KVINA AKTO
(La plej fora parto de la ĝardeno de doktoro Wangel apud la karasi-lago. Kreskanta somernokta krepusko.)
(Arnholm, Bolette, Lyngstrand kaj Hilde, en boato, puŝas sin per stango de maldekstre antaŭen laŭ la bordo.)
HILDE
Jen ni povas facile salti teren!
ARNHOLM
Ne, ne, ne faru!
LYNGSTRAND
Mi ne povas salti, fraŭlino.
HILDE
Vi, Arnholm, ĉu ankaŭ vi ne povas salti?
ARNHOLM
Prefere ne.
BOLETTE
Ni albordiĝu ĉe la baneja ŝtuparo.
(Ili puŝas stange dekstren.)
(Sammomente venas Ballested de dekstre sur la vojeto, portante muziknotojn kaj ĉaskornon. Li salutas al tiuj en la boato, turnas sin kaj parolas al ili. Respondoj aŭdiĝas de pli kaj pli fore de ekstere.)
BALLESTED
Kion vi diras? — Jes certe estas pro la angla vaporŝipo. Ĉar estas
la lasta fojo ke ĝi venas ĉi-jare. Sed se vi volas ĝui la muzikon,
vi ne devas atendi tro longe. (vokas) Kion? (agitas la kapon) Mi
ne povas aŭdi kion vi diras!
(Ellida kun ŝalo sur la kapo venas de maldekstre akompanata de doktoro Wangel.)
WANGEL
Sed kara Ellida, — mi asertas al vi, — ni ankoraŭ havas abundan
tempon.
ELLIDA
Ne, ne, — ni ne havas! Kiun ajn momenton li povas veni.
BALLESTED
(ekster la barilo) Ho jen, bonan vesperon, sinjoro doktoro! Bonan
vesperon, sinjorino!
WANGEL
(rimarkas lin) Ho, ĉu estas vi? Ĉu estu muziko ankaŭ ĉi-nokte?
BALLESTED
Jes. La “Korn-asocio” intencas aŭdigi sin. Ne mankas festaj
okazaĵoj nuntempe. Ĉi-nokte okazos por la anglo.
ELLIDA
La anglo! Ĉu ĝi jam vidiĝas?
BALLESTED
Ankoraŭ ne. Sed ĝi ja venas de interne — de inter la insuloj. Ĝi
povas veni antaŭ ol ni atentas.
ELLIDA
Jes, — ĝuste tiel estas.
WANGEL
(duone al Ellida) Ĉi-nokte estas la lasta vojaĝo. Kaj ĝi neniam
plu revenos.
BALLESTED
Malĝojiga penso, sinjoro doktoro. Sed tial ni ja al ĝi faru
honoron. Ho jes, ho jes! Baldaŭ finiĝos la ĝojiga somera tempo.
Baldaŭ ĉiuj markoloj estos fermitaj, kiel diriĝas en la tragedio.
ELLIDA
Ĉiuj markoloj fermitaj, — jes.
BALLESTED
Malĝojige pripensi. Ni estis la gajaj infanoj de la somero dum
semajnoj kaj monatoj. Estas premige akcepti la malhelan sezonon. Jes,
komence, mi pensas. Ĉar la homoj povas akli — a — klimatigi
sin, sinjorino Wangel. Jes, ĝuste kion ili povas.
(Li salutas kaj foriras maldekstren.)
ELLIDA
(rigardas trans la fjordon) Ho, tiu doloriga streĉo! Tiu ĉi
ekscita duona horo antaŭ la decido.
WANGEL
Estas do definitive decidite, ke vi volas mem paroli kun li?
ELLIDA
Mi devas mem paroli kun li. Ĉar estas ja en libereco, ke mi faru
mian elekton.
WANGEL
Vi ne havas elekton, Ellida. Vi ne havas permeson elekti. Mi ne
permesas al vi.
ELLIDA
La elekton vi ne povos malhelpi. Nek vi, nek iu alia. Vi povos
malpermesi al mi forvojaĝi kun li, — sekvi lin, — se mi tiel
elektos. Vi povos reteni min ĉi tie per forto. Kontraŭ mia volo.
Tion vi povos. Sed ke mi elektas, — elektas interne en mia animo, —
elektas lin kaj ne vin, — se mi tiel volos kaj elektos, tion vi ne
povos malhelpi.
WANGEL
Ne, vi pravas. Tion mi ne povos malhelpi.
ELLIDA
Kaj mi ja havas nenion por kontraŭstari! Ĉi-hejme estas ja nenio,
kio allogas kaj ligas min. Mi estas ja tute senradika en via domo,
Wangel. La infanojn mi ne posedas. Ne posedas iliajn animojn, mi
aludas. Neniam posedis ilin. — Kiam mi forvojaĝos, — se mi do
forvojaĝos, aŭ kun li ĉi-nokte — aŭ morgaŭ al Skjoldvik, mi eĉ
ne havas ŝlosilon por redoni, — eĉ ne sciigon por postlasi, nek
pri unu aŭ pri iu alia afero. Tiel senradika mi estas en via domo.
Tiel tute ekster ĉio mi estis de la unua momento.
WANGEL
Vi ja mem volis.
ELLIDA
Ne, mi ne volis. Mi nek volis nek ne volis. Mi ja simple lasis ĉion
tiel fariĝi, kiel mi ĝin trovis la tagon kiam mi venis. Estas vi —
kaj neniu alia, — kiu volis havi ĉion tiel.
