WeRead Powered by ReaderPub
Popolmalamiko cover

Popolmalamiko

Chapter 5: TRIA AKTO
Open in WeRead

Explore more books like this:

About This Book

A medical professional discovers that the town's lucrative baths are contaminated and seeks to make the danger public. He attempts to enlist the press and civic leaders, but growing concern for local prosperity turns officials, colleagues, and neighbors against him. Support initially appears but evaporates as economic self-interest and fear of scandal override public health, leaving him and his household isolated. The drama probes the conflict between objective truth and communal convenience, the fragility of free expression under social pressure, and the personal costs of moral conviction. Presented across several acts, the narrative escalates civic confrontation and its repercussions for private life and civic trust.

TRIA AKTO

(La redaktejo de “La Popola Mesaĝo”. Maldekstre en la fono estas la enirpordo; dekstre sur la sama muro estas alia pordo kun vitraĵoj, tra kiuj oni vidas en la presejon. Sur la muro dekstre estas pordo. Meze sur la planko estas granda tablo kovrita de paperoj, gazetoj kaj libroj. Antaŭe maldekstre estas fenestro kaj apud ĝi estas skribopupitro kun alta seĝo. Paro da apogseĝoj staras ĉe la tablo kaj kelkaj aliaj seĝoj laŭ la muroj. La ĉambro estas trista kaj malkomforta, la mebloj malnovaj, la apogseĝoj malpuraj kaj ŝiritaj. En la presejo oni vidas paron da kompostistoj en laboro; pli fore manpresilo estas en funkcio.)

(Redaktoro Hovstad sidas ĉe la pupitro skribante. Iom poste venas de dekstre Billing kun la manuskripto de la doktoro en la mano.)

BILLING
Nu, jen vere io —!

HOVSTAD
(skribante) Ĉu vi tralegis ĝin?

BILLING
(metas la manuskripton sur la pupitron) Jes, mi efektive faris.

HOVSTAD
Ĉu vi ne trovas, ke la doktoro estas sufiĉe akra?

BILLING
Akra? Li estas, dia morto, frakasanta, jes vere. Ĉiu vorto falas peze, kiel — mi diru — kiel frapo de hakilkapo.

HOVSTAD
Jes, sed tiuj homoj ne falas post la unua frapo.

BILLING
Vere; sed ni daŭre frapos, — frapon post frapo, ĝis la tuta potenco de la grandeguloj disfalos. Kiam mi sidis tie interne legante tion ĉi, mi kvazaŭ vidis la revolucion veni de fore.

HOVSTAD
(turnas sin) Tŝ; ne diru tion kun Aslaksen aŭskultanta.

BILLING
(mallaŭtigas la voĉon) Aslaksen estas cedema malkuraĝulo; ne troviĝas vira kuraĝo en li. Sed tiun ĉi fojon vi do trapuŝos vian volon? Ĉu? Vi ja enprenos la artikolon de la doktoro?

HOVSTAD
Jes, se la magistranto ne cedas senproteste, —

BILLING
Tio estus diable ĉagrene.

HOVSTAD
Nu, ni povas feliĉe utiligi al ni la situacion, kio ajn kio okazos. Se la magistranto ne akceptos la proponon de la doktoro, li ekhavos ĉiujn etburĝojn sur la nukon, — la tutan asocion de domposedantoj kaj la aliaj. Kaj se li akceptos ĝin, li ekhavos kiel kontraŭulojn aron de la grandaj posedantoj de akcioj en la banejo, kiuj ĝis nun estis liaj plej fortaj subtenantoj —

BILLING
Jes, jes bone; ĉar ili devos ja elspezi grandan sumon —

HOVSTAD
Jes, ho ĵuru pri tio. Kaj jen la rondo estos rompita, vidu, kaj tiam ni en la gazeto, tagon post tago, evidentigu por la publiko, ke la magistranto malkapablas en ĉiu ajn afero, kaj ke la konfidaj postenoj en la urbo, la tuta komunuma estraro, estu transdonota en la manojn de liberalaj homoj.

BILLING
Estas, dia morto, frapante vere! Mi vidas, — mi vidas; ni staras ĵus antaŭ la komenco de revolucio!

(Oni frapas.)

HOVSTAD
(vokas) Envenu!

(Doktoro Stockmann venas tra la pordo maldekstre en la fono.)

HOVSTAD
(iras al li renkonte) Ho, jen la doktoro. Nu?

DOKTORO STOCKMANN
Ekpresu, sinjoro Hovstad!

HOVSTAD
Tiel do rezultis?

BILLING
Hura!

DOKTORO STOCKMANN
Ekpresu, mi diras. Jes certe, en tion rezultis. Sed nun ili havu kion ili deziras. Nun estos milito en la urbo, sinjoro Billing!

BILLING
Milito kun nuda tranĉilo, mi esperas! La tranĉilo al la gorĝo, sinjoro doktoro!

DOKTORO STOCKMANN
La traktaĵo estas nur komenco. Mi jam havas la kapon plena de skizoj por kvar aŭ kvin aliaj artikoloj. Kie estas Aslaksen?

BILLING
(vokas en la presejon) Aslaksen, venu ĉi tien momenton!

HOVSTAD
Kvar aŭ kvin aliaj artikoloj, vi diris? Pri la sama afero?

DOKTORO STOCKMANN
Ho ne, — multe mankas je tio, kara. Estos pri tute aliaj aferoj. Sed ĉio devenas de la akvoliverejo kaj la kloako. Unu afero posttiras alian, vi komprenas. Estas kiel malkonstrui malnovan domon, — ĝuste tiel.

BILLING
Estas, dia morto, vero; ŝajnas ke oni neniam finis, antaŭ ol la tuta domaĉo estas malkonstruita.

ASLAKSEN
(venante de la presejo) Malkonstruita! La doktoro do ne intencas malkonstrui la banejon?

HOVSTAD
Absolute ne; ne timu.

DOKTORO STOCKMANN
Nu ne; temas pri tute aliaj aferoj. Kion vi nun diras pri mia traktaĵo, sinjoro Hovstad?

HOVSTAD
Ĝi estas tiel klara kaj simpla; oni ne bezonas esti fakulo por kompreni la konekson. Mi kuraĝas diri, ke vi havos ĉiun kleran homon ĉe via flanko.

ASLAKSEN
Kaj ankaŭ ĉiujn prudentajn, ĉu?

BILLING
Prudentajn kaj malprudentajn, — jes, mi pensas preskaŭ la tutan urbon.

ASLAKSEN
Nu, do ni kuraĝas presi ĝin.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, tion mi opinius.

HOVSTAD
Ni enprenos ĝin morgaŭ frue.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, morto kaj plago, ni devas perdi eĉ ne unu solan tagon. Aŭdu, sinjoro Aslaksen, pri tio mi petas vin: Vi devas persone okupiĝi pri la manuskripto.

ASLAKSEN
Mi faros.

DOKTORO STOCKMANN
Atentu pri ĝi kvazaŭ pri oro. Neniun preseraron; ĉiu vorto estas grava. Kaj mi envenos poste; eble mi tiam povos legi presprovaĵon. — Jes, mi ne povas esprimi, kiom mi soifas vidi tiun aferon presita, — ĵetege disigita —

BILLING
Disĵetita, — jes kvazaŭ fulmo!

DOKTORO STOCKMANN
— submetita al la juĝo de ĉiuj spertaj kuncivitanoj. Ho, vi ne povas imagi al vi, kion mi hodiaŭ devis toleri. Oni minacis min per tio kaj tio; oni volis forpreni de mi miajn plej evidentajn homajn raĵtojn —

BILLING
Kion! Viajn homajn rajtojn!

DOKTORO STOCKMANN
— oni volis humiligi min, igi min perfidulo; postulis, ke mi metu personan avantaĝon antaŭ mian internan, sanktan konvinkon —

BILLING
Tio estas, dia morto, tro kruda.

HOVSTAD
Ho jes, oni povas atendi ĉion de tiu flanko.

DOKTORO STOCKMANN
Sed antaŭ mi ili cedu; tion ili vidu nigre sur blanke. Ĉiun tagon mi nun kvazaŭ ĵetos ankron en “La Popola Mesaĝo”, kaj enfilos ilin per eksplodaj artikoloj laŭvice —

ASLAKSEN
Jes, sed aŭskultu —

BILLING
Hura; ni havos militon, militon!

DOKTORO STOCKMANN
— mi frapu ilin teren, frakasu ilin, disfaligu iliajn fortikaĵojn antaŭ la okuloj de la justa publiko! Tion mi faru!

ASLAKSEN
Sed nepre modere, sinjoro doktoro; pafu modere —

BILLING
Ho ne; ho ne! Ne ŝparu la dinamiton!

DOKTORO STOCKMANN
(same nekonfuzebla) Ĉar nun ne estas nur tio pri la akvoliverejo kaj la kloako. Estas la tuta socio, kiu estu purigota, desinfektota —

BILLING
Jen la liberiga vorto!

DOKTORO STOCKMANN
Ĉiuj flikuloj ni forĉasos. Kaj tio en ĉiuj ejoj! Malfermiĝis por mi senfinaj vizioj hodiaŭ. Ankoraŭ ne estas tute klare por mi; sed mi eltrovos. Estas junaj, sanaj portantoj de la standardoj, kiujn ni nun devas serĉi, miaj amikoj; ni devas havi novajn komandantojn en ĉiuj antaŭpostenoj.

BILLING
Aŭdu, aŭdu!

DOKTORO STOCKMANN
Estu ni nur solidaraj, kaj ĉio iros glate, glate! La tuta revolucio kvazaŭ ŝipo lanĉiĝos el la ŝipglitejo. Jes, ĉu vi ne tion kredas?

HOVSTAD
Miaparte, mi opinias, ke nun ni havas esperon meti la estradon de la komunumo tien, kie ĝi juste devas kuŝi.

ASLAKSEN
Kaj antaŭenpaŝante en modereco, mi ne povas imagi, ke tio ĉi estu danĝera.

DOKTORO STOCKMANN
Kiu, diable, atentas, ĉu tio estas danĝera aŭ ne! Kion mi faras, tion mi faras en la nomo de la vero kaj pro mia konscienco.

HOVSTAD
Vi estas viro, kiu meritas subtenon, sinjoro doktoro.

ASLAKSEN
Jes, tio estas firma; la doktoro estas la vera amiko de la urbo; vera amiko de la socio li estas.

BILLING
Doktoro Stockmann estas, dia morto, amiko de la popolo, Aslaksen!

ASLAKSEN
Mi opinias, ke la asocio de domposedantoj baldaŭ uzos tiun esprimon.

DOKTORO STOCKMANN
(tuŝita, premas iliajn manojn) Dankon, dankon, miaj karaj, fidelaj amikoj; — tio ĉi estas por mi konsolo: — mia frato nomis min io tute alia. Nu, honto al mi, se li tion ne rehavu kun rentoj! Sed nun mi devas eliri por kuraci iun malfeliĉan diablon —. Mi revenos, kiel mi diris. Zorgu nun bone pri la manuskripto, sinjoro Aslaksen; — kaj precipe forstreku eĉ ne unu solan krisignon! Prefere aldonu kelkajn! Bone, bone; adiaŭ ĝis poste; adiaŭ, adiaŭ!

(Reciprokaj salutoj dum li estas akompanata al la pordo, kaj li foriras.)

HOVSTAD
Li fariĝos netakseble utila homo por ni.

ASLAKSEN
Jes, tiom longe kiom li nur tenas sin al la afero pri la banejo. Sed se li pluen iros, ne estas konsilinde sekvi lin.

HOVSTAD
Hm, dependas de —

BILLING
Vi estas ja damne timema, Aslaksen.

ASLAKSEN
Timema? Jes, kiam temas pri la lokaj potenculoj, mi estas timema, sinjoro Billing; tion mi lernis en la lernejo de la spertoj. Sed metu min en la grandan politikon, antaŭ la registaro mem, kaj jen vidu ĉu mi estas timema.

