Kio estas la esenco de la esperantisma ideo kaj al kia estonteco alkondukos iam la homaron la interkompreniĝado sur neŭtrale-homa, sengenta lingva fundamento,—tion ni ĉiuj sentas tre bone, kvankam ne ĉiuj en tute egala formo kaj grado. Ni donu do hodiaŭ plenan regadon al tiu silenta, sed solena kaj profunda sento kaj ni ne profanu ĝin per teoriaj klarigoj.
Samideanoj! La antikva pola ĉefurbo, en kiu ni kunvenas, pretigis por ni gastaman akcepton, faris multe, por honori nian aferon kaj por agrabligi al ni nian restadon dum la kongreso. Mi esperas, ke, revenante en sian hejmon, ĉiu el vi kunportos kun si plej bonan rememoron pri tiu lando kaj urbo, kiujn la plimulto el vi ĝis nun verŝajne tre malmulte konis. Al la regno kaj lando, kiuj montris al ni sian amikecon, sed precipe al la estraro de la gastama Krakovo kaj al ĉiuj institucioj kaj personoj, kiuj donis al nia kongreso sian moralan kaj materialan subtenon, mi esprimas en via nomo plej koran dankon. Plej koran dankon ni esprimas kompreneble antaŭ ĉio al la senlaca loka organiza komitato, kiu ne ŝparis laboron por la plej bona aranĝo de nia kongreso. Kaj nun mi deziras al vi ĉiuj gajan feston kaj sukcesan laboron.”
Aplaŭdegoj sekvas la lastan frazon de la parolado, sed en la rigardoj direktataj al nia eks-Majstro oni vidas miksaĵon de respekto kaj de riproĉo. Kio! la Majstro ne plu volas esti Majstro! Ĉu tio estas ebla? Kiel diris sprite nia samideano Belmont, ĉu Dio povas fariĝi eks-Dio?
S-ro Bourlet proponas, ke oni kantu «La Esperon».
Ĉiuj leviĝas kaj la gravaj sonoj de nia himno eliĝas el ĉiuj brustoj. Ŝajnas al mi, ke oni kantas iun malgajan, kvazaŭ funebran kanton por enterigo de la majstreco de nia eks-Majstro.
La Ĝenerala Sekretario legas diversajn telegramojn de saluto al la Kongreso senditajn de forestantaj samideanoj. La legado de ĉiu telegramo estas sekvata de aplaŭdoj. La sendintoj estas: Generalo Sebert, Rektoro Boirac, Grupo de Charlottenburg, Hungaraj Esperantistoj, S-ro Schröder (el Wien), Fraŭlino Ad. Zamenhof, S-ro Leon Zamenhof, S-ro Edmond Privat, Esperantistoj de Graz, Kapitano Peregordo, S-ino Ranfaing Zabilon d’Her, Ukranaj Samideanoj, F-ino Lawrence, D-ro Arnholdt, Esperantista Grupo de Shanghai, Möller kaj Borel, Otto Simon, Japanaj Esperantistoj, Pola Societo Paca de Varsovio.
Li legas poste liston de la delegitoj, kiujn diversaj registaroj oficiale sendis al nia Kongreso. Jen tiu listo:
- Aŭstrujo: Ministro de la Milito kaj Landa Militistaro: Kapitano Engel.
- Bohema Nacia Konsilantaro: S-ro Adalbert Kraus.
- Bulgarujo: Ministro de l’ Instruo kaj Asocio Bulgara: S-ro Krestanof.
- Hungarujo: Ministro de la Nacia Instruo: S-ro Kanoniko Giesswein.
- Germanujo: Urbo Breslau: S-ro Behrendt.
- Rumanujo: Agrikultura Ministro kaj Komerca Ĉambro el Galatz: S-ro Henriko Fischer.
- Rusujo: S-ro Aleksandro Nedoŝivin, ŝtata konsilanto.
- Usono: Ŝtato Pensilvania: S-ro Hitzel.
Ĉiuj siavice salutas la kongreson per afablaj vortoj, kaj deziras sukceson al nia lingvo.
Kapitano Engel rimarkigas, ke la unuan fojon, kiam Esperanta Kongreso okazas en Aŭstrujo, ĝi havas kiel sidejon urbon ĉirkaŭitan de fortikaĵoj. Li esperas, ke Krakovo fariĝos vera kastelo de Esperanto, kiu ĉiam trovos en ĝi protektadon kontraŭ ĉiuj atakantoj.
S-ro Prezenti Levi, nia blinda samideano, havas tuj la parolon post la reprezentanto de Aŭstrujo, ĉar li parolas en la nomo de Ŝia Moŝto la reĝino de Rumanujo. Ŝi komisiis al S-ro Levi la agrablan taskon oferi al D-ro Zamenhof sian portreton kun propra subskribo.
S-ro Kraus estas varme aplaŭdata pro la mallongeco de sia parolado.
S-ro Krestanof diras, ke Esperanto estos la pli potenca ilo por dissemi la sciencojn kaj unuigi la korojn.
S-ro Behrendt parolas pri la utileco de Esperanto en praktikaj celoj. Kiel ekzemplon li citas la ekspozicion de Breslau dum la venonta jaro; ĉi tiu ekspozicio aliĝis al U. E. A. kaj fariĝis esperanta entrepreno. Li invitas la kongresanojn veni multenombraj Breslau’on.
S-ro Kanoniko Giesswein faras trafan komparon inter la lingvoj kaj la modernaj komunikiloj. La patraj lingvoj similas la malnovajn transportilojn, ĉevalojn, veturilojn, kiuj ebligis nur la iradon en tre malgranda rondo. La internaciaj lingvoj similas la nunajn transportilojn kaj komunikilojn, fervojojn, telegrafojn, telefonojn, kiuj ebligas la iradon en la tuta mondo kaj la komunikadon kun ĉiuj partoj de l’ terglobo. En malnova tempo la rolo de interkomprenilo estis ludata de la lingvoj latina kaj araba. Nuntempe ĉi tiuj lingvoj ne respondas je la stato de la civilizacio. Li salutas la kongreson en la nomo de Hungarujo kaj invitas la kongresanojn al la postkongresaj festoj en Budapeŝto.
S-ro Fischer, Delegito de Agrikultura Ministro, de la Komerca Ĉambro de Galatz kaj de la Prefekto de Polico de Rumanujo, petas pardonon pro la multaj delegacioj. Li legas raporteton por ĉiu fako kaj insistas pri la graveco de Esperanto por la policistaro de Rumanujo, kien venas multaj alinaciaj policistoj. Li opinias, ke Esperantistoj devas labori mano en mano kaj ne kontraŭbatali unu la alian. Li aldonas, ke nun ni estas maljunaj (dudekkvinjaraj) kaj sekve ni malobeos al D-ro Zamenhof, daŭrigante lin nomi «patro».
