KVINA AKTO
(Laborĉambro de doktoro Stockmann. Librobretoj kaj ŝrankoj kun diversaj preparaĵoj laŭ la muroj. En la fono estas elirejo al la antaŭĉambro; antaŭe maldekstre estas pordo al la sidĉambro. Sur la muro dekstre estas du fenestroj, kies vitroj estas frakasitaj. Meze en la ĉambro staras la skribotablo de la doktoro, kovrita de libroj kaj dokumentoj. La ĉambro estas en malordo. Estas antaŭtagmeze.)
(Doktoro Stockmann, en negliĝo kaj pantofloj kaj kun kaloto, staras klinite, rastante per pluvŝirmilo sub unu el la ŝrankoj; fine li antaŭentiras ŝtonon.)
DOKTORO STOCKMANN
(parolas tra la malfermita pordo al la sidĉambro) Katrine, jen mi
trovis ankoraŭ unu.
SINJORINO STOCKMANN
(ene en la sidĉambro) Ho, vi certe ankoraŭ trovos plurajn.
DOKTORO STOCKMANN
(metas la ŝtonon sur aron da aliaj sur la tablo) Tiujn ŝtonojn mi
konservos kiel sanktaĵojn. Ejlif kaj Morten vidu ilin ĉiun tagon,
kaj kiam ili fariĝos plenkreskaj, ili ricevu ilin herede de mi.
(rastas sub librobreto) Ĉu ŝi — kiel diable ŝi nomiĝas, — ŝi,
la servistino, — ĉu ŝi ankoraŭ ne serĉis la vitraĵiston?
SINJORINO STOCKMANN
(envenas) Jes, sed li respondis, ke li ne scias, ĉu li povos veni
hodiaŭ.
DOKTORO STOCKMANN
Vi certe vidos, ke li ne kuraĝas.
SINJORINO STOCKMANN
Ne, ankaŭ Randine opinias, ke li ne kuraĝas pro la najbaroj.
(parolas enen en la sidĉambron) Kion vi volas, Randine? Nu tiel.
(iras tien kaj tuj revenas) Jen letero al vi, Tomas.
DOKTORO STOCKMANN
Mi rigardu. (malfermas ĝin kaj legas) Nu tiel.
SINJORINO STOCKMANN
De kiu ĝi estas?
DOKTORO STOCKMANN
De la domposedanto. Li malluigas nin.
SINJORINO STOCKMANN
Ĉu vere? Li, kiu estas tia honesta homo —
DOKTORO STOCKMANN
(rigardas en la leteron) Li ne kuraĝas havi nin, li diras.
Malvolonte li tion faras; sed li ne kuraĝas ion alian — pro siaj
kuncivitanoj — pro la publika opinio — estas dependanta — ne
kuraĝas ofendi certajn riĉulojn.
SINJORINO STOCKMANN
Jen vidu, Tomas.
DOKTORO STOCKMANN
Ja, ja, mi vidas; ili estas malkuraĝuloj, ĉiuj, en ĉi tiu urbo;
neniu ion kuraĝas pro ĉiuj aliaj homoj. (ĵetas la leteron sur la
tablon) Sed ne gravas por ni, Katrine. Nun ni vojaĝos al la nova
mondo, kaj tiam —
SINJORINO STOCKMANN
Jes sed, Tomas, ĉu estas bone pripensite, tio ĉi pri la vojaĝo?
DOKTORO STOCKMANN
Ĉu mi restus ĉi tie, kie oni primokis min kiel popolmalamikon,
brulstampis min, frakasis miajn fenestrojn! Kaj jen vidu, Katrine;
ili ankaŭ ŝirfendis mian nigran pantalonon.
SINJORINO STOCKMANN
Ho ne; kaj la plej bonan, kiun vi havas!
DOKTORO STOCKMANN
Neniam oni devus surmeti sian plej bonan pantalonon, kiam oni luktas
por libereco kaj vero. Nu, la pantalono ne multe gravas por mi; ĉar
ĝin vi ja povas kunkudri por mi. Sed estas tio, ke la kanajlaro
kaj la amaso kuraĝas agresi min, kvazaŭ ili estus miaj egaluloj, —
estas tio kion mi, je mia morto, ne povas akcepti.
SINJORINO STOCKMANN
Jes, ili estis krudaj kontraŭ vin ĉi tie en la urbo, Tomas; sed ĉu
pro tio ni devas forvojaĝi el la lando?
DOKTORO STOCKMANN
Ĉu vi opinias, ke la plebanoj ne estas same impertinentaj en niaj
aliaj urboj kiel en tiu ĉi? Ho jes, kara, estos certe tute la sama.
Nu, egale; lasu la hundaĉojn buŝaĉi; tio ne estas la plej
malbona; la plej malbona estas, ke ĉiuj homoj en la tuta lando estas
partisklavoj. Nu, pri tio, — eble ne estas pli bone en la libera
okcidento; ankaŭ tie ja furiozas la kompakta plimulto kaj la
liberala publika opinio kaj ĉiu alia diablaĵo. Sed, vidu, la
kondiĉoj estas pli granskalaj tie; ili povas mortigi, sed ili ne
torturadas; ili ne pinĉas liberan animon per ŝraŭbtenilo kiel
hejme ĉe ni. Kaj en bezono oni povas ja teni sin flanke. (iras
trans la planko) Se mi nur sciis, kie estas praarbaro aŭ eta sudmara
insulo por vendo malmultekoste —
SINJORINO STOCKMANN
Jes, sed la knaboj, Tomas?
DOKTORO STOCKMANN
(haltas) Vi estas stranga, Katrine! Ĉu vi vere preferus, ke la
knaboj kreskus en tia socio kiel la nia? Hieraŭ vespere vi vidis ja
mem, ke la duono de la popolo estas furioza; kaj se la alia duono ne
perdis sian prudenton, tio estas ĉar ili estas azenoj, kiuj ne havas
iun prudenton por perdi.
SINJORINO STOCKMANN
Sed kara Tomas, vi parolas ja tiel nesingardeme.
