ANTAŬPAROLO
Vlas Miĥajloviĉ Doroŝeviĉ naskiĝis en la 1863-a jaro kaj simile al multaj rusaj verkistoj longe ne sukcesis trovi sian ĝustan literaturan destinon. Li eĉ provis fariĝi drama kaj opera aktoro, sceneja rakontisto, sed en tiuj provoj li ne tro multe prosperis. Lia brila kariero komenciĝis nur de la tempo, kiam li prenis la plumon por skribi gazetajn felietonojn kaj satirojn.
En tiu publicista verkado Doroŝeviĉ atingis la gloron kaj per siaj felietonoj ludis tre gravan rolon en la rusa antaŭrevolucia socia vivo. Li majstre uzis sian „ezopan“ lingvon, kiu, restante metafora, estis tamen tre diafana por videble montri la mankojn kaj kulpojn de la malnova rusa reĝimo.
Estas konata lia speciala maniero skribi satirojn, fabelojn kaj rakontojn el la vivo de la Oriento. Trovinte ion riproĉindan en la rusa reĝimo, Doroŝeviĉ tuj skribis fabelon el ĥina aŭ araba vivo, reliefe kaj moke prezentis en ĝi la rusajn kulpojn en la orienta vesto. La fabelo temis pri la Oriento kaj la rusa cenzuro ne vidis la rajton ĝin akuzi aŭ aresti. Sed eĉ naivulo povis vidi kien tamen estis celanta la aŭtoro.
Doroŝeviĉ skribis ankaŭ multajn literaturajn kaj dramajn kritikojn kaj tipajn novelojn el la vivo de moskva mez- kaj malriĉa urbanaro. Liaj diversaj beletristikaj verkoj formas kelkajn volumojn kaj liaj felietonoj estas dissemitaj tra la miloj de gazetaj numeroj.
La lingvo de Doroŝeviĉ estas akra, ĝusta, tre simpla kaj regula, sed samtempe ĝi estas ankaŭ moderna, fortimpresa, bela kaj poezia.
Bonan ekzemplon de tiu lingvo donas la proponataj kvar fabeloj, unuafoje publikigitaj nur post la morto de la aŭtoro.
Antaŭ dudek jaroj V. Doroŝeviĉ fariĝis la fakta redaktanto de la konata en la mondo, plej disvastigita rusa gazeto „Rússkoje Slóvo“ (Rusa Vorto) en Moskvo, kiun li gvidis ĝis la momento, kiam ĝi estis rekvizita de la Sovjeta registaro.
V. Doroŝeviĉ mortis en la 1921-a jaro, elĉerpita pro la politikaj cirkonstancoj kaj granda mizero.
Zagreb, en Junio de la 1923-a jaro.
Nikolao Hohlov.
RIDU, POR NE PLORI!
V. DOROŜEVIĈ.