ĈAPITRO XXXVI.
Reveno en la antaŭurbon.
Terureginte Moskvon, la caro ekdeziris sin montri korfavora kaj grandanima. Laŭ lia ordono, la malliberejoj estis malfermitaj kaj ĉiuj malliberuloj, kiuj jam ne esperis por si pardonon, estis liberigitaj. Kelkaj eĉ ricevis donacojn de l’ caro. Ŝajne, lia kolerego, de longe tropleniginta lian animon kaj ĉiam kreskinta, eksplodis dum la lasta ekzekutado kaj forlasis lian animon, kvazaŭ garbo da flamantaj radioj el fajrospiranta vulkano. Lia animo trankviliĝis, kaj li ĉesis ĉie serĉi perfidon.
Ne ĉiufoje, verŝinte sangon de senkulpuloj, Ivano havis riproĉojn de konscienco. Tio dependis ankaŭ de aliaj cirkonstancoj. Ĉielaj signoj, subita fulmotondro, apero de popolaj malfeliĉoj vekis lian senteman imagon kaj iafoje igis lin fari publikan penton; sed kiam ne okazis brulado aŭ malbonega rikolto aŭ iu alia malfeliĉo, lia interna voĉo silentis, lia konscienco dormetis. Tiel okazis en la nuna tempo. Trankvila estis la animo de l’ caro. Post siaj mortigoj Ivano sentis kvazaŭ kontentiĝon, kiel homo satmanĝinta post longa fastado. Obeante pli al sia kutimo ol al kora bezono, li, revenante en la antaŭurbon tra la monaĥejo de Sankta Triunuo, interrompis sian vojaĝon por preĝi dum kelkaj tagoj.
Dum la tuta vojaĝo la fronte rajdantaj oficistoj plenmane disdonadis arĝentajn monerojn al almozuloj kaj, forlasante la monaĥejon, la caro lasis al la ĉefabato riĉajn donacojn, por ke oni preĝu pri lia sano.
Dume en la antaŭurbo okazis io tute neatendita.
Godunòv, sendita antaŭen por prepari triumfan akcepton de l’ caro, fininte ĉion necesan, sidis en sia domo, ĉe kverkligna tablo, apoginte la kapon sur la manplaton. Li primeditadis ĉion okazintan dum la lastaj tagoj, la publikan ekzekuton, kiun li sukcesis ne ĉeesti, la malfacile divineblan karakteron de l’ terura caro kaj la rimedojn por ne perdi lian favoron, ne partoprenante la farojn de l’ opriĉnikoj,—kiam subite eniris lia servisto kaj anoncis, ke ĉe la doma pordo atendas princo Nikito Romànoviĉ Serèbrjanij.
Aŭdinte ĉi tiun nomon, Godunòv mirigite leviĝis.
Serèbrjanij estis malfavorato de l’ caro, kondamnita al morto. Li estis forkurinta el malliberejo, kaj rilatoj kun li povis kosti al Godunòv lian kapon. Aliparte, rifuzi al la princo gastamecon aŭ denunci lin al la caro, tio estus malindaĵo, kiun ne riskus Godunòv, timante perdi la popularecon, kiun li plej multe ŝatis. Samtempe li ekmemoris, ke la caro en la lastaj tagoj estis en bonega humoro, kaj li tuj decidis sian agadmanieron.
Li ne eliris el la domo, por akcepti la princon, sed ordonis, ke oni lin tuj invitu en la ĉambron. Neniuj fremdaj atestantoj ĉeestis, kaj Godunòv, decidinte lin akcepti, deziris montri plenan gastamecon.
—Estu la bonveninta, princo,—li diris, ĉirkaŭbrakante la gaston: bonvolu sidiĝi! Kiel vi kuraĝis reveni la antaŭurbon? Sed antaŭe permesu, ke mi vin regalu, certe, vi estas tre laca?
Laŭ lia ordono oni alportis manĝaĵon kaj kelkajn pokalojn da vino.
—Diru, mi petas, princo,—demandis Godunòv: ĉu iu vin vidis, kiam vi supreniris la ŝtuparon?
—Mi ne scias,—naive respondis la princo: eble, iu vidis, mi min ne kaŝis, mi rekte alrajdis al via domo. Mi scias, ke vi ne simpatias por la opriĉnikoj!
Godunòv sulkigis la vizaĝon.
—Boriso Teodòroviĉ,—daŭrigis Serèbrjanij konfideme: mi ne estas sola, kun mi venis ĉirkaŭ ducent rabistoj el apud Rjazanjo.
—Kion vi diras, princo?—ekkriis Godunòv.
—Ili restis ekster la antaŭurbo. Ni ĉiuj prezentas niajn kapojn al la caro: li bonvolu nin ekzekutigi aŭ pardoni, laŭ sia bontrovo!
—Mi scias, princo, mi aŭdis, kiel vi kun tiuj rabistoj forpelis tatarojn; sed eble vi ne scias, kio dume okazis en Moskvo?
—Mi ĉion scias,—respondis Serèbrjanij, sulkigante la brovojn.—Mi veturis ĉi tien kaj esperis, ke la opriĉnino estas finita, sed ĉe vi fariĝas ĉiam pli kaj pli malbone. Dio pardonu al la caro! Sed kial do vi, Boriso Teodòroviĉ, nur observas ĉion kaj nenion kontraŭdiras?
—Nu, princo, mi vidas, vi estas ĉiam la sama. Se mi eĉ dirus al la caro, ĉu li obeus min?
—Tute egale,—obstine respondis Serèbrjanij: ĉu li obeos aŭ ne, sed vi devis nepre eldiri vian opinion. De kiu li ekscius la veron, se ne de vi?
—Ĉu, vi opinias, li ne scias la veron? Ĉu vi opinias, ke li efektive kredas al la denuncoj, laŭ kiuj tiom da homoj estis ekzekutitaj?
Kaj Godunòv haltis, timante, ĉu li ne diris tro multe, sed li tuj ekmemoris, ke li parolas kun Serèbrjanij, kies sincera mieno estis garantio kontraŭ perfido.
—Ne, princo,—li daŭrigis duonvoĉe: maljusta vi estas kontraŭ mi. La caro ekzekutigas tiujn, kontraŭ kiuj li koleras, kaj la impulsojn de lia koro ĉu oni povas kontroli? "La koro de l’ caro estas en la mano de Dio",—diras la Sankta Skribo. La bojaro Morozov provis paroli la veron al la caro,—kio sekvis? Morozov estas ekzekutita, tamen ĉu tio helpis al la aliaj? Kaj vi, princo, ŝajne, malbone gardas vian kapon, se vi, sciante pri la ĵusaj ekzekutoj, kuraĝis veni en la antaŭurbon?
Ĉe la nomo de Morozov Serèbrjanij ekspiris. Li multe amis la bojaron, kvankam Morozov estis forpreninta lian feliĉon.
—Nu, Boriso Teodòroviĉ,—li diris al Godunòv, respondante al lia demando: se decidos la sorto, helpos neniu forto! Verdire, la vivo tedis min, ne bona vivo komenciĝis en Ruslando!
