ŜIA GRAFINA MOŜTO.
La samo, kio ilin ebriigis,
Min faris maltimema; tio, kio
Ekkvietigis ilin, min flamigis.
Aŭskultu! La raŭkkrio de la gufo,
Profeto pri venontaj teruraĵoj.
Nun li plenumas la fatalan agon.
Tra malfermitaj pordoj la ronkado
De la lakeoj, kiuj pro ebrio
Malzorgas sian mastron, venas. Mi
La forgesigan drogon en la glasojn
Enverŝis, ĝis la mort' kaj la naturo
Interdisputas inter si, pri kiu
Venkonta estas.
MAKBETO.
(De post la scenejo.) Kiu venas? Kio!
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Ho ve, mi timas, ke vekiĝis ili,
Ke ĉio restos provo, sed ne faro.
Aŭskultu! Mi pretigis la ponardojn;
Li nepre ilin vidis. Se ne ŝajnus,
Ke mi la trajtojn de la patro mia
Rigardas, l' agon mi farinta estus.
Revenas Makbeto.
Ho edzo mia!
MAKBETO.
Mi la faron faris.
Ĉu vi ne aŭdis bruon?
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Nur la krion
De l' strigo kaj kraketon de la grilo.
Ĉu vi parolis?
MAKBETO.
Kiam?
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Nun.
MAKBETO.
Dum mi
Malsupreniris?
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Jes.
MAKBETO.
Aŭskultu! kiu
En ĉambro dua kuŝas?
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Donalbeno.
MAKBETO.
Vidaĵo priplorinda! (Rigardante siajn manojn.)
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Malsaĝe vi ĝin nomas priplorinda.
MAKBETO.
En dormo unu ridis, la alia
«Mortigo» kriis, vekiĝinte; tamen
La preĝojn murmurante ili turnis
Sin al ripozo.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Tie du kunloĝas.
MAKBETO.
La unu kriis «Dio benu nin,»
«Amen» l' alia, kvazaŭ ili vidas
Min, kiu kun sangmakulitaj manoj
Iliajn voĉojn tremegantajn aŭdis.
Sed mi ne povis «Amen» diri, kiam
«Nin Dio benu» ili kriis.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Ne
Pripensu tiel la aferon.
MAKBETO.
Tamen,
Kial ne povis mi respondi «Amen»?
Mi plej bezonis benon, sed «Amen»
En gorĝo sufokiĝis.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Vi ne devas
Mediti tiamaniere, ĉar
Pripenso tia frenezigos vin.
MAKBETO.
Mi kredis aŭdi voĉon, kiu kriis,
«Ne dormu plu! Makbet' mortigis dormon,»
Senkulpan dormon, la zorgforgesilo,
La mort' de nia ĉiutaga vivo,
Freŝiga bano al tro lacaj membroj,
Balzam' saniga de l' spirit' vundita,
Rimedo ordigita de Naturo
Por anstataŭi la agadajn horojn,
La ĉefnutrilo, kiu dum vivado
Subtenas la homaron.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Kion diri
Vi volas?
MAKBETO.
Ĝi kriadis, «Plu ne dormu,
Glamis' mortigis dormon, do Kordoro
Ne dormos plu; ne dormos plu Makbeto.»
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Sed kiu tiel kriis? Nobla Grafo,
Animfortecon vian vi difektas,
Dum vi rigardas preskaŭ frenezume
La faron. Iru, kaj per manlavado
Forigu l' abomenan kulpigilon.
Pro kio vi reportis la ponardojn?
Vi devus ilin tie lasi: for,
La dormemulojn sange ŝmiru.
MAKBETO.
Mi
Ne iros plu: mi timas eĉ la penson
Pri mia faro; ĝin ankoraŭ vidi
Mi ne kuraĝas.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Al mi la ponardojn,
Ŝanceliĝulo, donu: la dormantoj
Kaj la mortintoj estas ne timindaj:
Nur la okulo de infan' rigardas
Pentraĵon de diablo time. Se li
Sangadas, mi makulos la lakeojn
Por fari ŝajnon de ilia ago.
Ŝi foriras. Oni frapas ĉe la pordego.
MAKBETO.
De kie venas tiu ĉi frapado?
Kaj kial ĉiu bruo min timigas?
Jen vidu, kiaj manoj! Ĉu la tuta
Neptuna Oceano elpurigos
El mia man' la sangon? Ne, la mano
La senmezuran vaston de l' mararo
Sangkolorigus, aliformigante
La verdon en la ruĝon.
Revenas Ŝia Grafina Moŝto.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Egale sangkolorajn kun la viaj
Jen vidu miajn manojn, sed mi hontus,
Se mia kor' la saman elrigardon
Ol via portus. (Oni frapas ĉe l' pordego.)
Mi frapadon aŭdas
Ĉe l' suda enirejo: ni kuŝiĝu;
Da akvo kelkaj gutoj nin purigos:
Kiel facile do! kuraĝo via
Forlasis vin. (Oni frapas ĉe l' pordego.) Aŭskultu! oni frapas;
Do vian ĉambroveston tuj surmetu,
Pro timo, ke okaze ni aperu
Gemaldormuloj. Do rekonsciiĝu.
MAKBETO.
Ne, per rekonsciiĝo mi konscios
La faron. (Oni frapadas.) Veku per la pordfrapado
Dunkanon! Se nur tio estus ebla!
Ili foriras.
SCENO TRIA
La sama loko.
Pordfrapado post la scenejo. Venas PORDISTO.
PORDISTO.
