ĈAPITRO XXV.
Preparado al batalo.
En la bando komenciĝis tia movado, kriado kaj kurado, ke Maksimo eĉ ne havis la tempon danki la princon. Kiam fine la rabistaro laŭkolone ekmoviĝis el la arbaro, Maksimo, al kiu oni redonis lian ĉevalon kaj lian armilon, alrajdis al la princo.
—Nikito Romànoviĉ!—li diris: hodiaŭ vi pagis al mi por la urso!
—Nu, Maksimo Gregòrjeviĉ,—respondis la princo: por tio ni vivas en la mondo, ke ni helpu unu al alia!
—Princo,—aldonis Ringo, kiu rajdis apud Serèbrjanij: hodiaŭ mi vin admiris kaj mi pensis: domaĝe estas, ke vin ne vidas la brava viro, kiun mi lasis apud Volgo! Kvankam li ne estas nobelo, same kiel mi, vi nepre ekamus lin, princo, kaj li vin ekamus! Ne ofendiĝu, princo, vere, vi multe similas unu je alia laŭ karaktero. Kiam vi ekparolis pri sankta Ruslando, kiam ekbrilis viaj okuloj, mi tuj ekmemoris Jermakon Timofèeviĉ. Forte li amas patrolandon, kvankam li estas rabisto. Pli ol unu fojon li diris al mi, ke hontinde estas vivi senutile, ke lia plej granda deziro estas fari bonan servon por la patrolando. Ha! se hodiaŭ li povus kune kun ni ataki la tatarojn! Li sola valoras pli multe ol cent aliaj. Kiam li ekkrias: "sekvu min, kamaradoj!" tiam ŝajnas al ni, ke ni fariĝis pli altaj, pli fortaj, kaj nenio jam povas nin haltigi, kaj ĉio falas sub niaj batoj. Je Dio, Nikito Romànoviĉ, vi multe similas je li, tre multe, vi ne ofendiĝu!
Ringo ekmeditis. La princo rajdis malrapide, atente rigardante antaŭen. Maksimo silentis. Surde sonoris la piedfrapado de l’ taĉmento; la stelplena ĉielo silente kuŝis super la dormanta tero. Longe marŝis la taĉmento laŭ la direkto, montrata de la tataro, kiun eskortis Ĥlopko kaj Poddubnij kun seningaj sabroj.
Subite eksonis malproksime strangaj laŭtaktaj sonoj. Tio estis nek homa voĉo, nek korneto, nek harpo, sed io simila je bruo de kanoj sub la vento, se nur kanoj povus soni kiel vitro aŭ kordoj.
—Kio ĝi estas?—demandis la princo, haltigante la ĉevalon.
Ringo demetis la ĉapon kaj klinis la kapon preskaŭ ĝis la selkurbiĝo.
—Atendu princo, mi aŭskultos!
La sonoj fluis laŭtakte kaj malgaje, jen per sonoraj arĝentaj triloj, jen kvazaŭ bruo de arbaro, balancata de vento, kaj subite ĉio ree eksilentis.
—Li finis!—ekridis Ringo.—Kiaj pulmoj! Dum duono da horo li blovis seninterrompe.
—Kio ĝi estis?—demandis la princo.
—Ĉebuzgà!—respondis Ringo.—Io simila je nia korneto! Verŝajne, baŝkiro![84] Kun la ĥano venas ĉiuspecaj azianoj: el Kazanjo, Astrahanjo, Nogajaj malpiuloj! Jen, li ree ekludis!
Malproksime aŭdiĝis kvazaŭ nova ventekblovo, ĝi formis longajn, malgajajn kaj belsonajn ruladojn kaj post iom da tempo ĉio finiĝis subite, kvazaŭ ĉevala ronkado.
—Ha!—ekkriis Ringo: ĉi tiun fojon la rulado estis pli mallonga, laciĝis la malbenita hundfilo!
Sed ree eksonis la kanto, pli kaj pli sonora, kvazaŭ multe da sonoriletoj sonis kune kaj seninterrompe.
—Kia gorĝo!—diris Ringo: ĉu ne vere, de malproksime ŝajnas, ke oni ludas instrumenton, sed nun li faras ĉion per gorĝo. Jen kiel amuziĝas la malpiuloj!
La malgajajn sonojn anstataŭis gaja kanto, sed ne rusa gajo ĝi estis, ne rusa malgajo. La kanto esprimis sovaĝan triumfon de nomada popolo, kun ĝiaj ĉevalaroj, kun bravaj ekskursoj kaj militiroj, kaj migradon tra novaj kaj ĉiam novaj landoj, kaj sopiron al nekonata prapatrolando...
—Princo,—diris Ringo: la tendaro devas esti proksime. Malantaŭ la monteto, kredeble, ni ekvidos la fajrojn. Permesu, ke mi iru kaj esploru la aferon: por mi ĝi ne estas novaĵo, sufiĉe da tataroj mi vidis apud Volgo, kaj dume vi donos al la kamaradoj mallongan ripozon.
—Iru, Dio vin helpu!—konsentis la princo. Ringo deĉevaliĝis kaj malaperis en la mallumo.
La rabistoj ordigis la armaĵon kaj sidiĝis teren, tute pretaj al batalo. Profunda silento regis en la bando. Ĉiu komprenis la gravecon de l’ entrepreno kaj la necesecon de senescepta obeemo. La sonoj de ĉebuzgà ne ĉesis, la luno kaj la steloj lumigis la kampon, ĉio estis paca kaj majesta, nur de tempo al tempo apenaŭ rimarkebla blovetado de vento ondigis la arĝentkoloran herbon.
Pasis preskaŭ unu horo; Ringo ne revenis. La princo jam komencis perdi paciencon, kiam subite, du paŝojn for de li, viro leviĝis el la stipo. La princo ekkaptis sian sabron.
—Silento, princo, silento, jen mi venas!—mallaŭte diris Ringo ridetante.—Tiel same mi alrampis al la tatara tendaro, kaj mi ĉion bone esploris: nun mi ne malpli bone konas ĝin, ol mian propran tendon. Se vi permesos, princo, mi kunprenos dek bravulojn, timigos la ĉevalojn kaj ankaŭ la tatarojn; kaj vi samtempe, se vi volas, princo, povos ataki ilin de ambaŭ flankoj, farante kiel eble plej multe da bruo; tiam, mi estas certa, pli ol duonon da ili ni pereigos. Pardonu, ke mi donas konsilon, sed nokte ne ĉiu vidas egale bone, kaj kiam la suno leviĝos, mi plu nenion parolos: tiam vi estos ordonanta, princo, kaj ni estos obeantaj.
Serèbrjanij bone konis la sperton kaj praktikan saĝon de Ringo, kaj li permesis, ke li agu laŭ sia plano.