DOKTORO STOCKMANN
Nu! Ĉu ne estas vero, kion mi diras? Ĉu ili ne turnas ĉiujn
konceptojn supron malsupren? Ĉu ili ne faras unu saman kaĉon el
justo kaj maljusto? Ĉu ili ne nomas mensogon, kion mi scias esti
vero? Sed la plej frenezega estas, ke ĉi tie ĉirkaŭiras
plenkreskaj, liberalecaj homoj en amaso, kaj kredas, ke ili estas
liberpensantoj! Ĉu vi iam ion tian aŭdis, Katrine!
SINJORINO STOCKMANN
Jes, jes, eble estas stulte, sed —
(Petra envenas de la sidĉambro.)
SINJORINO STOCKMANN
Ĉu vi jam nun venas de la lernejo?
PETRA
Jes; mi estas maldungita!
SINJORINO STOCKMANN
Maldungita!
DOKTORO STOCKMANN
Ankaŭ vi!
PETRA
Sinjorino Busk maldungis min; kaj do mi opiniis plej bone iri tuj.
DOKTORO STOCKMANN
Kaj vi ĝuste faris!
SINJORINO STOCKMANN
Kiu kredus, ke sinjorino Busk estas tiel fia homo!
PETRA
Ho ne, patrino, sinjorino Busk ne estas fia; mi vidis klare, kiel tio
ĉagrenigis ŝin. Sed ŝi ne kuraĝis, diris ŝi; kaj jen mi
maldungiĝis.
DOKTORO STOCKMANN
(ridas kaj frotas manojn) Ŝi ne kuraĝis, ankaŭ ŝi ne! Ho,
belege.
SINJORINO STOCKMANN
Ho ja, post la teruraj tumultoj hieraŭ vespere, do —
PETRA
Ne estis nur sole tio. Aŭdu nun, patro!
DOKTORO STOCKMANN
Nu, kaj kio?
PETRA
Sinjorino Busk montris al mi ne malpli ol tri leterojn, kiujn ŝi
ricevis ĉi-matene —
DOKTORO STOCKMANN
Sen subskribo, ĉu?
PETRA
Jes.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, ĉar ili ne kuraĝas riski la nomon, Katrine!
PETRA
Kaj en du el ili skribiĝis, ke sinjoro, kiu vizitadas en nia domo,
rakontis en la klubo ĉi-nokte, ke mi havas ege liberajn opiniojn pri
diversaj aferoj —
DOKTORO STOCKMANN
Kaj tion vi do ne neis?
PETRA
Kompreneble ne. Sinjorino Busk mem havas konsiderinde liberajn
opiniojn, kiam ni estas solaj du; sed ĉar ĉi tio pri mi
disvastiĝis, ŝi ne kuraĝis reteni min.
SINJORINO STOCKMANN
Kaj imagu, — jen unu kiu vizitadas nian domon! Vidu, kion vi rehavas
por via gastameco, Tomas.
DOKTORO STOCKMANN
En tia fiaĵo ni ne volas plu vivi. Enpaku kiel eble plej rapide,
Katrine; ni foriru ju pli frue des pli bone.
SINJORINO STOCKMANN
Silentu; ŝajnas al mi, ke estas iu en la koridoro. Iru por vidi,
Petra.
PETRA
(malfermas la pordon) Ho, ĉu estas vi, ŝipestro Horster? Bonvolu
eniri.
HORSTER
(el la antaŭĉambro) Bonan tagon. Mi pensis, ke mi devis fari
viziteton por aŭdi kiel statas.
DOKTORO STOCKMANN
(premas lian manon) Dankon; tre bonvoleme de vi.
SINJORINO STOCKMANN
Kaj dankon, ke vi trahelpis nin, ŝipestro Horster.
PETRA
Sed kiel vi mem trairis hejmen?
HORSTER
Ho jes, iris bone; mi havas ja ioman forton; kaj tiuj homoj pleje
preferas uzi la buŝon.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, ĉu ne estas strange pri tiu fia malkuraĝeco? Venu, kaj mi
montru ion al vi! Jen, tie la ŝtonoj, kiujn ili ĵetis enen al ni.
Rigardu ilin! Ne estas pli ol du sufiĉe grandaj ŝtonoj en la tuta
aro; la resto estas nenio alia ol ŝtonetoj, — nuraj grajnoj. Kaj
tamen ili staris tie ekstere hurlante, kaj ĵuris, ke ili volas bati
min pecen; sed ago — ago — ne, el tio oni ne multon vidas en nia
urbo!
HORSTER
Estis ja ankaŭ la plej bona por vi ĉi tiun fojon, sinjoro doktoro.
DOKTORO STOCKMANN
Efektive estis. Sed tamen estas ĉagrenige; ĉar se iam okazos
serioza batalo grava por la tuta lando, vi vidos, ke la publika
opinio preferos forkuri, kaj la kompakta plimulto kuros arbaren kiel
aro da ŝafoj, ĉu ne ŝipestro Horster. Estas tio, kio estas tiel
ĉagrenige pripensi; vere estas por mi bedaŭrinde —. Ho; sed pro
diablo, — funde tio ĉi estas ja nur stultaĵo. Se ili diris, ke mi
estas popolmalamiko, lasu min do esti popolmalamiko.
SINJORINO STOCKMANN
Vi neniam fariĝos, Tomas.
DOKTORO STOCKMANN
Ne ĵuru pri tio, Katrine. Malica vorto povas efiki kiel pinglograto
en la pulmo. Kaj tiu damnita vorto —; mi ne kvitiĝos de ĝi; ĝi
fiksiĝis sub la koro; ĝi kuŝas tie kaj fosas kaj suĉas kiel
acidaj sukoj. Kaj kontraŭ tio helpas neniu magnezo.
PETRA
Ba; nur ridu pri ili, patro.
HORSTER
La homoj certe ŝanĝos opiniojn, sinjoro doktoro.
SINJORINO STOCKMANN
Jes, Tomas, pri tio vi povas esti same certa, kiel pri tio ke vi
staras ĉi tie.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, eble kiam estos tro malfrue. Sed tiam estu por ili laŭ merite!
