The Project Gutenberg eBook of La Tronpretendantoj
Title: La Tronpretendantoj
Author: Henrik Ibsen
Translator: Odd Tangerud
Release date: August 29, 2008 [eBook #26480]
Most recently updated: January 4, 2021
Language: Esperanto
Henrik Ibsen
LA TRONPRETENDANTOJ
(Kongs-emnerne)
1864
Tradukis: Odd Tangerud
Eldonejo: Jec Scandinavia a/s
LA TRONPRETENDANTOJ
ROLOJ:
- HÅKON HÅKONSSON, de la Birkibejnoj elektita reĝo
- INGA EL VARTEJG, lia patrino
- SKULE JARLO
- SINJORINO RAGNHILD, lia edzino
- SIGRID, lia fratino
- MARGRETE, lia filino
- GUTORM INGASON
- SIGURD RIBBUNG
- NIKOLAS ARNASON, episkopo en Oslo
- DAGFINN BONDE, kortega marŝalo de Håkon
- IVAR BODDE, kortega pastro
- VEGARD VERADAL, ano de la hirdo (kortegano)
- GREGORIUS JONSSON, vasalo
- PÅL FLIDA, vasalo
- INGIBJORG, edzino de Andres Skjaldarband
- PETER, ŝia filo, juna pastro
- SIRA VILJAM, kapelpastro ĉe episkopo Nikolas
- MAJSTRO SIGARD, el Brabant, kuracisto
- JATGEJR SKALDO, Islandano
- BÅRD BRATTE, estro el Trondhejmo
- KAMPARANOJ kaj URBANOJ en Bergen, Oslo kaj Nidaros
- KANONIKOJ, PASTROJ, MONAĤOJ, MONAĤINOJ
- GASTOJ, KORTEGANOJ kaj SINJORINOJ
- MILITISTARO k. t. p.
La agado okazas en la unua duono de la 13a jarcento.
å prononciĝas kiel Esperanta o.
Vortklarigo
Nidaros: La antikva nomo de la nuna urbo Trondhejmo.
Skule estas jarlo (= grafo), la sama vorto kiel la angla earl. Frato de reĝo Inge.
hirdo: (norvega vorto) = gvardio de la reĝo kaj de estroj.
Eyrating: parlamenta kunsido sur Eyri, loka, liberaera kunvenejo ĉe Nidaros.
ting (esperantlingve: tingo - nova vorto) = parlamento ankoraŭ en Islando (Allþing) kaj Norvegio (Storting).
La Birkibejnoj estas politika, militista aro, kiu gajnis en la intercivitana milito.
La Slittungoj sekvis la tronpretendanton Erling Steinvegg, filo de Magnus Erlingsson.
La Vårbelgoj (vestitaj per feloj printempe feligitaj) estis la partio, kiun Skule fondis, kiam li rompis kun la birkibejnoj, al kiuj lia tuta parencaro apartenis.
La Bagloj estis politika partio kaj militistaro defendantaj la eklezion.
La Ribbungoj estis sekvantoj de Sigurd Ribbung, tronpretendanto.
Ranagubernio: Nuntempa Båhuslen en Svedlando.
Hålogalando: Meza parto de norda Norvegio.
Viken: Malnova nomo de la Oslo fjordo ĝis Kungälv en Svedlando.
Trondhejmo estas la ok etaj gubernioj ĉirkaŭ la Trondhejmfjordo.
Vermlando: lima lando inter Norvegio kaj Svedlando oriente de la Oslo-fjordo.
Opplando: Gubernio inter la lago Mjøsa kaj la Dovre-montaro.
Borg: Gubernio tute sude en orienta Norvegio ĉe la urbo Sarpsborg.
Ile-kampoj, ĉe Nidaros.
varg: norvega vorto = lupo.
Kapinsulo: Norveglingve “Hovedøya” — insulo en la fjordo ĉe Oslo.
Harald Belhararo: (Harald Hårfagre) — La unua reĝo de tuta Norvegio.
Elgjarnes: = Elnes — terpinto en la komunumo Asker okcidente de Oslo.
Ejkaberg: Monteto apud orienta Oslo.
Låka: Bieno norde de Oslo.
Elgisetro: Monaĥejo sude de Nidaros.
Hladakabo: Kabo en la trondhejma fjordo ĉe Nidaros.
- Magnus Erlingsson 1156–1184, filo de Erling Skakke
- Reĝo Sverre Sigurdsson 1184–1202
- Reĝo Håkon Sverrisson 1202–1204
- Guthorm Sigurdsson 1204 mortis post duona jaro. Filo de Sigurd Lavard
- Reĝo Inge Bårdsson 1204–1217, frato de Skule Bårdsson
- Reĝo Håkon Håkonsson 1217–1263
UNUA AKTO
(Bergen. La ĝardeno ĉe la Kristpreĝejo. En la fono la preĝejo, la alta portalo vidiĝas de la spektantoj. Maldekstre antaŭe staras Håkon Håkonsson, Dagfinn Bonde, Vegard el Veradal, Ivar Bodde kaj pluraj vasaloj kaj estroj. Ĝuste kontraŭe de li staras Skule jarlo, Gregorius Jonsson, Pål Flida kaj aliuloj el la viroj de la jarlo. Pli malantaŭe samflanke vidiĝas Sigurd Ribbung kun sia sekvantaro, kaj pli malantaŭe de li Gutorm Ingason kun pluraj estroj. La enirejoj de la preĝejo estas gardataj de gvardistoj; la homamaso plenigas la tutan preĝejan ĝardenon; multuloj sidas supre en la arboj kaj sur la preĝeja muro; aspekte ĉiuj en streĉo atendas iun okazaĵon. El la preĝejaj turoj de la urbo sonoriĝas de fore kaj de proksime.)
SKULE JARLO
(mallaŭte kaj senpacience al Gregorius Jonsson) Pro kio ili lantas
tiel longe tie interne?
GREGORIUS JONSSON
Silente; nun komenciĝas la himno.
(De interne de la fermita preĝejo aŭdiĝas sono de trombonoj:)
ĤORO DE MONAĤOJ KAJ MONAĤINOJ
Domine coeli k.t.p.
(Dum la kanto la preĝeja pordo malfermiĝas de interne; en la antaŭa halo vidiĝas episkopo Nikolas ĉirkaŭita de pastroj kaj monaĥoj.)
EPISKOPO NIKOLAS
(tretas antaŭen al la pordo, kaj anoncas kun bastono levita:) Nun
Inga el Vartejg portas feran fajropruvon por Håkon
reĝpretendanto!
(La preĝejo denove fermiĝas; interne la kanto daŭras.)
GREGORIUS JONSSON
(mallaŭte al la jarlo) Voku al sankta Olaf por tio, kio estas
ĝusta.
SKULE JARLO
(rapide kaj deturnante) Ne nun. Pli bone ne memorigi lin pri mi.
IVAR BODDE
(kaptas la brakon de Håkon) Preĝu al la Sinjoro via Dio, Håkon
Håkonsson.
HÅKON
Ne bezoniĝas; mi estas certa pri li.
(La kanto de la preĝejo sonas pli forte; ĉiuj nudigas la kapojn kaj multaj genuas kaj preĝas.)
GREGORIUS JONSSON
(al la jarlo) Tiu ĉi estas grava horo por vi kaj por multuloj.
SKULE JARLO
(rigardas atente al la preĝejo) Grava horo por Norvegio.
PÅL FLIDA
(proksima al la jarlo) Nun ŝi tenas la ruĝan feron.
DAGFINN BONDE
(proksima al Håkon) Ili alvenas laŭ la preĝeja elirejo.
IVAR BODDE
Kristo ŝirmu viajn purajn manojn, Inga reĝpatrino!
HÅKON
Por tiu ĉi momento ŝi estu honorata mian tutan vivon.
SKULE JARLO
(kiu streĉe aŭskultis, subite ekparolas) Ĉu ŝi kriis? Ĉu ŝi
faligis la feron?
PÅL FLIDA
(iras supren) Mi ne scias kio estis.
GREGORIUS JONSSON
La virinoj ploras laŭte en la antaŭhalo.
ĤORO EL LA PREĜEJO
(ekkantas jubile) Gloria in excelsis deo!
(La portalo ekmalfermiĝas; Inga elvenas, akompanata de monaĥinoj, pastroj kaj monaĥoj.)
INGA
(sur la preĝeja ŝtuparo) Dio juĝis! Vidu tiujn ĉi manojn; per ili
mi portis la feron.
VOĈOJ INTER LA POPOLAMASO
Ili estas puraj kaj blankaj kiel antaŭe!
ALIAJ VOĈOJ
Eĉ pli belaj!
LA TUTA HOMA ARO
Li certe estas la filo de Håkon Sverrisson!
HÅKON
(ĉirkaŭbrakas ŝin) Dankon, dankon, vi alte benata!
EPISKOPO NIKOLAS
(preterpasas la jarlon) Malsaĝe estis efektivigi la ruĝferan
fajropruvon.
SKULE JARLO
Ne, sinjoro episkopo. Dio devis paroli en tiu ĉi afero.
HÅKON
(profunde tuŝita, tenas Inga per la mano) Nun tio do estas farita,
tio al kio ĉiu talento en mi laŭte alvokis, — tio sub kio mia koro
tordis kaj turnis sin —
DAGFINN BONDE
(eksteren al la homamaso) Jes, rigardu tiun virinon, kaj pripensu
nun, vi, kiuj estas ĉi tie! Kiu dubis pri ŝia vorto, antaŭ ol iuj
bezonis ke oni dubu?
PÅL FLIDA
La dubo flustris en ĉiuj ĉambretoj ekde la momento kiam Håkon
tronpretendanto kiel infano portiĝis en la kortegon de reĝo
Inge.
GREGORIUS JONSSON
Kaj lastan vintron ĝi kreskis al krio, kaj sonis super la lando
norde kaj sude; tion mi opinias ke ĉiu ajn povas atesti.
HÅKON
Plej bone povas mi mem tion atesti. Tial mi ja cedis al la konsiloj
de multaj fidelaj amikoj, kaj klinis min tiel profunde, kiel neniu
alia reĝe elektita viro faris de longe. Mi pruvis per fajropruvo
mian naskiĝon, pruvis mian rajton, kiel filo de Håkon Sverrisson,
preni landon kaj regnon herede. Ne volas mi ĉi tie esplori pli
proksime, kiu nutris la dubon kaj faris ĝin laŭtvoĉa, kiel la
parenco de la jarlo diras; sed tion mi scias, ke amare mi suferis sub
ĝi. Mi estis reĝe elektita ekde la infaneco, sed povran reĝan
honoron oni atestis al mi, eĉ tie kie oni opinius, ke mi plej
sekure kuraĝus atendi ĝin. Mi nur memorigas lastan pentekostan
dimanĉon en Nidaros, kiam mi iris al la altaro por oferi, kaj la
ĉefepiskopo turnis sin, kaj pretendis ne vidi min, por eviti saluti,
kiel estas la kutimo saluti reĝojn. Tamen tiaĵojn mi facile
tolerus; sed vera milito estus eksplodonta en la lando, kaj ĝin mi
devus haltigi.
DAGFINN BONDE
Bone povas esti por reĝoj aŭskulti al saĝaj konsiloj; sed se
mia konsilo estus aŭskultita en tiu ĉi afero, tiam ne estus per
ruĝa fero, sed per malvarma ŝtalo, ke Håkon Håkonsson dividus la
rajton inter si kaj siaj malamikoj.
HÅKON
Regu vin, Dagfinn; tio decas al tiu viro, kiu regu la landon.
SKULE JARLO
(kun subtila rideto) Reĝa malamiko estas oportune nomi ĉiun, kiu
kontraŭas la reĝan volon. Mi tamen opinias, ke tiu estas al la
reĝo plej malutila, kiu malkonsilas al li pruvi sian rajton al la
reĝa nomo.
HÅKON
Kiu scias. Se estus mia rajto nur, kiun ni ĉi tie pritraktadus,
povus okazi, ke mi ne aĉetus ĝin tiel kare; sed ni devas rigardi
pli alten; ĉi tie temas pri vivotasko kaj devo. Mi sentas tion alte
kaj varme ene en mi, kaj mi ne hontas pro tion diri, — mi sole estas
tiu, kiu povas gvidi la landon al la plej supera stato en ĉi tiuj
tempoj; — reĝa naskiĝo generas reĝan devon —
SKULE JARLO
Troviĝas pluruloj ĉi tie, kiuj donas al si mem tian belan
ateston.
