TRIA AKTO
(La ĝardena salono en la domo de Bernick.)
(Konsulo Bernick, kun kanbastono en la mano, venas en impeta kolero el la malantaŭa ĉambro maldekstre, kaj lasas la pordon duone malferma post si.)
KONSULO BERNICK
Nu jen; fine fariĝis seriozo en tio; tiun vangofrapon mi opinias, ke
li memoros. (al iu ene en la ĉambro) Kion vi diras? — Kaj mi diras,
ke vi estas malprudenta patrino! Vi senkulpigas lin, konsentas al
ĉiuj liaj bubaĵoj. — Ĉu ne bubaĵoj? Kion vi do nomas ilin?
Ŝteliri el la domo nokte, iri surmaren per la fiŝistboato, resti
for ĝis longe en la tago, kaj meti min en tian mortigan timon, mi,
kiu havas tiom da aliaĵoj por pripensi. Kaj aldone tiu kanajlo
kuraĝas minaci, ke li volas forkuri! Jes, ke li provu pri tio! —
Vi? Ne, tion mi efektive kredas; vi ne multe zorgas pri lia savo kaj
konduto. Mi volonte kredas, ke se li riskus la vivon —! — Nu? Jes,
sed mi havas taskon postlasendan en ĉi tiu mondo; ne servas al mi
fariĝi seninfana. — Neniuj kontraŭdiraĵoj, Betty; estu kiel mi
diris; li havu ĉambran arestiĝon — (aŭskultas) Ŝŝ; ke neniuj
ion rimarku.
(Plenrajtigito Krap envenas de dekstre.)
PLENRAJTIGITO KRAP
Ĉu Vi havas liberan momenton, sinjoro konsulo?
KONSULO BERNICK
(forĵetas la kanbastonon) Nu ja, jes ja. Ĉu Vi venas de la
ŝipfarejo?
PLENRAJTIGITO KRAP
Ĵus nun. Hm —
KONSULO BERNICK
Nu? Ĉu certe ne estas iu ĝeno pri “La Palmo”?
PLENRAJTIGITO KRAP
“La Palmo” povos forveli morgaŭ, sed —
KONSULO BERNICK
“Indian Girl” do? Ĉu mi ne scietis ke tiu obstinulo —
PLENRAJTIGITO KRAP
Ankaŭ “Indian Girl” povos forveli morgaŭ; sed — eble ne atingos
foren.
KONSULO BERNICK
Kion Vi aludas?
PLENRAJTIGITO KRAP
Pardonu, sinjoro konsulo; tiu pordo estas nur duonfermita, kaj mi
kredas, ke iu estas tie —
KONSULO BERNICK
(fermas la pordon) Nu jen. Sed kio estas tio, kion neniu devas aŭdi?
PLENRAJTIGITO KRAP
Estas tio, ke la konstruisto Aŭne certe intencas sinkigi “Indian
Girl” kun aro da maristoj kaj musoj.
KONSULO BERNICK
Sed Dio kompatu, kiel vi povas kredi —?
PLENRAJTIGITO KRAP
Mi ne povas klarigi tion alimaniere, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK
Nu, do diru al mi en malmultaj vortoj —
PLENRAJTIGITO KRAP
Mi faros. Vi mem scias kiel prokrasteme la laboro fariĝis en la
ŝipfarejo, post kiam ni ekhavis la novajn maŝinojn kaj la novajn
malkutimiĝintajn laboristojn.
KONSULO BERNICK
Jes, ja.
PLENRAJTIGITO KRAP
Sed hodiaŭ matene, kiam mi venis tien, mi rimarkis, ke la riparado
de la Usonano estis progresinta strange longe; la granda ŝtopilo en
la fundo, — Vi scias pri la traputrita loko —
KONSULO BERNICK
Jes, jes, kio pri ĝi?
PLENRAJTIGITO KRAP
Tute riparita, — laŭŝajne; tegita; aspektis tute nove; mi aŭdis,
ke Aŭne mem estis laborinta kun lumo tie malsupre la tutan nokton.
KONSULO BERNICK
Nu ja, kaj plue?
PLENRAJTIGITO KRAP
Mi estis tion pripensanta; la laboristoj ĝuste tiam ripozis por
matenmanĝo, kaj mi trovis okazon por nerimarkite ĉirkaŭrigardi kaj
ekstere kaj enŝipe; malfacile estis veni malsupren en la ŝarĝita
ŝipo; sed mi sciiĝis pri vero. Okazas insidaĵoj, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK
Mi ne povas kredi Vin, sinjoro Krap. Mi ne povas, mi ne volas kredi
tiaĵon pri Aŭne.
PLENRAJTIGITO KRAP
Doloras al mi, — sed estas la pura vero. Okazas insidaĵoj, mi
diras. Neniuj novaj tabuloj enfiksitaj, laŭ tio kion mi komprenas;
nur ŝtopita per stupo kaj supernitita per metalaj folioj kaj
ŝirmotukoj kaj tiaĵoj. Pura fuŝo! “Indian Girl” neniam atingos al
New York; ĝi sinkos kiel fendita kaldrono.
KONSULO BERNICK
Tio ja estas terura! Sed kion Vi imagas, ke li intencas?
PLENRAJTIGITO KRAP
Verŝajne li volas malkreditigi la maŝinojn; volas venĝi sin; volas
denove dungi la malnovan laboristaron.
KONSULO BERNICK
Kaj li do eble oferas ĉiujn tiujn homajn vivojn.
PLENRAJTIGITO KRAP
Li ĵus diris: ne troviĝas homoj surŝipe en “Indian Girl”, — nur
bestaĉoj.
KONSULO BERNICK
Nu ja, eble tiel; sed ĉu li ne atentas pri la granda kapitalo, kiu
perdiĝas?
PLENRAJTIGITO KRAP
Aŭne ne precipe ŝatas la grandan kapitalon, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK
Vere; li estas ribeliganto kaj tumultulo; sed senkonscienca ago kiel
tiu —. Aŭskultu, sinjoro Krap; ĉi tiun aferon ni devas ekzameni du
fojojn. Eĉ neniu vorto al iu ajn. Nia ŝipfarejo fariĝos
kompromita, se homoj sciiĝos pri tiaĵo.
PLENRAJTIGITO KRAP
Kompreneble, sed —
KONSULO BERNICK
Dum la tagmanĝ-ripozo Vi devas tien reiri; mi devas havi plenan
certecon.
PLENRAJTIGITO KRAP
Vi ĝin ricevos, sinjoro konsulo; sed permesu min demandi: kion Vi
tiam volas fari?
KONSULO BERNICK
Kompreneble raporti la aferon. Ni do ne devas fariĝi kunkulpuloj en
rekta krimo. Mi devas havi mian konsciencon senŝarĝita. Fariĝos
bona impreso kaj en la gazetaro kaj en la socio en tute, kiam oni
vidas, ke mi flanken puŝas ĉiujn personajn interesojn, kaj igas la
justecon havi sian iron.
PLENRAJTIGITO KRAP
Vere, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK
Sed antaŭ ĉio kaj unue plena certeco. Kaj silento ĝis tiam —
PLENRAJTIGITO KRAP
Neniu vorto, sinjoro konsulo; kaj la certeco, ĝin Vi ricevos. (Li
eliras tra la ĝardeno kaj malsupren laŭ la strato.)
KONSULO BERNICK
(duonlaŭte) Indignige! Sed ĉu? Ja ne eblas, — neimageble!
(Ĝuste kiam li volas iri en sian ĉambron, Hilmar Tønnesen venas de dekstre.)
HILMAR TØNNESEN
Bonan tagon, Bernick! Nu, mi gratulas pri la venko en la komerca
asocio hieraŭ.
KONSULO BERNICK
Ho, dankon.
HILMAR TØNNESEN
Estis ja glora venko, mi aŭdas; la venko de la inteligenta civitana
animo super la egoismo kaj la antaŭjuĝo, — kvazaŭ franca razio
kontraŭ la Kabyloj. Strange ke vi post la malagrablaj epizodoj ĉi
tie —
KONSULO BERNICK
Ja, ja, lasu tion.
HILMAR TØNNESEN
Sed la decida batalo ankoraŭ ne estas frapita.
KONSULO BERNICK
En la fervoja afero vi pensas?
HILMAR TØNNESEN
Jes, vi ja certe scias pri kio redaktoro Hammer estas brasanta?
KONSULO BERNICK
(streĉite) Ne! Kio estas tio?
HILMAR TØNNESEN
Li ja kroĉis sin al la onidiro, kiu disvastiĝas, kaj el tiu li
volas fari gazetartikolon.
KONSULO BERNICK
Kiu onidiro?
HILMAR TØNNESEN
Kompreneble pri la grandaj aĉetoj de bienoj laŭ la flanka fervojo.
KONSULO BERNICK
Kion vi diras? Ĉu tia onidiro disvastiĝas?
HILMAR TØNNESEN
Jes, iras tra la tuta urbo. Mi aŭdis ĝin en la klubo, kie mi faris
viziteton. Unu el niaj advokatoj laŭdire estas en tuta silento
komisie aĉetinta ĉiujn arbarbienojn, ĉiujn ercejojn, ĉiujn
akvofalojn —
KONSULO BERNICK
Kaj ne diriĝas por kiu?
HILMAR TØNNESEN
En la klubo oni opiniis, ke devus esti por eksterurba kompanio, kiu
scietiĝis pri tio, kion vi pretigis, kaj kiu rapidis antaŭ ol la
prezoj de la bienoj kreskus — Ĉu ne estas indignige — uf!
KONSULO BERNICK
Indignige?
HILMAR TØNNESEN
Jes, ke fremduloj tiel premas sin enen en niajn teritoriojn. Kaj ke
unu el la advokatoj de la urbo povas vendi sin al tiaĵo! Nun do
eksterurbanoj eltiros la profiton.
KONSULO BERNICK
Sed estas ja nur hazarda onidiro.
HILMAR TØNNESEN
Oni tamen kredas ĝin, kaj morgaŭ aŭ postmorgaŭ redaktoro Hammer
kompreneble volas fiksnajli ĝin kiel fakto. Estas jam ĝenerala
inciteco tie. Mi aŭdis pluruloj diri, ke se tiu onidiro
konfirmiĝas, ili forstrekos sin el la listoj.
KONSULO BERNICK
Neeble!
HILMAR TØNNESEN
Ĉu? Kiel kredas vi, ke tiuj komercanimoj tiel volonte akceptis vian
entreprenon? Ĉu vi ne kredas, ke ili mem flaris naze, ke —?
KONSULO BERNICK
Neeble, mi diras; tiom da civitana virto tamen troviĝas en nia eta
komunumo —
HILMAR TØNNESEN
Ĉi tie? Jes, vi ja estas optimisto, kaj tial vi juĝas aliulojn laŭ
vi mem. Sed mi, kiu estas sufiĉe sperta observanto —. Ne estas unu,
— kompreneble krom ni, — eĉ ne unu, mi diras, kiu tenas la
standardon de la ideo alta. (al la fono) Uf, jen mi vidas ilin!
KONSULO BERNICK
Kiujn?
HILMAR TØNNESEN
La du usonanojn. (elrigardas dekstren) Kaj kun kiu ili iras? Jes, je
Dio, ĉu ne estas la ŝipestro de “Indian Girl”. Uf!
KONSULO BERNICK
Kion ili volas pri li?
HILMAR TØNNESEN
Ho, estas ja sufiĉe konvena socio. Li laŭdire estis sklavkomercisto
aŭ rabisto; kaj kiu scias pri kio la aliuloj sin okupis dum tiuj
multaj jaroj.
KONSULO BERNICK
Mi diras al vi, ke estas ege malĝuste pensi tiel pri ili.
HILMAR TØNNESEN
Jes, vi ja estas optimisto. Sed nun kompreneble ni denove havos ilin
sur la nukon; tial mi ĝustatempe — (iras al la pordo maldekstre)
(Fraŭlino Hessel venas de dekstre.)
FRAŬLINO HESSEL
Nu, Hilmar, ĉu estas mi, kiu pelas vin el la ĉambro?
HILMAR TØNNESEN
Tute ne; ĵus nun urĝas; mi parolos kun Betty. (iras en la
malantaŭan ĉambron maldekstre)
KONSULO BERNICK
(post mallonga silento) Nu, Lona?
FRAŬLINO HESSEL
Jes.
KONSULO BERNICK
Kiel mi aspektas por vi hodiaŭ?
FRAŬLINO HESSEL
Kiel hieraŭ. Mensogo pli ol malpli —
KONSULO BERNICK
Vi devas klariĝi en tio ĉi. Kien Johan iris?
FRAŬLINO HESSEL
Li venos; li havis ion priparolendan kun iu viro.
KONSULO BERNICK
Post tio kion vi aŭdis hieraŭ, vi komprenas, ke mia tuta estado
estas detruita, se la vero venos en la lumon.
FRAŬLINO HESSEL
Mi tion komprenas.
KONSULO BERNICK
Estas kompreneble memsekvo, ke mi ne faris min kulpa en tiu krimo,
pri kiu onidiras.
FRAŬLINO HESSEL
Estas memkompreneble. Sed kiu estas la ŝtelisto?
KONSULO BERNICK
Ne estis iu ŝtelisto. Ne ŝteliĝis iu mono; eĉ ne ŝilingo
malaperis.
FRAŬLINO HESSEL
Kiel?
KONSULO BERNICK
Eĉ ne ŝilingo, mi diras.
FRAŬLINO HESSEL
Sed la onidiro? Kiel tiu abomena onidiro estas disvastigita, ke Johan
—?
KONSULO BERNICK
Lona, kun vi mi opinias, ke mi povas paroli, kiel al neniu alia; mi
volas nenion prisilenti por vi. Mi havas mian parton en la kulpo,
ke la onidiro disvastiĝis.
FRAŬLINO HESSEL
Vi? Kaj tion vi povis fari kontraŭ li, kiu por vi —!
