WeRead Powered by ReaderPub
La Sinjorino el la Maro cover

La Sinjorino el la Maro

Chapter 6: KVARA AKTO
Open in WeRead

Explore more books like this:

About This Book

A woman married to a respected physician is haunted by a past attachment to a seafaring lover and by a persistent yearning for the sea. When a mysterious sailor from her past returns, she must choose between the impulsive freedom he offers and the steady obligations of domestic life. Interwoven interactions with her husband’s daughters and the town’s inhabitants expose social expectations, romantic uncertainties, and an artist’s fragile ambitions. The drama follows her psychological struggle and ultimate decision, examining themes of personal freedom, memory, fidelity, and the sea as a symbol of inner restlessness, and ends with her asserting autonomous choice within her marriage.

TRIA AKTO

(Iom malproksima parto de la ĝardeno de doktoro Wangel. La loko estas humida, marĉa kaj kun ombrantaj, grandaj, maljunaj arboj. Dekstre vidiĝas la bordo de malpura lageto. Malalta interspacigita barilo apartigas la ĝardenon de la vojeto kaj la fjordo en la fono. Plej fore en la malproksimeco vidiĝas la montodorsoj kun montopintoj aliflanke de la fjordo. Estas malfrua posttagmezo, proksimume al vespero.)

(Bolette sidas sur ŝtonbenko dekstre kudrante. Sur la benko kuŝas kelkaj libroj kaj kudrilujo. Hilde kaj Lyngstrand, ambaŭ kun fiŝkaptiloj, iras laŭ la bordo de la lageto.)

HILDE
(faras signon al Lyngstrand) Staru trankvile! Jen mi vidas unu grandan.

LYNGSTRAND
(ekrigardas) Kie ĝi staras?

HILDE
(montras) Ĉu vi ne vidas — jen sube. Kaj rigardu jen! Je Dio, ankaŭ kroma (rigardas inter la arbojn) Pa! — nun li venas kaj fortimigos ilin por ni!

BOLETTE
(ekrigardas) Kiu venas?

HILDE
Via ĉefinstruisto, panjo!

BOLETTE
Mia —?

HILDE
Jes, mia li, je Dio, neniam estis.

(Ĉefinstruisto Arnholm venas de dekstre el inter la arboj.)

ARNHOLM
Ĉu estas nun fiŝoj en la lageto?

HILDE
Jes, naĝas kelkaj tre maljunaj karasioj.

ARNHOLM
Ĉu, la maljunaj karasioj daŭre vivas?

HILDE
Jes, eltenaj ili estas. Sed nun ni fine kaptu kelkajn.

ARNHOLM
Vi devus prefere provi en la fjordo.

LYNGSTRAND
Ne, la lageto — ĝi estas kvazaŭ pli mistera, por tiel paroli.

HILDE
Jes, ĉi tie estas pli ekscite. — Ĉu vi naĝis hodiaŭ?

ARNHOLM
Ĝuste. Mi rekte venas de la banejo.

HILDE
Vi tenis vin en la baseno, ĉu?

ARNHOLM
Jes, mi ne estas lerta naĝisto.

HILDE
Ĉu vi povas naĝi surdorse?

ARNHOLM
Ne.

HILDE
Mi povas. (al Lyngstrand) Ni provu tie aliflanke. (Ili iras laŭ la lageto dekstren.)

ARNHOLM
(proksimiĝas al Bolette) Vi do sidas tute sola, Bolette?

BOLETTE
Ho, jes, tion mi plej ofte faras.

ARNHOLM
Via patrino ne estas en la ĝardeno, ĉu?

BOLETTE
Ne, eble ŝi promenas kune kun patro.

ARNHOLM
Kiel ŝi fartas nun posttagmeze?

BOLETTE
Mi ne certe scias. Mi forgesis pridemandi.

ARNHOLM
Kiajn librojn vi havas tie?

BOLETTE
Ho, unu estas io pri botaniko. La alia estas pri geografio.

ARNHOLM
Ĉu vi ŝatas tiajn legaĵojn?

BOLETTE
Jes, kiam mi havas tempon, —. Sed unue mi devas ja zorgi pri la mastrumado.

ARNHOLM
Sed ĉu via patrino ne helpas — via duon-patrino — ĉu ŝi ne helpas vin?

BOLETTE
Ne, estas mia afero. Mi devis ja zorgi pri la mastrumado la du jarojn, kiam patro estis sola. Kaj tiel daŭris poste.

ARNHOLM
Sed la saman deziron legi vi daŭre havas.

BOLETTE
Jes, mi legas, kion mi povas trovi el utilaj libroj. Oni volas ja scii ion pri la mondo. Ĉar ĉi tie ni ja vivas tute ekster ĉio. Nu, proksimume, do.

ARNHOLM
Sed kara Bolette, ne parolu do tiel.

BOLETTE
Ho jes. Ŝajnas al mi ke ni ne vivas alimaniere ol la karasioj en tiu lageto. La fjordo estas proksima, kaj tie naĝadas la grandaj aroj da fiŝoj enen kaj elen. Sed pri tio la kompatindaj malsovaĝaj dresfiŝoj nenion scias. Kaj tie ili neniam povas partopreni.

ARNHOLM
Mi opinias, ke ne estus avantaĝe por ili lasi ilin tien.

BOLETTE
Ho, ŝajnas al mi, ke pri tio ne gravus.

ARNHOLM
Cetere vi ne povas diri, ke ĉi tie oni estas metita tute ekster la vivo. Almenaŭ ne dum la somero. Ĉi tiujn tagojn estas ja kvazaŭ kunvenejo por la tuta monda vivo. Kvazaŭ nodpunkto — tiel preterpase.

BOLETTE
(ridetas) Ho jes, vi, kiu nur venas tiel preterpase, povas ja facile ridindigi nin.

ARNHOLM
Ridindigi —? Kial vi pensas tiel?

BOLETTE
Jes, ĉar tio pri kunvenejo kaj nodpunkto por la monda vivo estas ja io, kion vi aŭdis diri en la urbo. Jes, ĉar ili paroladas ja tiel.

ARNHOLM
Jes, verdire mi tion rimarkis.

BOLETTE
Sed vere ne troviĝas vera vorto en tio. Ne por ni, kiuj daŭre loĝas ĉi tie. Kio utilas por ni, ke la granda fremda mondo preterpasas por vojaĝi norden por vidi la noktomezan sunon? Ni ja ne povas kuniri. Ni ja ne vidos iun noktomezan sunon. Ho ne, ni devas obeeme pasigi nian vivon ĉi tie en nia karasi-lageto.

ARNHOLM
(eksidas apud ŝi) Diru do nun, kara Bolette, — ĉu ne estas io aŭ alia, — io preciza, mi pensas, al kio vi ĉi tie hejme sopiras?

BOLETTE
Ho jes, povus esti.

ARNHOLM
Kaj kio do vere estas tio? Kion vi tiel postsopiras?

BOLETTE
Unue iri elen.

ARNHOLM
Tio do unue?

BOLETTE
Jes. Kaj poste lerni iom pli. Scii ion ĝustan pri la aferoj.

ARNHOLM
Kiam mi instruis vin, via patro diris ofte, ke li lasus vin studi.

BOLETTE
Jes, kompatinda patro, — li multe diras. Sed kiam venas al la realo, —. Vere ne estas iu meminstigo en patro.

ARNHOLM
Bedaŭrinde ne, vi pravas. Vere ne estas. Sed ĉu vi iam parolis kun li pri tio? Sincere kaj instige?

BOLETTE
Ne, efektive mi ne faris.

ARNHOLM
Sed sciu, tion vi devus do fari. Antaŭ ol fariĝos tro malfrue, Bolette. Kial vi ne tion faras?

BOLETTE
Ho, eble pro tio ke ne estas vera meminstigo eĉ en mi, mi pensas. Eble mi heredis tion de patro.

ARNHOLM
Hm, — mi miras ĉu vi ne estas maljusta al vi mem en tio?

BOLETTE
Ho ne, bedaŭrinde. Kaj aldone patro havas malmultan tempon pensi pri mi kaj mia estonto. Li eĉ ne emas. Tiaĵoj li preferas forpuŝi, se li povas. Ĉar Ellida ja tiom koncernas lin —

ARNHOLM
Kiu —? Kiel —?

BOLETTE
Mi pensas, ke li kaj mia duonpatrino —. (interrompante) Patro kaj patrino havas ja sian vivon, komprenu.

ARNHOLM
Nu, do tiom pli bone estus, se vi liberiĝus el tio ĉi.

BOLETTE
Jes, sed ŝajnas al mi, ke mi ne rajtas. Ne rajtas forlasi patron.

ARNHOLM
Sed kara Bolette, tion vi ja iun fojon tamen devas. Tial mi opinias, ke vi ju pli frue —

BOLETTE
Jes, devas ja okazi. Mi devas ja ankaŭ pensi pri mi mem. Provi trovi iun aŭ alian okupon. Kiam patro iam forpasos, mi ja nenion havas por mia subteno. — Mia kompatinda patro, — mi zorge timas forlasi lin.

ARNHOLM
Timas —?

BOLETTE
Jes, pro patro.

ARNHOLM
Sed, je dio, via duonpatrino do? Ŝi ja restas ĉe li.

BOLETTE
Jes, kompreneble. Sed ŝi ne estas kapabla por tio, kion patrino tiel facile ordigis. Estas multe, kion tiu ĉi ne vidas. Aŭ eble ne volas vidi, — aŭ ne atentas. Mi ne scias kiel estas.

ARNHOLM
Hm, — eble mi komprenas al kio vi aludas.

