The Project Gutenberg eBook of Stranga heredaĵo: Romano originale verkita
Title: Stranga heredaĵo: Romano originale verkita
Author: Heinrich August Luyken
Release date: November 13, 2017 [eBook #55954]
Most recently updated: October 23, 2024
Language: Esperanto
Credits: Produced by Andrew Sly, Andrew Woods and the Online
Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net (This
file was produced from images generously made available
by The Internet Archive)
F. B. E. A.
STRANGA HEREDAĴO
Romano originale verkita
FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922
ESPERANTO-FAKO
ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ
COPYRIGHT 1922 BY FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG
PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG
ĈAPITRO I
Belega, paca vidaĵo etendiĝis antaŭ la okuloj de maljuna sinjorino, kuŝanta sur malsanula puŝveturilo en la ombro de granda ulmo. Ĉirkaŭ ŝi regis dolĉa trankvilo; kaj ŝiaj sentoj, laŭ ŝia pozo kaj la serena esprimo de la pala vizaĝo, estis en plena harmonio kun la paca pejzaĝo. Sur ŝiaj genuoj kuŝis libro, sed jam de kelka tempo ŝi ĉesis legi por fordoni sin al la ĝuo de la bela vespero. Inter trunkoj de kelkaj aretoj da majestaj ulmoj ŝi povis vidi, ĉi tie kaj tie en la malproksimeco, sin paŝtantajn bovinojn kaj ŝafojn. Ĉe unu flanko vidiĝis glata deklivo, formanta kun kontraŭa montetaro vastan, herboriĉan valon, en kies fundo ridetis bela lageto, el kiu en tiu momento pentrinde rebrilis oraj radioj de la subiranta suno. Malantaŭe de la sinjorino troviĝis buksaj arbetaĵoj, arte tonditaj kiel verda muro. Post tiu barilo estis videblaj florĝardeno kaj, pli malproksime, la malantaŭa parto de kampara domego.
La reva, paca medito de la maljunulino interrompiĝis per malproksima bruo de kariolo sur la ĉefa vojo de la vilaĝo. Ŝi bone konis la bruon de tiuj radoj kaj la frapadon de tiuj hufoj; eble ŝi jam duonkonscie atendis aŭdi ĝin. Tuj ŝia pensema, bonkora vizaĝo alprenis iom maltrankvilan aspekton. Pli ol unu fojon ŝi turnis sian preskaŭ blankharan kapon en la direkto al la domo. Post kelke da minutoj aperis en malfermaĵo de la buksa barilo figuro de virino, bonguste vestita per malhele blua kostumo kaj larĝranda ĉapelo kun multekosta struta plumego, kiu belkurbe kaj iom kokete superpendis ĝian maldekstran flankon. Ŝi havis la aĝon de ĉirkaŭ tridek jaroj, kvankam en tiu momento ŝi aspektis kelkajn jarojn pli aĝa. Tion kaŭzis, eble, malserena humoro kaj maldolĉa esprimo ĉirkaŭ buŝo, alie belforma.
La sinjorino kuŝanta sur la litseĝo sin turnis al la venantino kaj per zorgoplena rigardo penis ekkapti ŝiajn okulojn kvazaŭ por diveni ŝiajn hodiaŭajn travivaĵojn. Tiun rigardon la pli juna virino tuj komprenis; tamen ŝi volis ŝajnigi, ke ŝi ne rimarkas ĝin. Penante alpreni pli gajan mienon, ŝi ekparolis kun bonkora tono:—
—Bonan vesperon, onklino Ida. Mi bedaŭras, ke mi malfruas; sed nia vagonaro devis halti senpaciencige longan tempon ĉe la lasta diskruciĝejo por lasi preterpasi skotan poŝtvagonaron el Londono. Niaj malrapidegaj vagonaroj estas tiel senceremonie flankenŝovitaj, kvazaŭ nia tempo kaj niaj aferoj estas nekonsiderindaĵoj. Sed, kion vi faris ĉi tiun longan tagon?
La suferantino ankoraŭ zorgoplene rigardis la vizaĝon de la nevino, en kiu ŝi vidis ne nur malbonan humoron, sed ankaŭ nervan streĉitecon kaj fortan maltrankvilon. Post momento ŝi respondis per belsona, milda voĉo:—
—Antaŭ la temanĝo mi komencis legi unu el la novaj, ĵus alvenintaj romanoj, ĝis mi laciĝis, kaj poste mi fordonis min al la ĝuo de ĉi tiu bela vespero. Kiel belega estas ĉi tiu peceto de la mondo, kaj kiel dolĉa la paco, kiun oni povas ĝui ĉi tie kun ripozema koro, Delfino. Ĉu vi vizitis sinjorinon Standring?
—Jes.
—Ĉu vi ankaŭ renkontis tie sinjorinon Gresswell kaj Esteron Travers?
—Jes, onklino Ida.—Delfino respondis kun iom da hezito kaj maltrankvilo en la voĉo.—Sed okazis nenia laŭforma kunveno por psikaj enketoj.
Fraŭlino Ida Leggat ekprenis kaj karesis la manon de la nevino.
—Karulino,—ŝi diris milde,—mi tre dezirus, ke vi ĉesu partopreni tiujn ... misterajn spiritistajn kunsidojn. Mi, verdire, ne komprenas tiajn aferojn; efektive mi ne volas kompreni ilin, ĉar mi estas konvinkita, ke la bona Dio ne volas, ke ni sciu pri la mondo de spiritoj kaj pri la okupoj de la mortintoj pli, ol Li malkaŝis al ni en la Sankta Skribo. Mi tute ne povas kompreni, kial vi tiel fervore interesiĝas pri tiuj teruraj okultaĵoj. Certe estas, ke ili malklarigas al vi la spiritan perspektivon kaj ke ili fine difektos vian tutan vivon.
Delfino nur duone aŭskultis. Jam multfoje ŝi aŭdis similajn avertojn kaj ŝi kompatis la karan, simplaniman maljunulinon pro ŝia timemo kaj pro ŝia kortuŝa ortodokseco. Dume ŝia kapo estis plena de aliaj premantaj pensoj. Neatente ŝi eltiris la pinglegojn el sia ĉapelo, metis ilin ambaŭ sur malgrandan ĝardentablon kaj post kelka tempo diris:
—Ne, ni tute ne priparolis psikajn aferojn. Sed, ho, kara onklino, mi estas pli malfeliĉa, pli turmentata, ol iam antaŭe. Prezentu al vi: Estero akompanis min ĝis la stacio kaj survoje sciigis min, ke ŝi klare vidas, kial ŝia frato Roberto forĵetis min. Ho! estas terure; sed mi ankaŭ jam klare vidas ĝin: Hugo, mia propra duonfrato, venenis liajn pensojn kontraŭ mi kaj inside, mensoge kalumniis min.
—Sensencaĵo, kara knabino, vi devas ne aŭskulti tiajn konjektojn.
—Tio estas pli ol nura konjekto, onklino; pli ol suspekto. Roberto skribis al mi tiun eksfianĉiĝan leteron la saman vesperon, tuj post vizito de Hugo, kiam ili havis longan, seriozan interparolon. La sekvintan matenon Roberto sciigis al Estero pri sia subita decido entrepreni longan vojaĝon eksterlandan. Krom tio, rekte pridemandite, Roberto ne neis ŝian konkludon; kio, laŭ ŝia opinio, estis plena konfeso.
—Sed, Delfino, kial Hugo volus agi tiele?
—Ho, vi kara simplanimulino,—respondis la pli juna virino kun tre maldolĉa rideto ludanta ĉirkaŭ ŝia buŝo,—kial? Li plivolas havi fraŭlinan firmanon, ol edzinan, kaj fraŭlinan onklinon por siaj infanoj, ol edzinan kun ŝia propra idaro. Mi ja konas lin pli bone, ol vi. Kiel lia kunfirmanino mi observas lin de flanko, laŭ kiu vi lin ne konas, kaj mi scias, ke li estas tute kapabla tiel agi. Malgraŭ lia ekstera skrupula rekteco, lia familia fiero kaj lia religieco, mi ofte rimarkis en li fortajn emojn al troa monavido kaj ekspluatemo, kiuj ĝisiras malhonestecon. Pli ol unu fojon mi tre malkaŝe kaj energie esprimis mian malaprobon pri tiaj emoj.
—Vere?
—Jes,—akcente respondis Delfino Haverford. Ŝi eksilentis kaj videble penis regi sin.—Li bone scias, kiom mi amas Roberton; ke mia tuta animo perdiĝis en li. Li prave konjektas, ke neniam mi povos ami alian viron. Kaj jam Roberto estas for, for, eble, same kiel mi, kun rompita koro, serĉante distriĝon, forgeson.
En tiu momento malhelpis pluajn plendojn eksono de gaja rido el la apuda ĝardeno kaj apero, tuj poste, de du infanoj, dekdujara knabo kaj okjara knabino, sekvataj de juna viro. La infanoj brue kuris al la sinjorinoj kaj ame salutis ilin. Ĉirkaŭbrakinte kaj kisinte Delfinon, la knabino ekkriis:—
—Ho, onklino Delfino, ni venis kun sinjoro Marston kaj ni multege amuziĝis survoje! Nun ni tre volas, ke vi venu kun ni tra la parkon ĝis nia domo.
Fraŭlino Haverford karesis la buklan kapon de la knabino, kaj ridetante respondis:
—Kaj ĉu mi devos iri hejmen tute sola, en la krepusko, tra la densejo, kie estas tiom da teruraj koboldoj, karulineto?
—Ho!—rediris, gaje ridante, la infano,—vi ne estas timema, onklino. Krom tio, koboldoj ja nur ekzistas en ferakontoj; tion vi bone scias.
La infano estis plensana, rondvanga knabino, el kies belaj, bluaj okuloj radiis infana feliĉo kaj varma, impulsema koramo. La knabo, deprenante sian ĉapon, unue aliris la sinjorinon kuŝantan sur la malsanula litseĝo kaj ame kisis ŝin. Ĝentile li diris:
—La patro ordonis al mi saluti vin liaparte kaj demandi, kiel vi fartas. Ĉu vi fartas pli bone, onklino Ida?
La malfortulino karese frapetis la vangon de la knabo kaj respondis:
—Jes, dankon, kara Malkomo, mi fartas sufiĉe bone, almenaŭ mi ne sentas dolorojn, kuŝante senmove sur ĉi tiu mola kuŝejo. Salutu la patron kaj danku lin en mia nomo, mi petas.
Similaj amaj salutoj interŝanĝiĝis inter la knabo kaj la pli juna onklino, kaj inter la knabino kaj la malsanulino.
La juna sinjoro, Leonardo Marston, atendinte, ĝis la intersalutoj finiĝos, nun alpaŝis, tenante en unu mano ĉapelon kaj portante en la alia paperujon. Li estis altkreska, rimarkinde beltalia viro de ĉirkaŭ dudek du jaroj, kun belforma, ronda kapo, kovrita de krispaj helbrunaj haroj. Lia vizaĝo montris honestecon kaj sincerecon; kaj liajn trajtojn multaj nomis klasikaj. La sintenado de la juna viro estis samtempe modesta kaj trankvile memkonscia.