BILLING
Certe vi ne estas, ne; sed tio ja estas la kontraŭeco en vi.

ASLAKSEN
Mi estas homo kun konscienco, tia estas la afero. Se oni atakas la registaron, oni almenaŭ ne malutilas al la socio; ĉar tiuj homoj ne ĝenas sin pri tio; — ili restas starantaj same firme. Sed la lokaj aŭtoritatuloj, ilin oni povas elĵeti el ofico, kaj jen eble oni ekhavos la senspertecon ĉe la stirilo, je neriparebla malutilo por domposedantoj kaj por aliuloj.

HOVSTAD
Sed la civitana edukado pere de memregado, — ĉu vi ne pensas pri ĝi?

ASLAKSEN
Kiam homo ricevis ion inter la manojn, pri kio li devas zorgi, li ne povas pensi pri ĉio ajn, sinjoro Hovstad.

HOVSTAD
Ke mi do neniam ricevu ion inter la manojn!

BILLING
Aŭdu, — aŭdu!

ASLAKSEN
(ridetas) Hm. (montras al la seĝo) Sur la redaktortabureto tie sidis antaŭ vi guberniestro Stensgard.

BILLING
(kraĉas) Fi! Tia dizertulo.

HOVSTAD
Mi ne estas ŝancelisto — kaj neniam fariĝos.

ASLAKSEN
Politikisto priĵuru nenion en la mondo, sinjoro Hovstad. Kaj vi, sinjoro Billing, devus iomete refi la velon nuntage, mi opinias; vi ja petskribas pri la ofico kiel sekretario en la magistrato.

BILLING
Mi —!

HOVSTAD
Ĉu vi, Billing!

BILLING
Nu ja. — Diable, vi ja komprenas, ke estas nur por inciti tiujn memkontentajn sinjorojn.

ASLAKSEN
Nu, min tio tute ne koncernas. Sed kiam oni akuzas min pro timemo kaj pro kontraŭdiro en mia sinteno, tiam jenon mi volas akcenti: La pasinteco de presisto Aslaksen kuŝas aperta por ĉiu ajn. Mi ne subiĝis al alia ŝanĝo ol fariĝi pli modera. Mia koro daŭre estas ĉe la popolo; sed mi ne neas, ke mia prudento klinas iomete en la direkton de la potenculoj, — jes, nome al la lokaj.

(Li iras en la presejon.)

BILLING
Ĉu ni ne provu kvitigi nin pri li, Hovstad?

HOVSTAD
Ĉu vi konas iun alian, kiu volas stari kredite por papero kaj preskostoj?

BILLING
Damnite ke ni ne havas sufiĉan komerckapitalon.

HOVSTAD
(eksidas ĉe la pupitro) Jes, se ni nur tiun havus —

BILLING
Ĉu se vi turnus vin al doktoro Stockmann?

HOVSTAD
(foliumante la paperojn) Ho, kiom tio utilus? Li posedas ja nenion.

BILLING
Ne; sed li havas bonan viron rezerve, maljunan Morten Kiil, — “la melon”, kiel homoj nomas lin.

HOVSTAD
(skribante) Ĉu vi scias certe, ke li ion posedas?

BILLING
Jes, dia morto, li ja certe posedas! Kaj parto de ĝi devas ja fali sur la familion de Stockmann. Li devas ja pensi ekipi — almenaŭ la infanojn.

HOVSTAD
(turnas sin duone) Ĉu vi bazas vin sur tio?

BILLING
Bazas? Kompreneble mi bazas sur nenio.

HOVSTAD
Estas saĝe. Kaj sur tiu ofico en la magistrato vi tute ne devas bazi; ĉar mi povas certigi vin, — vi ĝin ne ricevos.

BILLING
Ne, ĉu vi ne komprenas, ke mi tion bone scias? Sed efektive estas bone, ke mi ne ricevos ĝin. Tia neglekto flamigas la batalemon; — oni kvazaŭ ricevas provizon de freŝa galo, kaj tio do estas bezonata en fora angulo kiel la nia, kie rare okazas io vere instiganta.

HOVSTAD
(skribante) Nu ja; nu ja.

BILLING
Nu, — ili baldaŭ aŭdos de mi! — Nun mi eniros por skribi la manifeston de la asocio de domposedantoj.

(Li iras en la ĉambron dekstre.)

HOVSTAD
(sidas ĉe la pupitro, maĉas la plumingon kaj diras malrapide:) Hm, — ĉu tiel? — (Oni frapas.) Envenu!

(Petra venas tra la pordo maldekstre en la fono.)

HOVSTAD
(ekstaras) Ĉu estas vi? Vi venas ĉi tien?

PETRA
Jes, mi petas pardonon —

HOVSTAD
(antaŭentiras apogseĝon) Bonvolu eksidi.

PETRA
Ne dankon; mi tuj foriros.

HOVSTAD
Ĉu eble estas io de via patro, kio —?

PETRA
Ne, estas de mi mem. (tiras libron el la mantelpoŝo) Jen la angla rakonto.

HOVSTAD
Kial vi redonas ĝin?

PETRA
Ĉar mi ne volas traduki ĝin.

HOVSTAD
Sed vi ja promesis al mi certe —

PETRA
Jes, tiam mi ankoraŭ ne estis ĝin leginta. Kaj ankaŭ vi certe ne legis ĝin?

HOVSTAD
Ne; vi ja scias, ke mi ne konas la anglan lingvon; sed —

PETRA
Nu ja; tial mi volis diri al vi, ke vi devas serĉi iun alian. (metas la libron sur la tablon) Tiu ĉi ne taŭgas en “La Popola Mesaĝo”.

HOVSTAD
Kaj kial ne?

PETRA
Ĉar ĝi tute kontraŭas viajn proprajn opiniojn.

HOVSTAD
Nu, pro tio —

PETRA
Vi ja ne komprenas min. Temas pri tio kiel supernatura gvidado zorgas pri la tielnomataj bonaj homoj, kaj fine kondukas ĉion al la plej bona por ili, — kaj ke ĉiuj tielnomataj malbonaj homoj ricevas punon.

HOVSTAD
Tamen tiel ĉio estas ja nur bone. Estas ja ĝuste tiaĵo, kion la homoj volas havi.

PETRA
Ĉu vi do volas esti tiu, kiu donas tiaĵon al la homoj? Vi mem ja kredas eĉ ne unu vorton el tio. Vi ja bone scias, ke ne okazas tiel en la realeco.

HOVSTAD
Vi tute pravas; sed redaktoro ne povas ĉiam agi kiel li volus. Ofte oni devas klini sin antaŭ la opinio de la popolo en negravaj aferoj. La politiko tamen estas la ĉefa afero en la vivo — almenaŭ por gazeto; kaj se mi volas konduki homojn kun mi al libereco kaj progreso, mi ne devas fortimigi ilin. Trovante tian moralan rakonton sube en la gazetkelo, ili pli volonte akceptos, kion ni presas supre; — ili kvazaŭ fariĝas pli konfidemaj.

PETRA
Fi; tiel ruze vi ne starigas kaptilojn por viaj legantoj; vi do ne estas araneo.

HOVSTAD
(ridetas) Dankon, ĉar vi havas tian bonan opinion pri mi. Ne, efektive estas ja la ideo de Billing kaj ne la mia.

PETRA
De Billing!

HOVSTAD
Jes, li almenaŭ parolis tiel pasinttage. Estas ja Billing, kiu absolute volas enpreni tiun rakonton; mi ja ne konas la libron.

PETRA
Sed kiel povas do Billing kun siaj liberalaj opinioj —!

HOVSTAD
Ho, Billing estas multspeca, li. Nun li ankaŭ petskribis pri la ofico kiel sekretario de la magistrato, mi aŭdas.

PETRA
Tion mi ne kredas, Hovstad. Kiel povus li decidigi sin al tiaĵo?

HOVSTAD
Nu, pri tio vi devas demandi lin.

PETRA
Neniam mi imagus tion pri Billing.

HOVSTAD
(rigardas ŝin fikse) Ĉu ne? Ĉu tio venas al vi tiel neatende.

PETRA
Jes. Aŭ tamen eble ne. Ho, mi ne vere scias —.

HOVSTAD
Ni gazetskribistoj ne multe taŭgas, fraŭlino.

PETRA
Ĉu vi vere tion diras?

HOVSTAD
Foje mi tion pensas.

PETRA
Jes, sub la ĉiutaga kverelado; tion mi komprenas. Sed nun, kun granda afero inter la manoj —.

HOVSTAD
Tio ĉi pri via patro, vi aludas?

PETRA
Ĝuste tio, jes. Ŝajnas al mi, ke nun vi devas senti vin kiel viro, kiu taŭgas antaŭ la plimulto.

HOVSTAD
Jes, hodiaŭ mi sentas ion tian.

PETRA
Jes, ĉu ne; vi ja tion sentas! Ho, estas admirinda vivotasko, kiun vi elektis. Tiel rompi vojon por misjuĝitaj veroj kaj por novaj, kuraĝaj opinioj —; jes, antaŭeniri sentime kaj paroli por maljuste traktata homo —

HOVSTAD
Pleje ĉar tiu maljuste traktata homo estas —, hm, — mi ne ĝuste scias kiel mi —

PETRA
Kiam li estas tiel justa kaj funde honesta, vi pensas?

HOVSTAD
(pli mallaŭte) Pleje ĉar li estas via patro, mi pensas.

PETRA
(subite kiel frapita) Tio?

HOVSTAD
Jes, Petra, — fraŭlino Petra.

PETRA
Ĉu estas tio, kio staras por vi, kiel la unua kaj supera? Ne la afero mem? Ne la vero; ne la granda, varma bonkoreco de patro?

HOVSTAD
Jes, — ja kompreneble, ankaŭ tio.

PETRA
Ne dankon; nun vi trodiris, Hovstad; kaj nun mi neniam plu kredos vin en io ajn.

HOVSTAD
Ĉu vi ofendiĝus pro tio, ke estas pleje pro vi —?

PETRA
Tio pro kio mi ofendiĝas, estas ke vi ne estis sincera antaŭ patro. Vi parolis kun li, kvazaŭ la vero kaj la bono de la socio kuŝus en via koro; vi trompis kaj patron kaj min; vi ne estas tia viro, kian vi ŝajnigis. Kaj tion mi neniam pardonos al vi — neniam!

HOVSTAD
Tion vi ne diru tiel akre, fraŭlino Petra; kaj malpli nun.

PETRA
Kial ne nun?

HOVSTAD
Ĉar via patro nun ne povas malhavi mian helpon.

PETRA
(rigardas lin kvazaŭ de supre) Ĉu vi ankaŭ estas tia? Fi do!

HOVSTAD
Ne, ne, mi ne estas; venis ja nur senintence; ne kredu tion.

PETRA
Mi scias kion kredi. Adiaŭ.

ASLAKSEN
(el la presejo, rapide kaj sekrete) Morto kaj plago, sinjoro Hovstad — (vidas Petra) Aj, domaĝe —

PETRA
Jen kuŝas la libro; donu ĝin al iu alia. (iras al la elirejo)

HOVSTAD
(sekvas ŝin) Sed, fraŭlino —

PETRA
Adiaŭ. (ŝi foriras.)

ASLAKSEN
Sinjoro Hovstad, aŭskultu do!

HOVSTAD
Nu, nu do; kio estas?

ASLAKSEN
La magistranto staras en la presejo.

HOVSTAD
La magistranto, vi diras?

ASLAKSEN
Jes, li volas paroli kun vi; li envenis tra la malantaŭa pordo, — ne volis esti vidata, vi komprenas.

HOVSTAD
Kio tio povas esti? Ne; atendu, mi volas mem —

(Li iras al la pordo de la presejo, malfermas, salutas kaj invitas la magistranton enveni)

HOVSTAD
Staru observante, Aslaksen, ke neniu —

ASLAKSEN
Komprenas — (iras en la presejon)

LA MAGISTRANTO
Sinjoro Hovstad certe ne atendis vidi min ĉi tie.