BOLETTE
Kompatinda patro, — iel li estas malforta. Vi eble mem tion rimarkis. Li ja ankaŭ ne havas sufiĉan profesian laboron por plenigi la tempon. Kaj aldone tio, ke ŝi tute ne kapablas stari flanke de li. — Pri tio li tamen iomete mem kulpas.

ARNHOLM
Kiel, vi pensas?

BOLETTE
Ho, patro deziras ja ĉiam vidi gajajn vizaĝojn ĉirkaŭ si. Estu suna vetero kaj ĝojo en la domo, li diras. Tial mi timas, ke multfoje li donas al ŝi medicinon, kiu ne estas bona por ŝi longtempe.

ARNHOLM
Ĉu vi vere opinias tion?

BOLETTE
Jes, mi ne povas liberiĝi de tiu penso. Ĉar foje ŝi estas tre stranga. (impete) Sed ĉu do estas juste, ke mi restadu en la hejmo! Vere ne estas utile por patro. Kaj mi ja ankaŭ havas devojn al mi mem, mi pensas.

ARNHOLM
Sciu, kara Bolette, — tiujn aferojn ni pli profunde priparolu.

BOLETTE
Ho, ne multe utilas. Eble mi estas kreita por resti ĉi tie en la karasi-lageto, mi pensas.

ARNHOLM
Tute ne. Tio dependas de vi mem.

BOLETTE
(vigle) Ĉu vi pensas?

ARNHOLM
Jes, kredu min. Dependas tute de vi mem.

BOLETTE
Ho, se mi vere povus —! Eble vi volas paroli al patro por mi?

ARNHOLM
Ankaŭ tio. Sed unue mi volas paroli sincere kaj senrezerve al vi mem, kara Bolette. (rigardas maldekstren) Tŝŝ! Ne komprenigu ion. Ni revenu al tio poste.

(Ellida venas de maldekstre. Ŝi ne havas ĉapelon, sed portas grandan tukon ĵetitan sur la kapon kaj ŝultrojn.)

ELLIDA
(en maltrankvila vigleco) Ĉi tie estas bone! Ĉi tie estas belege!

ARNHOLM
(ekstaras) Vi faris promenadon?

ELLIDA
Jes, longan, longan ravan promenadon supren kun Wangel. Kaj nun ni eliros veladi.

BOLETTE
Ĉu vi ne volas sidi?

ELLIDA
Ne, dankon. Ne sidi.

BOLETTE
(movigas sin sur la benko) Ĉar estas sufiĉa loko.

ELLIDA
(ĉirkaŭiras) Ne, ne, ne. Ne sidi. Ne sidi.

ARNHOLM
La promenado bone efikis al vi. Vi aspektas vigligite.

ELLIDA
Ho, mi sentas min kore feliĉa! Sekura! Sekura —. (rigardas maldekstren) Kia granda vaporŝipo estas tiu venanta?

BOLETTE
(ekstaras kaj elrigardas) Devas esti la granda angla.

ARNHOLM
Ĝi ĵetas ankron apud la barelbuo. Ĉu ĝi kutimas halti ĉi tie?

BOLETTE
Nur duonan horon. Ĝi vojaĝos pli internen en la fjordon.

ELLIDA
Kaj poste elen — morgaŭ. Elen sur la grandan, vastan maron. Eĉ trans la maron. Imagu, — kunvojaĝi! Ho, se mi povus! Se mi povus!

ARNHOLM
Ĉu vi neniam faris iom longan marvojaĝon, sinjorino Wangel?

ELLIDA
Neniam. Nur etaj ekskursoj ĉi tie en la fjordoj.

BOLETTE
(kun suspiro) Ho ne, ni devas resti dankemaj ke ni havas la teron.

ARNHOLM
Nu, ĉi tie ni ja vere havas nian hejmon.

ELLIDA
Ne, mi tute ne kredas, ke ni havas.

ARNHOLM
Ne sur la tero?

ELLIDA
Ne. Mi tion ne kredas. Mi kredas, ke se la homoj kutimiĝis vivi sur la maro, — eble en la maro, — ni estus pli perfektaj ol ni nun estas. Pli bonaj kaj feliĉaj.

ARNHOLM
Ĉu vi vere tion kredas?

ELLIDA
Jes, mi miras ĉu ni ne tiaj estus. Mi multfoje parolis kun Wangel pri tio —

ARNHOLM
Nu, kaj li —?

ELLIDA
Jes, li pensas, ke eble estus.

ARNHOLM
(ŝerce) Nu, nu. Sed nun ja estas tiel. Ni ja nun estas sur la malĝusta vojo kaj fariĝis teruloj anstataŭ maraj estaĵoj. Ĉiuokaze estas certe nun tro malfrue ĝustigi la eraron.

ELLIDA
Jes, vi jen diras bedaŭrindan veron. Kaj mi pensas, ke la homoj suspektas ion tian mem. Ke ili portadas tion, kiel sekretan penton kaj malĝojon. Kredu min, — en tio la malgajo de la homoj havas sian plej profundan kaŭzon. Jes, — kredu min.

ARNHOLM
Sed kara sinjorino Wangel, — mi ne ekhavis la impreson, ke la homoj estas tre malgajaj. Kontraŭe ŝajnas al mi, ke la plimulto rigardas la vivon brile kaj facile — kaj en granda, trankvila, senkonscia ĝojo.

ELLIDA
Ho ne, tiel ne estas. Tiu ĝojo — ĝi estas kiel nia ĝojo pro la longa, hela somera tagnokto. Ĝi kunportas la rememorigon pri la venonta sombra tempo. Kaj tiu rememorigo ĵetas sian ombron sur la homan ĝojon, — kiel la drivanta nubo ĵetas sian ombron sur la fjordon. Jen ĝi kuŝis brila kaj blua. Kaj jen subite —

BOLETTE
Vi ne devus okupiĝi pri tiaj malĝojaj pensoj nun. Ĵus vi ja estis ĝoja kaj gaja —

ELLIDA
Jes, jes, mi ja estis. Ho, tio ĉi — estas stulte de mi. (ĉirkaŭrigardas maltrankvile) Ke Wangel nun venu. Li decide promesis al mi. Sed li tamen ja ne venas. Li forgesis. Ho, kara Arnholm, bonvolu trovi lin por mi?

ARNHOLM
Jes, volonte.

ELLIDA
Diru, ke li devas tuj veni. Ĉar nun mi ne povas vidi lin —

ARNHOLM
Ne povas vidi lin —?

ELLIDA
Ho, vi ne komprenas. Kiam li ne ĉeestas, mi ofte ne povas memori, kiel li aspektas. Kaj tiam estas kvazaŭ mi tute perdis lin. — Estas terure embarase. Sed iru!

(Ŝi ĉirkaŭiras apud la lageto.)

BOLETTE
(al Arnholm) Mi kuniros. Vi ja ne certe scias —

ARNHOLM
Ho, ĉu? Mi certe —

BOLETTE
(duonlaŭte) Ne, ne, mi estas maltrankvila. Mi timas, ke li estas sur la ŝipo.

ARNHOLM
Timas?

BOLETTE
Jes, li kutimas rigardi, ĉu estas konatuloj kun ĝi. Kaj ankaŭ ja estas restoracio tie —

ARNHOLM
Ah! Jes, venu.

(Li kaj Bolette eliras maldekstren.)

(Ellida staras momenton rigardante en la lageton. Foje ŝi parolas mallaŭte kaj interrompe al si mem.)

(Ekstere sur la vojeto malantaŭ la barilo venas de dekstre fremda vojaĝvestita viro. Li havas tufajn ruĝajn harojn kaj barbon. Skotan ĉapon sur la kapo kaj vojaĝsakon per rimeno trans la ŝultro.)

LA FREMDULO
(iras malrapide laŭ la barilo kaj observadas la ĝardenon. Kiam li vidas Ellida, li haltas, rigardas ŝin fikse kaj daŭre kaj diras mallaŭte:) Bonan vesperon, Ellida!

ELLIDA
(turnas sin kaj krias) Ho kara, — ĉu vi fine venas!

LA FREMDULO
Jes, fine.

ELLIDA
(rigardas lin en surprizo kaj timo) Kiu estas vi? Ĉu vi serĉas iun ĉi tie?

LA FREMDULO
Vi ja certe komprenas.

ELLIDA
(ekmiras) Kio tio estas? Kiel vi alparolas min! Kiun vi serĉas?

LA FREMDULO
Mi ja serĉas vin.

ELLIDA
(ekskuiĝas) Aah —! (fiksrigardas lin, ŝanceliĝas malantaŭen kaj eligas duone sufokitan krion:) La okuloj! — La okuloj!

LA FREMDULO
Nu, — fine vi komencas rekoni min? Mi tuj rekonis vin, Ellida.

ELLIDA
La okuloj! Ne rigardu min tiel! Mi krias por helpo!

LA FREMDULO
Tŝ, tŝ! Ne timu. Mi ja nenion faras al vi.

ELLIDA
(tenas la manon antaŭ la okuloj) Ne rigardu min, mi diras!

LA FREMDULO
(klinas sin per la brakoj sur la barilon) Mi venis per la angla vaporŝipo.

ELLIDA
(ekrigardas lin evite) Kion vi volas pri mi?

LA FREMDULO
Mi ja promesis reveni tuj kiam mi povus —

ELLIDA
Foriru! Foriru denove! Ne revenu — neniam revenu ĉi tien! Mi ja skribis al vi, ke ĉio estu finita inter ni! Ĉio! Vi ja scias!

LA FREMDULO
(neĝenita, ne respondante) Mi volus reveni al vi pli frue. Sed mi ne povis. Nun mi fine povas. Kaj jen vi nun havas min, Ellida.