Jen, kia frapado! Se iu estus pordisto de l' inferaj pordegoj, ne estus fino al lia klopodo por ŝlosi kaj malŝlosi. (Frapado denove. Li parolas kvazaŭ li estus pordisto de l' inferaj pordegoj.) Frapu, frapu, frapu! Kiu estas, je l' nomo de la diablo? Jen farmamastro, kiu estas memmortiginto, antaŭtiminte tro da fruktoj: Venu frue: alportu sufiĉe da viŝiloj: ĉar, tie ĉi, vi elŝvitos. (Oni frapas.) Frapu! frapu! Kiu estas, je l' nomo de la alia diablo? Vere, jen dusencaĵparolinto, kiu laŭvice povis ĵuri por aŭ kontraŭ tiu aŭ alia partio; kiu estis je nomo de Dio senmezura perfidulo, sed ne povis atingi ĉielon per dusencaĵparolado: Ho, eniru dusencaĵparolinto. (Frapado denove.) Frapu, frapu, frapu! Kiu estas? Jen angla tajloro, sendita ĉi tien, tial ĉar li ŝtelis specimenon de franca ŝtrumpo; eniru, tajloro; tie ĉi vi povos hejti vian gladilon. (Frapado denove.) Frapu, frapu; neniam trankvilo! Kia vi estas? Sed tiu ĉi loko estas tro malvarma por la infero. Mi ne volas ludi plu la rolon de diablapordisto: Mi intencis enlasi kelkajn el ĉiuj profesioj, kiuj vojaĝas sur florkovrita vojo al la eterna fajrego. (Frapado denove.) Baldaŭ, baldaŭ! Rekompencu la pordiston, mi petas. (Malfermas la pordegon.)
Venas Makdufo kaj Lenokso.
MAKDUFO.
Ĉu vi hieraŭ tiom malfruiĝis,
Ke vi ne levis vin je l' matenruĝo?
PORDISTO.
Ni ja festiĝis ĝis la kokkantado,
Kaj la drinkado estas incitilo
Al tri aferoj.
MAKDUFO.
Al kiuj tri?
PORDISTO.
Je mia honoro, al nazkolorigado, dormado, kaj urinado. Sentamon ĝi ekscitas kaj malekscitas; ĝi ekscitas la amdeziron, sed forigas la funkciadon; do, pri multa drinkado oni povas diri, ke ĝi estas dusencaĵparolilo al la sentamulo. Ĝi faras lin, kaj malfaras lin; ĝi instigas lin, kaj malinstigas lin; igas lin alproksimiĝi kaj malproksimiĝi; fine trompas lin per dormo, kaj, kulpiginte lin, ke li ne veran vorton diras, lin forlasas.
MAKDUFO.
Mi ja kredas, ke drinkado trompis vin per dormo kaj faris vin mensogulo hieraŭ nokte.
PORDISTO.
Tion ĝi faris, sinjoro; sed mi punrekompencis ĝin pro ĝia perfido, kaj estante, mi kredas, pli forta ol ĝi, mi sukcesis ĝin terenĵeti.
MAKDUFO.
Ĉu via mastro nun leviĝas?
Venas Makbeto.
Frapado nia vekis lin; rigardu.
LENOKSO.
Al via Moŝto bonan tagon.
MAKBETO.
Ankaŭ
Al ambaŭ bonan tagon.
MAKDUFO.
Ĉu la reĝo
Leviĝas, nobla grafo?
MAKBETO.
Ne ankoraŭ.
MAKDUFO.
Li min ordonis frue lin viziti:
Sed mi la horon preskaŭ preterlasis.
MAKBETO.
Mi vin al li konduku.
MAKDUFO.
Tio ĉi,
Mi scias, al vi estas plezuriga.
MAKBETO.
Laboro, kiu plaĉas, portas ĝojon.
Jen lia ĉambro.
MAKDUFO.
Mi kuraĝas frapi,
Ĉar mia servo ĝin al mi permesas.
LENOKSO.
Ĉu ne la reĝo iros for hodiaŭ?
MAKBETO.
Sendube: tia estas lia volo.
LENOKSO.
Ventegoj reĝis lastan nokton; kie
Ni loĝis kamenkapoj forbloviĝis,
Kaj tra l' aer' aŭdiĝis plendoj, strangaj
Ekkrioj de mortantoj, antaŭdiroj
Pri ekrompiĝoj de interrilatoj
Intimaj familiaj, ŝtatmalsanoj
Konvenaj al la dolorigaj tempoj
De la jarcent'; la mallumama birdo
La tutan nokton bruis: kelkaj diras,
Ke la terglobo, kvazaŭ februmanta,
Ektremis.
MAKBETO.
Estis nokto malkvieta.
LENOKSO.
Junulo mi antaŭe ne memoras
Similan nokton.
Revenas Makdufo.
MAKDUFO.
Abomenaĵ' terura, de la koro
Ne imagebla, nek de l' lang' direbla!
MAKBETO kaj LENOKSO.
Kio okazis?
MAKDUFO.
Rigardu la ĉefverkon de detruo,
Mortigo malpiega jen perforte
Enmarŝis la sanktejon de l' Sinjoro,
Kaj ŝtelis la trezoron plej altprezan,
La vivon mem.
MAKBETO.
Ĉu vi «la vivon» diris?
LENOKSO.
Vi volas diri lian reĝan Moŝton!
MAKDUFO.
Enpaŝu en la ĉambron por blindigi
Okulojn viajn per la vid' de nova
Gorgono: ne demandu la klarigon;
Vidinte vi ĝin scios. (Makbeto kaj Lenokso foriras.)
Ho vekiĝu!
Alarme sonorigu. Perfideco!
Mortigo! Bankvo, Donalben', Malkomo,
Vekiĝu, dormon tiun ĉi plummolan,
La nuran figuraĵon de la morto,
Forĵetu, kaj rigardu morton mem.
Jen kio vin terure frapos, kiel
La veno de la tag' de l' lasta juĝo!
Malkomo, Bankvo, kvazaŭ el la tomboj,
Leviĝu, kiel senkorpuloj, por
Vin konformigi al la teruraĵo!
Ho, sonorigu. (Oni sonorigas.)
Venas Ŝia Grafina Moŝto Makbeto.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Kia do okazo
Pravigas tian bruan trumpetadon,
Vekintan gedormantojn tie ĉi?