S-ro Nedoŝivin alportas la saluton de sia grandega patrujego, kie estas parolataj tiom da diversaj lingvoj, ne sole en apartaj regionoj, sed kelkafoje eĉ en la sama loko.
S-ro Hitzel transiris Atlantikon por alporti gratulojn kaj esperojn de la Amerika Esperantistaro.
S-ro Mudie rimarkigas, ke morgaŭ matene okazos la malferma kunsido de U. E. A., sed ankaŭ estas projektita ĝenerala fotografado de la kongresanoj. Li proponas, ke oni fotografu la kongresanaron tuj post la kunsido.
Kaj nun la granda bataliono de la naciaj delegitoj ŝarĝitaj de salutoj, komplimentoj, bondeziroj.... Iu ŝerculo proponis, ke ĉiuj parolu samtempe, por ŝpari tempon; sed en tia okazo la malferma kunsido estus tro mallonga. Cetere dum tiu salutanta kunveno oni ne diskutas, nek disputas, kaj tio estas bona afero. Aliparte ĉi tiu aŭdado de ĉiulingvaj samideanoj estas bona okazo por konvinkiĝi, ke malgraŭ neeviteblaj diferencetoj en elparolado aŭ konstruo de la frazoj, ĉiuj oratoroj estas bone kompreneblaj, kondiĉe ke ili parolu sufiĉe laŭte.
S-ro Glück (Aŭstrujo, germana lingvo) diras, ke la Kongreso estos sufiĉe signifa. Ĝi certe estos modelo de paco kaj konkordo; ĝi estos ankaŭ glorigo de la genia elpensinto de Esperanto, kiu restos por ni ĉiam Majstro.
S-ro Schulhof (Aŭstrujo, bohema lingvo) salutas la kongreson kaj diras, ke inter la Bohemoj Esperanto faras grandajn progresojn.
S-ro Jakimĉuk (Ukrajna) diras, ke lia lando estas tre vasta, sed ke la nombro de la loĝantoj estas malgranda kompare al la areo. La Esperantistoj estas sekve iom disaj; tamen ili estas tre proksimaj per la koro kaj laboras mano en mano por la bono de Esperanto.
D-ro Ghez (Aŭstrujo, itala lingvo) parolas pri sia lando baniĝanta en la ondoj de Adriatika maro, vera paradizeto de Esperanto.
D-ro Loránd (Hungarujo) invitas la kongresanojn, iri multnombraj al Budapeŝto por la postkongresaj festoj.
S-ro Ŝpicer (kroata lingvo) certigas la kongreson, ke malgraŭ la malgrandeco de sia lando la kroataj Esperantistoj tenas alte la verdan standardon. Li finas per la krioj: Vivu la nobla nacio pola! Vivu Krakovo!
S-ro Ernst (Belgujo) deziras al la Oka Kongreso la saman sukceson, kiel havis la Sepa.
S-ro Krestanof (Bulgarujo) anoncas, ke la Ministro de la Popola Instruado aprobis lian lernolibron por Bulgaroj kaj ĝin rekomendis al ĉiuj lernejoj en la reĝolando. Tio estas la unua paŝo al ĝia enkonduko en la lernejojn. Sed por la definitiva venko estas necesa antaŭ ĉio konkordo inter la Esperantistoj.
D-ro Schneider parolas en la nomo de la Turista Ligo de Polujo kaj de la Popola Universitato.
Kolonelo Pollen (Britujo) ... Post voko de la nomo, oni aŭdas voĉon venantan el... la plafono. Ĉiuj kapoj leviĝas kaj oni ekvidas nian gajan samideanon sur alta galerio en fundo de l’ salono. Bedaŭrinde nur la pezaj vortoj (multsilabaj) venas ĝis mia orelo, la malpezaj (unu- aŭ dusilabaj) restas en aero kaj ne falas teren. Mi nur aŭdis, ke la Ministro de Edukado faris ion bonan por Esperanto.
S-ro Harvey (Skotujo) certigas, ke la skotaj Esperantistoj estas firmaj kiel iliaj montoj. Li esperas, ke post tri jaroj la kongreso okazos en Skotujo. Paco ĉiam regos inter ni. La Skotoj cedos lokon al neniu pri fervoro.
S-ro Jameson Johnston (Irlando) alportas la bondezirojn kaj esperojn de sia lando.
S-ro Edwards (Kimrujo) venas de malgranda lando kaj parolas en la nomo de malgranda nacio; ĝi estas ankaŭ aparta nacio pro la lingvo, kio estas bona kaŭzo por fariĝi Esperantistoj.
S-ro Hansen (Danujo) esperas ankaŭ, ke oni baldaŭ festos Esperanton en dana lando.
S-ro Anttila (Finlando) donas la certigon, ke ĉiuj finnaj Esperantistoj estas firme fidelaj kaj veraj Esperantistoj.
S-ro Sergeant (Francujo) diras, ke ne al li persone la Francoj faris la honoron ilin reprezenti, sed oni lin elektis, ĉar li estas urbano de Boulogne, kie la unuan fojon flirtis la verda standardo, kiu nun estas starigita en ĉiuj partoj de l’ mondo. Li memoras kun emocio la malgrandan tablon de malgranda butiko en malgranda strato en Boulogne, sur kiu estis verkita la projekto de flago esperantista, kiun akceptis la unua kongreso, ĉi tiu flago, simbolo ne nur de Esperanto, sed ankaŭ de Esperantismo. Elektante la oratoron, la Francoj volis montri, ke ili estas fidelaj al la Fundamento kaj opinias, ke la plej bona maniero honori la Majstron estas respekti la Fundamenton, tiun veran kaj solan ligilon de ĉiuj Esperantistoj.
D-ro Mybs (Germanujo) konstatas, ke de kelka tempo kelkaj nubetoj, eĉ kelkaj nuboj aperis sur la blua ĉielo de Esperantujo. Sed ni ne devas forgesi la gravan parolon, fundamenton de Esperantismo, «ni amu unu la aliajn». Sub ĉi tiu signo ni venkos. Kvankam pluvas sur Krakovo, brilas la suno de samideaneco.
S-ro Serabĵi (Hindujo) petas pardonon pri sia parolado, ĉar li estas nur unujara Esperantisto. En Hindujo la Esperantistoj ne estas multaj, sed ĉiuj estas tre fervoraj.
S-ro de San Millán (Hispanujo, kastila lingvo) certigas, ke ĉiuj hispanaj koroj estas tiel varmaj, kiel la radioj de l’ suno en lia lando.
S-ro Sabadell (Hispanujo, kataluna lingvo) montras la fervoron esperantistan en sia lando per la fakto, ke la urbestraroj de du urboj, Terrassa kaj Sabadell donis al stratoj la nomon de D-ro Zamenhof.
S-ro Allende (Hispanujo, baska lingvo) diras, ke ĝis nun la parenceco de baska lingvo kun aliaj lingvoj ne estis klare montrita, sed kun unu ĝi rilatiĝas almenaŭ per la koro de ĝiaj parolantoj, nome Esperanto.