ELLIDA
Kion vi volas pri mi? Pri kio vi pensas? Kial vi venis?

LA FREMDULO
Vi ja certe scias, ke mi venis por serĉi vin.

ELLIDA
(retiras sin en timo) Serĉi min! Ĉu tion vi intencas!

LA FREMDULO
Jes, kompreneble.

ELLIDA
Sed vi ja scias, ke mi edziniĝis!

LA FREMDULO
Mi scias.

ELLIDA
Kaj tamen —! Tamen vi venas por — por — serĉi min!

LA FREMDULO
Jes, kompreneble.

ELLIDA
(kaptas la kapon per ambaŭ manoj) Ho tio terura —! Ho tio terura, terura —!

LA FREMDULO
Ĉu eble vi ne volas?

ELLIDA
(konfuzita) Ne rigardu min tiel!

LA FREMDULO
Mi demandas ĉu vi eble ne volas?

ELLIDA
Ne, ne, ne! Mi ne volas! En eterno, neniam! Mi ne volas, mi diras! Mi nek povas nek volas! (pli mallaŭte) Mi ankaŭ ne kuraĝas.

LA FREMDULO
(transpaŝas la barilon kaj venas en la ĝardenon) Ja, ja, do, Ellida, — permesu al mi diri unu vorton antaŭ ol mi forvojaĝos.

ELLIDA
(volas fuĝi, sed ne povas. Ŝi staras kvazaŭ lama en timo, kaj apogas sin al arbotrunko apud la lageto.) Ne tuŝu min! Ne proksimiĝu! Ne pli proksimen! Ne tuŝu min, mi diras!

LA FREMDULO
(singardeme, kelkajn paŝojn pli proksimen al ŝi) Ne timu min, Ellida.

ELLIDA
(ĵetas la manojn antaŭ la okulojn) Ne rigardu min tiel!

LA FREMDULO
Ne timu. Ne timu.

(Doktoro Wangel venas tra la ĝardeno de maldekstre.)

WANGEL
(ankoraŭ duone inter la arboj) Nu, vi ja atendis min sufiĉe longe.

ELLIDA
(kuras al li, kroĉas sin al lia brako kaj krias:) Ho, Wangel, — savu min! Savu min vi — se vi povas!

WANGEL
Ellida, — kio je Dio —!

ELLIDA
Savu min, Wangel! Ĉu vi ne vidas lin? Jen li staras!

WANGEL
(alrigardas) La viro tie? (proksimiĝas) Permesu demandon, — kiu estas vi? Kaj kial vi venas en la ĝardenon?

LA FREMDULO
(indikas per kapsigno al Ellida) Mi volas paroli kun jena virino.

WANGEL
Nu ja. Do certe estis vi —? (al Ellida) Mi aŭdis, ke fremda viro venis en la korton por vin demandi.

LA FREMDULO
Jes, estis mi.

WANGEL
Kaj kion vi deziras de mia edzino? (turnas sin) Ĉu vi konas lin, Ellida?

ELLIDA
(mallaŭte, tordas la manojn) Ho, se mi lin konas! Jes, jes, jes!

WANGEL
(rapide) Nu!

ELLIDA
Ho, estas ja li, Wangel! Estas li mem! Li, kiel vi scias —!

WANGEL
Ĉu! Kion vi diras! (turnas sin) Ĉu vi estas tiu Johnston, kiu iam —?

LA FREMDULO
Nu, — Vi povas nomi min Johnston. Bonvolu. Cetere mi ne tiel nomiĝas.

WANGEL
Ĉu ne?

LA FREMDULO
Nun ne plu, ne.

WANGEL
Kaj kion vi deziras de mia edzino? Vi ja scias, ke la filino de la lumturgardisto edziniĝis antaŭ longe. Kaj al kiu ŝi edziniĝis, vi devas ja ankaŭ scii.

LA FREMDULO
Mi ja scias dum pli ol tri jaroj.

ELLIDA
(streĉe) Kiel vi sciiĝis?

LA FREMDULO
Survoje hejmen al vi. Mi kaptis malnovan gazeton. Estis gazeto el tiu ĉi regiono. Ĝi rakontis pri la geedziĝo.

ELLIDA
(rigardas antaŭen) La geedziĝo —. Do tio estis —

LA FREMDULO
Efikis sur min strange. Ĉar tio pri la ringoj, — tio ja ankaŭ estis geedziĝo, Ellida.

ELLIDA
(frapas la manojn antaŭ la vizaĝon) Ho —!

WANGEL
Kiel vi kuraĝas —!

LA FREMDULO
Vi tion forgesis, ĉu?

ELLIDA
(sentas lian rigardon kaj krietas) Ne staru tiel min fiksrigardante!

WANGEL
(paŝas antaŭ lin) Vi turnu vin al mi kaj ne al ŝi. Do, mallonge, — ĉar vi ja konas la situacion, — kion vi do volas ĉi tie? Kial vi venas por trovi mian edzinon?

LA FREMDULO
Mi promesis al Ellida veni al ŝi plej eble frue.

WANGEL
Ellida —! Nun denove!

LA FREMDULO
Kaj Ellida promesis al mi tute certe atendi min ĝis mi venus.

WANGEL
Mi aŭdas, ke vi nomas mian edzinon per antaŭnomo. Tian intimecon ne estas kutimo ĉe ni.

LA FREMDULO
Mi bone scias. Sed ĉar ŝi unue apartenas al mi

WANGEL
Al vi! Ankoraŭ —!

ELLIDA
(kaŝas sin malantaŭ Wangel) Ho —! Li neniam malkaptas min!

WANGEL
Al vi! Vi diras, ke ŝi apartenas al vi, ĉu!

LA FREMDULO
Ĉu ŝi rakontis al vi pri du ringoj? Mia ringo kaj tiu de Ellida?

WANGEL
Nu jes. Sed kio do? Ŝi ja poste rompis tion. Vi ricevis ŝiajn leterojn. Vi do mem scias.

LA FREMDULO
Kaj Ellida kaj mi samopiniis, ke tio pri la ringoj valorus same decide kiel geedziĝo.

ELLIDA
Sed mi ne volas, vi ja aŭdas! Neniam, neniam volas mi konatiĝi kun vi! Ne rigardu min tiel! Mi ne volas, mi diras!

WANGEL
Vi estas freneza homo, se vi opinias, ke vi povas veni ĉi tien kaj konstrui iun rajton sur tia infanludo.

LA FREMDULO
Ĝuste. Iun rajton, — en via senco de la vorto, — mi ja tute ne havas.

WANGEL
Sed kion vi do volas fari? Vi do ne imagas al vi, ke vi povas preni ŝin de mi perforte! Kontraŭ ŝia propra volo!

LA FREMDULO
Ne. Kiel tio utilus? Se Ellida volas sekvi min, ŝi devas veni libervole.

ELLIDA
(ekmiras kaj ekdiras) Libervole —!

WANGEL
Kaj tion vi povus imagi al vi —!

ELLIDA
(al si mem) Libervole —!

WANGEL
Vi estas freneza. Foriru! Ni ne plu okupiĝu pri vi.

LA FREMDULO
(rigardas sian brakhorloĝon) Baldaŭ estas tempo iri surŝipen. (paŝon pli proksimen) Nu ja, Ellida, — nun mi faris mian devon. (ankoraŭ pli proksimen) Mi tenis mian promeson al vi.

ELLIDA
(petante, iras malantaŭen) Ho, ne tuŝu min!

LA FREMDULO
Kaj nun vi pripensu ĝis morgaŭ nokte —

WANGEL
Estas nenio por pripensi. Foriru!

LA FREMDULO
(daŭre al Ellida) Mi nun iros per la vaporŝipo internen en la fjordon. Morgaŭ nokte mi do revenos. Kaj mi enrigardos ĉe vi. Atendu min ĉi tie en la ĝardeno. Ĉar mi preferas decidi la aferon kun vi sola, vi komprenas.

ELLIDA
(mallaŭte, tremante) Ho, vi aŭdas, Wangel!

WANGEL
Estu trankvila. Tiun viziton ni scios malhelpi.

LA FREMDULO
Adiaŭ do ĝis tiam, Ellida. Morgaŭ nokte.

ELLIDA
(petante) Ho ne, ne, — ne revenu morgaŭ nokte! Neniam plu revenu!

LA FREMDULO
Kaj se tiam vi deziros sekvi min trans la maron —

ELLIDA
Ho, ne rigardu min tiel!

LA FREMDULO
Mi nur pensas, ke vi devas pretigi vin por vojaĝo.

WANGEL
Iru en la domon, Ellida.

ELLIDA
Mi ne povas. Ho, helpu min! Savu min, Wangel!

LA FREMDULO
Ĉar vi devas sincere pripensi, ĉar se vi ne sekvos min morgaŭ, la tuta afero estos finita.

ELLIDA
(Ellida rigardas lin tremante) Kaj ĉio estos finita, ĉu? Por ĉiam —?

LA FREMDULO
(kun kapsigno) Neniam estos ĝi refarebla, Ellida. Mi neniam revenos al tiuj ĉi landoj. Vi neniam plu revidos min. Ankaŭ neniam plu aŭdos de mi. Tiam mi estos kiel morta kaj for de vi por ĉiam.

ELLIDA
(spiras maltrankvile) Hoh —!

LA FREMDULO
Pensu do sincere pri via faro. Adiaŭ. (transpaŝas la barilon, haltas kaj diras:) Nu, Ellida, — tenu vin preta morgaŭ nokte. Ĉar tiam mi venos ĉi tien por serĉi vin.

