ĈAPITRO X.
Patro kaj filo.
Estis jam plena nokto, kiam Maluto, fininte perturmentan esploron de bojaroj Kòliĉev’j, amikoj kaj parencoj de eksigita ĉefepiskopo, forlasis malliberejon. Densaj nubegoj, kvazaŭ nigraj montoj, pendis super la antaŭurbo kaj antaŭdiris ventegon. En la domo de Maluto ĉiuj jam dormis. Maldormis nur Maksimo. Li venis renkonten al la patro.
—Paĉjo!—li diris: mi vin atendas, mi volas paroli kun vi.
—Pri kio?—demandis Maluto kaj malgraŭvole deturnis siajn okulojn. Maluto neniam tremis antaŭ siaj malamikoj, sed en ĉeesto de Maksimo li sin sentis ĝenata.
—Morgaŭ mi forveturos,—daŭrigis Maksimo:—adiaŭ, paĉjo!
—Kien?—demandis Maluto, kaj ĉi tiun fojon li direktis sian malklaran rigardon al Maksimo.
—Mi ne scias, paĉjo: Rusujo estas granda, kaj por mi ankaŭ troviĝos sufiĉe da loko!
—Ĉu vi freneziĝis? Malsaĝulo! Kion vi faris hodiaŭ dum la tagmanĝo? Kiel vi kuraĝis kontraŭparoli al la caro? Ĉu vi ne scias, kiu li estas, kaj kiu estas vi?
—Mi scias, paĉjo; kaj mi ankaŭ scias, ke la caro min por ĉi tio dankis. Tamen mi ne povas resti.
—Arogantulo! Kie vi prenis tiun volon? Kio fariĝis al vi hodiaŭ? Kial nun forveturi, post kiam la caro vin rekompencis, egaliginte kun la opriĉnikestroj? Kial nepre nun forlasi la kortegon?
—Jam delonge mi suferas ĉi tie, vi jam scias, sed mi ne konfidis al mi mem; de infana aĝo ĉiam mi aŭdas, ke la cara volo estas Dia volo, ke plej terura peko estas pensi alie ol la caro. Pastro Levkij kaj ĉiuj aliaj pastroj de l’ antaŭurbo ĉiam dum konfeso trovis en mi grandan pekon, ĉar mi havas aliajn pensojn, ol vi. Kompreneble, iufoje mi komencis dubi, ĉu mi povas sola esti prava kontraŭ ĉiuj? Tial mi prokrastis la forveturon kaj mi restis. Sed hodiaŭ,—daŭrigis Maksimo, kaj lia vizaĝo ruĝiĝis,—hodiaŭ mi konsciis, ke mi estas prava! Kiam mi ekaŭdis la rakonton de l’ princo Serèbrjanij, kiam mi eksciis, ke li estas disbatinta vian taĉmenton kaŭze de mortigado kaj rabado, kiam poste li ne neis sian pravan agon antaŭ la caro, sed kvazaŭ martiro estis preta morti pro ĝi, tiam ekbatis mia koro kunsente kun li kiel neniam antaŭe, kaj finiĝis miaj duboj, kaj mi tute klare ekvidis, ke ne viaflanke estas la vero!
—Jen kiu igis vin perdi prudenton!—ekkriis Maluto, kiu jam antaŭe koleris kontraŭ Serèbrjanij:—jen kiu estas nia malamiko! Se li iam estos en miaj manoj, li mortos ne per facila morto, hundo, mi tion ĵuras!
—Dio gardu lin kontraŭ vi!—diris Maksimo, farante signon de kruco.—Ne permesu Dio, ke vi neniigu ĉion bonan en Rusujo! Jes,—daŭrigis en ekstazo la filo de Maluto:—tuj kiam mi ekvidis la princon, mi komprenis, kiel bone estus ne disiĝi de li, kaj mi ekdeziris lin peti, ke li min kunprenu, sed mi hontis antaŭ li: miaj okuloj ne rigardos lin, ĝis kiam mi demetos ĉi tiun vestaron!
Dume Maluto aŭskultis la filon, du sentoj batalis en lia animo. Li deziris insulti Maksimon, piedbati la teron kaj per minacoj obeigi la filon, sed nevola respekto detenis lian koleron. Instinkte li komprenis, ke la minacoj nuntempe ne havos sukceson, kaj li komencis serĉi en sia malnobla animo aliajn rimedojn por deteni la filon.
—Makĉjo!—li diris petegante, penante mildigi sian sovaĝan vizaĝon: ne ĝustatempe vi elpensis forveturi! Via hodiaŭa parolado plaĉis al la caro. Kvankam vi multe timigis min per via elpaŝo, sed certe nin gardas niaj sanktuloj, kaj moliĝis la koro de nia caro. Anstataŭ vin ekzekutigi, li vin rekompencis, pligrandigis vian salajron kaj eĉ donacis al vi zibelfelan pelton. Kiel rapide vi nun povas superiĝi! Klarigu do al mi, mi petas, kial vi ne ŝatas ĉi tiean vivon?
Maksimo sin ĵetis al la piedoj de l’ patro.
—Mi ne ŝatas ĉi tiean vivon, ne, paĉjo, mi ne povas ŝati! Neeble estas por mi resti hejme! Mi ne povas plu aŭdi ĝemojn kaj ploregojn dum la tuta tago, mi ne povas vidi, ke mia patro...
Maksimo haltis.
—Nu?—demandis Maluto.
—Ke mia patro estas ekzekutisto!—eldiris Maksimo kaj mallevis la okulojn, kvazaŭ timigita, ke li diris tiajn vortojn pri sia patro.
Sed Maluton ne konfuzis ĉi tiu alnomo.
—Ekzistas diversaj ekzekutistoj!—li respondis.—Same kiel en ĉiu ofico ekzistas simpluloj kaj estroj, tiel same unu ekzekutisto mortigas simplajn ŝtelistojn, alia—bojarojn, kiuj subfosas la caran tronon kaj intencas ŝanceli la tutan landon. Rabistojn mi ne mortigas; mia hakilo forhakas nur kapojn de bojaroj-perfiduloj!
—Silentu, patro!—diris Maksimo, leviĝante: ne turmentu mian koron per viaj paroloj! Kiu el tiuj, kiujn vi pereigis, intencis ion kontraŭ la caro? Kiu el ili ribeligis la landon? Ne pro iuj kulpoj, sed pro via malico vi forhakas bojarajn kapojn! Sen vi la caro ne estus tiel kruela. Sed vi elserĉas perfidon, vi per turmentegoj eligas denuncojn. Vi, patro, vi estas kulpa pri sangverŝado! Ne, patro, ne kolerigu Dion, ne kalumniu la bojarojn, sed diru tute sincere, ke vi intencas radike ekstermi la bojaran genton!
—Kial vi ilin defendas?—diris Maluto kun malbona rideto.—Ĉu vin tre ĝojigas, ke, kiel ajn vi estu bela, gracia, vi tamen restos ilia subulo? Kaj kial vi ne povas esti ilia egalulo? Kio igas ilin tiel fieriĝi antaŭ vi? Ĉu Dio skulptis ilin el alia argilo? Se ili fieriĝas per sia riĉeco, tiam atendu do, sinjoroj! La caro ne forgesas siajn fidelajn servistojn; kaj kiam estos ekzekutitaj la bojaroj Kòliĉev’j, ilia riĉaĵo venos ne al iu alia, ol al ni. Multe da penadoj mi havas kun ili en la turmentejo, fortegaj estas la hundoj, mi devas konfesi!
Malbona sento ekbolis en la koro de Maluto, sed, ĉar li ankoraŭ ne perdis la esperon konvinki Maksimon, li nur kurbigis sian buŝon por afabla rideto. Ne konvena al li estis ĉi tiu rideto, kaj teruron eksentis Maksimo, ĝin ekvidinte. Maluto ne rimarkis ĉi tiun efekton.
—Makĉjo!—li diris: por kiu do mi ŝparis monon? Por kiu mi laboras, mi penas? Ne forlasu min, restu ĉe mi! Vi ankoraŭ estas juna, vi ne taŭgas ankoraŭ kiel militisto. Ne foriru. Memoru, ke mi estas via patro! Kiam mi ekrigardas vin, sereniĝas mia animo, kvazaŭ la caro mem estus min laŭdinta aŭ estus donanta al mi sian manon por kisi, kaj se vin iu ofendas, mi sentas, ke mi povus lin formanĝi tute vivantan!
Maksimo silentis. Maluto penadis fari sian vizaĝon plej afabla.
—Ĉu vi min tute ne amas, Makĉjo? Ĉu neniu amsento estas en via koro al mi?
—Neniu, patro!
Maluto apenaŭ detenis sian indignon.
—Kion do diros la caro, eksciinte pri via forveturo? Li nepre pensos, ke vi forkuris pro li!