Parolu!
MAKDUFO.
Ho afabla sinjorino,
Ne dece estas, ke orelo via
Ricevu tion, kion mi parolus.
Novaĵo tia en la ripetado
Mortigus aŭdantinon.
(Venas Bankvo.) Bankvo, Bankvo!
Mortiĝis nia reĝa mastro.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Ho!
Ho ve! ĉi tie?
BANKVO.
Kia kruelaĵo!
Ho kara Dufo, kontraŭdiru vin,
Dirante «mi eraris».
Revenas Makbeto kaj Lenokso.
MAKBETO.
Se mi nur antaŭ unu horo estus
Mortinta, mi min kredus tre feliĉa,
Ĉar de la nuna tempo ŝajnas, ke
Nenio seriozan elrigardon
Prezentas en la ordo de naturo:
En homa vivo ĉio bagatelojn
Posedas: velkis gloro kaj beleco:
La veran vinon de la vivo oni
Elflui lasis, kaj sub la arkaĵo
Ĉiela restas nur sennutra feĉo.
Venas Malkomo kaj Donalbeno.
DONALBENO.
Kio malĝusta estas?
MAKBETO.
Vi ne scias!
La font', la kapo, la fontano mem
De via sang' ŝtopiĝis.
MAKDUFO.
Via patro
Mortiĝis.
MALKOMO.
Ho, de kiu?
LENOKSO.
Ŝajne liaj
Ĉambrogardistoj lin mortigis, kies
Vizaĝoj, manoj, estis sangŝmiritaj,
Kun la ponardoj, kiujn neviŝitajn
Ni trovis sur la kapkusenoj: ili
Malfermis la okulojn mirigite;
Nenies vivon ili sciis gardi.
MAKBETO.
Eĉ nun mi pentas malsaĝecon mian,
Ponardiginte la servistojn.
MAKDUFO.
Kial
Vi tion faris?
MAKBETO.
Kiu povas esti
Mirplena, saĝa, kolerega, kaj
Samfoje sintenema? ne, neniu:
La amo, kiu furioze brulis
En mia brust', rapide preterpasis
Prudenton, haltigilon de l' animo.
Jen li—Dunkano—kuŝis, lia haŭto
Arĝentkolora per la ora sango
Strekita, kaj la tranĉoj elrigardon
De buŝoj havis, pretaj je l' eniro
De la ruino: jen la mortigistoj,
Kolorigitaj laŭ metio sia,
Ĉiu ponardo ĝis tenil' kovrita
Per sango: kiu povus sin deteni,
Havante koron de la am' kapablan,
Kaj la kuraĝon, kiu tiun amon
Vidigi povas per agado sia?
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Ho, helpon! helpon!
MAKDUFO.
Helpu la grafinon.
MALKOMO, en la orelon al Donalbeno.
Ĉu ni permesos per silento nia,
Ke la plimulto kredu, ke ni mem
Akceptas la rezonojn de Makbeto?
DONALBENO, en la orelon al Malkomo.
Sed ĉu ni tie ĉi parolos, kie
La sorto, kvazaŭ el kaŝej', elsaltos,
Kaj nin ekkaptos? For; ne estas tempo
Indulgi niajn larmojn.
MALKOMO, en la orelon al Donalbeno.
Larmojn, kiuj
Eĉ nun apenaŭ povas sin deteni
Pro nia kordoloro.
BANKVO.
La grafinon
Tuj helpu. (Oni forportas Ŝian Moŝton.)
Kaj, post kiam ni nin estos
Vestintaj kontraŭ la malvarmo vintra,
Kunvenu, kaj ĉi tiun monstran faron
Esploru per persista ekzameno.
Ni tremas inter timoj kaj suspektoj:
Sub la protekto Dia jen mi staras,
Kontraŭstaronte la malicintrigojn
De perfiduloj.
MAKDUFO.
Ankaŭ mi.
ĈIUJ.
Kaj ĉiuj.
MAKBETO.
Ni do surmetu viran pretigecon,
Kaj poste ĉiuj rekunvenu.
ĈIUJ.
Bone.
Ĉiuj foriras escepte Malkomo kaj Donalbeno.
MALKOMO.
Kion vi faros? Ne kun ili iru:
Ŝajnigi kordoloron ne sentatan
Facile estas al la intriganto.
Foriros mi Anglujon.
DONALBENO.
Mi Irlandon.
Aparte ni pli sendanĝere agos:
Ĉie tie ĉiuj estas perfiduloj.
Ju pli intima nia parenceco,
Al la mortinta reĝo, des pli ili
Al ni sentigos sian kruelecon.
MALKOMO.
Ĉi tiu sag' mortiga, ĵus pafita,
Ankoraŭ ne atingis sian celon,
Kaj ni, la trafon por eviti, sekvos
La vojon plej senriskan. Al ĉevaloj:
Ni senceremonie, forpermeson
Ne demandante, iru: ĉiu devas
Repagi tion, kion li ricevas.
Ili foriras.
SCENO KVARA
Sama loko. Ekstere de la kastelo de Makbeto.
Venas ROSSO kaj MALJUNULO.
MALJUNULO.
Dum sepdek jaroj, kiujn mi memoras,
Teruraj horoj pasis, kaj strangaĵoj
Okazis, sed lastnoktaj mirindaĵoj
Antaŭajn malgrandigis.
ROSSO.
Bona patro,
Vi vidas, ke la tuta ĉielaro
Minacas, ofendite de la homoj,
Al la scenejo de la sangverŝado.
Laŭ la horloĝ' tagiĝas, sed sufokas
Malluma nokt' la revenantan sunon.
Ĉu nokto kunaliĝis kun la krimo,
Aŭ tago pri ĝi hontas, ke la tero,
Kvazaŭ malviva, tute profundiĝis
En la mallumo, kiam viva lumo
Ĝin volas kisi?
MALJUNULO.