—Karuloj!—sin turnis Ringo al la rabistoj: ni iomete malpaciĝis, sed al venĝema malpaculo estu elpikita la okulo[85]. Ĉu mi trovos inter vi dekon da viroj, dezirantaj sekvi min en la tataran tendaron?
—Elektu, kiun vi volas,—respondis la rabistoj: ni ĉiuj estas pretaj!
—Dankon, karuloj: se vi permesas al mi elekti, mi kunprenos jen kiujn!... Kaj li elvokis el la bando dek virojn...
—Por kio vi iras, Dmiĉjo? Mi vin ne kunprenos, restu apud la princo, por nia ago vi ne taŭgas. Lasu, karuloj, viajn sabrojn, ili malhelpos al ni rampi, niaj tranĉiloj sufiĉas. Sed aŭskultu, kamaradoj, vi devas obei al mi, sen mia ordono nenion faru? Se vi volonte iras kun mi, vi devas fari nur tion, kion mi ordonos. Se iu malobeos, mi ne indulgos!
—Bone, bone!—respondis la dek elektitaj: kion vi diros, tion ni faros. Se ni ekiris por sankta ago, ni certe ne malpaciĝos!
—Jen vidu, princo, tiun monteton!—daŭrigis Ringo: de tie oni jam bone povas vidi iliajn fajrojn. Mi konsilas al vi atendi apud la monteto, kaj kiam mi timigos la ĉevalojn kaj vi aŭdos kriadon en la tendaro, tiam ataku la malpiulojn. Kien ili povos iri? Ĉevalojn ili plu ne havos, de unu flanko ni atakos ilin, de la alia flanko estas rivero kaj marĉo.
La princo promesis plenumi la konsilon de Ringo.
Tiam la ekshetmano kun siaj dek bravuloj foriris kaj baldaŭ malaperis en la herbo. Estis supozeble, ke ili sin kaŝas tie; sed rigardante pli atente, oni povus rimarki iom post ioman kaj kontraŭventan movetadon de la herbo.
Post duono da horo Ringo kun sia deko jam estis apud la tatara tendaro.
Ringo levis la kapon super la densa herbo.
Kvindek paŝojn antaŭe brulis fajro, lumiganta dekkelkajn ronde kaŭrintajn baŝkirojn. Iuj surhavis multkolorajn ĥalatojn[86], aliaj—ŝafpeltojn, kelkaj—disŝiritajn kaftanojn el kamela lano. La longaj ponardegoj staris apude, enŝovitaj en la teron, kaj iliaj longaj ombroj atingis preskaŭ ĝis Ringo. Kelkmiloj da ĉevaloj, gardataj de baŝkiroj, sin paŝtis en la apuda stepo. Aliaj fajroj, cent paŝojn de tie, lumigis sennombrajn feltajn tendojn.
La baŝkiroj ne bone gardis siajn ĉevalojn. Ili estis venintaj de trans Volgo ĝis Rjazanjo, ne renkontinte eĉ unu kontraŭatakon; ili sciis, ke niaj regimentoj estis forpermesitaj kaj ke ili renkontos neniun malamikon; kontraŭ la lupoj ili havis ĉebuzgon kaj kantojn. Kaj kvar viroj, tenante en la fortikaj dentoj la pintojn de longaj tuboj kaj pleniginte ĝisekstreme siajn vastajn pulmojn per aero, blovis el siaj tutaj fortoj. Aliaj helpis al ili per gorĝo, kaj la fajro lumigis iliajn larĝostajn fizionomiojn, ruĝiĝintajn pro streĉiĝo.
Dum kelkaj momentoj Ringo ĝuis la bildon, ne decidante, ĉu estos pli bone tuj sin ĵeti kun tranĉiloj en la manoj kontraŭ la baŝkiroj kaj, profitante ilian konfuziĝon, buĉi ĉiujn senescepte, aŭ fortimigi antaŭe la ĉevalaron kaj poste komenci la buĉadon.
Ambaŭ planoj estis allogaj.—Jen kia granda ĉevalaro,—li pensis, apenaŭ spirante: se ni bone ĝin fortimigos, la ĉevaloj disrompos ĉiujn iliajn tendojn; tiom granda tumulto okazos, ke ili ne distingos siajn kaj fremdajn. Kaj bone ankaŭ sidas tie la malpiuloj, bonege sidas! Jen kiel ili amuziĝas, du paŝojn de ili oni povas sidi, sen esti rimarkita!
Kaj Ringo ne povis preterlasi la okazon buĉi baŝkirojn.
Reŝetò!—li murmuretis al sia kamarado, kaŭrinta apud li: ĉu via gorĝo fartas bone? Ĉu vi povas bone kriaĉi?
—Kial vi mem ne kriaĉas?—flustre demandis Reŝetò.
—Ŝajne, mi havas raŭkan voĉon!
—Bone, mi povas kriaĉi. Ĉu jam estas tempo?
—Atendu iomete! Alrampu kiel eble plej proksime al la ĉevalaro, rampu ĝis kiam la ĉevaloj vin rimarkos, kaj tiam streĉu viajn tutajn fortojn, kriegu kaj pelu la ĉevalaron rekte al la tendoj.
Reŝetò kapjesis kaj malaperis en la herbo.
—Kaj vi, kamaradoj,—murmuretis Ringo al ceteraj kamaradoj: rampu post mi plej proksimen al la malpiuloj, nur singarde! Ili estas ne pli multaj ol dudek, kaj ni estas naŭ viroj, ĉiu el vi havos du tatarojn, kaj por mi restas kvar da ili. Kiam Reŝetò ekkriegos, vi ankaŭ kriegu ĉiuj kune, kaj ĵetu vin kontraŭ ili! Ĉu vi estas pretaj?
—Jes, jes, ni estas pretaj!—murmuretis la rabistoj.
La hetmano atendis iom da tempo kaj malrapide eltiris el post la zono sian longan tranĉilon.
ĈAPITRO XXVI.
Kunfratiĝo.
Serèbrjanij, duono da versto malantaŭ la tatara tendaro, malpacience atendis la signon, por komenci la atakon.
—Princo,—diris al li Maksimo, kiu ne deiris de li: ne longe ni estos atendantaj, baldaŭ jam komenciĝos la batalo. Kiam la suno leviĝos, jam multaj el ni plu ne estos en vivo, kaj mi havas peton al vi...
—Kiun peton, Maksimo Gregòrjeviĉ?
—Tute simpla afero, sed mi hontas eldiri...
—Parolu, Maksimo Gregòrjeviĉ, mi plenumos, se estos eble!