HOVSTAD
Ne, tion mi vere ne atendis.

LA MAGISTRANTO
(ĉirkaŭrigardas) Ĉi tie vi ja aranĝis la ejon hejmece, vere hejmece.

HOVSTAD
Ho —

LA MAGISTRANTO
Kaj nun mi venas tiel senceremonie okupante vian tempon.

HOVSTAD
Bonvolu, sinjoro magistranto; mi estas je via servo. Sed ĉu mi ne devas liberigi vin de —? (metas la kepon kaj la bastonon de la magistranto sur seĝon) Kaj ĉu la magistranto bonvolas sidi?

LA MAGISTRANTO
(eksidas ĉe la tablo) Dankon.

(Ankaŭ Hovstad eksidas ĉe la tablo.)

LA MAGISTRANTO
Mi havis — vere ĝenan travivaĵon hodiaŭ, sinjoro Hovstad.

HOVSTAD
Nu? Jes tiom da farendaĵoj, kiom la magistranto havas, —

LA MAGISTRANTO
Tio ĉi hodiaŭ rilatas al la doktoro de la banejo.

HOVSTAD
Nu ja; al la doktoro?

LA MAGISTRANTO
Li verkis iun proponon al la estraro de la banejo koncerne iujn supozeblajn mankojn.

HOVSTAD
Ho, vere?

LA MAGISTRANTO
Jes, ĉu li ne diris al vi —? Ŝajnas al mi, ke li menciis —

HOVSTAD
Ho jes, efektive, li lasis kelkajn vortojn fali —

ASLAKSEN
(el la presejo) Mi devus ja havi la manuskripton —

HOVSTAD
(ĉagrenita) Hm; ĝi ja kuŝas sur la pupitro.

ASLAKSEN
(trovas ĝin) Bone.

LA MAGISTRANTO
Sed tie ja ĝuste estas —

ASLAKSEN
Jes, estas la traktaĵo de la doktoro, sinjoro magistranto.

HOVSTAD
Nu, do estas tiu, pri kiu vi parolas?

LA MAGISTRANTO
Ĝuste tiu. Kion vi opinias pri ĝi?

HOVSTAD
Mi ja ne estas fakulo, kaj mi nur legis ĝin supraĵe.

LA MAGISTRANTO
Sed vi tamen presigos ĝin?

HOVSTAD
Al homo kiu elpaŝas sub sia propra nomo, mi ne povas rifuzi —

ASLAKSEN
Mi decidas nenion en la gazeto, sinjoro magistranto —

LA MAGISTRANTO
Kompreneble.

ASLAKSEN
Mi nur presas, kion oni donas al mi en la manojn.

LA MAGISTRANTO
Tute en ordo.

ASLAKSEN
Kaj tial mi devas — (iras al la presejo)

LA MAGISTRANTO
Ne, restu momenton, sinjoro Aslaksen. Kun via permeso, sinjoro Hovstad —

HOVSTAD
Mi petas, sinjoro magistranto —

LA MAGISTRANTO
Vi estas saĝa kaj pensema viro, sinjoro Aslaksen.

ASLAKSEN
Ĝojigas min, ke la magistranto tiel pensas.

LA MAGISTRANTO
Kaj viro kun influo en vastaj rondoj.

ASLAKSEN
Nur pleje inter etburĝoj, ja.

LA MAGISTRANTO
La malgrandaj impostpagantoj estas ja la plimulto — ĉi tie kiel en aliaj lokoj.

ASLAKSEN
Efektive ili ja estas.

LA MAGISTRANTO
Kaj mi ne dubas, ke vi konas la opinion de la plimulto. Ĉu ne?

ASLAKSEN
Jes, tion mi ja dirus, ke mi faras, sinjoro magistranto.

LA MAGISTRANTO
Jes, — kaj ĉar regas tia laŭdinda oferemo inter la malpli bonstataj burĝoj, —

ASLAKSEN
Kiel tio?

HOVSTAD
Oferemo?

LA MAGISTRANTO
Estas bela signo pri socia spirito; ege bela signo. Mi dirus, ke tion mi ne atendis. Sed vi konas ja la opinion pli profunde ol mi.

ASLAKSEN
Jes, sed sinjoro magistranto —

LA MAGISTRANTO
Kaj efektive ne fariĝos eta ofero, kiun la urbo verŝajne devos fari.

HOVSTAD
La urbo?

ASLAKSEN
Sed mi ne komprenas —. Estas ja la banejo —!

LA MAGISTRANTO
Post intertempa kalkulo la ŝanĝoj, kiujn la doktoro supozas dezirindaj, sumiĝas al kelkaj centmiloj da kronoj.

ASLAKSEN
Estas ja granda sumo; sed —

LA MAGISTRANTO
Kompreneble fariĝos necese, ke ni kontraktu komunuman prunton.

HOVSTAD
(ekstaras) Ĉu estas la intenco, ke la urbo —?

ASLAKSEN
Ĉu pagiĝus el la kaso de la urbo! El la malriĉaj poŝoj de la etburĝoj!

LA MAGISTRANTO
Jes, estimata sinjoro Aslaksen, de kie alie venus la monaj rimedoj?

ASLAKSEN
Pri tio devas zorgi la sinjoroj, kiuj posedas la banejon.

LA MAGISTRANTO
La posedantoj de la banejo ne estimas sin kapablaj streĉi sin pli foren ol ili jam faris.

ASLAKSEN
Ĉu certe, sinjoro magistranto?

LA MAGISTRANTO
Mi certigis min pri tio. Se oni deziras tiujn ampleksajn ŝanĝojn, la urbo mem devas elspezi la kostojn.

ASLAKSEN
Sed dia morto kaj plago — pardonu! sed tio ĉi estas ja tute alia afero, sinjoro Hovstad!

HOVSTAD
Jes, tia ĝi efektive estas.

LA MAGISTRANTO
La plej fatala estas, ke necesus fermi la banejon dum tempo de du jaroj.

HOVSTAD
Fermi? Tute fermi!

ASLAKSEN
Du jarojn!

LA MAGISTRANTO
Jes, tiom longe daŭrus la laboro — minimume.

ASLAKSEN
Sed morto kaj plago, tion ni ne eltenos, sinjoro magistranto! El kio do vivu ni domposedantoj intertempe?

LA MAGISTRANTO
Al tio estas bedaŭrinde malfacile respondi, sinjoro Aslaksen. Sed kion volas vi, ke ni faru? Ĉu vi opinias ke ni ricevos eĉ unu solan gaston al la banejo, kiam oni kredigas al ili, ke la akvo estas putra, ke ni loĝas sur venena grundo, la tuta urbo —

ASLAKSEN
Kaj ĉio estas nur imagaĵo?

LA MAGISTRANTO
Per mia plej granda bonvolemo mi ne povis konvinki min, ke estas io alia.

ASLAKSEN
Jes, sed do estas ja tute nepravigeble farite de doktoro Stockmann —; mi petas pardonon, sinjoro magistranto, sed —

LA MAGISTRANTO
Estas bedaŭrinda vero, kion vi jen esprimas, sinjoro Aslaksen. Mia frato ĉiam estis impeta homo.

ASLAKSEN
Kaj tamen vi volas subteni lin en tiaĵo, sinjoro Hovstad!

HOVSTAD
Sed kiu do povus pensi, ke —?

LA MAGISTRANTO
Mi redaktis mallongan klarigon pri la afero, tiel kiel ĝi el sobra vidpunkto estu komprenata; kaj aldone mi sugestas kiel eblaj domaĝoj laŭespere estu riparotaj en maniero farebla por la kaso de la banejo.

HOVSTAD
Ĉu vi havas tiun artikolon ĉe vi, sinjoro magistranto?

LA MAGISTRANTO
(foliumas la poŝon) Jes, mi kunprenis ĝin okaze, ke vi —

ASLAKSEN
(rapide) Morto kaj plago, jen li estas!

LA MAGISTRANTO
Kiu? Mia frato?

HOVSTAD
Kie, — kie?

ASLAKSEN
Li iras tra la presejo.

LA MAGISTRANTO
Fatale. Mi ne dezirus renkonti lin ĉi tie, kaj mi ankoraŭ havas multon priparolendan kun vi.

HOVSTAD
(montras al la pordo dekstre) Eniru tien dume.

LA MAGISTRANTO
Sed —?

HOVSTAD
Vi trovos nur Billing.

ASLAKSEN
Rapide, rapide, sinjoro magistranto; jen li venas.

LA MAGISTRANTO
Jes, jes do; sed prizorgu, ke li baldaŭ foriru.

(Li eliras tra la pordo dekstre, kiun Aslaksen malfermas kaj fermas post li.)

HOVSTAD
Trovu iun okupon, Aslaksen.

(Li eksidas kaj skribas. Aslaksen foliumas en amaso da gazetoj sur seĝo dekstre.)

DOKTORO STOCKMANN
(venas el la presejo) Jen mi ree estas. (demetas ĉapelon kaj bastonon)

HOVSTAD
(skribante) Jam nun, sinjoro doktoro? Urĝu pri tio, kion ni priparolis, Aslaksen. La tempo ne sufiĉas por ni hodiaŭ.

DOKTORO STOCKMANN
(al Aslaksen) Ankoraŭ neniu provpresaĵo, mi aŭdas.

ASLAKSEN
(ne sin turnante) Ne, kiel povus la doktoro pensi tion?

DOKTORO STOCKMANN
Ne, ne; sed mi estas senpacienca, vi certe komprenas. Mi havas eĉ ne momentan kvieton antaŭ ol mi vidos ĝin en la gazeto.

HOVSTAD
Hm; daŭros certe ankoraŭ ioman tempon. Ĉu vi ne pensas, Aslaksen?

ASLAKSEN
Jes, mi preskaŭ timas tion.

DOKTORO STOCKMANN
Bone, bone, miaj karaj amikoj; do mi revenos; mi volonte revenos du fojojn, se estos necese. Tia granda afero, — la bonfarto de la tuta urbo —; ne estas ja tempo por vivi en nenifarado. (volas foriri, sed haltas kaj revenas) Sed aŭdu, — ankoraŭ estas afero, kiun mi devas priparoli kun vi.

HOVSTAD
Pardonu; sed ĉu ni povus alian fojon —?

DOKTORO STOCKMANN
Estas en du vortoj dirite. Estas nur tio, vi komprenu, — ke kiam oni morgaŭ legos mian artikolon en la gazeto, kaj ne scias, ke mi la tutan vintron en silento laboradis por la bono de la urbo —

HOVSTAD
Jes, sed doktoro —

DOKTORO STOCKMANN
Mi scias kion vi volas diri. Vi opinias, ke ne estis pli ol mia damnita devo, — simpla civitana devo. Kompreneble; tion mi scias same bone kiel vi. Sed miaj samcivitanoj, vidu —; bona Dio, la benitaj homoj, ili ja tiel amas min —

ASLAKSEN
Jes, la civitanoj amas vin ĝis tiun ĉi tagon, sinjoro doktoro.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, kaj ĝuste tial mi timas, ke —; jen kion mi volis diri: Kiam nun tio ĉi venas al ili — precipe al la senhavaj klasoj — kiel instiganta alvoko por en la estonteco preni la aferojn de la urbo en proprajn manojn —

HOVSTAD
(ekstaras) Hm, sinjoro doktoro, mi ne volas kaŝi por vi —

DOKTORO STOCKMANN
Aha, — ĉu mi ne povus pensi, ke io estas en preparo! Sed tion mi ne volas akcepti. Se oni preparadas ion tian —

HOVSTAD
Kion do?

DOKTORO STOCKMANN
Nu, ion aŭ alian, — standard-procesion aŭ festmanĝon aŭ subskripcion al honora donaco — aŭ kion ajn, vi devas promesi al mi je via savo malhelpi tion. Kaj ankaŭ vi, Aslaksen; ĉu vi aŭdas?