KONSULO BERNICK
Vi ne juĝu sen memori kiel la aferoj tiam statis. Mi ja rakontis al
vi tion hieraŭ. Mi revenis hejmen, kaj trovis mian patrinon
implikigita en serio de malsaĝaj entreprenoj; diversaj malsukcesoj
aldoniĝis; kvazaŭis ke ĉiuj malbonoj sturmis kontraŭ nin; nia
firmao estis ĉe ruiniĝo. Mi estis duone nepripensema kaj duone
malespera. Lona, mi opinias ke estis pleje por mutigi la pensojn, ke
mi ekrilatis al tiu konekso, kiu kaŭzis ke Johan forvojaĝis.
FRAŬLINO HESSEL
Hm —
KONSULO BERNICK
Vi certe povas imagi al vi, kiel ĉiaj onidiroj cirkuliĝis, kiam vi
kaj li estis for. Tio ĉi ne estis lia unua malsaĝeco, oni rakontis.
Dorf estis ricevinta grandan sumon da mono de li por silenti kaj
foriri, oni diris; aliuloj pretendis, ke ŝi ricevis ĝin. Samtempe
ne kaŝiĝis, ke nia firmao spertis malfacilaĵojn pagi siajn
ŝuldojn. Kio estis pli komprenebla, ke la klaĉantoj kunligis tiujn
du onidirojn? Kiam ŝi restis ĉi tie kaj vivis en malriĉeco, oni
pretendis, ke li estis preninta la monon kun si al Usono, kaj la
onidiro ĉiam pligrandigis la sumon.
FRAŬLINO HESSEL
Kaj vi, Karsten —?
KONSULO BERNICK
Mi kaptis tiun famon kiel savtabulon.
FRAŬLINO HESSEL
Vi pluen disvastigis ĝin?
KONSULO BERNICK
Mi ne kontraŭdiris ĝin. La kreditoroj komencis treti al ni pli
proksimen; mi devis trankviligi ilin; gravis ke oni ne ekhavus
malfidon al la solideco de la firmao; momenta malbonŝanco estis nin
frapinta; ili ne devus sin altrudi; nur atendi tempon; ĉiu ekhavus
sian bonhavon.
FRAŬLINO HESSEL
Kaj ĉiu ekhavis sian bonhavon?
KONSULO BERNICK
Jes, Lona, tiu famo savis nian firmaon kaj faris min la homo, kiu mi
nun estas.
FRAŬLINO HESSEL
Mensogo do faris vin la homo, kiu vi nun estas.
KONSULO BERNICK
Al kiu tio damaĝis tiam? Estis la intenco de Johan neniam reveni.
FRAŬLINO HESSEL
Vi demandas, ĉu kiun ĝi damaĝis. Rigardu en vin mem, kaj diru al
mi, ĉu vi mem ne kaptis damaĝon.
KONSULO BERNICK
Ekrigardu en kiun ajn homon, kaj vi trovos en ĉiu ajn almenaŭ unu
nigran punkton, kiun li devas kaŝi.
FRAŬLINO HESSEL
Kaj Vi nomas Vin la kolonoj de la socio!
KONSULO BERNICK
La socio ne havas pli bonajn.
FRAŬLINO HESSEL
Kiom gravas, ke tia socio subteniĝas aŭ ne? Pri kio temas en tio
ĉi? La ŝajno kaj la mensogo — kaj nenio alia. Jen vi vivas, la
plej elstara viro de la urbo, en gloro kaj ĝojo, en potenco kaj
honoro, vi, kiu gluis la krimulsignon sur senkulpulon.
KONSULO BERNICK
Ĉu vi ne pensas, ke mi profunde sentas mian maljuston kontraŭ li?
Kaj ĉu vi ne kredas, ke mi estas preta ree bonfari ĝin?
FRAŬLINO HESSEL
Per kio? Parolante?
KONSULO BERNICK
Ĉu tion vi povus postuli?
FRAŬLINO HESSEL
Kio alia povus rebonigi tian maljustaĵon?
KONSULO BERNICK
Mi estas riĉa, Lona; Johan povas prezenti postulon kiun ajn —
FRAŬLINO HESSEL
Jes, ofertu al li monon, kaj vi aŭdos, kion li respondos.
KONSULO BERNICK
Ĉu vi konas liajn intencojn?
FRAŬLINO HESSEL
Ne, post hieraŭ li estas silenta. Estas kvazaŭ ĉio tio faris lin
matura viro.
KONSULO BERNICK
Mi devas paroli kun li.
FRAŬLINO HESSEL
Jen li estas.
(Johan Tønnesen venas de dekstre.)
KONSULO BERNICK
(al li) Johan —!
JOHAN TØNNESEN
(deturnante) Unue mi. Hieraŭ matene mi donis al vi mian vorton por
silenti.
KONSULO BERNICK
Vi tion faris.
JOHAN TØNNESEN
Sed tiam mi ankoraŭ ne sciis —
KONSULO BERNICK
Johan, permesu al mi per du vortoj klarigi al vi la konekson —
JOHAN TØNNESEN
Ne bezoniĝas; mi tute bone komprenas la konekson. La firmao estis
tiam en malfacila stato; kaj kiam mi do estis for, kaj vi havis
potencon super sendefenda nomo kaj famo —. Nu, mi ne ege imputas al
vi tion; ni estis junaj kaj facilanimaj en tiuj tagoj. Sed nun mi
bezonas la veron, kaj nun vi devas paroli.
KONSULO BERNICK
Kaj ĝuste nun mi bezonas mian tutan moralan estimon, kaj tial mi ne
povas paroli nun.
JOHAN TØNNESEN
Mi ne ĝenas min pro la fikciaĵoj kiujn vi disvastigis pri mi; estas
tio alia, por kio vi prenu la kulpon. Dina fariĝu mia edzino, kaj
ĉi tie, en ĉi tiu urbo, mi volas vivi kaj loĝi kaj konstrui kun
ŝi.
FRAŬLINO HESSEL
Vi jenon volas?
KONSULO BERNICK
Kun Dina! Kiel via edzino? Ĉi tie en la urbo!
JOHAN TØNNESEN
Jes, ĝuste ĉi tie; mi volas resti ĉi tie por spiti ĉiujn tiujn
mensogantojn kaj kalumniantojn. Sed por gajni ŝin, estas necese, ke
vi liberigu min.
KONSULO BERNICK
Ĉu vi pripensis, ke se mi konfesos la unuan, mi ankaŭ samtempe
prenos sur min la duan? Vi volas diri, ke el niaj libroj mi povas
pruvi, ke neniu trompo estas okazinta? Sed tion mi ne povos; niaj
libroj tiam ne tiel akurate teniĝis. Kaj eĉ se mi povus, — kion
per tio gajniĝus? Ĉu mi ne almenaŭ starus kiel la homo, kiu iam
savis sin per mensogo, kaj kiu dum dek kvin jaroj lasis tiun mensogon
kaj ĉiujn la aliaĵojn fiksiĝi, sen esti farinta paŝon kontraŭe?
Vi ne plu konas nian socion; alie vi devus scii ke tio ĉi frakasus
min ĝisfunde.
JOHAN TØNNESEN
Mi povas nur diri al vi, ke mi volas preni la filinon de sinjorino
Dorf kiel edzinon, kaj vivi kun ŝi en ĉi tiu urbo.
KONSULO BERNICK
(sekigas la ŝviton de la frunto) Aŭskultu, Johan, — kaj ankaŭ vi,
Lona. Ne estas ordinaraj cirkonstancoj en kiuj mi staras ĝuste en
tiuj ĉi tagoj. Mi staras tiel, ke se tiu ĉi frapo direktiĝos al
mi, vi estos min detruintaj, kaj ne nur min, sed ankaŭ grandan
benoriĉan estontecon por la socio, kiu tamen estis via hejmo dum la
infanaj jaroj.
JOHAN TØNNESEN
Kaj se mi ne direktos la frapon kontraŭ vin, mi detruos mem mian
tutan estontan feliĉon.
FRAŬLINO HESSEL
Parolu daŭre, Karsten.
KONSULO BERNICK
Do aŭskultu. Estas pri la fervoja afero, kaj tiu afero ne estas tute
tiel simpla, kiel vi opinias. Vi certe aŭdis priparolata pasintan
jaron marbordan linion? Ĝi ricevis multajn, gravajn voĉojn por si
ĉi tie en la urbo kaj ankaŭ en la ĉirkaŭaĵo; sed mi malhelpis
ĝin, ĉar ĝi malutilus al nia vaporŝiptrafiko laŭ la marbordo.
FRAŬLINO HESSEL
Ĉu vi mem interesiĝis en tiu vaporŝiptrafiko?
KONSULO BERNICK
Jes. Sed neniu kuraĝis suspekti min de tiu flanko; mi havis mian
estimitan nomon kiel ŝildon kaj ŝirmilon super mi. Cetere mi estus
povinta porti la perdon; sed la loko ne estus ĝin portinta. Do
decidiĝis por la internlanda linio. Kiam tio estis okazinta, mi
certigis al mi en tuta silento, ke flanka fervojo povus esti metata
ĉi-malsupren al la urbo.
FRAŬLINO HESSEL
Kial en tuta silento, Karsten?
KONSULO BERNICK
Ĉu vi aŭdis priparolataj la grandajn aĉetojn de arbaraj
propraĵoj, de minejoj kaj de akvofaloj —?
JOHAN TØNNESEN
Jes, estas ja eksterurba asocio —
KONSULO BERNICK
Tiel ke tiuj bienoj nun situas, ili estas preskaŭ senvaloraj por la
disaj posedantoj; ili tial estas venditaj sufiĉe malmultekoste. Se
oni atendus ĝis la flanka fervojo estus priparolata, la posedantoj
postulus malmoderajn prezojn.
FRAŬLINO HESSEL
Bone, bone; sed kio sekve?
KONSULO BERNICK
Nun venas tio, kio povas esti malsame eksplikata, — tio, kion homo
en nia socio nur povas konfesi, se li havas nemakulitan kaj estimatan
nomon al kiu sin apogi.
FRAŬLINO HESSEL
Nu?
KONSULO BERNICK
Estas mi, kiu aĉetis ĉion.
FRAŬLINO HESSEL
Vi?
JOHAN TØNNESEN
Je propra respondeco?
KONSULO BERNICK
Je propra respondeco. Se la flanka fervojo realiĝos, mi estos
milionulo; se ĝi ne realiĝos, mi estos ruinigita.
FRAŬLINO HESSEL
Tio estas riska, Karsten.
KONSULO BERNICK
Mi riskis mian tutan kapitalon sur tio ĉi.
FRAŬLINO HESSEL
Mi ne pensas pri la kapitalo; sed kiam tio malkaŝiĝos, ke —
KONSULO BERNICK
Jes, tie estas la nodpunkto. Kun la nemakulita nomo, kiun mi ĝis nun
portis, mi povas preni tiun aferon sur miajn ŝultrojn, porti ĝin
antaŭen, kaj diri al miaj kuncivitanoj: Vidu, tion mi riskis por la
bono de la socio.
FRAŬLINO HESSEL
Por la socio?
KONSULO BERNICK
Jes; kaj eĉ ne unu volas dubi pri miaj intencoj.
FRAŬLINO HESSEL
Tamen troviĝas homoj, kiuj agis pli malferme ol vi, sen subintencoj,
sen flankaj konsideroj.
KONSULO BERNICK
Kiuj?
FRAŬLINO HESSEL
Kompreneble kaj Rummel kaj Sandstad kaj Vigeland.
KONSULO BERNICK
Por gajni ilin mi devis inici ilin pri la afero.
FRAŬLINO HESSEL
Kaj sekve?
KONSULO BERNICK
Ili rezervis al si kvinonon de la profito por divido.
FRAŬLINO HESSEL
Ho, tiuj kolonoj de la socio!
KONSULO BERNICK
Ĉu ne estas la socio mem, kiu devigas nin iri laŭ insidaj vojoj?
Kio okazus ĉi tie, se mi ne estus aginta en silento? Ĉiuj estus sin
enĵetintaj en la entreprenon, dividantaj, disigantaj, fuŝantaj la
tuton. En ĉi tiu urbo estas neniu homo krom mi, kiu komprenas kiel
gvidi tian grandan entreprenon, kiel tiu ĉi fariĝos; en ĉi tiu
lando estas entute nur la enmigrintaj familioj, kiuj havas talenton
por pli grandaj entreprenoj. Tial mia konscienco absolvas min en tiu
ĉi rilato. Nur en miaj manoj ĉi tiuj propraĵoj povos fariĝi
daŭra beno por la multaj, al kiuj ili havigos panon.
FRAŬLINO HESSEL
En tio mi opinias ke vi pravas, Karsten.
JOHAN TØNNESEN
Sed mi ne konas tiujn multajn, kaj la feliĉo de mia vivo estas en
risko.
KONSULO BERNICK
La bonstato de via naskiĝloko estas en risko. Se malkaŝiĝos
aferoj, kiuj ĵetas ombron sur mian antaŭan konduton, mia
kontraŭuloj kun unuiĝintaj fortoj atakos min. Junula malprudento
neniam forviŝiĝas en nia socio. Oni volas ekzameni mian tutan
intertempan vivon, eltiri milojn da etaj okazaĵoj, interpreti kaj
ekspliki ilin en la lumo de tio, kio malkaŝiĝus; oni volas frakasi
min sub la pezo de famoj kaj kalumnioj. El la fervoja afero mi devos
retiriĝi; kaj se mi malkaptos ĝin, ĝi falos, kaj mi estos samtempe
ruinigita kaj civitane morta.
FRAŬLINO HESSEL
Johan, post tio kion vi nun aŭdis, vi devas forvojaĝi kaj silenti.
KONSULO BERNICK
Jes, jes, Johan, tion vi devas!
JOHAN TØNNESEN
Jes, mi forvojaĝos kaj ankaŭ silentas; sed mi revenos, kaj tiam mi
parolos.
KONSULO BERNICK
Restu tie transe, Johan; silentu, kaj mi volonte dividos kun vi —
JOHAN TØNNESEN
Retenu vian monon, sed redonu al mi mian nomon kaj mian reputacion.
KONSULO BERNICK
Kaj oferi mian propran!
JOHAN TØNNESEN
Pri tio vi kaj via socio devas akordiĝi. Mi devas kaj volas gajni
Dina por mi. Tial mi forvojaĝos jam morgaŭ per “Indian Girl” —
KONSULO BERNICK
Per “Indian Girl”?