—Aŭskultu, princo, vi mem vin ne ŝparas, tia certe estas via karaktero, sed Dio zorgas pri vi. Ĝis nun, malgraŭ ĉio, vi restas en vivo. Eble, la sorto ne destinis, ke vi pereu senbezone. Se vi estus reveninta antaŭ unu semajno, vi certe jam ne ekzistus plu; sed nun, ŝajnas al mi, vi povas havi iujn esperojn. Nur ne rapidu aperi antaŭ la caro, antaŭe mi devas paroli kun li.
—Mi dankas vin, Boriso Teodòroviĉ, sed vi ne zorgu multe pri mi, nur miajn rabistojn, se eble, bonvolu pardonigi. Kvankam krimuloj, ili ja bone elpagis siajn kulpojn!
Godunòv mirigite ekrigardis la princon. Li ne povis alkutimiĝi al la naiveco de l’ princo, kaj lia indiferenteco pri la propra vivo ŝajnis al Godunòv nenatura.
—Ĉu pro iu ĉagreno vi, princo, ne volas plu vivi?—li demandis.
—Eble pro ĉagreno. Por kio vivi nun? Ĉu vi volas kredi, Boriso Teodòroviĉ, iafoje malgraŭvole mi pensas pri Kurbskij[34]: timo ekposedas min, mi mem tiam havas la deziron forlasi la patrolandon kaj iri for al la poloj, se nur la poloj ne estus niaj malamikoj!
—Jes, princo! En la nuna tempo ni ne havas alian vojon: aŭ imiti la princon Kurbskij kaj por ĉiam forlasi la patrolandon, aŭ fari, kiel mi—resti apud la caro kaj peni konservi lian favoron. Kaj vi, princo, celas nek unu, nek alian: la caron vi ne forlasas kaj samtempe vi kontraŭstaras al li; tio estas neeble, princo, oni devas elekti tion aŭ ĉi tion. Se vi ne deziras forkuri el Ruslando, plenumu la volon de l’ caro. Kaj se li vin ekamos, eble li mem forlasos sian opriĉninon. Se ni, ekzemple, estus duope apud li, subtenante unu la alian, tiel ke hodiaŭ mi dirus al li necesan vorteton, morgaŭ vi,—io nepre restos en lia kapo, senĉesa gutado eĉ ŝtonon traboras. Sed perforte, kara princo, nenio estas farebla!
—Se li ne estus la caro,—malgaje diris Serèbrjanij,—mi scius, kion mi devus fari, sed nun mi mem ne povas decidi, kion fari: unuflanke, Dio malpermesas kontraŭstari al la caro, duaflanke—mi ne povas simpatii por li; se oni min dispecigos, mi ne povas interrilatiĝi kun opriĉnikoj!
—Atendu, princo, ne malesperu! Ekmemoru, kion mi tiam diris al vi! Ni lasu la opriĉnikojn; ni ne kontraŭparolu al la caro; la opriĉnikoj pereigos sin mem. Jam tri ĉefoj ne ekzistas, ambaŭ Basmanov’j kaj Vjàzemskij. Atendu, princo, la tuta opriĉnino sin mem formanĝos.
—Kaj ĝis tiam kion fari?—demandis Serèbrjanij.
—Ĝis tiam,—respondis Godunòv, evitante tuj malkovri la ideon, kiun li intencis firmigi en la kapo de sia interparolanto: ĝis tiam, se la caro vin pardonos, vi ree povas batali kontraŭ tataroj, tio ja estas utila faro!
En la cerbo de Serèbrjanij ne facile kunvivis du malsamaj impresoj, kaj la perspektivo batali kontraŭ tataroj tuj malaperigis lian malĝojon.
—Jes,—li diris: nenio plu al ni restas, ol batali kontraŭ tataroj! Bone estus, se ni ne atendus, kiam ili venos Ruslandon, sed se ni kun ĉiuj niaj regimentoj atakus ilin en Krimeo, eble ni eĉ povus almiliti Krimeon!
Li eĉ ekridetis ĉe tiu ĉi penso.
Godunòv demandis lin pri lia kontraŭvola liberigo kaj pri la batalo apud Rjazanjo. Jam vesperiĝis, kaj ili ĉiam sidis kaj interparoladis antaŭ du pokaloj da vino.
Fine Serèbrjanij leviĝis.
—Adiaŭ, bojaro,—li diris: jam vesperiĝis!
—Kien vi iras, princo? Restu ĉe mi, pasigu la nokton, morgaŭ mi parolos kun la caro pri vi, li devas reveni.
—Neeble estas, bojaro! Mi devas reveni al la miaj. Mi timas, ke ili komencos malpacon kun iu. Se la caro estus en la antaŭurbo, ni rekte irus al li kun nia pento,—estu, kio estos,—sed estas danĝere resti longtempe apud ĉi tieaj kanajloj: kvankam ni havas nian tendaron ne survoje, apud la arbaro, tamen iu taĉmento da opriĉnikoj ĉiam povas veni...
—Adiaŭ, princo,—diris Godunòv.—Gardu vin, ne iru al la caro, ĝis kiam mi sendos voki vin.
—Atendu! Kien vi iras?—aldonis Godunòv, vidante, ke Serèbrjanij volas eliri en la straton, kaj preninte lin je la mano, li elkondukis lin tra la korto.
—Adiaŭ, Nikito Romànoviĉ!—li ripetis kaj ĉirkaŭbrakis la princon.—Dio estas kompatema, eble, via afero bone sukcesos!
Kaj ne pli frue, ol kiam la princo surĉevale trairis la kortan pordegon, Godunòv revenis en sian ĉambron, tre kontenta, ke Serèbrjanij ne konsentis pasigi la nokton en lia domo.
La sekvintan matenon la caro kun granda pompo revenis la antaŭurbon, kvazaŭ post sukcesplena militiro. La opriĉnikoj akompanis lin kun aklamoj: he, he, hurrà! tra ĉiuj stratoj ĝis la palaco.
Nur la maljuna nutristino Onùfrievna akceptis lin per insultoj:
—Besto!—ŝi ekkriis, irante renkonten al li: kiel la tero ne englutas vin, sangavidan beston! Vi haladzas sangan odoron, mortigisto! Kaj vi kuraĝis ankoraŭ viziti la tombon de Sankta Sergèj post via moskva krimo! Dia fulmotondro frapos vin, malbenitan, kune kun via diabla militistaro!
Sed ĉi tiun fojon la insultoj de l’ maljunulino tute ne impresis la caron. Estis neniu fulmotondro aŭ ventego. La suno bele brilis en la sennuba ĉielo kaj lumigis la orornamitajn multkolorajn flankdomojn de l’ palaco kun iliaj strangformaj kupoloj. Ivano ne diris eĉ unu vorton kaj preteriris apud la nutristino en siajn ĉambrojn.
—Atendu, atendu!—ŝi daŭrigis, sekvante lin per okuloj kaj frapante la plankon per sia bastono: Diaj fulmoj frapos vin kaj bruligos vian tutan malpian antaŭurbon!
Kaj la maljunulino foriris en sian ĉambreton, malrapide movante la piedojn kaj kolere rigardante la korteganojn, kiuj deflankiĝis antaŭ ŝi, plenaj je superstiĉa timo.
En la sama posttagmezo Godunòv, vidante, ke la caro estas bonhumora kaj kontraŭ sia kutimo deziras iom ripozi, sekvis lin en lian dormoĉambron. La amo de la caro por li rajtigis lin tion fari, precipe se li havis ion raporti, kion ne ĉiuj devis aŭdi.
