The Project Gutenberg eBook of Salome: Dramo En Unu Akto
Title: Salome: Dramo En Unu Akto
Author: Oscar Wilde
Translator: H. J. Bulthuis
Release date: August 27, 2020 [eBook #63064]
Most recently updated: October 18, 2024
Language: Esperanto
Credits: Produced by Mohammad Aboomar for the QuantiQual Project;
Project ID: COALESCE/2017/117 (Irish Research Council)
Transcriber's Note
Footnotes were numbered sequentially and moved to the end of the ebook.
SALOME.
DRAMO EN UNU AKTO
de
OSKAR WILDE.
TRADUKITA EN ESPERANTON
DE
H. J. BULTHUIS.
AMSTERDAMO — C. L. G. VELDT
— 1910a —
ESPERANTA
TEATRO INTERNACIA
NO. 1.
SALOME.
DRAMO EN UNU AKTO
DE
OSKAR WILDE
TRADUKIS
H. J. BULTHUIS.
AMSTERDAMO
C. L. G. VELDT
1910a.
Elektra Presejo „NOVA VIVO” — Hago.
SALOME.
PERSONOJ:
Herodo, tetrarko de Judeo.
Johanano, la profeto.
La juna Siriano, gvardiestro.
Tigelinus, juna Romano.
Kapadociano, romaj militistoj.
Nubiano, romaj militistoj.
Unua Soldato, romaj militistoj.
Dua Soldato, romaj militistoj.
La paĝio de Herodias.
Unua, judo.
Dua, judo.
Tria, judo.
Kvara, judo.
Kvina, judo.
Unua, nazaretano.
Dua, nazaretano.
Fariseo.
Sadukeo.
Manaso, sklavo.
Naaman, Ekzekutisto.
Herodias, edzino de la tetrarko.
Salome, ŝia filino.
Romanoj, sekvantaro de la tetrarko, Sklavoj, Sklavinoj.
UNUA SCENO.
Juna siriano fikse rigardante en la palacon, flanke de li estas la paĝio de Herodias sur la ŝtuparo en la fundo de la scenejo. Naaman, la eksekutisto staras post la cisterno, li havas la glavon antaŭ si kaj tenas ĝin oblike kun ambaŭ manoj. La kapadociano kaj la nubiano sin trovas en la enirejo, dekstre. La unua soldato sidas sur la ŝtona benko, dekstre de la cisterno; la dua soldato, antdŭloke, kuŝas sur la ŝtona benko. Pli malfrue oni aŭdas la voĉon de Johanano en la cisterno. Ambaŭ enirejoj estas lumigitaj, la cetera scenejo estas malluma.
La juna Siriano. — Kiel bela mienas la princino Salome hodiaŭ vespere!
Paĝio. — Rigardu la lunon! Kiel eksterordinara ĝi mienas! Kiel virino, kiu eliris tombon. Kiel mortinta virino. Oni povus kredi, ke ĝi serĉas mortintaĵojn.
La juna Siriano. — Tre eksterordinara ĝi mienas: ĝi similas al juna princino, kiu portas flavan vualon kaj kies piedoj estas el arĝento. Ĝi similas al princino, kiu havas piedojn kiel blanka kolombo. Oni povus kredi, ke ĝi dancas.
Paĝio. — Al mortintino ĝi similas. Malrapide ĝi preterŝoviĝas. (Bruo en la festosalono).
Unua Soldato. — Kio estas tiu bruo? Ĉu blekas sovaĝaj bestoj?
Dua Soldato. — La judoj; tio estas ilia agmaniero; ili disputas refoje pri sia religio.
Unua Soldato. — Kial ili disputas pri tio?
Dua Soldato. — Mi ne scias. Ĉiam ili ĝin faras. La fariseoj diras ekzemple ke ne ekzistas anĝeloj, la sadukeoj kontraŭe diris ke anĝeloj vere ekzistas.
Unua Soldato. — Laŭ mia opinio estas ridinde disputi pri io tia.
La juna Siriano. — Kiel bela estas la princino Salome hodiaŭ vespere!
Paĝio. — Ĉiam vi rigardas ŝin. Vi rigardas ŝin tro multe. Oni ne rigardu tiom la homojn, io terura povus okazi.
La juna Siriano. — Tre bela ŝi estas hodiaŭ vespere.
Unua Soldato (de sia sidloko rigardante en la palacon) — La tetrarko mienas malgaja.
Dua Soldato (irante al li). — Jes, li mienas malgaja.
Unua Soldato. — Li fikse rigardas ion.
Dua Soldato. — Iun li rigardas.
Unua Soldato. — Kiun?
Dua Soldato. — Mi ne scias.
La Kapadociano kaj la Nubiano (iras al la aliaj soldatoj).
La juna Siriano. — Ĉu la princino ne estas tre pala? Neniam mi vidis ŝin tiel palan. Ĉu ŝi ne mienas kiel blanka rozo en arĝenta spegulo?
Paĝio. — Ne rigardu ŝin. Tro multe vi ŝin rigardas.
Unua Soldato. — Herodias plenigis la pokalon de l’reĝo.
Kapadociano. — Ĉu tio estas la reĝino Herodias, kun la kaptuko ornamita per perloj kaj la blue pudritaj haroj?
Unua Soldato. — Jes, tio estas la tetrarkino.
Dua Soldato. — La tetrarko multe amas la vinon; tri specojn de vino li posedas: la unuan de l’insulo Samos, purpuran kiel la mantelo de la imperiestro.
Kapadociano. — Mi neniam vidis la imperiestron.
Dua Soldato. — La duan, de la urbo Sirus, kaj flavan kiel oro.
Kapadociano. — Mi tre amas la oron.
