WeRead Powered by ReaderPub
La Nigra Galero cover

La Nigra Galero

Chapter 10: Piednotoj.
Open in WeRead

Explore more books like this:

About This Book

The narrative is a historical tale set in a storm-lashed coastal fortress during a prolonged maritime war, triggered by the ominous arrival of a black galley that rekindles fear and rumor among watchful garrisons. It alternates tense sea and siege scenes with intimate recollections and conversations among officers and soldiers, tracing how long conflict erodes compassion and shapes fate. Through detailed atmosphere, moral reflection, and small domestic moments, the work examines courage, resignation, and the human costs of protracted violence.

V.
Febraj sonĝoj.

La trian fojon post la nokto, en kiu la garnizono de la fortikaĵeto Liefkenhoek estis aŭdinta la kanontondron de la Nigra Galero kaj de la Immacolata Concezione kaj la aerenĵeton de tiu ĉi ŝipo, la vespero malsupreniĝis senventa kaj nekutime varma. Veterospertuloj pretendis, ke plej baldaŭ estos multa neĝo, kaj verŝajne ili estis pravaj. Post kiam la suno frumatene estis leviĝinta hele al la ĉielo sufiĉe klara, ĝi estis kaŝinta sin ĉirkaŭe je tagmezo en grava griza nubaro. Tiu nubaro estis pli kaj pli kuntirinta sin, kaj dum la vespero ĝi pli kaj pli malalteniĝis sur la urbon Antverpeno, sur la teron, riveron kaj maron.

Ree ni trovas nin sur la ĝenova ŝipo Andrea Doria en la kajuto de la estro.

La plafona lampo ĵetas la ruĝetan lumon tra la kajuto, sur la armilojn, kartojn al la parioj, sur la plankon, sur kiu la sangaj tukoj kuŝas, sur la kuŝejon, sur kiu Antonio Valani ĝemas en la vundfebro kaj fantazias, sur Myga van Bergen genuantan apud la malsupera parto de la kuŝejo, sur la leŭtenanton Leone della Rota, kiu staras apud la kuŝejo de la mortanta amiko kaj vagigas rigardojn sovaĝajn kaj strangajn de la vundito al la rabita junulino.

Je tagmezo Leone della Rota akceptis kun indiferenteco la vortojn de la admiralo Spinola kaj de la guberniestro46 de Antverpeno, ke la forkuro de la margeŭzo estas diabla faro, kaj li — Leone — estas kulpa pri tio. Kun indiferenteco iomete pli malgranda li aŭdis, ke — pro manko de iu pli bona — la supera komando de la galeono Andrea Doria estos konfidata al li por la entrepreno de la sekvanta mateno.

Pri la knabino sin trovanta je la bordo nek la guberniestro nek la admiralo estis sin informintaj. —

Kun multaj laboroj sur la ŝipo kaj sur la tero por la leŭtenanto estis pasinta la tago, nur malmultajn momentojn li estis povinta dediĉi al la mortanta amiko. Sed sur la ŝipo kaj sur la tero — ĉie sekvis la junan ĝenovanon la portreto de la bela flamlanda knabino, kiun li tenis kaptita sur sia ŝipo, kiu negardita kaj nedefendita estos fordonita al lia arbitro, kiam — la amiko estos mortinta. Kvankam komence li penadis forĉasi ĉiujn tiajn pensojn, tamen ĉiam denove ili sin trudis al li; neniamaniere li povis forkuri de ili, kaj baldaŭ li tute ĉesis batali kontraŭ ili. En sia malespero la ĉarma knabino ŝajnis al li nur des pli dolĉa, inter liaj ŝipanoj kaj militistoj, en la armilejo, en la antaŭĉambro de la admiralo, en la stratetoj de la urbo ŝi estis en lia animo, genuanta kun torditaj manoj en la kajuto sur la Andrea Doria. La pasio plej sovaĝa ekbrulis en helaj flamoj kaj per la plej sovaĝaj sofismoj li penadis subpremi la kontraŭstarantan konsciencon.

Kiom ankaŭ utilus al Antonio, se li, Leone, resendus la knabinon de la ŝipo al la tero?

Nun Leone della Rota revokis al si la momentojn, kiam li estis tenanta la gracian korpon de la knabino en la brakoj, kiam li estis portanta la svenantan knabinon tra la fumo, tra la stratetoj. La vento tiam blovis en lian vizaĝon la blondajn buklojn de la junulino. —

47

"Ne, ne, ne, Antonio Valani, via rajto pri la bela rabaĵo finiĝas kun via vivo! Milita rajto, Antonio Valani, deprenu la flagon kaj malleviĝu — al mi nun la feliĉo destinita al vi, kaj morgaŭ — morgaŭ al mi la pereo kaj al iu alia la venko! Milita rajto, milita feliĉo, bedaŭrinda Antonio!"

Kun tiaj pensoj dum la vespera krepusko la leŭtenanto estis irinta en la kajuton, kaj nun li staris, kiel ni priskribis, inter la mortanto kaj la tremanta Myga, en la brileto de la malhela ŝipa lampo.

