WeRead Powered by ReaderPub
La Majstro kaj Martinelli cover

La Majstro kaj Martinelli

Chapter 16: Enhavtabelo
Open in WeRead

About This Book

A literary editor awakens from a surreal dream and soon receives a fax announcing the arrival of an urbane, old-fashioned professor who intends to manage his career. The professor proposes a deliberate campaign of rebranding and publicity, urging the editor to adopt a grandiose title and to let institutions and networks be used to build fame. The story traces their negotiations, practical schemes, and the editor's hesitations about identity and ambition. Through satirical episodes and social observation it examines vanity, the manufacture of reputation, and the workings of a small cultural and literary milieu.

Ĉapitro 10

La lasta metroo

Sekvante la paŝojn de la budapeŝta profesoro La Majstro trenis sian valizon plenan je libroj, diskoj, skriptoj kaj aliaj dokumentoj sur la noktomeze senhomaj stratoj de la kvartalo El Pilar. Parvenua magnato konstruigis iam en la kvindekaj aŭ sesdekaj jaroj ĉiujn kvartalajn domblokojn senfenestraj por eviti pli altan koston de la tuta negoco. Jarojn poste nur la iniciatemaj ekloĝantoj de ĉi laborista geto decidis trabori mem fenestrojn rigarde al la montaro, dum la pigraj preferis resti en sia groto vizaĝe al kiĉa cervo-pentraĵo aŭ al idiotiga televidilo.

— Ŝajnas, Kara Majstro, ke ĉi parton de Madrido jam vizitis mia petolema kolego Behemoto.

Spionate de la strabaj fasadoj niaj herooj marŝis akcele, ignorante semaforojn ĉiam ruĝajn, sen halto aŭ paŭzo, akompane de kabalaj miaŭoj sur vojo inter muta parko kaj inaŭgurota kancerologia hospitalo, direkte al la oblikvaj metal- kaj vitro-turoj kiujn oni sekrete malkonstruas, hazarde preter la fenestro de UEA-delegito pri islamo kaj cele al la ankoraŭ aperta metro-stacio en Plaza de Castilla.

— Al kie ni projektas metropoliteni, Emèric?

— Rekte de ĉi tie al Svisujo per la lasta metroo je la unua kaj duono antaŭtagmeze.

Antaŭtagmeze je l’ kvara tago de la printempa monato florealo du siluetoj kun la formo de signoj kria kaj demanda vanuis en la suburbajn profundojn sub la hekate kata lun-arĝento.

Minutojn post la aŭroro, sur la malsupra liva angulo de la frontpaĝo de l’ ĵurnalo Liberación, anstataŭ la obstine planita foto de mustaĉuda hipokritulo aperis novaĵo enŝovita plej haste:

Reaperis la statuo

agentejoj, Madrido

La statuo de La Falinta Anĝelo, malaperinta el sia piedestalo en la parko Retiro hieraŭ nokte, retroviĝis ĉi-frumatene en la fantoma metro-stacio Chamberí, inter la stacioj Iglesia kaj Bilbao de la unua linio. Ebria metroisto kaj grupeto da huliganoj asertas, ke momenta fulmo en la mezo de la tunelo vidigis apud la statuo sur la malplena kajo la figurojn de Don Quijote kaj Sancho.

Ĉapitro 11

Yarg Nairod

— Kion mi proceduru nun el ĉi rekviziciita brikabrako?

— Faru kiel pri Régulo. Eble tiel Kamaĉo prezentiĝos al vi en speciala dimensio.

— Fakte mi scias pri Juan Régulo multon pli ol aliaj esperantologoj iam ajn scios. Sed mi haltigu mian langon: ne ĉio rakontinda estas rakontebla.

— Eble tial, ke falinton ĉiu ajn povas ataki.

— Pravoze! Rilate la stafetulon, sufiĉas senmitigo. Permesu, ke mi proverbarumu: al mitul’ kuirita jam akvo ne helpos.

— Al ĉiu sinjoro estu lia honoro. Tamen koncerne Kamaĉon necesas sentimigo, sed sentimigo de Vi. Kvankam oni povus argumenti, ke analizado de la elpruntita materialo signifas dediĉi al Via rivalo amason da tempo, kion li neniel meritas, tamen nepras, ke Vi konu lin pli bone.

— Ĉu do mi remanencu ĉi-kabinete por ekzegezi la dekomutitajn aŭ konfiskitajn inkunablojn?