—Bonan vesperon, sinjorinoj,—li diris tre ĝentile, tamen kun ioma, senĝena familiareco. Sin turnante al fraŭlino Haverford, li aldiris:
—Sinjoro Vincent petis min, survoje hejmen, transdoni al vi la dokumentojn pri la aĉeto de la patento Hildebrand. Li tre deziras, ke vi bonvolu denove trarigardi ilin kaj redoni antaŭ la deka morgaŭ matene.
Ĉe ĉi tiuj vortoj la vizaĝo de Delfino Haverford alprenis kontraŭ ŝia volo malbonhumoran aspekton, kaj kun nuanco de malplezuro en la voĉtono ŝi respondis:
—Mi pripensos la aferon, sinjoro Marston; dankon.
Fraŭlino Leggat rigardis kun maltrankvilo la malserenan vizaĝon de la nevino kaj, por malhelpi senpripensajn, malagrablajn dirojn, ŝi demandis la junan viron bonkore:
—Kiel fartas via patro, sinjoro Marston?
Leonardo Marston rimarkis la subitan ŝanĝon en la vizaĝo de la pli juna sinjorino kaj la malafablecon en ŝia mallonga respondo, sed li ne tre miris pri tio, ĉar li bone sciis, ke la kunfirmanino de lia estro, sinjoro Hugo Vincent, kvankam kutime ĝentila kaj por li tre afabla, havas ŝanĝiĝeman humoron kaj kelkafoje malkonsentis kun sia duonfrato pri komercaj aferoj, sole pro kaprico. Sed lia serioza vizaĝo ne montris liajn pensojn. Li iris kelkajn paŝojn al la litseĝo kaj, facile salutinte, respondis:
—Dankon, fraŭlino Leggat; mi tre timas, ke li estas eĉ pli malforta, ol hieraŭ. Post la tagmanĝo li aspektis tre malgaja kaj premita, kvazaŭ li jam tute ĉesis esperi, ke li resaniĝos. Mi sentas kreskantan maltrankvilon pro lia stato.
Li parolis, tamen, trankvile per belsona voĉo; sed ambaŭ sinjorinoj, kiuj lin bone konis, rimarkis la profundan emocion sin montrantan en liaj bluaj, pensemaj okuloj.
Delfino Haverford, Leonardo Marston kaj la du infanoj iris kune trans la deklivon, preter la lageto kaj de tie trans malgrandan monteton kovritan per arbetaĵoj. La infanoj gaje ludis, ŝercis kaj petolis de tempo al tempo, sukcesante partoprenigi en la sporto la du plenkreskulojn, kiuj, tamen, tiun vesperon sentis pro tre malsamaj kaŭzoj malinklinon al ŝercaĵoj. Nevidata kuniranto povus subaŭdi okazajn fragmentojn de la ofte interrompita konversacio inter tiuj lastaj, kiel ekzemple, la jenajn:
—Jes, fraŭlino Haverford, mia patro ofte priparolas kun mi psikajn aferojn. Ili tre interesas lin... Ne, kontraŭe, li plej serioze, insiste avertadas min, neniel enmiksiĝi en tiuj enketoj... Nu, li ne absolute neas la eblon komuniki kun la spiritoj de mortintoj. Laŭ lia opinio oni devas ne nei la realecon de ia asertita okazaĵo. "Ne kredu", li diradas, "se atestaĵoj ne kontentigas vin; sed pro tio ne asertu la neeblecon..."
—Li, do, havas sperton...
—Mi estas certa, ke jes; sed, laŭ kelkaj aludoj liaj, mi timas, ke liaj eksperimentoj pri psikaj aferoj estis treege malfeliĉaj. Cetere, li opinias, ke nur malofte estas certigeble, kun kiaspeca spirito oni havas aferon. Li neniel dubas, ke unu fojon li kontaktiĝis kun teruraj demonoj. Tio okazis en Mezafriko, kiam li trapasis distrikton de sovaĝa, demon-adoranta gento. Ŝajne tiuj travivaĵoj ankoraŭ nun plenigas lin per teruroj...
—Sed, mia amiko, ĉu vi ne opinias, ke tiuj misteraj aferoj estas tre elserĉindaj; ke ni, kiel inteligentaj estaĵoj, dotitaj per animoj kaj destinitaj al postmorta vivo, devas elserĉi ilin?
Post kelkmomenta silento venis la respondo de la juna viro, milda, tamen dignoplena kaj fervora:
—Jes, mi interesiĝas pri tiaj demandoj, sed kvazaŭ aparte, senkontakte. Cetere, mi sentas, ke mi povas pli utile uzi mian tempon. Almenaŭ nuntempe mi ankoraŭ penas plifunde kompreni spiritajn aferojn, por ke poste, kiam mia intelekto estos pli firme starigita, mi povu pli klare rigardi tiujn misterajn aferojn el spirita, sendanĝera vidpunkto. Plue, aliaj ambicioj jam de longe instigas mian animon.
—Kiaj?
—Suprenlevi premitajn popolojn; disvastigi la ideon pri universala frateco; anstataŭigi ĵaluzon, malpacon, batalemon per amo, sankta fratamo. Kaj ĉiuj ĉi tiuj aferoj per helpo de Esperanto.
— ... ĉar mi ne povas ne admiri vian patron pro liaj multaj estimindaj ecoj ... mi pensas, ke li estas eksterordinara homo; certe mi neniam renkontis nek aŭdis pri modesta farm-administranto kun tia klereco kaj tia filozofiemo. Mi ofte ricevis impreson, ke li penas kaŝi sian superecon eĉ super nedubeblaj intelektuloj; efektive, ke li ne estas tia, kia li ŝajnigas esti.
— ... Tio estas vera; ni havas preskaŭ neniajn amikojn, krom unu la alian. Strange, nia reciproka amo tiurilate tute kontentigas nin. Ni ĉiam estas kune, kiel du nedisigeblaj amikoj. Kiel vi prave diras, lia klereco estas eksterordinara, kaj li estas multe pli profunda, pli altanima pensulo, ol konjektas liaj konatoj. Li estas nobla, puranima homo, fraŭlino Haverford. Mi estas tre fiera pri li.
—Kaj, sendube, via patro estas fiera pri vi... Mi estas tre kontenta, ke vi tiel bone progresas en nia oficejo. Sinjoro Vincent tre ŝatas vian laboron.... Ĉu vi jam ricevis la finajn dokumentojn pri via patento?
—Ili alvenis hodiaŭ kune kun la aliaj.
—Mi esperas, ke mia frato dece rekompencos vin.... Jes, jes, vi estas tro modesta. Ne timu postuli salajron kaj pozicion en la oficejo laŭ via valoro.
—Mi tre dankas vin pro via afableco kaj viaj bondeziroj. Mi esperas, ke mi trovos mian patron pli fortika. Se vi permesos, fraŭlino Haverford, mi forrapidos hejmen; mi sentas, ke mi devas, kiom eble, esti apud li.
La infanoj, vidante, ke la onklino kaj sinjoro Marston haltas kaj adiaŭe manpremas unu la alian, tuj alkuris.
—Ho, sinjoro Marston,—ekkriis la knabo, malplezure sulkigante la frunton,—ĉu vi jam foriros? Vi promesis ludi kun ni, sed vi preskaŭ nur parolis kun onklino Delfino.
La knabino ekprenis la brakon de la juna viro kaj karese diris:
—Sinjoro Marston, mi tre volas, ke vi venu kun ni ĝis nia domo.
—Ne estu postulemaj, infanoj,—diris la onklino,—sinjoro Marston devas tuj iri hejmen al sia malsana patro.
—Ho kompatinda, kara sinjoro Marston!—kortuŝe murmuretis la knabino.
Leonardo Marston karesis la vangon de la infano kaj diris:
—Mi tre bedaŭras, karulino, ke mi devas rapidi for; mia kara patro estas tre malsana. Eble mi venos kaj ludos kun vi morgaŭ aŭ iun alian tagon.
Ankoraŭ alkroĉiĝinte al la brako de la juna viro, la knabino konsentis:
—Bone; sed memoru plenumi vian promeson kaj ne forgesu kunporti la papiliojn, kiujn vi promesis al mi. Adiaŭ.
Tiam kun ĉarma infana elmontro de amo ŝi levis la vizaĝon por ricevi adiaŭkison. La altkreska viro sin klinis kun kontenta rideto kaj, kisinte ŝin, respondis:
—Ne. Mi ne forgesos mian promeson, Lorna, mia dolĉa sinjorineto; bonan vesperon.
—Adiaŭ!
—Adiaŭ!
Delfino Haverford adiaŭis la gajajn, petolemajn infanojn ĉe la ĝardenpordego de ilia patra domo kaj malrapide transpaŝis longforman, triangulan terpecon, farante al si vojon inter rubusarbetoj kaj teraltaĵetoj. Ŝi volonte akompanis ilin kaj la junan viron, kies dignoplena seriozeco allogis ŝin, por forigi dum kelka tempo la obtuzan doloron, mordetantan ŝian koron, kaj la maldolĉajn pensojn, kiuj de tempo al tempo kontraŭ ŝia volo regis ŝin. Sed nun ekposedis ŝian tutan estaĵon neordinara korpremateco, kiun eĉ ŝia natura viveco ne povis venki.
Post kelkaj minutoj ŝi alproksimiĝis al la pinto de la triangula terpeco ĉe vojoforko. Subite ŝia dolora medito interrompiĝis. De malantaŭ densa arbetaĵo ŝi ekaŭdis du virojn konfide interparolantajn, kaj tuj rekonis la voĉojn de sia duonfrato Hugo kaj de la vilaĝa pastro, sinjoro Dent. Ili staris ĉe la vojoforkiĝo, konjekteble interŝanĝante la lastajn vortojn, antaŭ ol ili disiĝos. Delfino preskaŭ ne konsciis, kial ŝi ekhaltis, kial ŝi sin kaŝis malantaŭ la arbetaĵo kaj aŭskultis; sed ŝi tion faris. En tiu momento Hugo Vincent parolis:
—Mi estas al vi tre danka, sinjoro Dent; la elekto de guvernisto por mia filo estas grava afero. Malkomo estas ja mia sola infano—Lorna estas, kiel vi scias, nur mia duonfilino—kaj li estas al mi pli karega, ol mi povas eldiri. Mi karesas pro li agrablajn esperojn, altajn ambiciojn, sinjoro Dent. Li posedas, ŝajnas al mi, pli da memfido, pli da ambicio, ol kiom mi havis ĉe lia aĝo. Eble vi, kiel fraŭlo, ridetos je la ambiciaj revoj de amanta, fiera patro, sed mi tre deziras iam vidi lin ne nur grava industriisto kaj landsinjoro de lia patra bieno, sed ankaŭ parlamentano por nia distrikto.