Oni estis intencinta porti la vunditan kapitanon sur la teron, sed kun ĉiu forto de estingiĝanta estaĵo Antonio Valani sin defendis; sur sia ŝipo li volas morti, ne en la hospitalo. En sia febra frenezeco li ne estis forgesinta, ke Leone kondukis la flamlandan knabinon, kiun li amas, al la bordo de la Andrea Doria. Ju pli proksimiĝas la morto, des pli li kroĉiĝas al tiu ĉi amo, des pli fortege ĝi publikiĝas. En la vivo li estus firme ŝlosinta ĝin en sia interno, sen la interveno de sia kunulo Leone della Rota. Mortante, febrafrenezante lia animo forĵetas ĉiujn ligaĵojn ĝenantajn; nenion de tio, kion li antaŭe sentis, Antonio Valani plu kaŝas.

Bedaŭrinda Myga! Kiel ŝi genuas apud la malsupera parto de la lito de la mortvundita ĝenovano kun disiĝantaj haroj, fantompala, kun manoj vundtorditaj. Nenia savo, nenia!

La ondoj de la Skeldo englutis la amikon, kiu senpove batalis kontraŭ la pereo de la amatino kaj sin ĵetis en la malvarmajn akvojn, por ne vidi ŝian malhonorigon.

Kaj Dio? Ve, tro malhela estas la nokto, troa mallumo en la cerbo de la malfeliĉulino, por memori la grandan savanton el ĉiuj danĝeroj. Neniu povo en la48 ĉielo kaj en la tero, por malhelpi la hontigon kaj malhonorigon; — ve al vi, Myga van Bergen!

Surde transsonoras de la katedrala turo la dekunua horo — malrapide la unuopaj batoj sekvas unu la alian kaj postsonas en la cerbo de la knabino.

Denove la bruo de la urbo iom post iom plimalgrandiĝas, denove estingiĝas unu lumo post la alia en la domoj malantaŭ la muro de Paciotti, de la itala inĝeniero.

De tempo al tempo pligrandiĝis la mallaŭteco. Nur iafoje eksonis sovaĝa krio, ĝojego; nur iafoje eksonis la raŭka kanto de bruta soldataro aŭ la voĉo de la noktgardistoj kaj patroloj.

Kaj denove bruis la horloĝa radaro en la turo de la katedralo de Nia Kara Virino; — noktmezo!

De siaj kusenoj leviĝis Antonio Valani kaj ĵetis frenezajn rigardojn el siaj febre ardantaj okuloj ĉirkaŭ si.

"Kie ŝi estas? Leone, Leone. — Vinon, lumojn kaj amon. Leone, kie vi estas, kie vi ŝin havas? Kie vi ŝin kaŝas? Mia ŝi estas — ho perfidulo — perfida Leone — mia, mia estas la knabino! Hahaha, mi ne estas mortinta, kiel vi opinias, Leone; — mi vivas kaj tenas, kio estas mia propraĵo —"

La frunto de Myga van Bergen tuŝis la plankon de la kajuto; la leŭtenanto Leone della Rota repremis mole la frenezulon en la kuŝejon kaj provis ĉiumaniere lin trankviligi; sed ĉiuj fortoj kaj pasioj de la mortanto ŝajnis ankoraŭ unu fojon ekflami en ĉiu ardo, antaŭ ol li estingiĝis por eterne.

Ree kaj ree la furiozulo provis sin liberigi el la brakoj de Leono.

"Ĉiuj manoj sur la ferdekon! al la remiloj, al la remiloj! Vivu la reĝo! — Jen ili montras la flagon, — la almozuloflagon, pafu, pafu ĝin! Evviva Genova — jen la admiralo49 aeren estas krevigata — pafu, pafu — infero, infero, Leone, gardu la ŝipon! gardu la ŝipon, Leone! — Estas finite — ve, la geŭza flago — al la pafilego — perdita, perdita! Gardu la ŝipon, gardu la ŝipon, Leone!"

La malsanulo refalis; la leŭtenanto pretigis al li la kusenon; poste li iris al la genuanta junulino.

"Kial vi maltrankviliĝas, signorina? Rektigu do vin; — kial vi tordas vin sur la planko? Dolĉa kolombineto, ne ĉagreniĝu; reĝino vi fariĝu, nelimigita estrino sur tiu ĉi bona ŝipo. Tio estas la milito — la unu devas malsuprenigi la flagon, kaj alte la alia igas ĝin flirti de la plej alta velstango. La bedaŭrinda Antonio! Li ĝin antaŭdiris — al li fariĝas la tombo, al mi la bela rabaĵo; — mi vin amas, mi vin amas, stelo de Flandrujo, blanka rozo de Antverpeno. Mi vin amas kaj vin tenas — ne obstinu — ne rigardu tiel sovaĝe — mia vi estas, kaj neniu rabos vin de mi!"

"Jan, Jan! Helpu! savu!" kriis la knabino, ne sciante, kion ŝi vokis.

"Lasu la geŭzon", murmuris Leone. "Ĉu li ne venĝis, ĉu ne la bedaŭrinda Antonio estos mortinta post unu horo? Kiom vin interesas la korpo de la geŭzo, lasu ĝin naĝi en la ondoj — leviĝu, leviĝu, mi diras, ne plu vi vundpremu vian blankan frunton sur la fundo. Kion vi volas? Mortinta estas la geŭzo, mortas Antonio Valani: nun ĉirkaŭbraku Leone’n, la vivan Leone’n kiel bela, fiera estrino."

