WeRead Powered by ReaderPub
Legendoj cover

Legendoj

Chapter 8: Stranga Heredaĵo
Open in WeRead

Explore more books like this:

About This Book

A set of four lyrical legends offers poetic, episodic portrayals centered on a discreetly implied spiritual figure and his milieu. The poems focus less on biography than on the surrounding social and religious atmosphere, contrasting anxious, power-conscious authorities with an expectant populace, and exploring themes of temptation, discipleship, moral instruction, and communal reaction to charismatic action. Scenes alternate vivid narrative tableaux and reflective passages, emphasizing mood, symbolic detail, and the cultural tensions that shape belief and social conduct.

ESPERANTO-LITERATURO

H. A. LUYKEN, F. B. E. A.

Stranga Heredaĵo

Romano originale verkita

1922. 320 paĝoj. Broŝurita kaj bindita

La romano estas plena de okazintaĵoj, allogaĵoj, plena de sensaciaĵoj!

Ĝia enhavo kondukas la leganton tra la tuta Eŭropo kaj Ameriko, pritraktas religiajn kaj socialajn demandojn, pacifismon, naciismon; komercistajn, teknikajn kaj artistajn demandojn, okultismon kaj spiritismon. La tuton ĉirkaŭas ĉarma amo-rakonto; ĝin trafluas glorigo de la Esperanto-movado kun multaj aludoj al ĝia eminentularo. La heroo de la romano estas juna anglo, naturdotita per sugestiaj fortoj, li estas perfekta parolanto, konvinkita kaj eminenta Esperantisto kaj — finfine — naskita detektivo kun ĉiuj talentoj de iu Sherlock Holmes.

Nenio, neniu kontraŭstaras lin, ĉion li majstras per la forto de sia homamo. La romano entuziasmigas la leganton per majstre pentritaj vojaĝrakontoj, per aventuraj kaj detektivaj okazintaĵoj; ĝi prezentas krom tio multvalorajn kaj instigajn pensojn. Entute: Vera esperantista tendencromano, valora libro por ĉiuj gesamideanoj, kiu altiras specialan intereson pro sia modela kaj flua stilo.

JEAN FORGE

ABISMOJ

Romano originale verkita

1923. 150 paĝoj. Broŝurita kaj bindita

Ĉefaj personoj de la romano:

  • Ernesto Muŝko, bienposedanto en Karlovo
  • Halino Borki, filino de najbara bienposedanto en Nivi
  • Mateo Ardo, artpentristo
  • Zonjo Biringo, lia fianĉino

La romano „Abismoj“ estas unika en la ĝisnuna Esperanto-literaturo. Ĝi estas la unua provo sekvi la modernan direkton de la hodiaŭa nacilingva romano. Ne nur la enhavo, sed ankaŭ la stilo konformiĝas al la nova direkto kaj altiros jam per tio ĉies atenton.

La supraj personoj mem rakontas la romanon ĉapitron post ĉapitro alternante en harmonia sinsekvo kaj tiamaniere karakterizas sin mem.

La nepre internacia enhavo, kiun vivigas interalie stranga kaj ekscitita pensmaniero de ebriulo, ravaj sonĝoj de gloravida pentristo kaj amsoifa knabino kaj laŭnovela vivoskizo, fariĝas interesega per la interna batalo inter malnova amo kaj alia ekflamanta en la koro de brava viro. Dum ĉi tiu batalo, kiu pasie akriĝas kaj katastrofe finiĝas, la leganto mem estas kunŝirata en la plej profundajn abismojn de homaj animoj.

D-ro EDMOND PRIVAT:

VIVO DE ZAMENHOF

kun portreto de D-ro L. L. Zamenhof.

1923. 109 paĝoj. Kartonita kaj bindita.

Speciala eldono por mez- kaj malbonvalutaj landoj.

ENHAVO:

ĈapitroI:La gentoj en Litva lando.
"II:Infano en Bjalistok.
"III:Gimnaziano en Varsovio.
"IV:Studentaj jaroj.
"V:Doktoro Esperanto.
"VI:Idealista profeto.
"VII:Homarano.
"VIII:Kongresaj paroladoj.
"IX:Lingvisto.
"X:Verkisto.
"XI:Etika pensulo.
"XII:Homo ĉe morto.

