La morgaŭan tagon Irmov forlasis la urbon.
Sidiĝinta en la fiakro, li penis pensi pri sia nova romano, vicigadis en sia cerbo la ombrojn de la iamaj puraj bulgaroj, kaj antaŭ li nevole videtiĝis la ebria Linovski, kaj apud liaj oreloj ankoraŭ sonis lia malagrabla voĉo.
Ili alvenis ĉe la stacidomo.
Irmov supreniris la vagonaron.
Sed ankaŭ en la kupeo, lokita sur mola kanapo, li ne pensis pri Sofio, kie lin atendis edzino, kamaradoj, literaturo—kaj antaŭ liaj okuloj kiel viva staris la figuro de lia iama kunlernanto.
Ili alproksimiĝis Sofion.
Ili eniris la stacidomon. Irmov eliris el la kupeo. Sur la platformo lin atendis lia edzino.
Unuan fojon li rimarkis, ke ŝi ne estas tiel bela, nek tiel aminda, kiel li imagis al si pli frue.
80
Kaj kiel neniam li rimarkis, ke ŝia ĵaketeto estas iom eluzita.
Ili sidiĝis en fiakro. Ili alvenis hejme.
Irmov eniris en sian kabineton—malgranda, malalta ĉambreto kun ordinara ligna tablo, apogita ĉe la muro, kun arigitaj sur ĝi en malordo libroj kaj broŝuroj. Kaj, ne sciante kiel, li sidiĝis apud ĝi kaj enpensiĝis.
—Niĉjo, li aŭdis la voĉon de sia edzino, venu, la vespermanĝo estas preta.
—Tuj, elkriis li iel nerve.
Kaj denove antaŭ li videtiĝis la granda korto, en ĝi ridetanta ĝis la oreloj, memkontenta Linovski ... apud li juna, bela, majesta, ridetanta virino—kaj apud ili staranta, dentmontranta porko, kvazaŭ kune kun ili ĝi ridis al li pro io.
Piednotoj de l’tradukinto
[1] Pitoreska vilaĝeto ok kilometrojn okcidente de Sofio, en kiun oni ofte iras por pasigi la somerajn tagojn.
[2] 20 frankaj ormoneroj.
[3] la bulgara nacia poeto.
[4] Ordinare la bulgaroj alnomas per baj ĉiujn pli aĝajn virojn.
[5] Tiel la bulgaroj ordinare nomas la Okcidentan fremdlandon.
[6] Tiam Bulgario estis princlando.
[7] t. e. poŝtmandatoj internaciaj, kiuj ĉe ni estas bluaj.
ESPERANTO-LITERATURO
Bennemann, Paul: Internacia legolibro
TRA LA MONDO
- 1a parto: Por komencantoj. Kun multaj bildoj kaj muziknotoj. 1922. 2a eldono. 96 paĝoj. Kartonita.
- 2a parto: Por progresintoj. Kun aldono de 4 komponaĵoj. 1922. 144 paĝoj. Kun 12 paĝa muzika aldono. Kartonita.
— Internacia Kantaro. 3a eldono de la Esperantista Kantaro. Kolekto de 64 popolaj kantoj el 26 nacioj. Kun aldono de 3 famaj koncertarioj (Händel-Mozart-Wagner) Tekstaro. 1922. 64 paĝoj. Broŝurita.
— — Muzika eldono. Aranĝita de Josef Achtélik, iama orkestrestro ĉe la opero en Leipzig. 1922. 80 paĝoj. Broŝurita. Bindita.
Dietterle, Joh., Prof. D-ro.: La Vendreda Klubo. 11 diversaj originalaj artikoloj, verkitaj de la Vendredoklubanoj en Leipzig. Kun unu portreto kaj kelkaj desegnaĵoj. 1921. 115 paĝoj. Broŝurita.
Hankel, M.: Sableroj. Poeziaĵoj kaj skizoj. Kun portreto de la altŝatata aŭtorino. 1911. 91 paĝoj. Broŝurita.
Hebbel, Friedrich: Gyges kaj lia ringo. Tragedio kvinakta. El la germana originalo trad. P. Bennemann. 1916. 151 paĝoj. Bindita.
Luyken, H. A., F. B. E. A.: Stranga Heredaĵo. Romano originale verkita. 1922. 320 paĝoj. Broŝurita kaj bindita.
Molière: La malsanulo pro imago. Komedio en tri aktoj. El la franca originalo trad. W. Velten. 1913. 98 paĝoj. Broŝurita.
Zahn, Ernst: Svisaj rakontoj. El la germana originalo trad. Ch. Pulvers. 1913. 68 paĝoj. Broŝurita.
Internacia Mondliteraturo
La kolekto estas submetita al la gvidado de Prof. D-ro Joh. Dietterle, direktoro de la Esperanto-Instituto por la Germana Respubliko.
Ĝi enhavas nur la plej famajn verkojn el ĉiuj naciaj literaturoj. Nur tiuj tradukoj estas publikigotaj, kiujn faris samnacianoj de la koncernaj naciaj verkistoj. Ĝis nun aperis la jenaj verkoj:
Volumo 1:
Goethe, J. W. von: Hermano kaj Doroteo. Eposo idilia. El la germana originalo trad. B. Küster. 2a, korektita eldono. Kun antaŭparolo de Prof. D-ro Joh. Dietterle. 1922. 77 paĝoj. Kartonita.
Volumo 2/3:
Niemojewski, A.: 12 Legendoj. El la pola originalo trad. B. Kuhl. Kun antaŭparolo de Antoni Grabowski. 1911. 232 paĝoj. Bindita.
Volumo 4:
Raabe, Wilhelm: La nigra galero. Historia rakonto. El la germana originalo trad. Prof. D-ro Fritz Wicke. 2a, korektita eldono. 1922. 64 paĝoj. Kartonita.
Volumo 5/6:
Meier, E. L.: Kvin germanaj noveloj de bone konataj aŭtoroj (Rumohr-Körner-Seidl-Grillparzer-Halm). 1914. 254 paĝoj. Bindita.
Volumo 7:
Chamisso, A. de: La mirinda historio de Petro Schlemihl. El la germana originalo trad. Eug. Wüster. 1922. 84 paĝoj. Kartonita.
Volumo 8:
Stamatov, G. P.: Nuntempaj rakontoj. El la bulgara originalo trad. Iv. H. Krestanoff. 1922. 80 paĝoj. Kartonita.
La kolekto estas daŭrigota.
Notoj de tekstpreparanto.
Mi forigis la frazon "Rim. de l'tradukinto", kiu estis ĉe la fino de ĉiuj piednotoj.
Anstataŭ german-stilaj citiloj, mi uzis simplajn ascii-ajn citilojn.
Mi samigis la aspekton de la elipsoj.
Por signifi vortemfazojn kaj alilingvaĵojn, la originala libro uzis gesperrt-stilan aspekton (kun kromaj interliteraj spacoj). Anstataŭe mi uzis kursivan tiparon en html-a dosiero, kaj _substrekojn_ en nur-tekstaj dosieroj.
Mi ŝanĝis ĉi-subajn detalojn en la teksto:
Paĝo Originalteksto Korektaĵo 21 ke al Marski ke al Mirski 47 la mabenitan tirkeston la malbenitan tirkeston 53 Mi imagas le ekmiron Mi imagas la ekmiron 54 e Stefania je Stefania 57 inter ni! inter ni!" 71 entreprenas ĝin." entreprenas ĝin.