HOVSTAD
Pardonu, sinjoro doktoro; ni povas same bone unue kiel laste diri al vi la puran veron —

(Sinjorino Stockmann, kun ĉapelo kaj mantelo envenas tra la pordo maldekstre en la fono.)

SINJORINO STOCKMANN
(vidas la doktoron) Jes, ĝuste!

HOVSTAD
(iras al ŝi renkonte) Jen jen, ankaŭ la sinjorino?

DOKTORO STOCKMANN
Kion, diable, volas vi ĉi tie, Katrine?

SINJORINO STOCKMANN
Vi ja povas bone pensi, kion mi volas.

HOVSTAD
Bonvolu sidi. Aŭ eble —

SINJORINO STOCKMANN
Dankon; ne ĝenu vin. Kaj vi eĉ ne devas esti ĉagrenita pro tio, ke mi venas por serĉi Stockmann; ĉar sciu, ke mi estas patrino de tri infanoj.

DOKTORO STOCKMANN
Babilaĵo; tion ni ja bone scias.

SINJORINO STOCKMANN
Ĉu? Ne aspektas tiel, ke vi pensas iom pri edzino kaj infanoj hodiaŭ; ĉar alie vi ne irus ĵeti nin ĉiujn en malfeliĉon.

DOKTORO STOCKMANN
Sed ĉu vi estas tute freneza, Katrine! Ĉu viro kun edzino kaj infanoj ne havu permeson publikigi la veron, — ne havu permeson esti utila kaj agema civitano, — ne havu permeson servi la urbon en kiu li loĝas!

SINJORINO STOCKMANN
Ĉio kun modereco, Tomas!

ASLAKSEN
Tion ankaŭ mi diras. Modereco en ĉio.

SINJORINO STOCKMANN
Kaj tial vi faras pekon kontraŭ nin, sinjoro Hovstad, kiam vi logas mian edzon for de domo kaj hejmo, kaj forlogas lin en tion ĉi.

HOVSTAD
Mi ja ne forlogas iun en —

DOKTORO STOCKMANN
Forlogas! Ĉu vi kredas, ke mi lasas min forlogi!

SINJORINO STOCKMANN
Jes, vi faras. Mi ja scias, ke vi estas la plej inteligenta homo en la urbo; sed estas tre facile forlogi vin, Tomas. (al Hovstad) Kaj pensu nur, ke li perdas sian oficon ĉe la banejo, se vi presos lian artikolon —

ASLAKSEN
Kio do!

HOVSTAD
Sed aŭdu, sinjoro doktoro —

DOKTORO STOCKMANN
(ridas) Ha-ha, lasu ilin nur provi —! Ho ne, — ili certe gardos sin. Ĉar, vidu, mi havas la kompaktan plimulton malantaŭ mi!

SINJORINO STOCKMANN
Jes, estas ja ĝuste la malfeliĉo, ke vi havas tian teruraĵon malantaŭ vi.

DOKTORO STOCKMANN
Babilaĵo, Katrine; — iru hejmen kaj zorgu pri via domo, kaj lasu min zorgi pri la socio. Kiel vi povas timi, kiam mi estas fidema kaj ĝoja? (frotas la manojn kaj paŝadas tien kaj reen) La vero kaj la popolo gajnos la batalon, je tio vi povas sakri. Ho, mi vidas la tutan liberalan burĝaron ariĝi en venkantan armeon —! (haltas ĉe seĝo) Kio — kio diablo estas jeno?

ASLAKSEN
(rigardas tien) Aj do!

HOVSTAD
(same) Hm —

DOKTORO STOCKMANN
Jen kuŝas ja la pinto de la aŭtoritatulo.

(Li prenas zorgeme la kepon de la magistranto per la fingropintoj, kaj suprenlevas ĝin.)

SINJORINO STOCKMANN
La kepo de la magistranto!

DOKTORO STOCKMANN
Kaj jen ankaŭ la komandobastono. Kiel diable kaj fantome —

HOVSTAD
Nu jeno do —

DOKTORO STOCKMANN
Ha, mi komprenas! Li faris viziton por konvinki vin. Ha-ha, jen li venis al la ĝustaj! Kaj kiam li ekvidis min en la presejo —. (ekridas) Ĉu li kuris, sinjoro Aslaksen?

ASLAKSEN
(rapide) Je Dio li kuris, doktoro.

DOKTORO STOCKMANN
Kuris de bastono kaj —. Babilaĵo; Petro ne kuras de io ajn. Sed diable, kien vi metis lin? Ha, — tie, kompreneble. Nun vi vidu, Katrine!

SINJORINO STOCKMANN
Tomas, — mi petas vin —!

ASLAKSEN
Gardu vin, sinjoro doktoro!

DOKTORO STOCKMANN
(Li metas la kepon de la magistranto sur la kapon kaj prenas lian bastonon; poste li iras al la pordo, abrupte malfermas ĝin, kaj salutas per la mano al la ŝirmilo de la kepo.)

(La magistranto envenas, ruĝa de kolero. Malantaŭ li Billing.)

LA MAGISTRANTO
Kion tiuj tumultoj signifu?

DOKTORO STOCKMANN
Respekto, mia bona Petro. Nun estas mi, kiu estas la aŭtoritato en la urbo.

(Li paŝadas tien kaj reen.)

SINJORINO STOCKMANN
(preskaŭ plorante) Ne, sed Tomas do!

LA MAGISTRANTO
(postsekvas lin) Donu al mi mian kepon kaj bastonon!

DOKTORO STOCKMANN
(kiel antaŭe) Se vi estas policestro, mi estas urbestro, — mi estras la tutan urbon, mi, jen vidu!

LA MAGISTRANTO
Demetu la kepon, mi diras. Memoru ke estas laŭregulara uniformkepo!

DOKTORO STOCKMANN
Ba; ĉu vi opinias, ke la vekiĝanta popola leono lasas sin timigi de uniformkepoj? Ĉar sciu, ke ni faros revolucion en la urbo morgaŭ. Vi minacis maldungi min; sed nun mi maldungos vin, — maldungos vin de ĉiuj viaj konfiditaj postenoj —. Ĉu vi opinias, ke mi ne povas? Ho jes; mi havas la venkantajn potencojn de la socio kun mi. Hovstad kaj Billing volas tondri en “La Popola Mesaĝo”, kaj presisto Aslaksen elmarŝos antaŭe de la tuta asocio de domposedantoj —

ASLAKSEN
Tion mi ne faros, sinjoro doktoro.

DOKTORO STOCKMANN
Certe vi faros —

LA MAGISTRANTO
Aha; sinjoro Hovstad eble aliĝos al la agitado?

HOVSTAD
Ne, sinjoro magistranto.

ASLAKSEN
Ne, tiel freneza sinjoro Hovstad ne estas, ke li detruos kaj sin mem kaj la gazeton pro imagaĵo.

DOKTORO STOCKMANN
(ĉirkaŭrigardas) Kion do jeno signifu?

HOVSTAD
Vi prezentis vian aferon en falsa lumo, sinjoro doktoro; kaj tial mi ne povas subteni ĝin.

BILLING
Ne, post tio, kion sinjoro magistranto bonvole klarigis al mi, —

DOKTORO STOCKMANN
Falsa! Lasu min pri tio. Presigu vi nur mian traktaĵon; mi estos viro por defendi ĝin.

HOVSTAD
Mi ne presigos ĝin. Mi ne povas, ne volas kaj ne kuraĝas presigi ĝin.

DOKTORO STOCKMANN
Vi ne kuraĝas? Kia babilaĵo! Vi ja estas redaktoro; kaj estas ja la redaktoroj, kiuj regas la gazetaron, mi kredus!

ASLAKSEN
Ne; sed estas la abonantoj, sinjoro doktoro.

LA MAGISTRANTO
Feliĉe, jes.

ASLAKSEN
Estas la publika opinio, la klera publiko, la domposedantoj kaj ĉiuj aliaj; tiuj regas la gazetojn.

DOKTORO STOCKMANN
(sinrega) Kaj ĉiujn tiujn potencojn mi havas kontraŭ mi?

ASLAKSEN
Jes, vi havas. Estus la ruinigo de la burĝaro, se ni presus vian artikolon.

DOKTORO STOCKMANN
Nu tiel. —

LA MAGISTRANTO
Mian kepon kaj mian bastonon!

(Doktoro Stockmann demetas la kepon kaj kuŝigas ĝin sur la tablon kune kun la bastono.)

LA MAGISTRANTO
(prenas ambaŭ al si) Via urbestra honoro ekhavis abruptan finon.

DOKTORO STOCKMANN
Ni ankoraŭ ne atingis la finon. (al Hovstad) Do neeblas presigi mian traktaĵon en “La Popola Mesaĝo”?

HOVSTAD
Tute neeblas; ankaŭ pro konsidero pri via familio.

SINJORINO STOCKMANN
Ho, vi tute ne havu konsideron pri la familio, sinjoro Hovstad.

LA MAGISTRANTO
(prenas paperon el la poŝo) Kiel informo por la publiko sufiĉas tion ĉi: Estas aŭtentika klarigo. Bonvolu.

HOVSTAD
(prenas la paperon) Bone; estos zorge presigata.

DOKTORO STOCKMANN
Sed la mia ne. Oni imagas, ke oni povas silentigi min kaj la veron ĝis morto! Sed tio ne iros tiel glate, kiel vi opinias. Sinjoro Aslaksen, bonvolu tuj preni mian manuskripton kaj presi ĝin kiel flugfolion — je mia propra kostopago, — en mia eldonejo. Mi volas havi kvar cent ekzemplerojn; ne, kvin, ses cent mi volas havi.

ASLAKSEN
Eĉ ne se vi ofertus al mi oron, kuraĝus mi ludoni mian presejon al tiaĵo, sinjoro doktoro. Mi ne kuraĝas pro la publika opinio. Neniu en la urbo presos ĝin.

DOKTORO STOCKMANN
Do redonu ĝin al mi.

HOVSTAD
(donas al li la manuskripton) Bonvolu.

DOKTORO STOCKMANN
(serĉas ĉapelon kaj bastonon) Publikigota ĝi tamen estu. Mi legos ĝin en granda popolkunveno; ĉiuj miaj samcivitanoj aŭdu la voĉon de la vero!

LA MAGISTRANTO
Neniu asocio en la tuta urbo pruntedonos al vi ejon por tia celo.

ASLAKSEN
Eĉ ne unu sola; tion mi ja certe scias.

BILLING
Ne, dia morto, ĉu ili faros!

SINJORINO STOCKMANN
Estus do tro indignige! Sed kial staras ili do tiel kontraŭ vi, ĉiuj?

DOKTORO STOCKMANN
(kolera) Jes, tion mi diru. Estas ĉar en tiu ĉi urbo ĉiuj viroj estas timoplenaj virinoj — kiel vi; ĉiuj nur pensas pri la familio kaj ne pri la socio.

SINJORINO STOCKMANN
(kaptas lian brakon) Do mi montru al ili unu — unu virinon, kiu povas esti viro — fojon. Ĉar nun mi kunsentas kun vi, Tomas!

DOKTORO STOCKMANN
Bone dirite, Katrine. Publikigota ĝi estu, je mia beno kaj savo! Se mi ne povos lui ejon, do mi dungos tamburiston por iri tra la urbo kun mi, kaj mi laŭtlegos ĝin ĉe ĉiuj stratanguloj.

LA MAGISTRANTO
Tiel ege freneza vi do ne estas?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, mi estas!

ASLAKSEN
Vi havos eĉ neniun homon en la tuta urbo por iri kun vi.

BILLING
Ne, dia morto, ĉu vi ekhavos!

SINJORINO STOCKMANN
Ne cedu, Tomas. Mi sendos la knabojn kuniri kun vi.

DOKTORO STOCKMANN
Bona ideo!

SINJORINO STOCKMANN
Morten volonte kuniros; kaj Ejlif, certe ankaŭ li.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, kaj ankaŭ Petra! Kaj vi mem, Katrine!

