The Project Gutenberg eBook of La jeso de knabinoj: Triakta proza komedio
Title: La jeso de knabinoj: Triakta proza komedio
Author: Leandro Fernández de Moratín
Release date: October 31, 2014 [eBook #47249]
Most recently updated: October 24, 2024
Language: Esperanto
Credits: Produced by Andrew Sly and the Online Distributed
Proofreading Team at http://www.pgdp.net (This book was
produced from scanned images of public domain material
from the Google Print project.)
Biblioteko de «La Suno Hispana»
LA JESO DE KNABINOJ
TRIAKTA PROZA KOMEDIO
ORIGINALO
DE
Leandro F. Moratín
(1760-1828)
Unue prezentata en Madrido, ĉe la Teatro de la Cruz, la 24an Januaro 1806
ESPERANTIGITA
DE
NORMAN MACLEAN
Prezidanto de l’ Grupo de Murcia
Prezo: 0‘50 ptoj.
VALENCIA:
PRESEJO MODERNA, AVELLANAS, 11
1907
PERSONOJ
- Don Diego, riĉa fraŭlo.
- Don Carlos, lia nevo, oficiro.
- Donja Irene, vidvino.
- Donja Francisca, ŝia filino.
- Rita, servistino de donja Francisca.
- Simono, servisto de don Diego.
- Kalamoĉo, servisto de don Carlos.
La sceno pasas en gastejo de urbo Alcalá de Henares.
La teatro prezentas traireblan salonon kiu havas pordojn de gastoĉambroj, ĉiuj numeritaj. Unu pli granda ĉe la fundo, kun ŝtuparo kiu kondukas al la teretaĝo de la domo. Ĉe unu flanko, fenestro je brustalteco. Centre, tablo, kun benkoj, seĝoj, k. t. p.
La Agado komencas je la sepa horo vespere, kaj finas je la kvina matene.
LA JESO DE KNABINOJ
UNUA AKTO
SCENO I
D. Diego. Simono.
D. Die.—Ĉu ili ne venis ankoraŭ?
Sim.—Ne, sinjoro.
D. Die.—Vere ili ne volas rapidi.
Sim.—Kredeble ĉar ŝia onklino amas ŝin multe kaj ne vidis ŝin de la tempo, kiam oni forportis ŝin al Guadalajara...
D. Die.—Jes. Mi ne diras, ke oni ne devas vidi ŝin sed duonhora vizito kun tri-kvar larmetoj sufiĉas.
Sim.—Ankaŭ estis stranga via decido ne eliri el tiu ĉi hotelo dum du tutaj tagoj. Lacigas legado, lacigas dormado .... Kaj precipe lacigas la malgajeco de la ĉambro, la seĝoj malkomfortaj, la pentraĵoj de la malŝparema filo, la bruo de sonoriloj kaj alvokoj, kaj la malĝentila interparolado de kondukistoj kaj laboristoj, kiuj malpermesas eĉ momenton da kvieteco.
D. Die.—Tamen, konvenis tiel agi. Tie ĉi ĉiuj konas min kaj mi ne volas, ke iu min vidu.
Sim.—Mi ne komprenas la tialon de tiom da izoleco. Ĉu, do, nia vizito tien ĉi signifas pli ol tio, ke vi venis akompani donja Irene ĝis Guadalajara por ke ŝi eligu la knabinon el la monaĥinejo, kaj tuj reiri kun ili Madridon?
D. Die.—Naivulo! Jes, ĝi signifas pli ol vi vidis.
Sim.—Diru, do.
D. Die.—Bone... sed mi ree petegas vin, ke vi nenion diru pri tio al iu ajn.
Sim.—Konsentite sinjoro. Mi neniam ŝatis skandaletojn.
D. Die.—Mi tion bone scias; tial mi volas konfidi al vi. Estas vere, mi konfesas, ke mi neniam vidis tiun donja Francinjo, sed per mia amikeco kun ŝia patrino mi ofte havis informojn pri ŝi; mi legis multajn leterojn ŝiajn; mi vidis aliajn skribitajn de ŝia onklino, la monaĥino, apud kiu ŝi loĝis en Guadalajara; resume, mi havis ĉiujn informojn ŝateblajn pri ŝiaj emoj kaj konduto. Fine, mi eĉ sukcesis vidi ŝin: mi penadis elkonadi ŝin dum la lastaj tagoj, kaj mi konfesas, ke al mi ŝajnas nesufiĉaj ĉiuj laŭdoj, kiujn oni faris pri la knabino.
Sim.—Jes, vere, ŝi estas bela kaj...
D. Die.—Ŝi estas tre bela, tre gracia, tre humila... kaj precipe tia naiveco, tia simplanimeco! Kredu min, tio nuntage estas maloftega... Kaj pri talento... jes, Simono, multe da talento. Tial, mi resume diras al vi, ke tio, kion mi decidis estas...
Sim.—Vi ne bezonas diri ĝin al mi.
D. Die.—Ĉu ne? Kial do?
Sim.—Ĉar mi jam divenis ĝin. Kaj ĝi ŝajnas al mi bonega ideo.
D. Die.—Kion vi diras?
Sim.—Bonega.
D. Die.—Tiel, vi tuj komprenis, ke...
Sim.—Kial ne? Mi certigas vin, ke mi trovas tre bona la fianĉon; bona, bona.
D. Die.—Jes. Mi pripensis ĝin multe kaj mi konsideras ĝin tre saĝa afero.
Sim.—Certege.
D. Die.—Sed mi volas, ke absolute neniu ĝin sciu ĝis kiam la afero estos finita.
Sim.—Kaj tiamaniere vi agas bone.
D. Die.—Ĉar ĉiuj ne vidas aferojn laŭ sama maniero, kaj ne mankos kritikantoj, kiuj diros, ke ĝi estas malsaĝeco, ke min...
Sim.—Malsaĝeco! Brava malsaĝeco! Kun filineto kiel ŝi, ĉu vere?
D. Die.—Sed pripensu. Ŝi estas malriĉa. Tio estas vera. Sed mi ne serĉis monon, ĉar monon mi jam havas; kion mi serĉis, tio estis modesteco, ĝentileco, virto.
Sim.—Tio precipe. Kaj fine, via havo, al kiu do, ĝi devas aparteni?