En la cara dormoĉambro staris du litoj: unu farita el nuraj tabuloj nekovritaj,—tie Ivano Vasìljeviĉ kuŝis dum periodoj de anima ekscitiĝo kaj de pentofarado; alia—pli larĝa, estis kovrita per mola ŝaffelaĵo, lanugaj kusenegoj kaj silkaj kusenoj; en ĉi tiu lito la caro dormis, kiam lia animo estis trankvila. Verdire, ĝi ne ofte okazis, kaj pli ofte ĉi tiu lasta lito restis neuzata.
Bone oni devis koni la naturon de l’ caro, por ĉiam senerare diveni lian humoron. Ne ĉiam dum turmentoj de l’ konscienco li fariĝis pardonema kaj korfavora. Ne malofte li aljuĝis siajn konsciencriproĉojn al artifikoj de l’ diablo, kiu deziris malhelpi al li persekutadi la perfidon, kaj tiam, anstataŭ montriĝi pardonema, li, por kontraŭbatali la diablon, ĉiam preĝante kaj farante krucsignojn, sin donadis al plej granda krueleco. Ne ĉiam ankaŭ lia videble trankvila vizaĝo atestis pri interna trankvileco. Ofte ĝi estis ne pli ol ŝajno, kaj la caro, kun sia eksterordinare traiga rigardo kaj la kapableco diveni fremdajn pensojn, pli ol unu fojon mirigis sian interparolanton kaj frapis lin per neatendita eksplodo de kolero dum momentoj, kiam ĉi tiu esperis vidi esprimon de favoro.
Sed Godunòv sciis distingi la plej malgrandajn nuancojn de l’ karaktero de l’ caro kaj ĉiam senerare divenis kaj komprenis la por aliaj neklarigeblajn ŝanĝojn de lia vizaĝo.
Kiam la caro kuŝiĝis en sian molan liton, Boriso Godunòv, vidante en liaj trajtoj nenion krom laciĝo, diris sen iaj preparoj:
—Via cara moŝto, via malfavorato troviĝis!
—Kiu?—demandis Ivano, oscedante.
—Nikito Serèbrjanij, la sama, kiu sabrovundis vian perfidulon Vjàzemskij kaj estis malliberigita.
—Ha!—diris Ivano: fine oni kaptis la paseron! Kiu lin kaptis?
—Neniu, via cara moŝto. Li mem venis kaj kunvenigis ĉiujn rabistojn, kun kiuj li apud Rjazanjo venkis la tatarojn. Ili ĉiuj kune kun Serèbrjanij venis konfesi al via cara moŝto siajn kulpojn.
—Ili retrovis la prudenton, bone!—diris Ivano.—Ĉu vi vidis lin?
—Jes, via cara moŝto! Li rekte venis al mi; li ne sciis, ke vi forestas, kaj li venis peti min, ke mi raportu pri lia reveno al via cara moŝto! Komence mi intencis lin malliberigi, sed poste venis al mi la ideo, ke Skuratov eble kulpigos min, ke mi alproprigas al mi lian rajton; certe, Serèbrjanij ne forkuros, se li mem venis ĉi tien!
Godunòv parolis tute malkaŝe, kun sincera mieno, sen iu konfuziĝo, kvazaŭ sen ruzeco, sen iu simpatio por Serèbrjanij. Kiam li hieraŭ estis elkondukanta Serèbrjanij’n per la korta pordo, li tute ne havis la intencon kaŝi de la caro lian viziton (tro danĝere tio estus!), li nur ne volis, ke iu el la opriĉnikoj, pli frue ol li, sciigu la caron pri tiu vizito kaj, kiel unua sciiganto, kolerigu la caron eble eĉ kontraŭ Godunòv mem. La aludo, ke Serèbrjanij estis malamiko de l’ ekzekutita Vjàzemskij, ne sencele estis uzita de Godunòv.
La caro oscedis ankoraŭ unu fojon, sed nenion respondis, kaj Godunòv, observante lin tre atente, ne legis en lia vizaĝo ion similan je kolero eĉ kaŝita. Male, ŝajnis al li, ke la intenco de Serèbrjanij sin prezenti kun la rabistoj al la cara volo, plaĉis al Ivano.
La caro Ivano, verŝante sangon kaj tremigante ĉiujn, havis tamen la deziron, ke oni opiniu lin justa kaj eĉ favorkora; lia krueleco ĉiam havis la ŝajnon de severa justeco, kaj la fido je lia favorkoreco tiom pli multe flatis lin, ĉar ne ofte li renkontis tiun fidon.
Post iom da tempo Godunòv kuraĝis demandi:
—Via cara moŝto, eble mi devas voki Gregoron Lukìĉ?
Sed la lastaj ekzekutoj jam trosatigis Ivanon; kelkaj kapoj nenion povis aldoni por lia kontentiĝo nek povis ree eksciti lian sangsoifon, nun dormantan.
Li fikse ekrigardis Godunòv’n.
—Ĉu vi opinias, ke mi ne povas vivi sen mortigoj?—li diris severtone: la ribelulojn, kiuj subfosas la regnon, ĉu oni povas kompari kun Nikito, kiu vundis Afonĉjon? Kaj la rabistoj ankaŭ ne ĉiuj meritas mortpunon. Ili ĉiuj kun Nikito kolektiĝu en mia korto. Kiam mi eliros el la dormoĉambro, mi ekvidos, kion fari kun ili!
Godunòv, dezirinte al la caro bonan ripozon, foriris kun profunda saluto.
Ĉio nun dependis de l’ humoro de Ivano post lia vekiĝo.
ĈAPITRO XXXVII.
Pardono.
Sciigita de Godunòv, Serèbrjanij venis en la caran korton kun ĉiuj siaj rabistoj.
En disŝiritaj, diversspecaj vestoj, unuj en kaftanoj, aliaj en ŝafpeltoj, kelkaj en bastŝuoj aŭ nudpiedaj, multaj vunditaj, kun bandaĝitaj kapoj kaj vizaĝoj, ĉiuj sen ĉapoj kaj sen armaĵo, ili silente amase staris en la korto de la palaco, atendante la vekiĝon de l’ caro.
Ne por la unua fojo la rabistoj nun vidis la antaŭurbon; ili vizitadis ĝin kiel harpistoj, kiel almozuloj aŭ kiel ursaj kondukantoj. Kelkaj eĉ partoprenis la lastan brulatencon, dum kiu Ringo kun Vulturo venis liberigi Serèbrjanij’n. Multe da konataj figuroj ni trovus inter ili, sed ne ĉiuj ĉeestis. Forestis tiuj, kiuj, defendante Ruslandon, mortis antaŭnelonge sur Rjazanja batalkampo, forestis tiuj, kiuj, post la venko, ŝatante la liberan nomadan vivon, ne deziris prezenti al la caro siajn kulpajn kapojn. Forestis Ringo, Dmiĉjo, la flavruĝa kantisto kaj Vulturo! Ringo, kiu la lastan fojon vizitis la antaŭurbon la tagon post la dia juĝo, malaperis Dio scias kien; Dmiĉjo sekvis lin; la kantiston, kiel ni scias, mortpunis Serèbrjanij, kaj la kadavron de Vulturo nun disŝiregis hundoj kaj bekpikis korvoj apud la muroj de Kremlo...