—Nu, bone, kara princo, mi diros ĉion. Sekrete mi forlasis la antaŭurbon, kontraŭ la volo de patro, sen scio de patrino. Mi ne povis plu servi kiel opriĉniko: prefere mi min dronigus en rivero. Sola filo de miaj gepatroj, mi neniam havis fraton. Mi havas aĝon de 19 jaroj kaj—ĉu vi volas kredi al mi?—ĝis nun mi havis neniun, kun kiu mi povus interŝanĝi amikajn vortojn. Mi vivis en la antaŭurbo kvazaŭ en soleco, neniu amiko, ĉiuj fremduloj! Ĉiu penas nur malutili al alia por sin plirangigi. Ĉiutage novaj turmentegoj, novaj ekzekutoj! Oni preĝas simile je monaĥoj kaj oni pereigas pli multe da homoj, ol rabistoj. Ili nur povu proprigi al si riĉaĵon kaj bienojn, kaj pereu por ili la tuta Ruslando. Kvankam terura, kruelega estas la caro, li ankaŭ iafoje deziras aŭdi la veron, sed ĉe neniu el ili la lango scias eldiri la veron! Ili jese aprobas ĉiun lian parolon, ili ĉiuj kaj ĉiam humiliĝas! Ĉu vi volas kredi aŭ ne, kiam mi ekvidis vin, princo, ekĝojis mia koro, kvazaŭ mi ekvidis parencon. Ankoraŭ ne sciante, kiu vi estas, mi vin jam ekamis; viaj okuloj rigardas ne tiel, kiel ĉe aliaj, viaj paroloj sonas alie. Boriso Godunòv, ŝajne, estas pli bona ol ili ĉiuj, tamen vi estas malsimila je li. Mi admiris vin, kiam vi nearmita staris kontraŭ la urso; kiam Basmanov, post la morto de tiu venenita bojaro, al vi ankaŭ alportis pokalon da vino; kiam oni vin kondukis al ekzekuto; kiam hodiaŭ vi parolis al la rabistoj. Mia koro estas al vi, mi volus vin ĉirkaŭbraki! Ne miru, princo, pri miaj malsaĝaj paroloj,—aldonis Maksimo, mallevante la okulojn: mi ne kuraĝas fariĝi via amiko, mi scias, kiu mi estas, kiu vi estas; sed diru, kion fari, kiel deteni la vortojn, kiuj elsaltas senhalte, kiel haltigi la koron, kiu al vi estas altirata?
—Maksimo Gregòrjeviĉ,—diris Serèbrjanij, forte premante lian manon: mi ankaŭ ekamis vin kvazaŭ mian fraton!
—Dankon, kara princo, dankon! Se tiel estas, mi tuj eldiros ĉion, kio estas en mia animo. Videble, vi ne malŝatas min. Permesu do, princo, nun, antaŭ la batalo, plenumi antikvan kristanan kutimon de kunfratiĝo! Jen pri kio mi volis vin peti, nenio plu, ne ofendiĝu, ho, princo! Se mi scius, ke ni ambaŭ vivos ankoraŭ longe, mi ne petus vin, mi ne forgesus, ke mi ne estas inda fariĝi via frato, sed nun...
—Ne kolerigu Dion, Maksimo!—interrompis lin la princo: kial vi ne indas fariĝi mia frato? Mi scias, ke mia gento estas pli nobla, ol la via, sed tio apartenas al ŝtataj aferoj; hodiaŭ, antaŭ la tataroj, dum milito ni ĉiuj estas egalaj, jes, Maksimo Gregòrjeviĉ! Ĉie ni estas egalaj, kie ni staras antaŭ Dio, ne antaŭ homoj. Ni kunfratiĝu, Maksimo Gregòrjeviĉ!
Kaj la princo demetis sian krucon, pendantan je lia kolo sur bele ĉizita ora ĉeno, kaj etendis ĝin al Maksimo.
Maksimo ankaŭ demetis sian simplan kupran krucon sur silka ŝnureto, kisis ĝin kaj faris signon de kruco.
—Prenu ĝin, Nikito Romànoviĉ! La panjo per ĝi min benis, kiam ni ankoraŭ estis malriĉaj homoj, kiam ni ankoraŭ ne ĝuis la caran favoron. Gardu ĝin, ĝi estas plej kara al mi!
Poste ili ambaŭ ankoraŭ unu fojon faris signon de kruco kaj interŝanĝinte siajn krucojn, ĉirkaŭbrakis unu la alian.
Maksimo sereniĝis.
—Nun,—li ekkriis: vi estas mia frato, Nikito Romànoviĉ! Kio ajn okazu, mi ne forlasos vin; via amiko estos mia amiko, via malamiko estos mia malamiko; mi amos per via amo, mi koleros per via kolero, mi pensos per viaj pensoj! Nun por mi estas pli gaje eĉ morti, kaj la vivo fariĝis ne tiel maldolĉa; mi havas, por kiu morti, mi havas, kun kiu vivi!
—Maksimo!—diris Serèbrjanij kortuŝita.—Dio vidas, mi tutkore fariĝis via frato; mi vin ne forlasos ĝis morto!
—Dankon al vi, Nikito Romànoviĉ, certe, ni ne disiĝos! Se ni restos en vivo, ni kune pripensu, kio estas farebla por la patrolando, kiun servon ni povas fari al sankta Ruslando! Ĉu vere, ĉio pereis en Ruslando? Ĉu ne eble estas servi al la caro alimaniere, ol estante opriĉniko?
Maksimo parolis kun nekutima fervoro, sed subite li haltis kaj ekkaptis la manon de l’ princo.
Akra kriego ekaŭdiĝis en malproksimo. La aero kvazaŭ ektremis, la tero kvazaŭ balanciĝis; surdaj krioj, neklara bruado eksonis en la tendaro de l’ tataroj, kelkaj ĉevaloj kun levita kolhararo pretergalopis antaŭ la rabistoj.
—Estas tempo!—diris Serèbrjanij, surseliĝis kaj prenis sian sabron.
—Nu, kamaradoj, obeu al mi, ne disigu la vicojn, ĉiu bone memoru sian lokon, ne disŝutiĝu, ne kuniĝu amase! Dio helpu, sekvu min!
La rabistoj salte leviĝis de l’ tero.
—Estas tempo, estas tempo!—aŭdiĝis en ĉiuj vicoj: ni obeu al la princo!
Kaj la tuta taĉmento sekvis la princon trans la monteto, de kie oni jam povis vidi la malamikajn fajrojn.
Tiam nova neatendita vidaĵo frapis iliajn okulojn. Dekstre de la tatara tendaro fajro kuris el la stepo, kaj ĝiaj malregulaj desegnoj, pli kaj pli larĝiĝantaj kaj kunfandiĝantaj, ĉiam pli proksimen alrampis al la tendaro.
—Bravulo nia Ringo!—ekkriis la rabistoj: bravuloj la niaj! Jen ili ekbruligis la stepon, la fajron ili pelas laŭvente rekte kontraŭ la malpiuloj!
