DUA AKTO
(La ĝardena salono de la domo de konsulo Bernick.)
(Sinjorino Bernick sidas sola ĉe la labortablo kun sia kudraĵo. Iom poste venas de dekstre konsulo Bernick kun ĉapelo sur la kapo kaj kun gantoj kaj bastono.)
SINJORINO BERNICK
Ĉu vi jam revenas hejmen, Karsten?
KONSULO BERNICK
Jes. Estas iu, kiun mi petis veni.
SINJORINO BERNICK
(kun sopiro) Ho jes. Johan certe venos, mi pensas.
KONSULO BERNICK
Estas iu viro, mi diras. (demetas la ĉapelon) Kie estas ĉiuj la
sinjorinoj hodiaŭ!
SINJORINO BERNICK
Sinjorino Rummel kaj Hilda ne havas tempon.
KONSULO BERNICK
Nu? Sendis ekskuzon?
SINJORINO BERNICK
Jes; ili havas tiom da farendaĵoj en la domo.
KONSULO BERNICK
Kompreneble. Kaj la aliaj ankaŭ ne venos?
SINJORINO BERNICK
Ne, ankaŭ ili havas ekskuzojn.
KONSULO BERNICK
Tion mi estus povinta diri antaŭe. Kie estas Olaf?
SINJORINO BERNICK
Mi permesis al li iomete promeni kun Dina.
KONSULO BERNICK
Hm; Dina, tiu aĉa flirtulino —. Imagu ke hieraŭ ŝi tuj ligis sin
al Johan —!
SINJORINO BERNICK
Sed kara Karsten, Dina ja tute ne scias ke —
KONSULO BERNICK
Nu, sed Johan almenaŭ devus havi la takton ne montri al ŝi iun
atenton. Mi ja vidis la okulĵetojn de komercisto Vigeland.
SINJORINO BERNICK
(kun la kudraĵo sur la genuoj) Karsten, ĉu vi povas imagi kion ili
volas ĉi-hejme?
KONSULO BERNICK
Hm; li havas ja bienon tie transe, kiu ne bone prosperas; kaj ŝi
ja diris hieraŭ, ke ili devis vojaĝi duaklase —
SINJORINO BERNICK
Jes, bedaŭrinde, eble estas io tia. Sed ke ŝi akompanis! Ŝi!
Post tiu sanga insulto kiun ŝi faris al vi —!
KONSULO BERNICK
Ho, ne pensu pri tiuj malnovaj historioj.
SINJORINO BERNICK
Kiel povas mi pensi pri aliaĵoj nuntempe? Li ja estas mia frato; —
ne estas pro li; sed ĉiuj malagrablaĵoj kiuj kaŭziĝus al vi —.
Karsten, mi ege timas ke —
KONSULO BERNICK
Por kio vi timas?
SINJORINO BERNICK
Ĉu oni imagus meti lin en karceron pro la mono, kiu malaperis por
via patrino?
KONSULO BERNICK
Ho, babilaĵo! Kiu povas pruvi ke mono malaperis?
SINJORINO BERNICK
Aĥ Dio, tion scias ja la tuta urbo, bedaŭrinde; kaj vi mem ja
diris —
KONSULO BERNICK
Mi nenion diris. La urbo scias nenion pri tiuj aferoj; ĉio estis nur
senfundaj onidiroj.
SINJORINO BERNICK
Ho kiel grandanima vi estas, Karsten!
KONSULO BERNICK
Ĉesu pri tiuj memoraĵoj, mi diras! Vi ne scias, kiom vi turmentas
min revivigi ĉion tian! (Li paŝas tien kaj reen sur la planko; jen
li forĵetas la bastonon.) Ĉagrene ke ili venis hejmen ĝuste nun,
— nun kiam mi bezonas bonvoleman animstaton kaj en la urbo kaj en la
gazetaro. Korespondiĝos al la gazetoj en la najbaraj urboj. Ĉu mi
akceptas ilin bone aŭ ĉu mi akceptas ilin malbone, ambaŭkaze
tio pridiskutiĝos kaj interpretiĝos. Oni kirlas ĉion tion
malnovan, — tiel kiel vi faras. En socio kiel la nia —. (ĵetas
la gantojn sur la tablon) Kaj eĉ neniun homon mi havas kun kiu mi
povas paroli kaj ĉe kiu serĉi apogon.
SINJORINO BERNICK
Eĉ neniu, Karsten?
KONSULO BERNICK
Ne, kiu tiu estus? — Ekhavi ilin sur la nukon ĝuste nun! Ne estas
dubo ke ili iel faros skandalon, — precipe ŝi. Ĉu ne estas
malfeliĉo havi tiajn homojn en sia familio!
SINJORINO BERNICK
Jes, mi ja ne povas kulpiĝi ke —
KONSULO BERNICK
Pro kio vi ne povas kulpiĝi? Ke vi estas parenca al ili? Jen vera
vorto.
SINJORINO BERNICK
Kaj mi ankaŭ ne petis ilin veni hejmen.
KONSULO BERNICK
Aŭdu; jen ni estas! Mi ne petis ilin veni hejmen; mi ne skribis por
revenigi ilin; mi ne tiris ilin hejmen per la haroj! Ho, mi scias la
tutan ĉenon parkere.
SINJORINO BERNICK
(ekploras) Sed nun vi ja estas tiel senkoreca —
KONSULO BERNICK
Ja, ĝuste; ekploru, tiel ke la urbo ricevos ankaŭ tion por
priparoli. Finu tiun stultecon, Betty. Eliru; eble venos iu. Ĉu oni
vidu la sinjorinon kun ruĝaj okuloj? Jes, tio estus bonege, se
disvastiĝus inter la homoj ke —. Nu, jen mi aŭdas iun en la
koridoro. (iu frapas) Envenu!
(Sinjorino Bernick eliras sur la ĝardenan ŝtuparon kun sia kudraĵo. Ŝipkonstruisto Aŭne envenas de dekstre.)
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Bonan tagon, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK
Bonan tagon. Nu, Vi certe divenas, kion mi volas pri Vi?
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
La plenrajtigito menciis hieraŭ, ke la konsulo ne estus kontenta
pri —
KONSULO BERNICK
Mi estas malkontenta pri la tuta organizado en la ŝipfarejo, Aŭne.
Vi ja neniel progresas pri la averiuloj. “La Palmo” devus ja esti sub
velo antaŭ longe. Komercisto Vigeland venas ĉiun tagon ĉagrenante
min; estas malfacila viro havi kiel kunpartoprenanto en ŝipasocio.
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
“La Palmo” povos forveli postmorgaŭ.
KONSULO BERNICK
Nu fine. Sed la usonano “Indian Girl”, kiu atendis kvin semajnojn
kaj —
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
La usonano? Mi kompreniĝis, ke ni unue faru la laboron sur Via
propra ŝipo.
KONSULO BERNICK
Al tio mi ne donis al vi iun kaŭzon kredi. Fariĝus ĉiu ebla
progresigo ankaŭ pri la usonano; sed tio ne okazas.
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
La ŝipo estas traputrita en la fundo, sinjoro konsulo; ju pli ni
flikas, des pli da putraĵo ni trovas.
KONSULO BERNICK
Tio ne estas la kialo. Plenrajtigito Krap diris al mi la tutan veron.
Vi ne kapablas labori per la novaj maŝinoj, kiujn mi havigis, — aŭ
pli ĝuste, vi ne volas labori per ili.
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Sinjoro konsulo, mi estas nun en la kvindekaj jaroj; eĉ de la knabaj
jaroj mi kutimiĝis al la malnovaj labormetodoj —
KONSULO BERNICK
Ilin ni ne povas uzi nuntempe. Ne kredu, Aŭne, ke estas pro la
profito; ĝin mi ne bezonas, feliĉe; sed mi havas konsiderojn al la
socio en kiu mi vivas, kaj al la firmao, kiun mi estras. Estas de mi,
ke la progresoj venos, alie ili neniam venos.
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Ankaŭ mi bonvenigas progreson, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK
Jes, por via limigita rondo, por la laborista profesio. Ho, mi bone
konas vian agitadon; Vi faras paroladojn; Vi agitigas la laboristojn;
sed kiam evidenta progreso ofertas sin, kiel nun niaj novaj maŝinoj,
vi ne volas kunlabori; kaj vi fariĝas timema.
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Jes, mi efektive fariĝas timema, sinjoro konsulo; mi timas pro tiuj
multaj, de kiuj la maŝinoj prenas la panon. La konsulo ofte parolas
pri la devo atenti pri la socio; sed mi pensas, ke ankaŭ la socio
havas siajn devojn. Kiel kuraĝas la tekniko kaj la kapitalo instali
la novajn inventaĵojn en la laboron, antaŭ ol la socio povas
lernigi novan generacion uzi ilin?
KONSULO BERNICK
Vi tro multe legas kaj cerbumas, Aŭne; ne estas bone por Vi; estas
tio kio igas vin malkontenta pri via stato.