—Ĝi estos la vero, patro. Mi sentas teruron. Mi scias, ke Dio ordonas ami la caron, sed kiam mi vidas liajn agojn, turniĝas mia tuta interno. Mi deziras ami, sed la fortoj mankas. Kiam mi estos for, kiam mi ne havos sangon de senkulpuloj antaŭ la okuloj, tiam eble, dank’ al Dio, mi ree ekamos la caron. Kaj se mi ne sukcesos lin ekami, mi tamen povos servi al li, sed nur ne kiel opriĉniko.
—Kaj via patrinjo?—diris Maluto, uzante la lastan rimedon.—Ŝi ne postvivos tian ĉagrenon! Vi mortigos la maljunulinon. Vi ja scias, ke ŝi estas malsaneta, malfeliĉulino!
—Dio kompatema ne lasos mian patrinjon!—respondis Maksimo kun profunda ekspiro:—ŝi senkulpigos min!
Maluto komencis grandpaŝe iri tien kaj reen. Post iom da tempo li haltis antaŭ Maksimo. La afabla mieno, kiun li ŝajnige ĝis nun estis montranta, tute malaperis. Lia maldelikata vizaĝo esprimis nur nevenkeblan volon.
—Aŭskultu, suĉulo!—li diris, ŝanĝante la voĉon kaj parolmanieron.—Ĝis nun mi petis vin, nun mi jen kion diros al vi: mi ne benas vian forveturon. Mi ne permesas, ke vi foriru. Sed se vi ne ĉesos paroli pri tio, mi morgaŭ ordonos al vi propramane ekzekuti la carajn malamikojn. Eble, kiam vi mem sangkovros viajn manojn, vi ne estos plu tia blankmanulo, kaj la patro ne estos al vi abomena!
Paliĝis Maksimo, sed ne diris eĉ unu vorton. Li konis la fortan karakteron de Gregoro Lukìĉ, li sciis, ke ne facile estas rompi la volon de l’ patro.
—Tro multe mi parolis kun vi!—daŭrigis Maluto.—Baldaŭ estos noktomezo, mi devas rapidi al la caro por redoni la ŝlosilojn de l’ malliberejo. Jen pluvo komenciĝas, donu al mi terlikon![53] Kia bravulo! Mi volas foriri, mi ne volas resti... Kion ankoraŭ volas via moŝto? Se oni donus al vi liberecon, vi eble min aliformigus laŭ via bontrovo? Ne, bravulo, tro frue vi disetendis la flugilojn! Ne sole viajn similulojn mi sciis kvietigi. Mi vin instruos, kiel oni devas obei al la patro! Ha, kia vetero! Donu al mi la ĉapon! Kiaj fulmoj! La ĉielo kvazaŭ fendiĝas! kvazaŭ la antaŭurbo jam brulas! Fermu la fenestron kaj iru dormi; kredeble, ĝis mateno vi elĵetos el la kapo malsaĝajn pensojn. Kaj vian Serèbrjanij’n mi havos en miaj manoj! Mi rememorigos al li ĉion!
Maluto eliris. Restinte sola, Maksimo komencis mediti. Ĉio silentis en la domo; nur ekstere bruadis la fulmotondro kaj de tempo al tempo la vento, penetrante en la ĉambron tra la fenestro, balancis la ĉenojn, pendantajn al la muro, kaj tiamaniere, tuŝante unu la alian, ili sonis per malica fera sonado. Maksimo atingis la ŝtuparon, kondukantan en la supran etaĝon, al la ĉambro de lia patrino. Li sin klinis kaj komencis aŭskulti. Ĉio silentis ankaŭ tie supre. Maksimo singarde supreniris la krutajn ŝtupojn kaj haltis antaŭ la pordo, post kiu dormis lia patrino.
—Dio mia!—li diris al si mem.—Vi vidas mian koron, Vi konas miajn pensojn. Vi scias, ho, Sinjoro, ke ne pro fiereco, ne pro obstineco mi malobeas al la patro! Pardonu al mi, Dio, ke mi ne plenumas vian sanktan ordonon! Kaj vi ankaŭ, panjo mia, pardonu al mi! Mi vin forlasas sen via scio, mi forveturas sen via beno; mi scias, panjo, ke mi disŝiras vian koron, sed alie mi ne povus foriri! Adiaŭ, bona, kara panjo, vi min ne vidos plu!
Maksimo falis teren kaj kisis la sojlon de l’ ĉambro. Poste li kelkfoje signadis sin kruce, malsupreniris la ŝtuparon kaj eliris eksteren. La pluvo falis, kvazaŭ kolerante kontraŭ la tuta mondo. Neniu estis en la korto. Maksimo iris en la stalon, ĉevalservistoj ĉiuj dormis. Li mem elstaligis sian favoratan ĉevalon kaj selis ĝin. Granda hundo, alĉenigita ĉe la eniro, elgrimpis el sia dometo kaj komencis boji kaj sin ĵeti, kvazaŭ antaŭsentante lian foriron. Ĝi estis vilhara hundo el la speco de ŝafistaj luphundoj. Ĝia longa kaj malmola griz-bruna hararo senorde kovris ĝian nigran buŝegon, kaj preskaŭ ne videblaj restis ĝiaj saĝaj okuloj.
Maksimo karesis la hundon, ĝi metis siajn nigrajn manegojn sur liajn ŝultrojn kaj lekis lian vizaĝon.
—Adiaŭ, Bujano,—diris Maksimo: gardu nian domon, fidele servu al patrinjo!
Li malfermis la pordegon, surseliĝis kaj ekgalopis for el la patra domo.
Li ankoraŭ ne atingis la remparon, kiam li ekaŭdis laŭtan bojadon kaj rimarkis Bujanon, kiu saltadis antaŭ li, ĝojante, ke ĝi prosperis rompi la ĉenon kaj ke ĝi nun povas akompani sian mastron.
ĈAPITRO XI.
Nokta procesio.
Dum Maluto parolis kun la filo, la caro preĝis. Ŝvito jam gutis de sur lia vizaĝo; la bluaj makuloj sur lia alta frunto, postsignoj de multaj antaŭaj dumpreĝaj ĝisteraj salutoj, ree plividebliĝis, ĉar multe da tiaj salutoj li hodiaŭ ree faris; subite li aŭdis en la ĉambro iun brueton, rigardis posten kaj ekvidis sian nutristinon Onùfrievna.
Tre maljuna estis lia nutristino. Ŝi servis en la cara palaco jam de longe. Granda princo Bazilo Ivànoviĉ, patro de Ivano, prenis ŝin kiel servistinon por sia edzino Heleno Glìnskaja; ŝi ĉeestis ĉe naskiĝo de Ivano Vasìljeviĉ; la mortanta patro benis lin, infanon, en la brakoj de Onùfrievna. Oni rakontis pri Onùfrievna, ke ŝi multon scias, kion neniu eĉ suspektas. Dum infanjaroj de l’ caro Ivano liaj parencoj, bojaroj Glìnskij’j timis ŝin; aliaj bojaraj familioj, Ŝujskij’j kaj Belskij’j ĉiam penis akiri ŝian favoron.
Multon misteran divenis Onùfrievna per sorĉarto kaj neniam ŝi eraris. Dum plej glora epoko de princo Telepnèv,—kiam Ivano estis kvarjara,—ŝi antaŭdiris al la princo permalsatan morton. Ĉi tio efektiviĝis. Multaj jaroj pasis de tiam, sed ĝis nun la maljunuloj rememoras tiun antaŭdiron.
Nuntempe Onùfrievna, maljunulino preskaŭ centjara, estis duone kurbigita; la haŭto de ŝia vizaĝo havis tiom multe da sulkoj, ke ĝi similis je arba ŝelo, kaj same kiel la ŝelon kovras maldensa musko, ŝian mentonon kovris grizaj harflokoj. Jam de longe ŝi perdis ĉiujn dentojn, la okuloj ŝajne nenion povis vidi, la kapo konvulsie balanciĝis.
Onùfrievna sin apogis sur bastono. Longe ŝi staris kaj rigardis Ivanon, movante siajn flavajn lipojn, kvazaŭ ŝi ion maĉadis aŭ murmuradis.
—Nu!—ŝi fine diris per raŭka, tremetanta voĉo: vi preĝas, karulo? Preĝu, preĝu, Ivano Vasìljeviĉ! Multe da preĝado vi ankoraŭ bezonas! Se vi havus nur pasintajn pekojn, Dio kompatema certe pardonus vin! Sed vi ĉiutage faras novajn pekojn, ĉiutage vi pekas eĉ pli ol unu fojon!
—Ĉesu, Onùfrievna!—diris la caro, sin levante: vi mem ne scias, kion vi parolas.
—Mi ne scias? Ĉu mi estas freneza? Ne, ne!
Kaj la senvivaj okuloj de l’ maljunulino tuj ekbrilis.