La fajro pligrandiĝis kun ega rapideco; la tuta stepo dekstre jam fariĝis maro da fajro, baldaŭ la flamaj ondoj jam kaptis la plej proksimajn tendojn kaj eklumigis la tendaron, similan je maltrankviligita formikejo.
La tataroj, savante sin de l’ fajro, senorde kuris renkonte al la rabistoj.
—Ataku ilin, kamaradoj!—ektondris Serèbrjanij; ĵetu en akvon, pelu en fajron!
Komuna krio respondis al la princo. La rabistoj sin ĵetis sur la tatarojn, kaj la buĉado komenciĝis....
Kiam la suno leviĝis, la batalo ankoraŭ daŭris, sed la kampo estis kovrita per mortigitaj tataroj. Premataj de unu flanko per la fajro, de alia—de la taĉmento de Serèbrjanij, la malamikoj senhelpe sin savadis al marĉaj bordoj de l’ rivero, kie multege da ili dronis. Aliaj pereis en la fajro aŭ sufokiĝis en fumo. La fortimigita ĉevalaro tuj de komenco sin ĵetis al la tendaro, disrompis la tendojn kaj tiel multe konfuzis la tatarojn, ke ili erarvagante komencis premi kaj buĉi unuj la aliajn, anstataŭ la malamikojn. Unu malgranda aro sukcesis penetri tra la fajro kaj senorde diskuris en la stepo. Alia aro ne sen peno kunigita de la Ŝirinska estro Ŝiĥmàt, venis trans la rivero kaj formis tie malgrandan taĉmenton. Miloj da sagoj falis de tie sur la triumfantajn rusojn! La rabistoj, ne havantaj aliajn batalilojn, krom sabroj kaj tranĉiloj, ekvidinte trans la rivero la malamikojn kun pafarkoj, konfuziĝis kaj ekkuris. Vane la princo per petoj kaj minacoj penis ilin deteni. La tataroj, protektataj per siaj sagoj, jam revenis de trans la rivero kaj intencis ataki la rusojn de malantaŭe, kiam subite Ringo ekaperis apud la princo. Lia bruna vizaĝo flamis, la ĉemizo estis disŝirita, lia tranĉilo sanggutis.
—Haltu, karuloj! Haltu, amikoj!—li ekkriis laŭtvoĉe: ĉu vi ĉiuj blindiĝis? Ĉu neniu el vi vidas, ke ni ricevas helpon?
Efektive, ĉe la kontraŭa bordo de la rivero moviĝis taĉmento, preta al batalo; ponardegoj kaj halebardoj brilis en la radioj de la leviĝanta suno.
—Ĉu ne tataroj ili estas?—demandis iu.
—Vi mem estas tataro!—indignante respondis Ringo. Ĉu la tatara bando tiel marŝas? Ĉu tataroj havas infanterion? Ili ĉiam rajdas sur siaj ĉevaloj! Kaj ĉu vi ne vidas tiun viron, kiu antaŭ la taĉmento rajdas sur griza ĉevalo? Ĉu tataran kirason li surhavas?
—Rusoj venas!—aŭdiĝis inter la rabistaro: haltu, kamaradoj, fratoj venas helpi al ni!
—Vi vidas, princo,—sin turnis Ringo al Serèbrjanij: eĉ malpiuloj komencis ne tiel ofte elĵeti siajn sagojn, ili komprenis, kio okazas. Kaj kiam tiu taĉmento atakos ilin, mi montros al vi bonan transirejon, ni vade transiros kaj atakos ilin de flanke.
La nova taĉmento proksimiĝis pli kaj pli, jam oni povis distingi ĝian armaĵon kaj la vestojn, preskaŭ same multespecajn, kiel ĉe la rabistaro. Super la kapoj de la militistoj oni vidis draŝilojn, falĉilojn kaj forkegojn. Ili, ŝajne, estis kamparanoj, ĵus armitaj, kaj nur la antaŭe rajdantaj viroj surhavis unukolorajn kaftanojn kaj tenis halebardojn kaj ponardegojn. La estro estis gracia junulo. El sub lia brilanta kasko pendis longaj blondaj haroj. Li lerte rajdis sian arĝentogrizan ĉevalon, kiu jen stariĝis sur la postajn piedojn, jen bele kaj gracie marŝis egalpaŝe kaj blekis, rimarkinte la tatarajn ĉevalojn.
Kiel pluvo falis la tataraj sagoj al la proksimiĝanta taĉmento.
Princo Serèbrjanij kun siaj homoj transiris la riveron en malprofunda loko kaj brave atakis la malamikojn de unu flanko, dume la alveninta taĉmento premegis ilin de la alia flanko.
Unu tutan horon jam daŭris la batalo.
Serèbrjanij alrajdis al rivero por trinkigi la ĉevalon kaj ordigi la jungilaron. Maksimo, ekvidinte lin, ankaŭ algalopis.
—Bone, bonege, princo,—gaje li ekkriis: ŝajne, Dio protektas la sanktan Ruslandon, ni nepre venkos.
—Jes!—respondis Serèbrjanij: dankon al tiu bojaro, kiu venis ĝustatempe por nin subteni. Jen kiel li disdonas batojn dekstren kaj maldekstren! Kiu li estas? Ŝajnas al mi, mi lin ie estis vidinta!
—Nu, Nikito Romànoviĉ, ĉu vere vi lin ne rekonas?
—Ĉu vi konas lin?
—Kiel ne? Dio lin gardu! Multe da pekoj Dio pardonos al li por la hodiaŭa tago. Sed vi ankaŭ devas koni lin, princo: Teodoro Basmanov!
—Basmanov? Ĉi tiu? Ĉu povas esti?
—Vi estas prava, li fariĝis tute alia. Antaŭ nelonge li dancadis—hontinda afero! en virina vesto, kvazaŭ juna knabino. Nuntempe li saĝiĝis, li kunigis vilaĝanojn kaj servutulojn kaj atakis la tatarojn: la rusa koro vekiĝis en li! Kaj kia fortegulo! Jes, princo, en tia tago oni ne povas ne ŝanĝiĝi,—daŭrigis Maksimo kun entuziasmo, kaj liaj okuloj ĝojplene ekbrilis.—Mi ne rekonas min mem, princo. Kiam mi foriris el la patra domo, mi sentis, ke por mi restas malmulte da jaroj por vivi en la mondo. Mi deziris batali kontraŭ malpiuloj, sed ne por venki ilin, venkon havos aliaj pli bonaj viroj, sed por esti mortigita per tatara sabro. Kaj nun, princo, nun mi deziras vivi! Ĉu vi aŭdas, kara princo, kiam tumulto ĉesas por momento, ĉu vi aŭdas, kiel kantas alaŭdoj tie supre en la ĉielo? Same gaje kantas mia koro! Tiom grandan forton kaj volon mi sentas, ke jarcento ŝajnas al mi tro mallonga, por ĉion plenumi! Kaj multon, multon mi trapensis de post la tagiĝo! Bone mi komprenis kaj konsciis, kiom multe da bono oni povas ankoraŭ fari por la patrolando. La caro certe vin pardonos! Ne eble estas, ke vi ne estos pardonita. Eble, li vin eĉ ekamos. Kaj vi prenos min kune: ni ambaŭ ĉion pripensos kaj faros bone, simile je Silvestro kaj Adaŝev[87]. Mi ĉion, ĉion rakontos al vi, kion hodiaŭ mi havas en la kapo, kaj nun pardonu, princo, mi rapidas: rigardu, la tataroj ĉirkaŭas Basmanov’n. Kvankam li ne estas tute bona homo, oni ja devas helpi al li!
