DUA AKTO
(Ĝardeno-ĉambro ĉe la ĉambelano. Elegantaj mebloj, piano, floroj kaj raraj plantoj. Enirpordo en la fono. Maldekstre estas pordo al la manĝoĉambro; dekstre pluraj vitraj pordoj al la ĝardeno.)
(Presisto Aslaksen staras ĉe la enirpordo. Servistino estas enportanta kelkajn fruktobovlojn maldekstre.)
SERVISTINO
Jes, sed vi ja aŭdas, ke la gastoj ankoraŭ sidas ĉetable. Vi devas
reveni poste.
ASLAKSEN
Ne. Ĉu mi do ne povas atendi?
SERVISTINO
Jes, se vi tion preferas; vi povas sidi jen dume.
(Ŝi iras en la manĝoĉambron. Aslaksen eksidas ĉe la pordo. Paŭzo. Doktoro Fjeldbo envenas de la fono.)
FJELDBO
Nu, bonan tagon, Aslaksen; ĉu vi tie ĉi?
SERVISTINO
(revenas) Ho, kiel malfrue la doktoro venas!
FJELDBO
Mi vokiĝis al malsanulo.
SERVISTINO
Kaj la ĉambelano kaj la fraŭlino postdemandis vin.
FJELDBO
Ĉu ili faris?
SERVISTINO
Jes, la doktoro absolute envenu. Aŭ ĉu mi eble sciigu ke —
FJELDBO
Ne, ne; ne faru. Mi certe ekhavos pecon da manĝaĵo poste; nun mi
dume atendas ĉi tie.
SERVISTINO
Jes, ili certe baldaŭ estos finintaj. (Ŝi eliras en la fono.)
ASLAKSEN
(iom poste) Kaj vi povas preterlasi tian gastig-regalon, — kun
kukoj kaj bona vino kaj ĉiaj bonaĵoj?
FJELDBO
Jes, je diablo, oni pleje ricevas tro ol malmulte el bonaĵoj ĉi tie
en la regiono.
ASLAKSEN
Pri tio mi ne povas samopinii.
FJELDBO
Hm. Sed diru, — ĉu vi iun atendas?
ASLAKSEN
Mi iun atendas, jes!
FJELDBO
Kaj hejme estas tolereble bone? Via edzino —?
ASLAKSEN
Kuŝas lite kiel ordinare; tusas kaj marasmiĝas.
FJELDBO
Kaj la dua plej aĝa?
ASLAKSEN
Ho, li estas kaj restas invalida; tion vi ja scias. Tiel ja estu por
ni; — kion diable utilas paroli pri tiaĵo!
FJELDBO
Ke mi rigardu vin, Aslaksen!
ASLAKSEN
Nu; kion vi volas vidi?
FJELDBO
Hodiaŭ vi trinkis.
ASLAKSEN
Mi ankaŭ faris hieraŭ.
FJELDBO
Hieraŭ; jes, nu lasu tion; sed hodiaŭ kaj —
ASLAKSEN
Sed tiuj tie interne? Ŝajnas al mi, ke ankaŭ ili trinkas.
FJELDBO
Jes, kara Aslaksen, vi iamaniere pravas; sed la kondiĉoj tamen estas
malsamaj en nia mondo.
ASLAKSEN
Mi ne elektis miajn kondiĉojn.
FJELDBO
Ne, Dio elektis por vi.
ASLAKSEN
Ne, li ne faris. Estas homoj kiuj elektis. Daniel Hejre elektis, kiam
li prenis min el la presejo kaj igis min studi. Kaj ĉambelano
Bratsberg elektis, kiam li ruinigis Daniel Hejre, tiel ke mi devis
reiri al la presejo.
FJELDBO
Nun vi parolas kontraŭ propra scio. Ĉambelano Bratsberg neniam
ruinigis Daniel Hejre; Daniel Hejre ruinigis sin mem.
ASLAKSEN
Nu do! Sed kiel kuraĝis Daniel Hejre ruinigi sin mem, kiam li tiel
respondecis por mi? Dio ankaŭ kulpas, kompreneble. Kial li donus al
mi talentojn kaj kapablon? Nu, tiujn mi ja estus povinta uzi kiel
honesta metiisto; sed jen venis la maljuna babilaĉulo —
FJELDBO
Jeno estas fia, kion vi diras. Daniel Hejre efektive atentis pri vi
en la plej bona intenco.
ASLAKSEN
Nu, lia bona intenco, je Dio, malmulte helpas al mi. — Tie ene, kie
ili nun sidas tostante kaj je-la-via-saniĝante, tie ankaŭ mi sidis;
estis kiel unu el ili; estis bele vestita —! Tio do estus io por mi;
por mi, kiu tiom legis, kaj kiu tiom longe soifis por partopreni en
ĉio tio, kio estas glora en la mondo. Ho jes! Kiom longe estis Jeppe
en paradizo? Knalo kaj falo, elen denove; — la tuta gloro
litermiksiĝis, kiel ni diras en la presejo.
FJELDBO
Nu ja; pri vi tamen ne tiel malbone statis; vi ja havis por vivteno
vian metion.
ASLAKSEN
Jeno estas bona babilado. Post tiaĵo la rango ne plu estas ies
rango. Ili forprenis de mi mian starejon kaj metis min sur
glaci-glitaĵon, — kaj aldone mi devas aŭdi mokvortojn ĉar mi
stumblas.
FJELDBO
Nu; mi efektive ne volas severe riproĉi vin —
ASLAKSEN
Ja, tiel vi ja faras ĝuste. — Estas stranga konfuzo! Daniel Hejre
kaj la providenco kaj la ĉambelano kaj la sorto kaj la cirkonstancoj
— kaj ankaŭ mi mem! Mi foje intencis klarigi ĉion tion, kaj verki
libron pri ĝi; sed ĉio estas tiel damnite kompleksa ke —
(ekrigardas al la pordo maldekstre) Jen jen; nun ili ekstaras de la
tablo.
(La festenantoj, sinjorinoj kaj sinjoroj, dum gaja interparolo iras el la manĝosalono elen en la ĝardenon. Inter la gastoj estas advokato Stensgård kun Tora ĉe la maldekstra kaj Selma ĉe la dekstra brako. Doktoro Fjeldbo kaj presisto Aslaksen staras supre apud la pordo en la fono.)
STENSGÅRD
Jes, mi ja estas fremdulo ĉi tie; la sinjorinoj do diru, kien mi
ilin konduku.
SELMA
Elen en la libero; vi devas vidi la ĝardenon.
STENSGÅRD
Ho jes, estus ĝuinde! (eliras tra la antaŭa vitra pordo dekstre)
FJELDBO
Sed je Dio, tie estas ja Stensgård!
ASLAKSEN
Jes, estas li, kiun mi serĉas. Mi sufiĉe longe postkuris lin;
feliĉe mi do renkontis Daniel Hejre —
(Daniel Hejre kaj Erik Bratsberg venas de la manĝosalono.)
DANIEL HEJRE
He-he; je mia savo la ŝereo estis bonega! Mi ne gustumis similaĵon
post kiam mi estis en Londono.
ERIK BRATSBERG
Jes, ĉu ne? Ĝi povas tute vivigi homon!
DANIEL HEJRE
Aĥ, aĥ; estas vera ĝojego vidi sian monon tiel bone elspezita.
ERIK BRATSBERG
Kiel? (ridetante) Nu; jes, jes do!
(Ili eliras en la ĝardenon.)
FJELDBO
Vi parolos kun Stensgård, vi diras?
ASLAKSEN
Mi faros.
FJELDBO
Pri komercaĵoj?
ASLAKSEN
Kompreneble; la festoraporto en la gazeto —
FJELDBO
Jes, sciu, — tial vi devas dume atendi tie ekstere —
ASLAKSEN
En la koridoro?
FJELDBO
En la antaŭĉambro, jes! Ĉi tie estas nek tempo nek loko —; mi
atentos kiam Stensgård momenton estas sola; aŭdu —!
ASLAKSEN
Ho jes; mi atendas ĝis mia tempo venos. (eliras en la fono)
(Ĉambelano Bratsberg, bienposedanto Lundestad, ferfareja administranto Ringdal kaj kelkaj aliaj sinjoroj elvenas de la manĝosalono.)
