WeRead Powered by ReaderPub
Perdita kaj retrovita cover

Perdita kaj retrovita

Chapter 4: LA ĜARDENO
Open in WeRead

Explore more books like this:

About This Book

A fairy tale follows a proud, ill-tempered king and his compassionate queen, whose two beloved children brighten a fearful court. After the monarch insults a mysterious old woman during a hunt, the family suffers a sudden disappearance when the younger child vanishes from the palace garden. The narrative traces the ensuing alarm, the frantic searches by servants and royals, and the parents' anguish beside uncanny natural settings such as woodlands and a lakeside. Through episodic scenes—domestic warmth, an eerie encounter, and desperate mourning—the work explores themes of parental devotion, supernatural unsettlement, and the consequences of pride.

LA ĜARDENO

Kial ĉiuflanke tiuj vagaj lumoj? Tiuj plendaj voĉoj? Ĉe l’ antaŭaĵo de la nigra palaco lumas ĉiu fenestro. Ĉie, en la ĝardenoj, en la kortoj, sub la pordegoj, disvagas servistoj kaj servistinoj, portante torĉojn. Estas la horo de la dormo, kaj neniu dormas. Tra la silento de la nokto aŭdiĝas krioj: «Orluĉjo! Orluĉjo!» Ĉu do la morto frapis la reĝan loĝejon, ĉar tiel malgaje ploregas kaj ĝemas la funebra sonorilo? Ĉu la filon de la reĝo forrabis la fatalo, apenaŭ en la mateno de lia vivo? Sed la reĝo jam konas la malĝojegan novaĵon, kiu pistas lian patran koron! Li scias, ke Orluĉjo malaperis!

Kiel okazis tiu malfeliĉo? La infano estis ludinta la tutan matenon; poste li ellernis siajn lecionojn obeeme; poste, vespere, denove en la ĉarma ĝardeno, tute parfumita de floroj, tute kovrita de branĉetoj, li pasigis mallongajn horojn, jen deŝirante maturajn fragojn, jen persekutante orajn papiliojn. Lia patrino apud li rigardis lian ludon per karesa rigardo, kiam subite, de la ĉielo unumomente mallumigita, surfalis nubo kvazaŭ vastega vualo, kaj nokto kovris ĉion. Tio ĉi daŭris nur unu momenton, daŭron de fulmo; sed kiam la tago reaperis, ho ve! Orluĉjo jam ne estis apud sia patrino!

Aristino sin deturnas kaj pensas, ke ŝi sonĝis. «Ĉu li forkuris? Ĉu oni lin forrabis? Orluĉjo forrabita! Ne, tio ne estus ebla! Tion Dio ne permesus! Ne, ne! Li ne estas for! Kie li povas sin kaŝi, la infano, la ludema infano, kiu devigas min tiamaniere serĉi? En tiu ĉi arbareto, eble? Ho, mortiga timo? Tie li ne estas. Filo mia, kompatu miajn larmojn! Finu tiun ĉi kruelan ludon! Orluĉjo! Orluĉjo!»

Sed vane la patrino vokas, vokas denove. Neniu respondas, kaj jam la nokto falas sur la floran ĝardenon mutan kiel tombo!