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Ne estas tio, sinjoro konsulo; sed mi ne toleras ke unu post la alia
el lertaj laboristoj maldungiĝas kaj fariĝas mankohavaj pro tiuj
maŝinoj.
KONSULO BERNICK
Hm; kiam la presarto elpensiĝis, multaj skribistoj perdis la
laboron.
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Ĉu la konsulo ŝatus tiun arton, se Vi tiam estus skribisto?
KONSULO BERNICK
Mi ne vokis Vin por disputi. Mi vokis Vin por diri al Vi, ke nia
averiulo “Indian Girl” estu preta forveli postmorgaŭ.
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Sed, sinjoro konsulo —
KONSULO BERNICK
Postmorgaŭ, Vi aŭdas; samtempe kun nia propra ŝipo; ne horon pli
malfrue. Mi havas miajn bonajn kialojn por antaŭenigi tiun aferon.
Ĉu Vi legis la gazeton de hodiaŭ matene? Nu, do Vi scias ke la
usonanoj ĉi tie denove faris tumultojn. Tiu malmorala kanajlaro
kvazaŭ renversigas la tutan urbon; ne pasas nokto sen iu interbatado
en la gastejoj kaj sur la stratoj; pri ĉiu alia abomenaĵo mi ne
volas paroli.
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Jes, estas certe, ke ili estas fiuloj.
KONSULO BERNICK
Kaj kiu kulpiĝas pro tiu malordaĵo? Estas mi! Jes, estas mi kiu
kulpiĝas. Tiuj gazetskribaĵoj aludaĉas kaŝvorte, ke ni centrigas
la laboron al “La Palmo”. Mi, kiu havas la taskon per la ekzemplo
influi la kuncivitanojn, devas lasi ĵetiĝi tiajon al mi en la
nazon. Tion mi ne toleras. Ne servas al mi, ke mia nomo tiel
makuliĝas.
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Ho, la nomo de la konsulo estas tiel bona, ke ĝi povas porti tion
kaj ankaŭ pli.
KONSULO BERNICK
Ne nun; ĝuste en tiu ĉi tempo mi bezonas ĉiun estimon kaj
bonvolon, kiun povas montri al mi miaj kunurbanoj. Mi havas en
preparo grandan entreprenon, kiel vi eble aŭdis; sed se sukcesiĝas
al malbonvolemaj homoj skui la nepran fidon al mia persono, tio povos
okazigi al mi la plej grandajn malfacilaĵojn. Tial mi volas por kiu
ajn prezo eviti tiujn malicajn kaj kalumniantajn gazetskribaĵojn,
kaj tial mi fiksis la datolimon al postmorgaŭ.
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Sinjoro konsulo, Vi povus same bone fiksi la daton al hodiaŭ
posttagmeze.
KONSULO BERNICK
Vi aludas ke mi postulas neeblecon?
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Jes, kun tiu laboristaro, kiun ni nun havas —
KONSULO BERNICK
Bone, bone; — do ni devas serĉi aliloke.
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Ĉu Vi vere volas maldungi ankoraŭ pliajn el la malnovaj laboristoj?
KONSULO BERNICK
Ne, pri tio mi ne pensas.
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Ĉar mi certe kredas, ke tio metus malbonan sangon kaj en la urbo kaj
en la gazetoj, se Vi tion farus.
KONSULO BERNICK
Eble, kaj tial mi tion ne faros. Sed se “Indian Girl” ne estos kvite
vojaĝpreta postmorgaŭ, mi maldungos Vin.
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
(kun ekskuo) Mi! (Li ridas) Nun Vi ŝercas, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK
Pri tio Vi ne fidu.
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Vi povus pensi pri maldungo de mi? Mi, kies patro kaj avo estis en
la servo de la ŝipfarejo ĉiujn siajn vivotagojn, kaj same pri mi —
KONSULO BERNICK
Kiu nun devigas min al tio?
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Vi postulas neeblecon, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK
Ho, bona volo ne konas neeblecon. Jes aŭ ne; respondu definite, aŭ
Vi havas Vian maldungon surloke.
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
(paŝon pli proksimen) Sinjoro konsulo, ĉu Vi vere pripensis, kion
signifas maldungi malnovan laboriston. Vi pensas ke li devas serĉi
por trovi ion alian? Nu ja, tion li ja povas; sed ĉu estas per tio
farite? Vi devus iam esti en la domo de tia maldungita laboristo la
vesperon kiam li venas hejmen kaj metas la ilarkeston interne de la
pordo.
KONSULO BERNICK
Ĉu vi opinias, ke mi maldungas Vin kun senzorga koro? Ĉu mi ne
ĉiam estis bona mastro?
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Tiel ju pli malbone, sinjoro konsulo. Ĝuste tial tiuj hejme ne volas
kulpigi Vin; ili ne diros ion al mi, ĉar tion ili ne kuraĝas; sed
ili rigardos min, kiam mi tion ne rimarkas, kaj pensos tiel: certe
estas merite. Jenon Vi vidos — tion mi ne povas elteni. Tia simpla
viro kia mi estas, mi tamen estas konsiderata kiel la unua inter la
miaj. Mia modesta hejmo ankaŭ estas eta socio, sinjoro konsulo. Tiun
etan socion mi povis apogi kaj subteni, ĉar mia edzino fidis min,
kaj ĉar miaj infanoj fidis min. Kaj nun ĉio ruiniĝos.
KONSULO BERNICK
Jes, se ne povas esti alie, la minoro devas fali por la maĵoro; la
specialaĵo estu je la nomo de Dio oferata por la ĝereralaĵo. Iun
alian respondon mi ne scias doni al Vi, kaj alimaniere ne okazas en
tiu ĉi mondo. Sed Vi estas obstina viro, Aŭne! Vi kontraŭstaras
min, ne ĉar Vi nenion alian povas, sed ĉar Vi ne volas realigi la
superecon de maŝinoj kontraŭ la manforto.
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Kaj Vi persistas je tio, sinjoro konsulo, ĉar Vi scias, ke se Vi
forĉasas min, Vi almenaŭ pruvis por la gazetaro Vian bonan volon.
KONSULO BERNICK
Kaj ja se tiel estus? Vi ja aŭdas, kiom tio gravas por mi, — aŭ
ekhavi la gazetaron sur la nukon aŭ bonvoligi ĝin por mi en la
momento, kiam mi laboras por granda afero por progresigi la komunan
bonon. Kio do? Ĉu mi povas agi alimaniere ol mi faras? Mi povas diri
al Vi, ke ĉi tie estas demando ĉu subteni Vian hejmon, kiel Vi
esprimas Vin, aŭ eble teni centojn da novaj hejmoj malsupre, centojn
da hejmoj, kiuj neniam povos fondiĝi, neniam ricevos fumantan tubon,
se mi ne sukcesos realigi, tion por kio mi nun laboras. Tial mi donis
al Vi la elekton.
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Jes, ĉar tiel estas, mi ne havas plian kontraŭdiron.
KONSULO BERNICK
Hm —; Mia kara Aŭne, vere ĉagrenigas min ke ni devas disiĝi.
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Ni ne disiĝos, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK
Kiel?
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Ankaŭ simpla viro havas ion por defendi en la mondo.
KONSULO BERNICK
Nu do, nu do; — kaj vi do opinias, ke vi kuraĝas promesi —?
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
“Indian Girl” kvitiĝos por forvelo postmorgaŭ. (Li salutas kaj
eliras dekstre.)
KONSULO BERNICK
Aha, jen mi ekmastris tiun obstinulon. Tio estas por mi bona
aŭguro —
(Hilmar Tønnesen, kun cigaro en la buŝo, venas tra la ĝardena pordego.)
HILMAR TØNNESEN
(sur la ĝardena ŝtuparo) Bonan tagon, Betty! Bonan tagon, Bernick!
SINJORINO BERNICK
Bonan tagon.
HILMAR TØNNESEN
Nu, vi ploris, mi vidas. Vi sekve scias?
SINJORINO BERNICK
Kion mi scias?
HILMAR TØNNESEN
Ke la skandalo vigle evoluas? Uf!
KONSULO BERNICK
Kion tio signifas?
HILMAR TØNNESEN
(envenas) Jes, la du usonanoj ĉirkaŭiras en la stratoj, kaj montras
sin kune kun Dina Dorf.
SINJORINO BERNICK
(postsekvas lin) Sed, Hilmar, ĉu eblas —?
HILMAR TØNNESEN
Jes, bedaŭrinde, estas pura vero. Lona eĉ estis tiel senkonsidera
krii post min; sed kompreneble mi ŝajnigis ne aŭdi.
KONSULO BERNICK
Kaj certe ne pasis nerimarkate.
HILMAR TØNNESEN
Ne, tion vi ja komprenas. La homoj staris trankvile postrigardante
ilin. Aspekte onidiro kuris fulme tra la urbo, — kiel fajro sur la
prerioj. En ĉiuj domoj homoj staris ĉe la fenestroj atendante ke la
aro pretermarŝu; kapon ĉe kapo malantaŭ la kurtenoj — uf! Jes,
pardonu, Betty; mi diras uf; ĉar tio ĉi igas min nervoza; — se tio
daŭru, mi devas pripensi entrepreni iom longan vojaĝon.