SIGURD RIBBUNG
Mi faras, kaj kun same bona kialo. Mia avo estis reĝo Magnus
Erlingsson —
HÅKON
Jes, se via patro, Erling Steinvegg, estus filo de reĝo Magnus; sed
la plimulto neas tion, kaj ĝis nun neniu portis la fajropruvon por
tiu pretendo.
SIGURD RIBBUNG
La Ribbungoj elektis min reĝo, kaj faris tion libervole, dum Dagfinn
Bonde kaj aliaj Birkibejnoj minacigis por vi reĝan nomon.
HÅKON
Jes, tiel vi mizerigis Norvegion, ke la devenulo de Sverre devis
minace progresi.
GUTORM INGASON
Devenulo de Sverre estas mi same certe kiel vi —
DAGFINN BONDE
Sed ne en rekta linio viron post viro.
EPISKOPO NIKOLAS
Estas inaj generaciaj eroj intertie, Gutorm.
GUTORM INGASON
Mi tamen scias, ke Inge Bårdsson, mia patro, estis leĝe elektita
reĝo super Norvegio.
HÅKON
Ĉar troviĝis neniu, kiu sciis, ke la nepo de Sverre estis en vivo.
De la tago, kiam tio evidentiĝis, Inge estris la regnon, kiel
kuratoro por mi, ne alicele.
SKULE JARLO
Tio ne povas esti dirata en vero; sian tutan tempon Inge estis reĝo
kun ĉiu leĝa potenco kaj sen rezervo. Ke Gutorm malgrandan rajton
havas, povas esti sufiĉe vera; ĉar li naskiĝis nelegitime; sed mi
estas la legitime naskita frato de reĝo Inge, kaj la leĝo estas por
mi, kiam mi postulas kaj prenos plenan heredon post li.
DAGFINN BONDE
Ho, sinjoro jarlo, plenan heredon Vi certe prenis, kaj tion ne nur la
parencaran posedaĵon, sed ĉiujn posedaĵojn kiujn Håkon Sverrisson
postlasis.
EPISKOPO NIKOLAS
Ne ĉion, bona Dagfinn. Honoru la veron: — reĝo Håkon retenis
broĉon kaj tiun oran ringon, kiun li portas sur sia brako.
HÅKON
Lasu tion kiel estas; per la helpo de Dio mi bone regajnos havaĵojn.
Kaj nun, vasaloj kaj leĝistoj, Vi preĝejaj fratoj kaj estroj kaj
hirdanoj, nun estas tempo por voki al regna kunsido, kiel decidite
estas. Kun ligitaj manoj mi sidis ĝis ĉi tiu tago; mi pensas, ke
neniu viro volas mallaŭdi, ke mi sopiras malligi ilin.
SKULE JARLO
Pluruloj statas kiel Vi, Håkon Håkonsson.
HÅKON
(atentiĝas) Sinjoro jarlo, kion Vi aludas?
SKULE JARLO
Mi pensas, ke ĉiuj ni pretendantoj havas la saman kialon por sopiri.
Ni ĉiuj estis same streĉe ligitaj; ĉar neniu el ni sciis kiom
foren lia rajto valoris.
EPISKOPO NIKOLAS
Malsekure estis pri la aferoj de la eklezio kiel pri tiuj de la
lando; sed nun faru verdikton la leĝo de sankta reĝo Olaf.
DAGFINN BONDE
(duonlaŭte) Novaj ruzaĵoj!
(La viroj de Håkon arigas sin.)
HÅKON
(devigas sin al trankvilo, kaj iras kelkajn paŝojn al la jarlo) Mi
volas kredi, ke mi ne kaptis Vian opinion. La fajropruvo pruvis mian
alodan rajton al la regno, kaj tial mi ne komprenas ion alian ol tio,
ke la regna kunsido devu doni leĝan forton al la elekto de mi kiel
reĝon, kio jam okazis en Eyrating antaŭ ses jaroj.
PLURAJ INTER LA VIROJ DE LA JARLO KAJ DE SIGURD
Ne, ne, — ni neas!
SKULE JARLO
Tia neniam estis la penso, kiam decidiĝis havi regnan kunsidon ĉi
tie. Pere de la fajropruvo Vi ankoraŭ ne gajnis la regnon, sed nur
pruvis Vian rajton hodiaŭ, prezenti Vin inter ni aliaj pretendantoj,
kaj validigi la pretendon, kiun Vi opinias havi —
HÅKON
(regas sin) Tio do mallonge kaj klare signifas, ke dum ses jaroj mi
senrajte portis nomon de reĝo, kaj dum ses jaroj, Vi jarlo, sen
rajto regis la landon kiel kuratoro por mi.
SKULE JARLO
Neniel. Iu devis porti la nomon de reĝo, kiam mia frato estis
mortinta. La Birkibejnoj, kaj pleje Dagfinn Bonde, agis por Via
pretendo, kaj efektivigis la elekton de Vi, antaŭ ol ni aliuloj
povis antaŭenigi niajn postulojn.
EPISKOPO NIKOLAS
(al Håkon) La jarlo opinias, ke tiu elekto donis al Vi rajton uzi
la reĝan potencon sed ne posedan rajton.
SKULE JARLO
Vi havis ĉiujn rajtojn; sed kaj Sigurd Ribbung kaj Gutorm Ingason
kaj mi konsideras nin esti same proksimaj heredantoj, kiel Vi; kaj
nun la leĝo dividu inter ni kaj diru, kiu firme prenu la heredon por
ĉiuj tempoj.
EPISKOPO NIKOLAS
Vere dirite la jarlo havas bonan kialon por sia opinio.
SKULE JARLO
Fajropruvoj kaj regnaj kunvenoj estis ambaŭ pli ol unu fojon
proponitaj dum tiuj ĉi jaroj, sed ĉiam io intervenis. Kaj, sinjoro
Håkon, se Vi opiniis, ke Via rajto estis senskue firma je la unua
reĝa elekto, kial Vi tamen donis Vian aprobon, ke la fajropruvo nun
fariĝu?
DAGFINN BONDE
(incitita) Tiru glavon, reĝanoj, kaj lasu ĝin dividi!
MULTAJ EL LA HIRDO
(sturmas antaŭen) Frapu per glavoj la malamikojn de la reĝo.
SKULE JARLO
(krias al la siaj) Neniun mortigu! Neniun vundigu! Nur tenu ilin
for.
HÅKON
(retenas la siajn) Eningu la glavon ĉiu viro, kiu ĝin tiris! Ingu
la glavon, mi diras! (trankvile) Vi dekoble malbonigas la staton por
mi per tia impeto.
SKULE JARLO
Tiel viroj atakas virojn en la tuta lando. Jen Vi vidas, Håkon
Håkonsson; nun mi opinias ke plej bone montriĝis, kion Vi devos
fari, se la paco kaj la vivo de homoj gravas por Vi.
HÅKON
(post mallonga pripensado) Jes — mi tion vidas. (prenas Inga per
la mano kaj turnas sin al unu el tiuj, kiuj staras ĉe li) Torkell,
vi estis fidela viro en la hirdo de mia patro; prenu ĉi tiun virinon
hejmen al via loĝejo, kaj estu bona al ŝi; — ŝi estis ege kara al
Håkon Sverrisson. — Dio benu vin, mia patrino, — mi devas iri al
regna kunveno nun. (Inga premas lian manon kaj foriras kun
Torkell. Håkon silentas momenton, poste antaŭen tretas kaj diras
klare) La leĝo verdiktu; nur ĝi. Vi Birkibejnoj, kiuj ĉeestis en
Eyrating, kaj elektis min reĝo, Vi estas nun liberigitaj de la
ĵuro, kiun Vi ĵuris al mi tie. Vi Dagfinn, vi ne plu estas mia
marŝalo; mi ne volas kunveni kun marŝalo aŭ hirdo, ne kun reĝanoj
aŭ kun alĵuritaj bataluloj; mi estas malriĉa viro; mia tuta
heredaĵo estas broĉo kaj tiu ora ringo; — tio estas povra
posedaĵo por salajri la servojn de tiom da bonaj viroj. Nu, Vi
aliaj pretendantoj, nun ni estas egalaj; mi volas nenion havi por
stari antaŭe al Vi, krom la rajto kiun mi ricevis desupre, —
tiun mi nek povas, nek volas dividi kun iu. — Sonorigu por regna
kunveno, kaj tiam Dio verdiktu kaj la leĝo de sankta reĝo Olaf.
(Eliras kun siaj viroj maldekstren; soniĝas korno kaj trumpeto tre
fore.)
GREGORIUS JONSSON
(al la jarlo, kiam la amaso estas ekforiranta) Dum la fajropruvo
ŝajnis al mi, ke vi estas timema, sed nun vi aspektas ĝoje kaj
esperplene.
SKULE JARLO
(kontente) Ĉu vi vidis, ke li havis la okulojn de Sverre kiam li
parolis? Bona estos la elekto ĉu vi elektos lin aŭ min kiel
reĝon.
GREGORIUS JONSSON
(maltrankvile) Sed ne cedu. Pensu pri ĉiuj tiuj kiuj falos kun Via
afero.
SKULE JARLO
Jen mi staras sur la fundamento de leĝo kaj juro; nun mi ne kaŝas
min por la sanktulo. (eliras maldekstren kun sia sekvantaro)
EPISKOPO NIKOLAS
(rapidigas sin post Dagfinn Bonde) Certe ordiĝos, bona Dagfinn,
ordiĝos; — sed tenu la jarlon tre fore de la reĝo, kiam li estos
elektita; — nur tenu lin tre fore!
(Ĉiuj eliras maldekstren malantaŭ la preĝejon.)
HALO EN LA REĜA KORTEGO
(Maldekstre antaŭe estas malalta fenestro; dekstre enireja pordo; fone pli granda pordo, kiu kondukas al la reĝa halo. Apud la fenestro staras tablo; cetere seĝoj kaj benkoj.)
(Sinjorino Ragnhild kaj Margrete venas elde la pli malgranda pordo; Sigrid baldaŭ sekvas.)
SINJORINO RAGNHILD
Enen ĉi tie.
MARGRETE
Jes, ĉi tie estas plej mallume.
SINJORINO RAGNHILD
(iras al la fenestro) Kaj jen ni povas rigardi malsupren al la
Tingejo.
MARGRETE
(singarde rigardas eksteren) Jes, tie malantaŭ la preĝejo ili ĉiuj
estas kunvenintaj. (turnas sin en ploro) Tie malsupre nun okazos tio,
kio tiros tiom multe post si.
SINJORINO RAGNHILD
Kiu morgaŭ regos ĉi tie en la halo?
MARGRETE
Ho, silentu. Tian pezan tagon mi neniam pensus vivi.
SINJORINO RAGNHILD
Ĝi devus veni; stari kiel reĝa kuratoro ne estis sufiĉa tasko por
li.
MARGRETE
Jes — ĝi devis veni; la nura reĝa nomo ne estus sufiĉa por
li.
SINJORINO RAGNHILD
Pri kiu vi parolas?
MARGRETE
Pri Håkon.
SINJORINO RAGNHILD
Mi parolis pri la jarlo.
MARGRETE
Ne vivas pli elstaraj viroj ol tiuj du.
SINJORINO RAGNHILD
Vidu Sigurd Ribbung! Kiel inside li sidas, — ĝuste kiel lupo en
kateno.
MARGRETE
Jes vidu —! Li interplektas la manojn antaŭ si sur la glavsupro,
kaj ripozas la mentonon sure.
SINJORINO RAGNHILD
Li mordas siajn lipharojn kaj ridas —.
MARGRETE
Kiel aĉe li ridas.
SINJORINO RAGNHILD
Li scias, ke neniu volas antaŭenigi lian pretendon; — estas tio,
kio malicigas lin. — Kiu estas tiu leĝisto, kiu nun parolas?
MARGRETE
Estas Gunnar Grjonbak.
SINJORINO RAGNHILD
Ĉu li estas por la jarlo?
MARGRETE
Ne, li certe estas por la reĝo —
SINJORINO RAGNHILD
(rigardas ŝin) Por kiu estas li, vi diras?
MARGRETE
Por Håkon Håkonsson.
SINJORINO RAGNHILD
(rigardas eksteren; post mallonga deteno) Kie sidas Gutorm Ingason,
— lin mi ne vidas.