Dua Soldato. — La trian, de Sicilujo, ruĝan kiel sango.
Nubiano. — La dioj de mia patrujo tre amas la sangon. Dufoje ĉiujare ni oferas al ili junulojn kaj virgulinojn: kvindek junulojn kaj cent virgulinojn. Kaj tamen ŝajnas, ke ni ne donas al ili sufiĉe, ĉar ili estas tre malmildaj al ni.
Kapadociano. — En mia patrujo ne ekzistas plu dioj; la Romanoj forpelis ilin. Oni diras, ke ili forkuris en la montaron, sed tion mi ne kredas. Mi pasigis tri noktojn sur la montaro por ilin serĉi, tamen mi ne ilin trovis. Fine mi vokis ilin per iliaj nomoj, sed ili ne aperis. Sekve ili estas mortintaj.
Unua Soldato. — La judoj preĝas al nur unu Dio, kiun povas neniu vidi.
Kapadociano. — Tio estas al mi neklarigebla!
Unua Soldato. — Ili nur kredas al nevideblaĵoj.
Kapadociano. — Tre ridinde!
Voĉo de Johanano. — Post mi venos aliulo, kiu estos pli potenca ol mi. Mi ne indas malligi liajn ŝurimenojn. Sub liaj paŝoj la dezertoj ekfloros kiel lilioj. La blindaj okuloj ekvidos la lumon kaj la oreloj de la kolomboj malfermiĝos; la novenaskito metos sian manon sur la kuŝejon de la drako, kaj kondukos la leonon per ĝiaj kolharoj.
Dua Soldato. — Silentigu lin do; ĉiam li parolas tian malsaĝaĵon.
Unua Soldato. — Ho ne. Li estas pia homo. Li estas ankaŭ milda. Ĉiutage li dankas, kiam mi portas al li la manĝajon.
Kapadociano.— Kiu do li estas.
Unua Soldato. — Profeto.
Kapadociano. — Kiel li nomiĝas?
Unua Soldato. — Johanano.
Kapadociano. — De kie li venis?
Unua Soldato. — De la dezerto; tie li sin nutris per akridoj kaj sovaĝa mielo. Li havis veston el kamelharoj kaj sur la lumboj li portis ledan ĉirkaŭrimenon. Li mienas tre sovaĝa! Granda aro da homoj sekvis lin. Eĉ disciplojn li havas!
Kapadociano. — Kion do li ĉiam parolas?
Unua Soldato. — Ni ne scias tion. Kelkfoje li parolas pri aferoj, kiuj timigas nin; neeble tion kompreni.
Kapadociano. — Ĉu oni povas vidi lin fojon?
Unua Soldato. — Ne, la tetrarko ne permesas tion.
La juna Siriano. — La princino kaŝas la vizaĝon post la ventumilon. Ŝiaj malgrandaj blankaj manoj similas al flugetadantaj kolomboj, kiuj flugas en sian kolombejon. Ili estas kiel blankaj papilioj, ĝuste kiel blankaj papilioj.
Paĝio. — Ne okupu vin pri tio! Kiom vi ŝin rigardas! Vi ne ŝin rigardu. — Io terura povus okazi.
Kapadociano (montrante la cisternon). — Stranga malliberejo!
Dua Soldato. — Malnova akvujo.
Kapadociano. — Malnova cisterno. En ĝi devas esti malsaniga!
Dua Soldato. — Ho ne! La frato de la tetrarko ekzemple, lia pli maljuna frato, la unua edzo de Herodias la tetrarkino, kuŝis dekdu jarojn en ĝi kaj ne mortis. Fine oni devis stringli [1] lin.
Kapadociano. — Stringli? Kiu kuraĝis tion fari?
Dua Soldato (montrante la ekzekutiston, grandeffan negron) — Li kuraĝis, Naaman.
Kapadociano. — Ĉu li ne ektimis?
Dua Soldato. — Ne. La tetrarko estis sendinta al li sian ringon.
Kapadociano. — Kiun ringon?
Dua Soldato. — La mortringon. Tial li ne ektimis.
Kapadociano. — Estas tamen io teruriga, stringli reĝon.
Unua Soldato. — Kial do? Reĝoj same kiel aliaj homoj havas nur unu kolon!
Kapadociano. — Ĝi tamen ŝajnas al mi teruriga.
La juna Siriano. — La princino ekstaras! Ŝi forlasas la tablon. Ŝi mienas enuiĝa. — Ha! Si venas tien ĉi!! Jes, ŝi iras rekte al ni! Kiel pala ŝi estas! Tiel mi ankoraŭ neniam ŝin vidis.
Paĝio. — Ne rigardu ŝin! Mi vin petegas, ne rigardu ŝin.
La juna Siriano. — Kiel kolombo, kiu perdis la vojon — kiel narciso, kiu moviĝas en la vento — kiel floro el arĝento.
Salome (venas el la palaco).
DUA SCENO.
La samaj. Salome. Poste Sklavo.
Salome. — Ne, mi ne restas; ne povas resti. Kial la tetrarko tiom min rigardas per siaj talpokuloj el sub la tremantaj palpebroj? Strange, ke la edzo de mia patrino tiel min rigardadas. Mi scias kion ĝi signifas — ho jes, mi scias.
La juna Siriano. — Ĉu vi forlasis la feston, princino?
Salome. — Ah! freŝa estas tie ĉi la aero, fine mi povas spiri! Jen estas judoj el Jerusalemo, kiuj sin disŝiros reciproke en pecojn pro siaj simplaj moroj; kaj barbaroj, kiuj nur trinkadas kaj verŝadas la vinon sur la plankon; kaj grekoj el Smirno kun pentritaj okuloj, pudritaj vangoj kaj krispaj, frizitaj haroj; kaj silentemaj ruzaj egiptanoj kun longaj ungoj el renŝtono, kaj brunaj manteloj; kaj romanoj, malcivilizitaj, arogantaj, ĉiam blasfemantaj. Vulgara kanajlaro, kaj ili agas kvazaŭ ili estas homoj de la plej alta nobeleco!