Tiam ili povos iri ĉi tie en sia fiaĵo, kaj pentante ke ili pelis
patrioton en ekzilon. Kiam vi forvelos, ŝipestro Horster?
HORSTER
Hm, — vere estas pri tio, ke mi venis por paroli kun vi —
DOKTORO STOCKMANN
Nu, ĉu estas io pri la ŝipo?
HORSTER
Ne; sed ne okazos, ke mi kuniros.
PETRA
Ĉu vi do estas maldungita?
HORSTER
(ridetas) Jes, efektive estas tiel.
PETRA
Ankaŭ vi.
SINJORINO STOCKMANN
Jen vi vidas, Tomas.
DOKTORO STOCKMANN
Kaj tio pro la vero! Aj, se mi estus ion tian pripensinta —
HORSTER
Ne estu afliktita pro tio; mi certe trovos oficon ĉe iu aŭ alia
eksterurba ŝipsocieto.
DOKTORO STOCKMANN
Kaj tion de tiu grandkomercisto Vik, — riĉa homo, sendependa de
ĉiuj —! Fi, pro diablo!
HORSTER
Alie li estas sufiĉe sincera; kaj li mem diris, ke li volus reteni
min, se li nur kuraĝus —
DOKTORO STOCKMANN
Sed li ne kuraĝis? Ne; tion mi komprenas!
HORSTER
Ne estas facile, li diris, kiam oni apartenas al certa partio —
DOKTORO STOCKMANN
Jen vera vorto de honestulo. Partio estas kvazaŭ viandmuelilo; ĝi
muelas ĉiujn kapojn kune al kaĉo; kaj tial ili fariĝas kaĉokapoj
kaj farĉokapoj ĉiuj!
SINJORINO STOCKMANN
Sed Tomas do!
PETRA
(al Horster) Se vi ne estus nin akompaninta hejmen, eble en tio
ĉi ne rezultus.
HORSTER
Pri tio mi ne pentas.
PETRA
(etendas al li la manon) Dankon pro tio.
HORSTER
(al la doktoro) Kaj ankaŭ tion mi volus diri, ke ĉar vi fine
decidis ke vi forvojaĝu, mi pensis pri alia solvo —
DOKTORO STOCKMANN
Bone; se ni nur povos rapide forvojaĝi —
SINJORINO STOCKMANN
Tŝ; ĉu iu frapis la pordon?
PETRA
Eble estas onklo.
DOKTORO STOCKMANN
Aha! (krias) Envenu!
SINJORINO STOCKMANN
Kara Tomas, promesu al mi do —
(La magistranto venas de la antaŭĉambro.)
LA MAGISTRANTO
(ĉe la pordo) Nu, vi estas okupata. Jes, do mi prefere —
DOKTORO STOCKMANN
Ne, ne; envenu.
LA MAGISTRANTO
Sed mi dezirus paroli kun vi ni du solaj.
SINJORINO STOCKMANN
Ni iros en la sidĉambron dume.
HORSTER
Kaj mi revenos poste.
DOKTORO STOCKMANN
Ne; vi eniru kune, ŝipestro Horster; mi bezonas plian informon —
HORSTER
Ja, ja, do mi atendas.
(Li sekvas sinjorinon Stockmann kaj Petra en la sidĉambron.)
LA MAGISTRANTO
(silentas, sed ekrigardas al la fenestroj)
DOKTORO STOCKMANN
Vi eble trovas, ke estas iom liberaere ĉe ni hodiaŭ? Surmetu la
kepon.
LA MAGISTRANTO
Dankon, se mi povas. (tion faras) Mi sentas, ke mi kaptis
malvarmumon hieraŭ; mi frostis —
DOKTORO STOCKMANN
Ĉu? Kontraŭe mi trovis, ke estis sufiĉe varme.
LA MAGISTRANTO
Mi bedaŭras, ke ne estis en mia potenco malebligi tiujn noktajn
ekscesojn.
DOKTORO STOCKMANN
Ĉu vi volas diri al mi ion ceteran?
LA MAGISTRANTO
(elprenas grandan leteron) Mi havas tiun ĉi dokumenton por vi de la
baneja direkcio.
DOKTORO STOCKMANN
Mi estas maldungita, ĉu?
LA MAGISTRANTO
Jes, de hodiaŭ. (metas la leteron sur la tablon) Ni bedaŭras; sed
— sincere dirite — ni ne kuraĝis pro la publika opinio.
DOKTORO STOCKMANN
(ridetas) Ne kuraĝis? Tiujn vortojn mi aŭdis pli frue hodiaŭ.
LA MAGISTRANTO
Mi petas, ke vi ekkomprenu vian staton. Estonte vi ne povas atendi
iun ajn praktikon en nia urbo.
DOKTORO STOCKMANN
Al la diablo pri la praktiko! Sed el kio vi tion scias tiel certe?
LA MAGISTRANTO
La asocio de domposedantoj starigis liston, kiun ili portas de domo
al domo. Ĉiuj bonanimaj civitanoj estas petataj ne viziti vin; kaj
mi kuraĝas garantii, ke neniu domposedanto kuraĝas rifuzi sian
subskribon; ili tute simple ne kuraĝas.
DOKTORO STOCKMANN
Ne, ne; pri tio mi ne dubas. Sed kio do?
LA MAGISTRANTO
Se mi povus doni al vi konsilon, ĝi estus, ke vi forlokiĝu el nia
urbo por ioma tempo —
DOKTORO STOCKMANN
Jes, mi ĝuste iomete pensas forlasi la lokon.
LA MAGISTRANTO
Bone. Kaj post duona jaro aŭ iom pli, kiam vi ŝanĝis vian opinion,
kaj vi post matura konsidero povus decidigi vin esprimi bedaŭron kaj
konfesi vian eraron —
DOKTORO STOCKMANN
Tiam mi eble povus rericevi mian oficon, vi pensas?
LA MAGISTRANTO
Eble; estas tute ne senŝance.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, sed la publika opinio? Vi ja ne kuraĝas pro la publika opinio.