SINJORINO BERNICK
Sed vi estus devinta paroli al li kaj admoni lin —
HILMAR TØNNESEN
Meze en la strato? Ne, vi devas pardoni. Sed ke tiu homo entute
kuraĝas aperi en la urbo! Nu, ni vidu ĉu la gazetaro faros finon
pri li; jes, pardonu, Betty; sed —
KONSULO BERNICK
La gazetaro, vi diras? Ĉu vi aŭdis aludojn pri tiaĵo?
HILMAR TØNNESEN
Jes, verŝajne. Kiam mi foriris de vi hieraŭ vespere, mi paŝadis al
la klubo pro mia malsano. Mi bone komprenis per la tuja silento, ke
ili estis parolintaj pri la usonanoj. Kaj jen envenas la impertinenta
redaktoro Hammer. Li gratulas min tute laŭte pri la hejmenveno de
mia riĉa kuzo.
KONSULO BERNICK
Riĉa —?
HILMAR TØNNESEN
Jes, tiel li esprimis sin. Kompreneble mi mezure rigardis lin
laŭmerite, kaj komprenigis al li, ke mi nenion scias pri la riĉeco
de Johan Tønnesen. “Ĉu?” li diras, “jen strangaĵo; en usono oni
kutime trabatas sin, kiam oni havas ion komence, kaj via kuzo ja ne
transvojaĝis senhava.”
KONSULO BERNICK
Hm, faru nun al mi la servon —
SINJORINO BERNICK
(maltrankvila) Jen, vi povas vidi, Karsten —
HILMAR TØNNESEN
Jes, mi almenaŭ havis sendorman nokton pro tiu persono. Kaj li tamen
ĉirkaŭiras en la stratoj kun vizaĝo kvazaŭ nenio ĝenis lin. Kial
li ne tuj malaperis? Estas ja netolereble kiel vivpersistaj iuj homoj
estas.
SINJORINO BERNICK
Dio, Hilmar, kion vi diras?
HILMAR TØNNESEN
Ho, mi diras nenion. Sed jen li forsavas sin senvunde el
fervojaj akcidentoj kaj de atakoj de kaliforniaj ursoj kaj de
Nigrapied-Indianoj; eĉ ne senskalpigita —. Uf, jen ili estas.
KONSULO BERNICK
(rigardas laŭ la strato) Ankaŭ Olaf estas kun ili!
HILMAR TØNNESEN
Jes, kompreneble; ili volas ja memorigi al la homoj, ke ili apartenas
al la plej altstara familio de la urbo. Vidu, jen venas ĉiuj
neniofarantoj el la apoteko por rigardi ilin kaj fari siajn
rimarkojn. Tio vere ne estas por miaj nervoj; kiel viro sub tiaj
cirkonstancoj kapablu teni la standardon de la ideo alta, tio —
KONSULO BERNICK
Ili iros rekte ĉi tien. Aŭdu nun, Betty, estas mia definitiva
deziro, ke vi montru al ili ĉian afablecon.
SINJORINO BERNICK
Vi permesas, ĉu, Karsten?
KONSULO BERNICK
Jes certe; certe; kaj ankaŭ vi, Hilmar. Espereble ili ne restos
longe; kaj kiam kune inter ni mem —; neniuj aludoj; neniel ni devas
ilin ofendeti.
SINJORINO BERNICK
Ho, Karsten, kiel grandanima vi estas.
KONSULO BERNICK
Nu, nu, lasu tion.
SINJORINO BERNICK
Ho, ke mi danku vin; kaj pardonu, ke mi antaŭe fariĝis impeta.
Ho, vi ja havis ĉian kaŭzon por —
KONSULO BERNICK
Lasu, lasu, mi diras!
HILMAR TØNNESEN
Uf!
(Johan Tønnesen kaj Dina, poste fraŭlino Hessel kaj Olaf venas tra la ĝardeno.)
FRAŬLINO HESSEL
Bonan tagon, bonan tagon. Vi karaj homoj.
JOHAN TØNNESEN
Nun ni ĉirkaŭiris por viziti la malnovajn ejojn, Karsten.
KONSULO BERNICK
Jes, mi aŭdas tion. Multaj ŝanĝoj; ĉu ne?
FRAŬLINO HESSEL
Ĉie la grandaj bonfaroj de konsulo Bernick. Ni vizitis la
establaĵojn, kiujn vi donis al la urbo —
KONSULO BERNICK
Nu tie?
FRAŬLINO HESSEL
“Donaco de Karsten Bernick”, kiel skribiĝis super la enirejo. Jes,
vi certe estas la viro malantaŭ ĉio en la loko.
JOHAN TØNNESEN
Kaj belaj ŝipoj vi ankaŭ havas. Mi renkontis la ŝipestron de “La
Palmo”, mia malnova amiko de la lernejo —
FRAŬLINO HESSEL
Jes, kaj nova lernejo vi ankaŭ konstruigis; kaj ankaŭ la
gas-kondukilo kaj la akvo-kondukilo fariĝis dank' al vi, mi aŭdas.
KONSULO BERNICK
Nu, oni devas ja labori por la komunumo en kiu oni vivas.
FRAŬLINO HESSEL
Jes, bele, bofrato; sed estas ankaŭ ĝojo vidi, kiel la homoj
montras al vi rekonon. Mi ne estas vanta, mi opinias; sed mi ne
povis min deteni memorigi al iu kaj alia kun kiuj ni parolis, ke
ni apartenas al la familio.
HILMAR TØNNESEN
Uf —!
FRAŬLINO HESSEL
Ĉu vi diras Uf! al tio?
HILMAR TØNNESEN
Ne, mi diris hm —
FRAŬLINO HESSEL
Nu, tion vi rajtas, povrulo. Sed hodiaŭ vi aspekte estas solaj en la
domo?
SINJORINO BERNICK
Jes, hodiaŭ ni estas solaj.
FRAŬLINO HESSEL
Jes, efektive ni renkontis moralajn parojn supre sur la foirplaco;
aspekte urĝis por ili. Sed ni mem ankoraŭ ne sufiĉe kunparolis;
hieraŭ ja ĉeestis tiuj fervoj-planantoj, kaj aldone ni havis tiun
pastoron —
HILMAR TØNNESEN
La adjunkto.
FRAŬLINO HESSEL
Mi nomas lin la pastoro. Sed kion vi opinias pri mia faro dum
tiuj ĉi dek kvin jaroj? Ĉu li ne fariĝis brava knabo? Kiu rekonus
la petolulon, kiu forkuris de la hejmo?
HILMAR TØNNESEN
Hm —!
JOHAN TØNNESEN
Ho, Lona, ne tro fanfaronu.
FRAŬLINO HESSEL
Jes, pri tio mi estas fiera. Je Dio, tio ja estas la sola, kion mi
faris en la mondo; sed tio almenaŭ donas al mi iun rajton ekzisti.
Jes, Johan, kiam mi pensas kiel ni du tie transe komencis per niaj
kvar nudaj manaĉoj —
HILMAR TØNNESEN
Manoj.
FRAŬLINO HESSEL
Mi diras manaĉoj; ĉar malpuraj ili estis —
HILMAR TØNNESEN
Uf!
FRAŬLINO HESSEL
— kaj malplenaj ili ankaŭ estis.
HILMAR TØNNESEN
Malplenaj? Ne, nun mi devas diri —!
FRAŬLINO HESSEL
Kion vi devas diri?
KONSULO BERNICK
Hm!
HILMAR TØNNESEN
Nun mi devas diri — uf! (Li eliras sur la ĝardenan ŝtuparon.)
FRAŬLINO HESSEL
Kio estas al li?
KONSULO BERNICK
Ne atentu lin; li estas iom nervoza ĉi-tempe. Sed ĉu vi ne volas
iomete ĉirkaŭrigardi en la ĝardeno? Tie vi ankoraŭ ne estis, kaj
ĝuste nun mi havas liberan horon.
FRAŬLINO HESSEL
Jes, ŝatinde; vi sciu ke en miaj pensoj mi ofte estis en la ĝardeno
ĉe vi.
SINJORINO BERNICK
Ankaŭ tie estas grandaj ŝanĝoj, vi vidos.
(La konsulo, la sinjorino kaj fraŭlino Hessel eliras en la ĝardenon, kie oni foje vidas ilin dum kio sekvas.)
OLAF
(ĉe la ĝardena pordo) Onklo Hilmar, ĉu vi scias kion onklo Johan
demandis al mi? Li demandis, ĉu mi volas akompani lin al Ameriko.
HILMAR TØNNESEN
Vi mallertulo, ankoraŭ tirante la jupon de via patrino —
OLAF
Jes, sed tion mi ne plu faros. Vi vidos, kiam mi fariĝos granda —
HILMAR TØNNESEN
Ho, babilaĵo; vi ne havas iun seriozan deziron por tiu ŝtalhardiĝo
en — (Ili eliras en la ĝardenon.)
