ĈAPITRO XXII.
Monaĥejo.
Ni lastfoje vidis Maksimon en pluva nokto forlasantan la Aleksandran antaŭurbon. La vila Bujano bojis kaj saltis antaŭ li, ĝojante, ke ĝi sukcesis sin deŝiri de la ĉeno.
Elirante el la gepatra domo, Maksimo ankoraŭ ne havis antaŭ si difinitan celon. Li deziris nur ne partopreni plu la malamatan vivmanieron de caraj favoratoj, ne vidi plu iliajn malĉastajn festenojn kaj ĉiutagajn ekzekutojn. Forlasinte la teruran antaŭurbon, Maksimo rezignacie sin donis al sia sorto. Komence li rapidigis la ĉevalon, por ke ne povu lin atingi la patraj servistoj, kiujn certe sendos Maluto por lin persekuti. Sed baldaŭ li sin direktis per flanka vojeto kaj ekrajdis malrapide.
Ĉe la fino de la nokto fulmotondro ĉesis. La ĉielo ruĝiĝis sur la horizonto, kaj Maksimo pli klare distingis la ĉirkaŭaĵon. Ĉe ambaŭ flankoj de la vojo kreskis branĉriĉaj kverkoj alterne kun avelarboj. Estis malvarmete; pluvgutoj falis de l’ arboj sur la vojon. Baldaŭ malgrandaj birdetoj ekflirtis kaj ekpepis en la verdaĵo, pego frapis la sekan arbon, kaj pintoj de l’ arboj oriĝis ĉe la leviĝanta suno. La naturo pli kaj pli viviĝis, la ĉevalo paŝis pli vigle. Antaŭ Maksimo disetendiĝis lia patrolando, la kara Ruslando, gaje li povus spiri meze de ĝiaj liberaj spacoj, sed lian koron premegis sopiro, granda speciale rusa sopiro! Lian kapon plenigis pensoj neklaraj pri lia kara forlasita panjo, pri lia izoliteco, pri multo alia, kion li eĉ ne tute bone konsciis, kaj pensoplena li ekkantis tirtonan kanton.
Bonegaj estas la kortuŝantaj rusaj kantoj! La vortoj, tute ne signifaj, estas nur preteksto; ne per vortoj sed per sonoj estas esprimataj profundaj, senlimaj sentoj!
Tiele Maksimo, rigardante la verdaĵon, la ĉielon, la tutan Dian mondon, kantis pri sia malfeliĉa sorto, pri kara libereco, pri malluma kverka arbaro. Li sin donis al sia ĉevalo, por ke ĝi portu lin en fremdan landon, kie sen vento oni tremas, kie sen frosto estas malvarmege. Li konfidis al la vento alporti lian saluton al la panjo. Li prikantis ĉion, kion li havis antaŭ la okuloj, ĉion, kio venis en lian kapon; sed la voĉo parolis pli klare ol la vortoj, kaj se oni ekaŭdus ĉi tiun kanton, oni longe ne forgesus ĝin kaj de tempo al tempo, en malĝojaj momentoj, oni ekmemorus ĝin...
Fine, kiam la sopiro pli kaj pli ekposedis Maksimon, li ordigis la kondukilojn, surŝovis pli profunden sian ĉapon, ekfajfis, ekkriis kaj ekgalopis kiel eble plej rapide.
Baldaŭ li ekvidis blankajn murojn de monaĥejo. La monaĥejo staris sur deklivo de monteto, meze de kverka arbaro. Oraj kupoloj kaj ĉizitaj krucoj akre konturiĝis sur la verdaĵo de l’ kverkoj kaj sur la blua ĉielo.
Maksimo renkontis taĉmenton da monaĥaj novicoj en kirasoj kaj kaskoj. Ili rajdis malrapide kaj kantis la psalmon: "Mi ekamos Vin, Sinjoro, mia Forto!" Ekaŭdinte la sanktajn vortojn, Maksimo haltigis la ĉevalon, demetis sian ĉapon kaj faris signon de kruco.
Malgranda rivero fluis sub la monteto. Kelke da muelradoj bruadis tie. Ĉe la bordo sin paŝtis dekkelkaj bovinoj.
Ĉirkaŭ la monaĥejo ĉio spiris tian pacon, ke la armita taĉmento ŝajnis nenecesa. Eĉ la birdoj en la verdaĵo de l’ kverkoj pepis kvazaŭ intence mallaŭte, neniu vento movis la foliaĵon, kaj sole la verdaj griloj, sin kaŝante en la herbo, senĉese ĉirpis. Kiu povus pensi, ke malbonaj homoj rompus ĉi tiun silenton?
—Jen kie mi ripozos!—pensis Maksimo.—Post tiuj muroj mi pasigos kelke da tagoj, ĝis kiam la patro ĉesos min persekuti. Mi pentefarante konfesos al la abato mian tutan koron, eble li konsentos doni al mi rifuĝejon por iom da tempo.
Maksimo ne eraris. La maljuna abato kun longa griza barbo, kun serena vizaĝo, en kiu lumis plena indiferenteco pri mondaferoj, afable akceptis lin. Du novicoj prenis lian lacan ĉevalon. La tria alportis panon kaj lakton por la hundo. Ĉiuj gastame klopodis apud Maksimo. La abato proponis al li iri tagmanĝi, sed Maksimo deziris antaŭe pentofari.
La maljunulo ekrigardis lin per esploranta sed bonkora rigardo kaj, ne dirinte unu vorton plu, li ekiris kun Maksimo tra la vasta korto al malalta, unukupola preĝejo. Ili preteriris tombajn krucojn kaj longan vicon da ĉeloj, ĉirkaŭitaj de florbedoj. La renkontataj de ili monaĥoj silente salutis ilin. La ŝtonaj platoj, kiuj kovris la tombojn, resonis ĉe la paŝoj de Maksimo; alta herbo kreskis inter la platoj kaj duonekovris la surskribojn, plenajn je humilo. Ĉio memorigis vantecon de la vivo, ĉio invitis al preĝo kaj medito. La preĝejo staris meze de maljunaj kverkoj, kies centjaraj branĉoj preskaŭ kovris la mallarĝajn glimajn fenestrojn de la preĝejo. Ĉe la eniro malvarmo kaj mallumo ekkaptis ilin. Tra unu sola fenestro, malpli kovrita ol aliaj, strabaj sunradioj falis sur la muran pentraĵon de la Lasta Juĝo. Aliaj partoj de l’ preĝejo ŝajnis pro tio ankoraŭ pli mallumaj, nur tie kaj ĉi tie briletis arĝentaj globoj de lustroj, arĝentaj kronoj, ornamantaj la sanktajn pentraĵojn, kaj arĝentbroditaj krucoj kaj preĝoj sur nigra velura kovrilo, kuŝanta sur la ĉerkoj de l’ princoj Vorotinskij, fondintoj de la monaĥejo. La oraj ornamaĵoj de la muro, apartiganta la altaron de la navo, kvazaŭ karboj briletantaj sub la cindro, jen ekbrilis, jen ree mallumiĝis. Odoris malsekeco kaj incenso. Iom post iom la okuloj de Maksimo kutimiĝis al duonmallumo kaj distingis ankaŭ aliajn detalojn de la preĝejo: super la ĉefa pordo de l’ altaro pendis bildo de Sinjoro kun ĉiuj Fortoj, kun keruboj kaj seruboj, kaj super ĝi la pentraĵo, prezentanta dekses Sinjorajn festojn. La granda bildo de Ivano la Baptisto prezentis lin kun flugiloj, tenantan sian dehakitan kapon sur la plado. Sur la flankaj pordoj de l’ altaro malbele kaj neartiste estis pentritaj la parabolo pri migranta filo, la disputo inter vivo kaj morto kaj la vojaĝo de l’ animo peka kaj de l’ animo virta. Ĉi tiuj malĝojaj pentraĵoj forte impresis Maksimon: ree viviĝis en lia kapo ĉiuj ideoj pri humiliĝo de l’ animo, pri senescepta obeemo al patra volo, ĉiuj tiuj ideoj, kiujn oni de frua infanaĝo penadis inspiri al li. Li ekdubis, ĉu li estis prava, forlasinte la patron kontraŭ lia volo? Sed la konscienco respondis al li, ke li estis prava, tamen, lia animo ne estis tute trankvila. La pentraĵo pri la Lasta Juĝo plej multe frapis lian imagon. Kiam la ombro de kverkaj folioj, movataj do ekstera vento, tremetis sur la muro, kie pendis ĉi tiu pentraĵo, ŝajnis al li, ke pekuloj kaj diabloj, havantaj normalan viran kreskon, spiras kaj moviĝas...
