ebla."
"Ĝi sukcesos, sinjoro Smith, ĝi certe sukcesos," diris la kuracisto ĝojplene.
Kaj post duonhoro flugis en ĉiujn pli grandajn lokojn inter Nome kaj Nenana la alarmanta alvoko:
"Aranĝu stafeton, kiu alveturigos la seron en minacitan Nome. La raporton pri la aliĝintaj viroj sendu tuj al Nome kaj al Nenana. Doktoro Welch."
Kiam la kuracisto forlasis la poŝtoficejon, ĉirkaŭis lin la nepenetrebla mallumo. Ĝi estis la mallumo, el kiu grimacas la morto. Sed nun li jam ne timis ĝin.
Ĉu venkos la vivo?
Vere, malfacile respondi, kiam la decida lukto ankoraŭ ne komenciĝis. Sed sufiĉas, ke estis donita ordono al la atako. Jam en ĝi estas la vivo kaj la forto.
Kaj sur la vizaĝo de doktoro Welch aperis esprimo de firma decidemo.
Ĉapitro 4
La volontuloj
La malgranda hotelo en Unalaklik estis plenplena. Kaj ĉiam ankoraŭ venadis novaj viroj. Iuj staris ĉirkaŭ la ardigita forno, la aliaj sidis ĉe la tabloj. Ili atendis, ĝis venos la ŝerifo, kaj vigle interparolis.
"Mi estas vere scivola, kial li kunvokis nin," diris la ĉasisto Finke.
"Eble aperis nova dekreto pri la plialtiĝo de la impostoj," aŭdiĝis la tajloro Stilding, la eta vireto, kiu estis ĝusta malo de fortkorpulo Finke.
"Ne ĝenu min pri la impostoj," grumblis la gastejestro. "Jam nun ili estas tiom altaj, ke mi ne scias, kie staras mia kapo."
"Nu nu, nur malrapide, Sam," incitetis lin la tajloro. "Kiu fartas vere malbone, tiu ordinare ne plendas."
"Nur staru por unu duonjaro sur mia loko!" faris zorgoplenan mienon la gastejestro. "Poste vi parolus alimaniere."
"Eh, ĉiu el ni havas sufiĉe da propraj turmentaj zorgoj," svingis per la mano Finke. "Kaj—ke mi ne forgesu—mia edzino alportis el vendejo ian panikan sciigon el Nome. Ĉu vi aŭdis pri la afero?"
"Laŭdire furiozas tie ia epidemio," informis kompleze la tajloro.
"Kompreneble—mi ne scias, kio estas vero. Tio povas esti nur nova blufo. Vi ja scias....ni ĉiuj estas fermitaj inter kvar muroj, solidan laboron oni ne havas—kaj pro tio homoj fikcias diversajn sensaciajn informojn, por ke ni per ili amuziĝu."
"Sed ne," neis per la kapo la gastejestro, "io estos vero. La poŝtestro eĉ diris, ke tie mankas medikamentoj—aŭ io simila."
"Nu, tio estus malbona," diris pripenseme Finke.
La tajloro Stilding volis ekparoli pri ĉiuj malsanoj, kiujn li travivis, kiam malfermiĝis la pordo kaj en la ejon venis la ŝerifo de Unalaklik, brue salutata de la kunvenintaj viroj.
Li ekstaris antaŭ la bufedo, kaj kiam ĉiuj silentis, li komencis:
"Viroj! Eble vi estas surprizitaj, ke mi kunvenigis vin tiom neatendite. Sed la afero estas tiom grava kaj urĝa, ke mi ne povas prokrasti ĝin."
La ĉeestantoj fariĝis pli atentemaj.
"Eble vi jam aŭdis, ke en Nome aperis difterio. Doktoro Welch bezonas kiel eble plej baldaŭ freŝan seron. Li mendis ĝin en Seattle. La aeroplano alportis ĝin al Anchorage, sed pluen ĝi ne povis flugi. En tiu ĉi momento la paketo estas survoje al Nenana, kien ĝi verŝajne estos alportata hodiaŭ tagmeze. Sed temas pri tio, kiamaniere transporti ĝin el Nenana al Nome."
La ŝerifo rigardis la virojn, kvazaŭ li atendus ilian proponon.