D. Die.—Vi estas prava. Kaj, ĉu vi scias kiom valoras virino prudenta, laborema, kiu scias mastrumi hejmon, vigladi pri ĉio? Ĉiam batalanta kun servistinoj, ĉar se unu estas maldiligenta, alia pli ankoraŭ, aŭ frandemaj, aŭ sciemaj, aŭ babilemaj, plenaj je histerismo, maljunaj aŭ malbelaj kiel diablinoj... Ne, sinjoro, vivadon novan ni havu! Mi havos iun, kiu helpos min ame kaj fidele, kaj ni kunvivados kiel gesanktuloj... Kaj lasu, ke oni parolu kaj babilu, kaj...
Sim.—Sed, sinjoro, estante ambaŭ kontentaj, kion povos iu diri?
D. Die.—Ne, mi ja scias kion oni diros, sed... Oni diros, ke la fianĉo ne estas bona, ke la aĝoj estas malsamaj, ke...
Sim.—Lasu, do. Al mi ŝajnas ke la diferenco estas malgranda. Sep aŭ ok jaroj pleje.
D. Die.—Kion vi diras? Ŝi plenumis nur dekses jarojn antaŭ malmultaj monatoj.
Sim.—Bone, sed kion tio signifas?
D. Die.—Kaj pri mi, kvankam fortika, dank’ al Dio, estas neeble forpreni miajn kvindek-naŭ jarojn!
Sim.—Sed mi ne parolas pri tio.
D. Die.—Nu, pri kio vi parolas?
Sim.—Mi diris... Sed, kiamaniere...? Aŭ vi malbone klarigas la aferon aŭ mi komprenas ĝin male. Resume, tiu ĉi donja Francinjo, kun kiu ŝi edziniĝos?
D. Die.—Kia demando! kun mi.
Sim.—Kun vi?
D. Die.—Kun mi.
Sim.—Bonega solvo!
D. Die.—Kion vi diras? Diru, do. Kion?
Sim.—Kaj mi kredis, ke mi estas diveninta.
D. Die.—Sed vi, kion vi divenis? Por kiu, kredis vi ke mi difinis ŝin?
Sim.—Por don Carlos, via nevo, talenta junulo, instruita, bonega militisto, amata de ĉiuj pro lia tuta historio. Por li, mi kredis, ke vi gardas la priparolatan fraŭlineton.
D. Die.—Sed ne, sinjoro, ne, ne, ne!
Sim.—Bone, ja, bone.
D. Die.—Kia ideo! Kun tiu mi edzinigi ŝin! Ne, sinjoro. Ke li studu siajn matematikojn.
Sim.—Li ja studas ilin; aŭ, pli korekte, li nun instruas ilin.
D. Die.—Ke li fariĝu homo kuraĝa, kaj...
Sim.—Kuraĝa! Ĉu vi petas ankoraŭ pli da kuraĝo al oficiro, kiu en la lasta militiro, kun malmultaj aliaj, kiuj volis akompani lin, prenis du bateriojn, ennajligis la pafilegojn, prenis kelkajn kaptitojn kaj revenis al la kamparo, plena je vundoj kaj kovrita per sango? Tiam vi estis kontentega pro la kuraĝo de via nevo; kaj mi vidis vin plorantan pro ĝojo pli ol unu fojon, kiam la reĝo rekompencis lin per la rango de leŭtenanto-kolonelo kaj la ordeno de Alcántara.
D. Die.—Efektive; ĉio tio estas vere; sed ĝi ne rilatas la nunan aferon. Estas mi, kiu edziĝas.
Sim.—Se vi estas certa, ke ŝi amas vin, se ne timigas ŝin la diferenco de aĝo, se ŝia elekto estas libera...
D. Die.—Kial, do, ne estus ĝi libera? Kion gajnus ili trompante min? Vi bone scias, ke la monaĥino de Guadalajara estas tre prudenta virino; la alia de Alcalá, kvankam mi ne konas ŝin, mi scias, ke ŝi estas bonega, virta sinjorino; kaj konsideru ĉu donja Irene ne devas deziri la feliĉecon de sia filino. Nu, ili ĉiuj certigas min pri tio... La servistino, kiu servis ŝin en Madrido, kaj dum pli ol kvar jaroj en la monaĥinejo, laŭdegas ŝin tutkore, kaj krom tio, ŝi informis min, ke ŝi neniam ekvidis ĉe la knabino la malplej grandan inklinon al iu el la malmultaj viroj, kiujn ŝi povis renkonti en tiu enfermejo. Brodi, kudri, legi religiajn librojn, ĉeesti meson, kaj kuradi en la ĝardeno post papilioj, aŭ verŝi akvon en la formik-truojn, tiaj estis ŝiaj okupadoj kaj amuzoj. Kion vi diras?
Sim.—Mi? Mi nenion diras, sinjoro.
D. Die.—Kaj ne pensu vi, ke malgraŭ tiom da certigoj, mi ne profitas la okazojn, kiuj sin prezentas por altiri al mi ŝian amikecon kaj ŝian konfidon, kaj klopodi, ke ŝi klarigu sian penson laŭ absoluta memvolo... kvankam por tio restas multe da tempo... Sed tiu donja Irene ĉiam ŝin interrompas; ŝi sola volas ĉion paroli... Kaj ŝi estas tre bona virino, bonega...
Sim.—Fine, sinjoro, mi esperas, ke tio sukcesos kiel vi deziras.
D. Die.—Jes, mi esperas, Dio helpante, ke la afero ne malsukcesos. Kvankam vi malmulte ŝatas la fianĉon... Kaj kiel malĝustatempe vi rekomendis al mi la diritan nevon? Ĉu vi ne scias kiel li kolerigis min?
Sim.—Kion li faris?
D. Die.—Petolaĵon lian... Kaj ĝis antaŭ kelkaj tagoj mi nenion sciis. La pasintan jaron, vi ja scias li estis du monatojn en Madrido... Kaj sufiĉe da mono devigis min elspezi tiu vizito... Tamen li estas mia nevo kaj mi ne pentas... sed mi daŭrigu. Alvenis la tago, kiam li devis iri Zaragozon realiĝi al sia regimento. Vi ja memoras, ke post malmultaj tagoj de lia foriro mi ricevis avizon, ke li alvenis.
Sim.—Jes, sinjoro.
D. Die.—Kaj ke li daŭris skribi al mi, kvankam ne tro ofte, ĉiam sub dato en Zaragozo.
Sim.—Estas vere.
D. Die.—Bone, do, la fripono ne estis tie, kiam li skribis al mi tiujn leterojn.
Sim.—Kion vi diras?
D. Die.—Jes, sinjoro. La trian de Julio li foriris de mia domo kaj en la fino de Septembro ankoraŭ ne estis li alveninta en sian garnizonon. Ĉu tio ne ŝajnas al vi ke tiel veturi poŝte estas rimarkinda diligenteco?