Serèbrjanij karese ekrigardis Maksimon, kvazaŭ li estus lia filo.
—Estu singarda, Maksimo,—li diris: ne ĵetu vin en batalon senpripense, rigardu, sango estas sur via vesto!
—Ne, ĝi estas sango de malamikoj,—respondis Maksimo, gaje rigardante sian ĉemizon;—mi ne ricevis eĉ unu graton, gardas min via kruco!
En la sama momento tataro, ŝtele kaŭrinta en la kanoj, elrampis al la bordo, streĉis la pafarkon kaj ekcelis Maksimon.
Eksonis la bone streĉita pafarko, ekkantis la ŝnuro, ekkrietis la sago, penetrante en la bruston de Maksimo, en la blankan bruston, sub la koron. Maksimo ŝanceliĝis sur la selo, ekkaptis la kolharojn de sia ĉevalo: li ne volas morti, sed jam venis lia tempo, li falis teren, la piedo en piedingo. Kaj la galopanta ĉevalo ektrenis lin post si... Kuŝas Maksimo surdorse, disĵetinte la brakojn, kaj liaj bukloj balaas la teron, restigante sangmakulitajn postsignojn.
Venos la malbonega sciigo en la antaŭurbon, kaj ekploregos lia patrino, ke pereis ŝia kara filo, ke mortis li, kiu devus fermi ŝiajn maljunajn okulojn. Ekploregos ŝi, sed ne revivigos ŝi sian karan filon!
Venos la malbonega sciigo en la antaŭurbon, ekgrincigos Maluto la dentojn, sin ĵetos li sur la kaptitajn tatarojn, forhakos li milojn da kapoj kaj penos li sattrinki tiun sangon, sed ne revivigos li sian karan filon!
La princo forgesis la batalon, la tatarojn. Li ne vidas plu, kiel Basmanov forpelas la malpiulojn, kiel Ringo atakas la pelatajn, li vidas nur la ĉevalon, trenantan lian novan fraton. Kaj Serèbrjanij ekrajdis post la ĉevalo, kaptis ĝin per la brido, desaltis teren kaj liberigis Maksimon el la piedingo.
—Maksimo, mia kara!—li diris, genufleksante kaj levante lian kapon: ĉu vi vivas ankoraŭ, mia nova frato? Malfermu la okulojn, diru unu vorton!
Kaj Maksimo malfermis la nebulajn okulojn kaj etendis al li la brakojn.
—Adiaŭ, mia kara frato, adiaŭ, karulo! Ne multe da tempo ni vivis kune. Faru sola, kion ni intencis fari kune!
—Maksimo!—diris Serèbrjanij, kisante la varmegan frunton de l’ mortanto: ĉu vi ne komisios ion al mi?
—Redonu al mia patrino mian lastan kison, diru al ŝi, ke mi ŝin rememoras, mortante!.. Kaj la krucon,—daŭrigis Maksimo,—la krucon, kiun mi surhavas, donu al ŝi... kaj la mian vi surportu je mia memoro.
—Kara mia frato,—diris la princo: kion ankoraŭ vi havas en la koro? Eble vi amis iun knabinon? Ne hontu, Maksimo, diru, kiun ankoraŭ vi bedaŭras, krom panjo?
—Mi bedaŭras mian patrolandon, mi bedaŭras la sanktan Ruslandon! Ne malpli multe mi ĝin amis, ol mian patrinon, kaj krome... mi neniun amis...
Maksimo fermis la okulojn. Lia vizaĝo brulis, la spirado plioftiĝis.
Post kelke da minutoj li ree ekrigardis la princon.
—Frato,—li diris: mi soifas, donu akvon plej malvarman...
El la apuda rivero la princo ĉerpis per sia kasko akvon kaj alportis al la mortanto.
—Nun mi sentas min pli bone,—diris Maksimo: levu min, mi volas preĝi!
La princo levis lin. La junulo ĉirkaŭrigardis, ekvidis la forkurantajn tatarojn kaj ekridetis.
—Mi diris ja, frato, ke Dio nin protektas... rigardu, kiel ili kuregas... Ne, mallumiĝas miaj okuloj, ho, ne volonte mi mortas...
La sango ekfluis el lia buŝo.
—Dio, akceptu mian animon!—ekmurmuretis Maksimo kaj mortis.
ĈAPITRO XXVII.
Basmanov.
La homoj de Basmanov kaj la rabistoj ĉirkaŭis princon Serèbrjanij.
La tataroj estis plene venkitaj, multaj kaptitaj, aliaj forkurintaj. Por Maksimo oni elfosis tombon kaj oni lin enterigis kun honoro. Dume Basmanov ordonis starigi ĉe la bordo de la rivero sian persan tendon, kaj lia dvoreckij[41], unu el la ĉefmilitistoj de la taĉmento, venis anonci al Serèbrjanij, ke la bojaro lin salutas kaj petas lin veni tagmanĝi kune.
Kuŝante sur silkaj kusenoj, Basmanov, jam kombita kaj parfumita, rigardis en spegulon, kiun tenis antaŭ li, starante surgenue, lia juna ĉevalservisto. La vizaĝo de Basmanov aperigis strangan miksaĵon el ruzeco, ambicio, dorlotita volupteco kaj senzorga braveco; kaj tra tiuj diversaj sentoj tralumis malkonfido, kiu estis kutima por ĉiu opriĉniko ĉe la vido de l’ bojaro de zemŝĉino. Supozante, ke Serèbrjanij devis lin malestimi, li, eĉ plenumante la devon de gastiganto, jam primeditis la planon, kiel sin venĝi al la gasto, se li aperigos sian malestimon. Ĉu la eniro de la princo Basmanov salutis lin per kapmovo, sed ne leviĝis.
—Vi estas vundita, Teodoro Alekséeviĉ?—naive demandis Serèbrjanij.