Ĉiuj silentis. Nur de la tablo, kiu estis ĉe la forno, aŭdiĝis malkuraĝa voĉo:
"Malfacila afero!"
"Doktoro Welch pripensis ĉiujn cirkonstancojn," daŭrigis la ŝerifo.
"Kaj fine li konstatis, ke estos necese aranĝi stafet-veturon. Hodiaŭ mi ricevis de li telegramon."
Kiam li finlegis ĝin, la salono silentis. Sed nur momenton. Ĉar tuj poste aŭdiĝis kelkaj ekkrioj:
"Tio estas neebla!"
"En tiu ĉi vetero, kiam ni eĉ hundon ne elpelus—en Nome-n?"
"Absoluta frenezeco!"
"Oni facile diras: aranĝu stafeton! Sed kiu veturos?"
"Tio estus certa mortveturo!"
La salono bruis kiel vespa nesto.
La ŝerifo staris ĉe la bufedo kaj li observis per rigida rigardo la ŝtormon de indigno, kiun vekis lia komuniko. Post kelkaj momentoj li tintigis la glasojn. La kunvenintoj denove trankviliĝis.
"Vi pravas, amikoj," kaj li elparolis la vorton, "amikoj" kun tiom malvarma akcento, ke ĉiuj tuj divenis, kion la ŝerifo sentas. "Ĝi aspektas vere kvazaŭ absoluta frenezeco, kaj kiu partoprenos la stafetveturon, tiu devos esti preparita por ĉio. Sed ĝuste pro tio neniu estas devigata. La aliĝoj estas memvolaj."
"Feliĉe!" respiris iu duonlaŭte.
La ŝerifo ne lasis sin ĝeni kaj daŭrigis:
"Kaj tial mi demandis vin: kiu memvole aliĝas por veturigi la paketon da sero el Unalaklik al Nome?"
La silento, kiu ekregis post tiu ĉi demando, ne estis interrompita eĉ per unu vorto. Kelkaj viroj klinis la kapon, ĉar ili volis eviti la esploran rigardon de la ŝerifo. La aliaj scivole ĉirkaŭrigardis tra la superplenigita salono. Sur kelkaj vizaĝoj aperis malrespektaj ridetoj.
Kaj en tiu hontiga silento aŭdiĝis de malantaŭe la klara, kvazaŭ metala voĉo:
"Mi!"
Ĉiuj surprizite rigardis malantaŭen.
Kiel? Ĉu Gunnard Kasson? Tiu longstatura viro kun malgrasa vizaĝo kaj severe kuntiritaj trajtoj, kiu alvenis ĉi tien kun edzino kaj du infanoj antaŭ kelkaj jaroj el Finnlando?
Jes, estis li. Dum la tuta agado li ne parolis eĉ unu vorton. Ĉiujn rimarkojn li per unu orelo aŭdis kaj per la dua ellasis. Li staris en la angulo neparolema kaj profunde meditanta. Li aŭdiĝis nur tiam, kiam oni devis paroli koncize kaj reale.
Ili atakis lin kvazaŭ vespoj.
"Vi...! Ĉu vi scias, kion tio signifas—veturi en tiu ĉi vetero al Nome?"
"Mi scias."
"Kaj ĉu vi scias, ke vi devos atendi pli facile morton, ol revenon hejmen?"
"Jes."
"Vi forgesas vian familion!"
"Ne."
"Kion faros ĉi tie viaj infanoj sen vi? Videble, kiom vi amas ilin! La bona patro zorgas antaŭ ĉio pri sia propra familio!"
"Jes, kaj li pensas pri siaj infanoj!" insistegis alia.
Sed tio estis jam ankaŭ por la trankvileca Gunnard Kasson tro multe. Li paŝis antaŭen kaj stariĝis apud la ŝerifo. En liaj okuloj ekbrulis stranga fajreto.
"Vi memorigis min pri miaj infanoj. Nu, ĝuste je ili mi pensis la tutan tempon kiam la ŝerifo rakontis al ni pri la tragedio en Nome. Kaj se mi aliĝas al la veturo, mi faras tion nur pro tio, ke mi amas miajn infanojn. Mi povas imagi al mi, kion ni ĉiuj sentus, se la epidemio furiozus ĉe ni, kaj se ni estus devigataj—same kiel nun la Nomeanoj—atendi la helpon de aliaj homoj. Tiam mi ŝatus aŭdi viajn rimarkojn pri la bravaj viroj kiuj timante pri sia propra vivo pasive alrigardis, kiel dekoj da infanoj balanciĝas inter la vivo kaj morto! Sed nun mi volas aŭdi jam nenion—kaj precipe ne pri mia familio. Mi aliĝis kaj mi veturos."