Sim.—Eble li malsaniĝis veturante, kaj por ne doni al vi malĝojon...
D. Die.—Neniel. Amindumaĵoj de lia oficira Moŝto, kaj kapricoj kiuj turmentetis lin. Tie, en ia urbo, kredeble... kiu scias? Se li renkontis paron da nigraj okuloj, li tuj perdiĝis. Ne permesu Dio ke trompu lin unu el tiuj friponinoj kiuj vendas honoron por edziniĝo.
Sim.—Ho! ne timu. Kaj se li renkontos ian vendistinon de amo, ŝi estos tre lerta, se ŝi trompas lin.
D. Die.—Ŝajnas al mi, ke ili tie estas... Jes, venigu la veturiston, por ke ni konsentu la horon, kiun ni devos foriri morgaŭ.
Sim.—Estas bone.
D. Die.—Mi jam diris al vi, ke mi ne volas, ke tio ĉi estu malkovrita, nek... Ĉu vi komprenas?
Sim.—Ne timu, sinjoro. Mi nenion diros.
(Simono foriras tra la posta pordo. Eniras tra la sama tri virinoj kun kapŝaletoj kaj promene vestitaj. Rita metas ligitan tukon sur la tablon, kolektas la ŝalojn kaj faldas ilin.)
SCENO II
D.a Irene, D.a Francisca, Rita, D. Diego.
D.a Fran.—Fine, jen ni estas.
D.a Ire.—Ha, kia ŝtuparo!
D. Die.—Bonvenon, sinjorinoj.
D.a Ire.—Kiel! Vi, verŝajne, ne eliris? (Sidiĝas D.a Irene kaj D. Diego.)
D. Die.—Ne, sinjorino. Poste, pli malfrue, mi eliros iomete promeni. Mi legis iom. Mi penadis dormi, sed en tiu ĉi gastejo estas neeble dormi.
D.a Fran.—Vere estas... Kaj kiaj kuloj! Malbenon al ili! La pasintan nokton mi ne povis dormi pro ili. Sed, rigardu, sinjoro, rigardu! (Ŝi malfaldas la tukon kaj montras la aferojn nomotajn.) Kiom da belaĵoj mi havas! Rozarioj el perlamoto, krucoj el cipreso, la regularo de Sankta Benedikto, sanktakvujeto el kristalo; rigardu, do, kiel beleta!
D.a Ire.—Bagateloj kiujn al ŝi donacis la monaĥinoj. Ili freneziĝis pro amo al ŝi.
D.a Fran.—Tial ke ili ĉiuj min amas! Kaj mia onklino, mia bonega onklino, ploris tiel!... Sed ŝi estas ja tre maljuneta.
D.a Ire.—Ŝi bedaŭris multe, sinjoro, ke ŝi ne konas vin.
D.a Fran.—Jes, verege. Ŝi diris, kial ne venis tiu sinjoro?
D.a Ire.—Liaj Moŝtoj la ekleziulo kaj la paroĥestro de «La Verdaj» venis kun ni ĝis la pordego.
D.a Fran.—Prenu, (ŝi refaldas la tukon kaj donas al Rita, kiu foriras kun ĝi kaj kun la ŝaloj en la ĉambron de D.a Irene) metu ĉion tien, en la ŝranko. Sed, ho, Dio! Rompiĝis mia Sankta Gertrudo el mielkuko!
Rita.—Tio estas nenio. Mi manĝos ŝin.
SCENO III
D.a Irene, D.a Francisca, D. Diego.
D.a Fran.—Ĉu mi eniros, patrineto, aŭ ĉu mi restos tie ĉi?
D.a Ire.—Tuj, filino; ĉar mi volas ripozi iom.
D. Die.—Hodiaŭ la varmo ĝenis multe.
D.a Ire.—Kaj kiel malvarmeta ili havas tiun salonon! ĝi ŝajnas Paradizo. (Sidiĝas D.a Francisca apud D.a Irene.) Mia fratino daŭras ĉiam iom malsana. Ŝi multe suferis la lastan vintron. Sed, ho! ŝi sciis, kion fari por sia nevino. La bona sinjorino estas tre kontenta pro nia elekto.
D. Die.—Mi ĝojas, ke ĝi estas tiel kontentiga por tiuj personoj al kiuj vi devas grandajn bonaĵojn.
D.a Ire.—Jes, Trinidad estas tre kontenta, kaj pri Circuncision, vi jam vidis. La disiĝo tre dolorigis ŝin. Sed ŝi komprenas ke ĉar estas feliĉo, ŝi devas ĉion konsenti. Vi ja memoras kiel afabla ŝi estis, kaj...
D. Die.—Estas vere. Nur mankas, ke la fianĉino havu la saman kontenton kiel tiu, kiun elmontras la personoj kiuj ŝin amas.
D.a Ire.—Ŝi estas obeema filino, kaj ŝi neniam rifuzos kion decidis sia patrino.
D. Die.—Ĉio tio estas certa, sed...
D.a Ire.—Ŝi estas el bona familio, kaj pensas bone, kaj kondutos laŭ honora maniero.
D. Die.—Jes, mi komprenas; sed, ĉu ŝi ne povas, sen ofendo por sia rango kaj sia honoro...?
D.a Fran.—Ĉu mi foriras, patrino? (Ŝi leviĝas kaj ree sidiĝas.)
D.a Ire.—Ŝi ne povas; ne, sinjoro. Knabino bone edukita, filino de bonaj gepatroj, ne povas ne agi ĉiam laŭ konveneco kaj devo. La knabino, tiel kiel vi vidas ŝin tie, estas viva portreto de sia avino, kiun Dio pardonu, la sinjorino donja Jeronimo de Peralta. La pentraĵo estas en mia domo, kie vi sendube vidis ĝin. Kaj oni faris ĝin, kiel rakontis al mi lia Moŝto, por ĝin sendi al ŝia onklo, la respektegita monaĥo, Serapio de Sankta Johano Krisostomo, elektita episkopo de Mechoacan.
D. Die.—Ha!
D.a Ire.—Kaj mortis sur la maro la bona religiulo, kio estis grandega perdo por la tuta familio. Same ĝi estas hodiaŭ, kaj ankoraŭ ni ploras pro lia morto, precipe mia kuzo. D. Kukufato, tutviva guberniestro de Zamoro, kiu ne povas aŭdi pri lia Moŝto sen ekplorego.
D.a Fran.—Ho, Dio, kiaj muŝoj tiel...!
D.a Ire.—Kaj li mortis kiel mortas sanktulo.