—Ne, ne,—rediris la pastro,—tio tute ne estas ridindaĵo, sinjoro Vincent, tio estas tre laŭdinda, patra ambicio, tre laŭdinda.
—Dankon. Mi ripetas, ke mi deziras dungi guverniston, kiu sentigos al li la gravecon de lia estonta pozicio, kaj edukos lin severe laŭ la altaj principoj de la eklezio kaj de bona, saĝa konservatismo.
—Mi denove certigas vin, amiko mia, ke la nomita sinjoro plene respondos al viaj postuloj,—diris sinjoro Dent.
—Tre bone. Nu, pri unu afero plu mi deziras paroli: Malkomo, kvankam bona knabo, altanima kaj amema, estas ekscitema kaj iom nerva, kaj, mi devas konfesi, eble pro tio, ofte iom obstina.
—Mi bedaŭras. Vi devas atentigi sinjoron Adams pri tio. Nu, bonan vesperon, sinjoro Vincent. Sed haltu momenton; mi renkontis hodiaŭ vespere fraŭlinon Haverford, revenantan de la stacidomo, kaj al mi ŝajnis, ke ŝi aspektas treege malserena. Efektive ŝi ne rimarkis min, kvankam mi tute apude preterpasis kaj salutis ŝin.
—Ho, vere?—demandis la alia viro kun ŝajnigita miro. Li tiom mallaŭtigis la voĉon, ke Delfino ne povis kompreni la sekvantajn vortojn. Ŝi do antaŭenklinis sin kaj forte streĉis la aŭdon. Nun ŝi ree aŭdis:
— ... kaj kredu min, sinjoro Dent, mi tute ne bedaŭras, ke ili malpaciĝis—tio estu konfidencie dirita. Ili estas, laŭ mia opinio, tre malakordema paro. Mi ja intime konas ilin, kaj mi sentis, ke estas mia devo averti ambaŭ pri la malkonsilindeco de ilia intenco. Sed restigu ĉi tiun aferon tute inter ni, mi petas.
—Certe. Nu denove, bonan nokton.
—Bonan nokton, sinjoro Dent.
Delfino ekpremis per ambaŭ manoj siajn febre batantajn tempiojn kaj kun flama indigno en la koro rigardegis la malaperantan figuron de la duonfrato.—Mi jam ne povas dubi pri lia perfidemo,—ŝi diris al si mem.—"Malakordema paro"?! Hontinda kontraŭveraĵo! Li diris, ke li avertis nin ambaŭ: kia mensogo! Ke vi mensogis al Roberto pri mi, estas vere, perfidulo.... Ho! kiel terure, scii, ke mia duonfrato mem intence ĵetis min en tian abismon de malfeliĉo.... Kiun mi nun havas en la mondo, krom la onklino,—ŝi demandis sin malgaje,—kaj kiel longe vivos la kara, dolĉa virino? Tia kaduka estaĵo!
La penso pri la malsanulino, kiu kredeble jam atendis ŝin en sia teretaĝa dormoĉambro, eltiris Delfinon el ŝia maldolĉa medito. Vigle ŝi suriris la ĉefvojon, kondukantan al la vilaĝo, kaj sekvis ĝin dum kelka tempo. Alveninte al muro, kiu borderis la vojon preskaŭ duonmejlon, ŝi malfermis pordeton kaj eniris sian propran bienon. Krepuskiĝis; la aero estis balzama, senventa, kaj ĉie en la vasta, parkosimila teraĵo regis dolĉa reviga silento. Sed la poeziaj ĉirkaŭaĵoj neniel serenigis la pensojn de la korpremata virino. Male, la preskaŭ solena trankvilo ŝajnis malbonefiki sur ŝian spiriton. La estonteco, kiu antaŭ nur kelke da semajnoj aspektis tiel rozokolora kaj luma, nun estis malluma, senespera. Kiam ŝi trapasis malgrandan, nedensan arbareton deklivetiĝantan ĝis la jam nomita lageto en la valo, ŝia koro pli kaj pli senkonsoliĝis. Venis al ŝi la penso, neklare, preskaŭ senkonscie, ke la morto estus por ŝi pli dezirinda, ol la vivo. Irante malrapide kaj en profunda enpensiĝo, ŝi preterpasis la ekstremaĵon de la lageto kaj alproksimiĝis al areto da maljunaj ulmoj. Subite ŝi haltis kaj rapidmove premis la manon sur la koron. Ŝia vizaĝo morte paliĝis kaj ŝiaj vitreciĝantaj okuloj ŝajne rigardegis objekton, ekaperantan en larĝa, pli luma interspaco inter du dikaj trunkoj. Al ŝia febra vido montriĝis dum momento la figuro de viro, sufiĉe klara, tamen strange etera figuro. Ĝi iris malrapide, fikse rigardante la kvazaŭ al la tero algluitan virinon kun nedireble malgaja kaj grava mieno. Momenton poste ĝi malaperis malantaŭ la arboj. La palaj lipoj de Delfino malfermiĝis, por eligi kriegon, sed nenia sono aŭdiĝis dum kelka tempo. Kun furioze batanta koro ŝi atendis, tamen preskaŭ ne esperante, ke la figuro reaperos ĉe la alia flanko de la arbo. Nenio aperis. Apenaŭ spirante, ŝi murmuretis:
—Roberto, ho, mia Roberto!
Pala kaj rapide spirante, Delfino eniris la ĉambron de la onklino kaj ŝlosis post si la pordon. Granda lampo kun ruĝa ŝirmilo, staranta en la mezo de duonrondaĵo de elstara fenestrego, ĵetis agrablan, hejmecan lumon sur la profundon de vasta salono. Fraŭlino Leggat kuŝis sur sia litseĝo en la rozokolora ombro de la lampŝirmilo ĉe malgranda tablo, sur kiu troviĝis kelke da libroj, kaj sur kiun la lampo ĵetis sian plenan blankan lumon. Turnante la kapon al la venintino, ŝi diris laŭ sia milda, karesa parolmaniero:
—Kial vi ŝlosis la pordon, Delfino? Mario alportos mian vespermanĝeton post kelkaj minutoj.
—En tiu okazo ŝi devos atendi ekstere.
Delfino ekparolis rapide kun febra peno, kvazaŭ ŝi volus eligi la vortojn, antaŭ ol ŝi perdos sinregadon. Kun signoj de granda eksciteco ŝi aliris la kuŝejon kaj ĵetis sin genue antaŭ ĝi. Teruro kaj dolorego esprimiĝis per ĉiuj trajtoj de ŝia esprimoplena vizaĝo. Post dolorĝemo ŝi ekkriis:
—Ho! onklino... onklino, vi ne povas diveni, kion mi ĵus vidis apud la maljunaj ulmoj en la lagovalo!
—Trankviliĝu, karulino,—diris la malsanulino per tremetanta voĉo, ekprenante la manon de la amata nevino,—vi ja estas tro ekscitita...
—Ne, kara onklino, fakte mi estis tute trankvila kaj sobranima; sed kredu min aŭ ne, kiel vi volas: preterpasante la lastan areton de la ulmoj mi subite vidis, klare, sen ebla iluzio, la spiriton de Roberto Travers. Vere, onklino...
—Mia kara infano,—respondis fraŭlino Leggat, penante firmigi sian tremetantan voĉon,—prudentiĝu kaj ne lasu al via imagemo tiom superregi vin. Ho ve! karulino, tio estas ja la fatala sekvo de via troa okupiĝo pri supernaturaj aferoj.
—Ne, onklino, aŭskultu, mi petas. Mi ne eraris. Okazis ja multaj similaj aperoj, plene atestitaj. La oficialaj raportoj de la Societo por Psikaj Enketoj estas plenaj de ili. Sed ho, mia koro rompiĝas, ĉar mi tute ne dubas, ke Roberto ĵus mortis kaj ke lia spirito, antaŭ ol forlasi la teran mondon, venis por adiaŭi min.
—Vi timigas min. Tamen mi ne povas kredi tiajn fantaziajn asertojn. Ili estas ja tiom kontraŭaj al ĉiuj ĝisnunaj spertoj; krom tio, Delfino, memoru, ke verŝajne vi troviĝis en forta korpremateco kaj eksciteco; via kapo estis plena de la bildo de Roberto, kaj, iel—mi ne scias, kiel,—iel fantazia bildo projekciiĝis antaŭ vi. Mi ne scias... mi sentas min tro timigita por klare pensi.
Efektive ŝia dolĉa, ordinare paleta vizaĝo estis morte pala, kaj ŝiaj maldikaj manoj ektremis. Delfino nur duone aŭskultis la vortojn de la onklino; metante la vizaĝon sur ŝiajn genuojn, ŝi ekploregis kaj dum kelka tempo fordonis sin al neregebla kordoloro.
Post sia disiĝo de fraŭlino Haverford kaj de la du infanoj, Leonardo Marston rapidis hejmen laŭ la vilaĝa ĉefvojo kun ĉiam pli malĝoja antaŭsento, ke lia patro fartas pli malbone. La vojo kondukis la junan viron laŭlonge de la muro, ĉirkaŭanta la teraĵon de fraŭlino Haverford, kaj poste tra ĉefa parto de iom granda, dise konstruita vilaĝo, okupanta duonon de vasta, bela valo tra kiu fluis larĝa, sed malprofunda rivereto. Maldekstre dometoj, pentrinde lokitaj, kaj kelke da negrandaj kampodomoj karese alpremiĝis al folioriĉa deklivo kaj, kisate de la subiranta suno, ŝajne penis allogi Leonardon al si. Dekstre, belsona, reviga plaŭdo de la dormema rivereto kontraŭ ŝtonaĵoj invitis lin malrapidigi siajn paŝojn por aŭskulti. Aliokaze ĉi tiuj ĉarmaĵoj de tempo al tempo haltigus lin, kaj estigus en lia koro feliĉajn, poeziajn pensojn, eble trankvilan ekstazon; sed tiuvespere lia kapo estis tro plena de zorgemaj pensoj pro diversaj kaŭzoj. Ĉefe okupis lin la danĝera sanstato de lia amata patro, sed ankaŭ la ĵusa interparolo kun fraŭlino Haverford kaj kreskanta antaŭsento, ke la rilatoj kun lia estro, sinjoro Hugo Vincent, povas fariĝi, en la estonteco, malpli agrablaj pro ties pli kaj pli forte sin montranta manko de sincereco kaj honesteco.
Juna Marston jam tre rapide progresis en la grava fabrikejo de fotografaj kaj aliaj sciencaj aparatoj, eĉ preter seso da multe pli aĝaj komizoj en la oficejo kaj la laborejo.