— Kiel plaĉas al Vi. Dume mi iros eksteren. En mia ĉambro atendas min nefinita oleo-portreto de Via Kooperativa Moŝto. Restas nur la lastaj peniktuŝoj, sed por produkti iometon da diversaj elĉerpitaj farboj mi bezonas serĉi likvajn kaj pigmentajn ingredientojn en la proksimaj arbaroj, ekzemple mandragoron, nepenton, absinton kaj heleboron.

Kun entuziasmete glimaj okuloj La Majstro komentis:

— Plaĉus mia busto al Pikaso.

Horoj, horegoj pasis. Batis la sesa kaj duono en la horloĝo de la Kalvina strato. Neniu brueto estis interrompinta la legadon de l’ ginjola roboto, kiam li rimarkis lumostrion sub la daŭre fermita pordo de la enigma dek-tria ĉambro. Li legis plu. La ĉambro silentadis katakombe. Je la deka kaj duono ĝi apertiĝis montrante la ombron grizan de la grasa redingoto.

Invitite de ambigua gesto, La Majstro enpaŝis sub la damoklan sojlon. Stablo meze en la ĉambro subtenis farbumitan tolon, kiu grade aspektis pli kaj pli granda. La tolo, sen ajna kadro, ŝajnis vastiĝi al la svagaj kaj nebulaj muroj. Malaperis la pordo, la plafono, la ĉambro, kaj kun ili ankaŭ la ombro ruĝokula. La Majstro ekvidis la portreton kaj renkontis en ĝi sian propran vizaĝon, sed kun la rigardo samtempe kruela kaj inocenta de spitema infano. Li trovis sin mem fremda, neandertalece nuda, viluda kaj ŝvitoza, kun hararo hirta, taŭza, kaj kun barbo kreska je du tagoj. Kun absurda trankvilo li konstatis, ke la alia Silber iel eltoliĝas, ke vualo el koloroj kaj tonoj ankaŭ lin ensorbas kaj envolvas. La portretulo, proksimiĝinta nedisigeblen kaj nedistingeblen, tordis sian buŝon al dolora grimaco, el kiu grince eliĝis obtuze kanta voĉo.

* * *

Bonan vesperon, Majstro! Sidiĝu, mi petas.
Kiel Vi fartas post tridekjara naivo?
Bonvolu ne fumi. Nu, Vi certe enketas
pri Via famo, kaj ties perspektivo?
Mi diru unue, ke Vi plene sukcesis
inciti la galon al Via kara Kamaĉo:
respondon li entreprenis kaj tre progresis
pri ĝi laŭ Via kaj mia kaj sia plaĉo.
Li verkos pri Vi pamfleton. Ĝi Vin molestos
sen ia pretendo esti literaturo,
sed karikaturo nur, kaj plurfoje estos
eĉ malnobla kun malbona humuro.
Kelkaj ĝin opinios tro anatema;
kelkaj maljusta; kelkaj konvena, ĉar
Vi estis ne nur versema sed malver-sema
pri Vi kaj pri la cetera esperantistar’.
Vin ĉiam delektis ege la propraj diroj;
Vi kronis Vin majstra, genia, unika, princa,
verkis abundon da plumpaj Mem-panegiroj
el dikta (ebur)tureto Via-provinca.
Bigote Vi kultas Vian or-umbilikon
infane, onane, ĥane, megalomane,
pro kio Vi traktas ĉian kaj ĉies kritikon
malkavalire kaj ofte malĝentlemane.
Mi diru la veron kruda kaj senetiketa:
Vi povas giganti kaj grandi nur en la lili-
putaj provincoj de nia land’ opereta,
kaj nur inter nanoj kaj nuloj Vi scias brili.
Eblas, ke Vi aperetos en la Gvidlibro
por Ekzamen’ Supera (eldono deka),
sed Viaj verkoj jamaj, post inda kribro,
polve kovriĝos sur breto biblioteka
for de iamaj verkoj konstante vivaj
de Nervi, Auld, Miĥalski aŭ Kaloĉajo
(kaj en venontaj studoj retrospektivaj
mankos ne Väinämöinen sed Velodajo).
Neniam Vi foriros el ĉi parcelo
sub kiu Vin atendas, senemocia,
malsuper sempervivo kaj imortelo,
fride aplaŭda publiko nekrosocia.
Kontentu, ke Via memoro ne tute krevos,
kaj revu plu pri Jalto, Versajlo, Raŭmo,
ĉar Oron, Famon, Gloron Vi ricevos
se ne ĉi-monde certe en uvaŭmo.
Ĝoju, ĉar oni Vin nomos, laŭ mia gvido,
anstataŭ Majstro Unua: la Mila Nano.
Vi povos ekiri la tombon kun forta fido,
ke Via afero troviĝas en bona mano.