—Kion vi faris hodiaŭ dum tagmanĝo? Pro kio vi venenis la bojaron? Vi estas supozanta, ke mi nenion scias? Jes? Ne sulkigu la brovojn! Atendu, Ivano: venos la horo de via morto, atendu! Tiam alkroĉiĝos al vi ĉiuj viaj pekoj, kvazaŭ mil miloj da pudoj[54], ili fortrenos vin ĝis sur la fundon de l’ infero, kaj tie la diabloj per hokegoj turmentos vin!
La maljunulino ree komencis maĉadi, plena je indigno. Fervora preĝado estis preparinta la caron al pieco. La ekscitita imago jam pli ol unu fojon montris al li bildon de estonta puno, sed lia granda volo venkis la teruron de postmortaj suferoj. Ivano penadis sin certigi, ke ĉi tiu teruro kaj eĉ riproĉoj de la konscienco estis kaŭzataj en lia animo de la diablo, kiu celas malhelpi lin, la sanktoleitan caron, en liaj altcelaj taskoj. Al diabla ruzeco la caro kontraŭstarigis la preĝon; sed ne malofte li perdis la fortojn sub la kruela atako de sia imago. Tiam malespero ekposedis lin. Lia maljusteco tiam aperis al li tute nevualita, kaj antaŭ liaj okuloj estis malfermataj teruraj profundegaĵoj de l’ infero. Sed ne longe daŭris tio. Baldaŭ Ivano jam ree mallaŭdis sian kuraĝmankon. Plena je kolero kontraŭ si kaj la diablo, li, spite la riproĉoj de sia konscienco, intence verŝis la sangon, kaj neniam antaŭe lia krueleco atingis tian forton, kiel en epokoj, sekvantaj ĉi tiujn momentojn de nevola senforteco.
Nuntempe la penso pri infero, vivigita de venanta fulmotondro kaj de profeta voĉo de Onùfrievna, trapenetris lian tutan korpon, kiu febre tremis. Li sidiĝis sur liton. Liaj dentoj interfrapadis.
—Nu, karulo?—diris Onùfrievna, mildigante sian voĉon: kio okazis al vi? Ĉu vi malsaniĝis? Sendube? Jen kiel mi vin ektimigis! Negravaĵo, karulo mia, konsolu vin, trankviliĝu. Kvankam grandegaj estas viaj pekoj, sed boneco de Dio estas multe pli granda! Nur pentofaru kaj plu ne peku. Mi preĝas por vi, mi preĝas ĉiam, tage kaj nokte mi preĝas por viaj pekoj, kaj nun mi preĝos ankoraŭ pli multe! Volonte mi konsentus mem iri en inferon, por ke vi trafu en paradizon! Tial mi preĝas kaj preĝas!
Ivano ekrigardis sian nutristinon: ŝi kvazaŭ ridetis, sed malafabla estis la rideto sur ŝia severa vizaĝo.
—Dankon, Onùfrievna, dankon; mi sentas min pli bone, iru kun Dio!
—Pli bone? Kiam oni konsolas vin, vi tuj perdas la timon. Vi jam min volas forpeli: iru kun Dio! Ne, karulo, ne tro esperu Dian paciencon! Dio mem perdos paciencon pro vi, pekulo! Dio forrifuzos vin, kaj diablo ĝojigita tuj eniros vian animon! Nu, bone, ne tremu do! Ĉu vi volas, ke mi faru por vi "zbiteno"’n?[55] Vi trinkos, karulo? Via mortinta patro trinkis zbitenon ĉiuvespere kaj via panjo—Dio pacigu ŝian animon!—ankaŭ ŝatis zbitenon. Malbenitaj Ŝujskij’j eĉ venenis ŝin per zbiteno!
La maljunulino kvazaŭ ekdormetis. Ŝiaj okuloj estingiĝis; ŝi ree komencis movi la lipojn, senĉese balancante la kapon.
Subite iu frapis la fenestron. La caro ektremis. La maljunulino per tremanta mano faris signon de kruco.
—Jen!—ŝi diris: jam pluvas. Kaj fulmoj brilas! Jen tondras, gardu nin Dio!
La fulmotondro plifortiĝis ĉiam pli, kaj baldaŭ ĝiaj eksplodoj sekvis unu la alian seninterrompe. Ĉe ĉiu tondrobato Ivano tremetis.
—Jen kia frosttremado, karulo! Atendu iomete, mi kuirigos por vi zbitenon!
—Ne, ne estas bezone, Onùfrievna, mi ne malsaniĝis.
—Ne malsaniĝis? Sed via vizaĝo estas tute pala! Enlitiĝu, karulo, enlitiĝu, mi kovros vin per litkovrilo. Kia lito! Nudaj tabuloj! Por kio? Ĉu ĝi decas al la caro? Ĉu monaĥo vi estas?
Ivano ne respondis. Li atente ion aŭskultis.
—Onùfrievna!—subite li ekkriis terurite: kiu estas en la vestiblo? Mi aŭdas ies paŝojn!
—Kristo vin benu, karulo! kiu povas tie esti? Ĝi nur ŝajnas al vi!
—Iu venas, venas! Venas ĉi tien! Rigardu, Onùfrievna!
La maljunulino malfermis la pordon. Malvarma vento eniris la ĉambron. Post la pordo staris Maluto.
—Kiu venas?—demandis la caro kaj salte leviĝis.
—Jen, via flavruĝa hundo!—respondis la nutristino kolertone, rigardante Maluton.—Greĉjo Skuratov, kiel vi nin ektimigis, malbenito!
—Lukìĉ?—diris la caro, ĝojigita ĉe la vido de sia favorato: estu la bonvenanto! De kie vi venas?
—El la malliberejo, via cara moŝto: mi faris esploron. Nun mi alportas al vi la ŝlosilojn!
Maluto profunde salutis la caron kaj strabe ekrigardis la nutristinon.
—Ŝlosiloj!—ekmurmuretis la maljunulino: atendu iom, oni vin bruligos per brulruĝigitaj ŝlosiloj en postmorta vivo, vin, la diablon! Vera diablo, je Dio! Eĉ la vizaĝo similas la diablon! Vi neniel evitos eternan fajron! Jes, Greĉjo, vi nepre lekos varmegajn patojn pro ĉiuj viaj nunaj kalumnioj! Vi nepre bolos en brulanta peĉo, jes, nepre, nepre, kredu al mi!
La fulmo eklumigis la minacantan maljunulinon, kaj terura ŝi estis kun levita bastono, kun brilantaj okuloj.
Maluto mem iom ektimis; sed Ivanon kuraĝigis la ĉeesto de lia favorato.
—Ne aŭskultu ŝin, Lukìĉ, li diris:—faru vian devon, ne aŭskultu virinaĉan paroladon! Nu, iru, maljuna malsaĝulino, lasu nin!
Ŝiaj okuloj ree ekbrilis.
—Maljuna malsaĝulino?—ŝi ripetis: por vi mi nun estas maljuna malsaĝulino? Atendu, vi ekmemoros min post la morto, vi ambaŭ min ekmemoros! Ĉiuj viaj kunuloj, Ivaĉjo, ĉiuj ricevos sian punon, ricevos en ĉi tiu vivo, ĉiuj, Grjaznòj, kaj Basmanov, kaj Vjàzemskij, ĉiu ricevos konforme al siaj agoj, sed jen ĉi tiu,—ŝi daŭrigis, montrante Maluton per bastono: ĉi tiu ne ricevos sian punon: ne ekzistas en nia mondo suferoj, indaj je li; liaj suferoj estos en la fundo de l’ infero, tie estas lia loko, tie la diabloj lin atendas kaj ĝojos pri lia alveno! Vi ankaŭ tie havas lokon, Ivaĉjo, varmegan, varmegan lokon!
La maljunulino eliris, kun bruo ŝovante la piedojn kaj frapante per bastono.
Ivano estis pala. Maluto eĉ unu vorton ne diris. Sufiĉe longe daŭris la silento.
—Nu, Lukìĉ!—demandis la caro: ĉu konfesas la bojaroj Kòliĉev’j?
—Ne, ankoraŭ ne, via cara moŝto. Sed mi ilin igos konfesi, ili nepre konfesos.
Ivano deziris ekscii ĉiujn detalojn de l’ esploro. La rakonto de Maluto ŝanĝis la direkton de liaj pensoj.
Ekŝajnis al la caro, ke li povas ekdormi. Li forsendis Maluton, enlitiĝis kaj ekdormetis.
Li vekiĝis kvazaŭ pro subita ekskuo.
La ĉambro estis iomete lumigata per lampetoj, brulantaj antaŭ sanktaj pentraĵoj. La lunaj radioj, penetrantaj tra malgranda fenestro, ludis sur pentritaj kaheloj de l’ forno. Post la forno ĉirpis grilo. Muso ie mordetis lignaĵon.