La ĉeestantoj eksilentis. La viroj embarasite ĉifis siajn ĉapojn. Ili klinis la kapojn kaj nekompreneble murmuris. Gunnard Kasson donis al ili fortan baton.
Kaj denove ekparolis la ŝerifo:
"Kiu volas veturi kun Kasson?"
Preskaŭ ĉiuj manoj leviĝis alten.
La ŝerifo ridetis. Kaj el lia voĉo perdiĝis ĉia malvarmo, kiam li daŭrigis:
"Ĝi estis nur malgranda ruzo mia, amikoj, kaj vi certe pardonos min. Efektive—Kasson veturos sola. Mi volis nur konvinkiĝi, ĉu antaŭ mi staras viroj aŭ malbravuloj. Mi ja en la animo jam decidiĝis, ke mi rezignos mian oficon kaj mem veturos. Ĉar ne estus tre granda honoro gvidi komunumon, kies viroj ne scias sian devon."
Kaj sin turninte al Kasson, li aldonis:
"Mi dankas vin, Kasson! Mi dankas vin nome de la infanoj el Nome. Kaj nome de la infanoj de la tuta mondo."
Kiam li premis la manon de Kasson, en la salono eksonis aplaŭdo. Fine ekestis preskaŭ konflikto pri tio, kiu veturu.—Sed ĉar Kasson aliĝis la unua, estis interkonsentite, ke li veturos.
Ĉiuj ariĝis ĉirkaŭ li kaj donis al li la manon. Ili ekhontis pro tio, ke ili havis tiom malmulte da kompreno pri la suferado de siaj proksimuloj. Ilin turmentis la riproĉoj de la konscienco pro la egoismo, kiu kaptis ilin dum kelkaj momentoj. Ili klopodis rebonigi sian eraron almenaŭ per tio, ke ili konsilis al Kasson, kiamaniere li devos prepari sin por la danĝera veturo.
Intertempe la ŝerifo rapidis al la poŝtoficejo.
Kaj post kelkaj minutoj flugis al Nome la ĝojiga raporto. Ĝi estis ja konciza, sed en ĝi kuŝis la tuta beleco kaj fiereco de la homo:
"Unalaklik preparita. Veturos Gunnard Kasson."
La saman tagon akceptis Nome ankoraŭ kvar telegrafajn depeŝojn:
"Ruby—preta. Leonard Seppala."
"Hot Springs—preparita. Emil Erikson."
"Tolovana. Iras Wurd Kalland."
"Nenana. La kontakto kun Tolovana funkcias. Veturas Will Shannon. Li ekvojaĝis hodiaŭ tagmeze."
Doktoro Welch iris antaŭ vespero al la poŝtoficejo. Denove li travivis tagon de streĉa laboro. La epidemio disvastiĝis per nekredebla rapideco. En ĉiu horo estis anoncataj novaj kaj novaj malsanuloj. Krom Kudlago jam mortis ankoraŭ du pacientoj.
Li venis al la poŝto en tiu momento kiam la oficisto Smith transskribis la lastajn signojn de la Mors-alfabeto. Doktoro Welch malpacience ekprenis la telegramon el Nenana kaj legis ĝin. Post finlego ekbrilis en liaj okuloj varmegaj larmoj. La larmoj de admiro kaj dankemo.
Ili jam veturas!
Ili jam venigas la savon! Ili venigas la vivon por dekoj da minacataj infanoj! Ke ili alvenu ĝustatempe!
Li rigardis al la urbo.
Al li ŝajnis, kvazaŭ la nigra ombro de la morto fariĝas pli hela pli malforta, kvazaŭ ĝi leviĝas super la tegmentojn de la domoj. Sed poste ĝi restis staranta kaj kvazaŭ fiksita ĝi pendis super la urbo.
Doktoro Welch ektremis. Li konsciiĝis, ke la danĝero estis plimalgrandigita, sed tute ne forigita. La sorto de la urbo Nome kuŝas en la manoj de kelkaj kuraĝaj viroj.
