WeRead Powered by ReaderPub
Mondo kaj koro / Poemoj de K. de Kalocsay cover

Mondo kaj koro / Poemoj de K. de Kalocsay

Chapter 26: Aŭtuno.
Open in WeRead

Explore more books like this:

About This Book

These poems in Esperanto assemble short lyrical pieces that move between intimate feeling and public lament. They juxtapose personal longing, unfulfilled love, and youthful memory with civic grief and pacifist appeals, including an elegy for the movement's founder. Natural imagery—bells, wind, seasons, birds—frames moods from bitter resignation to ardent hope, while calls for fraternity and comprehension recur as ethical motifs. The collection blends melancholic lyricism and musical diction with exhortations to social solidarity, uniting private emotion and a yearning for wider human reconciliation.

Aŭtuno.

En flava arbaro aŭtuna mi kuŝas...
Faladas zigzage kaj zumas folioj,
Susuras la vento ĉe miaj tempioj,
La frunton freŝige, karese ĝi tuŝas.
Tra l’ arboj filtriĝas nur kvazaŭ murmuro
De psalmoj: kantado de vinrikoltantoj...
Mi pensas: mortanton pripreĝas la kantoj
Lasthorojn nun vivas la granda Naturo.
Odoron elspiras mortante la floroj,
Sur min folipluvon la arboj subsendas,
Ho pompo funebra, aŭtunaj koloroj!
Mi kuŝas, mi kuŝas kaj brakojn etendas
Ebrie pro venta susur’ pro l’ odoroj...
Mi ian miraklon aŭtunan atendas...

Aŭtuna fantazio.

Jen, kiel virino en plena maturo,
En plena beleco, sed sur la vizaĝo
Jam kun la signetoj de l’ velko, de l’ aĝo,
Baraktas volupte l’ aŭtuna Naturo.
En varma ventspiro sopiro sufokas,
Ĝemadas la arboj amsenton ebrian
Kaj ŝiras de l’ korp’ ŝi la veston folian:
Por am’ ŝi amanton: la sunon alvokas.
Sed iĝis malvarma radio la suna:
Ĝi kisi ne plu, jam karesi nur povas:
Amanto fidela jam iĝis maljuna.
Karesas li, fine kvieton ŝi trovas.
Kaj ĉion ekregas silento aŭtuna...
Nur foje folion la vento ekmovas.

EL LA HUNGARA LITERATURO
ĝis nun aperis en Esperanto:

  • Arpado Abonyi: Mallumaĵoj. Tradukis Paŭlo de Lengyel.
  • Zoltano Ambrus: La bazaro brulas. Tr. Dro Karlo Mezei. En la sama kajero: A. Vay: La ŝtonpististo. Tr. Dro Adalberto de Rácz.
  • *Andreo Ady: La Wagram-Odo. Tr. Dro Rudolfo de Rajczy. En la sama kajero: Ludoviko Biró: La infano. Tr. Adalberto Dobler kaj: Julio Krudy: La Prauloj. Tr. Dro Rudolfo de Rajczy.
  • Arpado Berczik: Kiu ne povas plori... Tr. Dro Leono Loránd. (Tri noveloj) En la sama kajero: Francisko Molnár: La kitklubo. Tr. Izoro Kelemen kaj: Soma Guthi: Demandoj konfesigaj. Tr. F. Varga.
  • *Eŭĝeno Heltai: Gertie. Tr. Ferdinando Varga. (En la sama kajero du originalaĵoj de Ferdinando Varga.)
  • *Francisko Herczeg: Marĉfloro. Tr. F. Göltl.
  • Francisko Herczeg: Hungaraj rakontoj. Tr. A. Panajott.
  • Maŭro Jókai: Du noveloj. (La edzino de falinto. Pola rakonto.) Tr. Johano de Luczenbacher.
  • Kolomano Mikszáth: Fantomo en Lubló. Tr. Jenő Forster.
  • Francisko Móra: Kiam mi en ĉielo estis. (Kvar noveloj). En la sama kajero: Vilhelmo Sz. Szigethy: Kitelo de virino Sankta Anno. Stefano Tömörkény: Hirundoj. Miĥaelo Cserzy: Sur la vojo de la malboniĝo. Tr. Dionizo Muzsnai.
  • Aleksandro Petőfi: Elektitaj poemoj. Tr. Dro Euĝ. Fuchs.
  • *Aleksandro Petőfi: Hungara Poemaro I. kaj. II. Tr. Dro R. Fiedler, A. de Marich kaj Dro R. de Rajczy. En la kajero IIa poemoj ankaŭ de Johano Arany, Danielo Berzsenyi kaj Miĥaelo Szabolcska.
  • Miĥaelo Vörösmarty: Ilonjo Bela. Tr. Dro Euĝ. Fuchs.

Noto: La libretoj per * signataj elĉerpiĝis!

En sama formo aperis:
SES NOVELOJ
de JÓKAI, MIKSZÁTH, HERCZEG kaj MOLNÁR.

BONHUMORAJ RAKONTOJ
de nuntempaj verkistoj.

Pri Hungarlando en Esperanto ĝis nun aperis:

  • Alvoko kaj Respondo de la Hung. Scienca Akademio.
  • Dr. L. Buday: La ekonomia unueco de Hungarujo. Tradukis Rafaelo Bartal.
  • Gvidlibroj de Budapest, Szeged Arad, Hortobágy.
  • Kajero pri hungaraj banejoj.

Se Vin interesas Hungarlando, abonu la „Hungaran Esperantisto-n“ (Szeged, Szentháromság-utca 30.)

Esperantajn librojn, glumarkojn,
afiŝojn gazetojn kolektas, vendas,
peras, sciigojn havigas:

Hungara Esperanto Servo

Adreso: Paŭlo Balkányi, Budapest, VI., Hajós-u. 15.

VIA DEVO estas:

1) IDEALA = helpi la interkomprenon de la popoloj per disvastigo de la ideo kaj literaturo de Esperanto!

2) PRAKTIKA = aliĝi al la Universala Esperanto Asocio, uzi kaj uzigi ĝiajn servojn!