Ĉapitro 12

Ĥiromancia fetiĉo

Kiam la alpoemito rekonsciiĝis, li trovis sin samloke sed kun Emèric, kiu ĉi-momente definitive elpenikis la verde-flave lastan farbospuron.

— Kion vi...? Nenio estas kiel via pentro!

Emèric enpoŝigis la penikojn kaj paletron kaj koncizis:

— Mi ĝin malpentris. Divenu, kion mi havas en la mano.

Dirante tion Emèric eltiris ĝin el la poŝo kun kaŝfermitaj fingroj. Kiam li reapertis la pugnon, sur la polmo videblis grizbruna eta io:

— Ĉu Vi konas?

— Osto? Dento?

— Astragalo. Ŝafida astragalo, kian uzis jam romianoj kiel ludkubon. Ĉu Vi volas, ke mi antaŭdiru Vian sorton?

Nenia respondo.

— Mi scias, povas antaŭdiri la estontan. Fakte kelkgrade mi ĝin pridecidas.

— Volontu ekspliki al mi la interpreteblon de tiu somnambula halucinacio.

— Kara Majstro: en Via interno batalas du versioj de Via memo: la Polentulo kontraŭ la Glebulo. La portreto montris ĉi-lastan, kaj li Vin alparolis per poemo iom stumble strukturita.

— Tamen mi ne komprenas...

— Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam, kaj ne el ĉiu ligno oni faras violonon. Kvankam versojn oni ne aĉetas, mi resumos por Vi la enhavon de la aŭditaj versoj per fragmento el poemo de samlandano.

La okulbraĝoj de Emèric turniĝis ĥameleone en la momento, kiam li ekrecitis:

— Sen kritik’ la poezio
certe degeneras,
per ĝi la poeto gajnas,
eĉ se li suferas.
Kaj precipe bone faras
se l’ kritikon dankas,
tiu beletrist’ al kiu
memkritiko mankas.

Respondis ataraksie La Majstro:

— Tio iom pli diafanas, kvankam mi monumente malkonsentas. Sed kial ĉiuj acerbaj kaj vitriolaj frazoj pri morto, forpaso kaj pereo?

— Kredeble temas pri persona obsedo, kio ne nepre igas ĝin tute seninteresa. Aŭskultu nun: Ampolojn oni fabrikas tiaj, ke ili ĉesu funkcii post du jaroj. Same okazas pri aŭtoj, vestoj, komputiloj... Ĉi fenomenon ni povas nomi laŭplana malnoviĝoakcelado de malnoviĝo. Kiel diras mia saminferano Ferlosio, la oldiĝo povas esti aŭ materiasimbola (ĉi-okaze temas pri la eksmodiĝo kaŭzata de reklamistoj). Oni akceptas ŝafe ĉi mistifikon kredante, ke ni vivas en mondo el objektoj eterne pli bonaj kaj eterne novaj. Samtempe oni plenvole ignoras, ke ĉies korpo (kio inkluzivas la menson de la koncerna persono) estas biologie kondamnita al laŭplana kadukiĝo, el kiu ne eblas sin savi. Tial homoj vane serĉas eternon, famon, senmortecon aŭ postmortan pluon, anstataŭ kutimigi sin al la fakto, ke ili mortos tutaj, kaj ke eblus vivi ĝis la lasta momento en mondo ĝueble malpli trompa.

— Kaj tio pri Kamaĉo kaj mi-ne-cerbas-kia paskvilo katilina?

— Ĉu Vi memoras la blaton ĉe li en Madrido?

— Certe jes. Vi igis ĝin sublialitkapkusena. Ĉu li optos la animalon?

— Maleblas! Kiel mi siatempe klarigis, blatoj havas estiel insektoj ne ok sed nur ses krurojn, pro kio simple ne eblas vidi okkrurajn blatojn ie ajn en la tuta mondo. Kamaĉo ne povos vidi la blaton ĝuste tial, ke laŭdifine okkrura blato estas nevidebla. Ĉu klare?