D. Die.—Tio estas bona.
D.a Ire.—Jes, sinjoro, sed ĉar la familio tiamaniere malprosperis... Kion vi volas, sinjoro? Kie ne ekzistas rimedoj... Kvankam por lin honori, oni skribas lian biografion, kaj kiu scias ĉu ian tagon, per favoro de Dio, ĝi presiĝos.
D. Die.—Jes, kredeble, ĉio presiĝas.
D.a Ire.—Certe estas ke la aŭtoro, kiu estas nevo de mia bofrato la Kanono de Castrojeriz, ne haltigas la laboron, kaj en la nuna horo li estas ja verkinta naŭ volumojn de folia formato, kiuj enhavas la naŭ unuajn jarojn de l’ vivo de l’ sankta episkopo.
D. Die.—Tial, por ĉiu jaro unu volumo?
D.a Ire.—Jes, sinjoro, tiun planon li proponis al si.
D. Die.—Kaj je kia aĝo mortis lia respekteginda moŝto?
D.a Ire.—Je okdek-du jaroj, tri monatoj kaj dek-kvar tagoj.
D.a Fran.—Ĉu mi iros, patrino?
D.a Ire.—Iru, do. Kiel malpacienca vi estas!
D.a Fran.—Ĉu vi volas, sinjoro D. Diego, (ŝi leviĝas kaj salutante ĝentile la sinjoron, kisas sian patrinon kaj foriras en la ĉambron de tiu ĉi.) ke mi salutu vin laŭ la Franca maniero.
D. Die.—Ho, jes, ĉarmulino. Ni vidu.
D.a Fran.—Ekvidu, do. Tiel.
D. Die.—Ĉarmega knabino! Vivu, Francinjo, vivu!
D.a Fran.—Por vi, saluton; por mia patrineto, kison.
SCENO IV
D.a Irene, D. Diego.
D.a Ire.—Ŝi estas tre amikema kaj tre ĝojiga.
D. Die.—Ŝi posedas naturan ĉarmon, kiu frenezigas.
D.a Ire.—Kion vi volas? Edukita sen artifikoj aŭ kapricoj mondaj, kontenta pro tio, ke ŝi vidas sin nove apud sia patrino, kaj, aparte, ĉar estas tiel proksima ŝia edzina stato, ne estas mirinde ke ĉio, kion ŝi faras, estas spritplena, precipe je la okuloj viaj, kiu tiel volas ŝin favori.
D. Die.—Mi nur volas, ke ŝi sin klarigu sincere pri nia proponata unuiĝo, kaj...
D.a Ire.—Vi aŭdus la samon, kiun mi diris al vi.
D. Die.—Jes, mi ne dubas; sed sciu, ke mi meritas je ŝi ian inklinon, tion aŭdi el ŝia graciplena buŝo, estus por mi plezuro neesprimebla.
D.a Ire.—Ne havu pri tio eĉ la plej malgrandan dubeton, sed memoru ke al nenia knabino decas diri propramove kion ŝi sentas. Estus malkonvene, sinjoro D. Diego, ke fraŭlino hontema kaj edukita laŭ timo al Dio, kuraĝu diri al viro ia: Mi amas vin!
D. Die.—Bone, se li estus viro, kiun ŝi okaze renkontus sur la strato, kaj ŝi neatendite estus favorinta lin per tia komplimento, estas certe, ke la fraŭlino agus tre malbone, sed al viro kun kiu ŝi devas edziniĝi post malmultaj tagoj, ŝajnas al mi, ke ŝi povas ion diri kio... Krom tio, estas diversaj manieroj klarigi...
D.a Ire.—Intime, ĉe ni mem, ŝi estas malpli kaŝema. Ĉiumomente ni parolas pri vi, kaj en ĉio ŝi elmontras la grandan korinklinon kiun ŝi havas por vi, kun kia saĝeco ŝi parolis hieraŭ nokte post via kuŝiĝo! Mi ne scias kion mi estus doninta por ke vi povu ŝin aŭdi.
D. Die.—Kaj, kiun? Ĉu ŝi parolis pri mi?
D.a Ire.—Kaj tiel saĝe; ke estas tre preferinde por knabino de ŝia aĝo havi edzon nejunan, maturan, respektatan...
D. Die.—Kiel? Ŝi diris tion?
D.a Ire.—Ne, mi tion diris al ŝi; kaj ŝi aŭskultis min kiel ŝi estus kvardek-jara virino, tute same. Kiom da aferoj mi diris al ŝi! Kaj ŝi, kiu estas sufiĉe lerta, kvankam mi mem ne devas tion diri, ... Kaj, ĉu ne estas domaĝe, sinjoro, vidi kiel nune oni edziĝas? Oni edzinigas knabineton dekkvinjaran kun nesciulo dekok-jara, aŭ deksep-jarulino kun dudekdujara vireto; ŝi, knabino, sen sperto kaj sen prudento, kaj li ankaŭ infano, sen atomo da talento nek konado de l’ mondo. Nu, sinjoro, tio kion mi diras estas, kiu devas mastrumi la hejmon? kiu ordoni la servistaron? kiu instruadi kaj korekti la gefilojn? Ĉar okazas ankaŭ, ke tiuj gejunuloj malsaĝaj ĝenerale kovras sin tuj per infanoj laŭ terura rapideco.
D. Die.—Tre certe estas domaĝe vidi ĉirkaŭatajn de infanoj multajn gepatrojn, kiuj ne havas la talenton, la sperton, aŭ la virton kiuj estas necesaj por aranĝadi ilian edukadon.
D.a Ire.—Kion mi povas certigi al vi, sinjoro, tio estas, ke mi apenaŭ estis deknaŭ-jara kiam mi edziniĝis unuan fojon kun mia mortinta don Epifanio—li estu en la ĉielo!—Kaj li estis homo tia, (kun pardono via), ke estas neeble trovi alian pli ĝentilan aŭ pli sinjoran... kaj samtempe tiel gajhumora kaj bonvola! Nu, pardonu, li havis kvindekses jarojn, tre bone kalkulitajn, kiam li edziĝis kun mi.
D. Die.—Bona aĝo... Li ne estis infano, sed...
D.a Ire.—Ĝuste mi tion volis diri. Do, ne konvenis por mi en tiu tempo ia junulo malsaĝa, malpripensema... Ne, sinjoro... Kaj neniu diru, ke li estis malsana aŭ senforta—tio neniel! Li estis dank’ al Dio, sana kiel pomo; en la tuta daŭro de lia vivo li nur suferis atakojn de speco da epilepsio, kiu kelkfoje minacis lin. Sed poste, kiam ni edziĝis tio komencis lin ataki tiel ofte kaj tiel forte, ke post sep monatoj mi vidis min vidvino kaj graveda kun infano, kiu naskiĝis poste, sed fine tiu ĉi ankaŭ mortis pro skarlatino.