WANGEL
Mi intencis aranĝi ĉion plej bone por vi.
ELLIDA
Ho jes, Wangel, mi ja bone scias! Sed estas venĝo en tio. Io kio
venĝas sin. Ĉar nun troviĝas ĉi tie neniu liganta forto, — neniu
apogo por mi, — neniu helpo, — neniu allogo al tio, kio estus nia
kuna interna posedo.
WANGEL
Mi komprenas, Ellida. Kaj tial vi ja de morgaŭ rericevos vian
liberecon. De tiam vi vivu vian propran vivon.
ELLIDA
Kaj tion vi nomas mian propran vivon! Ho ne, mia propra, vera vivo
erarvojiĝis, kiam mi akceptis vivon kune kun vi. (pugnige premas la
manojn en timo kaj maltrankvilo) Kaj nun, — ĉi-nokte — post duona
horo — venos li, kiun mi perfidis — li, al kiu mi tenus min
senrompe, kiel li tenis sin al mi! Nun li venos kaj ofertas al mi —
la lastan kaj solan fojon — revivi la vivon, — vivi mian propran,
veran vivon, la vivon, kiu timigas kaj allogas — kaj pri kiu mi ne
povas rezigni. Ne libere!
WANGEL
Guste tial vi bezonas, ke via edzo — kaj ankaŭ via kuracisto —
prenas potencon sur vi — kaj agas en via nomo.
ELLIDA
Jes, Wangel, mi bone komprenas. Ho, ne miskredu, ke foje estas
momentoj, kiam ŝajnas al mi, ke estus paco kaj savo kaŭri intime
ĉe vi — kaj provi spiti ĉiujn allogajn kaj timigajn fortojn. Sed
eĉ tion mi ne kapablas. Ne, ne, — mi ne kapablas!
WANGEL
Venu, Ellida, — ni iomete promenadu kune.
ELLIDA
Mi volus. Sed mi ne kuraĝas. Ĉar li ja diris, ke mi atendu lin ĉi
tie.
WANGEL
Venu. Vi ankoraŭ havas bonan tempon.
ELLIDA
Jes, ĉu vi opinias?
WANGEL
Sufiĉan tempon, mi diras.
ELLIDA
Do ni iomete promenadu.
(Ili eliras antaŭe dekstre. Sammomente venas Arnholm kaj Bolette antaŭen apud la supra bordo de la lageto.)
BOLETTE
(rimarkas la forirantojn) Jen vidu —!
ARNHOLM
(mallaŭte) Tŝ, — lasu ilin foriri.
BOLETTE
Ĉu vi komprenas, kio estas inter ili la lastajn tagojn?
ARNHOLM
Ĉu vi ion rimarkis?
BOLETTE
Ĉu mi rimarkis!
ARNHOLM
Ion aparte?
BOLETTE
Ho jes. Plurajn okazaĵojn. Ĉu vi ne?
ARNHOLM
Ho, mi ne ĝuste scias —
BOLETTE
Jes, certe vi faris. Sed vi ne volas priparoli.
ARNHOLM
Mi opinias, ke estus bone por via duonpatrino fari tiun vojaĝeton.
BOLETTE
Ĉu?
ARNHOLM
Jes, ĉu ne estus bone por ĉiuj, ke ŝi povu foje elveni?
BOLETTE
Se morgaŭ ŝi transloĝiĝos al Skjoldvik, ŝi certe neniam revenos
al ni.
ARNHOLM
Sed, kara Bolette, kial vi do tiel pensas?
BOLETTE
Jes, tion mi firme opinias. Atentu nur! Vi vidos, — ŝi neniam
revenos. Almenaŭ ne dum mi kaj Hilde estas en la domo.
HILDE
Ankaŭ Hilde?
BOLETTE
Nu, kun Hilde eblus. Ĉar ŝi ja ankoraŭ estas nur infano. Kaj funde
ŝi adoras ŝin, mi opinias. Sed pri mi estas alie, vidu.
Duonpatrino, kiu ne estas multe pli aĝa ol oni mem —
ARNHOLM
Kara Bolette, — por vi eble daŭrus nur mallonga tempo ĝis vi
elvenus.
BOLETTE
(vigle) Ĉu vere! Vi do parolis kun patro?
ARNHOLM
Ankaŭ tio, jes.
BOLETTE
Nu, — kaj kion li diris!
ARNHOLM
Hm, — via patro estas ja forte okupata per aliaj pensoj ĉi tiujn
tagojn —
BOLETTE
Jes, jes, la samon mi ja antaŭe diris.
ARNHOLM
Sed tiom mi eltiris el li, ke vi ne devas atendi iun helpon de li.
BOLETTE
Neniun —!
ARNHOLM
Li profunde klarigis al mi sian staton. Opiniis, ke tute ne eblus por
li.
BOLETTE
(riproĉe) Kaj vi tamen havis koron por stari tie min trompante.
ARNHOLM
Vere mi ne faris, kara Bolette. Dependas tute de vi mem — ĉu vi
deziras elveni aŭ ne.
BOLETTE
Kio dependas de mi mem, vi aludas?
ARNHOLM
Ke vi elvenos en la mondon? Lernos kion vi pleje ŝatas. Partoprenos
en ĉio, kion vi sopiras ĉi-hejme. Vivos la vivon sub pli helaj
kondiĉoj, Bolette. Kion vi al tio diras?