La vilaĝanoj, kiujn li preterpasis, por kiuj li estis antaŭ nur kvin jaroj "Lenĉjo", kiam li alvenis en la vilaĝon kune kun sia patro, respektoplene salutis "sinjoron Leonardon", kaj kelkaj viroj eĉ ektuŝis la ĉapon, por montri sian estimon. La farmdomo de lia patro troviĝis apud la ekstremaĵo de la vilaĝo. Kiam li alproksimiĝis al la pordegejo, kondukanta al la antaŭdoma korto, ŝajnis al li, ke la mienoj de aro da interbabilantaj virinoj estas signifoplene seriozaj kaj kunsentemaj, kaj tio antaŭsentigis al lia amzorga koro, ke malbona sciigo pri lia patro atendas lin. Li ne eraris. Ĉe la pordo renkontis lin Anjo, la mezaĝa, fidela domistino, kies bonkora kaj simplanima vizaĝo klare montris, ke ŝi havas malĝojan sciigon por li. Dum momento ŝi rigardis la junan viron kompateme, ne parolante. Ŝiaj lipoj tremetis, kvazaŭ ŝi retenis la parolon, por ke ŝi ne ekploru. Jam leginte en la vizaĝo de la virino la ricevotan novaĵon, Leonardo demandis:
—Nu, Anjo, kiel fartas la patro?
Anjo malgaje ekskuis la kapon kaj respondis mallaŭte:
—Mi preferus, Leonardo, ke doktoro Maitland sciigu al vi proprabuŝe tion, kion li ordonis al mi diri. Li ordonis al mi prepari vin por fatalaĵo. Li diris, ke la mastro jam ne povas vivi dudek kvar horojn plu.
Senvorte la juna viro preterpasis la servistinon kaj mallaŭte supreniris mallarĝan ŝtuparon. Senbrue li malfermis pordon kaj eniris vastan, sed malaltan ĉambron, kiu donis vidon sur kvietan angulon de kuireja ĝardeno. Lian amplenan rigardon renkontis rigardo el viglaj, tamen trankvilaj okuloj de viro, kuŝanta en la duonlumo de malnovmoda, kurtena lito. La vizaĝo de la viro estis tre malgrasa kun kavaj vangoj kaj alta frunto de intelektulo. Longaj, preskaŭ blankaj lipharoj kovris la buŝon, kaj la mentono montris kelktagan, stoplecan kreskaĵon de grizaj haroj.
—Nu, kara patro?—demandis Leonardo kun trankvila, milda voĉtono.
—Kara knabo,—respondis basa voĉo de el la kurtenoj,—vi jam scias. Anjo staris ĉe la dompordo en la daŭro de pli ol tuta horo por milde sciigi al vi la konstaton de la kuracisto. Nun malsupreniru kaj vespermanĝu. Poste revenu. Mi devas fari al vi gravajn komunikojn. Tio malpezigos al mi la koron; kaj mi povos tiom pli trankvile dormi mian longan dormon, ĝis la granda trumpeto eksonos, kaj la mortintoj releviĝos. Mi ne timas la mondfinan juĝon, knabo mia, ĉar jam de longe mi "estas pasinta de morto al vivo". Sed mi ŝuldas al vi konfeson.
Tute laca la malsanulo eksilentis kaj ĝemetis. Leonardo sidiĝis sur seĝon ĉe la lito kaj, premante la blankan, malgrasan manon de la patro, kuŝantan sur la litkovrilo, li diris per kortuŝe karesa voĉtono:
—Nenio grava, la vespermanĝo, kara patro; mi plivole sidos kun vi.
—Ne, karulo, faru laŭ mia deziro. La rakonto estas longa. Volu Dio doni al mi fortojn kaj ... kuraĝon iri ĝis la fino.
Leonardo ne povis trovi vortojn por eldiri la pensojn, kiuj profunde emociis lian koron. Silente li klinis sin super la mano de la patro, ame kisis ĝin kaj senvorte eliris el la ĉambro. Post kvaronhoro li revenis, portante negrandan lampon kun malhela ŝirmilo. Lia bela vira vizaĝo aspektis preskaŭ kiel skulptaĵo el marmoro, kaj montris solenecon kaj spiritecon, kiujn povas inspiri nur la konsciata sankteco de mortoĉambro. Senbrue li metis la lampon sur komodon, starantan apud la lito, tiel ke la kurteno detenis la lumon de la vizaĝo de la malsanulo. Sidiĝinte, la juna viro ame rigardis en la okulojn de la patro kaj, vidante en ili pli da trankvilo kaj animpaco, ol li kuraĝis atendi, li ekdiris:
—Nu, kara patro, se vi pensas, ke la komuniko, kiun vi intencis fari, iom malpezigos al vi la koron, parolu; kaj Dio donu al vi serenecon.
—Aŭskultu, do, pacience kaj indulgeme. Antaŭ dudek ses jaroj mi estis juna, ambicia guvernisto, M. A.[1] en la domo de tre fiera, sed ŝuldopremata landsinjoro, Sir Albert Hamilton, en izola parto de la graflando Roxburgh en Skotlando, ne malproksime de la angla landlimo. Lia sola filino estis en tiu tempo deknaŭjara knabino de eksterordinara beleco. Sed la ĉarmo de ŝia personeco, la pureco kaj poeziemo de ŝia animo eĉ superis tiun belecon. Bela floro de dolĉa, senmakula virineco tia, kian povas produkti nur delikateco en kontakto kun la sendifekta naturo en poezioriĉa kamparo. De l’ komenco ni amis unu la alian kun profunda, senmorta amo.—
La enkaviĝintaj okuloj de la malsanulo ekbriletis, kaj sur lia pala vizaĝo aperis febra ruĝeto.
—Ho! Kiel dolĉaj estis la ŝtelitaj duonhoroj, kiujn ni pasigis kune en la biblioteko aŭ en la parko; momentoj de pura feliĉego, ĉar niaj koroj estis puraj, senartifikaj kaj senzorgaj. Sed kiel malsaĝaj ni estis, revante, ke la ĉielo super ni ĉiam estos blua kaj gaja! Jam la nigraj nuboj de senkompata sorto kolektiĝis ĉe la horizonto.
La parolanto eksilentis de laciĝo, aŭ de emocio; kaj Leonardo uzis la okazon por diri:
—Lasu ĉi tiun parton de via rakonto, se ĝi rememorigas al vi tro malgajajn epizodojn.
—Ne, filo mia, mi decidiĝis, ke, per la helpo de Dio, mi ĝisfine rakontos ilin. Nur lasu min de tempo al tempo kolekti miajn pensojn ... kaj fortojn. Kiom da malfeliĉego kaŭzis al tiu senkompara floro de beleco kaj altanimeco mia pasia amo kaj mia ekflamemo! ... Neniu suspektis mian amon krom ĵaluza amindumanto, juna oficiro de gvardia regimento. La riĉa, lorda bienego de lia patro estis najbara al la bieno de Sir Albert Hamilton. Mi sciis, ke li estas mia malamiko kaj ke li forte malamas min pro mia senhonta aroganteco konkuri kun li pri la amo de Marta. Certa kaj fiera pri la posedo de ŝia koro, mi ... ho, kia sortoplena malsaĝaĵo! ... mi incitadis lin. Sed kial denove travivi tiun junecan malsaĝaĵon? Sufiĉu diri, ke ni okaze renkontiĝis unu tagon en soleca loko, kvazaŭ en la ombro de ruinigita kastelo, la lulilo de liaj fieraj antaŭuloj. Li mokridis, kaj mi incitegis lin. Li la unua kuraĝis meti manon sur min, kaj ni sovaĝe interbatalis. Dio sole scias, kio estis en niaj koroj; ĉu nur deziro venki por montri superecon, ĉu mortigema malamo. Fine per peza bastono mi faligis lin teren. Dio pardonu al mi tiun baton! Ja, laŭdo estu al Lia Nomo, Li jam de longe pardonis. De tiam mi neniam plu portis bastonon.—
Dum kelke da minutoj la malsanulo silentis kaj enpensiĝe rigardis en la spacon, kvazaŭ li forgesus la ĉeeston de sia filo. Leonardo restis senmove, tenante la manon de la patro. Lia vizaĝo estis pala, kiel statuo; nur liaj esprimoplenaj okuloj montris profundajn amon kaj kompaton. Fine la malsanulo ree parolis:
—Li tiam ankoraŭ vivis. Vundita kaj dolore laca mi trenis min ĝis la domo de la vilaĝa policano kaj lasis lin aresti min. Helpo alvenis tro malfrue; la juna nobelo jam estis senviva. Ho ve! mankas al mi la fortoj priskribi la rapide sin sekvantajn okazintaĵojn. Ĉiuj malfavoris min, ĉiuj, krom mia amatino. Sed tion mi tiam ne sciis. Dank’ al la lerteco de mia advokato, la verdikto estis, laŭ stranga skota leĝo, "ne pruvita". Oni ne povis pruvi intencon mortigi, kaj la supozo venkis, ke, defendante mian propran vivon, mi malfeliĉe mortigis la atakinton. Mi do estis kovrita de honto, tamen libera min kaŝi ie, kie mi estos nekonata. Mi ne volas dolorigi al vi la koron per priskribo de la terura stato de mia animo en la daŭro de la sekvintaj jaroj. Teruraj travivaĵoj! Oni mensogis al mi, dirante, ke ĉiuj konatoj, ĉiuj, eĉ Marta, malestimegas min. Ili mensogis. Tio estis la fatalaĵo, kiu dum multaj jaroj malbenis mian vivon. La plej malbona afero estis la anima maldolĉeco, kiu tiam regis min. Ho! kiom da vanaj, malsaĝaj, eĉ pekaj penadoj forgesi, forgesi la pasintaĵon! Kiel tio estus ebla! Sed mi ne volas priskribi ilin detale ... kial fari tion? Mi vojaĝadis eksterlande; mi febre dronigis min en nebonaj distraĵoj kaj entreprenoj. Pri ĉi tiuj lastaj mi parolos poste. Du jarojn post tiu malfeliĉa okazintaĵo mi edziĝis, vane serĉante forgeson en edzeco. Ĝi estis tre malfeliĉa edzeco. Neniam, filo mia, eniru tiun sanktan kunulecon sen vera, reciproka amo; fari tion estas peko kontraŭ Dio kaj kontraŭ la virino. Nelonge post via naskiĝo via patrino mortis, kaj, kiel vi rememoras, via onklino Johana, bona virino, prenis sur sin vian edukon en la daŭro de ses aŭ sep jaroj. Dume mi denove travagis la mondon kiel Kain kun terura ŝarĝo sur la animo, vane penante forkuri de mi mem, vane penegante pruvi al mi mem, ke Dio ne ekzistas. Vortoj mankas al mi por priskribi la terurecon ... ne, ne, mi ne volas turmenti vin senbezone. Mi dubis pri la ekzisto de Dio, sed mi fariĝis absolute certa pri la ekzisto de Satano.—
La parolanto denove silentis kaj fermis la okulojn. Lia tuta korpo ektremetis kaj poste senmoviĝis. Timo ekkaptis Leonardon, ke la animo de la amata patro jam forflugis. Sed ne; ankoraŭ li spiretis. Post kelkaj minutoj da peza silento la juna viro leviĝis kaj iris al la fenestro. Li elrigardis en la nokton kun dolorplena koro, demandante sin, ĉu ne pli bone estus deziri, preĝi, ke la patro tiel fordormu la lastan horon, ne sciiginte al li la ceteran parton de sia doloriga rakonto. Duonhoro pasis. Ĝi ŝajnis al Leonardo eterneco. Fine li volis elŝteli sin el la ĉambro por paroli kun Anjo, kiam lia patro vokis lin per trankvila voĉo:
—Mia filo; ne eliru.