D. Die.—Atentu! Kian posteulon lasis tiu bona don Epifanio!
D.a Ire.—Jes, sinjoro. Kiel ne?
D. Die.—Mi diras tion ĉar poste rezultas... Sed pri tio oni ne bezonas zorgi... Kaj ĉu ĝi estis knabo aŭ knabino?
D.a Ire.—Knabo tre bela. Kiel arĝentaĵo estis la anĝeleto.
D. Die.—Certe estis konsolaĵo havi tian infanon, kaj...
D.a Ire.—Ho, sinjoro, ili igas multe suferi, sed tio ne estas grava, ĝi estas granda ĝojo, granda.
D. Die.—Mi ja kredas vin.
D.a Ire.—Jes, sinjoro.
D. Die.—Oni facile komprenas la plezuron kaj...
D.a Ire.—Kial ne?
D. Die.—La ĉarmegon ilin vidi ludetantajn kaj ridantajn, ilin karesi kaj partopreni en iliaj nepekaj ĝojoj.
D.a Ire.—Ho, miaj karegaj infanoj! Dudekdu mi havis per la tri edzoj, kiujn mi havis ĝis nun kaj el ili ĉiuj nur restas al mi fraŭlineto; sed mi certigas vin, ke...
SCENO V
Simono, D.a Irene, D. Diego.
Sim. (Enirante tra la centra pordo.)—Sinjoro, la veturisto atendas.
D. Die.—Diru al li, ke mi tuj iros. Ha, alportu unue mian bastonon kaj ĉapelon; mi volas promeneti en la kamparo. (Simono eniras la ĉambron de don Diego, revenas kun ĉapelo kaj bastono, donas ilin al sia mastro, kaj je la fino de la sceno li foriras kun li tra la centra pordo.) Tial, mi supozas, ke morgaŭ frumatene ni ekiros?
D.a Ire.—Ne ekzistas kontraŭaĵo por tio. Je la horo, kiun vi diros.
D. Die.—Ĉirkaŭ la sesa. He?
D.a Ire.—Tre bone.
D. Die.—Ni havos la sunon malantaŭe. Mi diros ke li venu duonhoron pli frue.
D.a Ire.—Jes, ĉar mi havas mil pakaĵetojn por ordigi.
SCENO VI
D.a Irene, Rita.
D.a Ire.—Helpu min Dio! Nun mi memoras... Ĉu oni lasis ĝin morti? Rita!
Rita.—Sinjorino. (Alvenas Rita kun kapkusenoj kaj lit-tukoj sub sia brako.)
D.a Ire.—Kion vi faris pri la turdo? Ĉu vi donis al ĝi nutraĵon?
Rita.—Jes, sinjorino. Ĝi manĝis pli ol la struto. Mi metis ĝin tien, en la fenestron de la galerio.
D.a Ire.—Ĉu vi faris la litojn?
Rita.—Via jam estas farita. Mi tuj faros la aliajn, antaŭ noktiĝo, ĉar se ne, tial, ke ni nur havas lumon per unu oleolampo kaj ĝi ne havas meĉon, mi estos malhelpata.
D.a Ire.—Kaj tiu knabino, kion ŝi faras?
Rita.—Ŝi disrompas kukon por la manĝo de don Perikito.
D.a Ire.—Kiel malvolonta mi estas por skribi. (Ŝi leviĝas kaj eniras sian ĉambron.) Sed estas necese, ĉar tiu bona Circuncisión estas plena je timo.
Rita.—Kia sensencaĵo! Nur pasis du horoj de kiam ni foriris de tie kaj oni jam komencas sendi kaj resendi poŝtaĵojn. Kiel malmulte mi amas virinojn hipokritajn kaj flatemajn! (Ŝi eniras la ĉambron de donja Francisca.)
SCENO VII
Kalamoĉo.
(Li eniras tra la centra pordo kun valizoj, vipo kaj botoj; li metas ĉion sur la tablon kaj sidiĝas.)
Ho, oni difinis al mi la 3.an! Dio, pardonu. Bonege konas mi la 3.an! Pli fama kolektado da insektoj ne ekzistas eĉ en la Muzeo de Naturscienco. Mi timegas eniri tien... Ho, ve, kiajn dolorojn mi havas! Tiuj ĉi estas verege doloroj. Paciencon, malfeliĉa Kalamoĉo, paciencon... Kaj dank’ al la ĉevaletoj, ĉar ili diris: Ni ne povas plu. Ĉar se ne, mi ne vidus nun la numeron 3.an kun la Egiptaj pestoj, kiujn ĝi enhavas. Resume, se la bestoj estos vivaj morgaŭ matene, miraklo estos. Ili defalas pro laceco... (Rita ekkantas interne, Kalamoĉo leviĝas streĉante sin.) Aŭskultu! Danc-muzikon? Ŝi ne kantas malbone... Ha, aventuron ni tuj havos! Fi, kiamaniere mi estas disrompita!
SCENO VIII
Rita, Kalamoĉo.
Rita.—Plibone estas fermi, por ke neniu ŝtelu vestaĵojn, kaj... (Penante enmeti la ŝlosilon.) Nu, vere ĉi tiu ŝlosilo estas abomena.
Kal.—Ĉu vi volas ke mi helpu vin, belulino?
Rita.—Mi dankas, beluleto.
Kal.—Ho, Rita! Ĉu vi?
Rita.—Kalamoĉo!
Kal.—Kia feliĉa renkontiĝo!
Rita.—Kaj, via mastro?
Kal.—Ni ambaŭ ĵus alvenis.
Rita.—Ĉu estas vere?
Kal.—Ne, estas ŝerce. En la momento kiam li ricevis la leteron de donja Francisca, mi ne scias kien li iris, nek kun kiu li parolis, nek kiel li tion aranĝis; mi nur scias ke tiun posttagmezon ni forveturis de Zaragozo. Ni rapidis kiel du fulmoj sur la vojo. Hodiaŭ ni alvenis al Guadalajara, kaj tuj ni ekscias, ke la birdoj estis jam forflugantaj. Ree sur la ĉevaloj, kaj de nove rajdante, ŝvitante kaj vipfrapante. Fine, lacigitaj la bestoj, kaj duonlacigitaj ni mem, ni haltis tie ĉi intencante reeliri morgaŭ. Mia Leŭtenanto ĵus iris al ĉefa Kolegio vidi ian amikon dum oni preparas vespermanĝon. Jen la historio.