LA MAGISTRANTO
La opinio estas ege varia afero. Kaj por diri la veron estas ege
grave por ni havi tian konfeson de vi.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, por ĝi vi lekas viajn lipojn! Sed pro diablo, vi memoras kion
mi antaŭe diris al vi pri tiaj vulpo-ruzaĵoj!
LA MAGISTRANTO
Tiam via pozicio estis konsiderinde pli favora; vi povis supozi, ke
vi havas la tutan urbon dorse —
DOKTORO STOCKMANN
Jes, kaj nun mi sentas, ke mi havas la tutan urbon sur la nuko —.
(ekflamiĝas) Sed eĉ ne se mi havus la diablon mem kaj lian
praavinon sur la nuko —! Neniam, — neniam, mi diras!
LA MAGISTRANTO
Patro de familio ne kuraĝas tiel agi, kiel vi faras. Vi ne kuraĝas,
Tomas.
DOKTORO STOCKMANN
Mi ne kuraĝas, ĉu? Estas nur unu sola ago en la mondo, kiun libera
homo ne kuraĝas; kaj ĉu vi scias, kiu tiu estas?
LA MAGISTRANTO
Ne.
DOKTORO STOCKMANN
Kompreneble; sed mi diru al vi. Libera homo ne kuraĝas malpurigi
sin kiel fiulo; li ne kuraĝas konduti tiel, ke li devus kraĉi sin
mem en la okulojn.
LA MAGISTRANTO
Tio ĉi sonas ja treege akceptebla; kaj se ne ekzistus alia klarigo
por via obstineco —; sed tia ja ekzistas —
DOKTORO STOCKMANN
Kion vi aludas per tio?
LA MAGISTRANTO
Tion vi certe bonege komprenas. Sed ĉar mi estas via frato kaj saĝa
homo, mi konsilas al vi, ne bazi vin tro fide sur esperoj kaj
perspektivoj, kiuj tre facile povus malsukcesi.
DOKTORO STOCKMANN
Sed al kio do tio aludu?
LA MAGISTRANTO
Ĉu vi vere volas kredigi al mi, ke vi estas senscia pri la
testamentaj dispozicioj, kiujn faris tanejestro Kiil?
DOKTORO STOCKMANN
Mi scias, ke la iometon, kiun li posedas, estas destinita al fondaĵo
por bezonantaj metiistoj. Sed kiel tio rilatas al mi?
LA MAGISTRANTO
Unue ne estas iometoj pri kio temas. Tanejestro Kiil estas sufiĉe
riĉa homo.
DOKTORO STOCKMANN
Tion mi neniam suspektis —!
LA MAGISTRANTO
Hm, — vere ne? Vi do ankaŭ ne scias, ke ne malkonsiderinda parto de
lia kapitalo estas heredota de viaj infanoj, tiel ke vi kaj via
edzino ĝuu la rentojn dum via vivodaŭro. Ĉu li tion ne diris al
vi?
DOKTORO STOCKMANN
Ne; mi ĵuras, ke li ne faris. Kontraŭe; li ĉiam koleriĝadis pro
tio, ke li pagu tro altan imposton. Sed ĉu vi scias tion ĉi tiel
certe, Petro?
LA MAGISTRANTO
Mi sciiĝis de tute fidinda fonto.
DOKTORO STOCKMANN
Ho, dian dankon, do Katrine estos sekura, — kaj ankaŭ la infanoj!
Tion mi ja devas rakonti — (krias) Katrine, Katrine!
LA MAGISTRANTO
(retenas lin) Tŝ, ankoraŭ nenion diru!
SINJORINO STOCKMANN
(malfermas la pordon) Kio estas?
DOKTORO STOCKMANN
Nenio, kara; nur reen eniru.
(Sinjorino Stockmann fermas.)
DOKTORO STOCKMANN
(paŝadas sur la planko) Sekura! Ĉu vere, — ili do ĉiuj estas
sekuraj! Kaj tiaj por la vivodaŭro! Ho beniga sento scii, ke oni
estas sekura!
LA MAGISTRANTO
Jes, sed estas ja tio, kio vi ne estas. Tanejestro Kiil povas
nuligi la testamenton kiun ajn tagon aŭ horon laŭdezire.
DOKTORO STOCKMANN
Sed tion li ne faras, mia bona Petro. La melo estas tro ĝojega, ke
mi ekkaptas vin kaj viajn sagacajn amikojn.
LA MAGISTRANTO
(ekmiras, kaj rigardas lin esplore) Aha, tio ĵetas lumon sur
multon.
DOKTORO STOCKMANN
Kian multon?
LA MAGISTRANTO
La tuto estis kombinita manovro. Tiuj senbridaj, senkonsideraj
atencoj, kiujn vi — en la nomo de la vero — direktis kontraŭ la
estrantajn civitanojn en la urbo —
DOKTORO STOCKMANN
Kiujn; kiujn?
LA MAGISTRANTO
— estis do nenio alia, ol interkonsentita kompenso por la testamento
de tiu maljuna venĝavida Morten Kiil.
DOKTORO STOCKMANN
(konsternita) Petro, — vi do estas la plej fia plebano, kiun mi
konas dum mia vivo.
LA MAGISTRANTO
Inter ni estas finite. Via maldungo estas nerevokebla; — ĉar nun ni
havas armilojn kontraŭ vi. (Li foriras.)
DOKTORO STOCKMANN
Fi, fi, fi! (krias) Katrine! La planko estu lavata post li. Enirigu
ŝin kun akvujo, ŝin, — ŝin — kion diable —, ŝin, kiu ĉiam
havas fulgon sur la nazo —
SINJORINO STOCKMANN
(en la sidĉambro) Tŝ, tŝ do, Tomas!
PETRA
(ankaŭ ĉe la pordo) Patro, avo venas kaj petas, ĉu li povas
paroli kun vi sola.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, certe li povas. (ĉe la pordo) Envenu, bopatro.
(Morten Kiil envenas. La doktoro fermas la pordon malantaŭ li.)
DOKTORO STOCKMANN
Nu, kio estas? Eksidu.