MARGRETE
Malantaŭ siaj viroj, tie plej malsupre — en piedlonga
mantelo.
SINJORINO RAGNHILD
Jes, tie.
MARGRETE
Aspektas kvazaŭ li hontas —
SINJORINO RAGNHILD
Estas pro sia patrino.
MARGRETE
Tiel ne faris Håkon.
SINJORINO RAGNHILD
Kiu parolas nun?
MARGRETE
(rigardas eksteren) Tord Skolle, leĝisto de Ranagubernio.
SINJORINO RAGNHILD
Ĉu li estas por la jarlo?
MARGRETE
Ne — por Håkon.
SINJORINO RAGNHILD
Kiel neskueble la jarlo sidas aŭskultante.
MARGRETE
Håkon aspektas trankvil-silente — sed tamen forte. (vigle) Se starus
ĉi tie viro de fore veninta, li konus la du inter ĉiuj la mil
aliuloj.
SINJORINO RAGNHILD
Vidu, Margrete; Dagfinn Bonde lokigas orumitan seĝon por Håkon —
MARGRETE
Pål Flida lokigas similan al ĝi malantaŭ la jarlon —
SINJORINO RAGNHILD
La viroj de Håkon volas tion malhelpi!
MARGRETE
La jarlo firme tenas la seĝon —!
SINJORINO RAGNHILD
Håkon parolas kolere al li — (fuĝas kun krio de la fenestro) Ho,
Jesuo Kristo! Ĉu vi vidis la okulojn — kaj la ridon —! Ne, tio ne
estis la jarlo!
MARGRETE
(kiu en timego sekvis ŝin) Ankaŭ ne Håkon! Nek la jarlo nek
Håkon!
SIGRID
(ĉe la fenestro) Ho aĉe, aĉe!
MARGRETE
Sigrid!
SINJORINO RAGNHILD
Ĉu vi estas ĉi tie?
SIGRID
Tiel profunden ili devas preni la vojon laŭ desube, por gajni al la
reĝa seĝo.
MARGRETE
Ho, preĝu kun ni, ke ĉio turniĝu al la plej bona.
SINJORINO RAGNHILD
(pala kaj konsterne al Sigrid) Ĉu vi vidis lin —? Ĉu vi vidis
mian edzon —? La okulojn kaj la ridon, — mi ne rekonus lin.
SIGRID
Ĉu li aspektis kiel Sigurd Ribbung!
SINJORINO RAGNHILD
(mallaŭte) Jes, li aspektis kiel Sigurd Ribbung!
SIGRID
Ĉu li ridis kiel Sigurd?
SINJORINO RAGNHILD
Jes, jes!
SIGRID
Do ni ĉiuj devas preĝi!
SINJORINO RAGNHILD
(kun malespera forto) La jarlo devas esti elektata reĝo!
Difektiĝas lia animo, se li ne fariĝos la plej elstara viro en la
lando!
SIGRID
(pli forte) Sekve ni ĉiuj devas preĝi!
SINJORINO RAGNHILD
Tŝŝ, kio estas tio! (ĉe la fenestro) Kiaj krioj! Ĉiuj viroj
ekstaris; ĉiuj standardoj kaj blazonoj svingiĝas en la vento.
SIGRID
(kaptas ŝian brakon) Preĝu, virino! Preĝu por via edzo!
SINJORINO RAGNHILD
Jes, sankta Olaf, donu al li la tutan potencon en tiu ĉi lando!
SIGRID
(sovaĝe) Neniun — neniun! Alie li ne saviĝos?
SINJORINO RAGNHILD
Li devas havi la potencon. Ĉio bona en li ĝermos kaj floros, se
li ricevos ĝin. — Elrigardu, Margrete! Aŭskultu! (retiras sin
paŝon malantaŭen) Jen leviĝas ĉiuj manoj por ĵuro!
MARGRETE
(aŭskultas ĉe la fenestro)
SINJORINO RAGNHILD
Dio kaj sankta Olaf, por kiu estas tio?
SIGRID
Preĝu!
MARGRETE
(aŭskultas kaj per suprenlevita mano donas signon por silento)
SINJORINO RAGNHILD
(post iom) Parolu! (De la Tingejo sonoriĝas laŭte en korno
kaj trumpeto.)
SINJORINO RAGNHILD
Dio kaj sankta Olaf, por kiu tio estas?
(Mallonga paŭzo.)
MARGRETE
(Turnas la kapon kaj diras:) Nun ili prenis Håkon Håkonsson kiel
reĝon.
(La muziko por la reĝa procesio eksonas, unue mallaŭte, poste pli kaj pli proksime. Sinjorino Ragnhild kroĉas sin plorante al Sigrid, kiu silente kondukas ŝin eksteren dekstre; Margrete restas senmova, starante apogata apud la fenestrokrado. La reĝaj ŝildistoj malfermas la grandajn pordojn; oni rigardas en la halon, kiu iom post iom pleniĝas de la procesiantoj venantaj de la Tingejo.)
HÅKON
(turnas sin ĉe la pordo al Ivar Bodde) Portu al mi la plumon kaj
vakson kaj silkon, — pergamenon mi havas ĉi ene. (iras vigle al la
tablo kaj elmetas kelkajn rulojn da pergameno) Margrete, nun mi
estas reĝo!
MARGRETE
Mi salutas mian sinjoron kaj reĝon.
HÅKON
Dankon! — (rigardas ŝin, kaj prenas ŝian manon.) Pardonu! Mi ne
pensis pri tio, ke ofendiĝas Vi du.
MARGRETE
(tiras al si la manon) Ne ofendiĝas mi, — Vi certe estas reĝe
naskita.
HÅKON
(vigle) Jes, ĉu ne ĉiu homo devas diri tion, kiu memoras, kiel
mirinde Dio kaj la sanktuloj savis min el ĉio malbona? Jaraĝa la
Birkibejnoj portis min super la montojn en frosto kaj veteraĉo, kaj
meze inter tiuj, kiuj insidis kontraŭ mia vivo. En Nidaros mi
saviĝis sendomaĝa for de la Bagloj, kiam ili bruligis la urbon kaj
mortigis tiomajn el niaj viroj, dum reĝo Inge mem apenaŭ savis sin
surŝipen grimpante laŭ la ankroŝnurego.
MARGRETE
Vi spertis maldolĉan junecon.
HÅKON
(rigardas ŝin skrutinie) Imagiĝas al mi, ke Vi estus povinta fari
ĝin pli milda.
MARGRETE
Mi?
HÅKON
Vi povus esti al mi bona edukfratino ĉiujn tiujn jarojn, kiam ni
kreskis kune.
MARGRETE
Sed ne okazis tiel.
HÅKON
Ne — tiel ne okazis; — ni ja rigardis unu la alian, ambaŭ de sia
angulo, sed malofte ni kunparolis — (senpacience) Kien li malaperis?
(Ivar Bodde venas kun la skribiloj) Jen vi estas; donu!
(Håkon eksidas ĉe la tablo kaj skribas. Iom poste envenas Skule jarlo; post li Dagfinn Bonde, episkopo Nikolas kaj Vegard Veradal.)
HÅKON
(ekrigardas kaj malsupren metas la plumon) Sinjoro jarlo, ĉu vi
scias kion jen mi skribas! (La jarlo proksimiĝas) Estas al mia
patrino; mi dankas ŝin por ĉio bona, kaj kisas ŝin mil fojojn —
jen en la letero, Vi komprenas. Ŝi sendiĝos orienten al
Borgarsyssel, kaj vivu tie kun reĝa honoro.
SKULE JARLO
Vi ne volas reteni ŝin en la reĝa kortego.
HÅKON
Ŝi estas tro kara por mi, jarlo; — reĝo ne devas havi ĉe si iun,
kiu estas tro kara por li; reĝo devas agi kun liberaj manoj, stari
sola, ne esti kondukata, ne logata. Estas tiom plibonigenda en
Norvegio. (daŭrigas skribi)
VEGARD VERADAL
(mallaŭte al episkopo Nikolas) Estis mia konsilo, tio ĉi pri
Inga reĝpatrino.
EPISKOPO NIKOLAS
Mi tuj konis Vin laŭ la konsilo.
VEGARD VERADAL
Sed nun pagon por pago.
EPISKOPO NIKOLAS
Atendu. Mi tenos kion mi promesis.
HÅKON
(donas la pergamenojn al Ivar Bodde) Kunplektu, kaj portu mem al
ŝi kun multaj koraj salutoj —.
IVAR BODDE
(ĵetinte ekrigardon en la pergamenon) Sinjoro — jam hodiaŭ, Vi
skribas —!
HÅKON
Nun la vento estas favora; ĝi blovas suden laŭ la fjordo.
DAGFINN BONDE
(malrapide) Memoru, sinjoro reĝo, ke ŝi kuŝis la tutan nokton sur
la altarŝtupo en preĝo kaj fasto.
IVAR BODDE
Kaj certe ŝi estas laca post la fajropruvo.
HÅKON
Vere, vere; — mia bona kara patrino —! (pripensas) Jes, se ŝi
estas tro laca, ŝi atendu ĝis morgaŭ.
IVAR BODDE
Via volo plenumiĝos. (antaŭenmetas alian pergamenon) Sed jen la
aliaĵo, sinjoro.
HÅKON
La aliaĵo? — Ivar Bodde, mi ne povas.
DAGFINN BONDE
(montras al la letero al Inga) Vi tamen povis tion.
IVAR BODDE
Ĉio peka estu rompota.
EPISKOPO NIKOLAS
(kiu intertempe proksimiĝis) Ligu nun la manojn de la jarlo, reĝo
Håkon.
HÅKON
(mallaŭte) Ĉu Vi opinias, ke tio estas necesa.
EPISKOPO NIKOLAS
Vi neniam aĉetos pacon por la lando pli malkare.
HÅKON
Mi do povas. Al mi la plumo! (skribas)
SKULE JARLO
(al la episkopo, kiu iras dekstren) Aspekte la reĝo klinas al Vi la
orelon.
EPISKOPO NIKOLAS
Por Via avantaĝo.
SKULE JARLO
Ĉu tion Vi diras?
EPISKOPO NIKOLAS
Antaŭ vespero Vi dankos min. (Li malproksimiĝas.)
HÅKON
(etendas la pergamenon) Legu tion, jarlo.
SKULE JARLO
(legas; rigardas la reĝon en surprizo, kaj diras duonlaŭte:) Vi
rompas ĉiun rilaton kun Kanga la juna?
HÅKON
Kun Kanga, kiun mi amis super ĉio en la mondo. De hodiaŭ ŝi neniam
estu renkontata sur la vojo de la reĝo.
SKULE JARLO
Grava estas tio, kion Vi jen faras, Håkon — mi scias el mi mem, kiom
tio kostas —
HÅKON
For kiu ajn, kiu estas tro kara al la reĝo. — Kunligu la leteron.
(donas ĝin al Ivar Bodde)
EPISKOPO NIKOLAS
(klinas sin super la seĝon) Sinjoro Reĝo, nun vi gajnis etapon al
la amikeco de la jarlo.
HÅKON
(etendas al li la manon) Dankon, episkopo Nikolas; vi konsilis al mi
la plej bonan. Petu favoron, kaj ĝi al vi doniĝos.
EPISKOPO NIKOLAS
Vi volas?
HÅKON
Tion mi promesas al Vi je mia reĝa vorto.
EPISKOPO NIKOLAS
Do faru Vegard Veradal administranto en Hålogalando.
HÅKON
Vegard? Li certe estas la plej fidela amiko, kiun mi havas;
malvolonte mi sendas lin tiel foren de mi.
EPISKOPO NIKOLAS
La reĝa amiko devas esti reĝe pagata. Ligu la jarlon tiel, kiel mi
konsilis, kaj vi estos sekura por ĉiuj tempoj.
HÅKON
(prenas folion de pergameno) Vegard havu la administradon en
Hålogalando. (skribante) Jen mi donas al li mian reĝan leteron pri
tio. (La episkopo malproksimiĝas.)
SKULE JARLO
(proksimiĝas al la tablo) Kion Vi jen skribas?
HÅKON
(etendas al li la folion) Legu.
SKULE JARLO
(legas kaj rigardas la reĝon pripense) Vegard Veradal? En
Hålogalando?
HÅKON
En la norda regiono, kiu estas vakanta.