La juna Siriano. — Ĉu vi ne volas eksidi, princino?
Paĝio. — Kial vi ŝin alparolas? Kial vi tiom ŝin rigardas? — Okazos teruraĵo.
Salome. — Kiom da bono ĝi faras rigardi la lunon! Ĝi mienas kiel malgranda monero. Ĝi similas al malgranda floro el arĝento. Ĝi estas malvarmeta kaj pura; certe, ĝi estas pura, ĝi havas la puran belecon — jes, ĝi estas pura. Neniam oni ĝin makulis. Neniam ĝi estis tuŝata kiel ĉiuj aliaj diaĵoj.
Voĉo de Johanano. — La Sinjoro venis! La Filo de la homoj venis! La centaŭroj sin kaŝis en la riverojn, kaj la sirenoj forlasis la riverojn kaj sin kaŝas en la arbaroj en la foliaron.
Salome. — Kiu vokis?
Dua Soldato. — Tio estas la profeto, princino.
Salome. — Ah! La profeto, kiun la tetrarko tiom timas?
Dua Soldato. — Pri tio ni scias nenion, princino; li estas la profeto Johanano.
La juna Siriano. — Ĉu vi ordonas, princino, ke mi alportigu al vi la portseĝon? La vetero estas bela en la ĝardeno.
Salome. — Terurigajn aferojn li diras pri mia patrino, ĉu ne vere?
Dua Soldato. — Ni neniam komprenas kion li diras, princino.
Salome. — Jes, li diris terurigajn aferojn pri ŝi.
Manaso (venas el la palaco). — Princino, la tetrarko petas vin reveni al la festo.
Salome. — Mi ne volas reveni.
La juna Siriano. — Pardonu, princino, povus okazi io malbona, se vi ne reiras.
Salome. — Ĉu la profeto estas maljuna?
La juna Siriano. — Reiru, princino, estas pli bone. Ĉu mi povas konduki vin?
Salome. — La profeto, ĉu li estas maljuna?
Unua Soldato. — Ne, princino, li estas ankoraŭ juna viro.
Dua Soldato. — Tion oni ne scias, la homoj diras, ke li estas Eliaso.
Salome. — Kiu estas Eliaso?
Dua Soldato. — Antaŭe li estis profeto en ĉi tiu lando, princino.
Manaso. — Kiun respondon de l’princino mi alportos al la tetrarko?
Voĉo de Johanano. — Ne ĝojkantu, ho lando de Palestino pro tio ke estas rompita la verĝo, kiu frapis vin. Ĉar el la spermo de la serpento venos drako, kies naskitaĵo englutos la birdojn.
Salome. — Kia rimarkinda voĉo! Mi dezirus paroli kun li.
Unua Soldato. — Neeble, princino!
Salome. — Tamen mi volas!
La juna Siriano. — Kredu al mi, princino, estus pli bone, se vi returnus al la festo.
Salome. — La profeto eliru la cisternon.
Manaso (eniras en la palacon post signo de la juna siriano).
Unua Soldato. — Tion ni ne povas riski, princino.
Salome (iras al la rando de la cisterno kaj rigardas malsupren). — Kiel mallume estas tie malsupre! Devas esti terurige sidi en tia malluma truego! Ĝi similas al tombo. (Ŝi sin turnas refoje al la soldatoj. ) Ĉu vi ne komprenis min? La profeto eliru, mi volas lin vidi.
Dua Soldato. — Princino, mi petegas vin, ne postulu tion de ni!
Salome. — Vi atendigas min longe!
Unua Soldato. — Princino, nia vivo apartenas al vi, sed ni ne povas fari kion vi deziras, ne al ni vi devas vin turni pro tio.
Salome. — (Rigardante la junan sirianon). — Ah!
Paĝio. — Ve, kio okazos — certe fariĝos io terura.
Salome (irante al la juna siriano). — Ĉu ne vere, Narabot, vi faros tion por mi? Mi ĉiam estis bona al vi. Vi faros tion por mi. Nur rigardi mi volas lin, tiun rimarkindan profeton. Oni rakontis tiom multe pri li, multfoje mi aŭdis la tetrarkon paroli pri li. Mi kredas, ke li timas lin. Kaj vi, Narabot, ĉu vi ankaŭ timas lin?
La juna Siriano. — Ne, princino, neniun mi timas. Sed la tetrarko malpermesis ke kiu ajn levu la kovrilon de tiu cisterno.
Salome. — Vi faros al mi tiun komplezon, Narabot, kaj morgaŭ, kiam en mia portseĝo mi preteriros sub la pordo ĉe la vendistoj de la statuetoj de l’dioj, mi lasos fali por vi malgrandan floron, malgrandan vordan floron.
La juna Siriano. — Princino, mi ne povas, mi ne povas!
Salome (ridante). — Vi ĝin faros, Narabot. Vi scias, ke vi faros por mi tiun komplezon. Kaj morgaŭ, klam mi preteriros en mia portseĝo trans la ponton ĉe la vendistoj de la statuetoj de l’dioj, mi rigardos vin tra la muslina vualo, mi rigardos vin, Narabot, eble mi ankaŭ ridetos. — Narabot, rigardu min! — Vi bone scias, ke vi faros kion mi deziras de vi. Vi bone scias tion, ĉu ne vere? Mi ĝin scias.
La juna Siriano (donas signon al la dua soldato). — Elirigu la profeton, la princino deziras lin vidi.