BOLETTE
(kunfrapas la manojn) Ho, granda Dio —! Sed ja tute neeblas, tio
ĉi. Ĉar patro nek volas, nek povas, do —. Ĉar mi ja ne havas iun
alian en la tuta mondo al kiu min turni.
ARNHOLM
Ĉu vi ne povus decidigi vin akcepti asiston de via malju — de via
antaŭa instruisto?
BOLETTE
De vi, Arnholm! Ĉu vi volus —?
ARNHOLM
Helpi vin? Jes, kore volonte. Kaj per konsilo kaj per ago. Fidu tion.
— Ĉu vi aprobas? Ĉ u? Ĉu vi akceptas?
BOLETTE
Ĉu mi akceptas! Povi eliri, — vidi la mondon, — lerni ion
profunde! Ĉion kio staris antaŭ mi kiel la granda, feliĉiga
neebleco —!
ARNHOLM
Jes, tio povos nun fariĝi realaĵo por vi. Se vi mem volas.
BOLETTE
Kaj al tiu nedirebla feliĉo vi volas helpi min! Ho ne, — sed diru
ĉu povas mi akcepti tian oferton de fremda homo?
ARNHOLM
De mi vi povas akcepti, Bolette. De mi vi povas akcepti kion ajn.
BOLETTE
(kaptas liajn manojn) Jes, preskaŭ ŝajnas al mi, ke mi povas! Mi
ne scias kiel estas; sed — (ekkrias) Ho, mi povus kaj ridi kaj
plori pro ĝojo! Pro feliĉo! Ho, — ĉu povos mi tamen vere vivi. Mi
komencis timi, ke la vivo preterirus min.
ARNHOLM
Pro tio vi ne bezonas timi, kara Bolette. Sed nun vi devas diri al mi
tute sincere — ĉu estas io — io, kio ligas vin ĉi tie?
BOLETTE
Ligas min? Ne, nenio.
ARNHOLM
Nenio ajn?
BOLETTE
Ne, tute ne. Tio signifas, — patro ja iamaniere ligas min. Kaj
ankaŭ Hilde. Sed —
ARNHOLM
Nu, — vian patron vi ja foje devas forlasi. Kaj Hilde iam ja ankaŭ
iros sian propran vojon tra la vivo. Tio estas ja nur demando de
tempo. Nenio alia. Sed alie do estas nenio, kio ligas vin, Bolette?
Neniu rilato?
BOLETTE
Ne, tute ne. Pro tio mi povus ja forvojaĝi kien ajn.
ARNHOLM
Jes, ĉar tiel estas, kara Bolette, — vi povos forvojaĝi kun mi.
BOLETTE
(manfrapas) Ho Dio en la ĉielo, — kia feliĉo por pripensi!
ARNHOLM
Ĉar mi esperas, ke vi plene fidas min?
BOLETTE
Jes, efektive!
ARNHOLM
Kaj vi kuraĝas senrezerve konfidi vin mem kaj vian estontecon en
miajn manojn, Bolette? Ĉu ne? Vi kuraĝas?
BOLETTE
Ho jes, certe! Kial ne? Ĉu eblas alie pensi! Vi, kiu estis mia
maljuna instruisto — mia instruisto en pasintaj tagoj, mi pensas.
ARNHOLM
Ne nur tial. Al tiu flanko de la afero mi ne atentas. Sed —. Nu, —
vi do estas libera, Bolette. Neniu rilato ligas vin. Kaj mi nun
demandas vin — se vi volus — volus ligi vin al mi — por la vivo?
BOLETTE
(retiras sin pro timo) Ho, — kion vi diras!
ARNHOLM
Por la vivo, Bolette. Ĉu vi volas fariĝi mia edzino.
BOLETTE
(duone al si mem) Ne, ne, ne! Ne eblas! Tute ne eblas!
ARNHOLM
Ĉu tute ne eblus por vi, ke —?
BOLETTE
Sed vi vere tute ne povas intenci kion vi diras, sinjoro Arnholm!
(rigardas lin) Aŭ —. Tamen —. Ĉu estis tiel vi intencis — kiam
vi proponis fari tiom por mi?
ARNHOLM
Aŭskultu min iomete, Bolette. Aspekte mi surprizis vin forte.
BOLETTE
Ho, kiel tiaĵo — de vi, — kiel ĝi ne povus — surprizi min!
ARNHOLM
Vi pravas. Vi ja ne sciis — ne povis scii, ke mi faris tiun ĉi
vojaĝon pro vi.
BOLETTE
Vi venis ĉi tien pro — pro mi!
ARNHOLM
Jes, mi faris, Bolette. Ĉi-printempe mi ricevis leteron de via
patro. Kaj en ĝi estas diraĵo, kiu igis min kredi — hm —, ke vi
daŭre havis vian antaŭan instruiston en — en iom pli ol amika
memoro.
BOLETTE
Kiel patro povis skribi tiaĵon!
ARNHOLM
Ne estis tiel, kiel li intencis. Sed mi kaptiĝis en la imago, ke ĉi
tie sopiradis juna knabino, ke mi revenu. — Ne, vi ne interrompu
min, kara Bolette! Kaj, — vi ja komprenas, — ke kiam oni, kiel mi,
ne plu staras en la veraj jaroj de juneco, tiam tia kredo — aŭ
imago — faras ege fortan impreson. Kreskis en mi viva — dankema
inklino al vi. Ŝajnis al mi, ke mi devis vojaĝi al vi. Revidi vin.