SKULE JARLO
Ĉu Vi ne memoras, ke ankaŭ Andres Skjaldarband administras tie
norde? Tiuj du estas amaraj malamikoj; — Andres Skjaldarband tenas
sin al mi —
HÅKON
(ridetas kaj ekstaras) Kaj Vegard al mi. Tial tiuj du paciĝu plej
eble frue. De nun ne devas esti iu malakordo inter la viroj de la
reĝo kaj tiuj de la jarlo.
EPISKOPO NIKOLAS
Hm, tio ĉi povus baldaŭ iri erarvoje! (proksimiĝas en
maltrankvilo)
SKULE JARLO
Vi pensas profunde kaj saĝe, Håkon.
HÅKON
(varme) Skule jarlo, hodiaŭ mi prenis de Vi la regnon, — sed lasu
vian filinon dividi ĝin kun mi!
SKULE JARLO
Mian filinon!
MARGRETE
Dio!
HÅKON
Margrete, — ĉu Vi volas esti reĝino?
MARGRETE
(silentas)
HÅKON
(prenas ŝian manon) Respondu al mi.
MARGRETE
(mallaŭte) Mi volonte estu Via edzino.
SKULE JARLO
(kun manpremo) Paco kaj konsento elkore.
HÅKON
Dankon!
IVAR BODDE
(al Dagfinn) Laŭdo al la ĉielo; nun tagiĝas.
DAGFINN BONDE
Mi preskaŭ kredas. Tiel bone mi neniam antaŭe ŝatis la jarlon.
EPISKOPO NIKOLAS
(malantaŭe) Ĉiam surgarde, bona Dagfinn, — ĉiam surgarde.
IVAR BODDE
(al Vegard) Nun Vi estas administranto en Hålogalando; jen estas la
reĝa mano por tio. (donas al li la leteron)
VEGARD VERADAL
Mi poste dankos la reĝon por lia graco. (volas foriri)
EPISKOPO NIKOLAS
(haltigas lin) Andres Skjaldarband estas akra ulo; ne lasu Vin
subiĝi.
VEGARD VERADAL
Ĝis nun ĝi ne sukcesis por iu. (eliras)
EPISKOPO NIKOLAS
(sekvas ) Estu kiel roko kaj siliko kontraŭ Andres Skjaldasband, —
kaj cetere kunprenu mian benon.
IVAR BODDE
(kiu atendis malantaŭ la reĝo kun la pergamenoj en la mano) Jen la
leteroj, sinjoro —
HÅKON
Bone; donu ilin al la jarlo.
IVAR BODDE
Al la jarlo? Ĉu Vi ne volas surmeti la sigelon?
HÅKON
Tion la jarlo ja kutime faras; — li havas la sigelon.
IVAR BODDE
(mallaŭte) Jes ĝis nun, — tiom longe kiom li estis Via kuratoro;
— sed nun!
HÅKON
Nun kiel antaŭe; — la jarlo havas la sigelon.
(malproksimiĝas)
SKULE JARLO
Donu al mi la leterojn, Ivar Bodde. (Iras al la tablo kun ili,
elprenas la regnan sigelon, kiun li portas kaŝita en la zono, kaj
sigelas dum tio kio sekvas)
EPISKOPO NIKOLAS
(duonlaŭte) Håkon Håkonsson estas reĝo — kaj la jarlo havas la
sigelon de la reĝo; — certe aranĝiĝos, aranĝiĝos.
HÅKON
Kion Vi diras, sinjoro episkopo?
EPISKOPO NIKOLAS
Mi diras, Dio kaj Sankto Olaf gardas sian sanktan eklezion. (iras en
la reĝan halon)
HÅKON
(proksimiĝas al Margrete) Saĝa reĝino povas efiki grandajn agojn
en la lando; Vin mi kuraĝis sekure elekti, ĉar mi scias ke vi estas
saĝa.
MARGRETE
Nur tio!
HÅKON
Kion vi aludas?
MARGRETE
Nenion, nenion, sinjoro.
HÅKON
Kaj Vi ne riproĉas min, kvankam Vi malkaptis belajn dezirojn pro mi?
MARGRETE
Mi ne malkaptis belajn dezirojn pro Vi.
HÅKON
Kaj Vi volas stari proksime al mi, kaj doni al mi bonajn konsilojn?
MARGRETE
Mi volonte volas stari proksime al Vi.
HÅKON
Kaj doni al mi bonajn konsilojn. Dankon pro tio; konsiloj de virinoj
utilas al ĉiu viro; kaj de nun mi havas neniun alian ol Vi, — mian
patrinon mi devis forsendi —
MARGRETE
Jes, ŝi estis al vi tro kara.
HÅKON
Kaj mi estas reĝo. Adiaŭ, Margrete! Vi ankoraŭ estas tro juna; sed
venontan someron nia geedziĝa festo okazos. — kaj de tiu momento mi
promesas teni Vin ĉe mi en ĉiu deca fido kaj honoro.
MARGRETE
(ridetas malĝoje) Jes, mi scias ke daŭros longe ĝis Vi sendos min
for.
HÅKON
(vigle) Sendi Vin for? Tion mi neniam faros!
MARGRETE
(kun larmoplenaj okuloj) Ne, tion Håkon faros nur pri tiuj, kiuj
estas al li tro karaj. (iras al la elireja pordo. Håkon penseme
postrigardas ŝin.)
SINJORINO RAGNHILD
(de dekstre) La reĝo kaj la jarlo tiom longe ĉi tie! La timo
mortigas min; — Margrete, kion la reĝo diris kaj faris?
MARGRETE
Ho, multe! Laste li nomis administranton kaj reĝinon.
SINJORINO RAGNHILD
Vi, Margrete!
MARGRETE
(ĉirkaŭbrakas la kolon de la patrino) Jes!
SINJORINO RAGNHILD
Vi fariĝos reĝino!
MARGRETE
Nur reĝino; — Sed mi pensas ke mi tamen estas ĝoja pro tio. (Ŝi
kaj la patrino kune eliras dekstre.)
SKULE JARLO
(al Ivar Bodde) Jen niaj leteroj; portu ilin al la reĝa patrino
kaj al Kanga. (Ivar Bodde klinas sin kaj foriras.)
DAGFINN BONDE
(ĉe la hala pordo) La ĉefepiskopo de Nidaros deziras komuniki al
reĝo Håkon Håkonsson sian omaĝon!
HÅKON
(spiras per plena brusto) Fine mi estas reĝo de Norvegio.
(iras en la halon)
SKULE JARLO
(kaŝas la reĝan sigelon en la zonon) Sed mi regas landon kaj
regnon.
Kurteno
DUA AKTO
(La festena halo en la reĝa kortego en Bergen. Arka fenestro meze sur la fona muro. Laŭ tiu estas estrado kun sidlokoj por la virinoj. Ĉe la maldekstra longa muro staras la reĝa seĝo kelkajn ŝtupojn super la planko; meze sur la kontraŭa muro estas granda enireja pordo. Standardoj, blazonoj, ŝildoj, armiloj kaj multkoloraj tapiŝoj pendas sur la murkolonoj kaj de la eltranĉita ligna plafono. Ĉirkaŭe en la halo staras tabloj por trinkaĵoj kun kruĉoj, trinkkornoj, kaj pokaloj.)
(Reĝo Håkon sidas sur la estrado ĉe Margrete, Sigrid, sinjorino Ragnhild kaj multaj altrangaj virinoj. Ivar Bodde staras malantaŭ la seĝo de la reĝo. Ĉirkaŭ la trinkaĵ-tabloj la viroj de la reĝo kaj la jarlo kun gastoj sidantaj sur benkoj. Ĉe la plej antaŭa tablo dekstre sidas inter aliuloj Dagfinn Bonde, Gregorius Jonsson kaj Pål Flida. Skule jarlo kaj episkopo Nikolas ludas ŝakon ĉe tablo maldekstre. La servistoj de la jarlo alvenas kaj eliras portantaj trinkaĵojn. El apuda ĉambro aŭdiĝas muziko dum la sekvaj scenoj.)
DAGFINN BONDE
Nun pasas jam la kvina tago, kaj ankoraŭ la servistoj same rapide
surtabligas plenajn kruĉojn.
PÅL FLIDA
Neniam estis la kutimo de la jarlo malsatigi siajn gastojn.
DAGFINN BONDE
Ja aspektas tiel. Pri tia glora reĝa nupto neniam antaŭe
rakontiĝis en Norvegio.
PÅL FLIDA
Skule jarlo ja neniam antaŭe donis filinon edzine.
DAGFINN BONDE
Vere, vere; la jarlo estas potenca viro.
HIRDANO
Disponas la trionon de la regno. Tio estas pli ol iu ajn jarlo havis
pasinte.
PÅL FLIDA
La parto de la reĝo tamen estas pli granda.
DAGFINN BONDE
Pri tio ni ne parolu ĉi tie; nun ni estas amikoj kaj bone
repacigitaj. (trinkas kun Pål.) Lasu la reĝon esti reĝo kaj la
jarlon jarlo.
PÅL FLIDA
(ridas) Facile aŭdiĝas de vi, ke vi estas reĝano.
DAGFINN BONDE
Tio devas ankaŭ la jarlanoj esti.
PÅL FLIDA
Neniam tio. Ni ĵuris ĵuron al la jarlo, sed ne al la reĝo.
DAGFINN BONDE
Tio povos ankoraŭ okazi.
EPISKOPO NIKOLAS
(mallaŭte al la jarlo dum la ludado) Ĉu vi aŭdas, kion Dagfinn
Bonde diras?
SKULE JARLO
(ne suprenrigardante) Mi tamen aŭdas.
GREGORIUS JONSSON
(rigardas signifoplene al Dagfinn) Ĉu la reĝo ion tian
pripensas?
DAGFINN BONDE
Nu nu, — lasu tion; — neniu malakordo hodiaŭ.
EPISKOPO NIKOLAS
La reĝo volas ĵure ligi viajn virojn, jarlo.
GREGORIUS JONSSON
(pli forte) Ĉu la reĝo ion tian pripensas, mi demandas?
DAGFINN BONDE
Mi ne respondas. Ni trinku por paco kaj amikeco inter la reĝo kaj la
jarlo. La biero estas bona.
PÅL FLIDA
Ĝi ankaŭ havis bonan tempon por fermenti.
GREGORIUS JONSSON
Tri fojojn la jarlo pretigis la nupton; tri fojojn la reĝo promesis
veni, — tri fojojn li trompis.
DAGFINN BONDE
Mallaŭdu la jarlon pro tio; li donis al ni sufiĉon por prizorgi
en Viken.
PÅL FLIDA
Sigurd Ribbung donis al vi ankoraŭ pli por prizorgi en Vermlando,
laŭ tio kio diriĝas.
DAGFINN BONDE
(flamiĝe) Jes, kiu estis tiu, kiu liberigis Sigurd Ribbung?
GREGORIUS JONSSON
Sigurd Ribbung forkuris de ni en Nidaros, tio estas konata por
ĉiuj.
DAGFINN BONDE
Sed ne estas konata por iuj, ke Vi malhelpis lin.
EPISKOPO NIKOLAS
(al la jarlo, kiu pripensas iun movon) Ĉu vi aŭdas, jarlo, — estis
Vi, kiu ellasis Sigurd Ribbung.
SKULE JARLO
(movas) Tiu kanto estas malnova.
GREGORIUS JONSSON
(al Dagfinn) Mi tamen pensis, ke vi aŭdis pri la islandano, Andres
Torsteinsson, amiko de Sigurd Ribbung —
DAGFINN BONDE
Jes; kiam Sigurd estis forkurinta, Vi pendigis la islandanon, tion mi
scias.
EPISKOPO NIKOLAS
(movas kaj diras ridante al la jarlo:) Nun mi frapas la peonon,
sinjoro jarlo.
SKULE JARLO
(aŭdeblete) Frapu ĝin; peono ne multe valoras. (movas pecon)
DAGFINN BONDE
Jes, tion la islandano spertis, kiam Sigurd Ribbung forkuris al
Vermlando.
(Subpremata rido inter la reĝanoj; la interparolo daŭras mallaŭte; tuj poste envenas viro, kiu flustras al Gregorius Jonsson.)
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj nun mi faras jenan movon; kaj vi estas perdinta.
SKULE JARLO
Aspektas tiel.
EPISKOPO NIKOLAS
(kliniĝante malantaŭen en la seĝo) Vi ne bone defendis la reĝon
dum la lastaj movoj.