JOHAN TØNNESEN
Jes. La ŝipestro promesis kunpreni min. Mi transvojaĝos, mi diras;
mi vendos mian bienon kaj ordigas miajn aferojn. Post du monatoj mi
estos reveninta.
KONSULO BERNICK
Kaj tiam vi volas paroli?
JOHAN TØNNESEN
Tiam la kulpulo prenu la kulpon mem.
KONSULO BERNICK
Ĉu vi forgesas, ke tiam mi devos preni tion sur min, pri kio mi
ne estas kulpa?
JOHAN TØNNESEN
Kiu antaŭ dek kvin jaroj utiligis tiun hontindan famon?
KONSULO BERNICK
Vi pelas min al malespero! Sed se vi parolos, mi ĉion neos! Mi
diros, ke estas komploto kontraŭ mi; venĝo; ke vi venis ĉi tien
por elpremi monon de mi!
FRAŬLINO HESSEL
Honto al vi, Karsten!
KONSULO BERNICK
Mi estas malespera, mi diras; kaj mi luktos por la vivo. Mi neos
ĉion, ĉion!
JOHAN TØNNESEN
Mi havas viajn du leterojn. En mia kofro mi trovis ilin inter miaj
aliaj paperoj. Ĉi-matene mi tralegis ilin; ili estas sufiĉe klaraj.
KONSULO BERNICK
Kaj tiujn vi volas prezenti?
JOHAN TØNNESEN
Se fariĝos necese.
KONSULO BERNICK
Kaj post du monatoj vi denove estos ĉi tie?
JOHAN TØNNESEN
Mi tion esperas. La vento estas bona. Post tri semajnoj mi estos en
New York —, se “Indian Girl” ne subakviĝos.
KONSULO BERNICK
(ekmire) Subakviĝos? Kial “Indian Girl” subakviĝus?
JOHAN TØNNESEN
Ne, ankaŭ mi tiel pensas.
KONSULO BERNICK
(preskaŭ ne aŭdeble) Subakviĝi?
JOHAN TØNNESEN
Jes, Bernick, nun vi do scias, kio atendas; dume vi devas konsideri
la situacion. Adiaŭ! Salutu al Betty, kvankam ŝi ne akceptis min
kiel fratino. Sed Marta mi tamen volas vidi. Ŝi diru al Dina —; ŝi
promesu al mi —
(Li eliras tra la malantaŭa pordo maldekstre.)
KONSULO BERNICK
(al si mem) “Indian Girl” —? (rapide) Lona, vi devas malhelpi tion
ĉi!
FRAŬLINO HESSEL
Vi mem vidas, Karsten, — mi ne plu havas potencon super li.
(Ŝi iras post Johan en la ĉambron maldekstre.)
KONSULO BERNICK
(en maltrankvilaj pensoj) Subakviĝi —?
(Ŝipkonstruisto Aŭne venas de dekstre.)
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Je via permeso, ĉu estas konvene por la konsulo —?
KONSULO BERNICK
(turnas sin impete) Kion Vi volas?
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Peti ĉu mi povu fari demandon al la konsulo.
KONSULO BERNICK
Nu ja; rapidiĝu. Pri kio Vi volas demandi?
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Mi volas demandi, ĉu estas firma decido, — neŝanĝeble firma
decido, — ke mi estus maldungata de la farejo, se “Indian Girl” ne
povus forveli morgaŭ?
KONSULO BERNICK
Kio nun? La ŝipo ja fariĝos preta por forveli.
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Jes, — ĝi fariĝos. Sed se ĝi ne fariĝos, — ĉu mi tiam
maldungiĝus?
KONSULO BERNICK
Por kio tiaj senutilaj demandoj?
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Mi ege volus scii tion, sinjoro konsulo. Respondu al mi pri tio:
Ĉu mi maldungiĝus?
KONSULO BERNICK
Ĉu mia vorto kutime estas fiksa aŭ ne?
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Mi do morgaŭ estus perdinta la pozicion, kiun mi havas en mia domo
kaj inter tiuj al kiuj mi plej proksime apartenas, — perdinta mian
influon en la rondo de la laboristoj, — perdinta la eblecon bonfari
inter la malaltaj kaj malriĉaj homoj en la societo.
KONSULO BERNICK
Aŭne, pri tiu punkto ni estas finitaj.
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Nu, do “Indian Girl” forvelu. (mallonga silento)
KONSULO BERNICK
Aŭskultu; mi ne povas direkti miajn okulojn en ĉiujn lokojn; ne
povas respondeci por ĉio; — Vi povas aserti al mi, ke la riparado
estas neriproĉeble farita?
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Vi fiksis mallongan tempolimon, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK
Sed la riparo estas taŭga, Vi diras?
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Ni havas ja bonan veteron kaj somertempon. (denova paŭzo)
KONSULO BERNICK
Ĉu Vi havas ion pli al mi direndan?
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Mi ne scias pri io alia, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK
Do, — “Indian Girl” forvelos —
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Morgaŭ?
KONSULO BERNICK
Jes.
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Nu ja. (Li salutas kaj foriras.)
(Konsulo Bernick staras momenton sendecida; tuj poste li iras rapide al la elireja pordo, kvazaŭ volante revoki Aŭne, sed haltas maltrankvila kun la mano sur la anso. Samtempe malfermiĝas la pordo de ekstere, kaj plenrajtigito Krap envenas.)
PLENRAJTIGITO KRAP
(mallaŭte) Aha, li estis ĉi tie. Ĉu li konfesis?
KONSULO BERNICK
Hm —; ĉu Vi ion malkaŝis?
PLENRAJTIGITO KRAP
Ĉu tio bezoniĝas? Ĉu la konsulo ne vidis la malbonan konsciencon
ekrigardi el liaj okulanguloj?
KONSULO BERNICK
Ho ĉu; — tiaĵo ne vidiĝas. Ĉu Vi ion malkaŝis, mi demandas?
PLENRAJTIGITO KRAP
Mi ne povis alveni; estis tro malfrue; ili jam estis tiranta la
ŝipon el la doko. Sed ĝuste tiu urĝo klare montras, ke —
KONSULO BERNICK
Montras nenion. La inspekto do jam okazis?
PLENRAJTIGITO KRAP
Kompreneble; sed —
KONSULO BERNICK
Vi do nun vidas. Kaj oni kompreneble trovis nenion priplendindan?
PLENRAJTIGITO KRAP
Sinjoro konsulo, Vi certe scias kiel tiaj inspektoj okazas, precipe
en ŝipfarejo, kiu havas tian bonan nomon kiel la nia.
KONSULO BERNICK
Same bone; ni do estas senplendindaj.
PLENRAJTIGITO KRAP
Sinjoro konsulo, ĉu Vi vere nenion rimarkis en Aŭne, ke —?
KONSULO BERNICK
Aŭne tute trankviligis min, mi diras al Vi.
PLENRAJTIGITO KRAP
Kaj mi diras al Vi, ke mi estas morale konvinkita, ke —
KONSULO BERNICK
Kion tio ĉi signifu, sinjoro Krap? Mi ja komprenas, ke Vi portas
malamikan senton kontraŭ la viro; sed se Vi volas iel malutili al
li, Vi devas elekti alian okazon. Vi scias kiel grave estas por mi —
aŭ pli ĝuste por la ŝipsocieto — ke “Indian Girl” forvelu
morgaŭ.
PLENRAJTIGITO KRAP
Nu bone; tio okazu; sed kiam ni aŭdos ion de tiu ŝipo — hm!
(Komercisto Vigeland envenas de dekstre.)
KOMERCISTO VIGELAND
Estime bonan tagon, sinjoro konsulo. Ĉu Vi havas liberan momenton?
KONSULO BERNICK
Je Via servo, sinjoro Vigeland.
KOMERCISTO VIGELAND
Jes, mi nur volus aŭdi, ĉu ne ankaŭ Vi subtenas la decidon, ke “La
Palmo” forvelu morgaŭ?
KONSULO BERNICK
Jes; tio ja estas interkonsentita afero.
KOMERCISTO VIGELAND
Sed nun la ŝipestro venis al mi informante, ke estas prognozo por
ventego.
PLENRAJTIGITO KRAP
La barometro multe falis de post la mateno.
KONSULO BERNICK
Ĉu? Ĉu ni povas atendi ventegon?
KOMERCISTO VIGELAND
Almenaŭ fortan venton; sed ne kontraŭventon; male —
KONSULO BERNICK
Hm; nu, kion Vi do diras?
KOMERCISTO VIGELAND
Mi diras, kiel mi diris al la ŝipestro, ke “La Palmo” estas en la
mano de la providenco. Kaj cetere ĝi ja unue velos nur trans la
Nordan Maron; kaj en Anglio la frajtaj prezoj estas ja nun tiel
kontentige altaj, ke —
KONSULO BERNICK
Jes, kaŭzus al ni perdon, se ni atendus.
KOMERCISTO VIGELAND
La ŝipo estas ja solida, kaj krome plene asekurita. Ne, sed
tiarilate estas pli riske por “Indian Girl” —
KONSULO BERNICK
Kiel tio?
KOMERCISTO VIGELAND
Ĝi ja ankaŭ forvelos morgaŭ.
KONSULO BERNICK
Jes, la ŝipsocieto forte urĝis, kaj cetere —
KOMERCISTO VIGELAND
Nu, se tiu malnova kesto kuraĝas forveli, — kaj krome kun tia
ŝipanaro, — estus honto, se ni ne —
KONSULO BERNICK
Nu bone. Supozeble Vi havas la ŝipdokumentojn kun Vi?
KOMERCISTO VIGELAND
Jes, jen.
KONSULO BERNICK
Bone; nun bonvole eniri kun sinjoro Krap.
PLENRAJTIGITO KRAP
Bonvolu; estos tuj aranĝata.
KOMERCISTO VIGELAND
Dankon. — Kaj la rezulton ni metos en la manon de la ĉiopova,
sinjoro konsulo.
(Li iras kun plenrajtigito Krap en la antaŭan ĉambron maldekstre. Adjunkto Rørlund envenas tra la ĝardeno.)
ADJUNKTO RØRLUND
Ah, ĉu mi renkontu Vin hejme je tiu ĉi tempo de la tago, sinoro
konsulo?
KONSULO BERNICK
(enpense) Kiel Vi vidas.
ADJUNKTO RØRLUND
Jes, tamen estis pro la sinjorino, ke mi eniris. Mi imagis al mi, ke
ŝi bezonus iun konsolan vorton.
KONSULO BERNICK
Ŝi eble bezonus. Sed ankaŭ mi volus iomete paroli kun Vi.
ADJUNKTO RØRLUND
Kun plezuro, sinjoro konsulo. Sed kio estas al Vi? Vi aspektas tute
pale kaj konfuzite.
KONSULO BERNICK
Ĉu? Ĉu mi tiel aspektas? Jes, kiel povas esti aliaspekte, — tiom
kiom nuntempe amasiĝas antaŭ min? Tuta, mia granda komerco, — kaj
ankaŭ la fervoja establaĵo —. Aŭskultu: en unu vorto, sinjoro
adjunkto; permesu al mi fari al Vi demandon.
ADJUNKTO RØRLUND
Tre volonte, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK
Estas penso, kiu falis en min. Kiam oni staras antaŭ tia vastatinga
entrepreno, kiu postulus unu opan oferon —?
ADJUNKTO RØRLUND
Kiel vi pensas?
KONSULO BERNICK
Ekzemple mi supozas: viro intencas establi grandan fabrikon. Li scias
certe — ĉar ĉiuj spertoj montris tion — ke frue aŭ malfrue dum
la ekspluatado en tiu fabriko homaj vivoj perdiĝos.
ADJUNKTO RØRLUND
Jes, tio estas nur tro verŝajna.
KONSULO BERNICK
Aŭ iu ĵetas sin sur ekspluatado de minejoj. Li prenas kaj familiaj
patroj kaj junaj vivfortaj homoj en sian servon. Ĉu oni ne povas kun
certeco diri, ke ne ĉiuj tiuj travivos.
ADJUNKTO RØRLUND
Jes bedaŭrinde, sendube estas tiel.
KONSULO BERNICK
Nu. Tia viro ja scias antaŭe, ke la entrepreno, kiun li realigos,
sendube iam kostos homa vivo. Sed tiu entrepreno estas ĝenerale
utila; por ĉiu vivo, kiun ĝi kostas, ĝi same sendube progresigas
la bonfarton de multaj centoj.
ADJUNKTO RØRLUND
Aha, Vi pensas pri la fervojo, — pri ĉiuj tiuj danĝeraj fosadoj
kaj krevigadoj de rokoj kaj ĉio tio —
KONSULO BERNICK
Jes; nu jes; mi pensas pri la fervojo. Kaj krome, — la fervojo
fariĝos kaŭzo por fabrikoj kaj ekspluatado de minejoj. Sed ĉu Vi
tamen ja opinias —?
ADJUNKTO RØRLUND
Kara sinjoro konsulo, Vi estas preskaŭ tro konscienca. Mi pensas, ke
kiam Vi metas la aferon en la manon de la providenco —
KONSULO BERNICK
Jes; certe ja; la providenco —
ADJUNKTO RØRLUND
— Vi estas senkulpa. Vi konstruu fidoplene la fervojon.
KONSULO BERNICK
Jes, sed nun mi supozas specialan okazon. Mi supozas, ke troviĝis
bor-truo, kiu eksplodiĝus, kaj tio en danĝera loko; sed se tiu
bor-truo ne eksplodiĝus, ne eblus realigi la fervojon. Mi supozas,
ke la inĝeniero scias, ke kostos la vivo de tiu laboristo, kiu
brulfajrigu la meĉon; sed fajrigata ĝi devas esti, kaj estas la
devo de la inĝeniero sendi laboriston tien por fari la taskon.
ADJUNKTO RØRLUND
Hm —
KONSULO BERNICK
Mi scias, kion Vi volas diri. Estus laŭdinde, se la inĝeniero mem
prenus la meĉon, kaj irus al la bor-truo por ĝin brulfajrigi. Sed
tiaĵon oni ne faras. Li sekve devas oferi laboriston.
ADJUNKTO RØRLUND
Tion inĝeniero neniam farus ĉe ni.
KONSULO BERNICK
Neniu inĝeniero en la grandaj landoj hezitus tion fari.