—Bone, kara patro; ĉu mi povas doni al vi ion?
—Ne, nenion, krom trinko da akvo ... Dankon. Mi sentas min nun pli forta, sufiĉe forta por daŭrigi mian rakonton ĝis la fino. Sopiro al vi, karulo, igis min reveni Anglujon, kiam vi estis sepjarulo. Tiam mi sciiĝis de mia iama advokato, ke unu jaron antaŭe Marta estis pro soleco kaj malriĉeco devigata edziniĝi kun, laŭ supozo, riĉa sinjoro en Londono, kaj ke la edzeco estis malfeliĉa. Ŝi havis tri infanojn, el kiuj nur unu, la plej juna filino, ankoraŭ vivas. Unu jaron post la naskiĝo de tiu filino ŝi fariĝis vidvino sen monrimedoj, sen proksimaj parencoj, krom kuzo de la mortinta edzo, preskaŭ mezaĝa vidvo kun unu infano, tri- aŭ kvar-jara knabo. Ŝi edziniĝis kun li. Nelonge poste mi eltrovis tion. Denove tro malfrue. Sed intertempe, trovinte per la mirinda, nemeritita favoro de Dio pacon en Li, mi povis elporti tiun sortobaton. Tamen, pelate de nevenkebla amo mi serĉis oportunan okazon esti apud ŝi, sub nova, laŭleĝe alprenita nomo. Malgraŭ tre granda ŝanĝo, kiun la pasintaj dek ok jaroj faris je mia eksteraĵo, ŝi tuj rekonis min. Konsente kun ŝi mi akceptis vakantan oficon kiel farm-administranto de ŝia edzo, sinjoro Hugo Vincent...
—Ho! patro,—Leonardo ekdiris mallaŭte kun granda surprizo,—ĉu do, la mortinta sinjorino Vincent estis via Marta? Nun mi scias, kial ŝi estis por mi ĉiam tiom bonkora.
—Jes, knabo mia. Nun mi devas rapidi; la fino alproksimiĝas. Jam...
Dum momento li silentis kaj poste denove ekparolis:
—Neniu en la vilaĝo sciis ion pri mia malfeliĉa historio, kaj eĉ hodiaŭ neniu, krom Anjo, suspektas, kiu mi estas. Ni neniam renkontiĝis, krom en la ĉeesto de aliaj personoj. Nu, nemultajn horojn antaŭ ŝia morto mi ricevis sekretan peton de sinjorino Vincent, ke mi tuj venu. Anjo kaŝe kondukis min en ŝian dormoĉambron. Tuj mi vidis, ke ŝi estas mortonta. Ho, mia koro preskaŭ rompiĝis! Per malmultaj vortoj ŝi sciigis min, ke la pasintan nokton ŝi havis teruran, realsimilan vizion en sonĝo: Ŝi vidis Lornan kiel jam plenkreskintan fraŭlinon en granda morala danĝero. Ŝi volis diri al mi, kiel kaj de kiu, sed en tiu sama momento ni aŭdis la voĉon de sinjoro Vincent en la vestiblo, kaj ŝi nur povis kun larmoj petegi kaj ĵurigi min, ke mi gardu la amatan knabinon post ŝia morto. Plej fervore mi ĵuris, adiaŭe kisis ŝian manon kaj rapidis el la ĉambro.—
Sinjoro Marston ĝemis kaj post kelke da momentoj parolis plue per jam pli malfortiĝinta voĉo:—Mi amas la dolĉan knabinon, kvazaŭ ŝi estus mia propra infano. Sed nun, ho ve! mi mem ne povos plenumi mian ĵurpromeson... Tio premas al mi la koron... —Turnante sin al Leonardo kun peteganta rigardo en la okuloj, kiuj jam montris signojn de proksimiĝanta morto, li diris:—Ĉu vi, kara knabo ... por plidolĉigi al via patro la trapason tra la malluma valo de l’ morto ... ĉu vi volas preni sur vin la plenumon de tiu ĵurpromeso?
—Koncerne ĉi tiun deziron, kara patro, vi povas morti trankvile. Plej volonte kaj solene mi ĵuras, ke mi volas preni sur min tiun devon. Lorna estas dolĉa infano, kaj tio estos por mi sankta kaj agrabla devo.
—Dankon, Lenĉjo. Dio benu vin ...
La mortonto denove fermis la okulojn, kaj solena silento regis en la ĉambro en la daŭro de duonhoro. Leonardo rigardis la karan, palan vizaĝon de la patro kun profunda amo kaj akra kordoloro.—Nur malmultajn minutojn plu,—li diris al sia tremetanta koro,—kaj la plej karega estaĵo, kiun la mondo entenas por mi, estos for.—Subite la malsanulo ree moviĝis. Lace malferminte la okulojn, li ekparolis:
—Unu aferon plu, knabo mia. Mi ne estas tia neriĉulo, kia oni min supozas. Efektive mi posedas... Ne, ne "posedas", mi disponas sufiĉegan riĉaĵon... Sed mi nur rigardas min kiel administranton, ĉar ... kara knabo ... jam mankas al mi la fortoj por rakonti pli detale .... poste venis al mi la ... la terura konvinko, ke tiuj riĉaĵoj ne akiriĝis honeste, tio estas ne per rimedoj, kiujn Dio povas aprobi... Oramasigaj entreprenoj en Sta. Tomaso kaj Putumajo. Ho ve! aferoj, kiujn mi poste ne povis malfari... Leonardo, vi trovos ĉiujn detalojn kaj informojn pri la uzo, kiun mi faradis el tiu mono ... jen en la forta kofro ... bonfaraj institucioj kaj aliaj aferoj... Lenĉjo, de la tago de mia renaskiĝo mi ne uzis eĉ unu pencon el tiu malbone akirita mono por mia persona profito, nek por via. Ne tuŝu ĝin, mi petas. Mi deziras, karulo, ne devigas vin, nur deziras, ke vi daŭrigu... Vi povas plene fidi miajn administrantajn prokuristojn, sinjorojn Hunter kaj Inman en Londono... Ĉu....
La voĉo de la mortanto fariĝis pli kaj pli malforta kaj fine tute neaŭdebla. Leonardo sin klinis antaŭen kaj diris:
—Jes, patro, tre volonte mi promesas, ke mi tuŝos tiun monon por nenia persona profito.
Li apenaŭ rimarkis ekbalanceton de la kapo de la patro; nenion plu. Dum longa tempo li rigardis la karan vizaĝon. En la duonlumo ŝajnis al li, ke ĝiaj trajtoj fariĝis pli kaj pli pacaj, ke la aspekto de doloro malaperis el ĝi, kaj ke eĉ la sulkoj iom glatiĝis. Fine Leonardo eksciis, ke la spirito de lia patro jam forlasis sian teran ujon kaj iris al sia eterna ripozo.
Fraŭlino Leggat kaj Delfino Haverford ofte pasigis varman someran posttagmezon en la ombro de la granda ulmo, sub kiu ni konatiĝis kun ili antaŭ kelkaj semajnoj. Prefere ili legis kune novan romanon aŭ klasikajn poeziaĵojn; ambaŭ alterne voĉlegis kelkajn paĝojn. Hodiaŭ posttagmeze Delfino legis la unua, sed, kontraŭ sia kutimo, neatente, kaj jam post legado de nemultaj paĝoj ŝi donis la libron al la onklino, petante ŝin, ke ŝi daŭrigu la legon. Fraŭlino Leggat pensis, ke ŝi komprenas la kaŭzon de la malgajeco kaj priokupiteco de la nevino kaj pro tio antaŭe elektis por la legado atentodevigan, novan romanon de ekfamiĝanta aŭtoro, kies lerte kaj ĉarme pentritaj roluloj certe tenados ŝian intereson. Ŝi daŭrigis la legon, penante per zorga modulado de la voĉo rekapti la atenton de la pli juna virino. Tiom ŝi estis absorbita, ke dum kelka tempo ŝi preskaŭ ne atentis la nevinon. Ial tamen ŝi levis la okulojn kaj ekrigardis ŝian vizaĝon. Terurite ŝi lasis fali la libron el la mano, kaj en la daŭro de kelke da momentoj ŝia koro preskaŭ ĉesis bati. La okuloj de Delfino, kvazaŭ vitrigitaj, rigardegis en la spacon. Sia vizaĝo estis pala kaj ŝiaj trajtoj montris tian malmolecon kaj tian strangan esprimon de malboneco, ke la kompatinda malsanulino eksentis kapturniĝon pro konsternego. Fine ŝi ekkriis:
—Delfino, kio estas al vi? ... Respondu! Ho, mia Dio, kion signifas tio?—
Plena minuto pasis. Poste la vizaĝo de Delfino subite malrigidiĝis kaj alprenis preskaŭ sian kutiman mienon. Vagpense ŝi respondis:
—Mi supozas, ke mi estis profunde enpensiĝinta, onklino; negrave.
—Sed, kara knabino, via vizaĝo aspektis tiel ... mi ne povas trovi vortojn por priskribi ĝin, tiel strangega, terura!
Ankoraŭ indiferente, Delfino diris:
—Efektive?
—Jes. Io tre terura okazis, kio aspektigis vin tiele. Ĉu vi ne povas konfidi al mi, kio okazis?
Iom pli nature kaj laŭ sia kutima parolmaniero Delfino parolis, pli kaj pli varmiĝante:
—Mi ne volis dolorigi vin, onklino Ida; mi timis tro eksciti vin. Sed se vi volas scii, kio okazis, mi parolos. Roberto Travers efektive mortis, laŭ nia nuna scio, en tiu sama tago, kiam mi vidis lian spiriton en la lagovalo. Ne tremu, kara onklino. Mi ne dubis pri tio eĉ unu momenton. Tial, kiam la novaĵo alvenis pri lia morto, mi jam estis tute preparita. Antaŭ tri semajnoj, do iom pli ol unu semajnon post la aperaĵo, Estero Travers ricevis oficialan komunikon de la brita konsulo en Tanĝero, ke iu sinjoro Roberto Travers estas mortigita de aro da Berberoj. Estero tuj petis pluajn informojn pri la preciza dato kaj horo de lia morto. Ni nun senpacience atendas la respondon de la konsulo.
Delfino eksilentis, kaj ŝia vizaĝo denove iom malmoliĝis. Fraŭlino Leggat penis paroli, sed ne povis. Nerve ŝi tordis kvaston de sia ŝalo kaj eĉ ne kuraĝis rigardeti la vizaĝon de la nevino. Post momento ĉi tiu ree parolis:
—Hugo devas respondi pri tiu mortigo...