— Klar-klare. Sed...?

— Sed li aŭdos ĝin. Poste li trovos la splitojn de la spegulo kun la inversaj moj de nia subskribo, rimarkos la subitan mankon de libroj, printoskriptoj, de diskoj komputilaj... Ne forgesu, ke floreale li ankoraŭ troviĝas hejme en Madrido.

— Kaj?

— Sur la ĉe-lita paperstaketo por eventualaj notoj li skribos kvar vortojn, kies celon kaj signifon li ankoraŭ ne sukcesos, ne kapablos rehavi, sed kies esencon li facile retrovos, se li ĉesos sin obsedi cerbumante pri tio. Ĉi kvar vortoj estos la titolo: La Majstro kaj Martinelli. Jen per kio li komencos la pamfleton.

— Kio ĝi estos?

— Venĝo.

— Kaj stile, kia?

— Nedigesteble malprecioza; neologisma kaj absurda: resume, nek lakto nek selakto. Li elverkos ĉi pamfleton pseŭdoavane kaj snobeme, kiel kutime.

— Kiu ĝin eldonos?

Literatura Foino, la eterna budapeŝta rivalo de Via kooperativo.

— Ĉu ĝi aldonos iom al la famo de tiu Kamaĉo?

— Ne timu. Laŭ tradicio komuna al kelkaj aŭtoroj esperantaj kaj eĉ normalaj, La Majstro kaj Martinelli estos dekomence ĝisfine plagiatita el la tutmonda literaturo: Bulgakov, Kafka, Eco, Tolkien, Stoker, la Biblio, Valle-Inclán, Espinosa, García Márquez, Mary W. Shelley... Ĉefe la du antaŭepilogaj ĉapitroj, kun abundo da kaŝaj citoj el la publikaj kaj nepublikaj verkoj de multaj el viaj komunaj aŭ monopolaj amikoj kaj malamikoj en Esperantujo.

— Aĥ! Ve! Huj! Mi radiestezas la nomojn de tiuj stalinistoj, nazioj, antisemitoj, ateistoj kaj framasonoj: Alba, Alòs, Ari, Chomsky, Corsetti, Franco, Goering, Gutiérrez, Korĵenkov, Le Puil, Lindstedt, Mayer, Minnaja, Ortega, Örkény, Varankin, Waringhien, Vaha... Kia klika kamarilo da kalumniaj kibicoj kaj kovardaj komplicoj kaj kruelaj komplotoj kaj kanajlaj konspiroj! Kia krude kota kaĉo! Bis al mi kaj bas al ili! Volonte mi harmagedonus ĉi paganojn!

— Krome, Kroninda Majstro, plagiate je Vi li subliminale aŭ sublimine propagandos siajn verkojn, komunajn aŭ ne, inter ili ĉefe la fian pamfleton Letero el Palestino, la galimatian rakontaron Sur la linio kaj la mikspotan Ibere libere.

— Aj-ha-jes!, la poemaro de l’ sibera bando! Sed, erariva kaj misoza Emèric, bonvolu ne gloti la rosinan epiteton mikspota. Anstate preferindas diri goje pracelapelmele tohuvabohua.

— Cetere estu certa, ke li faros eĉ akuzativaj eraroj!

— Kaj kiel tiu venenoza antiditirambo koncernas nian interkonsenton?

— Kiam aperos AMEN, la kompilota Antologio de Modernaj Esperantaj Noveloj, biografieto de Kamaĉo eventuale interesigos iun pri La Majstro kaj Martinelli, kie li (aŭ ŝi) certe legos Vian veran aŭ falsan nomon. Se iam poste la sama ulo legos Esperanta Antologio, li retrovos ĝin tie, kio igos lin halti ĉe Viaj biografio kaj poemo, kaj, se li ekŝatos Vian stilon, eble eĉ Vin epigoni. Alivorte, dum tiu ĉi lingvo ekzistos oni sin demandos, kiu estis tiu Majstro, kaj sekve kiu estis tiu Silber aŭ Szilveszter, ĝis fine oni legos ĉion verkitan de Vi kaj pri Vi kaj pro Vi. Vi rajtas senti Vin senmorta jam de nun, de tiu ĉi preciza momento. Mortinta, sed senmorta!

— Ĉu vi opinias min stulta, Emèric? Ankaŭ mi kapablas elneŭroni proverbaĉojn! Dio al vi donis, por ke vi povu doni...