(Li foriras malrapide kaj trankvile laŭ la vojeto dekstren.)

ELLIDA
(tempeton postrigardas lin) Libervole, li diris! Imagu, — li diris, ke libervole mi sekvu lin.

WANGEL
Estu nur prudenta. Nun li ja estas for. Kaj vi neniam lin revidos.

ELLIDA
Ho, kiel povas vi tion diri? Li ja revenos morgaŭ nokte.

WANGEL
Lasu lin veni. Vin li almenaŭ ne renkontu.

ELLIDA
(skuas la kapon) Ho, Wangel, ne pensu, ke vi povos malhelpi lin.

WANGEL
Jes, kara, — fidu min.

ELLIDA
(cerbumante, ne lin aŭskultante) Post kiam li estos estinta ĉi tie — morgaŭ nokte —? Kaj kiam li estos vojaĝinta trans la maron per la vaporŝipo —?

WANGEL
Jes, kio do?

ELLIDA
Ĉu tiam li neniam — neniam plu revenos?

WANGEL
Ne, kara Ellida, tion vi fidu. Kion li farus ĉi tie post tio ĉi? Li ja aŭdis el via propra buŝo, ke vi ne volas sekvi lin. Tiel la afero estas finita.

ELLIDA
(al si mem) Morgaŭ, do. Aŭ neniam.

WANGEL
Kaj eĉ se li revenus —

ELLIDA
Kio do —?

WANGEL
Estos en nia potenco sendanĝerigi lin.

ELLIDA
Ho ne kredu.

WANGEL
Estas en nia potenco, mi diras! Se li ne lasas sin pacigi alimaniere, li punpagu pro murdo al la ŝipestro.

ELLIDA
(impete) Ne, ne, ne! Neniam tio! Ni scias nenion pri la murdo al la ŝipestro! Vere nenion!

WANGEL
Ĉu ni ne scias! Li ja mem konfesis tion al vi!

ELLIDA
Ne, nenion pri tio! Se vi ion diras, mi neas. Ne enfermu lin! Li apartenas al la vasta maro. Tie li apartenas.

WANGEL
(rigardas ŝin, kaj diras malrapide) Ah, Ellida, — Ellida!

ELLIDA
(kroĉas sin senbride al li) Ho, kara, fidela, — savu min de tiu viro!

WANGEL
(liberigas sin singardeme) Venu! Venu kun mi!

(Lyngstrand kaj Hilde, ambaŭ kun fiŝkaptiloj, venas de dekstre ĉe la lageto.)

LYNGSTRAND
(iras rapide al Ellida) Ho nun, sinjorino, nun vi aŭdu ion strangan!

WANGEL
Kaj kion?

LYNGSTRAND
Imagu, — ni vidis la usonanon!

WANGEL
La usonanon?

HILDE
Jes, ankaŭ mi vidis lin.

LYNGSTRAND
Li iris malantaŭ la ĝardeno kaj poste sur la grandan anglan vaporŝipon.

WANGEL
De kie vi konas tiun viron?

LYNGSTRAND
Mi foje estis maristo sur la sama ŝipo kiel li. Mi certe kredis, ke li dronis. Sed li ja estas tute viva.

WANGEL
Ĉu vi scias ion pli pri li?

LYNGSTRAND
Ne. Sed li eble venis por venĝi sin sur sia nefidela marista edzino.

WANGEL
Kion vi diras?

HILDE
Lyngstrand volas uzi lin por fari artaĵon.

WANGEL
Mi ne komprenas —

ELLIDA
Vi aŭdos poste.

(Arnholm kaj Bolette venas de maldekstre sur la vojeto ekster la barilo.)

BOLETTE
(al tiuj en la ĝardeno) Venu kaj rigardu! La angla vaporŝipo iras enen en la fjordon. (Granda vaporŝipo drivas preterpase en la foro.)

LYNGSTRAND
(al Hilde apud la barilo) Ĉi-nokte li kaptos ŝin.

HILDE
(kapsignas) La malfidelan marist-edzinon, — jes.

LYNGSTRAND
Imagu, — meznokte.

HILDE
Estos ekscite.

ELLIDA
(postrigardas la ŝipon) Morgaŭ do —

WANGEL
Kaj poste neniam plu.

ELLIDA
(mallaŭte kaj tremante) Ho, Wangel, — savu min de mi mem!

WANGEL
(rigardas ŝin timeme) Ellida! Mi suspektas, — estas io malantaŭe.

ELLIDA
La tiranta logo estas malantaŭe.

WANGEL
La tiranta logo —?

ELLIDA
Tiu viro estas kiel la maro.

(Malrapide kaj cerbumante ŝi iras tra la ĝardeno maldekstren. Wangel, maltrankvila, iras flanke de ŝi kaj observas ŝin atente.)

KVARA AKTO

(La ĝardenĉambro de doktoro Wangel. Pordojn dekstre kaj maldekstre. En la fono inter la du fenestroj estas malferma vitropordo al la verando. Malsupre de ĝi vidiĝas parton de la ĝardeno. Sofo kun tablo antaŭe maldekstre. Dekstre estas piano, kaj pli malantaŭe estas granda tabla ornamvazo. Meze sur la planko estas ronda tablo kun seĝoj ĉirkaŭe. Sur la tablo rozarbusto en florado kaj aliaj potfloroj ĉirkaŭ ĝi. — Estas antaŭtagmeze.)

(En la ĉambro apud la tablo sidas maldekstre Bolette en la sofo, okupata pri brodaĵo. Lyngstrand sidas sur seĝo ĉe la fino de la tablo. Malsupre en la ĝardeno sidas Ballested pentrante. Hilde staras apud lin rigardante.)

LYNGSTRAND
(kun la brakoj sur la tablo. Dum tempo li sidas silente rigardante la laboradon de Bolette.) Aspektas tre malfacile kudri tian bordaĵon, fraŭlino Wangel.

BOLETTE
Ho ne. Ne estas malfacile. Nur nombru ĝuste —

LYNGSTRAND
Nombri? Ĉu vi devas ankaŭ nombri?

BOLETTE
Jes, la kudrerojn. Rigardu.

LYNGSTRAND
Ĝuste ja! Imagu! Estas ja kvazaŭ iu arto. Ĉu vi povas ankaŭ desegni?

BOLETTE
Ho jes, kiam mi havas modelon antaŭ mi.

LYNGSTRAND
Alie ne?

BOLETTE
Ne, alie ne.

LYNGSTRAND
Do tamen ne estas vera arto.

BOLETTE
Ne, ĝi pli estas — mana lerteco.

LYNGSTRAND
Sed mi opinias ke vi certe povus lerni arton.

BOLETTE
Kiam mi ne havas talenton?

LYNGSTRAND
Tamen. Se vi ĉiam estus kune kun vera artisto —

BOLETTE
Kaj vi opinias, ke mi povus lerni de li?

LYNGSTRAND
Ne lerni tiel ordinare. Sed mi opinias ke ĝi venus en vin iom post iom. Kvazaŭ miraklo, fraŭlino Wangel.

BOLETTE
Strange.

LYNGSTRAND
(iom poste) Ĉu vi pripensis —? Mi intencas diri — ĉu vi pripensis pli profunde kaj serioze pri geedzeco, fraŭlino?

BOLETTE
(rigardas lin preterpase) Pri —? Ne.

LYNGSTRAND
Mi faris.

BOLETTE
Vi, ĉu?

LYNGSTRAND
Jes ja, — mi ofte pripensas tiajn aferojn. Pleje pri geedzeco. Kaj aldone mi ja multe legis en libroj. Mi opinias, ke geedzeco estas ia miraklo. Ke la virino laŭe ŝanĝiĝas por esti simila al sia edzo.

BOLETTE
Ricevas liajn interesojn, vi pensas?

LYNGSTRAND
Jes, ĝuste!

BOLETTE
Nu, sed liaj kapabloj do? Kaj liaj talentoj kaj lerteco?

LYNGSTRAND
Hm, jes, — mi miras ĉu ne ankaŭ tiuj —

BOLETTE
Kaj sekve vi kredas, ke tio kion viro legis — aŭ pensis, — tio ankaŭ transpasus al lia edzino?

LYNGSTRAND
Ankaŭ tio, jes. Iom post iom. Kvazaŭ mirakle. Sed mi ja scias, ke tio povas nur okazi en fidela kaj amoplena geedzeco kaj vere feliĉa.

BOLETTE
Ĉu vi neniam pensis, ke viro tiel povus tiriĝi al sia edzino? Fariĝi simila al ŝi, mi pensas.

LYNGSTRAND
Viro? Ne, tion mi ne imagis.

BOLETTE
Kial ne same por li kiel por ŝi?

LYNGSTRAND
Ne, ĉar viro havas ja vivotaskon por kiu vivi. Kaj estas tio, kio fortigas la viron, fraŭlino Wangel. Li havas vivotaskon, li.

BOLETTE
Ĉiuj?

LYNGSTRAND
Ho ne. Mi vere pensis pri la artisto.

BOLETTE
Ĉu vi pensas, ke estas ĝusta faro de artisto, ke li edziĝas?

LYNGSTRAND
Jes, mi opinias. Se li trovas iun, kiun li kore amas, —

BOLETTE
Tamen. Mi pensas, ke li prefere vivus sole por sia arto.

LYNGSTRAND
Certe li devus fari. Sed tion li ja povus fari eĉ se li edziĝus.

BOLETTE
Nu, sed ŝi do?

LYNGSTRAND
Ŝi? Kiel —?

BOLETTE
Ŝi al kiu li edziĝas. Por kio ŝi vivu?