Dum du horoj jam staris la bravuloj, kun mallevitaj okuloj; ili ne sciis, ke la caro de longe ilin observas el sia malgranda fenestreto super la doma pordo. Ĉiuj silentis same kiel Serèbrjanij, kiu staris aparte, enpensiĝinte kaj ne atentante la homojn, amasiĝantajn apud la pordego kaj en la korto. Meze de scivoluloj troviĝis la nutristino de l’ caro. Ŝi staris sur la perono, sin apogante sur bastonon, kaj rigardis ĉirkaŭen per siaj senvivaj okuloj, atendante la aperon de Ivano, eble, kun celo malhelpi lin per sia ĉeesto fari novan kruelaĵon.
Ivano Vasìljeviĉ, satrigardinte el la kaŝita fenestro siajn malfavoratojn, kun ĝojiga penso, ke nun ili troviĝas inter vivo kaj morto kaj ke ne agrable ili devas sin senti, subite aperis sur la perono, akompanata de kelkaj stolnikoj[43].
Ĉe la apero de l’ caro, en orŝtofa vesto kaj kun desegnita bastono en la mano, la rabistoj genufleksis kaj kliniĝis ĝisteren.
Ivano silentis iom da tempo.
—Bonan tagon, ĉifonuloj!—fine li diris kaj, sin turnante al Serèbrjanij, li aldonis: pro kio vi venis la antaŭurbon? Ĉu vi enuas sen malliberejo?
—Via cara moŝto,—respondis Serèbrjanij modeste: la malliberejon mi forlasis ne propramove, min perforte forkondukis la rabistoj. Ili poste venkis la Ŝirinan ĥanon Ŝiĥmàt, pri kio vi jam devas scii, via cara moŝto. Kune ni batalis kontraŭ tataroj, kune ni venis prezenti al vi niajn kulpajn kapojn: bonvolu ekzekutigi aŭ pardoni, laŭ via bontrovo!
—Ĉu vi lin estis forkondukintaj el la malliberejo?—demandis Ivano la rabistojn: kial vi lin konas?
—Via cara moŝto!—duonvoĉe respondis la rabistoj: li estis savinta nian hetmanon, kiam en Medvedevka oni volis lin pendigi. La hetmano siaflanke lin forkondukis el la malliberejo!
—En Medvedevka?—ripetis la caro kaj ekridetis: tio estis, kiam vi regalis Ĥomjàk’n per vipbatoj? Mi memoras la okazintaĵon. Mi pardonis al vi tiun unuan kulpon kaj, laŭ nia interkonsento, vi estis malliberigita post via dua kulpo, kiam ree vi atakis miajn servistojn en la domo de Morozov. Kiel vi klarigos al mi ĉi tion?
Serèbrjanij volis respondi, sed Onùfrievna sin enmiksis en la interparoladon.
—Por kio kalkuli liajn kulpojn?—kolertone ŝi sin turnis al Ivano.—Anstataŭ rekompenci lin pro tio, ke li venkis la tatarojn kaj defendis la sanktan preĝejon, vi nur penas trovi iun lian kulpon. Ĉu ne sufiĉas por vi la moskvaj ekzekutoj? fi, lupo nesatigebla!
—Silentu, maljunulino!—diris Ivano severtone: ne decas al virinaĉo min instrui!
Sed kolerante kontraŭ Onùfrievna, la caro ne deziris ŝin inciti kaj, sin turnante al la rabistoj, ĉiam starantaj surgenue, li diris:
—Kie estas via hetmano, kanajloj? Li eliru antaŭen!
Serèbrjanij respondis anstataŭ la rabistoj.
—Ilia hetmano forestas, via cara moŝto! Tuj post la Rjazanja batalo li forlasis nin. Mi proponis al li iri kune, sed li ne konsentis!
—Li ne konsentis?—ripetis Ivano.—Ŝajnas al mi, ke via hetmano estas la sama blindulo, kiu kun maljunulo penetris en mian dormoĉambron! Aŭskultu, ĉifonuloj! Mi ordonos trovi vian hetmanon kaj mortpuni lin!
—Atendu, kion faros al vi mem la diabloj post via morto!—ekmurmuretis la nutristino.
Sed la caro ŝajnigis, ke li ne aŭdas, kaj daŭrigis, rigardante la rabistojn:
—Kaj vin ĉiujn, pro tio, ke vi mem venis al mi kun viaj kulpaj kapoj, mi pardonas. Oni donu al ili tuj kvin barelojn da mieltrinkaĵo! Nu, maljuna malsaĝulino, ĉu vi estas kontenta?
La nutristino ekmaĉis siajn lipojn.
—Vivu nia caro!—ekkriis la rabistoj. Ni servos al via cara moŝto! Ni meritos la pardonon per niaj kapoj!
—Oni donu al ili,—daŭrigis Ivano,—bonajn kaftanojn kaj po unu ora monero al ĉiu! Mi faros ilin miaj opriĉnikoj! Ĉu vi deziras, kanajloj, servi al mi kiel opriĉnikoj?
Iuj el la rabistoj ŝanceliĝis, sed plej multaj tuj ekkriis:
—Ni estas feliĉaj servi al via cara moŝto laŭ via ordono!
—Kia estas via opinio?—sin turnis Ivano al Serèbrjanij kun kontenta mieno: ĉu taŭgas ili esti militistoj?
—Sendube, ili taŭgas,—respondis Serèbrjanij: sed mi kuraĝas peti vin, via cara moŝto, ne faru ilin opriĉnikoj!
La caro opiniis, ke Serèbrjanij konsideras la rabistojn neindaj tian honoron.
—Se mi iun pardonas,—li diris majeste,—mi pardonas tutplene kaj donas mian tutan favoron.
—Kia favoro, via cara moŝto?—interrompis Serèbrjanij.
Ivano ekrigardis lin kun miro.
—Via cara moŝto,—daŭrigis Serèbrjanij, iom ŝanceliĝante: ili ja faris bonan agon, sen ilia venko eble la tataroj atakus la urbon Rjazanjo.
—Nu, pro kio do ili ne povas fariĝi opriĉnikoj?—demandis Ivano, trapikante Serèbrjanij’n per siaj okuloj.
—Pro tio, via cara moŝto!—ne tuj eldiris Serèbrjanij, vane penante trovi pli konvenan esprimon,—pro tio, ke ili, kvankam rabistoj, tamen estas pli laŭdindaj, ol viaj krimuloj!
Ĉi tiu neatendita kaj neintenca arogantaĵo de Serèbrjanij mirigis Ivanon. Li ekmemoris, ke jam pli ol unu fojon Serèbrjanij tiel malkaŝe parolis kun li. Tamen Serèbrjanij, kondamnita al morto, propramove revenis en la antaŭurbon kaj sin prezentis al lia cara volo. Pri multo oni povis kulpigi lin, nur ne pri malobeemo, kaj la caro ne povis decidi, kiel konsideri ĉi tiun arogantaĵon, sed subite nova homa figuro altiris lian atenton.
En la aron da rabistoj tute nerimarkite enŝteliĝis maljunulo preskaŭ sesdekjara, bone vestita, kiu, sin kaŝante por ne esti vidata de la caro, penadis atingi Serèbrjanij’n. Jam pli ol unu fojon li etendis sian manon el post la unua vico de la rabistoj, penante kapti la baskon de l’ princo kaj post malsukceso ree sin kaŝante post la dorsoj de l’ rabistoj.