ADJUNKTO RØRLUND
En la grandaj landoj? Nu, tion mi ja kredas. En tiuj koruptaj
senkonsciencaj socioj —
KONSULO BERNICK
Ho, tamen estas multaj bonoj en tiuj socioj.
ADJUNKTO RØRLUND
Kaj tion Vi povas diri, Vi, kiu mem —?
KONSULO BERNICK
En la grandaj socioj ili tamen havas eblecojn antaŭenigi utilan
entreprenon; tie ili havas kuraĝon oferi ion por granda afero; sed
ĉi tie oni restriktiĝas de ĉiaspecaj malgrandanimaj konsideroj kaj
skrupuloj.
ADJUNKTO RØRLUND
Ĉu homa vivo estas malgrandanima konsidero?
KONSULO BERNICK
Kiam tiu homa vivo staras kiel minaco al la bono de miloj.
ADJUNKTO RØRLUND
Sed Vi starigas tute nepenseblajn kazojn, sinjoro konsulo! Mi tute ne
komprenas Vin hodiaŭ. Kaj Vi eĉ montras al la grandaj socioj. Jes,
tie fremde, — kion valoras homa vivo tie? Tie ili ne kalkulas per
homaj vivoj, sed per kapitaloj. Sed ni ja staras sur tute alia morala
starpunkto, mi opinias. Rigardu al nia honesta profesio de
ŝipposedantoj! Menciu unu solan ŝipposedanton ĉe ni, kiu por fia
gajno volus oferi homan vivon! Kaj imagu tiujn friponojn en la
grandaj socioj, kiuj por avantaĝo ĉartedonas unu nemartaŭgan
ŝipon post la alia —
KONSULO BERNICK
Mi ne parolas pri nemartaŭgaj ŝipoj!
ADJUNKTO RØRLUND
Sed mi parolas pri ili, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK
Jes, sed pro kio? Tio ja ne rilatas al la afero. — Ho, tiuj
bagatelaj timoplenaj konsideroj! Se generalo ĉe ni kondukus siajn
homojn en la pafadon kaj ekhavus ilin mortpafataj, li poste ricevus
sendormajn noktojn. Tiel ne estas aliloke. Vi aŭdus kion tiu tie
interne rakontas —
ADJUNKTO RØRLUND
Li? Kiu? La usonano —?
KONSULO BERNICK
Nu jes. Vi aŭdus, kiel oni en Usono —
ADJUNKTO RØRLUND
Li estas tie? Kaj tion Vi ne diras al mi. Mi volas tuj —
KONSULO BERNICK
Vi ne sukcesos; Vi nenien atingos pri li.
ADJUNKTO RØRLUND
Tion ni vidu. Nu, jen li estas.
(Johan Tønnesen venas de la ĉambro maldekstre.)
JOHAN TØNNESEN
(Parolas malantaŭen tra la malferma pordo:) Jes, jes, Dina, ke tiel
estu; sed mi tamen ne lasos vin. Mi revenos, kaj tiam fariĝos bone
inter ni.
ADJUNKTO RØRLUND
Je Via permeso, al kio vi aludas per tiuj vortoj? Kion Vi volas?
JOHAN TØNNESEN
Mi volas, ke tiu juna knabino, antaŭ kiu Vi hieraŭ nigrigis min,
fariĝu mia edzino.
ADJUNKTO RØRLUND
Via —? Kaj Vi povas imagi al Vi, ke —?
JOHAN TØNNESEN
Mi volas havi ŝin edzine.
ADJUNKTO RØRLUND
Nu, do vi spertu — (iras al la duone malferma pordo) Sinjorino
Bernick, Vi bonvole devas esti atestanto —. Kaj ankaŭ Vi, fraŭlino
Marta. Kaj igu Dina enveni. (vidas fraŭlinon Hessel) Aĥ, ĉu
ankaŭ Vi ĉeestas?
FRAŬLINO HESSEL
(en la pordo) Ĉu ankaŭ mi venu?
ADJUNKTO RØRLUND
Ĉiuj kiuj volas; ju pli des pli bone.
KONSULO BERNICK
Kion vi intencas?
(Fraŭlino Hessel, sinjorino Bernick, fraŭlino Bernick, Dina kaj Hilmar Tønnesen venas el la ĉambro.)
SINJORINO BERNICK
Sinjoro adjunkto, per mia plej bona volo mi ne kapablis malhelpi
lin —
ADJUNKTO RØRLUND
Mi malhelpos lin, sinjorino. — Dina, Vi estas senpripensa knabino.
Sed mi ne multe riproĉas Vin. Tro longe Vi staris ĉi tie sen morala
starpunkto, kiu subtenus Vin. Mi riproĉas min mem, ke mi ne antaŭe
donis al Vi tiun starpunkton.
DINA
Vi ne parolu nun.
SINJORINO BERNICK
Sed kio estas?
ADJUNKTO RØRLUND
Ĝuste nun mi devas paroli, Dina, kvankam Via konduto hieraŭ kaj
hodiaŭ faris la staton dekoble pli malfacila por mi. Sed por Via
savo ĉiuj aliaj konsideroj devas cedi. Vi memoras la vorton, kiun mi
donis al Vi. Vi memoras, kion Vi promesis respondi, kiam mi trovus la
tempon matura. Nun mi ne kuraĝas pli longe heziti, kaj tial — (al
Johan Tønnesen:) tiu ĉi juna knabino, kiun Vi aspiras, estas mia
fianĉino.
SINJORINO BERNICK
Kion vi diras?
KONSULO BERNICK
Dina!
JOHAN TØNNESEN
Ŝi! Via —?
FRAŬLINO BERNICK
Ne, ne, Dina!
FRAŬLINO HESSEL
Mensogo!
JOHAN TØNNESEN
Dina, — ĉu tiu viro diras la veron?
DINA
(post mallonga paŭzo) Jes.
ADJUNKTO RØRLUND
Per tio espereble ĉiuj logantaj artaĵoj fariĝis senpotencaj. La
paŝon kiun mi por la bono de Dina decidis fari, povas libere esti
konigata al nia tuta komunumo. Mi nutras la certan esperon, ke ĝi ne
miskompreniĝas. Sed nun, sinjorino, mi opinias ke plej bone estas,
ke ni konduku ŝin de ĉi tie, kaj provu redoni trankvilon kaj
ekvilibron en ŝian animon.
SINJORINO BERNICK
Jes, venu. Oh Dina, kia feliĉo por vi!
(Ŝi kondukas Dina eksteren maldekstre; adjunkto Rørlund sekvas ilin.)
FRAŬLINO BERNICK
Adiaŭ, Johan! (Ŝi eliras.)
HILMAR TØNNESEN
(ĉe la ĝardena pordo) Hm — jen priparolindaĵo —
FRAŬLINO HESSEL
(kiu sekvis Dina per la okuloj) Ne perdu kuraĝon, knabo! Mi restos
kaj atentos pri la pastoro. (Ŝi eliras dekstre.)
KONSULO BERNICK
Johan, nun vi ne forvojaĝos per “Indian Girl”.
JOHAN TØNNESEN
Ĝuste nun.
KONSULO BERNICK
Sed vi do ne revenos?
JOHAN TØNNESEN
Mi revenos.
KONSULO BERNICK
Post tio ĉi? Kion vi volas ĉi tie post tiu okazaĵo?
JOHAN TØNNESEN
Venĝi min al vi ĉiuj; kraŝi plej eble multajn el vi.
(Li eliras dekstre. Komercisto Vigeland kaj plenrajtigito Krap venas de la ĉambro de la konsulo.)
KOMERCISTO VIGELAND
Nun fine, la paperoj estas en ordo, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK
Bone, bone —
PLENRAJTIGITO KRAP
(mallaŭte) Kaj do estas fikse decidite, ke “Indian Girl” forvelos
morgaŭ.
KONSULO BERNICK
Ĝi forvelos.
(Li iras en sian ĉambron. Komercisto Vigeland kaj plenrajtigito Krap eliras dekstre. Hilmar Tønnesen volas sekvi ilin, sed samtempe Olaf metas la kapon singarde elen tra la pordo maldekstre.)
OLAF
Onklo! Onklo Hilmar!
HILMAR TØNNESEN
Uf, ĉu estas vi? Kial vi ne restas supre? Vi ja estas en aresto.
OLAF
(paŝon antaŭen) Tŝŝ! Onklo Hilmar, ĉu vi scias novaĵon?
HILMAR TØNNESEN
Jes, mi scias, ke vi bastoniĝis hodiaŭ.
OLAF
(rigardas minace al la ĉambro de la patro) Li ne batos min pli ofte.
Sed ĉu vi scias, ke onklo Johan forvelos morgaŭ kun la usonanoj?
HILMAR TØNNESEN
Kiel tio koncernas vin? Irigu vin supren.
OLAF
Eble ankaŭ mi iam faros bizon-ĉasadon, onklo.
HILMAR TØNNESEN
Babilaĉo; tia malkuraĝulo, kiel vi —
OLAF
Nu, atendu nur; vi certe scios ion morgaŭ!
HILMAR TØNNESEN
Stultulo!
(Li iras eksteren tra la ĝardeno, Olaf reen kuras en sian ĉambron, kaj fermas la pordon, kiam li vidas plenrajtigiton Krap, venanta de dekstre.)
PLENRAJTIGITO KRAP
(iras al la pordo de la konsulo kaj malfermas ĝin duone) Pardonu
ke mi denove venas, sinjoro konsulo; sed kuntiriĝas al ventego.
(atendas momenton; neniu respondo.) Ĉu “Indian Girl” tamen forvelu?
(Post mallonga paŭzo respondiĝas de:)
KONSULO BERNICK
(ene en la ĉambro:) “Indian Girl” tamen forvelos.
(Plenrajtigito Krap fermas la pordon kaj reiras elen dekstre.)
KVARA AKTO
(Ĝardena salono ĉe konsulo Bernick. La labortablo estas eksteren metita. Estas ventega posttagmezo kaj jam krepusko, kiu pliiĝas dum la sekvo.)
(Servisto ekbruligas la lustron; paro da servistinoj enportas florpotojn, lampojn kaj lumojn, kiuj metiĝas sur tablojn, kaj ujoj metiĝas laŭ la muroj. Grandkomercisto Rummel, en frako, kun gantoj kaj blanka koltuko, staras en la salono kaj direktas la aranĝon.)
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
(al la servisto) Nur ĉiun duan lumon, Jacob. Ne devas aspekti tro
festene; okazu ja surprize. Kaj ĉiuj tiuj floroj —? Nu ja; lasu
ilin stari; povas ja aspekti, kvazaŭ ili staras tie ĉiutage —
(Konsulo Bernick elvenas de sia ĉambro.)
KONSULO BERNICK
(venas pli proksimen) Sed, Rummel, kion tio ĉi signifu?
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Tio signifas, ke via plej fiera momento venis. La urbo prezentos al
sia plej elstara viro standardprocesion ĉi-vespere.
KONSULO BERNICK
Kion vi diras!
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Standardprocesion kun muziko! Torĉojn ni ankaŭ devus havi; sed tion
ni ne kuraĝis en tiu ĉi ventega vetero. Nu, iluminado tamen okazos;
kaj tio ankaŭ havos efikon, en la gazetoj.
KONSULO BERNICK
Aŭdu, Rummel, tio ĉi mi tute ne volas akcepti.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Nu ja, nun tio estas tro malfrue; post duona horo ili venos.
KONSULO BERNICK
Sed kial vi ne diris al mi antaŭe?
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ĝuste ĉar mi timis, ke vi farus protestojn. Sed mi kontaktis vian
edzinon; ŝi permesis al mi iomete aranĝi, kaj ŝi havigos
refreŝigaĵojn.
KONSULO BERNICK
(aŭskultas) Kio estas tio? Ĉu ili jam venas? Ŝajnas al mi, ke
estas kantado.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
(ĉe la ĝardena pordo) Kantado? Ho, estas nur la Usonanoj. Estas
“Indian Girl”, kiu tiriĝas al la naĝobarelo.
KONSULO BERNICK
Ĝi eltiriĝas! Jes —; ne, mi ne povas ĉi-vespere, Rummel; mi estas
malsana.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Jes, vi vere aspektas malsane. Sed vi devas kuraĝigi vin! Vi devas,
morto kaj sufero, kuraĝigi vin! Kaj mi kaj Sandstad kaj Vigeland
trovis plej grave realigi ĉi tiun aranĝon. Niaj antagonistoj estu
premataj sub la pezo de kiel eble ampleksa esprimo de opinio. La
urbaj onidiroj multobliĝas; la informo pri la aĉetoj de bienoj ne
povas plu esti retenata. Kompreneble jam ĉi-vespere vi devas, sub
kantado kaj paroladoj, sub tintado de glasoj, mallonge, sub ŝvelanta
festena etoso sciigi, kion vi riskis por la bono de la socio.
Sub tia ŝvelanta festena etoso, kiel mi ĵus esprimis, oni povas
verki eksterordinare multe ĉi tie ĉe ni. Sed tiu ja absolute
bezoniĝas, alie ni ne sukcesos.
KONSULO BERNICK
Nu ja, ja —
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Kaj precipe kiam tia delikata kaj tikla punkto eltiriĝas. Nu, vi
havas, dank' al Dio, nomon, kiu toleras tion, Bernick. Sed aŭskultu
nun; ni devis ja interkonsenti pri io. Studento Tønnesen verkis
kanton por vi. Ĝi komencas bele per la vortoj: “Levu alten la
standardon de l' ideo”. Kaj adjunkto Rørlund ricevis la taskon
prezenti la fest-paroladon. Al ĝi vi kompreneble devas respondi.
KONSULO BERNICK
Mi ne povas ĉi-vespere, Rummel. Ĉu vi ne povus —?