Diri al vi, ke mi havas la samajn sentojn, kiujn mi imagis, ke vi
portis por mi.
BOLETTE
Sed ĉar vi nun scias, ke tiel ne estis! Ke estis miskompreno!
ARNHOLM
Ne aliiĝas, Bolette. Via bildo, — tia, kian mi ĝin portas en mi,
— restos ĉiam kolorigita kaj stampita de la animstato, en kiun la
miskompreno metis min. Eble vi ne komprenas. Sed tiel estas.
BOLETTE
Neniam mi imagis, ke tiaĵo okazu.
ARNHOLM
Sed ĉar nun montriĝas, ke okazas? Kion vi nun diras, Bolette? Ĉu
vi povis decidigi vin, — nu, fariĝi mia edzino?
BOLETTE
Ho, aspektas al mi tute neeble, sinjoro Arnholm. Vi, kiu estis mia
instruisto! Mi ne povas imagi alian rilaton al vi.
ARNHOLM
Nu ja, — ĉar ŝajnas al vi tute neeble, ke vi povus —. Do la
rilato restos neŝanĝita, kara Bolette.
BOLETTE
Kiel, vi pensas?
ARNHOLM
Kompreneble mi tamen restas ĉe mia propono. Mi prizorgos, ke vi
elvenos por vidi la mondon. Por lerni ion kion vi ŝatas. Vivi en
sekuraj, sendependaj kondiĉoj. Vian postan estontecon mi ankaŭ
sekurigos, Bolette. Ĉar en mi vi ĉiam havos bonan, fidelan,
fidindan amikon. Pri tio estu certa!
BOLETTE
Ho Dio, — sinjoro Arnholm, — ĉio fariĝis ja nun tute neebla.
ARNHOLM
Ĉu ankaŭ tio neeblas?
BOLETTE
Jes, vi ja povas imagi! Post tio kion vi diris, — kaj post la
respondo, kiun mi donis al vi —. Ho, vi ja mem povas kompreni, ke
nun neeblas por mi akcepti tiom multe de vi! Nenion en la mondo povos
mi akcepti de vi. Neniam post tio ĉi!
ARNHOLM
Vi do preferas sidi ĉi-hejme lasante la vivon preterpasi vin?
BOLETTE
Ho, dolorigas pripensi!
ARNHOLM
Ĉu vi rezignu vidi ion el la mondo ekstere? Rezignu pri ĉio, kion
laŭ vi mem vi postsopiradas? Scii ke ekzistas ege multo, — kaj
tamen neniam konatiĝi kun ĝi? Pripensu, Bolette.
BOLETTE
Jes, jes, — vi vere pravas, sinjoro Arnholm.
ARNHOLM
Kaj jen, — kiam via patro ne plu vivas, — tiam eble stari senhelpa
kaj sola en la mondo. Aŭ eble devante vin doni al alia viro, — kiun
vi — eble — ankaŭ ne amas.
BOLETTE
Ho jes, — mi ja komprenas la veron — en tio kion vi diras. Sed
tamen —! Aŭ eble tamen —?
ARNHOLM
(rapide) Nu!
BOLETTE
(rigardas lin dubeme) Ĉu eble tamen ne estus neeble —.
ARNHOLM
Kio, Bolette!
BOLETTE
Ke eblus, — akcepti — tion, — kion vi proponis.
ARNHOLM
Ĉu vi pensas, ke vi tamen povus laŭvole —? Ke vi tamen povus
permesi al mi la ĝojon helpi vin kiel fidela amiko?
BOLETTE
Ne, ne, ne! Neniam tio! Ĉar tio estus tute neebla. — Ne, sinjoro
Arnholm, — do prefere prenu min.
ARNHOLM
Bolette! Vi tamen volas!
BOLETTE
Jes, — mi opinias — ke mi volas.
ARNHOLM
Vi do tamen volas fariĝi mia edzino!
BOLETTE
Jes. Se vi daŭre opinias, ke — ke vi devas preni min.
ARNHOLM
Se mi opinias —! (kaptas ŝiajn manojn) Ho, dankon, — dankon,
Bolette! Kion vi alie diris, — via antaŭa dubemo, — tio ne timigas
min. Se mi ankoraŭ ne gajnis vian tutan koron, mi tamen scios gajni
ĝin. Ho, Bolette, mi portos vin sur la manoj!
BOLETTE
Kaj mi povos vidi la mondon. Povos vivi la vivon. Jen kion vi
promesis al mi.
ARNHOLM
Jen al kio mi restas.
BOLETTE
Kaj mi povos lerni ĉion, kion mi ŝatas.
ARNHOLM
Mi mem estu via instruisto. Kiel antaŭe, Bolette. Memoru la lastan
jaron en la lernejo —.
BOLETTE
(silente kaj profunde en si mem) Imagu, — scii sin libera — veni
en la fremdan mondon. Kaj ne bezoni timi pro la estonteco. Ne
antaŭtimi pro la stulta enspezo —.
ARNHOLM
Ne, pri tio vi neniam bezonos disipi pensojn. Kaj — ĉu ne, kara
Bolette, — tio estas ege bona stato? Ĉu?