En la manoj de stafeto.
Ĉu ĝi alvenos?
Ĉapitro 5
La stafeto
Doktoro Welch ne estis la sola homo, kiu kelkfoje dum la tago vizitis la poŝtoficejon en Nome. La dua viro, kiu senĉese forsendis la telegrafajn depeŝojn en la civilizitan mondon, estis la ĵurnalisto Hilton.
Jam de la unua interparolo kun la kuracisto estis al li klare, ke temas pri okazo tre grava, kaj li, kiel ĵurnalisto, tuj decidiĝis, ke li eluzos tion. Li apenaŭ eksciis pri la epidemio, kiam li tuj forsendis al sia ĵurnalo detalan raporton, en kiu li priskribis la malesperan situacion en la plej norda urbo de la amerika kontinento. La ĵurnalo represis ĝin en okulfrapa aranĝo sur la fronta paĝo. Kaj ĉar la sciigon prete disvastigis ankaŭ la radio, post nelonge sciis pri la afero la tuta kultura mondo.
Nome kaj ĝiaj trafitaj loĝantoj fariĝis la centro de la universala atento. Ne estis homo, kiu ne interesiĝis pri la dramo en la dezerta nordo.
Ĉiu nova depeŝo de Hilton estis sensacio. Ĵurnaloj presis apartajn eldonojn en centmilaj eldonkvantoj. La redakcioj estis superŝutataj per demandoj. Ariĝis sennombraj proponoj, kiamaniere oni povus transporti la seron el Nenana al Nome. Sed ĉiuj estis destinitaj al pereo nur pro tiu simpla kaŭzo, ke ili estis nerealigeblaj.
La aviadistoj, kiuj vidis en transporto de la sero unuavice aferon de sia profesia honoro, superŝutis per telefonaj demandoj la meteorologiajn staciojn. Inter ili estis ankaŭ tiuj, kiuj volonte riskus eĉ sian vivon, nur ke ili povu helpi la malfeliĉan urbon. Sed la informoj de la meteorologiaj stacioj estis tiom malfavoraj, ke ne estis eble doni permeson pri ekiro.
Kaj kiel proksimiĝis la paketo al Nenana, tiel kreskis la sufoka streĉo. Kio sekvos?
En la laborejoj, en la vendejoj, sur la stratoj, en la vagonaroj, en la oficejoj, en la kafejoj, ja eĉ en la lernejoj oni parolis pri nenio alia ol pri Nome. Ĉu la paketo restos en Nenana? Aŭ ĉu okazos ia miraklo, kiu ebligos transporti la seron al la destinita loko?
Tiuj estis momentoj, kiam la malfeliĉo vekis en la homoj la plej noblajn sentojn: kompaton al la suferantoj kaj klopodon helpi ilin.
Ĉefan vorton en la diskutoj havis kompreneble tiuj, kiuj konis Alaskon el propra sperto. Tiuj estis precipe la eks-orministoj, al kiuj prezentiĝis la alloga okazo por plivigligi la rememorojn pri la malkvietaj jaroj de sia vivo. Ili rakontis pri kruelaj frostoj kaj teruraj ventegoj, pri la netraireblaj montpasejoj, el kiuj precipe la Chilcoota pereigis centojn da kuraĝaj aventuruloj, pri la krutaj glacirokoj kaj perfidaj abismoj, pri la bestaro, kiu en vintro fariĝas tre danĝera—kaj per ĉiuj rakontoj ili vekis grandan intereson ĉe siaj aŭskultantoj—sed ili ne scipovis per ili konsoli.
Ju pli klare la homoj konstatis, ke en tiu ĉi lukto kun la senkompata naturo la homo estas senpova, kaj al malsanaj infanoj restas nenio alia ol la morto, des pli granda korpremiĝo kaptis ilin.
Tiu ĉi nubo de la sufoka streĉo estis subite distranĉita per blindiga fulmo:
Veturos stafeto!