Pia teruro plenigis lian koron. Li falis teren antaŭ la abato.
—Patro!—li ekkriis: sendube, mi estas granda pekulo!
—Preĝu!—kviete respondis la maljuna abato: grandega estas Dia favorkoreco; pentofaru kaj vi ricevos helpon, mia filo!
Maksimo komencis la pentofaron. Lia voĉo tremis.
—Grandega estas mia krimo! Patro, aŭskultu! Mi eĉ timas eldiri; malaperis mia amo al la caro, mia koro vokas min for de li!
La abato mirante ekrigardis Maksimon.
—Ne forpuŝu min, patro!—daŭrigis Maksimo: aŭskultu min ĝis la fino. Longtempe mi batalis kontraŭ mi mem, ĉiam preĝante antaŭ la sanktaj pentraĵoj. Mi zorge penadis trovi en mia koro amon al la caro, sed ĝi malaperis!
—Mia filo!—diris la abato, plena je simpatio al la junulo: eble diabla artifiko mallumigis vian spiriton; vi kalumnias vin mem. Estas neeble, ke vi malamu la caron. Multajn grandajn krimulojn mi vidis antaŭ mi en ĉi tiu preĝejo, preĝejajn ŝtelistojn, mortigintojn, sed neniam mi vidis iun, kiu sin kulpigus pri malamo al la caro!
Maksimo paliĝis.
—Do, mi estas pli krima ol preĝeja ŝtelisto aŭ mortigisto!—li ekkriis.—Patro, kion mi devas fari? Diru al mi, instruu min, mia animo doloras!
La maljunulo rigardis la pentofarantan junulon kaj miris pli kaj pli.
La bela vizaĝo de Maksimo aperigis neniun kriman aŭ malvirtan trajton. Tio estis vizaĝo modesta, plena je bonkoreco kune kun braveco, unu el tiuj vizaĝoj, kiuj ĝis nun estas renkontataj inter Moskvo-rivero kaj Volgo, en lokoj malproksimaj de la grandaj ŝoseoj, kien ankoraŭ ne penetris pereiga influo de la grandaj urbegoj.
—Mia filo!—daŭrigis la abato: mi ne fidas al vi, mi ripetas, vi kalumnias vin mem. Mi ne kredas, ke via koro vokas vin for de la caro. Tio estas neebla. Pripensu vi mem; la caro estas por ni pli ol la patro, kaj la Dian ordonon vi ja konas: honoru la gepatrojn... Diru al mi, mia filo, ĉu vi plenumas ĉi tiun ordonon?
Maksimo silentis.
—Mia filo, diru, ĉu vi honoras vian patron?
—Ne!—apenaŭ aŭdeble diris Maksimo.
—Ne?—ripetis la abato kaj, postenirante, komencis signi sin kruce.
—Vi ne amas la caron? Vi ne honoras la patron? Do kiu vi estas?
—Mi estas... ŝanceliĝis la juna opriĉniko: mi estas Maksimo Skuratov, filo de Skuratov Bjelskij.
—Filo de Maluto?
—Jes!—diris Maksimo kaj ekploregis.
La abato ne respondis. Malĝojega li staris antaŭ la terkuŝanta Maksimo. Senmove rigardis ilin mallumaj vizaĝoj de l’ sanktuloj. La pekuloj sur la bildo de la Lasta Juĝo plende levis siajn brakojn al ĉielo, sed ĉio silentis. La pacon de la preĝejo rompis nur ploregoj de Maksimo, pepado de hirundoj sub tegmento kaj de tempo al tempo pli laŭta vorto, kiun iafoje aŭdigis la abato, kiu senvoĉe preĝis.
—Mia filo!—fine diris la maljunulo: rakontu al mi ĉion laŭvice, nenion kaŝante. Kiel komenciĝis via malamo al la caro?
Maksimo rakontis pri sia tuta vivo en la antaŭurbo, pri sia lasta interparolo kun la patro kaj pri sia nokta forkuro.
Li rakontis malrapide, kun paŭzoj, meditante kaj penante memorigi al si ĉion, por nenion forgesi kaj nenion kaŝi de sia konfesprenanto.
Fininte la rakonton, li mallevis la okulojn kaj longe ne kuraĝis ekrigardi la abaton, atendante lian verdikton.
—Ĉu vi ĉion rakontis, mia filo?—demandis la abato: ĉu ne ŝarĝas ankoraŭ io vian animon? Eble vi intencis ion kontraŭ la caro? Eble vi volis entrepreni ion kontraŭ nia sankta patrolando?
La okuloj de Maksimo ekbrilis.
—Patro, prefere mi konsentus, ke oni forhaku mian kapon, ol mi permesus al mi atenci ion kontraŭ la patrolando! Mi estas kulpa pri malamo al la caro, sed ne pri perfido!
La abato kovris lian kapon per epitraĥilo[81].
—"Estas purigata Dia sklavo Maksimo!"—li diris: "Estas pardonataj liaj pekoj volaj kaj nevolaj..."
Dolĉa sento plenigis la animon de Maksimo.
—Mia filo,—aldonis la abato: via konfeso purigis vin. La sankta preĝejo ne kulpigas vin pri tio, ke vi forlasis la antaŭurbon. Ĉiu povas kaj devas eviti la tenton. Sed timu obei al delogado de l’ malamiko de homaro. Timu imiti princon Kurbskij, altrangan rusan bojaron, kiu fariĝis nun amiko de diablo! Dio kompatema, pro niaj grandegaj pekoj, sendis al ni malfacilan tempon. Nia homa vanteco ne estas inda prijuĝi la nekompreneblan Providencon. Kiam Dio sendas al ni malsaton aŭ malsanon, kio restas al ni, ol preĝi kaj rezignacii antaŭ Lia sankta volo? Same okazas nuntempe. Super ni staras terura caro, kruelega caro. Ni ne scias, pro kio li nin pereigas kaj ekzekutas, sed ni scias, ke li estas sendito de Dio, kaj ni respektas en lia persono ne la caron Ivanon, sed la volon de Dio, lin sendinta. Ekmemoru la profetaĵon: "Se la homoj kontentigos Dion, Dio donos al ili bonan caron kaj juĝiston kaj ĉian feliĉon; se ili pekos antaŭ Dio, Li donos al ili malbonan caron kaj juĝiston kaj ĉian malfeliĉon". Restu ĉe ni, mia filo, vivu kun ni. Kiam vi foriros, mi mem kaj nia frataro preĝos por vi, ke Dio helpu al vi ĉie, kien vi iros! Kaj nun,—bonkore daŭrigis la abato, demetante la epitraĥilon: nun iru tagmanĝi! Post nutraĵo porspirita ni ne forpuŝu nutraĵon porkorpan. Ni havas grandajn ezokojn, bonegajn karasojn; manĝu nian kazeon, trinku nian mieltrinkaĵon frangolan je la sano de nia caro kaj de nia sankta ĉefepiskopo.