—Kiu estas tiu rato?—demandis la caro.
Sed la maljunulo jam sin kaŝis en la aro.
—Deflankiĝu, homoj!—komandis la caro.—Montru al mi tiun, kiu sin kaŝas tie!
Kelkaj opriĉnikoj disŝovis la aron kaj ekkaptis la maljunulon.
—Kiu vi estas?—demandis la caro kun suspektplena mieno.
—Li estas mia ĉevalservisto!—rapide diris Serèbrjanij, rekoninte sian maljunan Miĥeiĉ’n: li min ne vidis, de kiam...
—Jes, jes, via cara moŝto!—jesis Miĥeiĉ, balbutante pro timego kaj ĝojo: lia princa moŝto estas tute prava, mi lin ne vidis de kiam oni malliberigis lin. Permesu do, via cara moŝto, ke mi nun rigardu mian karan bojaron! Sinjoro Dio, mia karulo! Mi jam perdis esperon vin iam revidi!
—Kion vi deziris diri al li?—demandis la caro ankoraŭ suspekteme: por kio vi vin kaŝis post la dorsoj?
—Mi timas, via cara moŝto, Ivano Vasìljeviĉ, mi timas viajn opriĉnikojn! Vi ja scias mem, ili estas tiaj...
Kaj Miĥeiĉ haltigis sian langon.
—Kiaj!—demandis Ivano, penante ŝajnigi bonkorecon: diru do, maljunulo, diru senĝene, kiaj estas miaj opriĉnikoj?
Miĥeiĉ ekrigardis la caron kaj trankviliĝis.
—Ili estas tiaj, via cara moŝto, kiujn ni neniam estis vidintaj antaŭ la litova militiro!—li tuj diris, kuraĝigita de l’ bonkora mieno de l’ caro: mi ne volas ilin ofendi, sed ne fidindaj ili ĉiuj estas, certe, nefidindaj, via cara moŝto!
La caro fikse rigardis Miĥeiĉ’n, mirante vidi la serviston same sincera, kiel lia mastro.
—Nu, pro kio vi malfermegas la okulojn?—ree enmiksiĝis Onùfrievna: Ĉu vi volas lin formanĝi? Ĉu ne la veron li diris? Tiajn kanajlojn ĉu ni antaŭe vidis en Ruslando?
Miĥeiĉ ĝojis, trovinte helpantinon.
—Jes, avinjo, vi estas tute prava!—li diris: ili estas kulpaj pri ĉiu malbono, kiu okazas en Ruslando! Ili ankaŭ kalumniis mian bojaron! Ne fidu al ili, via cara moŝto, ne fidu! Ĉe la selo ili havas hundajn kapojn kaj en la buŝo hundan langon! Mia mastro estas via plej fidela servisto, tamen Vjàzemskij kun tiu Ĥomjàk lin kalumniis. Jen la avino diras la veron, ke tiaj rabistoj neniam estis vidataj en Ruslando.
Kaj rigardante la ĉirkaŭstarantajn opriĉnikojn, Miĥeiĉ aliris pli proksimen al Serèbrjanij: kvankam lupoj, vi nin nune ne formanĝos!—li kvazaŭ deziris diri.
Kiam la caro eliris en la korton, li jam estis decidinta pardoni la rabistojn. Li nur intencis ĝui kelke da tempo ilian konfuzon! La enmiksiĝo de l’ nutristino venis ne ĝustatempe kaj preskaŭ kolerigis Ivanon, sed feliĉe li havis sian bonkoran humoron, kaj, anstataŭ ekkoleri, li elpensis ridindigi la maljunulinon kaj senvalorigi ŝin en la okuloj de siaj korteganoj kaj samtempe moketi la ĉevalserviston de Serèbrjanij.
—Do vi ne ŝatas la opriĉninon?—li demandis Miĥeiĉ’n kun bonkora mieno.
—Kiu ĝin ŝatas? Via cara moŝto, de kiam ni revenis el Litovlando, ĉiuj malfeliĉoj de mia bojaro okazas pro via opriĉnino. Se ne estus ĉi tiuj senfeligistoj, Dio nin gardu, mia mastro estus, kiel antaŭe, via favorato.
Miĥeiĉ ree ĵetis singardan rigardon al la caraj korpogardistoj kaj samtempe pensis: Diablo ilin prenu! Mi volonte pereigus mian kapon, se mi nur sukcesus senkulpigi mian karan bojaron antaŭ la caro!
—Bonegan serviston vi havas!—diris la caro al Serèbrjanij.—Mi estus kontenta havi similajn servistojn! Ĉu de longe li estas ĉe vi?
—Via cara moŝto,—enmiksiĝis Miĥeiĉ, tute rekuraĝigita de la cara laŭdo: mi servas al mia princo de lia infaneco. Eĉ al lia karmemora patro mi servis, kaj mia patro servis al lia avo, kaj miaj infanoj, se mi ilin havus, servus al liaj infanoj!
—Ĉu vi ne havas infanojn, avĉjo?—demandis Ivano ankoraŭ pli bonkore.
—Du filojn mi havis, via cara moŝto, sed Dio forprenis ilin ambaŭ. Ili falis en batalkampo apud Polock, kiam mi kun mia princo Nikito Romànoviĉ kaj kun princo Pronskij defendis la urbon. Al mia pli aĝa filo Bazilo iu polo dishakis la kapon, kaj mia pli juna filo Stefano ricevis pafvundon en la bruston, jen tien ĉi, iomete pli supren ol la maldekstra mampinto.
Kaj Miĥeiĉ per fingro montris sur sia brusto la lokon, kie Stefano havis la vundon.
—Domaĝe!—diris Ivano, balancante la kapon, kvazaŭ li multe kompatis Miĥeiĉ’n kaj liajn filojn.—Sed kion fari, maljunulo? Se Dio prenis ilin, oni devas ricevi aliajn.
—Kiamaniere, via cara moŝto? Mia maljunulino jam mortis, ĉu el maniko mi ricevos infanojn?
—Nu!—respondis la caro, kvazaŭ por konsoli la serviston: se estos Dia volo, novan edzinon oni povas trovi!
—Sendube, oni povas, se oni deziras,—diris Miĥeiĉ, kontente ridetante: sed mi ne tre ŝatas virinaĉojn, via cara moŝto, kaj pasis jam la tempo, kiam mi min okupadis per tiaj aferoj!
—Estas virinaĉo kaj virinaĉo!—diris Ivano kaj prenante Onùfrievna’n je ŝia talivesto: jen edzino por vi!—li diris kaj antaŭenŝovis la nutristinon.
—Prenu ŝin, maljunulo, amu ŝin kaj vi nasku infanojn!
La opriĉnikoj, ĉe la ŝerco de l’ caro, laŭte ridegis. Miĥeiĉ mirigite rigardis la caron, esperante ekvidi rideton sur lia vizaĝo, sed Ivano restis serioza.
La senvivaj okuloj de la nutristino ekflamis.
—Senhontulo!—ŝi ekkriis: malpiulo! mi ne permesos, ke vi min moku! Senhontulo, fi, herezulo senkonscienca!