"Kompatu, kompatu!" ĝemis la knabino; sed la leŭtenanto ridis:

"Aŭskultu, la unua horo! Je la kvina ni levos la ankrojn; ĝis tiam vi havos tempon por fini la ploradon; sed tiam ĉesigu la plendojn kaj ĝemojn! Ĝis la kvina estos sufiĉe da tempo por morti, bedaŭrinda Antonio,50 bedaŭrinda amiko; — ne leviĝu, viaj vundoj sangas denove — kuŝiĝu — kion vi ankaŭ deziras pri la knabino?"

"Leone, Leone, gardu la ŝipon! La Nigra Galero — gardu la ŝipon!" kriegis la mortanto febre sonĝante.

"Ha, la Nigra Galero!" murmuretis Leone della Rota, "nur je la kvina komenciĝos la ĉaso; — kvietiĝu, kvietiĝu, Antonio — ĉio estas laŭorda sur la ŝipo — ne zorgu, dormu — ekdormu!"

Denove la kapitano refalis kaj fermis la okulojn. Post la lasta sovaĝa emocio sekvis videble la lasta elĉerpiĝo. Finis la vivon Antonio Valani, estro de l’Andrea Doria.

La leŭtenanto ĝin bone rimarkis; li ĝemis kaj skuis la kapon:

"Bedaŭrinda Antonio! Bedaŭrinda amiko! Tiel baldaŭ vi devis mallevi la velojn? Sed pro kio plendi, kaj tamen — mi dezirus, ke jam la mateno krepusku, mi dezirus, ke tiu ĉi nokto jam estu pasinta! Nur sur la vasta maro — se — se la kadavro estos ĵetita super la bordon, mi plibonfartos. Mi vere dezirus, ke la mateno venu!"

Li paŝis kaj repaŝis en la mallarĝa kajuto, pli ol unu fojon li tuŝetis la malfeliĉan Myga, kaj ĉiufoje la bedaŭrindulino ektremis kaj sin pli dense premis al la muro.

"Morti, morti!" flustris Myga van Bergen — "ho, ke venu do la morto, por savi min — ke kaptu min la morto, kiel ĝi kaptis la amaton!" La lampo minacis estingiĝi, Leone della Rota denove postulis lumon, vinon. Li bezonis ilin ambaŭ en tiu nokto; lia animo prezentis sovaĝan kaj brutan aspekton.

51

VI.
La Nigra Galero.

Sur la fortikaĵeto Liefkenhoek fiere flirtas la flago kun la leono de Leon kaj la turoj de Kastilujo. La sama flago flirtas sur la fortikaĵeto Lillo kaj ĉiuj aliaj fortikaĵoj plenegaj da pafilegoj ĝis la grandegaj muroj de la citadelo de Antverpeno.

Akraj okuloj gardas sur ĉiuj tiuj muroj kaj remparoj, kaj voko kaj revoko nek tage, nek nokte silentas.

Sed proksima kaj vigla estas ankaŭ la malamiko. Ĉiumomente li povas aperi. Kiu konas la horon, je kiu li venos?

Ĉirkaŭ la bordoj de Zeeland frapadas la ondoj de la Nordmaro. Loĝas sur Tholen, sur Schouwen, sur norda kaj suda Beveland, sur Walcheren la sovaĝa fera raso, kiu, unua, ĵuris plivolonte fariĝi turka ol papa, kiu la arĝentan duonlunon portas sur la ĉapelo kaj la neestingeblan ĝismortan malamon kontraŭ la hispanoj en la koro. Kiajn infanojn naskas la patrinoj sur tiuj sablomontetoj ĉirkaŭlavataj per la maro! Defendu nur, turoj de Kastilujo, bone nur gardu antaŭ la bastiono de Flandrujo, Leono de Leon; — "plivolonte pereigita ol perdita estu la tero" — tio estis zeelandaj ŝipanoj, kiuj de la venkitaj hispanoj apud Veere, apud Leyden ŝiris la korojn el la brustoj, mordis kaj ĵetis ilin antaŭ la hundojn:

"Manĝu, sed ili estas maldolĉaj."

52

Sur la fortikaĵeto Liefkenhoek, sur la fortikaĵeto Lillo, sur la reduto Cruys, sur la fortikaĵetoj Perle kaj Sankto Filipo, sur la fortikaĵetoj Maria, Ferdinand kaj Isabella, sonis seninterrompe la voko:

"Bone gardu! Bone gardu!"

La pafilegoj sur la bordo de Brabant, la pafilegoj sur la flandraj bordoj estas pretaj kraĉi mortigon kaj pereigon sur la kuraĝegan ŝipon, kiu spite al ili serĉas la vojon kontraŭflue al Antverpeno.

"Bone gardu! Bone gardu!"

Sed la nokto estas malhela, nek lunlumo nek stelbrileto heligas ĝin. Estas malfacile bone gardi en tiu nokto.

Kiom estas mallaŭte kaj varme! Nur la muĝado de la grandega rivero konstante sonoras en la avertan vokon de la militistoj sur la remparoj:

"Bone gardu! Bone gardu!"