Rita.—Do, li estas tie ĉi?
Kal.—Jes, kaj pli ol iam enamigita, ĵaluza, fajregema, maltimega ĝis eĉ mortigi iun ajn, kiu disputos lian rajton al lia adorata Francinjo.
Rita.—Kion vi diras?
Kal.—Tion mem.
Rita.—Kiel grandan plezuron vi donas al mi! Nun ja vidiĝas la amo, kiun li havas por ŝi.
Kal.—Amon!... Bagatelon!... Kompare kun li la arabo Gazul’ estis timulo, Medoro hontemulo, kaj Gaiferoso lernanto de eklezia doktrino.
Rita.—Ho, kiam tion ekscios mia fraŭlino!
Kal.—Sed, ni komprenu tion! Kial vi estas tie ĉi? Kun kiu estas vi? Kiel alvenis vi tien ĉi? Kia...
Rita.—Mi tion rakontos. La patrino de donja Francinjo komencis skribi leterojn post leteroj dirinte, ke ŝi interkonsentis ŝian edziniĝon en Madrido kun sinjoro riĉa, honesta, respektata; resume, nobla kaj perfekta, tiel ke oni ne povis pli deziri. Turmentite la knabino de tiaj proponoj, kaj sensanigite de la longedaŭraj admonoj de tiu sankta monaĥino, ŝi deviĝis konsenti fari ĉion, kion oni diros al ŝi... Sed mi ne povas trograndigi ŝian ploregadon, la suferado de l’ malfeliĉulineto. Ŝi ne volis plu dormi nek manĝi. Kaj samtempe estis necesege konduti kaŝeme, tiel ke neniu suspektu la veron. De ĉio rezultis, ke post la unua teruro, kiam ni povis pripensadi rimedojn kaj forkurojn, ni sukcesis nur skribi leteron al via mastro, esperante, ke se lia amo estas tiel vera kaj tiel honesta kiel li profesis al ni, li ne konsentos, ke ŝin posedu alia homo nekonata, kaj ke perdiĝu por eterne tiom da karesoj, tiom da larmoj kaj tiom da ekĝemoj dismetitaj sur la muro de la ĝardeno. Sed tuj post la forsendo de nia letero, jen estas la veturilo kun la kondukisto Gasparo, kun siaj bluaj ŝtrumpoj, kaj la patrino kaj la fianĉo kiuj venas por ŝi. Ni rapide kolektis niajn pakaĵojn, oni ligis la kestojn, ni diris adiaŭon al tiuj bonaj virinoj kaj post rapidega kurado jen ni estas tie ĉi en Alcalá. La haltado estas por ke la sinjorino vizitu alian onklinon sian, ankaŭ monaĥino, tiel surda kaj tiel sulkigita kiel tiu, kiun ni postlasis. Ŝi jam vidis ŝin, jam sufiĉe kisis ŝin unu post unu ĉia religiulino, kaj mi kredas ke morgaŭ frumatene ni foriros. Tiel ni troviĝis...
Kal.—Jes, ne parolu plu... Sed... ĉu vere la fianĉo estas en la gastejo?
Rita.—Tiu estas lia ĉambro (montrante la ĉambron de don Diego, tiun de donja Irene, kaj tiun de donja Francisca), tiu estas la patrina, kaj tiu la nia.
Kal.—Kiel «nia»? Ĉu via kaj mia?
Rita.—Ne, certe. Tie ĉi la fraŭlino kaj mi dormos hodiaŭ nokton, ĉar hieraŭ, metitaj ni tri en tiun kontraŭan, ni povis nek stari piede nek dormi unu momenton nek eĉ respiri.
Kal.—Bone, adiaŭ. (Li reprenas la aferojn, kiujn li metis sur la tablon, laŭ forira maniero.)
Rita.—Kien vi iras?
Kal.—Mi scias tion... Sed, ĉu la fianĉo kunportas servistojn, amikojn aŭ aliajn, kiuj savos lin el la unua danĝero, kiu minacos lin?
Rita.—Unu servisto akompanas lin.
Kal.—Malgranda afero!... Aŭskultu, diru al li pro Dio, ke li preparu sin, ĉar li estas en danĝero. Adiaŭ!
Rita.—Ĉu vi revenos baldaŭ?
Kal.—Supozeble. Tiuj ĉi aferoj bezonas rapidecon, kaj kvankam mi apenaŭ povas marŝi, estas necese, ke mia leŭtenanto lasu la viziton kaj venu prizorgi sian negocon, ordigu la enterigon de tiu homo, kaj... Nu, tiu estas nia ĉambro. Ĉu ne?
Rita.—Jes, de la fraŭlino kaj mia.
Kal.—Friponino!
Rita.—Sentaŭgulo! Adiaŭ.
Kal.—Adiaŭ, malbelulino! (Li eniras la ĉambron de don Carlos kun la pakaĵoj.)
SCENO IX
D.a Francisca, Rita.
Rita.—Kiel petolema li estas!... Sed... dank’ al Dio, don Felix tie ĉi!... Jes, li amas ŝin, tio estas videbla. (Eliras Kalamoĉo de la ĉambro de don Carlos, kaj foriras tra la centra pordo.) Ho, lasu ke oni parolu; estas viroj tre ĝentilaj; kaj tiam, kion povas fari virino? Ilin ami, devige, ilin ami. Sed, kion diros la fraŭlineto kiam ŝi vidos lin? ĉar ŝi estas blindenamigita por li. Karulino! ĉu ne estus domaĝe se... Jen ŝi estas.
D.a Fran.—(Enirante.) Ho, ve, Rita!
Rita.—Kio estas? Ĉu vi ploris?
D.a Fran.—Ĉu mi ne devas plori? Se vi estus vidinta mian patrinon... Treege decidinta, ke mi amu tiun homon. Se ŝi scius tiun homon. Se ŝi scius tion, kion vi scias, ŝi ne ordonus ke mi faru neeblaĵojn... Ke li estas tiel bona, ke li estas tiel riĉa, ke mi estos tiel feliĉa kun li... Ŝi tre koleriĝis kaj nomis min fripona, malobeema... Malfeliĉa mi! ĉar mi ne mensogas nek scias hipokriti, pro tio ŝi nomas min fripona.
Rita.—Fraŭlino, pro Dio, ne estu tiel malĝoja.