Kaj, amike interparolante, ili iris en la manĝoĉambron.
ĈAPITRO XXIII.
La vojo.
Pace kaj unutone pasis la vivo en la monaĥejo.
Dum libertempo monaĥoj ŝirkolektis herbojn kaj preparis sanigajn miksaĵojn. Aliaj pentris, eltranĉis el cipresligno krucojn kaj sanktajn figurojn, kolorigis kaj origis lignajn vazojn.
Maksimo ekamis la bonajn monaĥojn. Tute nerimarkite pasis lia tempo. Sed post unu semajno li tamen decidis forveturi. Ankoraŭ en la antaŭurbo Maksimo estis aŭdinta pri novaj atakoj de tataroj kontraŭ Rjazanlando kaj tiam li estis dezirinta militiri kontraŭ la malamikoj kun Rjazana armeo. Kiam li sciigis ĉi tion al la abato, la maljunulo ĉagreniĝis:
—Por kio vi forveturas, filo?—li diris.—Ni ĉiuj vin amas, ni estas alkutimintaj al vi. Eble, Dia beno vin vizitos, kaj vi restos ĉe ni por ĉiam! Ne, Maksimo, ne forlasu nin.
—Estas neeble, patro! Jam de longe mia sorto vokas min en malproksimon! Jam de longe mi aŭdas fajfadon de tatara pafarko, iafoje eĉ ŝajnas al mi, kvazaŭ sago preterflugas super mia kapo. Jen kio forlogas min!
La abato plu ne detenis Maksimon, li aranĝis porvojaĝan diservon por li, benis la junulon, kaj la tuta frataro malĝoje adiaŭis lin.
Kaj denove Maksimo galopas meze de verda arbaro! Kiel antaŭe, Bujano saltas antaŭ la ĉevalo kaj gaje rigardas sian mastron. Subite la hundo ekbojis kaj sin ĵetis antaŭen. Maksimo jam ekkaptis sian sabron, atendante nebonan renkontiĝon, sed el post la vojkurbiĝo ekaperis rajdanto en flava kaftano kun nigra dukapa aglo, brodita surbruste.
La rajdanto trotis, gaje fajfante kaj tenante sur multkolora ganto blankan falkon en kapuĉo kaj kun malgrandaj sonoriletoj.
Maksimo rekonis la caran falkgardiston.
—Trifono!—li vokis lin.
—Maksimo Gregòrjeviĉ!—gaje ekkriis Trifono:—bonan tagon! Kiel vi fartas? Jen kie vi estas! Kaj ni en la antaŭurbo supozis, ke vi forveturis ien malproksimen! Kiel multe koleris via patro! Dio gardu! Terure estis vidi! Kaj multon ankoraŭ oni rakontas pri via patro, pri la kronprinco kaj pri princo Serèbrjanij! Ni ne scias, al kiu kredi. Nu, dank’ al Dio, vi revenas, Maksimo Gregòrjeviĉ! Kiel multe ĝojos via patrino!
Maksimo estis tre malkontenta pri ĉi tiu renkonto. Sed Trifono estis bona homo kaj sciis silenti, kiam ĝi estis necesa. Maksimo demandis lin, de kiam li forestas el la antaŭurbo?
—Jam de ĉirkaŭ unu semajno. Dum la cara ĉaso Adrahàn forflugis!—respondis Trifono, montrante sian falkon.—Cetere vi nenion scias, Maksimo Gregòrjeviĉ? Multe mi timis, kiam la caro koleris kontraŭ mi! Kompatis min Dio Favorkora kaj la sankta martiro Trifono, mia patrono: miraklo okazis!
La servisto demetis la ĉapon kaj faris signon de kruco.
—Aŭskultu, Maksimo Gregòrjeviĉ! Antaŭ unu semajno la caro aranĝis perfalkan ĉason! Du fojojn li sendadis Adrahàn’n, sed la trian fojon Adrahàn kvazaŭ freneziĝis, komencis frapi la falkojn, faligis Smiŝljaj’n kaj Kruĵòk’n kaj mem forflugis. Antaŭ ol oni havis tempon kalkuli ĝis deko, ĝi jam malaperis el niaj okuloj. Mi ekgalopis post ĝi, sed vane. Ĝi tute malaperis. La ĉeffalkgardisto sciigis al la caro la malaperon de Adrahàn. La caro min vokis kaj severe ordonis trovi la falkon kaj promesis min rekompenci, se mi ĝin trovos, kaj forhaki mian kapon, se mi ne trovos. Kion fari? Lia cara moŝto ne ŝatas ŝercojn. Mi ekgalopis, mi dum ses tagoj vane penadis trovi Adrahàn’n, mi jam sentis ĉirkaŭ la kolo, ke baldaŭ mi restos sen kapo... Mi ekploris, longe ploris kaj fine ekdormis en arbaro. En sonĝo mi vidas strangan brilon en la arbaro kaj aŭdas sonon de sonoriletoj.—Sonoriletoj de Adrahàn!—mi diris al mi mem. Jen mi vidas blankan ĉevalon kun juna rajdanto, tute radianta, kaj en lia mano—mian Adrahàn’n—"Trifono!" diris la rajdanto: "ĉi tie ne serĉu Adrahàn’n. Leviĝu, iru al Moskvo, trovu lokon, nomatan Làzarevo, tie sur pino sidas via Adrahàn". Mi vekiĝis kaj tuj komprenis, ke la rajdanto estis neniu alia ol la sankta martiro Trifono. Mi galopis al Moskvo. Kaj ĉu vi volas kredi, Maksimo Gregòrjeviĉ? Veninte en Làzarevon, mi vidas: staras granda pino kaj sur la branĉo sidas Adrahàn, kiel estis dirinta mia patrono!
La voĉo de l’ falkgardisto tremis, grandaj larmaj gutoj ruliĝis el liaj okuloj.
—Maksimo Gregòrjeviĉ,—aldonis li, viŝante la larmojn: se mi eĉ perdos mian tutan havon, se mi eĉ mem fariĝos sklavo, tamen mi nepre konstruos preĝejeton de Sankta Trifono. Tie mi konstruos, kie mi trovis la falkon. Kaj en la preĝejeto estos pentraĵo de la sanktulo, tia, kiel mi lin sonĝis: sur blanka ĉevalo, kun alte levita brako kaj kun blanka falko sur la mano. Mi ordonos al miaj filoj kaj nepoj honori la sanktan Trifonon, preĝi al li, starigi por li kolorajn kandelojn, ĉar li ne deziris min pereigi, ĉar li savis min de l’ eŝafodo. Jen, rigardu,—li daŭrigis, montrante la falkon: jen Adrahàn, tute sana! Nu, atendu, mi demetos vian kapuĉeton! Kial vi krias? Vi volas flugi? Ne, karulo, atendu! Vi sufiĉe estis fluganta, nun mi vin ne ellasos!
Kaj Trifono incitetis la falkon per fingro.
—Jen, kia malbonulo! Kaptas la fingron! Kiel ĝi krias! Almenaŭ verston de ĉi tie oni povas ĝin aŭdi!
La rakonto de Trifono kortuŝis Maksimon.
—Prenu ankaŭ mian donacon!—li diris, ĵetante plenmanon da oraj moneroj en la ĉapon de Trifono.—Jen mia tuta mono; mi ĝin ne bezonas, kaj vi multon ankoraŭ bezonas da mono por konstrui la preĝejeton!