Estas nenature,
Simile al la faritaĵo. Marde,
Jen falko, per flugiloj etenditaj
Naĝante malhumile en aero,
De nura nizo estis atakita,
Kaj mortigita.
ROSSO.
Ankaŭ la ĉevaloj
De l' reĝo (ne ekzistas pli perfektaj,
Rapidaj, belaj)—tio estas stranga
Sed tute certa—pro sovaĝiĝeco
Barilojn derompinte forgalopis,
Malobeemaj, kvazaŭ batalontaj
Al la homaro.
MALJUNULO.
Jes, kaj oni diras
Ke ili manĝis unuj la aliajn.
ROSSO.
En vero, kun la senmezura miro
De mi la rigardinto. Jen alvenas
Venas Makdufo.
Makdufo. Kiel kuras la aferoj,
Amiko bona?
MAKDUFO.
Ĉu vi ne komprenas?
ROSSO.
Sed kies estas tiu sanga faro?
MAKDUFO.
De tiuj, kiujn ĵus Makbet' mortigis.
ROSSO.
Ho ve! sed kion ili fine celis?
MAKDUFO.
Allogis ilin ia rekompenco.
La filoj de la reĝo, Donalbeno
Kaj lia frat' Malkomo sin forŝtelis,
Kaj malaperis,—kio suspektigas
Al ili.
ROSSO.
Tio ankaŭ estas kontraŭ
La voĉo de natur', Ho malŝparema
Gloramo, kiu volis eĉ engluti
De via propra viv' la fonton! Do
Makbet' fariĝos la regnestro?
MAKDUFO.
Certe
Li estas jam nomita, kaj irinta
Al Skono por ricevi la honoron
De reĝarajto.
ROSSO.
Kie de Dunkano
La korpo estas?
MAKDUFO.
Oni portis ĝin
Al Kolmakilo, la enterigejo
Plej sankta, kie liaj antaŭuloj
Ripozas pace.
ROSSO.
Ĉu vi Skonon iros?
MAKDUFO.
Ne, kuzo, Fifon.
ROSSO.
Tien ankaŭ mi.
MAKDUFO.
Nu, oni faru ĉion bone, Dio
Protektu, kiel dum antaŭaj tempoj.
ROSSO.
Adiaŭ, patro.
MALJUNULO.
Vin benu Dio kaj la bonfarontojn
Al mia lando, de homar' zorgantojn.
Ili foriras.
AKTO TRIA
SCENO UNUA
Forreso. La palaco.
Venas BANKVO.
BANKVO.
Vi la zeniton jam atingis: reĝo,
Kordor', Glamiso, ĉio, laŭ promeso
De l' sortulinoj, atingita tamen,
Mi timas, per plej malhonesta ludo:
Sed viaj posteuloj, oni diris,
Ne estos heredantoj, sed mi mem
Fariĝos la radiko kaj naskanto
De reĝa dinastio. Se de ili
La vero estas parolebla—kiel,
Makbeto, via sorto ekzempligas—
Do kial, laŭ la rolo plenumita
Pri vi, ne povas ili orakoli
Pri mia bono nepre esperinda?
Sed—ĝis konvena horo—mi silentu!
Trumpetado. Venas Makbeto, kiel reĝo; Ŝia grafina Moŝto Makbeto, kiel reĝino, Lenokso, Rosso, Sinjoroj, Sinjorinoj, kaj sekvantaro.
MAKBETO.
Jen nia ĉefa gasto.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Se li restus
Neinvitita, al festeno nia
Plej grava manko sin sentigus.
MAKBETO.
Nokton
Ĉi tiun ni festenon reĝan havos,
Kaj mi ĉeeston vian petas.
BANKVO.
Volu
Ordoni, via Moŝto, miaj devoj
Por tio per ligilo nerompebla
Ligitaj estas.
MAKBETO.
Ĉu vi rajdos baldaŭ?
BANKVO.
Jes, via bona Moŝto.
MAKBETO.
Ni alie
Dezirus la konsilon vian,—kies
Graveco helpis al prospero nia
Ĝis nun—je l' konsiliĝo hodiaŭa;
Ni do prokrastos ĝin ĝis morgaŭ. Ĉu
Vi rajdos malproksimen?
BANKVO.
Nu, sufiĉe
Pasigi la intervenontajn horojn
De nun ĝis la festeno: se necese,
Mi devos pruntepreni de la nokto
Du horojn eble.
MAKBETO.
Tamen ne forgesu
La feston.
BANKVO.
Ne, neniel, via Moŝto.
MAKBETO.
Ni aŭdis, ke forkuris niaj kuzoj,
Kulpplenaj, sed ne konfesinte sian
Patromortigon strangan, pleniginte
L' orelojn de amikoj renkontitaj
De strangaj malveraĵoj; sed pri tio
Ni morgaŭ priparolos, kiam kune
Ni traktos pri aferoj reĝaregnaj.
Adiaŭ, al ĉevalo: ĝis revido
Hodiaŭ nokte. Ĉu vin akompanos
Fleanc'?
BANKVO.
Jes, via Moŝto: do adiaŭ.
MAKBETO.
Rapidaj kaj nefaletemaj estu
Ĉevaloj viaj: kaj mi vin al ili
Konfidas. Ĝis revido.
Bankvo foriras.
Ĉiu homo
Dezirojn siajn sekvu ĝis la sepa
Hodiaŭ nokte; ni, por plidolĉigi
Rerenkontiĝon kun amikoj niaj,
Ĝis festenhoro restos solaj: Dio
Vin benu!
Ĉiuj foriras, escepte Makbeto kaj servisto.
Unu vorton: ĉu atendas
Ordonojn niajn tiuj viroj?
SERVISTO.
Ili
Ekstere estas de l' palaco.
MAKBETO.
Ilin
Al ni konduku.
La servisto foriras.
La reĝeco estas
Nenio, se ĝi estus ne senriska.