Dua Soldato (eniras la cisternon, oni aŭdas la tintadon de ĉenoj kaj la bruon de peza metala pordo, kiu fermiĝas).
Salome. — Ah!
Paĝio. — O, kiel eksterordinare mienas la luno; kiel la mano de mortinto, kiu volas tiri sur sin mortotukon.
La juna Siriano. — Strange ĝi mienas, certe; kiel princino kun okuloj el sukceno; tra nuboj de muslino ĝi ridetas, kiel juna princino.
Johanano (eliras la cistenon, lin sekvas la soldato).
Salome (paŝas malantaŭen ĉe lia rigardo).
TRIA SCENO.
La Samaj. Johanano.
Johanano (haltante sur la rando de la cisterno). — Kie estas li, kies pokalo jam estas plena je abomenaĵoj? Kie estas li, kiu mortos iam en arĝenta trenvesto, antaŭ la tuta popolo? Venigu lin ĉi tien, por ke li aŭdu la voĉon de tiu, kiu aŭdigis sian vokon en la dezertoj kaj en la reĝaj palacoj.
Salome. — Pri kiu li parolas?
La juna Siriano. — Tion oni neniam scias, princino.
Johanano. — Kie estas ŝi, kiu vidis sur la vando [2] bildojn de viroj, bildojn de ĥaldeanoj, pentritajn per koloroj; kiu sin donis al la volupto de siaj okuloj, kiu sendis kurierojn al Ĥaldeo?
Salome. — Li parolas pri mia patrino!
La juna Siriano. — Certe ne, princino!
Salome. — Jes, pri mia patrino li parolas!
Johanano. — Kie estas ŝi, kiu malaltiĝis al asiriaj soldatestroj, kiuj ĉirkaŭas siajn lumbojn per ĉirkaŭrimenoj, kaj kiuj portas multkolorajn kronojn sur la kapoj? Kie estas ŝi, kiu malaltiĝis al egiptaj junuloj, kiuj, vestitaj per tolo kaj hiacintŝtonoj, portas orajn ŝildojn kaj kaskojn el arĝento, kaj havas korpojn kiel grandeguloj? Ŝi leviĝu de sia lito de voluptoj, de la lito de adulta sangomikso por ekaŭdi la parolon de tiu, kiu ebenigas la vojon de l’Sinjoro, por ke ŝi povu pentadi siajn pekojn! Se ŝi tamen ne povas plu eksenti pentadon, sed persistadas sian abomenaĵon, ŝi spite tio venu, ĉar la Sinjoro jam tenas la vergon en sia mano!
Salome. — Terurige! terurige!
La juna Siriano. — Ne restu ĉi tie, princino, mi vin petas.
Salome. — La plej teruraj estas liaj okuloj. Ili similas al nigraj truoj, kiujn oni bruligis per torĉoj en turkan tapiŝon. Ili similas al nigraj kavaĵoj, kie drakoj loĝas, al nigraj kavaĵoj de Egipto, kie loĝas la drakoj. Al nigraj maroj ili similas, kiujn lumigas fantaziaj lunoj — kredu, li parolos ankoraŭ unu fojon!
La juna Siriano. — Ne restu ĉi tie, princino, mi petegas vin!
Salome. — Kiel malgrasa li estas! Li similas al ebura figuro! al arĝenta statuo; sendube li estas ĉasta kiel la luno. Li similas al lumradio, al arĝenta lumradio. Lia karno devas esti malvarma kiel eburo — mi dezirus rigardi lin de proksime.
La juna Siriano. — Ne, ne, princino!
Salome. — Mi devas rigardi lin de proksime!
La juna Siriano. — Princino princino!
Johanano. — Kia virino estas tiu, kiu rigardas min? Mi ne volas, ke ŝi min rigardu. Kiom ŝi rigardas min per siaj oraj okuloj el sub la delogantaj palpebroj! Mi ne scias, kiu ŝi estas, ne volas tion scii; ŝi foriru; mi ne volas kun ŝi paroli.
Salome. — Mi estas Salome, princino de Judeo kaj la filino de Herodias.
Johanano. — For de mi, filino de Babilono! Ne alproksimiĝu la elektiton de la Sinjoro! Via patrino plenigis la teron per siaj abomenaj faroj kaj la krio de ŝiaj pekoj penetris ĝis en la orelojn de Dio.
Salome. — Daŭrigu, Johanano, via voĉo ebriigas min.
La juna Siriano. — Princino! princino! princino!
Salome. — Daŭrigu, Johanano, kaj proklamu al mi, kion mi faros.
Johanano. — Ne alproksimiĝu, ho filino de Sodomo, sed kovru vian vizaĝon per vualo, kaj ŝutu cindron sur vian kapon kaj forkuru en la dezerton por serĉi la filon de la homoj.
Salome. — Kiu estas la filo de la homoj? Ĉu li similas al vi pri beleco, Johanano?
Johanano. — Forigu vin de mi, forigu vin de mi! La flugilbaton de la mortanĝelo mi aŭdis en la palaco.
La juna Siriano. — Princino, mi petegas vin, returnu!
Johanano. — Kion vi serĉas tie ĉi kun via glavo, ho anĝelo de Dio, mia Sinjoro! Kion vi serĉas en tiu ĉi malicplena palaco? La tago de tiu, kiu mortos en arĝenta vesto, ankoraŭ ne aperis.
Salome. — Johanano!
Johanano. — Kiu vokas?