—Dio benu vin, Maksimo Gregòrjeviĉ! Kun via mono mi konstruos ne nur preĝejeton, sed grandan preĝejon. Kiam mi estos en la antaŭurbo, mi preĝos por vi kaj prenos hostion por via sano. Eterne mi estos via servisto, Maksimo Gregòrjeviĉ! Ordonu, kion vi volas!
—Aŭskultu, Trifono. Faru al mi ne tro malfacilan servon! Kiam vi venos en la antaŭurbon, al neniu rakontu, ke vi min estas renkontinta. Kaj post tri tagoj iru al mia patrino kaj diru al ŝi, kaj nur al ŝi sola, tiel ke neniu aŭdu, ke ŝia filo, dank’ al Dio, estas sana kaj sendas al ŝi saluton.
—Nenion plu, Maksimo Gregòrjeviĉ?
—Aŭskultu ankoraŭ, Trifono! Mi forveturas malproksimen. Eble, mi ne baldaŭ revenos. Se vi povas, venu de tempo al tempo al mia patrino kaj diru al ŝi ĉiun fojon: "mi aŭdis, ke via filo, dank’ al Dio, estas sana,—vi ne ploru pri li!" Se ŝi demandos, de kiu vi aŭdis tion, vi respondu:—mi aŭdis de Moskvaj homoj, kaj ili aŭdis de aliaj homoj,—kaj kiu estas la homoj, ne rakontu, por ke oni min ne trovu, por ke nur sciu la kara panjo, ke mi estas sana!
—Maksimo Gregòrjeviĉ, ĉu vi ne revenos la antaŭurbon?
—Dio scias! Sed vi al neniu rakontu, ke vi min estis vidinta!
—Fidu al mi, Maksimo Gregòrjeviĉ: mi al neniu rakontos. Sed se vi forveturas malproksimen, mi ne prenos vian monon. Dio punos min!
—Por kio mi bezonas la monon? Ĉu ne ekzistas bonaj kristanoj?
—Ne, ne, Maksimo Gregòrjeviĉ, mi ne povas preni! Se vi estus revenanta hejmen, ĝi estus alia afero. Por kio do mi prirabos vin, kvazaŭ apudvoja rabisto? Ne, ne, se vi eĉ min mortigos, mi ne prenos!
Maksimo levis la ŝultrojn kaj prenis el la ĉapo kelkajn ormonerojn.
—Se vi ne prenos,—li diris:—prenos iu alia, sed mi ĝin ne bezonas!
Li adiaŭis Trifonon kaj ekgalopis.
La suno jam subiris. La longaj ombroj de l’ arboj fariĝis ĉiam pli longaj kaj kovris la kampojn. Apud Maksimo rajdis lia propra ombro, kvazaŭ malluma grandegulo. Ĝi jen kuris sur la herbo, jen rampis sur la arbojn. Bujano montriĝis kvazaŭ sorĉa besto. Iom post iom la ombroj de Bujano, de la ĉevalo kaj de Maksimo malaperis sur la herbo kaj sur la arboj; venis krepusko; nebulo kuŝiĝis tien kaj ĉi tien; vesperaj skaraboj leviĝis super la tero kaj zumante flugadis en aero. La luno aperis el super la arbaro; sur la mallumiĝanta ĉielo steloj ekbrilis; antaŭe kuŝis senlima, kvazaŭ arĝenta kampo.
Ho, mia patrolando! Pli ol unu fojon ankaŭ mi vespere aŭ nokte trarajdis vian dezerton! Kviete paŝis la ĉevalo, ripozante post la taga varmego kun ĝiaj tabanoj; varmeta vento disportis odoron de floroj, de freŝa fojno, kaj tiel dolĉe estis al mi, tiel malĝoje, tiel multe mi pensis pri la pasinta tempo, tiel multe mi revis pri la estonteco! Bone, bonege ĝi estas rajdi vespere tra dezertaj lokoj, tra arbaroj, tra kampoj,—malrapide rajdi, malstreĉante la kondukilojn kaj pensoplene rigardante la stelojn...
Jam pli ol unu horon rajdis Maksimo... Subite Bujano levis la buŝegon kaj komencis svingi per la vosto. La vento alportis odoron de fumo. Maksimo ekmemoris, ke estas tempo serĉi rifuĝejon por pasigi la nokton, kaj rapidigis sian ĉevalon. Baldaŭ li ekvidis mizeran dometon tute kurbiĝintan. La kamentubo forestis, la fumo eliris rekte el la tegmento. En malgranda fenestro briletis fajro. Interne iu kantis unutone. Maksimo alproksimiĝis al fenestro. Li ekvidis en la dometo ĉiujn apartenaĵojn de malriĉa familio. Brulanta keno lumigis la kuirejan ilaron, ĉio estis malnova, malbona. De super la plafono pendis fleksebla stango, sur kies ekstremaĵo balanciĝis lulilo. Virino ĉirkaŭ tridekjara, pala, malsana, balancis lulilon kaj mallaŭte kantis. Apude sidis viro kun maldensa barbo, plektante bastŝuon. Du malgrandaj infanoj rampis ĉe iliaj piedoj.
Ekŝajnis al Maksimo, ke en sia kanto la virino nomas lian patron. Komence li pensis, ke li eraris, sed baldaŭ li tute klare ekaŭdis la nomon de Maluto Skuratov. Plena je miro, li komencis aŭskulti.
Dume daŭras malĝojego,
Malfeliĉo nia daŭras,
Dormu, dormu, infaneto,
Dormu!
Baldaŭ ĉesos nia malfeliĉo,
Baldaŭ igos Car’ forhaki al la hundo,
Al malbona hund’ Skuratov lian kapon.
Dormu, dormu, infaneto,
Dormu!
La tuta sango de Maksimo alfluis al lia koro. Li desaltis de la ĉevalo kaj alligis ĝin al plektobaro.
La virino daŭrigis:
Li sufokis sanktan la Filipon,
La maljunan nian episkopon[82].
Dormu, dormu, infaneto,
Dormu!
Maksimo ne povis plu elteni kaj puŝis la pordon per piedo.
Vidante la riĉajn vestojn kaj la oran sabron de l’ opriĉniko, la gemastroj ektimis.
—Kiu vi estas?—demandis Maksimo.
—Via moŝto!—balbutis la vilaĝano tremante kaj salutante: ne koleru, via moŝto! Mi estas Fedoto, kaj mian edzinon, jen ŝin, ne koleru, via moŝto! oni ŝin nomas Mario.
—Per kio vi vivas, bonaj homoj?
—Ni senŝeligas tiliojn kaj plektas bastŝuojn; ankaŭ ni faras kriblilojn kaj ĉion ni vendas al pretervojaĝantaj komercistoj.
—Kredeble, ne multe da vojaĝantoj estas tie ĉi?
—Malmulte, via moŝto, tute malmulte! Iafoje ni nenion havas eĉ por manĝi. Oni povas morti ĉi tie pro malsato kaj malvarmo. Ĉevalon ni ne havas por vendi la produktaĵojn en la urbo: antaŭ pli ol unu jaro lupoj ĝin formanĝis.
Maksimo rigardis la mizerulojn kun kompato kaj elŝutis sian tutan monon sur la tablon.
—Dio helpu vin, bonaj homoj!—li diris kaj volis eliri.
La geedzoj falis teren antaŭ la gasto.
—Diru, karulo, kiu vi estas? Por kiu ni preĝos Dion?
—Preĝu ne por mi, preĝu por Maluto Skuratov. Diru, mi petas, ĉu estas proksime de ĉi tie la vojo al Rjazanjo?