Enradikiĝis en spirito mia
Pri Bankvo mia timo, kaj pro lia
Grandanimeco estas li timinda:
Ĉar, kuraĝulo, kun braveco vira
Kunigas li prudenton, kiu gardas
Lin de danĝero. Sole lin mi timas:
Spirito lia ŝajnas superregi
Spiriton mian, kiel, oni diras,
Cezara superregis Antonian.
La sortulinojn li riproĉis (kiam
Unue ili min salutis reĝo),
Kun la ordon', ke ili al li ankaŭ
Parolu: tiam, kiel profetinoj,
Lin ili ekproklamis antaŭulo
De reĝa dinastio, donis kronon
Al mi senfruktodonan, kaj enmetis
En mian manon senutilan sceptron,
Nur elŝirotan de princido, kiu
Ne de mi mem devenis. Tiel, por
Pranepoj Bankvaj mi per krim' makulis
Spiriton mian; por idaro lia
Dunkanon la afablan mi mortigis;
Mi konspirantojn kontraŭ mia paco
Starigis nur por ili: kaj eternan
Juvelon mian al la malamiko
Komuna de homaro mi fordonis,
Por fari ilin, la Bankvidojn reĝoj!
Ne, preferinde, sorto mem alvoku
Min kiel batalanton al decido!
Ho, kiu venas?
Revenas servisto, kun du Mortigistoj.
Iru enirejon,
Kaj tie nin atendu.
Servisto foriras.
Ĉu hieraŭ
Ni interparoladis pri l' afero?
UNUA MORTIGISTO.
Jes, via princa Moŝto.
MAKBETO.
Bone, do
Ĉu vi pripensis miajn argumentojn?
Li estis, kiu dum antaŭaj jaroj
Fiere vin subpremis, kiun vi
Supozis esti ni, senkulpaj tute:
La jenan fakton ĉe kunveno mia
Mi al vi pruvis, kiamaniere
Li trompis vin per faroj kaj promesoj,
Kaj la aŭtorojn de l' rimedoj, kiujn
Li uzis, mi elmontris, ja sufiĉe
Eĉ homojn plej malspritajn por konvinki,
Ke Bankvo estas la farinto.
UNUA MORTIGISTO.
Vi
Klarigis ĝin al ni.
MAKBETO.
Kaj nun mi venas
Al la afero, kiun mi ekcelas
Per nuna rekunveno. Ĉu vi trovas,
Ke pacienco tiel superregas
Naturon vian, ke vi tion ĉi
Konsentas toleradi? Ĉu de longe
Vi kristaniĝis tiamaniere,
Ke vi al la Kreinto faros petojn
Por tiu ĉi bonul' kaj liaj idoj,
De kiu la subpremo al infero
Vin alpaŝigis, viajn posteulojn
Farante almozuloj?
UNUA MORTIGISTO.
Mia reĝo,
Ni estas homoj.
MAKBETO.
Jes, laŭkataloge
Vi apartenas al la klaso homa,
Kiel ĉashundoj, leporhundoj, hundoj
Mikssangaj, mopsoj, dogoj, kaj pudeloj,
Postflaraj akvohundoj, kaj luphundoj
Sin ĉiuj nomas ordinare hundoj:
La takstabelo tamen inter ili
Rapidajn, malrapidajn, kaj ruzemajn
Distingas, domgardemajn aŭ ĉasemajn:
Laŭ la talento, kiun la Naturo
Kun malŝparema man' al ĉiu donis,
La hunda list' diferencigas ĉiun,
Titolon ecan alskribante: tiel
La homoj estas diferencigeblaj.
Nu, se vi sur la skalo de vireco
Ne havas rangon tre malaltan, diru;
Kaj mi al vi l' ordonon komisios,
Plenumo kies vian malamikon
Forigos, kaj al nia ama koro
Kunforĝos vin, ĉar ni dum lia vivo
Nin sentas nur malbone, nia sano
Per lia morto plene restariĝos.
DUA MORTIGISTO.
Mi estas, mia reĝo, viro tiom
Per la kruelaj batoj de la mondo
Kolerigita, ke egale estas
Al mi, laŭ kia maniero mi
Min venĝos al la mondo.
UNUA MORTIGISTO.
Kaj mi ankaŭ
Pri malhelpaĵoj tiel laca estas,
Per sorto distirita, ke mi riskus
La vivon iel ajn, ĉu mi ĝin perdus
Aŭ feliĉigus.
MAKBETO.
Nu, vi ambaŭ scias,
Ke Bankvo estas via malamiko.
AMBAŬ MORTIGISTOJ.
Ni scias, Via Moŝto.
MAKBETO.
Malamiko
Li estas mia ankaŭ, kaj direktas
Penadojn siajn kontraŭ interesoj
Plej karaj miaj, kaj, dum li ekzistas,
Ne povos mi atingi miajn celojn.
Kaj, kvankam mi kun frunta senhonteco
Lin povus forbalai de la tero,
Respondigante mian reĝan volon,
Farante tamen tion, mi ofendus
Amikojn de ni ambaŭ, kies amon
Mi altestimas, kiuj nepre plorus
La morton de la mortigito: tial
Mi turnas min al via help', l' aferon
Kaŝante de l' publika observado
Pro gravaj argumentoj.
DUA MORTIGISTO.
Kion vi
Al ni ordonos, tion ni plenumos.
UNUA MORTIGISTO.
Eĉ kvankam niaj vivoj, via moŝto—
MAKBETO.
Okuloj viaj la spiriton viglan
Vidigas. Mi al vi klarigos baldaŭ,
En kiu loko vi vin devos kaŝi,
Kaj la precizan horon de la faro
Farota iomete malproksime
De la palaco; ĉar notinde estas,
Ke mia nomo tie enmiksiĝu
Neniel; kaj, por ke efektiviĝu
Senmanke la afero, lia filo
Fleanco devos ankaŭ partopreni
En la malhela sort' de sia patro.
Do interkonsiliĝu; mi revenos.
AMBAŬ MORTIGISTOJ.