JOHAN TØNNESEN
(al Dina, kiu deprenis la ĉapelon starante ĉe la pordo kaj
skuante la polvon de sia robo) Vi fariĝis sufiĉe varma dum la
promenado.
DINA
Jes, estis ĝuinda promenado; tian ĝuindan promenadon mi neniam
havis antaŭe.
JOHAN TØNNESEN
Vi eble kutime ne faras matenajn promenadojn.
DINA
Ho jes; sed nur kun Olaf.
JOHAN TØNNESEN
Nu. — Ĉu Vi eble pli emas eliri en la ĝardenon ol resti ĉi tie?
DINA
Ne, mi pli deziras resti ĉi tie.
JOHAN TØNNESEN
Ankaŭ mi. Tamen nun estas interkonsento, ke ni ĉiun matenon faros
tian promenadon kune.
DINA
Ne, sinjoro Tønnesen, tion Vi ne farus.
JOHAN TØNNESEN
Kion mi ne farus? Vi ja promesis.
DINA
Jes, sed kiam mi pripensas, — Vi ne eliru kune kun mi.
JOHAN TØNNESEN
Sed kial ne?
DINA
Nu, Vi estas fremdulo; Vi ne povas kompreni; sed mi diru al Vi —
JOHAN TØNNESEN
Ja?
DINA
Ne, mi preferas ne paroli pri tio.
JOHAN TØNNESEN
Ho certe; al mi Vi povas ja paroli pri kio ajn.
DINA
Jes, mi diru al Vi, ke mi ne estas kiel la aliaj junaj knabinoj;
estas io — io tia pri mi. Tial vi ne faru.
JOHAN TØNNESEN
Sed tion ĉi mi tute ne komprenas. Vi do ne faris ion malbonan?
DINA
Ne mi, sed —; ne, nun mi ne volas paroli pli pri tio. Vi certe
sciiĝos de aliuloj.
JOHAN TØNNESEN
Hm.
DINA
Sed estas io alia, pri kio mi volus demandi vin.
JOHAN TØNNESEN
Kaj kio estas tio?
DINA
Laŭdire estas facile akiri iun lertecon tie transe en Ameriko?
JOHAN TØNNESEN
Nu, tiel facile tio tamen ne ĉiam estas; oni devas ofte suferi kaj
pene labori en la komenco.
DINA
Jes, tion mi emus —
JOHAN TØNNESEN
Vi?
DINA
Mi certe povas labori; mi estas forta kaj sana, kaj onklino Marta
multe legis kun mi.
JOHAN TØNNESEN
Sed je diablo, venu kaj forvojaĝu kun ni.
DINA
Ho, Vi nur ŝercas; tion Vi ankaŭ diris al Olaf. Sed tion kion mi
volus scii, estas ĉu la homoj estas tre — tre moralecaj tie transe?
JOHAN TØNNESEN
Moralecaj?
DINA
Jes, mi pensas, ĉu ili estas tiel — decaj kaj konvenkondutaj, kiel
ĉi tie.
JOHAN TØNNESEN
Nu, ili tamen ne estas tiel malbonaj, kiel oni ĉi tie kredas. Pri
tio Vi ne timu.
DINA
Vi ne komprenas min. Mi dezirus, ke ili ne estus tiel decaj kaj
moralecaj.
JOHAN TØNNESEN
Do ne? Kiel dezirus Vi ke ili estus?
DINA
Mi volus ke ili estu naturaj.
JOHAN TØNNESEN
Nu ja, eble ĝuste tiaj ili estas.
DINA
Ĉar tial estus bone por mi se mi venus transen.
JOHAN TØNNESEN
Jes, certe estus! Tial vi akompanu nin.
DINA
Ne, kun Vi mi ne volus vojaĝi; mi devus vojaĝi sola. Ho, mi certe
atingus ion; mi certe fariĝus —
KONSULO BERNICK
(antaŭ la ĝardena ŝtuparo kun la du sinjorinoj) Restu, restu; mi
serĉos ĝin, kara Betty. Vi facile malvarmumiĝus.
(Li venas en la salonon kaj serĉas la ŝalon de la sinjorino.)
SINJORINO BERNICK
(ekstere en la ĝardeno) Ankaŭ vi kunvenu, Johan; ni iros en la
groton.
KONSULO BERNICK
Ne, Johan devas resti. Jen vidu, Dina; prenu la ŝalon de mia edzino
kaj kuniru. Johan restos ĉe mi, kara Betty. Mi ja bezonas aŭdi ion
pri la kondiĉoj tie transe.
SINJORINO BERNICK
Jes, jes; sed venu do poste; vi ja scias kie vi trovos nin.
(Sinjorino Bernick, fraŭlino Hessel kaj Dina foriras tra la ĝardeno dekstren.)
KONSULO BERNICK
(momenton postrigardas ilin, iras por fermi la plej internan pordon
maldekstre, poste iras al Johan, kaptas liajn manojn, skuas kaj
premas ilin) Johan, nun ni estas solaj; permesu al mi danki vin.
JOHAN TØNNESEN
Pro kio?
KONSULO BERNICK
Mia domo kaj hejmo, mia familia feliĉo, mia tuta civitana stato en
la socio, — ĉion mi ŝuldas al vi.
JOHAN TØNNESEN
Nu, tio ĝojigas min, kara Karsten; sekvis do io bona el tiu freneza
historio.
KONSULO BERNICK
(denove skuas liajn manojn) Dankon, tamen dankon! Ne unu inter dek
mil farus, kion vi tiam faris por mi.
JOHAN TØNNESEN
Jen babilaĵo! Ĉu ni ne ambaŭ estis junaj kaj facilanimaj? Unu el
ni devis ja preni sur sin la kulpon —
KONSULO BERNICK
Sed kiu estis pli proksima ol la kulpulo?
JOHAN TØNNESEN
Haltu! Tiam la senkulpulo estis pli proksima. Mi ja estis libera kiel
birdo, orfa; eskapi el tiu penego en la oficejo estis por mi feliĉo.
Vi kontraŭe havis vian maljunan patrinon en vivo, kaj krome vi ja
estis sekrete fianĉiĝiinta al Betty, kiu multe ŝatis vin. Kiel
okazus pri ŝi, se ŝi estus sciiĝinta —?
KONSULO BERNICK
Vere, vere, vere; sed —
JOHAN TØNNESEN
Kaj ĉu ne estis ĝuste pro Betty, ke vi rompis tiun kaŝrilaton kun
sinjorino Dorf? Estis ja ĝuste por rompi, ke vi vizitis ŝin tiun
vesperon —
KONSULO BERNICK
Jes, tiun malfeliĉan vesperon, kiam tiu drinkemulo venas hejmen —!
Jes, Johan, estis pro Betty; sed tamen, — ke vi tiel grandanime
povis turni la ŝajnon kontraŭ vin mem kaj forvojaĝi —
JOHAN TØNNESEN
Neniuj skrupuloj, kara Karsten. Ni ja samopiniis, ke tiel estu;
savenda vi ja estis, kaj vi ja estis mia amiko. Nu, pri tiu amikeco
mi fieris! Ĉi tie mi penegis kiel hejmasidulo; kaj jen vi revenas,
eleganta kaj nobla, de via granda vojaĝo eksterlanden; vizitis
Londonon kaj Parizon. Kaj vi elektas min via amiko, kvankam mi estis
kvar jarojn pli juna ol vi; — nu, tio do estis ĉar vi amindumis al
Betty; nun mi ja komprenas. Sed ho, kiel fiera mi estis pro tio!
Kaj kiu ne estus? Kiu ne volonte oferus sin por vi; precipe kiam nur
temis pri ne pli ol monat-daŭra urba klaĉado, kaj ke oni tuj povis
forkuri en la vastan mondon.
KONSULO BERNICK
Hm, mia kara Johan, mi sincere diru al vi, ke tiu historio ankoraŭ
ne estas tute forgesita.
JOHAN TØNNESEN
Ĉu ne? Nu, kiel tio koncernas min, kiam mi sidas tie transe sur mia
bieno —
KONSULO BERNICK
Vi do revojaĝos?
JOHAN TØNNESEN
Kompreneble.
KONSULO BERNICK
Sed tamen ne tiel frue, mi esperas?
JOHAN TØNNESEN
Kiel eble plej frue. Estis ja nur por kontentigi al Lona, ke mi
akompanis ŝin ĉi tien.
KONSULO BERNICK
Nu? Kiel do?
JOHAN TØNNESEN
Jes, vidu, Lona ne plu estas juna, kaj lastatempe la sopiro al la
hejmo komencis sorĉi kaj tiri ŝin; sed ŝi neniam volis konfesi
tion; (ridetas) kiel kuraĝus ŝi postlasi min, facilanimulon, min,
kiu jam en la aĝo de dek naŭ eniris en —
KONSULO BERNICK
Kaj sekve?