Kio krozas de la suda Beveland la Westerskeldon, kie maro kaj rivero sin reciproke renkontas kaj ne plu estas diferencigeblaj unu de la alia? Kio glitas super la ondoj en la malhela nokto? Cent terurigajn brakojn ĝi movas, kiel sago flugas, egale al la fantoma ŝipo, egale al la Fluganta Holandano. Grandega ŝipa korpo tratranĉas la ondojn, ĝin sekvas aliaj malpli grandaj.

Kiom malhelpas la zeelandanojn la malhelo? Ili scias trovi la vojon sur la akvoj, sia patrujo. Unu malhela ombro sekvas la alian; en unu linio ili glitas — neniu sono al la bordo, eĉ la remiloj senbrue subakviĝas en la ondojn. Flustrataj iras la ordonoj de buŝo al buŝo! Ĉiu scias, kion li devas fari, ĉiu per grava ĵuro estas devigata trudi la tranĉilon en la gorĝon de la najbaro, se li per bruo, per ne pripensita voko metos en danĝeron la sukceson de la entrepreno.

53

Ĉiu senkondiĉe plenumos la ĵuron, kaj se patron, fraton, filon li devus mortigi.

Lumo maldekstre —

Fortikaĵeto Lillo!

Lumo dekstre —

Fortikaĵeto Liefkenhoek!

Klare kaj aŭdeble la vokoj de la hispanaj gardistoj frapas ĉiun orelon sur la — Nigra Galero kaj sur la ŝipoj ĝin akompanantaj.

Ĉiu tranĉilo, ĉiu transrampilo estas preta — ardetas la kaŝitaj meĉaĵoj apud la pafilegoj; — fortege batas la koroj de la kuraĝegaj viroj.

"Bone gardu! Bone gardu!" resonas en la malproksimo; grandan danĝeron havas post si la kuraĝaj maristoj. Vivu la geŭza feliĉo!

Kio briletas dekstre?

La lumoj de la vilaĝo kaj fortikaĵeto Callao.

Kio trembrilas apud la bordo de Brabant?

La lumoj de la vilaĝo Ordam.

Kia mallaŭto nun estas en tiu loko, kie la ponto, la Estakada de Aleksandro Farnese iam leviĝis, la miraklo de la centjaro. Kia genio lumis tie! Kiom da sango fluis tie.

En tiu loko verkis Johann Baptista Plato kaj Barocci; en tiu loko krevis la fajroŝipo de Frederiko Giabinelli kaj plenigis aeron, teron kaj maron per ruinoj kaj disŝiritaj homaj korpoj.

Ankoraŭ nun, post tiom da jaroj, kelka respublikema urbano de Antverpeno nokte eksaltas el la dormo kaj opinias, ke ĵus li estas vekata per la krakado de la granda eksplodo, kiu povis savi la grandan urbon kaj ne savis.

Sensone forglitas la Nigra Galero kun la ombrosimila sekvantaro super la terura loko —

54

"Gardu! Bone gardu!" eksonas la voĉo de la redutoj de San Pedro kaj Sankta Barbara.

La lumoj de Predigerhof! la lumoj de la fortikaĵeto Maria, la lumoj de la fortikaĵeto Ferdinand — sonorilo, surde kaj solene, eksonas en la mallumo — — la sonorilo de la turo de Nia Kara Virino de Antverpeno. —

La dua horo!

Je sia loko staras la estro de la Nigra Galero, la brilan glavon en la mano; sed alia kondukas en tiu nokto la ŝipon kaj la ŝipanaron.

Se nur la plej malmulta lumero falus sur la vizaĝon de tiu kondukanto, vi ektimus pro tiu vizaĝo.

Jan Norris, la fianĉo de Myga, kiu estas kaptita sur la Andrea Doria; Jan Norris, la akvogeŭzo, kiu lasis la fianĉinon en la manoj de la malamikegoj; Jan Norris kondukas en tiu nokto la Nigran Galeron!

La okulo de Jan Norris vidas en la nokto, ĝi penetras la mallumon kiel la plej helan tagon.

Savo — Venĝo!

Gardu vin, Leone della Rota, malfeliĉon kovas la nokto. Gardu vin, Leone della Rota, ne estas la tempo, por sin surdigi per virinamo kaj sicila vino! Gardu vian ŝipon, Leone della Rota, gardu vin — gardu vin kontraŭ la — Nigra Galero! — — —

Sur la Andrea Doria ĉio estis ordonita kaj farita. Ankoraŭ tri horojn, kaj la ĝenova ŝipo estos ekmarŝinta, por sin kunigi kun la kvar antaŭirintaj galeroj apud Biervliet por la ĉaso al la Nigra Galero. La ŝipanaro uzis la mallongan tempon, kiu ankoraŭ estis donita al ĝi, por dormi, eĉ la gardistoj dormis sur la ferdeko, kaj la meĉaĵo de la soldato apud la transirejo estis estingiĝinta kiel ĉiuj aliaj meĉaĵoj sur la ŝipo. Ĉu la ŝipo ne55 sufiĉe estis gardita sub la muroj de la urbo kaj la remparoj de la citadelo?