ĈAMBELANO
(en konversacio; al Lundestad) Senrespekte, vi diras? Nu, pri la
formo mi ne multe atentas; sed estis oraj eroj en tiu parolado; pri
tio mi povas certigi al vi.
LUNDESTAD
Nu jes; ĉar la ĉambelano estas kontenta; tial ankaŭ mi povas tia
esti.
ĈAMBELANO
Tion ankaŭ mi opinias. Nu, jen la doktoro! Kaj verŝajne kun
malplena stomako?
FJELDBO
Ne gravas, sinjoro ĉambelano; ĉi tie ne estas longa distanco al la
manĝaĵejo; — mi rigardas min duone kvazaŭ hejmano en la domo.
ĈAMBELANO
Jen, jen; ĉu tiel? Tion vi do ne devus fari antaŭtempe.
FJELDBO
Kiel? Vi do ne ofendiĝas? Vi ja mem permesis al mi —
ĈAMBELANO
Kion mi permesis al vi, estas permesita. — Nu, nu; konsideru vin
hejmano, kaj vidu ĉu vi trovos la vojon al la manĝaĵejo.
(frapetas lin sur la ŝultron kaj turnas sin al Lundestad) Jen
jen estas iu; lin vi povas nomi aventuristo kaj — kaj tio alia,
kion mi ne memoras.
FJELDBO
Sed sinjoro ĉambelano!
LUNDESTAD
Ne, mi asertas —
ĈAMBELANO
Neniuj disputoj post la manĝo; ne estas komforte. Nun baldaŭ ni
ricevos kafon tie ekstere. (eliras kun la gastoj en la ĝardenon.)
LUNDESTAD
(al Fjeldbo) Ĉu aŭdiĝus kiel strange ke la ĉambelano kondutas
hodiaŭ?
FJELDBO
Tion mi rimarkis jam hieraŭ vespere.
LUNDESTAD
Imagu; li absolute insistas pri tio ke mi estus nominta sinjoron
Stensgård aventuristo aŭ io tia!
FJELDBO
Ho, pa, sinjoro Lundestad; se nun tiel estus? Sed pardonu; mi devas
malsupreniri por saluti la sinjorinojn de la domo. (eliras dekstre)
LUNDESTAD
(al Ringdal, kiu pretigas ludtablon) Kiel klariĝas tio, ke
advokato Stensgård venas ĉi tien?
RINGDAL
Nu, diru al mi, vi. Unue li ne estis en la listo.
LUNDESTAD
Do poste? Post la superŝutado, kiun la ĉambelano ricevis hieraŭ —?
RINGDAL
Jes, ĉu vi komprenas tiaĵon?
LUNDESTAD
Kompreni tion? Ho jes, ho jes.
RINGDAL
(pli mallaŭte) Ĉu vi opinias, ke la ĉambelano timas lin?
LUNDESTAD
Mi opinias, ke li estas singardema, — mi opinias.
(Interparolante ili iras al la fono kaj poste elen en la ĝardenon; samtempe Selma kaj Stensgård aperas en la antaŭa ĝardena pordo.)
SELMA
Jes, nun rigardu; tie super la arbopintoj vidiĝas kaj la preĝeja
turo kaj tuta la supra parto de la urbo.
STENSGÅRD
Jes, vere; tion mi ne estus kredanta.
SELMA
Ĉu ne ŝajnas al vi ke la vidaĵo de ĉi tie estas rava?
STENSGÅRD
Ĉio estas rava ĉi tie; la ĝardeno, elvidaĵo kaj la sunlumo kaj la
homoj! Ho bona Dio, kiel ĉio estas rava! Kaj ĉi tie vi loĝas la
tutan someron?
SELMA
Ne, ne mi kaj mia edzo; ni venas kaj foriras. Ni havas belegan domon
ene en la urbo, multe pli bela ol ĉi tie; jes, vi certe vidos ĝin.
STENSGÅRD
Kaj via familio eble ankaŭ loĝas en la urbo?
SELMA
Familio? Kiu tiu familio estus?
STENSGÅRD
Nu, mi ne sciis —
SELMA
Ni fabelprincinoj ne havas familiojn.
STENSGÅRD
Fabelprincinoj?
SELMA
El tio ni maksimume havas tian malican bopatrinon —
STENSGÅRD
Sorĉistinon, nu! Kaj vi do estas princino?
SELMA
De ĉiuj la sinkintaj kasteloj, kie oni ludas ĵaŭd-nokte. Doktoro
Fjeldbo opinias, ke tio devus esti agrabla vivofico; sed — do nun vi
aŭskultu —
ERIK BRATSBERG
(de la ĝardeno) Do, fine oni trovas la sinjorineton!
SELMA
Jes, la sinjorino rakontas al sinjoro Stensgård pri la paso de sia
vivo.
ERIK BRATSBERG
Jen, jen; kaj kiun rolon aktoras la edzo en la vivdaŭro de la
sinjorino?
SELMA
Princo, kompreneble. (al Stensgård) Vi scias, ke ĉiam venas princo,
kiu liberigas la princinon de la sorĉaĵo, kaj jen ĉio estas ege
bona, kaj estas ĝojo kaj gratulado en la mondo, kaj — finite
pri la fabelo.
STENSGÅRD
Ho; jeno estis tro mallonga.
SELMA
Jes, eble, — iamaniere.
ERIK BRATSBERG
(ĉirkaŭbrakas ŝin) Sed el tiu fabelo ŝpiniĝis iu nova, kaj en
ĝi la princino fariĝis reĝino!
SELMA
Samkondiĉe kiel la veraj princinoj, ĉu?
ERIK BRATSBERG
Kiaj kondiĉoj?
SELMA
Ili iru eksterlanden; foren al fremda regno.
ERIK BRATSBERG
Cigaron, sinjoro Stensgård?
STENSGÅRD
Dankon; ne nun.
(Doktoro Fjeldbo kaj Tora venas el la ĝardeno.)
SELMA
(al ili) Kara Tora, jen vi estas! Vi do ne estas malsana?
TORA
Mi? Ne.
SELMA
Ho jes; vi certe estas; ŝajnas al mi, ke vi tiel fervore konsultas
la doktoron la lastajn tagojn.
TORA
Ne, mi certigas vin —
SELMA
Babilaĵo; ke mi palpu! Vi brulas. Kara doktoro, ĉu vi ne opinias,
ke tiu varmo mildiĝos?
FJELDBO
Ĉio havu sian tempon.
TORA
Frosto ja ne estas pli bona —
SELMA
Ne, sed la neŝanĝiĝanta meza varmo, — tiel diras ankaŭ mia edzo.
LA ĈAMBELANO
(venas de la ĝardeno) La tuta familio kunveninta en intima aro? Tio
ne estas tre bonkonduta al la gastoj.
TORA
Kara patro, nun mi tuj —
LA ĈAMBELANO
Aha, ĉu estas vi al kiu la sinjorinoj amindumas, sinjoro Stensgård.
Pri tio mi zorgu.
TORA
(mallaŭte al Fjeldbo) Restu!
(Ŝi iras en la ĝardenon.)
ERIK BRATSBERG
(proponas al Selma la brakon) Ĉu la sinjorino akceptas —?
SELMA
Venu! (ambaŭ elen dekstre)
LA ĈAMBELANO
(postrigardas ilin) Kapabli disigi tiujn du, ne estas pripensinde.
FJELDBO
Estus ankaŭ pekinda penso.
LA ĈAMBELANO
Jes, kiel tamen Dio estas la kuratoro de la malsaĝuloj! (ekkrias)
Tora, Tora, do zorgu iom pri Selma! Serĉu ŝalon por ŝi; kaj ne
lasu ŝin tiel ĉirkaŭkuri; ŝi malvarmumiĝas! Ja, ni homoj estas
malsaĝaj, doktoro! Ĉu vi havas kuracilon kontraŭ tiaĵo?
FJELDBO
Jes; la spertopagoj. Tiujn oni prefere metu malantaŭ la orelo, kaj
tiam oni kondutos pli saĝe alian fojon.