—Jen ĝi estas, la vojo al Rjazanjo, karulo nia, falko nia kara. Nia dometo staras ĉe la vojkruciĝo: rekte estas vojo al Muromo, maldekstre—al Vladimiro kaj dekstre—al Rjazanjo. Sed ne risku vojaĝi nun, karulo, la tempo estas malbonega: multe oni rabas ĉi tie. Hieraŭ oni prirabis grandan veturilaron, ŝarĝitan per vino. Kaj krom tio, mi aŭdis, ree ekaperis tataroj. Dormu ĉe ni la nokton, karulo, patro nia, falketo kara nia. Dio gardu vin, ĉu oni scias, kie okazos malfeliĉo?
Sed Maksimo ne volis resti en la domo, kie antaŭ nelonge estis malbenata lia patro. Li esperis trovi alian lokon por pasigi la nokton.
—Karulo!—kriis al li la gevilaĝanoj, kiam li jam ree trotis laŭlonge de la vojo: revenu, karulo, kredu al ni, estas danĝere! Vi povas perei nokte sur tiu vojo!
Sed Maksimo ne obeis, li trotis kaj trotis. Post duono da horo subite Bujano sin ĵetis al malluma arbetaro kaj komencis boji tiel furioze, tiel persiste, kvazaŭ ĝi flaris kaŝitan malamikon. Vane penis Maksimo per fajfo ĝin revoki. Bujano bojis al la arbetaro, revenis al Maksimo kun starigita harego kaj ree sin ĵetis al la arbetaro.
Tio tedis Maksimon. Li eligis la sabron kaj ekrajdis al la arbetaro. Kelkaj viroj kun levitaj bastonegoj elsaltis renkonte al li, kaj iu per raŭka voĉo ordonis:
—For de la ĉevalo!
—Jen, ricevu!—respondis Maksimo, ekfrapante la plej proksime starantan viron.
La rabisto ekŝanceliĝis.
Maksimo estis fraponta la duan fojon, sed lia sabro kunpuŝiĝis kun levita bastonego de alia rabisto kaj disrompiĝis.
—He, he, rigardu lian ilaron! Li estas opriĉniko. Prenu lin vivantan!—ekkriis la sama voĉo.
—Jes, sendube, opriĉniko!—ekkrietis la alia,—jen estos amuziĝo por ni ĉiuj, kamaradoj!
—Vi, Ĥlopko, ĉiam ŝatas amuziĝon.
Kaj sammomente ĉiuj sin ĵetis al Maksimo kaj forprenis lin de sur la ĉevalo.
ĈAPITRO XXIV.
Ribelo de la rabistoj.
Unu verston kaj duonon de la loko, kie estis atakita Maksimo, aroj da armitaj viroj sidis ĉirkaŭ malfermitaj bareloj da vino. Pokaloj kaj bastaj ĉerpiloj estis transdonataj de unu al alia. Lignofajroj lumigis maldelikatajn vizaĝojn, longe ne kombitajn barbojn kaj ĉiuspecajn vestojn. Tie estis niaj konatuloj: Anĉjo, Vasĉjo, la flavruĝa kantisto; forestis nur la maljuna Vulturo. Pli ol unu fojon la rabistoj rememoris lin dum festeno!
—Ha!—parolis iu: kio estas nun al nia kara Vulturo?
—Kio estas? Konata afero,—respondis alia: oni turmentegas lin per tiu aŭ alia maniero...
—Mi estas certa, li ne perfidos, ne, ne perfidos: nenion oni ekscios de li.
—Certe ne, ne tia homo! Li ne perfidos, se eĉ oni lin dispecigos!
—Kompatinda nia grizbarbulo! Mi ne komprenas la hetmanon: kiel li mem povis forkuri, lasinte al ili la maljunulon?
—Jes, ĉu Ringo estas hetmano? Ĉu hetmano tiel faras, kiel li: pereigi la kamaradon por savi ian princon?
—Onidire, la princo estas lia amiko. Jen ili ree sidas kune en la tendo! Silentu pri la princo; se la hetmano aŭdos, gardu vin Dio!
—Ĉu mi timas, he? Li aŭdu! Mi diros al li rekte en la okulojn, ke li ne estas vera hetmano. Vulturo—jen kiu estus vera hetmano! La maljunulo malhelpis Ringon kvazaŭ katarakto en okulo, tial li intence lin pereigis!
—Verŝajne, bravuloj, li efektive intence perfidis Vulturon!
Malklara murmureto trakuris la rabistaron.
—Intence, sendube, intence!—parolis multaj el la aro.
—Kiu estas tiu princo?—demandis iu.—Por kio li kuntrenas lin? Ĉu la hetmano esperas ricevi reaĉetpagon por li?
—Ne, kian reaĉetpagon!—respondis la flavruĝa kantisto.—La princon ofendis nia caro, volis lin ekzekuti, do la princo forkuris de la caro al ni; li diris: mi mem alkondukos vin, karuloj, en la antaŭurbon, mi bone scias, kie kuŝas la cara trezoro. Ĉiujn opriĉnikojn ni mortigos,—tiel li diris, la princo!—kaj la trezoron ni forportos kaj interdividos.
—Jen kio! Do kial li ne kondukas nin? Jam tri tagojn ni restas ĉi tie senutile!
—Kial? Tute simple, ĉar la hetmano estas vera virinaĉo!
—Ne, ne, ne mensogu, Ringo ne estas virinaĉo.
—Se ne virinaĉo, tiam io pli malbona...
—Kredeble, li nin trompas.
—Ŝajne,—aldonis ankoraŭ iu: li volas la caran trezoron proprigi al si mem, kaj ni restos sen ĉio...
—Jes, jes, Ringo volas perfidi nin, same kiel li perfidis Vulturon!
—Nu, ni ne estas trompeblaj senpune!
—Kaj rigardu, li ja ne volas liberigi la maljunulon!
—Lasu lin! Al la diablo! Ni mem liberigos Vulturon!
—Sen lia helpo ni prenos la caran trezoron: la princo devas nin konduki!
—Nun ni havas ĝustan tempon: la caro estas en pilgrimado, en la antaŭurbo ne restis eĉ duono da opriĉnikoj.
—Ni forbruligos la antaŭurbon!
—Ni mortigos ĉiujn opriĉnikojn!
—For Ringon! La princo nin konduku!
—La princo nin konduku, la princo!—aŭdiĝis de ĉiuflanke.
Simile je tondro ruliĝis ĉi tiuj vortoj de grupo al grupo, atingis la plej malproksimajn fajrujojn, kaj ĉio leviĝis, ĉio ekbolis, kaj ĉiuj ĉirkaŭis la tendon, kie la princo Serèbrjanij kun Ringo vivege interparolis.
—Ĉu vi volas aŭ ne,—parolis la hetmano: ĉu vi koleras aŭ ne,—mi vin ne lasos. Ne pro tio mi vin savis el malliberejo, ke vi metu vian kapon sur eŝafodon.
—Nur mi mem povas decidi tion!—respondis la princo nekontente.—Por kio vi min savis el malliberejo, se mi nun ree estas en malliberejo?
—Kara princo, la tempoj aliiĝas! La caro povas alipensi, la caro povas morti,—ĉio povas okazi,—tiam iru al ĉiuj kvar flankoj! Kion fari?—li aldonis, vidante, ke la princo ĉiam pli kaj pli koleras:—kredeble la sorto al vi destinis vivi ankoraŭ iom da tempo en nia mondo. Vi estas homo tre obstina, sed mi ankaŭ ne cedos ĉi-tiun fojon, jes, kara princo!