LYNGSTRAND
Ankaŭ ŝi vivu por lia arto. Ŝajnas al mi, ke virino devas senti sin kore feliĉa pri tio.

BOLETTE
Hm, — mi ne certe scias —

LYNGSTRAND
Jes, fraŭlino, fidu. Ne estas nur lia honoro kaj reputacio, kiujn ŝi ĝuas pro li —. Ĉar tiuj estas laŭ mi la malpli valora. Sed ke ŝi povas helpi lin krei, — ke ŝi povas faciligi al li la laboron estante ĉe li kaj komfortigi lin kaj esti atenta pri li kaj igi la vivon gaja por li. Tio estus laŭ mi feliĉiga por virino.

BOLETTE
Ho, vi ne mem scias kiel memkontenta vi estas!

LYNGSTRAND
Mi memkontenta, ĉu! Bona Dio —! Ho, se vi konus min iom pli bone ol vi faras — (klinas sin pli proksimen al ŝi) Fraŭlino Wangel, — kiam mi estos for, — kaj mi ja baldaŭ estos —

BOLETTE
(rigardas lin kompate) Sed ne komencu do pri tia tristaĵo.

LYNGSTRAND
Funde ja ne estas tre triste, mi pensas.

BOLETTE
Kiel do?

LYNGSTRAND
Mi ja forvojaĝos post monato. Unue de ĉi tiu loko. Poste mi iros al la sudaj landoj.

BOLETTE
Ah, tiel. Nu ja.

LYNGSTRAND
Ĉu vi foje pensu pri mi, fraŭlino?

BOLETTE
Jes, mi volonte faru.

LYNGSTRAND
(ĝoja) Vi promesas, ĉu?

BOLETTE
Jes, mi promesas.

LYNGSTRAND
Solene kaj kore, fraŭlino Bolette?

BOLETTE
Solene kaj kore. (ŝanĝas temon) Sed por kio tio ĉi! Ne kondukos al io ajn.

LYNGSTRAND
Kiel vi povas tion diri! Por mi estus ĝojige scii, ke vi ĉi-hejme pensadas pri mi.

BOLETTE
Nu, sed kio poste?

LYNGSTRAND
Jes, poste mi ne scias pri io definita —

BOLETTE
Ankaŭ mi ne. Multe ja malhelpas. Ŝajnas al mi, ke ĉio en la mondo malhelpas.

LYNGSTRAND
Ho, povus okazi iu miraklo. Feliĉa okazaĵo de la destino — aŭ io tia. Ĉar mi kredas, ke mi sukcesos.

BOLETTE
(vigle) Jes, ĉu ne! Vi kredas, ĉu!

LYNGSTRAND
Jes, mi firme kredas. Kaj jen — post kelkaj jaroj — kiam mi revenos hejmen kiel konata skulptisto kun bona ekonomio kaj en plena sano —

BOLETTE
Jes, vere. Ni esperu ke vi faros.

LYNGSTRAND
Vi konfide esperu. Se vi nur fidele kaj varme pensas pri mi, dum mi estas for en la sudaj landoj. Kaj por tio mi ja nun havas vian vorton.

BOLETTE
Vi havas. (skuas la kapon) Sed tamen kondukas al nenio.

LYNGSTRAND
Jes, fraŭlino Bolette, tamen kondukas al tio, ke mi povos labori pli facile kaj rapide pri mia artaĵo.

BOLETTE
Tion vi do kredas?

LYNGSTRAND
Jes, en mia interno mi tion sentas. Kaj ŝajnas al mi, ke estus vivige ankaŭ por vi — ĉi tie en la izolo — kiam vi scius en vi mem, ke vi kvazaŭ helpus min krei.

BOLETTE
(rigardas lin) Nu, sed vi, viaflanke?

LYNGSTRAND
Mi —?

BOLETTE
(rigardas al la ĝardeno) Tŝ. Ni parolu pri io alia. Ĉar tie venas la ĉefinstruisto.

(Ĉefinstruisto Arnholm estas vidata malsupre en la ĝardeno maldekstre. Li haltas kaj parolas kun Ballested kaj Hilde.)

LYNGSTRAND
Ĉu vi amas vian antaŭan instruiston, fraŭlino Bolette?

BOLETTE
Ĉu mi amas lin?

LYNGSTRAND
Mi pensas, ĉu vi ŝatas lin?

BOLETTE
Ho jes, mi faras. Ĉar estas bone havi lin kiel amikon kaj konsilanton kaj tiel plu. — Kaj li ĉiam estas helpema, se li povas.

LYNGSTRAND
Sed ĉu ne estas strange, ke li ne geedziĝis?

BOLETTE
Ĉu vi trovas tion strange?

LYNGSTRAND
Jes. Ĉar li ja estas sufiĉe riĉa, laŭdire.

BOLETTE
Laŭdire li estas. Sed eble ne estis facile por li trovi iun, kiu volus havi lin, mi pensas.

LYNGSTRAND
Kial tio?

BOLETTE
Ho, li estis ja instruisto por preskaŭ ĉiuj junaj knabinoj, kiujn li konas. Tion li mem diras.

LYNGSTRAND
Jes. Kiel tio gravus?

BOLETTE
Sed, bona Dio, oni ja ne edzinigas sin al sia propra instruisto!

LYNGSTRAND
Ĉu vi pensas, ke juna knabino ne povus ami sian instruiston?

BOLETTE
Ne post kiam ŝi fariĝis plenkreska.

LYNGSTRAND
Ĉu — imagu!

BOLETTE
(averte) Nu, nu, nu!

(Ballested kolektis siajn aĵojn kaj portas ilin dekstren en la ĝardeno. Hilde helpas lin. Arnholm iras sur la verandon kaj venas en la ĉambron.)

ARNHOLM
Bonan matenon, mia kara Bolette. Bonan matenon, sinjoro — sinjoro — hm!

(Li aspektas malkontenta kaj kapsignas malvarme al Lyngstrand, kiu ekstaras kaj klinas la kapon.)

BOLETTE
(ekstaras kaj iras al Arnholm) Bonan matenon, sinjoro ĉefinstruisto.

ARNHOLM
Kiel statas hodiaŭ?

BOLETTE
Nu dankon, bone.

ARNHOLM
Via duonpatrino estas en la banejo ankaŭ hodiaŭ, ĉu?

BOLETTE
Ne, ŝi estas en sia ĉambro.

ARNHOLM
Iom malsaneta?

BOLETTE
Mi ne scias. Ŝi enfermis sin.

ARNHOLM
Hm, — ĉu?

LYNGSTRAND
Sinjorino Wangel aspekte multe ekscitiĝis pro tiu usonano hieraŭ.

ARNHOLM
Kion vi scias pri tio?

LYNGSTRAND
Mi rakontis al la sinjorino, ke mi vidis lin tute viva iri malantaŭ la ĝardeno.

ARNHOLM
Nu, tiel.

BOLETTE
(al Arnholm) Vi sidis tre malfrue kun patro en la nokto.

ARNHOLM
Jes, sufiĉe longe. Ni komencis paroli pri io grava.

BOLETTE
Ĉu vi parolis kun li ankaŭ pri mi kaj miaj aferoj?

ARNHOLM
Ne, kara Bolette. Mi ne havis ŝancon. Ĉar liaj pensoj forte okupiĝis pri io alia.

BOLETTE
(suspiras) Aĥ jes, — kiel ĉiam.

ARNHOLM
(rigardas ŝin signifoplene) Sed poste hodiaŭ ni du ja parolu pli profunde pri tiuj aferoj. — Kie estas via patro nun? Eble ne hejme?

BOLETTE
Jes. Li certe estas en la oficejo. Mi serĉu lin.

ARNHOLM
Ne, dankon. Ne faru. Mi prefere malsupreniru al li.

BOLETTE
(aŭskultas direkte maldekstren) Atendu iomete, sinjoro ĉefinstruisto. Mi pensas, ke estas patro, kiu venas sur la ŝtuparo. Jes. Li certe estis supre vidante ŝin.

(Doktoro Wangel venas tra la pordo maldekstre.)

WANGEL
(etendas la manon al Arnholm) Nu, kara amiko, — vi jam venis? Estas afable de vi veni tiel frue. Ĉar mi deziras paroli iom pli kun vi.

BOLETTE
(al Lyngstrand) Eble ni du iru en la ĝardenon al Hilde?

LYNGSTRAND
Jes, tre volonte, fraŭlino.

(Li kaj Bolette iras malsupren en la ĝardenon kaj for inter la arboj en la fono.)

ARNHOLM
(kiu sekvis ilin per la okuloj, turnas sin al Wangel) Ĉu vi bone konas tiun junan viron?

WANGEL
Ne, tute ne.

ARNHOLM
Ĉu vi do ŝatas, ke li tiel multe okupiĝas pri la knabinetoj?

WANGEL
Ĉu li faras? Tion mi tute ne rimarkis.

ARNHOLM
Tion vi devus ja kontroli, mi opinias.

WANGEL
Jes, vi certe pravas. Sed, bona Dio, kion mi faru, mi kompatinda viro? La knabinetoj alkutimiĝis prizorgi sin mem. Ili ne akceptas kion ajn instruon, nek de mi nek de Ellida.

ARNHOLM
Eĉ ne de ŝi?

WANGEL
Ne. Cetere mi ne povas postuli, ke ŝi miksiĝu en tiaĵon. Ne estas facile por ŝi. (interrompante) Sed ne estis ja tio, kion ni priparolus. Diru do al mi, — ĉu vi pripensis la aferon? Pripensis kion mi rakontis al vi?

ARNHOLM
Mi pensis pri nenio alia de kiam ni disiĝis ĉi-nokte.