Ni jam decidis ĉion, via Moŝto.
MAKBETO.
Mi baldaŭ vin revokos do: eliru.
La mortigistoj foriras.
Finite estas; Bankvo, antaŭ morto
Preparu vin por la eterna sorto.
Foriras.
SCENO DUA
La palaco.
Venas ŜIA GRAFINA MOŜTO MAKBETO kaj SERVISTO.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Ĉu Bankvo jam forlasis la kortegon!
SERVISTO.
Jes, Via Moŝto, sed hodiaŭ nokte
Revenos.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Diru al la reĝo, ke
Mi, kiam li libera estos, volas
Paroli iom.
SERVISTO.
Certe, Via Moŝto.
Foriras.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Nenion havas ni, se la akiron
Kontente ni ne povas ĝui: estas
Pli bone esti eĉ la mortigitoj,
Ol, mortigintoj, vivi malĝojuloj.
Venas Makbeto.
Ho, kiel via Moŝto ĉiam sola
Malgajaj kun fantaziaĵoj restas,
Revivigante pensojn, kiuj devis
Kun la mortintoj morti. La aferoj
Nekuraceblaj estas pripensindaj
Neniel; faritaĵo malfarebla
Neniam estas.
MAKBETO.
Ni vundis ne mortigis la viperon:
Ĝi resaniĝos, dum nin maliculojn
Minacas puno pro maltrafo nia.
Sed la terglob' diskrevu, l' universo
Ekfalu, antaŭ ol ni tremegante
Vivados, kaj dormante suferados
La agonion de teruraj sonĝoj:
Pli bone kuŝus ni kun la mortintoj,
De ni senditaj al eterna paco,
Por ke ni pace restu, ol tolerus
Turmentojn de kulpiga konscienco
En senripoza frenezeco. Kuŝas
Dunkano en la tombo: post la febra
Agado de la viv' li bone dormas:
La perfideco faris sian eblon;
Nun nek ponardo, nek veneno, fila
Konspiro, nek armeo malamika,—
Nenio povas ĝeni lin.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Kuraĝon;
Lumigu la vizaĝon per ridetoj,
Ĉar viajn gastojn devos vi gajigi.
MAKBETO.
Mi faros ĝin, edzino mia; ankaŭ
Vi mem, mi petas; kaj prizorgu Bankvon,
Lin honorante lange kaj okule
El ĉiuj niaj gastoj speciale.
Ĉar ni nin devas fari flatemuloj,
Maskante la vizagojn por elkaŝi
La sentojn, kiuj en la koro kovas.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Ne, kial tiel agi?
MAKBETO.
Ho, edzino
Tre kara, akraj, kiel la pikiloj
De la kolubroj, zorgoj min turmentas,
Dum Bankvo kaj Fleanco vivas.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Tamen
Naturo ne al ili donis rajton
Eternan de vivado sur la tero.
MAKBETO.
Ni nin konsolu; de atakoj niaj
Ne povos ili gardi sin; do ĝoju:
Ĉar antaŭ ol de l' tur' hedervestita
Elflugos la vesperto, kaj vokite
De nigra Hekateo la skarabo,
Portate per flugiloj el armaĵo,
Zumadon dormallogan sonorigos,
La famo pri harstariganta krimo
La mondon skuos.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Kion vi intencas?
MAKBETO.
Ne sciu, karulino, antaŭ kiam
Aplaŭdos vi la faron. Venu, nokto
Blindiga, kaj elkovru la afablajn
Okulojn de la tago kompatema,
Kaj per la mano, sanga, nevidebla,
Forigu kaj disŝiru la ligilon,—
La vivon de la malamata Bankvo,—
Pro kiu mi tenata estas ĉiam
En timo! La taglumo ekdensiĝas,
Kaj la korniko serĉas la nestarbojn,
Althejm' de sia raŭka kunularo,
La tagvivuloj lace ekdormetas;
Kaj noktvagantoj serĉas la ĉasaĵon.
Vi miras miajn vortojn: trankviliĝu:
Ĉar komencite la malbona ago
Per pli malbonaj trafas la sukceson.
Do kun mi venu.
Ili foriras.
SCENO TRIA
Parko proksime de la palaco.
Venas TRI MORTIGISTOJ.
UNUA MORTIGISTO.
Sed kiu sendis vin al mi ĉi tien?
TRIA MORTIGISTO.
Makbeto.
DUA MORTIGISTO.
Ni al li konfidi povas,
Ĉar li rakontas ĝustajn instrukciojn
Pri nia farotaĵo.
UNUA MORTIGISTO.
Do nin helpu.
Ankoraŭ kelkaj strioj de taglumo
Briletas en la ruĝa okcidento;
Nun la malfrua vojaĝanto spronas
Ĉevalon sian, por ke li atingu
Gastejon, kaj proksimen nun alvenas
Li, kiun ni atendas.
TRIA MORTIGISTO.
Jen, aŭskultu!
Mi aŭdas piedfrapojn de ĉevaloj.
BANKVO, Post la scenejo.
Alportu al ni torĉojn, ho!
DUA MORTIGISTO.
Li venas:
Kaj la ceteraj kune atendataj
Jam estas en la kort'.
UNUA MORTIGISTO.
Ĉevaloj liaj
Laŭiras la parklimon.
TRIA MORTIGISTO.
Preskaŭ mejlon.
Sed li kutimas, kiel ankaŭ ĉiuj,
Al la palaco piediri de
Ĉi tie.
DUA MORTIGISTO.
Torĉon, torĉon!
Venas Bankvo kaj Fleanco portante torĉon.
TRIA MORTIGISTO.
Venas li.
UNUA MORTIGISTO.
Atentu.
BANKVO.
Hodiaŭ nokte pluvos.
UNUA MORTIGISTO.
Pluvu do.
Ili atakas Bankvon.
BANKVO.
Ho, perfideco! For, Fleanco, for!
Vi eble venĝos min. Ho, sklavo?