Salome. — Johanano! mi amas vian korpon, ĉar ĝi estas blanka kiel la lilio de kampo, kiun ankoraŭ ne tuŝis la falŝisto; ĝi estas blanka kiel neĝo, kuŝanta sur la montoj de Judeo kaj kiu malsuprenfluas en la valojn. La rozoj en la ĝardeno de l’reĝino de Arabujo ne estas tiel blankaj kiel via korpo, nek la dolĉo de la krepusko, kiam ĝi glitas sur la foliojn, nek la brusto de la luno, kiam ĝi kuŝas supre la maro; nenio en la mondo estas tiel blanka kiel via korpo. Lasu min tuŝi vian korpon.
Johanano. — For de mi, ho filino de Babilono; de la virino la peko eniris la mondon; ne parolu al mi, mi ne volas aŭskulti vin. Mi aŭdas nur la vortojn de mia Dio, la Sinjoro.
Salome. — Via korpo estas abomeninda. Ĝi similas al korpo de leprulo. Ĝi similas al plastrumita vando, kie la viperoj loĝas, al prastrumita vando, kie la skorpionoj konstruas siajn nestojn. Ĝi similas al plastrumita tombo plena je abomenaĵoj. Ĝi estas teruriga; ĝi estas teruriga, via korpo. Sed viajn harojn mi amas, Johanano. Ili estas kiel la vinberoj, kiel la malhelaj vinberoj, kiuj pendas al la vinberarboj de Edomo en la lando de la Edomanoj. Ili estas kiel la cedroj de Libanono, kiuj disdonas siajn ombrojn al la leonoj kaj al la rabistoj, kiam ili sin kaŝas en la tago. Ne estas tiel nigraj la longaj mallumaj noktoj, kiam la luno ne lumas kaj la steloj timas. La silento, loĝanta en la arbaroj, ne estas tiel nigra, nenio en la mondo estas tiel nigra kiel viaj haroj; lasu al mi tuŝi viajn harojn!
Johanano. — Forigu vin, ho filino de Sodomo. Ne tuŝetu min! La templon de mia Dio kaj Sinjoro neniu devas tuŝeti.
Salome. — Viaj haroj estas terurigaj. Ili estas rigidaj pro malpuraĵo kaj polvo; ili similas al dornokrono, kiun oni premis sur vian kapon, ili similas al fasko da nigraj serpentoj, kiun oni ĵetis ĉirkaŭ vian kolon. Viajn harojn mi ne amas! Ĝi estas via buŝo, kiun mi amas, Johanano! Ĝi estas kiel skarlata strio sur ebura turo, kiel granato, tranĉita per ebura tranĉilo. La granatfloroj, kiuj kreskas en la ĝardeno de Tiruso kaj kiuj superas la ruĝon de la rozoj, ne estas tiel ruĝaj; la ruĝaj fanfaroj de la trumpetoj, kiuj anoncas la alvenon de l’reĝoj kaj ektimigas la malamikojn, ne estas tiel ruĝaj. Pli ruĝa estas via buŝo ol la piedoj de tiuj, kiuj dispremas la vinberojn en la vinpremejo; pli ruĝa ol la piedoj de la kolomboj, kiuj loĝas en la templo kaj estas nutrataj de la pastroj; pli ruĝa ol la piedoj de la viro, elirante la arbaron post kiam li mortigis la sovaĝan leonon. Via buŝo estas koralbranĉo, kiun trovis la fiŝkaptistoj en la krepusko de la maro, kaj kiun ili destinis al reĝoj! Ĝi similas al cinarbo, kiun trovas la moabanoj en la minejoj de Moabo, kaj kiun la reĝoj ricevis de ili; ĝi similas al la pafarko de la persa reĝo, pentrita per cinobro kaj havanta kornojn el koraloj. Nenio en la mondo estas tiel ruĝa, kiel via buŝo; lasu al mi kisi vian buŝon.
Johanano. — Neniam, ho filino de Babilono, ho filino de Sodomo, neniam!
Salome. — Vian buŝon mi volas kisi Johanano, mi volas kisi vian buŝon!
La juna Siriano. — Princino! princino! mirtbranĉeto, kolombo el ĉiuj kolomboj, ne rigardu lin tiom, ne rigardu lin tiom! Ne diru al li tiajn aferojn, tion mi ne povas elporti — princino, ne diru al li tiajn aferojn!
Salome. — Vian buŝon mi volas kisi, Johanano!
La juna Siriano (eligas ekkrion, sin trapikas kaj falas inter Salome kaj Johanano. )
Salome (ne ekvidas ĝin).
Paĝio (irante al la kadavro). — La juna siriano mortigis sin! La juna soldatestro mortigis sin! Tiu, kiu estis mia amiko, mortigis sin! Malgrandan arbetaĵon kun nardoj, kaj orajn orelringojn mi donacis al li, kaj li mortigis sin!
Unua Soldato. — Princino, la juna soldatestro ĵus mortigis sin.
Salome. — Vian buŝon lasu al mi kisi, Johanano!
Johanano. — Ĉu vi ne timas, ho filino de Herodias? Ĉu mi ne proklamis al vi, ke mi aŭdis la flugilbaton de la mortanĝelo en la palaco, kaj, ĉu la anĝelo ne aperis?
Salome. — Vian buŝon lasu al mi kisi!
Johanano. — Ho filino de honto, estas nur unu viro, kiu povas ankoraŭ vin savi! Ĝi estas tiu, pri kiu mi al vi parolis. Iru kaj serĉu lin. En boato sur la maro de Galileo li sidas kaj parolas al siaj disciploj. Genufleksu sur la marbordo kaj voku lian nomon. Li al ĉiuj venas, kiuj vokas lin, kaj kiam li venos al vi, tiam genufleksu antaŭ liaj piedoj kaj preĝu pardonon pro viaj pekoj.
Salome. — Vian buŝon lasu al mi kisi!
Johanano. — Estu malbenita, ho filino de sangomiks-adulta patrino, estu malbenita!