D.a Fran.—Ja, ĉar vi ne aŭdis ŝin... Kaj ŝi diras, ke don Diego plendas, ke mi nenion diras al li... Tro diras mi al li, kaj mi tre penadis ĝis nun ŝajniĝi kontenta kun li, kiel mi neniel estas, kaj rideti kaj babili... Kaj ĉio por kontentigi mian patrinon, ĉar se ne... Sed la Virgulino bone scias ke tio ne venas el mia koro. (La teatro komencas mallumiĝi iom post iom.)
Rita.—Ho, ĉesu, ne estas ankoraŭ necesa tiom da maltrankvileco! Kiu scias?... Ĉu vi ne memoras jam tiun feliĉan tagon, kiun ni pasigis la lastan jaron en la kampodomo de l’ administranto?
D.a Fran.—Ho, kiel mi povas forgesi ĝin? Sed... kion vi volas diri al mi?
Rita.—Mi volas diri ke tiu sinjoro, kiun vi vidis tie kun la kruco verda, tiel ĝentila, tiel bele vestita...
D.a Fran.—Kiom da paroloj!... Don Felix... Kaj, kio?
Rita.—Kiu akompanis nin ĝis la urbo...
D.a Fran.—Bone... kaj poste li revenis, kaj mi vidis lin, malfeliĉe, multajn fojojn... malsaĝe konsilita de vi.
Rita.—Kial, fraŭlino? Kiun ni ofendis? Ĝis nun neniu en la monaĥinejo suspektis tion. Li neniam eniris tra la pordoj, kaj kiam nokte li parolis kun vi, estis inter vi du spaco tiel longa, ke vi ofte malbenis ĝin... Sed tio ne estas la afero. Kion mi volas diri al vi, tio estas, ke estas neeble, ke amanto kiel tiu forgesu sian adoratan Francinjon. Konsideru ke ĉio, kion ni sekrete legis en romanoj ne valoras, kion ni vidis ĉe li. Ĉu vi memoras tiujn tri manplaŭdojn kiuj aŭdiĝis inter la dekunua kaj la dekdua nokte? kaj tiun sonan frapeton tiel delikatan kaj signifan?
D.a Fran.—Ho, Rita! Jes, mi ĉion memoras kaj dum mi vivos mi konservos la memoron. Sed li forestas, kaj eble amuzas sin per nova amindumo.
Rita.—Mi ne povas tion kredi.
D.a Fran.—Sed li estas viro, kaj ili ĉiuj...
Rita.—Kia sensencaĵo! Ne trompu vin, fraŭlino. Ĉe viroj kaj ĉe virinoj okazas tio sama, kio okazas ĉe la melonoj de Añover’. Estaj bonaj kaj malbonaj; kio ne estas facila, tio estas elekti. Kiu rezultas malfeliĉa en la elekto, tiu kulpigu sian ŝancon, sed ne mallaŭdu la komercaĵon ... Estas viroj tre trompemaj, tre friponaj; sed estas neeble, ke tia estas li kiu donis tiom da pruvoj de amo kaj persisteco. Tri monatojn daŭris la serenado kaj sekreta interparolado, kaj dum tiu tuta tempo vi bone scias, ke ni neniam vidis ĉe li agon neĝentilan, nek aŭdis ĉe lia buŝo vorton malhonestan aŭ malrespektan.
D.a Fran.—Estas vere. Tial mi amis lin multe, tial mi havas lin tiel fiksita tie ĉi... tie ĉi... (Ŝi montras sian bruston.) Kion estus li dirinta kiam li ricevis mian leteron? Ho, mi bone scias, kion li dirus... Ho, jes!... Estas domaĝe!... Tre certe... Kara Francinjo!... Kaj ĉio finiĝis... Li sendube ne dirus pli... nenion pli.
Rita.—Ne, fraŭlino, li ne diris tion.
D.a Fran.—Kion vi scias?
Rita.—Mi bone scias. Kiam li legis la leteron li tuj estus ekveturinta kaj venos flugante konsoli sian amikinon. Sed... (Alproksimiĝante al la pordo de l’ ĉambro de donja Irene.)
D.a Fran.—Kien vi iras?
Rita.—Mi volas vidi, ĉu...
D.a Fran.—Ŝi skribas.
Rita.—Ŝi, do, devos baldaŭ fini, ĉar komencas noktiĝi... Fraŭlino, tio, kion mi diris estas ĉio tute vera... Don Felix estas nun en Alcalá.
D.a Fran.—Kion vi diras? Ne trompu min.
Rita.—Tiu estas lia ĉambro... Kalamoĉo ĵus parolis kun mi.
D.a Fran.—Ĉu vere?
Rita.—Jes, fraŭlino, li jam eliris lin serĉi tial ke...
D.a Fran.—Do, li amas min! Ho, Rita, kiel bone ni agis avertinte lin... Sed ĉu vi vidas tian ĝentilecon?... Ĉu li fartas bone?... Veturadi tiom da mejloj sole por vidi min... ĉar mi lin ordonis...! Kiel dankema mi devas esti por li! Ho, mi promesas ke li ne plendos pro mi. Eterna dankemeco kaj amo.
Rita.—Mi nun iros serĉi kandelojn. Mi penos restadi tie malsupre ĝis kiam ili revenos. Mi tiam scios, kion li diras kaj intencas fari ĉar dum ni estos ĉiuj tie ĉi povas okazi ia terura batalo inter la patrino, la filino, la fianĉo kaj la amanto, kaj se mi ne preparas bone tiun ĉi renkontiĝon ni ĉiuj ruiniĝos en ĝi.
D.a Fran.—Vi estas prava. Sed, ne... Li estas kuraĝa kaj talenta, kaj li scios decidi tion kio estas plej bona. Kaj kiel vi avertos min? Memoru, tuj kiam li venos mi volas vidi lin.
Rita.—Estu trankvila. Mi lin venigos tien ĉi, kaj faros tiun tuseton sekan... ĉu vi komprenas min?
D.a Fran.—Jes, bone.
Rita.—Nu, tiam vi eliros, kun ia ajn preteksto. Mi restos sola kun la sinjorino. Mi parolados kun ŝi pri ĉiuj ŝiaj edzoj kaj pri ŝiaj bofratoj, kaj pri la episkopo, kiu mortis sur la maro... Krom tio, se estos tie don Diego...
D.a Fran.—Bone, iru, kaj tuj kiam li alvenos...
Rita.—En tiu sama momento.
D.a Fran.—Ne forgesu tusi.
Rita.—Ne timu.
D.a Fran.—Se vi scius kiel mi estas konsolita!
Rita.—Kvankam vi ne ĵuros, mi vin kredas.