BOLETTE
Jes. Efektive estas. Ĝuste kaj vere.
ARNHOLM
(metas la brakojn ĉirkaŭ ŝian talion) Ho, vi vidos, kiel hejmece
kaj agrable ni ĉion aranĝu kune! Kaj kiel bone kaj sekure kaj
intime ni du kunvivu, Bolette!
BOLETTE
Jes, ankaŭ mi komencas —. Funde mi opinias — ke tio ĉi eblos.
(rigardas dekstren kaj liberigas sin) Ah! Nepre nenion diru!
ARNHOLM
Kio estas, kara?
BOLETTE
Ho, estas la kompatinda —. (montras eksteren) Vidu tie.
ARNHOLM
Via patro —?
BOLETTE
Ne, la juna skulptisto. Li promenadas tie kun Hilde.
ARNHOLM
Nu, Lyngstrand. Kio estas al li?
BOLETTE
Ho, vi ja scias, kiel malforta kaj malsana li estas.
ARNHOLM
Jes, se ne estas nura imagaĵo.
BOLETTE
Ho ne, estas ja vero. Li certe ne longe eltenos. Sed tio estas eble
la pli bona por li.
ARNHOLM
Kara, kiel tio estus la pli bona?
BOLETTE
Jes, ĉar — certe nenio fariĝos el lia arto. — Ni foriru antaŭ ol
ili venos.
ARNHOLM
Kore bonvole, mia kara Bolette.
(Hilde kaj Lyngstrand venas de apud la lago.)
HILDE
Hej, — hej! Ĉu la gesinjoroj ne volas atendi nin?
ARNHOLM
Bolette kaj mi prefere iros iom antaŭe.
(Li kaj Bolette eliras maldekstre.)
LYNGSTRAND
(ridas silente) Estas tre amuze ĉi tie nuntempe. Ĉiuj iras ja
duope. Ĉiam duope.
HILDE
(postrigardas ilin) Mi ĵurus, ke li petadas ŝian manon.
LYNGSTRAND
Ĉu? Ĉu vi ion tian rimarkis?
HILDE
Ho jes. Ne estas malfacile, — kiam oni uzas siajn okulojn.
LYNGSTRAND
Sed fraŭlino Bolette ne akceptas lin. Mi certas.
HILDE
Ne. Ĉar ŝi trovas, ke li aspektas tre maljuna. Kaj ŝi ankaŭ
kredas, ke li baldaŭ fariĝos kalva.
LYNGSTRAND
Nu, ne estas sole pro tio. Ŝi tamen ne volus akcepti lin.
HILDE
Kiel vi povas tion scii?
LYNGSTRAND
Jes, ĉar estas aliulo, al kiu ŝi promesis pensi.
HILDE
Nur pensi?
LYNGSTRAND
Dum li estas for, jes.
HILDE
Ho, do eble estas vi mem, pri kiu ŝi pensadu!
LYNGSTRAND
Povus esti.
HILDE
Ĉu ŝi promesis al vi?
LYNGSTRAND
Jes, imagu, — ŝi promesis! Sed vi ne devas diri al ŝi, ke vi
scias.
HILDE
Ho, Dio gardu mian buŝon. Mi estos muta kiel la tombo.
LYNGSTRAND
Mi trovas, ke estas vere afable de ŝi.
HILDE
Kaj kiam vi revenos hejmen, — ĉu vi volas fianĉinigi ŝin? Kaj
poste vin edzigi al ŝi?
LYNGSTRAND
Ne, tio ne bone konvenus. Ĉar mi ja ne kuraĝas pensi pri tiaĵo la
unuajn jarojn. Kaj kiam mi fine estos sukcesinta, ŝi estos ja tro
maljuna por mi, mi pensas.
HILDE
Sed vi tamen volas, ke ŝi restadas ĉi tie pensante pri vi?
LYNGSTRAND
Jes, ĉar multe utilas al mi. Por mi kiel artisto, vi komprenas. Kaj
ŝi povas ja facile tion fari, ŝi, kiu mem ne havas veran
vivotaskon. — Sed ĝentila de ŝi tio ja tamen estas.
HILDE
Ĉu vi opinias, ke vi laboros pli rapide pri la artaĵo, kiam vi
scias, ke Bolette sidas ĉi tie pensante pri vi?
LYNGSTRAND
Jes, tion mi imagas. Scii, ke ie en la mondo juna, bela kaj silenta
virino, kiu revadas pri mi —. Mi pensas, ke devas esti io — io —.
Jes, mi ne vere scias kiel nomi ĝin.
HILDE
Vi eble pensas — ekscita?
LYNGSTRAND
Ekscita? Ho jes. Ekscita estas la vorto, kiun mi serĉis. Aŭ io tia.
(rigardas ŝin dum momento) Vi, vi estas inteligenta, fraŭlino
Hilde. Vere tre inteligenta vi estas. Kiam mi revenos hejmen, vi
havos proksimume la saman aĝon kiel via fratino nun. Eble vi tiam
ankaŭ aspektos kiel via fratino nun aspektas. Kaj eble vi tiam havos
la saman animon, kian ŝi nun havas. Ke vi tiam estos fariĝinta
kvazaŭ ŝi kaj vi mem — en unu staturo por tiel paroli.
HILDE
Ĉu vi tion dezirus?