Meze de ĉi tiu silento Ivano ree eksentis teruron.
Subite ŝajnis al li, ke leviĝas planka tabulo kaj el sub ĝi rigardas lin la hodiaŭ venenita bojaro.
Ivano ofte havis samajn halucinaciojn. Li tion klarigis per diabla sorĉaĵo. Por foririgi la fantomon, li faris signon de kruco.
Sed la fantomo ne malaperis, kiel iufoje. La mortinta bojaro daŭre malafable lin rigardis. La okuloj de l’ maljunulo, lia blua vizaĝo havis la saman aspekton, kiel dum tagmanĝo, post kiam li estis trinkinta la senditan de l’ caro pokalon.
—Ree sorĉaĵo?—pensis la caro: sed mi ne cedos al la diablaj artifikoj, mi venkos la diablan ruzecon! Ke Dio reviviĝu kaj ke estu venkitaj liaj malamikoj!
La mortinto malrapide leviĝis el sub la planko kaj alproksimiĝis Ivanon.
Ivano deziris ekkrii, sed ne povis. En liaj oreloj zumis.
La mortinto kliniĝis super la caro.
—Estu sana, Ivano!—diris raŭka nehoma voĉo: mi vin salutas, vin, kiu mortigis min senkulpan!
Ĉi tiuj vortoj resonis en la fundo de l’ koro de Ivano. Li ne sciis, ĉu la fantomo eldiris ĝin aŭ lia propra penso aperis en la formo de aŭdeblaj sonoj.
Sed jen leviĝis alia planka tabulo; el sub ĝi montriĝis la vizaĝo de okolniĉij Danilo Adaŝev, ekzekutita de Ivano antaŭ kvar jaroj.
Adaŝev ankaŭ leviĝis el sub la planko, salutis la caron kaj diris:
—Estu sana, Ivano! Mi vin salutas, vin, kiu min ekzekutis senkulpan!
Post Adaŝev aperis bojarino Mario, ekzekutita kune kun siaj infanoj. Ŝi leviĝis el sub la planko, akompanata de kvin siaj filoj. Ĉiuj salutis la caron kaj ĉiu diris:
—Estu sana, Ivano! Mi salutas vin!
Poste montriĝis: princo Kurljatev, princo Obolenskij, Nikito Ŝeremetjev kaj aliaj bojaroj, mortigitaj kaj ekzekutitaj de l’ caro Ivano.
La ĉambro pleniĝis je mortintoj. Ili ĉiuj profunde salutis la caron, ĉiuj diris:
—Estu sana, Ivano! Estu sana! Ni vin salutas!
Jen leviĝis monaĥoj, maljunuloj, monaĥinoj, ĉiuj nigrevestitaj, ĉiuj palaj, sangkovritaj.
Jen aperis militistoj, partoprenintaj kun la caro la Kazanjan militiron. Teruraj vundoj vidiĝis sur iliaj korpoj, ne dum milito ricevitaj, sed faritaj per la mano de l’ ekzekutisto.
Jen aperis virgulinoj en disŝiritaj vestoj, junaj edzinoj kun suĉinfanoj. La infanoj etendis al Ivano sangkovritajn manetojn kaj balbutis:
—Estu sana, Ivano! Estu sana vi, kiu pereigis nin senkulpajn!
La ĉambro ĉiam pli kaj pli pleniĝis je fantomoj. La caro jam ne povis ĉiujn distingi.
La vortoj de l’ fantomoj estis ripetataj per centvoĉa eĥo. Samtempe Ivano aŭdis rekviemon kaj kanton pro mortantaj. Liaj haroj suprenstaris.
—Per Dio vivanta!—li ekkriis:—se vi estas la diabloj, senditaj el infero, malaperu! Se vi vere estas animoj de miaj viktimoj, atendu la Lastan Juĝon Dian, la Teruran Juĝon! Dio tiam nin juĝos!
Ekĝemis la mortintoj kaj ekrondflugis ĉirkaŭ Ivano, kvazaŭ aŭtunaj folioj, pelataj de vento. Aŭdiĝis plenda rekviemo, la pluvo ree ekfrapis la fenestron, kaj meze de l’ ventbruo la caro distingis kvazaŭ sonojn de l’ trumpeto kaj la voĉon dirantan:
—Ivano, Ivano! Al Juĝo, al Juĝo!
La caro laŭte ekkriis. Servistoj alkuris el apudaj ĉambroj.
—Leviĝu!—ekkriis la caro:—kiu dormas nun? Venis la lasta horo, venis la lasta horo! Ĉiuj iru preĝejon! Ĉiuj sekvu min!
La korteganoj ekmoviĝis. Eksonoris preĝejaj sonoriloj. Ĵus dormintaj opriĉnikoj, ekaŭdinte la konatajn sonojn, ellitiĝis kaj rapide sin vestis.
Multaj el ili ankoraŭ festenis ĉe Vjàzemskij. Ili sidis kun plenaj pokaloj ĉe la tabloj kaj kantis gajajn kantojn. Ekaŭdinte la sonoradon, ili salte leviĝis kaj surmetis nigrajn pastrajn vestojn kiel supervestojn kaj kapkovris sin per altaj nigraj kapuĉoj.
La tuta antaŭurbo ekmoviĝis. Preĝejo de Dipatrino brilis per fajroj. La timigita loĝantaro sin ĵetis al la palaco kaj ekvidis tra la fenestroj multe da fajretoj, trapasantaj ĉiujn ĉambrojn al la ĉefa eliro. Poste la fajroj formis longan ĉenon, kaj la procesio serpentiris laŭlonge de l’ koridoro, kuniganta la palacon kun preĝejo.
Ĉiuj opriĉnikoj, egale vestitaj per nigraj vestoj kun nigraj kapuĉoj, portis peĉajn torĉojn. La lumo mirinde briligis la ĉizitajn kolonojn kaj la belan muran ornamaĵon. La vento disblovadis la vestojn, kaj la lunaj radioj kune kun lumo de torĉoj respeguliĝis en oro, en perloj kaj multekostaj ŝtonoj.
Antaŭe iris la caro, vestita kiel monaĥo. Li batis sian bruston kaj vokis, laŭte ploregante:
—Dio, kompatu min, pekulon! Kompatu min, malbonodoran hundon! Kompatu mian abomenan kapon! Pacigu, ho, Dio, la animojn de l’ homoj senkulpaj, de mi mortigitaj!
En la vestiblo de la preĝejo Ivano falis svenanta. La torĉoj lumigis maljunulinon, sidantan sur la ŝtupo. Ŝi etendis al la caro sian tremantan manon.
—Leviĝu, karulo!—diris Onùfrievna:—mi helpos vin. Longe mi vin atendis, Ivaĉjo! Eniru, ni preĝu kune!
Du opriĉnikoj levis la caron sub la brakoj. Li eniris preĝejon.
Aliaj procesioj, konsistantaj ankaŭ el homoj nigrevestitaj kun altaj kapuĉoj sur la kapoj, rapidis sur la stratoj kun brulantaj torĉoj. La preĝeja pordego englutis ĉiam novajn amasojn da opriĉnikoj, kaj grandaj pentraĵoj de sanktuloj kolere rigardis ilin de super la altaj muroj kaj la altaj kupoloj de la preĝejo.
Meze en la nokto, ĝis nun silenta, aŭdiĝis kantado de kelkcentoj da voĉoj, kaj malproksimen flugis la sonoj de preĝejaj sonoriloj kaj la malrapida kantado.
Arestitoj leviĝadis en malliberejo, bruante per siaj katenoj kaj aŭskultante.
—Nia caro aŭskultas matenan diservon,—ili diris.—Mildigu, ho, Dio, lian koron, metu kompaton en lian animon!
Malgrandaj infanoj en dometoj de l’ antaŭurbo, dormintaj apud la patrinoj, vekiĝis timigitaj kaj ploris.
Iu patrino longe ne povis trankviligi la infanon.
—Silentu!—fine ŝi diris: silentu, alie Maluto ekaŭdos.
Kaj ĉe la nomo de Maluto la infano ĉesis plori, teruregita ĝi sin premis al patrino kaj en nokta silento ree aŭdiĝis nur psalmoj, kantataj de opriĉnikoj, kaj senĉesa preĝeja sonorado.
ĈAPITRO XII.
Kalumnio.
La suno leviĝis, sed por Maluto ne ĝojiga estis la tago. Reveninte hejmen, li ne trovis la filon kaj li divenis, ke Maksimo estas foririnta por ĉiam. Granda estis kolero de Maluto. Al ĉiuj flankoj li dissendis persekutantojn. La ĉevalservistojn, kiuj dormis kaj ne vidis la forkuron de Maksimo, li tuj metis en malliberejon.