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Neeblas, kvankam mi volonte farus. La parolado fariĝos ja, kiel vi
komprenas, precipe direktata al vi. Nu, eble direktiĝos ankaŭ
kelkaj vortoj al ni aliuloj. Mi parolis kun Vigeland kaj Sandstad pri
tio. Ni estis elpensintaj, ke vi povus respondi per “vivo” por la
prospero de nia socio; Sandstad parolos kelkajn vortojn pri samopinio
inter la diversaj sociaj tavoloj; Vigeland certe volas diri ion
pri la dezirindeco, ke la nova entrepreno ne ŝanĝu la moralan
fundamenton, sur kiu ni nun staras, kaj mi intencas en iomaj konvenaj
vortoj memorigi la virinon, kies pli retenema agado ankaŭ ne estas
sen signifo por la socio. Sed vi ja ne aŭskultas —
KONSULO BERNICK
Jes — ja certe. Sed diru al mi, ĉu vi opinias, ke estas tia ega
surmara vento ekstere?
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ho, vi timas por “La Palmo”? Ĝi estas ja bone asekurita.
KONSULO BERNICK
Jes, asekurita; sed —
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Kaj en bona stato; tio estas la plej grava.
KONSULO BERNICK
Hm —. Se okazos io al ŝipo, ne estas certe ke homaj vivoj
perdiĝos. Povas perdiĝi ŝipo kaj kargo, — kaj oni povas perdi
kofrojn kaj paperojn —
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ho tondre, kofroj kaj paperoj ne multe gravas.
KONSULO BERNICK
Ĉu ne! Ne, ne, mi nur pensis — Tŝŝ, — jen ili denove kantas.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Estas en “La Palmo”.
(Komercisto Vigeland venas de dekstre.)
KOMERCISTO VIGELAND
Ja, nun ili eltrenas “La Palmon”. Bonan vesperon, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK
Kaj Vi, kia mar-spertulo, daŭre persistas je —?
KOMERCISTO VIGELAND
Mi persistas je la providenco, mi, sinjoro konsulo; cetere mi estis
surŝipe distribuante kelkajn traktaĵojn, kiuj laŭespere efikos
benoriĉe.
(Komercisto Sandstad kaj plenrajtigito Krap envenas de dekstre.)
KOMERCISTO SANDSTAD
(ankoraŭ ĉe la pordo) Jes, se tio sukcesos, ĉio sukcesos. Ho
jen, bonan vesperon, bonan vesperon!
KONSULO BERNICK
Ĉu io estas okazonta, sinjoro Krap?
PLENRAJTIGITO KRAP
Mi nenion diras, sinjoro konsulo.
KOMERCISTO SANDSTAD
La tuta ŝipanaro sur “Indian Girl” estas ebria; mi ne estu honesta
viro, se tiuj fibestoj hejmenvenos en vivo.
(Sinjorino Hessel venas de dekstre.)
FRAŬLINO HESSEL
(al konsulo Bernick) Jes, nun mi povas saluti de li.
KONSULO BERNICK
Jam surŝipe?
FRAŬLINO HESSEL
Baldaŭ almenaŭ. Ni disiĝis ekstere de la hotelo.
KONSULO BERNICK
Kaj lia intenco staras fikse?
FRAŬLINO HESSEL
Fikse kiel monto.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
(apud la fenestroj) Al diablo tiuj novmodaj instalaĵoj; mi ne
kapablas malsuprentiri la kurtenon.
FRAŬLINO HESSEL
Ĉu malsupren? Mi pensis ke kontraŭe.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Unue malsupren, fraŭlino. Jes, Vi do scias, kio okazos?
FRAŬLINO HESSEL
Nu ja. Permesu al mi helpi vin; (ekkaptas la ŝnurojn) Mi
malsuprentiru la kurtenon por la bofrato, — kvankam mi prefere
suprenlevus ĝin.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Tion vi ankaŭ povos fari poste. Kiam la ĝardeno estas plena de la
ondanta homamaso, la kurteno suprenleviĝos, kaj oni vidos interne
surprizita kaj ĝoja familio; — hejmo de burĝo devas esti kiel
vitra ŝranko.
KONSULO BERNICK
(aspekte li volas ion diri, sed turnas sin rapide kaj iras en sian
ĉambron.)
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Do, ni faru la lastan interkonsilon. Kunvenu, sinjoro Krap; Vi devas
helpi nin per kelkaj faktaj informaĵoj.
(Ĉiuj sinjoroj iras en la ĉambron de la konsulo. Fraŭlino Hessel estas tirinta la kurtenojn antaŭ la fenestrojn, kaj volas ĵus fari la samon pri la kurteno antaŭ la malferma vitra pordo, kiam Olaf venas kuranta desupre malsupren sur la ĝardenan ŝtuparon; li havas plejdon super la ŝultro kaj kunligaĵo en la mano.)
FRAŬLINO HESSEL
Ho, Dio pardonu vin, knabo, kiel vi timigis min!
OLAF
(kaŝas la kunligaĵon) Tŝŝ, onklino!
FRAŬLINO HESSEL
Ĉu vi saltas el la fenestro? Kien vi intencas?
OLAF
Tŝŝ; diru nenion. Mi volas al onklo Johan; — nur malsupren al la
kajo, vi komprenas; — nur diri al li adiaŭ. Bonan nokton, onklino!
(Li kuras elen tra la ĝardeno.)
FRAŬLINO HESSEL
Ho, restu! Olaf — Olaf!
(Johan Tønnesen vojaĝvestita, kun ŝultro-valizo, venas singardeme tra la pordo dekstre.)
JOHAN TØNNESEN
Lona!
FRAŬLINO HESSEL
(turnas sin) Kio? Ĉu vi revenas?
JOHAN TØNNESEN
Restas ankoraŭ kelkaj minutoj. Mi devas vidi ŝin ankoraŭ unu
fojon. Ni ne povas disiĝi tiel.
(Fraŭlino Bernick kaj Dina, ambaŭ kun manteloj, kaj la lasta kun malgranda valizo ĉemane, venas de la supera pordo maldekstre.)
DINA
Al li; al li!
FRAŬLINO BERNICK
Jes, vi venu al li, Dina!
DINA
Jen li estas!
JOHAN TØNNESEN
Dina!
DINA
Prenu min kun Vi!
JOHAN TØNNESEN
Kio —!
FRAŬLINO HESSEL
Vi volas?
DINA
Jes, prenu min kun Vi! La aliulo skribis al mi, kaj diris, ke
ĉi-vespere publikiĝos por ĉiuj homoj —
JOHAN TØNNESEN
Dina, — Vi ne amas lin?
DINA
Mi neniam amis tiun homon. Mi ĵetos min en la fundon de la fjordo,
se li fariĝos mia fianĉo! Ho, kiel li subpremis min genuen
hieraŭ per siaj arogantaj vortoj! Kiel li igis min senti, ke li
tiris malestimindan estaĵon supren al si! Mi ne volas plu esti
malestimata. Mi volas vojaĝi. Ĉu mi povas sekvi Vin?
JOHAN TØNNESEN
Jes, jes — kaj mil fojojn jes!
DINA
Mi ne longe maloportunos Vin. Nur helpu min transen; helpu min per
komenca aranĝo —
JOHAN TØNNESEN
Hura, tio certe aranĝiĝos, Dina!
FRAŬLINO HESSEL
(montras al la pordo de la konsulo) Tŝŝ; mallaŭte, mallaŭte!
JOHAN TØNNESEN
Dina, mi portos vin sur la manoj!
DINA
Tion mi ne permesos. Mi volas porti min mem antaŭen; kaj tie transe
mi certe povos. Se mi nur eskapos de ĉi tie. Ho, tiuj sinjorinoj, —
Vi tion ne scias, — ankaŭ ili skribis al mi hodiaŭ; ili admonis
min aprezi mian feliĉon, kaj eksplikis al mi kian grandanimon li
montris. Morgaŭ kaj ĉiujn tagojn ili volas gardi min, por vidi ĉu
mi faras min digna al ĉio tio. Mi timas antaŭ tiu ega dececo!
JOHAN TØNNESEN
Diru al mi, Dina, ĉu estas nur pro tio ke Vi forvojaĝos? Ĉu mi
estas nenio por Vi?
DINA
Jes, Johan, Vi estas por mi pli ol ĉiuj aliaj homoj.
JOHAN TØNNESEN
Ho Dina —!
DINA
Ĉiuj ĉi tie diras, ke mi devas malami kaj abomeni Vin; ke estas mia
devo; sed mi ne komprenas tion pri devo; mi neniam venos al kompreno
de tio.
FRAŬLINO HESSEL
Vi ankaŭ ne faru, infano!
FRAŬLINO BERNICK
Ne, vi ne faru; kaj tial vi akompanu lin kiel lia edzino.
JOHAN TØNNESEN
Jes, jes!
FRAŬLINO HESSEL
Kion? Nun mi devas kisi vin, Marta! Tion mi ne atendis de vi.
FRAŬLINO BERNICK
Ne, tion mi ja kredas: mi mem tion ne atendis. Sed iam tio devis
erupcii en mi. Ho, kiel ni ĉi tie suferas sub mistraktado pere de
kutimoj kaj statutoj! Ribelu kontraŭ tio, Dina. Fariĝu lia edzino.
Okazu io kio spitas ĉiun tiun kutimon kaj uzon.
JOHAN TØNNESEN
Kion Vi respondas, Dina?
DINA
Jes, mi volas esti Via edzino.
JOHAN TØNNESEN
Dina!
DINA
Sed unue mi volas labori, fariĝi io mem, kiel Vi tia estas. Mi ne
volas esti aĵo, kiu preniĝas.
FRAŬLINO HESSEL
Jes, ĝuste; tiel estu.
JOHAN TØNNESEN
Bone; mi atendas kaj esperas —
FRAŬLINO HESSEL
— kaj gajnos, knabo! Sed nun surŝipen!
JOHAN TØNNESEN
Jes, surŝipen! Ah, Lona, vi kara fratino, unu vorto; aŭskultu —
(Li kondukas ŝin supren al la fono kaj parolas rapide al ŝi.)
FRAŬLINO BERNICK
Dina, vi feliĉulino, — ke mi rigardu vin, — kisu vin ankoraŭ unu
fojon, — la lastan.
DINA
Ne la lastan; ne, kara amata onklino, ni certe revidiĝos.
FRAŬLINO BERNICK
Neniam! Promesu tion al mi, Dina, neniam revenu. (kaptas ambaŭ
ŝiajn manojn kaj rigardas ŝin) Nun vi iras al la feliĉo, vi amata
infano; — trans la maron! Ho, kiom ofte en la lerneja ĉambro mi
sopiris tien! Tie certe estas bele; pli granda ĉielo; la nuboj
flugas pli alte ol ĉi tie, pli libera aero refreŝigas super la
kapoj de la homoj —
DINA
Ho, onklino Marta, iam vi postsekvos nin.
FRAŬLINO BERNICK
Mi? Neniam; neniam. Ĉi tie mi havas mian etan vivotaskon, kaj nun mi
kredas ke certe mi fariĝos tute plene kio mi devas esti.
DINA
Mi ne povas imagi disiĝi de vi.
FRAŬLINO BERNICK
Aĥ, homo disiĝas de multe, Dina. (kisas ŝin) Sed tion vi neniam
spertos, dolĉa infano. Promesu al mi fari lin feliĉa.
DINA
Mi ne volas ion promesi; mi malamas promesi; ĉio devas veni, kiel
ĝi povas.
FRAŬLINO BERNICK
Jes, jes, ĝi ja devas; vi nur restu kiel vi estas, — vera kaj
fidela al vi mem.
DINA
Tion mi volas, onklino.
FRAŬLINO HESSEL
(kaŝas en la poŝon kelkajn paperojn, kiujn Johan donis al ŝi)
Bone, bone, mia kara knabo. Sed nun survoje.
JOHAN TØNNESEN
Jes, nun ne estas tempo por perdi. Adiaŭ, Lona; dankon pro via amo.
Adiaŭ Marta, kaj dankon ankaŭ al vi pro via fidela amikeco.
FRAŬLINO BERNICK
Adiaŭ, Johan! Adiaŭ, Dina! Kaj feliĉon al vi ĉiujn viajn tagojn!
(Ŝi kaj fraŭlino Hessel puŝas ilin al la pordo en la fono. Johan Tønnesen kaj Dina iras malsupren tra la ĝardeno. Fraŭlino Hessel fermas la pordon kaj altiras la kurtenon.)
FRAŬLINO HESSEL
Nun ni estas solaj, Marta. Vi perdis ŝin kaj mi lin.
FRAŬLINO BERNICK
Vi — lin?
FRAŬLINO HESSEL
Ho, mi jam duone perdis lin tie transe. La knabo iris sopirante stari
sur propraj piedoj; tial mi kredigis al li, ke mi suferis pro
hejmveo.
FRAŬLINO BERNICK
Tial? Jes, nun mi komprenas kial vi venis. Sed li volas postuli vin
reen, Lona.
FRAŬLINO HESSEL
Maljuna duonfratino, — kio ŝi estu por li nun? — La viroj
disŝiras multade ĉirkaŭ si por atingi al la feliĉo.
FRAŬLINO BERNICK
Foje okazas.
FRAŬLINO HESSEL
Sed ni kuntenu, Marta.
FRAŬLINO BERNICK
Ĉu mi povas io esti por vi?
FRAŬLINO HESSEL
Kiuj pli? Ni du nutropatrinoj, — ĉu ni ne ambaŭ perdis niajn
infanojn? Nun ni estas solaj.
FRAŬLINO BERNICK
Jes, solaj. Kaj tial vi ankaŭ sciu, — mi amis lin pli alte ol kion
ajn en la mondo.
FRAŬLINO HESSEL
Marta! (kaptas ŝian brakon) Ĉu tio estas vero?
FRAŬLINO BERNICK
La enhavo de mia tuta vivo kuŝas en tiuj vortoj. Mi amis lin kaj
atendis lin. Ĉiun someron mi atendis, ke li venus. Kaj jen li venis;
— sed li ne vidis min.
FRAŬLINO HESSEL
Amis lin! Kaj vi mem estis tiu, kiu donis la feliĉon al li en la
manon.
FRAŬLINO BERNICK
Ĉu mi ne donus al li la feliĉon? mi ja amis lin? Jes, mi amis lin.
Mia tuta vivo estis vivo por li, ekde kiam li forvojaĝis. Kiun
kaŭzon mi havis por la espero, vi pensas? Ho, mi kredas, ke mi tamen
havis iun kialon. Sed kiam li revenis, — estis kvazaŭ ĉio estas
forviŝita el lia memoro. Li ne vidis min.