Salome. — Vian buŝon mi volas kisi, Johanano!
Johanano. — Mi ne volas rigardi vin. Mi ne volas rigardi vin. Vi estas malbenita, Salome. Vi estas malbenita! (Li refoje malsupreniras en la cisternon).
Dua Soldato (sekvas, oni aŭdas refoje la tintadon de ĉenoj kaj la bruon de la fermiĝanta pordo).
KVARA SCENO.
La samaj sen Johanano.
Salome. — Mi kisos vian buŝon, Johanano, mi kisos ĝin!
Unua Soldato. — La kadavro devas esti forigata, la tetrarko ne volas vidi kadavrojn, escepte kadavrojn de homoj, kiujn li mortigis mem.
Paĝio. — Li estis mia frato. Ve, ĉu mi ne antaŭdiris, ke okazus io terura? Mi antaŭdiris ĝin kaj ĝi okazis! Mi bone sciis, ke la luno serĉis mortinton. Ve, kial mi ne kaŝis lin antaŭ la luno? Ke mi estu kaŝinta lin en kaverno, tiam la luno ne estus lin vidinta! Li estis al mi pli intima ol frato. Mi donacis al li arbetaĵon de nardoj kaj ringon el agato, kiun li portis ĉiam al la mano. Vespere ni promenadis sur la bordo de l’rivero sub la migdalujoj, kaj li rakontadis al mi pri sia patrujo. Ĉiam li parolis tre mallaŭte. La sonoro de lia voĉo estis kvazaŭ la voĉo de fluto, sur kiu oni ludas. Ankaŭ li amis rigardi sin en la rivero; tion mi ofte al li riproĉis.
Dua Soldato. — Vi estas prava, la kadavro devas esti kaŝata, la tetrarko ne devas vidi ĝin.
La soldatoj (forportas la kadavron kaj metas ĝin post la cisternon, kiam envenas Herodo).
Unua Soldato. — La tetrarko ne venos tien ĉi, neniam li venas sur la terason, li tre timas la profeton.
Herodo. — (Herodias kaj ĉiuj korteganoj eniras).
KVINA SCENO.
La samaj, Herodo, Herodias, Tigelinus, Romanoj, Virinoj, kaj Viroj de la sekvantaro de Herodo. Judoj, Nazaretanoj. Fariseoj kaj Sadukejoj. Manaso. Sklavoj kaj Sklavinoj, plenigantaj la tutan maldekstran flankon de l’scenejo kaj la ŝtuparon. Pli malfrue la voĉo de Johanano.
Herodo. — Kie estas Salome? kie estas la princino? Kial ŝi ne revenis al la festeno, kiel mi ĝin petigis? Ah! Tie ĉi ŝi estas!
Herodias. — Ne rigardu ŝin ĉiam; seninterrompe vi ŝin rigardas.
Herodo. — Tre stranga la luno mienas hodiaŭ vespere. Ĉu ne vere, ĝi mienas tre stranga. Ĝi similas al avidema virino, kiu ĉiuloke serĉas la amatulon. Kaj ĝi estas nuda; tute nuda ĝi estas. La nuboj volas envolvi ĝin, sed ĝi ne volas. Tute nuda ĝi sin montras kaj rulas sur la ĉielo kiel ebria virino; sendube ĝi serĉas amatulon; ĉu ĝi ne ruliras kiel ebriulino? Ĝi similas al avidema virino, ĉu ne vere?
Herodias. — Sensencaĵo! la luno similas nur al la luno kaj al nenio alia. Ni returnu, ĉi tie vi havas nenion por serĉi.
Herodo. — Mi volas resti tie ĉi! Manaso, kuŝigu tien tapiŝojn. Bruligu la torĉojn, alportu ĉi tien la eburan tablon, alportu la tablon el jaspo.
(Post signo de Manaso la sklavoj kaj sklavinoj rapidas en la palacon kaj trans la ŝtuparojn kaj alportas tapiŝojn. Kelkaj alportas tri belegajn seĝegojn kaj tablojn, kaj starigas ilin sur la unuan altajon: aliaj alportas vinon kaj fruktojn; aliaj metas brulantajn torĉojn en la torĉujojn al la muroj; aliaj sin starigas kun torĉoj kaj ventumiloj. Muzikistoj kun blovomuzikiloj, harpoj, duonsfertamburoj kaj cimbaloj sidiĝas al la dekstra flanko de la cisterno. )
Herodo. — Refreŝiga estas ĉi tie la aero. Mi volas plue trinki vinon kun miaj gastoj. Al la senditoj de Cezaro ĉiu honoro devas esti montrata.
Herodias. — Por ili vi ne restas tie ĉi.
Herodo. — Jes, por ili; la aero estas tiel refreŝiga; venu, Herodias, niaj gastoj atendas. O! mi glitis sur sango, malbona antaŭsigno, tre malbona antaŭsigno. Kial kuŝas tie sango? Kaj kial tiu kadavro? Ĉu vi kredas, ke mi estas la reĝo de Egiptujo, kiu neniam donas feston, ne montrante kadavron? Kiu ĝi estas? Mi ne volas vidi ĝin.
Unua Soldato. — Nia soldatestro, sinjoro. La juna siriano, kiun antaŭ tri tagoj vi nomis nia soldatestro.
Herodo. — Mortigi lin mi ne ordonis.
Dua Soldato. — Li mortigis sin mem, sinjoro.
Herodo. — Kial? Mi do nomis lin soldatestro.
Dua Soldato. — Ni ne scias, Sinjoro. Tamen li mortigis sin.
Herodo. — Strange; mi kredis, ke nur la romaj filozofoj sin mortigas; ĉu ne vere Tigelinus, la romaj filozofoj sin mortigas.