„... Jen klasiko, kiun nepre devas posedi ĉiu Esperantisto.“ Por ebligi al la gesamideanaro de mez- kaj malbonvalutaj landoj la akiron de ĉi tiu, por ĉiu Esperantisto nepre necesa libro, ni aranĝis laŭ permeso de la Kuratoroj de la Memoriga Kaso Bolingbroke-Mudie tiun eldonon. Ĝia literatura enhavo estas laŭvorte tute la sama kiel tiu de la ilustrita eldono.


Historio de la lingvo Esperanto

Deveno kaj komenco 1887-1900.

1923. 2a eldono. 14 paĝoj. Kartonita.

ENHAVO:

ĈapitroI:Esperanto kaj indo-eŭropaj lingvoj.
"II:La esperanta vortaro.
"III:Zamenhof. Deveno de Esperanto.
"IV:Apero de la „Unua Libro“.
"V:Unua jaro. „La Dua Libro.“
"VI:Amerika Filozofia Societo kaj „Aldono al la Dua Libro“.
"VII:Nürnberg. Einstein. „La Esperantisto.
"VIII:La Ligo. Reforma agitado.
"IX:„Lingvo Internacia“ en Upsala.
"X:Franca Societo. „L’Espérantiste.“
"XI:La influo de L. de Beaufront.
"XII:Esperanto en Ruslando. Interna Ideo. La spirito de la lingvo.

„... Prave oni postulas en Esperantaj ekzamenoj konon pri la historio de la lingvo. Plej utila ĝi estas al ĉiuj, kiuj devas gvidi kursojn aŭ fari paroladojn ... nenio pli bone instruas ol historio.“

Internacia Mondliteraturo

La kolekto estas submetita al la gvidado de Prof. D-ro Joh. Dietterle, direktoro de la Esperanto-Instituto por la Germana Respubliko.

Ĝi enhavas nur la plej famajn verkojn el ĉiuj naciaj literaturoj. Ĝis nun aperis:

Volumo 1:

Goethe, J. W. von: Hermano kaj Doroteo. Eposo idilia. El la germana originalo trad. B. Küster. 2a, korektita eldono. Kun antaŭparolo de Prof. D-ro Joh. Dietterle. 1922. 77 paĝoj. Kartonita.

Volumo 2:

Niemojewski, A.: Legendoj. El la pola originalo trad. B. Kuhl. Kun antaŭparolo de Antoni Grabowski. 2a, korektita eldono. 1923. 74 paĝoj. Kartonita.

Volumo 3:

Turgenev, Ivan S.: Elektitaj noveloj. El la rusa originalo trad. A. Mexin. 1923. 81 paĝoj. Kartonita.

Volumo 4:

Raabe, Wilhelm: La nigra galero. Historia rakonto. El la germana originalo trad. Prof. D-ro Fritz Wicke. 2a, korektita eldono. 1922. 64 paĝoj. Kartonita.

Volumo 5:

Hildebrand: El la „Camera Obscura“. El la holanda originalo trad. H. C. Mees. 1923. 64 paĝoj. Kartonita.

Volumo 6:

Irving, Washington: El la skizlibro. El la angla originalo trad. H. L. Elvin. 1923. 64 paĝoj. Kartonita.

Volumo 7:

Chamisso, A. de: La mirinda historio de Petro Schlemihl. El la germana originalo trad. Eug. Wüster. 1922. 84 paĝoj. Kartonita.

Volumo 8:

Stamatov, G. P.: Nuntempaj rakontoj. El la bulgara originalo trad. Iv. H. Krestanoff. 1922. 80 paĝoj. Kartonita.

Volumo 9:

Ŝalom-Aleĥem. Perec.: Hebreaj rakontoj. El la hebreaj originaloj trad. Is. Muĉnik. 1923. 78 paĝoj. Kartonita.

Volumo 10:

Puŝkin, A. S.: Tri noveloj. El la rusa originalo trad. D-ro A. Fiŝer. 1923. 67 paĝoj. Kartonita.


FERDINAND HIRT & SOHN — LEIPZIG
ESPERANTO-FAKO

Noto de transskribinto:

Mi registris malmultajn ŝanĝojn kontraŭ la originalo per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris. Kelkaj malkutimaj vortoj, kiel rabbi kaj disciploj restas kiel literumita de la tradukinto.