FRAŬLINO HESSEL
Estis Dina, kiu ombris por vi, Marta.
FRAŬLINO BERNICK
Ja, ke ŝi tion faris. Je lia forvojaĝo ni estis samaĝuloj; kiam mi
revidis lin, — aĥ, tiu terura momento, — jen mi komprenis, ke mi
estas dek jarojn pli aĝa ol li. Li estis vivinta ekstere en la
vibranta sunlumo kaj suĉanta junecon kaj sanon el ĉiu spiro; kaj
ĉi ene mi sidis dume ŝpinante kaj ŝpinante —
FRAŬLINO HESSEL
— la fadenon de lia feliĉo, Marta.
FRAŬLINO BERNICK
Jes, estis oro, kion mi ŝpinis. Neniun amarecon! Ĉu ne, Lona, ni
estis por li du bonaj fratinoj?
FRAŬLINO HESSEL
(ĉirkaŭbrakas ŝin) Marta!
(Konsulo Bernick elvenas de sia ĉambro.)
KONSULO BERNICK
(al la sinjoroj tie ene) Jes, jes, estru pri la tuto, kiel vi volas.
Kiam la tempo venos, mi certe — (fermas la pordon) Aĥ, ĉu vi jen?
Aŭskultu, Marta, vi devas iomete ŝanĝi vestaĵojn. Kaj diru al
Betty, ke ŝi faru la samon. Mi ne deziras ian pompon, kompreneble;
nur beletan kun hejmeca fasono. Sed vi devas rapidiĝi.
FRAŬLINO HESSEL
Kaj feliĉa, gaja mieno, Marta; ĝojajn okulojn vi devas briligi.
KONSULO BERNICK
Ankaŭ Olaf malsupren venu; mi volas havi lin flanke de mi.
FRAŬLINO HESSEL
Hm; Olaf —
FRAŬLINO BERNICK
Mi diros al Betty. (Ŝi eliras tra la plej supra pordo maldekstre.)
FRAŬLINO HESSEL
Ja, nun estas do la granda solena momento veninta.
KONSULO BERNICK
(kiu maltrankvila iras tien kaj reen) Jes, ĝi tiel estas.
FRAŬLINO HESSEL
En tia momento viro devas senti sin fiera kaj feliĉa, mi opinias.
KONSULO BERNICK
(rigardas ŝin) Hm!
FRAŬLINO HESSEL
La tuta urbo ja iluminiĝos, mi aŭdas.
KONSULO BERNICK
Jes, ili ekpensis tiaĵon.
FRAŬLINO HESSEL
Ĉiuj asocioj sin prezenos kun siaj standardoj. Via nomo lumos en
fajro-literoj. Ĉi-nokte oni telegrafos al ĉiuj partoj de la lando:
“Ĉirkaŭata de sia feliĉa familio konsulo Bernick hodiaŭ ricevis
la omaĝon de siaj kuncivitanoj, kiel unu el la kolonoj de la socio”.
KONSULO BERNICK
Tio okazos; kaj oni krios hura ekstere, kaj la amaso salute vokos min
al la pordo tie, kaj mi fariĝos devigata klini min kaj danki.
FRAŬLINO HESSEL
Nu, devigata al tio —
KONSULO BERNICK
Ĉu vi opinias, ke mi sentas min feliĉa en ĉi tiu momento?
FRAŬLINO HESSEL
Ne, mi ne kredas, ke vi povas senti vin tiel tute feliĉa.
KONSULO BERNICK
Lona, vi malestimas min.
FRAŬLINO HESSEL
Ankoraŭ ne.
KONSULO BERNICK
Vi eĉ ne rajtas tion. Ne rajtas malestimi min! — Lona, vi ne
povas imagi, kiel nedireble soleca mi staras ĉi tie en jena
kuntirita, kripligita socio, — kiel mi jaron post jaro devis redukti
mian postulon pri tute plenumiĝa vivotasko. Tio kion mi plenumis,
kvankam multspeca ĝi tamen aspektas! Pecaĵoj, — okupetaĵoj. Sed
aliaĵon aŭ ion pli oni ne toleras ĉi tie. Se mi volus iri paŝon
antaŭ la sentoj kaj la opinio, kiuj je tiu tempo estis reganta,
estus finite pri mia potenco. Ĉu vi scias, kio ni estas, ni, kiuj
estas konsiderataj la kolonoj de la socio? Ni estas la laboriloj de
la socio, ne pli, ne malpli.
FRAŬLINO HESSEL
Kial vi tion vidas nur nun?
KONSULO BERNICK
Ĉar mi lastatempe multe pripensis, — post kiam vi revenis, — kaj
pleje ĉi tiun vesperon. — Ho Lona, kial mi ne konis vin profunde
tiam — en la pasintaj tagoj.
FRAŬLINO HESSEL
Kio sekve?
KONSULO BERNICK
Neniam mi tiam rezignus pri vi; kaj se mi estus vin havinta, mi ne
starus, kie mi nun staras.
FRAŬLINO HESSEL
Kaj ĉu vi ne pensas pri tio, kio ŝi estus povinta fariĝi por vi,
ŝi, kiun vi elektis en mia loko?
KONSULO BERNICK
Mi almenaŭ scias, ke ŝi nenio fariĝis por mi el tio, kion mi
bezonis.
FRAŬLINO HESSEL
Ĉar vi neniam dividis vian vivotaskon kun ŝi; ĉar vi neniam
starigis ŝin libera kaj vera en sia rilato al vi; ĉar vi igas ŝin
iri ĉi tie faladante sub la riproĉo pro la honto, kiun vi amasigis
sur ŝiajn proksimulojn.
KONSULO BERNICK
Ja, ja, ja; ĉio devenas de la mensogo kaj malhonesteco.
FRAŬLINO HESSEL
Kaj kial vi ne rompas kun tiu mensogo kaj malhonesteco?
KONSULO BERNICK
Nun? Nun tio estas tro malfrue, Lona.
FRAŬLINO HESSEL
Karsten, diru al mi, kian kontenton tiu ĉi ŝajno kaj trompo donas
al vi.
KONSULO BERNICK
Al mi donas ĝi nenion. Mi pereos kiel tuta ĉi tiu mizerigita socio.
Sed elkreskos parencaro post ni; estas por mia filo, ke mi laboras;
estas por li, ke mi adaptigas vivotaskon. Venos tempo, kiam
enspiriĝos vero en la socian vivon, kaj sur ĝi li fondos pli
feliĉan estadon ol tiun de sia patro.
FRAŬLINO HESSEL
Kun mensogo por fundamento? Pripensu kion vi donos al via filo
herede.
KONSULO BERNICK
(en subpremita malespero) Mi donas al li mil fojojn da pli malbona
heredo ol vi scias. Sed iam tamen la kondamno devas cedi. Kaj tamen,
tamen — (ekkriante) Kiel vi povis akumuli ĉion tion sur mian kapon!
Sed nun tio jam okazis. Nun mi devas antaŭen. Vi ne sukcesu
frakasi min!
(Hilmar Tønnesen, kun malferma bileto en la mano, envenas rapide kaj eturdite de dekstre.)
HILMAR TØNNESEN
Sed tio ĉi ja estas —. Betty, Betty!
KONSULO BERNICK
Kio nun? Ĉu ili jam venas?
HILMAR TØNNESEN
Ne, ne; sed mi nepre devas paroli kun iu — (Li eliras tra la supera
pordo maldekstre.)
FRAŬLINO HESSEL
Karsten; vi parolas kvazaŭ ni venis por frakasi vin. Permesu do al
mi diri, el kia erco li estas, ĉi tiu perdita filo, kiun via morala
socio evitas kvazaŭ iun pestinfektitan. Li povas senesti de vi, ĉar
nun li estas forvojaĝinta.
KONSULO BERNICK
Sed li revenos —
FRAŬLINO HESSEL
Johan neniam revenos. Li forvojaĝis por ĉiam, kaj Dina kunvojaĝis.
KONSULO BERNICK
Ne revenos? Kaj Dina kunvojaĝis kun li?
FRAŬLINO HESSEL
Jes, por fariĝi lia edzino. Tiel tiuj du frapas la vizaĝon de via
deca socio, kiel mi iam — nu!
KONSULO BERNICK
Forvojaĝis; — ankaŭ ŝi — kun “Indian Girl” —!
FRAŬLINO HESSEL
Ne; tian karan kargon li ne kuraĝis konfidi al tiu malmorala bando.
Johan kaj Dina forvojaĝas per “La Palmo”.
KONSULO BERNICK
Aĥ! Kaj do — senutile — (iras rapide kaj malferme tiras la pordon
al sia ĉambro kaj krias enen) Krap, haltigu “Indian Girl”; ĝi ne
devas forveli ĉi-vespere!
PLENRAJTIGITO KRAP
(interne) “Indian Girl” jam velas surmare, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK
(fermas la pordon kaj diras senforte) Tro malfrue, — kaj senutile —
FRAŬLINO HESSEL
Kion vi aludas?
KONSULO BERNICK
Nenion, nenion. Foriru de mi —!
FRAŬLINO HESSEL
Hm; vidu jen, Karsten. Johan dirigas al vi, ke li konfidas al mi la
nomon kaj famon, kiun li iam pruntedonis al vi, kaj ankaŭ tiun,
kiun vi rabis de li, dum li estis for. Johan silentas; kaj mi povas
agi kaj pretendi en tiu afero, kiel plaĉas al mi. Vidu, jen mi tenas
viajn du leterojn en mia mano.
KONSULO BERNICK
Vi havas ilin! Kaj nun — nun vi volas — jam ĉi-vespere, — eble
kiam la standarda procesio —
FRAŬLINO HESSEL
Mi ne revenis hejmen por riveli vin, sed por tremigi vin tiel, ke vi
libervole parolu. Mi ne sukcesis. Do restu staranta en la mensogo.
Jen vidu; mi ŝiras viajn leterojn en pecojn. Prenu la pecojn; jen vi
havas ilin. Nun estas nenio, kio atestas kontraŭ vi, Karsten. Nun vi
estas sekura; estu nun ankaŭ feliĉa, — se vi povos.
KONSULO BERNICK
(traskuita) Lona, — kial vi tion ĉi ne pli frue faris! Nun estas
tro malfrue; nun la tuta vivo estas perdita por mi; mi ne povas
daŭrigi mian vivon post tiu ĉi tago.
FRAŬLINO HESSEL
Kio estas okazinta?
KONSULO BERNICK
Ne demandu. — Sed tamen mi devas vivi! Mi volas vivi — por
Olaf. Li restarigos ĉion kaj ĉion rebonigos —
FRAŬLINO HESSEL
Karsten —! (Hilmar Tønnesen rapide revenas)
HILMAR TØNNESEN
Neniu trovebla; for; eĉ ne Betty!
KONSULO BERNICK
Kio estas al vi?
HILMAR TØNNESEN
Mi ne kuraĝas diri.
KONSULO BERNICK
Kio estas? Vi nepre diru al mi!
HILMAR TØNNESEN
Nu do; Olaf forkuris kun “Indian Girl”.
KONSULO BERNICK
(ŝanceliĝas malantaŭen) Olaf — kun “Indian Girl”! Ne, ne!
FRAŬLINO HESSEL
Jes, li estas! Nun mi komprenas —; mi vidis lin saltanta tra la
fenestro.
KONSULO BERNICK
(ĉe la pordo de sia ĉambro krianta senespere) Krap, haltigu “Indian
Girl” por kiu ajn prezo!
PLENRAJTIGITO KRAP
(elvenas) Neeblas, sinjoro konsulo. Kiel Vi povas imagi al Vi —?
KONSULO BERNICK
Ni devas haltigi ĝin; Olaf estas surŝipe!
PLENRAJTIGITO KRAP
Kion vi diras!
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
(elvenas) Olaf forkurinta? Neeblas!
KOMERCISTO SANDSTAD
(venas) Li resendiĝos per la piloto, sinjoro konsulo.
HILMAR TØNNESEN
Ne, ne; li skribis al mi; (montras la bileton) Li skribas, ke li
kaŝos sin en la kargo, ĝis ili estos sur libera maro.
KONSULO BERNICK
Mi neniam plu vidos lin!
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ho, kia babilaĵo; forta kaj bona ŝipo, nove riparita —
KOMERCISTO VIGELAND
(kiu ankaŭ elvenis) — de Via propra ŝipfarejo, sinjoro konsulo!
KONSULO BERNICK
Mi neniam plu revidos lin, mi diras. Mi perdis lin, Lona, kaj — nun
mi vidas — ke mi neniam posedis lin. (aŭskultas) Kio estas tio?
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Muziko. Nun venas la standardprocesio.
KONSULO BERNICK
Mi ne povas, mi ne volas akcepti iun!
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Pri kio vi pensas? Tute ne eblas.
KOMERCISTO SANDSTAD
Neeblas, sinjoro konsulo; pripensu tion, kio estas por vi
endanĝerigita.
KONSULO BERNICK
Kiom tio nun valoras por mi? Por kiu mi nun laboru?
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ĉu tiel vi povu demandi? Vi ja havas nin kaj la socio.
KOMERCISTO VIGELAND
Jes, vera vorto.
KOMERCISTO SANDSTAD
Kaj la konsulo do ne forgesas, ke ni —
(Fraŭlino Bernick venas tra la pordo maldekstra supre. La muziko aŭdiĝas mallaŭte, fore malsupre en la strato.)
FRAŬLINO BERNICK
Nun venas la procesio; sed Betty ne estas hejme; mi ne komprenas kie
ŝi —
KONSULO BERNICK
Ne hejme! Jen vi vidas, Lona; neniun subtenon, nek en ĝojo, nek en
aflikto.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Fortiru la kurtenojn! Venu min helpi, sinjoro Krap. Venu ankaŭ vi,
sinjoro Sandstad. Bedaŭrinda afero, ke la familio ĝuste nun estas
disigita; tute kontraŭ la programo.
(La kurtenoj fortiriĝas de la fenestroj kaj la pordo. Oni vidas la tutan straton iluminata. Sur la domo transstrata estas granda tralumaĵo kun la enskribo: “Vivu Karsten Bernick, la kolono de nia socio!”.)