LA ĈAMBELANO
Ej-ej! Dankon pro tiu konsilo. Sed vi, kiu konsideras vin kiel hejme
ĉi tie, vi efektive zorgu iom pri viaj fremduloj.
FJELDBO
Nu bone; Stensgård, eble ni du —?
LA ĈAMBELANO
Ho ne, kara, — jen iras mia malnova amiko, Hejre —
FJELDBO
Jes, ankaŭ li konsideras sin kiel hejme ĉi tie.
LA ĈAMBELANO
Ha, ha, ha! Li tiel faras, jes!
FJELDBO
Nu, ni du kuniĝu kaj provu nian plej bonan. (iras en la ĝardenon)
STENSGÅRD
Sinjoro ĉambelano menciis Daniel Hejre. Mi devas diri, ke mi
surpriziĝis vidi lin ĉi tie.
LA ĈAMBELANO
Ĉu vere? Sinjoro Hejre kaj mi estas lernejaj kamaradoj kaj amikoj de
la juneco. Ni krome kuntuŝiĝis en multaj niaj vivrilatoj —
STENSGÅRD
Jes, pri tiuj kuntuŝiĝoj sinjoro Hejre nin distris hieraŭ vespere.
LA ĈAMBELANO
Hm!
STENSGÅRD
Se ne estus pro li, mi do certe ne en mia animstato superboliĝus,
kiel mi faris. Sed li havas manieron priparoli homojn kaj okazaĵojn,
kiuj —; entute, sidas malica buŝo sur li.
LA ĈAMBELANO
Mia kara juna amiko, — sinjoro Hejre estas mia gasto; tion vi ne
rajtas forgesi. Plena libereco en mia domo; sed sub tiu kondiĉo ke
nenio nekavalireca diriĝas pri personoj en mia socio.
STENSGÅRD
Mi petas pardonon —!
LA ĈAMBELANO
Nu, nu, nu; vi apartenas al la juna generacio, kiu ne estas tiom
skrupula. Rilate al sinjoro Hejre, mi dubas ĉu vi lin ĝisfunde
konas. Sinjoro Hejre tamen estas viro al kiu mi multe ŝuldas.
STENSGÅRD
Jes, tion li efektive pretendis; sed mi ne kredis, ke —
LA ĈAMBELANO
Mi ŝuldas al li la plej bonan en nia familia feliĉo, sinjoro
Stensgård! Mi ŝuldas al li mian bofilinon. Jes, tiel vere estas.
Daniel Hejre zorgis pri ŝi en ŝia infaneco: ŝi estis eta
mirindaĵo; donis koncertojn jam je la aĝo de dek; jes, vi certe
aŭdis ŝin menciata? Selma Sjøblom —?
STENSGÅRD
Sjøblom? Jes, ĝuste; ŝia patro estis svedo.
LA ĈAMBELANO
Muzikinstruisto, jes. Li venis ĉi tien antaŭ multaj jaroj. La
ekonomia stato de muzikisto estas, kiel vi scias, ordinare ne el la
plej bonaj; kaj liaj vivmanieroj do ankaŭ ne favoras —; nu, sinjoro
Hejre ĉiam estis talent-ĉasisto; li zorgis pri la infano, sendis
ŝin al Berlino; kaj post la morto de ŝia patro, kaj la ŝanĝo en
la ekonomia stato de Hejre, ŝi revenis al Kristiania, kie ŝi
kompreneble akceptiĝis en la plej bonajn rondojn. Tiel, vidu,
fariĝis ebleco ke ŝi kaj mia filo renkontiĝus.
STENSGÅRD
Jes, tiel maljuna Hejre efektive estis ilo —
LA ĈAMBELANO
Tiel unu afero miksiĝas enen en aliaĵoj en la vivo. Iloj, tiaj ni
ĉiuj estas; ankaŭ vi; tio signifas, malkonstruenda —
STENSGÅRD
Ho, sinjoro ĉambelano, mi petas vin; mi estas tute hontema —
LA ĈAMBELANO
Hontema?
STENSGÅRD
Jes, estis ja ekstreme nekonvene —
LA ĈAMBELANO
Kontraŭ la formo estus eble io aŭ alia direnda, sed la intenco
estis bona. Kaj pri tio mi vin petas: Parolu malkaŝe kun mi, honeste
kaj senceremonie. Vidu, ni ĉiuj deziras ja la plej bonan; estas ja
mia devo —
STENSGÅRD
Kaj vi permesas, ke mi parolu malkaŝe kun vi?
LA ĈAMBELANO
Jes, Dio scias, ke mi faras. Ĉu vi ne kredas, ke mi longe vidis, ke
la vivo ĉi tie iel prenis direkton, kiu estas iu alia ol dezirinde?
Sed kion mi farus? En la tempo de karmemora reĝo Karlo Johano mi
plejparte vivis en Stockholmo. Nun mi estas maljuna; cetere estas
kontraŭ mia naturo antaŭentrudi reformojn, aŭ persone miksiĝi en
tiun ĉi publikan tumulton. Vi kontraŭe, sinjoro Stensgård, vi havas
ĉiujn eblecojn; tial ni kuntenu.
STENSGÅRD
Dankon, sinjoro ĉambelano! Dankon, dankon!
(Ferfareja administranto Ringdal kaj Daniel Hejre venas de la ĝardeno.)
RINGDAL
Kaj mi diras al vi, ke devas esti miskompreno.
DANIEL HEJRE
Ĉu do? Estus strange! Ĉu mi miskomprenus miajn proprajn orelojn?
LA ĈAMBELANO
Io nova, Hejre?
DANIEL HEJRE
Nenio alia ol ke Anders Lundestad estas survoje transiri al la
Storli-partio.
LA ĈAMBELANO
Ho, vi ŝercas!
DANIEL HEJRE
Mi petas pardonon, altestimata; sed mi havas tion el lia propra
buŝo. Bienposedanto Lundestad intencas kaŭze de malbonigita
sanstato retiri sin al la privata vivo; kaj jen oni povas konkludi
pri la sekvo.
STENSGÅRD
Kaj tion vi havas el lia propra buŝo?
DANIEL HEJRE
Jes, efektive; li publikigis la gravan okazaĵon meze en aŭskultanta
aro tie malsupre; he-he!
LA ĈAMBELANO
Sed, mia bona Ringdal, kiel tio ĉi klariĝas?
DANIEL HEJRE
Ho, tio ne estas malfacile diveninda.
LA ĈAMBELANO
Jes, efektive. Sed tio estas ja granda afero por la distrikto.
Kunvenu, Ringdal; ni devas vere paroli kun la viro.
(Li kaj Ringdal iras en la ĝardenon.)
DOKTORO FJELDBO
(de la malantaŭa ĝardenpordo) Ĉu la ĉambelano eliris?
DANIEL HEJRE
Tŝ; la saĝuloj havos konsilion! Granda novaĵo, doktoro! Lundestad
rezignos pri la seĝo en la parlamento.
FJELDBO
Ho, ne estas probable?
STENSGÅRD
Jes, ĉu vi komprenas?
DANIEL HEJRE
Ja, nun fariĝos tumulto kaj bruo. Estas la asocio de la junuloj, kiu
komencis aktiviĝi, sinjoro Stensgård! Ĉu vi scias, kion vi devus
nomi tiun asocion? Nu, mi diros al vi poste.
STENSGÅRD
Ĉu vi vere kredas, ke estas nia asocio —?
DANIEL HEJRE
Pri tio estas, je mia savo, neniu dubo. Nu, do ni havos la ĝojon
sendi la proprietulon kiel parlamentanon. Ho, ke li jam estis for! —
mi volonte veturigus lin —; sufiĉe; he-he! (eliras en la
ĝardenon)
STENSGÅRD
Sed diru al mi, Fjeldbo, — kiel vi komprenas tion ĉi?
FJELDBO
Estas aliaj aferoj, kiuj estas pli malfacile kompreneblaj. Kiel vi
venas ĉi tien?
STENSGÅRD
Mi? Kiel la ceteraj, kompreneble; mi estas invitita.
FJELDBO
Jes, vi fariĝis hieraŭ vespere, mi aŭdas; — post via parolado —
STENSGÅRD
Nu jes?