Tiel, kiel en la naturo post ekflamo de la fulmo estas momento de tomba trankvilo, kiun en la sekvanta momento anstataŭas surdiga tondrobruego—ankaŭ la homoj legante la grandajn literojn pri la alaska stafeto restis kvazaŭ senkonsciigitaj. Sed poste ili ĝojegis kvazaŭ infanoj, kaj renkontiĝante, homoj ĉirkaŭbrakis nekonatojn, en la vagonaroj kaj ĉie, kie la homoj interrilatas, ekregis admirinda komplezo, komunikemo, ĝentileco kaj afableco—ĉar ĉiuj konsciiĝis, ke en tiuj ĉi emociaj momentoj la homaro donis sian plej belan frukton. La stafeto fariĝis la devizo de la tago. La infanoj aranĝis stafetkurojn de la mateno ĝis la vespero: en la gimnastikejo, survoje al la lernejo kaj de la lernejo, sur la glitejo kaj dum la glitkurado. La plenkreskuloj rigardis ilin—kaj strange!—nun tute ne ĝenis ilin, ke la infanoj malhelpas ilian iron, ke ili krias kaj bruas. La plenkreskuloj rigardis ilin kun aprobaj ridetoj, ĉar ili ne vidis antaŭ si la ludantajn infanojn, sed kelkajn kuraĝajn heroojn, kiuj ĵus entreprenis neviditan vetveturon kun la morto.
Will Shannon, Wurd Kalland, Emil Erikson, Leonard Seppala, Gunnard Kasson!
La kvin nomoj, kiuj vigligis la mondon! La kvin nomoj, al kiuj estis fiksitaj esperoj ne nur de tiu unu milo da loĝantoj en Nome, sed esperoj de la centmiloj kaj milionoj da homoj en la tuta mondo! La kvin nomoj, kiuj vekis respekton kaj admiron, apenaŭ ili estis elparolitaj.
Io tamen bremsis la ĝojegon kaj entuziasmon. Tio estis la penso; kiel ili fartos dum la longa kaj danĝera veturo.
Al ĉiu el la kvin herooj, kies nomoj ĝis tiu tempo nenie estis legeblaj, estis direktitaj la esperoj de la mondo egalgrade. Ĉar ĉiu estis la kolono, la pilastro, kiu devas ne krevi. Ĉiu estis la ĉenero, kiu devas ne esti traŝirita. Sur ĉiu el ili kuŝis la sama kvanto de la respondeco. Se unu malsukcesos, la stafeto ne sukcesos.
La tuta mondo tremetis pri la sukceso de la plej kuraĝa veturo, kiun la historio konis.
Nur tiuj, kiuj estis la ĉefaj personoj en tiu ĉi grandioza lukto estis trankvilaj. Ili ne pensis pri tio, ke ili faras ion eksterordinaran. En la senkompata lukto pri la taga pano ili lernis simplecon. Pro tio la taskon, kiun ili surprenis, ili taksis kvazaŭ ion memkompreneblan. Ie en la dezerto mortas homoj kaj estas en ilia povo savi ilin. Ĉu ili mem pereos plenumante ilian taskon? Eble. Sed okazu kio ajn, ili faros ĉion, kio estos en iliaj fortoj. Ja, kiel ili povus ankoraŭ unufoje en la vivo rigardi en la okulojn de homo, se ili dum tiaj cirkonstancoj restus hejme, en la komforto, en la varmo, apud la varmigita forno? Ĉu estas io pli simpla kaj pli komprenebla ol tio, ke ili veturas?
Kaj se iu montrus al ili la sensaciajn artikolojn en la ĵurnaloj, se iu dirus al ili, ke ili estas taksataj kiel la plej grandaj herooj de la nunaj tagoj, ili svingus per la manoj, kvazaŭ ili volus diri: "Eh, lasu nin trankvilaj. Tiaj bagateloj!"
Ĉiu ja ankaŭ erarus, kiu supozus, ke la stafeto ekveturis kun iaj ceremonioj.
Will Shannon alvenis kun sia sledo kaj kunjungaĵo de dek du hundoj al la stacidomo en Nenana; li anoncis sin ĉe la staciestro kaj atendis la alveturon de la lokomotivo.
Akompanis lin kelkaj amikoj, kiuj helpis al li kontroli la kunjungaĵon kaj premligi la rimenojn.
Kaj jam aŭdiĝis la fajfo. La lokomotivo ruliĝis al la stacidomo. La lokomotivestro rapide desaltis kaj transdonis al la staciestro malgrandan paketon.
"Jen la sero," li diris.