La maljunulino ekfrapis per sia bastono la peronon, ŝiaj lipoj ekmaĉadis ankoraŭ pli multe kaj la nazo bluiĝis.
—Ne koleru, avino,—diris la caro: mi svatas al vi bonan edzon: li vin amos, faros al vi donacojn, instruos vin! Hodiaŭ post la vespera preĝo ni festos vian edziĝan feston! Ĉu plaĉas al vi la fianĉino, maljunulo?
—Indulgu, via cara moŝto!—ekkriis Miĥeiĉ, postenirante.
—Amo venos kun la tempo,—diris Ivano: kaj mi donos al ŝi bonan doton!
Miĥeiĉ konsternite ekrigardis Onùfrievnan, kiun la caro ĉiam tenis je la talivesto.
—Via cara moŝto, Ivano Vasìljeviĉ,—li ekkriis genuante: ekzekutigu min, nur ne senhonorigu tiamaniere! Pli volonte mi iros eŝafodon, ol edziĝos kun ŝi!
La caro iom pripensis kaj subite laŭte ridegis.
—Nu, bone!—li diris, fine ellasante la nutristinon, kiu rapide foriris, insultante kaj kraĉante: ne prenis pastro la donon, rekaŝu sako la monon. Mi deziris fari vian feliĉon, sed mi tute ne intencis vin geedzigi perforte. Servu al via bojaro, kiel antaŭe, bona maljunulo, kaj vi, Nikito, proksimiĝu! Mi pardonas al vi vian duan kulpon. Kaj viajn kanajlojn mi ne faros opriĉnikoj, efektive miaj bravuloj povus ofendiĝi. Ili iru Ĵizdro’n, al gvardia regimento. Se ili volonte batalas kontraŭ tataroj, ili havos tie laboron! Kaj vi,—li daŭrigis kun speciala favoro, sen ordinara ironio kaj metinte la manon sur la ŝultron de Serèbrjanij:—vi restu ĉe mi. Mi pacigos vin kun la opriĉnino. Kiam vi nin pli bone ekkonos, vi ĉesos nin eviti. Bone estas batali kontraŭ tataroj, sed miaj malamikoj estas ne nur tataroj; ekzistas ankaŭ pli malbonaj. Tiujn vi devas scii mordeti per dentoj kaj forbalai per balailo!
Kaj la caro ekfrapis la princon je la ŝultro.
—Nikito!—li aldonis bonkore, ne forprenante la manon de lia ŝultro:—vi havas veramantan koron, via lango ne scias ruzecon; ĝuste tiajn servistojn mi bezonas! Fariĝu opriĉniko, mi donos al vi oficon de Vjàzemskij! Al vi mi fidas, vi min ne perfidos!
Ĉiuj opriĉnikoj kun envio rigardis Serèbrjanij’n, ili jam antaŭvidis novan naskiĝantan stelon, kaj multaj jam komencis intermurmureti kaj esprimi sian malkontenton, ke la caro, malatentante iliajn meritojn, starigas super ili malfavoraton altrangan el antikva princa familio.
Sed la koro de Serèbrjanij dolore kunpremiĝis ĉe la vortoj de Ivano.
—Via cara moŝto,—li diris ne sen peno: mi vin treege dankas por via favoro, sed bonvolu permesi, ke mi aliĝu al la gvardia regimento. Ĉi tie mi ne scias, kion fari, mi ne estas alkutiminta vivi en la antaŭurbo, kaj tie mi estos servanta al via cara moŝto ĝis miaj fortoj sufiĉos!
—Jen kiel?—diris Ivano kaj demetis sian manon de l’ ŝultro de Serèbrjanij: tio signifas, ke ni ne plaĉas al via princa moŝto? Eble vi opinias, ke estas pli honorinda afero vivi kun viaj kanajloj, ol fariĝi mia batalilestro? Bone,—li daŭrigis sarkasme:—mi ne deziras kontraŭvolajn amikojn, mi ne deziras trudi mian amikecon kaj neniun mi perforte detenas. Se vi bone kunvivas, estu tiel: servu ĉiuj kune! Bonan vojaĝon, kanajlara vojevodo!
Kaj kun rigardo, plena de malestimo, la caro turnis al Serèbrjanij la dorson kaj eniris en sian palacon.
ĈAPITRO XXXVIII.
Elmarŝo el la antaŭurbo.
Godunòv proponis al Serèbrjanij loĝi en lia domo ĝis la elmarŝo. Nun la propono estis farita tutkore, ĉar Godunòv, kiu bone observis ĉiujn parolojn, ĉiujn gestojn de l’ caro, konkludis, ke la ventego preterpasis kaj ke la caro kontentiĝos per malvarmeco kontraŭ la princo.
Plenumante la promeson, donitan de li al Maksimo, Serèbrjanij tuj el la cara palaco iris al lia patrino por redoni al ŝi la krucon. Maluto ne estis hejme. La maljunulino jam sciis pri la morto de la filo kaj akceptis Serèbrjanij’n kiel parencon; sed kiam li, fininte la komision, adiaŭis ŝin, ŝi ne kuraĝis lin deteni, timante la revenontan edzon, kaj ŝi kun benoj akompanis la gaston ĝis la dompordo.
Vespere, kiam Godunòv lasis Serèbrjanij’n solan en dormoĉambro, dirinte al li "bonan nokton", Miĥeiĉ donis plenan liberecon al sia ĝojo.
—Nu, bojaro kara,—li diris: fine mi havas feliĉan tagon post tiom da malfeliĉaj! De kiam vi estis malliberigita, mi, kara princo, kvazaŭ ne vidis la Dian mondon! Ĉiam mi vagadis en Moskvo kaj en la antaŭurbo, por aŭdi ion pri vi! Kiam hodiaŭ mi ekaŭdis, ke vi kun rabistoj estas reveninta, mi flugkuris en la caran korton, kaj la caro jam staras sur la perono! Tiam mi komencis klopodi por vin atingi el post la dorsoj de l’ rabistoj, mi ne povis min deteni kaj kaptis vin je la basko, kaj tiam la caro min rimarkis. Jes, kiom multe mi ektimis! Kion mi travivis! Neniam mi tion forgesos! Du dankpreĝojn mi mendos morgaŭ: la unuan—por via sano, la duan—pro tio, ke Dio min liberigis de tiu cara sorĉistino kaj deturnis tiun malfeliĉon.
Kaj Miĥeiĉ komencis detale rakonti ĉion, kion li travivis post la ruinigo de l’ domo de Morozov, kiel li, sciiginte Ringon kaj reveninte al la muelisto, trovis tie Helenon kaj konsentis ŝin akompani ĝis la bieno de Morozov, kien la servistoj de tiu lasta lin alportis dum la brulo.
Serèbrjanij senpacience aŭskultis senĉesajn deflankiĝojn de Miĥeiĉ.
—Kara princo,—parolis la maljunulo: mi ja ne estas blinda, mi ĉion vidas, kvankam mi silentas. Mi devas konfesi, karulo, al mi treege ne plaĉis viaj vizitoj al bojaro Druĵino. Neniu bono sekvos,—mi pensis,—kaj mi eĉ hontis pro vi, kiam vi sidis kun li ĉe la sama tablo kaj trinkis el la sama pokalo. Vi min komprenas, karulo? Kvankam, verdire, neniu estas kulpa en tiaj aferoj,—Dio scias, de kie ĝi venas al la homo,—tamen kontraŭ la edzo ĝi estis peko. Nun, certe, estas alia afero; nun ŝi dependas de neniu, estu li en Dia regno! Kaj tro juna ŝi estas por resti vidvino!