SINJORINO STOCKMANN
Ne, ne, mi ne; sed mi staros en la fenestro por rigardi vin; tion mi faros.

DOKTORO STOCKMANN
(ĉirkaŭbrakas kaj kisas ŝin) Dankon pro tio! Jes, nun ni provu batalon, vi bonaj sinjoroj! Mi volas vidi ĉu la fiaĵo kapablas kunkudri la buŝon de tiu patrioto, kiu volas purigi la socion!

(Li kaj la sinjorino eliras tra la pordo maldekstre en la fono.)

LA MAGISTRANTO
(malkviete agitas sian kapon) Nun li igis ankaŭ ŝin freneza.

KVARA AKTO

(Granda malmoderna salono en la domo de Horster. Malferma duparta pordo en la fono kondukas en antaŭĉambron. Sur la maldekstra longmuro estas tri fenestroj; meze sur la kontraŭa muro estas metita podio kaj sur ĝin malgranda tablo kun du kandeloj, akvokarafo, glaso kaj sonorilo. Cetere la salono estas lumigata per lampetoj inter la fenestroj. Maldekstre antaŭe staras tablo kun kandelo kaj seĝo. Antaŭe dekstre estas pordo kaj apud ĝi kelke da seĝoj.)

(Granda kunveno de civitanoj el ĉiuj tavoloj. Oni povas vidi kelkajn virinojn kaj kelkajn lernejajn knabojn en la amaso. Pli kaj pli da homoj laŭvice fluas enen de la fono, tiel ke la salono pleniĝas.)

CIVITANO
(al aliulo, kiun li renkontas) Ĉu ankaŭ vi venas ĉi-vespere, Lamstad?

LA ALPAROLINTO
Mi partoprenas en ĉiuj popolkunvenoj, mi.

ĈESTARANTO
Vi ja kunprenis fajfilon, ĉu ne?

LA DUA CIVITANO
Kredu ke mi faris. Ĉu vi ne?

LA TRIA
Ho jes. Kaj ŝipestro Evensen volas kunpreni grandan kornon, li diris.

LA DUA CIVITANO
Li estas amuza, tiu Evensen. (ridado en la grupo)

LA KVARA CIVITANO
(alvenas) Aŭdu, diru kio okazos ĉi vespere?

LA DUA CIVITANO
Estas ja doktoro Stockmann, kiu volas fari prelegon kontraŭ la magistranto.

LA NOVEVENINTO
Sed la magistranto estas ja lia frato.

LA UNUA CIVITANO
Tio estas tute egale por li; doktoro Stockmann ne estas malkuraĝa.

LA TRIA CIVITANO
Sed li ja malpravas; tion mi legis en “La Popola Mesaĝo”.

LA DUA CIVITANO
Jes, kredeble li malpravas ĉi tiun fojon; ĉar ili ne volis luigi al li salonon nek en la asocio de domposedantoj nek en la civitanklubo.

LA UNUA CIVITANO
Eĉ ne la banejan salonon li povis lui.

LA DUA CIVITANO
Ne, kompreneble.

VIRO
(en alia grupo) Kun kiu oni samopiniu en ĉi tiu afero, sinjoro?

ALIA VIRO
(en la sama grupo) Nur rigardu presiston Aslaksen, kaj faru, kiel li faras.

BILLING
(kun dokumentujo sub la brako, faras al si vojon tra la amaso) Pardonu, sinjoroj! Permesu al mi preterpasi. Mi referos por “La Popola Mesaĝo”. Koran dankon!

(Li eksidas ĉe la tablo maldekstre.)

LABORISTO
Kiu tiu estas?

ALIA LABORISTO
Ĉu vi ne konas lin? Estas ja tiu Billing, kiu skribas por la gazeto de Aslaksen.

(Ŝipestro Horster akompanas sinjorinon Stockmann kaj Petra enen tra la pordo dekstre antaŭe. Ejlif kaj Morten sekvas ilin.)

HORSTER
Mi pensis, ke jen la familio povas sidi; de ĉi tie estas facile eliri, se io okazus.

SINJORINO STOCKMANN
Ĉu vi kredas, ke fariĝos tumultoj?

HORSTER
Oni neniam scias —; inter tiom da homoj —. Sed eksidu vi nun tute trankvile.

SINJORINO STOCKMANN
(eksidas) Kiel ĝentile de vi, ke vi proponis al Stockmann vian salonon.

HORSTER
Ĉar ja neniu alia volis, do —

PETRA
(kiu ankaŭ eksidis) Kaj ankaŭ kuraĝe, Horster.

HORSTER
Ho, tio ne postulis multe da kuraĝo, mi opinias.

(Redaktoro Hovstad kaj presisto Aslaksen venas samtempe, sed unuope tra la amaso.)

ASLAKSEN
(iras al Horster) Ĉu la doktoro ankoraŭ ne venis?

HORSTER
Li atendas tie interne. (moviĝo apud la pordo en la fono)

HOVSTAD
(al Billing) Jen la magistranto. Vidu!

BILLING
Jes, dia morto, ĉu li ne tamen venas!

(Magistranto Stockmann senpuŝe faras al si vojon inter la kunvenintoj, salutas ĝentile kaj prenas lokon ĉe la muro maldekstre. Iom poste venas doktoro Stockmann tra la pordo dekstre antaŭe. Li estas nigre vestita, en redingoto, kun blanka koltuko. Iuj manfrapas necerte, sed silentiĝas per mallaŭtaj tŝŝ. Fariĝas silente.)

DOKTORO STOCKMANN
(duonlaŭte) Kiel vi fartas, Katrine?

SINJORINO STOCKMANN
Nu, mi fartas bone. (Pli mallaŭte) Ne koleriĝu nun, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN
Ho, mi scias regi min. (rigardas sian horloĝon, supreniras la podion kaj kapklinas) La horloĝo montras kvaronon post, — kaj do mi volas komenci — (eltiras sian manuskripton)

ASLAKSEN
Unue ni devas elekti prezidanton.

DOKTORO STOCKMANN
Ne; tio ne estas necesa.

KELKAJ SINJOROJ
(krias) Jes, jes!

LA MAGISTRANTO
Ankaŭ mi opinius, ke prezidanto devus esti elektata.

DOKTORO STOCKMANN
Sed mi kunvokis ĉi tiun kunvenon por fari prelegon, Petro!

LA MAGISTRANTO
La prelego de la baneja kuracisto eble kaŭzus esprimojn de diverĝantaj opinioj.

PLURAJ VOĈOJ
Prezidanton! Prezidanton!

HOVSTAD
La publika civitana volo aspekte postulas prezidanton.

DOKTORO STOCKMANN
(sinrege) Nu do bone; lasu do la civitana volo havi sian volon.

ASLAKSEN
Ĉu ne la magistranto volus akcepti tiun taskon?

TRI SINJOROJ
(manfrapas) Bravo! Bravo!

LA MAGISTRANTO
Pro pluraj facile kompreneblaj kaŭzoj mi devas rifuzi. Sed feliĉe ni havas en nia mezo viron, kiun mi opinias ke ĉiuj povas akcepti. Mi aludas al la prezidanto de la asocio de domposedantoj, sinjoro presisto Aslaksen.

MULTAJ VOĈOJ
Jes, jes! Aslaksen vivu! Hura por Aslaksen.

(Doktoro Stockmann prenas sian manuskripton kaj malsupreniras de la podio)

ASLAKSEN
Ĉar la fido de miaj kuncivitanoj vokas min, mi ne estas malinklina —

(Manfrapado kaj aplaŭdo. Aslaksen supreniras la podion.)

BILLING
(skribas) Do — “sinjoro presisto Aslaksen elektita per aplaŭdo” —

ASLAKSEN
Kaj ĉar mi nun staras sur tiu ĉi loko, mi petas la permeson diri kelkajn mallongajn vortojn. Mi estas trankvilema kaj pacema homo, kiu ŝatas prudentan moderecon — kaj moderan prudenton; tion scias ĉiu ajn, kiu konas min.

MULTAJ VOĈOJ
Jes, jes, Aslaksen!

ASLAKSEN
En la lernejo de la vivo kaj de la spertoj mi lernis, ke modereco estas la virto, kiu plej bone decas al civitano —

LA MAGISTRANTO
Aŭdu!

ASLAKSEN
— kaj ke prudento kaj modereco estas tio, kio estas plej bone ankaŭ por la socio. Mi tial admonus al la estimata samcivitano, kiu kunvokis al ĉi tiu kunveno, ke li kiel eble provos teni sin inter la limoj de la modereco.

VIRO
(apud la pordo) Je la sano de la asocio por modereco!

VOĈO
Fi pro diablo!

MULTAJ
Tŝŝ, tŝŝ!

ASLAKSEN
Neniuj interrompoj, sinjoroj! — Ĉu iu petas la parolrajton?

LA MAGISTRANTO
Sinjoro prezidanto!

ASLAKSEN
Sinjoro magistranto Stockmann havas la parolrajton.

LA MAGISTRANTO
Konsiderante la proksiman parencecon, supozeble konatan, kiun mi havas al la funkcianta baneja kuracisto, mi preferus nenion diri ĉi-vespere. Sed mia rilato al la banejo kaj la konsidero al la plej gravaj interesoj de la urbo devigas min prezenti proponon. Mi kuraĝas supozi, ke neniu el la ĉeestantaj civitanoj opinias, ke estas dezirinde, ke malfidindaj kaj troigantaj prezentoj de la sanitaraj kondiĉoj en la banejo kaj la urbo estu disvastigataj en vastaj rondoj.

MULTAJ VOĈOJ
Ne, ne, ne! Tion ne! Ni protestas!

LA MAGISTRANTO
Mi tial proponas, ke la kunveno ne permesu al la baneja kuracisto laŭtlegi aŭ prelegi sian prezenton de la afero.

DOKTORO STOCKMANN
(impete) Ne permesas —? Kio do!

SINJORINO STOCKMANN
(tusas) Hm — hm!

DOKTORO STOCKMANN
(regas sin) Nu; do ne permesas.

LA MAGISTRANTO
En mia klarigo en “La Popola Mesaĝo” mi prezentis al la publiko la ĉefajn faktojn, tiel ke ĉiuj bonvolemaj burĝoj facile povas fari sian juĝon. El tio oni vidos, ke la propono de la baneja kuracisto, — krom esti voto pri malkonfido al la estrantaj homoj en la loko, — vere signifas ŝarĝi sur la impostpagantojn nenecesan elspezon de minimume cent mil kronoj.

(malkontento, kaj kelkaj fajfas)

ASLAKSEN
(sonorigas) Silentium, miaj sinjoroj! Mi permesas al mi subteni la proponon de la magistranto. Estas ankaŭ mia opinio, ke la agitado de la doktoro havas subintencon. Li parolas pri la banejo; sed estas al revolucio ke li aspiras; li volas meti la estradon en aliajn manojn. Neniu malfidas la honestan intencon de la doktoro; Dio gardu, pri tio ne povas esti du opinioj. Ankaŭ mi estas amiko de popola memregado, kiam ĝi ne fariĝas tro multekosta por la impostpagantoj. Sed tio estus la okazo ĉi tie; kaj tial —; je dia morto — pardonu — mi ne povas subteni doktoron Stockmann tiun ĉi fojon. Oni povas ankaŭ aĉeti oron tro multekoste; tio estas ja mia opinio.

(vigla aplaŭdado de ĉiuj flankoj)

HOVSTAD
Ankaŭ mi sentas min instigata klarigi mian sintenon. Unue la agitado de doktoro Stockmann aspekte gajnis konsiderindan apogon, kaj mi subtenis lin tiel senpartie kiel mi povis. Sed dume ni malkovris, ke ni lasis nin misgvidi de falsa prezentado —

DOKTORO STOCKMANN
Falsa —!