JOHAN TØNNESEN
Nu, Karsten, nun mi faros konfeson, pri kiu mi hontas.
KONSULO BERNICK
Vi do ne konfesis al ŝi la konekson?
JOHAN TØNNESEN
Jes. Ne estis ĝuste de mi, sed mi ne povis alion fari. Vi ne povas
imagi al vi, kio Lona estis por mi. Vi neniam toleris ŝin; sed por
mi ŝi estis kvazaŭ patrino. En la unuaj jaroj, kiam estis pene por
ni tie transe, — ho! kiel ŝi laboris! Kaj kiam mi estis malsana dum
longa tempo, kaj nenion enspezis, kaj ne povis protesti, ŝi komencis
kanti kanzonojn en la kafejoj, — prezenti prelegojn, pri kiuj la
homoj ŝercadis; kaj ŝi ankaŭ verkis libron, pri kiu ŝi poste kaj
ridis kaj ploris, — ĉion por subteni la vivon en mi. Ĉu mi do
povus rigardi, ke ŝi, ĉi tiun vintron marasmiĝu, ŝi, kiu
penegadis por mi? Ne, tion mi ne povis, Karsten. Kaj jen mi diris:
Vojaĝu vi, Lona; ne timu pro mi; mi ne estas nepripensema, kiel vi
pensas. Kaj jen — jen ŝi sciiĝis.
KONSULO BERNICK
Kiel ŝi prenis tion?
JOHAN TØNNESEN
Nu, ŝi opiniis, kiel vere estis, ke kiam mi scias ke mi estas
senkulpa, ne povus esti embaraso por mi fari ekskurseton ĉi tien.
Sed estu trankvila; Lona nenion malkaŝos, kaj mi gardos mian
buŝon la duan fojon.
KONSULO BERNICK
Nu ja; mi fidas tion.
JOHAN TØNNESEN
Jen mia mano. Kaj nun ni ne plu parolu pri tiu malnova historio;
feliĉe ĝi estas la sola petolaĵo pri kiu iu el ni estas kulpa, mi
pensas. Nun mi volas ĝui la malmultajn tagojn, kiujn mi restos ĉi
tie. Vi ne imagas kian bonegan ekskurson ni havis ĉi-matene. Kiu
imagus ke tiu knabineto, kiu ĉirkaŭkuris ludante anĝelon en la
teatro —! Sed diru, — kio poste okazis pri ŝiaj gepatroj?
KONSULO BERNICK
Ho, kara, mi ne scias pri io pli rakontinda, ol tio kion mi skribis
al vi tuj post kiam vi estis forvojaĝinta. Nu, vi ja ricevis la du
leterojn?
JOHAN TØNNESEN
Jes, ja, mi havas ambaŭ. La drinkemulo ja forkuris de ŝi?
KONSULO BERNICK
Kaj poste mortiĝis en ebrieco.
JOHAN TØNNESEN
Ankaŭ ŝi mortis mallonge poste? Sed vi certe faris por ŝi tion
kion vi kaŝe povus fari?
KONSULO BERNICK
Ŝi estis fiera; ŝi nenion perfidis, kaj volis akcepti nenion.
JOHAN TØNNESEN
Nu, tamen estis ĝuste de vi preni Dina en la domon.
KONSULO BERNICK
Jes, efektive estis. Cetere estis vere Marta, kiu efektivigis tion.
JOHAN TØNNESEN
Do estis Marta? Jes, Marta — vere — kie ŝi estas hodiaŭ?
KONSULO BERNICK
Nu ŝi, — kiam ŝi ne devas atenti pri la lernejo, ŝi havas siajn
malsanulojn.
JOHAN TØNNESEN
Do estas Marta, kiu okupis sin pri ŝi.
KONSULO BERNICK
Jes. Marta ja ĉiam havis emon por edukado. Tial ŝi ankaŭ akceptis
oficon en la lernejo. Tio estis ege malsaĝa de ŝi.
JOHAN TØNNESEN
Jes, ŝi aspektis ege laca hieraŭ; mi ankaŭ timas, ke ŝi ne
havas sanon por tio.
KONSULO BERNICK
Ho, pri la sano, ŝi eble eltenus. Sed estas malagrable por mi;
ŝajnas kvazaŭ mi, ŝia frato, ne volus subteni ŝin.
JOHAN TØNNESEN
Subteni? Mi kredis, ke ŝi havas tioman kapitalon mem —
KONSULO BERNICK
Eĉ ne ŝilingon. Vi certe memoras, kiel pene estis por patrino, kiam
vi forvojaĝis. Ŝi daŭrigis ioman tempon per kunhelpo de mi; sed
per tio mi ne longe povus esti kontenta. Kaj mi akceptis aniĝi en la
firmaon; sed eĉ ne tio estis sukceso. Mi tial devis transpreni
ĉion, kaj kiam ni faris la bilancon, montriĝis, ke restis preskaŭ
nenio el la parto de patrino. Kiam patrino mallonge poste mortis,
ankaŭ Marta staris senrimeda.
JOHAN TØNNESEN
Kompatinda Marta!
KONSULO BERNICK
Kompatinda? Kial tio? Vi do ne pensas, ke mi lasas ŝin ion malhavi?
Ho ne, tion mi kuraĝas diri, ke mi estas bona frato. Kompreneble ŝi
loĝas kune kun ni kaj manĝas ĉe nia tablo; per sia instru-salajro
ŝi povas abunde vestigi sin, kaj sola virino, — kion pli ŝi
bezonas?
JOHAN TØNNESEN
Tiel ni ne pensas en Ameriko.
KONSULO BERNICK
Ne, tion mi ja kredas; en streĉe agitita socio kiel la usonana. Sed
ĉi tie en nia eta rondo, kie, dank' al Dio, la koruptiĝo ĝis nun
almenaŭ ne enpenetris; ĉi tie la virinoj kontentiĝas per deca
kvankam modesta stato. Cetere Marta mem kulpas; ŝi estis povinta
sekurigi prizorgon antaŭ longe, se ŝi mem volus.
JOHAN TØNNESEN
Vi aludas, ke ŝi povus edziniĝi?
KONSULO BERNICK
Jes, krome ŝi estus povinta ege favore establiĝi; ŝi ricevis
plurajn bonajn ofertojn; sufiĉe strange; senrimeda knabino, ne plu
juna, kaj krome tute sensignifa.
JOHAN TØNNESEN
Sensignifa?
KONSULO BERNICK
Nu, mi ne malestimas ŝin pro tio. Mi tute ne deziras ŝin alia.
Sciu, — en granda domo, kiel la nia, — estas ĉiam bone havi tian
ordinaran homon, kiun oni povas igi labori pri okazaĵoj.
JOHAN TØNNESEN
Jes, sed ŝi —?
KONSULO BERNICK
Ŝi? Kiel? Nu ja, ŝi kompreneble ja havas sufiĉe por sin
interesi; ŝi havas ja min kaj Betty kaj Olaf kaj min. La homoj ne
devas unue pensi pri si mem, precipe ne la virinoj. Ni havas ja ĉiuj
iun grandan aŭ malgrandan socion por kiu labori kaj ĝin subteni.
Tiel almenaŭ mi faras. (montras al
plenrajtigito Krap, kiu
venas de dekstre) Nu, jen vi havas pruvon. Ĉu vi opinias, ke estas
miaj propraj aferoj, kiuj okupas min? Neniel. (rapide al Krap) Nu?
PLENRAJTIGITO KRAP
(mallaŭte; montras amaseton da paperoj) Ĉiuj aĉetkontraktoj en
ordo.
KONSULO BERNICK
Bonege! Superbe! — Nu, bofrato, vi devas ekskuzi min dumtempe.
(mallaŭte kaj kun manpremo) Dankon, dankon, Johan; kaj estu
konvinkita, ke ĉio, ĉio pri kio mi povos servi vin, — nu, vi certe
komprenas min. — Venu, sinjoro Krap. (ili iras en la ĉambron de la
konsulo)
JOHAN TØNNESEN
(dum tempeto postrigardas lin) Hm —
(Li intencas iri en la ĝardenon. Samtempe fraŭlino Bernick envenas de dekstre kun eta korbo sur la brako.)
JOHAN TØNNESEN
Jen, Marta!
FRAŬLINO BERNICK
Ah — Johan, — ĉu estas vi?
JOHAN TØNNESEN
Tiel frue surpiede ankaŭ vi.
FRAŬLINO BERNICK
Jes. Atendu iomete; nun eble tuj venos la aliuloj. (volas eliri
maldekstre)
JOHAN TØNNESEN
Aŭdu, Marta, ĉu ĉiam urĝas por vi?
FRAŬLINO BERNICK
Por mi?
JOHAN TØNNESEN
Hieraŭ vi kvazaŭ evitis min, kaj mi povis interŝanĝi eĉ ne
vorton kun vi, kaj hodiaŭ —
FRAŬLINO BERNICK
Jes, sed —
JOHAN TØNNESEN
Antaŭe ni do ĉiam estis kune, — ni du malnovaj ludgeamikoj.