"Kaj ĉu tio estas ĉio?" miris la ĉirkaŭstarantoj pri la malgranda dimensio de la paketo, kiu pezis ne pli ol duonkilogramon. Ili ne povis kompreni, ke la vivo de multaj homoj povas dependi de io tiom malgranda.
"Jes," ridetis la lokomotivestro. "Kaj kiamaniere vi forsendos ĝin pluen?"
Ne estis necese klarigi tion al li. Ĉar intertempe la staciestro transdonis la paketon al Shannon. Tiu metis ĝin en dikan felon, ĉirkaŭligis ĝin per fortikaj rimenoj kaj fiksis ĝin al la sledo.
Poste li adiaŭis per manpremo la lokomotivestron, la staciestron kaj amikojn, saltis sur la glitveturilon, eksvingis la vipon kaj—la stafeto ekveturis.
"Sukceson!" kriis ĉiuj.
Sed la unua viro de la stafeto tion jam ne aŭdis. Ne estis tempo por longa prokrasto. La konscio, ke ĉiu horo, eble ĉiu minuto povas signifi la savon de homa vivo, devigis rapidon.
Ĉio estis tiom simpla kaj tamen en tiu simpleco kuŝis tiom da vireco kaj hardeco, sed ankaŭ tiom da delikateco kaj amo!
La vojo al Tolovana kondukis tra la vasta arbaro sur la maldekstra bordo de Tanana, kiu enfluas en la plej grandan riveron Yukon. Sed ĝi estis tiom neĝblovita, ke Will Shannon estis devigata veturi tra la vojo-nevojo.
Kiam la stafeto forlasis Nenana, la barometro montris −35 °C. Sed blovis tiom forta vento, ke la frosto estis duoble sentata. Will Shannon surhavis pezan peltmantelon, peltan ĉapon, altajn botojn kaj varmajn mufogantojn. Kaj li tamen veturinte kelkajn horojn frostotremis. De tempo al tempo li kuris apud la kunjungaĵo por iomete plirapidigi la cirkuladon de la sango.
Antaŭ la vespero la vento ĉesis. Will Shannon eluzis la trankvilajn momentojn por nutri la hundojn. Kaj poste daŭrigis la veturon.
En la mallumo li progresis multe malpli rapide ol tage. La kunjungaĵo kelkfoje renkontis altan neĝamason, la glitveturilo multfoje preskaŭ renversiĝis koliziinte kontraŭ falintan arbon. La hundoj elĉerpiĝis, kaj ankaŭ Will Shannon sentis lacon en la tuta korpo. Sed eĉ ne unufoje li sentis tenton ripozi. Li bone konsciis, ke la savo de multaj homoj kuŝas en liaj manoj kaj laŭ tio li agis.
En Tolovana oni atendis lin jam en la vesperaj horoj. La satnutrita kunjungaĵo de Wurd Kalland dormetis en la stacidomo. Wurd Kalland kun siaj amikoj malpacience rigardis la horloĝ-montrileton. Ĉu Will Shannon alvenos?
Li alvenis nur iom antaŭ noktomezo. Malgraŭ tio, ke li estis tre lacigita, li ridetis.
"Feliĉan vojaĝon!" li deziris al Kalland, transdonante al li la paketon da sero.
Wurd Kalland metis la seron sur la sledon, svingis manon je saluto kaj ekveturis. Tuj poste flugis al Nenana, al Hot Springs kaj al Nome la telegrafa depeŝo, ke Will Shannon feliĉe alvenis kaj Wurd Kalland daŭrigas la veturon.
Wurd Kalland havis antaŭ si ĉirkaŭ okdek kilometrojn da veturo. La plej danĝera estis la transveturo trans riveron Tanana. Ĝi estis frostiĝinta unu metron kaj ankoraŭ pli profunden, sed en la lokoj, kie estis rapidfluo, troviĝis nur maldika glacia tegaĵo. Sufiĉus surveturi tian lokon kaj....
En la mateno la temperaturo okulfrape malaltiĝis. Sur la firmamento aperis nuboj, kiuj anoncis proksimiĝantan neĝventegon.
Wurd Kalland instigis la hundojn al pli granda kaj ĉiam pli granda rapideco. Kaj kiam li fine, duonfrostiĝinta, ekvidis la domojn de Hot Springs, aperis sur lia frostorigida vizaĝo kontenta rideto.