WANGEL
Kaj kio do estas farebla?

ARNHOLM
Kara doktoro, mi opinias, ke vi kiel kuracisto devas scii tion pli bone ol mi.

WANGEL
Ho, se vi nur scius, kiel malfacile estas por kuracisto ĝuste decidi pri malsanulo, kiun li korege amas! Kaj tio ĉi ja ne estas ordinara malsano. Ĉi tie ne sufiĉas ordinara kuracisto, — kaj ne ordinaraj kuraciloj.

ARNHOLM
Kia estas ŝi hodiaŭ?

WANGEL
Mi ĵus vidis ŝin, kaj ŝi estis sufiĉe trankvila. Sed malantaŭ ŝiaj animstatoj kuŝas io kaŝita, kio neeblas por mi malkovri. Kaj aldone ŝi estas tiel ŝanĝiĝema, kaprica, — subite varia.

ARNHOLM
Certe sekvo de ŝia malsana animstato.

WANGEL
Ne sole. En la profundo estas io denaska. Ellida apartenas al la marhomoj. Jen la kaŭzo.

ARNHOLM
Kiel do vere, kara doktoro?

WANGEL
Ĉu vi ne rimarkis, ke la homoj ĉe la vasta maro estas kvazaŭ aparta specio? Estas kvazaŭ ili vivas la vivon de la maro. Estas en ili ondado — kaj ankaŭ malfluso kaj altmaro — kaj en iliaj pensmanieroj kaj en iliaj sentoj. Kaj ili ne lasas sin replanti. Ho, mi devus pensi pri tio antaŭe. Estis peko kontraŭ Ellida preni ŝin for de sia loko kaj meti ŝin ĉi tien!

ARNHOLM
Ĉu vi atingis al tiu opinio nun?

WANGEL
Jes, pli kaj pli. Sed mi estus ja devinta diri tion al mi mem antaŭe. Ho, funde mi ja sciis. Sed mi ne permesis al la penso sin esprimi. Ĉar mi ja tiel amis ŝin, komprenu! Tial mi unue pensis pri mi mem. Tiel tute nepravigeble egoisma mi tiam estis!

ARNHOLM
Hm, — ĉiu viro certe estas iomete egoisma en tiaj cirkonstancoj. Cetere mi neniam notis tiun difekton en vi, doktoro Wangel.

WANGEL
(ĉirkaŭiras senpacience) Ho, jes! Kaj tia mi estis ankaŭ poste. Mi ja estas multe, multe pli aĝa ol ŝi. Mi devus esti por ŝi kvazaŭ patro — kaj kiel gvidanto samtempe. Devus streĉi min por evoluigi kaj klarigi ŝian mensan vivon. Sed bedaŭrinde el tio fariĝis nenio. Mi ne havis energion por tio, vidu! Ĉar mi ja deziris gardi ŝin kiel ŝi estas. Sed ŝi ja pli kaj pli malsaniĝis. Kaj mi atendis kaj ne sciis kion elpensi. (pli mallaŭte) Tial en mia sufero mi skribis al vi kaj petis vin viziti nin.

ARNHOLM
(rigardas lin en surprizo) Ĉu! Pro tio vi skribis?

WANGEL
Jes. Sed ŝajnigu nescion.

ARNHOLM
Sed, je Dio, kara doktoro, — kian helpon atendis vi de mi? Tion mi ne komprenas.

WANGEL
Ne, kompreneble. Ĉar mi sekvis eraran vojon. Mi opiniis ke la koro de Ellida iam pendigis sin al vi. Ke ĝi sekrete ankoraŭ ĉe vi ligiĝis. Ke eble estus bone por ŝi revidi vin kaj paroli kun vi pri la hejmo kaj pri pasintaj tagoj.

ARNHOLM
Estis do via edzino, kiun vi aludis, kiam vi skribis, ke ĉi tie iras iu min atendante, kaj — kaj eble sopiris pri mi!

WANGEL
Jes, kiu alie?

ARNHOLM
(rapide) Ne, ne, vi pravas. — Sed tion mi ne komprenis.

WANGEL
Kompreneble. Mi ja eraris.

ARNHOLM
Kaj vi diras pri vi mem, ke vi estas egoisma!

WANGEL
Ho, mi ja havis grandan ŝuldon por pagi. Mi pensis, ke mi ne rajtas rifuzi kiun ajn rimedon, se ĝi povus iomete faciligi ŝian animon.

ARNHOLM
Kiel vi efektive klarigas la potencon, kiun tiu fremda viro ekzercas sur ŝin?

WANGEL
Hm, kara amiko, — estas eble flankoj en tiu ĉi afero, kiuj ne lasas sin klarigi.

ARNHOLM
Io kio esence estas neklarigebla, vi aludas? Tute neklarigebla?

WANGEL
Ĉiuokaze neklarigebla ĝis plue.

ARNHOLM
Ĉu vi kredas pri tiaĵo?

WANGEL
Mi nek kredas nek neas. Mi nur ne scias. Tial mi elmetas la klarigon.

ARNHOLM
Jes, sed diru al mi. Tiu ŝia stranga kaj sinistra aserto, ke la okuloj de la infano —?

WANGEL
(vigle) Tion pri la okuloj mi tute ne kredas! Mi ne volas kredi tiaĵon! Devas esti pura fantaziaĵo de ŝi. Nenio alia.

ARNHOLM
Ĉu vi rimarkis la okulojn de la viro hieraŭ?

WANGEL
Jes, certe mi faris.

ARNHOLM
Kaj vi vidis neniun similecon?

WANGEL
(eviteme) Hm, — bona Dio, kion respondi? Ne estis ja tute lume, kiam mi vidis lin. Kaj cetere Ellida antaŭe parolis tiom pri tiu simileco —. Mi vere ne scias, ĉu mi estis kapabla rigardi lin sen antaŭjuĝo.

ARNHOLM
Ne, ne, eble. Sed nun la alia afero? Tiu timo kaj maltrankvilo en ŝi ĝuste je la tempo, kiam tiu fremda homo estus survoje hejmen?

WANGEL
Jes, vidu, — tio estas ankaŭ io, en kion ŝi verke aŭ sonĝe metis sin mem depost antaŭhieraŭ. Tio tute ne atakis ŝin tiel subite — tiel tuje, kiel ŝi nun asertas. Sed post kiam ŝi aŭdis tiun junan Lyngstrand rakonti, ke Johnston — aŭ Friman — aŭ kiel li nomiĝas, — ke li estis survoje ĉi tien antaŭ tri jaroj — en Marto, — ŝi sendube nun kredas, ke la anima maltrankvilo kaptis ŝin ĝuste en tiu sama monato.

ARNHOLM
Ĝi do ne faris, ĉu?

WANGEL
Tute ne. Estis spuroj kaj signoj longe antaŭ tiu tempo. — Efektive okazis — hazarde — ĝuste en Marto antaŭ tri jaroj sufiĉe forta ekscitiĝo en ŝi —

ARNHOLM
Tamen ja —!

WANGEL
Jes, sed tio lasas sin simple klarigi per la stato — la cirkonstanco, — en kiu ŝi je tiu tempo estis.

ARNHOLM
Do signo kontraŭ signo.

WANGEL
(pugnigas la manojn) Kaj ne povante helpi ŝin! Ne scii pri konsilo! Ne vidi iun ajn rimedon —!

ARNHOLM
Se vi nun decidus ŝanĝi loĝlokon? Transloĝiĝi aliloken? Por ke ŝi povu vivi en kondiĉoj pli hejmecaj por si?

WANGEL
Ho, kara, — ĉu vi pensas, ke mi ne proponis ankaŭ tion al ŝi? Mi proponis, ke ni transloĝiĝu al Skjoldvik. Sed ŝi ne volas.

ARNHOLM
Eĉ ne tion?

WANGEL
Ne. Ĉar ŝi pensas, ke neniel helpos. Kaj eble ŝi pravas.

ARNHOLM
Hm, — ĉu?

WANGEL
Jes, kaj cetere, — kiam mi pripensas, — mi ne scias kiel mi realigu tion. Ĉar ŝajnas al mi, ke pro la knabinetoj mi ne povas transloĝiĝi al tia forejo. Ili devas ja loĝi en loko, kie estas iometa ŝanco foje edzinigi ilin.

ARNHOLM
Edzinigi? Ĉu vi jam pensas pri tio?

WANGEL
Jes, bona Dio, — mi devas ja pensi ankaŭ pri tio! Sed jen — aliflanke — la konsidero pri mia kara malsana Ellida —! Ho, kara Arnholm, — mi vere — multmaniere — staras meze inter fajro kaj akvo!

ARNHOLM
Por Bolette vi ne bezonas havi zorgojn — (interrompante) Mi miras kien ŝi — kien ili iris? (Li iras al la malferma pordo kaj elrigardas.)

WANGEL
(al la piano) Ho, mi oferus kion ajn — por ĉiuj tri. — Se mi nur ion scius.

(Ellida envenas tra la pordo maldekstre.)

ELLIDA
(rapide al Wangel) Ne eliru ĉi-matene!

WANGEL
Ne, certe ne. Mi restos hejme ĉe vi. (Montras al Arnholm, kiu proksimiĝas) Sed ĉu vi ne volas saluti nian amikon?

ELLIDA
(turnas sin) Ho, jen vi, sinjoro Arnholm! (etendas al li la manon) Bonan matenon.

ARNHOLM
Bonan matenon, sinjorino. Do ne en la banejo kiel kutime?

ELLIDA
Ne, ne, ne! Pri tio mi ne pensas hodiaŭ. Sed bonvolu eksidi por momento?