FJELDBO
Sed ke vi akceptis tiun inviton —!
STENSGÅRD
Jes, kion mi diable farus? Mi ne povis do ofendi tiujn bonajn homojn.
FJELDBO
Ĉu! Vi ne povis? En via parolado vi tamen povis.
STENSGÅRD
Babilaĵo! En mia parolado mi atakis principojn, ne personojn.
FJELDBO
Kaj kiel vi nun klarigas la inviton de la ĉambelano?
STENSGÅRD
Nu, kara amiko, estas ja nur unu klarigo pri tio.
FJELDBO
Nome, ke la ĉambelano timas vin?
STENSGÅRD
Je Dio, li ne havu kaŭzon por tio! Li estas honestulo.
FJELDBO
Li estas.
STENSGÅRD
Kaj ĉu ne estas io kortuŝa en tio, ke la maljunulo rilatiĝas al la
afero tiamaniere? Kaj kiel rava estis fraŭlino Bratsberg, kiam ŝi
alportis la leteron!
FJELDBO
Sed diru, — la sceno de hieraŭ do ne fariĝis priparolata ĉi tie?
STENSGÅRD
Ho fore de tio; ili estas tro bonkondutaj homoj por tuŝi tiaĵon.
Sed mordiĝas mia konscienco; poste mi petos pardonon —
FJELDBO
Ho ne, tion mi devas firme malkonsili! Vi ne konas la ĉambelanon —
STENSGÅRD
Nu ja; do miaj agoj parolu por mi.
FJELDBO
Vi do ne volas rompi kun la Storli-grupo?
STENSGÅRD
Mi okazigos repaciĝon; mi havas ja mian asocion; ĝi jam estas
potenca, kiel vi vidas.
FJELDBO
Jes, sed unu afero dum mi memoras; — via amo al fraŭlino Monsen —;
hieraŭ mi konsilis al vi fari ĝin serioza —
STENSGÅRD
Nu ja, ni ĉiam povas —
FJELDBO
Nun, aŭskultu; mi pli bone pripensis tion. Vi forĵetu tiun planon
el la pensoj.
STENSGÅRD
Jes, pri tio mi pensas ke vi pravas. Se oni edzigas sin en
nekulturita familio, oni kvazaŭ edzigas sin al la tuta familio.
FJELDBO
Nu jes; kaj el tiu kaj el aliaj kialoj —
STENSGÅRD
Monsen estas nekulturita persono, tion mi nun vidas.
FJELDBO
Jes, li ja ne ĝuste estas bontona viro.
STENSGÅRD
Ne, tio efektive estas certa! Li paroladas malice pri homoj kiujn li
akceptas en sian domon; tio ne estas kavalireca. En Storli odoras de
malbona tabako en ĉiuj ĉambroj —
FJELDBO
Sed, kara, — ke vi ne sentis tiun tabakodoron antaŭ nun —?
STENSGÅRD
Estas la komparo, kiu tion kaŭzas. Mi venis en falsajn rilatojn ĉi
tie en la distrikto ek de la unua renkonto. Mi falis inter la ungegoj
de parti-trotadantoj, kiuj plenhurligis miajn orelojn. Finite pri
tio! Mi ne volas penegadi kiel ilo por egoismo aŭ por krudeco kaj
stulteco.
FJELDBO
Sed por kio vi do uzu vian asocion?
STENSGÅRD
La asocio restos neŝanĝita; ĝi estas fondita sur sufiĉe vasta
bazo; — nu, tio signifas, ke ĝi estas fondita por kontraŭbatali
malbonan influon; — nur nun mi vidas de kiu flanko tiu influo venos.
FJELDBO
Sed ĉu vi opinias, ke la “junuloj” vidos la samon?
STENSGÅRD
Ili vidu. Mi do kuraĝas postuli, ke tiaj uloj akomodu sin al mia
pli bona sperto.
FJELDBO
Sed se ili tamen ne volas?
STENSGÅRD
Ili do iru sian propran vojon. Mi ne plu bezonas ilin. Kaj cetere,
ĉu vi opinias, ke mi en obstina blindeco, kaj pro mizera
konsekvencado, lasus mian estontecon gliti en eraran spuron kaj
neniam atingi la celon?
FJELDBO
Kion vi pensas per celo?
STENSGÅRD
Vivo kiu korespondas al miaj talentoj, kaj kiu plenumigas ĉiujn
miajn interesojn.
FJELDBO
For la ŝvebantaj parolturniĝoj! Kion vi pensas per celo?
STENSGÅRD
Nu, al vi mi eble povas tion diri. Per la celo mi pensas: Iam en la
tempo fariĝi parlamentano aŭ ministro, kaj feliĉe edziĝita en
riĉan kaj respektatan familion.
FJELDBO
Jen, jen; kaj do vi eble pensas pere de la rilatoj de la ĉambelano —?
STENSGÅRD
Pere de mi mem mi intencas tion atingi! Tio venos kaj tio venu; sed
tute de si mem. Nu, tio tamen estas fora perspektivo; — ke tio
restu! Ĝis tiam mi volas vivi kaj ĝui ĉi tie la belecon kaj la
sunlumon —
FJELDBO
Ĉi tie?
STENSGÅRD
Jes, ĉi tie! Estas ĉi tie belaj moroj; ĉi tie estas gracio en la
ekzisto; ĉi tie la planko estas metita kvazaŭ nur por esti tretata
de lakŝuoj; ĉi tie la apogseĝoj estas profunde molaj, kaj la
sinjorinoj sidas bele en ili; ĉi tie la konversacio fluas facile kaj
elegante, kiel ĵetludo; ĉi tie neniu krudeco enrompiĝas farante la
kunvenon silenta. Ho, Fjeldbo, — nur ĉi tie mi sentas kio estas
nobleco. Jes, ni tamen havas nian nobelecon; etan rondon; nobelecon
en kulturo; kaj al tiu mi volas aparteni. Ĉu vi ne mem sentas, ke
oni puriĝas ĉi tie? Ke la riĉeco ĉi tie estas el alia speco? Kiam
mi pensas pri la riĉeco de Monsen, mi imagas ĝin kiel grandajn
stakojn de grasigitaj monbiletoj, de bierbanitaj obligacioj; — sed
ĉi tie, jen ĝi estas metalo, brilanta arĝento! Kaj pri la homoj
estas sammaniere. La ĉambelano, — kia bonega, estiminda maljuna
multjarulo!
FJELDBO
Li estas.
STENSGÅRD
Kaj la filo, — kuraĝa, senceremonia, kapabla!
FJELDBO
Jes, certe.
STENSGÅRD
Kaj la bofilino, vi sciu! Ŝi estas perlo! — bona Dio, kia riĉa kaj
karakterfrapanta naturo —
FJELDBO
Tion havas Tora — tion havas ankaŭ fraŭlino Bratsberg.
STENSGÅRD
Nu ja; sed vidu, ŝi tamen estas malpli eminenta.
FJELDBO
Ho, vi ne konas ŝin. Vi ne scias kiom profunda kaj silenta kaj
fidela ŝi estas.
STENSGÅRD
Sed la bofilino do! Tiel senceremonia, preskaŭ senkonsidera; kaj
tiel aprobanta, tiel konkeranta —!
FJELDBO
Mi vere kredas, ke vi enamiĝis en ŝi.
STENSGÅRD
En edziniĝinta virino? Ĉu vi estas freneza, homo! Al kio tio
kondukus! Ne, sed mi fariĝos enamiĝinta; tion mi bone sentas. Jes,
ŝi efektive estas profunda, silenta kaj fidela!
FJELDBO
Kiu?
STENSGÅRD
Fraŭlino Bratsberg kompreneble.
FJELDBO
Ĉu kio? Vi do neniam pensas —?
STENSGÅRD
Jes, je Dio, mi pensas!
FJELDBO
Ne, sed mi tion asertas al vi, ke tio tute ne eblas!
STENSGÅRD
Ho-ho! La volo estas universa potenco, ĝi! Ni vidos, tio eblos!
FJELDBO
Sed tio ĉi estas ja la pura, purega facilanimeco! Hieraŭ estis pri
fraŭlino Monsen —
STENSGÅRD
Jes, sed tio estis tro rapida; sed tion vi ja mem malkonsilis al mi —
FJELDBO
Mi precize malkonsilas al vi pensi pri kiu ajn el la du.