D-ro Stromboli (Italujo) alportas en Krakovon la saluton de italaj samideanoj, sed esperas, ke la venontan jaron li povos ŝpari la vojaĝon kaj akcepti la Esperantistaron en sian hejmon.
S-ro X. (Japanujo): «En la nomo de la japanaj Esperantistoj mi vin salutas». Plena teksto. (Varmaj aplaŭdoj.)
S-ro Bermudez (Meksikujo) venis Krakovon post malpaca periodo en sia lando. Li estos kontenta retrovi tie ĉi pacon kaj ordon.
S-ro Bonnevie (Norvegujo) bedaŭrinde preparis sian paroladon en sia malvarma lando dum la vintro kaj la vortoj frostis en la gorĝo.
S-ro Grabowski (Polujo) ĝojas kun ĉiuj samideanoj, ke la Kongreso okazas nun en pola tero, kie estis ĵetitaj la unuaj semoj de Esperanto. Li ĝojas ankaŭ pro tio, ke ni havas ĉi tie mil semantojn de Esperanto, ĉar de ĉi tiu tago Esperanto efektive ekfloros en Polujo. Kaj nun li volas esprimi al nia komuna Majstro sian ĝojon pri la jubileo de nia lingvo:
Kiu printempe semis grenon,
Kaj en aŭtuno ĝoje festas
De bonrikolto la solenon.
Pri granda verko flame revis,
Kaj el la ĉarma flamo-revo
Maturan frukton elricevis.
Vi plantis ĉe Vistul’-rivero,
Elkreskis ĝis lazuro klara,
Etendas branĉojn ĉirkaŭ tero.
La jubile’ de nova sento,
Per kiu frate ligas milojn
Neŭtrala lingva fundamento.
Dum lernantaro multnacia
Dankeme sian Majstron kronas
Per la verdaĵo laŭrfolia.
Stariĝas viaj monumentoj;
La gloron de l’ benata nomo
Ripetos ĉiuj la jarcentoj.
D-ro Fiŝer (Rusujo) parolas en la nomo de la regnanoj kaj en la nomo de Kaŭkaza Societo. Unueco, fideleco kaj paco estu nia devizo.
S-ro Andonoviĉ (Serbujo) diras, ke en lia lando oni devas lerni multe da lingvoj; la malgrandaj lingvoj ne povas batali kun la grandaj. Sekve Esperanto havas multe da graveco por la Serboj.
S-ro Neniulo (Svedujo) nenion diras kaj ne estas aplaŭdata.
S-ro Schmid (Svisujo) proponas, ke oni nomu D-ron Zamenhof «patro de homara konkordo».
Laŭ propono de diversaj samideanoj oni decidas sendi telegramojn al Lia Moŝto la Imperiestro de Aŭstrujo, al Reĝino Elisabeto de Rumanujo, al Generalo Sebert kaj al Rektoro Boirac.
Ĉar ankoraŭ pluvas kaj estas malfrue, oni decidas, ke la fotografado okazos morgaŭ matene je la oka. Kunvena loko: la statuo de Adamo Mickiewicz.
La prezidanto fermas la kunvenon je la sesa.
En la vestiblo, kontraŭ la malpura kartono, oni redonas al mi la pluvombrelon, sed oni tute ne redonas la monereton.
Je la naŭa komuna festmanĝo en la salono de «Pafista Societo».
Amiko diris al mi: «Ne venu tro malfrue, por havi bonan lokon ĉe tablo». Kvaronon antaŭ la naŭa mi transiris la stratan pordon. En la vestiblo oni prenas mian pluvombrelon (kosto: 20 heleroj). Mi eniras la salonon kaj vidas... neniun tablon. Nur laŭlonge de unu el la muroj, longa, mallarĝa tablo estas kovrita de malvarmaj manĝaĵoj. Kredeble oni ne ankoraŭ dismetis la tabletojn. Ni venis tro frue; ni atendu. Iom post iom la salono pleniĝas, samideanoj en ĵaketo, samideanoj en frako, samideaninoj en simplaj roboj, samideaninoj en festroboj. La babilado komenciĝas kaj la bruo de la konversacioj fariĝas pli kaj pli laŭta, sed neniu tablo aperas. Subite mi ekvidas sur tablo en antaŭsalono glasetojn da brando kaj ŝinkobulkojn. Bona afero! Estas la antaŭmanĝo, difinita por akrigi la apetiton; sed mi devas konfesi, ke je ĉi tiu malfrua horo mia apetito estis jam tre akra. Ni antaŭmanĝu! Mi revenas en la salonon, sed ankoraŭ neniu tablo!
Nur la morgaŭan tagon mi legis en la Kongresa Bulteno, ke mi ĉeestis «Raŭton». Ĉu vi konas Raŭton? Estas tre amuza ludo. Por «raŭti», estas necesa granda, kvarangula salono; en ĉi tiu salono vi metas apud unu el la muroj grandan tablon kun diversaj manĝaĵoj. Sur la libera loko staras la ludantoj, kies parto devas esti frake vestita; post signalo (trumpeto aŭ orkestro aŭ krio: antaŭen Esperantistoj!) la ludantaro marŝas al la tablo kaj amase ĝin ĉirkaŭas. Laŭ la regularo oni devas alproksimiĝi al la tablo, preni teleron, meti sur ĝin pecon da viando kaj salaton. Poste oni devas trairi la amason, kiu vin premas kaj vin puŝas, kaj iri al malproksima parto de l’ salono, nenion disŝutante, precipe sur la frakulojn dislokitajn en la amaso. Kaj ne estas ĉio: oni devas ankoraŭ iri al alia malproksima parto de l’ salono, por preni glason da biero aŭ da siropo, kaj reveni en sian antaŭan lokon nenion disverŝante.
La ludo estas tre amuza, precipe kiam malvarma guto da biero falas sur la nudan kolon de sinjorino aŭ kiam guto da ruĝa siropo venas makuli la blankan ĉemizan antaŭaĵon de sinjoro. En tia okazo la malbonaj ludantoj koleriĝas, sed la bonaj dolĉe ridetas. Precipe la frakuloj havas tre malbonan karakteron, ili faras teruran mienon, kiam oleita salato flugas al ilia frako.
Efektive, post signalo donita de la orkestro, la ludo komenciĝis, kiel dirite. Mi estis tre malbona ludanto, mi ne volis movi mian teleron kaj manĝis sur la tablo, mi ne volis movi mian glason kaj trinkis apud la fonto de biero. Laŭ tio, kion mi aŭdis, la gajninto estis S-ro Bourlet, lerta por ĵongli kun ciferoj kaj ekvilibri buĝetojn; la malgajninto estis iu samideano vestopurigisto, kun kvin frakoj makulitaj, ok ĵaketoj malpurigitaj kaj mi ne scias, kiom da sinjorinoj bierumitaj.