De la ĉefa masto la ŝiplanterno ĵetas malkvietan flagrantan lumon sur la ferdekon. El la fenestroj de la kajuto falas malforta lumeto sur la malhelajn ondojn de la Skeldo, kiuj preterrapidas.

En la kajuto sin levas alten de la kuŝejo de Antonio Valani, la leŭtenanto Leone della Rota.

"Estas finite!" diris li. "Li estas mortinta, ĉu vi aŭdas, bella fiamminga, li estas mortinta kaj — estro de tiu ĉi ŝipo estas Leone della Rota! Ĉu vi aŭdas, belulino; mi ekposedas la heredaĵon, — eĉ vi estas la mia; per la lasta spirado de la amiko vi fariĝis la mia."

Denove plenigis la leŭtenanto de Spinola la pokalon je vino.

"Kial vi vin forturnas kaj ektremas, bela Myga? Li estas mortinta, lia koro finbatis. Sed la mia ankoraŭ sovaĝe kaj forte batas. Certe li estis mia amiko; sed per via amo mi venĝas ja lian morton."

Li levis la pokalon kaj eltrinkis.

"Al via memoro, bedaŭrinda Antonio — sur la vasta maro vi havos noblan maristan tombon. Ne sur la lando ili devas vin enŝoveli, sub la gajaj ondoj vi dormos, kiel decas al ĝenova ido. En la brakoj de la maraj virinetoj vi dormos —"

"Kompatu, sankta Dio, sendu la morton, savu min, savu min!" ploris la malespera knabino; sed la ebria Leone ridis sovaĝe kaj fisone.

"Ne rigardu min tiamaniere, reĝino — hodiaŭ al mi la sorto, morgaŭ al alia — tio estas la milito, tio estas la vivo. Ĉu vi opinias, ke mi ĝemu kaj murmuru preĝojn kiel pastraĉo apud la kadavro de la amiko? Ha, se ni estus apud la bordo de la ligura maro, per rozoj kaj mirtoj56 ni ornamus la harojn por festi la belan nokton! En la nomo de la venĝo, en la nomo de la venko, venu en miajn brakojn, sovaĝa geŭzino, venu kaj estu la mia, bela herezulino."

Kun fisona krio Myga van Bergen sin kroĉis al la fostoj de la kuŝejo, en kiu kuŝis etendite la pala sangmakulita korpo de Antonio Valani. Ĉe la mortinto ŝi serĉis ŝirmon! Sed sovaĝe ridante Leone della Rota tiregis la malfeliĉulinon alten kaj en siajn brakojn. Per ardantaj kisoj li kovris ŝian buŝon kaj ŝiajn nudajn ŝultrojn — kiam surda falo eksonis super lia kapo, ke la lampo sub la plafono per tio ektremis. Krio — lukto — dua falo — piedbato kaj paŝado de multaj piedoj — sovaĝa kriado — kaj akra krako de karabeno — terurplena, malfeliĉplena voko:

"La geŭzoj! la geŭzoj! la geŭzoj sur la ŝipo! Perfido! perfido! All’ arme! all’ arme!"

"Kio estas tio? diavolo!" ekkriis la leŭtenanto, lasante la knabinon kaj ekkaptante la glavon. — — Desur la sangoplena kuŝejo ankoraŭ unu fojon sin levis la korpo de Antonio Valani, ankoraŭ unu fojon sin malfermis la okuloj vaste kaj rigide kaj fiksis la leŭtenanton:

"Defendu la ŝipon — perfidulo! Malnoblulo —" subite nigra sango ekfluegis el la buŝo, reen falis Antonio Valani — la morto nun efektive tenis sian kaptaĵon.

Sur la ferdeko post la faligo de la unua gardisto la tumulto fariĝis pli kaj pli ĝenerala kaj laŭta; la konfuzita, surprizita ŝipanaro elrapidis, la armilojn hazarde prenitajn en la manoj —

"Al la armiloj! Perfido! La geŭzoj!"

Malbenoj — ĝemado — pardonpetoj.

Genuen denove sin ĵetis Myga van Bergen, dum la leŭtenanto, kun la glavo en la mano, supren rapidis. Sur57 la ferdeko lia piedo jam faletis pro kadavroj kaj vunditoj planken kuŝantaj. Sovaĝa estis la batalo, kaj la triumfa kriado de la nederlandanoj kaj la terura geŭza voko: "Prefere turkoj ol fipapanoj!" jam komencis sufoki la armkrion de la ĝenovanoj, terure vekitaj el la dormo.

Kaj eĉ nun ankoraŭ katosimile ili suprenrampis la pariojn de la Andrea Doria. Ankaŭ la plej proksimaj komercŝipoj kaj malgrandaj militŝipoj ŝajnis esti atakitaj, ĉar ankaŭ sur ili eksonis batalkrio, estis pafata, eklumis torĉoj.

Malespere Leone della Rota sin ĵetis kontraŭ la plej proksimaj malamikoj, per vortoj kaj agado kuraĝigante la siajn al rezisto. En la garda domo apud la kajo vekiĝis tamburo kaj rulis la hispanan veksignalon.