SKULE JARLO
(falfrapas la pecojn kaj ekstaras) Post longe mi laciĝis esti
reĝdefendanto.
GREGORIUS JONSSON
(proksimiĝas kaj diras mallaŭte:) Sinjoro Jarlo, Jostein Tamb
informas, ke nun la ŝipo kuŝas preta por forvelo.
SKULE JARLO
(mallaŭte) Bone. (elprenas sigelitan pergamenon) Jen la letero.
GREGORIUS JONSSON
(skuas la kapon) Jarlo, jarlo, — ĉu tio estas konsilinda?
SKULE JARLO
Kio?
GREGORIUS JONSSON
Ĝi portas la reĝan sigelon.
SKULE JARLO
Estas por la bono de la reĝo ke mi agas.
GREGORIUS JONSSON
Do lasu al la reĝo mem rifuzi la oferton.
SKULE JARLO
Tion li ne faros, se li povos decidi. Ĉiuj liaj pensoj kaj atento
estas turnataj al subjugo de la Ribbungoj; tial li volas sekurigi sin
en ĉiuj flankoj.
GREGORIUS JONSSON
Saĝa povas esti tio, kion Vi nun faras, — sed estas danĝera.
SKULE JARLO
Lasu tion al mi. Sendu la leteron, kaj diru al Jostein, ke li tuj
forvelu.
GREGORIUS JONSSON
Fariĝos kiel Vi ordonas.
(eliras dekstre kaj revenas iom poste)
EPISKOPO NIKOLAS
(al la jarlo) Aspekte Vi havas multon prizorgendan.
SKULE JARLO
Sed bagatelan dankon.
EPISKOPO NIKOLAS
La reĝo ekstaris.
(Håkon proksimiĝas; ĉiuj viroj ekstaras de ĉe la tabloj.)
HÅKON
(al la episkopo) Ege devas ĝojigi nin, kiel sana kaj forta Vi tenis
Vin ĉi tiujn gajajn tagojn.
EPISKOPO NIKOLAS
Ekflagras kelkfoje, sinjoro reĝo; tamen ne longe daŭros. Mi kuŝis
malsana la tutan vintron.
HÅKON
Nu ja, — Vi vivis fortan vivon, riĉan je multaj famaj agoj.
EPISKOPO NIKOLAS
(skuas la kapon) Ho, estas limo por tio; mi havas ankoraŭ multon
nefaritan. Ke mi scius, ĉu mi havus tempon por ĉio.
HÅKON
La vivantoj devas preni heredon post tiuj, kiuj foriras, estiminda
sinjoro; ni ĉiuj ja volas la plej bonan por lando kaj popolo.
(turnas sin al la jarlo) Io ege mirigas min; neniu el niaj
administrantoj en Hålogalando venis al la edziĝfesto.
SKULE JARLO
Jes, vere; Andres Skjaldarband mi certe atendis.
HÅKON
(ridetante) Kaj ankaŭ Vegard Veradal.
SKULE JARLO
Ankaŭ Vegard, jes.
HÅKON
(ŝerce) Kaj mi esperas, ke Vi estus lin pli bone akceptinta, ol
antaŭ sep jaroj sur la kajo en Oslo, kiam Vi pikis lian vangon, tiel
ke la glavo mem eltranĉis sin.
SKULE JARLO
(ridas sinĝene) Jes, kiam Gunnulf, via patrinflanka onklo,
haktranĉis la rektan manon de Sira Ejliv, mia plej bona amiko kaj
konsilanto.
EPISKOPO NIKOLAS
(gaje) Kaj kiam Dagfinn Bonde kaj la hirdanoj starigis noktan gardon
sur la reĝa ŝipo, kaj diris, ke la reĝo ne estas sekura sub la
defendo de la jarlo!
HÅKON
(serioze) Tiuj tagoj estas forpasintaj kaj forgesitaj.
DAGFINN BONDE
(proksimiĝas) Nun ni povas sonorigi por armilludo malsupre sur la
ludejo, se plaĉas al Vi, sinjoro.
HÅKON
Bone. Hodiaŭ ni akceptas ĉiun ĝojon; morgaŭ ni denove komencos
pensi pri la Ribbungoj kaj la jarlo en la Orkadoj.
EPISKOPO NIKOLAS
Jes, li ja rifuzas pagi la imposton?
HÅKON
Se mi havus la Ribbungoj for de la nuko, mi mem velus okcidenten.
(Håkon iras al la estrado, etendas la manon al Margrete kaj kondukas ŝin elen dekstre; iom post iom la aliuloj sekvas.)
EPISKOPO NIKOLAS
(al Ivar Bodde) Aŭskultu iomete. Kiu estas tiu viro nomita Jostein
Tamb?
IVAR BODDE
Estas ĉi tie maristo el la Orkadoj, kiu tiel nomiĝas.
EPISKOPO NIKOLAS
El la Orkadoj? Nu tiel. Kaj nun li velos hejmen.
IVAR BODDE
Jes, li ja tion faros.
EPISKOPO NIKOLAS
(pli silente) Kun valora kargo, Ivar Bodde!
IVAR BODDE
Greno kaj teksaĵoj, mi opinias.
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj letero de Skule jarlo.
IVAR BODDE
(ekmire) Al kiu?
EPISKOPO NIKOLAS
Mi ne scias; — kun reĝa sigelo —
IVAR BODDE
(kaptas lian brakon) Sinjoro episkopo, — ĉu estas kiel vi
diras?
EPISKOPO NIKOLAS
Tŝŝ, ne miksu min en tiun aferon. (malproksimiĝas)
IVAR BODDE
Do mi tuj devas —! Dagfinn Bonde! Dagfinn! Dagfinn —! (premas sin
tra la amaso ĉe la elirpordo)
EPISKOPO NIKOLAS
(simpatiante al Gregorius Jonsson) Neniu tago sen domaĝo al iu pri
havaĵo aŭ libereco!
GREGORIUS JONSSON
Pri kiu nun?
EPISKOPO NIKOLAS
Povra maristo, — Jostein Tamb ŝajnas al mi, ke oni nomis lin.
GREGORIUS JONSSON
Jostein —?
EPISKOPO NIKOLAS
Dagfinn Bonde volas malpermesi al li forveli.
GREGORIUS JONSSON
Ĉu Dagfinn volas malpermesi al li, vi diras?
EPISKOPO NIKOLAS
Ĝuste nun li eliris.
GREGORIUS JONSSON
Pardonu min, sinjoro, mi devas rapidiĝi —
EPISKOPO NIKOLAS
Jes, faru tion, bona vasalo! — Dagfinn Bonde estas tiom
ekfurioza.
(Gregorius Jonsson rapidegas elen dekstre inter la restanta ĉeestantaro; nur Skule jarlo kaj episkopo Nikolas restas en la halo.)
SKULE JARLO
(paŝas en pensoj tien kaj reen; subite li kvazaŭ vekiĝas; li
rigardas ĉirkaŭe kaj diras:) Kiel silente subite fariĝis.
EPISKOPO NIKOLAS
La reĝo eliris.
SKULE JARLO
Kaj ĉiuj homoj sekvis lin.
EPISKOPO NIKOLAS
Ĉiuj krom Vi.
SKULE JARLO
Estas io granda, tio, esti reĝo.
EPISKOPO NIKOLAS
(singarde) Ĉu Vi ŝatus provi tion, jarlo?
SKULE JARLO
(ridetas serioze) Mi estas provinta tion; ĉiun dormgravedan
nokton mi estas reĝo en Norvegio.
EPISKOPO NIKOLAS
Sonĝoj avertas.
SKULE JARLO
Ili ankaŭ tentas.
EPISKOPO NIKOLAS
Apenaŭ Vin. Pasinte, tion mi povas kompreni; — sed nun, kiam Vi
havas la trionon de la regno, regas kiel la unua viro en la lando kaj
estas la patro de la reĝino —
SKULE JARLO
Pleje nun, — pleje nun.
EPISKOPO NIKOLAS
Nenion kaŝu! Konfesu; ĉar Vi certe portas grandan suferon.
SKULE JARLO
Pleje nun, kiel mi diras. Tio estas la granda kondamno, kiu
premkuŝas sur mia vivo; stari tiel proksime al la stato plej alta —
nur fenda faŭko disigas — salto transen, — aliflanke estas reĝa
nomo kaj purpura mantelo kaj trono kaj potenco kaj ĉio; ĉiun tagon
mi havas tion antaŭ la okuloj — sed neniam transvenos.
EPISKOPO NIKOLAS
Vere, vere, jarlo.
SKULE JARLO
Kiam ili elektis Guthorm Sigurdsson kiel reĝon, mi estis en la plena
forto de mia juneco; tiam estis kvazaŭ laŭte kriis en mi: For, tiu
infano, — mi estas la matura, forta viro! — sed Guthorm estis
filo de reĝo; estis faŭko inter mi kaj la trono.
EPISKOPO NIKOLAS
Vi ne kuraĝis —
SKULE JARLO
Poste Erling Steinvegg salutiĝis kiel reĝo de la Slittungoj. Tiam
denove kriis ene en mi: Skule estas pli granda estro ol Erling
Steinvegg! Sed mi estus devinta rompi kun la Birkibejnoj; — tio
estis la faŭko tiam.
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj Erling fariĝis reĝo de la Slittungoj, kaj poste por la
Ribbungoj, kaj Vi atendis!
SKULE JARLO
Mi atendis la morton de Guthorm.
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj Guthorm mortis, kaj Inge Bårdsson, Via frato, fariĝis reĝo.
SKULE JARLO
Jen mi atendis la morton de mia frato. Li estis malsana ekde la unua
paŝo; ĉiun matenon, kiam ni renkontiĝis por la sankta meso, mi
sidis kaŝrigardante, ĉu la malsano ne estus pli grava. Ĉiu ektiro
de doloro pasanta sur lia vizaĝo estis por mi kiel bloveto en la
velo kaj portis min pli proksimen al la trono. Ĉiu ĝemspiro kiu
malakrigis lian suferon kaj angoron, sonis por mi kiel korno kaj
klariono fore sub la deklivoj, kiel mesaĝoj venantaj de fore por
anonci, ke nun mi devus preni la regadon. Tiel mi elŝiris kun radiko
kaj fibroj ĉiun koran fratan penson; kaj Inge mortis, kaj Håkon
venis, — kaj la Birkibejnoj prenis lin kiel reĝon.
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj Vi atendis.
SKULE JARLO
Ŝajnis al mi, ke devus veni helpo de supre. Mi sentis la reĝan
forton en mi, kaj mi maljuniĝis; ĉiu tago kiu pasis, estis tago,
kiu preniĝis el mia vivotasko. Ĉiun vesperon mi pensis: Morgaŭ
okazos mirakla signo, kiu faligos lin kaj metos min sur la vakan
seĝon.
EPISKOPO NIKOLAS
Malgranda estis tiam la potenco de Håkon; li estis nur infano; mankis
nur paŝo, nenio pli, sed Vi ne alpaŝis.
SKULE JARLO
Tiu paŝo tamen estis granda; ĝi estus min disigita de mia tuta
parencaro kaj ĉiuj miaj amikoj.
EPISKOPO NIKOLAS
Jes jen la afero, Skule jarlo, — jen la malbeno, kiu estas
kuŝinta super Via vivo. Vi volas havi ĉiujn vojojn malfermaj en
ekstrema bezono, — Vi ne kuraĝas rompi ĉiujn pontojn, kaj nur
reteni unu, defendi nur tiun, kaj venki aŭ fali tie. Vi metas
kaptilojn por Via malamiko, Vi konstruas kaptilon por lia piedo, kaj
pendigas akrajn glavojn super lian kapon, Vi ŝutas venenon en ĉiuj
pelvoj, kaj Vi elmetis centojn da retoj; sed se li riskos kaptiĝi en
unu el ili, Vi ne kuraĝas tiri la ŝnuron; se li etendas la manon
por la veneno, Vi opinias, ke estas pli sekure se li falos sub la
glavo; se eblas kapti lin matene, Vi trovas, ke estos pli bone ke
okazu vespere.
SKULE JARLO
(rigardas lin serioze) Kaj kion Vi volus fari, sinjoro episkopo?
EPISKOPO NIKOLAS
Ne parolu pri mi; mia tasko estas ĉarpenti la reĝajn seĝojn en ĉi
tiu lando, ne sidi tie supre estrante popolon kaj regnon.