MORTEN KIIL
Ne sidi. (ĉirkaŭrigardas) Aspektas bele ĉe vi hodiaŭ, sinjoro
Stockmann.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, ĉu ne?
MORTEN KIIL
Vere bele ja aspektas; freŝan aeron vi ankaŭ havas; hodiaŭ vi
havas sufiĉe da tiu “moksigena” ŝtofo, pri kiu vi parolis hieraŭ.
Vi certe havas bonegan konsciencon hodiaŭ, mi pensas.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, mi havas.
MORTEN KIIL
Ĉu imagu? (frapas sian bruston) Sed ĉu vi scias kion mi havas
ĉi tie?
DOKTORO STOCKMANN
Espereble ankaŭ bonan konsciencon.
MORTEN KIIL
Ba! Estas io multe pli bona ol tio.
(Li elprenas dikan poŝdokumentujon, malfermas ĝin kaj montras aron da dokumentoj.)
DOKTORO STOCKMANN
(rigardas lin mire) Akcioj en la banejo?
MORTEN KIIL
Ne estis malfacile ekhavi ilin hodiaŭ.
DOKTORO STOCKMANN
Kaj vi jam aĉetis —?
MORTEN KIIL
Tiom por kio mi havis monon.
DOKTORO STOCKMANN
Sed kara bopatro, — tiel malesperige kiel statas pri la banejo nun!
MORTEN KIIL
Se vi kondutas kiel prudenta homo, vi certe restarigos la banejon.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, vi ja mem vidas, ke mi faras, kion mi povas; — sed —! La homoj
estas ja frenezaj en nia urbo!
MORTEN KIIL
Vi diris hieraŭ, ke la pleja fiaĵo venas de mia tanejo. Se tio
estus vero, mia avo, kaj mia patro antaŭ mi, kaj mi mem dum multaj
jaroj malpurigadus la urbon kvazaŭ tri murdanĝeloj. Ĉu vi opinias,
ke mi lasas tiun honton gluiĝi sur min?
DOKTORO STOCKMANN
Bedaŭrinde, tion vi devas akcepti.
MORTEN KIIL
Dankon ne. Mi defendos mian bonan nomon kaj reputacion. Oni nomas min
“la melo”, mi aŭdis. Melo, ĉu tio ne estas iuspeca porko; sed pri
tio ili neniam en la mondo praviĝu. Mi volas vivi kaj morti kiel
purema homo.
DOKTORO STOCKMANN
Kaj kiel vi volas realigi tion?
MORTEN KIIL
Vi purigu min, Stockmann.
DOKTORO STOCKMANN
Mi!
MORTEN KIIL
Ĉu vi scias per kiu mono mi aĉetis tiujn ĉi akciojn? Ne, tion vi
ne povas scii; sed nun mi diru. Estas la mono kiun Katrine kaj Petra
kaj la knabetoj heredos post mi. Jes, ĉar mi ja tamen havas iom
ŝparitan, komprenu.
DOKTORO STOCKMANN
(ekflamiĝas) Kaj tiel vi prenas la monon de Katrine por tiaĵo!
MORTEN KIIL
Jes, tiu mono nun investiĝis en la banejo. Kaj nun mi volas vidi,
ĉu vi tamen estas tiel furioza — freneza, Stockmann. Se vi daŭre
lasos bestojn kaj tiajn fiaĵojn veni el mia tanejo, tio estas la
sama kiel tranĉi rimenojn el la haŭto de Katrine, kaj ankaŭ de
Petra, kaj de la knabetoj; sed tion neniu vera familipatro faras,
— se li ne estas frenezulo.
DOKTORO STOCKMANN
(paŝas tien kaj reen) Jes, sed mi estas freneza, mi estas
frenezulo!
MORTEN KIIL
Tiomege delira — freneza vi certe ne estas, kiam la familio estas en
danĝero.
DOKTORO STOCKMANN
(haltas antaŭ li) Kial vi ne parolis kun mi, antaŭ ol vi aĉetis
tiujn senvaloraĵojn!
MORTEN KIIL
Kio estas farita, plej forte efikas.
DOKTORO STOCKMANN
(paŝadas maltrankvile ĉirkaŭe) Se mi do ne estus tiel certa pri
la afero —! Sed mi estas profunde konvinkita, ke mi pravas.
MORTEN KIIL
(pesas la dokumentujon en la mano) Se vi daŭre frenezadas, tiuj ĉi
ne valoros multe.
(Li metas la dokumentujon en la poŝon.)
DOKTORO STOCKMANN
Sed pro diablo, la scienco devus do kapabli eltrovi iun ilon por
preventi; iu kontraŭinfekta drogo —
MORTEN KIIL
Vi pensas pri io por mortigi la bestojn, ĉu?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, aŭ por neŭtraligi ilin.
MORTEN KIIL
Ĉu vi ne povus provi per iom da ratveneno?
DOKTORO STOCKMANN
Ho, babilaĵo! — Sed ĉiuj ja diras, ke estas nur imagaĵo. Ĉu ne
povas esti imagaĵo do! Lasu ilin havi sian imagaĵon! Ĉu ne la
nesciantaj, etkoraj hundaĉoj insultis min kiel popolmalamikon; —
kaj ili eĉ estis pretaj tiri miajn vestaĵojn de mia korpo!
MORTEN KIIL
Kaj ĉiujn fenestrojn, kiujn ili frakasis por vi!
DOKTORO STOCKMANN
Jes, kaj la zorgoj pri miaj devoj al la familio! Tion mi devas
priparoli kun Katrine; ŝi pli bone scias pri tiuj aferoj.
MORTEN KIIL
Bone; aŭskultu nur konsilon de saĝa edzino.
DOKTORO STOCKMANN
(ekkoleriĝas kontraŭ lin) Ke vi povis konduti tiel stultege!
Forriski la monon de Katrine; meti min en tiun ĉi teruran
turmentadon! Kiam mi vidas vin, estas kvazaŭ mi vidus satanon mem
—!
MORTEN KIIL
Se tiel estas, mi devas foriri. Sed antaŭ ol la dua mi atendas
respondon de vi. Jes aŭ ne. Se vi respondos ne, mi transdonos
la akciojn al la bonfara fondaĵo, — kaj tio jam hodiaŭ.