STENSGÅRD
Nu? Vi eble mem intencas deklari vin por unu el ili?
FJELDBO
Mi? Ne, mi asertas al vi —
STENSGÅRD
Nu, tio tamen ne retenus min, se tiel estus. Se oni volas
kontraŭstari al mi sur mia vojo, bari al mi la estontecon, tiam mi
konas neniun indulgon.
FJELDBO
Gardu vin, ke mi ne diru la samon!
STENSGÅRD
Vi! Kiun rajton havas vi por fari vin kuratoro de la familio de
ĉambelano Bratsberg?
FJELDBO
Mi almenaŭ havas la rajton de amiko.
STENSGÅRD
Pa; per tia babilaĵo vi ne kaptas min. La rajton de egoismo, ĝin vi
havas! Tio kontentigas vian etaniman vantecon esti ĉi tie la
ĉioordiganto en la domo; tial mi teniĝus for.
FJELDBO
Jes, estus la plej bona, kio okazus al vi. Vi staras ĉi tie sur
subkava grundo.
STENSGÅRD
Ĉu vere ke mi faras? Mil dankojn! Sub tiu grundo mi scios konstrui
kolonojn.
FJELDBO
Provu; sed mi aŭguras, ke ili falos dum stariĝo.
STENSGÅRD
Ho-ho! Vi pripensas intrigadon? Bone ke tio eklumiĝis. Mi nun konas
vin; vi estas mia malamiko; la sola, kiun mi havas ĉi tie.
FJELDBO
Mi ne estas!
STENSGÅRD
Vi estas! Vi ĉiam estis; jam ekde la lernejaj jaroj.
Ĉirkaŭrigardu ĉi tie, kaj vidu kiel ĉiuj rekonas min, kvankam mi
estas fremdulo por ili. Vi, kontraŭe, vi kiu konas min, vi neniam
rekonis min. Tio estas ĉefe la malindaĵo ĉe vi, ke vi neniam povas
rekoni iun; vi vagadis tie en Kristiania kaj vizitadis teakvajn
kunvenojn kaj plenigis la ekziston dirante etajn spritaĵojn. Tiaĵo
venĝas sin! La sento por tio, kio estas pli valora en la vivo, —
tio en kio estas leviĝo kaj flugo, — fariĝas apatia, kaj jen oni
staras taŭganta al nenio.
FJELDBO
Ĉu mi taŭgas al nenio!
STENSGÅRD
Ĉu vi iam taŭgis por rekoni min?
FJELDBO
Kion mi do rekonu?
STENSGÅRD
Mian volon, se nenion alian. Ĝi rekoniĝas de ĉiuj la aliaj; — de
la ordinaraj homoj ĉe la festo hieraŭ, de ĉambelano Bratsberg kaj
lia familio —
FJELDBO
De proprietulo Monsen kaj lia aro, de —; jen, morto kaj plago,
atentu, — ekstere staras iu vin atendante —
STENSGÅRD
Kiu tiu estas?
FJELDBO
(iras al la fono) Iu kiu rekonas vin. (malfermas la pordon kaj
vokas) Aslaksen, envenu!
STENSGÅRD
Aslaksen?
ASLAKSEN
(venas) Nun do fine!
FJELDBO
Ĝis revido; mi ne ĝenu la amikojn. (eliras en la ĝardenon)
STENSGÅRD
Sed pro diablo, kion vi volas ĉi tie?
ASLAKSEN
Mi absolute devas paroli kun vi. Vi promesis al mi hieraŭ doni
raporton pri la fondigo de la asocio kaj —
STENSGÅRD
Ne eblas —; pri ĝi ni devas atendi ĝis alia fojo.
ASLAKSEN
Neeble, sinjoro Stensgård; la gazeto estos eldonata morgaŭ frue —
STENSGÅRD
Babilaĵo! Ĉio estu ŝanĝota. La afero estas nun en nova stadio;
aliaj motivoj aperis. Kion mi diris pri ĉambelano Bratsberg, estu
tute refarata, antaŭ ol ĝi estos uzebla.
ASLAKSEN
Ne, tio pri la ĉambelano estas jam presita.
STENSGÅRD
Nu, do eligu tion ree!
ASLAKSEN
Eligu tion?
STENSGÅRD
Jes, mi ne volas havi tion tiamaniere. Vi rigardas min? Ĉu vi eble
kredas, ke mi ne kapablas estri la aferojn de la asocio?
ASLAKSEN
Jes, kompreneble; sed mi nur devas diri al vi —
STENSGÅRD
Neniuj kontraŭdiraĵoj, Aslaksen; tiaĵojn mi efektive ne toleras!
ASLAKSEN
Sinjoro advokato Stensgård, ĉu vi scias, ke la eron de seka pano
kiun mi havas, vi metas en la ludon? Ĉu vi tion scias?
STENSGÅRD
Ne, tion mi tute ne scias.
ASLAKSEN
Nu, tiel estas. Ĉi tiun vintron, antaŭ ol vi venis ĉi tien, mia
gazeto estis en progreso. Mi mem redaktis ĝin, mi diru; kaj mi
redaktis ĝin laŭ principo.
STENSGÅRD
Vi?
ASLAKSEN
Jes, mi! Mi diris al mi mem: estas la granda publiko, kiu portu
gazeton; sed la granda publiko estas la fia publiko, — tio sekvas de
la lokaj kondiĉoj; kaj la fia publiko volas havi fian gazeton. Jen,
tiel mi redaktis la gazeton —
STENSGÅRD
Fia! Jes, ne kontraŭdireble.
ASLAKSEN
Jes, kaj per tio mi sukcesis. Sed jen vi venis kun ideoj en la
distrikton; kaj jen la gazeto ricevis koloron, kaj tial ĉiuj amikoj
de Anders Lundestad retiris sin; tiuj, kiuj restas, ili ne bone
pagas —
STENSGÅRD
Sed la gazeto fariĝis bona.
ASLAKSEN
Mi ne povas vivi de bona gazeto. Nun vekiĝus tumulto; fariĝus fino,
kiel vi promesis hieraŭ; la granduloj metiĝus al la pilorio;
enpreniĝus tiaĵoj, kiujn ĉiuj devus legi, — kaj jen vi perfidas —
STENSGÅRD
Ho-ho! Vi opinias, ke mi servus vin kaj la skandalon? Ne, multan
dankon, mia brava ulo!
ASLAKSEN
Sinjoro advokato Stensgård, vi ne pelu min al la ekstremo, ĉar tiam
plifiiĝos la gazeto.
STENSGÅRD
Pri kio vi pensas?
ASLAKSEN
Mi pensas, ke mi devas fari la gazeton profitodona en alia maniero.
Dio sciu, ke tion mi ne faros laŭdezire. Antaŭ ol vi venis, mi
vivtenis min honeste per malfeliĉaj okazaĵoj kaj memmortigoj kaj
tiaj senkulpecaj aferoj, kiuj ofte eĉ ne estis okazintaj. Sed nun vi
turnis ĉion supren malsupren; nun estos bezonata alia regalo —
STENSGÅRD
Nu, tion mi nur diru al vi: se vi mem sendepende iros paŝon ekster
mia ordono, kaj faras la movadon al ilo por via fia egoismo, jen mi
iros al presisto Alm kaj fondos novan gazeton. Ni havas monon, ni,
vidu! Kaj jen via gazetflikaĵo estos detruita post du semajnoj.
ASLAKSEN
(pala) Tion vi ne faros!
STENSGÅRD
Jes, mi faros; kaj mi estos viro por redakti la gazeton, tiel ke ĝi
ekhavos la grandan publikon por si.
ASLAKSEN
Do mi tujmomente iros al la ĉambelano Bratsberg —
STENSGÅRD
Vi? Kion vi volas tie?
ASLAKSEN
Kion vi volas ĉi tie? Ĉu vi kredas, ke mi ne komprenas, kial la
ĉambelano estas vin invitinta? Estas pro tio, ke li timas vin kaj
tion kion vi volas fari; kaj el tio vi tiras avantaĝon. Sed se li
timas, kion vi volas fari, li certe ankaŭ timas, kion mi volas
presi; kaj el tio mi volas tiri avantaĝon!