ARNHOLM
Ne, dankon, — ne nun. (rigardas al Wangel) Mi promesis al la knabinetoj veni al ili en la ĝardeno.

ELLIDA
Jes, Dio scias ĉu vi renkontos ilin en la ĝardeno. Mi neniam scias kie ili iradas.

WANGEL
Ho jes, ili tenas sin apud la lageto.

ARNHOLM
Nu, mi certe trovos iliajn spurojn. (Li kapsalutas kaj transiras la verandon kaj elen en la ĝardenon dekstren.)

ELLIDA
Kioma horo estas, Wangel?

WANGEL
(rigardas sian horloĝon) Iomete post la dekunua.

ELLIDA
Iomete post. Kaj la dekunuan — duonon antaŭ la dekdua ĉi-nokte venos la vaporŝipo. Ho, se mi tion estus trapasinta!

WANGEL
(proksimiĝas al ŝi) Kara Ellida, — pri unu afero mi devas demandi vin.

ELLIDA
Pri kiu do?

WANGEL
Hieraŭ vespere — tie supre sur la “Videjo” — vi diris, ke dum la lastaj tri jaroj vi ofte vidis lin tute viva antaŭ vi.

ELLIDA
Jes, mi faris. Kredu min.

WANGEL
Nu, sed kiel vi lin vidis?

ELLIDA
Kiel mi vidis lin?

WANGEL
Mi pensas, — kiel li aspektis por vi, kiam vi kredis, ke vi vidis lin?

ELLIDA
Sed kara Wangel, — vi ja nun mem scias kiel li aspektas.

WANGEL
Ĉu li ankaŭ tiel aspektis en via imago?

ELLIDA
Jes, li ja faris.

WANGEL
Ĝuste tiel, kiel vi hieraŭ vidis lin en la realaĵo?

ELLIDA
Jes, ĝuste tiel.

WANGEL
Nu, sed kial vi ne tuj rekonis lin?

WANGEL
(ekmire) Mi ne faris, ĉu?

WANGEL
Ne. Vi mem diris poste, ke unue vi ne sciis, kiu tiu fremdulo estas.

ELLIDA
(surprize) Jes, mi pensas, ke vi pravas! Ĉu ne ŝajnas strange por vi, Wangel? Imagu, — ke mi ne tuj rekonis lin!

WANGEL
Estas nur la okuloj, vi diris —

ELLIDA
Ho jes, — la okuloj! La okuloj!

WANGEL
Nu, — sed supre sur la “Videjo” vi diris, ke li ĉiam montris sin kia li estis, kiam vi disiĝis. Tie antaŭ dek jaroj.

ELLIDA
Ĉu mi diris?

WANGEL
Jes.

ELLIDA
Do li tiel aspektis preskaŭ kiel nun.

WANGEL
Ne. Vi priskribis lin tute alimaniere antaŭhieraŭ survoje hejmen. Antaŭ dek jaroj li estis senbarba, vi diris. Tute alie vestita li ankaŭ estis. Kaj la broĉo kun perlo —? Ĝin la viro ne portis hieraŭ.

ELLIDA
Ne, li ĝin ne portis.

WANGEL
(rigardas ŝin esplore) Pripensu iomete, kara Ellida. Aŭ — eble vi ne plu kapablas memori, kiel li aspektis, kiam li staris kun vi sur la “Krutdeklivo”?

ELLIDA
(pripensante, momenton fermas la okulojn) Ne tute klare. Ne, — hodiaŭ mi ne kapablas. Ĉu ne estas strange?

WANGEL
Tamen ne tiel strange. Nova bildo de realaĵo montris sin antaŭ vi. Ĝi superombras la antaŭan, — tiel ke vi ĝin ne plu povas vidi.

ELLIDA
Ĉu tiel, Wangel?

WANGEL
Jes. Kaj ĝi ankaŭ superombras viajn malsanajn imagaĵojn. Tial estas bone, ke la realaĵo venis.

ELLIDA
Bone! Vi diras bone, ĉu?

WANGEL
Jes, ke okazis, — povos sanigi vin.

ELLIDA
(eksidas en la sofon) Wangel, — venu sidi ĉe mi. Mi devas diri al vi ĉiujn miajn pensojn.

WANGEL
Jes, faru, kara Ellida.

(Li eksidas sur seĝon aliflanke de la tablo.)

ELLIDA
Vere estis malfeliĉo — por ni ambaŭ — ke ĝuste ni du kuniĝis.

WANGEL
(miras) Kion vi diras!

ELLIDA
Ho jes. Estis. Estas ja ankaŭ kompreneble. Ne povus fariĝi io alia ol malfeliĉo. Ne laŭ la maniero laŭ kiu ni trovis unu la alian.

WANGEL
Kio do mankis en la maniero, —

ELLIDA
Aŭskultu nun, Wangel, — Ne plu helpas, ke ni iradas ĉi tie mensogante por ni mem — kaj por unu la alia!

WANGEL
Ĉu ni faras! Mensogas, vi diras!

ELLIDA
Jes, ni faras. Aŭ ni tamen kaŝas la veron. Ĉar la vero — la pura klara vero — estas ja tio, — ke vi venis tien kaj — kaj aĉetis min.

WANGEL
Aĉetis —! — Aĉetis — vi diras!

ELLIDA
Ho, mi ja ne estis ereto pli bona ol vi. Mi akceptis. Mi ja vendis min al vi.

WANGEL
(rigardas ŝin en doloro) Ellida, — ĉu vi vere havas koron paroli tiel?

ELLIDA
Sed ĉu vere estas alia nomo por ĝi! Vi ne plu eltenis la videcon en via domo. Vi ĉirkaŭrigardis por nova edzino —

WANGEL
Kaj por nova patrino por la infanoj, Ellida.

ELLIDA
Eble ankaŭ tio — tiel flanke. Tamen — vi ja tute ne sciis ĉu mi taŭgas por tiu okupo. Vi ja nur vidis min — kaj iomete parolis kun mi kelkajn fojojn. Kaj vi ekdeziris min, kaj sekve —

WANGEL
Nu, nomu tion kiel plaĉas al vi.

ELLIDA
Kaj mi, de mia flanko —. Mi staris senhelpa en konfuzo tute sola. Estis ja kompreneble, ke mi akceptis — kiam vi proponis nutradi min mian vivon.

WANGEL
Ne aspektis por mi kiel nutrado, kara Ellida. Mi honeste demandis al vi, se vi volus dividi kun mi kaj la infanoj la iometon, kiun mi povis nomi la mian.

ELLIDA
Jes, vi faris. Sed tamen mi ne devus akcepti! Neniam por kiu ajn prezo mi devus akcepti! Ne vendi min mem! Prefere la plej mizeran laboron, — prefere la plej malriĉajn kondiĉojn en — en libereco — kaj laŭ propra elekto!

WANGEL
(ekstaras) La kvin-ses jaroj, kiujn ni vivis kune, ĉu ili estis tute senvaloraj por vi?

ELLIDA
Ho, ne pensu tion, Wangel! Estas tiel bone ĉe vi, kiel kiu ajn homo povas deziri. Sed mi ne eniris vian domon en libereco. Jen la afero.

WANGEL
(rigardas ŝin) Ne — en libereco!

ELLIDA
Ne. Mi ne libervole iris kun vi.

WANGEL
(mallaŭte) Ah, — mi memoras — la frazturniĝon de hieraŭ.

ELLIDA
En tiu frazturniĝo ĉio kuŝas. Ĝi eklumigis por mi. Kaj tial mi nun vidas klare.

WANGEL
Kion vi vidas?

ELLIDA
Mi vidas, ke nia kuna vivo — vere ne estas geedzeco.

WANGEL
(amare) Jen vera eldiro de vi. La vivo kiun ni nun vivas, ne estas geedzeco.

ELLIDA
Eĉ ne antaŭe. Neniam. Ne de la komenco. (rigardas antaŭen) La unua — tiu povus esti plena kaj pura geedzeco.

WANGEL
La unua? Kiun unuan vi aludas?

ELLIDA
La mian — kun li.

WANGEL
(rigardas ŝin mire) Mi tute ne komprenas!

ELLIDA
Ho, kara Wangel, — ni ne mensogu unu por la alia. Ankaŭ ne por ni mem.

WANGEL
Ne, ne! Sed kio sekve?

ELLIDA
Jes vidu, — ni neniam povas nei — ke libervola promeso estas same deviga kiel geedziĝo.

WANGEL
Sed je Dio —!

ELLIDA
(ekstaras impete) Permesu al mi forvojaĝi de vi, Wangel!

WANGEL
Ellida —! Ellida —!

ELLIDA
Jes, jes, — permesu al mi! Kredu min, — ne eblos alimaniere. Ne post la maniero laŭ kiu ni kuniĝis.

WANGEL
(en regata doloro) Al tio do venis inter ni.

ELLIDA
Devis veni. Ne povus alimaniere.

WANGEL
(rigardas ŝin triste) Eĉ ne tra la kuna vivo mi gajnis vin. Neniam, — neniam tute posedis vin.

ELLIDA
Ho, Wangel, — se mi povus ami vin tiel kiel mi dezirus! Tiel kore kiel vi meritas! Sed mi sentas profunde, — ke neniam okazos.

WANGEL
Eksedziĝon do? Eksedziĝon, — plenan juran eksedziĝon — vi deziras?

ELLIDA
Kara, vi ne bone komprenas min. Ne estas ja pri formoj, ke mi pensas. Ĉar ne estas tiaj eksteraj aferoj, kiuj gravas. Kion mi volas, estas ke ni du samopinias libervole liberigi nin unu de la alia.