Samtempe oni konstatas, ke la Esperantistaro ne malŝatas la bonan manĝaĵon. En angulo, S-ro Grabowski englutas ĉiuspecajn bonaĵojn. Kaj oni miras, kiam oni pensas, ke ĉi tiuj bonaĵoj aliformiĝos en belajn versojn. Nenio perdiĝas en la naturo. En mezo de la salono, D-ro Zamenhof ĉiam afabla, ĉiam nelacigebla, surskribas subskribojn. Li surskribas sur kajerojn, sur albumojn, sur ventumilojn, sur rubandojn, sur la plej strangajn objektojn. Se li pagigus siajn surskribojn, kia fonto da enspezoj por niaj malriĉaj oficialaj institucioj! Sed nun la stomakoj estas plenaj kaj la bareloj malplenaj. Oni revigliĝis, la kruroj fariĝas agitemaj kaj baldaŭ paroj komencas turniĝi. Balo organiziĝas kaj daŭris ĝis malfrua horo. Kredeble jen la kaŭzo de la netableco.
Lundon, la 12. de Aŭgusto.
—Je la oka kaj kelkaj kvaronoj okazis la ĝenerala fotografado de la kongresanoj, unue apud la statuo de Mickiewicz, poste antaŭ la kastelo Wawel.
Dum la mateno okazis diversaj kunvenoj de istuloj en Komerca Akademio, kaj vagante tra la koridoroj oni vidas la kutiman spektaklon. Sur la pordoj de la ĉambroj, vi legas mirindajn titolojn: «Tutmonda Societo de Rabistoj», «Universala Asocio de Unukruruloj», k. t. p. Se kurioze vi malfermas la pordon, vi ekvidas sur la estrado kelkajn gravmienajn sinjorojn kaj en la ĉambro unu aŭ du samideanojn. La estradaj sinjoroj estas la estraro de la Societo (Prezidanto, Vic-prezidantoj, Ĝenerala sekretario, Sekretarioj neĝeneralaj, k. t. p.); la izolita samideano reprezentas la tutmondan anaron.
Kelkafoje vi ekvidas sur sojlo de pordo du sinjorojn, kiuj vin rigardas kun peteganta mieno. Ili estas la prezidanto kaj la sekretario de «Universala Asocio», kiuj atendas la neekzistantajn membrojn. Se, pro kompato, vi eniras, oni rapide fermas la pordon por ke vi ne povu eliri kaj la kunsido tuj komenciĝas.
La plej grava okazintaĵo de ĉi tiu mateno estis la malferma kunsido de U. E. A. Ĝi havis lokon en la Kongresejo ĉe la Malnova Teatro. Kiam S-ro Mudie, prezidanto, malfermas la kunvenon, deko da personoj estas disaj en la salono. La aliaj estas ankoraŭ en la fotografado.
S-ro Mudie diras, ke kredeble niaj fotografotaj samideanoj estis kaptitaj kaj enŝlositaj en la kastelo. Atendante ilin, li legas la programon de la Tria Kongreso de U. E. A. Poste, li insistas pri la granda utileco de U. E. A., aludas la laboron plenumitan de U. E. A. dum la lasta jaro, citas la ĝojigan kreskon de la nombro de la membroj kaj la malpli ĝojigan staton de la financoj, kiuj bezonas specialan atenton kaj finan solvon. Li parolas pri la malfacila tasko de Delegito de U. E. A. en granda urbo, ekzemple en Londono, kiam la Delegito devas kelkafoje dum la semajno iri al iu Londona stacidomo, je la kvina matene, por renkonti samideanon, kiu tute ne scias la anglan lingvon. Li anoncas, ke de nun en Londono speciala sekretario prizorgos la akcepton de samideanoj; sed tio postulas financajn rimedojn. Poste, li tuŝas la ofte priparolitan problemon de «per» kaj «por». Vane klopodas kelkaj personoj disigi ĉi tiujn du movadojn. Ili ne estas praktike tiel apartigeblaj, kiel eble teorie ili ŝajnas. Ili estas multe tro ligitaj unu kun la alia. La plej bona propagando estas la peresperanta. Agante per Esperanto oni agas por Esperanto. Ne la akademiaj demandoj, sed la praktikaj estas interesaj por la plimulto. U. E. A. dum kvin jaroj senbrue iris sian vojon al la nuna sukceso. Ne multe paroli, sed des pli obstine labori; kun ĉi tiu devizo U. E. A. daŭros kaj progresos, kaj neniu povos tion malhelpi.
Varma aplaŭdo sekvis ĉi tiun ĝustan kaj trafan paroladon. Efektive, ĉiufoje, kiam mi provis varbi iun ajn personon, tuj okazis la jena interparolado:
—Jes, mi volonte lernus Esperanton, sed kiam mi estos en fremda lando, ĉu mi povos paroli esperante kun la fervojaj oficistoj?—Ne ankoraŭ.—Ĉu mi povos doni ordonojn al portisto en la stacidomo?—Mi ne kredas.—Ĉu mi povos peti informojn de policano?—Malofte.—Ĉu mi povos paroli kun mia veturigisto?—Kredeble tute ne.—Tiam, kun kiu mi povos paroli?...
Antaŭ la fondo de U. E. A. la respondo al ĉi tiu lasta demando estis: «Eble kun iu samideano post longa duontaga serĉado, se ĉi tiu samideano ne estas forhejme kaj se li havas tempon». Sed nun mi povas venke respondi: «Antaŭ via alveno en la urbon, vi povos peti informojn de speciala delegito, kiu tuj respondos al vi. En la urbo, vi povos iri al difinita loko, kie vi trovos ĉiam samideanon, kiu liveros al vi ĉiujn deziratajn sciigojn aŭ informojn; eĉ se vi deziras, li venos mem al la stacidomo por vin akcepti kaj faciligi al vi la alvenon ĉiam malagrablan, kiam oni ne scias la lingvon de la lando.»
Kaj mi povas certigi, ke ĉi tiu respondo faras pli grandan impreson ol ĉiuj teoriaj argumentoj.
Ĉar la fotografemaj kongresanoj ne ankoraŭ alvenas, S-ro Mudie, bona humoristo, komencas legi iom da statistiko. La efekto estas tuja. Post kvin minutoj la ĉeestantaro foriris al la reĝlando de l’ sonĝoj.
Granda bruo de paŝoj malsuprenigas al la tero la sonĝantojn; jen la bataliono de la fotografitoj. La salono pleniĝas kaj oni plu ne parolas pri statistiko.