Tuj la maljuna sinjorino petege rediris:
—Ho, Delfino, ne lasu tian penson regi vin!
—Mi ne povas malhelpi ĝin. Ĉu vi volas aŭdi la daŭrigon, onklino?
En la koro de la amema maljunulino interbatalis diversaj emocioj: timego, scivolemo pro amo al la nevino, kaj neklare sentata espero eltrovi argumentojn kontraŭ ŝia stranga kredaĵo. Fine ŝi diris heziteme:
—Vi scias, ke tiaj okultaĵoj plenigas min per teruro, kvankam mi tute ne povas kredi, ke ili estas realaj; sed se mi iel povos al vi helpi retrovi vian animpacon, mi volonte aŭskultos.
—Nu, onklino, mi mem dufoje komunikiĝis kun la spirito de Roberto, kaj tiel...
—Ho, Delfino, malgraŭ via promeso, ne plu submeti vin al tiuj strangaj halucinacioj? Kial, karulino, kial vi persistas elmeti vin al tiaj danĝeroj?
—Mi antaŭvidas nenian teruran sekvon; kaj en ĉi tiu okazo la tento estis tro granda; sopirego komunikiĝi kun la amata viro superregis min. Mi volis demandi lin, ĉu li ankoraŭ amas min; ĉu li estas feliĉa ktp. Ho, kia travibra ĝojo, ricevi la certecon, ke li ankoraŭ ekzistas, ke li povas esti kun mi, almenaŭ kelkafoje. Eble lia kara spirito estas apud ni en la nuna momento. La unuan fojon Estero kaj mi kune uzis la "planchette", sed poste mi sola uzis liberan krajonon. Kiel ordinare, mia mano moviĝis facile, kaj mi ricevis tujajn respondojn al niaj demandoj. Estero konservas la komunikaĵojn. Li sciigis al ni, ke li ankoraŭ ne estas feliĉa, sed ne estas permesate al li priskribi sian nunan staton. Ankaŭ ke ni ne povus kompreni; ni scios pli poste. Responde al demando de Estero venis la sciigo, ke Hugo mensogis al li pri mi. Pli ol tion mi ne volas ripeti, vi ne povus elporti ĝin. Sed, onklino, mi jam konas liajn dezirojn, kaj mi plenumos ilin je kia ajn kosto...
Ŝiaj okuloj denove alprenis teruran, vitrecan rigardon, kaj ĉiu trajto en ŝia vizaĝo montris furiozecon. Kvazaŭ parolante al si mem, ŝi plue diris, mallaŭte, tamen per voĉtono, kiu tremigis la maljunan sinjorinon, kuŝantan sur la litseĝo:
—Mi ja scias, kiamaniere mi povas puni lin ... eĉ se mi pagus por tio per mia animo.
La lastaj vortoj estis parolataj tiel malklare, ke fraŭlino Leggat ne komprenis ilian signifon. Efektive dum kelkaj minutoj ŝi estis tro terurita por paroli, eĉ por klare pensi. Fine, regate de forta deziro alporti ioman trankvilon al la turmentata, duonfreneza animo de la amata nevino, ŝi ekparolis milde, kvankam ŝia propra koro preskaŭ rompiĝis:
—Mia kara Delfino, mi petegas vin, karulino, ne lasu venĝemajn pensojn tiom superregi vin. Mi bone konas vin, kaj mi scias, ke pro troeksciteco vi ne estas responda pri via diro. Ho, trankviliĝu; post kelka tempo vi estos pli serena kaj rigardos vian elreviĝon jam el pli racia vidpunkto. Mi ankaŭ spertis kruelegan elreviĝon, kiam mi estis junulino, sed per la helpo de Dio mi forpelis la mallumajn pensojn el mia koro, kaj trovis en rezignacio kaj vivo dediĉita al bonfarado pli grandan animpacon, ol mi iam antaŭe imagis ebla. Kvietigite mi eltrovis, ke multaj aliaj suferadas eĉ pli akrajn kordolorojn kaj pli profundan mizeron, ol mi, kaj, prizorgante tiajn, mi plenigis mian koron per kontento kaj feliĉo. La plej feliĉa vivo estas sinofera vivo por aliaj. Tial mi laboris, ĝis tiu surfervoja malfeliĉaĵo kuŝigis min sur liton de suferado. Sed mi ne plendas. Dio favorkore forprenis el mia koro ĉian emon al plendo, kaj nun la memoro mem de bonfaroj, alportintaj feliĉon al multaj mizeruloj, estas tre dolĉa kaj mirige subtenas min.
Ŝi eksilentis kaj kun rigardo, esprimanta kortuŝan amon kaj petegon, serĉis la okulojn de la korpremata nevino. Delfino intence forturnis duone la vizaĝon por eviti la rigardon de la onklino. Dum mallonga momento stariĝis en ŝia dolorŝirita koro akra batalo: Ŝia amo al tiu sindonema, nobla estaĵo kaj ŝiaj naturaj pli bonaj ecoj penis gajni superecon super ĉiu al ŝi fremda impulso, ĉiu stranga, apenaŭ konsciata regantaĵo.
Terura, sortoplena krizo okazis: la mistera regantaĵo venkis.
Rigardegante, preter la malsanulino sur la litseĝo, en la direkto al la aretoj da ulmoj apud la lageto, ŝi ekparolis:
—Tre kredeble niaj karakteroj estas sufiĉe malsimilaj. Vi estas tro bona por ĉi tiu mondo; tia mi ne estas. La vundo en mia koro estas tro profunda por cikatriĝi per bonfarada plastro.
Subite ŝi leviĝis kaj diris per sindevige ŝanĝita voĉtono:
—Mi volas sciiĝi, kial Mario ankoraŭ ne alportas la temanĝilaron.
ĈAPITRO II
Dek jaroj pasis.
Granda internacia kongreso de Esperanto ĵus finiĝis, kaj centoj da gajaj festintoj preparis sin forlasi la kongresurbon la morgaŭan tagon en multaj direktoj. Ĉie ĉe la Esperantista popolo regis gaja, kora frateco kaj plena kontento pro la bela sukceso de la tiujara festo. Ĉi tie kaj tie, sur la stratoj, en la vestiblegoj de la stacidomoj, apud publikaj konstruaĵoj ktp. vidiĝis senĝene babilantaj grupetoj da Esperantistoj, kies lingvo kaj multenacieco altiris la atenton de la preterpasantoj.
La vetero dum la kongreso estis brila, sed tre varma, kaj multaj partoprenintoj, precipe kelkaj el la ĉefoj kaj bone konataj laboremuloj, sentis streĉon de siaj fortoj. Multaj do sopiris al postkongresa ripozo en kvieta libertempejo, kie ili povos en zorge elektita rondeto da samideanoj trankvile reĝui la feliĉajn tagojn per interŝanĝo de travivitaĵoj.
En ĝardenangulo de unu el la malpli luksaj hoteloj malproksime de la centro de la urbo, sidis ĉirkaŭ ronda tablo aro da kongresanoj, ses sinjoroj kaj kvar sinjorinoj, venintaj el kvin malsamaj nacioj. Tri el la sinjoroj estis gazetistoj kaj unu estis fama rusa literaturisto. La vespermanĝo finiĝis, kaj kelnerino, forportinte la manĝilaron, eklumigis kelkajn lampionojn, pendantajn de branĉoj super la tablo. Dum kelke da minutoj la ĝis tiam vigla interparolo iom kvietiĝis, kaj la plimulto de la kuntablanoj, lacigite de la multafera tago, fordonis sin al la ĝuo de la rava beleco kaj trankvileco de la vespera pejzaĝo, kiu sin etendis trans malalta muro apud ili.
Unu el la sinjorinoj, germana fraŭlino, sin apogante sur la supro de la muro, kaj reve rigardante en mallumiĝantan valon, ekparolis kun sincera fervoro:
—Homo, kiu, alrigardante tian vidaĵon en tiaj perfektaj cirkonstancoj, ne sentas inklinon elspiri poemon... ne indas nomiĝi homo.
—Vi estas prava, fraŭlino Gundrum,—diris la rusa literaturisto,—kaj tio eble ne estas maloportuna elprovilo pri tio, ĉu iu vere indas tiun altan nomon. Mi kore kompatas ĉiun homon—permesu ĉi tiun signifon—al kiu tute mankas la poezia vejno, kaj mi tute ne povas al mi prezenti, kiel homo povas esti vere feliĉa sen poeziemo.
Post mallonga silento maljuna sinjoro, germano, ekprenis la parolon:
—Se ekzistas unu fakto, kiu jam antaŭ multaj jaroj funde konvinkis min, ke Esperanto estas vivipova afero, ĝi estas jena, ke de l’ komenco tiom multaj adeptoj sentis sin inspirataj kanti en tiu lingvo, kaj esprimi per ĝi poeme siajn plej profundajn emociojn.
Post kelkaj konsentaj diroj de aliaj, usona gazetisto demandis:
—Ĉu iu povas sciigi al mi, ĉu sinjoro Leonardo Marston ankoraŭ estas ĉi tie? Mi tre volas konsentigi lin, se eble, verki por nia gazeto serion da artikoloj pri siaj idealoj. Mi penis kapti lin tuj post lia grandioza parolado en la Filharmoniejo. Li estas tro sindetenema.
—Jes,—respondis la rusa literaturisto,—li ankoraŭ estas en la urbo, sed li foriros morgaŭ matene, mi pensas, al En Allier, kvieta, svisa vilaĝo, por kelktaga ripozo. Li meritas ripozon, laborinte kiel galerosklavo. Mi intencas publikigi, kun lia permeso, laŭvortan tradukon de lia parolo.
La juna germanino ekkriis:
—Li estas tre interesa persono. Kia kortuŝa elokventeco; kiaj altaj idealoj! Mi asertas, ne timante kontraŭdiron, ke lia parolo pri la amo, kiel la sola, sufiĉa dinamiko de pacmovadoj, estos la plej elstaranta okazintaĵo de la tuta kongreso.
Energie ekbalancante la kapon, la maljuna germano konsentis:
—Sen ia dubo, fraŭlino Gundrum, sen ia dubo. Mi eĉ asertas plie: tiu parolo estas epokofara; ĝi helpos meti nian Esperanto-movadon sur pli altan, noblan, vere spiritan nivelon.
Alia sinjorino, rumanino, kies nacieco estis temo por diskutoj dum la unuaj tagoj de la kongreso, diris:
—Mi jam multfoje bedaŭris, ke mi ne ĉeestis tiun kunvenon; mi partoprenis fakan kunsidon de la internacia asocio de flegistinoj. Kiel ofte oni ĉe niaj kongresoj bedaŭras, ke oni ne povas esti en du aŭ tri lokoj samtempe! Amikino mia sciigis al mi, ke sinjoro Marston eĉ pli amplekse malvolvis siajn pensojn en speciala kunveno de la K.E.L. (tio estas Kristana Esperantista Ligo) kie, kompreneble, li povis pli senĝene paroli.