D.a Fran.—Ĉu vi memoras kiam li diris, ke estis neeble, ke li forigu min el sia memoro, ke ne estas danĝeroj kiuj kontraŭstaros lin, nek malhelpoj, kiujn li ne detruos por mi?
Rita.—Jes, mi bone memoras.
D.a Fran.—Ho, nun vidu kiel li diris veron.
(D.a Francisca foriras en la ĉambron de D.a Irene; Rita, tra la centra pordo.)
DUA AKTO
SCENO I
(Teatro malluma.)
D.a Fran. (sola).—Ankoraŭ neniu aperas... (Ŝi alproksimiĝas al la centra pordo, kaj revenas.) Kiom da malpacienco mi havas! Kaj diras mia patrino ke mi estas naivulino, ke mi nur pensas ludi kaj ridi, kaj ke mi ne scias tion kio estas amo... Jes, deksep jaroj, kaj ne plenaj ankoraŭ, sed mi scias bone kio estas amegi, kaj kiom da maltrankvileco kaj larmoj tio kostas.
SCENO II
D.a Irene, D.a Francisca.
D.a Ire.—Sola kaj sen lumo vi lasis min tie.
D.a Fran.—Ĉar vi estis finanta vian leteron, patrino, kaj por ne distri vin mi venis tien ĉi, kie estas multe pli malvarmete.
D.a Ire.—Sed tiu knabino, kie ŝi estas? kial ŝi ne alportas kandelon? Pro la plej malgranda afero ŝi malfruas unu tutan jaron, kaj mi kiu havas karakteron kiel pulvon... (Ŝi sidiĝas.) Estu ĉio por Dio!... Kaj ankoraŭ ne venis don Diego?
D.a Fran.—Ŝajnas ke ne.
D.a Ire.—Nu, memoru, filino mia, kion mi jam diris. Kaj atentu ke mi ne ŝatas diri dufoje aferon ian. Tiu ĉi sinjoro estas ofendita, kaj li havas grandan kaŭzon.
D.a Fran.—Bone; jes, sinjorino, mi ja scias. Ne min riproĉu plu.
D.a Ire.—Tio ĉi ne estas riproĉi, filino; ĝi estas konsili. Tial ke vi ne havas ankoraŭ saĝecon por kompreni kian bonaĵon estas alveninta al nia pordo... Kaj aparte kiam mi estas kovrita de ŝuldoj, tiel ke mi ne scias kio estus fariĝinta via malfeliĉa patrino... ĉiam faletante kaj leviĝante... Kuracistoj, apoteko... Kaj tiu sovaĝulo, don Bruno (sed ĉar li mortis, Dio lin pardonu!) kiu igis min pagi po kvin kaj sep frankoj unu papereton da piloloj el asafetido kaj kolokintido... Konsideru ke tre malmultaj sukcesas fari edziniĝon kiel vian. Kvankam ni ne devas tian ŝancon al viaj meritoj nek al mia agemeco, sed al la preĝoj de viaj onklinoj kiuj estas piulinoj. Kion vi diras?
D.a Fran.—Mi, nenion, patrineto.
D.a Ire.—Fi! vi neniam diras ion. Dio min helpu! Kiam mi parolas al vi pri tio, vi havas nenion por diri.
SCENO III
Rita (eniras tra la centra pordo kun kandeloj kaj metas ilin sur la tablon), D.a Irene, D.a Francisca.
D.a Ire.—Nu, virino, mi kredis, ke vi ne venus ja tiun ĉi nokton.
Rita.—Sinjorino, mi malfruis ĉar oni devis eliri aĉeti kandelojn... Tial ke la fumo de la lampo faras al vi tiom da malbono!
D.a Ire.—Certe, ĝi faras al mi grandegan malbonon, kun tiu ĉi kapdoloro kiun mi suferas... Mi fine deviĝis forigi la kanforajn bandaĵojn; ili neniel taŭgis por mi. La hostioj estas ŝajne pli bonaj... Atentu, lasu tie la kandelon kaj portu alian en mian ĉambron kaj fermu la kurtenojn por ke ĉio ne pleniĝu je kuloj.
Rita.—Tre bone. (Ŝi prenas kandelon kaj ŝajnigas foriri.)
D.a Fran. (Flanken al Rita.)—Ĉu li ne venis?
Rita.—Li venos.
D.a Ire.—Aŭskultu, donu la leteron kiu kuŝas sur la tablo al servisto de l’ gastejo, por ke li portu ĝin tuj al la poŝto. (Foriras Rita en la ĉambron de D.a Irene.) Kaj vi, karulino, kion vi havas por vespermanĝi? Ĉar ni devas baldaŭ kuŝiĝi por ekiri frumatene.
D.a Fran.—Ĉar la monaĥinoj donis al mi iom por manĝeti posttagmeze...
D.a Ire.—Malgraŭ tio... almenaŭ iom da supo por komfortigi la stomakon... (Eniras Rita kun letero en la mano, kaj ĝis fino de la sceno ŝajnigas ekiri kaj revenas, laŭ montro de la dialogo.) Memoru, vi varmigu la buljonon kiun ni apartigis tagmeze kaj preparu por ni du tasojn da supo, kaj alportu ilin tuj kiam ili estos pretaj.
Rita.—Ĉu nenion plu?
D.a Ire.—Ne, nenion... Ha! sed faru la supon bone varmigita.
Rita.—Jes, mi ja scias.
D.a Ire.—Rita!
Rita.—Ankoraŭ! Kion vi ordonas?
D.a Ire.—Memorigu bone la serviston, ke li tuj portu la leteron... Sed ne, pli bone estas... Mi ne volas ke li portu ĝin, ĉar ili estas tiel drinkemuloj, ke neniu povas... Diru vi al Simono, ke mi diris ke li havu la bonecon meti ĝin en la poŝtakeston. Ĉu vi komprenas?
Rita.—Jes, sinjorino.
D.a Ire.—Ha, aŭskultu!
Rita.—Ankoraŭ!
D.a Ire.—Vere, tio ĉi ne urĝas... sed tuj poste vi devas preni la turdon el tie kaj pendigi ĝin tie ĉi, por ke ĝi ne falu kaj vundiĝu... (Foriras Rita tra la centra pordo.) Kian malbonan nokton ĝi kaŭzis al mi! Imagu, do! La besto, dum la tuta, sankta nokto, ne faris alion ol kantadi la Gloria Patri kaj ripetadi la preĝon pri la sankta mortkitelo. Tio estas, sendube, edifa... sed kiam oni deziras dormi...