S-ro Hodler, direktoro de U. E. A., havas la parolon. Li metas sur la tablon dikan paketon da paperfolioj, kiun la ĉeestantaro rigardas kun iom da maltrankvileco. Li komencas tre belan paroladon pri la teorio de la praktiko, aŭ la praktiko de la teorio (mi ne scias la ĝustan titolon); li foriras el la tero kun ĝiaj praktikaj bezonoj kaj iom post iom supreniras al pli altaj ideoj, kaj tiam mi observas strangan fenomenon: ju pli leviĝas la ideoj de la oratoro, des pli malleviĝas la kapoj de la ĉeestantoj; eĉ kelkaj personoj de la aŭskultantaro fermas la okulojn kredeble por pli bone ĝui la vortojn aŭdatajn. Kaj simila al majesta rivero, kies glateco estas neniam difektita eĉ per la plej malgranda ondeto, fluas la parolado, kaj folioj sekvas foliojn, frazoj sekvas frazojn, paroladeroj sekvas paroladerojn; eĉ momente oni timis, ke la oratoro senatente relegis la unuajn paĝojn. Pro la ĉesado de l’ bruo leviĝas ĉiuj kapoj kaj varmaj aplaŭdoj rekompencas la Direktoron de U. E. A. pro lia senlaca agado.
Sed kial S-ro Hodler, ĉi tiu praktikema viro tiel ŝatas la teorion? Kial li volas (sen aeroplano) flugi al la ĉielo? Restu sur la tero, kara sinjoro, restu kun ni sur la tero!
Poste oni legas la unuan raporton pri la agado de la Centra Oficejo de U. E. A.
S-ro Lidl (Poremba-Silezio) aprobas la laboron de U. E. A., sed deziras la disigon de «por» kaj «per».
S-ro Allende (Bilbao) rakontas pri la malfacila tasko de la karavanestroj, S-roj Poncet kaj Génermont, kaj esprimas al ili la koran dankon de la karavananoj.
S-ro Mahn (Breslau) bedaŭras la forstrekon de la aprobantoj.
La Prezidanto petas lin pritrakti ĉi tiun demandon ĉe la financa raporto, al kiu ĝi pli multe rilatas.
S-ro Silbernik (New-York) transdonas la salutojn de la «Usona Esperanto-Asocio». Li ĉeestis la kongreson de ĉi tiu Asocio en Boston kaj raportis al ĝi pri U. E. A. Li petas, tute aprobante la celon de U. E. A., ke oni sin limigu al la per-Esperanta agado.
La Prezidanto atentigas denove pri la praktika malebleco de nepra disigo.
S-ro von Frenckell (Dresden) transdonas al la Kongreso la salutojn de la G. E. A. kaj de la Dresdenaj samideanoj. Li petas informojn pri la starigo de la Delegitoj kaj deziras por atingi plej grandan fidindecon, la kunlaboradon kun la naciaj societoj.
La Prezidanto atentigas lin pri la raporto de S-ro Rousseau, en kiu ĉi tiu demando estas speciale traktita en la senco de kunlaboro. U. E. A. mem deziras tian kunlaboradon.
S-ro Edwards-Aberystwytt (Kimrujo) deziras, ke oni evitu la diskutojn de «por kaj per», kaj ke laŭ bona angla uzo ĉe laboraj subskriboj oni agu «por-per».
S-ro Drtina (Roznov) deziras, ĉar ĉiuj Delegitoj laboras ankaŭ «por», ke oni enmetu paragrafon pri tio en la statuton.
La Prezidanto respondas, ke estas preferinde lasi la nunan staton, ĉar U. E. A. ne deziras fari iun ajn konkurencon al naciaj societoj. La aranĝo de kursoj, k. t. p., devas esti lasata al la naciaj societoj, ankaŭ se la aranĝantoj aŭ instruistoj estas la Delegitoj de U. E. A.
S-ro Hansen (Kopenhago) opinias, ke estas necese, diskuti la demandon «por» kaj «per». Sendube la per-Esperanta agado de U. E. A. estas la plej efika por-Esperanta propagandilo. La personoj estas multe pli facile haveblaj por Esperanto per la «pera» agado, ĉar nur ĉi tiu povas promesi profitojn. La uzo de Esperanto ĉe societoj aŭ urboj, kiel ekz. en Breslau, ne okazas por servi al Esperanto, sed por servi al si mem. Ili ne uzas ĝin por propagandi, sed por ricevi palpeblajn profitojn.
S-ro Mahn esprimas la opinion, ke U. E. A. kun siaj nunaj celoj estas la plej grava nuna movado kaj ke en estonteco U. E. A. estos la intelekta patrujo de la homa kulturo.
S-ro Behrendt (Breslau) atentigas pri la fakto, ke ankaŭ ekster U. E. A. ekzistas fervoraj propagandistoj de Esperanto.
La Prezidanto respondas, ke ĉi tiu fakto estas de neniu kontestata kaj ke U. E. A. kompreneble ne povas enhavi ĉiujn fervorajn propagandistojn, ĉar multaj personoj tute ne ŝatas eniri asocion.
S-ro Pazelt (Bohemujo) diras, ke interne de U. E. A. estu fondata fako simila al la jam ekzistantaj fakoj, kiu sin okupus kun la por-Esperanta propagando.
Tiel finiĝis ĉi tiu batalo de por kontraŭ per, de o kontraŭ e, kiun oni povus nomi la Batalo de la Du Vokaloj. Kio rezultis el la diskutado? Nenio. Sed kiel oni diras en iu lando: Estas pli bone, ol iri al la drinkejo.
Cetere, la kunsido estis gajigita de bohema samideano, kiu konkludis sian paroladon ludante mallongan arion sur trumpeteto. Tre bona rimedo por averti la dormantajn neaŭskultantojn, ke la parolado estas finita kaj ke oni devas aplaŭdi.
Je la tria kaj duono posttagmeze, unua labora kunsido de la Kongreso.
Post forlaso de mia pluvombrelo kaj de dudek heleroj, alproksimiĝante de la salono, mi aŭdas gajan arion kaj tra la pordo ekvidas muzikistaron starantan sur la estrado. Ĉu la kunsido jam komenciĝis? Ĉu nia eminentularo aliformiĝis en muzikistaron? Ĉu D-ro Zamenhof fine agordigante aŭ akordigante sian orkestron kondukas majstre per bastono niajn eminentulojn? Mi ĝojas pensante baldaŭ vidi la jenan spektaklon: S-ron Bourlet batantan tamburegon, S-ron Mudie blovantan en fluto kaj D-ron Mybs glitigantan dolĉe arĉon sur violono, ĉiuj farante ĉirkaŭ nia eks-Majstro malgrandan rondon familian. Sed enirante la salonon mi tuj komprenas mian eraron. Nur estas sur la estrado militista muzikistaro, kiu prove ludas por la hodiaŭa Festvespero. Ve! la bela sonĝo vaporiĝis, sed eble ĝi baldaŭ efektiviĝos. Nun la muziko ĉesas; kvazaŭ sorĉe, pupitroj kaj muzikiloj estas anstataŭataj de tablo kovrita per verda tapiŝo, muzikistaro de severmienaj sinjoroj nigre vestitaj kaj muziko de bruo de paroladoj.