En la sama momento la voĉoj de la rabistoj ekaŭdiĝis apud ilia tendo.
—En la antaŭurbon, en la antaŭurbon! kriegis ebriaj rabistoj.
—Ni sendos ruĝan anseron[83] al la antaŭurbo!
—Ni sendos la tutan aron da anseroj!
—Ni iru liberigi Vulturon!
—Ni liberigu la avon!
—Ni prenu barelojn da vino el subteraĵo!
—Ni prenu la oron!
—Ĉiujn opriĉnikojn ni mortigu!
—Ĉiujn loĝantojn de l’ antaŭurbo!
—Kie estas la princo? Li nin konduku!
—Li konduku, li konduku!..
—Se li ne volas, pendigu lin sur tremolon!
—Sur tremolon, sur tremolon...
—Kaj ankaŭ Ringon! Ringon sur tremolon!
Ringo salte leviĝis.
—Jen kion ili entreprenas!—li ekkriis:—mi de longe aŭdas tumulton, sed mi ne sciis la kaŭzon. Eĉ diablo nun ilin ne haltigos. Nu, kara princo, nenio estas farebla, vi venkis: mi plu ne detenos vin, liberulo iras, kien li deziras! Eliru al ili, diru, ke vi konsentas konduki ilin en la antaŭurbon!
La princo ekflamis.
—Mi... ilin konduki en la antaŭurbon?—li diris.—Prefere mi estos dispecigita de ili.
—Nu, princo, ŝajnigu vian konsenton. Vi vidas, ili estas ebriaj, morgaŭ oni povos paroli kun ili!
—Princo!—kriegis la aro: oni vin vokas, eliru!
—Eliru do, princo!—insistis Ringo: estos pli malbone, se ili venos en la tendon!
—Bone!—diris la princo, elirante el la tendo: ni rigardu, kiel ili min devigos konduki ilin en la antaŭurbon.
—Ha, ha!—kriegis la rabistoj: li venas, venas!
—Konduku nin en la antaŭurbon!
—Estu nia hetmano, alie ni pendigos vin!
—Jes, jes,—estu hetmano!
—Ni salutas vin!—vokis aliaj; estu hetmano, alie vi estos pendigita!
—Pendigita, je Dio, pendigita!
Ringo, kiu konis la flameman karakteron de l’ princo, ankaŭ eliris.
—Kion vi faras, kamaradoj?—li sin turnis al la aro: ŝajne, vi perdis la saĝon? La princo alkondukos vin, kien vi volas, morgaŭ frumatene alkondukos, kaj nun donu al lia moŝto ripozon, kaj vi ankaŭ kuŝiĝu, sufiĉe jam vi amuziĝis!
—Kial vi nin admonas?—kriis iuj: ĉu vi estas nia hetmano?
—Vi aŭdas, kamaradoj? Li ne volas cedi la hetmanan rangon!
—Sur tremolon!
—Sur tremolon! Tuj sur tremolon!
Ringo vidis sin ĉirkaŭita de malamikoj.
—He, vi, malsaĝuloj, malsaĝuloj!—li ekkriis.—Ĉu mi ŝatas vian hetmanan rangon? Elektu, kiun vi deziras, kaj mi mem rifuzas, jes, rifuzas. Kaj mi kraĉas sur vin, fi, fi...
—Bone!—kriis iu.
—Bonege li parolas!—aldonis alia.
—Jes, mi kraĉas sur vin!—daŭrigis Ringo.—Ĉu mi ne trovos tiajn, kiel vi? Kia honoro—esti via hetmano! Se mi deziros, mi iros al Volgo, kaj tie mi havos multe da pli bonaj kamaradoj!
—Ne, karulo, lasu ĉi tiujn parolojn! Ni permesos al vi nenien iri, ĉar vi vendos nin same, kiel vi vendis Vulturon!
—Ni ne permesos, restu kun ni, obeu al la nova hetmano.
Sovaĝaj krioj surdigis la voĉon de Ringo.
Rabisto altkreska aliris la princon Serèbrjanij kun pokalo en la mano.
—Patro!—li diris, frapante lin per sia grandega mano je la ŝultro:—vi nun vendis vian kapon, vi fariĝis nia parenco, do ni trinku kune, kaj ni kisu unu la alian!
Dio scias, kion farus la princo! Eble, li faligus la pokalon kaj la ebriigita aro lin dispecigus... Sed, feliĉe, nova kriado atentigis ĉiujn.
—Rigardu, rigardu!—eksonis en la aro: oni kaptis opriĉnikon! Opriĉnikon! Rigardu, rigardu!
El la arbaro venis kelkaj viroj en disŝiritaj vestoj kun bastonegoj surŝultre. Ili kondukis la kunligitan Maksimon. La rabisto, kiun li estis vundinta per sabrobato, rajdis lian ĉevalon. Antaŭe iris Ĥlopko, fajfante kaj dancante. La vundita Rujano sin trenis malantaŭe.
Ĥlopko kantis, kunfrapadis la manojn, falis surdorsen kaj ruliĝis kvazaŭ ringego.
Lin ekvidinte, la flavruĝa kantisto ne povis sin deteni, ekkaptis balalajkon[37] kaj ankaŭ ekdancis antaŭ Maksimo.
—Jen, diabloj,—diris Ringo al Serèbrjanij.—Vi tuj vidos, ili ne simple mortigos la opriĉnikon, ili lin turmentegos ĝis la morto. Mi konas ilin ambaŭ: se ili sin enmiksis en la aferon, atendu nenion bonan por la junulo!
Efektive, la kapto de l’ opriĉniko estis vera festo por la tuta bando. Ili volis venĝi al la kaptito ĉion, kion ili elsuferis de liaj kamaradoj.
Kelkaj viroj kun bestaj vizaĝoj tuj komencis prepari ĉion por lia ekzekuto.
Kvar stangojn oni enbatis en la teron, al ili oni fiksis horizontalajn bastonojn, kaj oni komencis brulruĝigi najlojn.
Maksimo tute trankvile observis ĉi tion. Li ne timis turmentegon kaj morton; nur tio malĝojigis lin, ke li devis morti sen glavo, kun ŝnurligitaj brakoj, ke li ne aŭdos antaŭ la morto militkriojn, nek blekojn de ĉevaloj, nenion, krom vulgaraj kantoj kaj ebria ridego de siaj turmentantoj...
—La koro trompis min!—li pensis: mi ne atendis por mi tian morton. Estu la volo Dia!
Subite li ekvidis la princon Serèbrjanij, rekonis lin kaj volis iri al li. Sed la flavruĝa kantisto ekkaptis lin je kolumo.
—La lito estas preta!—li diris: demetu la kaftanon kaj enlitiĝu!
—Malligu miajn brakojn!—petis Maksimo: mi ne povas fari signon de kruco.
Ĥlopko distranĉis la ŝnuron sur liaj brakoj.
—Preĝu, sed ne tro longe!—li ordonis, kaj kiam Maksimo finis la preĝon, Ĥlopko kaj la flavruĝulo deŝiris de li la vestojn kaj komencis jam alligi liajn brakojn kaj krurojn al la stangoj.
Tiam la princo Serèbrjanij elpaŝis antaŭen.
—Kamaradoj!—li ekkriis per la voĉo, uzata dum militservo: aŭskultu!
Kaj liaj laŭtaj vortoj eksonoris en la aro kaj malgraŭ la bruego estis aŭdataj de plej malproksime starantaj rabistoj.
—Aŭskultu!—daŭrigis la princo.—Ĉu vi deziras ĉiuj, ke mi estu via estro? Eble, kelkaj el vi tion ne deziras?