DOKTORO STOCKMANN
Kaj kion ricevos Katrine?
MORTEN KIIL
Eĉ ne grajneton.
(La pordo de la antaŭĉambro malfermiĝas. Redaktoro Hovstad kaj presisto Aslaksen aperas.)
MORTEN KIIL
Jen, vidu tiujn du!
DOKTORO STOCKMANN
(fiksrigardas ilin) Ĉu vi? Ĉu vi denove kuraĝas veni ĉi tien
al mi!
HOVSTAD
Jes vere ni tion faras.
ASLAKSEN
Komprenu, ni havas ion por priparoli kun vi.
MORTEN KIIL
(flustras) Jes aŭ ne antaŭ la dua.
ASLAKSEN
(okulumas al Hovstad) Aha!
(Morten Kiil foriras.)
DOKTORO STOCKMANN
Nu, kion vi do volas pri mi? Estu mallonge.
HOVSTAD
Mi bone komprenas, ke vi malŝatas nin pro nia sinteno dum la kunveno
hieraŭ —
DOKTORO STOCKMANN
Kaj tion vi nomas sinteno? Ho, bela sinteno! Mi nomas tion
sintenaĉa, virinaĉa —. Pro diablo fi!
HOVSTAD
Nomu tion, kiel al vi plaĉas; sed ni ne povis ion alian fari.
DOKTORO STOCKMANN
Vi ne kuraĝis ion alian, ĉu ne?
HOVSTAD
Jes, se vi preferas.
ASLAKSEN
Sed kial vi ne lasis fali vorton antaŭe? Nur etan aludon al sinjoro
Hovstad aŭ mi.
DOKTORO STOCKMANN
Aludo? Pri kio?
ASLAKSEN
Pri tio, kio kaŝis sin malantaŭe.
DOKTORO STOCKMANN
Mi tute ne komprenas vin.
ASLAKSEN
(kapsignas intime) Ho, je Dio, vi faras, doktoro Stockmann.
HOVSTAD
Ne estas plu necese teni tion sekrete.
DOKTORO STOCKMANN
(rigardas ilin laŭvice) Sed pro diabla haŭto kaj osto —!
ASLAKSEN
Ĉu mi rajtas demandi, — ĉu via bopatro ne iras ĉirkaŭe en la
urbo aĉetante ĉiujn banejakciojn?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, aĉetis banejakciojn hodiaŭ; sed —?
ASLAKSEN
Estus pli saĝe, se vi igus iun alian fari tion, — iun, kiu ne estas
tiel parence proksima.
HOVSTAD
Kaj vi ne devus ekstari sub propra nomo. Neniu devus ja scii, ke la
atako kontraŭ la banejo venis de vi. Vi estus devinta konsiliĝi kun
mi, doktoro Stockmann.
DOKTORO STOCKMANN
(rigardas kvazaŭ foren; aspekte io prilumiĝas por li, kaj li diras
kvazaŭ perpleksa) Ĉu tiaĵo estas imagebla? Ĉu tiaĵo estas
farebla?
ASLAKSEN
(ridetas) Montriĝas, ke estas farebla. Sed komprenu, ke ĝi devas
esti plenumata elegante.
HOVSTAD
Kaj prefere pluraj devas partopreni; ĉar estas ja ĉiam tiel, ke la
respondeco malgrandiĝas por la opulo, kiam li kunlaboras kun aliaj.
DOKTORO STOCKMANN
(sinrege) Mallonge, sinjoroj, — kion vi do deziras?
ASLAKSEN
Tion sinjoro Hovstad plej bone —
HOVSTAD
Ne, vi parolu, Aslaksen.
ASLAKSEN
Nu ja; estas tio, ke nun, kiam ni konas la tutan konekson, ni ja
opinias, ke ni kuraĝas meti “La Popolan Mesaĝon” je via dispono.
DOKTORO STOCKMANN
Nun vi kuraĝas? Sed la publika opinio? Ĉu vi ne timas, ke
leviĝos ŝtormo kontraŭ nin?
HOVSTAD
Ni devas elteni la ŝtormon.
ASLAKSEN
Kaj la doktoro devas esti rapidfara. Tuj kiam via atako havos
rezulton —
DOKTORO STOCKMANN
Tuj kiam mia bopatro kaj mi ekkaptis la akciojn je malalta prezo, vi
aludas —?
HOVSTAD
Certe estas nur sciencaj konsideroj, kiuj instigas vin fariĝi la
estro de la banejo.
DOKTORO STOCKMANN
Kompreneble; estis pro sciencaj konsideroj, ke mi igis tiun maljunan
“melon” partopreni en tio ĉi. Kaj poste ni laŭŝajne riparos la
akvokondukilon kaj iom fosadas en la plaĝo, sen kaŭzi al la urba
kaso elspezon eĉ ne de duona krono. Ĉu vi ne opinias, ke ni
sukcesos? Ĉu?
HOVSTAD
Mi opinias, — kiam vi havas “La Popolan Mesaĝon” kun vi.
ASLAKSEN
En libera socio la gazetaro estas potenco, sinjoro doktoro.
DOKTORO STOCKMANN
Jes bone; kaj tio estas ja ankaŭ la publika opinio; kaj vi, sinjoro
Aslaksen, vi garantias pri la asocio de domposedantoj?
ASLAKSEN
Pri la asocio de domposedantoj same kiel pri la amikoj de modereco.
Fidu tion.
DOKTORO STOCKMANN
Sed, miaj sinjoroj —; nu, mi hontas fari demandon; sed kiun
kompenson —?
HOVSTAD
Prefere ni helpus vin por nenio, kompreneble. Sed “La Popola Mesaĝo”
staras sur malfortaj piedoj; ĝi ne eldoniĝas senprobleme; kaj
ĉesigi la gazeton nun, kiam estas tiom, por kio agi en la granda
politiko, mi vere malvolonte farus.
DOKTORO STOCKMANN
Mi komprenas; estus ja ĉagrenige por amiko de la popolo kiel vi.