FRAŬLINO BERNICK
Ho, Johan, post tiam estas multaj, multaj jaroj.
JOHAN TØNNESEN
Nu, je Dio, estas dek kvin jaroj post tiam, ne pli, ne malpli. Ĉu
ŝajnas al vi, ke mi multe ŝanĝiĝis?
FRAŬLINO BERNICK
Vi? Nu jes, ankaŭ vi, kvankam —
JOHAN TØNNESEN
Kion vi pensas?
FRAŬLINO BERNICK
Ho, estas nenio.
JOHAN TØNNESEN
Aspekte vi ne multe gajiĝis revidi min.
FRAŬLINO BERNICK
Mi atendis tiom longe, Johan, — tro longe.
JOHAN TØNNESEN
Atendis? Ke mi revenus?
FRAŬLINO BERNICK
Jes.
JOHAN TØNNESEN
Kaj kial vi pensis ke mi revenus?
FRAŬLINO BERNICK
Por pentofari vian delikton.
JOHAN TØNNESEN
Mi?
FRAŬLINO BERNICK
Ĉu vi forgesis, ke virino mortis en sufero kaj honto pro via kulpo?
Ĉu vi forgesis, ke pro via kulpo la plej bonaj jaroj de kreskanta
infano amariĝis?
JOHAN TØNNESEN
Kaj tion mi aŭdu de vi? Marta, ĉu via frato neniam —?
FRAŬLINO BERNICK
Ĉu li?
JOHAN TØNNESEN
Ĉu li neniam —; nu ja, mi pensas, ĉu li neniam diris eĉ unu
vorton senkulpigan por mi?
FRAŬLINO BERNICK
Ho, Johan, vi ja konas la severajn principojn de Karsten.
JOHAN TØNNESEN
Hm —, certe, certe mi konas la severajn principojn de mia malnova
amiko Karsten. — Sed tio ĉi estas ja —! Nu. Mi ĵus nun parolis
kun li. Ŝajnas al mi, ke li multe ŝanĝiĝis.
FRAŬLINO BERNICK
Kiel vi povas tion diri? Karsten ĉiam estis honesta viro.
JOHAN TØNNESEN
Jes, mi nenion aludis; sed lasu tion. — Hm; nun mi do komprenas, en
kiu lumo vi vidis min: estas la hejmenveno de la perditulo, kiun vi
atendadis.
FRAŬLINO BERNICK
Aŭskultu, Johan, mi diros en kia lumo mi vidis vin. (montras al la
ĝardeno) Ĉu vi vidas ŝin, kiu ludas tie en la herbaro kune kun
Olaf? Estas Dina. Ĉu vi memoras la kapturnitan leteron, kiun vi
skribis al mi, kiam vi forvojaĝis? Vi skribis, ke mi fidu vin. Mi
fidis vin, Johan. Ĉio malbona, kio poste onidiriĝis, certe okazis
en kapturniĝo, sencerbe, senpripense —
JOHAN TØNNESEN
Kion vi sugestas?
FRAŬLINO BERNICK
Ho, vi certe komprenas min; — ne plu vorto pri tio. Sed forvojaĝi
vi ja devis; komenci denove — novan vivon. Vidu, Johan, mi estis via
anstataŭanto ĉi-hejme, mi, via malnova ludamikino. La devoj, kiujn
vi ne memoris prizorgi ĉi tie aŭ ne povis prizorgi, tiujn mi
prizorgis por vi. Mi diras tion al vi, por ke vi ne havu tion por
riproĉi al vi. Por la neglektita infano mi estis patrino, mi edukis
ŝin kiel eble plej bone —
JOHAN TØNNESEN
Kaj forĵetis vian vivon por tiu afero —
FRAŬLINO BERNICK
Ĝi ne estas forĵetita. Sed vi revenis malfrue, Johan.
JOHAN TØNNESEN
Marta, — se mi povus diri al vi —. Nu, unue mi danku vin pro via
fidela amikeco.
FRAŬLINO BERNICK
(ridetas peze) Hm, — Jes, nun ni do elparolis, Johan. Tŝ; jen iu
venas. Adiaŭ; mi ne povas nun —
(Ŝi eliras tra la malantaŭa pordo maldekstre. Lona Hessel envenas de la ĝardeno akompanata de sinjorino Bernick.)
SINJORINO BERNICK
(ankoraŭ en la ĝardeno) Sed, pro Dio Lona, pri kio vi pensas!
FRAŬLINO HESSEL
Lasu min, mi diras; mi volas kaj devas paroli kun li.
SINJORINO BERNICK
Sed estus grandega skandalo! Ho, Johan, ĉu vi ankoraŭ ĉeestas?
FRAŬLINO HESSEL
Eliru, knabo; ne restadu ĉi tie en la ĉambra aero; eliru en la
ĝardenon, kaj parolu kun Dina.
JOHAN TØNNESEN
Jes, mi ĝuste intencis tion.
SINJORINO BERNICK
Sed —
FRAŬLINO HESSEL
Aŭdu nun, John, ĉu vi vere rigardis al Dina?
JOHAN TØNNESEN
Jes, mi kredas.
FRAŬLINO HESSEL
Jes, vi vere devus bone rigardi ŝin, knabo. Jen io por vi!
SINJORINO BERNICK
Sed Lona —!
JOHAN TØNNESEN
Io por mi?
FRAŬLINO HESSEL
Jes, por rigardi, mi pensas. Iru nun!
JOHAN TØNNESEN
Nu ja, mi iros voleme. (Li iras elen en la ĝardenon.)
SINJORINO BERNICK
Lona, mi konsterniĝas pro vi. En tio vi do ne povas esti serioza.
FRAŬLINO HESSEL
Jes, efektive tiel estas. Ĉu ŝi ne estas sana kaj sincera? Jen
edzino ĝuste por John. Estas iu tia, kiun li bezonas tie en la
Okcidento; tio estus io alia ol maljuna duonfratino.
SINJORINO BERNICK
Dina! Dorf! Pripensu do —
FRAŬLINO HESSEL
Unue mi pripensas la feliĉon de la knabo. Ĉar kunhelpi, tion mi
devas; li mem ne estas precipe entreprenema en tiaĵoj; knabinetoj
kaj virinoj li neniam vere komprenis.
SINJORINO BERNICK
Li? Johan! Nu, aspekte ni havas bedaŭrindajn pruvojn por —
FRAŬLINO HESSEL
Ho, inferen kun tiu stulta historio! Kie estas Bernick? Mi volas
paroli kun li.
SINJORINO BERNICK
Lona, vi ne faru, mi diras!
FRAŬLINO HESSEL
Mi faros. Se la knabo ŝatas ŝin, — kaj ŝi lin, — ili sekve havu
unu la alian. Bernick estas ja tia saĝa viro; li devas trovi
solvon —
SINJORINO BERNICK
Kaj vi imagus, ĉu tiuj usonaj maldecaĵoj estus tolerataj ĉi tie —
FRAŬLINO HESSEL
Babilaĵo, Betty —
SINJORINO BERNICK
— ke viro, kiel Karsten, kun sia severa morala pensmaniero —
FRAŬLINO HESSEL
Ho, pa, ĝi certe ne estas tiel senmezure severa.
SINJORINO BERNICK
Kion vi kuraĝas diri?
FRAŬLINO HESSEL
Mi kuraĝas diri, ke Bernick certe ne estas multe pli morala ol aliaj
viroj.
SINJORINO BERNICK
Tiel profunde sidas do ankoraŭ la malamo al li! Sed kion vi do volas
ĉi tie, ĉar vi ja neniam povis forgesi ke —? Mi ne komprenas, ke
vi kuraĝis rigardi lin rekte en la okulojn post tiu hontinda
insulto, kiun vi tiam alportis al li.
FRAŬLINO HESSEL
Jes, Betty, tiam mi senpripense aĉe faris.
SINJORINO BERNICK
Kaj kiel grandanime li pardonis vin, li, kiu ja neniam faris
delikton! Ĉar li ja ne povas kulpiĝi pro tio, ke vi pri io
esperadis. Sed depost tiam vi malamis ankaŭ min. (ekploras) Vi
neniam malenviis al mi mian feliĉon. Kaj nun vi venas ĉi tien por
renversi ĉion tion super min, — por montri al la urbo, en kiun
familion mi enkondukis Karsten. Jes, estas super min ke ĉio falos,
kaj estas tio, kion vi volas. Kaj tio estas aĉa de vi! (Ŝi eliras
plorante tra la fona pordo maldekstre.)
FRAŬLINO HESSEL
(postrigardas ŝin) Kompatinda Betty.
(Konsulo Bernick venas el sia ĉambro.)
KONSULO BERNICK
(ankoraŭ ĉe la pordo) Jes, jes, bone, sinjoro Krap; bonege. Sendu
400 kronojn por manĝigado al la povruloj. (turnas sin) Lona! (pli
proksime) Vi sola? Ĉu Betty ne venas?
FRAŬLINO HESSEL
Ne. Eble mi serĉu ŝin?