—Ne,—respondis Basmanov, akceptante tiujn vortojn kiel mokon kaj intence kontraŭmetante senhontecon: ne, vundita mi ne estas, nur iom laca, kaj mia vizaĝo estas ŝajne sunbrunigita. Kiel vi opinias, princo,—aldonis li, ĉiam rigardante en spegulon kaj ordigante siajn perlajn orelringojn: kiel vi opinias, ĉu baldaŭ malaperos ĉi tiu sunbrunaĵo?
Serèbrjanij ne sciis, kion respondi.
—Domaĝe estas,—daŭrigis Basmanov,—hodiaŭ ni ne povas preni banon: ĝis mia bieno restas ĉirkaŭ 30 verstoj, kaj morgaŭ, princo, mi vin invitas, tie mi regalos vin pli bone ol hodiaŭ, mi montros al vi mian ĥorrondon,—ĉarmajn knabinojn kaj tute freŝajn junulojn, ne pli aĝajn ol dudekjaraj!
Basmanov intence kartavis parolante.
—Dankon, bojaro, mi rapidas en la antaŭurbon,—seke respondis la princo.
—En la antaŭurbon? Vi, ŝajne, estas forkurinta el tiea malliberejo?
—Mi ne estas forkurinta, bojaro, oni min perforte forkondukis. Ĉar mi donis ĵuron al nia caro, mi ne rajtis forkuri kaj nuntempe mi ree min donos al lia volo!
—Do, vi deziras esti pendigita? Liberulo iras, kien li deziras! Sed vidu, mi vere ne scias, ĉu mi devas reveni?
—Kial do ne, bojaro?
—Aŭskultu!—respondis Basmanov, kvazaŭ ĉagrenita, aŭ eble volante ricevi la konfidon de Serèbrjanij: tutkore mi servas al la caro, korpon kaj animon mi donas al la caro, kaj jen la caro starigas super mi iun Godunòv’n.
—Ŝajnas al mi, vi ĝuas la caran favoron.
—Favoron! Ĝis nun li eĉ ne konsentas, ke mi fariĝu okolniĉij[16]. Kaj ĉu li havas serviston pli fidelan ol mi? Lia Godunòv ne servas tiel, kiel mi. Li estas homo singarda, li penas, ke la bojaroj de zemŝĉino ne havu pri li malbonan opinion.—"He, Boriso, iru en malliberejon juĝe esplori la bojaron!"—Bone, via cara moŝto, mi tuj iras, sed la bojaro povos min trompi, mi ne estas sperta en similaj aferoj, ordonu, ke Maluto iru kune!—"He, Boriso, vidu, tie ĉe la tablo sidas bojaro, kiu malmulte drinkas! Iru, donu al li vinon, ĉu vi komprenas?"—Mi komprenas, via cara moŝto, sed li min jam suspektas, prefere sendu Teodoron Basmanov!—Kaj Teodoro ne rifuzas, li iras ĉien, kien oni lin sendas. Se la caro okulsignos, mi venenos mian propran fraton, ne demandinte eĉ pri la kaŭzo. Vi ne forgesis, princo, kiel mi alportis al vi pokalon da vino, senditan de la caro mem? Je Dio, mi certa estis, ke la pokalo enhavas venenon, je Dio, princo!
Serèbrjanij ridetis.
—Kie ankaŭ li trovos serviston pli belan ol mi?—daŭrigis Basmanov, fariĝante pli kaj pli aroganta.—Ĉu vi iam vidis brovojn, similajn je la miaj? Veraj zibelaj brovoj! Kaj miaj haroj? Ektuŝu, princo, mi vin petas, vera silko, ĉu ne vere?
Abomenon montris la vizaĝo de Serèbrjanij. Basmanov ĝin bone rimarkis kaj daŭrigis, por inciteti la gaston:
—Kaj miaj manoj, rigardu, princo, ĉu ili ne estas manoj de juna knabino? Certe, hodiaŭ mi faris kelkajn kalojn. Tia estas mia karaktero, mi neniam ŝparas miajn fortojn!
—Bojaro!—ekkriis la princo, ne povante plu deteni sian indignon: se estas vere, kion oni rakontas pri vi...
—Kion oni rakontas pri mi?—demandis Basmanov, ruze fermetante la okulojn.
—Sufiĉas tio, kion vi mem rakontas pri vi! Sed oni ankaŭ rakontas, ke vi dancas antaŭ la caro en ljetniko[23] kvazaŭ knabino!
Basmanov ruĝiĝis, sed lia kutima senhonteco devis helpi al li.
—Nu bone,—li diris kun senzorga gesto: kaj se efektive mi dancas?
—Tiam adiaŭ,—diris Serèbrjanij: mi hontas ne nur tagmanĝi kun vi, sed eĉ rigardi vin!
—Bone!—ekkriis Basmanov.—Lia ŝajniga senzorgeco malaperis, liaj okuloj brilis kaj li jam ne kartavis:—bone, ke vi fine eldiris ĉion! Mi scias, kion vi ĉiuj pensas pri mi! Sed sciu, ke mi kraĉas sur vian opinion!
La brovoj de l’ princo sulkiĝis, kaj li jam volis kapti sian sabron, sed, ekmemorinte, kun kiu li parolas, li nur levis la ŝultrojn.
—Por kio vi kaptas la sabron?—daŭrigis Basmanov.—Min vi ne timigos. Se mi ankaŭ prenos mian sabron, oni vidos, kiu el ni venkos.
—Adiaŭ!—diris Serèbrjanij kaj levis la kurtenon de l’ tendo por foriri.
—Aŭskultu!—ekkriis Basmanov, kaptante la baskon de lia kaftano: se iu alia min same ekrigardus, mi ne pardonus al li, je Dio, ne pardonus, sed kun vi, princo, mi ne volas malpaciĝi: tiel bonege vi batas la tatarojn.
—Vi ne malpli bonege ilin batas,—bonkore diris la princo, haltante ĉe la eniro kaj ekmemorante, kiel batalis Basmanov.—Por kio vi nun babilas sensencaĵon kvazaŭ vera virinaĉo?
La vizaĝo de Basmanov ree fariĝis senzorga.
—Ne koleru, princo! Ne ĉiam mi estis tia; sed, vivante ĉe la kortego, oni kontraŭvole fariĝas tia.
—Peko ĝi estas, Teodoro Aleksèeviĉ! Kiam mi vidas vin surĉevale, kun sabro en la mano mi sentas ĝojon en la animo. Hodiaŭ vi montris grandegan bravecon. Lasu viajn virinaĉajn kutimojn, tondigu la longajn harojn, iru pentofari Kievon aŭ monaĥejon de Solovki kaj revenu Moskvon kiel bona kristano![88]
—Nu, ne koleru, ne koleru, Nikito Romànoviĉ! Altabliĝu, mi petas, ni manĝu kune. Mi ja ne estas hundo! Ekzistas homoj pli malbonaj, ĉu ne? Kaj ne ĉio estas vero, kion oni diras pri mi: ne ĉiu raporto estas vera vorto! Iafoje mi kolerante intence rakontas pri mi mem tion, kio tute ne okazis.