Li mortas. Fleanco forkuras.
TRIA MORTIGISTO.
Kiu la torĉon do estingis?
UNUA MORTIGISTO.
Ĉu
Ne estis tiel aranĝite?
TRIA MORTIGISTO.
Unu
Nur estas mortigita; ĉar la filo
Forkuris.
DUA MORTIGISTO.
Ni do nur duonon faris
De nia tasko.
UNUA MORTIGISTO.
Venu, ni sciigu
La rezultaton.
Ili foriras.
SCENO KVARA
Salono en la palaco.
Festeno preta. Venas MAKBETO, ŜIA GRAFINA MOŜTO MAKBETO, ROSSO, LENOKSO, NOBELOJ kaj ilia sekvantaro.
MAKBETO.
Vi scias la rangordon, do eksidu:
Al ĉiuj korsalutojn.
NOBELOJ.
Korajn dankojn
Al via reĝa Moŝto.
MAKBETO.
Partoprenos
Ni vian interparoladon, rolon
Ludante de humila gastiganto;
Gastigantino nia sur la reĝa
Seĝego restos, sed laŭ la okazo
Ni petos, ke ŝi ankaŭ partoprenu.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Al mia amikaro via moŝto
Proklamu miajn varmajn bondezirojn.
Unua Mortigisto aperas ĉe la pordo.
MAKBETO.
Rigardu, ambaŭflanke de la tablo
Dum ili sidas, mi je ĝia kapo
Min metas: ĝojo ĉie superfluu:
Ni baldaŭ trinkos toston ĝeneralan.
Alproksimiĝante al la pordo.
Mi vidas sangon sur vizaĝo via.
MORTIGISTO.
La sangon do de Bankvo.
MAKBETO.
Mi certege
Sur vi pliamas ĝin, ol en la vejnoj
De Bankvo. Ĉu li estas mortigita?
MORTIGISTO.
Mi, Via Moŝto, tranĉis lian gorĝon.
MAKBETO.
Vi estas do plej lerta gorĝtranĉisto:
Nek malpli lerta tiu, kiu faris
La samon por Fleanco; se vi mem,
Senegalulo estas vi.
MORTIGISTO.
Fleanco
Forkuris, Via Moŝto.
MAKBETO.
(Flanken.) Do revenas
Al mia kor' la spasmo: mi alie
Perfekta estus kiel la marmoro;
Fortika, kvazaŭ sur la fundamento
De la ŝtoneg', mi ĉirkaŭprenus ĉion
Egale kun la vasta atmosfero:
Sed nun mallarĝigita, limigita
Mi estas, subpremate per petolaj
Fantaziaĵoj kaj senfinaj timoj.
Sed Bankvo jam ne vivas?
MORTIGISTO.
Vere, ne:
Li kuŝas nun en foso, via Moŝto,
Kun dudek grandaj tranĉoj en la kolo,
Mortiga eĉ la malplej granda.
MAKBETO.
Dankon.
(Flanken.) Serpento la plenkreska tie kuŝas;
La serpentido forglitinte naskos
Post ne tre longa tempo la venenon,
Sed nun sendenta.—Vi foriru; morgaŭ
Ni nin revidos.
Mortigisto foriras.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Via reĝa Moŝto,
Al ni saluto via ofta mankas,
Sen kiu nia fest' ne diferencas
De la manĝad' kutima; la gracia
Ceremonio de akcepto via
Similas al bongusta saŭc'; alie,
Al manĝo sendeserta.
MAKBETO.
Ho, mi dankas
Pro tiu memorigo. (Al la gastoj.) Akompanu
La bona digestado apetiton,
Kaj bona san' rezultu!
LENOKSO.
Via Moŝto,
Eksidi al vi plaĉu.
La spirito de Bankvo aperas, kaj eksidas
sur la seĝo rezervita por Makbeto.
MAKBETO.
Honoro la plej alta kronus nian
Plezuron, se ĉeestus nobla Bankvo;
Riproĉi kiun pro malzorgo mi
Preferus, ol kompati pro malbona
Okazintaĵo!
ROSSO.
Lia neĉeesto
Promeson lian montras senvalora.
Al via Moŝto plaĉu nin honori,
Sidanta kun gastaro via.
MAKBETO.
Restas
Por mi neniu seĝo.
LENOKSO.
Via Moŝto,
Jen estas seĝo rezervita.
MAKBETO.
Kie?
LENOKSO.
Ĉi tie, via Moŝto. Kio do
Malhelpas vian reĝan Moŝton?
MAKBETO.
Kiu
Ĉi tion faris?
NOBELOJ.
Kion, via Moŝto?
MAKBETO.
Ne povas vi certigi, ke la ago
De mi farita estas: do ne montru
Al mi sangmakulitajn viajn harojn.
ROSSO.
Leviĝu, gesinjoroj: lia Moŝto
Malsana estas.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Sidadu, geamikoj, lia Moŝto
Sin sentas ofte tiel: de juneco
Li havas la malsanon, kaj la spasmo
Ne estos longedaŭra: do sidadu;
Li resaniĝos post momento: tamen
Lin rigardante, vi ofendos lin,
Kaj pligrandigos la malsanon, tial
Festenu ĝoje. (Al Makbeto.) Ĉu vi estas viro?
MAKBETO.
Jes, maltimulo, kiu kun kuraĝo
Renkontas tion, kion la diablo
Sen tremo ne rigardus.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Sensencaĵo!
Jen vera pentro de teruro via,
Simila je l' ponardo fantazia,
Kiu,—vi diris,—vin kondukis al
Dunkano. Ho! l' eksaltoj kaj kapricoj
De via cerbo, kiuj ne prezentas
La veran timon, nur rememorigas
Al mi rakontojn, antaŭ vintra fajro
Diritajn de maljunulino, kiu
Ricevis ilin de avino sia.
Ho, hontu! Kial vi grimacas tiel?
Kaj tamen nur skabelon vi rigardas!