LYNGSTRAND
Mi ne certe scias. Jes, mi kredas. Sed nun — dum tiu ĉi somero —
mi preferas, ke vi nur similu al vi mem. Ĝuste tia kia vi estas.
HILDE
Vi ŝatas min pli bone tia, ĉu?
LYNGSTRAND
Jes, mi tre ŝatas vin tia.
HILDE
Hm, — diru, vi kiu estas artisto, — ĉu vi ŝatas, ke mi ĉiam iras
hele somervestita?
LYNGSTRAND
Jes, tion mi vere ŝatas.
HILDE
Ĉu vi trovas, ke la helaj koloroj konvenas al mi?
LYNGSTRAND
Jes, vere delikate la helo konvenas al vi, laŭ mia gusto.
HILDE
Sed diru, — vi, kiu estas artisto, — kiel laŭ vi mi aperus en
nigra koloro?
LYNGSTRAND
En nigra, fraŭlino Hilde?
HILDE
Jes, tute en nigra. Ĉu vi trovas, ke mi aperus bela en ĝi?
LYNGSTRAND
Nigra ja ne estas por la somertempo. Cetere vi aperus bela ankaŭ en
nigra. Ĝuste vi kun via aspekto.
HILDE
(rigardas antaŭen) En nigra ĝis la kolo. — Nigra punta kolumo. —
Nigraj gantoj. — Kaj longa nigra ŝalo malantaŭen.
LYNGSTRAND
Se vi tiel vestus vin, fraŭlino Hilde, mi dezirus esti pentristo —
kaj mi pentrus junan, delikatan funebrantan vidvinon.
HILDE
Aŭ junan, funebrantan fianĉinon.
LYNGSTRAND
Jes, por tio vi konvenus pli bone. Sed vi do ne dezirus vesti vin
tiel?
HILDE
Mi ne scias. Sed ŝajnas al mi ekscite.
LYNGSTRAND
Ekscite?
HILDE
Ekscite pripensi, jes. (subite montras maldekstren) Ho, vidu jen!
LYNGSTRAND
(rigardas tien) La granda angla vaporŝipo! Kaj tute ĉe la kajo!
(Wangel kaj Ellida venas antaŭen apud la lageto.)
WANGEL
Ne, mi certigas al vi, kara Ellida, — vi miskomprenas!
(vidas la aliajn) Nu, vi du estas ĉi tie? Ĉu ne, sinjoro
Lyngstrand, — ĝi ankoraŭ ne estas en vido?
LYNGSTRAND
La granda anglo?
WANGEL
Jes!
LYNGSTRAND
(montras) Jen ĝi kuŝas, sinjoro doktoro.
ELLIDA
Ah —! Mi ja sciis.
WANGEL
Jam venis!
LYNGSTRAND
Kvazaŭ ŝtelisto en la nokto, oni povus diri. Tute silente, senbrue.
WANGEL
Vi devas akompani Hilde al la kajo. Rapidiĝu! Ŝi certe volas
aŭskulti la muzikon.
LYNGSTRAND
Jes, ni ĵus estis irontaj, sinjoro doktoro.
WANGEL
Ni aliaj eble sekvos poste. Post iom ni venos.
HILDE
(flustras al Lyngstrand) Ankaŭ tiuj du iras duope.
(Ŝi kaj Lyngstrand iras tra la ĝardeno maldekstren. La kornmuziko aŭdiĝas fore ĉe la fjordo dum tio kio sekvas.)
ELLIDA
Jam venis! Li estas ĉi tie! Jes, jes, — mi sentas.
WANGEL
Prefere eniru, Ellida. Lasu min paroli kun li sola.
ELLIDA
Ho, — ne eblas! Ne eblas, mi diras! (ekkrias) Ah, — ĉu vi vidas
lin, Wangel!
(La fremdulo venas de maldekstre kaj haltas sur la vojeto ekster la barilo.)
LA FREMDULO
(salutas) Bonan vesperon. Jen mi denove estas, Ellida.
ELLIDA
Jes, jes, jes, — la horo venis.
LA FREMDULO
Vi estas preta por forvojaĝi, ĉu? Aŭ ĉu ne?
WANGEL
Vi ja mem vidas, ke ŝi ne estas.
LA FREMDULO
Mi ne demandas pri vojaĝvestoj aŭ aliaj tiaĵoj. Eĉ ne plenaj
valizoj. Ĉio kion ŝi bezonos por la vojaĝo, mi havas surŝipe.
Ankaŭ por kabino mi zorgis. (al Ellida) Mi do demandas
vin, ĉu vi estas preta min akompani, — en libereco min akompani?
ELLIDA
(petante) Ho, ne demandu min! Ne tentu min tiel!
(Ŝipfajfilo aŭdiĝas en la foro.)
LA FREMDULO
Nun fajfas la unuan fojon surŝipe. Vi nun devas diri jes aŭ ne.
ELLIDA
(tordas la manojn) Decido! Decido por la tuta vivo! Neniam plu
reŝanĝi!
LA FREMDULO
Neniam! Post duona horo estos tro malfrue.
ELLIDA
(rigardas lin eviteme kaj esplore) Kial vi tiel necedige tiras min
al vi?
LA FREMDULO
Ĉu ne vi, kiel mi, sentas ke ni du apartenas unu al la alia?
ELLIDA
Pro tiu promeso, ĉu?