Sulkigante la brovojn, kunpremante la dentojn, li rajdis meze de la strato, pripensante, ĉu li devas sciigi la caron pri ĉi tiu okazintaĵo, aŭ silenti. Ĉevala piedfrapado kaj gaja interparolado aŭdiĝis post lia dorso. Li ekrigardis posten. La kronprinco kaj Basmanov kun aro da junaj opriĉnikoj estis revenantaj de matena promenado. Pro la dumnokta pluvo la tero fariĝis ŝlimo, el kiu la ĉevaloj kun peno elŝiradis siajn piedojn. Ekvidinte Maluton, la kronprinco donis spronojn al sia ĉevalo, kaj el sub la hufoj de lia galopanta ĉevalo ekŝprucis koto sur preterrajdantan Maluton.
—Mi profunde vin salutas, bojaro Maluto!—diris la kronprinco, haltigante la ĉevalon.—Ni ĵus renkontis viajn persekutantojn. Kredeble, ne bone sin sentis Maksimo en la patra domo, se li decidiĝis forkuri. Cetere, eble vi mem sendis lin Moskvon por serĉi bojaran ĉapon, kaj nun viaj intencoj ŝanĝiĝis?
Kaj la kronprinco ekridegis.
Laŭ kutimo Maluto deĉevaliĝis. Starante ne kapkovrita apud la kronprinco, li per manplato viŝadis la koton de sur sia vizaĝo. Liaj akraj okuloj kvazaŭ trapikis la kronprincon.
—Pro kio li forviŝas la koton?—diris Basmanov por plaĉi al la kronprinco: sur alia vizaĝo ĝi estus videbla, sed ne sur lia...
Basmanov parolis duonvoĉe, sed Skuratov ekaŭdis. Kiam la tuta aro, ridante kaj interparolante, forgalopis kune kun la kronprinco, li surmetis la ĉapon, surĉevaliĝis kaj malrapide ekrajdis al la palaco.
—Bone!—li pensis:—atendu, sinjoroj, atendu!
Liaj paliĝintaj lipoj montris grimacon, kaj en lia koro, jam ekscitita de l’ forkuro de la filo, malrapide kreskis projekto de venĝo kontraŭ la nesingardaj opriĉnikoj.
Kiam Maluto venis en la palacon, la caro sidis sola en sia ĉambro. Lia vizaĝo estis pala, liaj okuloj brilis. Nigran pastran veston li anstataŭis per flava strie stebita kaftano kun blua subaĵo. Anstataŭ butonoj ĝi havis ok silkajn ŝnurojn kun longaj penikoj. Bastono kaj ĉapo, ornamita per granda smeraldo, kuŝis sur la tablo antaŭ la caro. La noktaj halucinacioj, senĉesa preĝado, maldormo ne konsumis la fortojn de Ivano, sed nur altgrade ilin ekscitis. La noktan okazintaĵon li ree konsideris kiel sorĉaĵon de la diablo. Nuntempe la caro hontis pri sia teruro.
—Malamiko de Kristo—li meditis—obstine malhelpas min kaj subtenas miajn malamikojn. Sed mi ne permesos, ke li amuziĝu je mia kosto! Min ne timigos plu lia sorĉaĵo! Mi montros al li, ke ĉi tiun fojon la kontraŭulo estas pli forta, ol li!
Kaj la caro decidis daŭrigi la ekzekutadon de siaj perfiduloj kaj la mortigon de siaj malamikoj, se li havos eĉ milojn da ili.
Kaj li komencis rememorigi al si ĉiujn korteganojn, serĉante inter ili perfidulojn.
Ĉiu rigardo, ĉiu ekmovo nun ŝajnis al li suspektindaj.
Li rememorigis al si diversajn parolojn de la korteganoj kaj en ĉiu parolo li serĉis aludon al komploto. Eĉ liaj parencoj ne restis ekster suspekto.
Maluto trovis lin en stato, simila je febra deliro.
—Via cara moŝto,—diris Maluto post silento: vi ordonas per turmenta esploro ekscii ĉe Kòliĉev’j pri novaj perfiduloj. Fidu al mi! Mi scios sukcesi, ke ili ĉion rakontu al mi dum turmentoj. Sed ekzistas io, kion mi ne povas atingi. Mi ne povas postuli, ke ili nomu vian plej danĝeran malamikon...
La caro mirigite ekrigardis la favoraton.
La okuloj de Maluto esprimis ion eksterordinaran.
—Tia estas la cirkonstanco, via cara moŝto,—daŭrigis Skuratov, kaj lia voĉo ŝanĝiĝis,—ke la okuloj vidas, la oreloj aŭdas, sed la lango ne kuraĝas eldiri...
La caro demande rigardis lin.
—Multajn malamikojn vi jam ekzekutis, granda caro, sed la perfido ankoraŭ ne finiĝis en Rusujo. Kaj ankoraŭ vi povas ekzekuti la saman kvanton, eĉ dekoblan kvanton, kaj la perfido restos...
La caro aŭskultis, sed ne divenis.
—Via cara moŝto, la kialo estas, ke vi dehakas branĉojn kaj branĉetojn, dume la trunko kun radikoj daŭre kreskas, tute ne difektitaj!
La caro ankoraŭ nenion komprenis, sed li aŭskultis kun pli granda intereso.
—Mi tuj ĉion klarigos al vi, via cara moŝto! Vi certe memoras, ke, kiam vi estis danĝere malsana kaj preskaŭ mortanta,—donu al vi Dio multajn, multajn jarojn da sana vivo!—tiam la bojaroj elpensis komploton kontraŭ vi. Tiam ili havis estro vian kuzon Vladimiron Andrèeviĉ!
—Ha!—pensis la caro: jen kion signifas miaj noktaj teruroj! La diablo volis nebuligi mian prudenton, por ke mi ne kuraĝu detrui la pereigajn projektojn de mia kuzo. Sed estos alie! Mi ne indulgos la kuzon!
—Parolu!—li sin turnis al Maluto kaj diris per minaca voĉo:—parolu, kion vi scias pri Vladimir Andrèeviĉ?
—Ne, ne, via cara moŝto! Mi parolas nun ne pri Vladimir Andrèeviĉ. Ne estas supozeble, ke li ion intencu kontraŭ vi! Kaj la bojaroj ne esperas plu ion de li. Jam delonge li ĉesis klopodi por atingi caran rangon. Ne pri li mi parolas!
—Pri kiu?—demandis la caro, pli kaj pli mirante, kaj liaj trajtoj konvulsie ekmoviĝis.
—Aŭskultu, via cara moŝto! Vladimir Andrèeviĉ ne pensas plu pri perfido, sed la bojaroj ĉiam pensas. Ili silentas kaj pensas: se ni ne sukcesis fari lin, Vladimiron, caro, ni faros...
Maluto ŝanceliĝis.
—Kiun?—demandis la caro, kaj liaj okuloj ekbrilis.
Maluto paliĝis.
—Via cara moŝto! Ne ĉion estas eble eldiri. Multon mi vidas kaj komprenas, sed ne ĉion mi devas diri.
—Kiun?—ripetis Ivano kaj leviĝis.
Maluto ne respondis.
La caro ekkaptis lin je kolumo per ambaŭ manoj, altiris lin tute proksime al sia vizaĝo, kvazaŭ trapikante lin per okuloj.
La piedoj de Maluto fleksiĝis.
—Via cara moŝto!—li diris duonvoĉe: ne koleru kontraŭ li, ne eble estas, ke li mem tion elpensis...
—Parolu!—per raŭka voĉo ekmurmuretis Ivano kaj pli forte kunpremis la kolumon de Maluto.
—Li mem ne povus elpensi tion,—daŭrigis Maluto, evitante la caran rigardon:—certe, oni lin delogis, liaj plej intimaj amikoj lin delogis. Kaj li, eble, pensis: ĉu ne estas egale, pli frue aŭ pli malfrue fariĝos la samo!
La caro komencis diveni. Li paliĝis. Liaj fingroj rektiĝis, kaj li ellasis Maluton.
Maluto kuraĝiĝis. Li komprenis, ke venis la tempo por la decidiga ekbato.
—Via cara moŝto!—subite li diris per akra tono: ne serĉu perfidon malproksime. Via malamiko sidas apud vi, li trinkas el via pokalo, li manĝas el via plado, li surhavas viajn vestojn...
Eksilentis Skuratov kaj, plena je atento, li fine kuraĝis direkti siajn ruĝajn okulojn al la caro.
Eksilentis ankaŭ la caro. Liaj brakoj malleviĝis. Li komprenis, kiun aludis Maluto...
En la sama momento en la korto aŭdiĝis gajaj voĉoj. Kiam Maluto komencis sian interparoladon kun la caro, la kronprinco kun sia sekvantaro jam eniris en la korton, kie lin atendis komercistoj el Moskvo kaj el antaŭurboj, alvenintaj lin peti pri multaj gravaj por ili aferoj. Ekvidinte la kronprincon, ili ĉiuj ekgenuis.