KONSULO BERNICK
Ne, ne, ne, lasu tion! Ho, Lona, vi ne scias, kiel mi arde sopiris
paroli malferme kun vi, — petegi vian pardonon.
FRAŬLINO HESSEL
Aŭskultu, Karsten, ni ne estu sentimentalaj; tio ne konvenas al ni.
KONSULO BERNICK
Vi devas aŭskulti min, Lona. Mi ja scias, kiel mi havas la ŝajnon
kontraŭ mi nun, kiam vi sciiĝis pri la okazaĵo kun la patrino de
Dina. Sed mi ĵuras, ke tio estis nur mallonga erariĝo; efektive mi
vere kaj sincere iam ŝatis vin.
FRAŬLINO HESSEL
Kial vi kredas ke mi estas veninta hejmen?
KONSULO BERNICK
Eĉ se ion ajn vi intencas, mi petas vin nenion fari, antaŭ ol mi
justigis min. Mi povas, Lona; mi almenaŭ povas senkulpigi min.
FRAŬLINO HESSEL
Nun vi estas en timo. — Vi iam ŝatis min, vi diras. Jes, pri tio vi
certigis min sufiĉe ofte en viaj leteroj; kaj eble tio estis vero —
iamaniere, tiom longe kiom vi vivis tie en granda liberigita mondo,
kiu donis al vi kuraĝon mem pensi libere kaj alte. Vi eble trovis en
mi iom pli da karaktero kaj volo kaj memdependeco, ol ĉe la plimulto
ĉi-hejme. Kaj estis ja ankaŭ sekreto nur inter ni du; neniu povis
ŝercaĉi pri via malbona gusto.
KONSULO BERNICK
Lona, kiel vi povas do kredi —?
FRAŬLINO HESSEL
Sed kiam vi revenis; kiam vi aŭdis la mokadon, kiu hajlis super min;
kiam vi spertis la ridadon super ĉion, kion oni ĉi tie nomis miajn
absurdaĵojn —
KONSULO BERNICK
Vi estis senkonsidera tiam.
FRAŬLINO HESSEL
Pleje por ĉagreni tiujn jupvestitajn kaj pantalonvestitajn
geprudulojn, kiuj trotadis ĉirkaŭe en la urbo. Kaj kiam vi
renkontis la juna alloga aktorino —
KONSULO BERNICK
Estis nur danda petolaĵo; nenio pli; mi ĵuras al vi, eĉ ne la
dekono estis vero de tiu klaĉo kaj tiuj onidiroj, kiuj cirkuliĝis.
FRAŬLINO HESSEL
Nu, bone; sed kiam Betty venis hejmen, bela, floranta, adorata de
ĉiuj, — kaj fariĝis konate, ke ŝi heredus la monon post onklino,
kaj ke mi ricevus nenion — —
KONSULO BERNICK
Nu, jen ni estas ĉe la afero, Lona; kaj nun vi aŭdu senvuale. Mi ne
amis Betty tiam; mi ne rompis kun vi por iu nova inklino. Estis rekte
por la mono; estis devige; mi devis havigi ilin al mi.
FRAŬLINO HESSEL
Kaj tion vi diras al mi rekte antaŭ la okuloj?
KONSULO BERNICK
Jes, mi faras. Aŭskultu min, Lona —
FRAŬLINO HESSEL
Kaj vi tamen skribis al mi, ke nesubigebla amo al Betty kaptis vin,
kaj vi alvokis mian grandanimon, kaj petegis min pro Betty silenti
pri tio kio antaŭe estis inter ni —
KONSULO BERNICK
Mi devis, mi diras.
FRAŬLINO HESSEL
Nu, je la vivanta Dio, nun mi ne pentas, ke mi tiam agis senpripense.
KONSULO BERNICK
Lasu min fride kaj trankvile diri al vi, kiel la stato estis en tiuj
tagoj. Mia patrino, kiel vi memoras, estris la komercon; sed tute
mankis al ŝi komerca kompreno. Rapide mi vokiĝis hejmen de Parizo;
la tempoj estis krizaj; mi metus la aferojn sur firmajn piedojn.
Kion mi trovis? Mi trovis ion, kio devus esti tenata en la plej
profunda sekreto: firmaon preskaŭ ruinigita. Jes, ĝi estis
preskaŭ ruinigita, tiu ĉi malnova respektata firmao, kiu staris
dum tri generacioj. Kion povis mi fari, la filo, la sola filo,
krom ĉirkaŭrigardi por savrimedo.
FRAŬLINO HESSEL
Kaj vi savis la firmaon Bernick je ofero de virino.
KONSULO BERNICK
Vi bone scias, ke Betty amis min.
FRAŬLINO HESSEL
Sed mi?
KONSULO BERNICK
Kredu min, Lona, — vi neniam fariĝus feliĉa kun mi.
FRAŬLINO HESSEL
Ĉu estis el zorgemo por mia feliĉo, ke vi forlasis min?
KONSULO BERNICK
Ĉu eble vi kredas, ke el egoismaj motivoj mi agis kiel mi faris? Se
mi tiam starus sola, mi brave rekomencus. Sed vi ne komprenas kiel
komercisto sub senmezura respondeco kunkreskas kun la komerco,
kiun li heredas. Ĉu vi scias ke la bonfarto de centoj, eĉ miloj
dependas de li? Ĉu vi ne pripensas, ke la tuta socio, kiun kaj vi
kaj mi nomas nian hejmon, tuŝiĝus severe, se la firmao Bernick
ruiniĝus?
FRAŬLINO HESSEL
Ĉu estas ankaŭ pro la socio, ke vi dum tiuj dek kvin jaroj restis
staranta en la mensogo?
KONSULO BERNICK
En mensogo?
FRAŬLINO HESSEL
Kion scias Betty pri ĉio, kio kuŝas sube kaj antaŭe de ŝia
kunligo kun vi?
KONSULO BERNICK
Ĉu vi opinias ke mi por neniu utilo vundus ŝin malkovrante tiujn
aferojn?
FRAŬLINO HESSEL
Por neniu utilo vi diras? Nu ja, vi ja estas komercisto; vi certe
komprenas kio estas utila. — Sed aŭdu nun, Karsten, nun ankaŭ mi
volas paroli fride kaj trankvile. Diru, — ĉu vi ankaŭ vere estas
feliĉa?
KONSULO BERNICK
En la familio, vi pensas?
FRAŬLINO HESSEL
Nu ja.
KONSULO BERNICK
Mi estas, Lona. Vi ne senutile estas estinta tia sindonema amikino
por mi. Mi kuraĝas diri, ke mi fariĝis pli kaj pli feliĉa laŭ la
jaroj. Betty estas bona kaj cedema. Kaj kiel ŝi dum la jaroj lernis
kurbi sian konduton laŭ tio, kio estas karakteriza en mi —
FRAŬLINO HESSEL
Hm.
KONSULO BERNICK
Antaŭe ŝi ja nutris kelkajn romantikajn imagaĵojn pri la amo; ŝi
ne povis akordiĝi kun la ideo, ke ĝi iom post iom transirus al
trankvila amikecflamo.
FRAŬLINO HESSEL
Sed nun ŝi estas kontenta?
KONSULO BERNICK
Komplete. Sciu, ke la ĉiutaga rilato kun mi ne estas sen maturiga
influo al ŝi. La homoj devas reciproke lerni malaltigi siajn
postulojn, se oni volas agi kontentige en la socio en kiu oni
troviĝas. Tion ankaŭ Betty laŭe lernis kompreni, kaj tial nia domo
estas nun modelo por niaj samcivitanoj.
FRAŬLINO HESSEL
Sed tiuj samcivitanoj nenion scias pri la mensogo?
KONSULO BERNICK
Pri la mensogo?
FRAŬLINO HESSEL
Jes, pri la mensogo en kiu vi nun stara dum dek kvin jaroj.
KONSULO BERNICK
Kaj tion vi nomas — —?
FRAŬLINO HESSEL
Mensogo mi ĝin nomas. La triobla mensogo. Unue la mensogo kontraŭ
mi; poste la mensogo kontraŭ Betty; kaj fine la mensogo kontraŭ
Johan.
KONSULO BERNICK
Betty neniam postulis, ke mi parolu.
FRAŬLINO HESSEL
Ĉar ŝi nenion sciis.
KONSULO BERNICK
Kaj vi tion ne postulos; — pro konsidero rilate ŝin vi tion ne
postulos.
FRAŬLINO HESSEL
Ho ne, mi certe scios toleri la ridsalvojn; mi havas fortan dorson.
KONSULO BERNICK
Kaj ankaŭ Johan ne postulos; li jam promesis al mi.
FRAŬLINO HESSEL
Sed vi mem, Karsten? Ĉu ne estas io interne en vi, kio postulas
eliri el la mensogo?
KONSULO BERNICK
Ĉu mi libervole oferus mian familian feliĉon kaj mian staton en la
socio!
FRAŬLINO HESSEL
Kiun rajton havas vi stari en la loko kie vi nun staras?