—Ne riproĉu min, Miĥeiĉ,—diris Serèbrjanij malkontente,—sed diru al mi, kie ŝi estas nun kaj kion vi scias pri ŝi?
—Atendu, karulo, atendu, mi ĉion diros laŭorde. Jen, kiam mi revenis de ĉe la rabistoj, la muelisto diras: "venis al mi fajrobirdo, akompanu ŝin al reĝo Dalmato!" Komence mi ne povis kompreni, kiu birdo, kiu Dalmato? Sed kiam li montris al mi la bojarinon, mi komprenis, ke li parolas pri ŝi. Kaj ni ekvojaĝis ambaŭ kune al la bieno de Druĵino Andrèeviĉ. Komence ŝi silentis kaj sidis kun mallevitaj okuloj; poste ŝi komencis demandi pri sia edzo, pri tio kaj ĉi tio, fine pri vi; ŝi ne rekte demandis, sed ĉirkaŭfraze, kvazaŭ kontraŭvole deturninte la okulojn. Kompreneble, virina modo! Mi ĉion rakontis al ŝi, kion mi estis scianta, kaj ŝi, malfeliĉulino, ankoraŭ pli multe ekmalĝojis, mallevis la okulojn kaj la reston de l’ vojaĝo ŝi ne diris eĉ unu vorton plu! Kiam ni estis jam proksime al la bieno, ŝi, videble, malkvietiĝis. "Kial vi malkvietiĝas, bojarino?" mi demandis. Ŝi ekploregis. Mi devis ŝin konsoli: "ne malĝoju, mia karulino, bojaro Druĵino ja estas sana!" Ĉe la nomo de Druĵino ŝi ankoraŭ pli maldolĉe ploris. Mi tiam ekrigardis ŝin kaj vere mi ne sciis, kion paroli plu. "Kaj princo Nikito Romànoviĉ"—mi fine diris—"estas kvankam en malliberejo, tamen sendube ankaŭ sana". Mi vere ne sciis, karulo, kion diri al ŝi, mi sentis, ke mi ne tion diras, kio decas, sed ion ajn mi ja devis paroli! Kaj kiam mi nomis vin, karulo, ŝi tuj haltigis la ĉevalon kaj diris: "ne, mi ne povas veturi en la bienon de l’ bojaro!"—"Kion vi diras, via bojarina moŝto, kien do vi veturos?"—"Ĉu vi vidas oritajn krucojn tie post la arbaro?"—"Jes, bojarina moŝto, mi vidas."—"Tie estas monaĥinejo",—ŝi diris,—"mi rekonas la krucojn: akompanu min tien!" Mi komence rifuzis, sed ŝi insistis kaj insistis: "Akompanu! Mi tie pasigos unu semajnon aŭ du, mi preĝos Dion, kaj poste mi sciigos al bojaro Druĵino, kie mi estas, li sendos iun por min akompani!" Nenio estis farebla, mi ŝin akompanis, karulo, mi ŝin tie restigis ĉe la abatino!
—Kiom da verstoj estas ĝis la monaĥinejo?—demandis Serèbrjanij.
—De la muelejo restas ĉirkaŭ kvardek verstoj, de Moskvo iom pli ol kvardek. Kiam ni iros Ĵizdro’n, la monaĥinejo estos preskaŭ survoje.
—Miĥeiĉ,—diris Serèbrjanij:—faru al mi servon. Pli frue ol matene mi ne povas ekmarŝi kun mia regimento: miaj homoj devas ĵuri al la caro per kruckisado. Sed vi tuj prenu du ĉevalojn kaj rajdu rapide, ne kompatante la ĉevalojn; vizitu la bojarinon, rakontu al ŝi ĉion, petegu ŝin, ke ŝi min akceptu, petegu ke ŝi nenion decidu antaŭ ol ŝi min revidos!
—Bone, karulo, bone! Ŝajne vi supozas, ke ŝi povas fariĝi monaĥino? Tio ne okazos, karulo. Pasos unu jaro, certe, ŝi sufiĉe ploros, afero neevitebla, ĉu oni povas ne plori pri Druĵino? Estu li en Dia regno! Kaj poste ni havos edziĝan feston! Mi diras la veron, ĉu ne, princo? Ne ĉiam ni ja havos malĝojon kaj malfeliĉon!
Miĥeiĉ tuj ekrajdis al la monaĥinejo, kaj Serèbrjanij tuj post tagiĝo iris adiaŭi Godunòv’n.
Boriso jam estis reveninta de l’ matena preĝo, kiun li ĉeestis, laŭkutime, kune kun la caro.
—Kial vi tiel frue leviĝis, princo?—demandis lin Godunòv: ni, kiuj loĝas en la antaŭurbo, estas devigataj tion fari, sed vi povus iomete ripozi post la hieraŭa tago. Aŭ ĉu vi ne havis komforton en mia domo?
Sed la ruzeta rigardo de Godunòv montris, ke li bone sciis la kaŭzon de l’ sendormeco de l’ princo.
La afableco de Godunòv, lia sincera simpatio al Serèbrjanij, la servoj, kiujn li jam pli ol unu fojon estis farinta al la princo, kaj, kio estis plej grava, lia plena malsimileco al aliaj korteganoj, allogis la princon. Li konfesis antaŭ li sian amon al Heleno.
—Ĉion ĉi jam de longe mi scias!—diris Godunòv, ridetante.—Mi divenis ĝin ankoraŭ dum via unua vizito en la antaŭurbon laŭ viaj rigardoj, ĵetitaj al Vjàzemskij. Kaj krom tio, kiam mi intence ekparolis kun vi pri Morozov, vi ne volonte parolis pri li, kvankam vi estis lia amiko. Vi, princo, nenion scias kaŝi: kion vi pensas, tio estas videbla sur via vizaĝo. Kaj tro verema vi estas en viaj paroloj, princo! Vi ne ofendiĝu! Hieraŭ mi ektimis pro vi kaj eĉ koleris kontraŭ vi, princo, kiam vi tute malkaŝe respondis al la caro, ke vi ne deziras fariĝi lia opriĉniko.
—Ĉu mi povis respondi ion alian, Boriso Teodòroviĉ?
—Vi devus danki la caron kaj akcepti lian favoron.
—Vi ŝercas, bojaro? Ĉu mi povus danki la caron por tio? Vi ja mem ne estas opriĉniko!
—Mi estas io alia, princo. Mi scias, kion mi faras. Mi ne kontraŭdiras al la caro, li mem ne deziras, ke mi fariĝu opriĉniko. Tia estas mia situacio. Sed vi, ricevinte la oficon de Vjàzemskij, fariĝinte batalilestro de l’ caro, lia plej intima servisto, vi povus bone servi al la tuta lando. Ni estas samideanoj kaj kune ni eble sukcesus faligi la opriĉninon.
—Ne, ne, bojaro, ĉi tion mi ne povus! Vi ja mem diras, ke mia vizaĝo aperigas ĉiujn miajn pensojn.