WANGEL
(amare, kapsignas malrapide) Refari la negocon, — jes.

ELLIDA
(vigle) Ĝuste tiel! Refari la negocon!

WANGEL
Kaj poste, Ellida? Poste? Ĉu vi pripensis kiel aspektos por ambaŭ ni? Kiel la vivo fariĝos por vi kaj por mi?

ELLIDA
Tion mi ne povas atenti. Sekvu kio sekvu. Kion mi petegas de vi, Wangel, — estas ja la pli grava! Nur donu al mi liberecon! Redonu al mi mian plenan liberecon!

WANGEL
Ellida, — estas terura postulo de vi. Prokrastu, por ke mi pripensu decidon. Ni parolu pli profunde unu kun la alia. Lasu al vi mem tempon por pripensi, kion vi faros!

ELLIDA
Sed ne restas por ni pli da tempo por tio! Mi devas regajni mian liberecon tiun ĉi tagon!

WANGEL
Kial ĝuste hodiaŭ?

ELLIDA
Jes, — ĉar li ja venos ĉi-nokte.

WANGEL
(skuiĝas) Venos! Li! Kiel tiu fremda viro rilatas al tio ĉi?

ELLIDA
Mi volas stari antaŭ li en plena libereco.

WANGEL
Kaj kion — kion vi intencas poste fari?

ELLIDA
Mi ne volas uzi la pretekston, ke mi estas la edzino de alia viro. Ne ekskuzi min per tio ke mi ne havas eblecon elekti. Ĉar tiaokaze ne estus decido.

WANGEL
Vi parolas pri elekto! Elekto, Ellida! Elekto en tiu ĉi afero!

ELLIDA
Jes, mi devas havi eblecon elekti. Elekton al ambaŭ flankoj. Mi devas havi la eblecon lasi lin forvojaĝi sola —. Aŭ — sekvi lin.

WANGEL
Ĉu vi mem komprenas kion vi diras? Sekvi lin! Doni vian tutan sorton en liajn manojn!

ELLIDA
Sed ĉu mi ne donis mian tutan sorton en viajn manojn! Kaj tion — tiel senpere.

WANGEL
Nu ja. Sed li! Li! Tuta nekonatulo! Homo, kiun vi preskaŭ ne konas!

ELLIDA
Ho, sed vin mi ja eble konis eĉ pli malmulte. Kaj mi tamen sekvis vin.

WANGEL
Tiam vi almenaŭ sciis proksimume al kia vivo vi iris. Sed jen? Jen? Pripensu do! Kion vi scias pri tio ĉi? Eĉ nenion vi scias. Eĉ ne kiu li estas — aŭ kio li estas.

ELLIDA
(rigardas antaŭen) Vero. Sed jen tio kio estas la teruraĵo.

WANGEL
Jes, certe teruraĵo —

ELLIDA
Tial ŝajnas al mi, ke mi kvazaŭ devas tiriĝi en ĝin.

WANGEL
(rigardas ŝin) Ĉar aspektas por vi kiel io terura?

ELLIDA
Jes, ĝuste tial.

WANGEL
(pli proksime) Aŭskultu nun, Ellida, — kio por vi estas do tio terura?

ELLIDA
(pripensas) La terura, — estas tio kio timigas kaj allogas.

WANGEL
Ankaŭ allogas?

ELLIDA
Precipe allogas, — mi sentas.

WANGEL
(malrapide) Vi parencas al la maro.

ELLIDA
Al ĝi parencas ankaŭ la teruraĵo.

WANGEL
Kaj la terura parencas al vi. Vi timigas kaj allogas samtempe.

ELLIDA
Ĉu ŝajnas al vi, Wangel?

WANGEL
Efektive mi vin neniam konis. Neniam ĝis la fundo. Mi nun komencas kompreni.

ELLIDA
Tial vi liberigu min! Liberigu min el ĉiu rilato al vi kaj al la via! Mi ne estas tiu, kiun vi imagis. Vi ja nun mem vidas. Nun ni povos disiĝi en kompreno — kaj libervole.

WANGEL
(peze) Eble estas pli bone por ambaŭ — se ni disiĝu. — Sed mi tamen ne povas! — Vi estas por mi kiel la terura, Ellida. La loganta, — tio estas la plej forta en vi.

ELLIDA
Ĉu tiel?

WANGEL
Lasu nin fini ĉi tiun tagon saĝe. Kun plene trankvila animo. Mi ne kuraĝas liberigi vin hodiaŭ. Ne rajtas. Ne rajtas pro vi mem, Ellida. Mi insistas pri mia rajto kaj mia devo defendi vin.

ELLIDA
Defendi? Al kio defendi? Ne estas ja perforto aŭ potenco de ekstere, kiu minacas min. La teruraĵo kuŝas pli profunde, Wangel! La teruraĵo, — tio estas la allogo en mia propra animo. Kaj kion povas do vi pri tiu fari?

WANGEL
Mi povas fortigi kaj apogi vin por kontraŭbatali.

ELLIDA
Jes, — se mi volus kontraŭbatali.

WANGEL
Ĉu vi do ne volas?

ELLIDA
Ho, estas ja tio, kion mi ne mem scias!

WANGEL
Ĉi-nokte ĉio estos decidata, kara Ellida —

ELLIDA
(ekkrias) Jes, imagu! La decido tiel proksima! Decido por la tuta vivo!

WANGEL
— kaj morgaŭ —

ELLIDA
Jes, morgaŭ! Eble mia ĝusta estonto tiam estos perdita!

WANGEL
Via ĝusta —?

ELLIDA
Tuta plena vivo en libereco perdita, — perdita por mi! Kaj eble — ankaŭ por li.

WANGEL
(mallaŭte, kaptas ŝian manartikon) Ellida, — ĉu vi amas tiun fremdan viron?

ELLIDA
Ĉu mi —? Ho, kiel mi sciu! Mi nur scias, ke por mi li estas la teruraĵo kaj ke —

WANGEL
— kaj ke?

ELLIDA
(liberigas sin) — kaj ke estas ĉe li, ke mi apartenas.

WANGEL
(mallevas la kapon) Mi komencas kompreni la plimulton.

ELLIDA
Kaj kiun helpon havas vi kontraŭ tion ĉi? Kiun konsilon havas vi por mi?

WANGEL
(rigardas ŝin instige) Morgaŭ, — tiam li estos forvojaĝinta. Tiam la malfeliĉo ne minacos vian kapon. Kaj tiam mi estos preta liberigi vin. Ni refaros la negocon, Ellida.

ELLIDA
Ho, Wangel —! Morgaŭ — tiam ja estos tro malfrue —!

WANGEL
(rigardas al la ĝardeno) La infanoj! La infanoj —! Ni almenaŭ indulgu ilin — ĝis plue.

(Arnholm, Bolette, Hilde kaj Lyngstrand venas tra la ĝardeno. Lyngstrand adiaŭas tie malsupre kaj eliras maldekstren. La aliaj venas en la ĉambron.)

ARNHOLM
Nun imagu kiel ni vagadis farante planojn —

HILDE
Ni ekskursu sur la fjordo en la vespero kaj —

BOLETTE
Ne, diru nenion!

WANGEL
Ankaŭ ni du faris planojn.

ARNHOLM
Ĉu, — vere?

WANGEL
Morgaŭ Ellida foriros al Skjoldvik — por ioma tempo.

BOLETTE
Foriros —?

ARNHOLM
Jen, jen, tre saĝe, sinjorino Wangel.

WANGEL
Ellida deziras reiri hejmen. Hejmen al la maro.

HILDE
(eksaltante al Ellida) Vi foriros! Vi foriros de ni?

ELLIDA
(ektimigita) Sed Hilde, do! Kio estas al vi?

HILDE
(regas sin) Ho, estas nenio. (duonlaŭte, turnas sin for) Foriru do!

BOLETTE
(ektimigita) Patro, — mi komprenas vin, — ankaŭ vi foriros — al Skjoldvik!

WANGEL
Certe ne, ne! Mi eble foje faros viziton tien —

BOLETTE
Kaj al ni —?

WANGEL
Mi ankaŭ faros viziton —

BOLETTE
— foje, jes!

WANGEL
Kara infano, devas tiel esti (Li paŝas sur la planko.)

ARNHOLM
(flustras) Ni priparolos poste, Bolette.

(Li iras al Wangel. Ili kunparolas tie supre apud la pordo.)

ELLIDA
(duonlaŭte al Bolette) Kio estis al Hilde? Ŝi ja aspektis freneze!

BOLETTE
Ĉu vi neniam rimarkis, kion Hilde tagon post tago postsoifadis?

ELLIDA
Postsoifadis?

BOLETTE
Ekde vi venis en la domon?

ELLIDA
Ne, ne, — kio do tio estas?

BOLETTE
Unu solan aman vorton de vi.

ELLIDA
Ah —! Ĉu estus tasko por mi ĉi tie!

(Ŝi ĉirkaŭfrapas la kapon per la manoj kaj senmove rigardas antaŭen kvazaŭ trakrozata de kontraŭecaj pensoj kaj animstatoj.)

(Wangel kaj Arnholm venas antaŭen en flustra kunparolo.)

(Bolette iras por rigardi en la flankan ĉambron dekstre. Poste ŝi malfermas la pordon.)

BOLETTE
Jes, kara patro, — la manĝaĵo estas preta sur la tablo — se vi —

WANGEL
(kun perforta sinrego) Ĉu ĝi estas, infano? Bone, bone. Bonvolu, ĉefinstruisto! Ni nun eniru por gluti adiaŭan pokalon kun — kun “la sinjorino el la maro”.

(Ili iras al la pordo dekstre.)