Tigelinus. — Kelkaj el ili; la stoikuloj sin mortigas, sinjoro. Ili estas tre maldelikataj homoj, precipe tre ridindaj homoj, vere tre ridindaj.
Herodo. — Jes, estas ridinde, mortigi sin mem.
Tigelinus. — Oni mokas ilin en Romo. La imperiestro estas verkinta pri ili mokpoemon, kiun oni ĉie recitas.
Herodo. — Ah! ĉu li verkis mokpoemon pri ili? Estas mirinde, li povas ĉion — sed estas strange, ke la siriano sin mortigis. Mi bedaŭras, mi vere bedaŭras. Ĉar li estis bela, li estis tre bela, li havis tiajn sopirantajn okulojn. Mi memoras ke li rigardadis sopirante Salome’on; vere, li rigardadis ŝin iom tro multe.
Herodias. — Troviĝas ankoraŭ aliaj, kiuj rigardadas ŝin tro multe.
Herodo. — Reĝo estis lia patro, mi forpelis lin el lia lando. Kaj la reĝinon, lian patrinon, vi faris sklavino. Tial li estas tie ĉi kvazaŭ gasto kaj tial mi faris lin soldatestro. Mi bedaŭras, ke li estas morta. Sed pro kio vi lasis tie la kadavron; forigu ĝin, mi ne deziras vidi ĝin, forportu!
La Soldatoj (forportas la kadavron tra la dekstra pordo).
Herodo. — Estas malvarme tie ĉi; estas trablovo, ĉu ne vere? estas trablovo.
Herodias. — Ne, ne estas trablovo.
Herodo. — Jes, estas trablovo, kaj io kvazaŭ flugilbatadoj; mi aŭdas la batadon de larĝaj flugiloj en la aero. Ĉu vi ne ĝin aŭdas?
Herodias. — Ne.
Herodo. — Nun mi ne plu aŭdas ĝin; sed mi ĝin aŭdis; estis la vento sendube, ĝi foriĝis. Sed ne, mi ĵus aŭdis ĝin refoje, ĉu vi ankaŭ ne ĝin aŭdis? Ĝi sonas kvazaŭ flugilbatado.
Herodias. — Estas nenio, mi diras vin; vi estas malsana, ni reiru.
Herodo. — Mi ne estas malsana, sed ŝajnas al mi, ke via filino estas malsana, tiel malsana ŝi mienas, neniam mi vidis vian filinon tiel pala. (Li sidiĝas.)
Tigelinus kaj Herodias (sidiĝas).
Paĝio (sidiĝas je la piedoj de Herodias).
Herodias. — Mi jam diris al vi, ne rigardu ŝin.
Herodo. — Enverŝu vinon. (Oni ĝin faras). Salome, venu kaj trinku kun mi iom da vino. Mi havas ĉi tie vinon, kiu estas belega. La imperiestro mem sendis ĝin al mi. Trempu viajn lipojn per ĝi kaj tiam lasu al mi malplenigi la pokalon.
Salome (sidante ĉe la dekstra pordo). Mi ne soifas, tetrarko.
Herodo. — Ĉu vi aŭdas kiel ŝi, via filino, min respondas?
Herodias. — Si estas tute prava. Kial do vi ĉiam ŝin rigardas?
Herodo. — Alportu fruktojn. (Oni faras ĝin). Salome, venu kaj manĝu frukton kun mi. Mi amas vidi la mordon de viaj dentoj en frukto. Formordu pecon de tiu ĉi frukto, la ceteron mi volas manĝi.
Salome. — Mi ne malsatas.
Herodo (al Herodias). — Ĉu vi vidas, kiel vi edukis ŝin, vian filinon!?
Herodias. — Mia filino kaj mi devenas de reĝoj! Sed via avo estis kamelisto kaj krom tio ŝtelisto!
Herodo. — Vi mensogas!
Herodias. — Vi scias mem, ke tio estas vero.
Herodo. — Salome, venu, eksidu ĉe mi, mi volas doni al vi la kronon de via patrino.
Salome. — Mi ne estas laca, tetrarko.
Herodias. — Vi do vidas, kiel ŝi estimas vin.
Herodo. — Alportu —, kion mi deziris? Mi forgesis. Ah! ah! mi memoras.
Voĉo de Johanano. — La tempo alvenis; tio fariĝis, kion mi antaŭdiris, diras la Sinjoro, nia Dio. Alvenis la tago, pri kiu mi parolis.
Herodias. — Silentigu lin do, mi ne volas aŭdi lian voĉon, li ĉiam insultas min.
Herodo. — Nenion li diris kontraŭ vi. Cetere, li estas tre granda profeto.
Herodias. — Mi ne kredas en profetoj; ĉu iu povas tion antaŭdiri, kio okazos? Neniu scias tion; krom tio, li ofendas min ĉiam. Sed mi kredas ke vi timas lin; jes, mi scias ke vi timas lin.
Herodo. — Mi ne timas lin, mi timas tute neniun.
Herodias. — Jes, vi lin timas, se ne, kial vi ne donas lin en la manojn de la judoj, kiuj jam deziras tion dum ses monatoj?
Unua Judo. — Sinjoro, vere, estus pli bone liveri lin al ni.
Herodo. — Sufiĉe pri tio, mi jam donis al vi mian respondon, mi ne liveros lin al vi. Li estas sankta viro, iu, kiu Dion vidis.
Unua Judo. — Neeble, neniu vidis Dion post Eliaso, kiu estis la unua, kiu vidis Dion. En nia tempo Dio ne plu sin montras, kaj tial estas tiom da mizero en la lando.
Dua Judo. — Oni tute ne scias, ĉu la profeto Eliaso vere vidis Dion. Ĝi estis nur la ombro de Dio, kiun li vidis.