"La geŭzoj, la geŭzoj! La geŭzoj antaŭ Antverpeno! Perfido, perfido, la geŭzoj en la urbo!"

Torĉoj supren kaj malsupren eraris apud la riverbordo, lumoj aperis en la domoj malantaŭ la urbmuroj.

"Prefere turkoj ol fipapanoj! Venko, venko! La Nigra Galero! la Nigra Galero! venko! venko!" ekkriis la geŭzoj sur la ĝenova galeono, ĉiujn faligante antaŭ si. Pardonon oni ne donis; kiu ne estis planken pikata kaj batata, estis ĵetata de la ŝipo en la akvon. La vorto: la Nigra Galero! plenigis la korojn de la italoj per sovaĝa teruro kaj pli ol ĉio alia ilin malkuraĝigis. Parto senespere forkuris, pli granda parto per la unua atako estis faligata; apud la ĉefa masto, lumigata per la ŝiplanterno ankoraŭ batalis malespera aro. Tie ĉi kontraŭstaris la leŭtenanto Leone della Rota kun la plej kuraĝaj el siaj soldatoj, kaj fine tie ĉi la tuta batalo sin kunigis. Jam la planko estis glitiga per sango kaj kovrita de kadavroj; multaj sovaĝaj geŭzoj falis per la glavo de la itala leŭtenanto.

58

"Kuraĝiĝu, kuraĝiĝu, bravaj kunuloj — aliĝu al mi! Venos helpantoj de la lando! Kuraĝiĝu, kuraĝiĝu!" kriis Leone, zeelandanon faligante; sed anstataŭ tiu ekstaris nova batalanto, paŝante super la mortigitaj.

"Antaŭen, antaŭen, vi margeŭzoj! Faligu la italajn tiranojn — malsupren la fiflagon; malsupren de la masto! Ĉu vi konas min, italaĉa fripono, — malkuraĝa knabinrabisto?"

"Diavolo!" ekkriis la leŭtenanto, rigida pro teruro kaj mirego; sed tuj li trankviliĝis. "Ĉu vi ne dronis, petegisto? Ha, des pli bone — manĝu malvarman feron do — jen!"

"Jen, jen! Myga! savo! Myga! venĝo! jen, fihundo, iru al la infero kaj salutu vian kunulaĉon de Jan Norris, la margeŭzo!"

Planken en sian sangon falis Leone della Rota, la ĝenovano, kaj Jan Norris metis la piedon sur la bruston de la falinto kaj kriis en lian vizaĝon:

"Savita estas Myga! Almilitita estas la Ŝipo! Rakontu ĝin en la infero!"

Samtempe li puŝis la ŝiptranĉilon en la kolon de l’malamikego.

Mortigitaj dume estis ankaŭ la aliaj ĝenovanoj, kiuj ne estis sin savintaj per forkuro; la batalo sur la Andrea Doria estis finita, kaj jam la geŭzoj malligis la katenojn, kiuj ligis la ŝipon al la kajo.

En la kajuto kuŝis Myga van Bergen svene en la brakoj de Jan, kiu suprenportis la fianĉinon el la terura loko, el la kunesto de la mortinta kapitano Antonio Valani, al la freŝa aero.

La batalo daŭris ankoraŭ sur kelkaj ŝipoj same atakitaj per la nederlandanoj, sed jam kelkaj el ili, direktataj per geŭzaj manoj, elglitis en la riveregon, kaj59 sovaĝharmonie sonis la kanto de la venkintoj tra la nokto:

Vilhelmo Nassaŭano,
Germana mia sort’,
Fidela je l’patrujo
Mi restos ĝis la mort’.

De la malantaŭa parto de la Andrea Doria nun la trumpetisto de la Nigra Galero trumpetis la saman melodion transen al la urbo, kaj en sovaĝa ĥoro la venkintaj soldatoj kantis:

Kiam de la hispanoj
Ofendon pensas mi,
La nobla koro sangas,
Ho Nederlando vi!

Eĉ la mortvunditaj geŭzoj sin levis de la planko je la solenaj, harmoniaj sonoj — kaj tiuj, kiuj ne plu povis kanti, tamen movis la lipojn laŭ la vortoj de la kanto. Ankaŭ Myga van Bergen per tio revekiĝis el la sveno, kaj ridante kaj plorante en la brakoj de Jan ŝi kunkantis la himnon de libereco.

"Jen, mi do plenumas la promeson; kun kanontondro kaj sonorilkanto kaj trumpetsono mi edzinigas vin! Savita, savita!" ĝojegis Jan Norris.

De la citadelo eksonis unu alarmpafo post la alia. Tamburo post tamburo sur la muroj kaj la remparoj de la urbo akompanis la timan vokon de la unuaj apud la kaja gruo. Kaj pli kaj pli laŭta fariĝis la movado de la granda flandra urbo malantaŭ la muroj kaj remparoj, kaj kelka premita, kolera koro pli forte batis je la fieraj malpermesitaj melodioj, kiuj obstinege ondumis kontraŭ la hispanaj tamburoj, kaj des pli fortiĝis, ju pli60 tiuj kontraŭbataladis. La alarmsonorilegoj akompane eksonis de ĉiuj turoj. Kaj nun de la urbo kaj de la citadelo oni aŭdis kontraŭ la kajo brukrakadon kaj tintadon; areto post areto marŝis sur la urbmurojn, areto post areto rapidis kontraŭ la riveron.