SKULE JARLO
(post mallonga paŭzo) Respondu al mi pri io, estimata sinjoro, sed
respondu en vero. Kial Håkon tiel senskue antaŭeniras sur la rekta
vojo? Li ne estas pli klera ol Vi, ne pli kuraĝa ol mi.
EPISKOPO NIKOLAS
Kiu faras la plej grandan agon en la mondo?
SKULE JARLO
Tion faras la plej elstara viro.
EPISKOPO NIKOLAS
Sed kiu estas la plej elstara viro?
SKULE JARLO
La plej kuraĝa.
EPISKOPO NIKOLAS
Tion diras la estro. Pastro dirus la plej kredanta, — saĝulo dirus,
ke estas la plej sperta. Sed estas neniu el ili, jarlo. La plej
feliĉa viro estas la plej granda. La plej granda estas tiu, kiu
faras la plej grandajn agojn; li, al kiu la postuloj de la epoko
venas kiel en ardo, naskas pensojn, kiujn li mem ne komprenas, kaj
kiuj montras al li la vojon, kies celon li mem ne konas, sed kiun li
tamen iras, kaj devas iri, ĝis li aŭdas la popolon krii en ĝojo,
kaj li ĉirkaŭrigardas gapante kaj mire, kaj komprenas, ke li faris
grandfaron.
SKULE JARLO
Jes, en tio estas la neskuebla certeco de Håkon.
EPISKOPO NIKOLAS
Estas tio, kion la romanoj nomis ingenium. — Mi ne estas precipe
lerta en latino; sed tio nomiĝas ingenium.
SKULE JARLO
(unue pensema; poste en kreskanta eksciteco) Håkon estus kreita el
alia materialo ol mi? Estus el la feliĉuloj? — Jes, ĉu ne ĉio
prosperas por li? Ĉu ne ĉio adaptiĝas al la plej bona por li? Eĉ
la kamparano tion spertas; li diras, ke la arboj du fojojn portas
fruktojn, kaj la birdoj kovas ovojn du fojojn ĉiun someron dum Håkon
estas reĝo. La vilaĝaro en Vermlando, kiun li brulrabis, ĝi kuŝas
brilanta kun novkonstruitaj domoj, kaj la grenspikoj sur ĉiuj kampoj
svingiĝas peze en la vento. Estas kvazaŭ la sango kaj la cindro
sterkigas tie, kie Håkon tramarŝas militire; estas kvazaŭ la
Sinjoro kovras per rikoltaĵo, kion Håkon subtretis; estas kvazaŭ la
sanktaj potencoj rapidigas sin forigi ĉiun pekon post li. Kaj kiel
facile li ja fariĝis reĝo! Li bezonis, ke Inge mortus frue, kaj
Inge mortis; li bezonis protekton kaj defendon, kaj liaj viroj
protektis kaj defendis lin; li bezonis feran fajropruvon, kaj lia
patrino venis kaj portis ĝin por li.
EPISKOPO NIKOLAS
(en senvola ekkrio) Sed ni — ni du —!
SKULE JARLO
Vi?
EPISKOPO NIKOLAS
Jes Vi — Vi do!
SKULE JARLO
Håkon havas la rajton, episkopo.
EPISKOPO NIKOLAS
Li havas la rajton, ĉar li estas la feliĉulo; — la plej granda
feliĉo estas tiu, havi la rajton. Sed per kiu rajto ricevis Håkon
la rajton, kaj ne Vi?
SKULE JARLO
(post mallonga paŭzo) Estas aferoj pri kiuj mi volas preĝi al Dio,
ke li savu min el pensoj pri ili.
EPISKOPO NIKOLAS
Ĉu Vi neniam vidis bildon en la Kristpreĝejo en Nidaros? Ĝi
prezentas la diluvon, kiu kreskas kaj superakvigas ĉiujn montojn, ke
restas nur unu pinto. Tie supren grimpas tuta parencaro, patro kaj
patrino kaj filo kaj edzino de filo kaj infanoj; — kaj la filo tiras
la patron malsupren en la inundan akvon por gajni starejon, kaj li
volas malsuprentiri ankaŭ la patrinon, — kaj edzinon kaj ĉiujn
infanojn, por atingi supren mem; — ĉar tie supre estas piedlarĝa
spaco; tie li povas teni sin horon. — Tiu, jarlo, estas la sagao
de la saĝeco, kaj la sagao de ĉiu saĝulo.
SKULE JARLO
Sed la rajto!
EPISKOPO NIKOLAS
La filo havis la rajton. Li havis forton kaj deziron vivi; — sekvu
vian deziron kaj uzu vian kapablon, tiun rajton havas ĉiuj.
DUKO SKULE
Al tio, kio bona estas, jes.
EPISKOPO NIKOLAS
Ludado kun vortoj! Ne ekzistas bono kaj malbono, ne supre kaj
malsupre, ne alte kaj malalte. Tiajn vortojn Vi devas forgesi; alie
Vi neniam faros la lastan paŝon, neniam saltas trans la faŭkon.
(mallaŭte kaj insiste) Vi ne devas malami aron aŭ aferon, ĉar la
aro aŭ la afero volas tion ĉi kaj ne tion; sed Vi malamu ĉiun
viron en la aro, ĉar li kontraŭas Vin; kaj Vi malamu ĉiujn tiujn,
kiuj staras subtene al afero, ĉar la afero ne antaŭenigas Vian
volon. Ĉio, kion Vi povas uzi, estas bona, — ĉio, kio metas
transversajn trunkojn sur Vian vojon, estas malbona.
DUKO SKULE
(rigardas antaŭ si pripensante) Kiom mi ja pagis por tiu reĝa
seĝo, al kiu mi tamen ne atingis — kaj kiom li pagis por ĝi, li,
kiu nun sidas tie sekura! Mi estis juna kaj forlasis mian belan
sekretan amon, por edzigi min en potencan parencaron. Mi preĝis al
la sanktuloj, ke doniĝu al mi filon, — mi ekhavis nur filinojn.
EPISKOPO NIKOLAS
Håkon ricevas filojn, jarlo, — nur vidu!
DUKO SKULE
(iras al la fenestro dekstre) Jes, — ĉio adaptiĝas por Håkon.
EPISKOPO NIKOLAS
(sekvas lin) Kaj Vi, Vi volas lasi Vin mallibera forpeli de la
feliĉo Vian tutan vivon! Ĉu Vi estas blinda? Ĉu Vi ne vidas, ke
estas pli forta potenco ol la Birkibejnoj, kiuj staras malantaŭ
Håkon kaj favoras lian agon? Li ricevas la helpon de supre, de tiuj,
kiuj estas Viaj enviantoj ekde la naskiĝo! Kaj por tiuj enviantoj Vi
kurbas Vin! Ekstaru, viro; ĝibigu la dorson! Por kio Vi alie ricevis
Vian nebrideblan animon? Memoru, ke la unua farego en la mondo
fariĝis de iu, kiu ekstaris kontraŭ potencan regnon!
DUKO SKULE
Kiu?
EPISKOPO NIKOLAS
La anĝelo kiu ekstaris kontraŭ la lumon!
DUKO SKULE
Kaj kiu ĵetiĝis en la faŭkon de la abismo —
EPISKOPO NIKOLAS
(sovaĝe) Kaj kreis regnon tie, kaj fariĝis reĝo, potenca reĝo, —
pli potenca ol kiu ajn el la miloj da — jarloj tie supre! (falglitas
sur la benkon apud la trinkotablo)
DUKO SKULE
(rigardas lin longe, kaj diras:) Episkopo Nikolas, ĉu Vi estas io
pli aŭ io malpli ol homo?
EPISKOPO NIKOLAS
(ridetas) Mi estas en stato de senkulpeco; mi ne konas diferencon
inter bono kaj malbono.
DUKO SKULE
(duone al si mem) Kial ili metis min en la mondon, se ili ne volis
ordigi la vivon pli bone por mi? Håkon tiel firme kaj neskueble fidas
sin mem; — ĉiuj liaj viroj firme kaj neskueble fidas lin —
EPISKOPO NIKOLAS
Mutiĝu pri tio ke Vi ne havas tian fidon en Vi mem! Parolu kvazaŭ
Vi ĝin havas; ĵuru laŭte kaj sankte, ke Vi havas ĝin, — kaj
ĉiuj fidos Vin.
DUKO SKULE
Se mi havus filon! Se mi havus filon, kiu povus preni la grandan
heredon post mi!
EPISKOPO NIKOLAS
(vigle) Jarlo, — se Vi havus filon?
DUKO SKULE
Mi neniun havas.
EPISKOPO NIKOLAS
Håkon ricevos filojn.
DUKO SKULE
(pugnigas la manojn) — kaj estas reĝe naskita!
EPISKOPO NIKOLAS
(ekstaras) Jarlo, — se li ne tia estus?
DUKO SKULE
Li tion ja pruvis; la fera fajropruvo —
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj se li tia ne estus — spite al la fajropruvo?
DUKO SKULE
Ĉu vi volas diri, ke Dio mensogis, kiam li sukcesigis la
fajropruvon?
EPISKOPO NIKOLAS
Por kio Inga el Vartejg kuraĝis provoki Dian verdikton?
DUKO SKULE
Ke tiu infano, kiun ŝi naskis oriente en Borgarsyssel, estas filo
de Håkon Sverrisson.
EPISKOPO NIKOLAS
(kapsignas, ĉirkaŭrigardas kaj diras mallaŭte:) Kaj se nun reĝo
Håkon ne estus tiu infano?
DUKO SKULE
(ektretas paŝon malantaŭen) Ĉiopova —! (regas sin)
Nepenseble.
EPISKOPO NIKOLAS
Aŭskultu al mi, jarlo. Mi havas sepdek ses jarojn; komencas
malsupren dekliviĝi nun por mi, kaj tiun ĉi aferon mi ne kuraĝas
kunporti tien transen —
DUKO SKULE
Parolu, parolu! Ĉu li ne estas filo de Håkon Sverrisson?
EPISKOPO NIKOLAS
Aŭskultu min. Ne estis konatigite, kiam Inga estis graveda. Håkon
Sverrisson estis ĵus mortinta, kaj verŝajne ŝi timis Inge
Bårdsson, kiu tiam estis reĝo, kaj Vin, — nu ja, ankaŭ la Baglojn,
mi opinias. Ŝi naskis sekrete en la domo de Trond pastro, oriente en
la komunumo de Heggen, kaj naŭ tagojn poste ŝi veturis hejmen; sed
la reĝa infano restis tutan jaron ĉe la pastro, kaj ŝi ne kuraĝis
atenti pri ĝi, kaj neniu escepte de Trond kaj liaj du filoj ion
sciis.
DUKO SKULE
Nu ja, — kaj sekve?
EPISKOPO NIKOLAS
Kiam la infano estis jaraĝa, ne eblis plu subteni la sekreton. Inga
malkaŝis la aferon al Erlend el Husaby, — maljuna Birkibejno de la
tempo de Sverre — Vi scias.
DUKO SKULE
Nu?
EPISKOPO NIKOLAS
Li kaj aliaj estroj el la Opplandoj prenis la infanon, iris mezvintre
trans la montaron kun ĝi, kaj portis ĝin al la reĝo, kiu tiam
sidis en Nidaros.
DUKO SKULE
Kaj Vi tamen povas diri, ke —?
EPISKOPO NIKOLAS
Komprenu! Granda danĝero estus por simpla pastro eduki reĝan
infanon. Tuj post kiam la infano naskiĝis, li tial konfesis al unu
el siaj superuloj en la eklezio, kaj demandis lian konsilon. Tiu lia
superulo ordonis al Trond sekrete interŝanĝi du infanojn, sendi la
ĝustan reĝan filon al sekura loko, kaj doni al Inga la malĝustan,
se ŝi aŭ la Birkibejnoj poste postulus la reĝan filon.
DUKO SKULE
(ekcitita) Kaj kiu estis tiu hundo, kiu donis tian konsilon?
EPISKOPO NIKOLAS
Estis mi.
DUKO SKULE
Vi? Jes, Vi ĉiam malamis la parencaron de Sverre.
EPISKOPO NIKOLAS
Ŝajnis al mi malsekure por la reĝa filo veni inter Viajn
manojn.
DUKO SKULE
Sed la pastro?
EPISKOPO NIKOLAS
Promesis fari, kiel mi ordonis.