—La kaŭzo estas, ke vi ne volas vin devigi, princo. Se vi fine decidus venki vian veremon kaj fariĝus opriĉniko, almenaŭ laŭaspekte, kiom multe ni farus duope! Nun, vi scias, mi multe suferas: mi estas tute sola, tute izolita, ĉiun homon mi devas timi, ĉiun vorton pripensi; iafoje turniĝas al mi la kapo! Kaj se ni duope starus apud la cara trono, niaj fortoj duobliĝus! Ne multe ekzistas da tiaj homoj, kiel vi, princo. Se diri la veron, de post nia unua renkontiĝo mi esperis je vi!
—Mi ne taŭgas por tia rolo, Boriso Teodòroviĉ. Kiom da fojoj mi penadis ludi fremdan rolon, ĉiam mi malsukcesis. Vi, efektive, estas majstro en tiaj aferoj. Verdire, komence ne tre plaĉis al mi, ke vi iafoje parolas ne tion, kion vi pensas, sed nun mi komprenas, kien vi celas, kaj mi vidas, ke vi bone faras. Mi volonte farus same, sed mi ne povas: Dio ne donis al mi tian kapablon. Tamen, ne penvaloras nun ĉi tion pritrakti. Vi ja scias, ke la caro konsentis sendi min al la gvardia regimento.
—Tio ne malhelpas, princo. Vi ree venkos tatarojn, la caro ree ekdeziros vin vidi. Certe, li vin ne faros batalilestro, sed, se vi lin petos, li faros vin opriĉniko. Sed, se vi ne havos la okazon venki la tatarojn, vi ja nepre venos Moskvon, kiam finiĝos la vidvintempo por Heleno Dmìtrievna. Vi ne timu, princo, ke ŝi fariĝos monaĥino, tio ne okazos: la homan koron mi pli bone konas, ol vi. Ne pro amo ŝi edziniĝis kun Morozov, nun ŝi ne havas la kaŭzon fariĝi monaĥino. Atendu, ĝis kiam la larmoj sekiĝos, kaj, se vi deziras, mi vin svatos.
—Dankon, bojaro, dankon, Boriso Teodòroviĉ. Mi hontas, ke vi tiom multe jam por mi estas farinta, per nenio mi povus al vi pagi. Se mi havus okazon suferi turmentegon por vi, morti por vi, mi volonte tion farus. Sed ne admonu min fariĝi opriĉniko aŭ kortegano. Pro tio mi devas aŭ tute perdi konsciencon, aŭ esti simila je vi. La laston mi ne povas. Ĉiu havas sian propran agadmanieron, destinitan de Dio: falko flugas laŭ sia maniero, cigno laŭ alia,—nur ĉiu gardu sian veron!..
—Do vi min plu ne kulpigas, princo, ke mi iras flankan vojon?
—Mi pekus, se mi vin kulpigus, bojaro. Ni ne parolu pri mi, sed kiom da bonaĵo vi faris al aliaj! Ankaŭ al miaj kamaradoj ne bone estus sen via helpo! Ne senkaŭze oni vin tre ŝatas en Ruslando, precipe la popolamaso. Ĉiuj esperas je vi, la tuta lando rigardas vin.
La bruna vizaĝo de Godunòv iom ruĝiĝis, liaj okuloj ekbrilis pro plezuro. Akceptigi sian agadmanieron al Serèbrjanij por li estis grava afero kaj atestis pri lia alloganta forto.
—Miavice dankon al vi, princo,—li diris.—Pri unu mi vin petas: se vi ne volas min helpi, bonvolu ne kredi almenaŭ, se vi aŭdos malbonan parolon pri mi; diru al la kalumniantoj ĉion, kion vi pri mi scias!
—Estu senzorga, Boriso Teodòroviĉ! Al neniu mi permesos pensi pri vi malbone, tiom malpli paroli. Miaj rabistoj jam preĝas por via sano, kaj reveninte hejmen ili preĝigos ankaŭ siajn parencojn. Ke nur Dio gardu vin!
—Dio gardas tiujn, kiuj ne faras malbonaĵon!—diris Godunòv, modeste mallevante la okulojn,—tamen ĉio estas en Lia sankta volo! Do, adiaŭ, princo, ĝis baldaŭa revido! Ne forgesu, ke mi deziras esti invitota al via edziĝa festo!
Ili amike ĉirkaŭbrakis unu la alian, kaj la koro de Serèbrjanij ĝojis. Li kutimis kredi, ke Godunòv ne faras falsajn supozojn, kaj lia antaŭa timo pro Heleno malaperis.
Baldaŭ li forlasis la antaŭurbon kun sia infanteria taĉmento. Sed antaŭe okazis io, kio, laŭ tiama opinio, estis malbona antaŭsigno.
Apud unu preĝejo la taĉmento devis halti pro amaso da almozuloj, okupantaj la tutan straton antaŭ la preĝejo, atendante donacojn de iu riĉa persono.
Malrapide rajdante kun sia taĉmento tra la homamaso, Serèbrjanij ekaŭdis rekviemon kaj demandis, por kiu oni preĝas? Oni respondis, ke ĝi estis meso por la filo de Maluto, de la tataroj mortigita Maksimo. Samtempe ekaŭdiĝis laŭta plorego, kaj el la preĝejo oni elportis maljunulinon svenintan: ŝia malgrasiĝinta vizaĝo estis larme-malseka, kaj ŝiaj grizaj haroj senorde falis de sub velura ĉapeto. Tio estis patrino de Maksimo.
Maluto en funebraj vestoj aperis sur la perono, kaj liaj okuloj renkontiĝis kun tiuj de Serèbrjanij, sed la trajtoj de Maluto ne havis ĉi tiun fojon esprimon de kutima krueleco, ili estis rigidaj, kvazaŭ sen esprimo. Li ordonis kuŝigi la maljunulinon sur la peronon, revenis mem en la preĝejon por aŭskulti ĝis fino la meson, kaj la rabistoj kun la princo, sen ĉapoj kaj sin signante kruce, preterpasis la preĝejon, de kie aŭdiĝis solena kaj malrapide kantata preĝo: "kun sanktuloj Viaj lin en paco metu!"
Tiu malĝoja kantado kaj la rememoroj pri Maksimo ne bone impresis la princon, sed li ankoraŭ ne forgesis la trankviligan parolon de Godunòv, kaj la impresoj de l’ rekviemo baldaŭ malaperis. Ĉe la vojturniĝo, enirante la malluman arbaron, li ĵetis la lastan rigardon al la Aleksandra antaŭurbo, kaj kiam la oritaj kupoloj de l’ cara palaco jam ne estis plu videblaj, li eksentis, kvazaŭ lia koro senpeziĝis.
La mateno estis suna kaj malvarmeta. La iamaj rabistoj, bone vestitaj kaj armitaj, regulpaŝe sekvis la princon kaj la rajdistojn lin akompanantajn. Verda mallumo ĉirkaŭis ilin de ĉiuflanke. La ĉevalo de Serèbrjanij, plena de malpacienca kuraĝo, deŝiradis preterpasante foliojn de l’ pendantaj branĉoj, kaj Bujano, kiu, post la morto de Maksimo, ne forlasis plu la princon, kuris antaŭe, de tempo al tempo levante sian vilan buŝegon, por flari la aeron, aŭ kliniĝante la orelon, se iu malproksima sono aŭdiĝis en la arbaro.