HOVSTAD
Iu ne tute fidinda prezentado, kiel la klarigo de la magistranto montris. Mi esperas, ke neniu en ĉi tiu loko malfidas mian liberalan animstaton; la sinteno de “La Popola Mesaĝo” en la grandaj politikaj problemoj estas bone konata de ĉiuj. Sed de spertaj kaj saĝaj homoj mi lernis, ke en pure lokaj aferoj gazeto devas antaŭeniri kun ioma singardemo.

ASLAKSEN
Mi tute samopinias kun la parolanto.

HOVSTAD
Kaj en la prezentita afero estas sendube, ke doktoro Stockmann havas la publikan volon kontraŭ si. Sed kiu estas la unua kaj plej granda devo de redaktoro, miaj sinjoroj? Ĉu ne estas agi konforme al siaj legantoj? Ĉu li ne ricevis kvazaŭ silentan mandaton por fervore kaj senlace antaŭenigi la prosperon de siaj samideanoj? Aŭ ĉu mi eble erarus en tio?

MULTAJ VOĈOJ
Ne, ne, ne! Redaktoro Hovstad pravas!

HOVSTAD
Kostis por mi pezan lukton rompi kun viro, en kies hejmo mi lastatempe estis ofta gasto, — viro, kiu ĝis ĉi tiu tago ĝuis la senduban bonvolemon de siaj kuncivitanoj, — viro, kies sola — aŭ almenaŭ plej esenca eraro estas, ke li demandas pri konsilo pli el sia koro ol el sia kapo.

KELKAJ DISAJ VOĈOJ
Jen vero! Hura por doktoro Stockmann!

HOVSTAD
Sed mia devo al la socio devigis min rompi kun li. Kaj ankaŭ estas alia konsidero, kiu pelas min lukti kontraŭ lin kaj, se eble, haltigi lin sur la fatala vojo, laŭ kiu li nun iras; estas la konsidero al lia familio —

DOKTORO STOCKMANN
Tenu vin al la akvotubo kaj la kloako!

HOVSTAD
— la konsidero al lia edzino kaj liaj neplenaĝaj infanoj.

MORTEN
Ĉu tiuj estas ni, panjo?

SINJORINO STOCKMANN
Tŝ!

ASLAKSEN
Mi do volas meti la proponon de la magistranto sub voĉdonon.

DOKTORO STOCKMANN
Vi ne bezonas! Ĉi-vespere mi ne intencas paroli pri la fiaĵo tie malsupre en la banejo. Ne; vi aŭdos ion tute alian.

LA MAGISTRANTO
(duonlaŭte) Kio do nun estas?

EBRIA VIRO
(supre apud la enirpordo) Mi estas impostrajtigita! Kaj tial mi ankaŭ estas opinirajtigita! Kaj mi havas la plenan — firman — nekompreneblan opinion ke —

PLURAJ VOĈOJ
Silentu tie!

ALIAJ
Li estas ebria! Elĵetu lin! (Oni elĵetas la ebriulon.)

DOKTORO STOCKMANN
Ĉu mi rajtas paroli?

ASLAKSEN
(sonorigas) Sinjoro doktoro Stockmann parolos!

DOKTORO STOCKMANN
Ke tio okazus nur antaŭ kelkaj tagoj, ke oni kuraĝus provi kiel ĉi-vespere bari al mi la parolrajton! Kiel leono mi defendus miajn sanktajn homajn rajtojn! Sed nun tio por mi ne gravas; ĉar nun mi havas pli grandajn aferojn por priparoli.

(La amaso densiĝas ĉirkaŭ li. Morten Kiil aperas inter la ĉestarantoj.)

DOKTORO STOCKMANN
(daŭrigas) Mi pensis, kaj mi cerbumis multe dum la lastaj tagoj, — cerbumis pri multaj aferoj, tiel ke fine komencis turniĝi en mia kapo.

LA MAGISTRANTO
(tusas) Hm —!

DOKTORO STOCKMANN
— sed jen mi klare vidis la rilatojn; mi travidis la konekson tute klare. Kaj tial mi staras ĉi tie hodiaŭ. Miaj samcivitanoj, mi volas funde senvualigi por vi kaŝitajn aferojn! Mi montros al vi malkovron multe pli gravan, ol tiun malgravaĵon, ke nia akvokondukilo estas venena, kaj ke nia banejo por sano kuŝas sur infektita grundo.

MULTAJ VOĈOJ
(kriante) Ne parolu pri la banejo! Ni ne volas aŭdi tion. Nenion pri ĝi.

DOKTORO STOCKMANN
Mi diris, ke mi volas paroli pri la granda malkovro, kiun mi faris la lastajn tagojn, — la malkovro, ke ĉiuj niaj spiritaj vivofontoj estas venenaj, kaj ke nia tuta civitana socio kuŝas sur la infektita grundo de la mensogo.

KONSTERNITAJ VOĈOJ
(duonlaŭte) Kion li diras?

LA MAGISTRANTO
Kia kulpigo —!

ASLAKSEN
(kun la mano sur la sonorilo) Mi petas la parolanton sin moderi.

DOKTORO STOCKMANN
Mi amis mian hejmurbon tiel kore, kiel iu povas ami la hejman lokon de sia juneco. Mi ne estis maljuna, kiam mi forvojaĝis, kaj la distanco, sopiro kaj memoro kvazaŭ ĵetis pli grandan brilon sur lokon kaj homojn.

(disaj manfrapado kaj aplaŭdo aŭdiĝas)

DOKTORO STOCKMANN
Kaj jen mi sidis dum multaj jaroj en terura forejo longe fore tie norde. Kiam mi vizitis kelkajn el tiuj homoj, kiuj loĝis dise inter la ŝtonejoj, ŝajnis al mi multfoje, ke estus pli avantaĝe por la bedaŭrindaj povruloj, havi bestokuraciston tie anstataŭ homon kiel mi. (murmurado en la salono)

BILLING
(demetas la plumon) Nun, dia morto, mi neniam aŭdis —!

HOVSTAD
Tio estas insulto kontraŭ estiminda laborista klaso!

DOKTORO STOCKMANN
Atendu nur iomete! — mi opinias, ke neniu povas imputi al mi, ke mi forgesis mian hejmurbon tie norde. Mi kvazaŭ kuŝis sur ovo kiel molanaso; kaj tio kion mi elkovis, — estis la plano por la banejo ĉi tie.

(manfrapado kaj protestoj)

DOKTORO STOCKMANN
Kaj fine, kiam la sorto aranĝis ĉion tiel bone kaj benate por mi, ke mi povis reveni hejmen, — jes, miaj kuncivitanoj, tiam ŝajnis al mi, ke mi ne havas pliajn dezirojn en la mondo. Jes, mi havis la deziron, fervore, senlace, arde esti agema por la bono de hejmo kaj publiko.

LA MAGISTRANTO
(rigardas aeren) La maniero estas iom stranga — hm.

DOKTORO STOCKMANN
Kaj jen mi ĉirkaŭiris glutante la feliĉon de blindeco. Sed hieraŭ antaŭtagmeze, — ne, vere estis antaŭhieraŭ vespere — tiam tute malfermiĝis por mi miaj spiritaj okuloj, kaj la unua, kion mi vidis, estis la senmezura stulteco de la aŭtoritatuloj —

(Bruo, krioj, kaj ridado. Sinjorino Stockmann tusas ripete.)

LA MAGISTRANTO
Sinjoro prezidanto!

ASLAKSEN
(sonorigas) Per la rajto de mia aŭtoritato —!

DOKTORO STOCKMANN
Estas malgrandanime kroĉi sin al sola vorto, sinjoro Aslaksen! Mi aludas nur, ke mi post suspekto malkovris la egan fiaĵon, pro kio la estrantuloj faris sin kulpaj tie en la banejo. Estrantulojn mi ne povas toleri eĉ se estus pri mia morto; — mi havis sufiĉe da ili dum miaj tagoj. Ili estas kiel virkaproj en juna arbetaro; ĉie ili malutilas; ili kontraŭstaras liberan homon, kie ajn kie li turnas sin, — kaj mi preferus, ke oni neniigus ilin kiel aliajn fibestojn —

(bruo en la salono)

LA MAGISTRANTO
Sinjoro prezidanto, ĉu tiaj esprimoj povas pasi?

ASLAKSEN
(kun la mano sur la sonorilo) Sinjoro doktoro —!

DOKTORO STOCKMANN
Mi ne komprenas, kial mi nur nun ekhavis vere klaran koncepton pri tiuj sinjoroj; ĉar mi havis ja ĉiun tagon antaŭ mi tian unikan ekzempleron en nia urbo, — mia frato Petro, — inerta kaj obstina en antaŭjuĝoj —

(Ridado, bruo, fajfado. Sinjorino Stockmann tusadas.)

(Aslaksen sonorigas fortege)

LA EBRIA VIRO
(kiu denove envenis) Ĉu estas mi, kiun vi aludas? Ĉar efektive mi nomiĝas Petersen; se ne diablo serĉu min —

KOLERAJ VOĈOJ
Elĵetu la ebriulon! El la pordo!

(La viro elĵetiĝas.)

LA MAGISTRANTO
Kiu estas tiu persono?

PROKSIMA VIRO
Mi ne konas lin, sinjoro magistranto.

DUA
Li ne estas el nia urbo.

TRIA
Laŭdire estas iu lignokomercisto el —

(La fino de la frazo estas neaŭdebla.)

ASLAKSEN
La viro verŝajne estas ebria de bavara biero. — Daŭrigu, sinjoro doktoro; sed provu kiel eble esti modera.

DOKTORO STOCKMANN
Nu do bone, miaj samcivitanoj; mi ne pli funde priparolos niajn estrantulojn. Se iu el tio kion mi ĵus diris, imagu al si, ke mi volas faligi tiujn sinjorojn ĉi-vespere, li eraras, — ege eraras. Ĉar mi havas la kontentigan konsolon, ke ĉiuj tiuj postiĝintoj, ĉiuj tiuj maljunuloj el mortadanta ideomondo, ili perfekte ekspedos sin mem el la vivo; helpo de kuracisto por akceli ilian pasadon en morton ili ne bezonas. Kaj efektive ne estas tiaj homoj, kiuj estas la plej minacanta danĝero por la socio; ne estas tiuj, kiuj plej ageme venenigas niajn spiritajn fontojn kaj infektas la grundon sub ni; ne estas tiuj, kiuj estas la plej danĝeraj malamikoj al la vero kaj libereco en nia socio.

KRIOJ EL ĈIUJ FLANKOJ
Kiuj do? Kiuj ili estas? Menciu ilin?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, fidu, ke mi menciu ilin! Ĉar tio estas ĝuste la granda malkovro, kiun mi faris hieraŭ. (laŭtigas la voĉon) La plej danĝeraj malamikoj al la vero kaj la libereco inter ni, estas la kompakta plimulto. Jes, la damnita kompakta, liberala plimulto, — estas tiu! Nun vi scias.

(Ega bruo en la salono. La plimulto krias, tretegas kaj fajfas. Kelkaj iom maljunaj sinjoroj ŝtele interŝanĝas okulĵetojn kaj aspekte amuziĝas. Sinjorino Stockmann timeme ekstaras; Ejlif kaj Morten iras minace al la lernejanoj, kiuj faras tumulton. Aslaksen sonorigas kaj admonas al trankvilo. Hovstad kaj Billing parolas ambaŭ, sed ne aŭdiĝas. Fine fariĝas silento.)

ASLAKSEN
La prezidanto atendas, ke la parolanto revokas siajn malprudentajn eldirojn.

DOKTORO STOCKMANN
Neniam en la mondo, sinjoro Aslaksen. Estas la granda plimulto en nia socio, kiu forprenas de mi mian liberecon, kaj kiu volas malpermesi al mi eldiri la veron.

HOVSTAD
La plimulto ĉiam pravas.

BILLING
Kaj ĝi ankaŭ havas la veron; dia morto!