LA FREMDULO
La promeso neniun ligas. Nek viron, nek virinon. La kialo ĉar mi
tiel necedige tenas vin al mi, estas ke mi nenion alian povas.
ELLIDA
(malrapide kaj treme) Kial vi ne venis pli frue?
WANGEL
Ellida!
ELLIDA
(ekkrias) Ho, — tio kio tiras kaj tentas kaj logas — enen en la
nekonateco! La potenco de la tuta maro koncentrita en tio sola!
(La fremdulo transgrimpas la barelon.)
ELLIDA
(kaŝas sin malantaŭ Wangel) Kio estas? Kion vi volas?
LA FREMDULO
Mi vidas — kaj mi aŭdas, Ellida, — ke fine vi tamen min elektas.
WANGEL
(paŝas kontraŭ lin) Mia edzino ne havas elekton. Mi rajtas elekti
por ŝi kaj havas ŝin en mia zorgado. Zorgado, jes! Se vi ne retiros
vin de ĉi tie, — el la lando, — kaj neniam revenos, — ĉu vi tiam
scias al kio vi riskigos vin?
ELLIDA
Ne, ne, Wangel! Ne tion!
LA FREMDULO
Kion vi volas fari al mi?
WANGEL
Mi volas enkarcerigi vin — kiel krimulon! Tuj! Jam antaŭ ol vi
surŝipiĝos! Ĉar mi scias pri la murdo en Skjoldvik.
ELLIDA
Ho, Wangel, — kiel povas vi —!
LA FREMDULO
Al tio mi estas preta. Kaj tial — (tiras revolveron el la
brustpoŝo) — tial mi ankaŭ provizis min per tiu ĉi.
ELLIDA
(ĵetas sin antaŭ Wangel) Ne, ne, — ne mortigu lin! Prefere min!
LA FREMDULO
Nek vin, nek lin. Estu trankvila. Tiu ĉi estas por propra uzo. Ĉar
mi volas vivi kaj morti kiel libera homo.
ELLIDA
(en kreskanta ekscito) Wangel! Lasu min diri al vi, — diri, kaj li
aŭskultu! Vi ja povas reteni min ĉi tie! Por tio vi havas potencon
kaj rimedojn! Kaj vi ankaŭ faros! Sed mian animon, — ĉiujn miajn
pensojn, — mian logantan sopiron kaj mian avidon, — tiujn vi ne
povas ligi! Ili volas aspiri kaj celi — elen en la nekonatecon, —
por kio mi estas kreita — kaj kiun vi fermis por mi!
WANGEL
(en silenta doloro) Mi vidas, Ellida! Paŝon post paŝo vi glitas
for de mi. La postulo pri tio senfina kaj senlima — kaj pri la
neatingebla, — ĝi fine pelos vian animon tute en la noktan nigron.
ELLIDA
Ho jes, jes, — mi sentas — kvazaŭ nigraj sensonaj flugiloj super
mi!
WANGEL
Al tio ĝi ne venu. Ne troviĝas alia savo por vi. Almenaŭ mi neniun
alian vidas. Tial — tial mi lasas — la negocon nun tuj refariĝi.
— Nun vi povas elekti vian vojon — en plena — plena libereco.
ELLIDA
(momenton fiksrigardas lin kvazaŭ muta) Ĉu vero, — vero, — kion
vi diras! Ĉu tiel vi pensas — el via plej interna koro!
WANGEL
Jes, — el mia plej interna, suferanta koro mi tion pensas.
ELLIDA
Kaj ĉu vi povas? Ĉu vi povas permesi ke tio okazu!
WANGEL
Jes, mi povas. Mi povas — ĉar mi amas vin tiel arde.
ELLIDA
(mallaŭte kaj treme) Tiel proksime — tiel intime — mi do ligiĝis
al vi!
WANGEL
Tion efikis la jaroj kaj nia kuna vivo.
ELLIDA
(kunfrapas la manojn) Kaj mi, — kiu tion ne perceptis!
WANGEL
Viaj pensoj sekvis aliajn vojojn. Sed nun do, — nun vi estas
komplete liberigita de mi kaj de la mia. Kaj de la miaj. Nun via
ĝusta vivo povas — remetiĝi sur — sur sian ĝustan spuron. Ĉar
nun vi povas libere elekti. Kaj sub propra respondeco, Ellida.
ELLIDA
(kaptas sian kapon per la manoj kaj rigardas antaŭen al Wangel)
Libere kaj — sub respondeco! Ankaŭ sub respondeco? — Estas
transformo en tio ĉi!
(La ŝipfajfilo denove aŭdiĝas.)
LA FREMDULO
Ĉu vi aŭdas, Ellida! Nun fajfas la lastan fojon. Venu do!
ELLIDA
(turnas sin al li, rigardas lin fikse kaj diras per forta voĉo:)
Neniam mi sekvos vin post tio ĉi!
LA FREMDULO
Vi ne sekvos!
ELLIDA
(kroĉas sin al Wangel) Ho, — neniam mi forlasos vin post tio
ĉi!
WANGEL
Ellida, — Ellida!
LA FREMDULO
Do finite?
ELLIDA
Jes! Finite por ĉiam!
LA FREMDULO
Mi klare vidas. Estas io, kio estas pli forta ol mia volo.
ELLIDA
Via volo nenion plu potencas super mi. Por mi vi estas morta viro, —
kiu revenis el la maro. Kaj tien reiros. Sed mi ne plu timas vin. Kaj
vi min ne plu logas.