Serèbrjanij estis ĝojigita, ke li povas bone klarigi al si la konduton de Basmanov.
—Do ne estas vere, ke vi dancis, vestita per ljetniko?
—Ree tiu ljetniko! Ĉu mi ĝin surmetas laŭvole? Ĉu vi ne konas la caron? Kaj mi tute ne deziras fariĝi sanktulo! En la antaŭurbo, kompreneble, mi fastas por plaĉi al la caro, mi vizitas ĉiujn noktajn diservojn, ĉiumerkrede kaj ĉiuvendrede mi faras po cent ĝisteraj salutoj, mirinde estas, ke mia frunto ĝis nun ne estas rompita! Se vi tutajn semajnojn devas surhavi monaĥan veston, vi ankaŭ volonte anstataŭus ĝin eĉ per ljetniko, ĉu ne?
—Ne, ne! Mi preferus eŝafodon!—ekkriis Serèbrjanij.
—Jes?—moke diris Basmanov kaj, malice ekrigardinte la princon, li daŭrigis konfideme:—ĉu vi opinias, princo, ke al mi estas agrable, ke pro cara kaprico oni jam komencis min nomi Teodora[89] anstataŭ Teodoro? Kaj kiun profiton mi havas el tio? Neniun profiton, nur honton! Antaŭ nelonge mi rajdas tra Dorogomila antaŭurbo, kaj vilaĝanaĉoj montras min per fingroj kaj mokas: "jen rajdas Teodora de la caro!" Mi volis ilin puni, sed ili forkuris. Tiam mi iras al la caro kaj rakontas al li ĉion, petante lin: "malpermesu, ke oni min moku, jen iu en Dorogomila antaŭurbo jam nomis min Teodora!"—"Kiu li estas?"—"Se mi scius, kiu li estas, mi ne venus vin tedi, mi mem lin mortigus!"—"Nu, Teodĉjo,—li diris,—prenu el mia trezorejo kvardek zibelojn por fari taliveston!"—"Por kio mi bezonas taliveston? Certe, vi ne donacos taliveston al Godunòv, ĉu mi estas malpli bona, ol li?"—"Kion do vi volas, ke mi donacu al vi?"—"Faru min via okolniĉij[16], por ke oni ĉesu min moki!"—"Ne, Teodĉjo, okolniĉij vi ne estos: vi estas mia amuzanto, kaj Godunòv—mia konsilanto, por vi mi havas monon, por Godunòv—honoron. Kaj la Dorogomilan antaŭurbon, kie oni vin nomis Teodora, mi ordonos enskribi en opriĉninon!" Vi aŭdas, amuzanto? Sed de kiam ni forlasis Moskvon, ni tute ne amuziĝis. Ni nur fastas kaj preĝas. Min tedis tia vivmaniero, kaj mi elpetis, ke la caro permesu al mi viziti miajn bienojn. Sed tie mi ankaŭ enuis: ne eble estas ĉiutage ĉasi leporojn aŭ koturnojn! Tial mi ekĝojis, eksciinte pri la tataroj. Ĉu ne bone ni ilin atakis, je Dio, bonege! Multe da kaptitoj ni venigos Moskvon! Ĝustokaze, princo, ĉu vi bone scias arkpafi?
—Kial vi demandas?
—Jen kial! Post tagmanĝo ni alligos tataron je cent paŝoj kaj faros provon: kiu la unua trapafos lian koron? Nepre la koron, ne aliloken! Kiam li mortos, ni alligos alian!
La serenaj trajtoj de Serèbrjanij malheliĝis.
—Ne, bojaro,—li respondis: mi ne arkpafas kunligitan homon.
—Ne? Tiuokaze ni ordonos al li kuri antaŭ ni: kiu el ni trafos lin kurantan? Ĉu vi deziras?
—Ne, lasu, bojaro, mi ne deziras kaj al vi mi ankaŭ ne permesos. Dank’ al Dio, ĉi tie ni ne estas en Aleksandra antaŭurbo!
—Vi ne permesos?—ekkriis Basmanov, kaj ree liaj okuloj ekbrulis. Sed kredeble li ne havis intencon malpaciĝi kun Serèbrjanij, tial li subite ĝoje diris:
—He, he, princo, ĉu vi ne komprenas, ke mi ŝercas kun vi? Pri la ljetniko vi ankaŭ ne kredu! Jam duonon da horo mi ridas kaj ŝercas, kaj vi ĉion, kion mi babilas, akceptas kiel veron? Ho, princo, por mi la antaŭurbaj kutimoj estas ankoraŭ pli abomenaj, ol por vi! Ĉu vi opinias, ke mi havas bonajn rilatojn kun Grjaznòj, kun Vjàzemskij, kun Maluto? Je Dio, por mi ili estas kvazaŭ katarakto en okulo! Aŭskultu, princo,—daŭrigis li flateme: aŭskultu do! Se mi revenos antaŭurbon pli frue, ol vi, mi elpetos por vi pardonon de la caro, sed kiam vi ree estos en favoro, tiam vi ankaŭ devas helpi al mi. Se vi nur aludos al la caro pri Vjàzemskij, poste pri Maluto kaj pri aliaj, vi ekvidos, ke baldaŭ ni ambaŭ fariĝos liaj solaj konfidatoj! Kaj kion rakonti al li pri ĉiu el ili, tion mi bone scias, sed estus pli efike, se la caro tion aŭdos de iu alia, krom mi! Mi instruos vin, kion vi devas rakonti al la caro, kaj poste vi mem min dankos por tio!
Strange sin sentis Serèbrjanij apud Basmanov. La braveco de l’ bojaro kaj la duone konfesita bedaŭro pri lia hontinda vivmaniero allogis la princon. Li eĉ estis preta kredi, ke Basmanov efektive ŝercis aŭ pro ĉagreno sin mem kalumniis. Sed la lasta propono, kiu videble enhavis nenion ŝercan, estis por li abomena.
—Nu?—demandis Basmanov, arogante lin rigardante: ĉu vi deziras dividi kun mi la caran favoron? Kial vi silentas, princo? Eble vi ne konfidas al mi?
—Teodoro Aleksèeviĉ!—respondis Serèbrjanij, pensante esti kiel eble plej ĝentila por sia gastiganto: tio, kion vi proponas, estas,—kiel mi diros? tio estas...
—Nu?—demandis Basmanov.
—Tio estas hontindaĵo!—diris fine Serèbrjanij, opiniante, ke per sia mola tono li malakrigis la esprimon.
—Hontindaĵo?—ripetis Basmanov, kaŝante sian koleron sub aspekto de miro: ŝajne, vi forgesis, pri kiu mi parolis, princo? Ĉu vi simpatias kun Vjàzemskij aŭ kun Maluto?