DOKTORO STOCKMANN
La plimulto neniam pravas. Neniam, mi diras! Estas unu el tiuj sociaj mensogoj, kontraŭ kiujn libera, pensanta homo devas ribeli. El kiuj konsistas la plimulto de la loĝantoj en iu lando? Ĉu el la saĝaj aŭ la malsaĝaj? Mi pensas, ke ni samopiniu, ke malsaĝuloj ĉeestas en terurega plimulto ĉirkaŭe sur la tuta tero. Sed, pro diabla eterno, ne povas esti ĝuste, ke la malsaĝuloj regu super la saĝuloj! (bruo kaj kriado) Nu jes; vi povas superkrii min; sed vi ne povas kontraŭdiri min. La plimulto havas la potencon — bedaŭrinde —; sed pravaj ili ne estas. Pravas mi kaj la aliaj opaj uloj. La malplimulto ĉiam pravas. (denova bruego)

HOVSTAD
Ha-ha; doktoro Stockmann do fariĝis aristokrato depost antaŭhieraŭ!

DOKTORO STOCKMANN
Mi diris, ke mi ne emas forĵeti vortojn sur tiun pulmomankan, anhelantan aron, kiu poststumbladas. Kun ili la pulsanta vivo havas nenion komunan. Sed mi pensas pri la malmultaj, la opaj inter ni, kiuj alproprigis al si la junajn ĝermantajn verojn. Tiuj homoj staras kvazaŭ inter la antaŭpostenoj, tiel fore antaŭe, ke la kompakta plimulto ankoraŭ ne tien atingis, — kaj tie ili luktas por veroj, kiuj ankoraŭ estas tro novnaskitaj en la monda konscio por havi iun plimulton kun si.

HOVSTAD
Nu, do la doktoro fariĝis revoluciulo!

DOKTORO STOCKMANN
Jes, morto kaj plago, tia mi estas, sinjoro Hovstad! Mi intencas fari revolucion kontraŭ la mensogo, ke la plimulto posedas la veron. Kiaj estas tiuj veroj, ĉirkaŭ kiuj la plimulto kutimas ariĝi? Estas la veroj, kiuj estas tiom aĝaj, ke ili estas survoje fariĝi senilaj. Sed kiam vero fariĝis tiom maljuna, ĝi estas ankaŭ survoje fariĝi mensogo, miaj sinjoroj!

(rido kaj krioj el moko)

DOKTORO STOCKMANN
Jes, jes, kredu min kiel vi volas; sed la veroj tute ne estas tiaj eternaj Metuŝelaĥ-oj, kiajn imagas al si la homoj. Normale konstruita vero vivas — diru — ĝenerale 17 — 18, maksimume 20 jarojn; malofte pli. Sed tiaj aĝaj veroj estas ĉiam ostece malgrasaj. Sed tamen estas nur tiam, ke la plimulto okupas sin pri ili, kaj rekomendas ilin al la socio kiel sanigan, spiritan nutrajon. Sed ne estas granda nutraĵa valoro en tia manĝaĵo, mi povas certigi al vi; kaj tion mi ja kiel kuracisto komprenas. Ĉiuj tiuj veroj akceptitaj de la plimulto estas komparindaj kun pasintjara peklaĵo; ili estas kvazaŭ rancaj, ŝimaj, verdiĝintaj ŝinkoj. Kaj el tio sekvas tiu morala skorbuto, kiu furiozas ĉirkaŭe en la socioj.

ASLAKSEN
Ŝajnas al mi, ke la parolanto devojiĝas flanken de la teksto.

LA MAGISTRANTO
Mi ĉefe devas samopinii kun la prezidanto.

DOKTORO STOCKMANN
Ho, sed mi pensas, ke vi estas tute freneza, Petro! Mi tenas min ja kiel eble plej strikte al la teksto. Ĉar tio, kion mi volas priparoli, estas ja ĝuste tio, ke la amaso, la majoritato, tiu damnita, kompakta plimulto — ke estas tiu, mi diras, kiu venenas niajn spiritajn vivofontojn kaj infektigas la grundon sub ni.

HOVSTAD
Kaj tion faras la granda liberala plimulto de la popolo, ĉar ĝi estas sufiĉe saĝa por laŭdi nur la certajn, akceptitajn verojn!

DOKTORO STOCKMANN
Aĥ, kara mia sinjoro Hovstad, ne parolu pri certaj veroj! La veroj, kiujn la amaso, la homomulto akceptas, estas la veroj, kiujn la pioniroj rigardis kiel certaj en la tagoj de niaj geavoj. Ni pioniroj, kiuj vivas en niaj nunaj tagoj, ni ne plu akceptas ilin; kaj mi opinias, ke tute ne ekzistas iu alia vero ol tiu, ke neniu socio povas havi sanan vivon sur tiaj malnovaj, senmedolaj veroj.

HOVSTAD
Sed anstataŭ paroladi tiel en la aeron, estus amuze aŭdi, kiuj estas tiuj malnovaj, senmedolaj veroj, per kiuj ni nutras nin.

(aplaŭdo de pluraj flankoj)

DOKTORO STOCKMANN
Ho, mi povus nombri tutan aron da tiaj fiaĵoj; sed unue mi volas teni min al unu sola, akceptita vero, kiu efektive estas terura mensogo, sed sur kiu tamen vivas sinjoro Hovstad kaj “La Popola Mesaĝo” kaj la tuta disĉiplaro de “La Popola Mesaĝo”.

HOVSTAD
Kaj tiu estas —?

DOKTORO STOCKMANN
Estas tiu doktrino, kiun vi prenis herede de la prapatroj, kaj kiun vi senpripense proklamas dise kaj vaste, — la doktrino, ke la homomulto, la amaso, la grego estas la kerno de la popolo, — ke ĝi estas la popolo mem, — ke kiu ajn el la popolo, ke tiuj senspertuloj, tiuj embrioj en la socio, havas la saman rajton kondamni aŭ akcepti, regi kaj estri kiel la opaj noblaj personecoj.

BILLING
Nun mi neniam, dia morto —

HOVSTAD
(samtempe, krias) Civitanoj, notu tion!

EKSCITITAJ VOĈOJ
Ho-ho, ĉu ne estas ni, kiuj estas la popolo? Ĉu estas nur la altranguloj, kiuj regu!

LABORISTO
Elĵetu tiun viron kiu babiladas tiel!

ALIULOJ
Ĵetu lin el la pordo!

CIVITANO
(krias) Blovu la kornon, Evensen!

(Fortaj kornosonoj aŭdiĝas; fajfiloj kaj bruo de kolero en la salono.)

DOKTORO STOCKMANN
(kiam la bruo iom silentiĝis) Sed estu do iom moderaj! Ĉu vi ne toleras unu fojon aŭdi la voĉon de la vero? Mi tute ne postulas, ke vi ĉiuj surloke samopiniu kun mi. Sed vere mi atendis, ke sinjoro Hovstad samopinius post ioma pripensado. Sinjoro Hovstad pretendas ja esti liberpensulo —

SURPRIZIĜINTAJ DEMANDOJ
(mallaŭte) Liberpensulo, li diris? Ĉu? Redaktoro Hovstad liberpensulo?

HOVSTAD
(krias) Pruvu tion, doktoro Stockmann! Kiam mi tion diris presite?

DOKTORO STOCKMANN
(pripensas) Ne, morto kaj plago, pri tio vi pravas; — tiun sincerecon vi neniam havis. Nu, mi ne volas tro embarasi vin, sinjoro Hovstad. Lasu do al mi esti liberpensulo. Ĉar nun mi volas el la naturscienco evidentigi al vi, ke “La Popola Mesaĝo” senhonte tiras vin per la nazo, kiam ĝi diras al vi, ke vi, ke la popolamaso, la grego estas la vera kerno de la popolo. Komprenu ke tio estas nur gazetmensogo! La homomulto estas nenio alia ol kruda materialo el kio la popolo faras homojn.

(grumblado, ridado kaj bruo en la salono)

DOKTORO STOCKMANN
Ĉu ne tiel okazas en la cetera vivanta mondo? Vidu la malsamecon, kiun ni trovas inter kulturita kaj nekulturita bestofamilio. Rigardu nur vulgaran farmistkokinon. Kian karnan valoron havas tia kripligita kokinkorpo? Ho ne multe! Kaj kiajn ovojn ĝi demetas? Iu simpla korniko aŭ korvo povas demeti preskaŭ same bonajn ovojn. Sed rigardu kulturitan hispanan aŭ japanan kokinon, aŭ rigardu noblan fazanon aŭ meleagron; — jen vi certe vidos la malsamecon! Kaj nun mi volas mencii la hundojn, al kiuj ni homoj estas en tia proksima parenceco. Imagu nun unue simplan ĉieshundon, — mi aludas tian abomenan, hirtharan, vulgaran hundaĉon, kiu kuras laŭstrate malpurigante la domomurojn. Kaj komparu la hundaĉon kun pudelo, kiu dum pluraj generacioj devenas el altkultura domo, kie ĝi ricevis delikatan manĝaĵon kaj povis aŭskulti harmoniajn voĉojn kaj muzikon. Ĉu vi ne komprenas, ke la kranio de la pudelo estas tute alie evoluita ol tiu de la hundaĉo? Ho jes, fidu tion! Estas tiaj kulturitaj pudelidoj, kiujn la arlekenoj dresas por fari la plej nekredeblajn akrobataĵojn. Tiaĵojn ordinara farmisthundaĉo povas neniam lerni, eĉ se ĝi starus sur sia kapo.

(bruo kaj ridado aŭdiĝas ĉirkaŭe)

CIVITANO
(krias) Ĉu vi volas trakti nin kiel hundojn?

ALIA VIRO
Ni ne estas bestoj, sinjoro doktoro!

DOKTORO STOCKMANN
Ho, je mia eterna savo, ni estas bestoj! Efektive ni ĉiuj estas bestoj tiaj, kiajn kiu ajn povus postuli. Sed noblaj bestoj ne troviĝas en granda nombro inter ni. Ho estas terure granda diferenco inter pudelhomoj kaj homoj el hundaĉa specio. Kaj tio estas la amuza aspekto de la afero, ke redaktoro Hovstad samopinias kun mi, kiam temas pri kvarpieduloj —

HOVSTAD
Jes, lasu ilin pasi por kio ili estas.

DOKTORO STOCKMANN
Nu jes; sed tuj kiam mi etendas la leĝon al la dupieduloj, sinjoro Hovstad haltas; tiam li ne plu kuraĝas pensi siajn proprajn opiniojn, ne pensi siajn proprajn pensojn ĝisfine; kaj jen li turnas la doktrinon supron malsupren kaj publikigas en “La Popola Mesaĝo”, ke la farmistkokino kaj la strathundaĉo — tiuj estas la veraj elstaruloj en la menaĝerio. Sed tiel ĉiam okazas, kiam la ordinareco sidas en la korpo, kaj kiam oni ne evoluis al spirita nobleco.

HOVSTAD
Mi ne postulas ian distingon. Mi devenas el simplaj farmistoj; kaj mi estas fiera, ke mi havas radikon profunde en la popolo, kiu nun mokiĝas.

MULTAJ LABORISTOJ
Hura por Hovstad! Hura! Hura!

DOKTORO STOCKMANN
La ordinaruloj pri kiuj mi parolas, ne troviĝas sole en la popola profundo; ili svarmas kaj miriadas ĉirkaŭ ni, — eĉ ĝis la pintoj de la socio. Rigardu nur vian propran, belan, elegantan magistranton! Sed frato Petro estas vere same bona ordinarulo, kiel kiu ajn en paro de ŝuoj —

(ridado kaj tŝŝado)

LA MAGISTRANTO
Mi protestas kontraŭ tiaj personaj aludoj.

DOKTORO STOCKMANN
(neĝenita) — kaj tio li ne estas pro tio, ke li same kiel mi devenas el praa, terura pirato el Pomeranio aŭ ie tie, — jes, ĉar de li ni devenas —

LA MAGISTRANTO
Absurdaj tradicioj. Neiĝas!