Sed pli kaj pli fiere eksonis tra ĉiu tumulto:

"La ŝild’ al mi’ ho Dio,
Vi estas ĝis la fin’,
Al vi nur mi konfidos,
Ne plu forlasu min,
Por ke mi restu pia,
Vin servu ĉiuhor’,
Forpelu la tiranojn
Vundintajn min je l’kor’."

Miloj kaj miloj da koroj aŭskultis malantaŭ la muroj, kiujn Paciotti konstruis ĉirkaŭ la urbo Antverpeno, en dolĉa tremado tiujn sonojn: miloj kaj miloj da okuloj malsekiĝis pro tio.

Sed nun neniun malrapidon plu! La Nigra Galero estis fininta la plej belan verkon, nun estis necese gardadi la venkkaptaĵon. Defendita per la pafado de la Nigra Galero Jan Norris, la estro sur la Andrea Doria, atingis la mezon de la Skeldo kaj malrapide malsupren veturis laŭlonge de la urbo. Sep kaptitaj malpli grandaj ŝipoj jam kun la geŭzaj ŝipoj antaŭveturis; la Nigra Galero finis la procesion.

Kia fulmado kaj krakado desur la remparoj de Antverpeno; kiel bone respondis la geŭzaj ŝipoj kaj la Andrea Doria, kiu nun sub la almozulo-flago, per veloj gaje ŝvelitaj de la matena vento, veturis la riveron laŭflue; kiel ŝiregis Don Federigo la harojn pro tia neaŭdita faro!

61

Pafado el ĉiuj redutoj kaj fortikaĵetoj laŭlonge de la riverego!

Hojho, hojho, geŭza feliĉo, geŭza feliĉo! Kiom ne interesas la margeŭzojn, ĉu la hispanoj pafas bone aŭ malbone? La vunditajn sub la ferdekon, la mortintajn en la akvon — hojho, hojho, jen denove oni pafas de la Nigra Galero, antaŭ la fortikaĵeto Filipo! Bum — bum, jen reduto Cruys sur la brabanta bordo.

Sed nun kondutu bone, nederlandanoj, la lasta riglilo, sed ankaŭ la plej forta devas esti forigata.

Jen sube en la matena nebulo lokiĝas fortikaĵeto Liefkenhoek.

Jen sube en la matena nebulo lokiĝas fortikaĵeto Lillo.

Nun, vi geŭzoj, al la pafilegoj, kiu ajn ankoraŭ povas movi manojn kaj piedojn.

Geŭza feliĉo! Geŭza feliĉo! — — — —

Ĉio estis preta en Liefkenhoek; la estro havis sufiĉe da tempo, por sin prepari; jam ĉirkaŭ la dua la kapitano Jeronimo estis vekinta lin. "Nu, kio estas, sennor?" estis demandinta la kolonelo, kaj la maljunulo estis levinta la ŝultrojn kaj dirinta: "Eble estas ribelado en Callao, eble tumulto en Antverpeno, ĉiuokaze mi petegas vin veni sur la remparojn, sennor." Kolerete la estro estis veninta al la sudorienta bastiono de la fortikaĵeto kaj longtempe estis aŭskultinta. Kvaronon da horo poste la tamburo denove estis vokinta la garnizonon sur la remparojn, kaj horon poste la kapitano estis dirinta:

"Sennor kolonelo, mi mortpafigus ĉiujn dumnoktajn gardistojn." —

Kiom da tempo nun jam daŭris la pafilegtondro laŭflue de la Skeldo? Ne estis mirige, ke ĉio estis bonege preta sur la fortikaĵeto Liefkenhoek, por bone akcepti la Nigran Galeron!

62

Antaŭ sia kompanio la kapitano Jeronimo paŝis kun malhela mieno, kaj ju pli proksimiĝis la pafado, des pli malhela ĝi fariĝis, laŭ lia kutimo. Li tiom da tempo estis ludinta la ludon, ĝis tiu lin tedis — ne, ne tedis — ĝis li estis tiel indiferenta pri ĝi, kiel pri la — spirado. La kapitano Jeronimo laŭ kutimo nur estis movetinta la ŝultrojn, kiam la sendito rajdanta tra la lando alportis de la fortikaĵeto Perle la unuan pli detalan informon pri la okazintaĵoj apud Antverpeno. Kiom ajn koleregaj sin estis montrintaj la kunuloj; la maljuna soldato de Alba, Requesens kaj Farnese nur turnis la dorson al la sendito kaj paŝis al sia kompanio.

"Kaj tiun popolon ili opinias ankoraŭ povi venki?" li murmuretis. "Kiom da tempo jam estas enterigita en tiu tero la floro de Hispanujo, la kerno de ĝia forto. Ve al vi, bedaŭrinda patrujo!"

La kanonoj de la reduto Cruys interrompis lian memparoladon. Ekneĝis en la matena nebulo, oni vidis ne tri paŝojn distance.