Franca gazetisto:—Mi aŭdis pri tio. En sia granda parolado en la Filharmoniejo sinjoro Marston certe ĝisiris la limon de kongresa konveneco, enkondukante religiajn pensojn—ekvidante, ke la maljuna germano volas interĵeti proteston, li aldiris:—mi ne diras, ke li translimiĝis, tute ne. Kvankam mi ne povas kunsenti kun li multrilate, mi ne povas ne atribui al li noblan sincerecon kaj tre laŭdindan deziron nutri altan idealismon en nia movado. Ambaŭ, la praktika kaj la idealema flankoj de Esperanto devas esti egale akcentataj. La mondo estas tro praktika, por aŭskulti nurajn idealistojn, kaj ĝi estas tro idealema, por atenti sole praktikajn aferojn. Sed, aparte de la profunda religiemo subkuŝanta lian parolon, mi plenkore admiris lian ardan elokventecon kaj lian belan, fluan lingvaĵon.
Franca sinjorino:—Mi ankaŭ. Malofte mi aŭskultis tian flaman kaj samtempe—pri tio mi ne dubas—tute senafektan, senkonscian elokventecon. Oratoro, laŭ mia opinio, neniam estas elokventa, se li estas memkonscia. La bone elektitaj frazoj elŝpiniĝis ja senpene, glate kaj sen emo kaptaĉi efektojn.
Germana instruisto:—Leginte kelkajn el liaj artikoloj, precipe en germanaj kaj anglaj Esperanto-gazetoj, mi atendis altaniman parolon; tamen mi devas konfesi, ke ĝi superis mian atendon. Kelkaj el liaj spritaj kaj sentoplenaj diraĵoj jam estas en nia lando kaj ankaŭ en Anglujo—ĉu ne, sinjoro Lumsden?—"Household-words", hejmaj sentencoj.
Fraŭlino Gundrum:—Mi notis stenografie, laŭ elpensita de mi privata sistemo, kelkajn aforismojn.
La rumanino:—Ho! fraŭlino, citu al mi kelkajn, mi petas.
Fraŭlino Gundrum:—Mi ne rememoras multajn laŭvorte, sed unu neforgeseble sin gravuris sur mia animo: Post sia bela panegiraĵo pri universala amo li diris:—La vorto "Esperanto", ĉu parolata, aŭdata aŭ pripensata, plenigas niajn animojn per ĝojego kaj entuziasmo. Ĝi estas por ni sankta vorto. Tamen mi persone, en revema humoro, ne povas kelkfoje ne preferi la vorton "Amanto". Mia idealo por la Esperantistaro estas, ke ĝi fariĝu ne nur popolo "esperanta", sed ankaŭ popolo internacie "amanta". Plue, neniam foriĝos el mia memoro la bildo de sinjoro Marston, kiam, paŝinte antaŭen ĝis la rando de la estrado, li diris milde sed tre fervore, kun ambaŭ manoj etenditaj:—"Ho, miaj amikoj—materialistoj! Via sindonemo kaj via entuziasmo ne estas ja malsuperaj al ĉies ajn fervoro; sed, permesu al mi diri, ke vi ne povas paroli pri universala frateco sen universala patreco, la patreco de Dio. Esperanto—la lingvo kaj ankaŭ la movado—estas Diodonita donaco. Parenteze mi volas diri, ke la fakto, ke ĝi venis al ni pere de homo apartenanta al tiu gento speciale favorata de Dio, estas por mi treege signifoplena fakto. Kaj per ĉi tiu donaco Li volas beni la tutan homaron, sed Li ne volas esti elŝovita el nia movado." Li aspektis majesta, kiel greka dio en moderna drapaĵo.
La franca gazetisto:—Efektive ĝuste tia; kaj mi timas, ke ne malmultaj fraŭlinaj koroj rompiĝas pro li. Ekzemple...
La edzino de la franca gazetisto:—Ne, Victor, ne citu la nomon de la kompatindulino; mi scias, pri kiu vi aludas. Ne decas.
La germana maljunulo:—Ĉu li estas ankoraŭ fraŭlo?
Tri sinjorinoj kune:—Jes, ankoraŭ fraŭlo.
La germana maljunulo:—Tiom pli bone. Nu, kelkaj diraĵoj de nia amiko donis al mi materialon por serioza medito. Multaj pensemuloj ne facile forgesos lian pasian petegon pri alpreno de pli alte spirita konscio en nia movado. Precipe mi primeditis la jenajn vortojn:—"Oni aŭdas multon en Esperantujo pri ‘Tutmonda Frateco’ ktp. Nenio povus esti pli aprobinda, ĉar vera frateco estas la plej potenca ilo por levi la premegatajn popolojn kaj klasojn. Tamen, amikoj miaj, malgraŭ nia tuta fervoro kaj entuziasmo kaj sindonemo, nura evangelio de humaneco, eĉ de homa amo, neniel sufiĉos: Ni bezonas Dian amon, klopodantan en ni kaj per ni."
La franca gazetisto:—Sed, malfeliĉe, multaj "samideanoj" ne povas simpatii kun li, kaj kelkaj malkaŝe malaprobas lian laŭdire altan spiritan nivelon kaj eĉ nomos tion babilaĉo.
La rusa literaturisto:—Sendube; sed mi estas tre kontenta aŭdi vin diri: "malfeliĉe".
La franca gazetisto:—Mi uzis la vorton tre sincere. Neniu serioza studanto de la historio de l’ homaro kaj de la homa koro povas ne konscii, ke io, krom nure homaj rimedoj, estas bezonata, por alproksimigi la celon, kiun miloj da altanimaj Esperantistoj metis antaŭ sin.
La germana maljunulo:—Ĉu oni aprobas aŭ malaprobas, la parolo okazis, kaj nepre bonefikos sur la Esperantistaron. La efekto estos neelradikigebla.—
Neniu el la okaze kunveninta amikaro volis aŭ kuraĝis kontraŭdiri ĉi tiun emfaze diritan opinion, kaj la konversacio iom post iom transiris en aliajn temojn.
La tagoj, kiujn Leonardo Marston pasigis en la ĉarma, kvieta vilaĝo En Allier kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, estis por li tagoj de senmiksa, trankvila ĝojo kaj sendube ankaŭ por la areto da amikoj, kiuj loĝis kune kun li en negranda, sed elektita pensiono.
Jam dum la dua parto de la kongresa semajno, kiam li fariĝis unu el la ĉefaj allogaĵoj por multaj pensemaj laborantoj, li sentis deziron foriri tuj post la ferma kunsido kaj tute sola pasigi unu aŭ du semajnojn en bela kvieta loko por ĝui ripozon kaj meditadon. Sed la petoj de kelkaj amikoj, kiujn li jam renkontis ĉe antaŭaj kongresoj kaj en kunvenoj en Londono, kaj kiuj montris al li grandan simpation, igis lin venki tiun inklinon kaj konsenti partopreni ekskurson al belega ripozejo en Svisujo.
La amikaro konsistis el nur ses personoj. Du el ili estis usonanoj el Boston, dunaskitaj fraŭloj, kies aĝo estis je la transa flanko de kvardek. Sinjoroj Fleming estis viroj de rimarkinda amindeco, amataj de ĉiuj kaj bone konataj ĉe la internaciaj kongresoj de Esperanto kiel "la karaj ĝemeloj". Ilin akompanis juna nevino, dekkvinjara knabino, kiun ambaŭ hontinde dorlotis. Fraŭlino Geraldino Kennedy, ĉarma, sprita petolulino, estis tre korligita al siaj du molkoraj onkloj, al kiuj ŝi tre egalmezure dividis siajn karesojn kaj incitetojn.
La ceteraj anoj de la grupeto estis sinjorino kaj sinjoro Harding. Intence mi skribis: "sinjorino kaj sinjoro", ĉar, efektive, la edzino majstre "ludis la unuan violonon". Horacio Harding, almenaŭ dek kvin jarojn pliaĝa ol ŝi, estis tute kontenta "ludi la duan violonon", plenumi ĉiujn ŝiajn dezirojn, kaj iri ĉien, kien ŝi proponis iri, kondiĉe, ke ŝi ne senigos al li tro longe okazojn por ludi viston aŭ diskuti bienulajn kaj leĝajn aferojn rilate al bienoj, pri kiuj li opiniis sin spertulo. Li estis aminda angla sinjoro kun ronda, ruĝeta, senbarba vizaĝo kaj preskaŭ arĝentoblankaj haroj. Estus malfacile trovi sur la kvin kontinentoj sinjoron, kombinantan en si pli perfekte bonkorecon, gajecon kaj simplanimecon kun natura, senafekta digno. Nenio pli feliĉigis lin, ol vidi sian ĉarman edzinon admirata, la adorata kaj senrivala estrino de la sociaj rondoj, al kiuj ili apartenis. Sinjorino Harding estis sprita, bela, brila. Ŝia patrino estis italino de nobela, sed malriĉiĝinta familio, kaj ŝia patro estis oficiro de la brita mararmeo. De la unua ŝi heredis vivecon, poeziemon, kaj de la dua dignon kaj emon al altaj idealoj. Ŝi estis tre fervora, lerta Esperantistino, verkintino de kelkaj, ĉie ŝatataj poemoj, por kiuj ŝi mem komponis beletajn melodiojn. Sinjoro Harding, aliflanke, kvankam li plej diligente studadis Esperanton kaj plej laŭdinde faris sian eblon entuziasmiĝi pri la Esperanto-movado, por plaĉi al sia bela edzino, tamen atingis nur kompatindan gradon de flueco kaj faradis ridindajn gramatikajn erarojn.
Bela vespero malleviĝis sur la pacan vilaĝon. De ĉiuj flankoj revenis de la laboro farmistoj kaj laboristoj; kelkaj gajkore kantis, aliaj, kurbiĝinte sub pezaj laktujoj, entenantaj, mi ne scias kiom da litroj da lakto, pasadis senhalte, konstante, kun senmovaj vizaĝoj rigardante la vojon antaŭ si. Ŝajne tiuj lastaj estis senkonsciaj pri la rava beleco de la pejzaĝo ĉirkaŭ ili.
Ĉu alkutimeco al tiu beleco indiferentigis ilin kontraŭ ĝi? Ĉu troa laborado obtuzigis en iliaj animoj ĉiun delikatan senton pri naturaj belaĵoj? Ĉu vivado apud tiuj gigantaj montoj estigas pli da facilanimeco kaj poeziemo, aŭ, male, pli da korpremateco kaj ioman mankon de kapablo plenĝui la belecon, kiu tiom ravas vizitantojn el aliaj landoj? Tiaj demandoj okupis la pensojn de Leonardo Marston kaj de sinjorino Harding, kaj fariĝis temo de viva interparolo, dum ili revenis, kune kun la ceteraj anoj de la grupeto, de posttagmeza promeno.