—He, he,—aŭdiĝis ies voĉo: kredeble, vi jam volas rifuzi?
—Princo, ne ŝercu kun ni!
—Foje elektita, estu hetmano!
—Akceptu la honoron dume oni vin ne pendigis.
—Donu al mi hetmanan ĉekanon!—diris Serèbrjanij.
—Bone!—ekkriis la rabistoj: jen kio estas bona!
Oni donis al la princo la ĉekanon de Ringo.
La princo venis rekte al la flavruĝa kantisto.
—Malligu la opriĉnikon!—ordonis li per severega voĉo.
La flavruĝulo ekrigardis lin grandmire.
—Malligu tuj!—ripetis Serèbrjanij per la sama voĉo.
—Jen, kion vi volas!—respondis la ruĝulo: eble, vi estas lia kunulo? Nu, nu, ekpalpu, ĉu via propra kapo bone sidas sur la ŝultroj?
—Kanajlo!—ekkriis la princo: ne kuraĝu disputi, kiam la hetmano ordonas!
Kaj, svinginte sian ĉekanon, li dishakis lian kranion.
La flavruĝulo falis teren senviva.
Ĉi tiu ago konfuzis la rabistojn. La princo uzis tiun tempon.
—Malligu, vi!—sin turnis li al Ĥlopko, levante la ĉekanon super lia kapo.
Ĥlopko ekrigardis lian vizaĝon kaj rapide malligis la opriĉnikon.
—Kamaradoj!—daŭrigis la princo: jena junulo ne apartenas al tiuj, kiuj vin ofendas; mi konas lin; li estas malamiko de opriĉnikoj, same kiel mi kaj vi. Gardu vin Dio, se vi per unu fingro tuŝos lin! Kaj nun ne perdu la tempon, prenu batalilojn, viciĝu laŭ centoj, mi alkondukos vin!
La firma voĉo de l’ princo, lia hetmana sintenado kaj la neatendita decidemo forte impresis la rabistojn.
—He, he!—interparolis ili: li ne ŝercas!
—Vera hetmano!
—Kun li oni devas esti singarda! Kun li oni multe ne parolos! Jen kiel rapide li finis kun nia kantisto!
Tiel interparoladis la rabistoj, kaj neniu plu kuraĝis frapi la hetmanon je ŝultro aŭ kisi lin.
—Bone, bonege, via princa moŝto!—ekmurmuretis Ringo, kun granda respekto lin rigardante:—jen kiel bone vi ilin kvietigis! Nur ne lasu al ili la tempon por pripensi, iru kun ili al la antaŭurbo, kaj tie vi jam vidos, kion fari!
Malfacila estis la situacio de Serèbrjanij. Fariĝinte hetmano, li savis Maksimon kaj gajnis la tempon; sed ĉio tuj estus perdita, se li rifuzus konduki la sovaĝan bandon. La princo sin turnis al Dio kaj tute sin donis al Lia volo.
La rabistoj, sin preparante al forveturo, konstatis, ke forestas iu Teodoro Poddubnij, kiu matene estis foririnta kun taĉmento kaj ĝis nun ne revenis.
—Jen Teodoro!—diris iu: jen li iras kun la kamaradoj!
Poddubnij estis maldika viro kun difektita okulo kaj kun multe da cikatroj sur la vizaĝo.
Lia kaftano estis disŝirita. Li iris kun peno, trenante la piedojn, kiel homo treege laca.
—Nu?—demandis lin iu rabisto.
—Ree vi estas venkitaj?—demandis alia.
—Estas iu alia venkita!—respondis Poddubnij, sidiĝante apud la fajro: sed ne ni! Jes, kamaradoj, multe da pekoj mi havis en la koro, sed hodiaŭ la duonon mi forigis!
—Kiamaniere?
Poddubnij sin turnis al siaj taĉmentanoj.
—Kie estas la kaptito?
Oni alkondukis ŝnurligitan viron en striita kaftano kaj en alta ĉapo kun levitaj randoj. La kunpremita nazo, la elstarantaj vangostoj kaj la mallarĝaj okuloj atestis pri lia nerusa origino.
Unu el la kamaradoj de Poddubnij alportis ponardegon, sagujon kaj saadakon, apartenantajn al la kaptito.
—Tataro?—ekkriis la rabistoj.
—Jes, kamaradoj! Kaj kia tataro! Apenaŭ ni sukcesis lin superforti, tia fortegulo! Se Dmiĉjo ne helpus, li nepre forkurus de ni!
—Rakontu, rakontu!—petis la rabistoj.
—Aŭskultu, kamaradoj! Matene ni estis sur Rjazana vojo, ni renkontis komerciston, haltigis lin, traserĉis lin, kaj li diris al ni: "nenion vi trovos en miaj poŝoj! Mi iras el Rjazanjo, tie svarmas tataroj sur ĉiuj vojoj, ili min prirabis ĝisfunde,—Moskvon mi venos tute sen mono!"
—Jen, kanajloj!—ekkriis unu el la aro.
—Kion vi faris al la komercisto?—demandis la alia.
—Ni donis al li monon, por ke li povu daŭrigi la vojon, kaj lasis lin,—respondis Poddubnij.—Poste ni renkontis ankaŭ vilaĝanon, kiu rakontis, ke hieraŭ tataroj atakis vilaĝon kaj forbruligis ĝin. Baldaŭ ni ree ekvidis virojn kun virinoj kaj infanoj, ĉiuj ploregis kaj ĝemkriis: "nian vilaĝon forbruligis tataroj, la preĝejon oni prirabis, la sanktajn pentraĵojn ili dispecigis, el pastra vestaro ili faris ĉevalkovrilojn"...
—Ha, malbenitaj hundoj!—ekkriis la rabistoj: kiel ilin portas la tero, la malbenitojn!
—La pastron,—daŭrigis Poddubnij,—ili alligis al ĉevala vosto...
—La pastron? Kiel fulmotondro ilin ne frapas, kanajlojn!
—Dio scias!
—Ĉu mankas fortoj al rusoj por neniigi tatarojn malbenitajn?
—Jes, jes, mankas fortoj! Ĉiuj regimentoj estas forpermesitaj, kion povas fari vilaĝanoj, virinoj kaj maljunuloj? Kaj la malpiuloj profitas la foreston de la militistoj, ili scias, ke ilin neniu atakos...
—Ho, se mi nur povus montri al ili!...
—Kaj mi ankaŭ!
—Kie vi trovis la kaptiton?
—Jen kiamaniere! Mi ekaŭdis ĉevalan piedfrapadon survoje. Mi diras al la kamaradoj: "ni kaŝu nin en la arbetaro, ni rigardu, kiu preterrajdos". Ni nin kaŝis kaj ekvidis: rajdas ĉirkaŭ tridek viroj, ĉiuj kun la samaj ĉapoj, kun ponardegoj, kun pafarkoj kaj sagujoj. "Kamaradoj!" mi murmuretis: "tio estas ili, la tataroj! Domaĝe, ke ni estas malmultenombraj, alie ni povus ataki ilin!" Subite unu rajdanto perdis sian sakon. Li haltis, deĉevaliĝis por preni la sakon, dume liaj kunuloj jam estis malproksime. "Kamaradoj!" mi proponis: "se ni lin atakus! Nu, karuloj, ĉiuj kune sekvu min!" Kaj ni nin ĵetis sur la tataron. Sed vane! Li nur levis la ŝultrojn, kaj faligis nin ĉiujn. Ni ree atakis lin, li ree faligis nin kaj ekkaptis la ponardegon. Tiam Dmiĉjo ekiris antaŭen: "deflankiĝu, kamaradoj!" li ekkriis:—"ne malhelpu min!" Ni liberigis por li la lokon, li forprenis de la tataro lian ponardegon, ekkaptis lin je la kolumo kaj ĵetis lin teren. Tiam mi metis la ganton inter liaj dentoj kaj kunligis lin, kvazaŭ ŝafon.