"Jes, jes," murmuretis la maljuna soldato, "pafu nur ne vidante! kaj jen — denove estas tiu malbenegita melodio, la tombokanto de la potenco kaj estimo de Hispanujo — paf, paf, ŝparu do vian pulvon, vi per ĝi ilin do ne eksigos — jes, jes, pafu nur, pafu, la kanto nur des pli laŭte sonas! Ho diablo, oni ĝin jam parkere lernis."

En la pafilegtondron kaj la sonon de la nederlandaj trumpetoj zumis la kapitano Jeronimo:

"De Oranujo princo
Mi estas sen ofend’.
Hispanan mi la reĝon
Estimis ĉiutemp’."

63

Li ne jam finis, kiam kuglo falegis apud li en lian kompanion kaj teren faligis de ĝi ses virojn, mortigitajn aŭ vunditajn. De la ĝenova galeono estis forpafita tiu kuglo; Jan Norris sur la ferdeko komencis pafi preterveturante la fortikaĵeton Liefkenhoek. La fortikaĵeto tuj fortege respondis, sed nur malmulte malutilis la geŭzojn.

Sur la ferdeko de Andrea Doria staris apud la amato Myga van Bergen.

Ŝiaj okuloj brilegis; la kugloj de la hispanoj ŝin tute ne ĝenis. Super la kapoj de la gefianĉoj flirtis venke la geŭza flago, la flago de Spinola, malsupren ŝirita, kuŝis sub la piedoj de ili ambaŭ.

"Ankoraŭ plenan ŝargon, kunuloj! Pafu! pafu! — pafu! por honori Myga’n, mian fianĉinon!" vokis Jan Norris, svingante la ĉapelon. "Jen la meza velstango falas en la akvon! Ne domaĝe! Hoj ho! Myga, dolĉa fianĉino — libera veturo! libera veturo! Aŭdu, kiel la Nigra Galero apud Lillo pafegas! Hojho! hojho! Prefere turko ol fipapano! Libera veturo! Libera maro! Ho dolĉa, dolĉa Myga, ho ĉarma kara fianĉino, kiel mi amas vin!"

"Ho Jan, Jan, en tia fiera maniero neniam ankoraŭ fianĉino estis almilitata! Kion vi faris por mi!"

"Ha, kio do ĝi estas?" ridis Jan Norris. "Italan ŝipleŭtenanton mi mortigis kaj la kadavron de itala kapitano mi ĵetis en la maron. La Nigra Galero savis vin kaj min — eterne vivu la Nigra Galero!"

"Vivu! Vivu la Nigra Galero!" ĝojegis la ŝipanaro sur Andrea Doria, kaj antaŭe maldekstre tondrigis la danksaluton la nigra ŝipo, veturante sub la muroj de la fortikaĵeto Lillo. —

"Lasu nur", diris la kapitano Jeronimo al la kunuloj, kiuj volis forporti lin de la remparo. "Mi mortu en la vasta aero, fariĝos al mi pli facile. Adiaŭ kunuloj, adiaŭ al vi ĉiuj — kaj kondutu bone. Mi vidas ĉirkaŭ mi nur junajn, junecajn vizaĝojn, kunuloj, mi deziras al vi pli da feliĉo, ol atingis la pasinta armeo. Ni faris nian devon, — fosu nur sur la kampo de Jemmingen, sur la Mockerheide, apud Gemblours kaj apud Antverpeno — — ne ni estas kulpaj, ke — ni — ankoraŭ — estas — en la antaŭa situacio! — Adiaŭ, kunu—loj — la ĝisnuna armeo — pereas! Adiaŭ, kaj Hispanujo — por ĉiam, la kompatinda Hispanujo! ..."

La kapitano Jeronimo estis mortinta kaj senvorte ĉirkaŭis lin oficiroj kaj soldatoj de la garnizono de la fortikaĵeto Liefkenhoek.

La pafilega tondro estis silentiĝinta. Feliĉe ĉiuj nederlandaj ŝipoj kun sia kaptaĵo estis pasintaj la hispanajn fortikaĵetojn. Sed de malproksime ankoraŭ ĉiam sonis la kanto de dekkvincentsesdekok:

"Konfesos mi al Dio
Kaj tuta lia pov’,
Ke mi hispanan reĝon
Estimi povis ne.
Ĉar Dion la sinjoron
Kun moŝta ĉiapov’
Nur devis mi obei
Pro sola la justec’."

La sonoj mallaŭtiĝis maren, kiam la fiera geŭza ŝiparo kun sia kaptaĵo, siaj sangantaj vundoj kaj sia gloro veturis laŭflue de la riverego en la plidensiĝantan nebulon.

Piednotoj.

[1] Latina lingvo (Tiu dividos la kirasojn eĉ de la kuraĝuloj).

[2] Latina lingvo (citaĵo el Eneiso).

[3] El la latina lingvo (Lia vivofino trovis lin maljuna kaj malriĉa).

Notoj de tekstpreparanto.

Mi ŝanĝis ĉi-subajn detalojn en la teksto:

PaĝoOriginaltekstoKorektaĵo
12la nederlando estrola nederlanda estro
31apud mi du ŝegojapud mi du seĝoj
42knabinon ŝur la ŝiponknabinon sur la ŝipon
43bruletanta meĉajobruletanta meĉaĵo