Tria Judo. — Dio ne sin kaŝas, li ĉiam sin montras en ĉiuj aferoj, en la malbono kaj en la bono.
Kvara Judo. — Tion oni ne diru, tio estis tre danĝera doktrino, kiu devenas el la lernejoj de Aleksandrio, kie estas instruata greka filozofio. Kaj la grekoj estas idolanoj, ili eĉ ne estas ĉirkaŭtranĉitaj.
Kvina Judo. — Neniam oni povas scii, kiel agas Dio, ĉar Liaj vojoj estas plenmisteraj. Eble estas tio la bono, kio ŝajnas esti la malbono, neniam oni povas tion scii, tial oni sin submetu al ĉio. Dio estas fortega, samtempe. Li batas la malfortulojn kaj la fortulojn, neniun li indulgas.
Unua Judo. — Prave, Dio estas terura. Li batas la malfortulojn kaj la fortulojn, kiel oni pistas la grenon en pistujo, sed tiu ĉi viro neniam vidis Dion. Post la profeto Eliaso neniu vidis Dion.
Herodias. — Silentigu ilin do, ili enuigas min.
Herodo. — Sed mi aŭdis diri ke Johanano mem estas via profeto Eliaso.
Unua Judo. — Neeble; post la tagoj de l’profeto Eliaso pasis pli ol tri cent jaroj.
Herodo. — Tamen estas homoj, kiuj diras, ke li estas la profeto Eliaso.
Unua Judo. — Ne, ne, li ne estas la profeto Eliaso.
Voĉo de Johanano. — Veninta estas la tago, la tago de l’Sinjoro, kaj sur la montoj mi aŭdas la paŝojn de tiu, kiu estas la Savonto de l’mondo.
Herodo. — Kion signifas tio, la Savonto de l’mondo?
Tigelinus. — Ĝi estas la titolo, kiun havas la imperiestro.
Herodo. — Tamen la imperiestro ne venas al Judeo. Hieraŭ mi ricevis leteron el Romo, en ĝi nenio estas skribita pri tio. Sed vi, Tigelinus, vi estis en Romo la pasintan vintron, kaj tamen ankaŭ aŭdis nenion pri tio?
Tigelinus. — Vere, sinjoro, nenion mi aŭdis pri tio. Mi nur klarigis al vi la titolon.
Herodias. — La imperiestro tute ne povas veni ĉi tien, li suferas je la podagro, oni diras ke li havas piedojn kvazaŭ elefanto. Ankaŭ pro ŝtataj motivoj li ne venos, ĉar kiu forlasas Romon — tiu perdos Romon. Li ne venos. Sed kio ajn estu: li estas la Cezaro; se li volos, li venos. Tamen mi ne kredas ke li venos.
Unua Nazaretano. — Ĝi ne estas Cezaro, pri kiu parolis la profeto!
Herodo. — Ne Cezaro?
Unua Nazaretano. Ne, sinjoro!
Herodo. — Pri kiu do li parolis?
Unua Nazaretano. — Pri la Mesio, kiu ekvenis.
Unua Judo. — La Mesio ne ekvenis.
Unua Nazaretano. — Li ekvenis kaj faras miraklojn ĉiuloke.
Herodias. — Sensencaĵo, mi ne kredas plu en mirakloj, mi jam vidis tro multe da ili. (Al paĝio). Mian ventumilon!
Unua Nazaretano. — Tiu viro faras verajn miraklojn, ekzemple: dum malgranda edziĝfesto, en urbeto de Galileo, li ŝanĝis akvon en vinon. Homoj, kiuj ĉeestis, rakontis ĝin al mi. Ankaŭ li resanigis per surmetigo de manoj du leprulojn antaŭ la pordegoj de Kapernaumo.
Dua Nazaretano. — Vi eraras, estis du blinduloj, kiujn li resanigis apud Kapernaumo.
Unua Nazaretano. — Ili estis lepruloj, tamen li ankaŭ jam resanigis blindulojn, kaj oni vidis lin paroli kun anĝeloj sur monto.
Sadukeo. — Ne ekzistas anĝeloj.
Fariseo. — Jes, ili ekzistas, sed mi ne kredas, ke tiu viro parolis kun ili.
Unua Nazaretano. — Multaj homoj vidis lin paroli kun anĝeloj.
Sadukeo. — Ne kun anĝeloj!
Herodias. — Kiel tiuj homoj senpaciencigas min, ili estas veraj malsaĝuloj. (Al la paĝio). Nu, mian ventumilon?
Paĝio (donas la ventumilon).
Herodias — Vi mienas kvazaŭ vi sonĝas. Ne sonĝu, nur malsanuloj sonĝas. (Ŝi batas la paĝion per la ventumilo).
Dua Nazaretano. — Same okazis la miraklo al la filino de Jairuso.
Unua Nazaretano. — Jes, certe, nedisputeble.
Herodias. — Tiuj homoj estas malsaĝuloj, ili rigardas tro multe la lunon, silentigu ilin do.
Herodo. — En kio ekzistas la miraklo al la filino de Jairuso?
Unua Nazaretano. — Mortinta estis la filino de Jairuso, li revivigis ŝin.
Herodo. — Ĉu li povas revivigi la mortintojn?
Unua Nazaretano. — Jes, sinjoro, li revivigas la mortintojn.
Herodo. — Mi ne volas, ke li faru tion, mi malpermesas al li fari tion, mi ne ĝin kredas ke oni revivigas mortintojn. Oni serĉu lin kaj diru ke mi ĝin malpermesas revivigi la mortintojn. Kie loĝas nuntempe tiu viro?
Dua Nazaretano. — Sinjoro, li loĝas ĉie, sed estas tre malfacile, trovi lin.