STENSGÅRD
Tion vi kuraĝus? Vi! tia fuŝulo —!
ASLAKSEN
Jes, tion mi montru al vi. Se via tostparolado estu forprenata el la
gazeto, do la ĉambelano pagu min por elpreni ĝin.
STENSGÅRD
Kuraĝu; kuraĝu nur! Vi estas ebria, homo —!
ASLAKSEN
Ne pli ol modere. Sed mi fariĝos leono, se oni volas forpreni de mi
la povran pankruston. Vi ne povas imagi kiel estas por mi hejme;
kuŝanta edzino, kaj kripla infano —
STENSGÅRD
Foriru! Ĉu vi volas kotŝmiri min per via vulgaro? Kiel viaj
reŭmatismaj edzinoj kaj kriplaj infanoj rilatas al mi? Se vi
kuraĝas bari al mi la vojon, se vi nur permesas al vi mem bari unu
solan ŝancon por mi, vi kuŝu en la malriĉulejo antaŭ ol estos
finiĝinta tiu ĉi jaro!
ASLAKSEN
Mi atendos tagon —
STENSGÅRD
Nu; vi komencas regajni vian prudenton.
ASLAKSEN
Mi informos al la abonantoj en kromnumero, ke la redaktoro, pro iu
nekonvena konduto okazinta dum la festo —
STENSGÅRD
Jes, jes; faru; poste eblos, ke ni akordiĝos.
ASLAKSEN
Je Dio ke tiel estus. — Sinjoro advokato Stensgård, — memoru: tiu
gazeto estas mia sola ŝafido. (elen en la fono)
BIENPOSEDANTO LUNDESTAD
(ĉe la antaŭa ĝardena pordo) Nu, sinjoro advokato Stensgård?
STENSGÅRD
Nu, sinjoro bienposedanto Lundestad?
LUNDESTAD
Vi ĉirkaŭiras tiel solece? Se estus konvene por vi, mi ŝatus
iomete interparoli kun vi.
STENSGÅRD
Plezure.
LUNDESTAD
Unue mi devas diri al vi, ke se vi estus aŭdinta, ke mi estus
dirinta ion nefavoran pri vi, tion vi ne devas fidi.
STENSGÅRD
Pri mi? Kion vi estus dirinta?
LUNDESTAD
Nenion; pri tio mi certigas vin. Sed troviĝas multaj sencelaj uloj,
kiuj nur ĉirkaŭiras kunkudrante homojn.
STENSGÅRD
Jes, entute, — ni du estas bedaŭrinde venintaj en iom malekvilibran
pozicion unu al la alia.
LUNDESTAD
Tio estas tute natura pozicio, sinjoro Stensgård. Estas la rilato de
la malnova al la nova; ĉiam okazas tiel.
STENSGÅRD
Oho, sinjoro Lundestad. Vi do ne estas tiel maljuna.
LUNDESTAD
Ho jes, ho jes, nun mi fariĝis maljuna. Mi sidis en la Parlamento de
post 1839. Nun ŝajnas al mi ke estas tempo por anstataŭiĝo.
STENSGÅRD
Anstataŭiĝo?
LUNDESTAD
La tempoj ŝanĝiĝas, vidu. Novaj taskoj elkreskas; kaj por porti
ilin antaŭen novaj fortoj estas bezonataj.
STENSGÅRD
Honeste kaj sincere, sinjoro Lundestad, — ĉu vi do volas cedi por
Monsen?
LUNDESTAD
Por Monsen? Ne, por Monsen mi ne volas cedi.
STENSGÅRD
Sed tiuokaze mi ne komprenas —?
LUNDESTAD
Imagu se mi cedus por Monsen; ĉu vi pensas ke li havus ŝancon por
esti elektata?
STENSGÅRD
Nu, estas malfacile tion diri. La elekto de la elektuloj ja okazos
jam postmorgaŭ, kaj la publika opinio laŭscie ankoraŭ ne estas
sufiĉe prilaborata; sed —
LUNDESTAD
Mi ne kredas ke oni sukcesus. La partio mia kaj de la ĉambelano ne
volas voĉdoni por li. Jes, “mia partio”, tio ja estas ia
parolmaniero; mi pensas pri la bienuloj, la malnovaj parencaroj, kiuj
sidas firme sur siaj kampoj kaj havas hejmon ĉi tie. Ili ne volas
rekoni Monsen. Monsen estas novloĝanto; estas neniu, kiu ion vere
scias pri Monsen kaj liaj aferoj. Kaj li ja devis forhaki multe
ĉirkaŭ si por gajni lokon; forhaki kaj arbarojn kaj familiojn, oni
povas diri.
STENSGÅRD
Jes, sed se vi do opinias, ke ne estas ŝanco —
LUNDESTAD
Hm! Estas aprecindaj talentoj, kiujn vi entute havas, sinjoro
Stensgård. La Sinjoro ekipis vin abunde. Sed estas eta afero, kiun li
estus doninta al vi samtempe.
STENSGÅRD
Kio tio estus?
LUNDESTAD
Diru al mi, — kial vi neniam pensas pri vi mem? Kial vi tute ne
estas ambicia?
STENSGÅRD
Ambicia? Mi?
LUNDESTAD
Kial vi ĉi tie foruzas viajn fortojn sur aliuloj? Do mallonge, —
kial vi ne mem volas elektiĝi al la parlamento?
STENSGÅRD
Mi? Vi ne estas serioza!
LUNDESTAD
Vi ja akiris al vi voĉdonrajton, mi aŭdas. Sed se vi ne utiligas la
ŝancon nun, aliulo envenos, kaj li eble sidiĝos firme en la selo,
kaj tiam ne estos facile forpeli lin.
STENSGÅRD
Sed pro Dio, ĉu vi opinias, kion vi diras, sinjoro Lundestad?
LUNDESTAD
Tio ja kondukas al nenio; ĉar vi ja ne volas, do —
STENSGÅRD
Volas? Volas? Mi devas sincere konfesi al vi, ke mi ne estas tute sen
ambicio, kiel vi kredas. Sed ĉu vi vere opinias, ke tiel povas
okazi?
LUNDESTAD
Okazi ja eblus. Mi estus faronta mian plej bonan. La ĉambelano
laŭscie volus ankaŭ fari la sian; li konas ja viajn parolkapablojn.
Vi havas la junulojn por vi, kaj —
STENSGÅRD
Sinjoro Lundestad, vi estas, je Dio, mia vera amiko!
LUNDESTAD
Ho, tion vi ne vere pensas. Se mi estus via amiko, vi prenus la
ŝarĝon de mi; vi havas junajn ŝultrojn; vi povus facile porti
ĝin.
STENSGÅRD
Mastru super mi en tiu rilato; mi ne perfidos.
LUNDESTAD
Do vi ne estas senvola —?
STENSGÅRD
Jen mia mano!
LUNDESTAD
Dankon! Fidu min, sinjoro Stensgård, vi tion ne pentos. Sed nun ni
devas progresi singardeme. Elektuloj ni devas ambaŭ fariĝi, — mi
por proponi vin kiel mian sekvanton, kaj ekzameni vin iomete en la
kunveno, kaj vi por klarigi viajn opiniojn —
STENSGÅRD
Ho, se ni unue tien estus atingintaj, ni superus. En la kunveno de
elektuloj vi ja estas ĉiopova.
LUNDESTAD
Estas limo por tiu ĉiopoveco; vi devos ja kompreneble uzi viajn
parolkapablojn; vi devas forklarigi tion, kio estas tro malglata kaj
ofende —
STENSGÅRD
Vi do ne opinias, ke mi rompu kun mia partio?
LUNDESTAD
Rigardu nun la aferon pripensanime. Kion tio signifas, ke estas du
partioj ĉi tie? Tio signifas, ke unuflanke troviĝas homoj aŭ
parencaroj, kiuj posedas la ĝeneralajn civitanajn avantaĝojn, — mi
pensas pri bienoj, sendependeco kaj partopreno en la estrado. Al tiu
partio mi apartenas. Kaj aliflanke troviĝas multaj pli junaj
kuncivitanoj, kiuj volonte akirus tiujn komunumajn avantaĝojn. Jen
via partio. Sed el tiu partio vi ja tute nature kaj senceremonie
eltretos, kiam vi nun akiros parton en la potenco, kaj aldone
akiros pozicion ĉi tie kiel vera establita proprietulo; — jes, ĉar
tio estas necesa, sinjoro Stensgård!