KONSULO BERNICK
(paŝas malantaŭen eviteme) For tio ĉi! Mi ne volas vidi tion!
Estingu, estingu!
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Respekte demandite, ĉu vi ne estas tute prudenta?
FRAŬLINO BERNICK
Kio estas al li, Lona?
FRAŬLINO HESSEL
Tŝŝ! (parolas mallaŭte kun ŝi)
KONSULO BERNICK
For tiu mokanta enskribo, mi diras! Ĉu vi ne vidas, ke ĉiuj tiuj
lumoj elŝovas la langon al ni?
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ne, nun mi devas konfesi —
KONSULO BERNICK
Ho, kion vi komprenas —! Sed mi, mi —! Ĉio tio estas lumo en
kadavrejo!
PLENRAJTIGITO KRAP
Hm!
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ne, sed haltu nun, — vi tro afliktiĝas.
KOMERCISTO SANDSTAD
La knabo faros vojaĝon trans la Atlantiko, kaj jen vi havos lin
reen.
KOMERCISTO VIGELAND
Fidu al la mano de la ĉiopotenculo, sinjoro konsulo.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Kaj al la ŝipo, Bernick; ĝi ja ne estas subakviĝinda, mi scias.
PLENRAJTIGITO KRAP
Hm —
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Jes, se estus unu el tiuj naĝantaj kadavrokestoj, pri kiuj oni
aŭdas en la grandaj socioj —
KONSULO BERNICK
Mi sentas miajn harojn griziĝi en ĉi tiu momento.
(Sinjorino Bernick, kun granda ŝalo super la kapo, envenas tra la ĝardena pordo.)
SINJORINO BERNICK
Karsten, Karsten, ĉu vi scias —?
KONSULO BERNICK
Jes, mi scias —; sed vi, — vi, kiu nenion vidas, — vi, kiu ne
havas patrinan okulon por li —!
SINJORINO BERNICK
Ho, aŭskultu do —!
KONSULO BERNICK
Kial vi ne atentis pri li? Nun mi perdis lin. Redonu lin al mi, se vi
povas.
SINJORINO BERNICK
Jes, mi povas; mi havas lin!
KONSULO BERNICK
Vi havas lin!
LA SINJOROJ
Ah!
HILMAR TØNNESEN
Nu, tion mi ja pensis.
FRAŬLINO BERNICK
Vi ricevis lin reen, Karsten!
FRAŬLINO HESSEL
Jes, nun ankaŭ gajnu lin.
KONSULO BERNICK
Vi havas lin! Ĉu estas vero, kion vi diras? Kie li estas?
SINJORINO BERNICK
Tion vi ne scios, antaŭ ol vi estos lin pardoninta.
KONSULO BERNICK
Ho ĉu, pardonis —! Sed kiel vi sciiĝis —?
SINJORINO BERNICK
Ĉu vi ne kredas, ke patrino vidas? Mi estis en morta timo por ke vi
ion scius. Kelkaj vortoj kiujn li hazarde ekdiris hieraŭ —; kaj
ĉar lia ĉambro estis malplena, kaj dorsosako kaj vestaĵoj estis
for —
KONSULO BERNICK
Jes, jes —?
SINJORINO BERNICK
Mi kuris; trovis Aŭne; ni elvelis en lia velboato; la usona ŝipo
estis ekvelonta. Dank' al Dio ke ni venis en ĝusta tempo, — grimpis
surŝipen, — serĉis en la holdo, — trovis lin. Ho, Karsten, vi ne
devas puni lin!
KONSULO BERNICK
Betty!
SINJORINO BERNICK
Kaj ankaŭ ne Aŭne!
KONSULO BERNICK
Aŭne? Kion vi scias pri li? Ĉu “Indian Girl” denove estas velanta?
SINJORINO BERNICK
Ne, tio ja estas la afero —
KONSULO BERNICK
Diru, diru!
SINJORINO BERNICK
Aŭne estis same skuata kiel mi; la serĉo daŭris; mallumiĝis,
kaj la piloto protestis; kaj jen Aŭne kuraĝis — en via nomo —
KONSULO BERNICK
Nu?
SINJORINO BERNICK
Haltigi la ŝipon ĝis morgaŭ.
PLENRAJTIGITO KRAP
Hm —
KONSULO BERNICK
Ho, kia nedirebla feliĉo!
SINJORINO BERNICK
Vi ne estas kolera?
KONSULO BERNICK
Ho, kia supermezuro de feliĉo, Betty!
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Vi do estas tro konscienca.
HILMAR TØNNESEN
Jes, tuj kiam estas pri eta batalo kun la elementoj, ja — uf!
PLENRAJTIGITO KRAP
(supre ĉe la fenestroj) Nun la procesio venas tra la ĝardena pordo,
sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK
Jes, nun ili povas veni.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
La tuta ĝardeno pleniĝas de homoj.
KOMERCISTO SANDSTAD
La tuta strato estas plenŝtopita.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
La tuta urbo estas surpiede, Bernick. Tio ĉi vere estas ardiga
momento.
KOMERCISTO VIGELAND
Ni prenu tion per humila animo, sinjoro Rummel.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ĉiuj standardoj estas kunportataj. Kia procesio! Jen la festkomitato
kun adjunkto Rørlund antaŭe.
KONSULO BERNICK
Ke ili venu, mi diras!
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Sed aŭskultu; la skuita animstato, en kiu vi estas —
KONSULO BERNICK
Kiel?
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Mi ne estos neinklina preni la vorton en via nomo.
KONSULO BERNICK
Ne dankon; ĉi-vespere mi mem parolos.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Sed ĉu vi ankaŭ scias, kion vi devas diri?
KONSULO BERNICK
Jes, fidu min, Rummel, — nun mi scias, kion mi devas diri.
(La muziko dumtempe ĉesis. La ĝardena pordo malfermiĝas. Adjunkto Rørlund antaŭanta la festkomitaton entretas, akompanata de kelkaj dungitaj servistoj, kiuj portas kovritan korbon. Post ili venas la burĝoj de la urbo el ĉiuj tavoloj, tiom kiom trovas lokon en la salono. Senfina nombro da standardoj kaj flagoj vidiĝas ekstere en la ĝardeno kaj sur la strato.)
ADJUNKTO RØRLUND
Alte estimata sinjoro konsulo! Mi vidas el la surprizo, kiu
pentriĝas en via vizaĝo, ke ni ĉi tie kiel neatenditaj gastoj
ŝovas nin enen al vi en vian feliĉan familian rondon, en vian pacan
hejmon, ĉirkaŭita de honestaj kaj agemaj amikoj kaj kuncivitanoj.
Sed estis por ni kora bezono porti al vi nian saluton. Ne estas
la unua fojo, ke tiaĵo okazas, tamen la unua fojo en tia vasta
mezuro. Ni multfoje portis al Vi nian dankon pro la ampleksa morala
fundamento, sur kiu Vi, tiel dirite, konstruis nian socion. Ĉi tiun
fojon ni salutas Vin ĉefe kiel la klarvidan, senlacan, neegoisman,
eĉ memoferan kuncivitanon, kiu kaptis la iniciativon por entrepreno,
kiu laŭ la opinio de ĉiuj spertuloj donos potencan antaŭenpuŝon
al la prospero kaj bonstato de tiu ĉi socio.
VOĈOJ INTER LA AMASO
Bravo, bravo!
ADJUNKTO RØRLUND
Sinjoro konsulo, dum vico da jaroj vi donis brilan ekzemplon al nia
urbo. Ĉi tie mi ne parolas pri via modela familia vivo, ankaŭ ne
pri Via senmakula morala konduto entute. Tiaĵoj estu referencitaj
al la sekreta ĉambreto kaj ne al la festsalono! Sed mi parolas pri
via burĝa aktiveco, tia, kia ĝi kuŝas malferma al ĉiuj okuloj.
Bone ekipitaj ŝipoj velas el viaj ŝipfarejoj, kaj montras la flagon
sur la plej foraj maroj. Multnombra kaj feliĉa laboristaro estimas
vin kiel patron. Vokante al vivo novajn profesiajn branĉojn vi
fondis la bonfarton de centoj da familioj. Per aliaj vortoj — Vi
estas la fundamenta kolono de tiu ĉi socio en eminenta signifo.
VOĈOJ
Aŭskultu, aŭskultu, bravo!
ADJUNKTO RØRLUND
Kaj ĝuste ĉi tiu malegoisma aspekto, kiu karakterizas ĉiun vian
konduton, estas tio, kio impresas tiel nedireble bonfare, precipe en
ĉi tiuj tempoj. Vi nun estas havigonta al ni — jes, mi ne hezitas
mencii la vorton prozaĵe kaj rekte — fervojon.
MULTAJ VOĈOJ
Bravo! Bravo!
ADJUNKTO RØRLUND
Sed tiu entrepreno aspekte renkontas malfacilaĵojn, precipe
diktitajn de malvastaj egoismaj celoj.
VOĈOJ
Aŭskultu; aŭskultu!
ADJUNKTO RØRLUND
Ne restis ja nesciate, ke certaj individoj, kiuj ne apartenas al nia
socio, estas antaŭvenintaj al la laboremaj burĝoj de nia loko, kaj
ekposediĝis de certaj avantaĝoj, kiuj rajte venus profite al nia
propra urbo.
VOĈOJ
Jes, jes! Aŭskultu!
ADJUNKTO RØRLUND
Tiu bedaŭrinda fakto estas kompreneble veninta al Via scio, sinjoro
konsulo. Sed tamen ne malpli vi persiste daŭrigas vian entreprenon,
bone sciante, ke ŝtatano ne nur atentu pri sia propra komunumo.
DIVERSAJ VOĈOJ
Hm! Ne; ne! Jes; jes!
ADJUNKTO RØRLUND
Do estas la homo kiel burĝo en la ŝtato, — la viro kiel li estu
kaj devas esti, — al kiu ni ĉi-vespere en vi salutu. Ke via
entrepreno fariĝu al vera kaj daŭra prospero por tiu ĉi socio!
La fervojo certe povos fariĝi vojo per kiu ni riskos alkonduki
ruinigajn elementojn de ekstere, sed ankaŭ fariĝi vojo, kiu rapide
kvitigas nin pri ili. Kaj de fiaj elementoj de ekstere ni ja ne
povas, eĉ nun, teni nin liberaj. Sed ke ni ĝuste nun ĉi tiun
festenan vesperon, post kio la onidiro sciigas, sukcese kaj pli
rapide ol atendite, kvitiĝis de tiaj elementoj —
VOĈOJ
Tŝŝ! Tŝŝ!
ADJUNKTO RØRLUND
— tion mi prenas kiel feliĉa antaŭdiro por la entrepreno. Ke mi
tuŝas tiun punkton ĉi tie, montras ke ni troviĝas en domo, kie
la etika postulo metiĝas pli alten ol la familia ligo.
VOĈOJ
Aŭskultu! Bravo!
KONSULO BERNICK
(samtempe) Permesu al mi —
ADJUNKTO RØRLUND
Nur malmultaj vortoj ankoraŭ, sinjoro konsulo. Kion vi plenumis en
ĉi tiu komunumo, vi certe ne plenumis kun la subintenco, ke vi mem
el ĝi tirus realan avantaĝon. Sed etan signon de la rekonado de
viaj kuncivitanoj vi do ne rifuzos, kaj tion ja absolute ne en tiu
ĉi grava momento, kiam ni, laŭ la certigo de spertaj homoj, staras
ĉe la komenco de nova tempo.
MULTAJ VOĈOJ
Bravo! Aŭskultu! Aŭskultu!
(Li donas al la dungitaj servistoj signon; ili alportas la korbon pli proksimen; la membroj de la festkomitato dum tio, kio sekvas, elprenas kaj prezentas la aĵojn pri kiuj paroliĝos.)
ADJUNKTO RØRLUND
Nun estas do por ni la tasko prezenti al Vi arĝentan kafoservicon.
Ke ĝi beligu Vian tablon, kiam ni estontece kiel tiom ofte antaŭe,
kolektiĝos en tiu ĉi gastama domo. Kaj ankaŭ Vin, miaj sinjoroj,
kiuj tiel prete asistis al nia plej elstara civitano, ni petas
akcepti etan memoraĵon. Tiu ĉi arĝenta pokalo estas por Vi,
grandkomercisto Rummel. Vi ofte, en elokventaj vortoj, sub la tintado
de pokaloj defendis la burĝajn interesojn de tiu ĉi socio; ke vi
ofte trovu indajn okazaĵojn por levi kaj malplenigi ĉi tiun
pokalon. — Al Vi, sinjoro komercisto Sandstad, mi transdonas tiun
ĉi albumon kun fotografaĵoj de kuncivitanoj. Via konata kaj
rekonata humaneco metis vin en tiun agrablan staton nombri amikojn
ene en ĉiuj partioj en la socio. — Kaj al Vi, sinjoro komercisto
Vigeland, por ornamaĵo en via sekreta ĉambreto, mi povas prezenti
tiun ĉi doman predikaron sur veleno kaj en luksa bindo. Dum la
maturiganta influo de la jaroj vi atingis al serioza vivkoncepto;
Via agado en la ĉiutagaĵoj dum vico da jaroj estis purigita kaj
nobeligita de la penso pri tio pli alta kaj pri tio transa. (turnas
sin al la amaso) Kaj per tio ĉi, miaj amikoj, vivuon por konsulo
Bernick kaj liaj kunbatalantoj! Vivuon por la kolonoj de nia socio!
LA TUTA KUNVENARO
Vivu konsulo Bernick! Vivu la kolonoj de la socio! Hura, hura, hura!
FRAŬLINO HESSEL
Bonfeliĉon, bofrato!
(Atendoplena silento.)
KONSULO BERNICK
(komencas serioze kaj malrapide) Miaj kuncivitanoj, — per via
prezidanto diriĝis, ke ni staras antaŭ la komenco de nova tempo, —
kaj mi esperas ke fariĝos tiel. Sed se tio okazu, ni devas proprigi
al ni la veron, — la veron, kiu ĝis ĉi-vespere, ĝenerale kaj en
ĉiuj rilatoj, estis sendoma en tiu ĉi socio.
(Surprizo inter la ĉirkaŭstarantoj.)