(ekscitiĝas) Sed mi estas malamiko de la popolo, mi! (kuras
ĉirkaŭe en la ĉambro) Kie mi havas mian bastonon? Pro diablo, kie
estas la bastono?
HOVSTAD
Kion tio signifu?
ASLAKSEN
Vi do ne volas —?
DOKTORO STOCKMANN
(haltas) Kaj se mi nun donu al vi eĉ ne nuran oeron de miaj multaj
akcioj? Memoru ke la moneroj ne facile glitas el la poŝoj de ni
riĉuloj.
HOVSTAD
Ho, vi devas memori, ke tiu afero pri la akcioj povas esti
prezentata dumaniere.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, tion vi certe kapablas; se mi ne kontribuos por helpi “La
Popolan Mesaĝon”, vi certe ekhavos malbelan opinion pri tiu afero;
vi persekutos min, mi opinias, — ĉasos min, — provos gorĝmordi
min, kiel la hundo gorĝmordas la leporon!
HOVSTAD
Tio estas laŭ natura leĝo; ĉiu besto volas trovi nutraĵon.
ASLAKSEN
Oni ja devas preni la nutraĵon, kie oni ĝin trovas.
DOKTORO STOCKMANN
Do serĉu ion en la kloakdefluilo; (ĉirkaŭkuras en la ĉambro) —
ĉar morto kaj plago, vi nun spertu, kiu estas la plej forta besto el
ni tri. (trovas la pluvŝirmilon kaj frape svingas ĝin) Hej, jen
—!
HOVSTAD
Vi do ne volas atenci nin!
ASLAKSEN
Atentu pri tiu pluvŝirmilo!
DOKTORO STOCKMANN
Tra la fenestro, sinjoro Hovstad!
HOVSTAD
(ĉe la pordo de la antaŭĉambro) Ĉu vi estas tute freneza!
DOKTORO STOCKMANN
Tra la fenestro, sinjoro Aslaksen! Saltu, mi diras! Same bone frue
kiel poste.
ASLAKSEN
(kuras ĉirkaŭ la skribotablon) Modereco, sinjoro doktoro; mi ne
estas forta viro; mi ne multe eltenas — (krias) Helpu, helpu!
(Sinjorino Stockmann, Petra kaj Horster venas de la sidĉambro.)
SINJORINO STOCKMANN
Sed Dio pardonu, Tomas, kio estas!
DOKTORO STOCKMANN
(frapsvingas la pluvŝirmilon) Saltu eksteren, mi diras! En la
defluilon!
HOVSTAD
Atako kontraŭ senkulpan homon! Mi nomas vin atestanto, ŝipestro
Horster (Li rapidas tra la antaŭĉambro)
ASLAKSEN
(konfuzita) Se oni nur konus la lokajn rilatojn — (forglitas tra
la sidĉambro)
SINJORINO STOCKMANN
(retenas la doktoron) Sed regu vin do, Tomas!
DOKTORO STOCKMANN
(ĵetas la pluvŝirmilon) Honto al mi ke ili ja tamen forsavis sin.
SINJORINO STOCKMANN
Sed kion ili volis pri vi?
DOKTORO STOCKMANN
Tion vi sciu poste; nun mi devas pripensi aliajn aferojn. (iras al
la tablo kaj skribas sur vizitkarton) Jen, Katrine; kion vi legas
tie?
SINJORINO STOCKMANN
Tri grandajn Ne; kion tio signifas?
DOKTORO STOCKMANN
Tion vi sciu poste. (transdonas la karton) Jen, Petra; kure sendu
la fulgitinon al la “melo” kun ĝi plej eble rapide. Rapidu!
(Petra eliras kun la karto tra la antaŭĉambro.)
DOKTORO STOCKMANN
Aj; se mi ne hodiaŭ havis viziton de ĉiuj satanaj sendintoj, mi ne
scias de kiuj plu. Sed nun mi akrigu mian plumon kontraŭ ilin, ke
ĝi fariĝu aleno; mi trempos ĝin en venenon kaj galon; mi ĵetos
mian inkujon rekte en ilian kapaĉojn!
SINJORINO STOCKMANN
Jes, sed ni ja forvojaĝos, Tomas.
(Petra revenas.)
DOKTORO STOCKMANN
Nu?
PETRA
Farite.
DOKTORO STOCKMANN
Bone. — Forvojaĝos, vi diras? Ne, morto kaj plago ĉu ni faru; ni
restos, kie ni estas, Katrine!
PETRA
Ni restos!
SINJORINO STOCKMANN
En ĉi tiu urbo?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, ĝuste ĉi tie; ĉi tie estas la batalejo; ĉi tie mi luktos;
ĉi tie mi volas venki! Kiam vi estos kunkudrinta mian pantalonon, mi
eliros en la urbon por lui domon; ni devas ja havi tegmenton super ni
dum la vintro.
HORSTER
Tion vi ricevos ĉe mi.
DOKTORO STOCKMANN
Ĉu vere?
HORSTER
Jes, bonvolu; mi havas sufiĉe da ĉambroj, kaj preskaŭ neniam estas
hejme.
SINJORINO STOCKMANN
Ho, kiel bonvole de vi. Horster.
PETRA
Dankon!
DOKTORO STOCKMANN
(premas lian manon) Dankon, dankon! Jen tiu zorgo estas for. Kaj nun
mi komencos serioze jam en tiu ĉi tago. Ho, estas senfino da aferoj
por elfosi, Katrine! Sed estas bone, ke mi nun havas liberan tempon
je mia dispono; jes, jen vidu; vi sciu, ke mi estas maldungita de la
banejo —
SINJORINO STOCKMANN
(suspiras) Ho jes, tion mi ja atendis.
DOKTORO STOCKMANN
— kaj poste ili volas forpreni de mi mian praktikon. Sed lasu ilin
fari! La malriĉulojn mi tamen retenas — tiujn, kiuj nenion pagas;
kaj, bona Dio, estas ja ili, kiuj pleje min bezonas. Sed, morto kaj
plago, aŭskulti min ili devos; mi predikos por ili ĉiutempe, kiel
estas ie skribita.