LA FREMDULO
Adiaŭ, sinjorino. (Li svingas sin trans la barilon.) De nun vi ne
estas pli ol — trapasinta ŝippereo en mia vivo.
(Li eliras maldekstren.)
WANGEL
(rigardas ŝin dum momento) Ellida, — via animo estas kiel la maro.
Ĝi havas kaj fluson kaj malfluson. Kio kaŭzis la transformon?
ELLIDA
Ho, ĉu vi ne komprenas, ke la transformo venis, — ke la transformo
devis veni — kiam mi povis elekti en libereco.
WANGEL
Kaj la nekonateco, — ĝi ne logas vin pli?
ELLIDA
Nek logas, nek timigas. Mi povis rigardi en ĝin, — iri en ĝin, —
se mi mem estus volinta. Nun mi povis elekti. Tial mi ankaŭ povis
rezigni.
WANGEL
Mi komencas kompreni vin — iom post iom. Vi pensas kaj perceptas en
bildoj — kaj en videblaj aperaĵoj. Via sopiro kaj aspiro al la
maro, la logo al li, — al tiu fremda viro, — estis esprimo de
vekiĝanta kaj kreskanta postulo pri libereco en vi. Nenio alia.
ELLIDA
Ho, mi ne scias, kion diri al tio. Sed vi estis bona kuracisto por
mi. Vi trovis, — kaj vi kuraĝis uzi la ĝustan rimedon — la
solan, kiu povis helpi min.
WANGEL
Jes, — en la ekstrema peno kaj danĝero ni kuracistoj kuraĝas
multe. — Sed nun vi do revenos al mi, Ellida?
ELLIDA
Jes, kara, fidela Wangel, — nun mi revenos al vi. Nun mi povas. Ĉar
nun mi venos al vi en libereco, — libervole, kaj sub respondeco.
WANGEL
(rigardas ŝin kore) Ellida! Ellida! Ho, imagu, ke nun ni du povos
vivi tute unu por la alia —
ELLIDA
— kaj kun kunaj memoroj. Viaj — kiel ankaŭ miaj.
WANGEL
Jes, ĉu ne, vi kara!
ELLIDA
— kaj por niaj du infanoj, Wangel!
WANGEL
Niaj vi nomas ilin!
ELLIDA
Tiuj, kiujn mi ne posedas, sed kiujn mi scios gajni.
WANGEL
Niaj —! (kisas ĝoje kaj rapide ŝiajn manojn) Ho, — senfinan
dankon pro tiu vorto!
(Hilde, Ballested, Lyngstrand, Arnholm kaj Bolette venas de maldekstre en la ĝardenon.)
(Samtempe multaj el la junuloj de la urbo kaj somergastoj ekstere sur la vojeto.)
HILDE
(duonlaŭte al Lyngstrand) Jen vidu — kiel novgefianĉiĝinte ŝi
kaj patro aspektas!
BALLESTED
(kiu aŭdis ŝian eldiron) Estas somera tempo, fraŭlineto.
ARNHOLM
(rigardas al Wangel kaj Ellida) Nun la anglo forvojaĝas.
BOLETTE
(iras al la barilo) De ĉi tie oni povas plej bone vidi ĝin.
LYNGSTRAND
La lasta vojaĝo ĉi-jare.
BALLESTED
Baldaŭ ĉiuj markoloj estos fermitaj, kiel diras la poeto. Estas
malĝojige, sinjorino Wangel! Kaj nun ni ja ankaŭ perdos vin por
ioma tempo. Morgaŭ vi ja transloĝiĝos al Skjoldvik, mi aŭdas.
WANGEL
Ne, — ne okazos. Ĉar ĉi-nokte ni du redecidis.
ARNHOLM
(rigardas ilin alterne) Ah, — vere!
BOLETTE
(venas antaŭen) Patro, — ĉu estas vero!
HILDE
(proksimiĝas al Ellida) Ĉu vi tamen restos ĉe ni!
ELLIDA
Jes, kara Hilde, — se vi volas havi min.
HILDE
(luktante inter ploro kaj ĝojo) Ho! — imagu — ĉu mi volas —!
ARNHOLM
(al Ellida) Sed tio ĉi estas ja vera surprizo —!
ELLIDA
(ridetas serioze) Nu, jen vidu, sinjoro Arnholm —. Ĉu vi memoras,
— ni parolis pri tio hieraŭ? Kiam oni fariĝis surtera estaĵo, —
oni ne facile trovos la vojon reen — al la maro. Kaj ankaŭ ne al la
mara vivo.
BALLESTED
Sed estas ja ĝuste kiel pri mia mara virino!
ELLIDA
Proksimume, jes.
BALLESTED
Nur kun tiu diferenco ke la marvirino — ŝi mortos. La homoj,
kontraŭe, — ili povas sin aklam-aklimatizi. Jes, jes, — mi
certigas al vi, sinjorino Wangel, — ili povas sin a-kli-matizi!
ELLIDA
Jes, en libereco ili povas, sinjoro Ballested.
WANGEL
Kaj sub respondeco, kara Ellida.
ELLIDA
(rapide, etendas al li la manon) Ĝuste tiel estas.
(La granda vaporŝipo glitas sensone elen de la fjordo. La muziko aŭdiĝas pli proksime sur la tero.)