STENSGÅRD
Jes, tion kredas ankaŭ mi. Sed la tempo estas mallonga; tian
pozicion oni ne akiras nur per mansvingo.
LUNDESTAD
Ho ne, ĝi ja ne faras; sed vi povus eble kontentigi vin per la nura
espero —
STENSGÅRD
La espero?
LUNDESTAD
Ĉu estus multe kontraŭ via emo pensi pri bona edziĝo, sinjoro
Stensgård? Estas riĉaj heredulinoj en la vilaĝaro. Viro kiel vi,
kun la estonteco por si, — viro kiu povas kalkuli je eniro en la
plej altajn poziciojn, — kredu min, vin neniu volas rifuzi, se vi
ludas viajn kartojn bone.
STENSGÅRD
Do helpu min pri la ludo! Pro Dio —! Vi malfermas al mi vastejojn;
grandajn viziojn! Ĉio kion mi esperis kaj aspiris; iri kiel
liberiganto plej antaŭe en la popolo; ĉio fora, kion mi prirevis,
proksimiĝas nun al mi tiel vive proksima!
LUNDESTAD
Jes, ni estu vekitaj, sinjoro Stensgård! Via ambicio jam estas
surpieda, mi vidas. Bone. La resto iros de si mem. — Nu, dankon por
tio ĝis nun! Mi neniam forgesos vin, ĉar vi volis preni de miaj
maljunaj ŝultroj la ŝarĝon de la potenco!
(Gastoj kaj la apartenantoj al la domo venas laŭe enen de la ĝardeno. Du servistinoj alportas lumon kaj ofertas freŝigaĵojn dum la sekvanta sceno.)
SELMA
(iras al la piano maldekstre en la fono) Sinjoro Stensgård, vi devas
partopreni; ni ludos “Doni garantiaĵe”.
STENSGÅRD
Kun plezuro; mi estas en humoro por tio!
(Ankaŭ li iras al la fono, interkonsentas kun ŝi, lokigas seĝojn k.t.p.)
ERIK BRATSBERG
(mallaŭte) Kio diable estas tio, kion patro rakontas, sinjoro
Hejre? Kia parolado estus, kian advokato Stensgård prezentis
ĉi-supre hieraŭ?
DANIEL HEJRE
He-he; oni ne scias, ĉu?
ERIK BRATSBERG
Ne, ni urbanoj ĉeestis ja tagmanĝon kaj balon ene en la klubo. Sed
patro diras, ke sinjoro Stensgård tute rompis kun la homoj de Storli,
kaj ke li estis terure kruda kontraŭ Monsen —
DANIEL HEJRE
Kontraŭ Monsen? Ne, en tio vi certe misaŭdis, estimata —
ERIK BRATSBERG
Jes, vere staris tiom da homoj ĉirkaŭe, tiel ke mi ne ĝuste
komprenis; sed efektive mi aŭdis ke —
DANIEL HEJRE
Sufiĉas; atendu ĝis morgaŭ, tiam vi ricevos la historion por
matenmanĝo en la gazeto de Aslaksen. (foriras de li)
LA ĈAMBELANO
Nun, mia kara Lundestad, ĉu vi daŭre tenas vin al tiuj strangaĵoj —?
LUNDESTAD
Ne estas strangaĵoj, sinjoro ĉambelano; kiam viro riskas esti
forpuŝata, li devas cedi libervole.
LA ĈAMBELANO
Parolturniĝoj! Kiu do intencas forpuŝi vin?
LUNDESTAD
Hm; mi estas maljuna veterprofeto. Estas ŝanĝo en la aero. Nu, mi
jam havas la anstataŭanton. Advokato Stensgård estas volema —
LA ĈAMBELANO
Advokato Stensgård?
LUNDESTAD
Jes, ĉu tio ne estis la intenco? Mi prenis tion por indiko, kiam la
ĉambelano diris, ke tiun viron oni devus subteni, kaj ke oni aliĝu
al li.
LA ĈAMBELANO
Jes, mi pensis laŭ lia eliro kontraŭ tiu fatala ĉarlatanaĵo
praktikata en Storli.
LUNDESTAD
Sed kiel povis la ĉambelano esti tiel certa, ke Stensgård volus
rompi kun tiuj homoj?
LA ĈAMBELANO
Kara, tio ja montriĝis hieraŭ vespere.
LUNDESTAD
Hieraŭ vespere?
LA ĈAMBELANO
Jes, kiam li parolis pri la ruiniga influo de Monsen en la paroĥo.
LUNDESTAD
(kun buŝo faŭka) Pri Monsen —?
LA ĈAMBELANO
Jes, certe; sur la tablo —
LUNDESTAD
Sur la tablo; Jes?
LA ĈAMBELANO
Li estis terure kruda; nomis lin monosakon, kaj baziliskon, aŭ
drakon, aŭ ion similan. Ha, ha, estis vere amuze aŭskulti.
LUNDESTAD
Ĉu tio estis amuze aŭskulti?
LA ĈAMBELANO
Jes, mi ne neas, Lundestad, ke mi deziras al tiuj homoj, kion ili
ricevas el tiaĵo. Sed nun ni devas subteni lin; ĉar post tia
sangavida atako —
LUNDESTAD
Kiel tiu hieraŭ, jes?
LA ĈAMBELANO
Nu ja.
LUNDESTAD
Tiu sur la tablo?
LA ĈAMBELANO
Jes, tiu sur la tablo.
LUNDESTAD
Pri Monsen?
LA ĈAMBELANO
Jes, pri Monsen kaj lia kanajlaro. Nun ili certe provos venĝi sin;
kaj pri tio oni do ne povas dubi —
LUNDESTAD
(decide) Advokato Stensgård estu subtenenda, — jeno estas klara!
TORA
Kara patro, vi partoprenu en la ludo.
LA ĈAMBELANO
Babilaĵo, infano —
TORA
Jes, jes; venu; Selma instige volas.
LA ĈAMBELANO
Jes, jes, do mi devas cedi. (mallaŭte; elirante) Estas domaĝo pri
Lundestad; li vere komencas fariĝi senila; imagu, li tute ne
komprenis kion Stensgård —
TORA
Ho, venu, venu; nun ni ludu!
(Ŝi tiras lin kun si en la rondon, kie la ludo estas jam vigla inter la junuloj.)
ERIK BRATSBERG
(vokas de sia loko) Sinjoro Hejre, vi estas nomita
garantiaĵ-juĝanto!
DANIEL HEJRE
He-he; jen efektive mia unua nomiĝo en la mondo.
STENSGÅRD
(ankaŭ en la rondo) Kaŭze de via konateco kun la justico, sinjoro
Hejre!
DANIEL HEJRE
Ho miaj ŝatindaj junaj amikoj, estus por mi ĝojego kondamni vin
ĉiujn —; nu sufiĉe!
STENSGÅRD
(glitiras al Lundestad, kiu staras antaŭe maldekstre) Vi parolis
kun la ĉambelano. Pri kio temis? Ĉu estis io pri mi?
LUNDESTAD
Bedaŭrinde; estis pri tio de hieraŭ vespere —
STENSGÅRD
(tordas sin) Morto kaj plago!
LUNDESTAD
Li opiniis ke vi estis estinta terure kruda, li diris.
STENSGÅRD
Jes, ĉu vi ne komprenas, ke tio turmentas min —.
LUNDESTAD
Vi povus tamen bonigi tion.
ERIK BRATSBERG
(vokas malsupren) Sinjoro Stensgård, la vico estas al vi!
STENSGÅRD
Mi venos! (rapide al Lundestad) Kiel tion bonigi?
LUNDESTAD
Se vi trovos okazon, petu ekskuzon.
STENSGÅRD
Je Dio, jenon mi faros!
SELMA
Rapidu; rapidu!