SINJORINO STOCKMANN
Sed, kara Tomas, ĉu vi ne vidis kiom utilas prediki.
DOKTORO STOCKMANN
Vi vere estas komika, Katrine. Ĉu mi lasu min frapiĝi el la
batalejo de tiu publika opinio kaj de la kompakta plimulto kaj tiaj
satanaĵoj? Ne dankon, kara! Kaj kion mi volas, tio estas ja tiel
simpla kaj klara kaj rekta. Mi nur volas marteladi en la kapojn de la
hundaĉoj, ke la liberaluloj estas la plej insidaj malamikoj de
liberaj homoj, — ke la partiprogramoj tordas la kolojn de junaj
vivopovaj veroj, — ke konsideroj pri oportuneco turnas supron
malsupren moralon kaj justecon, tiel ke fine fariĝos neelteneble
vivi ĉi tie. Jes, ĉu ne ŝajnas al vi, ŝipestro Horster, ke mi
devas kapabli igi la homojn kompreni tion?
HORSTER
Povas esti; mi ne komprenas tiajn aferojn.
DOKTORO STOCKMANN
Nun vi aŭskultu! Estas la partiestroj, kiujn ni devas ekstermi. Ĉar
komprenu, ke partiestro estas kvazaŭ lupo, — li estas kvazaŭ
glutavida lupaĉo; — li bezonas tioman nombron da brutetoj ĉiun
jaron, por ekzisti. Rigardu nun Hovstad kaj Aslaksen! Kiom da
brutetoj ili konsumas; aŭ ili vundmordas ilin kaj disŝiras ilin,
tiel, ke ili neniam plu fariĝos aliaj ol domposedantoj kaj
abonantoj de “La Popola Mesaĝo”! (eksidas duone sur la tablon) Ho,
venu ĉi tien, kara Katrine, — vidu, kiel bele la suno brilas enen
ĉe ni hodiaŭ. Kaj tiu benata printempa aero, kiu enfluas ĉe mi.
SINJORINO STOCKMANN
Jes, se ni nur povus vivi el sunbrilo kaj printempa aero, Tomas.
DOKTORO STOCKMANN
Nu, aldone vi devas pene ŝpari, — kaj ni certe traluktos. Tio
estas mia plej malgranda zorgo. Ne, tio kio pli grava estas, estas
tio, ke mi ne konas iun tian liberan kaj noblan viron, kiu post mi
kuraĝos preni sur sin mian taskon.
PETRA
Ho, ne pensu pri tio, patro; vi havas la tempon antaŭ vi. — Sed jen
jam la knaboj.
(Ejlif kaj Morten envenas tra la sidĉambro.)
SINJORINO STOCKMANN
Ĉu vi ricevis forpermeson hodiaŭ?
MORTEN
Ne; sed ni luktis kun la aliaj dum la paŭzo —
EJLIF
Ne estas vero; estis la aliaj, kiuj luktis kun ni.
MORTEN
Jes, kaj sinjoro Rørlund diris, ke ni pli bone restu hejme kelkajn
tagojn.
DOKTORO STOCKMANN
(klakas per la fingroj kaj eksaltas de la tablo) Jen mi vidas! Jen
mi vidas, mi ĵuru! Vi neniam plu metu viajn piedojn en la lernejon!
LA KNABOJ
Ne en la lernejon!
SINJORINO STOCKMANN
Sed ne, Tomas —
DOKTORO STOCKMANN
Neniam, mi diras! Mi volas mem instrui vin; — ja, tio signifas, ke
vi eĉ nenion lernu —
MORTEN
Hura!
DOKTORO STOCKMANN
— sed mi volas fari el vi liberajn, noblajn homojn. Aŭdu, pri tio
vi devas helpi min, Petra.
PETRA
Jes, patro, fidu min je tio.
DOKTORO STOCKMANN
Kaj la lernejo, ĝi estu en la salono, kie ili moknomis min
popolmalamiko. Sed ni bezonas plurajn; mi devas havi almenaŭ dek du
knabojn por komenci.
SINJORINO STOCKMANN
Ilin vi certe ne trovos en tiu ĉi urbo.
DOKTORO STOCKMANN
Ni vidos. (al la knaboj) Ĉu vi ne konas iujn stratbubojn, — iujn
vere bubaĉajn —?
MORTEN
Jes, patro, el tiuj mi konas multajn!
DOKTORO STOCKMANN
Jen bone; havigu kelkajn por mi. Unu solan fojon mi volas
eksperimenti pri la hundaĉoj; ofte sidas strangaj kapoj sur ili.
MORTEN
Sed kion ni do faru, kiam ni jam estos liberaj kaj noblaj homoj?
DOKTORO STOCKMANN
Tiam vi forpelu ĉiujn lupaĉojn al la fora okcidento, knaboj!
(Ejlif aspektas iom dubema; Morten saltetas kaj krias hura.)
SINJORINO STOCKMANN
Aj, se nur tiuj lupaĉoj ne forpelos vin, Tomas.
DOKTORO STOCKMANN
Ĉu vi tute freneziĝas, Katrine! Forpeli min? Nun, kiam mi estas
la plej forta viro en la urbo!
SINJORINO STOCKMANN
La plej forta — nun?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, tian grandan vorton mi kuraĝas esprimi, ke nun mi estas unu
el la plej fortaj viroj en la tuta mondo.
MORTEN
Ho ne do!
DOKTORO STOCKMANN
(mallaŭtigas la voĉon) Tŝ; ankoraŭ ne tion priparolu; sed mi
faris grandan malkovron.
SINJORINO STOCKMANN
Nun denove?
DOKTORO STOCKMANN
Certe, jes certe! (kolektas ilin ĉirkaŭ sin kaj diras konfideme)
La afero estas tia, komprenu, ke la plej forta viro en la mondo,
estas tiu, kiu staras tute sola.
SINJORINO STOCKMANN
(ridetas skuante la kapon) Ho, vi Tomas —!
PETRA
(fidoplene, kaptas liajn manojn) Patro!