—Kion vi bezonas, arŝinulaĉoj?[56]—demandis la kronprinco.
—Via kronprinca moŝto!—respondis delegitoj: ni venis plendi al vi! Defendu nin! Kompatu nin! La opriĉnikoj nin ruinigas, formanĝas nin, niajn edzinojn kaj niajn infanojn!
—Jen, malsaĝuloj!—ridante sin turnis la kronprinco al Basmanov.—Ili deziras havi siajn edzinojn kaj siajn komercaĵojn por si mem ekskluzive! Nu, ne ploru. Iru hejmen: mi konsentas diri vian plendaĵon al mia patro!
—Via kronprinca moŝto, patro nia! Dio donu al vi multajn jarojn!—ekkriis la komercistoj.
La kronprinco estis surĉevale. Apud li staris Basmanov. La komercistoj estis surgenue antaŭ li. La plej aĝa delegito tenis en la manoj pladon kun pano kaj salo[57].
Maluto ĉion observis tra la fenestro.
—Via cara moŝto!—murmuretis li al la caro: certe, lin instigis iu el tiuj, kiuj nun staras apud li. Rigardu, jen salutas lin jam la komercistoj, kvazaŭ li estus caro.
Same kiel sorĉisto iufoje timas la diablon, kiun li mem elvokis, Maluto nun ektimis la esprimon, kiun liaj vortoj aperigis sur la vizaĝo de Ivano. Sur ĉi tiu vizaĝo malaperis ĉio homeca. Tiel terura neniam ĝis nun Maluto estis vidinta la caron. Pasis kelkaj minutoj. Subite Ivano ekridetis.
—Griĉjo,—li diris, metinte ambaŭ manojn sur la ŝultrojn de Maluto:—kiel vi ĵus diris? "Mi dehakas branĉojn kaj branĉetojn, kaj la trunko staras nedifektita". Griĉjo,—daŭrigis la caro, malrapide elparolante ĉiun vorton kaj rigardante Maluton kun teruriga konfido:—ĉu vi konsentas elŝiri la perfidon plenradike?
Malbona ĝojo elkurbigis la buŝon de Maluto.
—Por via cara moŝto mi devas konsenti,—li ekmurmuretis, tremante per la tuta korpo.
La vizaĝo de Ivano subite ŝanĝiĝis. La rideto malaperis, kaj liaj trajtoj ricevis malvarman, nevenkeblan senmovecon. Lia vizaĝo estis kvazaŭ skulptita el marmoro.
—Ne hezitu! Ne perdu la tempon!—li ordonis per interrompita voĉo.—Neniu ion suspektu! Hodiaŭ li ĉasos. Hodiaŭ oni devas lin trovi en arbaro. Oni diros, ke li falis de l’ ĉevalo kaj mortis. Ĉu vi konas la Malbenitan Ŝlimakvon?
—Jes, via cara moŝto.
—Tie oni devas lin trovi!
La caro montris al li la pordon.
Maluto eliris kaj en la vestiblo li ekspiris pli libere.
La caro longe restis senmova. Poste li malrapide sin direktis al sanktaj pentraĵoj kaj falis teren, preĝante.
El ĉiuj servistoj de Maluto la plej brava kaj lerta estis lia ĉevalservisto Mateo Ĥomjàk. Li ne evitadis la danĝeron, li ŝatis diboĉon, ŝatis atakojn kaj nur lia mastro sola superis lin en la krueleco. Se Maluto bezonis homon por bruligi vilaĝon, por subĵeti leteron, laŭ kiu oni poste ekzekutos bojaron, por forŝteli ies edzinon,—en ĉiuj ĉi cirkonstancoj li sendis Ĥomjàk’n. Kaj Ĥomjàk forbruligis vilaĝojn, subĵetis leterojn kaj, anstataŭ unu forŝtelis kelkajn edzinojn samtempe.
Al Ĥomjàk sin turnis Skuratov hodiaŭ. Kion ili interparoladis, neniu aŭdis. Sed en la sama mateno, kiam la ĉashundoj de l’ kronprinco laŭte bojis en la ĉirkaŭaĵo de Moskvo, kaj la atento de l’ ĉasistoj estis okupata de l’ ĉasado, kiam ĉiu havis sian zorgon kaj ne interesiĝis pri siaj kunuloj,—en la sama mateno galopadis sur dezerta intervilaĝa vojo, ĉiam malproksimiĝante de l’ ĉasistoj, Ĥomjàk kaj Maluto, kaj inter ili, sur aparta ĉevalo, galopadis ankoraŭ iu viro, alligita al selo, kun kunligitaj brakoj, kun vizaĝo, kovrita per nigra kapuĉo ĝis la mentono. Ĉe unu vojturno aliĝis al ili dudek armitaj opriĉnikoj, kaj ĉiuj daŭrigis la vojon, ne interparolante.
Dume la ĉaso daŭris, kaj neniu rimarkis la foreston de l’ kronprinco, krom du ĉevalservistoj, kiuj nun estis mortantaj en intermonto, trapikitaj per tranĉiloj.
Ĉirkaŭ 30 verstojn de l’ antaŭurbo, meze de virga arbaro, troviĝis netrairebla marĉo, kiun la popolamaso nomis Malbenita Ŝlimakvo. Multon mirindan oni rakontis pri ĉi tiu loko. Lignohakistoj timis esti proksime de ĝi vespere. Oni rakontis, ke dum someraj noktoj tie super la akvo saltadis kaj dancadis fajretoj, animoj de l’ homoj, mortigitaj de rabistoj kaj ĵetitaj ĉi tien, en Malbenitan Ŝlimakvon. Eĉ tage la marĉo aspektis misterplene. Grandaj arboj kun nudaj trunkoj kaj branĉriĉaj suproj leviĝis el la akvo, nigra kaj malklara. Respeguliĝante en la akvo, ili similis malbelegajn homojn kaj neekzistantajn bestojn. Proksime de la marĉo neniu homa voĉo aŭdiĝis. Aroj da sovaĝaj anasoj alflugis de tempo al tempo sin bani en la akvo. En la kanoj aŭdiĝis plendantaj krioj de akva kokino[58]. Nigra korvo preterflugis super la arboj, kaj la eĥo ripetadis ĝian minacantan krion. Kelkfoje oni aŭdis de malproksime sonon de hakilo, krakadon de dehakita arbo, falanta teren.
Sed kiam la suno subiris, kiam super la marĉo leviĝis diafanaj elvaporaĵoj, la bruo de l’ hakilo silentiĝis, kaj novaj sonoj aperadis: unutona kriado de ranoj, komence mallaŭta kaj malofta, poste laŭta ĥora kvakado. Ju pli densiĝis la mallumo, des pli laŭte kvakadis la ranoj. Iliaj voĉoj kvazaŭ kunfandiĝis en unu longan senĉesan sonon, kiu ne malhelpis aŭdi ankaŭ malproksiman blekadon de lupoj kaj ĝemojn de strigo... La mallumo plidensiĝas; la objektoj perdas sian antaŭan formon kaj akceptas novan eksteraĵon. Akvo, branĉoj de l’ arboj kaj strioj de nebulo kunfandiĝas. Figuroj kaj sonoj kunmiksiĝas kaj fariĝas nedistingeblaj. Malbenita Ŝlimakvo de nun apartenas al fortoj superhomaj...
Al ĉi tiu malbenita loko Maluto kun siaj opriĉnikoj rapidis ne dum malluma nokto, sed dum sunplena mateno.
Dum ili rapidigis la ĉevalojn, aliaj bravuloj kunvenadis en la virga arbaro, proksime de Malbenita Ŝlimakvo.
ĈAPITRO XIII.
Ivaĉjo Ringo kaj liaj kamaradoj.
En la vasta arbara herbejo, ĉirkaŭita de maljunaj kverkoj kaj netrairebla densejo, staris kelkaj terdometoj kaj antaŭ la dometoj kuŝis kaj sidis sur eltiritaj arbostumpoj, sur amasoj da fojno kaj da seka foliaĵo multe da viroj diversaĝaj, diversvestitaj. El la arbaro senĉese alvenis armitaj viroj kaj aliĝis al la kamaradoj. Granda diverseco estis inter ili. Popolaj kaftanoj kaj riĉaj vestoj, unuj ĉifonaj, aliaj orbrilantaj vidiĝis inter la arboj. Kelkaj estis armitaj per sabroj, aliaj havis en la manoj rimenkuglojn[59] aŭ sin apogis sur larĝaj halebardoj. Kiom da cikatroj, da sulkoj, da malpuraj nekombitaj hararoj kaj barboj!
La brava komunumo formis kelkajn apartajn rondetojn. En la mezo de l’ arbara herbejo oni kuiris kaĉon kaj rostis viandon. Super krakanta fajro pendis kaldronoj; la fumo kvazaŭ nigrablua nubo apartiĝis de l’ verda maso, ĉirkaŭanta la herbejon. La kuiristoj tusadis, frotadis la okulojn kaj sin deturnadis for de la fumo.