KONSULO BERNICK
Mi devas nun komenci refutante la laŭdvortojn, per kiuj Vi,
adjunkto, laŭ kutimo kaj uzo ĉe tiaj okazaĵoj, superŝutis min. Mi
ne meritas ilin; ĉar ĝis hodiaŭ mi ne estis iu malegoisma viro.
Eĉ se mi ne ĉiam aspiris monan avantaĝon, mi tamen estas konscia,
ke avido kaj deziro al potenco, influo, prestiĝo estis la motiva
potenco en la plimulto de miaj agoj.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
(duonlaŭte) Kio nun?
KONSULO BERNICK
Vidalvide al miaj samburĝanoj mi ne riproĉas min; ĉar mi kuraĝas
ekstari en la antaŭa linio inter la plej lertaj ĉi tie ĉe ni.
MULTAJ VOĈOJ
Jes, jes, jes!
KONSULO BERNICK
Sed tio, pro kio mi riproĉas min mem estas, ke mi ofte pro
malforteco agis inside, ĉar mi konis kaj timis la emon de nia socio
videti malpurajn motivojn malantaŭ ĉio, kion homo ĉi tie
entreprenas. Kaj nun mi venas al la punkto, kiu koncernas tion ĉi.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
(maltrankvila) Hm — hm!
KONSULO BERNICK
Disvastiĝas onidiroj pri grandaj aĉetoj de bienoj supre en la
lando. Tiujn bienojn mi aĉetis, ĉiujn, mi sola.
DUONLAŬTAJ VOĈOJ
Kion li diras? La konsulo? Konsulo Bernick?
KONSULO BERNICK
Ĝis nun ili estas en mia mano. Kompreneble mi konfidis min al miaj
kunlaborantoj, la sinjoroj Rummel, Vigeland kaj Sandstad, kaj ni
samopiniis pri —
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ne estas vero! Pruvo — pruvo —!
KOMERCISTO VIGELAND
Ni ne samopiniis pri io ajn!
KOMERCISTO SANDSTAD
Ne, nun mi do devas diri —
KONSULO BERNICK
Estas tute ĝuste; ni ankoraŭ ne samopiniis pri tio, kion mi volis
mencii. Sed mi certe esperas, ke la tri sinjoroj akordiĝos kun mi,
kiam mi rakontos, ke mi ĉi-vespere samopiniis kun mi mem, ke ĉi
tiuj bienoj ofertiĝos al ĝenerala mendo de akcioj; kiu ajn kiu
volas, povas preni parton en ili.
MULTAJ VOĈOJ
Hura! Vivu konsulo Bernick!
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
(mallaŭte al konsulo Bernick) Kia fia perfido —!
KOMERCISTO SANDSTAD
(same) Do trompis nin —!
KOMERCISTO VIGELAND
Nu, do la diablo ŝiru —! Ho kruco, kion mi estas diranta?
LA AMASO
(ekstere) Hura, hura, hura!
KONSULO BERNICK
Silenton, miaj sinjoroj. Mi ne meritas ĉi tiun saluton; ĉar tio,
kion mi nun decidis, ne estis de komence mia intenco. Mia intenco
estis rezervi ĉion por mi mem, kaj mi daŭre havas la opinion, ke
ĉi tiuj bienoj plej bone estos utiligataj, se ili restos kune en unu
mano. Sed oni povas elekti. Se oni tion deziras, mi estas preta
administri ilin laŭ plej bona juĝo.
VOĈOJ
Jes! Jes! Jes!
KONSULO BERNICK
Sed unue miaj kuncivitanoj devas koni min ĝisfunde. Ke ĉiu opulo
esploru sin mem, kaj ke tio estu decidita, ke ekde ĉi-vespere
komenciĝas nova tempo. La malnova, kun sia ŝminkaĵo, kun sia
hipokriteco kaj sia falso, kun sia mensoga dececo kaj siaj mizeraj
konsideroj, staru por ni kiel muzeo, malferma por instruo; kaj al ĉi
tiu muzeo ni donacas, — ĉu ne, miaj sinjoroj? — la kafoservicon,
la pokalon kaj la albumon kaj la dompredikaron sur veleno kaj en
luksa bindaĵo.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Jes, kompreneble.
KOMERCISTO VIGELAND
(murmuras) Ĉar Vi prenis la aliaĵojn, do —
KOMERCISTO SANDSTAD
Bonvolu.
KONSULO BERNICK
Kaj nun la ĉefa reguligo kun mia socio. Diriĝis ke fiaj elementoj
forlasis nin ĉi-vespere. Mi povas aldoni, kion oni ne scias: La viro
al kiu celiĝas, ne forvojaĝis sola; lin akompanis por fariĝi lia
edzino —
FRAŬLINO HESSEL
(laŭte) Dina Dorf!
ADJUNKTO RØRLUND
Ĉu!
SINJORINO BERNICK
Kion vi diras! (granda moviĝo)
ADJUNKTO RØRLUND
Fuĝis? Forkurinta — kun li! Neeblas!
KONSULO BERNICK
Por fariĝi lia edzino, sinjoro adjunkto. Kaj mi aldonas pli.
(mallaŭte) Betty, regu vin, kaj portu tion, kio nun venas. (laŭte)
Mi diras: Levu la ĉapelon por tiu viro; ĉar li grandanime prenis la
pekon de aliulo sur sin. Miaj samcivitanoj, mi volas penetri el la
malvero; ĝi estis preta venenigi ĉiun opan fibron en mi. Vi sciu
ĉion. Mi estis antaŭ dek kvin jaroj la kulpulo.
SINJORINO BERNICK
(malrapide kaj treme) Karsten!
FRAŬLINO BERNICK
(same) Aĥ, Johan —!
FRAŬLINO HESSEL
Jen vi fine revenkis vin mem!
(Konsternita surprizo inter la ĉeestantaro.)
KONSULO BERNICK
Jes, miaj samcivitanoj, mi estis la kulpulo, kaj li forvojaĝis. La
malicajn kaj malverajn onidirojn, kiuj poste disvastiĝis, ne povas
homa potenco kontraŭ-pruvi. Sed pro tio mi ne kuraĝas plendi.
Antaŭ dek kvin jaroj mi altiĝis pere de tiuj onidiroj; se mi nun
pro ili falu, pri tio ĉiu ajn konsideru en si mem.
ADJUNKTO RØRLUND
Kia fulma frapo! La elstarulo de la urbo —! (mallaŭte al sinjorino
Bernick) Ho, kiel mi bedaŭras vin, sinjorino!
HILMAR TØNNESEN
Kia konfeso! Nu, jen mi diru —!
KONSULO BERNICK
Sed neniu decido ĉi-vespere. Mi petas ĉiu ajn iri al la sia, —
pripensi, — rigardi en si mem. Kiam trankvilo regas la animojn,
montriĝos, ĉu mi perdis aŭ gajnis parolante. Adiaŭ! Mi ankoraŭ
havas multon, multon por penti; sed tio koncernas nur mian
konsciencon. Bonan nokton! For la festa luksaĵo. Tion ni ĉiuj
sentas, ke tiaĵo ne havas sian ĝustan lokon ĉi tie.
ADJUNKTO RØRLUND
Certe ne. (mallaŭte al sinjorino Bernick) Forkurinta! Ŝi do estis
al mi tute maldigna. (duonlaŭte al la festkomitato) Jes, miaj
sinjoroj, post tio ĉi mi opinias, ke plej bone estas, ke ni foriru
en kompleta silento.
HILMAR TØNNESEN
Kiel oni de nun povu teni alte la standardon de la ideo, tio —. Uf!
(La informo intertempe iris flustre de buŝo al buŝo. Ĉiuj partoprenantoj en la standarda procesio foriras tra la ĝardeno. Rummel, Sandstad kaj Vigeland foriras dum vigla, sed mallaŭta disputo. Hilmar Tønnesen ŝteliras elen dekstre. En silento restas en la salono konsulo Bernick, sinjorino Bernick, fraŭlino Bernick, fraŭlino Hessel kaj plenrajtigito Krap.)
KONSULO BERNICK
Betty, ĉu vi havas pardonon por mi?
SINJORINO BERNICK
(rigardas lin ridete) Sciu, Karsten, ke nun vi malfermis por mi la
plej ĝojan esperon dum multaj jaroj!
KONSULO BERNICK
Kiel —?
SINJORINO BERNICK
Dum multaj jaroj mi kredis, ke mi iam posedis vin, sed poste perdis
vin. Nun mi scias, ke mi neniam posedis vin; sed mi gajnu vin.
KONSULO BERNICK
(ĉirkaŭbrakas ŝin) Ho, Betty, vi jam gajnis min! Tra Lona mi
unue lernis koni vin. Sed nun Olaf venu.
SINJORINO BERNICK
Jes, nun vi ricevu lin. — Sinjoro Krap —!
(Ŝi parolas mallaŭte kun li en la fono. Li eliras tra la ĝardena pordo. Dum tio kio sekvas estingiĝas laŭvice ĉiuj tralumaĵoj kaj lumoj en la domoj.)
KONSULO BERNICK
(mallaŭte) Dankon, Lona, vi savis la plej bonan en mi — kaj por mi.
FRAŬLINO HESSEL
Ĉu ion alian mi volis?
KONSULO BERNICK
Nu ĉu, — aŭ ĉu ne? Mi ne tute komprenas vin.
FRAŬLINO HESSEL
Hm —
KONSULO BERNICK
Do ne malamo? Ne venĝo? Kial vi do revenis transen?
FRAŬLINO HESSEL
Malnova amikeco ne rustas.
KONSULO BERNICK
Lona!
FRAŬLINO HESSEL
Kiam Johan rakontis al mi tion pri la mensogo, mi ĵuris en mi mem:
La heroo de mia juneco staru libera kaj vera.
KONSULO BERNICK
Ho, kiom malmulte mi mizera homo meritis tion de vi!
FRAŬLINO HESSEL
Jes, se ni virinoj demandus pri la gajno, Karsten —!
(Ŝipkonstruisto Aŭne venas kun Olaf de la ĝardeno.)
KONSULO BERNICK
(al li renkonte) Olaf!
OLAF
Patro, mi promesas, ke mi neniam plu —
KONSULO BERNICK
Forkuros?
OLAF
Jes, jes, tion mi promesas al vi, patro.
KONSULO BERNICK
Kaj mi promesas al vi, ke vi neniam ekhavos kaŭzon por tio. De nun
vi kresku, ne kiel heredanto de mia vivotasko, sed kiel tiu, kiu
mem havas vivotaskon atendanta.
OLAF
Kaj ĉu mi ankaŭ rajtas fariĝi, kion mi volas?
KONSULO BERNICK
Jes vi rajtas.
OLAF
Dankon. Do mi ne volas fariĝi kolono de la socio.
KONSULO BERNICK
Nu? Kial ne?
OLAF
Ne, ĉar mi kredas, ke tio estas vere teda.
KONSULO BERNICK
Vi fariĝu vi mem, Olaf; kaj la sekvo iru kiel ĝi povas. — Kaj Vi,
Aŭne —
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Mi scias, sinjoro konsulo; mi havas mian maldungon.
KONSULO BERNICK
Ni daŭrigos kune, Aŭne; kaj pardonu al mi —
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Kiel? La ŝipo do ne forvelos ĉi-vespere.
KONSULO BERNICK
Ĝi eĉ ne forvelos morgaŭ. Mi donis al Vi tro mallongan tempolimon.
Ĝi bezonas pli profundan inspekton.
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Okazu, sinjoro konsulo — kaj eĉ per novaj maŝinoj!
KONSULO BERNICK
Tiel estu. Sed profunde kaj honeste. Estas multo ĉe ni, kiu bezonas
profundan kaj honestan riparon. Nun, bonan nokton, Aŭne.
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Bonan nokton, sinjoro konsulo; — kaj dankon, dankon, dankon! (Li
eliras dekstre.)
SINJORINO BERNICK
Nun ĉiuj estas for.
KONSULO BERNICK
Kaj ni estas solaj. Mia nomo ne plu lumas per fajraj literoj; ĉiuj
lumoj estingiĝis en la fenestroj.
FRAŬLINO HESSEL
Ĉu vi dezirus ilin denove eklumigitaj?
KONSULO BERNICK
Ne por kiu ajn prezo en la mondo. Kie mi do estis! Vi timiĝos, kiam
vi scios tion. Nun estas kvazaŭ mi revenis al konscio post
veneniĝo. Sed mi tion sentas, — ke mi povos denove fariĝi juna
kaj freŝa. Ho, venu pli proksimen, — tuj apude ĉirkaŭ mi. Venu
Betty! Venu, Olaf, mia knabo! Kaj vi, Marta; — ŝajnas al mi, ke mi
ne vidis vin ĉiujn tiujn ĉi jarojn.
FRAŬLINO HESSEL
Ne, tion mi efektive kredas; via socio estas socio de fraŭloanimoj;
vi ne vidas la virinon.
KONSULO BERNICK
Vere, vere; kaj ĝuste tial, — nu, tio staras fikse, Lona, — vi
ne forvojaĝos de Betty kaj mi.
SINJORINO BERNICK
Ne, Lona, tion vi ne devas!
FRAŬLINO HESSEL
Ne, kiel mi povus defendi forvojaĝo de vi, junuloj, kiuj komencos
establi hejmon? Ĉu mi ne estas eduka patrino? Mi kaj vi, Marta, ni
du maljunaj onklinoj —. Por kio vi rigardas?
FRAŬLINO BERNICK
Kiel la ĉielo klariĝas. Kiel lumas super la maro. “La Palmo” havas
la feliĉon kun si.
FRAŬLINO HESSEL
Kaj la feliĉon surŝipe.
KONSULO BERNICK
Kaj ni — ni havas longan seriozan labortagon atendanta; pleje mi.
Sed ke ĝi venu; kunigu vin dense al mi, vi fidelaj veroamaj virinoj.
Tion mi ankaŭ lernis dum tiuj ĉi tagoj: Estas vi virinoj, kiuj
estas la kolonoj de la socio.
FRAŬLINO HESSEL
Do vi lernis kadukan saĝon, bofrato. (metas la manon peze sur lian
ŝultron) Ho ne; la spiritoj de vero kaj libereco, — tiuj estas la
kolonoj de la socio.
Kurteno