DUKO SKULE
(kaptas lian brakon) Kaj Håkon estas la malĝusta?
EPISKOPO NIKOLAS
Se la pastro tenis sian promeson.
DUKO SKULE
Se li tenis ĝin?
EPISKOPO NIKOLAS
Trond pastro forvojaĝis el la lando la saman vintron, kiam la infano
venis al reĝo Inge. Li vojaĝis al la tombo de Tomas Beckett, kaj
poste restis en Anglio ĝis sia morto..
DUKO SKULE
Li forvojaĝis el la lando, Vi diras! Do li interŝanĝis la
infanojn, kaj timis venĝon de la Birkibejnoj.
EPISKOPO NIKOLAS
Aŭ li ne interŝanĝis ilin, kaj timis venĝon de mi.
DUKO SKULE
Pri kiu ebleco kredas Vi?
EPISKOPO NIKOLAS
Ambaŭ eblecoj estas same kredeblaj.
DUKO SKULE
Sed la filoj de la pastro kiujn Vi menciis?
EPISKOPO NIKOLAS
Ili vojaĝis kun la krucmilitantoj al la sankta lando.
DUKO SKULE
Kaj neniu aŭdis ion pri ili poste?
EPISKOPO NIKOLAS
Jes.
DUKO SKULE
Kie ili estas?
EPISKOPO NIKOLAS
Ili dronis en la Greka Maro forvojaĝante.
DUKO SKULE
Kaj Inga —?
EPISKOPO NIKOLAS
Nenion scias, nek pri la konfeso de la pastro, nek pri mia
konsilo.
DUKO SKULE
Ŝia infano havis nur naŭ tagojn, kiam ŝi forlasis ĝin, Vi
diris?
EPISKOPO NIKOLAS
Jes; kaj la infano, kiun ŝi revidis, estis pli ol unujara —
SKULE JARLO
Do estas neniu en la mondo, kiu povas lumigi en tio ĉi! (paŝadas
forte kelkajn fojojn tien kaj reen) Ĉiopova Dio, ĉu tio povas esti
vero? Håkon — la reĝo — li, kiu regas la tutan landon kaj regnon,
li ne estus la alodnaskito! — Kaj kial tio ne estas sufiĉe
kredebla? Ĉu ne ĉiu sukceso mirinde sekvis lin, — — kial ne ankaŭ
tio, preniĝi kiel infano el dometo de povra kamparano kaj metiĝi en
lulilon de la reĝa infano —
EPISKOPO NIKOLAS
Dum la tuta popolo kredas, ke li estas la filo de la reĝo —
SKULE JARLO
Sed li mem kredas tion, episkopo, — tio estas lia vera feliĉo,
tio estas lia zono de forto! (iras al la fenestro) Jen vidu, kiel
bele li sidas sur la ĉevalo, Neniu sidas kiel li. Ridiĝas kaj
brilas en liaj okuloj; li rigardas elen en la tagon, kvazaŭ li scius
sin kreita por iri antaŭen, ĉiam antaŭen. (turnas sin al la
episkopo) Mi estas reĝa brako, eble ankaŭ reĝa kapo; sed li estas
la tuta reĝo.
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj eble tamen ne estas.
SKULE JARLO
Ne, — eble tamen ne.
EPISKOPO NIKOLAS
(metas la manon sur lian ŝultron) Jarlo, aŭskultu min —
SKULE JARLO
(daŭrigas elrigardi) Tie sidas la reĝino. Håkon parolas dolĉe al
ŝi; ŝi fariĝas ruĝa kaj pala laŭvice el ĝojo. Li prenis ŝin
edzine, ĉar estis saĝe elekti la filinon de la plej potenca viro en
la lando. Ne ekzistis tiam varma penso por ŝi en lia koro; — sed
tio venos; al Håkon sekvas la feliĉo. Ŝi lumos super lia vivo —
(haltas kaj ekkrias en surprizo) Kio estas tio?
EPISKOPO NIKOLAS
Kio?
SKULE JARLO
Dagfinn Bonde fortege rompis tra la amaso, kiu staras ĉirkaŭe. Nun
li donas iun mesaĝon al la reĝo.
EPISKOPO NIKOLAS
(rigardas elen malantaŭ la jarlo) Aspekte Håkon fariĝas kolera; —
ĉu ne? Li pugnigas la manon —
SKULE JARLO
Li rigardas ĉi tien, — kio tio povas esti? (volas eliri)
EPISKOPO NIKOLAS
(retenas lin) Jarlo, aŭskultu, — troviĝus maniero certiĝi pri la
rajto de Håkon.
SKULE JARLO
Maniero, Vi diras?
EPISKOPO NIKOLAS
Antaŭ sia morto Trond pastro redaktis leteron pri sia agado, kaj
prenis sakramenton sur tio, ke estas vero, kion li tie skribis.
SKULE JARLO
Kaj tiu letero, — kompatema Dio, — kie ĝi estas?
EPISKOPO NIKOLAS
Vi devas do scii, ke — (rigardas al la pordo) Tŝŝ, la reĝo
venas.
SKULE JARLO
La letero, episkopo, — la letero!
EPISKOPO NIKOLAS
Jen la reĝo.
(Håkon envenas, sekvata de sia hirdo kaj multaj gastoj. Tuj poste Margrete aperas; ŝi estas en tima emocio, kaj volas rapidiĝi al la reĝo, sed malhelpiĝas de sinjorino Ragnhild, kiu kune kun aliaj virinoj akompanis ŝin. Sigrid tenas sin iom aparte en la fono. La viroj de la jarlo aspektas maltrankvile, kaj ariĝas dekstraflanke, kie Skule staras, tamen iom malantaŭe.)
HÅKON
(en forta interna ekscito) Skule jarlo, kiu estas reĝo en ĉi tiu
lando?
SKULE JARLO
Ĉu kiu estas reĝo?
HÅKON
Tiel mi demandis. Mi havas la nomon de reĝo, sed kiu havas la reĝan
potencon?
SKULE JARLO
La reĝa potenco devas esti tie, kie estas la reĝa rajto.
HÅKON
Tiel devus esti; sed ĉu estas tiel?
SKULE JARLO
Ĉu Vi asignas min antaŭ tribunalo?
HÅKON
Mi faras; ĉar tiun rajton mi havas antaŭ ĉiu homo en la regno.
SKULE JARLO
Mi fidas, ke mi povas respondeci por miaj faroj.
HÅKON
Bone por ĉiuj, se tiel estas. (suprenpaŝas ŝtupon kie staras la
reĝa seĝo, kaj subtenas sin al la seĝobrako) Jen mi staras kiel
Via reĝo kaj demandas: Ĉu Vi scias, ke Jon jarlo en la Orkadoj
faris insurekcion kontraŭ min?
SKULE JARLO
Jes.
HÅKON
Ke li rifuzas pagi al mi la imposton?
SKULE JARLO
Jes.
HÅKON
Kaj ĉu estas vero, ke Vi sinjoro jarlo, hodiaŭ sendis leteron al
li?
SKULE JARLO
Kiu diras tion?
IVAR BODDE
Mi diras.
DAGFINN BONDE
Jostein Tamb ne kuraĝis rifuzi kunpreni ĝin, ĉar la reĝa sigelo
surestis.
HÅKON
Vi skribas al la malamikoj de la reĝo, kaj surmetas la reĝan
sigelon, kvankam la reĝo ne scias, kio tie estas skribita!
SKULE JARLO
Tiel mi faris dum multaj jaroj kun Via aprobo.
HÅKON
Jes, kiam mi estis sub Via kuratoreco.
SKULE JARLO
Neniam Vi havis damaĝon pro tio. Jon jarlo skribis al mi, kaj petis
mian intervenon; li proponis interkonsenton, sed sur malhonestaj
kondiĉoj por la reĝo. La militiro al Vermlando ĝene premis Vian
animon; se Vi mem agus nun, Jon jarlo forsavus sin tro facile, — mi
povas pli bone ordigi la aferon.
HÅKON
Vi deziris ordigi la aferon mem. — Kaj kion Vi respondis?
SKULE JARLO
Legu mian leteron.
HÅKON
Donu ĝin!
SKULE JARLO
Mi pensis, ke Vi havas ĝin?
DAGFINN BONDE
Vi certe scias pli ĝuste ol tiel. Gregorius Jonsson estis pli
rapidpieda. Kiam ni venis sur la ŝipon, la letero estis
malaperinta.
SKULE JARLO
(turnas sin al Gregorius Jonsson) Sinjoro vasalo, donu la leteron
al la reĝo.
GREGORIUS JONSSON
(alproksimiĝas maltrankvila) Aŭskultu min —!
SKULE JARLO
Kio nun?
GREGORIUS JONSSON
(mallaŭte) Vi memoras, ke tie estis akraj vortoj pri la reĝo.
SKULE JARLO
Pri ili mi scias respondi. La leteron!
GREGORIUS JONSSON
Mi ne havas ĝin.
SKULE JARLO
Vi ne havas ĝin!
GREGORIUS JONSSON
Dagfinn Bonde estis tuj ĉe niaj kalkanoj. Mi kaptis la leteron de
Jostein Tamb, ligis ŝtonon al ĝi —
SKULE JARLO
Nu?
GREGORIUS JONSSON
Ĝi nun kuŝas sur la fundo de la fjordo.
SKULE JARLO
Malbone — malbone Vi jen agis.
HÅKON
Mi atendas la leteron, sinjoro jarlo!
SKULE JARLO
Mi ne povas elmeti ĝin.
HÅKON
Vi ne povas?
SKULE JARLO
(faras paŝon pli proksimen al la reĝo) Mi estas tro fiera por
ekskuzi min per tio, kion Viaj viroj nomus preteksto —
HÅKON
(regas sian ekflamiĝan koleron) Kaj jen kio? —
SKULE JARLO
Mallonge kaj bone; — mi ne elmetas ĝin; — mi ne volas elmeti
ĝin.
HÅKON
Vi do spitas min!
SKULE JARLO
Se ne povas alie esti, — nu ja, mi spitas Vin.
IVAR BODDE
(forte) Nun, sinjoro reĝo, nun mi pensas, ke neniu bezonas pli da
atestoj!
DAGFINN BONDE
Ne, nun mi pensas, ke Vi konas la temperamenton de la jarlo.
HÅKON
(malvarme al la jarlo) Bonvolu doni la reĝan sigelon al Ivar
Bodde.
MARGRETE
(rapidas kun plektitaj manoj al la podio, kie staras la reĝo) Håkon,
estu mia milda kaj indulgema edzo!
HÅKON
(faras ordonan brakmovon al ŝi; ŝi kaŝas sian vizaĝon en sian
vualon, kaj reen returnas al sia patrino.)
SKULE JARLO
(al Ivar Bodde) Jen la reĝa sigelo.
IVAR BODDE
Tio ĉi estus la lasta vespero de la festeno. Ĝi finiĝis per prema
doloro por la reĝo; sed devus iam tiel fini; kaj mi opinias, ke ĉiu
fidela viro devas ĝoji, ke okazis.
SKULE JARLO
Kaj mi opinias, ke ĉiu fidela viro devas profunde koleriĝi, ke
pastro tiel ekstaras inter ni Birkibejnoj; — jes, Birkibejnoj, ĉar
mi estas Birkibejno samebone kiel la reĝo kaj liaj viroj. Mi estas
el la sama parencaro, la parencaro de Sverre, la reĝa parencaro, —
sed Vi, pastro, Vi starigis muron el malfido ĉirkaŭ la reĝo, kaj
baris min ekstere de li; tia estis Via ago dum multaj jaroj.
PÅL FLIDA
(incite al la ĉirkaŭstarantoj) Viroj de la jarlo! Ĉu ni toleru
tiaĵon pli longe?
GREGORIUS JONSSON
(antaŭen) Ne, ni ne povas kaj ne volas tion toleri. Nun tio devas
esti klare dirata, — neniu el la viroj de la jarlo povas servi la
reĝon kun plena fido kaj amo, tiom longe ke Ivar Bodde paŝadas en
la reĝa korto incitante galon inter ni.
PÅL FLIDA
Pastro! Mi minacas vin pri vivo kaj membroj, kie ajn kie mi renkontos
vin, sur libera kampo, surŝipe, aŭ en nesankta domo!
MULTAJ JARLANOJ
Ankaŭ mi! Ankaŭ mi! Vi estu senpaca por ni!