Flanke maljunulo kun krispaj grizaj haroj, kun longa barbo rakontis al la junularo fabelon. Li staris, sin apogante sur hakilo kun longa tenilo. Tiel li sentis sin pli oportune ol sidante, li povis rektiĝi kaj sin turni tiun aŭ alian flankon, iufoje eksvingi la hakilon kaj brave ekfajfi. Lin aŭskultis la junularo kun vera plezurego, eĉ kun malfermitaj buŝoj. La rabistoj kaŭris tere aŭ sidis sur branĉoj de l’ arboj, kelkaj staris kun disstarigitaj kruroj kaj larĝe malfermitaj okuloj; sed plej granda aro kuŝis surventre, apogante la kubutojn teren kaj la kapon sur manplaton: la plej oportuna pozo!
Du junuloj interŝanĝadis pugnobatojn je la kapo. La ludo devas finiĝi, kiam unu aŭ alia petas kompaton. Neniu volis cedi. Ambaŭ vizaĝoj jam ruĝiĝis kvazaŭ du ruĝaj rapoj, sed la fortaj pugnoj ĉiam frapadis la kapojn, kiel marteloj batas la amboson.
—Ĉu ne sufiĉe, Ĥlopko?—demandis tiu, kiu ŝajnis esti pli malforta.
—Ne, Anĉjo, kiam estos sufiĉe, mi diros! Atendu, estas vi, kiu tuj devos cedi!
Kaj la pugnobatoj ripetiĝis.
—Rigardu, kamaradoj, Anĉjo tuj falos!—interparolis la observantoj.
—Ne, li ne falos!—respondis aliaj: por kio li falos, li havas fortan kapon.
—Sed rigardu do, li nepre falos!
Sed Anĉjo tute ne volis fali. Li ekcelis kaj, anstataŭ ol ekfrapi la kontraŭulon je la verto, ekfrapis la tempion.
Ĥlopko falis surdorsen.
Kelkaj observantoj ekridegis, sed la plej multaj indignis.
—Ne honeste! Ne honeste!—ili ekkriis.—Anĉjo faris friponaĵon! Ni vipu Anĉjon!
Kaj oni vipis Anĉjon.
—De kie vi venas?—demandis la maljuna fabelisto kelkajn junulojn, kiuj ĵus aliris al la fajro kaj timeme rigardis ĉirkaŭen. Ilin alkondukis altkreska bravulo kun larĝa tranĉilo ĉe la zono; la junuloj ne havis armaĵon kaj ŝajnis esti novuloj.
—Ĉu vi aŭdas, karuloj?—sin turnis al ili la altkreska bravulo:—la avo Vulturo demandas, de kie vi venas? Respondu al la avo!
—Bone! Mi, mi estas de apud Moskvo,—respondis unu el la junuloj balbutante.
—Por kio do vi elflugis el la nesto?—demandis Vulturo:—ĉu vin frosto forpelis aŭ varmego?
—Varmego?—diris la junulo: jes, kiam la opriĉnikoj forbruligis la domon, fariĝis vere varmege, sed kiam la domo ne ekzistis plu, ni sentis ankaŭ froston ekstere.
—Bonege! Vi ne estas malsaĝulo! Kaj vi, alia, de kie vi estas?
—Mi serĉas parencojn!
La rabistoj ekridegis.
—Spritulo! Kiajn parencojn?
—Kiam la opriĉnikoj mortigis mian patron, mian patrinon, miajn fratojn kaj fratinojn, mi sola restis en la mondo kaj ekenuis; kaj mi ekpensis: mi iros al bonaj homoj, ili donos al mi trinki kaj manĝi, ili estos por mi patro kaj fratoj. En drinkejo mi renkontis ĉi tiun vian bravulon kaj petis lin min kunpreni.
—Bravulo!—diris la rabistoj: sidiĝu, manĝu kaj trinku, ni estos viaj fratoj.
—Kaj ĉi tiu ploremulo, kial li staras kun mallevita nazo, kvazaŭ li manĝis sen salo[60]? He, he, ne ŝveligu la lipojn! De kie vi venas?
—De apud Kolomno[61], malrapide kaj kvazaŭ ne volonte respondis forta junulo kun malgaja vizaĝo.
—Vin ankaŭ ofendis la opriĉnikoj?
—Fianĉinon ili prenis!—respondis la junulo same nevolonte kaj per tirata voĉo.
—Rakontu, bonulo!
—Kion rakonti? Ili venis kaj prenis!
—Kaj poste?
—Poste? Nenio estis poste.
—Kial do vi ne atakis ilin por ŝin repreni?
—Neeble estis! Ili venis kaj prenis!
—Kaj vi rigardis tion kun malfermita buŝo?
—Ne, kiam ili estis for, mi terure ekkoleris.
La rabistoj ree ekridegis.
—Ne tro rapidmova vi estas, bonulo!
La junulo konservis malsaĝan mienon kaj silentis.
—He, vi, putrinta rapo!—diris unu rabisto.—Se oni prenis vian fianĉinon, kial ĉagreniĝi, ĉu alian oni ne trovos?
La junulo staris kun malfermita buŝo kaj nenion respondis.
Lia mieno amuzis la rabistojn.
—Nu, vi, ĉu vi ne aŭdas, kion oni diras?—kriis unu el ili, puŝante la junulon.
La junulo silentis.
La rabisto ekpuŝis lin pli forte.
La junulo ekrigardis lin tiel stulte, ke ree ĉiuj ekridegis.
Tiam aliaj aliris kaj komencis puŝegi lin.
La junulo ne komprenis, ĉu li devas koleri aŭ ridi, sed unu puŝo, pli forta ol aliaj, eligis lin el lia dorma hezito.
—Lasu min, ne puŝu!—li diris: ĉu mi estas sako kun faruno? Lasu, aŭ mi ekkoleros!
La rabistoj ridegis ankoraŭ pli.
La junulo efektive volis ekkoleri, sed lia denaska maldiligenteco malhelpis. Ŝajnis al li, ke ne penvaloras koleri pro bagatelo, ĉar grava kaŭzo forestis.
—Nu, koleru do, malsaĝulo!—diris la rabistoj: kial vi ne koleras?
—Puŝu ankoraŭ unu fojon!
—Ha! Ĝi plaĉas al vi! Jen, ricevu!
—Puŝu pli forte!
—Bone, jen, vi havas!
—Nun haltu vi kaj gardu vin!—diris la junulo, kiu nun efektive ekkoleris.
Li suprenvolvis la manikojn, kraĉis sur siajn pugnojn kaj komencis bati kulpan kaj nekulpan. La rabistoj ne atendis tian atakon. La plej proksimaj estis renversitaj en unu momento kaj faligis ankaŭ siajn najbarojn. La tuta aro forŝoviĝis al la fajro, la kaldrono falis, kaj la supo verŝiĝis sur la karbojn.
—Ĉesu vi, diablo, ĉesu do! Sufiĉe! He, he, aŭskultu, ĉesu!—kriadis la rabistoj. Sed la junulo jam nenion aŭdis. Li ĉiam svingis la pugnojn dekstren kaj maldekstren kaj per ĉiu ekbato faligis unu aŭ du rabistojn.
—Kia urso!—parolis tiuj, kiuj sukcesis desalti flanken.
Fine la junulo kvietiĝis. Li ĉesis bati kaj haltis antaŭ la renversita kaj rompita kaldrono, gratante la nukon, kvazaŭ volante diri:
—Ĉion ĉi mi estas farinta, he!
—Nu, karulo,—parolis la rabistoj, sin levante de l’ tero kaj frotante siajn ripojn: se vi ĝustatempe ekkolerus, oni ne forkondukus vian fianĉinon. Vera Elio Mùromec![62]
—Kia estas via nomo, karulo?—demandis la maljuna rabisto.
—Dmiĉjo.
—Dmiĉjo? Bonege. Bravulo, Dmiĉjo!
—Kamaradoj!—diris unu rabisto: la hetmano ree komencas rakonti pri sia vivado apud Volgo. Neniu plu kantas aŭ aŭskultas fabelon, ĉiuj deziras aŭskulti la hetmanon. Ni iru tuj, aŭ mankos al ni loko!
—Ni iru, ni iru! ni aŭskultu la hetmanon!—aŭdiĝis inter la rabistoj.
Larĝŝultra, mezkreska viro, vestita per riĉa orbrodita kaftano, sidis sur arbostumpo, en ombro de grandega kverko. Sur la kapo li havis feran rondan ĉapon kun "bàrmica", t. e. ŝtala ringhava reto, kiu protektas kolon, nukon kaj orelojn kontraŭ malamikaj sabroj. En la manoj li tenis "ĉekanon", t. e. martelon sur longa tenilo. En ĉi tiu vesto ne facile estis ekkoni nian konatulon, Ivaĉjon Ringon. Liaj okuloj rigardis jen iun, jen alian. De post mallongaj nigraj lipharoj brilis liaj dentoj tiel blankaj, ke ili, ŝajne, lumigis la tutan vizaĝon.