Kun miro mi ne vidas nian eks-Majstron sur la estrado; ĉu li estas malsana? ĉu Idistoj lin forrabis dum la nokto? Sed rigardante la ĉeestantaron, mi ekvidas sur la unua vico malgrandan grizharan sinjoron kun okulvitroj. Laŭ ricevita informo, ĉi tiu sinjoro estas tute nova Esperantisto, varbita de S-ro Bourlet, iu kuracisto el Varsovio, Doktoro Samenhof aŭ Zamenhof (mi ne konas la ĝustan ortografion). Cetere, dum ĉiuj kunvenoj, li aŭskultis tre atente la oratorojn, sed neniam petis parolon, kredeble pro sia nesperto en uzo de Esperanto.
La Prezidanto malfermas la kunsidon kaj diras, ke antaŭ ĉiu diskutado estas necese havi regularon. Li legas projekton de regularo kaj demandas, ĉu iu deziras paroli pri ĉi tiu regularo.
S-ro Mudie diras, ke laŭ la artikolo XI la kunsidantaro elektas du kalkulistojn por la kalkulo de la voĉdonoj; ĉi tiu nombro estas eble sufiĉa por la kongresoj, kies partoprenantoj ne estas multnombraj, sed ĝi estos tute nesufiĉa en la okazo, se la kongresanoj venos grandnombre. Li proponas, ke oni ne fiksu la nombron de la kalkulistoj.
Oni voĉdonas per levitaj manoj kun kontraŭprovo. La korekto estas akceptita.
Oni voĉdonas poste pri la tuto de la regularo, kiu estas unuanime aprobita.
S-ro Chavet, sekretario de la Kongreso, legas la protokolon de la malferma kunveno, kiu estas akceptita sen rimarkoj.
S-ro Sharpe diras, ke en la nuna Kongreso estas duspecaj delegitoj, unuj pagis la kotizaĵon difinitan de la Administra Konsilantaro, aliaj ne pagis ĝin. Ĉu ambaŭ specoj havos saman rajton pri voĉdonado.
S-ro Bourlet, vic-prezidanto de la Konstanta Komitato de la Kongresoj, respondas, ke, sekve de la neĉeesto de Generalo Sebert, prezidanto de la K. K. K., li estas la reprezentanto de ĉi tiu Komitato kaj devas paroli en ĝia nomo. Li donas la jenajn sciigojn pri la priparolita demando: La K. K. K. ne estas leĝdonanta, sed leĝplenumanta organo, sekve ĝi devas obei la regularon. Laŭ la regularo akceptita de la Antverpena Kongreso estas rajtigitaj delegitoj nur tiuj, kies grupoj pagis la laŭleĝan kotizon. Do, kiel vicprezidanto de la K. K. K. li devas kaj povas akcepti kiel voĉdonantojn nur ĉi tiujn delegitojn.
Sed laŭ sia privata opinio, li devas aldoni, ke en celo de paco kaj konkordo inter Esperantistoj kaj pro speciala karaktero de la nuna kongreso, jubilea kongreso, dum kiu ĉiuj koroj devas bati samtakte, estus tre bone, se la Prezidanto bonvolus demandi la rajtigitajn delegitojn (pagintajn), ĉu ili volas konsenti, ke la nepagintaj partoprenu la voĉdonojn. Ĉiam laŭ privata opinio li pensas, ke la pagintaj devus konsenti, ĉar en la Krakova Kongreso devas regi paco. Cetere li esperas, ke post la klarigoj, kiuj estos liverataj al la Kongreso, ĉiuj grupoj akceptos la regularon kaj pagos la kotizon dum la venonta jaro.
La Prezidanto demandas la Kongreson, ĉu iu rajtigita delegito estas kontraŭ la propono. Neniu mano leviĝas. (Aplaŭdoj.)
S-ro Chavet, sekretario, petas, ke oni montru al li, kiamaniere li devos disdoni la voĉdonilojn al la nepagintaj delegitoj. La C. O. sendis al la grupoj rajtigilojn; inter la nepagintaj grupoj, unuj resendis la rajtigilojn, aliaj tute ne respondis. La sekretario opinias, ke oni devas doni voĉdonilojn nur al la delegitoj enskribitaj antaŭ la Kongreso.
La Prezidanto opinias, ke ĉiuj delegitoj, kiuj enskribiĝos nun, devas ricevi voĉdonilojn.
Laŭ S-ro Mudie, nur la jam enskribitaj devas esti konsiderataj kiel rajtigitaj delegitoj.
S-ro Sergeant klarigas, ke, ĉar li opiniis, ke laŭ la regularo oni devis pagi antaŭ la enskribo, tial lia grupo neestas enskribita. Ne intencante pagi, li ne sendis aliĝilon.
S-ro Behrendt opinias, ke oni devas akcepti ĉiujn delegitojn, kiuj prezentos laŭregularan rajtigilon. Oni devas rifuzi nur tiujn, kiuj povos nenion montri.
S-ro Bourlet aprobas la proponon de S-ro Behrendt kaj diras, ke oni devas submeti al la voĉdono de la rajtigitaj delegitoj la sekvantan proponon:
Ricevos voĉdonilojn la nepagintaj delegitoj, kiuj antaŭ mardo tagmeze alportos regulan rajtigilon subskribitan de la estraro de sia grupo.
S-ro Krestanof demandas, ĉu enskribante sin nun, oni devos poste pagi la kotizon.
S-ro von Frenckell diras, ke la pago aŭ nepago de kotizo estis ne persona, sed principa afero. Li demandas, ĉu la K. K. K. ne povos doni klarigojn, kiuj malaperigos ĉiujn dubojn. Li esperas, ke ĉi tiuj klarigoj estos tiel trafaj, ke, post aŭdado, la delegitoj jam ne rifuzos pagi tuj la kotizon.
S-ro Bourlet rimarkigas, ke la propono farita valoros nur por ĉi tiu Kongreso, sed ne por la aliaj. Ni deziras akcepti la nepagintajn delegitojn, sed tute ne postulas, ke ili pagu tuj.
S-ro Lévi opinias, ke la deviga pagado de kotizo por akiri rajton de voĉdono estas malbona afero. Oni decidis tion laŭ decido de kongreso, kiu tute ne povis reprezenti la tutan Esperantistaron, ĉar multaj grupoj ne povas sendi delegitojn kaj sekve ne estas reprezentataj.
La Prezidanto diras, ke la afero estis jam decidita de la Sepa Kongreso kaj jam ne estas en diskutado.
Li submetas al la voĉdono la tekston de la propono farita de S-ro Bourlet.
La propono estas unuanime aprobita.
Longaj aplaŭdoj sekvas ĉi tiun voĉdonon, kiu certigas pacon por la aliaj kunvenoj de la Kongreso.
La Prezidanto donas la parolon al S-ro Bourlet, kiu en la nomo de K. K. K. prezentos al la Kongreso kelkajn klarigojn pri la funkciado de niaj Oficialaj Institucioj.