DOKTORO STOCKMANN
— sed li tia estas, ĉar li pensas la pensojn de siaj superuloj, kaj ĉar li opinias la opiniojn de siaj superuloj. Tiuj homoj, kiuj tion faras, estas spiritaj ordinaruloj; jen vidu, tial mia imponaspekta frato Petro funde estas tiel terure malmulte nobla, — kaj sekve ankaŭ malmulte liberala.

LA MAGISTRANTO
Sinjoro prezidanto —!

HOVSTAD
Do estas la superuloj, kiuj estas liberalaj en nia lando? Jen vere nova informo.

(ridado en la asembleo)

DOKTORO STOCKMANN
Jes, ankaŭ tio estas parto de mia nova malkovro. Kaj ankaŭ tio, ke liberaleco estas precize la sama kiel moralo. Kaj tial mi diras, ke estas tute nepravigeble de “La Popola Mesaĝo”, ke ĝi tagon post tago anoncas la herezon, ke la amaso, la grego, la kompakta plimulto posedas la liberalecon kaj moralon, — kaj ke malvirtoj kaj koruptiĝo kaj ĉiuspecaj spiritaj fiaĵoj estas io, kio fluas el la kulturo, kiel ĉiuj fiaĵoj fluas al la banejo el la tanejoj en la Muelejvalo! (bruo kaj interrompo)

DOKTORO STOCKMANN
(neĝenita, ridas en sia fervoro) Kaj tamen tiu sama “La Popola Mesaĝo” predikas, ke la amaso, la grego estu suprenlevota al pli altstataj vivkondiĉoj! Sed, pro diabla haŭto kaj osto, — se la doktrino de “La Popola Mesaĝo” estus ĝusta, suprenlevi la amason, tio do estus ĝuste la sama kiel puŝi ĝin rekte en la pereon! Sed feliĉe estas nur malnova, heredita, popola mensogo, tiu ideo, ke la kulturo malmoraligas. Ne; estas la stultigo, malriĉeco, malbeleco en la vivkondiĉoj, kiuj plenumas tiun diablan agon! En domo, kie oni ne aerumas kaj ne balaas la plankon ĉiun tagon —; mia edzino Katrine insistas, ke la planko ankaŭ estu lavata; sed pri tio oni povas disputi; — nu, — en tia domo, mi diras, la homoj post du — tri jaroj perdas la kapablon pensi kaj agi morale. Manko de oksigeno malfortigas la konsciencon. Kaj aspekte estas tiom granda manko de oksigeno en multegaj domoj en nia urbo, ke la tuta kompakta plimulto povas esti tiel senskrupula bazigi la prosperon de la urbo sur marĉo de mensogo kaj trompo.

ASLAKSEN
Tia kruda akuzo ne estu ĵetata kontraŭ tutan civitanecon.

SINJORO
Mi admonas al la prezidanto malpermesi al la parolanto paroli.

FERVORAJ VOĈOJ
Jes, jes! ĝuste! Malpermesu al li paroli!

DOKTORO STOCKMANN
(ekscitita) Tiam mi elkrios la veron ĉe ĉiuj stratanguloj! Mi skribos en eksterurbaj gazetoj! La tuta lando sciu, kiel ĉi tie statas!

HOVSTAD
Aspekte la doktoro intencas ruinigi nian urbon.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, tiel mi amas mian hejmurbon, ke mi prefere ruinigus ĝin ol vidus ĝin prosperi sur mensogo.

ASLAKSEN
Forta esprimo.

(Bruo kaj fajfado. Sinjorino Stockmann senutile tusas; la doktoro ne plu aŭdas.)

HOVSTAD
(krias tra la bruo) Tiu homo ja estas malamiko de la burĝaro, kiu volas ruinigi tutan socion!

DOKTORO STOCKMANN
(en kreskanta ekscito) Ne gravas ke oni ruinigu mensogan socion! Ĝi devas esti disfaligata teren, mi diras! Pereigataj kiel fibestoj ili estu, ĉiuj kiuj vivas en mensogo! Vi fine infektigas la tutan landon; vi kaŭzas, ke la tuta lando meritas esti ruinigata. Kaj se fariĝos tiel ekstreme, tiam mi diros el mia sincera koro: ruinigu la landon; pereigu ĉi tiun popolon!

VIRO
(el la amaso) Li parolas kiel vera popolmalamiko.

BILLING
Dia morto, jen la voĉo de la popolo!

LA TUTA ARO
(krias) Jes, jes, jes! Li estas popolmalamiko! Li malamas sian landon! Li malamas la tutan popolon!

ASLAKSEN
Kaj kiel civitano kaj kiel homo mi estas profunde ŝokata de tio, kion mi ĉi tie devis aŭskulti. Doktoro Stockmann prezentis sin en maniero, kiun mi eĉ en sonĝo ne kredus. Bedaŭrinde mi devas akcepti la opinion, kiun ĵus esprimiĝis de respektindaj civitanoj; kaj mi opinias, ke ni devas esprimi tiun opinion en rezolucio. Mi proponas jenon:

“La kunveno deklaras, ke ĝi rigardas la banejan kuraciston, doktoro Stockmann, kiel popolmalamikon.”

(Tondrantaj huraoj kaj aplaŭdo. Multaj ĉirkaŭas la doktoron kaj fajfas kontraŭ lin. Sinjorino Stockmann kaj Petra ekstaris. Morten kaj Ejlif luktas kun la aliaj lernejanoj, kiuj ankaŭ ili fajfis. Kelkaj plenkreskuloj disigas ilin)

DOKTORO STOCKMANN
(al la fajfantoj) Ho, vi malsaĝuloj, kiaj vi estas, — mi diras al vi, ke —

ASLAKSEN
(sonorigas) La doktoro ne plu havas la parolrajton. Regula voĉdonado devas okazi; sed por indulgi personajn sentojn ĝi devas okazi skribe kaj sen nomo. Ĉu vi havas puran paperon, Billing?

BILLING
Jen kaj blua kaj blanka papero —

ASLAKSEN
(malsupreniras) Bone; tiel ĉio okazos pli rapide. Tondu la paperon —; jen, jen. (al la kunvenaro) Blua signifas ne; blanka signifas jes. Mi mem kolektos la voĉojn.

(La magistranto forlasas la salonon. Aslaksen kaj kelkaj aliaj civitanoj ĉirkaŭiras inter la kunvenintoj kolektante la paperpecojn en ĉapelojn)

SINJORO
(al Hovstad) Kiel estas pri la doktoro? Kion oni pensu pri tiaĵo?

HOVSTAD
Vi ja scias kiel impeta li estas.

ALIA SINJORO
(al Billing) Aŭdu; vi ja ofte vizitas lian domon. Ĉu vi rimarkis, ke li drinkas?

BILLING
Dia morto, mi ne scias kion diri. La grogo ĉiam staras sur la tablo, kiam iu vizitas.

TRIA SINJORO
Ne; mi prefere kredas, ke li foje estas iom freneza.

LA UNUA SINJORO
Jes, eble estas ia hereda frenezo en la familio, ĉu?

BILLING
Povas esti.

KVARA SINJORO
Ne; tio ĉi estas nur pura malico; estas venĝo pro io.

BILLING
Iun tagon li parolis pri plialtigo de la salajro; sed tion li ja ne ricevis.

ĈIUJ SINJOROJ
(samvoĉe) Aha; do estas ja facile kompreneble!

LA EBRIA VIRO
(en la amaso) Mi volas havi bluan, mi! Kaj mi ankaŭ volas havi blankan!

KRIOJ
Jen denove la ebriulo! Elĵetu lin!

MORTEN KIIL
(proksimiĝas al la doktoro) Nun, Stockmann, ĉu vi nun vidas, kio sekvas el tia arlekenaĵo?

DOKTORO STOCKMANN
Mi faris mian devon.

MORTEN KIIL
Kion vi diris pri la tanejoj en la Muelejvalo?

DOKTORO STOCKMANN
Vi ja aŭdis; mi diris, ke estas de tie, ke la fiaĵo venas.

MORTEN KIIL
Ankaŭ de mia tanejo?

DOKTORO STOCKMANN
Bedaŭrinde, via tanejo estas la plej malpuriga.

MORTEN KIIL
Ĉu tion vi volas presi en la gazetoj?

DOKTORO STOCKMANN
Mi kaŝos nenion.

MORTEN KIIL
Tio estos por vi multekosta, Stockmann.

(Li foriras.)

GRASA SINJORO
(iras al Horster, sen saluti la virinojn) Nu, ŝipestro, vi pruntedonas vian domon al popolmalamiko?

HORSTER
Mi opinias, ke mi povas fari pri mia posedaĵo laŭdezire, sinjoro grandkomercisto.

LA GRANDKOMERCISTO
Do vi eble ne kontraŭas, ke mi faras la samon pri la mia.

HORSTER
Al kio aludas la grandkomercisto?

LA GRANDKOMERCISTO
Vi aŭdos de mi morgaŭ.

(Li turnas sin, kaj foriras.)

PETRA
Ĉu li ne estas via ŝipposedanto, Horster?

HORSTER
Jes, estas grandkomercisto Vik.

ASLAKSEN
(kun la voĉdoniloj en la mano; supreniras sur la podion kaj sonorigas) Sinjoroj, permesu al mi anonci la rezulton. Per ĉiuj voĉoj kontraŭ unu —

JUNA SINJORO
La unu estas tiu de la ebria viro!

ASLAKSEN
Per ĉiuj voĉoj kontraŭ tiu de ebria viro tiu ĉi kunveno de civitanoj deklaras, ke la baneja kuracisto, doktoro Tomas Stockmann estas popolmalamiko. (krioj kaj aplaŭdo) Vivu nia malnova, honesta, civitana socio! (denova aplaŭdo) Vivu nia taŭga kaj aktiva magistranto, kiu tiel lojale subpremis la voĉon de la sango! (Hura) La kunveno estas fermita. (Li malsupreniras.)

BILLING
Vivu la prezidanto.

LA TUTA ARO
Hura por presisto Aslaksen!

DOKTORO STOCKMANN
Mian ĉapelon, kaj mian redingoton, Petra. Ŝipestro, ĉu vi havas lokon por pasaĝeroj al la nova mondo?

HORSTER
Por vi kaj la viaj mi faros lokon, sinjoro doktoro.

DOKTORO STOCKMANN
(dum Petra helpas lin surmeti la redingoton) Bone. Venu, Katrine! Venu, knaboj!

(Li prenas la brakon de sia edzino.)

SINJORINO STOCKMANN
(mallaŭte) Kara Tomas, ni iru la malantaŭan vojon.

DOKTORO STOCKMANN
Neniujn ŝtelvojojn, Katrine. (per laŭta voĉo) Vi aŭdos de la popolmalamiko, antaŭ ol li estos elbrosinta la polvon de siaj ŝuoj! Mi ne estas tiel bonvolema kiel certa persono; mi ne diras: Mi pardonas al vi, ĉar vi ne scias kion vi faras.

ASLAKSEN
(krias) Blasfema komparo, sinjoro Stockmann!

BILLING
Estas, dia mor — —. Tiaĵo estas kruda por sincera homo.

KRUDA VOĈO
Li eĉ minacas!

EKSCITAJ VOĈOJ
Ni frakasu liajn fenestrojn! Trempu lin en la fjordo!

VIRO
(en la amaso) Blovu la kornon, Evensen! Fajfu, fajfu!

(Kornosonoj, fajfado kaj sovaĝaj krioj. La doktoro iras kun la siaj al la elirejo. Horster faras vojon por ili.)

LA TUTA AMASO
(krias post la forirantoj:) Popolmalamiko! Popolmalamiko! Popolmalamiko!

BILLING
(ordigante siajn notaĵojn) Dia morto ĉu mi volus trinki grogon ĉe Stockmann ĉi-vespere!

(La kunvenintoj interpremiĝas al la elirejo; la bruo disvastiĝas eksteren; el la strato aŭdiĝas la krio:)

“Popolmalamiko! Popolmalamiko!”