Alproksimiĝante al la vilaĝo kaj uzante vojeton, kondukantan tra fruktarbejo, la ekskursanoj disiĝis en tri partojn. Fratoj Fleming iris antaŭe, kaj, inter ili, sampatrujano, profesoro de botaniko, kiu loĝis en najbara hotelo. La ĝemeloj, nekonsciaj pri la belegaj vidaĵoj ĉirkaŭ ili, prilaboris la profesoron, por venki liajn antaŭjuĝojn kontraŭ Esperanto. La prilaborato ankoraŭ, sed malpli forte, penis pravigi sian diron, ke, koncerne lin mem, li ĉiam trovis la latinan lingvon sufiĉa por korespondado kun alilandaj scienculoj pri botanikaj aferoj. Centon da metroj post ili sekvis Leonardo Marston kaj sinjorino Harding, kaj samdistance malantaŭe venis, brakon ĉe brako, la iom dika sinjoro Harding kaj la juna, gracia usonanino, Geraldino Kennedy. La sprita, senĝena babilo de la knabino tre amuzis la maljunulon, kaj li atente aŭskultis ŝiajn humorajn rakontojn pri travivaĵoj en amerika edukejo. Subite li pli rapidigis siajn paŝojn kaj aspektis iom distrita. Geraldino ekskuetis lian brakon kaj diris:
—Vi tute ne aŭskultas, sinjoro Harding; pri kio vi meditas?
—Ho, pardonu, fraŭlineto,—ĝentile respondis la bonkorulo,—ĵus venis al mi penso: mi volas demandi la usonan profesoron, ĉu li ludas viston.
Estis aranĝite fari noktan ekskurson sur la plej altan monton de la ĉirkaŭaĵo, "Rocher de Naye", por rigardi de ĝia pinto la sunleviĝon el malantaŭ la neĝokovritaj suproj de Bern’a Alparo. Post longa diskuto oni unue decidis, ke Geraldino devos postresti kaj enlitiĝi, ĉar, laŭ la opinio de la pension-mastrino, la supreniro kaj, ankoraŭ pli, la malsupreniro estas iom danĝeraj. La zorgemajn onklojn ektremetigis eĉ la penso, ke malfeliĉaĵo povos trafi la karegan nevinon. Geraldino estis tre ĉagrenita kaj argumentis, petegis, turmentis la onklojn, por ricevi permeson akompani ilin.
—Nur imagu, miaj karaj gardistoj,—ŝi petole ekkriis,—reveninte hejmen, vi, kun levitaj manoj kaj flamaj vizaĝoj, rapsodios pri la sunleviĝo super la glora Bern’a Alparo, kiel la plej grandioza vidaĵo sur nia mirinda planedo, kaj mi, mi devos stari apude kaj konfesi, ke mi ne vidis ĝin, ĉar knabinetoj, kompreneble, devas enlitiĝi, kiam vesperiĝas.
La ĝemeloj maltrankvile kaj nedecideme rigardetis unu la alian; neniu kuraĝis, la unua, cedi; neniu volis rekte rifuzi. Geraldino petegis plue kun ŝajnĝemeto:
—Mi vere pensis, ke vi amas min.
Ambaŭ onkloj preskaŭ samtempe rediris:
—Ĝuste pro tio, ke ni amas vin, karulino, ni deziras, ke vi ne risku fali kaj elmeti vin al malfeliĉaĵo—aŭ io simila.
—Nu, onkloj,—diris la belkreska knabino, alŝoviĝante al la du viroj,—rigardu, mi estas preskaŭ tiel altkreska kiel vi (tamen mankis al ŝi almenaŭ dek kvin centimetroj) kaj vi devas konfesi, ke mi havas fortajn, flekseblajn membrojn, dum vi ... nu, vi ofte plendas pri ektuŝoj de reŭmatismo.
Sinjorino Harding proponis, ke oni malsupreniru vagonare anstataŭ piede kaj, helpate de Leonardo Marston, aldonis sian elokventecon al la petegado de la knabino. Fine ili venkis, kaj Geraldino ricevis permeson partopreni la ekskurson, doninte fortan promeson, ne malproksimiĝi de la flanko de la onkloj.
Je la duono post la deka horo la grimpistoj, provizitaj per alpobastonoj kaj varmaj ŝaloj, ekforiris, kompreneble sen sinjoro Harding, kiu en la lasta momento decidis postresti kaj ludi viston kun la usona profesoro kaj kelkaj aliaj gastoj en lia hotelo. La nokto estis belega, kvankam senluna, kaj varmeta. La vojo kondukis ilin komence tra fruktarbejoj, preter izolaj farmdomoj, el kiuj, ĉi tie kaj tie, brilis dolĉa, hejmeca lumo, iel antaŭsentigante al ili la ĉarmon kaj pikantecon de la aventureto. Gaja babilado kaj feliĉa ridado eksonis tra la nokto, de tempo al tempo eĥe resonantaj de rokaj deklivoj trans valeto. Ŝercoj, incitetoj kaj amuzaj rakontetoj vivigis la iradon kaj mallongigis la vojon.
Sed iom post iom la soleneco kaj la majesta silento efikis sur la korojn de la irantoj; la interparolo fariĝis malpli brua kaj kelkfoje ĉesis. Eĉ ŝprucema Geraldino iĝis pensema kaj pli ol unu fojon ekhaltis por ĝui la neordinaran sorĉon de la ĉirkaŭaĵo, aŭ por atentigi la kunmarŝantojn pri iu mistera, fantomeca figuraĵo en la mallumo.
Leonardo Marston kaj sinjorino Harding senintence iom malrapidis kaj iris kelkdekojn da paŝoj post la aliaj. La temo de ilia interparolo estis la mistero de la belo. Jam antaŭe unu trovis en la pensoj de la alia plaĉan akordon rilate al tio kaj multaj parencaj temoj. Tiuvespere, sub la influo de la vere ega beleco de la stelbrila nokto, ambaŭ sentis la animon forte, tamen dolĉe regata de mistera ekstazo, estiganta en ili fluon de agrablaj emocioj kaj vekanta altigajn pensojn pri la senlimeco, la grandiozeco kaj poezieco de la kreaĵo de Dio. Ambaŭ estis idealistoj, same fervoraj, same sinceraj; sed iliaj idealemoj montris ankaŭ malsamajn ecojn. Ŝia estis idealismo, kiu ne liveris al ŝi kontentecon, eble tial, ke ĝi estis iom tro ambicia kaj neklara, kaj tial, ke ŝi mem estis tro ŝanĝiĝema kaj nepacienca. Kiel virino—mi esperas, ke miaj belaj legantinoj pardonos ĉi tiun personan opinion—sinjorino Harding, pli-malpli konscie, sentis bezonon apogi sin sur pli forta vira personeco, kies idealismo kaj celkonscio povos inspiri al ŝi pli grandan certecon, ol ŝi trovis en si mem, pri realigebleco de ŝiaj propraj revoj. La idealismo de Leonardo Marston, aliflanke, estis forta, sana, kaj konstrukapabla, kvankam malpli poeziema, tamen des pli profunda, pasia.
La vojo, dum kelka tempo kondukanta laŭlonge de deklivo kaj supreniranta ĝis la supro de altaĵo, estis sufiĉe larĝa kaj sendanĝera, por permesi agrablan interparolon. Irante flankon ĉe flanko, ili plene kaj kun sento de ĝojo akordis pri temoj, tiaj, kiaj la jenaj:—Ĉiuj aferoj, posedantaj Diajn ecojn, estas belaj; nur tial, ke la homa animo estis en la komenco kreita laŭ Dia tipo, ĝi povas leviĝi ĝis tiu alto, kie, unue per filozofia medito kaj poste per pura amo, ĝi povas ĝuste percepti kaj ŝati la belon; pura, Dioposedata animo vidas en multaj objektoj belecon, nevideblan por aliaj, ĉar beleco vidata estas plejparte nur rebrilo de la pureco kaj beleco de la animo mem; k. a.
Atinginte la supron de la altaĵo, la kunularo haltis momenton. Antaŭ ili etendiĝis vasta valo, formita de du montaj dorsoj, kiuj unuiĝas maldekstre de ili, norde, dum dekstre ĝi malfermiĝas apud Territet, sur la bela bordo de la lago de Ĝenevo. Ĉiuj tuj sentis la solenigan imponecon de la vidaĵo. Nur la konturo de la malproksima montodorso, transe, estis videbla kontraŭ la stelbrila ĉielo, krom kelke da apudaj objektoj, kiuj iom post iom alprenis fantomsimilajn formojn. Ĉio alia estis unu vasta kavego, nigra, silenta, mistera. Nenia movo, nenia sono, nur superega silento, superega, abisma nigreco. La tri viroj, la virino kaj la knabino senvorte, senmove rigardis en la vastan, malluman spacon, preskaŭ timante dispeli la sorĉon; iliaj koroj estis en la daŭro de kelkaj momentoj tro plenaj por paroli.
Subite venis tra la silenta nokto de ie el la kontraŭa flanko de la valo, aŭ el la valo mem, dolĉaj sonoj. Portate tra la pura, maldensa aero el ŝajne granda distanco, aŭdiĝis kun mirinda klareco, nedireble rave, altatonaj voĉoj, kantantaj "Jodel"-kanton. Por tiuj kompatindaj legantoj, kiuj ankoraŭ ne aŭdis jodelkanton en Svisujo, vibrantan trans bela lago aŭ saltetantan malsupren de monta vojeto, estus tute vana ĉiu mia peno priskribi ĝin. La gajaj triladoj, la ensorĉa vivoĝojo, la nekontraŭstarebla facilanimeco, la tuta kuna ĉarmo estas ekster prezentado per vortoj. La feliĉuloj, kiuj jam aŭdis jodeladon, komprenos; ili facile revokos al si la neforgeseblan ĝuon.
Post kelka tempo la kanto ĉesis, kaj denove profunda silento ekregis. Kun ekkrio de raviĝo Geraldino diris:
—Ho, onkloj, neniam mi aŭdis tian belan, tian belegan kantadon. Ho! kiel mi bedaŭrus, se mi estus maltrafinta tion!
Apenaŭ la aliaj havis tempon, por doni liberan esprimon al siaj sentoj, ree aŭdiĝis dolĉa melodio. Nun ĝi venis el pli granda proksimeco de la apuda flanko de la valo. Ree la kunularo aŭskultis kun ravo, dum la solenaj, majestaj vortoj de konata germana ĥoralo travibris la silentan nokton:
"Lobe den Herren, den mächtigen König der Ehren"[2].
Dum paŭzo inter la dua kaj tria strofoj, sinjorino Harding diris mallaŭte:
—Kiel rave, kiel bele en harmonio kun la solena grandiozeco de la ĉirkaŭaĵo! Malfacile estas juĝi, kio estas pli ĉarma, la jodelkanto aŭ la germana ĥoralo.