S-ro Bourlet diras, ke laŭ la interna regularo de la kunsidoj la parolantoj povas paroli nur dum dek sinsekvantaj minutoj; ĉi tiu tempo tute ne sufiĉos por elĉerpi la pritraktotan temon.
S-ro Chavet rimarkigas, ke la raportantoj povas paroli pli ol dek minutojn.
La Prezidanto opinias, ke en la nuna okazo S-ro Bourlet ne estas raportanto kaj demandas la ĉeestantaron, ĉu la parolonto rajtos paroli dum nelimigita tempo.
Neniu kontraŭstaras.
S-ro Bourlet komence diras, ke la grizaj nuboj, kiuj lasttempe iom malheligis la esperantistan ĉielon, devas esti forpelataj per lojalaj klarigoj.
La malkonsento pri la organiza punkto estas nur pro principo. Multaj diras: ni ne volas doni monon, nesciante al kio utilos ĉi tiu mono.
La postulo estas tute rajta kaj tiuj, kiuj faris tiun kontraŭdiron estas tute pravaj.
Kiam la Unua Kongreso fondis niajn oficialajn instituciojn, t. e. la Lingvan Komitaton kaj la Konstantan Komitaton de la Kongresoj, ĝi forgesis nur unu aferon, tio estas doni al ili vivrimedojn. Ĉi tiu forgeso estis komprenebla, ĉar en la unua momento de nia komuna vivo, ni estis ankoraŭ tre nespertaj pri la organizado de tiaj institucioj. Tial D-ro Javal kaj Generalo Sebert private fondis la Centran Oficejon por ebligi la funkciadon de la du kreitaj komitatoj.
En Ĝenevo oni oficialigis C. O., sed oni ankoraŭ ne donis al ĝi monan subtenon. Generalo Sebert malavare daŭrigis sian materialan apogon por certigi la vivon de nia C. O. Eble li faris tion laŭ iom tro luksa maniero, sed ni ne povas lin kritiki, ĉar la mono eliris el lia propra poŝo. Ni povas nur lin danki pro ĉi tiuj montroj de malavareco.
La servojn de C. O. oni povas distranĉi en du partojn: la oficialajn, necesajn servojn, kaj la aliajn.
La unuaj konsistas el la servoj faritaj al la Lingva Komitato, la Akademio, la K. K. K.; la konservado de la Arĥivoj; la publikigado de Oficiala Gazeto. Ĉi tiuj servoj devas esti bazitaj sur niaj propagandaj societoj.
La aliaj servoj estas: la Bibliografio, la Statistiko, diversaj eldonaĵoj, kiel ekzemple la Tutmonda Jarlibro, k. t. p.
Ĉi tiuj lastaj servoj estas utilaj, sed ne necesaj. Ili povas esti kelkafoje tre utilaj. Oni povas citi interalie la partoprenadon en ekspozicioj. Dum la Brusela ekspozicio la C. O. starigis konstantan oficejon kun du oficistoj por reprezentado de Esperanto en la diversaj kongresoj. La rezultatoj por la propagando estis tre grandaj.
Sed multaj personoj diras: Vi petas de ĉiu Esperantisto nur 0,040 Sm. Kiel vi povas kun tia malgranda sumo konduki la aferon? Estas guto da akvo en la maro. C. O. ne povos vivi kaj restos en la mano de potencaj personoj.
La oratoro provos, ne per rezonado, sed per faktoj, pruvi ke la afero estas ebla.
Li prezentos projekton de buĝeto de la C. O.; tia projekto ne estas kaj ne povas esti tute firma, kaj en multaj punktoj oni estas devigata fari supozojn.
Oni kalkulos unue la enspezojn:
Estas proksimume 30 000 Esperantistoj enskribitaj en diversaj societoj. (En Antverpeno, 26 000 estis reprezentataj).
Kun kotizo de 0,040 Sm., oni tiel ricevos sumon da 1 200 Sm. Tia estas la tuta sumo enspezota per kotizoj.
Dua fonto de enspezo estos la abonoj al Oficiala Gazeto; nia centra organo entenas ĉiujn oficialajn raportojn kaj sciigojn. Ĉiuj grupoj devas nepre ĝin aboni. Nuntempe la plimulto el la abonantoj estas privatuloj kaj ilia nombro estas 800. En la estonteco, kun abonoj de grupoj kaj societoj, oni povas kalkuli minimume 2 000 abonantojn.
La prezo de la jara abono estante 2 Sm., la enspezoj elvenantaj el ĉi tiu fonto atingos la sumon da 4 000 Sm.
Ambaŭ fontoj kune (kotizoj kaj abonoj) liveros la tutan sumon da 5 200 Sm.
Sed estas prudente, dekalkuli de ĉi tiu sumo procenton da dek, por la diversaj elspezoj farotaj por enkasigo de kotizoj kaj abonoj.
Post dekalkulo restas neta sumo da 4 680 Sm.
Nun la elspezoj:
Por la funkciado de C. O. unu sola oficisto sufiĉos; oni povas taksi je 1 200 Sm. lian jaran salajron.
(Voĉoj en la salono: Ne sufiĉe, ne sufiĉe!)
Jes, estas sufiĉe; en Parizo oni povas facile trovi oficiston kun ĉiuj kvalitoj postulotaj de sekretario de C. O. por la dirita prezo. Por la loĝejo, du ĉambroj sufiĉas (unu por la atendejo, alia por la oficejo mem). Por luprezo, lumigado, hejtado kaj poŝtaj elspezoj, ni kalkulu 480 Sm.
Nun la elspezoj por eldonado de Oficiala Gazeto.
Ĝis nun O. G. estis presita ĉe tre bona, sed tre kara Pariza presisto, sed ne estas necese uzi tian presiston. La kosto de presado de 2 000 ekzempleroj, ĉe ordinara presisto, estos 120 Sm. ĉiumonate, sekve por tuta jaro 1 440 Sm. La poŝtaj elspezoj por sendo de la gazeto atingos 520 Sm.
Entute la elspezoj faras tuton da 3 640 Sm.
La diferenco inter la enspezoj kaj la elspezoj estas 1040 Sm., kio donas sufiĉan marĝenon por neantaŭviditaj okazoj.
Jen kion utilos la ricevita mono. Sed alia grava demando stariĝas: Kiu kontrolos la uzon de ĉi tiu mono?
Oni scias, ke en Barcelono estis kreata Internacia Konsilantaro, kiu poste fariĝis Administra Komitato, po unu ano por mil Esperantistoj. Ĝis nun ĉi tiu Komitato nenion faris, ĉar ion fari ĝi ne povis. Ĝi devis zorgi pri la enkasigita mono, sed en la kaso estis nenio. Nun ĝi povos kaj devos labori. La elspezoj faritaj kun via mono estos kontrolitaj de Administra Komitato, kies anoj estos elektitaj de ĉiuj grupoj. Laŭ nia opinio, ĉi tiu Komitato devas enteni reprezentantojn de ĉiuj gravaj societoj kaj speciale la prezidantojn de niaj grandaj naciaj societoj; ĝi devas esti ĉiujare renovigita.