—Bravulo nia Dmiĉjo!—diris la rabistoj.
—Jes, li certe povus bovon faligi je la kornoj!—rimarkis Poddubnij.
—He, Dmiĉjo?—demandis lin iu: ĉu vi faligus bovon?
—Kial ne?—respondis Dmiĉjo kaj iris flanken, ne volante daŭrigi la interparoladon.
—Kio estas en la sako de l’ tataro?—demandis Ĥlopko.
—Jen, rigardu, kamaradoj!
Poddubnij malligis la sakon kaj montris pecon da pastra vesto, multekostan ujon por Sankta Sakramento, oran krucon kaj aliajn apartenaĵojn de diservo.
—Hundo!—ekkriis ĉiuj kune: li prirabis preĝejon!
Serèbrjanij utiligis la indignon de l’ rabistoj.
—Kamaradoj!—li ekkriis: vi vidas, kiamaniere la malpiaj tataroj insultas nian ortodoksan religion! Vi vidas, ili deziras pereigi la sanktan Ruslandon! Kamaradoj, ĉu ni ankaŭ fariĝis malpiuloj? Ĉu ni permesos insulti la sanktajn pentraĵojn? Ĉu ni permesos al tataroj bruligi rusajn vilaĝojn kaj mortigi niajn kunfratojn?
Surda murmuro aŭdiĝis en la vicoj.
—Kamaradoj!—daŭrigis Serèbrjanij: kiu el ni estas senpeka? Nun ni repurigos niajn animojn, ni meritos pardonon de Dio, ni ĉiuj iru ataki la malamikojn de Ruslando kaj de la sankta religio!
La parolado de l’ princo forte impresis la rabistaron; pli ol unu malmoliĝinta koro ektremis, en ĉiuj harkovritaj brustoj naskiĝis amo al la patrolando. La maljunuloj balancis la kapojn, la junuloj rigardis unu la alian. Laŭtaj ekkrioj aŭdiĝis en la komuna tumulto.
—Jes!—diris unu: ĉu eble estas permesi al tataroj insulti niajn preĝejojn?
—Ne, ne eble, ne eble!—ripetis la alia.
—Du mortojn ni ne havos, de unu ni nin ne savos!—aldonis la tria: plibone estas morti dum milito, ol sur pendigilo!
—Vere!—jesis la maljuna rabisto: bonega estas morto dummilita!
—Nu, estu, kio estos!—ekkriis unu juna bravulo: mi ne scias, kion faros la aliaj, sed mi atakos la tatarojn!
—Mi ankaŭ! mi ankaŭ! kaj mi, mi ankaŭ!—ekkriis multaj.
—Oni rakontas pri vi, kamaradoj,—daŭrigis Serèbrjanij,—ke vi forgesis Dion, ke vi perdis konsciencon kaj animon. Nun estas por vi bela okazo montri al la homoj, ke oni mensogas pri vi, ke vi havas konsciencon, animon! Montru, ke nun, kiam venis la tempo defendi la sanktan religion kaj nian karan patrolandon, vi ĝin defendos ne malpli bone, ol la caraj militistoj, la caraj opriĉnikoj!
—Ni defendos, ni defendos!—ekkriis ĉiuj unuanime.
—Ni ne permesos al malpiuloj moki la sanktan Ruslandon.
—Ni atakos la tatarojn!
—Konduku nin, hetmano, kaj ni atakos la malpiulojn!
—Konduku nin, konduku! Ni defendos la sanktan religion!
—Kamaradoj!—diris la princo: se ni venkos la tatarojn, se nia caro vidos, ke ni ne estas malpli bonaj, ol liaj opriĉnikoj, li pardonos al ni niajn krimojn, li diros: mi ne bezonas plu miajn opriĉnikojn, krom ili ne mankas al mi bonegaj servistoj!
—Li diru!—ekkriis multaj voĉoj: ni estas pretaj servi al li per niaj kapoj!
—Ĉu mi laŭvole fariĝis rabisto?—diris unu.
—Kaj mi ankaŭ ne!—aldonis iu alia.
—Ni mortu, se estos bezone, por kara Ruslando!—ekkriis la princo.
—Ni mortu!—ripetis la rabistaro.
—Nu, kamaradoj!—daŭrigis Serèbrjanij: se ni deziras ataki la malamikojn de Ruslando, oni devas trinki la sanon de nia rusa caro!
—Ni trinku!
—Prenu ĉiuj viajn pokalojn, kaj al mi donu la mian!
Oni alportis al la princo pokalon, plenan je vino. Ĉiuj rabistoj ankaŭ plenigis la siajn.
—Estu sana nia granda caro, Ivano Vasìljeviĉ de la tuta Ruslando!—tostis Serèbrjanij.
—Estu sana la caro!—ripetadis la rabistoj.
—Estu feliĉa nia Ruslando!—daŭrigis Serèbrjanij.
—Estu feliĉa, estu feliĉa!—ripetadis la rabistoj.
—Pereu ĉiuj malamikoj de sankta Ruslando kaj de nia kara ortodoksa religio!—daŭrigis la princo.
—Pereu la tataroj! Pereu ĉiuj malamikoj de rusa religio!—kriadis la rabistoj.
—Konduku nin, ke ni ataku la tatarojn! Kie ili estas, la malpiuloj, kiuj forbruligas niajn preĝejojn?
—Konduku, konduku nin!—aŭdiĝis ĉie la sama voko.
—En fajron la tataron!—ekkriis iu.
—En fajron! En flamon la kaptiton!—subtenis la aliaj.
—Atendu, kamaradoj!—diris Serèbrjanij: antaŭe ni eldemandu lin! Respondu,—diris la princo, sin turnante al la kaptito: ĉu estas multe da viaj? Kie vi havas la tendaron?
La tataro faris signon, ke li ne komprenas.
—Atendu, princo,—diris Poddubnij: ni tuj malligos lian langon! He, Ĥlopko, donu fajron! Bonege! Ĉu vi nun scias paroli?
—Jes, jes, moŝto!—ekkriis la brulvundita tataro.
—Ĉu estas multe da viaj?
—Multege, multege, moŝto!
—Kiom!
—Dek mil, moŝto: hodiaŭ dek mil, morgaŭ cent mil.
—Do vi estis nur antaŭgvardio? Kiu vin kondukas?
—La ĥano!
—La ĥano mem?
—Ne la ĥano mem. La ĥano morgaŭ venos; hodiaŭ princo Ŝiĥmàt Ŝirinskij.
—Kie estas lia tendaro?
La tataro ree montris geste, ke li ne komprenas.
—He, Ĥlopko, fajron!—ordonis Poddubnij.
—Proksime la tendaro, moŝto, proksime!—tuj respondis la tataro: ne pli multe ol dek verstojn de ĉi tie.
—Montru la vojon!—ordonis la princo.
—Ne eble, moŝto! Ne estas eble nun vidi la vojon. Morgaŭ mi montros, moŝto!
Poddubnij metis la brulantan torĉon al la kunligitaj manoj de l’ kaptito.
—Ĉu vi trovos la vojon?
—Mi trovos, moŝto, mi trovos.
—Bone!—diris Serèbrjanij.—Nun manĝu, kamaradoj, donu ankaŭ al la tataro manĝi, kaj ni tuj ekvojiru! Ni montru al la malamikoj, kion valoras la rusa forto!