—Fulmotondron Dio sendu sur ilin kaj sur la tutan opriĉninon!—ekkriis Serèbrjanij: se la caro permesos al mi paroli, mi malkaŝe rakontos pri ili ĉion, kion mi scias kaj kion mi pensas, sed aludi ion pri ili aŭ pri iu ajn mi ne povas, ne, ne povas, des malpli laŭ via deziro...
Malbonan rigardon ĵetis sur lin Basmanov.
—Do vi ne deziras, ke mi dividu kun vi la caran favoron?
—Ne, bojaro!—diris Serèbrjanij.
Basmanov klinis la kapon, prenis ĝin per ambaŭ manplatoj kaj komencis balanciĝi.
—Ho ve, orfo mi estas, orfo malfeliĉa!—li kvazaŭ plorkantis: orfo mizera! De kiam la caro ĉesis min ami, ĉiu volas min ofendi! Neniu karesas, neniu konsolas, ĉiu min nur mallaŭdas. Ho ve, kia malĝoja vivo! Kiel tedis min ĉi tiu hunda vivo! Pli bone estus, ke mi min pendigu sur mia zono!
Serèbrjanij miregante rigardis Basmanov’n, kiu longe plendis kaj ploregis, kvazaŭ virinaĉo dum enterigo[90], kaj de tempo al tempo ĵetis arogantajn rigardojn al la princo por observi la impreson.
—Fi!—fine diris Serèbrjanij kaj volis eliri, sed Basmanov ree kaptis lin je la basko.
—He, he!—li ekkriis,—kantistoj!
Eniris kelkaj viroj, kiuj sendube jam atendis ekstere. Ili malhelpis la princon eliri.
—Karuloj!—sin turnis al ili Basmanov per plenda voĉo.—Kantu malgajaĵon, por ke la animo plendu, ploru kaj forlasu la korpon...
La kantistoj komencis longan, malĝojan kanton, similan al enteriga kanto, kaj Basmanov la tutan tempon balanciĝis kaj ripetis:
—Pli malrapide, pli plende! Ankoraŭ pli plende, miaj amikoj! Enterigu vian bojaron, jen kiel, jen kiel! Bone! Bonege! Kial do la animo ne forlasas la korpon? Aŭ deziras la sorto, ke mi ankoraŭ suferu en la mondo? Se la sorto tiel decidis, oni devas obei! Se mi devas vivi, mi vivos! Danckanton!—li subite ekkriis, kaj la kantistoj, jam alkutimintaj al liaj kapricoj, komencis danckanton.
—Pli rapide!—komandis Basmanov, prenis du arĝentajn vazojn kaj kunfrapadis ilin.—Karuloj, pli rapide! Pli rapide, diabloj! Kanajloj, friponoj! Rapide!
La tuta eksteraĵo de Basmanov ŝanĝiĝis. Nenio virinsimila restis en lia vizaĝo. Serèbrjanij rekonis la bravulon, kiu matene batalis en plej danĝeraj lokoj kaj pelis arojn da tataroj antaŭ si.
—Jen kio plaĉas al mi!—ekkriis Serèbrjanij kun laŭdanta kapmovo.
Basmanov gaje lin ekrigardis.
—Kaj vi ree ekkredis al mi, princo? Vi kredis, ke mi vere ploris? He, he, princo, kiel facile estas vin trompi! Nu, ni kunfrapu la pokalojn por nia konatiĝo! Se ni kune vivos, vi vidos, ke mi ne estas tia, kia mi ŝajnas!
La senzorga gajeco bone impresis la princon, li volonte prenis la pokalon el la mano de Basmanov.
—Kiu povas vin kompreni, Teodoro Aleksèeviĉ? Neniam mi vidis iun, similan al vi. Eble, efektive, vi estas pli bona, ol vi ŝajnas esti. Mi ne scias, kion mi devas pensi pri vi, sed Dio nin kunigis en batalo, tial—estu sana, bojaro!
Kaj li trinkis la pokalon ĝis la fundo.
—Bone, princo, bone, mia kara! Je Dio, mi vin amas. Ankoraŭ unu pokalon, kaj pereu ĉiuj tataroj, kiuj restas en Ruslando!
Serèbrjanij ne facile fariĝis ebria, sed hodiaŭ post la dua pokalo liaj pensoj iom konfuziĝis. Eble la vino estis tro forta, aŭ Basmanov alŝutigis ion en lian pokalon, sed la princo sentis kapturniĝon, li nenion vidis antaŭ si, li nur aŭdis gajegan kanton kaj ankaŭ la ordonantan voĉon de Basmanov:
—Pli rapide, karuloj! Pli rapide! Ĉu vi dormas? Kiun vi enterigas, kanajloj?
Kiam Serèbrjanij rekonsciiĝis, la kantado ankoraŭ daŭris, sed li jam ne staris, sed duonkuŝis sur la persaj kusenoj, kaj Basmanov kun helpo de sia ĉevalservisto penis vesti lin per virina ljetniko.
—Surmetu vian kaftanon, princo!—li diris: jam fariĝas malvarmete!
En la sama momento la kantistoj, fininte la kanton, iom haltis por ripozi.
Punktoj flugis en okuloj de Serèbrjanij, liaj pensoj ankoraŭ ne estis tute klaraj, kaj li surmetus virinan veston anstataŭ sia kaftano, sed subite meze de silento aŭdiĝis kvazaŭ tirata ĝemblekado.
—Kiu blekas?—kolere demandis Basmanov.
—Hundo sur la tombo de Skuratov,—respondis la servisto, elrigardinte el la tendo.
—Donu al mi pafarkon kaj sagon, mi lernigos ĝin ĝembleki, kiam mi regalas la gaston!
Sed ĉe la nomo de Skuratov Serèbrjanij tute malebriiĝis.
—Atendu, bojaro!—li diris, leviĝante: ne tuŝu la hundon, ĝi estas Bujano de Maksimo, ĝi vokas min al la tombo de mia frato! Tro longe mi festenis kun vi, adiaŭ, mi devas for!
—Vi forgesis vian kaftanon, princo!
—Ne por mi ĝi estas kudrita,—respondis Serèbrjanij, ekkoninte, kiun veston Basmanov tenas antaŭ li: surmetu ĝin mem kaj portu, kiel vi portis ĝis nun.
Kaj, ne atendante la respondon, li kraĉis kaj eliris.
Post li aŭdiĝis malbenoj, insultoj, blasfemoj! Sed, ne atentante ilin plu, la princo iris al la tombo de Maksimo, falis teren kaj preĝis por sia mortinta frato, kaj poste li, akompanata de Bujano, revenis al la rabistoj, kiuj, gvidataj de Ringo, jam aranĝis sian tendaron ĉirkaŭ ekbruligitaj fajroj.