— Mi jam tro enuas Vian tedan parolon. Vi scias kaj mi scias: kontraŭ la stulto eĉ la dioj vane batalas. Sed diojn mi similas kiel ovo bovon. Aŭ kiel rato blaton. Tial nun venu fino al mia latino. Mi iru for en bona hor’. Farita Via faro, nun adiaŭ, mia kara! Laste, bone sukcesu, sed ankaŭ min ne forgesu!

Kun japaneska riverenco de sia skunke ĉapelita silueto Profesoro Emèric Ország tion diris kaj foriris laŭ ĉiuj leĝoj de l’ dajmona arto, malaperante kiel ŝtono en maron.

Epilogo

Kiam Georg Silber, unu matenon, vekiĝis el stompa sonĝo, li retrovis sin en sia lito transformiĝinta en nenian monstran insekton. Turninte sin delikate sur la tuko-kovrita matraco li rigardis plian fojon la stakojn da folioj el satena papero kun la karakteriza kooperativ-surpreso kovritaj per rondformaj literetoj el flua verda inko, kaj li komprenis ankaŭ, ke ĉio kio skribiĝis sur ili estas neripetinda de ĉiam kaj por ĉiam, ĉar ne havas duan ŝancon sur la tero la verkistoj kondamnitaj je centjaroj da stulteco.

FINO

Glosoj

evpEtimologia vortareto pragmata de esperanto, Yamasaki Seikô, eld. Libroteko Tokio, 1991.
mMetropoliteno, V. Varankin, eld. TK, 1977.
ngNeologisma glosaro, Henri Vatré, eld. Artur E. Iltis, 1989.
pagPlena analiza gramatiko de esperanto, K. Kalocsay k.a., eld. UEA, 1980.
pgParnasa gvidlibro, K. Kalocsay k.a., eld. Edistudio, 1984.
pivPlena ilustrita vortaro de esperanto, G. Waringhien k.a., eld. SAT, 1981.
puPoemo de Utnoa, Abel Montagut, eld. Pro Esperanto, 1993.
pvePlena vortaro de esperanto kun suplemento, E. Grosjean-Maupin k.a., eld. SAT, 1980.
sSuplemento de piv, G. Waringhien k.a., eld. SAT, 1987.
tbTirano Banderas, Ramón María del Valle-Inclán, trad. Fernando de Diego, eld. HEF, 1993.
tveTabuaj vortoj en esperanto, Hektor Alos k.a., eld. ?, 1991.
33r33 rakontoj, K.M. Nordensvan k.a., eld. Stafeto, 1964.

abrakadabra [33r] magia vokformulo, kabala sorĉvorto.

ambajn akuzativa formo de ambajambaŭ. La Fundamenta Gramatiko klare diras: La adjektivo finiĝas per a. Kazoj kaj nombroj kiel ĉe la substantivo.

antagona [tb] antagonisma, antagonista, kontraŭa, opona.

aperti [pve, tb] (tr.) malfermi.

bagaĝo [ng, s] valizoj, pakoj aŭ sakoj, kiujn kunportas vojaĝanto.

bas! [pag, pg, ng] interjekcio por esprimi la deziron forigi iun aŭ por vigle mallaŭdi iun.

blinki [ng] (ntr.) intermite lumi.

bravisime!z [ng, pve] superlativo de brave! por esprimi tre fortan aprobon.

ciperaĵo tipe valencia frida kaj dolĉa laktosimila trinkaĵo farita el cipero aŭ termigdalo.

ĉak! ĉak! [tb] onomatopea interjekcio elpensita de Valle-Inclán.

ĉaledo [ng] ĉaleto.

eŭreka! interjekcio esprimanta (el)trovon de io konkreta aŭ abstrakta.

eŭsko [el la eŭska] vasko.

faksi (tr.) telekopii, telekopie sendi; fakso: telekopio; faksilo: telekopiilo.

fikti [ng] (tr.) arbitre imagi, elpensi artan kreaĵon.

franzi [tve] (tr.) piĉleki; formo preferinda al frandzi [pg, ng], ĉar intermeto de dentalo povus embarasi la langon.

geto [ng] ghetto, getto.

grafitio anonima skribo sur strataj muroj, ofte kun politika, protesta aŭ obscena enhavo.

holmo [ng, pg, s, tb] monteto.

hungri [ng] (ntr.) malsati.

inocenta [ng, pg, tb] puranima; senkulpa; nekonscia pri la ekzisto de malbono aŭ de fimoralo.

invoki [ng, tb] (tr.) helpe alpreĝi supernaturan potencon.

kosmoramo [evp, tb] optika rimedo por vidi objektojn pligrandigitaj pere de senluma kamero; kosmoramejo: loko, kie distrocele prezentiĝas ĉi-rimede plej famaj pejzaĝoj, konstruoj kaj monumentoj el la tuta mondo.

megalomano megalomaniulo [kp kun melomano en piv].