MAKBETO.
Rigardu, jen, nun kion diras vi?
(Al la spirito.) Nu, mi ne timas. Se vi povas movi
La kapon, do parolu: se ostejoj
Kaj tomboj sendas reen al vivuloj
Enterigitojn, akcipitroj manĝu
Mortintojn niajn.
La spirito malaperas.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Ho, malvirigita
Pro malsaĝeco!
MAKBETO.
Se,—mi tion ĵuras,—
Mi staras tie ĉi, mi vidis lin.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Fi, hontu!
MAKBETO.
Sangon en praavaj tempoj
Laŭvole oni verŝis, antaŭ kiam
Punleĝoj homaj moderigis morojn
Sovaĝajn; jes, eĉ poste oni aŭdis
Rakontojn pri mortigoj, en l' orelon
Apenaŭ paroleblajn; tiutempe
Post la senkapigado homoj mortis;
Sed malgraŭ dudek mortoj en la kapo
La mortigitoj nun sin reprezentas,
Kaj el skabeloj niaj nin forŝovas:
Ĉu ne ĉi tio estas plistrangaĵo,
Ol eĉ mortigo tia!
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Via Moŝto,
Amikoj viaj karaj vin atendas.
MAKBETO.
Pardonu min, mi petas, mi forgesis.
Ne mire min rigardu, ho nobeloj;
Amikoj, mi malsanon strangan havas;
Al intimuloj miaj tamen tio
Ne estas rimarkinda. Jen, salutojn,
Kaj bonan sanon al vi ĉiuj! Mi
Eksidu. Nun plenigu la pokalojn.
Mi ĝoje tostos la ĉeestantaron,
Kaj nian karan Bankvon, sopiratan
De ĉiuj. Se nur li nun ne forestus!
Al via san' kaj lia ni soifas.
NOBELOJ.
Laŭ devoj niaj toston reciprokan.
La Spirito revenas.
MAKBETO.
For! de okuloj miaj! enteriĝu!
Malvarma estas via sango, via
Ostaro sen medolo; vi ne havas
Vidpovon en okuloj viaj, kiuj
Minace ĉirkaŭrulas sin.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Rigardu,
Nobeloj bonaj, tion ĉi nur kiel
Aferon ordinaran, ne alie;
Sed ĝi dum sia daŭro interrompas
Plezuron nian.
MAKBETO.
Mi viro tion, kion vir' kuraĝa
Kuraĝos fari, faros.
Alpaŝu, kiel rusa urs' dikhara,
Armita rinocero, aŭ la tigro
Hirkana: prenu formon kian ajn
Alian, miaj nervoj ne tremetos:
Aŭ reviviĝu, kaj min ekalvoku
Al la dezerto vasta, glav' en mano;
Se timo min ekkaptos min proklamu
Nur infaneto. For, fantom' terura!
Falsaĵo vanta, for!
La spirito malaperas.
Ha! tuj post ĝia
Foriro mi resentas min laŭvire.
Sidadu, mi vin petas.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
La festenon
Vi malordigis, tute malaranĝis
La ĝeneralan ĝojon kun mirego
De ĉiuj.
MAKBETO.
Ĉu aferoj tiaj povas
Okazi, kaj, malheliginte niajn
Spiritojn, kvazaŭ nubo de somero,
Forpasi, sen surprizo nekutima?
Vi igas min miregi mian propran
Naturon, kiam vi vidaĵojn tiajn
Rigardas, ne ŝanĝante la rubenan
Koloron de la vangoj, dum la miaj
Pro timo estas blankigitaj.
ROSSO.
Kiajn
Vidaĵojn, via Moŝto?
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Ne parolu,
Mi petas; pli kaj pli li malsaniĝas;
Demandoj kolerigas lin. Tuj bonan
Vesperon: ne pripensu pri rangordo,
Sed tuj foriru.
LENOKSO.
Bonan do vesperon:
Kaj lia reĝa Moŝto resaniĝu!
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Al ĉiuj bonan nokton mi deziras!
Ĉiuj foriras escepto Makbeto kaj Grafino Makbeto.
MAKBETO.
Ĝi serĉas sangon: oni diras, sango
Bezonas sangon: ŝtonoj kelkafoje
Sin movas, kaj parolas arboj, helpaj
Al la venĝanto de verŝita sango,
Antaŭdiristoj, lertaj pri la strangaj
Interrilatoj inter dubaj signoj,
Okazintaĵoj, kaj profetaj birdoj,
Ekzemple, pigoj, korvoj, frugilegoj,
Eltrovis plej sekretajn postesignojn
De l' mortigint'. Kioma horo estas?
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Neeble diri, ĉu la nokt' finiĝis,
Aŭ la taglumo venas.
MAKBETO.
Ĉu Makdufo
Inviton nian reĝan ne akceptis?
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Ĉu vi, sinjoro, sendis ĝin al li?
MAKBETO.
Mi aŭdis onidire, sed mi baldaŭ
Ĝin certe scios, ĉar en ĉiu domo
De l' tuta nobelaro mi pagitan
Serviston havas. Mi vizitos morgaŭ
Je frua hor' la sortulinojn: ili
Paroli devos pli al mi, avida
Ekscii per rimedoj plej malbonaj
La sorton plej malbonan. Mi devigos
Al mia celo ĉiujn aĵojn cedi:
Mi estas jam tra sango trairinta
Profunde tiel, ke antaŭeniro
Sin trovas pli facila ol reveno:
Ideoj strangaj sin al mi prezentas,
Praktikigotaj neekzamenite.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Bezonas vi la fortigilon, dormon.
MAKBETO.
Kuŝiĝu ni. La strangaj iluzioj
Kaj memmalkonfidemo miaj pruvas
La eklernanton en aferoj krimaj.
Ekzerco faros nin plipraktikuloj.
Ili foriras.
SCENO KVINA
Erikejo.
Tondras. Venas la TRI SORĈISTINOJ kaj HEKATEO.