IVAR BODDE
Dio malpermesu, ke mi staru inter la reĝo kaj tiom multaj potencaj
estroj. — Håkon, mia alta sinjoro, mi scias en mi mem, ke mi servis
Vin en plena fido. Pri la jarlo mi avertis Vin, tio estas vero; sed
se mi iam faris al li maljustecon, Dio devas pardoni min pri tio. Nun
ne estas io pli farenda por mi en la kortego; jen Via sigelo; prenu
ĝin en Viajn proprajn manojn; antaŭ longe ĝi estus devinta kuŝi
tie.
HÅKON
(kiu malsuprenpaŝis de la podio) Vi restos!
IVAR BODDE
Mi ne povas. La konscienco mordus kaj riproĉus min tagon kaj nokton,
se mi tion farus. Pli grandan malfeliĉon neniu homo povus kaŭzi en
ĉi tiuj tempoj, ol starigi sin inter la reĝo kaj la jarlo.
HÅKON
Ivar Bodde, mi ordonas vin resti!
IVAR BODDE
Eĉ se la sankta reĝo Olaf ekstarus el la arĝenta ĉerko, kaj
ordonis min resti, mi tamen devus foriri nun. (metas la sigelon en la
manon de la reĝo) Adiaŭ, mia nobla sinjoro! Dio progresigu kaj
benu viajn agojn! (eliras dekstren tra la aro da homoj)
HÅKON
(sombra; al la jarlo kaj liaj viroj) Jen mi perdis fidelan amikon pro
Vi; grandan rekompencon Vi devas oferti, se Vi volas ripari la
perdon.
SKULE JARLO
Mi ofertas min mem kaj ĉiujn miajn.
HÅKON
Mi preskaŭ timas, ke pli bezoniĝas. Mi nun bezonas arigi ĉirkaŭ
mi ĉiujn tiujn, kiujn mi povas plene fidi. Dagfinn Bonde, tuj sendu
mesaĝon norden al Hålogalando; Vegard Veradal estu reen vokata ĉi
tien.
DAGFINN BONDE
(kiu staris iom malantaŭe en interparolo kun vojaĝvestita viro, kiu
envenis, proksimiĝas, kaj diras skuita:) Vegard ne povas veni,
sinjoro.
HÅKON
El kio vi tion scias?
DAGFINN BONDE
Ĵus estis mesaĝo pri li.
HÅKON
Kion ĝi informas?
DAGFINN BONDE
Ke Vegard Veradal estas mortigita.
MULTAJ VOĈOJ
Mortigita!
HÅKON
Kiu mortigis lin?
DAGFINN BONDE
Andres Skjaldarband, la amiko de la jarlo.
(Mallonga paŭzo; la viroj flustras maltrankvile inter si.)
HÅKON
Kie estas la sendito?
DAGFINN BONDE
(kondukas la viron antaŭen) Jen, sinjoro reĝo.
HÅKON
Kia kaŭzo estis por la mortigo?
SENDITO
Tion neniu certe scias. Ili interparolis pri la laponia imposto, kaj
subite Andres eksaltis, kaj donis al li mortigan vundon.
HÅKON
Ĉu antaŭe estis kverelo inter ili?
SENDITO
Kelkfoje. Andres ofte diris, ke saĝa konsilanto elsude, skribis al
li, ke li estu kiel roko kaj siliko kontraŭ Vegard Veradal.
DAGFINN BONDE
Ege strange; — antaŭ ol Vegard forvelis, li rakontis al mi, ke
saĝa konsilanto estis dirinta, ke li estu kiel roko kaj siliko
kontraŭ Andres Skjaldarband.
EPISKOPO NIKOLAS
(kraĉante) Fi al tiaj konsilantoj!
HÅKON
Ni ne volas plu esplori, el kiu radiko tio ĉi devenas. Du fidelaj
animoj mi perdis hodiaŭ. Mi povus plori por Vegard; sed ĉi tie
bezoniĝas pli ol ploro; nun estas pri vivo kontraŭ vivo. Sinjoro
jarlo, Andres Skjaldarband estas Via ĵurinta fidelulo; Vi ofertis al
mi helpon kiel rekompencon por Ivar Bodde. Mi persistas je Via vorto,
kaj atendas ke Vi volas efektivigi la punon por tiu ĉi krimo.
SKULE JARLO
Malbonaj anĝeloj certe ekstaras inter ni du hodiaŭ. Al kiu ajn el
miaj viroj mi permesus, ke Vi venĝus pro la mortigo —
HÅKON
(streĉita) Nu?
SKULE JARLO
Sed ne al Andres Skjaldarband.
HÅKON
(ekscite) Ĉu vi volas defendi la mortiginton?
SKULE JARLO
Tiun mortiginton mi devas defendi.
HÅKON
Kaj la kialo —?
SKULE JARLO
Tiun neniu scios krom Dio en la ĉielo.
EPISKOPO NIKOLAS
(mallaŭte al Dagfinn) Mi scias ĝin.
DAGFINN BONDE
Kaj mi suspektas ĝin.
EPISKOPO NIKOLAS
Diru nenion, bona Dagfinn!
HÅKON
Jarlo, mi volas plej eble longe kredi, ke ne estas seriozo, kion Vi
jen diras al mi —
SKULE JARLO
Se estus mia propra patro, kiun Andres Skjaldarband mortigus, li
tamen irus libere. Vi ne devas demandi pli.
HÅKON
Bone. Do ni devas mem agi laŭ propra iniciativo!
SKULE JARLO
(kun esprimo de timo) Reĝo! tio fariĝos sangoverŝo
ambaŭflanke!
HÅKON
Do okazu; la puno estu plenumata.
SKULE JARLO
Ĝi ne estu plenumata! — Ĝi ne povas esti plenumata!
EPISKOPO NIKOLAS
Ne, en tio la jarlo pravas.
HÅKON
Kaj tion Vi diras, honorinda sinjoro?
EPISKOPO NIKOLAS
Andres Skjaldarband prenis la krucon.
HÅKON kaj SKULE JARLO
Prenis la krucon!
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj estas jam forvelinta el la lando.
SKULE JARLO
Bone estas tio por ni ĉiuj.
HÅKON
La tago kliniĝas, la geedziĝa festeno nun finiĝu. Mi dankas Vin,
sinjoro jarlo, por ĉiu honoro, kiu estas al mi montrita en ĉi tiu
tempo. — Vi veturos al Nidaros, mi opinias?
SKULE JARLO
Estas mia intenco.
HÅKON
Kaj mi al Viken. — Se vi, Margrete, pli deziras resti ĉi tie en
Bergen, tion faru.
MARGRETE
Kien vi velos, mi akompanos, ĝis vi tion malpermesos.
HÅKON
Bone, do akompanu.
SIGRID
Disiĝas nun la parencaro. (genuas antaŭ Håkon) Montru al mi
favoron, sinjoro reĝo!
HÅKON
Ekstaru, sinjorino Sigrid; kion Vi petas estu plenumata.
SIGRID
Mi ne povas akompani la jarlon al Nidaros. La monaĥinejo en Rejn
estos konsekrata; skribu al la ĉefepiskopo, — influu por ke mi
fariĝu abatino tie.
SKULE JARLO
Vi, mia fratino?
HÅKON
Vi volas preni la vualon!
SIGRID
(ekstaras) Depost la sanga nokto en Nidaros, kiam okazis mia nupto,
kaj la Bagloj venis kaj morthakis mian fianĉon, kaj multajn centojn
kun li, dum la urbo brulis en ĉiuj anguloj, — tiam estis kvazaŭ la
sango kaj la fajro faris mian vidon malakra kaj estingita por la
ekstera mondo. Sed mi ekhavis forton por vidi tion, kion neniu alia
ekvidas, — kaj ion mi nun vidas — grandan tempon de teruro por la
lando!
SKULE JARLO
(ekscite) Ŝi estas malsana! Ne atentu ŝin.
SIGRID
Riĉa rikolto maturiĝos por li, kiu rikoltas en mallumo. Ĉiuj
virinoj en Norvegio havus nun nur unu solan taskon, — genui en
monaĥinejoj kaj en preĝejoj, kaj preĝi — preĝi tage kaj
nokte!
HÅKON
(skuita) Ĉu estas aŭgurdoto aŭ anima malsano, kiu tiel
parolas?
SIGRID
Adiaŭ, mia frato, — ni renkontiĝos ankoraŭ unu fojon.
SKULE JARLO
(senvole) Kiam?
SIGRID
(mallaŭte kaj malrapide) Kiam vi prenos la kronon; kiam estos granda
danĝero, — kiam vi bezonos min en via plej intensa mizero! (eliras
dekstre kun Margrete, sinjorino Ragnhild kaj la virinoj)
HÅKON
(post mallonga paŭzo, tiras la glavon, kaj diras kun firma kaj
trankvila decido:) Ĉiuj viroj de la jarlo faru ĵuron.
SKULE JARLO
(ekscitite) Ĉu tio estas via firma decido! (preskaŭ petante)
Reĝo Håkon, tion ne faru!
HÅKON
Neniu jarlano forvelu de Bergen, antaŭ ol li estos ĵurinta fidon al
la reĝo. (foriras kun sia hirdo. Ĉiuj escepte de la episkopo kaj la
jarlo sekvas)
EPISKOPO NIKOLAS
Li tuŝis Vin per maldolĉaj manoj hodiaŭ.
SKULE JARLO
(silentas kaj rigardas konsternita post la reĝon)
EPISKOPO NIKOLAS
(pli forte) Kaj eble li tamen ne estas reĝe naskita.
SKULE JARLO
(turnas sin subite en forta eksciteco, kaj kaptas la brakon de la
episkopo) La konfeso de Trond pastro — kie ĝi estas?
EPISKOPO NIKOLAS
Li sendis ĝin al mi de Anglio, antaŭ ol li mortis; mi ne scias kun
kiu, — kaj mi ne ricevis ĝin.
SKULE JARLO
Sed ĝi estu trovata!
EPISKOPO NIKOLAS
Tion mi firme kaj plene opinias.
SKULE JARLO
Kaj se Vi ĝin trovos, tiam Vi donos ĝin en miajn manojn?
EPISKOPO NIKOLAS
Tion mi promesas.
SKULE JARLO
Tion Vi ĵuru je Via anima savo?
EPISKOPO NIKOLAS
Tion mi ĵuras je mia anima savo.
SKULE JARLO
Bone; ĝis tiam mi volas kontraŭi al Håkon, kie tio povos okazi
silente kaj sekrete. Devas esti malhelpata, ke li fariĝu pli potenca
ol mi, kiam la lukto komencos.
EPISKOPO NIKOLAS
Sed se montriĝos, ke li estas la ĝusta reĝido, — kio jen?
SKULE JARLO
Tiam mi devos provi preĝi — preĝi por humila animo por servi lin,
kiel honesta estro kaj laŭ mia povo.
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj se li estas la malĝusta?
SKULE JARLO
Tiam li cedu por mi! Reĝan nomon kaj reĝan seĝon, hirdon kaj
armeon, imposton kaj ŝiparon, urbojn kaj kastelojn, ĉion mi volas
havi.
EPISKOPO NIKOLAS
Li rifuĝos al Viken —
SKULE JARLO
Mi pelos lin el Viken!
EPISKOPO NIKOLAS
Li firmstariĝos en Nidaros.
SKULE JARLO
Mi sturmos Nidaros!
EPISKOPO NIKOLAS
Li enfermigas sin en la sankta preĝejo de Olaf —
SKULE JARLO
Mi rompos la preĝejan pacon —
EPISKOPO NIKOLAS
Li fuĝos supren sur la ĉefaltaron, kaj kroĉos sin firme al la
ĉerko de Olaf —
SKULE JARLO
Mi tiros lin de la altaro, eĉ se mi devos kuntiri la sanktan ĉerkon —
EPISKOPO NIKOLAS
Sed ankoraŭ li havos la kronon sur la kapo, jarlo!
SKULE JARLO
Mi defrapos la kronon per mia glavo!
EPISKOPO NIKOLAS
Sed se ĝi fiksiĝis tro firme —?
SKULE JARLO
Nu do, en la nomo de Dio aŭ Satano — tiam mi frapos ankaŭ la
kapon! (eliras dekstre)
EPISKOPO NIKOLAS
(postrigardas lin, kapklinas malrapide kaj diras:) Nu ja —
ja — tiel mi ŝatas la jarlon!
Kurteno