La rabistoj silente aŭskultis.
—Jes, kamaradoj,—diris Ringo: ĉu estas mirindaĵo, se vi haltigas ŝarĝveturilaron aŭ bojaran karavanon, kiam vi estas dekoble pli multenombraj, ol la pretervojaĝantoj? Sed estus mirindaĵo, se vi unuope haltigus kaj prirabus pli ol kvindek virojn!
—Ne mensogu!—kriis la rabistoj: tro multon vi ekdeziris! Eble vi mem farus tion?
—Mi ne parolas pri mi, sed mi konas iun, kiu unuope povis haltigi la tutan karavanon!
—Via apudvolga heroo, ĉu ne vere?
—Certe, li. Foje oni trenis barkon sur ŝnuregoj kontraŭ la fluo de Volgo, el Astraĥanjo. Multe da homoj troviĝis en la barko: komercistoj, armitaj per sabroj kaj pafiloj, en disbutonumitaj kaftanoj, kun ĉapoj, deklinitaj iom flanken—veraj rabistoj! Kaj kiaj komercaĵoj: oro, multekostaj ŝtonoj, perloj, diversaj objektoj el Astraĥanjo k. t. p. Alta la bordo, mallarĝa la vojeto, sur kiu paŝis burlakoj, laboristoj, tirantaj la ŝnuregon. Kaj meze de Volgo—insulo: nuda ŝtonego kun tre akra promontoro, kiu ĝuste estis preterirota. Mia heroo sciis, kian ŝarĝon havis la barko. Dirinte al neniu eĉ unu vorton, li de mateno iris sin kaŝi en la arbetaĵo, sidis kaj silentis. Pasas unu, du horoj, fine, li vidas, treniĝas kun granda peno burlakoj, ĉirkaŭ dekdu, unu post alia, streĉante la tirŝnuregon; ili ĝemas, grakas. Ne malpeza estis la barko kaj multe malhelpis ankaŭ la rapida fluo.
La heroo ekvidis, ke ili jam estis preteririntaj la akran ŝtonegon. Tiam li elsaltas el post la arbetaro, ekbatas per sia sabro la ŝnuregon kaj dupartigas ĝin, tiel ke ĉiuj burlakoj falis teren. Kaj li komencis ilin bati iun per pugno, aliajn per rimenkuglo[59], nur kelkaj sukcesis forkuri. La fluo de l’ rivero tiris la barkon malsupren, rekte al la akra ŝtonego. Ektimegis la komercistoj, ne pri pafado ili jam pensas, ili meditas, kiamaniere eviti la teruran ŝtonegon kaj ne perei. Tiam mia heroo, sin tenante je arbo per unu mano, ekkaptis per alia la tirŝnuregon, kaj la barko haltis.
—He, vi, arŝinulaĉoj, komercistoj, bravuloj! Ĵetu en Volgon ĉiujn viajn sabrojn, pafilojn, ĵetu tuj,—alie mi ellasos la ŝnuregon, kaj vi ĉiuj pereos kun via tuta ŝarĝo!
La komercistoj komence intencis pafmortigi la heroon, sed ŝanceliĝis, pensante: se ni lin mortigos, ni ankaŭ pereos!
Kaj ili ĵetis batalilojn en Volgon, nur kelkajn ili kaŝis, por lin mortigi, kiam li venos prirabi la barkon. Sed la heroon ne facile estis superruzi.
—Bone!—li diris,—la bataliloj dronis, nun vi iru, kien vi volas! Alivorte: saltu el la barko en la riveregon, kun la kapo antaŭen!
Ili ŝanceliĝis, sed li alkroĉis la ŝnuregon al la arbo, ekkaptis pafilon kaj ekpafis.
Tiam ili ĉiuj sin ĵetis en Volgon, kvazaŭ ili estus ranoj. Kaj la heroo krias al ili:
—Ne alnaĝu ĉi tien! Naĝu al alia bordo, aŭ vi ĉiuj estos mortigitaj, kiel anasidoj!
—Nu, kamaradoj, kion vi diros? Bona estas mia heroo?
—Bravulo!—aprobis la rabistoj,—vera bravulo! Kion li faris poste?
—Li per ŝnurego eltiris la barkon sur la sablon.
—Li devis esti tre altkreska?
—Ne, ne pli altkreska, ol mi, nur la ŝultroj iom pli larĝaj!
—Pli larĝaj ankoraŭ, ol ĉe vi? Kiel li aspektas?
—Li aspektas kiel bona bravulo: haroriĉa kapo, nigra barbo, iom kurbigita figuro, plata vizaĝo; sed kiaj okuloj?—teruro!
—Nu, hetmano, vi rakontas pri via heroo mirindaĵon, sed ni ne tre kredas al vi. Neniun ni iam vidis pli bravan, ol vi!
—He, he, ĉu vi multon vidis, malsaĝuloj? Ne,—daŭrigis Ringo kun fervoro: eksciu, ke, kompare al li, mi estas nenio! Sentaŭgaĵo, nenio plu!
—Kiel estas la nomo de via heroo?
—Jermako Timofèeviĉ!
—Ha, kia nomo! Ĉu li sola laboras, sen kamaradoj?
—Ne, ne sola. Li havas bonegajn kamaradojn. Sed la rusa caro ekkoleris kontraŭ ili. Li sendis sian armeon al Volgo por venki ilin kaj venigi Moskvon la dehakitan kapon de ilia esaulo[63] Ivano Ringo[64].
—Ĉu oni lin kaptis, Ivanon?
—La caraj servistoj kaptis Ringon, sed la ringo forglitis inter iliaj fingroj kaj forruliĝis en la mondon. Kie ĝi nun estas, Dio scias, sed kredeble baldaŭ ĝi ree aperos apud Volgo: kiu unu fojon vidis Volgon, al tiu ne plaĉas aliloke!
Silentis la hetmano kaj meditis.
Silentis ankaŭ la rabistoj. Ili mallevis siajn bravajn kapojn surbrusten kaj silente karesis siajn longajn lipharojn, siajn larĝajn barbojn. Pri kio pensis la bravuloj, sidante sur la vasta arbara herbejo, meze de l’ virga arbaro? Ĉu pri pasintaj jaroj de sia juneco, kiam ili estis ankoraŭ honestaj militistoj aŭ pacaj vilaĝanoj? Ĉu pri Volgo arĝentkolora? Ĉu pri mirinda heroo, pri kiu ĵus rakontis la hetmano? Ĉu pri alta konstruaĵo, staranta meze de l’ vasta kampo, pri du kolonoj, supre kunigitaj per trabo, pri kiuj en tiu epoko nepre pensis ĉiu bravulo en momento de malgaja humoro?...
—Hetmano!—ekkriis unu rabisto, rapide alkurante kaj preskaŭ perdante la spiron.—Kvin verstojn de ĉi tie, sur Rjazana vojo rajdas dudek viroj, riĉe armitaj, en orkovritaj kaftanoj! Belegaj ĉevaloj, ne malpli ol cent rublojn ĉiu!
—Kien ili rajdas?—demandis Ringo, eksaltante.
—Ili ĵus sin direktis al Malbenita Ŝlimakvo. Ekvidinte ilin, mi tuj ekgalopis ĉi tien tra arbaro kaj marĉaĵo.
—He, kamaradoj!—ekkriis Ringo: leviĝu! Dudek viroj sekvu min! Vi, Vulturo,—li sin turnis al la maljuna rabisto,—prenu aliajn dudek virojn kaj kaŝu vin ĉe la malrekta kverko; ataku ilin, se ni eble venos tro malfrue. Nu, rapide, prenu la sabrojn!
Ringo eksvingis per sia ĉekano, kaj ekbrilis liaj okuloj. Li similis severan militestron meze de obeema armeo.
Ĝisnuna libera sintenado de l’ rabistoj malaperis kaj estis anstataŭita per senescepta disciplino.
En la sama momento kvardek rabistoj eliris el la aro kaj formis du taĉmentojn.
—He, Dmiĉjo!—diris Vulturo al la junulo el apud Kolomno:—prenu bastonegon, iru kun ni, eble vi ekkoleros ankoraŭ unu fojon!
Dmiĉjo faris stultan grimacon, sed sendispute prenis el la manoj de l’ maljunulo grandan bastonegon, metis ĝin surŝultren kaj iris ne rapidante kun sia taĉmento al la malrekta kverko.
Alia taĉmento, gvidata de Ringo, galopis al Malbenita Ŝlimakvo, penante alveni pli frue, ol la nekonataj rajdantoj.