STENSGÅRD
Mi venas, sinjorino! Jen mi estas!
(La ludo daŭras kun rido kaj gajeco. Kelkaj maljunaj sinjoroj ludas kartojn dekstre. Lundestad eksidas maldekstre; Daniel Hejre proksime.)
DANIEL HEJRE
Tiu idulo diras ke mi havis konatecon kun la justico!
LUNDESTAD
Li estas iom senrespekta buŝe; tion ni ne povas nei.
DANIEL HEJRE
Tial la tuta familio svingadas la voston por li. He-he; estas
hontinde vidi kiel ili timas.
LUNDESTAD
Ne, en tio vi eraras, sinjoro Hejre. La ĉambelano ne timas.
DANIEL HEJRE
Ĉu ne? Ĉu vi opinias, ke mi estas blinda, estimato?
LUNDESTAD
Ne, sed —; jes, vi certe povas silenti? Bone; mi diru al vi la
konekson. La ĉambelano kredas, ke estas Monsen pri kiu temis
hieraŭ.
DANIEL HEJRE
Monsen? Ho, babilaĉo!
LUNDESTAD
Efektive, sinjoro Hejre! Ringdal aŭ la fraŭlino tion eble kredigis
al li —
DANIEL HEJRE
Kaj jen li elpensas inviti lin al granda tagmanĝfesteno! Ho, tio
estas je Dio sublima! Ho sciu, pri tio mi ne povas silenti.
LUNDESTAD
Tŝŝ, tŝŝ! Memoru kion vi promesis al mi. La ĉambelano estas ja
via malnova lerneja amiko; kaj eĉ se li iom krude traktis vin —
DANIEL HEJRE
He-he; mi pagos al li kun rentoj —
LUNDESTAD
Atentu bone; la ĉambelano estas potenca. Ne ludu kun leonoj.
DANIEL HEJRE
Bratsberg leono? Pa; li estas stulta, sciu; tia mi ne estas. Ho, kiajn
brilajn ĉikanaĵojn, kiajn sarkasmaĵojn, kian pikparolon mi bakos el tio
ĉi, kiam mi iun fojon lanĉos nian grandan proceson!
SELMA
(vokas el la rondo) Sinjoro juĝanto, kion tiu faru, kiu posedas ĉi
tiun garantiaĵon?
ERIK BRATSBERG
(nerimarkate, al Daniel Hejre) Estas tiu de Stensgård! Elpensu ion
amuzan.
DANIEL HEJRE
Estas garantiaĵo, ĉu? He-he, mi pripensu; li povus ja ekzemple, —
sufiĉas. Li faru paroladon!
SELMA
Estas la garantiaĵo de sinjoro Stensgård.
ERIK BRATSBERG
Sinjoro Stensgård faru paroladon!
STENSGÅRD
Ho ne; ke mi rezignu; mi sufiĉe malbone sukcesis hieraŭ.
LA ĈAMBELANO
Bonege, sinjoro Stensgård; ankaŭ mi komprenas ion pri oratoreco.
LUNDESTAD
(al Daniel Hejre) Je Dio; ke li nun ne konfuziĝas.
DANIEL HEJRE
Konfuziĝas? He-he. Vi estas trafa! Benita elpensaĵo! (duonlaŭte al
Stensgård) Se vi hieraŭ konfuziĝis, vi povas ja hodiaŭ
frapi vin mem buŝe.
STENSGÅRD
(ekhavas ideon) Lundestad, jen la ŝanco!
LUNDESTAD
(eviteme) Ludu viajn kartojn saĝe. (serĉas sian ĉapelon kaj
ŝteliras laŭe al la pordo)
STENSGÅRD
Jes, mi faros paroladon!
LA JUNAJ SINJORINOJ
Bravo! Bravo!
STENSGÅRD
Prenu viajn glasojn, miaj gesinjoroj! Mi nun faros paroladon, kiu
komencas per fabelo; ĉar mi sentas la fabela fluo de vervo vigliĝi
tra mi en ĉi tiu rondo.
ERIK BRATSBERG
(al la sinjorinoj) Aŭdu! Aŭdu!
(La ĉambelano prenas sian glason de la ludotablo dekstre, kaj restas tie staranta. Ringdal, doktoro Fjeldbo kaj kelkaj aliaj sinjoroj envenas de la ĝardeno.)
STENSGÅRD
Okazis dum la printempaj tagoj. Juna kukolo flugis en la deklivon. La
kukolo estas feliĉobirdo; kaj estis granda birdofesteno malsupre de
li sur la plata tereno, kaj sovaĝaj kaj malsovaĝaj kreaĵoj ariĝis
tie. El la kokinejoj ili paŝetis; el la anserlagetoj ili venis
balancire; malsupren de Storlien peza urogalo ŝvebis malalte
frapegante la flugilojn, kaj sin farante kvazaŭ pli larĝa ol ĝi
estis; kaj foje kaj foje ĝi krakadis: Krak, krak, krak, kio signifas
tiom ke: mi estas la bienegulo de “Storli”, mi!
LA ĈAMBELANO
Bonege! Aŭskultu!
STENSGÅRD
Kaj jen estis maljuna pego. Laŭ la trunkoj ĝi vagadis supren kaj
malsupren, boris per sia pinta beko, glutis vermojn, kaj ĉion kio
eligas galon, kaj dekstre kaj maldekstre oni aŭdis: prik, prik,
prik; — estis la pego —
ERIK BRATSBERG
Ne, pardonon, ĉu ne estis cikonio aŭ iu —?
DANIEL HEJRE
Sufiĉas!
STENSGÅRD
Estis la maljuna pego. Sed tiam vigliĝis en la rondo; ĉar ili
trovis iun pri kiu kluki malicon; kaj jen ili ariĝis kaj klukis
ĥore, tiom longe, ĝis la juna kukolo komencis kluki ankaŭ ĝi —
FJELDBO
(nerimarkite) Pro Dio, homo, silentu!
STENSGÅRD
Sed tiu al kiu rilatis, estis aglo, kiu sidis en soleca trankvilo sur
abrupta monto. Pri li ili ĉiuj samopiniis. “Li estas timigilo por la
vilaĝaro,” diris raŭka korvo. Sed la aglo ĵetflugis transverse,
kaptis la kukolon kaj portis ĝin supren. — Estis kororabo! Kaj de
tie supre la feliĉobirdo vidis vaste kaj ĝuige super la malalteco;
supre estis silento kaj sunlumo; de tie ĝi lernis prijuĝi la aron
de la kokinejo kaj de la nekulturitaj deklivoj —
FJELDBO
(laŭte) Haltu; haltu! Muziko!
LA ĈAMBELANO
Tŝŝ; ne interrompu lin.
STENSGÅRD
Sinjoro ĉambelano Bratsberg, — jen la fino de mia fabelo, kaj mi
paŝas antaŭ vi en la ĉeesto de multaj homoj, kaj petas vian
pardonon pro hieraŭ.
LA ĈAMBELANO
(duonan paŝon malantaŭen) Mi —?
STENSGÅRD
Dankon pro la maniero per kiu vi venĝis vin pro miaj senpripensaj
diraĵoj. En mi vi havas de nun armitan batalanton. Kaj laŭ tio,
gesinjoroj, toston por la aglo sur la montopinto; toston por sinjoro
ĉambelano Bratsberg!
LA ĈAMBELANO
(palpe apogas sin al la tablo) Dankon, sinjoro advokato!
LA GASTOJ
(la plimultaj en ĝenita embaraso) Sinjoro ĉambelano! Sinjoro
ĉambelano Bratsberg!
LA ĈAMBELANO
Miaj sinjorinoj! Miaj sinjoroj! (mallaŭte) Tora!
TORA
Patro!
LA ĈAMBELANO
Aĥ, doktoro, doktoro, kion vi estas farinta!
STENSGÅRD
(kun la glaso en la mano, brile kontenta) Kaj nun retrovu viajn
lokojn! Hoj, Fjeldbo, kunvenu, — en la asocion de la junuloj! Jen la
ludo en evoluo!
DANIEL HEJRE
(antaŭe maldekstre) Jes efektive la ludo estas en evoluo!
(Lundestad malaperas en la fono.)
Kurteno