KONSULO BERNICK
Dum dek kvin jaroj mi tage aĉetis al mi eron de rajto — per mia
konduto, kaj per tio kion mi faris kaj progresigis.
FRAŬLINO HESSEL
Jes, vi multe faris kaj progresigis, por vi mem kaj por aliuloj.
Vi estas la plej riĉa kaj potenca homo en la urbo; sub via volo
ili kuraĝas nenion alian fari ol kurbiĝi, ĉiuj, ĉar vi estas
konsiderata esti sen makulo kaj perfekta; via hejmo estas konsiderata
kiel modela hejmo, via konduto kiel modela konduto. Sed ĉiu tiu
gloro, kaj eĉ vi mem samtempe, staras kvazaŭ sur ŝanceliĝanta
marĉo. Momenteto povos okazi, vorto povos esti dirata, — kaj vi
kune kun la tuta gloraĵo suben sinkos, se vi ne savos vin
ĝustatempe.
KONSULO BERNICK
Lona, — kion vi vere volas ĉi tie?
FRAŬLINO HESSEL
Mi volas helpi vin al firma grundo sub la piedoj, Karsten.
KONSULO BERNICK
Venĝo! Vi volas venĝi vin? Mi ja suspektis. Sed vi ne sukcesos!
Estas nur unu ĉi tie, kiu povas paroli kun aŭtoritato, kaj li estas
silenta.
FRAŬLINO HESSEL
Johan?
KONSULO BERNICK
Jes, Johan. Se aliulo kulpigos min, mi ĉion neas. Se oni volas
detrui min, mi luktos je la vivo. Sed vi neniam sukcesos, mi diras!
Li, kiu povus faligi min, li silentas — kaj li reen forvojaĝos.
(Grandkomercisto Rummel kaj komercisto Vigeland venas de dekstre.)
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Bonan tagon, bonan tagon, kara Bernick; vi devas veni kun ni en la
komerca asocio; ni havas kunvenon pri la fervoja afero, vi ja scias.
KONSULO BERNICK
Mi ne povas. Ne eblas nun.
KOMERCISTO VIGELAND
Vi vere devas, sinjoro konsulo —
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Vi devas, Bernick. Jen estas homoj, kiuj laboras kontraŭ nin.
Redaktoro Hammer kaj la aliaj, kiuj preferis la marbordan linion,
pretendas, ke kaŝas sin privataj interesoj malantaŭ la nova
propono.
KONSULO BERNICK
Nu, do klarigu al ili —
KOMERCISTO VIGELAND
Ne taŭgas kion ni klarigas, sinjoro konsulo —
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ne, ne, vi devas mem veni; vin ja neniu kuraĝas suspekti pri tiaĵo.
FRAŬLINO HESSEL
Ho ne, mi tion opinius.
KONSULO BERNICK
Mi ne povas, mi diras; mi ne estas tute sana; — aŭ almenaŭ, atendu
— lasu min restitui min.
(Adjunkto Rørlund envenas de dekstre.)
ADJUNKTO RØRLUND
Pardonu, sinjoro konsulo; Vi jen vidas min en la plej impeta
incito —
KONSULO BERNICK
Nu jes, kio estas al vi?
ADJUNKTO RØRLUND
Mi devas fari al vi demandon, sinjoro konsulo. Ĉu estas kun via
kunsento, ke la juna knabino, kiu trovis azilon sub via tegmento,
montras sin publike sur la strato en kunestado kun homo, de kiu —
FRAŬLINO HESSEL
Kiu homo, sinjoro pastoro?
ADJUNKTO RØRLUND
Kun tiu homo el ĉiuj homoj en la mondo, de kiu ŝi devus teni sin
plej fore.
FRAŬLINO HESSEL
Hoho!
ADJUNKTO RØRLUND
Ĉu estas kun via kunsento, sinjoro konsulo?
KONSULO BERNICK
(kiu serĉas ĉapelon kaj gantojn) Mi scias pri nenio. Pardonu;
urĝas; mi devas iri al la komerca asocio.
HILMAR TØNNESEN
(venas de la ĝardeno kaj iras al la antaŭa pordo maldekstre) Betty,
Betty, aŭskultu!
SINJORINO BERNICK
(ĉe la pordo) Kio estas?
HILMAR TØNNESEN
Vi devas iri en la ĝardenon, kaj finigi tiun flatadon, kiun certa
persono praktikas al tiu Dina Dorf. Mi fariĝis tute nervoza
aŭskulti al tio.
FRAŬLINO HESSEL
Ĉu? Kion do tiu persono diris?
HILMAR TØNNESEN
Ho, nenion alian ol tio, ke li volas ke ŝi akompanu lin al Ameriko.
Uf!
ADJUNKTO RØRLUND
Ĉu tiaĵo eblas!
SINJORINO BERNICK
Kion vi diras?
FRAŬLINO HESSEL
Sed estus ja bonege.
KONSULO BERNICK
Neeble! Vi misaŭdis.
HILMAR TØNNESEN
Do demandu lin mem. Jen venas la paro. Sed ne enmiksigu min.
KONSULO BERNICK
(al Rummel kaj Vigeland) Mi venos poste, — post momento —
(Grandkomercisto Rummel kaj Vigeland eliras dekstre. Johan Tønnesen kaj Dina envenas de la ĝardeno.)
JOHAN TØNNESEN
Hura, Lona, ŝi akompanos nin!
SINJORINO BERNICK
Tamen Johan, — vi senpripensa —!
ADJUNKTO RØRLUND
Ĉu tio estas vero! Tia superega skandalo! Per kiaj delogantaj artoj
estas vi —
JOHAN TØNNESEN
Nu, nu, sinjoro; kion vi estas diranta?
ADJUNKTO RØRLUND
Respondu al mi, Dina; ĉu tio estas via intenco, — ĉu estas via
tute libera decido?
DINA
Mi devas for de tie ĉi.
ADJUNKTO RØRLUND
Sed kun li — kun li!
DINA
Menciu iun alian ĉi tie, kiu kuraĝus kunpreni min.
ADJUNKTO RØRLUND
Nu, vi do sciu kiu li estas.
JOHAN TØNNESEN
Ne parolu!
KONSULO BERNICK
Neniun plian vorton!
ADJUNKTO RØRLUND
En tiu okazo mi malbone servus al la socio, kies moralon kaj morojn
mi posteniĝis por gardi; kaj nepravigeble mi agis kontraŭ tiu ĉi
juna knabino, en kies eduko ankaŭ mi havis esencan parton, kaj kiu
por mi estas —
JOHAN TØNNESEN
Gardu vin por tio, kion vi faras!
ADJUNKTO RØRLUND
Ŝi tion sciu! Dina, estas tiu viro, kiu kaŭzis la malfeliĉon kaj
honton al via patrino.
KONSULO BERNICK
Sinjoro adjunkto —!
DINA
Li! (al Johan Tønnesen) Ĉu tio estas vero?
JOHAN TØNNESEN
Karsten, respondu vi.
KONSULO BERNICK
Neniu vorto plu! Hodiaŭ estu silento.
DINA
Do vero.
ADJUNKTO RØRLUND
Vero, vero. Kaj pli ol tio. Tiu homo, kiun vi tiel fidas, ne kuris
senhava el la hejmo; — la kaso de vidvino Bernick —; la konsulo
povas atesti pri tio!
FRAŬLINO HESSEL
Mensoganto!
KONSULO BERNICK
Ah —!
SINJORINO BERNICK
Ho Dio, ho dio!
JOHAN TØNNESEN
(kontraŭ lin kun levita brako) Kaj tion vi kuraĝas —!
FRAŬLINO HESSEL
(deturnante) Ne frapu lin, Johan!
ADJUNKTO RØRLUND
Jes, atencu min nur. Sed la vero apertiĝu; kaj estas vero; konsulo
Bernick mem tion estas dirinta, kaj la tuta urbo scias. — Nun, Dina,
nun vi konas lin.
(Mallonga silento.)
JOHAN TØNNESEN
(mallaŭte; kaptas la brakon de Bernick) Karsten, Karsten, kion vi
faris!
SINJORINO BERNICK
(mallaŭte kaj en ploro) Ho Karsten, ke mi tiris vin en tiun honton.
KOMERCISTO SANDSTAD
(envenas rapide de dekstre kaj krias kun la mano sur la anso) Nun vi
devas absolute veni, sinjoro konsulo! La tuta fervojo pendas en
fadeno.
KONSULO BERNICK
(spiritforeste) Kio estas? Al kio mi —?
FRAŬLINO HESSEL
(serioze kaj kun emfazo) Vi ekstaru por subteni la socion, bofrato.
KOMERCISTO SANDSTAD
Jes, venu, venu; ni bezonas vian tutan moralan superpezon.
JOHAN TØNNESEN
(tute apude ĉe li) Bernick, — ni du kunparolos morgaŭ.
(Li eliras tra la ĝardeno; konsulo Bernick kvazaŭ senvola eliras dekstre kun komercisto Sandstad.)