Menade bal, Cifali bal [volapuke] Al unu Homaro, unu Majstron.

metropoliteno [m] arkaismo por metroo.

midzi [ng, pg, tve] (tr.) kacosuĉi.

muslimano [termino proponita de Daniele Vitali] ano de la islama gento en Bosnio-Hercegovino; la balastaj vortoj muzulmano kaj muslimo, samkiel la misa kaj do evitinda mahometano, signifas simple islamano, t.e. kredanton de religio, sed ne membron de specifa gento.

mustaĉo [ng, tb] lip-haroj, -hararo, aŭ -tufeto.

nul [ng, tb] neniu(j)(n), nenia(j)(n); simile al ĉi, oni uzu ĝin nur adjektive, sed ne pronome.

onani [el onanismo] (ntr.) masturbi sin.

paelo [el la kataluna] tipe valencia manĝo el senlikva rizo kun viando, fiŝo, moluskoj aŭ legomoj, diferenca de franca pilafo je la ujo, sur kiu oni ĝin kuiras, t.e. plata du-tenila patego nomebla paelujo.

Pikaso Picasso (1881–1973).

porna [ng] pornografia.

serendipo [ng, s] sistemo de induktoj, kiuj ebligas al detektivo solvi krimenigmon.

skripto [tb] provizora aŭ definitiva antaŭteksto de kultura produkto (foje nur skema aŭ skiza gvidteksto), ekz.: verko-, libro-, man(o)-, tajpo-, printo-, prelego-, programo-, radio-, televido-, teatro-, kino- kaj filmo-skripto; skriptisto.

supliki [ng, tb] (tr.) petegi.

telefaksi vd. faksi.

-ud [ng] sufikso signifanta: havanta longan, egan, grandan -on (aŭ grandajn -ojn).

uroĝo [ng; el la sanskrita kaj la hindia] virina mamo konsiderata kiel bela objekto.

uvaŭmo [pu] paralela eblo-mondo.

vanui [ng, tb] (ntr.) malaperi.

vladimiro kvarversa strofo uzita en la traduko de La bapto de caro Vladimir far Tomáš Pumpr kaj en la originalaj poemoj Al unu el la poetofratoj kaj Letero al "La Vagabondo" de respektive Baghy kaj Kalocsay.

vovo alia nomo de la litero w.

zulo [el la eŭska kaj hispana vorto zulo] kamuflita truo en aŭ sub ĉambro aŭ en kamparo por kaŝi pafilojn, eksplodaĵojn aŭ ostaĝojn.

Enhavtabelo

Georgo Kamaĉo

Naskiĝis en 1966 en Zafra, Hispanujo. Esperantisto de 1980. Membro de la Akademio de Esperanto de 1992. Ricevis premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA. Premio Grabowski en 1992.

Aliaj verkoj de la aŭtoro

  • La mirinda libro [Barcelona E-Centro, 1984] (unu t.n. rakonto).
  • Pandemonio [Pandemonio, 1987] (kvin rakontoj).
  • Astura bukedo [Astura E-Asocio, serio Hispana literaturo n-ro 2, 1987] (poemtradukoj).
  • Sub la signo de socia muzo [FEL, 1987] (ilustroj kaj du poemetoj).
  • Sferoj 6 [Grupo Nifo, 1988] (du sciencfikciaj rakontoj).
  • Trezoro [HEA, 1989] (ok rakontoj en 19 paĝoj).
  • Letero el Palestino [LKK, 1990] (traduko de politika eseo).
  • Sur la linio [Bero, 1991] (rakontaro).
  • Sferoj 8 [Grupo Nifo, 1993] (tri sf-rakontoj).
  • Ibere libere [Pro Esperanto kaj Fundación Esperanto, 1993] (poemaro komune kun Liven Dek, Miguel Fernández kaj Gonçalo Neves).