Resume, je iu difinita dato, ekzemple la 1-an de Januaro 1913, la fondintoj kaj subtenintoj de C. O. diros al la Esperantistaro: Jen institucio tute starigita, en plena funkciado. Prenu en ĝi la fakojn, kiujn vi deziras mem direkti. Ni transdonos ilin al vi kaj de tiam ili estos la propraĵo de la tuta Esperantistaro.
S-ro von Frenckell demandas, ĉu la Esperantistaro prenos C. O. kun ŝuldoj aŭ sen ŝuldoj.
S-ro Bourlet respondas, ke je la difinita dato C. O. estos transdonita sen ia ajn ŝuldo. Li finas la paroladon dirante, ke post ĉi tiuj klarigoj li pensas, ke ĉiuj duboj pri la mona afero forflugos en la ĉielon, ke ĉiuj grupoj akceptos la regularon, ke ĉiuj Esperantistoj pagos la modestan kotizon jam pagitan de 9000 el ili, kaj ke de nun ĉiama konkordo regos inter ĉiuj Esperantistoj. (Longaj aplaŭdoj; la oratoro estas varme gratulata de siaj najbaroj.)
Mi provis raporti senpartie la parolojn de S-ro Bourlet. Sed ĉi tiuj skribitaj vortoj ne povas fidele pentri la veran elokventecon de ĉi tiu lerta advokato de malfacila proceso, la mirindan arton, kun kiu li scias meti en helan lumigon la evidentajn aferojn kaj lasi en saĝa mallumo la dubajn punktojn.
Mi devas konfesi la eksterordinaran efekton sur la aŭskultantaro de ĉi tiuj elegantaj frazoj elirantaj el ora buŝo. Oro vokas oron. Post la parolado de S-ro Bourlet ĉiuj monujoj kvazaŭ sorĉe malfermiĝas kaj ŝilingoj, frankoj, markoj forflugas al la kaso de C. O., por formi en ĝi kvazaŭan moneran internacian kongreson.
S-ro Sergeant proklamas, ke li estas kontentega kaj tuj pagos. Li volas senprokraste meti sian kotizon sur la altaron de la konkordo (t. e. la verdan tapiŝon de la kongresa tablo).
Oni estas devigata moderigi lian pageman fervoron kaj lin resendi al la Kasisto.
S-ro Mudie, malpli flamiĝema, diras, ke antaŭ ses monatoj, la deviga pago estis tro frua. Oni volis unue nin pagigi kaj poste doni klarigojn. Oni metis la ĉevalon malantaŭ la veturilon. Li raportos al la Komitato de la Brita Asocio pri la nuna stato de l’ afero kaj ĉi tiu Komitato decidos pri la sekvota konduto. Nur pro principo la Brita Asocio decidis la nepagon, kaj tute ne pro personaj motivoj. Cetere la postulita mono estas difinita nur por la funkciado de la Oficialaj Institucioj kaj ne por la kongresoj. La kongresoj devas esti memstaraj entreprenoj. Kelkaj el ili lasis profiton, aliaj deficiton. Ekzistas kongresa kaso, kiu devas servi kiel reguligilo. Li opinias, ke la projekto de buĝeto de S-ro Bourlet estas tro optimista. Kredeble oni havos iom malpli da abonoj.
La Sekretario legas diversajn telegramojn, el kiuj unu de S-ino Rosa Junck, nia tipa elparolantino.
La Prezidanto fermas la kunsidon je la kvina.
Je la oka kaj duono, Jubilea Festvespero en la Malnova Teatro.
Kiam mi donas mian pluvombrelon (kaj dudek helerojn) en la vestejo, la vestiblo estas jam plena de amaso belege vestita: frakoj, festroboj, juveloj; kun mia simpla ĵaketo, inter ĉi tiuj elegantaj gesinjoroj, mi similas kotan makulon sur lakita boto. Tute honta mi supreniras galope ĝis la pli alta galerio kaj min kaŝas en angulo. El ĉi tiu pinto la vido estas belega. La salono estas plena, plenega, superplenega; tra la malfermitaj pordoj la ĉeestantaro elfluas en la koridorojn. Maro da kapoj, unuj senharaj, aliaj multharaj, moviĝas malsupre kaj veraj ondoj trakuras ĉi tiun maron; ankoraŭ el ĝi supreniras senĉesa bruado farita de centoj da interparoladoj.
Subite la bruo mallaŭtiĝas kaj ĉesas. Sur la estrado aperis milita orkestro, kiu komencas la koncerton ludante «Polonezon» de Chopin.
Poste Krakova ĥoro akompanata de orkestro kantas la «Jubilean kantaton» de Grabowski, kiun la aŭtoro deklamis al ni hieraŭ en la fino de sia saluta parolado.
Mi ne bezonas paroli pri la entuziasmo, kiu sekvis la kantadon de ĉi tiu bela poezio, ankoraŭ pli ĉarma sub ĝia muzika vesto. Cetere oni devas rimarkigi, ke preskaŭ ĉiuj versaĵoj kantitaj aŭ deklamitaj dum ĉi tiu vespero estas verkoj aŭ tradukoj de nia amata poeto; la Jubilea Festvespero estis ne sole la festo de nia eks-Majstro, sed ankaŭ la glorigo de unu el niaj plej malnovaj kaj plej talentaj samideanoj, al kiu oni povas nepre doni la nomon de vera eminentulo.
La ĝenerala scivolo estis vekita de la titolo de la tria numero de l’ menuo (mi volas diri de l’ programo): «Solena parolado», kaj neniu nomo. Kiu parolos? Ne nia eks-Majstro, ĉar li subite mutiĝis. Eble S-ro Bourlet, nia ĉiutema parolanto. Eble S-ro Grabowski faros al ni novan poezian surprizon. Kaj ankaŭ ĉi tiu majesta adjektivo «solena» iom malkvietigas; soleneco kaj gajeco ne ĉiam iras brako ĉe brako. Eble aperos solena sinjoro, kiu el la pinto de sia soleneco solene solenigos ĉi tiun solenaĵon. Sed tute ne, sur la estrado aperas S-ro... Belmont, nia malnova Pola samideano. For la timon! La solena parolado estos solena nur per la nomo. Mi ne povas detale raporti pri ĉi tiu sprita kaj amuza parolado; nur unu parton mi volas iom pritrakti, en kiu Belmont klarigas al ni, ke D-ro Zamenhof ne prenis laŭhazarde ion de ĉiu lingvo, sed ke tio estis farita laŭ peto de ĉarmaj junulinoj reprezentantaj ilian landon, kaj fine li diras:
«Sur pola tero mi ne povas silenti nur pri unu—kaj mi rajtigita estas aldoni nur unu, kio koncernas Polino.